Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ekonomiko

Ekonomiko

Scienco > Ekonimiko ---- Ekonomiko estas socia scienco, kiu studas ekonomion: produkton, distribuon kaj konsumadon de servoj kaj varoj. Ekonomiko komparas ankaŭ diversajn kaj eĉ kontraŭdirantajn teoriojn de ekonomiaj sistemoj. Ĉefa celo de studado de ekonomikistoj estas homa konduto kaj bonstato. Ĝenerale oni dividas la ekonomiko en makroekonomiko kaj mikroekonomiko. Tre gravaj aspektoj en ekonomiko estas lokigo de resursoj, produkto, distribuo de komerco kaj konkurenco. La vorto ekonomiko eliras el grekaj vortoj oikos (domo) kaj nomos (leĝo, normo).

Evoluo de ekonomika pensado

Oni povas akcepti, ke moderna ekonomiko komencis kun Adam SMITH en la fino de la 18-a jarcento, kiu fondis la nomata klasikan ekonomikan skolon, malgraŭ pli fruaj eltrovaĵoj por ekzemplo de hispanaj skolastikuloj aŭ psikokratoj estis ankaŭ gravaj. Aliaj pensas ke fiziokrata skolo estas la unua scienca ekonomia skolo. En la 19-a jarcento, Karlo MARKSO sintezis diversajn skolojn de ekonomika pensado, socian distribuon de resursoj kaj verkon de Adam SMITH. Uzinte sistemon aliron de filozofo Hegelo, li verkis sian Kapitalon kaj kreis marksismon. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj lia verko estis vaste kritikita de adeptoj de merkata ekonimo, unue de Neoklasika ekonomika skolo, post de aliaj skoloj.. Komence de la 20-a jc ekonomiko ricevis trajtojn de statistika disciplino, do studado de ekonometrio ekesti gravega. Evoluiĝo de makroekonomiko el mikroekonomiko ekis kun Keynes jare 1920 kaj estis sistemigita jare 1930 de Keynes kaj aliaj pensistoj, konkrete kun partopreno de John HICKS. Multaj ekonomikistoj uzas kombinaĵon de neoklasika mikroekonomiko kaj Keynesa makroekonomiko. Neoklasika skolo rivalis kun monismo, formulita de Milton FRIEDMAN kaj asociita kun Universitato de Ĉikago.

Vidu ankaŭ

Mikroekonomiko


- Mendado kaj ofertado teorio
- Laboristaj migradoj
- subenfiltriĝa teorio

Makroekonomiko


- Imposto
- Inflacio
- Senlaboreco
- Produkto
- Produkto Nacia Malneta
- Malneta Enlanda Produkto
- Industrio

Publika elekto


- Balotada paradokso
- Efikeco de Pareto

Rilataj temoj


- Alimondismo
- Alternativa ekonomiko
- Internacia komerco
- Tutmondiĝo
- Baza Rento
- Loĝistiko
- Loka ekonomiko
- Malthusismo
- Mono
- Superbazaro
- Negativa mono
- Financa jaro
- Monda Komerca Organiza%C4%B5o
- Premio Nobel de Ekonomiko
- Ekonomia Modelo de Bretton Woods

Ekonomikistoj


- Frédéric BASTIAT
- Ronald H. COASE
- David FRIEDMAN
- Milton FRIEDMAN
- Friedrich August VON HAYEK
- Henry HAZLITT
- John Maynard KEYNES
- Karl MARX
- Ludwig von MISES
- Vilfredo PARETO
- Llewelyn ROCKWELL
- Murray ROTHBARD
- Adam SMITH

Eksteraj ligoj


- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/rubrique.php3?id_rubrique=58 Tekstoj pri ekonomiko]
-
ja:経済学 ko:경제학 simple:Economics

Socia scienco

Homa scienco estas multaspekta scienco kovranta multajn temojn pri la interrilateco de homaro. La studo povas esti precipe teoria en sociaj sciencoj, en psikologio, ktp. Ĝi povas havi rekte utilan celon en juro ktp. Oni povas rigardi, en homaj sciencoj, la individuan homon, la personon, kiel centron de la serĉo, kiel en la psikologio, en la kriminala juro, ktp., aŭ rigardi la socion kiel centran, kiel en sociaj sciencoj (sociologio, antropologio, ktp.), al kiuj individuaj homoj ne gravas. Tiuj fakoj sin distingas per siaj metodoj, tradicioj, kaj interne per siaj skoloj, pli ol per sia temo. Aliflanke, lingvistiko, filologio, historio de arto, ktp. rigardas al la homaj faraĵoj, sed ne al la homo mem aŭ al la socia medio.
- Antropologio studas biologian homaron tra historio.
- Arkeologio studas homaron per monumentoj kaj artaĵoj.
- Ekonomiko estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj.
- Etnologioetnografio studas etnojn kaj kutimojn de homo.
- Filologio esploras homan kulturon per lingvoj.
- Sociologio studas sociajn morojn kaj interrilaton.
- Politika scienco estas la studado de politikaj interrilataĵoj.
- Psikologio studas la menson de homo. Al Michel FOUCAULT, la homaj sciencoj, ekcepte la lingvistiko, estas meta-sciencoj, ĉar ili disvolvas la penson de l' si-memo en komuna regno. Tio estas, al Foucault, la homaj sciencoj estas meta-sciencoj, sciencoj kies ĉefa celo estas studi sin mem per siaj propraj diroj. Sed la metalingvaĵo de homaj sciencoj estas tre malriĉaj je teknikaj terminoj se oni komparas ilin kun lingvistikonatursciencoj. ---- Eble ankaŭ vidu: Lingvistiko ja:人文科学

Ekonomio

Ekonomiko ---- Ekonomio estas sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno. Ĝin studas la ekonomiko kiu estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj. Ĝi estas grava branĉo de homscienco kaj havas multajn branĉojn (...). Ekzistas multaj diversaj ekonomiaj teorioj, kiuj priskribas la faktojn tre diverse. Terminaro:
- Malneta Enlanda Produkto
- Monda Ekonomia Forumo
- Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas plani, kunordigi kaj profundigi ekonomiajn kunlaboron kaj evoluigon. (angle OECD)
- tralima luo

Esperanto-fakasocio

Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) estas faka asocio de UEA, kiu okupiĝas pri Ekonomio. vidu: ekonomia kresko

Produkto

Ekonomiko -> Produkto ---- Produkto estas substanco aŭ objekto utila por la homo, farita el krudmaterialoj. Ekonomika teorio distingas du tipojn de produktado :
- Merkata produktado , kies produktoj estas vendataj sur merkato.
- Nemerkata produktado, kies produktoj estas disdonataj senpage aŭ je prezo malpli granda ol la memkosto. Nacia/enlanda produkto:
- malneta nacia produkto (MNP) (angle: gross national product, GNP)
- malneta enlanda produkto (MEP)(angle: gross domestic product, GDP) Internacie estas uzataj la mallongigoj de la angla (GDP, GNP) GNP = GDP + (labor- kaj kapitalenspezoj ricevitaj de eksterlando) - tiaj enspezoj senditaj al eksterlando. (Praktike, la diferenco inter ambaŭ estas malgranda.) GDP (MEP malneta enlanda produkto) ---- Vidu ankaŭ : produkta funkcio, produktiveco, Malneta Enlanda Produkto, kromprodukto. kategorio:Ekonomiko simple:Product

Mikroekonomiko

Mikroekonomiko estas parto de ekonomiko kiu studas la konduton de konsumaj unuoj (individuoj kaj familioj) flanke al tion de la firmaojn kaj la estigon de prezoj de havaĵoj, servoj kaj produktaj faktoroj.

Funkcio de Elementa merkato

Kompreno de elektoj de individuoj kaj grupoj estas centra en mikroekonomiko. Ofte elekto de unu alternativo subkomprenas rezignon de alia alternativo. Ekonomikistoj emas akcepti ne elektitan alternativon kiel kosto de eventualeco. Por ekzemplo, lernado de iu scipovo implicas maldediĉon de tempo al alia arto. En fako de merkato, manko de ia varo estas esprimita pere de prezaj interrilatoj. Oni definas la individuan demandon kiel la kvanto de iu ajn havaĵo kiu la konsumanto volas konsumi en iu ajn tempperiodo. Grave: demando, en tiu kazo, estas VOLO konsumi, ne la fakta konsumado. Demando, do, estas la deziro al aĉeto. Teorio pri demando deriviĝis de hipotezo pri la elekto de konsumanto inter la havaĵoj ke ties monon permesas akiri. Tiu individua demando dependas de prezo de havaĵo; prezo de aliaj havaĵoj; persona rento kaj emoj aŭ preferoj. Preskaŭ ĉiuj varoj obeas la leĝon de malkreskanta demando, laŭ kiu, la kvanto da varo serĉata malkreskas kiam ĝia prezo pligrandigas. Tio okazas ĉar la individuo emas aĉeti pli malmultkostajn varojn. Teorie, ekvilibro de ofero kaj demando en kunkureca merkato okazus kiam la prezo ekvilibras la forton de ofero kaj demando. Ekvilibra prezo okazus kiam la demandata kvanto estas ekzate la sama ol la ofera kvanto. Kompreneble estas multaj faktoroj kiu ne permesas tion okazi kaj la merkato nur ekvilibriĝas relative. Krome, estas du tipoj da varoj: varoj de elasta demando kaj varoj de malelasta demando. Varoj de elasta demando estas tiuj kiuj ne estas nepraj al survivo de konsumantoj, kiel luksaĵoj, ĵuveloj, kolektaĵoj, hobiaĵoj, ktp. Varoj de malelasta demando, male, estas tiuj kiuj estas nepraj al survivo, kiel manĝaĵon, medikamentojn, ktp. Kompreneble, tiu nepraĵo dependas ne nur de naturo, sed ankaŭ de kulturo. Ekzemple, vino kaj oleo estas nepraj en multaj Eŭropaj landoj, sed ne rizo kaj kafo, male, en Brazilo, rizo kaj kafo estas nepraj, sed vino kaj oleo estas luksaĵoj. Varoj de elasta demando sekvas la t. n. leĝon de ofero kaj demando ĉar se la prezo kreskas, la demando malkreskas, sed varoj de malelasta demando ne sekvas tiun leĝon, ĉar homoj pagos kion ili povas por havigi ili. Al vendanto estas grava scii se la demando de lia varo estas elasta aŭ ne. Se ĝi estas elasta, li devas malgrandigi la prezon por grandigi siajn profitojn, male, se ĝia demando estas malelasta, li ne devas malgrandigi la prezon por ne malgrandigi la profiton. kategorio:ekonomiko ja:ミクロ経済学 ko:미시경제학 simple:Microeconomics

Produkto

Ekonomiko -> Produkto ---- Produkto estas substanco aŭ objekto utila por la homo, farita el krudmaterialoj. Ekonomika teorio distingas du tipojn de produktado :
- Merkata produktado , kies produktoj estas vendataj sur merkato.
- Nemerkata produktado, kies produktoj estas disdonataj senpage aŭ je prezo malpli granda ol la memkosto. Nacia/enlanda produkto:
- malneta nacia produkto (MNP) (angle: gross national product, GNP)
- malneta enlanda produkto (MEP)(angle: gross domestic product, GDP) Internacie estas uzataj la mallongigoj de la angla (GDP, GNP) GNP = GDP + (labor- kaj kapitalenspezoj ricevitaj de eksterlando) - tiaj enspezoj senditaj al eksterlando. (Praktike, la diferenco inter ambaŭ estas malgranda.) GDP (MEP malneta enlanda produkto) ---- Vidu ankaŭ : produkta funkcio, produktiveco, Malneta Enlanda Produkto, kromprodukto. kategorio:Ekonomiko simple:Product

Konkurenco

Konkureco, al ekonomiko, estas formo de organizi la merkaton. La konkureco permesas ekvilibri la prezojn kaj kvantojn da varoj. La konkurenco povas esti perfektaneperfekta.

