Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Erika MANN

Erika MANN

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Erika MANN < Germana Lingvo ---- Erika Julia Hedwig MANN (naskiĝis la 9-an de novembro, 1905 en Munkeno, mortis la 27-an de aŭgusto, 1969 en Zürich, Svislando) estis germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino. Ŝi estis la filino de Thomas MANN, la fratino de Klaus MANN kaj Golo MANN kaj la nevino de Heinrich MANN. La verkaro de Erika Mann konsistas ĉefe el infanliteraturo, rakontoj, eseoj, vojaĝraportoj, biografioj kaj tekstoj por la kontraŭnazia kabaredo Die Pfeffermühle kun kiu ŝi tre sukcese turneis tra Eŭropo. En la jaro 1933 Erika Mann elmigris al Svislando, kvar jarojn poste al Usono. Tie ŝi provis daŭrigi sian kabaredan laboron (nomante la entreprenon The Peppermill), sed ne gajnis tiel grandajn sukcesojn kiel en Eŭropo. En 1952 ŝi revenis al Svislando, kie ŝi restis ĝismorte.

Listo de verkoj


- Rundherum. Das Abenteuer einer Weltreise (vojaĝraporto, kun Klaus Mann, 1927)
- Stoffel fliegt übers Meer (infanlibro, 1932)
- Muck, der Zauberonkel (infanlibro, 1934)
- Zehn Millionen Kinder. School for Barbarians (eseo, 1938)
- Escape to Life (pri la ekzila vivo, kun Klaus Mann, 1939)
- Das letzte Jahr. Bericht über meinen Vater (biogr. pri sia patro, 1956)
- Die Zugvögel (infanlibro, 1959) MANN, ERIKA MANN, ERIKA

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Germanlingva Literaturo

Literaturo > Germanlingvaj verkistoj < Germana lingvo ----

Aŭstraj verkistoj

:Ilse AICHINGER :Ingeborg BACHMANN :Hermann BAHR :Vicki BAUM :Elías CANETTI :Marie VON EBNER-ESCHENBACH :Erich FRIED :Egon FRIEDELL :Catharina Regina VON GREIFFENBERG :Franz GRILLPARZER :Robert Hohlbaum :Ernst JANDL :Elfriede JELINEK :Karl KRAUS :Nikolaus LENAU :Gustav MEYRINK :Franz NABL :Johann NESTROY :Robert NEUMANN :Erika PLUHAR :Rainer Maria RILKE :Peter ROSEGGER :Arthur SCHNITZLER :Johannes Mario SIMMEL :Adalbert STIFTER :Georg TRAKL :Fred WANDER :Maxie WANDER :Stefan ZWEIG

Ĉeĥaj verkistoj

:Franz KAFKA

Germanaj verkistoj

:Abraham a Sancta Clara :Angelus Silesius :Bruno APITZ :Achim VON ARNIM :Bettina VON ARNIM :Rose AUSLÄNDER :Jakob BALDE :Hugo BALL :Jurek BECKER :Johann BEER :Gottfried BENN :Werner BERGENGRUEN :Heinrich BÖLL :Wolfgang BORCHERT :Sebastian BRANT :Bertolt BRECHT :Clemens BRENTANO :Christine BRÜCKNER :Georg BÜCHNER :Wilhelm BUSCH :Joachim Heinrich CAMPE :Hans CAROSSA :Hanns CIBULKA :Matthias CLAUDIUS :Hedwig COURTHS-MAHLER :Simon DACH :Max DAUTHENDEY :Alfred DÖBLIN :Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF :Günter EICH :Joseph VON EICHENDORFF :Michael ENDE :Hans Magnus ENZENSBERGER :Rainer ERLER :Hans FALLADA :Lion FEUCHTWANGER :Marieluise FLEISSER :Paul FLEMING :Theodor FONTANE :Georg FORSTER :Richard FRIEDENTHAL :Cornelia FUNKE :Ludwig GANGHOFER :Christian Fürchtegott GELLERT :Stefan GEORGE :Paul GERHARDT :Friedrich GERSTÄCKER :Johann Wilhelm Ludwig GLEIM :Johann Wolfgang VON GOETHE :Oskar Maria GRAF :Günter GRASS :Hans Jakob Christoffel VON GRIMMELSHAUSEN :Andreas GRYPHIUS :Karoline VON GÜNDERODE :Johann Christian GÜNTHER :Peter HACKS :Peter HÄRTLING :Wilhelm HAUFF :Gerhart HAUPTMANN :Friedrich HEBBEL :Johann Peter HEBEL :Heinrich HEINE :Wilhelm HEINSE :Hermann HESSE :Georg HEYM :Stefan HEYM :Paul HEYSE :Peter HILLE :Friedrich HÖLDERLIN :E. T. A. HOFFMANN :Heinrich HOFFMANN :Arno HOLZ :Ricarda HUCH :Peter HUCHEL :Richard HUELSENBECK :Walter JENS :Ernst JÜNGER :Heinz KAHLAU :Erich KÄSTNER :Marie Luise KASCHNITZ :Bernhard KELLERMANN :Justinus KERNER :Irmgard KEUN :Klabund :Heinrich von KLEIST :Heinrich VON KLEIST :Friedrich Gottlieb KLOPSTOCK :Wolfgang KOEPPEN :Gertrud KOLMAR :Theodor KÖRNER :Ernst KREUDER :James KRÜSS :Günter KUNERT :Else LASKER-SCHÜLER :Kurd LASSWITZ :Wilhelm LEHMANN :Hans LEIP :Hermann LENZ :Jakob Michael Reinhold LENZ :Siegfried LENZ :Gotthold Ephraim LESSING :Reinhard LETTAU :Georg Christoph LICHTENBERG :Detlev VON LILIENCRON :Oskar LOERKE :Erich LOEST :Friedrich VON LOGAU :Loriot :Emil LUDWIG :Erika MANN :Golo MANN :Heinrich MANN :Klaus MANN :Thomas MANN :Monika MARON :Georg MAURER :Karl MAY :Angelika MECHTEL :Sophie MEREAU :Eduard MÖRIKE :Christian MORGENSTERN :Irmtraud MORGNER :Erich MÜHSAM :Wilhelm MÜLLER :Friedrich NICOLAI :Ernst Elias NIEBERGALL :Ingrid NOLL :Novalis :Martin OPITZ :Carl VON OSSIETZKY :Gudrun PAUSEWANG :Ulrich PLENZDORF :Otfried PREUSSLER :Gert PROKOP :Wilhelm RAABE :Brigitte REIMANN :Erich Maria REMARQUE :Ludwig RENN :Hans Werner RICHTER :Joachim RINGELNATZ :Eugen ROTH :Friedrich RÜCKERT :Peter RÜHMKORF :Hans SACHS :Friedrich VON SCHILLER (laŭ la Fundamento: Ŝillero, Ŝiller') :Arno SCHMIDT :Johann Gottfried SCHNABEL :W.G. SEBALD :Annette Seemann :Anna SEGHERS :Johann Gottfried SEUME :Friedrich SPEE VON LANGENFELD :Heinrich SPOERL :Carl STERNHEIM :Kaspar VON STIELER :Theodor STORM :August STRAMM :Botho STRAUSS :Erwin STRITTMATTER :Eva STRITTMATTER :Patrick SÜSKIND :Lisa TETZNER :Ludwig THOMA :Ludwig TIECK :Ernst TOLLER :B. TRAVEN :Kurt TUCHOLSKY :Ludwig UHLAND :Wilhelm Heinrich WACKENRODER :Wilhelm WAIBLINGER :Martin WALSER :Jakob WASSERMANN :Georg Rudolf WECKHERLIN :Frank WEDEKIND :Ehm WELK :Liselotte WELSKOPF-HENRICH :Helmut WILLKE :Christa WOLF :Friedrich WOLF :Carl ZUCKMAYER :Arnold ZWEIG

Rumanaj verkistoj

:Herta MÜLLER

Svisaj verkistoj

:Friedrich DÜRRENMATT :Max FRISCH :Friedrich GLAUSER :Gottfried KELLER :Conrad Ferdinand MEYER :Adolf MUSCHG :Carl SPITTELER :Johanna SPYRI :Robert WALSER :Otto F. WALTER

Dialekta literaturo

:Pensilvanigermana literaturo

Komunumoj

:Gruppe 47

Literaturpremioj

:Georg-Büchner-Preis :Ingeborg-Bachmann-Preis :Friedenspreis des Deutschen Buchhandels ja:ドイツ文学 ko:독일어 문학

9-a de novembro

---- Historio > Tagoj > la 9-a de novembro ---- La 9-a de novembro estas la 313-a tago de la jaro (la 314-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 52 tagoj restas. Je la 9-a de novembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1919 : Germanio: Eko de la unua Germana demokratia ŝtato
- 1923 : Puĉo de Adolf Hitler kontraŭ la germana registaro fiaskas
- 1938 : Kristallnacht (pogromo) okazis en Germanio, Aŭstrio kaj aliaj regionoj regataj de la Nazio-Partio
- 1989 : La falo de la Berlina muro en GDR (orienta Germanio)

Naskiĝoj


- 1818 : Ivan TURGENEV, Rusio
- 1866 : Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ
- 1905 : Erika MANN, Germanio
- 1928 : Anne SEXTON
- 1929 : KERTÉSZ Imre

Mortoj


- 1991 : Yves MONTAND

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 8-a de novembro | 10-a de novembro
- 9-a de oktobro | 9-a de decembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:11月9日 ko:11월 9일 simple:November 9 th:9 พฤศจิกายน

1905

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1905 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1905 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 21-a de januaro: Zamenhof scribas faman biografileteron al C. MICHAUX
- Aŭgusto : Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Okazas la unua Universala Kongreso de Esperanto. (vd. 2005).
- Rosa JUNCK deklarita de Zamenhof modelo de Esperanto-prononco.
- Elekto de unua Lingva Komitato;
- Akcepto de Deklaro pri Esperantismo;
- Revuo Esperanto fondita de Paul BERTHELOT;
- Fondita Seattle Philatelic Esperanto Society unua Esperanto-Klubo en Ŝtato Vaŝingtonio.
- Fondita Esperanto-Societoj en Romo, Novjorko, Kanariaj Insuloj kaj Ipswich.
- Fondita Anarkiista Esperanto-klubo (la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo).
- Paul BOULET publikiĝis Méthode pour apprendre seul l' Espéranto.
- Ivan H. KRESTANOV, George COX, TIHANYI József, Giacomo BIANCHINI, Otto JESPERSEN, Frederic PUJOLÀ I VALLÉS, Montagu Christie BUTLER kaj Ludoviko GLODEAU eklernis Esperanton.
- Esperanta Skarabaro unua esperanta revuo en Kostariko.
- Esperantigita unua ĉeha libro: "Majstro Jan Hus" de Josef F. KHUN.
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto fariĝis dua parto de Fundamento kaj iĝis "netuŝebla".
- Brazila Revuo "O Cinzel" publikigis anedoktojn en Esperanto.
- 1-a de septembro : Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- Japanio venkas Rusion, konkerante Manĉurion.
- Einstein publikigas sian unuan teorion pri relativeco.

Naskiĝoj


- ISAMU Yamaga
- Vuk ECHTNER
- Faik BAĤTEEV
- Hugo RÖLLINGER
- 24-a de januaro: Poul JÖRGENSEN
- 26-a de januaro: Bernhard MINETTI
- 6-a de februaro : Jan WERICH
- 9-a de februaro: Henrik SEPPIK
- 16-a de majo : Usono: Henry FONDA.
- 21-a de junio : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 18-a de julio: Lászlo HALKA
- 18-a de septembro : Svedio : Greta GARBO
- 28-a de septembro : Max SCHMELING
- 9-a de novembro : Germanio : Erika MANN

Mortoj


- 24-a de marto : Francio, Amiens : franca verkisto Jules VERNE.
- 4-a de julio: Elisée RECLUS ----
1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1905年 ko:1905년 simple:1905 th:พ.ศ. 2448

Munkeno

Geografio > Eŭropo > Germanio > Bavario > Munkeno < Urboj ---- Munkeno (germane, München [mynĥn]) estas la ĉefurbo de Bavario kaj centro de ĝia ekonomio. Bavario

Faktoj:

Bavario
- Urbestro: Christian UDE
- loko: 48,13° Norde, 11,55° Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: ĉ. 1.200 mil (2004) nur 30% denaskaj bavarianoj

Vidindaĵoj


- Englischer Garten ("Angla Ĝardeno“, granda parko)
- Frauenkirche ("Eklezio de virinoj“),
- Marienplatz (centra placo)
- Kastelo Nymphenburg
- Viktualienmarkt, vendoplaco pri floroj en la centro de Munkeno

Oktoberfest

En oktobro de 1810 la princo Ludoviko de Bavario edzinigas Therese von Sachsen-Hildburghausen kaj okazagas ĉevala kurado sur herbejo (hodiaŭ "Theresienwiese“ = "Herbejo de Therese“). Ekde ĉi-tia jaro, festo okazas ĉiam finon de septembro sur ĉi-tia herbejo.

Faktoj de la Oktoberfest 2005


- 17 fest-tagoj
- 6,1 miljonoj da vizitantoj
- 6 miljonoj literoj de biero trinkitaj
- 95 oksoj manĝitaj
- 215.000 ŝtelitaj potoj de biero estis arestataj
- 4.000 personalaj aĵoj trovitaj, ties 1.400 vestaĵoj, 400 monujoj, 350 ŝlosiloj, 330 poŝoj, 260 okulvitroj, 200 poŝtelefonoj, 200 pluvombreloj kaj 40 fotokameraoj.

Historio

Theresienwiese
- 1158 - La urbo “Munichen” estis unue foje menciata en skribita dokumento. La nomo de Munkeno venas de “Mönch”, la germana vorto pri monaĥo. Ĝis hodiaŭ, oni povas vidi monaĥon en la blazono de la urbo.
- 1468 – Oni komencas konstrui la Eklezio de Virinoj.
- 1505 – Munkeno devenas la ĉefurbo de la Bavario.
- 1522 – La duko Wilhelm la 4-a malpermesas la protestantismo. Ĝis hodiaŭ la plejparto de la bavarianoj havas la katolika religion.
- 1589 – La Hofbräuhaus (domo de la biero) estas fondata. Oni nomigas Munkenon "ĉefurbo de la biero” en Germanio.
- 1777 – La bavaria reĝanto Max la 3-a,la lasta de la dominanta familio Wittelsbach mortas. Palatinata familio heredas la rajton reĝi Bavarion.
- 1806 – Napoléon konkeras Bavario kaj farigis ĝin reĝolandon.
- 1825 – La reĝeco de Ludovico la 1-a de Bavario komencas. Li amas la arton kaj faris konstrui multajn muzeojn kaj kasteloj en romana stilo. Munkeno devenas centro kultura de Bavario.
- 1918 – La fino de la Unua Mondmilito signifias ankaŭ la fino de la reĝolando de Bavario. La Bavario devenas respublikon.
- 1933-1945 – Domineco de la naciismo en Germanio. En la Dua Mondmilito Munkeno estas bombardata (50 % de la urbo detruita) kaj la “Weiße Rose” (Blanka Roso) provas movi kontraŭstaron kontraŭ Hitler.
- 1957 – Munkeno havas pli ol 1 milion da loĝantoj
- 1972 – Olimpiaj ludoj en Munkeno, teroristaj atencoj
- 1992 – Bapto de la munkena flugejo.

Ekonomio

Munkeno estas sedejo de pluraj grandaj firmaoj:
- BMW
- Siemens
- Flugejo de Munkeno

Kulturo kaj sporto

La FC Bayern München, fondita en 1900, estas granda kaj fama klubo de futbalo en Eŭropo. Ĝi ludas ofte en la Allianz Arena kaj la Olimpiaparko kie okazis la Olimpiaj ludoj en 1972. Muzeoj: Germana Teknika Muzeo, Pinakotekoj, BMW-Museo,… Theatroj kaj la zoo Hellabrunn (ekde 1911).

Urbaj partnerecoj


- Edinburgh
- Verona
- Bordeaux
- Sapporo
- Cincinnati
- Kievo
- Harareo

Ligoj:


- [http://www.esperanto-muenchen.de/Turismo_Tourismus/turismo_tourismus.html Rondiro tra la turista parto de la urbo.]
- [http://www.muenchen.de La germanlingva retpaĝo de Munkeno]
- [http://www.esperanto-muenchen.de Informoj pri la Munkena Esperanto-Movado]
- [http://www.munkeno.de Pli da informoj pri Esperanto en Munkeno]

Vidu ankaŭ


- Munkena interkonsento ja:ミュンヘン ko:뮌헨 simple:Munich th:มิวนิก

1969

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1969 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1969 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 54-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinko.
- Deklaracio de Tirese.
- Stanislava Chrdlová ekesperantiĝis.
- Fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
- Ekaperis revuo La Monda Lingvo problemo.
- Apero de Esperanta traduko de La Korano.
- Publikitaj planlingvoj Arcaicam Esperantom kaj Aligrams.
- 24-a de julio : Usono metas la unuan homon surlunen.
- Muamar KADAFI, post milita renverso, regas Libion.

Naskiĝoj


- 8-a de majo : AKEBONO Taro
- 28-a de decembro : Linus TORVALDS

Mortoj


- 18-a de januaro: Ismael GOMES BRAGA
- 22-a de junio : Usono : Judy GARLAND
- 28-a de marto : Dwight D. EISENHOWER
- 27-a de aŭgusto : Svislando : Erika MANN
- 17-a de decembro: COSTA e SILVA
- 25-a de decembro: Donald R. DUNCAN ----
1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1969年 ko:1969년 simple:1969 th:พ.ศ. 2512

Svislando

Geografio > Eŭropo > Svislando ---- right right germane Schweiz [ŝvajc] france Suisse [sŭis] itale Svizzera [ZVICcera] romanĉe Svizra [ŜVICra] svisgermane Schwyz [ŝvi:c] Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera (
- ) (AR)
Herisau 49.300 germ.
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna (
- ) (AI)
Appenzell 13.100 germ.
Bazelo Kampara (
- ) (BL)
Liestal 225.800 germ.
Bazelo Urba (
- ) (BS)
Bazelo 194.300 germ.
Berno (BE) Berno 925.500 germ., fr.
Friburgo (FR) Friburgo 194.700 fr., germ.
Ĝenevo (GE) Ĝenevo 363.600 fr.
Glarus | Glaruso (GL) Glarus 36.600 germ.
Grizono (GR) Chur 166.500 germ., rom., it.
Ĵuraso (JU) Delémont 64.700 fr.
Lucerno (LU) Lucerno 306.100 germ.
Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) Neuchâtel 156.200 fr.
Nidwalden | Nidvaldo (
- ) (NW)
Stans 31.000 germ.
Obwalden | Obvaldo (
- ) (OW)
Sarnen 27.600 germ.
St. Gallen | Sankt-Galo (SG) St. Gallen 403.900 germ.
Ŝafhaŭzo (SH) Ŝafhaŭzo 69.800 germ.
Schwyz | Ŝvico (SZ) Schwyz 103.400 germ.
Solothurn | Soloturno (SO) Solothurn 219.500 germ.
Thurgau | Turgovio (TG) Frauenfeld 192.400 germ.
Tiĉino (TI) Bellinzona 277.200 it.
Uri | Urio (UR) Altdorf 33.500 germ.
Valezo (VS) Sion/Sitten 232.600 fr., germ.
Vaud | Vaŭdo (VD) Laŭzano 550.300 fr.
Zug | Cugo (ZG) Zug 827.840 germ.
Zuriko (ZH) Zuriko 1.131.500 germ.

- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.

-
als:Schweiz ja:スイス ko:스위스 ms:Switzerland simple:Switzerland th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์ zh-min-nan:Sūi-se

Thomas MANN

Literaturo > Germanlingva literaturo > Thomas MANN < Germana Lingvo ---- Thomas Mann (1875-1955) estis germana verkisto kiu skribis romanojn kaj novelojn. Li ricevis la Premion Nobel de Literaturo en 1929.

Biografio

La germana verkisto Thomas Mann [Tomas Man] naskiĝis je la 6-a de junio 1875 en Lübeck. Li estis la frato de Heinrich MANN kaj la patro de la aŭtoroj Erika MANN, Golo MANN kaj Klaus MANN. Post la morto de sia patro en 1891, la familio iris en Munkeno kie li trovis kaj edzinigis (1905) Katja Pringsheim. En la jaro 1929 li estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo. Kiam la Naci-socialismo gajnis povon en 1933, Thomas Mann decidis eksiliĝi en Svislando. En 1938, Aŭstrio estis aneksata per Hitler, Mann eskapis en Princeton (Usono), pli malfrue en Kalifornio. Sept jaroj post la fino de la Dua Mondmilito li revenis en Eŭropo kaj mortis je la 12-a de aŭgusto 1955 en Zürich.

Verkoj


- Buddenbrooks (1901)
- Tonio Kröger (1903)
- Tristan (1903)
- Königliche Hoheit (1909)
- Der Tod in Venedig (1912)
- Der Zauberberg (1924)
- Geschichten Jakobs (1933)
- Der junge Joseph (1934)
- Joseph in Ägypten (1936)
- Lotte in Weimar ("Lotte en Weimar", 1938)
- Doktor Faustus (1947)
- Der Erwählte (1951)
- Bekenntnisse des Hochstaplers Felix Krull ("Konfesoj de sinŝajniganta Feliks Krull",1954)

En Esperanto aperis


- Tonio Kröger, tradukis Ŝiger UJEKI, 1977.
- Lotte en Weimar (Lotte in Weimar), tradukis Karl SCHULZE, redaktis Ulrich BECKER, Novjorko: Mondial, 2005, 445 paĝoj.

Eksteraj ligoj

[http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/feliks.html Konfesoj de sinŝajniganta Feliks Krull] MANN THOMAS ja:トーマス・マン ko:토마스 만

Klaus MANN

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Klaus MANN < Germana Lingvo ---- Klaus MANN (
- la 18-an de novembro 1906 en Munkeno, † la 21-an de majo 1949 en Cannes, Francio) estis germana verkisto. Li estis filo de Thomas MANN, frato de Erika MANN, Elisabeth MANN kaj Golo MANN kaj nevo de Heinrich MANN. En la 1920-aj jaroj Klaus Mann ĉefe laboris por la teatro, eĉ aktoris kune kun sia fratino Erika en sia memverkita dramo Anja und Esther. Kontraste al sia patro Thomas, Klaus Mann neniam kaŝis sian gejecon, eĉ verkis romanon (Der fromme Tanz) pri la temo, kvankam samseksemo en tiu ĉi tempo estis laŭleĝe malpermesita. En 1933 li fuĝis de la nazioj, unue al Francio, poste al Nederlando kaj al Usono, kie li en la jaro 1943 fariĝis usona civitano. Mann mortis en 1949 pro trodozo da dormigiloj.

Listo de verkoj:


- Anja und Esther (dramo, 1925)
- Revue zu Vieren (komedio, 1926)
- Der fromme Tanz (romano, 1926)
- Heute und Morgen (eseo, 1927)
- Kind dieser Zeit (membiografio, 1932)
- Symphonie pathétique (romano, 1935)
- Mephisto. Roman einer Karriere (romano, 1936)
- Der Vulkan (romano, 1939)
- The Turning Point (membiografio, 1942)

