Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Enciklopedio De Esperanto - Z

Enciklopedio de Esperanto - Z

Enciklopedio de Esperanto Z Enciklopedio de Esperanto Z Z Z Jeanne ZABILON D’HER RANFAING
Adam ZAKRZEWSKI
Adamo ZAMENHOF
Aleksander ZAMENHOF
Felikso ZAMENHOF
Klara ZAMENHOF
Leono ZAMENHOF
Lidja ZAMENHOF
Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo
Zamenhof Ludoviko Lazaro: Verkaro
Zamenhof
Zamenhofaj Vortoj
Zamenhof-Radikaro
Sofio ZAMENHOF
Marko ZAMENHOF
Josef ZAUNER
Johano ZAWADA
Otto W. ZEIDLITZ
František ZELENKA
Jan ZIERMANS
Oskar Edmund ZIMERMANN
Károlyné ZIPERNOVSZKY
Stevan ZIVANOVIĈ
Peter ZOFFMANN
István ZÖLDY
Wigbertus van ZON
Mihály ZSÁMBOKI
Johanna ZSCHEPANK
Antal ZSIGMOND
Franz ZWACH
Hendrikus Bernardus van ZWET
ZANONI


Kategorio:Esperanto

Tiu kategorio temas pri Esperanto kaj pri la Esperanto-movado. Kategorio:Planlingvoj

Kategorio:Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto Ĉefartikolo : Enciklopedio de Esperanto. Kategorio:Enciklopedio

Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z



Adam ZAKRZEWSKI

Adam ZAKRZEWSKI (Zakŝevski) (naskiĝis 1856 en Podola gubernio, Rusio, mortis 1-an de novembro 1921 en Varsovio), polo, scienculo, en siaj lastaj jaroj estro de l' statistika sekcio ĉe l' Varsovia Magistrato. Li verkis pseŭdonome kiel Z. ADAM. Li finis la fizikmatematikan fakultaton de la Peterburga Universitato. Unue studis Volapükon. Pri Esperanto okupis sin ŝajne jam en 1894. Poste studis ankaŭ aliajn lingvoprojektojn, eĉ kreis en 1896 "Lingva International" - memstaran planlingvon. Fine li revenis al Esperanto, partoprenis la l-an UK-n, kja de tiu tempo li dediĉis al ĝi sian tutan vivon diversmaniere kontribuante al la evuluigo de la lingvo kaj movado. Mortis en 1921 pro aŭtomobil-akcidento. Verkis multajn librojn, kunlaboris al la pola "Granda Enciklopedio", ktp. Apartenis al la unua Varsovia ES kaj en 1908 estis kunfondito de PES. Verkis valorajn artikolojn pri Esperanto por gravaj polaj ĵurnaloj. Fervore kunlaboris ankaŭ por la Esperanta gazetaro. Speciale frapantaj per multscio kaj trafa inteligenteco estas liaj artikoloj refutantaj Idon, Antidon kaj alian reformprojektojn. La unua tuŝis la demandon "Pri transskribo de propraj vortoj." Verkis profundan gramatikon kun sintakso. Estis aktiva membro de la Lingva Komitato. Entute verkis 15 broŝur- kaj libroformajn publikaĵojn, en la lingvoj pola, franca kaj Esperanto, 29 artikolojn kaj teoriajn studojn en Esperanto, kaj 15 seriozajn artikolojn pollingvajn pri Esperanto kaj pri Esperanto en komparo kun aliaj planlingvoj.

Verkoj


- Historio de Esperanto. 1887-1912. (1913, 144 p.) - ĉefpremio en speciala konkurso de la organiza komitato de la 7-a UK.
- Lingvo Internacia: Historio. Kritiko. Konkludoj. (studverko, 1905, pollingve, 151 p.)
- Esperanto en unua dudekjaro 1887-1908. (1909)

Artikoloj


- Pri transkribo de propraj nomoj en Esperanto (1909)
- Pri nomoj de sciencoj (1912)
- Pri nomoj de landoj (1912) ZAKRZEWSKI, Adam ZAKRZEWSKI, Adam ZAKRZEWSKI, Adam ZAKRZEWSKI, Adam ZAKRZEWSKI, Adam

Adamo ZAMENHOF

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Adamo ZAMENHOF, (naskiĝis la 11-a de junio 1888, mortis 1940?) estis filo de L. L. ZAMENHOF, ĉefkucacisto de la okulpavilono de juda hospitalo en Varsovio. Multe skribis pri sia specialeco.

Felikso ZAMENHOF

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z Felix ZAMENHOF, poeto, estis filo de Marko ZAMENHOF kaj frato de L. L. ZAMENHOF. Uzis plumnomojn FeZ kaj Fekis ZAMENHOF.

Laŭ EdE-Z

Felikso ZAMENHOF, (ps. FeZ, aŭ Zef), farmaciisto, frato de Z.. Nask. 6 nov. 1868 en Bialystok, mortis 9 dec. 1933 en Varsovio. Estis varmkora amiko de la orfoj. Unu el la unuaj en la familio de Z, kiu lernis E-n. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de E havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo. F. Z helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en „La E-isto“ (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, ĉefe en „La Revuo“, „Ondo de E“, „Pola E-isto“, L. M. Dediĉe al 1a UK en Boulogne, li verkis la poemon „La Homa Doloro“. Du poemoj ankaŭ en „Fund. Krestomatio“. E. W.

Leono ZAMENHOF

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Leono ZAMENHOF, (ps. Lozo, aŭ Zetel), polo, d-ro, frato de Z, kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo. Nask. 31 okt. 1875 en Varsovio, mortis 7 febr. 1934 en V. Ampleksa faka verkado: ekz. „Historio de medicino“ kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo): E-isto de 1898. Partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka E-movado. Fondinto de ES „Konkordo“ en V. Kelkan tempon estis vicprez. de PES. L. K. kaj korespondanto de la Akademio, ĉefkunlaborinto de L. M. Red. de „P E-isto“, 1908-13. Li verkis multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj: „Aspazio“ de Swietochowski; „Protesilas kaj Laodamia“ de Wyspianski; „Mia Liro“ (kolekto) kaj aliaj. E. W.

Lidja ZAMENHOF

Gravaj esperantistoj - Esperantlingva literaturo ---- Lidja ZAMENHOF, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. ZAMENHOF, naskiĝis je la 29-a de januaro 1904, estis murdita en la nazia ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.

Vivo

Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. En la aĝo de 14 jaroj ŝi jam pretigis tradukojn el la pola literaturo, kelkaj jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en 1925 sian universitatan studadon de juro, ŝi fordonis sin tute al la laboro por Esperanto. En la sama jaro dum la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo ŝi konatiĝis kun bahaismo. Lidja ZAMENHOF fariĝis sekretariino de la homaranisma Esperanto-Societo Konkordo en Varsovio kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde la viena UK en 1924 ŝi ĉeestis ĉiun Universalan Kongreson. Kiel cseh-metoda instruistino de Esperanto Z. faris propagandan vojaĝon kaj gvidis en diversaj landoj multajn kursojn. Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en UEA, Cseh-Instituto kaj en la bahaa movado. Krome Z. skribadis por la ĵurnalo Literatura Mondo, precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al Pola Esperantisto, La Praktiko, Heroldo de Esperanto kaj Enciklopedio de Esperanto. Tre konata estas ŝia traduko de "Quo vadis", verko de Sienkiewicz, publikigita en 1933. En la jaro 1937 ŝi iris al Usono por pli longa restado. En decembro 1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (Immigration Service) ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por esperantokursoj. Postrevene vojaĝante tra sia hejmlando ŝi instruis pri Esperanto kaj bahaismo. Poste sub la germana okupada reĝimo ŝi estis arestita kaj malliberigita en la geto de Varsovio. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medicinon kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al tiel nomata "koncentrejo" (fakte:ekstermejo) en Treblinka, kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro 1942.

Rememoro

Je ŝia memoro kaj honoro en decembro 1995 okazis speciala kunveno en Jewish Holocaust Museum en la usona ĉefurbo Vaŝingtono. La aranĝaĵo atentigis pri la klopodoj de esperantistoj savi persekutitajn judojn dum la Dua Mondmilito.

