Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Emil ZÁTOPEK

Emil ZÁTOPEK

Ĉeĥio > Ĉeĥa sporto > Emil ZÁTOPEK ---- Emil ZÁTOPEK (naskiĝis la 19-an de septembro, 1922 en Kopřivnice, Ĉeĥoslovakio, mortis la 22-an de novembro, 2000 en Prago) estis ĉeĥa atleto. Ĉeĥa atleto kiu apartenas al plej sukcesaj longdistancaj kurantoj en la historio de la sporto. Li gajnis oran medalon en konkurso trans 10.000 metroj dum la Olimpiaj ludoj 1948 en Londono kaj tri orajn medalojn 1952 ĉe la Olimpiko en Helsinki: en la 5,000- and 10,000-metra. konkursoj kaj en maratono. Dum lia sporta kariero li metis 18 mondajn rekordojn. Li posedis la rekordon trans 10.000 metroj ekde 1949 ĝis 1954. Lia plej bona tempo estis 28 minutoj kaj 54,2 sekundoj; li estis la unua kiu bezonis malpli ol 29 minutoj. Li ankaŭ metis mondajn rekordojn trans 5.000 metroj, 10 mejloj, 20.000 metroj, 25.000 metroj kaj 30.000 metroj. ZÁTOPEK. komencis kuri en la jaro 1940. Li laboris en ŝufabriko, kie oni instigis lin partopreni en 1.500metra konkurso. Sen antaŭe trejni li venis dua al al celo. Ekde tiam li dediĉis sin al la trejnado. En 1946 ZÁTOPEK , kiu tiutempe armeservis, unuafoje altiris internacian atenton, kiam biciklinte de Prago al Berlino, li partoprenis 5.000metran konkurson de Aliiĝintaj okupadaj trupoj (Allied Occupation Forces) kaj venkis. Lia plej bona rekordo estis 1951 59 minutoj kaj 51,8 sekundoj trans 20 kilometroj. Dum la Olimpiaj ludoj 1952 en Helsinko li metis olimpikan rekordon en la 5.000metra kaj 10.000metraj konkursoj kaj kuris la ĝis tiam plej rapidan maratonon. La sukceso de ZÁTOPEK baziĝas grandaparte je lia neortodoksa trejnprogramo. Li senĉese eksperimentadis pri novaj ekzercoformoj kaj pluevoluigis intervalan trejnadon. ZÁTOPEK faris grandan nombron da ripetaĵo kaj malrapide trotis en la intervaloj, dum aliaj kutimis simple paŭzi. Komence oni mokis pri tio sed finfine tio iĝis fundamenta ŝtono en la ekzercosistemo de preskaŭ ĉiuj ambiciaj kurantoj. ZATOPEK retiriĝis kiel elita kuranto en 1958. Legu ankaŭ pri aliaj longdistancaj kurantoj! ja:エミール・ザトペック

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

Ĉeĥa sporto

Ĉeĥio > Sporto > Ĉeĥa sporto ---- Jen estas kelkaj ĉeĥaj sportistoj.

Atletiko


- Roman ŠEBRLE
- Emil ZÁTOPEK

Hokeo


- Dominik HAŠEK
- Jaromír JÁGR

Futbalo


- Milan BAROŠ
- Petr ČECH
- Jan KOLLER
- Pavel NEDVĚD
- Tomáš ROSICKÝ

Kanuado


- Martin DOKTOR

1922

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1922 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1922 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 14-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki;
- Firmata la Kontrakto de Helsinki pri la organizo de la Esperanto-movado.
- La Tria Asembleo de Ligo de Nacioj akceptas raporton pri Esperanto kiel internacia helplingvo. La raporto de Ligo de Nacioj misinformis ke Albana registraro enkodukis Esperanton en duagradaj lernejo. Sed en tiu jaro Albanio havas malpli ol 6 Esperantistojn.
- Ekapero de Literatura Mondo en Budapeŝto.
- Internacia Konferenco pri Esperanto en Lernejoj en Ĝenevo.
- Brazila Parlamento donis monan subvencion al Brazila esperanto-movado.
- Fondita Esperanto-grupo de Brescia
- Eŭgeno LANTI publikigis broŝuron For la Neŭtralismon.
- Japanujo kaj mondlingvo publikita de Fuĵisaŭa Ĉikao.
- Unuaj dissendoj de Esperanto per radio.
- Fondita Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj Esperantistoj, Bulteno de CK SEU kaj Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno.
- Esperantiĝis: ::Mladen VRTUNSKI, Anton GOLDMANN, Hector VERMUYTEN kaj Léon BERGIERS.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Planlingvoj Okcidentalo kaj Esperantido de Antido publikitaj.
- februaro okazis la Artmoderna Semajno en San-Paŭlo, kiu ekestis la Modernisma Skolo de Brazila literaturo.
- 28-a de februaro: Egipto sendependiĝas de Britio
- 11-a de septembro: Palestino estas transdonita for de la otomana imperio al la brita imperio
- Jaroslav HEYROVSKÝ diskrovis la polarografion
- Kreita Kasuelo

Naskiĝoj


- 31-a de januaro: Otaviano CURVELO de SOUZA
- 10-a de junio: Usono, Judy GARLAND
- 19-a de septembro : Emil ZATOPEK
- 8-a de novembro : Christiaan BARNARD
- 4-a de decembro : Gérard PHILIPE
- 24-a de decembro : Ava GARDNER
- Carlo MUSAZZI
- Árni BÖDVARSSON
- Rüdiger EICHHOLZ
- Aderaldo ROCHA

Mortoj


- Jiří František CHALOUPECKÝ
- Leon FAUVART-BASTOUL
- 7-a de februaro : Francio, Fernand DORÉ
- 14-a de marto : Karolo la 1-a (Aŭstrio)
- 27-a de marto: John ANDERSON
- 2-a de aŭgusto: Kanado, Alexander Graham BELL
- 11-a de novembro: Brazilo: Nuno BAENA
- 18-a de novembro: Francio, Marcel PROUST ----
1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1922年 ko:1922년 simple:1922 th:พ.ศ. 2465

