Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Emilio-Romanjo

Emilio-Romanjo

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio > Emilio-Romanjo ----

Situo

La regiono Emilio-Romanjo (itale Emilia Romagna [emilja romanja]) situas en norda Italio en la suda parto de la Pada Ebenaĵo. Ĝi etendiĝas de Adriatiko ĝis montaro preskaŭ ĉe la okcidenta marbordo (Tirena Maro). Ĝia ĉefurbo estas Bolonjo. Limas al ĝi krom Adriatiko la regionoj Venetio kaj Lombardio (norde), Piemonto kaj Ligurio (okcidente), Toskanio, Markio kaj la Respubliko de San-Marino (sude).

Partoj

Emilio-Romanjo konsistas el naŭ provincoj:
- Bolonjo, provinco (Bologna, kun la ĉefurbo)
- Ferrara
- Forlì-Cesena
- Modena
- Parma
- Piacenza
- Reggio Emilia
- Rimini
- Ravenna Historie la regiono ekestis el la du teritorioj de Emilio kaj Romanjo. Emilio konsistis el la provincoj de Piacenza, Parma, Reggio kaj Modena kaj la parto de la bolonja provinco, en kiu situas la ĉefurbo mem; Romanjo konsistis el la alia perto de la bolonja provinco kaj Ravenna, Rimini kaj Forlì-Cesena. Rimini tiutempe ne estis aparta provinco. Al Romanjo krome apartenis teritorioj en nuna Toskanio kaj Markio. La iama diseco de la du partoj foje ankoraŭ esprimiĝas en ŝerce troigita loka patriotismo.

Historio

Romanjo dum jarcentoj apartenis al la Eklezia Ŝtato (Sankta Seĝo) kaj estis regata de Romo, de kio devenas ĝia nomo. Pri la teritorioj de Emilijo estis longe disputite inter Francio kaj Aŭstrio. Napoleono fondis el ili kaj aliaj teritorioj la Cis-alpan Respublikon, kies flago estis la verda-blanka-ruĝa trikolora, kiu nun estas la ŝtata flago de Italio. Nur ĉe la unuiĝo de Italio en 1861 sub Viktoro Emanuelo la 2-a la du teritorioj estis kunigitaj. La nomo Emiljo-Romanjo estis oficialigita nur en 1947. La nuna regiona divido de Italio datiĝas de 1970. ja:エミリア=ロマーニャ州

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Itala Duoninsulo

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo; Duoninsuloj > Itala Duoninsulo ---- Duoninsulo en suda Eŭropo, kiu troviĝas inter la Tirena kaj Adriatika Maroj. La norda limo de la duoninsulo estas linio iranta de la urbo La Spezia al la urbo Rimini, t.n. Got-linio (linea gotica).
La Itala Duoninsulo komprenas mezan kaj centran Italujon (escepte de la insuloj), San-Marinon kaj Vatikanon. Oni ĝin nomas ankaŭ Apenina Duoninsulo.

Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Regionoj

Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj. Kategorio:Italio als:Italien fiu-vro:Itaalia ja:イタリア ko:이탈리아 ms:Itali simple:Italy th:ประเทศอิตาลี zh-min-nan:Italia

Pado

Italio > riveroj > Pado ---- Pado (itale: Po) estas la plej longa kaj akvoriĉa rivero de Italio. Ĝiaj fontoriveroj fontas nur 100 kilometrojn de la okcidenta itala bordo (Tirena Maro), sed ĝi trakuras 652 kilometrojn por atingi la orientan bordon kaj flui en Adriatikon. Flanka rivero de Pado, Stura di Demonte, eĉ fontas nur 60 km de la Tirena maro. Pado havas ĝeneralan direkton okcident-orientan kaj trafluas vastan ebenaĵon (Pada ebenaĵo) kreitan de ĝi. Tiu ebenaĵo estas tre malalta; la urbo Alessandria, 260 km de la maro, altas nur 95 metrojn. En partoj de sia fluo Pado estas pli alta ol la ĉirkaŭa tereno, ĉar ĝi alŝutis naturajn digojn ĉe siaj flankoj. Ĉe sia fino Pado formas delton de ĉ. 380 km², kiu estas Monda Naturheredaĵo de UNESKO. En la delto Pado disiĝas en centojn da fluoj, inter kiuj kvin grandaj (Po di Maestra, Po della Pila, Po delle Tolle, Po di Gnocca kaj Po di Goro). Pado povas esti ankaŭ vojeto, ekz. en montaroj. Kategorio:Monda Naturheredaĵo de UNESKO Kategorio:Riveroj en Eŭropo Kategorio:Italio ja:ポー川 ko:포 강