Verkoj


- Tradukaĵoj: #la ampleksa libro pri Bahaismo: „Baha' u'llah kaj la Nova Epoko“ de John Ebenezer ESSLEMONT; #„Parizaj Paroladoj de Abdul Baha“; #„Iridiono“ de l' klasika pola aŭtoto Zygmunt KRASIŃSKI; #noveloj de B. Prus; #„Quo Vadis“, de Henryk SIENKIEWICZ;
- Originalo:
- „Homo, Dio, Profeto“.

Literaturo pri Z.

Ŝian vivon kaj agadon priskribis Isaj DRATWER en la libro "Lidia Zamenhof. Vivo kaj agado" kaj anglalingve Wendy HELLER en "Lidia. The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto". Ankaŭ ampleksa ĉapitro de la libro "La familio Zamenhof" de Zofia BANET-FORNALOWA estas dediĉita al Lidia ZAMENHOF. Informojn pri ŝi donas ankaŭ pluraj publikigaĵoj de Bahaa E-movado kaj pluraj aliaj artikoloj. La dokumenta dramo "Ni vivos!" de Julian MODEST bildigas la sorton de la familio Zamenhof en la varsovia geto. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z

Zamenhof Ludoviko Lazaro: Verkaro

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Zamenhof Ludoviko Lazaro: Verkaro. La verkoj de Z dividiĝas en tri kategorioj: 1e la prilingvaj verkoj; 2e la tradukoj; 3e la originalaĵoj. 1e) En la prilingvaj verkoj rimarkindaj estas unue la prudento kaj toleremo de Z. La natura emo de elpensinto al arta lingvo estas plej detale elmontri ĉiujn flankojn de sia elpensaĵo tiel faris Schleyer, provizante sian Volapükon per kompleta gramatiko kaj dika vortaro. Male Z liveris unue nur la minimumon, 16-regulan gramatikon kaj 917-radikan vortareton: „lasante ĉion alian al libera iom-post-ioma ellaboriĝado.“ Ĉiam li evitis aldoni al la primitiva fundamento novajn devigojn; li timis ĉiujn troajn precizigojn, kiuj fariĝus katenoj. Preskaŭ sur ĉiu paĝo de Lingvaj Respondoj oni trovas la saman ideon: „nur la uzo iom post iom ellaboros definitivajn regulojn. . . Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. . . Ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus. . . En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni neniam malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?. . . Se grandampleksan vortaregon ni volus pretigi teorie kaj „en rapideco“, ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon. . . ktp.“ Sed tiu toleremo estis ebla, nur ĉar la bazoj de la lingvo estis firmigitaj kontraŭ ĉia ŝancelo. Tion li atingis, havigante karakteron de netuŝebleco al la tri verkoj Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro, kiun li kolektis en l905 sub titolo de „Fundamento de E“. Por ke iu ajn lingvo povu regule kreski kaj disvolviĝadi estas necese, ke enestu en ĝi ia potenca inertforto, kiu konservas al la plej granda parto de la lingvo oportunan senŝanĝon kaj stabilon, nepran kondiĉon por interkompreniĝado. En la naturaj lingvoj, tiun inertforton prezentas la jarcenta tradicio. En E, kie tia ne ekzistis, Z anstataŭigis ĝin per la Fundamento, kun sia karaktero de „dogma“ netuŝebleco. Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de E, plej genia elpenso de Z. Ĝi certigis al ĝi senriskan evolupovon kaj ebligis al Z tre libere proponi kaj uzi novajn vortojn (ĉirkaŭ 3 mil), el kiuj la plimulto estis poste registrita en la Oficialaj Aldonoj. 2e) La tradukoj prezentas en la verkaro de Z la plej ampleksan parton kaj mi diros eĉ la plej gravan. Lia unua traduko (La Batalo de la Vivo, de Dickens) ĉar ĝi ne estis siatempe eldonita libroforme, ne havis grandan influon. Sed la dua: „Hamleto de Ŝekspir“, kiun li publikigis en la „Biblioteko de la L. I. E“ renkontis senkomparan sukceson kaj pli efikis por la propagando de la lingvo, ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj. Li pruvis la movon marŝante: certe la publikigo de Hamleto ludis gravan rolon en la batalo pri reformoj kaj multe helpis al la venko de la konservativuloj. Bedaŭrinde diversaj cirkonstancoj malhelpis lin daŭrigi tiun fekundan laboron, kaj nur ekde 1906 la fondo de la Revuo fare de Carlo Bourlet donis al li la eblon rekomenci sisteman tradukon de gravaj literaturaj verkoj. Oni miras antaŭ la nombro da tiaj tradukoj aperintaj en la jaroj 1907-08: verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj de antaŭe kaj atendis nur eldoneblecon. Sed tamen lia rapideco estas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga labortago, oni dubos, kiel li tradukis verse la kvin aktojn de Ifigenio en Taŭrido en la daŭro de 4 monatoj (marto-junio 1908). Cetere tiu rapideco ne estis sen malutilo: liaj tradukoj suferas precipe pro du difektoj: unue ili estas ne tre ĝustaj, en kelkaj lokoj eĉ ne mankas kontraŭsencoj (oni vidos sube, kiel profunde la anglaj teologoj devis modifi la Z-an Biblion); due ili ne ĉiam estis ŝirmitaj kontraŭ la invado de nacilingvaj idiotismoj (tio estas precipe konstatebla en la traduko de Georgo Dandin). Sed oni devas konfesi, ke tiujn difektojn klarigas ankaŭ aliaj kaŭzoj: unue la metodo de Z, kiu neniam celis ekzaktan „kabinetan“ tradukon, sed ĉiam preferis la pli vivan, pli rektan dirmanieron (tio klarigas, ke foje li tradukis ne el la originalo, sed el traduko germana: Hamlet, Fabeloj de Andersen ktp.); due la stato de la lingvo, ankoraŭ juna kaj malriĉa, kiu ne ebligis redoni ĉiujn nacilingvaĵojn per trafa kaj int. esprimo. Tamen kia ajn estas la absoluta valoro de tiuj tradukoj, estas klare, ke ilia valoro rilate al la lingva evoluo estas grandega. Efektive ili pruvis al la kontraŭdirantoj, ke „E povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo“; ili kontribuis al la riĉiĝado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtilajn idenuancojn de beletraj ĉefverkoj; ili helpis al la ellaboriĝado de la lingvo, devigante al penado por en tiu aŭ alia maniero nepre traduki tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi“; ili progresigis E-n al „kreskanta elasteco“ kaj fleksebleco, memorigante, „ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo“ (rimarkinde estas tiurilate la prefero de Z por traduko de teatraĵoj, kies vivaj dialogoj disvolvadis kaj ekzercadis la kvalitojn de la lingvo); fine ili stabiligis kaj fiksis la lingvon, prezentante multegan kvanton de kunmetaĵoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinitaj parolturnoj, kiujn leksikologoj zorge kolektis en la Enciklopedia Vortaro kaj en la Plena Vortaro, kaj kiujn aŭtoroj uzadas por la pli granda unuigo kaj kohero de la lingvo. Oni vidas, do, ke oni ne troigus la rolon de la Z-aj tradukoj dirante, ke sen ili E ne ekzistus: ĝi estus pala teoria fantomo, kiel Ido aŭ Occidental. Per siaj gramatikaj kaj vortaraj verkoj Z estis konstruinta la skeleton de la lingvo, sed nur dank' al sia persista traduko, li vestis tiun ostaron per sukplena, sangriĉa, brilkolora karno. La animon cetere ni serĉu ĉe la originalaj verkoj. 3e) La originalaĵoj konsistas ĉefe el antaŭparoloj al liaj diversaj verkoj, el traktaĵoj kaj el paroladoj. Du pecoj havas apartan gravecon: la traktajo pri „Esenco kaj Estonteco de la ideo de lingvo internacia“ kaj la kolekto de la Kongresaj Paroladoj. Oni trovas en la unua profundecon de penso, potencon de logiko, klaron de saĝo, kiuj donas al tiu libreto eksterkutiman valoron por klerigado. Ĝi estas verko klasika, en la plej forta kaj laŭda senco de la vorto. La Paroladoj estis, kvankam oficialaĵoj, plej intime pripensitaj kaj plej skrupule redaktataj; Z penis enfermi en ilin ĉiujn siajn konvinkojn kaj esperojn, sian hom-amon kaj di-respekton. Celante „efiki sur la sentojn“ pli ol sur la spiritojn, en tiu granda „korekscita religia“ festo, kiel li imagis la Kongresojn, li provis esti la Predikanto „sub la verda standardo“. De la unua parolado en Bulonjo ĝis la lasta en Krakovo, ĉie oni sentas la entuziasmon de la kredanto, la idealismon de la majstro, la sindonemon de la homo. Li aspektas al ni kiel alia pli humana Moseo, gvidanta, admonanta kaj konsolanta sian popolon trans ĉiuj malhelpoj de la vojo. Se mankas al li la kapabloj de granda oratoro, li tuŝas nin eĉ pli profunde per la simpleco de la stilo kaj la sincereco de la tono. Kiu volos posedi ĝustan bildon de Z, li prenu tiujn du malgrandajn librojn, la Esencon kaj la Paroladojn, lian tutan inteligenton kaj lian tutan koron. Ambaŭ estas el la nombro de tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron. (Ĉiuj citaĵoj estas Z-aj.) Unua libro (en lingvoj rusa, pola, franca, germana) ĉe Kelter, Varsovio 1887; E-a traduko de la antaŭparolo en F. K. kaj O. V.- Dua libro. En esperanto. Ĉe Kelter, Varsovio 1888. Antaŭparolo represita en O. V.; ekzercaro represita sub titolo „Dua ekzercaro“ (fakte ĝi estas la 1-a!) ĉe A. Paolet, 1921. Aldono al la Dua Libro. (Esp.) ĉe Kelter, Varsovio 1889: fotografa reproduktaĵo, Centra Oficejo, Parizo 1925; represita en O. V. Plena Vortaro Rusa-Internacia ĉe Kelter, Varsovio 1899. Represita de Kelter 1910. - Meza Vortaro Internacia-Germana ĉe Kelter, Varsovio 1889. Ĉiuj ĝis nun montritaj verkoj estas subskribitaj de la pseŭdonimo „D-ro Esperanto“ - Artikoloj kaj tradukoj, aperintaj en la gazeto „La Esperantisto“ de 1889 ĝis 1895, estas kolektitaj, la artikoloj en O. V., la tradukoj en F. K., krom tiu de „La Batalo de l' Vivo“, aparte represita en Londono 1911. - Universala Vortaro de la Lingvo Internacia, (en ses lingvoj) Kelter, Varsovio 1893. Represita en la Fundamento. - Ekzercaro de la lingvo Esperanto. Kelter, Varsovio 1894: Represita en la Fundamento - Hamleto, tragedio de V. Ŝekspir, Tümmel, Nürnberg 1894. Represita de Hachette, Parizo ekde 1902 (oni atentu, ke kelkaj modifoj estis metitaj de L. de Beaufront. La preseraroj estas sufiĉe multaj, kaj ofte difektas la signifon aŭ la ritmon. La represo de la 1-a akto en la F. K. estas konforma al la unua eldono. Kritika studo en Lingva Kritiko. - Granda Vortaro Germana-Esperanta, Centralnaja, Odessa 1894. (Nur la 1-a kajero.) Fundamenta Krestomatio (= F. K.) Hachette, Parizo, 1903. De Z mem estis verkitaj: Ekzercoj - La Novaj vestoj de la reĝo - La Virineto de Maro - Anekdotoj (plejparte) - La hejmo de la metiisto - La karaj braceletoj - Bagateloj (plejparte) Fingra Kalendaro - El la poŝto - La loĝejoj de la termitoj - Kronika katara konjunktivito - El la unua libro de la lingvo E - Plena Gramatiko de E - Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj. . . - Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (tiu lasta traktaĵo estis aparte eldonita sub la nomo de Unuel, kun franca traduko de Beaufront kaj Vallienne, kaj antaŭparolo. Hachette, Parizo 1907.) Aldonis al tio la anoniman poemon „Preĝo sub la Verda Standardo“ Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Möller und Borel. Berlin, 1904. - Fundamento de E. Hachette, Parizo, 1905. - Kongresaj Paroladoj, de 1905 ĝis 1912 estas kolektitaj, kun aliaj neoficialaj en O. V. Bonega kritika eldono de Sasaki kaj Iuaŝita, Japana E Asocio Tokio, 1930 (2a korektita eld. 1932) - La Revizoro, de Gogol. 1907. De tiu verko ĝis la „Readmono“ ĉiuj menciitaj verkoj aperis unue, komplete aŭ parte, en La Revuo, poste en aparta eldono ĉe Hachette, Paris. - La Predikanto, el la Biblio 1907. - Georgo Dandin, de Molière. 1908. - Ifigenio en Taŭrido, de Goethe. 1908. - La Rabistoj, de Schiller, 1908. - La Psalmaro el la Biblio. 1908. La Sentencoj de Salomono, el la Biblio. 1909. - La Rabeno de Baĥaraĥ, de Heine. 1909. La Gimnazio, de Alejhem, 1909 (ĉi tiuj du verkoj eldoniĝis, per unu volumo, nur en l924, ĉe la Centra Librejo, Parizo.) - Marta de Orzesko, 1910. - Proverbaro, 1910. (La unuaj kajeroj estis eldonitaj de Kelter, Varsovio, 1905.) - Genezo, 1911. - Eliro, 1912. - Levidoj, 1912. - Lingvaj Respondoj, 1912. (Dua eldono, kompletigita, en 1913. Plena Kolekto, en 1925, ĉe Centra Librejo, Parizo.) - Nombroj, 1914. - Readmono, 1914. Je sia morto, en 1917, Z lasis, manuskripte, la kompletan tradukon de la Fabeloj de Andersen, kaj de la Malnova Testamento (el la Biblio). La Fabeloj aperis ĉe la Centra Librejo, Parizo (1a volumo, 1923 - 2a, 1926 - 3a, 1932 - 4a, en presado) - sed kun teksto tre duba: la manuskripto estis laŭ mia konstato, en pluraj lokoj korektita de iu, kaj la preseraroj svarmas. La Malnova Testamento aperis en la Biblio, eldonita en Londono, 1926, de la Brita Biblia Societo. La teksto estas la rezulto de longa kaj tre konscienca laboro de angla biblia komitato super la Za manuskripto: se oni komparas kun la Hachette'-aj eldonoj, oni miros pri la nombro de la korektoj (605 nur en la 41 unuaj psalmoj!). Kiel ajn lojala kaj skrupula estis la revizio de la komitato, oni ne povas uzi tiun tekston, en ĝia nuna formo, por scienca studo al la Z-aj lingvo kaj stilo. Tio cetere nenion deprenas de la literatura graveco kaj fidindeco de tiu ĉefverko. Ĉiuj aliaj malĉefaj verkoj de Z, liaj leteroj ktp. estis zorge kolektitaj en Originala Verkaro de Zamenhof, kompilitaj de J. Dietterle, Hirt & Sohn, Leipzig, 1929. (al kiu libro mi aludis per O. V.) G. WARINGHIEN.