Kopřivnice

Ĉeĥio > Moravia-Silezia Regiono > Distrikto Nový Jičín > Kopřivnice < Moravio ---- Koordinatoj: 49°36'N; 18°09'E Kopřivnice estas urbo kun 24 100 loĝantoj, situanta en norda Moravio, 5 km sude de urbo Příbor, 10 km oriente de urbo Nový Jičín. Ĝi estas industria centro kun sporta kaj refreŝigeja fonregiono. Historio de loĝigo de la regiono tuŝas ĝis kenozoiko (monto Kotouč apud Štramberk kun paleolitaj trovaĵoj el kaverno Šipka). Estis pruvita ekzistado de domgrupo de homoj de cindrournaj kampoj el malfrua bronza tempo (proksimume 9-a jarcento a. K.). En tiu ĉi teritorio estis pruvita eĉ kelta loĝigo el latena tempo (2-a jarcento a. K.). Mezepoka kolonigado de la teritorio estas kunigita kun germana grafa familio Hückeswagen-anoj (grafoj el Příbor), la vilaĝo Kopřivnice evidente estiĝis, kiam estis fondinta burgo Šostýn (Schauenstein) en la jaroj 12801290. La plej malnova skribmencio pri la burgo, kiu elstaris super rojo Kopřivnička, estas el la jaro 1347. La burgo estis alikonstruita komence de la 15-a jarcento kaj mallongtempe post tio ĝi estis ruinigita. Hodiaŭ estas rimarkeblaj sole fundamentoj de remparoj kaj konstruaĵoj. Šostýn ŝanĝis ofte posedantojn. En la jaro 1456 estis la tuta sinjorejo posedaĵo de la ĉeĥa reĝo Jiří el Poděbrady, kiu donis ĝin al olomouca episkopejo (daŭre ekde la jaro 1507). Dum la tridekjara milito Kopřivnice suferis grandajn damaĝojn, en la jaro 1621 atakis ĝin valaĥiaj ribeluloj, trafis ĝin militoperacioj de la dana (16261627) kaj la sveda (16421645) soldataroj. Ekonomia evoluo de Kopřivnice komencas nur en la 1-a duono de la 19-a jarcento, grandan signifon havis en la jaro 1812 fondo de fabriko por ŝtono kaj argila varo. Sed ĉefan rolon en la evoluo de Kopřivnice havis en la jaro 1850 komenco de produktado de koĉeroj de Ignác ŠUSTALA (18221881), kiu naskiĝis en Kopřivnice. Li ekipis laborejon kaj la unuan produktadon li komencis en konstruaĵoj, kie estas hodiaŭ muzeo, la unuajn objektojn de la propra fabriko li komencis konstrui en la jaro 1853. Ekde la jaro 1873 estas evoluo de la fabriko kunigita kun fabrikado de fervojaj vagonoj. Signifa turnopunkto en la evoluo de la firmao estas fabrikado de aŭtomobiloj, en la jaro 1897 estis fabrikita aŭtomobilo Präsident, kiu estis la unua en Aŭstrio-Hungario. Signifo por plua evoluo de Kopřivnice havas alkonduko de fervojo (1881) kaj de telegrafa reto (1883). La unua mondmilito alportis intereson de la aŭstria armeo pri ŝarĝaŭtoj el Kopřivnice, plialtigon de nombro de laboruloj kaj konstruadon de novaj domoj. Post la unua mondmilito enhejmiĝis por la aŭtomobiloj el Kopřivnice nomo Tatra, nuntempe ĝi fabrikas pezajn ŝarĝaŭtomobilojn (civilajn kaj armeajn versiojn). La evoluo de la aŭtomobilfabriko el Kopřivnice kaj la historio de la fabrikado de la fabriko estas montrata en kolektaĵoj de Teknika muzeo. En la muzeo estas ankaŭ malfermita Salono de gloro de olimpiaj venkintoj, de geedzoj Dana kaj Emil ZÁTOPEK (Emil Zátopek naskiĝis en Kopřivnice en 1922, li mortis en 2000). En nove renovigita pajlejo, kie estis enla jaro 1850 produktita la unua kaleŝo, estas ekspoziciataj modeloj de la unuaj produktoj. Kun aŭtomobiloj Tatra estas kunigita vico da konataj nomoj, ekz. konkursisto Josef VERMIŘOVSKÝ, esplorvojaĝistoj Jiří HANZELKA kaj Miroslav ZIKMUNDKarel LOPRAIS – la venkinto de aŭtomobilkonkurso ParizoDakaro. La urbo donas bonajn eblecojn de loĝigo, kultura kaj sporta ĝuojn. Skiareo kun skitelfero estas sude de la urbo sur deklivoj de Červený kámen (Ruĝa ŝtono). Someran refreŝigadon, akvaj sportoj, fiŝkaptadon, eblas praktiki ĉe valbaraĵo Větřkovice, kiu troviĝas 4 km de la urbo. Signifa atrakto de Kopřivnice kaj pejzaĝa dominaĵo fariĝis en aprilo de 2000 malfermita plurcela turo kun panoramplataĵo sudokcidente de la urbo. La turo estas 43 m alta, la panoramplataĵo estas en alteco 26 m kaj kondukas al ĝi 161 ŝtupojn. Dum bonaj veterkondiĉoj eblas vidi el ĝi montaron Nízký Jeseník, montojn de montaro Moravskoslezské Beskydy kaj eĉ urbon Ostrava-n. Kategorio:Urboj de Ĉeĥio

Ĉeĥoslovakio

Geografio / Historio > Eŭropo > Ĉeĥoslovakio < Ĉeĥio / Slovakio Ĉeĥoslovakio, ankaŭ Ĉeĥo-Slovakio (mallonge, sed ripetite, ekde oktobro de 1918 ĝis novembro de 1989, sed ankaŭ post ĝi). Pli formale Ĉeĥoslovaka Respubliko (ĈSR), Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR), Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko (ĈSFR). Ŝtato en meza Eŭropo, kiu ekzistis ekde la 28-a de oktobro de 1918 ĝis la 31-a de decembro de 1992. Ĝi estiĝis post la unua mondmilito kiel sekvanta ŝtato de disfalinta Aŭstrio-Hungario. Ĝi ensumigis teritoriojn de Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio (suda parto de Silezio), Slovakio kaj Subkarpatio. („Supra Hungarujo“).

Tri kvaronoj de jarcento, 19181992

Inter du mondmilitoj, 19181938

Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio klopodo de fondintoj de Ĉeĥoslovakio – reprezentitaj ekz. de Tomáš Garrigue MASARYK, Edvard BENEŠ kaj pluaj – estis krei unuecan, centralisman „nacian“ ŝtaton, fondita laŭ ideo de ĉeĥoslovakismo, modelo fariĝis Francio. Kaj nome en la teritorio, kie oni parolis per pli ol duono de dekduo da lingvoj – ĉeĥe, germane, slovake, hungare, pollingve, rutene kaj per pluaj idiomoj de la ukraina lingvo. Inter pluajn lingvojn apartenis jidiŝo, cigana lingvo, rumana lingvo kaj ties idiomoj. Proponata federacia aranĝo kun ŝirmo kaj integro de minoritatoj, laŭ modelo de svislanda konfederacio estis rifuzita de la fondintoj de Ĉeĥoslovakio. Pleje la ĉeĥa lingvo estis proklamita kiel oficiala lingvo. La unua ĉeĥoslovaka prezidento fariĝis Tomáš Garrigue MASARYK, kiun alternigis en la jaro 1935 Edvard BENEŠ. Ĉeĥoslovakajn rilatojn grave trafis tutmonda ekonomia krizo de la unua duono de la tridekaj jaroj, en la jaro 1933 en Ĉeĥoslovakio estis preskaŭ 1 000 000 senlaboruloj.

La dua mondmilito

Retiriĝo de la ĉeĥa politiko antaŭ munkena interkonsento, diktato subskribita la 29-an de septembro de 1938 en Munkeno signifis finon de la antaŭmilita Ĉeĥoslovakio – de la unua respubliko. Ĉeĥa limregiono, la t.n. Sudetoj, estis je unu tago pli malfrue, la 30-an de septembro de 1938 rezignita al Germanio kaj regiono de Těšín parte al Pollando. Simile estis al Hungario en ties nordaj limoj rezignitaj slovakaj teritorioj. Falo de la restinta Ĉeĥo-Slovakio, la dua respubliko, okazis la 14-an de marto de 1939. Slovakio la saman tagon proklamis memstarecon kreante Slovakan Ŝtaton kaj ĝi fariĝis satelito de hitlera Germanio. La restinta teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio fariĝis la 15-an de marto Protektorato Bohemio kaj Moravio. Foriris la unua ondo de elmigrado. Pluraj el tiuj, kiuj restis, precipe judoj, ciganoj kaj ankaŭ aliaj naciecoj, same kiel rezistmovadanoj, pereis en koncentrejoj aŭ ili estis ekzekutitaj. En la jaro 1940 estis en Londono de Edvard BENEŠ starigita Provizora ŝtata establo de Ĉeĥoslovakio, estiĝis do ĉeĥoslovaka ekzila registaro.

Tri jaroj post la dua mondmilito

Post finigo de la milito en majo de 1945 Ĉeĥoslovakio estis renovigita, sed sen la teritorio de Karpata Rutenio, kiu estis aligita al soveta Ukrainio enkadre de ekspansiemo de Sovetunio direkte al okcidento. Granda parto de loĝantoj, 3 ĝis 4 milionoj, de la germana kaj la hungara naciecoj, estis „forŝovita“, respektive „elpelita“, surbaze de dekretoj de Beneš perceptante „kolektivan kulpon“ kun interkonsento de aliancanoj. La unua ondo de „naciigo“ transigis kiel dum la milito „arjigitajn“, same tiel ankaŭ pluajn posedaĵojn en la manojn de nomenklaturajn kaderoj. La memstareco de la postmilita Ĉeĥoslovakio estis malfortigita. Jam tiam el la ĉeĥoslovaka politiko komencis realigi dependeco de Sovetunio, preparata de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ) dum la milito en Moskvo. Kiel Beneš, tiel ankaŭ kelkaj pluaj anoj de lia ekzila registaro en Londono fine minimume pasive toleris tiujn ĉi preparojn. Oni supozas, ke Jan MASARYK, filo de Tomáš Garrigue MASARYK, la ekzila kaj postmilita ministro de eksterlando esprimis mallonge post februara puĉo en marto de 1948 malkonsenton kun tiu ĉi politiko kaj fine li pagis per sia vivo tiun ĉi malkonsenton (sed ekzistas ankaŭ versio pri lia memmortigo).