Adriatiko

Geografio > Maro > Adriatiko ---- Maro La Adriatiko au Adria Maro estas longa golfo de la Mediteranea maro. Ĝi situas inter la Itala Duoninsulo kaj la Balkana Duoninsulo kaj la markolo de Otranto. La nomo devenas de la itala urbo Adria en la delto de la rivero Pado (provinco de Rovigo). Mem estante golfo, Adriatiko havas bordan strukturon kun pluraj sub-golfoj, ekzemple la Golfo de Venecio, la Golfo de Triesto kaj la Golfo de Manfredonio. La italia bordo (norde kaj okcidente) estas, malgraŭ tiuj golfoj kaj kelkaj lagunoj, relative glata, la kroatia bordo (oriente) estas multe pli strukturita, kun multo da diversgrandaj insuloj (ekz. Krk, Cres kaj Pag'). Ĉe la okcidenta flanko troviĝas la Tremaj Insuloj (itale: isole Tremiti), kiuj situas norde de Gargano. Gargano

Bordaj ŝtatoj

Adriatikan marbordon havas jenaj ŝtatoj:
- Italio
- Slovenio
- Kroatio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Montenegro
- Albanio

Fizikaj datenoj

Adriatiko estas ĉ. 820 km longa kaj ĉ. 200 km larĝa kaj ĝis 1250 metrojn profunda; ĉe la markolo de Otranto ĝi larĝas nur 75 km. Ĝia plej norda loko (ĉe Monfalcone) estas ĉe latitudo de 45,80° Otranto en sudo havas latitudon de 40,15°. La adriatikaj strandoj estas gravaj turismejoj. Kategorio:Eŭropo Kategorio:Maroj ja:アドリア海 ko:아드리아 해


Bolonjo

Geografio > Italio > ---- Urbo en Italio kie okazis la 40-a Universala Kongreso de Esperanto en 1955. http://en.wikipedia.org/upload/3/36/Bolonia_2.jpg En Bolonjo kreiĝis la plejunua universitato en Eŭropo: Bolonja universitato ja:ボローニャ ko:볼로냐

Lombardio

: Lombardujo

Piemonto

Dosiero:It-piemonte.gif Dosiero:It-piemonte.gif Piemonto
estas regiono de nord-okcidenta Italio. Ĝi areas 25.400 km² kaj enhavas cirkaŭ 4,3 milionojn da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas Torino. La nomo Piemonte signifas en itala lingvo piede de montoj. Fakte Piemonto triflanke estas limigata de la Alpoj, alta montoĉeno, kiu enhavas Monvison, kie fontas la rivero Po, la plej longa de Italio. Piemonto samlimas kun Francio kaj kun la italaj regionoj de Ligurio, Lombardio kaj Valle d'Aosta. La regiono enhavas ok provincojn (Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Vercelli, Verbania kaj Torino). Aliaj gravaj urboj estas Moncalieri, Rivoli, Bardonecchia, Susa kaj Ivrea. La Piemonta ebenaĵo estas fekunda agrara lando, kiu produktas tritikon, rizon, maizon kaj valorajn vinberojn, de kiuj devenas famaj vinoj (precipe en la provincoj de Asti, Torino, Cuneo kaj Alessandria). Tiu regiono ankaŭ enhavas plej gravajn industriajn centrojn, elstare Torino, kie estas la fabriko de aŭtomobiloj FIAT, kaj Ivrea, sidejo de la fabriko de komputiloj Olivetti. Kategorio:Italio ja:ピエモンテ州 simple:Piedmont

Ligurio

: Ligurujo

Markio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio > Markioj ---- Markio (itale Marche [MARke]) estas regiono de Italio. (La itala nomo estas plurala, kvazaŭ "markioj", sed PIV logike preferas la singularan formon.) Ĝi situas en la orienta parto de Italio, inter Apeninoj kaj Adriatiko, sude de Romanjo kaj norde de Abruzo. Parto de ĝia norda limo estas al San-Marino. je la apenina flanko situas Toskanio kaj Umbrio. (La teritorio de provinco "Pesaro kaj Urbino" iam estis parto de la umbria regno.) La sud-okcidentan parton de la regiono konsistigas la nacia parko "Sibilaj Montoj". Ĝia kvina provinco Fermo estis kreita nur en 2004 kaj plene ekfunkcios nur en 2009. Kategorio:Italio ja:マルケ州

San-Marino

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > San-Marino ----
Dosiero:sm.gif
----
dosiero: sm-map.gif
---- itale San Marino [saηmari'no]; itala nomo de la loĝantoj sammarinesi [sammarine'zi] ---- Lando en la apenina (aŭ: itala) duoninsulo.
- Landkodo: SM.
- E-nomo: Respubliko San-Marino.
- Nacia nomo: Repubblica di San Marino.
- Areo: 60 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: 2 kapitan-regantoj.
- Ĉefurbo: San-Marino (5 mil).
- Adm. divido: 9 komunumoj (castelli).
- Loĝantaro: 25 mil, inter ili 91% sanmarinanoj, 9% italoj.
- Ŝtatlingvo: itala.
- Kredantoj: katolikoj.
- Monunuo: eŭro EUR (= 100 cendoj)
- Nacia festo: 3a de septembro - tago de la fondiĝo de respubliko (301).
- Konstitucio: adoptis skribitan konstitucion je la 8-a de oktobro 1600

=Historio= Laŭ legendo San-Marino estis fondita la 3-an de septembro 301 de dalmatia ŝton-laboristo Marino, kiu forlasis sian familion por vivi kiel kristana ermito sur Monto Titano. Ĉar San-Marino de tiu tempo ne havis dinastiajn aŭ perfortajn regantojn, ĝi nomas sin la plej malnova respubliko de la mondo. Ĝia oficiala kalendaro nombras la jarojn de la ŝtatfondo. La jaroj do diferencas de la kristana kalkulo je 1699 (ĝis la 2-a de septembro) aŭ 1700 (ek de la 3-a de septembro. La sanmarinajn jarindikojn oni markas per "dfR" (dopo la fondazione della Repubblica" = post fondo de la Respubliko). Post Marino aliaj kristanoj rifuĝis sur la monto por trovi protekton de la persekuto de impersiestro Diokleciano. Post la edikto de tolero kaj la laŭleĝigo de kristanismo fare de Konstantino la 1-a Marino estis igita diakono. La roma patricio Donna Felicissima (= Feliĉega Virino) donacis al li la monton Titano; strato en la ĉefurbo nun honoras ŝian nomon. Kiam Marino mortis en 366, li onidire deklaris sian komunumon "libera de la ergo de aliaj homoj". Sur tiu diro la komunumo fondis sian sendependecon. La plej nova skriba leĝo de San-Marino estas el la jaro 1295. Ĝis [1600]] ĝi kreskis al ses-voluma verko kun 314 sekcioj. La leĝojn deklaris asembleo de la familiestroj, nomata arengo. En 1243 oni enkondukis ŝtatestran duopon, la "regantajn kapitanojn" ('#capitani reggenti), kiuj oficas dum ses monatoj. Tiu tradicio estas aktiva ĝis nun. En 1848 Giuseppe GARIBALDI, estro de la unuiĝa movado de Italio, devis rifuĝi en San-Marino, ricevis azilon kaj en 1861 eĉ la civitanecon. San-Marino restis ekster la unuiĝa movado kaj, eble pro la bonaj rilatoj al Garibaldi, sukcesis resti aŭtonoma, kiam la resto de Italio unuiĝis. Kontrakto inter la du landoj de 1862 certigas al San-Marino la juran sendependecon, kvankam ĝia enklava situo fakte tre dependigas ĝin de Italio. En 1906 la parlamenta sistemo estis ŝanĝita de dumviva aneco al ĝeneralaj elektoj. En 1923 la faŝisma partio sukcesis gajni absolutan plimulton, tamen gardis distancon al la faŝima registaro de Italio kaj dum la Dua Mondmilito konservis neŭtralecon. Post refortiĝo de nefaŝismaj fortoj en 1941 kaj la eksigo de Benito MUSSOLINI kiel itala ŝtatestro en 1943 San-Marino akceptis ĉ. 100.00 rifuĝintojn, la kvaroblon de la loĝantaro. Estis tre malfacile nutri tiom da homoj en malgranda, monteca lando. Kvankam la lando estis neutrala kaj markita per grandaj blankaj krucoj, la Brita Reĝa Aer-Armeo je la 26-a de junio 1944 bombadis San-Marinon, mortigante 60 homojn. La kialo ĝis nun ne estas klara. Britio poste pardonpetis, sed eraro ŝajnas preskaŭ neebla, ĉar la situo de San-Marino estas karakterize unika. En 1960 kaj 1973 San-Marino enkondukis la aktivan resp. pasivan elektorajton por virinoj. En 1992 la lando aniĝis en Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ne estas membro de Europa Unio, sed ja partoprenas en la Eŭropa Valuta Unio kaj stampigas (en Italio) proprajn eŭro-monerojn, kiuj tamen ne cirkulas, sed estas vendataj al kolektantoj. Simile grava enspezofonto estas poŝtmarkoj por kolektantoj. Elmigrintoj kaj iliaj idoj konservas ne nur la ŝtatanecon, sed ankaŭ la elektorajton. Tial san-marinaj partioj dum la balotoj invitas eksterlandajn sanmarinanojn, esperante ke ili voĉdonos por la invitintoj. =Strukturo= San-Marino estas dividita al naŭ komunumoj, nomataj "kasteloj" (castelli). Jen listo kun la loĝantaro (de 1994): La plej granda urbo, Dogana en kastelo Serravalle, havas propran poŝtkodon 47891. Escepte de la ĉefurba kastelo ĉiuj aliaj limas al Italio.

vidu ankaŭ


- AIS Kategorio:San-Marino ja:サンマリノ ko:산마리노 ms:San Marino simple:San Marino th:ประเทศซานมารีโน zh-min-nan:San Marino

Ravenna

Ravenna (PIV Raveno) estas urbo en la regiono de Emilia-Romagna, Italio, ĉefurbo de samnoma provinco. Ĝi estis grava havena kaj administra centro en la malfrua Romia imperio kaj en la frua Mezepoko. Mezepoko Post 493, Ravenna estis la ĉefurbo de la ostrogota reĝlando de Italio. Sekve de la konkeroj de la imperiestro Justinian la 1-a en la 6-a jarcento, Ravenna estis sidejo de la bizanca guberniestro de Italio. Multaj belegaj mozaikoj de la bizancanoj rememorigas pri tiuj tagoj. Post la retiriĝo de la bizancanoj el Ravenna estris la urbon komisiito de la Papo La urbo iĝis parto de Reĝlando de Italio en 1861. Ĝi situas proksime de Adriatiko. Ĝiaj koordinatoj estas 44,4° N, 12,2° E. Loĝas tie ĉ. 140.000 homoj. La provinca kodo estas "RA". En kaj ĉe la urbo troviĝas multaj historiaj vidindaĵoj, ekzemple
- la maŭzoleo de Teodoriko de Verono, kies tegmento estas monolito multajn tunojn peza
- la baziliko de S-ta Vitalo
- la Nova Kirko de S-ta Apolinaro
- la kirko de S-ta Apolinaro en Classe
- la tombo de imperiestrino Galla Placidia
- la arĥepiskopa kapelo
- la ok-angula preĝejo de S-ta Johano en Fonte, konata kiel la "ortodoksa baptejo" Kategorio:Italio ja:ラヴェンナ

Markio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio > Markioj ---- Markio (itale Marche [MARke]) estas regiono de Italio. (La itala nomo estas plurala, kvazaŭ "markioj", sed PIV logike preferas la singularan formon.) Ĝi situas en la orienta parto de Italio, inter Apeninoj kaj Adriatiko, sude de Romanjo kaj norde de Abruzo. Parto de ĝia norda limo estas al San-Marino. je la apenina flanko situas Toskanio kaj Umbrio. (La teritorio de provinco "Pesaro kaj Urbino" iam estis parto de la umbria regno.) La sud-okcidentan parton de la regiono konsistigas la nacia parko "Sibilaj Montoj". Ĝia kvina provinco Fermo estis kreita nur en 2004 kaj plene ekfunkcios nur en 2009. Kategorio:Italio ja:マルケ州

Romo

Geografio > Eŭropo > Italio > Romo < Urboj ----
- loko: 41.87 Norde, 12.62 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.300 mil (en la aglomeraĵo en 2000) Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemelfratoj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio. De -150 ĝis 400, Romo estis la pli potenca urbo de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio. De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝia lingvo, skribo, juro, religio, kalendaro, mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo. Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj. En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Francesco BARBERI, loĝis kaj movadis Stefano LA COLLA kaj studis Théophile CART.

Legu ankaŭ pri:

[http://www.reisebuero.tk/ Roma Forumo] ~ Imperiestraj Forumoj Kategorio:Italio Kategorio:Urboj de Italio Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo als:Rom ja:ローマ ko:로마 simple:Rome

1861

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1861 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1861 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 11-a de januaro : Alabamo secesiis el Usono.
- 29-a de januaro : Kansaso fariĝis la 34-a ŝtato de Usono.
- 11-a de marto : Konstitucio de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko ratifiĝis.
- 17-a de marto : Eko de la "Italia Regno".
- 10-a de aprilo : Usono : Korporaciiĝis la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.
- Barejno iĝas Brita protektorato.
- Usono: Eko de la Usona enlanda milito.

Naskiĝoj


- 19-a de januaro: Anders ROSENBERG
- 29-a de marto: Francesco BARBERI
- 6-a de majo : Rabindranath TAGORE
- 19-a de decembro : Italo SVEVO
- 4-a de novembro : Enrico CAMPANILE
- Josef KOŽÍŠEK
- Stefan MIĤOLALSKI
- Rudolf STEINER

Mortoj

----
1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1861년

1947

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1947 ---- En la jaro 1947 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Restarigita dua foje la Universala Kongreso de Esperanto kun la 32-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Kunfandiĝo de UEA kaj IEL; restariĝo de l' neutrala movado;
- Nova difino de neŭtraleco de UEA.
- 11-a Brazila Kongreso de Esperanto
- Malavio: fondiĝas Lilongwe.
- Pollandon ekregas komunistoj.
- Palestinon dupartigas UNO - al juda Israelo kaj arabida Jordanio.
- 3-a de majo: Japanio postmilita akiras sian konstitucion.
- 14-a de aŭgusto: Pakistano sendependiĝas de Barato. Post nelonge ĝi membriĝas en UNO.
- 15-a de aŭgusto: Barato disiĝas de Pakistano.
- 14-a de oktobro : Chuck YEAGER flugis aviadilon Bell X-1 pli rapide ol la rapideco de sono, fariĝante la unua homo kiu faris tion dum horizontala flugo.
- Aniĝas al UNO : Jemeno kaj Pakistano.
- World Skills (esperante, Lertuloj de la Mondo) (konkurso de metiistoj) ekis en Hispanio.
- Honkonga lingvo kaj Neolatino (Schild) publikitaj.

Naskiĝoj


- 30-a de julio : Arnold SCHWARZENEGGER
- 7-a de oktobro : France GALL
- 31-a de oktobro : Frank SHORTER

Mortoj


- Eŭgeno LANTI
- 1-a de decembro : Godfrey Harold Hardy
- 5-a de februaro : Hans FALLADA
- 22-a de aprilo : Liu Ren
- 4-a de oktobro : Max PLANCK
- 17-a de novembro : Ricarda HUCH
- 20-a de novembro : Wolfgang BORCHERT
- 30-a de novembro : Usono : Ernst LUBITSCH ----
1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1947年 ko:1947년 ms:1947 simple:1947 th:พ.ศ. 2490

1970

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1970 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1965 - 1966 - 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1970 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 55-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Aperas Plena Ilustrita Vortaro (PIV);
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE fariĝis prezidanto de Hispana Esperanta-Federacio
- Germanio : Bavario : La partio CSU ("Kristana Socia Unuiĝo") gajnas la balotojn.
- Niĝerio : Ĉeso de la Biafra milito.
- Gambio fariĝas respubliko.
- Omano : Kabus ben Said sultaniĝas.
- Usono : Ohio : Membroj de la Nacia Gvardio pafis kaj mortigis kvar studentojn ĉe Ŝtata Universitato Kent dum manifestacio kontraŭ la milito en Vjetnamio.
- 26-a de marto : Unua supersonlima flugo de la Concorde.
- Fiĝioj sendependiĝas (10-a de oktobro) kaj aniĝas al UNO.
- 17-a de oktobro : Anwar SADAT fariĝis prezidento de Egipto.
- Gvajano eniras Britan Komunumon.

Naskiĝoj


- 27-a de marto : Mariah CAREY
- 29-a de aprilo : Uma THURMAN
- 22-a de majo : Naomi CAMPBELL
- 24-a de julio : Jennifer LOPEZ
- 23-a de aŭgusto : Usono : River PHOENIX
- 25-a de aŭgusto : Claudia SCHIFFER

Mortoj


- 2-a de februaro : Bertrand RUSSELL
- 1-a de marto: Karel ŠOLC
- 20-a de aprilo : Paul CELAN
- 12-a de majo : Svedio : Nelly SACHS
- junio: Otto BRANDT
- 1-a de junio : Italio : Giuseppe UNGARETTI
- 7-a de junio : E. M. FORSTER
- 10-a de aŭgusto : Alexander GODE, inventisto de Interlingua
- 13-a de aŭgusto : Vernon Joseph LECK
- 1-a de septembro : François MAURIAC
- 18-a de septembro : Jimi HENDRIX
- 19-a de septembro : Germanio : Johannes Heinrich SCHULTZ
- 25-a de septembro : Svislando : Erich Maria REMARQUE
- 2-a de oktobro : Germanio : Grethe WEISER
- Josef BURGER
- Marcel MINNAERT

Ceteraj


- 1-a de januaro : Uniksa epoko komensis je 00:00:00 UTC. ----
1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1970 ja:1970年 ko:1970년 simple:1970 th:พ.ศ. 2513

Szablon:Infobox Samolot/katastrofy

| style="text-align: right;" | -w tym katastrof | bgcolor="#f7f8ff" | |- valign="top"

hotels Krakow eba jastrzbia gra media mieszne zdjcia










































:: RELATED NEWS ::
Gebakoorlog
De Gebakoorlog (Spaans: Guerra de los pasteles, Frans: Guerre de la pâtisserie) was een invasie van Franse troepen in Mexico in 1838. De oorlog ontstond uit de chaos die Mexico in de eerste jaren na de onafhankelijkheid teisterde. Buitenlanders wier bezit was gestolen of beschadigd konden over het algemeen geen compensatie van de Mexicaanse overheid k
Gebaksoorlog
De Gebakoorlog (Spaans: Guerra de los pasteles, Frans: Guerre de la pâtisserie) was een invasie van Franse troepen in Mexico in 1838. De oorlog ontstond uit de chaos die Mexico in de eerste jaren na de onafhankelijkheid teisterde. Buitenlanders wier bezit was gestolen of beschadigd konden over het algemeen geen compensatie van de Mexicaanse overheid k

Pedro Lascuráin
Pedro Lascuráin Paredes (Mexico-stad, 8 mei 1856 – aldaar, 21 juli 1952) was gedurende korte tijd president van Mexico. Lascuráin was minister van buitenlandse zaken in de regering van Pedro Lascuráin Paredes (Mexico-stad, 8 mei 1856 – aldaar, 21 juli 1952) was gedurende korte tijd president van Mexico. Lascuráin was minister van buitenlandse zaken in de regering van Pedro Lascuráin Paredes (Mexico-stad, 8 mei 1856 – aldaar, 21 juli 1952) was gedurende korte tijd president van Mexico. Lascuráin was minister van buitenlandse zaken in de regering van Sofia Coppola. De filmmuziek is geproduceerd door Air.

Cast


- Kirsten Dunst - Lux Lisbon
- A.J. Cook - Mary Lisbon
- Hanna R. Hall - Cecilia Lisbon
- Leslie Hayman - Therese Lisbon

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org