:: wikimiki.org ::
| Erfurt |
ErfurtGeografio > Eŭropo > Germanio > Turingio > Erfurto < Urbo
----
Erfurto estis fondita en la jaro 742 post Kristo. Situate apud la rivero Gera kaj apud forte frekventataj komercvojoj, la urbo rapide evoluiĝis al grava komercocentro. En la universitato (fondita en 1392, fermita en 1816, remalfermita en 1994) ankaŭ Martin LUTHER studis. Nuntempe Erfurto estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Turingio.
Iom da statistiko:
Germana nomo: Erfurt [efut]
Situo: 11° 01' 31" OR, 50° 58' 35" NO
Loĝantaro: 197.000 (2002)
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Alteco: 158 - 430 m super la marnivelo
Ekstera ligo:
[http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Erfurt Informoj pri Esperanto en Erfurt]
ja:エアフルト
ko:에르푸르트
simple:Erfurt
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
UrboGeografio > Urbo
----
Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per
ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de
siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia
kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun
la kamparo (PIV).
Ĉiu lando havas sian leĝaron apartenigi loĝlokojn al la kategorio de urboj. Tio dependas
unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de homoj, okupitaj en la sferoj ekster
agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 grandurboj kun pli ol 100 mil da
loĝantoj kaj 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 mln da loĝantoj.
Epitetnomoj de kelkaj urboj:
:La urbo de la rideto - Arhuzo
:La Feniks-Urbo - Atlanto
:La urbo, kiu neniam dormas - Berlino
:La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero
:Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo
:La Venta Urbo - Ĉikago
:Motora Urbo - Detrojto
:Duono de la Mondo - Esfahano
:La Urbo de Frata Amo - Filadelfio
:La Bank-urbo - Frankfurto
:La Pordego al la Mondo - Hamburgo
:La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo
:La Sankta Urbo - Jerusalemo
:La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo
:La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso
:La Tria Romo - Moskvo
:La Granda Pomo - Novjorko
:La Tigra Urbo - Oslo
:La Lum-urbo - Parizo
:La Venecio de la Nordo - Peterburgo
:La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago
:Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro
:La Eterna Urbo - Romo
:La Smeralda Urbo - Seatlo
:La Filio de la Ĉielo - Kalio
:La Taseto el arĝento - Kadizo
:...
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj laŭ lando
- Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro
- Latinaj urbonomoj
- Ĉefurboj
- fantomurbo
- vilaĝo
Eksteraj ligiloj
- [http://www.aliaflanko.de/urbo/ Informoj pri diversaj urboj]
Kategorio:Urbo
Kategorio:Geografia objekto
ja:都市
simple:City
RiveroGeografio > Rivero
----
Rivero prezentas akvomason, kiu fluas en natura fluejo kaj sin nutras per surfacaj kaj subteraj akvoj de sia baseno. Pri la esplorado de riveroj okupiĝas unu el branĉoj de tera hidrologio - rivera hidrologio.
Rivero kun siaj alfluantoj formas riveran sistemon, kies karaktero kaj evoluo dependas de la klimato, reliefo, geologia strukturo kaj amplekso de la baseno (akvokolekta areo). Riveroj dispartigas je montaraj kaj ebenaĵaj. Montarajn rojojn subeniĝante krutajn deklivojn oni nomas torentoj. Laŭtempaj riveroj nomiĝas Uedoj. Ili troviĝas en Saharo kaj aliaj samklimataj regionoj, estas sekaj, sed plenigas de akvoj post pluvegoj.
Kiam rivero defluas ĉefan branĉon aŭ lagon, oni parolas pri defluanto.
Rivero estas grava elemento de naturmedio: fonto de trinkebla kaj industria akvoj, natura akvovojo, fonto de hidroenergio, hejmo de fiŝoj kaj aliaj organismoj. Akvoj de multaj riveroj, precipe en evoluitaj landoj, estas malpuraj. Oni uzas ĉiajn rimedojn, leĝdonajn, teknikajn, sanitarajn, por limigi kaj eviti trafon de malpuraĵoj en riveroj.
Riveroj, kiuj pasas sur la teritorioj de kelkaj landoj, estas malfermitaj por komercŝipoj (Danubo, Rejno, Kongo). Regulojn de rivernavigado determinas internaciaj traktoj.
Plej longaj riveroj:
| Nomo | Longo, km | Nomo | Longo, km |
| Amazono (+Ukajalo) | 7,025 | Mekongo | 4,500 |
| Nilo (+Kagera) | 6,671 | Amuro (+Ŝilka-Onon) | 4,440 |
| Misisipo (+Misuro) | 6,212 | Leno | 4,400 |
| Jangzio (Blua rivero) | 5,800 | Kongo (+Lualabo) | 4,320 |
| Obo (+Irtiŝo) | 5,410 | Makenzio (+Atabasko) | 4,240 |
| Flava Rivero | 4,845 | Nigero | 4,160 |
| Parano (+Grande) | 4,700 | Jeniseo | 4,092 |
Aliaj konataj riveroj:
- en Eŭropo: Danubo – Dnepro – Dono - Doŭro - Ebro - Elbo – Garono – Gvadalkiviro - Gvadiano - Humber - Izero - Luaro – Mozelo - Mozo - Neretva - Rejno - Rodano – Sava - Sejno – Skeldo – Taĵo - Tamizo – Tibro – Vistulo
- en Azio: Amu-Dario – Arakso – Eŭfrato – Tigriso – Induso – Gango – Sir-Dario – Kura – Ĝejhano – Brahmaputro – Iravadio
- en Afriko: Senegalo – Voltao – Nigero – Zambezo
- en Ameriko: Plata-rivero - Parano – Urugvajo - Jukono – Sankt-Laŭrenco – Kolorado – Rio-Grando – Kolumbio – Orinoko - Misuro
- en Aŭstralio: Murejo – Darlingo
Vd. ankaŭ Nomoj de Riveroj; hispanaj riveroj
Kategorio:riveroj
Kategorio:geografio
ja:川
ko:강
ms:Sungai
simple:River
th:แม่น้ำ
zh-min-nan:Hô
1392Historio > Jarcentoj > 14-a jarcento > 1392
----
En la jaro 1392 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Fondo de la Universitato de Erfurt
Naskiĝoj
Mortoj
----
1387 | 1388 | 1389 | 1390 | 1391 | 1392 | 1393 | 1394 | 1395 | 1396 | 1397
13-a jarcento - 14-a jarcento - 15-a jarcento
ko:1392년
1816Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1816
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1816 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de decembro : Indianao fariĝis la 19-a ŝtato de Usono.
- Argentino sendependiĝas de Hispanio.
- Francio: Sklaveco estas leĝe malpermesata.
- Johano la 6-a de Portugalio kronita.
Naskiĝoj
- 21-a de aprilo : Charlotte BRONTË, verkistino
- 10-a de majo : Friedrich GERSTÄCKER, verkisto
Mortoj
- 20-a de marto: Maria la 1-a de Portugalio
----
1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1816년
simple:1816
Martin LUTHER
Marteno LUTERO (Martin LUTHER) (10-a de novembro, 1483-18-a de februaro, 1546) aŭgustenana monako kaj
germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo,
unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo. Pro tio, li
estas unu el la plej influa homo de la mondo. Je la 31-a de oktobro 1517 li najlis sian 95 Tezojn al la
pordego de preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la
korupteco en la katolika eklezio. Ĉi tiu ago estis la
origino de protestantismo. Kaj ankaŭ la origino de
luteranismo, la unua protestanta sekto, kiu ankoraŭ daŭras
la precipa sekto en Germanio kaj Skandinavio. Ekster ĉi tiu
regiono, la precipanta protestantismo estas la de Zvinglo kaj
Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum
1520-60, kaj nun floras precipe inter anglalingvanoj.
Kvankam Lutero protestis kontraŭ la korupteco de la Eklezio, lia
doktrino estis hereza laŭ katolikismo: li protestis ne nur kontraŭ la korupta uzo de
aŭtoritato en la Eklezio, sed kontraŭ la ideo de aŭtoritato mem: la aŭtoritato de la Eklezio ne nur estis misuzita, sed estis senlegitima en si mem.
La ĉefa doktrinoj de Lutero, kiuj fariĝis la koro de protestantismo kiel herezo:
- sola fide
- sola scriptura
- la pastrareco de la kredantaro
Vivo
En julio 1505, Lutero preskaŭ estis frapita de fulmo kaj
diris, "Sankta Ana, helpu min. Mi fariĝos monaĥo." Tiel li
fariĝis aŭgustenana monaĥo. En 1507, Lutero fariĝis
sacerdoto. En 1508 li estis sendita al la universitato
de Wittenberg por studi pri Aristotelo. En 1510 la
aŭgustenanoj sendis lin al Romo pro iu afero. Romo ŝancelis
Luteron: tie li vidis la diboĉadon de la korteganoj de la
Eklezio.
En 1512 li fariĝis doktoro kaj studis kaj instruis pri la
Biblio, precipe pri la epistoloj de
Paŭlo.
En la monaĥejo kaj la universitato, Lutero praktikis severan
sinregadon, pentofaradon kaj ofte konfesis siajn pekojn. Sed tio donis al
li nek pacon de koro nek certecon de menso pri sia eterna savo. Sub la
influo de sia amiko Johann VON STAUPITZ, Lutero profunde studis la Biblion, ne nur
profesie, sed por sia eterna savo. En la Biblio li fine trovis la solvon:
Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas
skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. (Romanoj 1:17)
La savo de Kristo, Lutero finfine komprenis, ne venis de iu ajn faro de
pento aŭ bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiu estas donita per
la graco (la senmerita favoro) de
Dio. Tio fariĝis la doktrino sola fide, la koro de lia reformo.
Pro lia nova kompreno pri la fido, li estis instigita protesti la
praktikon de pardon-biletoj
("indulgenc-biletoj"), per kiu la Eklezio korupte
vendis pardonojn por la punoj de purgatorio. En 1517,
Lutero najlis sian Disputatio pro declaratione virtutis indulgentiarum, alinomatan la 95 Tezoj, al la
pordego de preĝejo de Wittenberg, por protesti kontraŭ
pardon-biletoj. Dum 1517-21, Lutero ne ribelis kontraŭ la Eklezio, sed penis reformi ĝin.
En 1520 Lutero skribis tri leterojn kontraŭ la Eklezio:
- Pri kristana libereco - letero al la
papo. Kristano estas savita sole per fido, ne per faroj (sola fide).
- La babilona kapto de la eklezio - letero
kontraŭ la sep sakramentoj de katolikismo. Lutero akceptis nur tri:
komunion, konfeson kaj bapton.
- Publika letero al la kristana nobelaro de la germana nacio
pri la reformo - La pastrareco de la kredantaro. Ĉiuj kristanoj
estas egalaj, la Biblio estas la sola aŭtoritato pri la fido, ne la
papo (sola scriptura). La diboĉado de la korteganoj de la Eklezio.
En tiuj li klarigas sian reformon kaj doktrinon.
Al la Eklezio, lia doktrino ne estis iu pura kaj reformita --
reveno al veroj forgesitaj -- sed iu nova kaj hereza. Je la 3-a de januaro 1521, papo Leono la 10-a deklaris Luteron herezulo
kaj elkomunumigas lin. Poste, en la sama jaro, Lutero
estis venigita al Worms, kie li aperis antaŭ la germana
imperiestro Karlo la 5-a, ties princoj kaj reprezentanto de la
papo. La imperiestro kaj la papo volis, ke Lutero rezignu sian
herezon, sed anstataŭe Lutero defendis sian novan doktrinon:
Krom se mi estas konvinkita de la atesto de la Skriboj aŭ de klara rezono,
(ĉar mi ne fidas en la papo nek la koncilioj per si mem, ĉar ili klare
kaj ofte eraris kaj memkontraŭdiris), mi estas ligita al la Skriboj, kiujn
mi citis, kaj mia konscienco estas kaptito de la Vorto de Dio. Mi ne povas
rezigni ion ajn kaj ne tiel faros, ĉar agi kontraŭ mia konscienco estas
nek sendanĝera nek prava. Mi ne povas fari alie.
La imperiestro kondamnis lin kaj la amikoj de Lutero kaŝis lin
en la kastelo de Wartburg.
La doktrinoj de Lutero estis disvastigitaj tra Germanio. Ilin
subtenis la et-nobelaro kaj kamparanoj, kiuj ribelis en
1522, trenante Germanion en militon. La lukto daŭris ĝis
1536, kvankam milito revenis en la 1540-jaroj. Finfine, en la
Paco de Augsburg de 1555, post la morto de Lutero, post
jaroj de milito, kie nek katolikaj nek protestantaj armeoj povis
venki decidige, Germanio adoptis la principon de cuius regio, eius religio ("kies regiono, ties religio"), laŭ kiu la
loka reganto decidas pri la religio de sia regataro. Germanio en tiu tempo estis regata de multaj lokaj princoj, kiuj estis praktike sendependaj de la imperiestro. Ankoraŭ hodiaŭ Germanio estas parte katolika, parte protestanta (kaj nun, parte nekredanta).
En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan Testamenton el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis
la tutan Biblion (eldonita en 1534). Lia traduko, kaj liaj
aliaj skriboj, helpis formi la germanan kiel nacian, normigitan, skriban
lingvon. La germana de lia Biblio fariĝis la normo.
Je la 13-a de junio 1525, Lutero edziĝis al
eksmonaĥino, Katarina VON BORA. Li havis ses gefilojn: Johano,
Elizabeta, Magdalena, Martino, Paŭlo kaj Margareta. Lia familio
loĝis en eks-monaĥejo.
Pri la finaj jaroj....
Doktrino
La fundamenta malsamo inter la doktrino de Lutero kaj la doktrino de
katolikismo:
- sola fide
- sola scriptura
- la pastrareco de la kredantaro
Ĉi tiuj diferencoj fariĝis komuna al la plimulto de protestantismo.
Meso: Lutero diris meson en la germana, ne en la latina (la
tiama kutimo), kaj oferis komunion en ambaŭ formoj -- pano kaj
vino (la roma katolika eklezio nur oferis la panon dum
1365-1965). Laŭ Lutero la meso ne estas pri la oferdono de Kristo por niaj pekoj, komunio ne estas la centro de la Diservo, sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon.
Sakramentoj: Lutero retenis tri el la sep katolikaj sakramentoj: bapto, komunio kaj konfeso. Lutero kredas ke infanetoj povas baptiĝi.
Kristo kaj vino kaj pano: Lutero kredis ke Kristo estas
fizike en la pano kaj vino de komunio, ne per
transsubstancigo (la katolika doktrino), sed per
kunsubstancigo, kie Kristo estas kun, en kaj sub la
pano, sed la substanco de la pano restas. Laŭ Kalvino, aliflanke, la pano kaj vino ne ŝanĝiĝas, sed la kredanto
mem kiu manĝas ilin kun fido. Laŭ Zvinglo la rito estas tute
simbola. Ĉi tiu malsamo de doktrino fariĝos punkto de granda disputo kaj fendos protestantismon.
Monaĥismo: Ĉar merito estas senutila, luteranismo abolis la monaĥejojn. Lutero mem rompis sian monaĥan voton kaj poste
edziĝis. La germanaj princoj, kiuj poste protestantiĝis, rabis la havon de la monaĥejoj.
Antaŭdestinismo: Lutero diris ke homo ne posedas libervolon, ke Dio
antaŭdecidis, kiuj estos savitaj. Tio estas la doktrino
de antaŭdestinismo. Lutero kredis en unuobla antaŭdestinismo kaj ne en la pli severa duobla antaŭdestinismo de Kalvino. Laŭ Kalvino, Dio antaŭdecidis ne nur la savotaron, sed ankaŭ la damnotaron. Erasmo defendis la katolikan doktrinon de libervolo kontraŭ Lutero.
Biblia kanono: Lutero en sia traduko de la Biblio, metis la librojn de la
apokrifo kiel aldonaĵojn post la korpo de la Malnova
Testamento kaj la librojn Jakobo,
Judas, Hebreoj kaj
Apokalipso kiel aldonaĵojn post la korpo de la
Nova Testamento. Lutero vidis tiujn librojn kiel edifajn sed ne
kiel la Vorton de Dio. La libroj de Makabeoj de la
apokrifo subtenas la katolikan doktrinon de purgatorio, kaj
Jakobo la katolikan doktrinon pri merito, doktrinoj
kontraŭ kiuj Lutero staris (kaj doktrinoj kiuj estas la bazo
de pardon-biletoj).
Sanktuloj: Lutero ne forigis la kulton de Sankta Maria. Li kredis ke ŝi estis virgulino ĝis morto.
Post Morto
Melanktono, kiu regis la luteranan eklezion post Lutero kaj
skribis la kredon de luteranismo (la Konfeso de Augsburgo), moderigis la
doktrinon de Lutero. Ekzemple, li re-enkondukis la ideon de libervolo kaj
remetis la librojn Jakobo, Judas,
Hebreoj kaj Apokalipso en la korpon de la
Biblio.
La doktrino de Lutero pri pravigo sole per fido fendis la
eklezion, ekigis la protestantan reformadon kaj du jarcentojn da
milito. Tamen, je la 31-a de oktobro 1999, je la 482-a
datreveno de la 95 Tezoj, la luterana kaj katolika
eklezioj harmoniigis sian komprenon pri la doktrino.
Kategorio:Luteranismo
ja:マルティン・ルター
ko:마르틴 루터
ms:Martin Luther
simple:Martin Luther
ErfurtGeografio > Eŭropo > Germanio > Turingio > Erfurto < Urbo
----
Erfurto estis fondita en la jaro 742 post Kristo. Situate apud la rivero Gera kaj apud forte frekventataj komercvojoj, la urbo rapide evoluiĝis al grava komercocentro. En la universitato (fondita en 1392, fermita en 1816, remalfermita en 1994) ankaŭ Martin LUTHER studis. Nuntempe Erfurto estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Turingio.
Iom da statistiko:
Germana nomo: Erfurt [efut]
Situo: 11° 01' 31" OR, 50° 58' 35" NO
Loĝantaro: 197.000 (2002)
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Alteco: 158 - 430 m super la marnivelo
Ekstera ligo:
[http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Erfurt Informoj pri Esperanto en Erfurt]
ja:エアフルト
ko:에르푸르트
simple:Erfurt
GMTGMT estas angla mallongigo de Greenwich Mean Time, "Meza Tempo de Greenwich", t.e., la tempo de la observatorio de Greenwich oriente de Londono, Britio. Tra la observatorio iras la nula longitudo, la bazo de la tempzonoj kaj, kune kun la ekvatoro, de la metodo por mapi lokojn sur la tero.
Horzono, laŭ kutimo, estas specifita kiel horoj post aŭ antaŭ GMT.
La moderna postanto de GMT estas UTC.
Vidu ankaŭ: UTC
Kategorio:Tempo
ja:時刻系
Baillie ScottMackay-Hugh Baillie-Scott ( - 20. Oktober 1865 in Beards Hill, St. Peters nahe Ramsgate, Kent; † 10. Februar 1945 in Brighton), war ein englischer Architekt, Innenarchitekt und Entwerfer für das Kunsthandwerk.
Baillie Scott wurde als ältestes von 14 Kindern geboren. 1893 zog seine Familie von der Isle of Man nach Douglas in ein Haus welches Scott selbst designed hatte.
1891 wurde Baillie Scott Kunstlehrer. Er machte sich selbständig nachdem er jahrelang mit seinem Jugendfreund Fred Saunders zusammengearbeitet hatte. Er designde bis zu seinem Tode unzählige Häuser, unter anderem "Oakhams" im Jahr 1942.
Weblinks
-
Baillie-Scott, Mackay-Hugh
Baillie-Scott, Mackay-Hugh
Baillie-Scott, Mackay-Hugh
hoteles en berlin Stockholm hotel Sennik online best online casino tanie latanie, tanie loty
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Hispano-Suiza 8A
The Hispano-Suiza 8 was a water-cooled V8 aero engine introduced by Hispano-Suiza in 1914 and used by a number of Allied fighter aircraft during the First World War. The original Hispano-Suiza 8a was rated at 150 hp (112 kW) and the later Hispano-Suiza 8Be reached 220 hp (164 kW).
The Hispano-Suiza 8a
|
Dutch East India Trading Company
For the trading company, see Dutch East India Company.
Dutch East India Trading is an independent record label based in Rockville Centre, New York. It has released music by such artists as Sun Dial, the Orb, the S
|
Steven Pressfield
Steven Pressfield is an American author, predominatedly of military historical fiction set in classical antiquity. His novels include:
- Last of the Amazons
- Tides of War: A Novel of Alcibiades and the Peloponnesian War
- Gates of Fire, about the Read More... |
Caddis fly
A Trichoptera (from trich, hair, and ptera, wings), or caddisfly as it is more commonly known, is a small moth-like insect having two pairs of hairy membranous wings. They are closely related to Lepidoptera (moths and butterflies) who have scales on their wings. Caddisflies have aquatic larvae and are found in a wide variety of habitats such as streams, rivers, lakes, ponds, sprin
|
Franz Joseph of Austria
:This article is about the Austrian Emperor. For Franz Joseph the artist and author, see Franz Joseph (artist).
Franz Joseph (artist)
Franz Joseph (artist)
Francis Joseph I (in German often abbreviated Franz Joseph or Franz Josef, and in English<
|
Stephen Pressfield
Steven Pressfield is an American author, predominatedly of military historical fiction set in classical antiquity. His novels include:
- Last of the Amazons
- Tides of War: A Novel of Alcibiades and the Peloponnesian War
- Gates of Fire, about the Read More... |
Richard Lumley, 1st Earl of Scarborough
Richard Lumley, 1st Earl of Scarbrough (1650 – December 17 1721) was an English statesman best known for his role in the Glorious Revolution. He was the son of Richard Lumley, 1st Viscount Lumley and Elizabeth Cornwa
|
|
|