Ekde „Februaro“ ĝis „Novembro“, 19481989

La komunisma puĉo, kulminita la 25-an de februaro de 1948, kondukis al transpreno de la tuta potenco de KPĈ kaj al unu el totalismaj reĝimoj de la eksa interesema sfero de Sovetunio. Tiu ĉi tago estis de la reĝimo solenigata ĝis la jaro 1989 kiel Venka Februaro, kiu estis sekve unu el ŝtataj solentagoj. Post la jaro 1948 foriris la dua ondo de elmigrado. La reĝimo firmigis sian potencon per elkonstruitaj procesoj, ekzekutoj, malliberigado kaj regado de timo. La dua ondo de „naciigo“ kaj „kolektivigo“ transgvidis pluajn posedaĵojn en la manojn de estiĝanta „nova klaso“. Mallonga periodo de degeligado en Sovetunio en duono de la sesdekaj jaroj gvidis al liberigo en tiama Ĉeĥoslovakio kaj al Praga Printempo en la jaro 1968. Esperoj por „socialismo kun homa vizaĝo“ estis laŭ ordono el Moskvo energie finigitaj per la invado de ŝtatoj de Varsovia Kontrakto, oficiale nomita „frateca helpo“. Tiamaj ĉeĥoslovakaj politikistoj (Alexander DUBČEK kaj pluaj) ne vidis alian eblecon ol denove, same kiel antaŭ 30 jaroj cedi al la premo. Tiutempe foriris la tria ondo de elmigrado. Venis la t.n. „normaligo“ kaj Gustáv HUSÁK. La sekvantaj du dekjaroj estas konsiderataj kiel regado de „griza zono“, la regado de konformismo. Kiam la rilatoj interne de Sovetunio liberiĝis kaj perestrojko realiĝis en la dua duono de la okdekaj jaroj, en novembro de 1989 ankaŭ la socialisma Ĉeĥoslovakio malfermis sin al la ĉirkaŭa mondo ekirante al vojo al demokratio kaj al merkata ekonomio.

19891992

Kiel sekvo de daŭrantaj naciecaj disputoj Ĉeĥoslovakio pereis al la 1-a de januaro de 1993, kiam en ties teritorio estiĝis du memstaraj ŝtatoj, Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko.

Ekde la estiĝo ĝis la pereo

Vidu ankaŭ


- Aŭstrio-Hungario
- Ĉeĥio
- Historio de Ĉeĥio
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Protektorato Bohemio kaj Moravio
- Sudetoj
- Slovakio
- Slovaka ŝtato

Partoj de Ĉeĥoslovakio


- Bohemio
- Moravio
- Ĉeĥa Silezio
- Silezio
- Slovakio
- Subkarpatio

Najbaroj


- Aŭstrio
- Germanio
- Federacia Respubliko Germanio
- Germana Demokratia Respubliko
- Hungario
- Pollando
- Rumanio
- Sovetunio
- Ukrainio

Esperanto en Ĉeĥoslovakio

EdE-Ĉ

Ĉeĥoslovakujo

La unua ĉeĥlingva lernolibro aperis en 1890. Eldonis ĝin je propra risko kaj per propra mono laboristo Francisko Valdomiro LORENZ, kiu presigis ĝin ĉe Fr. Hoblík en Pardubice. La broŝuro kaŭzis preskaŭ neniun resonon. La aŭtoro, konvinkita socialisto, baldaŭ poste estis suspektata de tiama aŭstruja polico, ke li partoprenas en nacie kaj socie revolucia konspiro kaj li elmigris Brazilon. En 1900 eldonis juna instruisto Theodor ČEJKA en negranda urbo Bystřice p. Host detalan ĉeĥan lernolibron (188p.; kunverkintoj: V. Bilík kaj J. Holub.). Ĉejka trovis eminentan kunlaboranton en sia kolego Josef KRUMPHOLC, kiu helpis lin ĉe novaj eldonoj de la lernolibro. Ambaŭ aŭtoroj daŭre plibonigadis sian verkon. Ĉejka sciis organizi presadon kaj vendadon de lernolibroj kaj vortaroj diversampleksaj kaj donis tiamaniere al unuaj propagandantoj tre bonajn ilojn. Fina eldono de lia detala lernolibro estis la kvara aperinta 1908. En la sama jaro aperis ankaŭ detala Vortaro E-ĉeĥa de Čejka. (170 p) En nov. 1902 komencis Ĉejka eldoni tri gazetojn: Revuo internacia estis destinita por tutmonda e-ista publiko. Ĝia ĉefa kunlaboranto estis Ivan SELEZNJOV, kiu tiam vojaĝis tra la mondo kaj haltis en ĉeĥaj landoj. La revuo havis du "aldonojn" aparte aboneblajn: Bohema Esperantisto por propagandi inter ĉeĥoj, kaj Germana Esperantisto inter germanoj. De la Revuo int. aperis kvin numeroj bele presitaj kaj kun rimarkinda enhavo. De la Bohema e-isto unua jarkolekto kaj de la dua 9 n-roj, de la Germana e-isto 5 n-roj. Organizo de la movado komenciĝis en 1901, kiam estis en Brno (Brünn) fondita la unua klubo nomita: "Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj". Fondis kaj gvidis ĝin tipografo J. KAJSX kaj ĵurnalisto Karel PELANT. Tiu ĉi verkis (laŭ Einstein) kaj eldonis la unuan prop. kaj informan broŝuron. En la sama jaro komencis en Praha dekok-jaraj junuloj Eduard KÜHNL, studento de alta teknika lernejo, kaj Fr. BARTH, komerca oficisto, kolekti interesantojn pri E kaj publikigi artikoletojn en ĵurnaloj duarangaj. Kolektintaj areton da adresoj la du pioniroj fondis E-istan klubon en Praha, fonda kunveno okazis en la 9-a de decembro 1902, ĉeestis 15 personoj, el kiuj restis aktivuloj por plua tempo sole tri: Barth, Stan. Kamaryt, Kühnl. Prez. fariĝis librovendisto Ed. Weinfurter, al kiu imponis la nombro de la ĉeĥaj lernolibroj venditaj en lia butiko. Sed li ne sciis organizi la novan klubon por interna funkciado kaj ekstera laborado. Tion faris nur Vojtěch Kraus, dua prez. de la klubo, elektita 17 jun. 1903. Sekr. de la Klubo estis komence Kühnl kaj post li Kamaryt. Sekvis prelegoj kaj kursoj. La unuan publikan prelegon havis en tiam tre laŭmoda "Virina klubo" univ. studento Kamaryt en 1904. En 1901-1904 ekatakis kelkaj propagandantoj la publikan opinion per gazetaj artikoloj. En tiu sfero plej aktivaj estis tiam studento de alta teknika lernejo H. K. Bouška en Praha, kaj instruisto J. Svačina en Č. Budějovice. La klubo en Praha fariĝis ankaŭ baldaŭ centro de tendencoj organizi la movadon inter ĉeĥoj. Laŭ iniciato de Kühnl ĝi decidis eldonadi novan ĉeha-E-an gazeton kaj fondi nacian centran societon. La fondo de nova gazeto kaj proponata organiza principo trovis kontraŭstaron de amikoj de Čejka kaj de Bohema E-isto, pro kio naskiĝis malpacoj kaj fine rompo inter ĉ. E-istoj rezultinta en fondo de du naciaj centroj ("Unio" de lokaj kluboj kaj "Asocio" de individuoj) kaj eldonado de du prop. gazetoj. En jan. 1907 eldonis Kühnl la unuan n-ron de "Oficiala organo de bohemaj E-istoj Časopis českých esperantistů". Tiu ĉi ĉeĥa-E-a monata revuo aperadis sub redakto de la eldonanto ĝis la mondmilito. Kaj en oktobro 1908 komencis Kamaryt kaj Bouška eldoni monatan revuon por prop. de E inter ĉeĥoj "Bohema Esperantisto, Český esperantista" (daŭrigo de la revuo de Čejka). Sub nova gvido aperis kvar jarkolektoj, la lasta (sesa) en 1912. En 1908 estis fonditaj du konkurencaj naciaj societoj: "Bohema Unio Esperantista" kaj "Bohema Asocio Esperantista". La Unio elektis kiel prez. prof. Dr. Václav Rosický, kiel oficialan organon la gazeton de Kühnl. La gvidantaj personoj en ĝi estis Kühnl kaj Karel PROCHÁZKA. La gvidantoj de la Asocio estis Bouška, Kamaryt, Dr. Josef Barvíř kaj financa oficisto Mil. Schmidt. Ambaŭ naciaj centroj akre konkurencis ne unusole en varbado de membroj sed ankaŭ per prop. faroj. Tial estis E-ista vivo inter ĉeĥoj tre vigla. Oni eldonis propilojn, lernolibrojn, vortarojn, literaturaĵojn. La plej gravaj estis: Detala lernolibro de Kühnl, Ĉeĥa-E-a vortaro de Kühnl-Procházka, broŝuro "Slovakoj kaj Magiaroj" de Bouška, kolekto de ĉeĥaj "informaj flugfolioj", ĉ. traduko de la traktato de Unuel "Esenco. . .", "Rakontoj" de Arbes, tradukitaj de Josef Grňa, ĉ. eldono de la "Fundamento" de Kühnl ktp. Da lernolibroj por ĉeĥoj aperis antaŭ la milito 14. Por slovakoj eldonis kiel lernolibron slovakan tradukon de la "Fundamento" d-ro Albert ŠKARVAN helpata de rusa E-isto Evstifejev. La libro aperis en Turčiansky Sv. Martin en 1907. (Dua eldono 1918 en Chicago.) Aperis en tiamaj slovakaj gazetoj kelkaj artikoletoj, sed pli ofte nefavoraj. Germanoj kaj hungaroj loĝantaj en la landoj nun ĉeĥoslovakujaj partoprenis tiam la movadon pere de sialingvaj grupoj kaj asocioj, tial oni raportas pri ilia agado sub aliaj titoloj. En nuna ĉefurbo de Slovakujo Bratislava (Pozsony, Pressburg) estis fondita loka E-ista grupo de István NAGY-MOLNÁR kaj Emil WANITSEK. La grupo funkcias ĝis nun kaj estas daŭre gvidata de la dua de la fondintoj. El sukcesoj de la germanoj estas menciinda starigo de la E-monumento (la unua en la mondo) en bohemia banloko Františkovy Lázně (Franzensbad). Propagandis ĝian konstruon kaj kolektis monon por ĝi UEA-del. kaj prez. de la loka grupo Jakob HECHTL, bavara fervojoficisto. La monumento estis solene inaŭgurita dum la IV-a Aŭstruja E-kongreso pentekoston 1914. Jam en antaŭmilita periodo oni propagandis en fakaj medioj. Kun sukceso estis inter ĉeĥoj prilaborataj jenaj tri fakoj:

Virinoj

Jam en 1904 estis fondita "Unua virina klubo Esperantista" en Prago. Ĝia gvidantino estis Matylda KRAUSOVÁ, edzino de Vojtěch KRAUS. Ŝi aktive kunlaboris en multaj aliaj E-istaj entreprenoj. Gravan apogon ricevis la movado per persista agado de Julie ŠUPICHOVÁ, instruistino, kiu veninte 1911 en Prago baldaŭ fondis novan "Rondeton de E-istinoj", kiu fariĝis tre potenca fokuso, en kiu kuniĝadis kaj el kiu eliradis iniciatoj por laboro inter virinoj.

Blinduloj

Baldaŭ post fondo de la Klubo en Prago kelkaj iaj membroj komencis kontakton kun blinda instruisto en la Blindula Instituto Klar, K. Em. Macan, muzika komponisto sufiĉe ŝatata. Li fariĝis konvinkita E-isto kaj lia kunlaborado kun E-istoj vidantaj havis rezultojn utilajn por la movado same kiom por blinduloj. Jam en 1904 li aranĝis helpata de Kühnl kaj V. Riegel kurson por flegatoj de la Instituto Klar. Depost tiu tempo restis la E-kursoj daŭra aranĝo en tiu instituto. Nombro de ĉ. blindaj E-istoj kreskis tiom rapide, ke en 1922 estis fondita "Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj Esperantistoj". (SOĈNE) Jam pli frue (1920) eldonadis societo "Ĉeĥa Blindula Preso" kiel aldonon al sia reliefe presita gazeto monatan E-an gazeteton Aŭroron. SOĈNE eldonis en reliefe blindula skribo ampleksajn verkojn (lernolibrojn vortarojn ktp). El la vidantaj E-istoj kunlaboris kiel gvidanto prof. Stan. Stejskal helpata de f-ino Božena Vlčková, post lia morto 1929, Vuk ECHTNER.