Zamenhof

Pluraj homoj havas aŭ havis la familian nomon Zamenhof:
- La iniciatinto de Esperanto
  - L. L. ZAMENHOF
- Edzino de Ludoviko
  - Klara ZAMENHOF
- Gefiloj de Ludoviko
  - Adamo ZAMENHOF
  - Leono ZAMENHOF
  - Lidja ZAMENHOF
- Bofilino de Ludoviko
  - Wanda ZAMENHOF
- Nepo de Ludoviko
  - Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF
- Frato de Ludoviko
  - Felikso ZAMENHOF
- Frato de Ludoviko
  - Henryk ZAMENHOF
- Nevino de Ludviko
  - Romana ZAMENHOF
- Nevo de Ludoviko
  - Stephen ZAMENHOF
- Nepino de kuzo de Ludoviko
  - Zoja M. ZAMENHOF
- Nepo de kuzo de Ludoviko
  - Lev Miĥajloviĉ ZAMENHOF Kompleta verko pri ĉiuj Zamenhofoj: "La familio Zamenhof" de Zofia Banet FORNALOWA, postparolo de Giorgio SILFER, eldonis LF-koop, 2000. Ankaŭ vidu: Grava esperantisto

Eksteraj ligoj


- [http://nikst.boom.ru/Esperante/zmz.htm Zoja Miĥajlovna Zamenhof] : Pri geparencoj de L. L. ZAMENHOF en Rusio.
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr51/nomata.html Kiel estis nomata Zamenhof ?] de N. Z. MAIMON Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z ---- Zamenhof. Verkis Ernest DREZEN, SAT, 1929, 49 p. Enhavo: Z-a junaĝo. La interna ideo. Sionismo. Religiaj konceptoj, Idealismaj kontraŭdiroj, Personeco, Lasta tragedio de Z. - La principoj de racia gramatiko kaj de int. vortaro. Z kiel filologo. Kolektivismo en la kreado de la lingvo. Z kaj reformoj en E. Lingva unueco de E-istoj, ktp.

Zamenhofaj Vortoj

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Zamenhofaj Vortoj. Radikoj uzitaj de Z kaj netroveblaj en la Universala Vortaro. Listo de tiuj vortoj: 1. en Oficiala Gazeto, n-ro 2., kaj 2. en verko de P. Boulet, 1908, XV kaj 75 p., kun franca, angla, germana, hispana, itala, rusa, pola traduko de 2126 radikoj.

Zamenhof-Radikaro

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Zamenhof-Radikaro, kun derivaĵoj kaj fontindikoj, sub direkto de E. Wüster prizorgita de P. Kirschke kaj liaj helpantoj, 1927, 84 p. „Ĝi listigas ĉiujn radikojn neoficialajn uzitajn de Z. Necesa laborilo en mano de niaj prilingvaj spertuloj kaj komitatoj.“ (G. S., ,E', 1928, p: 8.)

Sofio ZAMENHOF

EdE-Z Sofio ZAMENHOF, d-ro, filino de L. L. ZAMENHOF,kuracisto de internaj malsanoj en V. Nask. 13 dec. 1889. Helpadis multe al sia patro en la aranĝado de lia biblioteko, treege multnombra. ZAMENHOF Sofio ZAMENHOF Sofio ZAMENHOF Sofio ZAMENHOF Sofio AMENHOF Sofio ZAMENHOF SOFIO

Josef ZAUNER

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Josef ZAUNER (cauner) (ps. J. Düa), germano, libristo. Nask. 18 nov. 1895 en Engelebrunn (Rumanujo). Fondis la UŜE-eldonejon en Leipzig, 1921 kaj depost tiu tempo estas inicianto kaj ĉefa laboranto por la UŜE-programo: Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo. Depost 1930 eld. kaj red. la gazeton UŜE-EĤO, organo de la eŭropanismo en Timiŝoara. En 1932 fondis la Klubon de la UŜE-amikoj en R. Pro diversaj motivoj propagandas E-n kiel eŭropan lingvon. Verkis: „La elvojo UŜE“ 1923 (ankaŭ germane), kaj „Der Weg zur Europa-Partei“ (La vojo al la Eŭropa-Partio), 1931; „La Eŭropanismo“.

Johano ZAWADA

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Pola esperantisto Jan ZAWADA (naskiĝis la 23-an de decembro 1891, mortis fine de 1975) estis pola esperantisto, oficisto. Fakulo pri kooperativa movado. Ĉefa gvidanto de la klasbatala ES en Polujo „Laboro“. Fondinto kaj sekretario de E-a Eldon-Kooperativo. Vojaĝante tre multe, li aranĝis kursojn, referatojn kaj grupojn. Kursoj ankaŭ en gazetoj. Kolektis kaj eldonis 200 paĝan „Adreslibron de Polaj E-istoj“ kaj Vortaron E-P-an. Tradukaĵoj kaj artikoloj en multaj E-gazetoj.

František ZELENKA

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z František ZELENKA, ĉeĥoslovako, poŝta sekretario en Prago, estrarano de la lando Bohemujo. Naskiĝis en la 15-a de septembro 1890 en Tábor. Laboras en Esperanta katolika movado.

Jan ZIERMANS

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Jan ZIERMANS, nederlandano. Red. „Holandan Pioniron“, 1914-17. Kuntradukis „Akbar“ de P. A. S. van Limburg Brouwer. Trad. la Koncertan Kantaron.