Perfekte Konkurenca Merkato

Perfekte konkurenca merkato havas multajn aĉetantoj kaj vendistojn, tiel, neniu el ili, sole, povas influi la prezon, ĉar iu ne povas izole alteri la ekvilibron de l' merkato. Ne estas registrara interveno en tiu merkato. Estas homogeneco de produktoj, t. e., ne ekzistas kvalitaj diferencoj inter la varoj oferataj de konkurencantoj. Ankaŭ ĉiuj firmoj havas la saman teknologion kaj saman gajnmarĝenon. En ĉi tia merkato, ne estas barieroj por eniro aŭ eliro de aktoroj, ĉiuj povas aĉeti aŭ vendi libere, kiam ili volas. La merkato estas transparenca, t. e. ciuj informoj pri gajnoj, prezoj, ktp. estas konataj de ĉiuj partoprenantoj. Perfekte konkurenca merkato estu racia, ĉiuj vendistoj serĉas pligrandigi la gajnojn kaj ĉiuj aĉetantoj serĉas pligrandigi sian kontentigon. Tiu merkato estas movita de t.n. leĝo de ofero kaj demando. Kiam la ofero pligrandiĝas, ĉiuj malpligrandigas la prezojn, kiam la demando pligrandiĝas, ciuj pligrandigas la prezojn. Kompreneble, ne estas en reala mondo perfekte konkurenca merkato, tiu estas fikcio por faciligi la ekonomikan pensadon. Realaj merkatoj estas neperfekte konkurencaj, aŭ por ekzistado de oligopoloj aŭ monopolo, aŭ neraciemo, aŭ pro netransparenco, aŭ pro troa influo de ŝtato, ktp. kategorio: ekonomiko ja:競技

18-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento Jaroj:
17011702170317041705 17061707170817091710
17111712171317141715 17161717171817191720
17211722172317241725 17261727172817291730
17311732173317341735 17361737173817391740
17411742174317441745 17461747174817491750
17511752175317541755 17561757175817591760
17611762176317641765 17661767176817691770
17711772177317741775 17761777177817791780
17811782178317841785 17861787178817891790
17911792179317941795 17961797179817991800
ja:18世紀 ko:18세기

Klasika ekonomika skolo

Klasika ekonomika skolo aŭ Ekonomika liberalismo estas ekonomika "skolo" kiu komenciĝis kun Adam SMITH en la fino de la 18-a jarcento. Vere, Klasika ekonomika skolo ne estis skolo laŭ la senco ke ĝiaj teoristoj konscie partoprenis ĝin. Vere, oni kreis la nomojn klasika ekonomika skolo aŭ ekonomika liberalismo nur en 20-a jarcento, male de fiziokratiistoj kiuj konscie formis skolon. La unua verko de tiu movado estis la influa libro La Riĉo de Nacioj (1776). Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, donis fortan senton favore al libera komerco en Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomiaj suferoj kaj malriĉeco kaŭzite de la militoj. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj. Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David HUME kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako ĝis hodiaŭ. Vere, Smith kreis teorion tre simila al Fiziokratio. Ambaŭ klopodis trovi naturajn leĝojn aplikeblaj al ekonomiaj fenomenoj. Smith kaj la fiziokratiitoj postulis ekonomikan liberalismon. Sed, Smith sciis, pli bone ol fiziokratiistoj, bazigi la studadon de ekonomiajn problemoj pli vaste en scienco. Smith havis pli ampleksan vidpunkton ol la fiziokratiistoj, ne limigis ĝin al agrikultura produktado, sed adoptis la laboron kiel centran problemon de sia pensado. Per "laboro", li komprenis ĉian produktan agon, (poste marksistoj reelaboros tion koncepton), kaj diris ke produkta ago estus la veran fonton de ĉia riĉeco. Krom Smith, aliaj aŭtoroj de klasika ekonomika skolo estis William PETTY, Robert MALTHUS, David RICARDO kaj John STUART MILL.

Postuloj de Klasika ekonomika skolo

Klasika skolo postulas:
- Perfekta konkureco en ĉiuj merkatoj.
- Fleksiaj prezoj, inkluzive salajroj, kio permesas ekvilibron de merkaton per leĝo de demando kaj ofero.
- La labormerkato estas ĉiam en plendunga estado. Ne estas halto kaj la nelaboro kiu eble ekzistus estas "frota" (pro la tempo kiu oni bezonus por akiri laboron laŭ sia kapablo) aŭ volonta (pro homoj kiuj ne volas akcepti la salajron kiun oni oferas en labormerkato).
- La produktado de la firmoj devenas de situo de plendungeco. Pro tio, la ofero estas ĉiam superas al demando. La kurbo de ofero estas vertikala kaj ĝi determinas la nivelon de ekvilibra produktado: varioj en la demando nur produktus variojn en prezoj.
- La monpolitiko estas senefika (neŭtraleco de l' mono): varioj en la mona ofero nur afektus la nivelon de prezoj, sen ia efiko sur la realaj variaĵoj (demanda kvanto, ekvilibra produktado, salajroj, ktp.).
- La imposta politiko ankaŭ ne taŭgus, ĉar la ekonomio ĉiam estas en plendunga estado, pro tiu la impostaj politikoj nur povas pligrandigi la prezoj. Logike, do, la ŝtato ne devus interveni en la marŝado de ekonomio.
Kategorio:Ekonomiko ja:古典派経済学

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Hegelo

Filozofio > Hegelo ---- Filozofio Georgo Vilhelmo Frederiko HEGELO (1770-1831) (germane: Georg Wilhelm Friedrich HEGEL [georg vilhelm fridriĥ hegel]) estis germana profesoro kaj giganto de la okcidenta filozofio de la 19-a jarcento. Li estis la ĉefa influanto de multe de la filozofio de la 19-a jarcento kaj precipe de Markso.

Vivo

Hegelo naskiĝis en Stutgarto, Germanio je la 27-a de aŭgusto 1770, kiel filo de burokrato. Ĉe gimnazio li studis la klasikajn verkojn de la greka kaj la latina. La decidis fariĝi pastro kaj, ĉe la seminario de Tübingen li studis filozofion kaj teologion. Tie la filozofo Schelling kaj la poeto Friedrich HÖLDERLIN estis liaj amikoj. Li decidis sin tamen kontraŭ pastreco kaj anstataŭe gajnis monon kiel guvernisto. Sed en 1797, kiam li estis 27-jara, lia patro mortis kaj Hegelo heredis sufiĉe por liberigi sin de laboro. Ekde tiam, li studis, tute elspezis sian heredaĵon, ŝanĝadis profesiojn, havis familion (kaj eĉ bastardon -- Ludoviko), verkis pri filozofio kaj estis gimnaziestro en Nurenbergo (1808-1816), profesoro de filozofio ĉe Heidelberg (1816-1818) kaj ĉe Berlino (1818-1831). Li mortis je la 14-a de novembro 1831 en Berlino.

Verko

Laŭ Hegelo kiel baza procezo de la mondo, je ĉiu nivelo, plenumiĝas jena dialektiko: : tezo + kontraŭtezo --> sintezo Ĉe la komenco de la mondo ekzistis esto (tezo), el kiu naskiĝis la malo, malesto (antitezo), per unuiĝo formiĝas nova esto (sintezo). Tiel la mondo disvolviĝas logike, racie kaj progreseme: astro al tero, mineralo al planto, planto al animalo, animalo al homo, homo al ŝtato (precipe regno), paganismo al kristanismo, ktp. De la pli simpla al la pli malsimpla, de la malpli bona al la pli bona, adadade. Tia logiko formas la mondon fizikan, la mondon politikan, la mondon belartan, ktp, ĉiam ĉie, fraktale. Ĉi tiu procezo finos en Absolutan Spiriton, kiam ni scios ĉion kaj vidos Dion. Hegelo kredis ke kristanismo estis simpla kaj mitama versio de sia filozofio. Ĉi tiu estas la dialektiko, kiun Markso, kaj poste marksismo, uzis por interpreti kaj kompreni historion kaj socion. Hegelo estis grave influita de (kvankam ofte kaj sane malkonsentis kun) la grekoj, Spinozo, Rousseau, Kantio, Fichte kaj Schelling.

Post Morto

Post sia morto, la influo de Hegelo estis granda. Li influis multajn filozofojn -- ekzemple:
- Markso,
- Kierkegardo,
- Sartro,
- Dewey
- Royce. Je la fino de la 19-a jarcento preskaŭ ĉiu universitata filozofo estis hegela. Ili vidis la mondon kiel la disvolviĝon kaj progreson de historio, kie ŝanĝo kaj malakordo estas la normo. En la 20-a jarcento Hegelo eksmodiĝis kaj daŭris plejparte per marksismo. ---- ja:ゲオルク・ヴィルヘルム・フリードリヒ・ヘーゲル ko:헤겔 HEGEL


Marksismo

Politiko > Marksismo < Filozofio ---- Marksismo estis origine scienca metodaro kiun Karl MARX kaj Friedrich ENGELS evoluigis kaj aplikis en historiscienco, filozofio, sociologio, ekonomiko kaj pliaj fakoj. Poste la nocion oni aplikis al ĉiu autoro au politikisto, kiu estis influita de Marx aŭ asertis agi en lia tradicio. Enhavo:
- Teorio pri socio komunismo
- Historia materiismo
- Filozofio: dialektika materiismo ------ EdE-M Marksismo - kiel universala scienca filozofio, bazita sur principoj de dialektika materialismo, celanta revolucian rekonstruon de la tuta homar-socio kaj starigon de nova tutmonda senklasa kaj sennacia sociordo - liveras solidan teorian bazon por la ideo de L. I. En la verkoj de la kreintoj de marksismo - K. Marx kaj F. Engels - oni povas trovi multajn eldiraĵojn pri la lingvo, ĝia deveno kaj evoluo, kaj ankaŭ gravajn argumentojn pruvantajn necesecon de L.I. En siaj verkoj „La rolo de laboro en procedo de homiĝo de simio“ kaj „Deveno de familio, privata posedaĵo kaj ŝtato“ Engels detale analizis la kondiĉojn, en kiuj kreiĝis kaj evoluis la homa lingvo. En sia komuna verko „Germana ideologio“ Marx kaj Engels skribis: „La lingvo estas same antikva kiel ankaŭ la konscio; la lingvo do estas ĝuste la praktika, ekzistanta ankaŭ por aliaj homoj kaj nur per tio ekzistanta ankaŭ por mi mem reala konscio; kaj simile al la konscio, la lingvo aperas nur el Dezono, el la insista bezono rilati kun la aliaj homoj... La lingvo estas produkto de gento... En ĉiu moderna progresinta lingvo la originale memstara idiomo superiĝis ĝis nacia lingvo, parte pro historia evoluado de lingvo el preta materialo kiel en la romanaj kaj ĝermanaj lingvoj, parte pro interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj, kiel en la angla, parte pro kuncentriĝo de dialektoj en unu nacia lingvo kondiĉita de l' ekonomia kaj politika kuncentriĝo. Estas memkompreneble, ke en sia tempo la individuoj plene prenos sub sian kontrolon ankaŭ ĉi tiun produkton de la gento.“ Koncerne al la L I., el tiuj ĉi marksismaj tezoj logike konsekvencas ke: 1. la bezono pri int. rilatoj naskas ankaŭ la bezonon pri L. I., 2. la interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj estas tute natura kaj historie pravigita bazo por L. I. kaj 3. la estonta L I. devas kreiĝi ne spontanee, sed sub plena konscia kontrolo de la homoj, t. e. ĝi devas esti arte orgaizita konforme al aktuala stadio de konomia kaj politika strukturo de la homa scio. En unu el siaj leteroj al Marx, Engels skribis: „Por Weitling estas malfeliĉo, ke li ne konas persan lingvon: li trovus en ,ĝi langue universelle aute trouvée' (tute pretan universalan ingvon)“. Ankaŭ Marx en sia antaŭarolo por „Mizereco de la filozofio“ skribis: „La disĉipla verko de Proudon pri universala lingvo montras, kun kioma senceremonieco li kaptadis eĉ tiajn taskojn, por kies solvo mankis ĉe li la plej elementaj konoj“. Tiuj ĉi ambaŭ citaĵoj montras, ke Marx kaj Engels, ne kontraŭdirante problemon pri lingvo universala, konsideris ĝin tre serioza kaj postulis almenaŭ, ke la personoj dezirantaj solvi ĝin havu necesajn sciencajn konojn por tio. Verŝajne kun konsento de Marx estis akceptita la sekvanta rezolucio de 2-a kongreso de Unua Laborista Internacio en Lausanne 1867: „La kongreso opinias, ke lingvo universala kaj reformo de ortografio estus universala bonfaro kaj forte akcelus unuecon kaj fratecon de la popoloj“. Ankoraŭ pli grandan detaligon de lingva problemo laŭ la marksisma vidpunkto oni trovas en la verkoj de Lenin, pri la nacia problemo. Lenin skribis: „La lingvo estas la plej grava rimedo por interrilatado de la homoj. . . Neniun privilegion nek por iu nacio, nek por iu lingvo! Nek la plej etan ĝenon, nek la plej etan maljustaĵon por la nacia minorito - jen estas la principoj de laborista demokratio. . . La proletaro subtenas ĉion helpantan al foriĝo de la naciaj diferencoj, al falo de la naciaj interbaroj, ĉion farantan la rilatojn inter la nacioj ĉiam pli kaj pli densaj, ĉion kondukantan al kunfluiĝo de la nacioj. Agi alimaniere signifas ekstari en la flanko de reakcia naciema filistraro“. El tiuj ĉi tezoj de Lenin logike konsekvencas ke: 1) neniu nacia lingvo estas akceptebla kiel L.I., 2) estonte la nacioj devas kuniĝi „en supera unueco“ kun forigo de ĉiuj naciaj diferencoj, do devas ekesti unu tutmonda lingvo. Karl Kautsky skribis en sia verko „Liberiĝo de la nacioj“. „Tre strange, sed ekzistas socialistoj, kiuj pasie batalas kontraŭ asimiligo de la nacioj kaj iliaj kulturoj. Ili opinias, ke kun malapero de diverseco inter la nacioj kaj lingvoj la mondo estus kondamnita al monotoneco kaj mensmizeriĝo. . . Sed oni ne devas bedaŭri pri malapero de multlingveco. . . Dividiĝo de la lingvoj malfortigis potencon de la homaro. Unuiĝo de la lingvoj signifus ĝian leviĝon ĝis la apogeo de potenco. Kontraŭstari tion estus reakcio. . .“ Precipe klaran, netan kaj precizan formuligon de la marksisma rilato al la lingvo universala oni trovas en la verkoj de Stalin. Kontraŭdirante la tezon de Kautsky pri eventualeco de germaniĝo de ĉeĥoj se venkus proleta revolucio en Germanlando kaj Aŭstrio en mezo de la pasinta jarcento, Stalin diris: „la naciaj diferencoj ne povas malaperi en la proksima periodo. . . ili devas resti ankoraŭ por longe eĉ post venko de proleta revolucio en tutmonda skalo. . . kiam la socialismo plifortikiĝos kaj enradikiĝos en la moraro, la naciaj lingvoj neeviteble devas kunfluiĝi en unu komunan lingvon, kiu certe estos nek rusa, nek germana, sed io nova. . . Oni devas ebligi al la naciaj kulturoj elevolui kaj disvolviĝi, elmontri ĉiujn siajn potencojn, por krei la kondiĉojn por ilia kunfluiĝo en unu komunan kulturon kun unu komuna lingvo. Plenflorado de la naciaj laŭforme kaj socialismaj laŭenhave kulturoj en kondiĉoj de la diktaturo de proletaro en unu lando por ilia kunfluiĝo en unu socialisman (kaj laŭforme kaj laŭenhave) kulturon en unu komuna lingvo, kiam la proletaro estos venkinta en la tuta mondo kaj la socialismo enradikiĝos en la moraro, - ĝuste en tio ĉi konsistas la dialektikeco de la leninista ekspono de la problemo pri nacia kulturo.“ La problemo pri helpa int. lingvo ĝis nun ne estas prezentita en la marksisma literaturo same klare kiom tiu pri la lingvo universala. Sed ĉiuj necesaj premisoj por ĝia pozitiva solvo logike konsekvencas el la supre eksponitaj tezoj: la neevitebla plua disflorado de la naciaj lingvoj kaj la plua intensiviĝo de l' internaciaj ritatoj necesigas helpan int. lingvon (sen domaĝi al la estonta komuna lingvo tutmonda) ; samtempe la marksisma koncepto pri la lingvo autaŭdifinas la formon de L. I. (sur bazo de interkruciĝo, miksiĝo, kuncentrigo kaj plua progresigo de la lingvoj konforme al la moderna kulturnivelo de la homaro) kaj ankaŭ la manieron de ĝia kreo (konscia artefara reguligo). Senpere pri E ĝis nun nur malmultaj aŭtoritatuloj de marksismo ion diris en definitiva maniero. Estas konataj favoraj mencioj pri E de la sekvantaj famaj komunistoj: L. Krasin, Sen Katajama, A. Lunaĉarskij, M. Gorkij, H. Barbusse, F. Kon k. a. La vidvino kaj fratino de Lenin asertas ke li negative rilatis al E., sed en la verkoj de L. tiu ĉi aserto trovas neniun konfirmon. Multaj verkoj pri marksismo estas eldonitaj en E, parte de SAT („Komunista Manifesto“, „Kom. Dokumentaro“, „K. Marx, lia vivo kaj lia verko“), sed precipe de SEU kaj Ekrelo. N. NEKRASOV ----
- (angla) [http://marxists.org/esperanto/index.htm esperanta fako de marxists.org ("marksistoj.org")] [http://www.nodo50.org/esperanto/stumblo.htm La stumblo inter socialismo kaj lingvo internacia] - grava eseo de Alberto Fernandez priskribas la negativan sintenon de ĉefaj teoriistoj pri Marksismo je la estonto de lingvo internacia. Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:marksismo Kategorio:Laborista movado ja:マルクス主義 ko:마르크스주의 simple:Marxism th:ลัทธิมาร์กซ zh-min-nan:Marx-chú-gī

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Neoklasika ekonomika skolo

Ekde 1870, la burĝa ekonomika penso transiris nebulan periodon antaŭ marksismo, la klasika skolo, bazita sur Adam SMITH, kaj fiziokratio ne oferis sufiĉajn respondojn al kritikoj de Karl MARX. Tiam aperis, sub influo de Pozitivismo, la Neoklasika skolo, kiu modifis la metodojn de ekonomikaj studoj, ĉefe per la uzo de statistiko. Laŭ tiu teorio, homo estas racia, do ekvilibras siajn enspezojn kaj elspezojn. La Neoklasika skolo solidigis la liberalan penson. Ĝi postulas konkurencan ekonomian sistemon kiu emus, aŭtomate, al ekvilibro.

Subskoloj

Oni povas dividi ĉi tiun skolon en kvar subskoloj:
- Skolo de Vieno, aŭ Aŭstra Psikologia skolo;
- Skolo de Lausanne, aŭ Matematika Skolo;
- Skolo de Cambridge;
- Sveda Neoklasika skolo. La unua formulis novan teorion pri valoro, bazita sur uzebleco (teorio de subjektiva valoro), t. e., la valoro ne estas determinata nur de kvanto, sed ankaŭ de kvalito. Oni kreis tiun teorion por kontraŭigi la teorio pri valoro de Marx. La teorio pri valoro estas samtempe la bazo kaj la plej malvigla parto de marxisma teorio. Se oni akceptas la marksiman teorion pri valoron, tiu ne eblas nei la tutan teorion, kiu estas tre logika disvolvigo de teorio pri valoro. La neoklasika skolo diris ke la valoro de laboro dependas de valoro de varo, ĉar akiranto povas akcepti la prezon aŭ ne. La Skolo de Lausane ankaŭ nomata teorio de ĝenerala ekvilibro, enfazis la interdependigo de ĉiuj prezoj de ekonomia sistemo por teni la ekvilibron. La teorido de parta ekvilbro aŭ Skolo de Cambridge konsideris ke la economiko estas studado pri homan agon en ekonomiaj aferoj, tial, la economiko estas scienco pri homa konduko, ne pri riĉeco. Fine, la Sveda Neoklasika skolo kunigis la analizo de monsistemo al analizo de reala sistemo, kio, post ankaŭ faris Keynes. Bazitaj en tiuj novaj modeloj, la neoklasikaj ekonomikistoj revidis ĉiun klasikan ekonomian analizon celante faris ekonomikon "sciencon" (Marx, ekzemple konsideris ekonomikon "filozofio"). kategorio:EkonomioKategorio:Ekonomiko ja:新古典派経済学

John Maynard KEYNES

John Maynard Keynes (5-a de junio 1883 en Kembriĝo - 21-a de aprilo 1946 en Sussex) estis angla ekonomikisto.

Verkoj


- The Economic Consequences of the Peace (1919)
- Treatise on Probability (1921)
- Tract on Monetary Reform (1923)
- Treatise on Money (1930)
- The General Theory of Employment, Interest and Money (1936) ja:ジョン・メイナード・ケインズ

1920

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1920 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1920 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- Oficiala Gazeto Esperantista malaperas.
- Fondita gazeto Esperanto Triumfonta de Teo JUNG
- Fondita ĈEA, Josef EISELT ĝia unua prezidento
- Restarigita Esperanta Federacio de la Pariza Regiono.
- Henrik SEPPIK, Franz CHRISTANELL, Gaetano FACCHI, Stellan ENGHOLM, O. F. OLDEN, Johan WEINHENGST kaj Ludwig KRYSTA eklernis Esperanton.
- Théophile CART iĝis prezidanto de Akademio de Esperanto.
- Fondita Ĉeĥa prunta biblioteko.
- Publikita Neuchâtela Esperantido.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Britio: Akto de la Brita Parlamento apartigas Nord-Irlandon de la cetere katolika Irlando.
- Ĉadon agnoskas Francio kolonie.
- Eŭropo: La Traktado de Versailles finas la Unuan Mondmiliton, starigante la Ligon de Nacioj, forumo por paca decido de înternaciaj disputoj.
- Eŭropo: aperas la libron de Karl BINDING kaj Alfred HOCHE, pri "Liberigo de forviŝado la vivojn, kiuj ne indas esti vivitaj".
- Namibion "heredas" Sud-Afriko post Germanio.

Naskiĝoj


- Félix GOMEZ
- Brazilo: Amaro PINANGÉ SOARES
- Ĉeĥio: Eva SEEMANNOVÁ
- Ĉeĥio : Ladislav BALA
- Ĉeĥio: Karolo PIC.
- Francio : François MITTERRAND, prezidento (1981-1995)
- 2-a de januaro: Isaac ASIMOV scienc-fikcia verkisto (proksima dato)
- 2-a de januaro: Armand PIEN
- 20-a de januaro: Federico FELLINI
- 25-a de julio: Rosalind FRANKLIN, esploristino dank al kies laboroj estis malkovrita la strukturo de DNA-molekulo
- 16-a de aŭgusto: Charles BUKOWSKI
- 22-a de aŭgusto: Ray BRADBURY
- 20-a de septembro : Hanns CIBULKA
- 1-a de oktobro: Walter MATTHAU
- 17-a de oktobro: Miguel DELIBES
- 31-a de oktobro : Helmut NEWTON
- 23-a de novembro : Paul CELAN

Mortoj


- 26-a de aprilo : Barato : Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
- 5-a de majo: Charles LAISANT
- 16-a de julio : Tobias Rabelo LEITE
- 24-a de julio : Ludwig GANGHOFER ----
1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1920年 ko:1920년 simple:1920 th:พ.ศ. 2463

1930

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1930 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1930 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Apero de Plena Vortaro de Esperanto.
- Eklernis Esperanton: József PAPP, Milivoje PAVLOVIĆ, Angel Figuerola AUQUE kaj Hasan KOCAMAN
- Esperanto por ĉiuj verkita de Josef EISELT.
- Esperanto por Infanoj, Elektitaj Prozaĵoj de Heine en Esperanto, Anni kaj Montmartre, originala romaneto de R. Schwartz kaj Sennaciismo kaj internaciismo de Boris Lvoviĉ EJDELMAN publikitaj.
- Odo BUJWID faris propaganda vojaĝo tra norda Eŭropo.
- Fondita Internacia Cseh-Instituto de Esperanto en Hago kaj Organiza Oficejo de Klasbatala SAT Opozicio en Berlino.
- Kreitaj Baza Angla, Monda latino, Latinesko kaj Aliq.
- 18-a de februaro : Usono : Clyde TOMBAUGH malkovras la Plutonon

Naskiĝoj


- Germanio : Reinhard SELTEN
- 20-a de januaro : Buzz ALDRIN
- 8-a de februaro : Germanio : Eva STRITTMATTER
- 31-a de majo : Usono : Clint EASTWOOD
- 9-a de junio: Franca kanzonistino Barbara
- 5-a de aŭgusto : Neil ARMSTRONG
- 25-a de aŭgusto : Skotlando : Sean CONNERY
- 7-a de septembro : Baldueno la 1-a, kvina Reĝo de la Belgoj
- 8-a de septembro : Mario ADORF
- 8-a de decembro : Maximilian SCHELL
- 17-a de decembro : Armin MUELLER-STAHL

Mortoj


- Groenlando : Alfred WEGENER
- 27-a de februaro : John BUCHANAN
- 1-a de marto : Francesco BARBERI
- 2-a de marto : D. H. LAWRENCE
- 8-a de marto : William H. TAFT
- 14-a de aprilo : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 30-a de aprilo : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 7-a de julio : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 17-a de julio: Arnold MIMBECK
- 13-a de aŭgusto: Janos KISS
- 14-a de oktobro : NAKANO Ĉuiĉiro
- novembro: Gustaf HENRICLUNDQUIST
- 11-a de novembro: Daniel Henry LAMBERT ----
1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1930年 ko:1930년 simple:1930 th:พ.ศ. 2473

Neoklasika ekonomika skolo

Ekde 1870, la burĝa ekonomika penso transiris nebulan periodon antaŭ marksismo, la klasika skolo, bazita sur Adam SMITH, kaj fiziokratio ne oferis sufiĉajn respondojn al kritikoj de Karl MARX. Tiam aperis, sub influo de Pozitivismo, la Neoklasika skolo, kiu modifis la metodojn de ekonomikaj studoj, ĉefe per la uzo de statistiko. Laŭ tiu teorio, homo estas racia, do ekvilibras siajn enspezojn kaj elspezojn. La Neoklasika skolo solidigis la liberalan penson. Ĝi postulas konkurencan ekonomian sistemon kiu emus, aŭtomate, al ekvilibro.