Laboristoj

En 1911 fondis juna fervojoficisto Fr. J. Chaloupecký "Laboristan unuiĝon E-istan", kiel fakon de socialdemokrata kleriga asocio "Laborista akademio". En 1912 komencis Chaloupecký eldoni ĉeĥan prop. gazeton La Kulturon. La nova gazeto, kiu senkaŝe turnis sin al laboristoj konsciantaj pri sia aparteno al la batalanta klaso, trovis rimarkindan resonon. Sed Chaloupecký post neplena jaro transiris al Ido. "La kulturo" restis fidela al E kaj daŭrigis sian ekzistadon sub redakto de Robert SÁDA kaj Josef ŠÍDLO. Kelkan tempon redaktis ĝin ankaŭ R. Fridrich. Ĝi aperadis ĝis la mondmilito. Ankaŭ fundamentoj metitaj per laborado en tiu ĉi sfero montriĝis solidaj. Post milito tuj ekstaris en Ĉ. diversaj laboristaj E-grupoj, kiuj jam en 1920 kuniĝis en "Laborista Ligo Esperantista en Ĉeĥio" precipe sub gvido de J. Pech el Plzeň. Ĝi funkcias ĝis nun kontentige kaj eldonas por informo de siaj membroj ciklostilitan Bultenon de L. L. E. (en 1933 sesa jarkolekto); en 1933 eldonis ĉeĥan tradukon de broŝuro de Lanti. Inter laboristoj-E-istoj daŭras disputoj pri la socialismaj kaj naciismaj vidmanieroj. En 1932 estis fondita konkurenca nova "Ĉeĥoslovaka Laborista Asocio Esperantista" en Ústí n. L. (Aussig). (Membro de ISE). La ĉeĥaj E-istoj klopodis jam frue akiri aprobojn de ĉeĥaj eminentuloj aŭ montri taŭgecon de E por propagandi la naciajn politikajn idealojn en fremdlando. Oni sukcesis ricevi de kelkaj univ. profesoroj subskribojn sub deklaron de la Delegacio por akcepto de int lingvo kaj aprobajn deklarojn de kelkaj eminentuloj por E. El ili la plej grava estis artikolo verkita de la ĉeĥa filozofo Fr. Krejčí (Bohema E-isto, 1908). Tre grava sukceso estis kontakto kun "Nacia konsilantaro ĉeĥa", komitato, kiu volis esti kaj ofte estis rigardata kiel la plej alta aŭtoritato en naciaj problemoj. Ĝi eldonis en 1911 E-lingvan broŝuron pri "Popolsumigo en Aŭstrio" (de J. Hantich, trad Rud. Hromada). E-ista Klubo Praha en 1906 dum preparado de Aŭstria ekspozicio en London kunlaboris sukcese kun la ĉeĥa fako kaj ricevis pro tiu laboro honoran diplomon. Pri sokola kongreso en 1912 estis eldonita E-lingva propagandilo, kiu elvokis viglan korespondadon. Deklaro por E de londona urbestro Sir Vezey Strong apogis menciinde situacion de la movado dum lia vizito en Praho 1911. Komitato de la granda "jubilea" ekspozicio en Praha 1908 eldonis E-lingvan prospekton, kiu kaŭzis, ke venis tiam al Praha 214 fremduloj-E-istoj. Specialan atenton pri prop. taŭgeco de E kaŭzis ne sole en ĉeĥaj landoj, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo la per E-a paroladvojaĝo de d-ro Aug. Pitlik, kiu, kiel unua Eŭropano, la l7. XII. 1912 ekvojaĝis el Praha por E-e kaj lumbilde propagandi la kulturajn, historiajn, kaj naturajn memorindaĵojn de sia patrujo. Ĝis la 30. V. 1913 estis aranĝitaj entute 33 paroladoj en 32 urboj de 11 eŭropaj ŝtatoj. La paroladoj estis tradukitaj en 10 lingvojn naciajn. La eksplodo de la mondmilito haltigis inter ĉeĥoj preskaŭ komplete la movadon, kiu estis tiom vivanta. El la societoj vivetis sole Rondeto de E-istinoj kun Šupichová. La popola revuo Rozkvět publikigadis ŝian kurson de E, el kiu rezultis ampleksa korespondado de la aŭtorino kun legantoj de la kurso precipe el milita kampo. Nur en fino de 1917 komencis Kamaryt provojn revivigi la Boheman Asocion E-istan. Kiam en fino 1917 la polica premo ĉesadis, komencis movetiĝi ankaŭ E-istoj. En Plzeň proponis B. Titl kaj Fr. Kavan eldoni prop. gazeton kaj ricevinte aprobon de kelkaj E-istoj en Praha ili eldonis kun E-ista klubo en Plzeň kiel eldonanto en marto l918 la unuan n-ron de La Progreso, "monata organo bohema". La gazeto aperas ĝis nun. Ankaŭ en komenco 1918 kunvenis en Prago reprezentantoj de ambaŭ tiamaj naciaj societoj Unio kaj Asocio kaj decidis kunfandi la du societojn tuj, kiam post la milito estiĝos nova ĉeĥoslovaka ŝtato. La esperoj plenumiĝis kaj la du societoj kunfandiĝis en l920, kiam en la 1-a de februaro 1920 estis oficiale fondita Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista. Prez. estis elektita registara konsilisto Josef EISELT, vicprez. Kamaryt (en Bratislava), ĝenerala sekr. Rudolf HROMADA. Partoprenis la laborojn de la Asocio precipe sindone komitatanoj el diversaj jaroj: Bouška, O. Ginz, Josef Friedrich, R. Herzigová, Kraus, Pitlik, O. Sklenčka, Staněk, Fr. Slavík, Jar. Šustr, A. Tarantíková k. a. ĈAE daŭre tenis gvidan lokon en organizado de la movado. Baraktado kontraŭ seninteteso kaj inerteco eĉ kontraŭ ia speco de ĵaluzo de la lokaj grupoj postulis multan paciencon kaj persistemon. Oni provis diversan aranĝon de la kotizoj. De la komence postulataj 2 Kĉ po membro de la loka grupo oni venis en 1933 al 16 Kĉ po membro individua kaj 10 Kĉ po ano de la grupo aliĝinta korporacie. En 1933 pagis kotizojn (po 16 Kĉ) 505 membroj. Tamen la gvidantaj personoj sciis kolekti tiom da rimedoj, ke la Asocio povis disvolvi agadon tre ampleksan kaj akiri rezultojn en tre diversaj sferoj. La administron multe malhelpas nepersisto de anoj. En fino de 1931 estis sole 36 membroj, kiuj pagis kotizon seninterrompe depost ta fondo. "La Progreso" ankaŭ post fondo de la Asocio aperadis en Plzeň sub redakto de Titl. En 1921 komencis komercisto O. Adámek en PrahO eldoni kaj Bouška redakti monatan gazeton en ĵurnala formato Ĉeĥoslovaka gazeto kun aldono Nova Eŭropo. Tiu ĉi intencis esti "E-a tribuno de malgrandaj nacioj". La gazeto aperadis ĝis komenco de 1923, sume 14 n-roj. En septembro 1920 komencis Šupichová eldoni ĉeĥlingvan prop. monatan revueton Esperantský zpravodaj (E-a raportanto por ĉeĥoj), kiu aperadis dum 3 jaroj ĝis dec. 1923. Ambaŭ gazetoj publikigadis informojn pri la Asocio varbante por ĝi inter la legantaro same kiel "La Progreso". Sed en 1923 ankaŭ tiu ĉi gazeto jam tre suferis pro financaj mankoj. De ĝia sesa jarkolekto aperis sole 6 n-roj. Tiam post sensukcesa propono de la ĝistiama eldonanto al ĈAE Hromada helpata finance de kelkaj amikoj transprenis ĝian eldonadon. La Progreso fariĝis oficiala organo de ĈAE. La unua n-ro sub redakto de Hromada aperis en novembro 1923 en Praho. En januaro 1925 komencis ĈAE eldoni sian Bultenon en La Progreso. Tio daŭris ĝis marto 1933, kiam estis decidite eldonadi la Bultenon sendepende de La Progreso kaj sendadi ĝin senpage al la membroj. Hromada estis ĝenerala sekr. ĝis 1931. Dum diversaj jaroj multe helpadis lin O. Ginz, kiu estis poste ĝen. sekr. dec. 1931- marto 1932. Post li estis tiu funkcio dividita; oficialan parton transprenis Šustr, administran Slavík. Post Eiselt fariĝis en 1930 prez. Kamaryt. Kasisto estis ĝis 1927 Fr. Novák, post li estis la funkcio tenata kvazaŭ provizore, nur en 1930 akceptis ĝin Sklenčka. La germanoj en Bohemujo kunigis en 1913 la grupojn en "Landa asocio de germanaj Esperanto-societoj en Bohemio". Post la milito oni ŝanĝis (1920) la titolon laŭ la nova stato: "Ligo de germanaj Esperanto-societoj en Ĉehoslovakio". En 1924 estis reorganizita la tuta movado inter la germanoj en Ĉ. La reorganizita societo "Germana E-Ligo en Ĉ." konsistas sole el individuaj membroj. Ĝia unuaprez. kaj reorganizinto de la postmitta movado estas ĝis nun inĝ. Gustav Scholze, prof. de germanlingva supera industria lernejo en Liberec (Reichenberg). Krom li funkciis kiel dua kaj tria prezidantoj d-ro Josef Fischer, prof. en Weidenau, Franz Ulbert, poŝtdirektoro en Karlovy Vary (Karlsbad), Josef Süsser, prof. en Žatec (Saaz), Rudolf Fenzl, fervojisto en Plzeň, Heinrich Müller, direktoro en Ústí n. L. (Aussig), Franz Benisch, direktoro en Moravská Ostrava, Rudolf Horn, ŝparkasa direktoro en Krnov (Jägerndorf), Hans Klinger, supera dogana oficisto en Podmokly (Bodenbach). Sekretarioj estis Karl Schüller, Fritz Michalek, Rud. Rössl, f-ino M. Kirsten; kasistino f-ino M. König. Krom la nomitaj funkciuloj estas menciindaj: Prof. d-ro Lederer, eldoninto de la "Bela mondo", d-ro Bischitzky, nestoro de la ĉefurbaj germanaj E-istoj, ekzamenanto pri E ĉe la ŝtata germanlingva Ekzamena Komisiono por burĝaj kaj popolaj lernejoj en Praha. Tre vigla pioniro antaŭ milito estis inĝ. Julius Boschan, kiu multe laboris por starigo de la landa ligo antaŭmilita. Fervorega disvastiganto de E inter germanoj nordbohemiaj estis Julius Patzelt, fondinto de multaj grupoj. Kiel oficialan organon GEL prenis monatan gazeton Marto, kiu komencis aperi en 1912 en Graz (Aŭstrujo), ĉesis aperi dum milito kaj en 1920 estis renovigita de instruisto J. Taubmann en Bor (Haida). La gazeto estas plene en E, la kovrilo surhavas Bultenon de GEL, germanlingvan. Depost 1924 ĉiuj lokaj kluboj estas likviditaj kaj funkcias kiel grupoj de GEL-anoj. Ĉiu membro pagas per unusola kotizo (26,50 Kĉ) kotizojn grupan, distriktan, ligan kaj abonon de la Liga organo. En 1932 GEL havis 395 membrojn. De apr. 1934 Marto ĉesis aperadi kaj GEL eldonas sian Bultenon memstaran senpage por la membroj. Ambaŭ naciaj societoj estas daŭre en amikaj rilatoj. ĈAE turnas sin krom al ĉeĥoj kaj slovakoj ankaŭ al hungaroj, poloj, rutenoj, GEL al germanoj. Tiu divido de la agadsfero praktikata de komenco estis proklamita per komuna rezolucio en 1926 dum la 3-a nacia kongreso en Bratislava. Ambaŭ naciaj societoj ĉiam rigardis grava, ke nombro de UEA-anoj en la lando estu kiom eble plej granda. Kiam en 1923 Otto Sklenčka, banka librotenisto en Hradec Králové, akceptis funkcion de ĉefdelegito, komenciĝis grava kresko de nombro de UEA-anoj. La plej granda ĝi estis en 1928: 1361. En 1932: 1194. En tiu ĉi jaro neniu lando superis Ĉ. koncerne la nombron. Eĉ Germanujo, kiu ĝin superis en 1928 je 42 anoj, havis en 1932 sole 1185. Vicĉefdel. estas Joh. Klinger en Podmokly (Bodenbach), helpanto Herold Kesík en Bratislava. Kunlaboro inter Teritoria oficejo kaj ia ambaŭ naciaj societoj estis daŭre bonega, Sklenčka estis preskaŭ seninterrompe komitatano de ĈAE, depost 1930 li estas eĉ ĝia kasisto. Same Klinger en GEL. Por esti en kontakto kun delegitoj komencis Sklenčka eldoni laŭbezone aperantan gazeton Teritoria tribuno, kiu estas kolekto de administraj kaj aliaj dokumentoj rilatantaj funkciadon de UEA. Unua n-ro aperis 1. XI. I925, la dekunua 30. Xl. 1932. Ĉiuj tri institucioj (ĈAE, GEL, Teritoria UEA-oficejo) laboris daŭre en harmonia interkonsento. Ĉiuj iom gravaj entreprenoj estis faritaj almenaŭ dum reciproka scio. Al iliaj iniciatoj kaj laborpovo oni ŝuldas preskaŭ ĉiujn iom gravajn rezultojn akiritajn por la movado en Ĉ. Tamen estas menciindaj ankaŭ diversaj entreprenoj de unuopuloj, kiuj laboris apud tiuj ĉi tri organizaĵoj: Ĉeĥoslovaka E Instituto en Praha fondita laŭ iniciato de Pitlik 27. jun. 1923 kaj konstituiĝinta 11. nov. 1923 prilaboras precipe la instruan (kursoj) kaj prelegan flankojn de la propagando. Ĝi posedas "Privatan lernejon por E" laŭ permeso de lerneja ministerio (n-ro 131.488, 7. XII. 1923) kaj rajtas aranĝi ekzamenojn kaj doni atestojn pri scio de E. La lernejo estas dua tiaspeca en Ĉ. La unuan fondis en 1922 prof. Süsser en Žatec (Saaz). La instituto eldonis (en 1926) 4-an eldonon de ĉeĥa ŝlosilo. Julie Šupichová, faka instruistino en Praha, verkis plurajn lernolibrojn kaj sukcesis eldonigi ilin ĉe diversaj eldonistoj. Ŝi daŭre sendas artikolojn pri E al diversaj gazetoj kaj sukcese klopodas per E-rubrikoj precipe en porinfanaj gazetoj. Moraviaj E-Pioniroj en Olomouc estas unuiĝo de tri viroj: Jar. Mastný, fabrikisto, Ant. Kudela, juĝa oficisto, Albín Neužil, lernejestro, kiuj fondis specon de privata eldona entrepreno jam antaŭ milito. Sed nur en Ĉ. ili eldonis vicon de libroj tre prudente elektitaj: Mahen: Koboldo Ondra; Čapek: RUR; Řebíček: Int. konvencioj fervojaj; Herben: Malriĉa knabo, kiu gloriĝis; Welzl: Tridek jarojn en la ora nordo; Herman: Fokso-Nukso; Vladyka: Mi en li; Kamaryt: Filozofia vortaro. Inĝ. Leopold Berger en Potštejn eldonas depost 1919 Adresaron de E-istoj uzante por sia eldonejo indikon Bohema E-Servo. En 1932 aperis 10-a eldono de tiu BES-a Adresaro. Krom tio li eldonas diversajn gazetojn kaj librojn. Kunlaborinte kelkajn jarojn en ĈAE li en 1929-30 akre atakis kontraŭ ĝiaj gvidantoj precipe kontraŭ Hromada kulpigante la Asocion pri germanemo. Pitlik eldonadis en 1928 dum pluraj monatoj Ĉeĥoslovakan E-Preson sendatan i. a. ankaŭ al redakcioj por represo de informoj pri E. Robert Bloch depost 193l vendas diversajn E-aĵojn, donas informojn turismajn kaj afable prizorgas diversajn aferojn de E-istoj sub kvazaŭ komerca firmo Neŭtrala E-centro en Praha. Pro tiu ĉi erariga titolo riproĉas lin oficialaj organizoj. En Prostějov komenciĝis en aŭg. 1930 aperadi ciklostilita prop. gazeto Ligilo. Depost tria jarkolekto aperas presite, tre regule, sub redakto de Fr. Heikenwalder. Komercaj eldonejoj starantaj ekster la organizo eldonis krom la lernolibroj de Šupichová ankoraŭ E-lernejon de Bouška, lernolibrojn de Žďárský, Eiselt, vortarojn de Čánský-Riedl, Hromada-Petr, Filip, Kilian gvidlibron "Moravia karsto" de Barvíř, k. a. - Josef Bednář, posedanto de privata komerca lernejo en Brno, eldonis 1925 sian lernolibron kaj en 1926 krestomatieton "Barono mensogbabilulo". - Hromada eldonis ĉe Progreso lernolibron de Šilha (1926). Ĝenerala propagando, precipe la individua varbado, estas plejparte farata de la lokaj kluboj, da kiuj ekzistas ĉirkaŭ 70. Estas citindaj krom la menciitaj: Košice (Kassa), kiu fidele partoprenas en la centra organizo, Bratislava kun sia biblioteko de 400 vol., Plzeň eldonadis dum ses jaroj La Progreson, Rondeto de E-istinoj eldonis ĉeĥan broŝuron de Šupichová "Konsilanto al la ĉ. E-isto", Ústí n. Orl. aperigis ĉ. broŝuron pri la Komerca konferenco en Venezia. Estas kompreneble, ke la E-ista klubo en Praha liveras al ĈAE grandan nombron de membroj kaj apogas la centron diversmaniere. Ĝia biblioteko havas 1350 volumojn. La centroj helpas al ĝenerala propagando precipe liverante la necesajn ilojn. Estis eldonita flugfolio ĉeĥlingva "E-lingva ligilo" aperinta en 1932 en 7-a eldono, en suma nombro da 50.000 e-roj uzitaj dum 12 jaroj, slovaklingva flugfolio, germanlingva varba broŝuro (GEL) ktp. ĈAE eldonis ĉ. tradukojn de broŝuroj "Ligo de nacioj kaj E", "E kaj ĝiaj kritikantoj" de Collinson. En 1926 ĉirkaŭ unu mil personoj lernis E-n en 50 kursoj ĉeĥoslovakaj en 37 lokoj. Prop. kunvenojn por pli vastaj teritorioj organizas Regiona Ligo E-ista en Č. Těšín fond. en 1931 por Ostrava-regiono, (prez. L Krysta, sekr. J. Hladký) kaj amika Rondaro E-ista en Teplice-Sanov (Teplitz-Schönau), fond. en 1933 por Norda Bohemujo (prez. M. Murath, sekr. L. Krisl). Por publika manifesto estis uzitaj naciaj kongresoj okazintaj en Brno (1922), Liberec (1924), Bratislava (1926), Teplice (1928), Olomouc 1932. Dum la lasta estis plantita memorarbo apud memorŝtono. La plej granda tiaspeca manifesto estis la 13-a UK en Praha (1921) kun 2663 vizitintoj el 42 landoj. Gazetaro propaganda estas organizata depost 1921 kaj gvidata preskaŭ sen interrompo de O. Ginz. Oni redaktas taŭgajn artikoletojn pri okazintaĵoj de la movado kaj aro de kunlaborantoj dissendas ilin al diversaj redakcioj. La centro liveras materialon al la ĉefurbaj redakcioj ĉiusemajne, krome regule ankaŭ al redakcioj, kiujn ne prizorgas la kunlaborantoj. En centro oni kalkulas ĉiujn aperintajn artikolojn, kiuj iel aludas E-n aŭ int. lingvon ĝenerale. La rezulto varias en diversaj jaroj. Tamen oni povas nomi kiel fidindan mezon po mil artikoloj en gazetoj ĉeĥoslovakaj kaj duonmilo en germanaj en unu jaro. Propagando laŭ fakoj kaj profesioj krom la tri medioj tuŝitaj en historio antaŭmilita povas montri registrindajn rezultojn en sekvantaj medioj: Turismo. Temis precipe pri uzo de E por varba literaturo. Aperis gvidfolioj pri Bratislava, Brno, Dobšina, Hořice v Podkr., Hradec Králové, Jaroměř, Karlsbad, Lázně Bělohrad (2 eldonoj), Piešťany, Olomouc, Praha (3 eldonoj), Tatry. Reklamaj prospektoj pri Ekspozicio en Brno 1928, Tutsokola kongreso 1932. Pli ampleksaj gvidlibroj aperis pri "Moravia karsto", "Schönhegst", "La bohemaj mondbanlokoj kaj iliaj ekskursteritorioj". Ĉiuj tiuj publikaĵoj estis eldonitaj per mono de turistaj korporacioj duonoficialaj aŭ pro ŝtata subvencio aŭ pro ilia graveco. La fervoja ministerio eldonis en E du varbajn prospektojn por vizito al la Respubliko, serion de ilustritaj kartoj pri ĉ. kasteloj, luksan gvidlibron pri montaro Tatra (Vysoké Tatry), ĉeĥan-e-an broŝuron pri montaro Krkonoše (Riesengebirge), Ilustritan gvidlibron pri ĉ. fervojlinioj. En Lázně Běelohrad estis en 1931 unua Int. libertempejo organizita de UEA-ĉefdel. Sklenčka; en jul.-aŭg. partoprenis ĝin 39 p. el 8 landoj. Por 1933 ĝi estis organizata duan fojon de la loka grupo. - En 1932 ricevis ĈAE de la komerca ministerio subvencion da 5000 Kč por celo de turisma propagando por Ĉ. en fremdlando. Radio. Kursoj estis disaŭdigataj el stacioj Brno (Bednář 1927) Praha (Eiselt, 1928), Bratislava (Wanitsek, 1930), Brno (Kilian, 1932). E-lingvaj prelegoj de Pitlik pri turismaj kaj kulturaj allogaĵoj de Ĉ. estis disaŭdigataj el stacio de Praha jam en 1923, tuj post ĝia fondo; ili estis inter la unuaj E-disaŭdigoj en la mondo. Ĉiuj ĉ. sendstacioj disaŭdigas neregule sed daŭre diverstemajn prelegojn en E. En 1932/3 plej ofte Brno (Kilian, Strejčková, Šamla) kaj Bratislava (Jukl). La poŝta ministerio informis per dekreto n-ro 66.850-XI-31 (26. okt. 1931), ke uzo de E por mallongonda sendado estas permesita. Komisionon pri Radio-aferoj ĉe ĈAE gvidas Ginz. Faka firmo "Radiokonstrukce" eldonis en 1927 lian "Radio-amatora vortaro kvinlingva". Literaturo. Int. reputacion akiris Stan. Schulhof pro originalaj poemoj kaj Miloš Lukáš kaj R. Hromada pro versaj tradukoj. En 1921 aperis "Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo" de Arne Novák tradukita de inĝ. V. Kroužil, prof. de supera industria lernejo en Brno. Tradukoj el la ĉ. literaturo aperadis relative ofte en diversaj gazetoj sen ia organizo kaj estis preskaŭ nenie kolektitaj. En 1932 aperis ĉeĥoslovaka numero de Literatura Mondo, kromajn v. en sama ĉapitro, sub titolo Moraviaj E-Pioniroj. Instruistoj. Tiu ĉi medio estis prilaborata plej sisteme, precipe de Kamaryt, Neužil, Šupichová. Ĉe "Centra societo de ĉ. profesoroj" unuiganta preskaŭ ĉiujn ĉ. profesorojn de duagradaj lernejoj estis en 1921 fondita E-a sekcio kun ĉirkaŭ 40 membroj. Prezidis ĝin direktoro de gimnazio en Brno Rudolf Fridrich, sekr. estis Kamaryt. Nuna prez. estas Vlado Jukl, prof. de Komerca akademio en Bratislava, sekr. J. Havránek, prof. de gimnazio en Uherský Brod. Post pedagogia konferenco ĝeneva en 1922 eldonigis ĈAE ĉ. tradukon de la manifesto al gravaj instruistaj kaj profesoraj gazetoj en suma nombro da 25.000 e-roj. La konferenco Paco per lernejo en Praha 1927 elvokis ĝeneralan intereson pri E inter pedagogoj. Lernejoj. Oficiala instruado kiel nedeviga fako estas aranĝita jene: En burĝaj lernejoj oni povas instrui post speciala permeso, kiun donas post propono de la direktoro por ĉiu individua kazo lerneja ministerio. En gimnazioj kaj realaj lernejoj estas permesite instrui E-n kiel nedevigan fakon per ministeria dekreto n-ro 5545 de 27. III. 1921. En "Provizora instruplano por komercaj akademioj" (ministeria dekreto n-ro 34.000 de 7. V. 1921) estas E inter pluraj nedevigaj fakoj, en la definitiva instruplano (n-ro 49.448 el 5. V. 1931) ĝi estis ellasita. En industriaj lernejoj estis donita permeso instrui E-n en maloftaj kazoj unuopaj, en aliaj unuopaj kazoj la permeso estis rifuzita. Ankaŭ al popolaj lernejoj estis en nemultaj kazoj donita permeso instrui E-n. Tiuj ĉi eblecoj instrui estas uzataj ĉiun jaron en 2-10 lernejoj. En oficiala gvidilo por instruistoj pri civitana eduko en popolaj kaj burĝaj lernejoj estas E kaj E-movado rekomenditaj kiel ekzemploj por montri aplikon de int. solidareco kaj kunlaboro (minist. dekr. 44.457 de 11. IV. 1923). Ĉe la ĉeĥa teknika altlernejo en Praha estas starigita lektorato de E depost 1922 (minist. dekr. 115.445 de 13. XII. 1922), lektoro estas d-ro Pitlik, ĉe la germana teknika altlernejo en Praha (min. dekr. 33.652 de 6 III 1929) estas lektoro d-ro Emil Michal. Ĉe 3 ĉeĥoslovakaj, 2 germanaj kaj 1 hungara Ekzamenaj komisionoj por popolaj kaj burĝaj lernejoj estas de ministerio nomitaj ekzamenaj komisaroj por E kiel nedeviga fako por burĝaj lernejoj. Du ĉeĥaj kaj du germanaj lernolibroj estis oficiale aprobitaj de lerneja ministerio por uzo en lernejoj. ĈAE ricevis en 1925 subvencion da 1000 Kĉ de la lerneja ministerio por popolklerigaj celoj. Katolikoj. En 1923 estis fondita unua loka unuiĝo en Praha, en 1929 tutŝtata Ligo de Katolikaj E-istoj en Ĉ. kun celo propagandi inter katolikoj kaj subteni la movadon por reunuiĝo de eklezioj. En 1932 ĝi havis 190 anojn. Prez. estas helpepiskopo d-ro Ant. Eltschkner, ĉefa gvidanto Fr. Buhr. La Ligo laboras tre vigle kaj sukcese en sia medio, relative oftaj estas ekz. E-lingvaj predikoj en famaj preĝejoj. En 1928 ĝi iniciatis, ke Komitato de miljara jubileo de Sankta Venceslao eldonis en E belan broŝuron pri li (tradukitan de Bořivoj Benetka). Depost 1931 ĝi eldonas kvaronjaran presitan Informilon. STAN. KAMARYT.
-
Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo ja:チェコスロヴァキア ko:체코슬로바키아

