Geografio > Afriko > Eritreo
----
Eritreo estas ŝtato etendiĝanta en nordorienta Afriko sur marbordo de Ruĝa Maro. Kontinentaj limoj havas longecon 1630 km, Eritreo najbaras okcidente kun Sudano (605 km), Etiopio sude (912 km) kaj Ĝibutio sudoriente (113 km). Al Eritreo apartenas ankaŭ Dahlaka Insularo en Ruĝa Maro.
Geografio
Dahlaka InsularoDahlaka Insularo]
La teritorion de Eritreo kreas tri specoj de pejzaĝo: laŭlonge laŭ marbordo de Ruĝa Maro etendiĝas mallarĝa strio de seka kaj malfekunda pejzaĝo de dezerta karaktero kun plimulte salita grundo. La plej vasta parto de la lando estas kreata per altaĵo meze de la ŝtato (ĉi tie troviĝas la plej altaj montopintoj) kun fekundaj grundoj kaj proporcie abundaj pluvoj (preskaŭ 900 mm/jaro), oriente ĉe sudanaj limoj estas denove la seka plataĵo kun malaltaj pluvoj. Sudoriente ĉe la etiopiaj limoj la teritorio kliniĝas ĝis Denakila ravino (la plej malalta punkto troviĝas 116 m de submara nivelo), kiu estas parto de ampleksa Orientafrika valo, geologia rompo tiriĝanta de Ruĝa Maro ĝis lago Tanganjiko.
La eritrea teritorio etendiĝas en subtropika klimata zono, la klimataj kondiĉoj dependas de supermara alteco de loko. Regiono ĉirkaŭ ĉefurbo situanta en alteco 2300 m havas mezproksiman temperaturon 16°C kaj proksimume 500 mm da pluvoj dumjare, ĉe Masavo sur marbordo de Ruĝa Maro estas mezproksimaj pojaraj temperaturoj 30°C (ĉi tie mezurita la plej alta mezproksima temperaturo en la mondo) kaj pluvoj ĉirkaŭ 200 mm. La temperaturaj kaj pluvaj interrilatoj en la okcidentaj plataĵoj estas similaj al tiuj ĉe la marbordo. La klimato kreas du ĉefajn jarajn sezonojn - la periodo de pluvoj de junio ĝis aŭgusto kaj la sekan periodon dum la resto de la jaro.
Vegetaĵaj zonoj dependas de supermara alteco. La ĉemaraj regionoj, inkluzive de la tuta orienta duono de la ŝtato (oriente de urbo Adikejiho kaj Sanafo) kreas dezertaj regionoj preskaŭ sen kreskaĵara kovro, la dezerta pejzaĝo estas ankaŭ en nordorienta limo kun Sudano. Direkte al enlando la dezerto ŝanĝiĝas en herbejkovritan savanon, kiu kreas plimulton da areo de la okcidenta parto de la lando. En pli altaj situoj de montaroj de la meza parto de la lando kaj sudoriente (sude de rivero Gaŝo) la pejzaĝo havas karakteron plejparte arbustaĵan kun escepte kreskantaj arboj. Arbaroj troviĝas sole en la plej humidaj regionoj (ili ensumigis 13,5 % da areo de la jaro en la jaro 2000) - en montaroj norde de Asmaro kaj en sudokcidentaj eritreo-etiopiaj limoj apud rivero Takeze Wenz.
Loĝantaro
Takeze Wenz
La loĝantaro antropologie apartenas al intermita tipo inter la blanka kaj la nigra rasoj. Ĝi estas apartigita en naŭ etnografiajn grupojn, en kiuj superas tigrina (48 % da loĝantoj) kaj tigreja (35 % da loĝantoj). Lingve oni distingas tri grupojn - semita (tigreja lingvo kaj tigrina lingvo, per kiuj sume parolas 83 % da loĝantroj) okcidente kaj meze de la ŝtato, nilota (5% da loĝantoj) sudokcidente kaj kuŝita oriente (11 % da loĝantoj). En la norda marbordo kaj en la insularo loĝas arabe parolanta loĝantaro.
Religio
La superanta kredo estas kristanismo kaj islamo, ĉiun el ili konfesas proksimume 50 % da loĝantoj. Plimulto da loĝantoj apartenas al Eritrea Ortodoksa Eklezio, ekzistas ankaŭ malgrandaj grupoj de katolikoj kaj protestantoj. Muslimoj apartenas plejparte al sunita ismo. Da konfesantoj de animistaj religioj estas eta kvanto. En la lando ne estas religiaj disputoj.