Subskoloj

Oni povas dividi ĉi tiun skolon en kvar subskoloj:
- Skolo de Vieno, aŭ Aŭstra Psikologia skolo;
- Skolo de Lausanne, aŭ Matematika Skolo;
- Skolo de Cambridge;
- Sveda Neoklasika skolo. La unua formulis novan teorion pri valoro, bazita sur uzebleco (teorio de subjektiva valoro), t. e., la valoro ne estas determinata nur de kvanto, sed ankaŭ de kvalito. Oni kreis tiun teorion por kontraŭigi la teorio pri valoro de Marx. La teorio pri valoro estas samtempe la bazo kaj la plej malvigla parto de marxisma teorio. Se oni akceptas la marksiman teorion pri valoron, tiu ne eblas nei la tutan teorion, kiu estas tre logika disvolvigo de teorio pri valoro. La neoklasika skolo diris ke la valoro de laboro dependas de valoro de varo, ĉar akiranto povas akcepti la prezon aŭ ne. La Skolo de Lausane ankaŭ nomata teorio de ĝenerala ekvilibro, enfazis la interdependigo de ĉiuj prezoj de ekonomia sistemo por teni la ekvilibron. La teorido de parta ekvilbro aŭ Skolo de Cambridge konsideris ke la economiko estas studado pri homan agon en ekonomiaj aferoj, tial, la economiko estas scienco pri homa konduko, ne pri riĉeco. Fine, la Sveda Neoklasika skolo kunigis la analizo de monsistemo al analizo de reala sistemo, kio, post ankaŭ faris Keynes. Bazitaj en tiuj novaj modeloj, la neoklasikaj ekonomikistoj revidis ĉiun klasikan ekonomian analizon celante faris ekonomikon "sciencon" (Marx, ekzemple konsideris ekonomikon "filozofio"). kategorio:EkonomioKategorio:Ekonomiko ja:新古典派経済学

Universitato de Ĉikago

La Universitato de Ĉikago estas usona universitato en Ĉikago, Ilinojo. Ĝi havas ĉirkaŭ 4,400 studentojn antaŭdiplomajn kaj 9,000 postdiplomajn. Ĝin fondis John D. ROCKEFELLER en 1890. right

Eksteraj ligoj


- [http://www.uchicago.edu/ Universitato de Ĉikago (angle)] Ĉikago Ĉikago ja:シカゴ大学 ko:시카고 대학교

Mendado kaj ofertado teorio

En la ekonomika teorio, la teorio pri mendado kaj ofertado montras, kiel la prezo kaj la kvanto de varoj estas determinataj de la merkato. En ĉiu merkato, kiam mendado superas ofertadon, la prezoj emas kreski. Male, kiam ofertado superas mendadon, la prezoj emas malkreski. Tiel la merkato ekvilibriĝas: mendado egalas ofertadon. Prezo estas vidata kiel funkcio de la kurboj de ofertado kaj mendado.

Kurboj de ofertado kaj mendado

Dosiero:Mendado-ofertado.png Oni vidas en tiu bildo, ke ekvilibriĝas la merkato, kiam mendado egalas ofertadon, je la prezo p
- kaj kvanto Q
- . Kiam ofertado estas pli granda ol mendado, la aĉetantojn povas imponi malpli granda prezo. Kiam mendado estas pli granda ol ofertado, la prezo kreskas, kaj la vendantoj emas produkti pli grandajn kvantojn. kategorio:ekonomiko ja:需要と供給

Laboristaj migradoj


- Kelkaj tipaj labormigradoj: ::Pasintece
- La masonistoj el (franca) departemento Creuse: vidu fine de artikolo Creuse
- La germanoj en Parizon.
- Belga migrado al nord-Francio fine de la 19-a jarcento.
- Pola migrado al Germanio
- Pola migrado al norda Francio ::Nuntempe
- vidu ankaŭ: ::Almigrado ::Elmigrado

Subenfiltriĝa teorio

La subenfiltriĝa aŭ deguta aŭ subenflueta teorio ( angle trickle down theory = deguti, subenfiltriĝi) signifas teorion, laŭ kiu la ekonomia kresko kaj la ĝenerala bonstato de la riĉuloj subenfluetas, subenfiltriĝas, degutas al la subaj socitavoloj (angle Trickle-down-Effect). Ĝi apartenas al la hipotezoj de la oferta ekonomia politiko, unu el la ekonomiaj politikoj de novliberalismo. Laŭ tiu ĉi pensmaniero, oni favorigas la riĉulojn per diversaj impostavantaĝoj, pensante ke ili – per siaj konsumoj – redonas el sia riĉeco al aliaj kaj fine moneroj venas eĉ al malriĉuloj. Tiu ekonomia politiko – kun malpliigo de la impostoj je riĉuloj – kaŭzas gravan ŝuldiĝon de la hejma ŝtato, dum la riĉuloj ofte alilande investas, konsumas la ŝparitajn sumojn. Tiel rigardante, la riĉuloj globale vere riĉigas malriĉulojn kaj ofte ne hejme. Tiu ĉi ekonomia politiko pintiĝis dum regado de Ronald REAGAN, en Usono kaj reaperis dum regado de George BUSH. Tio kaŭzis, ke riĉuloj iĝis pli riĉaj kaj malriĉuloj pli malriĉaj (proporcie en Usono). Kategorio:Ekonomiko