Golo MANN

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Golo MANN < Germana Lingvo ---- Golo MANN, plennome: Angelus Gottfried Mann (naskiĝis la 27-an de marto, 1909, mortis la 7-an de aprilo 1994) estis germana historiisto kaj publicisto. Li estis la filo de Thomas MANN, la nevo de Heinrich MANN kaj la frato de Erika MANN kaj Klaus MANN. Golo Mann naskiĝis en Munkeno. Li studis filozofion kaj historion en Munkeno, Berlino kaj Heidelberg. En la jaro 1932 li doktoriĝis kaj unu jaron poste li kune kun sia familio elmigris al Francio, kie li restis ĝis 1937, poste li venis al Svislando. Tie li vivtenis sin kiel verkisto kaj en la jaro 1940 li fuĝis al Usono, kie li ekde 1942 agis kiel profesoro pri historio en diversaj universitatoj. En 1958 li revenis al Eŭropo. Post mallonga restado en Svislando li fariĝis gastprofesoro en la germana urbo Münster, kaj de 1960 ĝis 1964 li agis kiel profesoro pri politiko en Stutgarto. Post 1964 li dediĉis sin plene al la verkado kaj eldonado. Inter pluraj premioj li gajnis la renoman Georg-Büchner-Preis en 1968. En 1994 Golo Mann mortis en Leverkusen.

Listo de verkoj kaj eldonaĵoj


- Friedrich von Gentz (1947)
- Deutsche Geschichte im 19. und 20. Jahrhundert (1958)
- Wilhelm II (1964)
- Propyläen-Weltgeschichte (10 vol., 1961-65)
- Von Weimar nach Bonn. Fünfzig Jahre deutsche Republik (1970)
-
Wallenstein. Sein Leben erzählt von Golo Mann (1971)
-
Erinnerungen und Gedanken. Eine Jugend in Deutschland (1986)
-
Wissen und Trauer (1992)

Heinrich MANN

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Heinrich MANN < Germana Lingvo ---- La germana verkisto Heinrich MANN naskiĝis je la 27-a de marto 1871 en Lübeck kaj mortis je la 12-a de marto 1950 en Santa Monica apud Losanĝeleso. Li estis la frato de Thomas MANN kaj la onklo de Erika MANN, Golo MANN kaj Klaus MANN.

Famaj verkoj:


- In einer Familie (romano, 1894)
- Flöten und Dolche (noveloj, 1905)
- Professor Unrat oder Das Ende eines Tyrannen (romano, 1905)
- Macht und Mensch (eseo, 1919)
- Das Kaiserreich (romantrilogio: Die Armen/1917, Der Untertan/1918, Der Kopf/1925)
- Die Jugend des Königs Henri Quatre (historia romano, 1935)
- Es kommt der Tag (eseo, 1936)
- Die Vollendung des Königs Henri Quatre (historia romano, 1938)

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Kategorio:Verkistoj

Kategorio:Famaj personoj Kategorio:Literaturo ko:분류:작가 th:Category:นักประพันธ์ zh-min-nan:Category:Chok-ka

Milos Forman

Miloš Forman, Jan Tomas Forman, född 18 februari 1932 i Caslav i dåvarande Tjeckoslovakien, tjeckisk-amerikansk regissör, skådespelare, manusförfattare och producent. Han blev tidigt föräldralös, då föräldrarna dog i Auschwitz koncentrationsläger. Han flyttade till USA 1968. Han belönades med Oscar 1975 för Gökboet och för Amadeus 1984. Formans senaste filmprojekt handlar om den spanske konstnären Goya, och med Stellan Skarsgård i huvudrollen.

Filmografi (i urval)


- 1965 - En blondins kärleksaffär
- 1975 - Gökboet
- 1975 - Hair
- 1984 - Amadeus
- 1996 - Larry Flynt - skandalernas man
- 1999 - Man on the moon

Extern länk


- [http://us.imdb.com/name/nm0001232/ IMDb - Milos Forman] Forman, Milos ja:ミロス・フォアマン

online casinos tablice otyo webmaster pozycjonowanie










































:: RELATED NEWS ::
ჰილი, დეიმონ
ჰილი, დეიმონ გრეჰემ დევერო (ინგ. Damon Graham Devereux Hill) (
- 17 სექტემბერი 1960,
პროსტი, ალენ
პროსტი, ალენ მარი პასკალ (ფრანგ. Alain Marie Pascal Prost) (
- 24 თებერვალი 1955, კატეგორია:მსოფლიოს ხალხები კატეგორია:ბრაზილია