:: wikimiki.org ::
| Ellen AUERBACH |
Ellen AUERBACHArto > Ellen AUERBACH
----
Ellen AUERBACH [elen AŬerbaĥ], origine: Ellen ROSENBERG (naskiĝis la 20-an de majo, 1906, mortis la 30-an de julio, 2004) estis fotistino.
Ellen Auerbach naskiĝis en Karlsruhe, Germanio, kiel filino de juda familio. La gepatroj vokis ŝin per la karesnomo Pit. En la aĝo de 18 jaroj ŝi ekstudis skulptarton en sia naskiĝurbo, en 1928 ŝi daŭrigis la studadon en Stutgarto. Per fotilo, donacita de sia onklo, ŝi faris unuajn eksperimentojn, kaj ŝi decidis daŭrigi la fotadon.
En la jaro 1929 ŝi transloĝiĝis al Berlino, kie ŝi fariĝis fotistino. Ŝi ekkonis Grete STERN kaj fondis kun ŝi la foto-entreprenon ringl + pit – laŭ la karesnomoj de ambaŭ virinoj. Dekomence ili koncentriĝis al la fotado de varbaĵoj kaj portretoj.
En 1933 ringl + pit per varbofoto gajnis la unuan premion en la Exposition Internationale de la Photographie et du Cinema en Bruselo. Samjare la du fotistinoj dumtempe disiĝis. Ellen kun sia estonta edzo Walter AUERBACH fuĝis de la nazioj al Palestino. En Tel Aviv ŝi fondis la foto-entreprenon Ishon, kiu koncentriĝis al fotoj de beboj.
En 1936 ŝi vojaĝis al Londono, kie Grete Stern intertempe ekloĝis. Sen grandaj esperoj pri profesia sukceso en Anglio, ŝi edziniĝis kaj elmigris kun sia edzo al Usono. Grete Stern elmigris al Argentino.
La geedzoj vivis unue en Philadelphia kaj poste en Novjorko, kie Ellen Auerbach eklaboris inter alie por la magazino Time Magazine. Ŝi tie faris la plej esprimoplenajn fotojn, montrantajn miksaĵon el pompo kaj mizero. Unu foto montras kadritan desegnaĵon pri la Novjorka Statuo de Libereco, kiu meze inter aliaj brokantaĵoj estis vendata surstrate. Ŝi bone sukcesis esprimi per ĝi la grandajn esperojn kaj la grandajn seniluziiĝojn de la enmigrintoj.
En la jaro 1945 Ellen Auerbach disiĝis de sia edzo. Dum la sekvaj jaroj ŝi fote kaj filme dokumentis la kondutojn de infanoj. Ekde 1953 ŝi instruis en diversaj altlernejoj pri arto.
En 1956 ŝi finis sian fotistan karieron, por dediĉi sin al la pedagogio kaj psikologio. De 1965 ĝis 1984 ŝi edukis kaj terapiis malfacile lernantajn infanojn en la Novjorka Institute for Learning and Research.
Dum sia tuta vivo ŝi sentis sin senhejma, sennacia. Citaĵo: „Mi ne sentas min kiel eŭropanino aŭ amerikanino, sed kiel tute neperfekta mondanino.“
Ellen Auerbach mortis en Novjorko.
ArtoLa vorto arto venas el latina vorto ars (lerteco, metio, teknika scio). La greka vorto (tekne) kiu havis la saman sencon evoluis al malsama direkto gardante nur la nunan teĥnikan sencon. Arto evoluas al esprimiĝo de percepto de la beleco sed gardas ankaŭ la teĥnikan kaj spertagan sencon.
El tio, Arto havas 4 gravajn sencojn:
Arto : homa kreo
La vorton "arto" oni ofte perceptas mala al "naturo". Tiele, oni povas nomi "arto" ĉion ne-naturan, devenantan de kreinto, aŭtoro, artisto.
Arto : scioj kaj teĥnikoj
Arto estas aro de scioj kaj teĥnikoj necesaj por regi iun praktikon.
Arto : esprimo de beleco
Arto : Maniero kiel per la verko de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo.
Arto : Verko aŭ Aktivado kiu kreas Artverkojn
Tradicie oni nomis ilin belartoj. Ili estis ses : arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, muziko kaj danco. La moderna arta epoko multe ŝanĝis tiun percepton. Hodiaŭ Arto estas homa esprimilo aŭ komunikilo povanta havi kian ajn homan aktivon kiel bazon.
Kontraste al ĉiutagaĵoj artaĵo ne ŝanĝeblas sen perdi sian signifon, ekzemple:
Por necesejo kiel uz-objekto, nek koloro nek formo aparte gravas - la funkcio samas; por necesejo montrata muzee kiel artaĵo tiaj ecoj ja havas signifon.
Arto estas ĉio homfarita (kontraste al la naturo), kiu ne estas unusence difinita per funkcio aŭ limiĝas je ĝi (kontraste al la tekniko), al kies kondiĉoj apartenas kaj alte evoluintaj teknika kapablo kaj spirita potenco (kontraste al la metio), kaj kiu distingiĝas per valideco por socio kaj individuo, sed ne malvalidigas per tio antaŭajn verkojn, nek devas pruvi la pravecon de aserto (kontraste al la scienco).
tabelo de artoj kun iliaj ecoj
Vidu ankaŭ
- Artistoj
Ekstera ligo
ja:芸術
ms:Seni
simple:Art
20-a de majoHistorio > Tagoj > la 20-a de majo
----
La 20-a de majo estas la 140-a tago de la jaro (la 141-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 225 tagoj restas.
Je la 20-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1498 : Portugala esploristo Vasco da GAMA atingis Kalkato, Hindio.
- 1857 : Allan KARDEC sendis ekzempleron de La Libro de La Spiritoj kaj leteron al George SAND, en Parizo.
- 1927 : Saudi Arabia sendependiĝis (Traktato of Jedda).
- 1954 : Chiang KAI-SHEK fariĝis prezidento de la Respubliko Ĉinio en Tajvano
- 2002 : sendependiĝo kaj UNO-membriĝo de Orienta Timoro.
Naskiĝoj
- 1772 : William CONGREVE
- 1799 : Honoré de BALZAC, franca averkisto
- 1806 : John Stuart MILL, brita filozofo
- 1844 : Henri ROUSSEAU
- 1880 : Cornelis Jacob BAART de la Faille
- 1882 : Sigrid UNDSET, verkisto kaj nobelpremiitaen 1928
- 1901 : Max EUWE, mondĉampiono ŝako en 1935-1937
- 1905 : Gerrit ACHTERBERG, nederlanda poeto
- 1906 : Ellen AUERBACH
- 1915 : Moshe DAYAN, izraela soldato
- 1921 : Wolfgang BORCHERT, germana verkisto
- 1944 : Joe COCKER, brita kantisto
- 1944 : Boudewijn de GROOT, nederlanda kantisto
Mortoj
- 1506 : Kristoforo Kolumbo, itala esploristo
- 1527 : Michael SATTLER, kristana Reformaciisto
- 1896 : Clara SCHUMANN, germana komponistino
- 2002 : Stephen Jay GOULD, biologo
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 19-a de majo | 21-a de majo
- 20-a de aprilo | 20-a de junio
- Historio - Tagoj.
ja:5月20日
ko:5월 20일
simple:May 20
th:20 พฤษภาคม
1906Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1906
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1906 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Okazis la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo, Svislando.
- Fondita la Konstanta Komitato de l‘ Kongresoj kaj Sveda Esperantista Societo.
- Alphonse CARLES proponis nomi "en multaj urboj konsulojn", unua ideo pri Delegita reto.
- Fondo de Germana Esperantista Societo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista.
- Unua Esperanto-grupo en Kroatio en Bjelovar.
- Suda Stelaro fondiĝis en la 17-a de marto, en Kampinaso, kiel unua Esperanto-klubo en Brazilo.
- Unuaj Esperanto-Grupoj en Seattle, Pollando (en Lvovo), en Danio (Kopenhago, Esperantist-foreningen kaj en Japanio (en Yokosuka, hodiaŭa Japana Esperantista Asocio).
- Fondita Esperanto-Societo Sud-Rio Granda, la dua en Brazilo.
- 29-a de junio: fondita Brazila Klubo Esperantista, unua Esperanto-Grupo en Rio-de-Ĵanejro.
- fondiĝis Esperanto-Grupo en Saint-Amand-les-Eaux.
- Esperanto estis deklarita Klara lingvo por telegrafado ene Brazilo.
- Eklernis Esperanton:
NAKANO Ĉuiĉiro, Honoratus BONNEVIE, TUKIMOTO Kitadi, NOHARA Kiuiĉi, Ernest Edward YELLAND, Josep PRATDESABA, Andrés PIÑÓ ALEGRET, Tony Jules GUERITTE, Charles STEWART, OHAŜI Unokiĉi, Simeon PETKOV, Julio MANGADA ROSENÖRN, Felikso DIEZ Stefano LA COLLA, MACUDA Cuneĵiro, Anna GYLLSDORFF, George GORDON kaj Hilma Agatha Fredrika HALL.
- Publikita Esperanto-Japana Vortaro, la tia unua.
- Publikita D'une langue auxiliaire au point de vue du droit des gens de Louis FAUVART-BASTOUL
- Publikita originala verko Sep Rakontoj de Ivan ŜIRJAEV.
- Vanuatuo iĝas kunkolonio de Francio kaj Britio.
- Kreitaj Ekselsioro, Parlo, Pankelo kaj Glaniko.
Naskiĝoj
- João ANDRADE
- Mladen VRTUNSKI
- Leonid BREĴNEV
- Růžena LISKOVÁ-VYŽVALDOVÁ
- Ĉeĥio : Tomas PUMPR kaj Jiri KORINEK.
- Frantisek OMELKA.
- 22-a de januaro: Robert Erwin HOWARD
- 4-a de februaro: Usono : Clyde TOMBAUGH
- 7-a de marto : László SPIERER
- 19-a de marto: Sam Owen JANSSON
- 13-a de aprilo : Irlando : Samuel BECKETT
- 20-a de majo : Ellen AUERBACH
- 3-a de junio : Josephine BAKER
- 22-a de junio : Aŭstrio : Billy WILDER
- 23-a de junio : Germanio : Wolfgang KOEPPEN
- 9-a de oktobro: Senegalo: Léopold Sédar SENGHOR
- 14-a de oktobro : Hannah ARENDT
- 18-a de novembro : Germanio : Klaus MANN
- 27-a de decembro : Erwin GESCHONNECK
Mortoj
- 23-a de majo : Henrik IBSEN
----
1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1906年
ko:1906년
simple:1906
th:พ.ศ. 2449
2004Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
2004
En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn.
:::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004
ja:2004年
ko:2004년
ms:2004
roa-rup:2004
simple:2004
th:พ.ศ. 2547
zh-min-nan:2004 nî
KarlsruheGeografio > Eŭropo > Germanio > Badeno-Vurtembergo > Karlsruhe < urbo
----
Karlsruhe estas urbo, kies stratoj aperas kiel ventumilo. Ĝi estas bela urbo, kiu havas tre bona tramsistemo. Vi povas atingi preskaŭ la tuta urbo kaj multaj urbetoj kun tramo.
Antaŭ la stacidomo vi povas entramiĝi en multaj tramoj, ekzemple la linio 2, 6, S1/S11, S5 kaj 4.
Faktoj
- Situo: 49°00'20" NO, 8°24'20" OR
- Loĝantaro: 281.334 (en 2002)
- Areo: 173,46 km2
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Eksteraj ligoj
- [http://stadtplan.karlsruhe.de/ Mapo de Karlsruhe]
- [http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Karlsruhe Esperanto en Karlsruhe]
ja:カールスルーエ
ko:카를스루에
JudismoJudismo aŭ judaismo estas la religio asociita al la judoj. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:
- ortodoksa judismo
- konservativa judismo
- reformisma judismo
- rekonstruisma judismo
Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis:
- La Fariseoj
- La Sadukeoj
- La Esenoj
kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento ankaŭ estis la malgranda sekto de la kristanoj.
Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale
rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj.
La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj
ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ antaŭ-judismo.
Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaitoj, kiuj
fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj,
kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.
La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la unua jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel
filon de Dion, kaj sin mem kial kulmino de judismo. Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel
la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulmino de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ
vidpunktojn.
En antikva Israelo, la kulto de YHVH - tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj - estis ekskluziva, sed ne necese
postulis la ne-ekziston de aliaj dioj - dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la
babilona kaptperiodo, la israela religio devenis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj.
La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio etabliĝis
multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi.
Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filosofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis
kredantoj je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio - lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto,
ekzemple - etabliĝis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuele
venkinta flanko en la Biblio mem.
Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la
Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj
sinagogoj sekvis rabenojn - fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis indentiĝitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris heretikajn. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj
kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda
nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la etabliĝo de la Islamo, kaj la komencoj de oficiaj hierarkiaj rilatoj
inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.
Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tie:
# Dio ekzistas
# Dio estas ununura
# Dio estas senkorpa
# Dio estas eterna
# Preĝu nur al Dio
# La vortoj de la profetoj estas veraj
# La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj
# La Torao estis donita al Moseo
# La Torao estas neŝanĝebla
# Dio estas ĉioscia kaj ĉiopova
# Dio punas kaj rekompencas
# La Mesio venos kaj regnos
# La mortintoj releviĝos
Tradiciaj kristanoj kredas same, krom ke ili diras, ke la Mesio jam venis kiel Jesuo Kristo. Kristanismo ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj originala peko. La islamano kredas same krom li diras, ke Mohameto estas la Fina Profeto kaj liaj profetaĵoj -- la Korano -- estas veraj.
Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksoj kaj la konservativoj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("chumash") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj ("buŝa Torao"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la chumash, sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la dono de la chumash al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la
reformisma judismo ĝenerale malakceptas la Talmudon.
Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesio, kiel Jakob FRANK, Sabetai CVI, Simon BAR-KOĤBA.
La biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto
de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo - kaj poste la islamo - konservis
tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon
je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruktionisma judismoj malakceptas ĝin.
Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa
kaj konservativa judismo ankaŭ devigas manĝadon de ne-koŝeraj manĝaĵoj, dum la reformisma judismo
ĝenerale vidas la ritaj leĝoj de manĝado kiel ne plu validaj; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝoj pri koŝeraj manĝajĝoj kiel tradicioj.
Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiun regionon rekonitan kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo.
Post morto ....
Fino de la mondo ...
Ĉefaj Festoj
- Pesaĥo (aŭ Pasko)
- Ŝavuot
- Tisha B'av
- Roŝ Haŝana
- Jom Kipur
- Sukot
- Ĥanuka
- Tu Biŝvat
- Purim
La Diasporo (Disiĝo)...
Distingoj kiel Aŝĥenazoj kaj Sefardoj...
Por trovi liston de pluraj vortoj rilataj al judismo vidu ĉe Judaj terminoj.
----
Vidu ankaŭ antisemitismo, falasha, Garizim, hebreoj, hebrea lingvo, ĥazaroj, Kabalo, karaitoj, samaritanismo.
Kategorio:Judismo
ja:ユダヤ教
ko:유대교
ms:Yahudi
nb:Jødedom
simple:Judaism
th:ยูได
zh-min-nan:Iu-thài-kàu
StutgartoGeografio > Eŭropo > Germanio > Badeno-Vurtembergo > Stutgarto < Urboj
----
Stutgarto estas la ĉefurbo de la federacia lando Badeno-Vurtembergo. Ĝi troviĝas en sud-Germanio, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.
Geografia situo
Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Badeno-Vurtembergo. La centro-urbo situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.
Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en sud-Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la ĉirkaŭ 6-a plej granda urbo en Germanio.
La urbo estas dividata en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn disktriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 141 urbajn partojn (kvartalojn).
Historio de la urbo
Germanio
Surloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon cirkaŭe je la jaro 90 p.kr. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.
En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (germane ĉevalino: Stute, de kio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Vurtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la vurtemberga centra urbo dum la 14a jarcento. Ekde tiam, Stutgarto restis la ĉefurbo de Vurtembergo. Je la 13-a de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed revenis post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Vurtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Badeno-Vurtembergo.
Politiko
Ekde 1930, Stutgarto estas regadata de ĉef-urbestro (antaŭ: urbestro). Nun, tiu estas Wolfgang Schuster de la kristandemokrata partio (CDU), antaŭe regadis Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.
Ekde la elektoj je la 13-a de junio 2004 la magistrato nun konsistas el:
Ekonomio
Stutgarto kaj ĝia regiono estas konataj por alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas DaimlerChrysler, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universität Stuttgart, Universität Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.
Historio de Esperanto en Stutgarto
La unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933.
En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando).
Je 6a ĝis 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuo tiel, ke LEA-oj havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro.
Famaj Stutgartanoj
- Georg Wilhelm Friedrich Hegel, poeto kaj filosofo
- Friedrich Schiller, poeto, studis en Stutgarto
- Gottlieb Daimler, inventisto de la aŭtomobilo, mortis en Cannstatt je la 6a marto 1900
- Berthold Graf Schenk von Stauffenberg, rezistbatalanto kontraŭ la Nazioj, naskiĝis kaj grandiĝis en Stutgarto
- Richard Freiherr von Weizsäcker, federacia prezidanto de Germanio (1984-1989)
Eksteraj ligoj
[http://www.stuttgart.de La oficia TTT-paĝo de Stutgarto en rete]
[http://www.stuttgart-tourist.de Informoj por turistoj]
[http://www.esperanto-stuttgart.de La TTT-paĝo de la Stutgarta esperantistaro]
[http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Stuttgart Pli da utilaj informoj]
[http://www.stadtpanoramen.de/stuttgart/stuttgart.html StadtPanoramen Stuttgart] - Panorama Stutgarto
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
als:Stuttgart
ja:シュトゥットガルト
ko:슈투트가르트
simple:Stuttgart
1929Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1929
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1929 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Curt J. MILKSCHUTZ, Thorsten TORBÄJ, Agost MARCZELL kaj Jaan OJALO eklernis Esperanton.
- Fondita Esperantista Tabakkontraŭula Asocio
- Karl Ludvig SÖDERBERG eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK eklernis Esperantidon.
- Sub aŭspicioj de la Foira Oficejo kunvenis en Frankfurto ĉe Majno Internacia Konferenco por Turismo kaj Reklamo.
- Fondita Esperanta Turista Komisiono.
- Originala Verkaro de Zamenhof publikita de Johannes DIETTERLE
- Kreitaj Anjelika kaj Interlinguo
- Jugoslavio ekestis.
- 24-a de oktobro: Nigra Jaŭdo, eko de Granda Depresio
Naskiĝoj
- 3-a de januaro : Sergio LEONE
- 29-a de januaro : Drahomír KOČVARA
- 31-a de januaro : Jean SIMMONS
- 6-a de februaro : Pierre BRICE
- 6-a de marto : Günter KUNERT
- 18-a de marto : Germanio : Christa WOLF
- 1-a de aprilo : Ĉeĥio : Milan KUNDERA
- 8-a de aprilo : Jacques BREL
- 10-a de aprilo : Svedio : Max VON SYDOW
- 4-a de majo : Belgio : Audrey HEPBURN
- 10-a de junio : Harald JUHNKE
- 12-a de junio : Germanio: Anne FRANK
- 2-a de aŭgusto : Thom GUNN
- 25-a de oktobro : Peter RÜHMKORF
- 9-a de novembro : KERTÉSZ Imre
- 11-a de novembro : Germanio : Hans Magnus ENZENSBERGER
- 12-a de novembro : Germanio : Michael ENDE.
- 12-a de novembro : Usono : Grace KELLY
- Brazilo: Sylla CHAVES
- Brazilo: Aristóphio ANDRADE ALVES
- Usono : Pensilvanio : Richard DRUCKENBROD
- Usono : Kalifornio : Berkeley: Ursula K. LE GUIN
- Ĉeĥio: Vladimír HERMAN
- Ĉeĥio: Jan RYBÁŘ
- Malto: Carmel MALLIA
Mortoj
- Rosa JUNCK
- Václav ROSICKÝ
- 4-a de aprilo : Carl BENZ
- Stefan MIĤOLALSKI
- 3-a de novembro : Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY
- 28-a de novembro : Péter TÖRÖK
- 15-a de decembro : Marie HANKEL
----
1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1929年
ko:1929년
simple:1929
th:พ.ศ. 2472
BruseloGeografio > Eŭropo > Belgio > Bruselo
----
Belgio
Bruselo (france:Bruxelles, nederlanda:Brussel, Germane:Brüssel) estas la ĉefurbo de Belgio. La regiono de Bruselo estas dulingva kun plejmulto da francparolantoj.
Bruselo enhavas sidejon de NATO kaj de multaj institucioj de Eŭropa Unio.
Bruselo kiel belga kaj eŭropa centro
Bruselo apartenas al la Brusela Ĉefurba Regiono. Pro la internacieco de la multaj internaciaj institucioj kaj la granda nombro de eksterlandanoj, apenaŭ plu troveblas veraj bruselanoj. Tiuj ĉi eĉ ekhavis propran nomon, Ketje en la brusela lingvo. La origine parolata lingvo estas brabanta dialekto de la nederlanda lingvo. Ĝi lingve sin karakterizas i.a. je la multaj fremdvortoj de la franca lingvo. Ankaŭ ekzistas brusela varianto de la franca lingvo parolata en Bruselo. En ĝi troveblas pluraj fremdvortoj de la nederlanda lingvo kaj certa influo je la prononco.
Historio
La nomo Bruselo devenus de Broekzele. La urbo ekestis ĉirkaŭ kelta fortikaxjo (latine: "castrum") ĉe la rivero Seno en la 10a jarcento. La distrikto Brabanto konsistis el kvar graflandoj, de kiuj la graflando Bruselo situis plej oriente (probable limigita ĝis la regiono inter la riveroj Seno kaj Dejlo. Jam antaŭ la fino de la jaro 1000 la graflandon Bruselon ekapartenis al la grafo de Loveno.
La grafoj de Loveno kaj Bruselo ĉirkaŭ 1085/1086 ankaŭ ekestis landgrafoj de Brabanto. En 1229 Bruselo ekhavis urbajn rajtojn de Henriko I de Brabanto. La urbo ekhavis aŭtonomion kaj la industrio kaj komerco de drapo iĝis gravaj. La urbo Bruselo sub la Aŭtria regado ankoraŭ pligraviĝis kaj povis plifortigi sian funkcion kiel ĉefurbo sub la franca kaj nederlanda regixmoj.
Inter la jaroj 1357 kaj 1379 novaj remparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la urbo, ĉar la unuaj ekestis tro malgrandaj. tiu ĉi remparo koincidis kun tio kio nun nomiĝas la kvinangulon. En la 15a jarcento Bruselo floris sub regado de la dukoj de Burgonjo kaj la Habsburganoj.
En 1695 Bruselo estis atakita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Pli ol 400 domoj, inter kiuj ĉiuj konstruaĵoj de la Granda Placo krom la urbodomo, estis detruitaj. En la jaroj poste la konstruaĵoj ĉirkaŭ la Granda Placo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ tiuj ĉi domoj estas admireblaj en la belega stilo de tiu periodo.
Belga ĉefurbo
En 1830 okazis la Belga Revolucio en Bruselo post la prezentado de la teatraĵo De Stomme van Portici en la Reĝa Teatro de la Mono. Je la 21a de julio Leopoldo I de Belgio ekregis kiel unua reĝo de la belgoj. Li forigis la urbajn remparojn kaj rekonstruigis multajn konstruaĵojn.
La nova belga ŝtato konsiderinde plirapidigis la ellaboradon de Bruselo. En 1830 Bruselo estis Brabanta nederlandlingva urbo. Post la sendependeco estis grava enmigrado de francoj (revolucianoj kaj aliaj) kaj de valonaj oficistoj petitaj de la juna belga registaro por homfortigi la nacian administradon. Tiu registaro estis regata de la alta burĝaro kaj la nobelaro. Nur ili havis voĉdonrajto. Ili deziris ellabori la naciajn instituciojn nur en ilia propra lingvo. Tiel la nederlanda lingvo estis forpelita de ĉiuj urbaj instancoj kaj de la registaro. Tiu ĉi lingva diskriminacio koincidis do kun la socia kaj politika diskriminacio de la ordinara popolo (kaj de la malpli alta burĝaro). Unika fenomeno estas rilate al tio la ekesto de tipa brusela parollingvo, varianto de la flandra lingvo, sed kun forta influo de la franca.
En la deknaua jarcento ankaŭ Bruselo konis fortan industrian evoluon. sub la regado de Leopoldo I pluraj prestiĝaj konstruaĵoj estis konstruitaj por la ĉefurbaj instancoj. Ankaŭ kelkaj hodiaŭaj parkoj, grfandaj avenuoj kaj tutaj kvartaloj estis konstruitaj. La rivero Seno estis tegmentita (ĉar la poluado alportis malsanojn) kaj la palaco de la justico estis konstruita.
Pro la forta premo de la registaro kaj la enmigrado de franclingvanoj, ankaŭ la enloĝantoj de Bruselo pli kaj pli franciĝis. Malgraŭ ĉio tamen la franca lingvo nur ekde la mezo de la dudeka jarcento estas la nombre plej parolata lingvo.
Kune kun tiu ĉi evoluo ankau la ĉefurba regiono kreskis. Ĉirkaŭ la 19a jarcento ĝi nur konsistis el ses komunumoj ĉirkaŭ la ĉefurbo. Proporcie al la urbigo kaj francigo, ankaŭ la ĉirkaŭataj komunumoj estis aligitaj. Tio ĉi oni faris okaze de la ĉiudekjara lingvonombrado. Se la nombro de franclingvanoj kaj dulingvanoj atingis certan limon, la koncernata komunumo estis aligita al la ĉerfurba regiono.
Turismaj vidindaĵoj
flandra lingvo
- la Granda Placo
- la Reĝa Teatrejo de la Mono
- la statuo de Manneken Pis
- la Atomium, konstruita okaze de la Internacia Ekspozicio de Bruselo en 1958.
Konataj bruselanoj
- Jacques BREL, kantisto
- Toots THIELEMANS
- Johan VERMINNEN, flandra kanzonisto
- Hergé, bidlstria desegnisto kiu kreis Tinĉjon
- Victor HUGO loĝis dum pluraj jaroj en Bruselo
- Charles BAUDELAIRE loĝis dum pluraj jaroj en Bruselo
- Karl MARX loĝis dum pluraj jaroj en Bruselo
- Constantin MAUNIER, skulptisto
- Eduard DOUWES DEKKER (Multatuli) tie verkis en la jaro 1859 la faman libron "Max Havelaar"
- Hendrik CONSCIENCE tie vivis de 1868 ĝis sia morto en 1883
- Pierre ALECHINSKY, artisto
Bruselo kaj Esperanto
Antaŭ la Dua Mondmilito estis tie Mondpalaco kun Esperanto Sekcio. Tie okazis la 4-a SAT-kongreso 14-18 aŭgusto de 1924; ĉirkaŭ 90 partoprenantoj el 14 landoj.
En Bruselo naskiĝis Léon BERGIERS.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.brussel.be/ Oficiala retpaĝo de la urbo Bruselo] (en lingvoj angla, franca, germana, hispana kaj nederlanda)
- [http://www.ilotsacre.be/images/virtualvisit/Grand_Place-Grote_Markt.htm Virtuala vizito] (dulingva nederlanda - franca)
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Urboj de Belgio
ja:ブリュッセル
ms:Brussels
simple:Brussels
PalestinoGeografio > Azio > Palestino < Regionoj
----
Ĝenerale, Palestino (فلسطين) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu estas sude de Libano, norde de Egipto kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Jerusalemo, sankta urbo de tri religioj (islamo, judismo kaj kristanismo). Laŭ la cionistoj, necesas ke la judoj havu ŝtaton tie, sed delonge Palestino estas lando de la araboj. En nia tempo ĝi estas lando de senĉesa doloro.
- Areo: 27.000 kv km
- Loĝantaro: 9 300 mil (1999)
- Lingvoj parolataj: araba, hebrea, angla lingvo
- Religioj: islamo, judismo, kristanismo
- Esperanto-movado: Historio de Esperanto en Palestino
Pli specife, la vorto "Palestino" ofte temas pri la ŝtateto (kaj estonta ŝtato?) de la Palestina Aŭtonomio. La ĝusta nomo por la estonta ŝtato estus Palestinio.
Romio nomis la landon Palestino por la filiŝtoj, gento malaperinta, do gento kiu ne penus rekapti la landon (malsimile al la judoj).
Palestino nun konsistas de:
- Israelo
- Cisjordanio
- Gaza Sektoro
Je 1947, UNO dividis Palestinon en du partojn: juda ŝtato (Israelo) kaj araba ŝtato. En 1948 Transjordanio anektis Cisjordanion kaj Egiptio Gazan Sektoron. Sed en 1967, Israelo kaptis Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga Milito. Je 1994, Israelo parte redonis la teron al la araba ŝtateto, la Palestina Aŭtonomio por fari pacon. Sed je 2000, submilito (la intifada) denove ekflamiĝis.
Antaŭ 1947, Palestino estis sub Britio kiel parto de la brita imperio kaj, antaŭ la 11-a de septembro 1922, sub Turkio kiel parto de la otomana imperio.
Inter 1099 kaj 1187, la krucmilitistoj starigis la Reĝlandon de Jerusalemo.
Antaŭ 2000 jaroj, en la tempo de Jesuo Kristo, Palestino estis parto de Romio kaj konsistis de:
- Itureo
- Galileo
- Samario
- Judio
- Idumeo
- Pereo
Antaŭ la Roma periodo, Palestino estis sendependa ŝtato sub la reĝado de la Hasmoneoj (Makabeoj); la
lastaj Hasmoneaj reĝoj agis sub la protekto de Romio. La antaŭhasmonea periodo estas obskura kaj
kovrita de legendoj.
Antaŭekzila periodo
Laŭ la rakontoj de la Biblio, Palestino estis unuigita sub unu reĝo en la tempo
de Reĝo David, antaŭ 3000 jaroj, kaj frakasis poste, fariĝanta du regnoj:
- Izraelo
- Judio
Tamen, ĉio sur la tempo de la reĝo David restas konjektura; lia povo kaj la grandeco de lia regnaro
estis ŝajne troigitaj en la Biblio - oni ankoraŭ ne trovis menciojn de Davido en nehebreaj dokumentoj de la
periodo, kaj arĥeologiaj trovajĝoj sugestas ke la ekonomio de la lando tiutempe ne sufiĉis por subteni
organizaĵojn kiel tiuj priskribitaj en la tradiciaj rakontoj. La rakontoj Bibliaj sur la antaŭa periodo estas
eĉ pli dubaj; ili ofte tute malkonkordas kun arĥeologiaj trovaĵoj (vd. ekz. la pasintaĵoj en la libro
de Joŝuo).
Asirio kaj Babilonio englutis la regnojn de Izraelo kaj Judio ĉe la fino de la oka kaj
komenco de la sesa jarcentoj, respektive. Post la konkero de Babilonio far la persoj, parto de
la ekziliita estra klaso de Judio reiris al Palestino.
Vidu ankaŭ
- Palestinaj politikaj organizoj
ja:パレスチナ
zh-cn:巴勒斯坦
1936Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1936
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1936 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 28-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno
- 18-a de septembro Skismo de UEA per la fondo de Internacia Esperanto-Ligo en Londono.
- Hans Hermann KÜRSTEINER ĉefdeledito de Svisio
- Eklernis Esperanton: Vladimír MOHAPL
- Malpermeso de agado por Esperanto en Germanio.
- Rapidvortoj refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Eko de la Hispana Enlanda Milito.
- Carl VON OSSIETZKY liberigita.
Naskiĝoj
- DEGUĈI Kjotaro
- 17-a de majo : Usono : Dennis HOPPER
- 17-a de junio : Ken LOACH
- 15-a de novembro : Wolf BIERMANN
Mortoj
- Josef EISELT
- 18-a de januaro : Britio : Rudyard KIPLING
- 11-a de junio : Robert Erwin HOWARD
- 12-a de junio : Karl KRAUS
- 18-a de junio : Maksim GORKIJ
- 15-a de aŭgusto : Italio : Grazia DELEDDA
- 19-a de aŭgusto : Hispanio : Federico GARCIA LORCA
- 10-a de decembro : Italio : Luigi PIRANDELLO
----
1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1936年
ko:1936년
simple:1936
th:พ.ศ. 2479
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
PhiladelphiaGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Pensilvanio > Filadelfio
----
Filadelfio (angle: Philadelphia [filaDELfia]) estas la plej granda urbo en la ŝtato de Pensilvanio en Usono.
Ĝi estas la 5a plej granda urbo en la lando kun 1,5 miliono da enloĝantoj.
Ĝia nomo signifas "la urbo de frata amo".
Ĝi estas plej konata por la libereca sonorilo kiun Kolonelo John NIXON sonorigis antaŭ la unua publika lego de la Declaration of Independence (Deklaro de Sendependeco) la 8-an de julio, 1776.
Filadelfio estas naskiĝurbo de Henry William HETZEL
ja:フィラデルフィア
1945Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.
Naskiĝoj
- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT
Mortoj
- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY
----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年
ko:1945년
simple:1945
th:พ.ศ. 2488
1956Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1956
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1956 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 41-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- 4-a Landa Kongreso de ELNA.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Principaron de Frostavallen.
- Curt J. MILKSCHUTZ fariĝis argentina ĉefdelegito.
- Israelo militeniretis Sinajon. Ekestis krizo Liban-rilate.
- Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aniĝas al UNO.
- Sudano sendependiĝis de Britio.
- Maroko sendependiĝis de la rego de Francio kaj Hispanio.
- 20-a de marto : Tunizio sendependiĝis de Francio.
- Angla Togolo unuiĝas kun Ganao.
- En Hungario en la 23-a de oktobro ekestis revolucio kaj liberecbatalo kontraŭ soveta reĝimo.
- Kreita Radiogloto.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- 7-a de januaro : Uwe OCHSENKNECHT
- 9-a de julio : Tom HANKS
- Floréal MARTORELL
Mortoj
- 31-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 7-a de julio : Germanio : Gottfried BENN
- 14-a de aŭgusto : Germanio : Bertolt Brecht
- 25-a de decembro : Svislando : Robert WALSER
----
1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1956年
ko:1956년
simple:1956
th:พ.ศ. 2499
PedagogioPedagogio (greke gvidado de infanoj) estis origine edukado de infanoj, nun scienco pri klerigado ĝenerale, do ankaŭ de adoleskantoj kaj plenkreskuloj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri edukado de estontaj edukistoj.
Pedagogio estas praktika scienco, kiu ne kontentiĝas per observado, sed klopodas aktive ŝanĝi la konstatitajn faktojn. La korpa edukado baziĝas sur natursciencoj (antropologio, biologio, fiziologio), la spirita edukado apogas sin je psikologio kaj sociologio, ĉar homa ido fariĝas vera homo nur per eduko en la homa socio. La homo estas edukata por esti utila al la socio, kiu lin edukis. La psikologio instruas pri la spiritaj kapabloj de homo dum la evoluo laŭ la aĝo kaj laŭ diversaj temperamentoj, inteligentoj kaj talentoj, kio necesigas elaste ŝanĝadi la edukmetodojn.
La celoj de edukado estas starigitaj per normigaj sciencoj, kiel gimnastiko kaj higieno koncerne la korpon, dum la spiriton trejnas logiko (arto pensi), estetiko (kultivas guston kaj fantazion) kaj etiko (instruas la volon kaj moralon). La edukito estu kapabla aktive partopreni en scienco, filozofio, arto, religio, sporto, metio kaj en aliaj sferoj de la homa kulturo kaj praktika vivo.
Specialan signifon en la homa edukado havas la parolo kaj kalkulado, sekve ankaŭ la gramatiko kaj matematiko.
Historio de pedagogio
Pri la problemoj de edukado okupiĝis jam la antikvaj filozofoj, kiel Sokrato, Platono kaj Aristotelo. La verkisto Ksonofono postlasis romanon Pri la edukiĝo de Kiro, en kiu li priskribis ideale edukitan reganton. En la mezepoko vizitadis lernejon nur knaboj, kiuj intencis fariĝi pastroj, ankaŭ la instruistoj estis klerikoj. La instruado okazis en la latino kaj konsistis ĉefe el studado de klasikuloj.