Imposto

Ekonomiko > Rilataj temoj
Juro > Nacia juro > Publika juro > Fiska juro ---- Imposto estas deviga kontribuo de regnanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato aŭ aliskala estaĵo. Oni kutime distingas :
- La senperajn impostojn, t.e. la impostoj, kiuj la regnanoj pagas aparte kaj rekte al la administracio (ekz. la terimposto).
- La perajn impostojn, t.e. la impostoj, kiuj estas integritaj en varaj prezoj (ekz. la aldonvalora imposto (AVI), la doganimpostoj). Historio kaj loko de imposto. ~ Imposto estas tre malnova aĵo : ĝi ekzistis jam en la greka antikvepoko, kaj plu dum Mezepoko. Sed ĝis la komenco de la 20-a jarcento imposto reprezentis nur malgrandan parton de la financaj fontoj de la ŝtatoj. Efektive, la ŝtatoj tiam havis malpli grandajn bezonojn (ili zorgis precipe pri polico, diplomatio...), kaj ili posedis multajn terojn (arbarojn, minejojn...), de kiuj mem ili profitis. De post la unua mondmilito, la ŝtatoj pli intervenadas en ekonomiaj kaj sociaj aferoj ; ili havis pli kaj pli da bezonoj. Tial ili pli kaj pli gravigis imposton inter siaj financaj fontoj. Hodiaŭ imposto ĝenerale reprezentas grandegan plimulton de la financa fontaro de la ŝtatoj. ----
Rilataj temoj

Kurbo de Lafero
Koeficiento de Gini Kategorio:Ekonomio simple:Tax zh-min-nan:Sòe-kim

Inflacio

Inflacio estas ĝenerala kaj daŭra pliigo de la preznivelo. Tiu ekonomika malekvilibro povas havi multajn kaŭzojn, kaj pro tio oni difinas ĝin per tiu komuna simptomo. Ekzistas pluraj inflaciaj situacioj:
- mona inflacio, kiun kaŭzas troa plimultiĝo de la kvanto da mono cirkulanta ene de la ekonomio. La alveno de arĝento el Ameriko dum la 16-a jarcento kaŭzis la Prezan Revolucion. La troa presado de papermono post la Unua Mondmilito estas alia ekzemplo.
- mendada inflacio, kaŭzita de ekscesa mendado kaj nesufiĉa ofertado.
- inflacio per kostoj, kaŭzita de plialtiĝo de la kostoj (salajroj, maŝinoj, krudmaterialoj). Eŭropo suferis tia inflacio post la 1973-a plialtiĝo de petrolprezo.
- la nunaj ekonomikistoj ofte pensas, ke inflacio devenas strukturajn kaŭzojn, kiuj malpermesas elekton de ekvilibranta prezo (ne sufiĉe fleksebla labormerkato)

Inflaciego

En ekstremaj kazoj, aperas inflaciego: Prezoj kreskas tage, salajroj ne kapablas sekvi ilin, la tuta ekonomio frakasiĝas.

Ekzemploj


- La germana Reichsmark dum Vajmara Respubliko. Tiu estis unu el kaŭzoj de naziismo. Federacia Respubliko Germanio decidis kontraŭbatali inflacion per decidoj de Bundesbank.
- La hungara pengő post Dua Mondmilito.
- Serbobosnia dinaro dum Bosnia milito.
- Argentina peso dum la 1980-aj jaroj.

Vidu ankaŭ

Malinflacio, stagflacio (stagnado+inflacio), Kategorio:ekonomiokategorio:ekonomiko ja:インフレーション ko:인플레이션 ms:Inflasi simple:Inflation

Produkto

Ekonomiko -> Produkto ---- Produkto estas substanco aŭ objekto utila por la homo, farita el krudmaterialoj. Ekonomika teorio distingas du tipojn de produktado :
- Merkata produktado , kies produktoj estas vendataj sur merkato.
- Nemerkata produktado, kies produktoj estas disdonataj senpage aŭ je prezo malpli granda ol la memkosto. Nacia/enlanda produkto:
- malneta nacia produkto (MNP) (angle: gross national product, GNP)
- malneta enlanda produkto (MEP)(angle: gross domestic product, GDP) Internacie estas uzataj la mallongigoj de la angla (GDP, GNP) GNP = GDP + (labor- kaj kapitalenspezoj ricevitaj de eksterlando) - tiaj enspezoj senditaj al eksterlando. (Praktike, la diferenco inter ambaŭ estas malgranda.) GDP (MEP malneta enlanda produkto) ---- Vidu ankaŭ : produkta funkcio, produktiveco, Malneta Enlanda Produkto, kromprodukto. kategorio:Ekonomiko simple:Product

Produkto Nacia Malneta

La Malneta Enlanda Produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio. Ĝi plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la nenaturaj (sed rezulto de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, due pro malegaleco de riĉodispartigo. Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio. Tio estas
- la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
- plus la amortizoj
- minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP.

por legi statistikojn, alilingve:


- angle: GDP
- dane: BNI
- france: PIB
- nederlande: BNP
- portugale: PIB

Vidu ankaŭ

Malneta Enlanda Produkto po kapo ja:国内総生産 simple:Gross Domestic Product Kategorio:ekonomiokategorio:ekonomiko

201 Pénélope

L'astéroïde 201 Pénélope a été découvert par Johann Palisa le 7 août 1879.
Pénélope

Pozycjonowanie rozstpy Hotel in Sofia WARSAW HOTELS sem










































:: RELATED NEWS ::
張艾嘉
張艾嘉(1953年7月21日-),台灣嘉義人,祖籍山西。早期在香港的電影扮演兇惡女警官的角色,後來不斷作其他嘗試,並開始執導。她執導的作品大多以女性角度出發,與當時充滿男子氣慨的港產動作片有
张艾嘉
張艾嘉(1953年7月21日-),台灣嘉義人,祖籍山西。早期在香港的電影扮演兇惡女警官的角色,後來不斷作其他嘗試,並開始執導。她執導的作品大多以女性角度出發,與當時充滿男子氣慨的港產動作片有
地貌学
地貌学是一门介绍地球面貌及其特征的科学,是自然地理学的一个分支。 地貌学有下列两个分支:
- 动力地貌学
- 应用地貌学

外部链接

克里斯蒂安·惠更斯(Christiaan Huygens) - 荷兰物理学家天文学家数学家
- Read More...
釣魚島
-- :有關大中華地區的民間保釣運動及釣魚台列島的主權爭議,請參看釣魚島問題 :有關北京的國賓館,參看钓鱼台国宾馆 --, 扬州,是江苏省下辖的一个地级市。位于长江京杭大运河的交汇点上。景色秀美,城市建筑多古风。全市总面积6653.81平方千米,市区总面积988.81平方千米,全市总人口457.19万,其中市区人口115.13万人。


All Rights Reserved 2005 wikimiki.org