Aĝa strukturo
La aĝa strukturo respondas al la karakteristiko de evoluiĝintaj landoj: en la lando estas 45 % da loĝantoj pli junaj ol 14 jaroj, mezproksima longeco estas ĉe viroj 51,1 jaroj, ĉe virinoj 53,2 jaroj. Pojara natura kresko estas proksimume 2,5 %, la suma naskeco faras 5,61 da infano al unu virino, suĉinfana mortofteco estas proksimume 75 promilojn. (La indikoj estas taksitaj por jaro 2005.) Elspezoj por sanitara zorgo faris en la jaro 2005 5,1 % da (Bruta enlanda produkto) BEP. Da malsanuloj de aidoso estas 60.000 plenkreskuloj, kio estas 2,7 % da loĝantoj (takso el la jaro 2003). En marbordaj regionoj, sur la okcidentaj plataĵoj kaj en ĉirkaŭaĵo de urbo Keren disvastiĝas malario. La publikan sanitaran zorgon oni donas precipe en Asmaro, en la ceteraj partoj de la ŝtato ĝi estas preskaŭ nealirebla.
Historio
Malnovepoko, mezepoko kaj frua novepoko
En la kvina jarcento antaŭ Kristo en plimulto de la teritorio de Eritreo kreiĝis reĝlando kun centro en Aksumo (hodiaŭ en norda Etiopio), fondita de popolo veninta el Araba Duoninsulo. En la 1-a jarcento post Kristo kaj en la 2-a jarcento ĝi subigis regionojn sur Araba Duoninsulo kaj regionojn en la norda Etiopio. En la dua duono de la 4-a jarcento estis kiel ŝtata religio akceptita kristanismo. En la 7-a jarcento la reĝlando komencis pro potenco de muslima ĥalifato malkreski (ekonomia izoliĝo) kaj ĝi estis forpuŝata en enlandan altaĵon. Aksumaj reĝoj derivis sian devenon de Davido, Ŝalomono kaj reĝino de Sabo. La lasta periodo de la aksuma imperio estas malmute konata, sed en proksimume la 10-a jarcento ĝi definitive malvenkis al regantoj de dinastio de Zagwe devenanta el regiono de la etiopa altaĵo. Ekde tiu tempo la okcidenta parto de Eritreo estis ĝis la 19-a jarcento pli aŭ malpli libera parto de etiopaj imperioj, kies regantoj transprenis ideon de aksumaj reĝoj. En la jaro 1520portugaloj konkeris la okcidentan eritrean marbordon, en duono de la jarcento same alternis ilin turkoj por mallonga tempo. La orienta parto de Eritreo estis sub influo de diversaj muslimaj ŝtatetoj, el kiuj la plej signifa estis sultanato Adal (1520 - 1660).
La turka potenco denove revenis komence de la 19-a jarcento, kiam okcidenton kaj mezon de Eritreo agnoskis egipta reganto Muhamad ALÍ (la turkan superregadon li agnoskis nur formale). Ekde duono de la jarcento en la regiono komencis plifortiĝi la ĉeesto de eŭropanoj, precipe de britoj kaj italoj. La itala potenco komenciĝis, kiam katolika pastro Giuseppe Sapetto aĉetis en 1882 de afara sultano havenon en Asebo por itala komerca kompanio. En 1885 poste egiptanoj kaj britoj transdonis Masavon al italoj. Italoj ambaŭ urbojn kuniĝis sub unu administradon eluzante ĥaoson en Etiopio, kiu pretedigis la regionon de la marbordo, kaj el ambaŭ urboj ĝis la jaro 1890 ili priregis teritorion de la hodiaŭa Eritreo, kie ili establis kolonion. Ili nomigis la teritorion Eritreo laŭ greka malnoepoka nomo de Ruĝa Maro (erythros = ruĝa).
Ĝis preskaŭ komenco de la unua mondmilitoItalio kontentiĝis kun nerekta administrado pere de lokaj administrantoj. Faŝisma itala registaro (ekde la jaro 1920) komencis preni grundon por koloniaj celoj kaj en la kolonio ankaŭ forte ekkreskis nombro de enloĝiĝintaj italoj. En la jaro 1935 Italio eluzis Eritreon por ekataki kaj ekokupi Etiopion, kun kiu ĝi estis komune kun najbara Somalio kunigita en Italan Orientan Afrikon. Eniro de Italio en la duan mondmiliton kaŭzis okupon de tiuj ĉi kolonioj per brita soldataro en la jaroj 1941 – 1942 kaj Eritreo fariĝis brita protektorato.
Post la milito britoj konsideris dividi Eritreon inter Sudano (la okcidenton kaj la nordon) kaj Etiopion (la reston). OUN establis esplorkomisionon, kiu estis konstatonta deziron de la loĝantoj de Eritreo rilate al sia estonteco, sed kies membroj ne estis kapablaj konsenti en rezulta vidpunkto. La okcidentaj ŝtatoj kaj precipe Usono fine realigis pro strategiaj motivoj (vojo al Sueza tranavigaciejo) kunigon kun Etiopio, kiu tiam estis aliancano de Usono. Eritreo formale fariĝis aŭtonoma ŝtato kun propra parlamento kunigita kun Etiopio en federacio.
Sed la etiopia imperiestro Haile SELASSIE de komence interrompis la federalajn interkonsentojn. