Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Enciklopedio De Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la esperanto-movado. Ĝi aperis kiel dulibra eldono, de Literatura Mondo en Budapeŝto en la jaro 1934. Unulibra versio (represo) estis eldonita en Hungario pere de HEA Hungaria Esperanto-Asocio en la jaro 1979 kaj 1986. La libro pri si mem raportas jenon sub la litero E: EdE-E Enciklopedio de Esperanto estis kelkfoje pli frue iniciatata antaŭ ol realiĝis la eldono de 1933. En 1913 Petro STOJAN proponis Universalan Slipan Enciklopedion (USE), kiu laŭ lia ideo povus esti daŭre eldonata per apartaj slipoj por ĉiu temo. Samtempe estis eldonitaj 5 unuaj slipoj (N1-Slipa enciklopedio kaj ĝia estonteco, N2- Kinematika teorio pri la tempo, N3 - Himno "Espero", N4-Int. transskribo de propraj nomoj kaj NIOI - Kunveno, poemo de L. Levenzon.) En 1917 V. Ŝmurlo eldonis en Petrograd Universalan alfabetan nomaron-adresaron "Ariadna fadeno" (ANA) ĉefe kun nuraj referencoj kiel "unuan provon de enciklopedio de l'esperantismo kun firma kredo ke el tiu ... semo kreskos grandega arbo de l' E. Universala Enciklopedio." La unuaj paĝoj 1-88 de ANA presiĝis en Riga, pro militaj cirkonstancoj la sekvaj paĝoj de la libro aperis en malpli granda amplekso kaj nur de post la vorto "E", kun enhavo tre malabunda kaj skemeca. N. NEKRASOV.

Enhavo de EdE en Vikipedio

Redaktantoj - Antaŭparolo - A - B - C - Ĉ - D - E - F - G - Ĝ - H - Ĥ - I - J - Ĵ - K - L - M - N - O - P - Q - R - S - Ŝ - T - U - V - W - Y - Z Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto La Enciklopedio de Esperanto 1933-1934 en sia originala formo nun troviĝas ĉe la retejo:
http://www.fw.hu/eventoj/

Enciklopedio

Kulturo > Enciklopedio Enciklopedio estas libraro kiu celas kapti tutan scion. La vorto devenas de greka vortoj 'εγκύκλιος παιδεία' kiuj signifas "en cirklo de lerno". Fakte, la grekoj verkis la unuajn enciklopediojn en la Okcidento. Ambaŭ Aristotelo kaj Demokrito atingis kapti tutan scion en siaj verkoj. La verkoj de Aristotelo ankoraŭ ekzistantaj formigas ian enciklopedion. La unua vera enciklopedio estas la Natura Historio de Plinio en la 1-a jarcento, enhavante 37 librojn kaj 20 mil faktojn elĉerpita el 2 mil libroj kaj 100 aŭtoroj. Ĝi enhavas ambaŭ fakton kaj fikcion kaj fariĝis la fonto de postaj enciklopedioj. En la 3-a jarcento, la unua ĉina enciklopedio aperis, Spegulo de Imperiestro. Enciklopedioj en Ĉinio plejparte estis formo de antologio kaj helpis studentojn studi por ŝtataj ekzamenoj. Iuj enciklopedioj daŭras dum jarcentoj. Ekzemple, la Ampleksaj Statutoj estis originale verkita de Du Yu en 801 kaj estis redaktata kaj verkata ĝis la 20-a jarcento. En la 9-a jarcento, la unua araba enciklopedio aperis, La Plej Bonaj Tradicioj de Ibn Qutayba. Li traktas temojn per proverbo, poemo, kaj okazoj en historio. La enciklopedio enhavas dek librojn pri ĉi tiuj temoj: potenco, nobeleco, karaktero, klero kaj retoriko, asketismo, amikeco, preĝoj, nutraĵo, virinoj. Post la nur prihistoria sed filozofe grava "Dictionnaire Historique et critique" de Pierre BAYLE, en jaro ?? 1700- 1714, en la 18-a jarcento aperis en Eŭropo la modernforma enciklopedio, kiu celas kapti tutan scion per multe da artikoloj ordigitaj alfabete. El ĉi tiuj, la plej fama estis la Enciklopedio de Diderot. Voltaire, Rousseau, d'Alembert kaj Montesquieu verkis artikolojn por la enciklopedio; eklezio kaj kortego staris kontraŭ ĝia nova kaj ribelanta spirito. Tiam ankaŭ naskiĝis en Germanio la enciklopedio de Brockhaus kaj en Edinburgo Encyclopedia Britannica, kiu eĉ hodiaŭ restas la plej aŭtoritata en la anglalingva mondo. En 1933 aperis la Enciklopedio de Esperanto kiu enhavas multajn informojn pri la esperanto-movado. En la 20-a jarcento, la TTT naskiĝis kaj fariĝis iaspece virtuala enciklopedio. Sed ĝia enhavo estas treege kaosa, malkompleta kaj malfidinda. Iuj surretigas enciklopediojn, sed ĝis nun ili estas aŭ tro malgranda aŭ tro imagomanka. Elektronikaj kaj speciale retaj enciklopedioj ludas kreskantan rolon sur la kampo de e-lerno.

Retaj Enciklopedioj en Esperanto:

Retaj enciklopedioj en Esperanto kiuj enhavas almenaŭ kvin artikolojn: #Enciklopedio Kalblanda (1996-2001) - kun 139 artikoloj (kiuj eniris 4.) kaj 85 ligoj eksteren #Enciklopedio Simpozio (1997) - enciklopedio diversfaka #Enciklopedio Cigneta (2000-) - enhavas 7 artikolojn, kiuj eniris 4. #Esperanta Vikipedio (2001-) - enciklopedio vikia, kiu enhavas jam proksimume 20.000 artikolojn kaj monate kreskas per ĉirkaŭ mil

Aliaj Enciklopedioj en Esperanto:


- Enciklopedio de Esperanto (1933) - pri la esperanto-movado
- Monda Enciklopedio (2002-) - estos disdonita kiel KD Category:Enciklopedio als:Enzyklopädie ja:百科事典 ko:백과사전 ms:Ensiklopedia simple:Encyclopedia th:สารานุกรม zh-min-nan:Pek-kho-choân-su

Literatura Mondo

Literatura Mondo estis la plej grava literatura revuo esperanta, periodaĵo inter la du mondmilitoj, redaktita en Hungario kaj estis aperanta (kun interrompo) inter 1922 kaj 1949.

Historio

La periodaĵo ekaperis en Budapeŝto en 1922 - eldonita de Teodoro SCHWARTZ (oktobro de 1922 - septembro de 1924), kaj redaktita de Kalocsay kaj Baghy. Poste ĝin eldonis Hungara Esperanto-Instituto, ĉefe ĝia gvidanto d-ro Vince TÓTH, ĝis ĉeso en aprilo de 1926. La revuon refondis en januaro de 1931 Vilmos BLEIER, kiu fariĝis la eldonisto kaj administranto de Literatura Mondo. Ĉefredaktistoj estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca redaktisto K. BODÓ kaj redaktistoj d-ro Ferenc SZILÁGYI kaj L. TOTSCHE. Baghy eksiĝis en jan 1933 pro personaj kaj principaj motivoj. Literatura Mondo havis la plej internacian kunlaborantaron, eĉ de Orienta Azio. Plej ŝatataj estis ĝiaj observoj kaj objektive detalaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ĝis nun la estona, pola, ĉeĥa, jugoslava, latva, sveda. Literatura Mondo estis ankaŭ la debutejo de la nova poetogeneracio. La formato estis ĉiam la sama: 30 x 23. En la unua periodo aperis entute 838 paĝoj, en la dua 830 paĝoj (sen la aldonaĵoj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldonaĵo: „Bibliografia Gazeto“ (72 p.), de januaro de 1934 tiu ĉi kvaronjaraĵo havas la titolon: „Lingvo Libro“. Literatura Mondo aperis ĉiam en arta eksteraĵo kun multaj ilustraĵoj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la Esperanta literaturo.

Eldonejo

En la dua periodo Literatura Mondo estas ankaŭ la plej aktiva Esperanto-eldonejo. La celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe donante signifan kvanton da tradukita literaturo. Dum la kvar jaroj de ĝia ekzistado ĝi aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun paĝonombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svisaj frankoj. En 1933 ĝi fondis la Asocion de Esperantistaj Libro-Amikoj. Inter la verkoj donitaj de LM ni trovas ĉiujn verkojn de Kalocsay, la originalajn verkojn de Engholm, la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Totsche, Weinhengst, Aisberg, Hendrik ADAMSON, la unuan arthistorion en nia lingvo, kaj Enciklopedio de Esperanto. La programo por 1935 antaŭvidis 15 verkojn en proks. 5000 paĝoj. La eldonaĵoj de la firmo elstaras ankaŭ pro ilia plaĉa ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senriproĉa stilo. Laŭ aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vartas la neologismajn verkistojn. Por la redaktantoj de la Enciklpedio, tian aserton senbazigis la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboris por ĝi la Pestvidéki Nyomda Vác (presejo apud Budapest en Vác.) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno informas ĝia katalogo senpaga, eldonita en 1934. La redaktistoj de la Enciklopedio taksi ĝin la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj. La stafeton transprenis la renoma revuo Norda Prismo eldonita inter 1955 kaj 1974 en Finnlando.

Eksteraj ligoj


- http://www.tekstoj.nl/lm/ Kategorio:Esperantlingva literaturo Kategorio:Hungaraj Esperanto-gazetoj

Budapeŝto

Geografio > Eŭropo > Hungario > Budapest < Urbo ---- Budapeŝto (hungare Budapest [BUdapeŝt]) estas la ĉefurbo de Hungario. Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando. Budapeŝto estiĝis la 1-an de januaro en 1873 el la apartaj urboj Peŝto (situanta sur la orienta bordo de Danubo), Buda kaj Óbuda (okcidente). En 1937 la agosfero de la Ĉefurba Publiklabora Konsilio plivastiĝis al ĉirkaŭo de Budapeŝto. Tiu iĝis bazo de estigo de granda Budapeŝto (1950) surbaze de leĝo 1949 XXVI.tv.. Tiel ĝi pligrandiĝis ekde la 1-a de januaro 1950, kiam oni aligis pli grandajn komunumojn de la ĉirkaŭaĵo nomata Granda Budapeŝto, kies loĝantaro atingis 2 milionojn. Peŝto]] Iom da statistiko: Loĝantaro: ĉ. 2 milionoj
Areo: ĉ. 525 km²
Situo: 19° 03’ OR, 47° 30’ NO en Karpata Baseno
Rivero: Danubo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Meza temperaturo: 11'C
::~ de januaro: -1'C
::~ de julio: 22'C
Jara precipitokvanto: ĉ. 600 mm
Geografia specialaĵo: pli ol 130 varmaj fontoj
GMT GMT] =Pri la urbo= Dumilionkapa grandurbo – trafluanta riverego – pitoreskaj montetoj kun grandiozaj panoramoj: jen le mez-eŭropa metropolo. Dumiljara ĉefurbo: iam en la Romia provinco Panonio – poste de la hungaraj reĝoj (inter ili de imperiestro Sigismondo de Luxemburg) – poste de la Habsburg-reĝoj kaj imperiestroj. Tie ĉi miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj ambaŭflanke de Danubo en la ĉefurbo de Hungario, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro.

Pest

Sur la maldekstra bordo de Danubo situas la urboparto Pest (Peŝto). Apud la eleganta, blanka kabloponto Erzsébet-híd (Elizabeta Ponto) videblas la Romia fortreso, grava komercejo siatempa inter la Romianoj kaj la "barbaroj". Danubo estis la orienta limo (limes) de la Imperio komence de nia erao dum 4 jarcentoj. Ĉe ties trapasejo kreiĝis foiro kaj urbo; la apuda miljara preĝejo montras restaĵojn el la 12-a jarcento, ĉirkaŭe ankaŭ nun pulsas la moderna komercado, viglas la vivo en la promenstratoj inter elegantaj magazenoj. Veturo per ŝiplinio tra la ĉefurbo donas neforgeseblan travivaĵon pro la superba panoramo! Menciindas la muzika kaj teatra vivo en la urbo de Ferenc Liszt, Béla Bartók, Zoltán Kodály, Ferenc Kálmán, la eminentaj muzeoj kaj la jam historie uzitaj kuracfontoj, surprize abundaj.

Buda

Ferenc Liszt Ferenc Liszt Meze de la dekstraborda, monteca urboparto Buda regas la iama Fortikaĵo kun la fabeleca Fiŝista Bastiono kaj la gotika Matias-preĝejo. La grandkupola, majesta Palaco donas lokon al la Nacia Galerio, Nacia Biblioteko, ankaŭ al aliaj muzeoj. Interne viziteblas la mezepokaj partoj de la historia reĝa palaco (okupita de la nazia armeo kaj rekonstruita el la militaj ruinoj). Apude la Gellért-monton kronas la Citadelo. La fortikaĵmonton Buda kun la apuda Danubo-bordo, ĉi tiun unikan centran parton de Budapeŝto, Unesko taksas kiel nepre savindan kaj evoluigindan eron de la Monda Kultura Heredaĵo kaj protektas ĝin. La koro de tiu kvartalo estas la fortikaĵmonto Buda, kies historio – laŭ pruvo de arkeologiaj trovaĵoj – reiras ĝis la 12a jarcento. La konstruaĵoj sur la fortikaĵmonto dividiĝas je du memstaraj grupoj: sur la malpli alta suda ekstremo staras la imponaj konstruaĵoj de la iama reĝa palaco, sur la nordaj du trionoj de la altebenaĵo troviĝas la loĝdomoj kaj preĝejoj de la burĝa kvartalo. Tiu ĉi lasta ekzistas jam fine de la 12a jarcento, ĝi rapide evoluis post 1242, kiam reĝo Adalberto la 4-a ĉirkaŭigis la loĝlokon per fortikaĵmuroj. La kvartalo pleniĝis je hungaroj kaj germanoj, ĉi tie staris eĉ palaceto de la reĝa familio. Sur la loko de la palaco-kvartalo situis la unua reĝa konstruaĵo, datebla je la unua duono de la 14-a jarcento. En tiu periodo estis konstruita la turo nomita laŭ princo Stefano, filo de reĝo Karlo Roberto, ano de Anjou-dinastio el Napolo. La frato de princo Stefano, kiu poste fariĝis reĝo Ludoviko la Granda, en la jaro 1347 translokis sian sidejon el al urbo Visegrád al Buda. Tiam komenciĝis la konstruado de la reĝa palaco kaj ĝia defenda sistemo, kiu daŭris du jarcentojn. La konstruaĵoj de Ludoviko la Granda situis norde de la turo princo Stefano, kaj ties palaco rigardis al Danubo. La sekva periodo ligiĝas al la nomo de reĝo Sigismondo (el la Luksemburga dinastio, 1387-1487), kiu de 1410 plenumis ankaŭ la rolon de cezaro (imperiestro). La gotikstilaj konstruaĵoj starigitaj en lia epoko situas pli norde. Ili laŭ grandeco kaj ornamoj multe superis la pli fruajn. La palaco Friss ([friŝ], 'freŝa'), kiu en 1419 jam staris preta, kaj ĝia korto kun malfermita arkado – laŭ la atesto de ŝtonoj ĉizitaj en 1380 – supozeble havas kontakton kun la metiejo Parler en Prago. En 1458 estis elektita reĝo Matiaso, la filo de János Hunyadi, la fama militestro kontaŭ la turkoj. Matiaso organizis fortan armeon, li establis fortan centran potencon, kaj li havis eĉ pli grandan havaĵon ol liaj samtempuloj, la angla kaj franca reĝoj. Li konstruigis palacaron tiutempe unu el la plej brilaj, jam kun trajtoj de la stilo “quatrocento” (itale: 15-a jarcento). La kortego de Matiaso - helpe de lia edzino Beatrix el Napolo kaj ŝin akompanantaj metiistoj, artistoj, krome helpe de hungaraj junuloj studantaj en Italio - fariĝis la hejmo de humanisma kulturo. De Bonfini, la historiisto de Matiaso, ni scias, ke estis trovebla en ĝi pompa marmora halo, riĉega biblioteko kun luksaj libroj (Corvinus), vastaj manĝejoj, ornamitaj dormoĉambroj. La diversaj ejoj estis ornamitaj per kasonoj, pompaj fornegoj, gravuritaj plankobrikoj, ruĝmarmoraj pordokadroj, kaj la koridoroj per renesancstilaj putoj, bronzaj statuoj kaj pordoj. En la jaro 1526 mallongtempe, sed de 1541 dum unu kaj duonjarcentoj la tuta urboparto fariĝis posedaĵo de turkaj konkerantoj. Ili nur simple foruzis sed ne konservis ĝin. La detruiĝon rapidigis ankaŭ la sieĝoj, incendioj, la eksplodo de la pulvo-turo. Kvankam en la jaro 1686 la urbo Buda estis liberigata de turka regado, la kvazaŭ monument-aspektaj konstruaĵoj restis ne renovigitaj dum la sekvaj tridek jaroj. Komence de la 18-a jarcento la ĉirkaŭaĵo de la palaco ĝis la fortikaĵmuroj estis niveligitaj pere de ruboj de la iama mezepoka palaco. Sur la ruboj estis konstruita modestaspekta kazernostila baroka kastelo, en ĝi ricevis lokon la aŭstra milita komandantaro. La konstruado rapidiĝis dum la regado de imperiestrino-reĝino Maria Terezia pro postulo de hungara nobelaro. Laŭ la planoj de I. N. Jadott, F. A. Hillebrandt kaj I. Oracsek inter 1749-1770 pretiĝis la palaco rigardanta al Danubo. Ĝian internaĵon ornamis la freskoj de Vinzenz Fischer. Ĝis 1780 la palaco fariĝis la sidejo de universitato, translokita el Nagyszombat, poste sidejo de la palatino, anstataŭanto de la reĝon. Post la 1867a aŭstra-hungara interkonsento denove montriĝis bezono por reprezenta reĝa palaco en Buda. En 1881 arkitekto Miklós Ybl estis komisiita alikonstrui la palacon. Post la morto de M. Ybl (1891) estis konstruita nova alo laŭ la planoj de Alajos Hauszmann tiel, ke la antaŭaj partoj de la palaco estis spegulite konstruitaj en la norda flanko. La palacaron fermas norde, flanke de la burĝa urboparto, muro kaj novbaroka barilo. Apude troveblas la placo Sankta Georgo (Szent György tér). Sur la danuba parto de la palaco en mezepoko staris la klostro kaj preĝejo de franciskanoj, dum la regado de turkoj la moskeo de paŝao de Buda. Inter 1728-1736 sur la sama loko la karmelanoj konstruis puritanan barokan klostron kaj preĝejon. Post la malfondo de la karmelana ordeno en 1787 la arkitekto Farkas Kempelen transformis la preĵejon je teatro. En ĝi okazis la unua hungarlingva teatra prezentado en la jaro 1790. Sude de la klostro-teatro lokigis sian palacon klasikstilan grafo Vince Sándor pere de konstruistoj János Ámon el Vieno kaj Mihály Pollack el Budapeŝto. La reliefojn kreis la skulptisto Anton Kirchmayer el Bavario. La Aleksandro-palaco (Sándor palota) fariĝis la sidejo de la ĉefministro inter 1867 kaj 1945. [http://www.ferien24.org/ ] La mezepoka burĝa parto de Buda komenciĝis ĉe la nuna Paradoplaco (Disz tér). La sistemo de la stratoj preskaŭ konserviĝis ĝis hodiaŭ. Ĝi montras la skemon de plane konstruita urbo. La Paradoplaco donas specifan historian sekcon tra la konstruado de la burĝa kvartalo. La placo grandparte konsistas el modestaj burĝaj barokaj (n-ro 15a), klasikismaj, historiismaj domoj, sed ankaŭ tie troveblas ekzemplo de karakteriza aristokrata konstruaĵo: la palaco de Batthyány (n-ro 3a). Tiu duetaĝa reputacia domego konstruiĝis inter 1745-1748 laŭ la planoj de József Gissl utiligante du mezepokajn domojn. La apude staranta senkaraktera domo montras indan vidaĵon malantaŭ ĝia pordo: tie troveblas el la 13-15a jarcentoj unu el la karakterizaj elementoj de la burĝa konstruarto: la plej frua sidniĉo. Sub la numero 13a troveblas la klasikisma domo konstruita en 1815, devenas same el la mezepoko. Ĝiaj superfenestraj reliefoj simbolas la diojn kaj heroojn: Diana, Romulo, Remo, Rea Silvia kaj Pallas Athene. La larĝa strato Trezorista (Tárnok utca) kondukas al la centro de la fortikaĵkvartalo, ĉiuj domoj en ĝi estis konstruitaj sur mezepokaj restaĵoj en la 18-19a jarcentoj. Du domoj ankoraŭ montras la tiutempan formon. Sub la n-ro 14a videblas bela ekzemplo de la 14-15-jarcenta stilo: antaŭen konstruita etaĝo, la dekoraĵ-pentraĵoj de la fasado, la formo kaj la truoj de la tegmento. (Vid-al-vide en la moderna loĝdomo, malantaŭ la pordego, estas videblaj belaj sidniĉoj). Sub la numero 18a, teretaĝe, videblas la restaĵoj de la iam tie funkciinta apoteko. La placo Sankta-Triunuo (Szentháromság-tér) estas la centro de la civitana kvartalo. Ĝi ricevis la nomon pri tiu statuokompozicio, kiun skulptis inter 1711-14 Fülöp Ungleich el Eisenstadt, kaj ĝin reliefigis Antal Hörger. Per la riĉa baroka statuokompozicio dankis la civitanoj de Buda al Dio la foriĝon de pesto. Bavario Unu el la karakterizaj partoj de la placo estas la urbodomo de Buda, kvankam ĝia pordego malfermiĝas al la strato Szentháromság. Ĝi estis konstruita inter 1702-1710 laŭ la planoj de Ceresola Denerio, kaj ĝia internaĵo aludas la mezepokon. Krom la eleganta ŝtuparejo ankaŭ menciindas la iama kapelo, en kiu videblas la stukoreliefoj de Sankta Maria kaj de Sankta Floriano, protektanto kontraŭ incendio. Vid’-al-vide al la urbodomo staras civitanaj loĝdomoj el la 18a jarcento. Inter ili la plej fama estas tiu kapvost-harlig-stila, en kiu de 1827 funkcias la sukeraĵejo Ruszwurm. Ĝian ampirstilan instalaĵon pretigis lignaĵisto Krautsiedler kaj skulptisto Lőrinc Dunainszky.

Vidindaĵoj

Baziliko de Budapeŝto

Krom la fortikaĵo kaj Parlamento la plej grava artvalora konstruaĵo estas la Baziliko de Sankta Stefano, kaj krom la Matias-preĝejo ĝi estas la plej frekventata katolika religia centro. La 20an de aŭgusto – la nacia festo de la ŝtato, kaj memortago pri la unua reĝo sankta Stefano – ne nur la katolikoj venas ĉi tien rememori pri la historiaj okazintaĵoj. La preĝejon planis kaj konstruis en klasika stilo József Hild. Li jam antaŭ la Baziliko konstruis multajn klasikismajn domojn kaj preĝejojn. Al lia arto oni povas danki la impone simplajn trankvilajn liniojn ekstere kaj interne. Festan impreson donas la vasta ŝtuparo. Interna formo tiel estas planita, ke nenio fortiru la okulojn de la ĉefa altaro, de la monumento de Sankta Stefano. Post la morto de Hild la kupolon finis alia elstara konstru-artisto, Miklós Ybl en eklektika stilo, li iomete riĉigis kelkajn simplajn partojn sed tio ne rompis, ŝanĝis la klasikan formon. Hodiaŭ estas modo ĉi tie aranĝi geedziĝan ceremonion. Sur la unua etaĝo estas religia ekspozicio, kaj kiu ne timas ŝtuparojn, povas grimpi al la turo, kaj de tie rigardi la urbon.

Placo Kossuth Lajos

Unu el la plej belaj placoj de la hungara ĉefurbo, proksime al Danubo, kontraŭ la fortikaĵmonteto, tiu kvadratforma teritorio estas trankvila oazo en la urbocentro. Tri gravaj konstruaĵoj donas la ĉefan formon al la placo. • La Parlamento konstruita por miljara datraveno de landkonveno. • La Popolarta Muzeo (Etnografia Muzeo) • La Ministerio pri Agrikulturo. La plej interesa parto de la placo estas la Parlamentejo konstruita en novgotika stilo. Grupoj povas eĉ interne rigardi en iu tago de semajno la imponajn salonojn, la belegajn historiajn pentraĵojn de Mihály Munkácsy, Károly Lotz, k.a. Se oni ne havas eblecon aŭ tempon eniri ankaŭ estas bela travivaĵo rigardi la eksteran parton. Jen kelkaj ciferoj: la baza teritorio: 17745 msup2;, alteco de kupolo: 96 m, 88 skulptaĵoj ornamas la eksterajn murojn, sur la danuba parto staras la skulptaĵoj de la hungaraj reĝoj kaj regantoj; sur la alia parto la regantoj de Transilvanio kaj hungaraj herooj. La konstruartisto de la parlamentejo estis Imre Steindl. La Etnografian Muzeon planis Alajos Hauszmann, sed ankaŭ ĉi tie staras artlaboroj de famaj skulptistoj: János Fadrusz kaj György Zala. La muzeo havas riĉan hungaran materialon, sed ofte estas en ĝi aranĝitaj ekspozicioj pri alilandaj etnografiaj materialoj. Antaŭ la Agrikultura Ministerio staras modernaj skulptaĵoj de Árpád Somogyi. Sur la placo estas du famaj skulptaĵoj: novbarokstila monumento de Francisko Rákóczi, hungara reganto komence de XVIII-a jarcento, gvidanto de liberbatalo. (skulptisto János Pásztor). La ĉefa monumento montras la hungaran reganton kaj organizanton de la liberecbatalon en 1948-49. j. Lajos Kossuth. En la tagoj de naciaj festoj ĉi tie estas hisata la ŝtata flago, kaj la loĝantoj venas aŭskulti la ŝtatprezidanton, poste okazas demonstracioj, koncertas muzikaj ensembloj.

Preĝejoj

Multajn kaj tre belajn preĝejojn havas Budapeŝto, ni vidu kelkajn el ili. La preĝejo de Szent Péter 'St. Stefano' en la 5-a distrikto estas la plej bela, ne nur en Budapeŝto, sed ankaŭ en la tuta lando. Oni konstruis ĝin de la jaro 1852 ĝis 1901. Ĝi estas la rezulto de la plej eminentaj hungaraj artistoj. La preĝejo estas 60 metrojn alta kaj 50 metrojn larĝa kaj la kupolo estas 96 metrojn alta. Ekstere kaj interne ornamas ĝin multaj statuoj, precipe la statuoj de hungaraj sanktuloj. Super la enirejo staras la statuo de la Sankta Virgulino, kiel protektanto de Hungarlando, sur la altaro la statuo de St. Stefano, la unua reĝo de Hungario; la statuon skulptis Alajos Strobl. La bildoj estas verkoj inter aliaj de Benczur, Lotz kaj Feszty. Egyetemi templom (Universitata Preĝejo) estas tre vizitata Preĝejo de Sankta Stefano sur la fortikaĵo en la reĝa palaco En tiu ĉi preĝejo troviĝas la dekstra mano de la unua hungara reĝo Sankta Stefano. La relikvo restis konservita jam mil jarojn. Ĉiujare je la 20a de aŭgusto okazas granda nacia festo por la memoro de la unua kristana reĝo de Hungario. Krome estas vizitindaj la jam priskribitaj Belvárosi Templom (Preĝejo de interna urbo) Eskű-tér kaj Szent Szűz Templom (Preĝejo de Sankta Virgulino) -tér. Sur la sama placo staras ankoraŭ la preĝejo de grekkatolikoj. La preĝejo nomata de Jézus Szent Szíve (Sankta Koro de Jesuo), kaj sur la strato Üllői la preĝejo Erzsébet r”kim d s (por memoro de la senkulpa hungara reĝino Elizabeto). Sur la placo Dek preĝejo de la evangelistoj. Sur la placo Kálvin la preĝejo de reformitoj. En la strato Dohány preĝejo de Izraelitoj.

Parlamentejo

Transilvanio La konstruado de la novgotika Parlamentejo komenciĝis en la jaro 1885, kaj jam meze de la sekva jaro kunsidis en ĝi la Parlamento, sed ĝi estis finkonstuita nur en 1906 kun surfaco 17745 m2 . Ĝi estas 268 metrojn longa 118 metrojn larĝa. La alteco de la kupolo estas 96 m, ĝi havas 27 pordegojn kaj 29 ŝtuparojn. La eksterajn murojn ornamas 88 elstaroj figuroj de la hungara historio. La ĉefa enirejo de la Parlamentejo estas de la Placo Kossuth (Kossuth Lajos tér). La stuparo, kiun gardas du leonoj, kondukas al la meza kupolo de la konstruaĵo. Dekstre de ĝi troviĝas la tielnomata kongresa halo, maldekstre la kunsidejo de la Parlamento. Ankaŭ ene de la Parlamentejo multaj pentraĵoj, statuoj reliefoj gobelinoj ornamas la opajn salonojn. En la Salono Munkácsy videblas la fama pentraĵo de Mihály Munkácsy: Patrujkonkero. En la Parlamentejo funkcias ankaŭ publika biblioteko en kiu troveblas 400 mil libroj.

Parko de Placo Kossuth

En la parko de la placo oni statuigis du famulojn: En la norda parto staras la statuo de Lajos Kossuth skulptita de Kisfaludi Stróbl Zsigmond, la flankajn simbolikajn figurojn skulptis András Kocsis, kaj Lajos Ungváry. Sur la suda parto staras ekde 1935 la statuo de Ferenc Rákóczi la IIa. La placon ĉirkaŭas tri famaj konstruaĵoj: oriente la Etnografia Muzeo (Néprajzi Múzeum) kaj la Ministerio pri Agrikulturo (Mezőgazdasági Minisztérium). En la iama Kurio nun funkcias la Etnografia Muzeo, kiun oni konstruis en 1896 laŭ la planoj de Alajos Hauszmann. Sur la frunta fasado videblas romia ĉaro kun tri ĉevalaj, kies skulptisto estis Károly Sennyey. La aliajn figurojn skulptis János Fadrusz kaj Győrgy Zala. La ĉefan halon ornamas la freskoj de Károly Lotz. Sude de la muzeo funkcias la Ministerio pri Agrikulturo konstruita inter 1885-1887 laŭ la planaj de Bukovits Gyula. Antaŭ la palaco dekstre staras statuo de Agronomistino, maldekstre tiu de Falĉisto ambaŭ skulptaĵoj de Árpád Somogyi.

Placo de Libereco

Proksime al la Parlamentejo en la centro de la oficeja kvartalo troviĝas simetria placo kun multaj vidindaĵoj. Ĝis 1898 sur la placo staris kazerno de Habsburgoj. Ĉe ĝia muro oni mortpafis Lajos Batthyány, la unuan ĉefministron de sendependa Hungario, post la falo de liberecbataloj en 1849. Ankaŭ ĉi tie oni simbole pendumis Lajos Kossuth, Mihály Táncsics kaj Dániel Irányi, gvidantojn de liberecbataloj, kiuj elmigris.

Placo de Herooj

Placo de Herooj La finon de la strato Andrássy kronigas la Placo de Herooj, la plej grandioza placo de Budapeŝto. Ĝian imponan aspekton donas tri artaj konstruaĵoj: Memorpalaco Mileneuma, Belarta Muzeo kaj Arta Halo. Ilin oni konstruis en la jaro 1896 okaze de la miljaro datreveno de patrujokupo laŭ la planoj de skulptisto György Zala kaj Albert Schickedanz. Meze sur 36 metrojn alta kolono staras Ĉefanĝelo Gabrielo kun flugiloj. Sur la kvadrata altaĵo staras la statuoj de sep veziroj de patrujokupantoj. Antaŭ ili troviĝas memortabulo por herooj, kiuj oferis siajn vivojn por la libereco kaj la nacia sendependeco. Malantaŭ la artaĵoj en duonrondo inter ornamitaj kolonoj - kvazaŭ hungara panteono - viciĝas la statuoj de elstaraj hungaraj personoj de la reĝo Sankta Stefano ĝis Lajos Kossuth la gvidanto de liberecbatalo kontraŭ Habsburgoj en 1848-1849.

Belarta Muzeo kaj ĉirkaŭo

La muzeo estis konstruita inter 1900-1906 laŭ la planaj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝia antaŭa parto montras stilon de klasikismo kun la kopio de timpanono de Partenon-preĝejo el Ateno. Malantaŭ ĝi sur la domego estas videblaj la stilo de neorenesanco. La plej valorojn artobjektojn oni prezentas en konstantaj ekspozicioj. Krome oni regule aranĝas laŭtemajn ekspoziciojn el la propraj kaj pruntitaj artaĵoj. La kremon de la artaĵoj kon-sistigas famaj pentraĵoj de italaj pentristoj: Raffael, Tiziano, Giorgione, Paolo Veronese pentristoj el Okcidenta Eŭropo: P. Breughel, F. Haes, Rembrandt, Rubens, Van Dyck; riĉa kolekto de pentristoj el Hispanio: Greco, Goya, Valazquez, Ribera, Murill; en la germana kolekto: Dürer, Holbein, Malbertsch. Vid’ al vide al la muzeo staras domego, kiun oni konstruis laŭ la planoj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝi aspektas kiel greka templo kun korintikaj kolonoj kaj estas la plej granda ekspoziciejo en Hungario. En ĝi oni aranĝas regule la Landan Artan Ekspozicion. Malantaŭ la Placo de Herooj etendiĝas la plej granda parko de Budapeŝto, la Urbobosko kiun oni regule flegas kaj uzas por kulturaj kaj refreŝigaj celoj. Ĉi tiun urban arbareton sur proksimume 1 km2 teritorio oni komencis planti en 1817. Nun jam ĝi estas samtempe ankaŭ kvazaŭ arboreto pro la multegaj specoj de diversaj arboj kaj arbustoj. En la parko troviĝaj diversaj amuzejoj. La Ĉefurba Besto- kaj Flaŭroĝardeno estas la plej vizitata el inter la amuzejoj. Ĝi funkcias ekde 1866. En la orientstilaj ekzotikaj konstruaĵoj, pavilonoj inter romantikaj artefaritaj rokoj kaj lagetoj, en akvarioj, vitrodomaj videblas pli ol 3500 diversaj bestoj el la plej diversaj partoj de la mondo. Oni flegas ankaŭ plurajn specojn de floroj kaj arboj. En la alia flanko de la strato oni konstruis la Kuracbanejon “Széchenyi” inter 1909-1913. En 1926 oni alkonstruis subĉielajn basenojn kaj novajn konstruaĵojn. En ĝi oni utiligas varmajn fontojn trovitajn en 1878 respektive en 1936. El la ĉi lasta venas la 76-°C-a kuraciga akvo el 1256 metroj. La unuan Amuzan Parkon oni formis el la iama “Vurstli” kaj “Angla-Parko” en 1950. Ĉiujare pli ol 2 milionoj da vizitantoj pasigas agrablajn minutojn inter la proksimume cent diversaj amuziloj. Sude de la Amuza Parko sur artefarita insuleto staras historiisma fortikaĵo (Vajdahunyad vára) nun Agrikultura Muzeo konsistanta el 21 konstruaĵoj, konstruitaj en 1896 fare de Ignác Alpár. Parte ĝi estas kopio de fortikaĵo Vajdahunyad el Transilvanio, parte estas kopio de aliaj famaj konstruaĵoj. En la koridoroj kaj ĉirkaŭ la fortikaĵo pluraj statuoj estas videblaj. La plej fama estas tiu de Anonymus, la unua nekonata historiisto de Hungario. En 21 salonoj de la Agrikultura Muzeo oni prezentos fragmentojn de bestobredado. Estas prezentitaj ankaŭ primitivaj kaj modernaj iloj de agrikulturo, vinberokulturado, arbaromastrumado kaj ankaŭ ĉasado. En la Herbario oni zorgas nun pri duonmiliono da kreskaĵoj, kaj estas videbla la ekspozicio “Kreskaĵoj de Hungario”. Parto de la lageto - flanke de Placo de Herooj - vintre estas subĉiela glitejo. Ĝin oni konstruis fine de la pasinta jarcento laŭ la planoj de Imre Francsek en varia-secesia stilo. En la suda angulo de la Urbo Parko funkcias Trafikmuzeo konstruita en 1896, planita de Krisztián Ulrich. Riĉa kolektaĵo prezentas ĉiujn sferojn de trafiko, videblas ankaŭ la kabineto de unua hungara kozmonaŭto Bertalan Farkas kiu estas esperantisto.

Hungara Nacia Galerio

La Hungara Nacia Galerio estas la plej granda nacia belarta kolekto de Hungario. Ĝiaj ekspozicioj ekde 1975 estas viziteblaj en centra parto de la iama reĝa fortikaĵo. Hodiaŭ oni nomas ĝin Palaco de Buda-fortikaĵo. En la renovigitaj partoj de la iama reĝa palaco ricevis lokon la Historia Muzeo de Budapeŝto, la Hungara Nacia Galerio, kaj en la plej lastaj jaroj la Landa Biblioteko Széchenyi. La plej malnovaj artobjektoj de la kolekto de Hungara Nacia Galerio devenas el la Galerio de Nacia Muzeo - fondita en 1957, kunstariĝis(?) de la hungardevenaj artobjektoj de Hungara Nacia Muzeo (fondita en 1802), Belarta Muzeo, Landa Galerio kaj ĉefurba Galerio. Pli frue ĉi tiu kolekto estis ekspoziciita en la haloj de iama Kurio, nun Etnografia Muzeo. En la jaro 1974 ankaŭ la mezepokaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj venis ĉi tien el la Belarta Muzeo kaj krome fondiĝis ene de Hungara Nacia Galerio la kolekto de afiŝoj. Hodiaŭ preskaŭ la muzeo gardas 55 mil artobjektojn. Elekto el tiu stoko estas videbla en la ekspozicihaloj.

Lapidario

En la konstantaj ekspozicioj la artobjektoj laŭ naskiĝjaro sekvas unu la alian de la teretaĝo ĝis la tria. Sur la teretaĝo en la Lapidario estas videblaj la mezepokaj ŝtonmemoraĵoj kaj artaĵoj de romantika kaj gotika epokoj de la fondo ĝis la hodiaŭaj tagoj.

Gotikaj artaĵoj

La hungaran belarton el la 14-a kaj 15-a jarcentoj reprezentas gotikaj lignoskulptaĵoj kaj grandaj pentraĵoj el la iama Nord-hungario, ekzemple: Slatvina Madono, Madono el Toporto, Doroteo el Barka, Pentraĵoj de majstro M. S. kaj P. N., altaroj el Jánosrét. En la iama halo de trono sin prezentas malnov-gotikaj triptikoj. Ĉi tiu kolekto estas la plej riĉa en Eŭropo.

Unua etaĝo - barokaj artaĵoj

Konstantaj ekspozicioj troveblas ankaŭ sur la unua etaĝo. Malfrurenesancaj kaj barokaj artaĵoj el ja jaroj inter 1550 kaj 1800, portretoj, barokaj artaĵoj kaj artobjektoj de hungara klerismo, de Jakab Bogdány, Ádám Mányoki, Maulbertsch kaj siaj samepokanoj. La malfrubarokan historian pentradon el la 18-a jarcento reprezentas Dorfmeister kaj pentristoj de hungaraj historiaj temoj. Sub la kupolo videblas monumentaj barokaj skulptaĵoj. La pentradon de la 19-a jarcento reprezentas pejzaĝpentraĵoj, ĝenropentraĵoj kaj portretoj de la pliaĝa Károly Markó, Miklós Barabás, József Borsos, Géza Mészöly, Károly Lotz, Bertalan Székely, Pál Szinyei Merse kaj en la koridoro trairanta el la kupalo-halo al la parto B kaj en la halon estas videblaj la elstaraj historiaj pentraĵoj hungaraj de Bálint Kiss, Viktor Madarász, Bertalan Székely, Mór Than, Gyula Benczur, Soma Orlai Petrich. Flanke de Danubo en la vico de klimatizitaj haloj videblas la pentraĵoj de Mihály Munkácsi (munkaĉi) kaj László Pál. La skulptaĵoj de Miklós Izsó, Alajos Stróbl, György Zala, János Fadrusz kaj aliaj majstroj estas videblaj en la ekspoziciejo de la 18-a jarcenta pentrado kaj en la turniĝareo de ŝtuparo inter la unua etaĝo kaj la dua.

Dua etaĝo - novaj stiloj

La ekspozicioj en la dua etaĝo prezentas la belartojn de la jarcentŝanĝiĝo kaj de la 20-a jarcento. Ĉi tie oni povas rigardi - interalie - la pentraĵojn de la metiejo Nagybánya. En la dua kaj tria etaĝoj estas prezentataj la plej belaj artaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj; la reprezentantoj de la metiejo Nagy-bánya, de Vedres, kiu prezentis la renesancan mondkoncepton , de la lirike konstruktivisma Egry kaj de diversaj novstilaj artistoj.

Tria etaĝo - medaloj kaj grafikaĵoj

Sur la tria etaĝo estas videblaj la medaloj kaj malgrandaj skulptaĵoj de la artistoj de la 19-a 20-a jarcentoj, krome la grafikaj ekspozicioj elektitaj el la kolektaĵo de la Hungara Nacia Galerio. En la ekspozicio-halo "Metiejo" sin prezentas la nuntempaj eksperimentemaj artistoj. La konstruadon de la reĝa fortikaĵo komencis reĝo Béla la kvara por defendi sin kontraŭ la eventuala plua atako de tataroj. En 1255 jam staris tie murĉirkaŭita fortikaĵo ĉirkauita defendanta ankaŭ la urbon. Dum la regado de Sigmundo Luksemburga la fortikaĵo iĝis pli kaj pli la sidejo de reĝoj. Tion pruvas ankaŭ la konstruadoj dum la 14-15-a jarcentoj. En ĉi tiu epoko oni konstruis ekzemple la grandegan palacon Friss (friŝŝ). La dua granda epoko de la konstruado ligiĝas al la klera, renesanca reĝo Matiaso Hunyadi (Hunjadi) dum la dua duono de la 15-a jarcento. La mirindajn halojn, meblojn kaj garni-turojn de lia palaco ankaŭ la tiatempaj historiistoj menciis ravige. Post la runigado de la palaco fare de turka armeo, sur la lokon de mezepoka palaco komence de la 18-a jarcento oni konstruis barokan kastelon. Dum la regado de la habsburga imperiestrino Maria Terezia oni pligrandigis la kastelon je palaco. Poste, sekve de la bataloj por la hungara libereco kontraŭ habsburgoj, ĝi forbrulis. La rekonstruado komenciĝis laŭ la planoj de Nikolao Ybl (fama hungara arkitekto) kaj finis ĝin Alojzio Hauszmann en la jaro 1902. Dum la dua mondmilito la palaco grave defektiĝis. Post la milito sed ĉefe de la 60-aj jaroj oni rekonstruis la palacon laŭ la iama baroka originalo. La Nacia Muzeo estis fondita de la palatino (= guberniestro) Jozefo kaj grafo Széchenyi. Tiu ĉi lasta donacis al la lando sian rican kaj faman kolekton, kaj la parlamento laŭ la propono de la eminenta palatino decidis konstrui nacian muzeon. Multaj donacemuloj pliriĉigis ĝin kaj nun jam la Hungara Nacia Muzeo en kelkaj fakoj estas inter la plej riĉaj de la eŭropaj muzeoj.

Belarta Muzeo

La fronton de la muzeo ornamas la kopioj de la famaj grekaj statuoj. La moderna kolekto de la bildoj devenis el la kolekto de la Nacia Muzeo. Oni trovas tre valorajn bildojn ankaŭ de Murillo, Rembrandt, kaj de multaj aliaj mondfamaj artistoj. Ĉi tie estas bildoj de eminentaj hungaraj pentristoj de..... La Muzeo de Agrikulturo estis fondita en 1896 fare de I. Darányi la ministro pri agrikulturo plenuminte la ĝeneralan deziron konservi la belan kaj riĉan kolekton de la miljara ekspozicio en konstanta muzeo. Ĉi tie oni trovas ĉion, kio rilatas al la hungara agrikulturo. Muzeo Mem la konstruaĵo estas klasika, inda al la enhavo. Ankaŭ en la hungara historio havis rolon la muzeo, ĉar en 1848, dum la batalo por defendi la liberecon, Petőfi la apostolo de la libereco, deklamis sian poemon "Talpra magyar", starante sur la ŝtuparo de la muzeo, entuziasmigante revulucieman homamason. Sekve el tiu ĉi loko ekflamis la revolucio.

Banejoj

Ene de le monto troviĝas kavernaj fontoj, kies kuracakvoj nutras du banejojn. Sude funkcias la kuracbanejo kaj hotelo kaj kuracbanejo Gellért Szálló és Gyógyfürdő. Ĝi estis kontruita inter 1911-1918, kaj ankaŭ nun ĝi apartenas al la plej belaj kaj elegantaj hoteloj de Budapeŝto. Ene de ĝi funkcias la plej arte konstruita banejo de la ĉefurbo. En la orienta deklivo de la monto, apud la ponto Elizabeta troviĝas la banejo Rudaŝ (Rudas-fürdő). Jam antaŭ la turka regado ĝi funkciis. En 1566 Srokoli Mustafa paŝao rekonstruis la malnovan banejon. Dum la jarcentoj plurfoje oni renovigis kaj plukonstruis ĝin, sed ankoraŭ staras partoj el la turka epoko.

Insulo Margit

Insulo Margit (Margit-sziget) estas unu el inter la plej vizitataj ripozlokoj de Budapeŝto. Ĝi estas atingebla ankaŭ de Margit-ponto (Margit-hid). Jam de la vojeto de la ponto oni povas ĝui du vidindaĵojn el inter la multaj aliaj: statuo de unuiĝo de Budapeŝto kaj malantaŭ ĝi la grandega fontano, kiun vespere oni lumigas per diversaj koloroj.

Monto Gellért

La plej bona panoramo al Budapeŝto ĝueblas sur la Monto Gellért (Gellért-hegy). Ĝi estas relative malalta (235 m), sed vide de Pest, pro siaj rokoj kaj krudaj deklivoj ŝajnas multe pli granda ol ĝi vere estas. La monton kvazaŭ kronas Citadella (citadelo) kontruita post la liberecbataloj en 1848 kiel kazerno. Dum la pasintaj jardekoj ĝi estis transdonita pli kaj pli al turistoj. Széchenyi Sur elegantaj ŝtuparoj eblas surgrimpi ĝin de Elizabet-ponto. Survoje ni povas ripozi ĉe balkonoj de skulptaĵo de Gellért, kies pompon akcentas la duondronde aranĝitaj kolonoj malantaŭ ĝi kaj antaŭ ĝi videblaj akvofaloj. Gellért laŭ la legendoj de ĉi tie estis rulita en la Danubon en najlita barelo. Sur la Monto Gellért funkcias bierejoj, vinejoj, diversaj vendejoj, eĉ turista hotelo. Sur ĝi funkcias elvidejo, de kie la tuta urbo estas bone trarigardebla. Sur ĝia suda ekstremo estis starigita en 1947 la Monumento de Libereco skulptita de Stróbl Zsigmond Kisfaludi. La palmon tenanta virino staras sur 29 metrojn alta kolono.

Aquincum

La unuan urbon ĉi tie fondis kelta tribo (Eraviskoj) en nordo de Buda, kies karakterizan nomon Ak-ink (akvo-riĉa) konservis la Romianoj, kiuj antaŭ 2 mil jaroj konkeris la regionon okcidente de Danubo. Kiel rezidejo de vickonsulo kaj grava legio, kreiĝis vera urbo kun 2 amfiteatroj (!), kun ĉiaj atributoj de la tiama Romia civilizo: grandaj vilaoj kun mozaikoj kaj varmakva hejtado, banejoj kaj longaj akvo-kondukiloj por liveri la termalakvon al la foraj kazernoj, en la "legia urbo". La muzeo de Aquincum prezentas parton de la "civila urbo", la produktaĵojn de la tiamaj metiistoj, la varojn de la negocado, kaj multajn artaĵojn de pentristoj kaj skulptistoj, eĉ orgenon. Preter la ŝoseo (konstruita jam de romianoj) videblas pilastroj kaj arkoj de la romia akvokondukilo, ankaŭ la plej granda amfiteatro ekster Italio (por 22 mil spektantoj), kaj la malgranda amfiteatro (apud la Muzeo) de la "civila kvartalo". Nun tiu kvartalo, eĉ pli norden preter la riverbordo, estas ŝatata ripozejo kaj centro de la boatsportoj, kun pluraj plaĝoj kaj kampadejoj, gardantaj la titolon: Római part, Római fürdő (romia bordo/banejo). =Akvaproviza Servo= La Akvoproviza Servo de la ĉefurbo travivis du mondmilitojn, ekonomiajn krizojn, mizerajn periodojn, tamen ĝi seninterrompe kaj daŭre liveris por la ĉefurbaj konsumantoj bonkvalitan akvon. Dum la dua mondmilito la akvoduktaron damaĝis pli ol mil difektoj. La riparlaboroj ne ĉesis eĉ dum la bataloj, kiam 22 laborulojn atingis la heroa morto. La egajn damaĝojn de la konstruaĵoj kaj maŝinoj oni rekonstruis dum tri jaroj, kaj en 1947 sub la rekonstruita Ponto Libereco per kvar akvokonduktiloj estis ree interligita Peŝt kaj Buda. La plej grava produktejo de la trinkakvo estas la Szentendre-a insulo, kie senriproĉan akvon produktas la surbordaj putoj. La akvo fluas tra tuneloj al Békásmegyer kaj Káposztásmegyer, tie ĝi rekontiĝas kun la akvo de la maldakstra bordo. Krom la nordaj produktejoj ankaŭ interne de la ĉefurbo funkcias akvoproduktejoj sur la dekstra riverbordo kaj sur la insulo Margarita pluraj filtrantaj putoj produktas la trinkakvon. La akvon de la produktejoj maŝinejoj tra cefpremduktoj liveris en la reton de la zonoj kaj en la kolektajn basenojn. Budapeŝto nuntempe jam de 40-50 kilometra distanco prenas sian akvon, kaj per multekostaj procedoj faras ĝin bonkvalita. Unu moderna, komforta familia domo postulas ĉiutage mil litrojn da akvo, kaj pro tio necesas investado de 55 mil forintoj. La kresko de la produktokostoj igas arda problemo la ŝparon de la trinkakvo. La industrio estas por la akvo-prezo instigata por ŝpari. La grandkonsumantaj entreprenoj ricevas kontingenton, kiun superante ili devas pagi grandegan punon. El tiuj sumoj la Tutlanda Akvoafera Instanco donas subtenon al tiuj entreprenoj, kiuj investas por akvoŝparado. =Esperanto en Budapeŝto= Ĝi estis la loko de du Internaciaj Esperantaj Katolikaj Kongresoj, la 3-a en 1912, kaj la 15-a en 1930, okaze de la festoj de sankta Emeriko. En julio 1929 la urbo Budapest aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson laŭ Cseh-metodo. Inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto de 1929, ĝi estis la loko de 21-a Universala Kongreso de Esperanto; ĉeestis 1256 kongresanoj el 33 landoj; la temoj estis elparolado, radio-propagando, tradukado en kongresoj. Ankau okazis la 51-a (1966) kaj la 68-a (1983) UK-oj. Budapeŝto estis la eldonloko de "Literatura Mondo", AELA kaj Hungara Vivo. Julio BAGHY, KALOCSAY Kálmán, ÚJLAKY-NAGY Tibor, Valdemar LANGLET, Teodoro ŜVARC (kaj lia filo George SOROS) loĝis tie. Adalberto HULEŜ vivis en Budapeŝto inter la jaroj 1958-1964 kaj 1979-2001. József MAJOR tie lernis Esperanton. Enciklopedio de Esperanto rigardis Budapeŝton kiel gravan spiritan centron tiutempan de Esperanto. La Esperanto-Kolektaĵo Fajszi komenciĝis el laboro de unu persono, Károly FAJSZI, kiu ekkolektis ĉirkaŭ 1970. En 1991, estis eldonita katalogo de la kolekto kun 542 paĝoj. =Famaj budapeŝtanoj=

Naskitaj


- Dennis GABOR (1900), Nobel-premiito pri fiziko.
- KARINTHY Frigyes (1887), hungara verkisto.
- KERTÉSZ Imre (1929), Nobel-premiito pri literaturo.
- MEDGYESSY Péter (1942), hungara ĉefministro.
- Ignaz Philipp SEMMELWEIS (1818), aŭstra-hungara kuracisto.
- Edward TELLER (1908), usona armilsciencisto.
- Henrik GELGER
- Mihály SÁROSSY

Mortintaj


- JÓKAI Mór (1904), hungara verkisto. [http://www.hungario.hu/bp.html esperantlingva paĝo pri Budapeŝto] Kategorio:Urboj de Hungario Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:ブダペスト ko:부다페스트 simple:Budapest th:บูดาเปสต์

1934

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1934 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1934 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 26-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Publikiĝis originala verko "Kantoj de Amo kaj Sopiro" de Miĥalski.
- Alcindo BRITO eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK pasis de Esperantido al Esperanto.
- En la 20-a de majo ĝis 24-a de majo okazis en Vieno Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, pro iniciato de Rudolf Michael FREY.
- Fino de usona rego de Haitio.
- Kroniko.

Naskiĝoj


- Gersi Alfredo BAYS
- Mikaelo TERNAVSKI
- Zdenko KŘIMSKÝ
- 9-a de marto : Jurij GAGARIN, rusa astronaŭto
- 24-a de aprilo : Usono : Shirley MACLAINE, usona aktorino kaj dancistrino
- 13-a de majo : Adolf MUSCHG, svisa verkisto
- 6-a de junio : Alberto la 2-a, sesa Reĝo de la Belgoj
- 13-a de julio : Wole SOYINKA, niĝeria verkisto
- 20-a de septembro : Sophia LOREN, itala aktorino
- 28-a de septembro : Brigitte BARDOT, franca aktorino
- 26-a de oktobro : Ulrich PLENZDORF, germana verkisto
- en svislanda ubo Thun : Jean ZIEGLER svisa docento, verkisto, deputito kaj alimondisma aktivulo.

Mortoj


- 1-a de januaro : Jakob WASSERMANN, germana verkisto
- 15-a de januaro : Hermann BAHR
- 15-a de februaro : Hjalmar Johannes RUNEBERG
- 17-a de februaro : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 23-a de februaro : Edward ELGAR, angla komponisto
- 4-a de julio : Marie CURIE, pola-franca natursciencistino
- 10-a11-a de julio : Erich MÜHSAM, germana verkisto
- 17-a de novembro : Joachim RINGELNATZ, germana verkisto
- Usono : Pensilvanio : Louise Adeline WEITZEL, usona verkistino
- Emilie SUCHARDOVÁ ----
1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1934年 ko:1934년 ms:1934 simple:1934 th:พ.ศ. 2477

Hungario

Geografio > Eŭropo > Hungario ---- Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj. La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Vidindaĵoj

Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
  - bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
  - Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
  - Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
  - areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
  - komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
  - Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
  - stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
  - Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
  - la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002 Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj. La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.

Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo. Bruselo

Historio de Hungario

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj. La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio. Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945. La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.

Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj


- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado

Mapo de Hungario

Dosiero:hu-mapo1.gif Kategorio:Hungario als:Ungarn fiu-vro:Ungari ja:ハンガリー ko:헝가리 ms:Hungary simple:Hungary th:ประเทศฮังการี zh-min-nan:Magyar-kok

1979

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1979 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1979 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Esperantujo


- 64-a Universala Kongreso de Esperanto en Lucerno.
- Dekerido eklernis Esperanton.
- UEA malfermas oficejon en Novjorko.

Afriko


- Angolo : J. E. DOS SANTOS estas elektita kiel prezidanto.
- Centr-Afrika Respubliko : Jean-Bedel BOKASSA estas detronigita de David DAKO.
- Malio : la militistoj renversiĝas.
- Maroko okupacias Okcidentan Saharon, kontraŭ la pretendo de Maŭritanio.

Ameriko


- 22-a de februaro : Sent-Lucio sendependiĝas kaj aniĝas al UNO.

Azio


- Irako : Saddam Hussein fariĝas ŝtatprezidanto.
- Irano prezentas monarkion.
- Sovetunio ekatakas Afganion, laŭdire por subteni komunismiĝon tie.

Naskiĝoj

Mortoj


- Stanislav BUBENÍČEK
- Ludvík SVOBODA
- 9-a de februaro : Britio : Dennis GABOR, sciencisto
- 7-a de aprilo : Bruno APITZ, verkisto
- 10-a de aprilo : Nino ROTA, komponisto
- 11-a de junio : John WAYNE, aktoro
- 16-a de junio : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 21-a de julio : Ludwig RENN, verkisto
- 26-a de aŭgusto : Finnlando : Mika WALTARI
- 19-a de oktobro : Richard FRIEDENTHAL ----
1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1979 ja:1979年 ko:1979년 simple:1979 th:พ.ศ. 2522

Enciklopedio de Esperanto - E

Enciklopedio de Esperanto
EANA
Otto EBERLER
EBI
Eblogo
Adolf EBNER
Edelmann-Banendregt
Edinburgh
A. J. EDMONDS
Christian Ringstrup EGE
Egiptujo
Edgar EIK
Leopold EINSTEIN
Josef EISELT
Boris Lvoviĉ EJDELMAN
Eklumo en la Abismo
EKRELO
Ekspozicioj
Ekstereŭropa karaktero de E-a morfologio
Ilmari EKSTRÖM
Ekzamenoj
Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto
ELA
Elektitaj Fabeloj de Grimm
Elektital Noveloj de Baekelmans
Elektitaj Noveloj de Turgenjev
Elektitaj Poemoj de Heine
Elektitaj Prozaĵoj de Heine
Elektitaj Versaĵoj de Marie Under
Eleno Vinfero
Ralph ELIOT
El la Camera Obscura
El la Intima Libro de la Verd-urbaj E-istoj
El la Skizlibro
Leopold ELLERBECK
Friedrich Wilhelm ELLERSIEK
Michael J. ELLIOTT
Ethelmer ELLIS
John ELLIS
El Parnaso de Popoloj
Elparolo de Esperanto
Wiktor ELSKI
Eduard ELTEN
Antonín ELTSCHKNER
Elzet
Enciklopedia Vortareto Esperanta
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana
Enciklopedio de Esperanto
En Danĝero
Franciszek ENDER
Eneido
Stellan ENGHOLM
Josef ENGST
En la Fino de la Mondo
En la mondon venis nova sento
En Okcidento Nenio Nova
En Rusujo per Esperanto
En Svislando
Entombigo de la Majstro
EPC
Felix EPSTEIN
Bernhard ERIKSSON
Ernst Gustat Eugen ERIKSSON
Aleksandro ERJUĤIN
Peeter ERNITS
Vasilij EROŜENKO
Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia
Eska
ESKI
Esperanta Biblioteko Internacia
Esperanta Evoluo
Esperanta Legolibro
Esperanta Ligilo
Esperantista Centra Librejo
Esperantista Centra Oficejo
Esperantista Junularo
Esperantista Literatura Asocio
Esperantista Voĉo l
Esperanto (deveno)
Esperanto (gazeto)
Esperanto-Bladet
Esperanto-Domo
Esperanto kaj Volapük
Esperantologio
Esperanto por Infanoj
Esperanto-Praktiko
Espero Katolika
Esprimo de Sentoj en Esperanto
Albert ESSELIN
Manuel ESTEBAN
Stanislaw ESSIGMAN
Estona Antologio
Estonta Eduko
Estonujo
Estu homo
Eterna Bukedo
Etiko, I
Etimologia Leksikono de Esperanto
Etiopujo
Eŭgenino Grandet
Eŭgeno Onegin
Eŭropa lingvo
Eŭropo
Eŭropo ĉe la Abismo
Evoluo de Esperanto
Joseph EVROT
Nikolai EVSTIFEJEV
Export E-ist
Daniel EYQUEM
Enciklopedio de Esperanto E E

Petro STOJAN

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S Petro Evstaf'evic STOJAN, ruso, naskiĝis en la 22-a de junio 1884 en Ismail, Besarabio. Li studis en Riŝeljea Liceo en Odessa, poste (fizik-matematikon) en Odessa kaj Peterburgo, fine en 1906-07 en Paris. En 1919-22 li estis profesoro de liceo en Serbujo. De 1925 kelkajn jarojn li profesie laboris ĉe UEA por bibliografio. Al Esperanto li aliĝis en 1903. Li estas unu el la veraj kompetentuloj pri vortara tekniko. Dum 16 jaroj li laboris por 12 vortaroj, (inter aliaj por la granda rusa vortaro de la Imperia Akademio kaj famaj estas liaj Ornitologia oklingva vortaro, 1911 Rusa-Esperanto Vortareto, Ilustrita Vortaro de la rusa lingvo (760 paĝoj kaj 2000 bildoj). En 1930 aperis lia granda „Bibliografio de Internacia Lingvo“ . Krom tio li eldonis en Esperanto multajn valorajn sciencajn artikolojn kaj originalajn literaturaĵojn. Lingva Komitatano de 1914. En 1913 Petro STOJAN proponis Universalan Slipan Enciklopedion (USE), kiu laŭ lia ideo povus esti daŭre eldonata per apartaj slipoj por ĉiu temo. Do li antaŭvidis vikipedion preskaŭ centjaroj antaŭ ĝi estas ebla! Li proponis la "formulon de Stojan": -o de X estas -o
-o da X estas X:

- En la salonon eniris en du vicoj deko da gvardistoj, poste du vicoj de pastroj.
-Kiom multe? -Deko da gvardistoj.
-Kiaspeca tiu grupo? -Vicoj de pastroj.
Li kreis kelkajn projektojn de internacia planlingvo: Amiana, Ariana, Eo, Espo, Idido kaj Uniala. Por Idido, li uzis kaŝnomon Šulerc, anagramo por "serĉulo". Li pasis la finon de sia vivo en sudo de Francio, kie verkis "La Vindandia", libron pri origino de ind-eŭropaj lingvoj. En la 3-a de majo 1961 li sinmortigis en Nico per submerso 71-jaraĝa ĉar timis maljuniĝi...

Enciklopedio de Esperanto - Redaktantoj

Enciklopedio de Esperanto REDAKTIS: L. KÖKÉNY kaj V. BLEIER LA LINGVO-FAKON: KALOCSAY Kálmán INICIATINTO-ĈEFREDAKTORO: Ivan ŜIRJAEV ELDONO: -1933, LITERATURA MONDO, BUDAPEST

KUNLABORANTARO :

: William George ADAMS, Seattle, Usono. : G. AGRICOLA, Genève : Arne ARNESSEN, Oslo : D. Atanas ATANASOV, Sofia : Pál BALKÁNYI, Budapest : Imre BARANYAI, Budapest : Louis BASTIEN, Paris : Arnold BEHRENDT, Berlin : Paul BENNEMANN, Leipzig : Gerrit, Panlus BRUIN, Enschede, Nederlando : Montagu Christie BUTLER, London : Eduard CAPDEVILA, Barcelona : Gabriel CHAVET, Lille : Jorge SALDANHA CARREIRA, Lisboa : d-ro Carlos DOMINGUES, Rio de Janeiro : d-ro Leopold DREHER, Krakow : Gaetano FACCHI, Brescia, Italio : Pierre FLAGEUL, Issy, Francio : Lorenz FRIIS, Aabyhöj, Danlando : Emile GROSJEAN-MAUPIN, Nice : Christian HEILSKOV, Aarhus, Danlando : Talivaldo INDRA, Riga : Julia ISBRÜCKER, Den Haag : B. Wilfred JOHNSON, Birmingham : d-ro Stanislav KAMARYT, Bratislava : György KARCZAG, Budapest : Naokazu KAWASAKI, Osaka : d-ro Won KENN, Canton : Robert KREUZ, Genève : Tosihido KUWAHARA, Osaka : Lauri, Ilmari LAPPI, Riistina, Finnlando : Nikolaj Vlad. NEKRASOV, Moskva : Paul NYLÉN, Stockholm : Kenĵi OSSAKA, Tokio : William Main PAGE, Edinburgh : d-ro Emil PFEFFER, Wien : Fernando REDONDO ITUARTE, Madrid : d-ro Wilhelm RÓBIN, Warszawa : M., ROLLET DE L'ISLE, : Hillar SAKARIA, Tallinn : Henrik SEPPIK, Tallinn : Otto SIMON, Wien : d-ro Wilhelm SOLZBACHER, Luxembourg-Eich : d-ro Anakreon STAMATIADIS, Athen : Fenton STANCLIFF, Acron,, Usono : d-ro Jakob STEFANĈIĈ, Beograd : Hugo STEINER, Wien : Georges STROELE, Neuchatel, Svislando : d-ro Ferenc SZILÁGYI, Budapest : d-ro József TAKÁCS, Nagymaros : Paul TARNOW, Düsseldorf-Oberkassei : E. L. THOMSON, Pymble,, Aŭstralio : Lajos TOTSCHE, Budapest : Alec VENTURE, Mitcham, Britio : Gaston WARINGHIEN, Lille : Edvardo WIESENFELD, Warszawa : Wigbertus van ZON, Reusel, Nederlando

VERKIS ARTIKOLOJN AŬ DONIS VALORAJN KONSILOJN

: Nederlando, Cordoba, Hispanio : Gyula BAGHY, Budapest : Reginald BANHAM, Melbourne : d-ro Miklós BÁNÓ, Budapest : Juan A. BARCELÓ, Palma de Mallorca : Amalie BERGER, Wien : Vladas BUTKUS, Kaunas : Oscar BÜNEMANN, Hamburg : Hector CACHON, Eaubonne, Francio : Léon COGEN, Ninove, Belg. : Ferenc CSUTAK, Budapest : Soktaj CANG, Seoul, Koreujo : Gerard DEBRONWERE, Kortryk, Belgio : Hilda DRESEN, Tallinn : Petro FILLIATRE, Paris : Roberto FILLIÂTRE, Paris : Henriko FISCHER, Bucuresti : Ivo GODEK, Zagreb : J. HABERT, Oujda, Maroko : Frantyŝek HÁJEK, Praha : László HALKA, Budapest : Paul HÜBNER, Quedlinburg, Germanio : Mauricio JAGODA, La Ceiba, Honduraso : John JOHANSON, Stockholm : A. KLIMAS, Kaunas : Ivan H. KRESTANOV, Sofia : Hans KÜRSTEINER, Sankt Gallen, Svislando : Pinhas LAĤOVICKI, Jerusalem : Eŭgeno LANTI, Paris : Józef LITAUER, Warszawa : Jozefo MAJOR, Kameoka, Japanio : Muto MARKS, Jap. : F. R.A. Mc CORMICK, Dublin : Jozsef MIHALIK, Budapest : Eugenia MORARIU, Cluj, Rumanio : Tiberio MORARIU, Örebro, Svedio : Walter MUDRAK, Wien : Karl NEBENZAHL, Wien : Atanasov NIKOLOV, Sevlievo, Bulgario : Andres PINO, Valencia : C. M. RODRIGUEZ, Mexiko : L. E. CUADRA SEPULVEDA, Santiago : M. ŜIDLOVSKAJA, Rusio : Osaka ŜINDO-SEITARO, : Paul TEUCHNER, Leipzig : Hans WEINHENGST, Wien : Ernest, Edward YELLAND, Aspremont, Francio : H. Geo. YOXON, Heswall, Britio : Lidja ZAMENHOF, Warszawa : Jozef ZAUNER, Timiŝoara, Rumanio La nomoj de multaj helpantoj aŭ konsilantoj troviĝas ĉe fino de la artikoloj.

KLIŜOJN KAJ FOTOJN AFABLE PRUNTEDONIS

:Universala Esperanto-Asocio, Genève. :Internacia Cseh-Instituto, Den Haag. :Internacia Esperanto-Muzeo, Wien. :Heroldo de Esperanto, Köln. :Brita Esperanto-Asocio, London. :Fritz SCHUCK, Bremen :Friedrich ELLERSIEK, Berlin kaj multaj aliaj. Enciklopedio de Esperanto Redaktantoj Enciklopedio de Esperanto Redaktantoj Redaktantoj Redaktantoj

Enciklopedio de Esperanto - A

Jen kapvortoj de Enciklopedio de Esperanto. Multaj artikoloj ne estas la originalaj, sed estis redaktita aŭ eĉ originale de la Vikipedio.
- Simon AARSE
- Georgo ABAŜIDZE
- M. ABESGUS
- Abismoj
- Aborta rimo
- Abstinenculoj
- Ada
- Eŭgeno ADAM
- Z. ADAM
- Alfred John ADAMS
- William George ADAMS
- Einar ADAMSON
- Hendrik ADAMSON
- Adasismo
- Claes A. ADELSKÖLD
- Adresaroj
- Adresaro de Esperantistoj
- Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj
- AEA
- AED
- AELA
- Aelita
- Afriko
- Alfred AGACHE
- Aglutina karaktero de Esperanto
- A. AGORIĈ
- Léon AGOURTINE
- Arvid AGREN
- José AGUILAR BLANCH
- Juan AGUILO VALENTI
- Per AHLBERG
- Fritiof AHNFELDT
- Susumu AIBARA
- Eŭgéne AISBERG
- Roman AIZA
- Jules AIZIERE
- Aleksandrs AIZPUTITIS
- Kola AJAYI
- Akademio
- Akbar
- AKITA TOKUZU
- AKLE
- Georgi AKTARĜIEV
- Aktuaroj
- Akuzativo kun infinitivo
- Josep ALBAGÉS VENTURA
- Albanujo
- Jouke ALBERDA
- Sebastià ALBERICH JOFRE
- Albumo de konataj Esperantistoj
- Aldono al la Dua Libro
- G. ALDRIDGE
- Alegorioj el la naturo
- Alberto ALESSIO
- Al Eterna Paco
- Frederick William ALEXANDER
- Jozefo ALFUS
- Alĝerio
- Aline
- Hendrik Walter ALINGS
- Al la fratoj
- ALLE
- J. ALLUM
- Bernardino d' ALMEIDA MARTINS
- Gabriel ALOMAR SERRAGUT
- Vicente ALONSO SANZ
- Adolf ALTENBURGER
- Al Torento
- Joan AMADES GELATS
- Amaj Poemoj
- Ama Stelaro
- Amerika Esperantisto
- Amerika Filozofia Societo
- Ameriko
- Amfitriono
- Amo estas pli forta ol morto
- Amo kaj Poezio
- Otto ÁMON
- Amsterdam
- Analiza Historio de la Esperanto-Movado
- Axel ANDERSEN
- Euphemia ANDERSON
- John ANDERSON
- Erik Emanuel ANDERSSON
- Drag ANDONOVIĈ
- Andrej Petroviĉ ANDREJEV
- Anekdotaro
- José ANGLADA
- Anglic
- Anglujo
- Anni kaj Montmartre
- Ano de l' ringludo
- Anstataŭa Edzino
- Antaŭen Esperantistoj
- Antaŭen kun kredo
- Antologioj en Esperanto
- Werner ANTTILA
- Antwerpen
- Aoro
- APA
- Jakob David APPLEBAUM
- Michele ARABENO
- Arabujo
- Ernest ARCHDEACON
- Argentina Esperantisto
- Argentino
- Paul ARISTE
- Miĥail ARNAUDOV
- Arne ARNESSEN
- Georg ARNHOLD
- Heinrich Gustav ARNHOLD
- Jozefo ARTIGAS LASALA
- René ARTIGUES
- Artikolo
- Max Erik ARVISTO
- Erin ASAL
- Joseph ASHBY
- Archibald John ASHLEY
- Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj
- Aspazio
- D. Atanas ATANASOV
- Georgi ATANASOV
- Ateistoj
- Atta Troll
- Aŭroro
- Vilmos AUSTERLITZ
-