Károlyné ZIPERNOVSZKY

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z ZIPERNOVSZKY Károlyné (cipernovski), hungarino, edzino de univ. prof. Mortis 1923 en Budapest. Estrarano de HES antaŭmilite. Prop. precipe inter feministoj. Monsubtenoj por la movado. Kategorio:Hungaraj esperantistoj

Peter ZOFFMANN

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Peter ZOFFMANN, dano, urba ĉefkasisto en Koldingo (de 1902-1920 instruisto). Naskiĝis en la 25-a de januaro 1877 en Haderslevo. Prez. de centralbiblioteko en Koldingo. Kunlaboranto de verko pri Karlo MARKSO. Pergazeta propagando. Aŭtoro de lernolibro kaj Esperanto-Dana kaj Dana-Esperanto Vortaroj.

István ZÖLDY

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z ZÖLDY István (zoldi), hungaropoŝta ĉefinspektoro. Naskiĝis en la 26-a de decembro 1878 en Nagyigmand. Esperantisto jam antaŭ la milito. Laboras precipe en katolikaj kaj poŝtistaj rondoj. Kunfondanto kaj afergvidanto vicprezidinto de Hungara Katolika Esperanto-Societo, vicprezidinto de ILEPTO. Konstanta kunlaboranto per tradukoj kaj originalaj artikoloj en ILEPTO-organo: Kunaranĝinto de la UK 1929. ZOLDY

Mihály ZSÁMBOKI

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z ZSÁMBOKI Mihály (ĵámboki), hungaro, lokomotivgvidanto. Unu el la revivigantoj de HESL kaj ĝia prez. en 1924. Ampleksa laborado por E, precipe en la laborista grupo de Kispest. Kategorio:Hungaraj esperantistoj

Antal ZSIGMOND

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z ZSIGMOND Antal (ĵigmond), hungaro, prof. Nask. 1868, mortis 1929. El gramatiko de Barabas aŭtodidakte lernis E-n 1898 en Fogaras. Propagando, kurso en Sopron, grupfondo 1912. Kategorio:Hungaraj esperantistoj

Hendrikus Bernardus van ZWET

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z EdE-Z Hendrikus Bernardus van ZWET (zvet), nederlandano, sindikatana estrarano salajrita. Nask. 13 marto 1879 en Delft. E-isto de 1906. Kunfondinto de NKEL kaj ĝia sekr. en 1909-20 kaj 1925-28.

Piovera

Piovera é uma comuna italiana da região do Piemonte, província de Alexandria, com cerca de 736 habitantes. Estende-se por uma área de 15 km2, tendo uma densidade populacional de 49 hab/km2. Faz fronteira com Alessandria, Alluvioni Cambiò, Montecastello, Rivarone, Sale. Categoria:Comunas da Itália Categoria:Comunas do Piemonte Categoria:Comunas de Alexandria

kaway witaminy hosting sylwester w grach ruletka










































:: RELATED NEWS ::

Grotto, Washington
Grotto is a small unincorporated community in King County, Washington. It is located around Stevens Pass in the Cascade Mountains, near the town of Skykomish. Grotto is known for its scenic mountain environment. Category
Lucy Westenra
Lucy Westenra is a fictional character in Bram Stoker's horror novel Dracula. She is 19 years old, and the daughter of a wealthy family. Her father is not mentioned and her elderly mother is simply stated as being Mrs. Westenra. Lucy is introdoced as Mina Murray's best friend. She is the also engaged to Lord Arthur Holmwood. A silly, vivacious girl Lucy becomes the unknowing victum of the December 30, 1847 - January 10, 1907) was the first American-born head of what has become the Roman Catholic Archdiocese of Los Angeles, serving in that capacity from 1896-1902. Bishop Montgomery was born in Kentucky
Inglewood, Washington
Inglewood-Finn Hill is a census-designated place located in King County, Washington. As of the 2000 census, the CDP had a total population of 22,661. Based on per capita income, one of the more reliable measures of affluence, Inglewood-Finn Hill ranks 35th of 522 areas in the state of Washington to be ranked.

Geography

census-designated place located in King County, Washington. As of the 2000 census, the CDP had a total population of 22,661. Based on per capita income, one of the more reliable measures of affluence, Inglewood-Finn Hill ranks 35th of 522 areas in the state of Washington to be ranked.

Geography

deletion review). No further edits should be made to this page.