22-a de novembro

---- Historio > Tagoj > la 22-a de novembro ---- La 22-a de novembro estas la 326-a tago de la jaro (la 327-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 39 tagoj restas. Je la 22-a de novembro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1819 : George ELIOT, Anglio
- 1869 : André GIDE, Francio
- 1913 : Benjamin BRITTEN, Anglio

Mortoj


- 1916 : Jack LONDON, Usono
- 1959 : Gérard PHILIPE
- 1963 : Aldous HUXLEY, Usono
- 1963 : John F. KENNEDY
- 1988 : Erich FRIED, Germanio
- 2000 : Emil ZATOPEK

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:11月22日 ko:11월 22일 simple:November 22 th:22 พฤศจิกายน

2000

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 2000 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2000 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
- Planlingvoj Eŭropeano, Ludlanĝo kaj Esperando publikita.
- Problemo de jaro 2000 pasis sen komputikaj katastrofoj, sed multaj gravetaj eraroj okazis.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu. :Ameriko:
- Meksiko : Vicente FOX elektatas prezidento.
- Usono : George W. BUSH elektatas prezidento. :Azio:
- Kartvelio : Eduard ŜEVARDNADZE reelektatas prezidento.
- Palestino : Ekflamas submilito araba kontraŭ Israelo - la intifada - kaj ondo de teroro superverŝas la regionon.
- Sirio: Bashar AL-ASAD elektatas prezidento. :Eŭropo:
- Danio: La enloĝantoj balote rifuzas anstataŭigon de la nacia valuto per eŭroj.
- Finnlando : Tarja HALONEN elektatas prezidento.
- Francio : oktobro : Referenduma modifo de la konstitucio. La mandat-daŭro de prezidento malplialtiĝas de 7-jara al 5-jara.
- Jugoslavio : Vojuslav KOSTUNIĈA elektatas prezidento.
- Luksemburgo: granddukiĝas Henri Albert Gabriel Felix Marie GUILLAUME.
- Rusio : Vladimir PUTIN elektatas prezidento (26-a de marto). Li resendas la armeon Ĉeĉenien. Sink-paneo de submarŝipo Kursk. :Oceanio:
- Al UNO aniĝas Tuvalo.

Kulturaj eventoj


- Israelo : La 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.

Naskiĝoj

Mortoj


- Audino CASTELO BRANCO
- Wim QUISPEL
- Waldir LISBOA ROCHA
- Georges JUNIER
- Aŭstrio: Adele JONAS
- 28-a de januaro : Stanislava Chrdlová
- 4-a de marto: Raymond DOURY
- 11-a de majo : José DUTRA MENDES
- 9-a de junio : Aŭstrio : Ernst JANDL
- 30-a de junio : Usono : Walter MATTHAU
- 1-a de julio : Brazilo: Ivon BARBOSA
- 25-a de julio: Leopoldo KNOEDT
- 5-a de aŭgusto : Britio : Alec GUINNESS
- 5-a de aŭgusto: Rüdiger EICHHOLZ
- 10-a de aŭgusto: Ellen LYMBURN
- 12-a de oktobro : Esperantio : Solen', Esperanto-aktorino
- 22-a de novembro : Emil ZATOPEK
- 10-a de decembro : Alcibiades GONZÁLEZ MEANA ----
1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:2000 ja:2000年 ko:2000년 ms:2000 simple:2000 th:พ.ศ. 2543 zh-min-nan:2000 nî

Prago

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago ---- Koordinatoj: Ĉeĥio Ĉeĥio Prago (ĉeĥe Praha) estas la ĉefurbo de Ĉeĥio, kaj antaŭ 1993 estis la ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio, kaj pli frue la ĉefurbo de la bohemia reĝlando. Prago situas en la praga baseno sur ambaŭ bordoj de la rivero Vultavo. Ĝi ampleksas 496 km2, kaj havas ĉirkaŭ 1 200 000 loĝantojn. Vizitindaj lokoj en Prago estas la Malnova Urbo, la Nova Urbo, la Malgranda Kvartalo, Hradčany kaj Vyšehrad. Vizitindaj lokoj estas ankaŭ subterejo en Prago – vidu artikolon pri Subterejo en Ĉeĥio - sekcio Prago.

Ĉefurba regiono Prago

Prago kaj Ĉefurba regiono Prago Prago estas la administra centro de la ĉeĥaj registaro, parlamento, senato kaj prezidanto kreante memstaran distrikton Prago-urbo. Ĝi estas ankaŭ laŭstatuta kaj pli supera teritorie administra tutaĵo je nivelo de Regiono. Ĝi situas meze de teritorio de Bohemio kaj ĝi estas ĉiuflanke ĉirkaŭata de distriktoj: distrikto Prago-okcidento kaj distrikto Prago-oriento kaj ĝi situas en Mezbohemia Regiono, kies administraj oficejoj havas sidejon same en Prago.

Historio laŭ datoj

Mezbohemia Regiono]]
- post la jaro 870 fondita Praga burgo de princo Bořivoj la 1-a
- 872 Svatopluk agnoskis Bořivojon, alveno de grandmoravia episkopo Metodo en Pragon, akceptado de ortodoksio en Bohemio – inkluzive de Bořivoj kaj Ludmila en 874880
- 883 Bořivoj konstruis en Levý Hradec preĝejon de Sankta Klimento, la unua preĝejo en Bohemio
- 885 konstruita preĝejo de Virgulino Mario en Praga burgo
- 888890 Prago konkerita de Grandmoravia regno
- 895 post la morto de Svatopluk forŝiro de Grandmoravia regno, vasala interkonsento de Spytihněv la 1-a kun orientfranka reĝo Arnulfo Karintia pri ŝirmo kontraŭ hungaroj; malfermiĝo al karolina kulturo kaj enpraktikigo de latina liturgio
- post 926 fondita rotondo de sankta Vito en Praga burgo
- 932? korprestaĵoj de duko sankta Venceslao enigitaj en la rotondo de sankta Vito
- la 10-a jarcento en kontraŭa bordo de rivero Vultavo fondita burgo Vyšehrad
- 965 la unua skribatestaĵo de araba-juda komercisto Ibráhím Ibn Jákúb pri Prago kiel pri riĉa komercurbo el ŝtono kaj kalko
- 973 fondo de episkopejo enfalanta sub mohuĉa ĉefepiskopejo, la unua episkopo estis saksia monaĥo Detmaro;
- 995 pro murdo de Slavník-anoj Prago fariĝis unusola sidejo de potenco en la princlando
- 1085 Prago reĝa urbo, la sidejo de la unua ĉeĥa reĝo Vratislav la 1-a
- 11401172 akirinte titolon de Vladislav la 2-a de imperiestro Frederiko la 1-a Barbarossa pro helpo dum militiro ĝis Milano; Prago denove reĝa urbo
- 1172 finita konstruado de la dua ŝtonponto en meza Eŭropo – ponto de Judita
- 1198 sidejurbo de reĝo Přemysl Otakar la 1-a kaj ekde la jaro 1212 ankaŭ de heredintoj de lia titolo
- post la jaro 1230 estiĝo de Malnova Urbo
- 1257 fondita Malgranda Kvartalo de Přemysl Otakar la 2-a
- 13101346 post la morto de Venceslao la 3-a fariĝis Johano de Luksemburgio ĉeĥa reĝo
- ĉirkaŭ 1320 estiĝo de Hradčany
- 1338 fondita Malnovurba urbodomo – la signifo de la urbo kreskas
- 1342 la ponto de Judita deŝirita pro inundo
- 1344 la praga episkopejo avancigita je ĉefepiskopejo Ernesto el Pardubice, komencita konstruado de katedralo de sankta Vito, Venceslao kaj Vojtěch
- 13461378 erao de Karolo la 4-a, Prago ĉefurbo de Bohemia reĝlando kaj de Sankta Romia Imperio, signifa komerckruciĝo kaj la tria plej granda urbo de Eŭropo, fortega kulmine urbanista evoluo
- 1348 per Karola dokumento fondita unua universitato en meza Eŭropo (Universitato de Karolo)
- 1348 fondita Nova Urbo; granda incendio de Malnova Urbo
- 1357 fondita de Petro Parler konstruado de Karola ponto
- 13781415 kresko de religiaj konfliktoj kaj socia streĉo; estiĝo de reforma movado frunte kun rektoro de la universitato kaj predikisto Jan HUS, lia agado en Betlema kapelo; akriĝo de la situacio, kiam Jan Hus estis brulmortigita dum eklezia koncilio en Konstanco
- 14191437 komenco de provoj de pastraro pri reformo de la eklezio en husana revolucio kontraŭ katolika eklezio kaj la imperiestro
- junio de 1419 la unua praga defenestrado de urbodomanoj en Novurba urbodomo per homamaso, ribelo de malriĉularo gvidita de husana predikisto Jan ŽELIVSKÝ
- 1420 batalo en Prago en Vítkov, malvenko de kruckaravano de imperiestro Zigmundo la 1-a gvidita de Jan ŽIŽKA; unuiĝo de la pragaj vilaĝoj en unu urbon, kresko de la potenca evoluo de Prago en lando
- 1424 portempa intercivitana milito, malvenkoj de soldataro de praganoj kaj nobelara unueco kun Žižka kontraŭ orfoj ĉe Skalice kaj Maleŝov; denova disiĝo de la pragaj urboj post malunueco inter malnovurbaj moderaj husanoj kaj novurbaj radikaloj
- majo de 1434 konkero de Nova Urbo per la soldataro de Malnova Urbo kaj nobelara unueco, kelke da tagoj antaŭ malvenko de radikalaj orfoj per nobelara unueco ĉe Lipany
- 1458 Jiří el Poděbrady elektita kiel reĝo de landa koncilio en Malnovurba urbodomo
- 1483 ribelo de pragaj urbanoj kontraŭ provoj pri renovigo de influo de la katolika eklezio
- 1526 alveno de Ferdinando la 1-a kaj habsburga monarĥio sur ĉeĥan tronon (ĝis la jaro 1918)
- 1547 malsukcesa nobelara ribelo kontraŭ reĝo Ferdinando la 1-a, sekvanta limigo de urbaj privilegioj, politika potenco kaj memstareco, konfiskado de posedaĵo kaj malfloro
- 15831612 Rudolfo la 2-a ĉeĥa reĝo; Prago sidejo de la imperiestro, ĝi estas duafoje eŭropa movadcentro de socia kaj kultura vivo kaj klereco, renesanca alikonstruo de la urbo
- 1618 kiam fervora katoliko Ferdinando la 2-a nuligis religiajn liberecojn kaj pluajn rajtojn, garantiitaj de Rudolfo, eksplodis ĉeĥa nobelara ribelo kontraŭ Habsburgoj, la dua praga defenestrado en Praga burgo
- 1619 kiel reĝo elektita Frederiko la 1-a, ano de Protestanta Unio
- novembro de 1620 malvenko de soldataroj de ĉeĥaj nobelaroj en