En la baroko aperis postulo, ke ĉiuj infanoj, knaboj kaj knabinoj, vizitadu lernejon, lernu minimume legi, skribi kaj kalkuli, la instruado okazu en la gepatra lingvo kaj koncernu la naturon kaj la praktikan vivon. Komenio dividis la junaĝon je kvar periodoj po 6 jaroj:
- patrina lernejo - beboj (0-6 jaroj) estu instruataj hejme de sia patrino (tial ankaŭ virinoj estu kleraj, ĉar stulta patrino ne povas eduki saĝajn infanojn) pri la bazoj de fiziko (kio estas granda, mola, varma k.s.), astronomio (suno, luno, steloj), gramatiko (kapablo paroli), matematiko (unu, du, multaj) ktp., simple bazon de ĉiuj fakoj, ĉar ĉiuj interrilatas reciproke kaj devas esti instruataj samtempe
- elementa lernejo - geknaboj (7-12 jaroj) lernu ĉiujn fakojn je pli alta nivelo, pli detale
- mezlernejo - adoleskantoj (13-18 jaroj) lernu ĉion je ankoraŭ pli alta nivelo
- altlernejo - gejunuloj (19-24 jaroj) studu la fakojn je plej alta nivelo por fariĝi majstroj
La deviga instruado almenaŭ en la elementa lernejo estis enkondukita en la 18-a jarcento. Novajn ideojn pri edukado alportis J. J. Rousseau, kiu postulis revenon de la homo al la naturo.
Metodoj de instruado
:Didaktiko - Metodiko - Orientiga instruado - Studado - Interkultura edukado - Metapedagogio - Slojdo - Ekzameno - Testo - Diplomo - Licencio - Habilitiĝo
Pedagogiaj institucioj
:Ministerio de Instruado - Reedukejo - Infanĝardeno - Elementa lernejo - Mezlernejo - Gimnazio - Liceo - Altlernejo - Universitato - Internulejo - Pensiono - Pensionato - Studenthejmo - Teknikumo - Metilernejo
Pedagogiaj personoj
:Lernanto - Abituriento - Studento - Pedagogo - Edukisto - Instruisto - Asistanto - Bakalaŭro - Magistro - Doktoro - Docento - Profesoro - Rektoro - Dekano
Grandaj pedagogoj
:Paulo Freire
:Erasmo
:Célestin FREINET
:Johano Amoso KOMENIO
:Janusz KORCZAK
:Maria MONTESSORI
:A.S. NEILL
:Johann Heinrich PESTALOZZI
:Jean PIAGET
:Francisco FERRER
:John DEWEY
Nuntempaj famaj pedagogoj
:Ŝalva AMONAŜVILI
Vidu ankaŭ:
:Catherine BAKER
ja:教育学
ko:교육학
ms:Pedagogi
1965Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1965
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1965 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 50-a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio.
- Unua lernolibro de Esperanto al Araboj verkita de Salah GHANEM.
- Edwin BURG kaj Roberto PASSOS NOGUEIRA eklernis Esperanton.
- Kreita Esperanto-Kulturdomo kaj Ceará Esperanto-Junularo en Fortalezo.
- Oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en Germana Demokratia Respubliko.
- Usono : Eldoniĝis la unua usona Esperant-lingva kina filmo, Incubus.
- Kreitaj Nova Lingvafrankao, Guosa kaj Eŭronordo.
- Francio : Charles DE GAULLE estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Tiu prezidenta elekto estas la unua rekte balotita de la popolo mem de post 1848 (antaŭe la prezidenton elektis ĝenerale la Parlamento).
- Indonezio : Post Sukarno prenas potencon Suharto. 500 000 da komunistoj kaj ĉinoj estas buĉitaj. Evontoj de tiu jaro estas temo de fama filmo "L'année de tous les dangers" (La jaro de ĉiuj danĝeroj)
- Ĉinio ekhavas la atombombon.
- Kongolo : Ekregas Mobutou Sesse Seko.
- Al UNO aniĝas Gambio, Maldivoj kaj Singapuro.
- Gambio sendependiĝas de Britio.
- Usono : Libereca marĉo en Alabamo de Selma al Montgomery por civilaj rajtoj por nigruloj.
- Tongo : Surtroniĝas Taufahau Tupou la 4-a.
- 15-a de februaro : Kanado: Flago kun folio de acero adoptiĝis.
Naskiĝoj
- Margareta HANDZLIK
- 23-a de majo : Tom TYKWER
- 10-a de junio : Veronica FERRES
- 31-a de julio : J. K. ROWLING
- 21-a de novembro : Björk
- 3-a de decembro : Katarina WITT
Mortoj
- Norvegio : Aksel SANDEMOSE
- 24-a de januaro : Winston CHURCHILL
- 21-a de februaro : Usono : Malcolm X murdiĝis.
- 28-a de julio : Japanio : EDOGAWA Ranpo
- 4-a de septembro : Albert SCHWEITZER
- 16-a de decembro : Francio : William Somerset MAUGHAM
----
1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1965年
ko:1965년
ms:1965
simple:1965
th:พ.ศ. 2508
1984Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1984
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - | | |