Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Elektrotekniko

Elektrotekniko

Elektroteĥniko - parto de fiziko, inĝenierarto kaj tekniko, kiu okupiĝas pri la fenomenoj kaj la utiligo de elektro, pri ricevado, distribuado, aliformigado kaj uzado de elektra energio. Elektroniko estas la parto de la elektrotekniko, kiu okupiĝas pri elektronikaj cirkvitoj kaj ties komponantoj, ekzemple vakuaj tuboj, transistoroj, kondensatoroj, bobenoj. Ĝi ekzistas ekde la komenco de la 20-a jarcento. Elektroniko uzas la principojn de elektro kaj elektromagnetismo.

Komponantoj

:Ĝeneralaj komponantoj
- Borno
- Cifereca bazo
- Diodo
- Drato
- Induktilo
- Kondensatoro
- Konektilo
- Mikrocirkvito
- Relajso
- Rezistilo
- Transformatoro
- Transistoro :Mezuraparatoj
- Ampermetro
- Frekvencometro
- Omometro
- Voltmetro

Nocioj


- Elektrona teorio kaj atomoj
- Forfluo
- Induktanco
- Impedanco
- Kapacitanco
- Kurento
- Kurta cirkvito
- Povumo
- Reaktanco
- Resonanco
- Rezistanco
- Tensio

Leĝoj


- Ekvacioj de Maxwell
- Leĝo de Omo kategorio:Elektrotekniko ja:電子工学 ko:전자공학 ms:Elektronik simple:Electronics th:อิเล็กทรอนิกส์

Fiziko

Fiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korponaturo. Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio. ---- :Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro :Mekaniko/Meĥaniko :Leĝoj NEWTON de Movado :Centripeta/centrifuga forto :Koriolisforto :Fikza korpo :Turbo :Termodinamiko :Stata ekvacio :Varmo :ĉefpropozicioj de la termodinamiko :Entropio :Entalpio :Temperaturo :Elektromagnetismo :Elektrostatiko :Elektrotekniko kaj Elektroniko :Magnetismo :Magnetostatiko :Ondoj kaj Vibroj :Harmonaj vibroj :Dampataj vibroj :Devigitaj vibroj :Resonanco :Fouriertransformo :Onda ekvacio :Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko :Fotoelektra efekto :Komptonefekto :Onda funkcio :Hamiltonoperaciumo :Solid-stata Fiziko :Kristalografio :Semikonduktaĵo :Superkondukeco :Densigita Materio :Astrofiziko :Atoma fiziko :Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko) :Biofiziko :Fluidaĵ-Dinamiko :Fotoniko :Holografio :Iksradioj/X-radioj :Kaoso/Ĥaoso :Kemia Fiziko :Kvantumkemio :Kvantumkomputiko :Kvantumkriptografio :Kvantumteleportado :Laseroj :Lumrapido :Meteologio :Optika Inĝenierarto :Optiko :Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko) :Plasmo-Fiziko :Relativeco :Teoria Fiziko als:Physik ja:物理学 ko:물리학 ms:Fizik simple:Physics th:ฟิสิกส์ zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k

Tekniko

Teknologio - Arto Tekniko aŭ teĥniko estas tuto de la metodoj kaj procedoj, uzataj por plenumi verkon de arto, produkton de industrio aŭ faraĵon de metio (PIV). En pli strikta senco oni komprenas teknikon kiel praktikan aplikadon de sciencoj en industrio kaj metioj, precipe diversajn maŝinojn, labor-instrumentojn kaj labormetodojn.

Elektra energio

Elektro estas nomo por ĉiuj fizikaj fenomenoj, kiuj baziĝas sur elektraj ŝargoj kaj ties moviĝo (elektra kurento, elektra tensio, elektra kampo kaj ankaŭ fakaj atmosfera elektro, biologia elektro ktp). Elektra ŝargo estas eco de kelkaj partikloj, ekzemple protonoj kaj elektronoj. La forto inter tiuj partikloj estas unu el la kvar konataj fundamentaj fortoj de naturo. Ankaŭ energio en la potencialo de elektraj ŝargoj estas nomata elektro. Vidu ankaŭ jenon:
- Elektromagnetismo
- Elektrostatiko
- Elektrotekniko
- Elektroniko

Historio

Antikve, greka filosofo Taleso eltrovis, ke sukceno polurata per tuko altiras malgrandaĵojn. Ĉirkaŭ 1600 William GILBERT ankaŭ eksperimentis pri sukceno, kaj nomis la fenomenon "electricity", de la greka vorto ηλεκτρον (elektron, = sukceno). En 1720 la fizikisto Pieter VAN MUSSCHENBROEK inventas la lejdenan botelon, specon de kondensilo. En 1770 la kuracisto Luigi GALVANI observis, ke detranĉitaj gamboj de ranoj ektremas sub la influo de du malsamaj metaloj (kiuj konsistigis pilon). En 1775/76 Alessandro VOLTA inventis ŝargodisigilon kaj baterion. Ĉirkaŭ 1800 André Marie AMPÈRE inventis la ampermetron, elektran telegrafon kaj elektran magneton kaj fondas la teorion de elektromagnetismo. (Pri la invento de elektra telegrafo oni disputas inter pluraj inventintoj.) En 1821 Georg Simon OHM malkovras la leĝon de Omo, ke la elektra kurento tra donita rezistilo estas proporcia al la tensio. En 1832 Michael FARADAY formulis la leĝojn de indukto kaj komencis la ellaboron de la elektrodinamiko. Ĉirkaŭ 18601870 James Clerk MAXWELL formulis la teorion de elektro kaj magnetismo surbaze de senmovaj kaj moviĝantaj elektraj ŝargoj. Tiu teorio estas ĝis nun valida. Surbaze de siaj teorioj Maxwell postulis la ekziston de elektromagnetaj ondoj kaj deklaris, ke lumo konsistas el tiaj ondoj. En 1879 Thomas Alva EDISON konstruis elektran ampolon, kiu male al petrola aŭ gasa lumo ne emis kaŭzi incendiojn. En 1884 Heinrich Rudolf HERTZ eksperimente produktis elektromagnetajn ondojn kaj tiel konfirmis la teorion de Maxwell. En 1886 Nikola TESLA demonstris la avantaĝojn de alterna kurento. En 1904 John Ambrose FLEMING inventis la vakuan tubon. En 1906 Lee DE FOREST inventis la tri-elektrodan tubon, kiu permesis amplifi elektrajn signalojn, eĉ altfrekvencajn. En 1948 Walter H. BRATTAIN, John BARDEEN kaj William SHOCKLEY evoluigis la transistoron, kiu kompare al la vakua tubo estas rezista al skuoj kaj ne bezonas varmigon.

Eksteraj ligoj


- http://espleono.uw.hu/elektro.html Libroj pri fundamentoj, elementoj, cirkvitoj, kaj aliaj. kategorio:Elektro Kategorio:Energio ja:電気 ko:전기 simple:Electricity

Transistoro

Transistoro estas solid-stata semikonduktaĵa aparato uzata por amplifado kaj ŝaltado, kaj havas tri terminalojn: malgranda kurentotensio aplikita al unu terminalo regas la kurenton tra la du aliaj. Ĝi estas la ĉefa komponanto en ĉia moderna elektroniko. En diĝitaj cirkvitoj, transistoroj uziĝas kiel tre rapidaj elektraj ŝaliloj, kaj aranĝoj de transistoroj povas funkcii kiel logikaj pordoj, RAM-tipa storaĵo kaj aliaj aparatoj. En analogaj cirkvitoj, transistoroj uziĝas kiel amplifiloj. Transistoro estis ankaŭ kutima nomo dum la 1960-oj por transistora radiofono, poŝe granda portebla radiofono kiu uzis transistorojn, anstataŭ vakutuboj, kiel siajn aktivajn elektronikaĵojn.

Inventado

La transistoro estis inventita ĉe Bell Laboratories dum Decembro 1947 de John BARDEEN, Walter Houser BRATTAIN, kaj William Bradford SHOCKLEY, kiuj estis aljuĝitaj la Nobelan Premion pri Fiziko dum 1956. Ironie, ili klopodis fabriki kamp-efikan transistoron (E-e: KET, angle: FET) antaudirita de Julius edgar LILIENFELD tiom frue kiom 1925 sed fine malkovris kurentan amplifadon en punkt-kontakta transistoro kiu sekve evolŭis iĝi la dupolusa junta transistoro (E-e: DJT, angle BJT)

Transistora Funkciado

Transisitoro estas tri-terminala aparato. En la DJT, elektra kurento enmetiĝas en la bazo (B) kaj modulas kurentan fluon inter la aliaj du terminaloj sciitaj kiel elsendilo kaj kolektilo. En KEToj, la tri terminaloj nomiĝas pordo (P), fonto (F), kaj drenilo (D) respektive, kaj tensio aplikita al la pordo modulas la kurenton inter la fonto kaj la drenilo.

Dupolusa Junta Transistoro

Koncepte, oni povas kompreni dupolusan juntan transistoron kiel du diodoj kun malantaŭo al malantaŭo, konektitajn tiel ke ili kunhavas aŭ siajn pozitivajn aŭ negativajn terminalojn. La antaŭen-biasita elsendil-baza junto allasas portantoj facile flui el la elsendilo. La bazo fabrikiĝas sufiĉe maldika, ke plej multaj injektitaj portantoj atingas la kolektilon anstataŭ rekombini en la bazo. Ĉar malgrandaj ŝanĝoj de la baza kurento signife efikas kolektilan kurenton, la transistoro povas funkcii kiel elektronika amplifilo. La rejŝo de amplifiado, kutime nomita la kurenta pliiĝo (b), estas proksimume cent por plej multaj specoj de DJT-oj. Tio estas unu miliampero de baza kurento kutime igas kolektilan kurenton de proksimume cent miliamperoj. DJT-oj venkas je ĉiaj amplifikiloj de sone al radiofone frekvencaj aplikaĵoj kaj estas ankaŭ popularaj kiel elektronikaj ŝaltiloj.

Kamp-Efikaj Transistoroj

La plej kutima speco de kamp-efika transistoro, la MOSKED (metal-oksid-semikonduktaĵa kamp-efika transistoro) povas ankaŭ esti regardata kiel du malantaŭ-al-malantaŭ-aj diodoj kiuj apartigas la fontan terminalon de la drenila terminalo. La volumenaĵo intera kovriĝas de ekstrme maldika izola tavolo kiu portas la pordan elektrodon. Kiam tensio aplikiĝas inter la pordo kaj la fonton, elektran kampo kreiĝas en tiu volumenaĵo, kiu kaŭzas konduktivan kanalon formi inter lal fonto kaj la dernilo kaj kiu allasas kurentan fluon transe flui. La kvanto da tiu ĉi fluo povas esti modulata aŭ tute haltita per variado de la porda tensio. Ĉar la pordo estas izola, nenioma DK-a kurento fluas al aŭ de la la porda elektrodo. Tiu ĉi manko de porda kurento (komare al la baza kurento de la DJT), kaj la kapablo de la MOSKET agi kiel ŝaltilo, allasas kreadon de aparte rendimentaj cirkvitoj. De tio, MOSKET-oj jam fariĝas la domina teknologio uzita en komputa ekipaĵo tiel kiel mikroprocesoro kaj stora aparato tiel kiel RAMO. La plej ofta formo de MOSKET-a transistoro uzata hodiaŭ estas la KMOS-o (komplementa metal-oksid-semikonduktaĵo), kiu estas la bazo de preskaŭ ĉiuj integritaj cirkvitoj produktitaj.

Avantaĵoj de Transisitoroj Super Vakutuboj

Antaŭ la transistoro, la termjona valvo aŭ vakutubo estis la ĉefa komponanto de amplifilo. Gravaj avantaĝoj, kiuj allasis transistorojn anstataŭi iliajn valvajn antaŭulojn en preskaŭ ĉiuj aplikaĵoj, estas:
- plia malgrandeco
- pli simpla manufakturado, kaj de tio
- pli malalta kosto
- pli malalta operacia tensio
- manko de hejtita filamento, kaj de tio
- pli malalta pova disipado
- plia fidindeco, kaj
- plia daŭrivo. Termjonaj valvoj estas ankoraŭ uzata ĉe tre alt-povaj aplikaĵoj tiel kiel signala amplifado por radiofona dissendado. Iuj sonaj amplifiloj ankaŭ uzas ilin, iliaj entuziasmuloj asertas ke la sono estas pli bona. Aparte, iuj argumentas ke la pli granda nombro da elektronoj en vakutubo pli bone kondutas kun pli granda statistika akurateco. Aliaj detektas distingan "varmecon" en la sono. La "varmeco" estas fakte distordo kaŭzita de la vakutuboj, sed aŭdamantoj trovas certan kvanton da "nebuleco" plaĉa. La "dua generacio" de komputiloj tra la 1950-oj kaj 1960-oj elstarigis tabulojn plenaj kun individuaj transistoroj. Sekve, transistoroj, aliaj komponantoj, kaj la necesaj konduktiloj estis integritaj en unuopaj, amas-produktitaj komponantoj en integritaj cirkvitoj. Ĉe moderna cifera eletroniko, unuopaj transistoroj estas maloftaj, kvankam ili restas kutimaj en povaj kaj analogaj aplikaĵoj.

Historio

Ĉiuj transistoroj dependas de semikonduktaĵoj. Do, la historio de transistoroj komencas kun la fruaj uzoj de semikonduktaĵoj.

1900-oj

Semikonduktaĵoj estis uzita en elektoniko dum kelka tempo antaŭ la inventado de la transistoro. Ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 20-a jarcento, ili estis tre kutimaj kiel detektoroj en radiofonoj, uzite en aparto nomita "Kata Vangharo". Tiuj ĉi detektoroj estis iel ĝenaj, tamen, postulante de la funkciiganto movi malgrandan volframan filamenton (la vangharon) ĉirkau la surfaco de la kristalo ĝis ĝi subite komencis funkcii. Tiam, dum periodo de kelkaj horoj aŭ tagoj, la kristalo malrapide malfunkciiĝis kaj la proceso devis esti refarita. Je tiu tempo, ilia funkcio estis tute mistera. Post la enkonduko de radiofonoj bazitaj sur vakutuboj kiuj estis pli fidindaj kaj amplifitaj, la katvanghara sistemo rapide malaperis.

Dua Mondmilito

Dum la Dua Mondmilito radara esplorado rapide puŝis la frekvencojn de la radaraj radioriceviloj en regionon kie tradiciaj tub-bazitaj riceviloj ne plu funkciis bone. Kaprice, Russell Ohl de Bell Laboratories decidis provi katvangharon. Post elĉasado en vendejo de uzitaj radioriceviloj en Manhattan, li trovis ke ĝi funkciis multe pli bone ol tub-bazitaj sistmoj. Li tiam komencis peni ekkompreni kial ili estis tiel "strangaj". Li elspezis plejparton da 1939 provante kreskigi pli puraj kristaloj. Li baldaŭ eltrovis ke kun pli alte kvalitaj kristaloj, la "strangeco" foriris -- sed ilia kapableco funkcii kiel radiofona detektoro ankaŭ foriris. Je unu tago, li trovis ke unu el liaj plej puraj kristaloj, tamen, funkciis bone, kaj interese ĝi havis klare videblan fendon proksime al la mezo. Kvankam, dum li movis tra la ĉambro penante testi ĝin, la detektoro foje mistere funkciis kaj foje malfunckiis. Post studado, li trovis ke la konduto estis regata de lumo en la ĉambro, ju pli lumo des pli konduktanco. Li invitis kelkaj aliaj homoj vidi ĝin, kaj Brattain tuj ekkomprenis ke estis ia junto ĉe la fendo. Pluaj esploroj klarigis la restanta mistro. La kristalo fendis ĉar ĉiu flanko entenis tre ete malsamaj kvantoj de malpuraĵo kiu Ohl ne povis forigi - proksimume 0,2%. Unu flanko de la kristalo entenis malpuraĵojn kiuj aldonis ekstrajn elektronojn kaj faris ĝin konduktanto. La alia flanko havis malpuraĵojn kiuj tendencis kunligi tiujn ĉi eletronojn, farante el ĝi izolaĵon. Kiam la du lokiĝis kun flank-al-flake , la elektronoj povis puŝiĝi el la flanko kun la ekstraj elektronoj (baldaŭ nomota elsendilo) kaj esti anstatauita de novaj elektronoj proviziita (eble de baterio) kie ili fluis en la izolaĵan parton kaj kolektiĝis per la filamento (la kolektilo). Tamen kiam la tensio inversiĝis, la elektonoj puŝataj en la kolektilo rapide plenigis la "truojn" kaj konduktado tuj ĉesis. Tiu ĉi junto de la du kristaloj (aŭ partoj de unu kristalso) kreis solid-statan diodon, kaj la koncepto baldaŭ sciiĝis kiel semikonduktado.

Disvolvado

Arme kun scio pri la funkciado de tiuj ĉi novaj diodoj, urĝa peno komencis por lerni fabriki ilin je postulo. Teamoj ĉe Purdue University, Bell Labs, MIT, kaj University of Chicago kuniĝis fari pli bonajn kristalojn. Interne de jaro, germanio germania produktado perfektiĝis ĝis punkto kie milit-gradaj diodoj utiliĝis en plej multaj radaraj aparatoj. La ŝlosilo por disvolvado de transistoro estis plua komprenado de la proceso de elektrona movebleco en semikonduktaĵo. Ekkompreniĝis ke se estis maniero regi la fluon de elektronoj de la elsendilo al la konektilo, oni povas fari amplifilon. Ekzemple, se oni metis kontaktiloj ĉe ambau flankoj de unuopa speco de kristalo, la kurento ne fluus tra ĝi. Tamen, se tria kontaktilo povus "injekti" elektronojn aŭ truojn en la materialon, kurento povus flui. Efektiva farado de tio ĉi ŝajnis esti tre malfacila. Se la kristalo havus iun ajn bonsencan grandecon, la kvanto da elektronoj (aŭ truoj) proviziita devus esti tre granda -- kiu farus ĝin malpli utila kiel amplifilo ĉar ĝi postulus grandan kurenton komence. Tio dirite, la tuta ideo de kristala diodo estis ke la kristalo mem povis provizii eletronojn trans tre malgranda distanco. La ŝlosilo ŝajnis esti meti kaj la enmetan kaj la elmetan kontaktojn tre proksima kunen sur la surfaco de la kristalo. Brattain komencis laboradon konstrui tian aparaton, kaj tantaligaj alludoj kontinuis aperi dum la teamo prilaboris la problemon. Unu tagon, la sistemo fukciis, la neksta ĝi ne funkciis. Je unu instanco, ne-funkcia sistemo ekfunkciis kiam metita en akvo. La duopo, Brattain kaj Ohl, fine disvolvis novan fakon sub kvantuma mekaniko sciitan kiel surfacan fizikonpor ekspliki la konduton. Escence la elektronoj en iu peco de kristalo migrus pro apudaj ŝargoj. Elektonoj en elsendiloj aŭ "truoj" en la kolektiloj grapolus sur la surfaco de la kristalo kie ili povus trovi siajn malajn ŝargojn ŝvebantan en la aero (aŭ akvo). Tamen, ili povus esti pelita for de la surfaco de malgranda kvanto de ŝargoj aplikita al alia loko. Anstataŭ bezonado de granda provizio de elektronoj, tre malgranda nombro en la ĝusta loko trafus. Ilia kompreno solvis la problemon de bezonado de tre malgranda rega areo al certa grado. Anstatŭ bezoni du apartajn semikonduktantojn konektita de kuna, sed eta regiono, unuopa pli granda surfaco sufiĉus. La elsendilo kaj kolektilo estus ambaŭ metitaj tre proksime sur unu flanko, kun la rega drato sur la alia. Kiam kurento aplikiĝis al la rega drato, elektronoj aŭ truoj elpelus, tute trans la bloko de semikonduktaĵo, kaj kolektiĝus sur la fora surfaco. Tiel longe kiel la elsendilo kaj la kolektilo estus tre proksima kune, tio ĉi allasu sufiĉajn elektronojn aŭ truojn inter ilin por allasi konduktadon komenci.

Unua Transistoro

La unua transistoro bezonis ioman tempon por konstrui. Ili faris multajn provojn konstrui tian sistemon kun variaj iloj, sed ĝenerale malsukcesis. Muntaĵoj kie la kontaktiloj estis sufiĉe proksimaj estis nevarie tiel rompiĝema kiel estis la originalaj katvangharaj detektoroj. Fine ili havis praktikan trarompon. Peco de oro ora folio estis gluita al la rando de plasta kojno, kaj tiam la folio estis tranĉita kun razilo ĉe la pinto de triangulo. La rezulto estis du tre proksime interspacigitaj kontaktiloj de oro. Kiam la plasto estis puŝita malsupren al la surfacon de la kristalo kaj tensio aplikita al al alia flanko (sur la bazo de la kristalo), kurento ekfulis de unu kontaktilo al la alia dum la baza tensio pelis la elektronoj for de la bazo al la alia flanko malproksime de la kontaktiloj. La punkt-kontakta transistoro estis inventita, primativan vario de la DJT. Tia sistemo ne multe praktike utilis. Ĝi ne estis pli bona ol la malnovaj katvangkaroj. Baldaŭ pli novaj metodoj kaj kompreno allasis multe pli fortikajn versiojn. Ene de kelkaj jaroj, transistor-bazitaj produktoj, plej notinde radiofonoj, aperiĝis sur la merkato.

Origino de la Nomo

En vakutubo (Brita: valvo), ŝanĝoj de la plata kurento estas proporcia al ŝanĝoj de krada tensio, al unua aproksimaĵo. La rejŝo (kruento/tensio) havas dimensiojn de kondutanco. Ĉar la kurento kaj tensio ne mezuriĝas ĉe la samaj terminaloj, ĝi aludiĝas kiel "transkonduktanco" anstataŭ "konduktanco", kaj estas grava taks-nombro por vakutubo. Se vakutuboj nomiĝis por siaj funkcio anstataŭ siaj strukturoj, ili eble nomiĝis "transkonduktoroj". John R. Pierce fabrikis la nomo "transistoro" en 1949. Oni originale pensis ke la transistoro povus esti konsiderita kiel elektronika dualo de vakutubo. La eco ekvivalenta al transkonduktanco estus "transresistanco" kaj la aparato estus "transresistoro" aŭ mallonge "transistoro". Okazis ke la transistoro ne estas sufiĉe proksima al vakutuba dualo por ke la koncepto iom utilu kvante, kaj la koncepto "transresistanco" nur dauras en la nomo "transistoro".

Fruaj Konsumantaj kaj Hobiaj Aplikaĵoj

La transistora radiofono estis la unua ĉef-flua aplikaĵo de transistoro. Eĉ antau la 1940-oj, ordinaraj konsumantaj radiofonoj estis iom kompleksaj elektronikaĵoj, uzante kelkaj vakutubojn kaj bazitaj sur la brile inĝenia superheterodina teknologio de Armstrong. Por plenigi konsumantajn anticipojn, estis necese ke transistoraj radiofonoj uzu similajn cirkvitojn. Ne estis facile dum la fruaj tagoj fidinde funkciigi transistorojn kiel amplifilojn kaj oscililojn en la radiofonfrekvenca (RF-a) amplekso -- eĉ la 540 - 1700 kHz amplitudmodula (AM-a) dissenda bendo. Malgrandigitaj versioj de multaj komponantoj tiel kiel mez-frekvenca (MF-a, angle IF) transformilo kaj multopigitaj agordaj kondensiloj ne estis havebla. La unua signifa konsumanta aplikaĵo de transistoroj estis la fonoforo, kiu bezonis nur sonfrekvenca amplifado, kaj reprezntis merkaton kie malgrandigo estis grava kaj malalta prezo ne estis posulto. Raytheon, kiu jam disvolvis malgrandizitajn kaj fortikizitajn vakutubojn por la militistaro, enkondukis la unuan transistorizitan fonoforon. Raytheon ankaŭ enkondukis la la unua transistoro, la CK722, kiu estis larĝe havebla tra ĉiutagaj komercaj kanaloj. Elektronikaj hobiistoj de la 1950-oj favorkore pensas pri la CK722, esence la sola transistoro havebla dum preskaŭ jardeko, kaj sennombraj hejmfaritaj projektoj dezajniĝis ĉirkaŭ ĝi. La CK722-oj haveblaj al hobiistoj estis esence tiuj kiuj malsukcesis kvalitan kontrolon por pli postulaj aplikaĵoj. Bazita sur germanio, kun malalta amplifado kaj alta elsendil-al-kolektila likaĵo, kaj kun alta variado de ero al ero, dezajnado de praktikaj cirkvitoj kun tiuj ĉi komponantoj estis tre defia.

Malgrandigo

La unua KMOS-a transistora cirkito estis enkondukita de RCA dum 1963. Plua nivelo de malgrandigo poste fariĝis ebla kun la inventado de la integrita cirkvito, kiu inkludis multajn transistorojn sur unu floko de silico, kaj kondukis al nova geracio de aparatoj tiel kiel poŝkalkuliloj kaj ciferecaj horloĝoj.

Eksternaj Ligoj


- PBS's [http://www.pbs.org/transistor/ Transistorized!]
- Lucent Technologies, [http://www.lucent.com/minds/transistor/ The transistor legacy]
- American Physical Society (APS) [http://www.aps.org/apsnews/1100/110004.html This Month in Physics History - November 17 - December 23, 1947: Invention of the First Transistor]
- Science Friday, "[http://www.sciencefriday.com/pages/1997/Dec/hour1_121297.html 50 Years of the Transistor]". December 12, 1997.
- [http://www.ee.washington.edu/circuit_archive/parts/cross.html Transistor Cross Reference Database] de Jerry Russell
- AudioUK's Milestones: http://www.audiouk.com/info/transistor.htm
- [http://www.ck722museum.com/ The CK722 Museum] Kategorio:Elektrotekniko ja:トランジスタ ko:트랜지스터

20-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jaroj:
19011902190319041905 19061907190819091910
19111912191319141915 19161917191819191920
19211922192319241925 19261927192819291930
19311932193319341935 19361937193819391940
19411942194319441945 19461947194819491950
19511952195319541955 19561957195819591960
19611962196319641965 19661967196819691970
19711972197319741975 19761977197819791980
19811982198319841985 19861987198819891990
19911992199319941995 19961997199819992000
ja:20世紀 ko:20세기 simple:20th century

Elektro

Elektro estas nomo por ĉiuj fizikaj fenomenoj, kiuj baziĝas sur elektraj ŝargoj kaj ties moviĝo (elektra kurento, elektra tensio, elektra kampo kaj ankaŭ fakaj atmosfera elektro, biologia elektro ktp). Elektra ŝargo estas eco de kelkaj partikloj, ekzemple protonoj kaj elektronoj. La forto inter tiuj partikloj estas unu el la kvar konataj fundamentaj fortoj de naturo. Ankaŭ energio en la potencialo de elektraj ŝargoj estas nomata elektro. Vidu ankaŭ jenon:
- Elektromagnetismo
- Elektrostatiko
- Elektrotekniko
- Elektroniko

Historio

Antikve, greka filosofo Taleso eltrovis, ke sukceno polurata per tuko altiras malgrandaĵojn. Ĉirkaŭ 1600 William GILBERT ankaŭ eksperimentis pri sukceno, kaj nomis la fenomenon "electricity", de la greka vorto ηλεκτρον (elektron, = sukceno). En 1720 la fizikisto Pieter VAN MUSSCHENBROEK inventas la lejdenan botelon, specon de kondensilo. En 1770 la kuracisto Luigi GALVANI observis, ke detranĉitaj gamboj de ranoj ektremas sub la influo de du malsamaj metaloj (kiuj konsistigis pilon). En 1775/76 Alessandro VOLTA inventis ŝargodisigilon kaj baterion. Ĉirkaŭ 1800 André Marie AMPÈRE inventis la ampermetron, elektran telegrafon kaj elektran magneton kaj fondas la teorion de elektromagnetismo. (Pri la invento de elektra telegrafo oni disputas inter pluraj inventintoj.) En 1821 Georg Simon OHM malkovras la leĝon de Omo, ke la elektra kurento tra donita rezistilo estas proporcia al la tensio. En 1832 Michael FARADAY formulis la leĝojn de indukto kaj komencis la ellaboron de la elektrodinamiko. Ĉirkaŭ 18601870 James Clerk MAXWELL formulis la teorion de elektro kaj magnetismo surbaze de senmovaj kaj moviĝantaj elektraj ŝargoj. Tiu teorio estas ĝis nun valida. Surbaze de siaj teorioj Maxwell postulis la ekziston de elektromagnetaj ondoj kaj deklaris, ke lumo konsistas el tiaj ondoj. En 1879 Thomas Alva EDISON konstruis elektran ampolon, kiu male al petrola aŭ gasa lumo ne emis kaŭzi incendiojn. En 1884 Heinrich Rudolf HERTZ eksperimente produktis elektromagnetajn ondojn kaj tiel konfirmis la teorion de Maxwell. En 1886 Nikola TESLA demonstris la avantaĝojn de alterna kurento. En 1904 John Ambrose FLEMING inventis la vakuan tubon. En 1906 Lee DE FOREST inventis la tri-elektrodan tubon, kiu permesis amplifi elektrajn signalojn, eĉ altfrekvencajn. En 1948 Walter H. BRATTAIN, John BARDEEN kaj William SHOCKLEY evoluigis la transistoron, kiu kompare al la vakua tubo estas rezista al skuoj kaj ne bezonas varmigon.

Eksteraj ligoj


- http://espleono.uw.hu/elektro.html Libroj pri fundamentoj, elementoj, cirkvitoj, kaj aliaj. kategorio:Elektro Kategorio:Energio ja:電気 ko:전기 simple:Electricity

Borno

Borno - unucirkvita punkto de konekto de elektra aparato. Estas klasika tipo de borno, sed je ĉi tiu nocio oni komprenas ankaŭ ĉiun unucirkvitan punkton de konekto de elektra aparato kun la eksteraj cirkvitoj. En elektraj skemoj oni desegnas bornojn kiel estas montrite en bildo: Desegnaĵo de borno en elektraj skemoj
- 1 - mem borno;
- 2 - kuniga linio. Klasika tipo de borno estas montrita en bildo: Borno
- 1 - ingo por enenŝovi konektilon de la antaŭo;
- 2 - turnanta malkondukta tigo, ĝi estas ŝraŭbingo;
- 3 - konduktaj premiloj;
- 4 - ŝraŭbo;
- 5 - trueto por enenŝovi draton de la flanko;
- 6 - malkondukta fundamento;
- 7 - aparato, sur kiu estas muntita la borno;
- 8 - konektaĵo de la borno kun ena cirkvito de la aparato. Pozicioj 1, 4, 8, kaj dekstra el pozicioj 3 estas faritaj kiel unu metala detalo. Pozicio 2 kaj maldekstra el pozicioj 3 estas kunigitaj kaj ilin eblas kune ŝraŭbi je la ŝraŭbo 4. Diametro de la borno kutime estas ĉirkaŭ 1 cm. Oni povas enenŝovi specialan konektilon de la antaŭo en ingon 1. Ankaŭ oni povas enenŝovi draton en trueton 5 aŭ volvi draton ĉirkaŭ ŝraubo 4, kaj poste ĝisŝraŭbi tigon 2, tiam premilojn 3 konektos la draton kun la borno. En la aparato borno estas konektita kun ena cirkvito. kategorio:elektrotekniko

Diodo

Diodo (de greka Di — du, kaj Hodos — vojo) funkcias kiel elektronika versio de unu-direkta valvo. Per restriktado de la direkto de movado de ŝargoportantoj, ĝi allasas elektran kurenton flui en unu direkton, sed blokas ĝian fluon en la alian direkton. La karakteraĵo de kurent-tensio aŭ I-V de diodo povas esti aproksimita per du regionoj de operacio. Sub certa diferenco de potencialo inter ties du dratoj, diodo povas esti imagata kiel malferma (ne-konduktiva) cirkvito. Dum la potenciala diferenco pligrandiĝas, en iu nivelo la diodo konduktiviĝas kaj ebligas trafluon de kurento. En tiu ĉi punkto ĝi povas esti imagata kiel kontakto kun nula (aŭ tre malalta) rezistanco. Oni foje konas diodojn kiel rektifilojn pro ilia uzado por rektifi elektran alternan kurenton en rektan kurenton per forigo de la negativa parto de la kurento. Speciala aranĝo el kvar diodoj kiu transformas alternan kurenton en la rektan uzante ambaŭ fazojn de la alterna kurento, estas konata kiel dioda pontounu-faza ponta rektifilo. La unuaj diodoj estis vakutubaj apartoj (ankaŭ konataj kiel termjonaj valvoj), kiuj estis aranĝoj de elektrodoj ĉirkaŭataj per vakuo ene de vitra ujo kaj kiu aspektis simile al lampampolo. La aranĝo de filamento kaj plato kiel diodo estis inventita en 1904 de John Ambrose FLEMING, scienca konsilisto el la firmao Marconi, surbaze de konstato de Thomas EDISON. Tiel kiel lumampolo, vakutubaj diodoj havas filamenton tra kiu pasas kurento, kiu hejtas la filamenton. En ĝia hejtita stato, ĝi povas emisii elektronojn en la vakuon. Tiuj ĉi elektronoj estas elektrostatike tirataj al pozitive ŝargita ĉirkaŭa metala plato nomita anodo aŭ nur la plato. Elektronoj ne fluas de la plato reen al la filamento, eĉ se la ŝargo sur la plato estas negativa ĉar la plato ne estas hejtita. Kvankam vakutubaj diodoj ankoraŭ estas uzataj por kelkaj specialaj aplikoj, plej multaj modernaj diodoj baziĝas sur semikonduktaĵoj. Semikondukta diodo konsistas el n-dopita regiono apud p-dopita regiono, kiu kreas p/n-an junton. (Vidu la artikolon pri semikonduktaĵoj por eksplikado de tiuj ĉi terminoj, aparte sub la subtitolo p/n-a Junto. La Shockley-a ekvacio pri ideala diodo (nomita omaĝe al William Bradford Shockley) povas alproksimi la I-V-ajn ecojn de p/n-a diodo: I=I_S \left( \right), kie I estas la dioda kurento, Is estas skala faktoro nomita satura kurento, q estas la ŝargo sur elektrono (la elementa ŝargo), k estas la Boltzmann-a konstanto, T estas la absoluta temperaturo de la p/n-a junto. La termo kT/q estas la termika tensio, foje skribita V­T­ kaj estas proksimume 26mV ĉe enĉambra temperaturo. n (foje ellasita) estas la emisia koeficiento, kiu varias de 1 al 2 depende de la fabrikada proceso. En kutima silicia diodo, la falo en potencialo trans konduktanta diodo estas proksimume 0,6 aŭ 0,7 voltoj. La valoro malsamas por aliaj specoj de diodoj - Schottky-a diodo povas havi tiel malalte kiel 0,2V kaj lum-emisia diodo povas havi 1,4V aŭ pli.

Semikonduktaj diodoj

Estas kelkaj specoj de semikonduktaĵe junta diodo:
- Normalaj (p/n) diodoj: kiuj operacias kiel priskribite supre.
- Zenera diodo kies konduktivecon oni povas renversigi. Tiu ĉi efiko, nomita Zenera Rompiĝo , okazas ĉe precize difinita tensio, lasante la diodon esti uzata kiel preciza tensia referenco. Kelkaj aparatoj sub la nomo alt-tensiaj Zeneraj diodoj estas fakte lavangaj diodoj. (Vidu sube).
- Lavangaj diodoj: diodoj kiuj povas kondukti en la inversa direkto kiam la inversa tensio superas la rompiĝan tension. Tiuj ĉi estas elektre tre similaj al Zeneraj diodoj, kaj ofte estas erare nomataj Zeneraj diodoj, sed rompiĝo estas pro malsama mekanismo, la Lavanga Efiko. Tio ĉi okazas kiam la renversa elektra kampo trans la p/n-a junto kaŭzas ondon de joniĝado, similan al vera lavango, kiu kondukas al granda kurento. Lavangaj diodoj estas konstrukciitaj por rompiĝi ĉe bone difinita inversa tensio sen detruiĝo.
- Lum-emisiaj diodoj (LED): dum elektronoj transiras la junton, ili emisias fotonojn. Ĉe plej multaj diodoj tiuj ĉi reabsorbiĝas, kaj ne havas videblajn frekvencojn (kutime infraruĝajn). Tamen, kun la ĝustaj materialoj kaj geometrio, la lumo videbliĝas.
- Fotodiodoj: Tiuj ĉi havas larĝajn, travideblajn juntojn. Fotonoj povas puŝi elektronojn tra la junto, kaŭzante kurenton flui. Fotodiodoj povas esti uzataj kiel lumelektraj ĉeloj.
- Schottky-aj diodoj: Tiuj ĉi havas tre malaltajn tensiajn falojn, kutime de 0,15V ĝis 0,45 V, kio ebligas utiligi ilin en pil-povaj malgrand-tensiaj cirkvitoj.
- Klakaj Diodoj: tiuj ĉi povas havi tre rapidajn tensiajn transirojn.
- Esaki aŭ tunelaj diodoj Tiuj ĉi diodoj havas regionon de operacio, kiu montras la negativan resistancon kaŭzitan de kvantuma tunelado, allasante amplifikadon de signaloj kaj tre simplan dustabilajn cirkvitojn.
- Gunnaj diodoj: Tiuj ĉi diodoj estas tre similaj al tunelaj diodoj pro ke ili estas fabrikataj el GaAs aŭ InP kiuj prezentas la regionon de negativa diferenciala rezistanco. Kun ĝusta biasado, dupolusaj regnoj formiĝas kaj moviĝas trans la diodo, pro kio aperas alte frekvencaj mikroondaj osciloj.

Notado

Aliaj Diodoj

Estas ankaŭ aliaj specoj de diodoj, kiuj ĉiuj havas la bazan funkcion lasi elektran kurenton flui nur en unu direkton, sed kiuj estas produktitaj per aliaj metodoj.
- Punkt-kontakta Diodo: Ĝi funkcias same kiel junta diodo priskribita supre, sed ĝia strukturo estas pli simpla. Bloko de n-tipa semikonduktaĵo kaj kondukta pinta konduktilo faritaj el grup-3a metalo, kiu kontaktas la semikonduktaĵon. Ili ne tre ofte plu estas uzataj kaj eĉ antaŭe ne estis popularaj por analogaj aplikaĵoj pro alta bruo kaj nelineareco.
- Tuba Diodo: Ĝi estas la plej simpla speco de vakutuba aparato. Elektronoj moviĝas en vakuon de hejtita metala surfaco kovrita per baria oksido (barito). Post kiam ili estas for de la surfaco, ili povas esti altiritaj al pozitive ŝargita malvarma surfaco (anodo). Tamen, elektronoj ne facile forlasas malvarman nekovritan surfacon se la polareco renversiĝas kaj tiel iu ajn trafluo estas tre malgranda. Ili estis arkaikaj por 2000-a jaro, sed tra la 20-a jarcento estis multe uzataj en analogaj signalaj aparatoj, elektraj maŝinoj, kaj (proksimume de 1950 ĝis 1960) por diĝita elektronika logiko.
- Gas-malŝarga Diodo: Aparato, kie estas du elektrodoj en ia speco de gaso. Unu elektrodo estas tre akra. La alia havas glatan sed kurban surfacon. Se forta negativa potencialo estas aplikata al la akra elektrodo, la elektra kampo proksima al la akra pinto sufiĉas por kaŭzi elektran malŝargon en la gason kaj kurento fluas. Se la mala potencialo aplikiĝas, la elektre kampa forteco ĉirkaŭ la glata elektrodo ne sufiĉas ekigi malŝargon. (La malŝargo povas nur eki facile ĉe la negativa fino ĉar elektronoj estas multe pli moveblaj ol pozitivaj jonoj) Tiutipaj diodoj estas foje uzitaj por alt-tensia alt-kurenta rektifado ĉe elektre fontaj aplikaĵoj.
- SCR aŭ Silicia Regita Rektifiloj: Diodo kiu ne konduktas ĝis ĝi "ekagiĝas" per aplikado de tre malgranda tensio, kutime inter 1 kaj 20 V, al sia "pordo" (klapo). Depost ekagiĝo, ĝi nur fermiĝas per ĉeso de la kurenta fluo tra si. SCR-oj estas utilaj por regado de A.K. (alterna kurento) ĉar ili ĉesas kondukti aŭtomate en la momento kiam la kurento falas ĝis nulo, ĉiu duono de ciklo kaj tiam povas esti ekagigita refoje. Ili estas fabrikataj kun etendo de grandoj kun pov-traktaj kapacitoj de kelkaj ŭatoj ĝis dekoj da megaŭatoj.
- Triako: Estas du SCR-oj kiuj estas kunigitaj fino al fino aŭ malantaŭo al malantaŭo dum iliaj pordoj estas ankaŭ konektitaj. Tio ĉi rezultas du-direktan "diodan" elektran ŝaltilon, kie la kurento povas flui en ambaŭ direktojn tiam kiam ĝi ekagiĝis (ŝaltis). Malpli povaj triakoj estas uzataj ĉie, precipe en elektraj aparatoj.
- Varikapo aŭ Variaktoro: Tiuj diodoj estas uzataj kiel tensie regataj kondensiloj. kategorio:Elektrotekniko ja:ダイオード ko:다이오드


Drato

Drato estas metala fadeno, kutime cilindra, kiu ofte estas uzata por kondukti elektran kurenton. Analoge, oni ankaŭ nomas draton, ĉiu elemento uzata por kondukti elektran kurenton sendepende de sia formo. Ĝi ankaŭ povas esti izolita sur plejparto de sia faco per izola materialo, por ke ne okazu kurta cirkvito kun aliaj dratoj. kategorio:elektrotekniko ja:ワイヤ

Relajso

Relajso estas teknika aparato, kiu ricevas malfortan efikon kaj re- aŭ plusendas pli fortan samspecan efikon. Esence ĝi do estas amplifilo. amplifilo La plej tradicia relajso estas la elektra-magneta relajso. Ĝi estas elektra ŝaltilo funkciigata per malforta signalo. Tradicie temis pri elektromagneto, per kiu malforta elektra kurento povis movi brakon, kiu ŝaltis multe pli fortan kurenton. Alia funkcio de tia relajso estas la inversigo de signalo: la brako povas ankaŭ interrompi signalon. Kroma, sed ne neglektinda funkcio de tia relajso estas, ke ĝi diskretigas la signalon: se la eniga signalo iomete perturbiĝas, tio ne efikas al la eligata. En radio-tekniko relajso estas stacio, kiu ricevas elekromagnetan ondaron kaj plusendas tiun signalon plifortigitan. Por eviti fuŝan ciklon tio normale signifas, ke la plifortigita signalo estu precize direktita aŭ uzu alian frekvencon. Etimologie la vorto devenas de la franca esprimo relais [rele], kiu signifas stacion, en kiu poŝtaj kaleŝoj povis ŝanĝi laciĝintajn ĉevalojn al freŝaj. Kategorio:Fiziko kategorio:Elektrotekniko ja:継電器

Rezistilo

Rezistilo estas malaktiva parto de elektra cirkvito, ideale karakterizita nur per rezistanco. Ĉi tio signifas, ke por ideala rezistilo ĉiam devas esti vera leĝo de Ohm: eka grandeco de tensio sur la rezistilo proporcias al kurento en ĝi U(t)=R I(t). Realaj rezistiloj pli aŭ malpli proksimiĝas al la idealo: ili povas havi ankaŭ parazitan kapacitancon, parazitan induktancon kaj mallinearecan karakterizon pri tensio/kurento .

Desegno de rezistiloj en skemoj

Cirkvitoj kun rezistiloj

En seria kunigado, la rezistancoj sumiĝas Dosiero:SeriesR.png R=R1+R2+R3+... En paralela kunigado sumiĝas la konduktancoj (grandoj inversaj al la rezistancoj) Dosiero:ParallelR.png 1/R=1/R1+1/R2+1/R3+... En kazo de kompleksa cirkvito, oni disdividas ĝin en simplaj subcirkvitoj, kie rezistiloj estas kunigitaj jen serie, jen paralele, kaj anstataŭas ilin, ĉiu per unu nura ekvivalenta rezistilo, kalkulita laŭ la ĉi-supraj indikoj. Oni refaras tiun proceduron ĝis kiam la tuta cirkvito resumiĝas al unu nura rezistilo. :Noto: tiu metodo ne ĉiam efikas, kelkaj kompleksaj cirkvitoj ne povas esti kalkulitaj tiel (ekz. cirkvito en formo de kubo, kun rezistilo sur ĉiu eĝo.) Kategorio:Elektrotekniko ja:抵抗器 ko:저항기 th:ตัวต้านทาน

Transformatoro

Transformatoro (aŭ transformilo) estas aparato, kiu transformas alternan kurenton kaj tension sen perdo de povumo (ideale) per elektra induktado. Ĝi havas kelkajn dratajn buklarojn (volvaĵojn, bobenojn). La volvaĵoj kovras kernon. Kategorio:Fiziko kategorio:Elektrotekniko ja:変圧器

Transistoro

Transistoro estas solid-stata semikonduktaĵa aparato uzata por amplifado kaj ŝaltado, kaj havas tri terminalojn: malgranda kurentotensio aplikita al unu terminalo regas la kurenton tra la du aliaj. Ĝi estas la ĉefa komponanto en ĉia moderna elektroniko. En diĝitaj cirkvitoj, transistoroj uziĝas kiel tre rapidaj elektraj ŝaliloj, kaj aranĝoj de transistoroj povas funkcii kiel logikaj pordoj, RAM-tipa storaĵo kaj aliaj aparatoj. En analogaj cirkvitoj, transistoroj uziĝas kiel amplifiloj. Transistoro estis ankaŭ kutima nomo dum la 1960-oj por transistora radiofono, poŝe granda portebla radiofono kiu uzis transistorojn, anstataŭ vakutuboj, kiel siajn aktivajn elektronikaĵojn.

Inventado

La transistoro estis inventita ĉe Bell Laboratories dum Decembro 1947 de John BARDEEN, Walter Houser BRATTAIN, kaj William Bradford SHOCKLEY, kiuj estis aljuĝitaj la Nobelan Premion pri Fiziko dum 1956. Ironie, ili klopodis fabriki kamp-efikan transistoron (E-e: KET, angle: FET) antaudirita de Julius edgar LILIENFELD tiom frue kiom 1925 sed fine malkovris kurentan amplifadon en punkt-kontakta transistoro kiu sekve evolŭis iĝi la dupolusa junta transistoro (E-e: DJT, angle BJT)

Transistora Funkciado

Transisitoro estas tri-terminala aparato. En la DJT, elektra kurento enmetiĝas en la bazo (B) kaj modulas kurentan fluon inter la aliaj du terminaloj sciitaj kiel elsendilo kaj kolektilo. En KEToj, la tri terminaloj nomiĝas pordo (P), fonto (F), kaj drenilo (D) respektive, kaj tensio aplikita al la pordo modulas la kurenton inter la fonto kaj la drenilo.

Dupolusa Junta Transistoro

Koncepte, oni povas kompreni dupolusan juntan transistoron kiel du diodoj kun malantaŭo al malantaŭo, konektitajn tiel ke ili kunhavas aŭ siajn pozitivajn aŭ negativajn terminalojn. La antaŭen-biasita elsendil-baza junto allasas portantoj facile flui el la elsendilo. La bazo fabrikiĝas sufiĉe maldika, ke plej multaj injektitaj portantoj atingas la kolektilon anstataŭ rekombini en la bazo. Ĉar malgrandaj ŝanĝoj de la baza kurento signife efikas kolektilan kurenton, la transistoro povas funkcii kiel elektronika amplifilo. La rejŝo de amplifiado, kutime nomita la kurenta pliiĝo (b), estas proksimume cent por plej multaj specoj de DJT-oj. Tio estas unu miliampero de baza kurento kutime igas kolektilan kurenton de proksimume cent miliamperoj. DJT-oj venkas je ĉiaj amplifikiloj de sone al radiofone frekvencaj aplikaĵoj kaj estas ankaŭ popularaj kiel elektronikaj ŝaltiloj.

Kamp-Efikaj Transistoroj

La plej kutima speco de kamp-efika transistoro, la MOSKED (metal-oksid-semikonduktaĵa kamp-efika transistoro) povas ankaŭ esti regardata kiel du malantaŭ-al-malantaŭ-aj diodoj kiuj apartigas la fontan terminalon de la drenila terminalo. La volumenaĵo intera kovriĝas de ekstrme maldika izola tavolo kiu portas la pordan elektrodon. Kiam tensio aplikiĝas inter la pordo kaj la fonton, elektran kampo kreiĝas en tiu volumenaĵo, kiu kaŭzas konduktivan kanalon formi inter lal fonto kaj la dernilo kaj kiu allasas kurentan fluon transe flui. La kvanto da tiu ĉi fluo povas esti modulata aŭ tute haltita per variado de la porda tensio. Ĉar la pordo estas izola, nenioma DK-a kurento fluas al aŭ de la la porda elektrodo. Tiu ĉi manko de porda kurento (komare al la baza kurento de la DJT), kaj la kapablo de la MOSKET agi kiel ŝaltilo, allasas kreadon de aparte rendimentaj cirkvitoj. De tio, MOSKET-oj jam fariĝas la domina teknologio uzita en komputa ekipaĵo tiel kiel mikroprocesoro kaj stora aparato tiel kiel RAMO. La plej ofta formo de MOSKET-a transistoro uzata hodiaŭ estas la KMOS-o (komplementa metal-oksid-semikonduktaĵo), kiu estas la bazo de preskaŭ ĉiuj integritaj cirkvitoj produktitaj.

Avantaĵoj de Transisitoroj Super Vakutuboj

Antaŭ la transistoro, la termjona valvo aŭ vakutubo estis la ĉefa komponanto de amplifilo. Gravaj avantaĝoj, kiuj allasis transistorojn anstataŭi iliajn valvajn antaŭulojn en preskaŭ ĉiuj aplikaĵoj, estas:
- plia malgrandeco
- pli simpla manufakturado, kaj de tio
- pli malalta kosto
- pli malalta operacia tensio
- manko de hejtita filamento, kaj de tio
- pli malalta pova disipado
- plia fidindeco, kaj
- plia daŭrivo. Termjonaj valvoj estas ankoraŭ uzata ĉe tre alt-povaj aplikaĵoj tiel kiel signala amplifado por radiofona dissendado. Iuj sonaj amplifiloj ankaŭ uzas ilin, iliaj entuziasmuloj asertas ke la sono estas pli bona. Aparte, iuj argumentas ke la pli granda nombro da elektronoj en vakutubo pli bone kondutas kun pli granda statistika akurateco. Aliaj detektas distingan "varmecon" en la sono. La "varmeco" estas fakte distordo kaŭzita de la vakutuboj, sed aŭdamantoj trovas certan kvanton da "nebuleco" plaĉa. La "dua generacio" de komputiloj tra la 1950-oj kaj 1960-oj elstarigis tabulojn plenaj kun individuaj transistoroj. Sekve, transistoroj, aliaj komponantoj, kaj la necesaj konduktiloj estis integritaj en unuopaj, amas-produktitaj komponantoj en integritaj cirkvitoj. Ĉe moderna cifera eletroniko, unuopaj transistoroj estas maloftaj, kvankam ili restas kutimaj en povaj kaj analogaj aplikaĵoj.

Historio

Ĉiuj transistoroj dependas de semikonduktaĵoj. Do, la historio de transistoroj komencas kun la fruaj uzoj de semikonduktaĵoj.

1900-oj

Semikonduktaĵoj estis uzita en elektoniko dum kelka tempo antaŭ la inventado de la transistoro. Ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 20-a jarcento, ili estis tre kutimaj kiel detektoroj en radiofonoj, uzite en aparto nomita "Kata Vangharo". Tiuj ĉi detektoroj estis iel ĝenaj, tamen, postulante de la funkciiganto movi malgrandan volframan filamenton (la vangharon) ĉirkau la surfaco de la kristalo ĝis ĝi subite komencis funkcii. Tiam, dum periodo de kelkaj horoj aŭ tagoj, la kristalo malrapide malfunkciiĝis kaj la proceso devis esti refarita. Je tiu tempo, ilia funkcio estis tute mistera. Post la enkonduko de radiofonoj bazitaj sur vakutuboj kiuj estis pli fidindaj kaj amplifitaj, la katvanghara sistemo rapide malaperis.

Dua Mondmilito

Dum la Dua Mondmilito radara esplorado rapide puŝis la frekvencojn de la radaraj radioriceviloj en regionon kie tradiciaj tub-bazitaj riceviloj ne plu funkciis bone. Kaprice, Russell Ohl de Bell Laboratories decidis provi katvangharon. Post elĉasado en vendejo de uzitaj radioriceviloj en Manhattan, li trovis ke ĝi funkciis multe pli bone ol tub-bazitaj sistmoj. Li tiam komencis peni ekkompreni kial ili estis tiel "strangaj". Li elspezis plejparton da 1939 provante kreskigi pli puraj kristaloj. Li baldaŭ eltrovis ke kun pli alte kvalitaj kristaloj, la "strangeco" foriris -- sed ilia kapableco funkcii kiel radiofona detektoro ankaŭ foriris. Je unu tago, li trovis ke unu el liaj plej puraj kristaloj, tamen, funkciis bone, kaj interese ĝi havis klare videblan fendon proksime al la mezo. Kvankam, dum li movis tra la ĉambro penante testi ĝin, la detektoro foje mistere funkciis kaj foje malfunckiis. Post studado, li trovis ke la konduto estis regata de lumo en la ĉambro, ju pli lumo des pli konduktanco. Li invitis kelkaj aliaj homoj vidi ĝin, kaj Brattain tuj ekkomprenis ke estis ia junto ĉe la fendo. Pluaj esploroj klarigis la restanta mistro. La kristalo fendis ĉar ĉiu flanko entenis tre ete malsamaj kvantoj de malpuraĵo kiu Ohl ne povis forigi - proksimume 0,2%. Unu flanko de la kristalo entenis malpuraĵojn kiuj aldonis ekstrajn elektronojn kaj faris ĝin konduktanto. La alia flanko havis malpuraĵojn kiuj tendencis kunligi tiujn ĉi eletronojn, farante el ĝi izolaĵon. Kiam la du lokiĝis kun flank-al-flake , la elektronoj povis puŝiĝi el la flanko kun la ekstraj elektronoj (baldaŭ nomota elsendilo) kaj esti anstatauita de novaj elektronoj proviziita (eble de baterio) kie ili fluis en la izolaĵan parton kaj kolektiĝis per la filamento (la kolektilo). Tamen kiam la tensio inversiĝis, la elektonoj puŝataj en la kolektilo rapide plenigis la "truojn" kaj konduktado tuj ĉesis. Tiu ĉi junto de la du kristaloj (aŭ partoj de unu kristalso) kreis solid-statan diodon, kaj la koncepto baldaŭ sciiĝis kiel semikonduktado.

Disvolvado

Arme kun scio pri la funkciado de tiuj ĉi novaj diodoj, urĝa peno komencis por lerni fabriki ilin je postulo. Teamoj ĉe Purdue University, Bell Labs, MIT, kaj University of Chicago kuniĝis fari pli bonajn kristalojn. Interne de jaro, germanio germania produktado perfektiĝis ĝis punkto kie milit-gradaj diodoj utiliĝis en plej multaj radaraj aparatoj. La ŝlosilo por disvolvado de transistoro estis plua komprenado de la proceso de elektrona movebleco en semikonduktaĵo. Ekkompreniĝis ke se estis maniero regi la fluon de elektronoj de la elsendilo al la konektilo, oni povas fari amplifilon. Ekzemple, se oni metis kontaktiloj ĉe ambau flankoj de unuopa speco de kristalo, la kurento ne fluus tra ĝi. Tamen, se tria kontaktilo povus "injekti" elektronojn aŭ truojn en la materialon, kurento povus flui. Efektiva farado de tio ĉi ŝajnis esti tre malfacila. Se la kristalo havus iun ajn bonsencan grandecon, la kvanto da elektronoj (aŭ truoj) proviziita devus esti tre granda -- kiu farus ĝin malpli utila kiel amplifilo ĉar ĝi postulus grandan kurenton komence. Tio dirite, la tuta ideo de kristala diodo estis ke la kristalo mem povis provizii eletronojn trans tre malgranda distanco. La ŝlosilo ŝajnis esti meti kaj la enmetan kaj la elmetan kontaktojn tre proksima kunen sur la surfaco de la kristalo. Brattain komencis laboradon konstrui tian aparaton, kaj tantaligaj alludoj kontinuis aperi dum la teamo prilaboris la problemon. Unu tagon, la sistemo fukciis, la neksta ĝi ne funkciis. Je unu instanco, ne-funkcia sistemo ekfunkciis kiam metita en akvo. La duopo, Brattain kaj Ohl, fine disvolvis novan fakon sub kvantuma mekaniko sciitan kiel surfacan fizikonpor ekspliki la konduton. Escence la elektronoj en iu peco de kristalo migrus pro apudaj ŝargoj. Elektonoj en elsendiloj aŭ "truoj" en la kolektiloj grapolus sur la surfaco de la kristalo kie ili povus trovi siajn malajn ŝargojn ŝvebantan en la aero (aŭ akvo). Tamen, ili povus esti pelita for de la surfaco de malgranda kvanto de ŝargoj aplikita al alia loko. Anstataŭ bezonado de granda provizio de elektronoj, tre malgranda nombro en la ĝusta loko trafus. Ilia kompreno solvis la problemon de bezonado de tre malgranda rega areo al certa grado. Anstatŭ bezoni du apartajn semikonduktantojn konektita de kuna, sed eta regiono, unuopa pli granda surfaco sufiĉus. La elsendilo kaj kolektilo estus ambaŭ metitaj tre proksime sur unu flanko, kun la rega drato sur la alia. Kiam kurento aplikiĝis al la rega drato, elektronoj aŭ truoj elpelus, tute trans la bloko de semikonduktaĵo, kaj kolektiĝus sur la fora surfaco. Tiel longe kiel la elsendilo kaj la kolektilo estus tre proksima kune, tio ĉi allasu sufiĉajn elektronojn aŭ truojn inter ilin por allasi konduktadon komenci.

Unua Transistoro

La unua transistoro bezonis ioman tempon por konstrui. Ili faris multajn provojn konstrui tian sistemon kun variaj iloj, sed ĝenerale malsukcesis. Muntaĵoj kie la kontaktiloj estis sufiĉe proksimaj estis nevarie tiel rompiĝema kiel estis la originalaj katvangharaj detektoroj. Fine ili havis praktikan trarompon. Peco de oro ora folio estis gluita al la rando de plasta kojno, kaj tiam la folio estis tranĉita kun razilo ĉe la pinto de triangulo. La rezulto estis du tre proksime interspacigitaj kontaktiloj de oro. Kiam la plasto estis puŝita malsupren al la surfacon de la kristalo kaj tensio aplikita al al alia flanko (sur la bazo de la kristalo), kurento ekfulis de unu kontaktilo al la alia dum la baza tensio pelis la elektronoj for de la bazo al la alia flanko malproksime de la kontaktiloj. La punkt-kontakta transistoro estis inventita, primativan vario de la DJT. Tia sistemo ne multe praktike utilis. Ĝi ne estis pli bona ol la malnovaj katvangkaroj. Baldaŭ pli novaj metodoj kaj kompreno allasis multe pli fortikajn versiojn. Ene de kelkaj jaroj, transistor-bazitaj produktoj, plej notinde radiofonoj, aperiĝis sur la merkato.

Origino de la Nomo

En vakutubo (Brita: valvo), ŝanĝoj de la plata kurento estas proporcia al ŝanĝoj de krada tensio, al unua aproksimaĵo. La rejŝo (kruento/tensio) havas dimensiojn de kondutanco. Ĉar la kurento kaj tensio ne mezuriĝas ĉe la samaj terminaloj, ĝi aludiĝas kiel "transkonduktanco" anstataŭ "konduktanco", kaj estas grava taks-nombro por vakutubo. Se vakutuboj nomiĝis por siaj funkcio anstataŭ siaj strukturoj, ili eble nomiĝis "transkonduktoroj". John R. Pierce fabrikis la nomo "transistoro" en 1949. Oni originale pensis ke la transistoro povus esti konsiderita kiel elektronika dualo de vakutubo. La eco ekvivalenta al transkonduktanco estus "transresistanco" kaj la aparato estus "transresistoro" aŭ mallonge "transistoro". Okazis ke la transistoro ne estas sufiĉe proksima al vakutuba dualo por ke la koncepto iom utilu kvante, kaj la koncepto "transresistanco" nur dauras en la nomo "transistoro".

Fruaj Konsumantaj kaj Hobiaj Aplikaĵoj

La transistora radiofono estis la unua ĉef-flua aplikaĵo de transistoro. Eĉ antau la 1940-oj, ordinaraj konsumantaj radiofonoj estis iom kompleksaj elektronikaĵoj, uzante kelkaj vakutubojn kaj bazitaj sur la brile inĝenia superheterodina teknologio de Armstrong. Por plenigi konsumantajn anticipojn, estis necese ke transistoraj radiofonoj uzu similajn cirkvitojn. Ne estis facile dum la fruaj tagoj fidinde funkciigi transistorojn kiel amplifilojn kaj oscililojn en la radiofonfrekvenca (RF-a) amplekso -- eĉ la 540 - 1700 kHz amplitudmodula (AM-a) dissenda bendo. Malgrandigitaj versioj de multaj komponantoj tiel kiel mez-frekvenca (MF-a, angle IF) transformilo kaj multopigitaj agordaj kondensiloj ne estis havebla. La unua signifa konsumanta aplikaĵo de transistoroj estis la fonoforo, kiu bezonis nur sonfrekvenca amplifado, kaj reprezntis merkaton kie malgrandigo estis grava kaj malalta prezo ne estis posulto. Raytheon, kiu jam disvolvis malgrandizitajn kaj fortikizitajn vakutubojn por la militistaro, enkondukis la unuan transistorizitan fonoforon. Raytheon ankaŭ enkondukis la la unua transistoro, la CK722, kiu estis larĝe havebla tra ĉiutagaj komercaj kanaloj. Elektronikaj hobiistoj de la 1950-oj favorkore pensas pri la CK722, esence la sola transistoro havebla dum preskaŭ jardeko, kaj sennombraj hejmfaritaj projektoj dezajniĝis ĉirkaŭ ĝi. La CK722-oj haveblaj al hobiistoj estis esence tiuj kiuj malsukcesis kvalitan kontrolon por pli postulaj aplikaĵoj. Bazita sur germanio, kun malalta amplifado kaj alta elsendil-al-kolektila likaĵo, kaj kun alta variado de ero al ero, dezajnado de praktikaj cirkvitoj kun tiuj ĉi komponantoj estis tre defia.

Malgrandigo

La unua KMOS-a transistora cirkito estis enkondukita de RCA dum 1963. Plua nivelo de malgrandigo poste fariĝis ebla kun la inventado de la integrita cirkvito, kiu inkludis multajn transistorojn sur unu floko de silico, kaj kondukis al nova geracio de aparatoj tiel kiel poŝkalkuliloj kaj ciferecaj horloĝoj.

Eksternaj Ligoj


- PBS's [http://www.pbs.org/transistor/ Transistorized!]
- Lucent Technologies, [http://www.lucent.com/minds/transistor/ The transistor legacy]
- American Physical Society (APS) [http://www.aps.org/apsnews/1100/110004.html This Month in Physics History - November 17 - December 23, 1947: Invention of the First Transistor]
- Science Friday, "[http://www.sciencefriday.com/pages/1997/Dec/hour1_121297.html 50 Years of the Transistor]". December 12, 1997.
- [http://www.ee.washington.edu/circuit_archive/parts/cross.html Transistor Cross Reference Database] de Jerry Russell
- AudioUK's Milestones: http://www.audiouk.com/info/transistor.htm
- [http://www.ck722museum.com/ The CK722 Museum] Kategorio:Elektrotekniko ja:トランジスタ ko:트랜지스터

Frekvencometro

Elektrotekniko kaj Elektroniko > Frekvencometro ---- Cifereca malofte analoga, mezurilo de frekvencoj. Kutime la aparato mezuras ankaŭ periodojn, tempon, impulsodaŭron kaj aliajn parametrojn. Kunligo de la frekvencometro estas ĉiam paralela. Kategorio:Elektrotekniko

Voltmetro

Elektrotekniko kaj Elektroniko > Voltmetro ---- Voltmetro estas ciferecaanaloga mezurilo de potencialdiferenco, aŭ tensio, inter du punktoj, ekz. en elektraj cirkvitoj. La kunligo al cirkvito estas ĉiam paralela. Ĝi estis nomata pro la fizikisto Alessandro VOLTA. Kategorio:Mezuriloj Kategorio:Elektrotekniko ja:電圧計

Forfluo

Forfluo estas elektra kurento aŭ fluo de gasolikvaĵo, kiu fluas tie, kie ĝi devas ne flui.

Elektra forfluo

Elektra forfluo fluas inter du dratoj (bornoj, konduktiloj) kaj ĝenerale dependas de tensio inter ili. Elektran forfluan ĝenerale havas:
- Izolilo;
- Kondensatoro;
- Diodo - en rea direkto;
- Transistoro - kiam ĝi estas fermita;
- Relajso - inter buklaro kaj kontaktoj, kaj inter malkonektitaj kontaktoj;
- Transformatoro - inter buklaroj;
- Ĉiu aparato - de dratoj de la cirkvito al korpo (maso, tero) (se la cirkvito estas izolita de la konduktanta korpo);
- ktp. Por ĉiu tia aparato forfluo estas grava parametro. Kutime la faranto garantias, ke la forfluo estas ne pli ol certa (skribita) valoro okaze de certaj tensio, temperaturo kaj aliaj kondiĉoj. Forfluo povas esti priskribita ankaŭ per rezistanco de izolo, R = U / I kie R - rezistanco de izolo; U - tensio; I - kurento de forfluo; okaze de la samaj kondiĉoj.

Gasa kaj likvaĵa forfluo

kategorio:elektrotekniko

Induktanco

Difino

Induktanco estas mezuro de la kvanto de magneta flukso produktita de donita elektra kurento. ::L= \frac kie :L estas la induktanco en henroj, :I estas la kurento en amperoj, :φ estas la magneta flukso en veberoj. Komparu la supran difinon kun tiuj de impedanco, rezistanco, kapacitanco, kaj konduktanco. La simbolo L uziĝas por induktanco honore al la fizikisto Heinrich LENZ. La termino induktanco estis fabrikita de Oliver HEAVISIDE en februaro 1886. La henro]] (simbolo: H). Precize parole, la kvanto ĵus difinita nomiĝas mem-induktanco, ĉar la magneta kampo estas kreita sole de la konduktanto kiu portas la kurenton. Kiam konduktanto volviĝas sur si mem N-foje ĉirkaŭ la la sama akso, la kurento postulata por produkti donitan kvanton de flukso reduktiĝas per faktoro de N kompare kun unuopa turno de drato. Tiel, la induktanco de bobeno de drato de N turnoj doniĝas de ::L= \frac = N\frac kie \lambda estas la tuta 'fluksa kuplado'. Tia bobena konduktanto estas ekzemplo de [[induktilo.

Ecoj de induktanco

La supra ekvacio povas rearanĝiĝi tiele :\lambda = LI \, Farado de la tempa derivaĵo de ambaŭ flankoj de la ekvacio donas: :\frac = L \frac + I \frac \, En plej multaj kazoj, la induktanco estas konstanta tempe kaj tiel :\frac = L \frac Laŭ la Leĝo de Farady de Induktanco oni havas :\frac = -\mathcal = V kie \mathcal estas la elektromova forto (emf) kaj v estas la induktita tensio. Notu ke la emf estas kontrauen al la induktita tensio. Tiel :\frac = \frac aŭ :I(t) = \frac \int_0^tV(\tau) d\tau + I(0) Tiuj ĉi ekvacioj kune diras ke, por konstana aplikita tensio v, la kurento ŝanĝas en lineara maniero, ĉe "pokvanto" proporcia al la aplikita tensio, sed inverse proporcia al la induktanco. Male, se la kurento tra la induktilo estas ŝanĝanta ĉe konstanta pokvanto, la induktita tensio estas konstanta. La efiko de induktanco povas esti komprenita per unuopa maŝo de drato kiel ekzemplo. Se tensio subite aplikiĝas inter la finoj de la maŝo de drato, la kurento devas ŝanĝi de nula al ne-nula. Tamen, ne-nula kurento indukas magnetan kampon per la leĝo de Ampere. Tiu ĉi ŝanĝo de la magneta kampo induktas emf kiu estas direkte kontraŭa al la ŝanĝo de kurento. La grando de tiu ĉi emf estas proporcia al la ŝanĝo de la kurento kaj la induktanco. Kiam la kontraŭantaj fortoj ekvilibriĝas, la rezulto estas kurento kiu pliiĝas lineare kun tempo kie la pokvanto de tiu ĉi ŝanĝo determiniĝas de la aplikata tensio kaj la induktanco.

Permeableco

La kvanto de magneta flukso produktita de kurento dependas de fizika eco de la medio ĉirkaŭanta la kurento kiu nomiĝas kel la permeableco, \mu. Ju pli granda la permeableco des pli granda la magneta flukso generita de la donita kurento. Certaj materialoj havas multe pli alatan permeablecon de aero. Se konduktilo (drato) estas volvita ĉirkaŭ tia materialo, la magneta flukso estas ĝenerale multe pli granda,do la induktanco estas multe pli granda ol la induktanco de la drato volvita en la aero. La mem-induktanco L de tia solenoido (idealigado de bobeno) povas esti kalkulita de : L = = \frac kie ::μ0 estas la permeableco de sena spaco (4π × 10-7 henroj per metre) :μr estas la permeableco de sena spaco) (4π × 10-7 henroj per metro). :μr estas la relativa permeableco de la koro (sendimensia) :N estas la nombro de volvaĵoj :A esta la kversekcia areo de la bobeno en [kvadrataj metroj]]. :l estas la longo en metroj. :\Phi = BA estas la flukso en vebroj (B estas la fluksa densceco, A estas la areo). :I estas la kurento en amperoj. Tio ĉi, kaj la induktanco de pli komplikitaj formoj, povas deriviĝi de la ekvacioj de Maksvelo.

Kuplitaj induktiloj

Kiam la magneta flukso produktita de induktilo ligas al alia induktilo, oni nomas tiujn ĉi induktilojn kuplitaj. Kuplado estas ofte maldezirita sed ofte tia kuplado estas intenca kaj estas la bazo de transformilo. Kiam induktiloj kupliĝas, ekzistas kunan induktancon kiu rilatas la kurento en unu unu induktilo al la fluksa ligo en la alia iduktilo. Tiel estas tri induktancoj difineblaj por kuplitaj induktiloj: :L_ - la mem-induktanco de induktilo 1 :L_ - la mem-induktanco de induktilo 2 :L_ = L_ - la kun-induktanco asociiĝebla kun ambaŭ induktiloj.

Derivaĵoj de vektorkampa teorio

Reciproka induktanco

Reciproka induktanco estas la tensio induktita en unu cirkvito (la sekundara cirkvito) kiam la la kurento en alia cirkvito (la primara cirkvito) ŝanĝas da unito dum unita tempo. Ĝi estas grava kiel mekanismo per kiu transformilo funkcias; sed ĝi povas ankaŭ kaŭzi nedeziritan kupladon inter la konduktilo en cirkvito. La interinduktanco (en SI-unuoj) de cirkvito i sur cirkvito j doniĝas de la duobla-integrala NEUMANN-a formulo : M_ = \frac \oint_\oint_ \frac

Derivado

: \Phi_ = \int_ \mathbf\cdot\mathbf = \int_ (\nabla\times\mathbf)\cdot\mathbf = \oint_ \mathbf\cdot\mathbf = \oint_ \left(\sum_\frac \oint_ \frac\right) \cdot \mathbf_i kie :\Phi_i\ \, estas la magneta flukso tra la i-a surfaco per la magnetkampa]] vektoro. :A estas la [[vektora potencialo. Teoremo de Stokes estis uzita. : M_ \equiv \frac = \frac \oint_\oint_ \frac tiel ke la induktanco estas pure geometria kvanto sendependa de la kurento en la cirkvitoj.

Mem-induktanco

Meminduktanco, notita L, estas speciala kazo de interinduktanco kie, en al supra ekvacio, i = j. Tiel : M_ = M_ = L_ = L_j = L = \frac \oint_\oint_ \frac Fizike, la mem-induktanco de cirkvito reprezentas la kontraŭ-emf priskribita de la lego de induktado de FARADAY.

Uzado

La flukso \Phi_i\ \! tra la i-a cirkvito en aro evidente estas donita de : \Phi_i = \sum_ M_I_j = L_i I_i + \sum_ M_I_j \, tiel ke la induktita emf, \mathcal, de spcifa cirkvito, i, en iu donita aro povas esti donita rekte de: : \mathcal = -\frac = -\frac(L_i I_i + \sum_ M_I_j) = -(\fracI_i +\fracL_i) -\sum_(\fracI_j + \fracM_)

Vidu ankaŭ jenon:


- Elektromagneta indukto
- Induktilo
- Alterna kurento
- Tangento de angulo de perdado
- RLC cirkvito
- RL cirkvito
- LC cirkvito
- Elektro

Referencoj


- Griffiths, David J. Introduction to Electrodynamics (3rd ed.)(1998). Prentice Hall. ISBN 013805326X
- Wangsness, Roald K. Electromagnetic Fields (2nd Ed.)(1986). Wiley Text Books. ISBN 0471811866.
- Hughes, Edward. Electrical & Electronic Technology (8th ed.)(2002). Prentice Hall. ISBN 058240519X. Kategorio:Elektrotekniko ja:インダクタンス

Impedanco

Elektra impedanco aŭ pli simple impedanco estas mezuro de la kontraŭo al sinusoida elektra kurento. La koncepto de elektra impedanco ĝeneraligas la leĝo de Ohmo en AK cirkvitanalizo. Malsame al elektra resistanco, la impedanco de elektra cirkvito povas esti kompleksa numero. Oliver HEAVISIDE kreis la terminon impedanco en Julio 1886.

AK Stabila Stato

Ĝenerale, la solvoj por la tensioj kaj la kurentoj en cirkvito entenante resistiloj, kapacitilo, kaj induktilo (mallonge, ĉiuj linearaj konduktantaj komponentoj) estas solvoj al linera ordinara diferenciala ekvacio. Povas montriĝi ke se la tensio kaj/aŭ kurenta fonto en la cirkvito esas sinusoida kaj frekvence konstanta, la solvoj emas al formo prireferita kiel AK stabila stato. Tial ĉiuj tensioj kaj kurentoj en la cirkvito estas sinusoida kaj havas konstantaj pintaj amplitudoj, frekvencoj, kaj fazoj. Lasu v(t) esti sinusoida funkcio de tempo kun konstanta pinta amplitudo V_\mathrm, konstanta frekvenco f, kaj konstanta fazo, \phi. Por simpligi notacion, kutime oni kalkulas kun angula rapideco (en radianoj per sekundo) anstataŭ frekvenco: :\omega = 2 \pi f La funkcio v(t) povas skribiĝi kiel :v(t) = V_\mathrm cos \left( \omega t + \phi \right) = \Re \left( V_\mathrm e^ e^ \right) kie j representas la imaga unito(\sqrt) kaj \Re (Z) signifas la reela parto de la kompleksa numero z. Nun, lasu la kompleksa nombro V esti donita de: :V = V_\mathrm e^ \, V nomiĝas la fazora reprezentado de v(t). V estas konstanta kompleksa nombro. Por cirkvito en AK stabila stato, ĉiuj tensioj kaj kurentoj en la cirkvito havas fazora reprezentado tiom longe kiom ĉiuj fontoj havas la saman frekvencon. Tio estas, ĉiuj tensioj kaj kurentoj povas esti reprezentita de la konstanta kompleksa nombro. Por RK-cirkvita analizo, ĉiu tensio kaj kurento estas reprezentita de konstanta reela nombro. Tiel, estas bonsenca supozi ke la reguloj disvolvitaj por RK-cirkvita analizo povas esti uzata por AK-cirkvita analizo per uzado de kompleksaj nombroj anstataŭ reelaj nombroj.

Difino de impedanco

La impedanco de cirkvita elemento difiniĝas kiel la rejŝo de la fazora tensio trans la elemento per la fazora kurento tra la elemento: :Z_R = \frac Estas notinde ke kvankam Z estas rejŝo de du fazoroj, Z mem ne estas fazoro. Tio signifas ke Z ne asociiĝas kun iu sinusoida funkcio de tempo. Por RK-cirkvitoj, la rezistanco difiniĝas per la leĝo de Ohm kiel la rejŝo de la RK-a tensio trans la rezistilo per la RK-a kurento tra la rezistilo: :R = \frac kie V_R kaj I_R supre estas RK-aj (konstantaj reelaj) kvantoj. Ĝuste kiel la leĝo de OHM ĝeneraliĝas al AK-aj cirkvitoj tra la uzo de fazoroj, aliaj rezultoj de RK-cirkvita analizo, tiel kiel tensia dividado, kurenta dividado, teoremo de THEVENIN, kaj teoremo de NOTRON ĝeneraliĝas al AK-aj cirkvitoj.

Impedanco de rezistilo

Por reszistoro, oni havas la rilaton: :\frac = R Tio estas, la rejŝo de la tuja tensio per kurento asociata kun rezistilo estas la kvanto de RK-a rezistanco notita per R. Ĉar R estas konstanta kaj reela, sekvas ke se v(t) estas sinusoida, i(t) estas ankau sinusoida kun la sama frekvenco kaj fazo. Tiel, ni havas ke la impedanco de rezistilo egalas al R: :Z_\mathrm = \frac = R \,

Impedanco de kapacitilo

Por kapacitilo (kondensilo), oni havas la rilaton: :i_C(t) = C \frac Nun, lasu ke :v_C(t) = V_p sin \left( \omega t \right) Sekvas ke, :\frac = \omega V_p cos \left( \omega t \right) Uzante fazora notado kaj la supra rezulto, oni skribas la unuan ekvacion kiel: :I_c = j \omega C V_c \, Sekvas ke la impedanco de kapacitilo estas: :Z_\mathrm = \frac = \frac

Imedanco de induktilo

Por induktilo oni havas: :v_L(t) = L \frac Per la sama rezonado uzita en la kapacitila ekzemplo supren, sekvas ke impedanco de induktilo estas: :Z_\mathrm = j \omega L \,

Reaktanco

Cirkvitoj kun ĝeneralaj fontoj

Magnitudo kaj fazo de Impedanco

Pinta fazoro kontraŭ rms fazoro

Pariĝaj impedancoj

Inversaj kvantoj

Akustika impedanco

Datum-transiga impedanco

Vidu ankaŭ



Kapacitanco

Kapacitanco - atributo de duo de konduktiloj aŭ de unu konduktilo, kiu priskribas ilian povecon kapaciti ŝargon. Por ĝi kutime estas uzata litero "C". Ĝi estas mezurita en faradoj. Por duo de konduktiloj kapacitanco estas : C = \frac Q V, kie Q estas ŝargo, V estas tensio inter la konduktiloj. Kiam inter la konduktiloj estas tensio V en unu konduktilo estas ŝargo Q, en la alia estas ŝargo minus Q. Se la konduktiloj estas la samaj, ebenaj, paralelaj kaj proksimaj unu al la alia do konduktanco inter ili estas :C = \varepsilon_0 \varepsilon \frac S d, kie S - areo de ĉiu el la konduktiloj; :d - distanco inter la konduktiloj; :ε - (relativa) dielektra permeableco de medio inter la konduktiloj; :ε0 - elektra konstanto. Por unu konduktilo kapacitanco estas : C = \frac Q V, kie Q estas ŝargo en la konduktilo, V estas potencialo de la konduktilo. Se la konduktilo estas globo do konduktanco de ĝi estas :C = 4 \pi \varepsilon_0 \varepsilon R. kie R - radiuso de la konduktilo. kategorio:Elektro Kategorio:Elektrotekniko ja:静電容量 ko:전기용량

Kurento

Elektra kurento - direktigita movado de ŝarĝancaj eroj. Grandeco de kurento estas mezurita en amperoj Rapideco de movado de ŝarĝancaj eroj dependas de materialo de konduktanta aĵo, maso kaj ŝarĝanco de la ero, temperaturo, tensio kaj estas multe malpli granda ol repideco de lumo. Malgraŭ ĉi tio rapideco de disvastigado de elektra kurento egalas al rapideco de lumo en la medio, do al rapideco de fronto de elektromagneta ondo. Oni distingas kontinuan kurenton kaj de alternan kurenton. Kontinua kurento havas ĉiam la saman direkton, alterna kurento periode ĝin ŝanĝas per malan kun certa periodo T. Frekvenco de ĝi F = 1 / T estas mezurita en hercoj. Konduktantaj aĵoj ĉiam havas rezistancon kaj pro tio la aĵoj plivarmiĝas. Vidu pri tio en varmeca ago de elektra kurento. kategorio:Elektro Kategorio:Elektrotekniko

Kurta cirkvito

Kurta cirkvito - elektra kunigo de du partoj de elektra cirkvito kun malsamaj tensioj (relative al masotero) ne laŭ ideo de la aparato (aŭ sistemo). Ĝi povas igi la aparaton ne funkcipova, aŭ damaĝi ĝin. Kurta cirkvito povas okazi pro difektiĝo de izolo de konduktiloj aŭ pro misintertuŝado de neizolitaj konduktilaj partoj de la aparato. Kurta cirkvito povas okazi inter du konduktiloj de elektra cirkvito aŭ inter konduktilo kaj korpo de la aparato, ĉar la korpo kutime estas kunigita kun certa parto de la cirkvito. En trifaza reto povas esti tiuj tipoj de kurtaj cirkvitoj
- Unufaza - de unu fazo al tero;
- Dufaza - de unu fazo al la alia;
- Dufaza al tero - du fazoj kune al tero;
- Trifaza - tri fazoj kune; En elektraj maŝinoj pli ofte okazas tiuj kurtaj cirkvitoj:
- Intrebukla - de unu buklo de iu buklaro al la alia buklo de la sama buklaro;
- Intrebuklara - de buklo de unu buklaro al buklo de la alia buklaro;
- Al la korpo.

Konsekvenso de kurta cirkvito

Post kurta cirkvito pligrandiĝas kurento en cirkvito kaj povas okazi elektra arko. Kurta cirkvito povas igi varmecan aŭ meĥanikan damaĝon al la aparato. Ankaŭ povas esti damaĝo pro disiĝantaj eroj de fandeblaj metaloj.

Ŝirm-metodoj

Kontraŭ kurtaj cirkvitoj, oni kutime faras specialajn ŝirmilojn:
- Limigantaj kurenton rezistilojn aŭ reaktorojn (tia reaktoro estas induktilo);
- fandaĵojn
- Mekanikajn aŭtomatajn malŝaltilojn;
- Specialajn elektronikajn cirkvitoj. En retoj de disvastigado de elekto ĉi tiu ŝirmilo nomiĝas Relajsa defendo kaj aŭtomateco. Tiam por malŝalti la kurenton oni uzas Grandtensian ŝaltilon. kategorio:Elektrotekniko ja:短絡

Povumo

Mekanika povumo

En fiziko, povumo (simbolo: P) estas la kvanto de laboro W farita per unuo de tempo t. Eblas do vidi tion kiel fluo de energio, egale al rapido de ŝanĝo de energio en sistemo, definite per: :P=\frac kie :P estas povumo :E estas energiolaboro W :t estas tempo La mezurunuo de povumo estas do energio dividite per tempo.

SI unuo

La unuo de povumo laŭ SI estas vato, kiu estas unu ĵulo po sekundo.

Ne-SI unuoj

Kelkaj el ili inkludas ĉevalpovo (ĉP) kaj kilopondmetroj po sekundo (kpm/s).

Elektra povumo

La elektra povumo P donita al komponaĵo estas: : P = I \cdot V \,\! kiel :P estas la povumo, mezurata per vatoj :V estas malkreskigo de tensio tra la komponaĵo, mezurata per voltoj :I estas kurento trairanta ĝin, mezurata per amperoj Se komponaĵo estas rezistilo, tiam: : P=I^2 \cdot R \,\! aŭ : P=\frac kiel :R estas rezistanco, mezurate per omoj Kategorio:Fiziko ja:仕事率 ms:Kuasa (fizik)

Rezistanco

Elektra rezistanco — mezuro de poveco de aĵoj rezisti al trairado de elektra kurento tra ili. En mezursistemo SI unuo de rezistanco estas omo (Ω). Rezistanco (R) de iu konduktanta aĵo estas grandeco, kiu povas esti kalkulita kiel: R = V / I, kie :V — diferenco de elektraj potencialoj inter bornoj de konduktanta aĵo, estas mezurita en voltoj :I — kurento, fluanta inter bornoj pro la diferenco de elektraj potencialoj, estas mezurita en amperoj. Specila ilo farita por havi rezistancon estas rezistilo. Inversa grandeco al rezistanco estas konduktanco, kiu estas mezurita en simensoj. Granda konduktanco de metaloj estas pro tio ke en ili estas grandega kvanto de liberaj kurenteroj - elektronoj de konduktanco, aperintaj de valentaj elektronoj de atomoj de la metalo, kiuj ne apartenas al in certa atomo. Elektra kurento en la metaloj estas pro ekstera elektra kampo, kiu igas ordigitan movadon de la elektronoj. Moviĝantaj elektronoj dispersiĝas pro malordaĵoj de jona krado de la metalo (pro alispecaj atomoj, malordaĵoj de mem jona krado, varmecaj fluktuoj de la atomoj). Tiam elektronoj perdas impulson kaj energio de ilia moviĝo iĝas energion de varmeco de la krado. Pro tio metaloj havas rezistancon. Specifa rezistanco estas atributo de materialo kondukti kurenton. Unuo de specifa rezistanco estas omo·metro. Kutime por ĝi estas uzata litero ρ. Por aĵoj kun la samaj atributoj en ĉiu amplekso kaj simpla formo R = (ρ·L) / S, kie :Llongo de la aĵo laŭ la kurento :Sareo de la aĵo perpendikulare al la kurento.

Specifaj rezistancoj de kelkaj metaloj, ofte uzatoj en elektrotekniko

Ĉiu tiuj grandecoj estas por temperaturo t = 20° C

Vidu ankaŭ


- Leĝo de Omo
- rezistancilo kategorio:Fiziko kategorio:Elektro kategorio:Elektrotekniko ja:電気抵抗 ko:전기저항

3066 г. пр.н.е.

#виж 4 хилядолетие пр.н.е.

pharmacy zakady sportowe zujer pisanie prac hotel kiev










































:: RELATED NEWS ::
Indonesian Democratic Vanguard Party
The Indonesian Democratic Vanguard Party (Partai Penegak Demokrasi Indonesia) is a political party in Indonesia. At the last legislative elections, 5 april 2004, the party won 0.8 % of the popular vote and 1 out of 500 seats. Category:Political parties in Indonesia
Pato
Pato (sometimes called "horseball") is an game played on horseback that combines elements from polo and basketball. It is the national game of Argentina. Pato is Spanish language for "duck", as early games used a live duck inside a basket instead of the ball. Accounts of early versions of pato have been written since 1610. The playing field would often stre
Vanguard Party (Indonesia)
The Vanguard Party (Partai Pelopor) is a political party in Indonesia. It was founded in 2002 and is led by Rachmawati, a daughter of Indonesia's first president, Sukarno, and sister of former Indonesian president Megawati. At the last legislative
Starsza Mowa
Starsza Mowa is a language created by Andrzej Sapkowski for short stories and the saga of the Hexer. It is based on English, French, Welsh, Irish, Latin and other languages. One of the most important
Simhachalam
Simhachalam is an ancient temple situated near the city of Visakhapatnam, about 11 km from the city, at a height of 244m on Simhagiri Hill. It is one of the most important Vaishnavite shrines in Southern India. It has Sri Varahalakshmi Narasimha Swamy as the presiding deity. Simhachalam temple is known as the second richest temple (after Tirupati) earning a revenue of Rs. 520 million. The statue of the deity gives "nijaroopa darshan" (holy appearance i
Claude Adhemar André Theuriet
Claude Adhemar André Theuriet (October 8, 1833 - April 23, 1907), French poet and novelist, was born at Marly-le-Roi (Seine et Oise), and was educated at Bar-le-Duc in his mother's province of
Paul Stewart (actor)
Paul Stewart (May 13, 1908February 17, 1986) was a movie actor who appeared in Citizen Kane, Edge of Doom and the film noir classic Ki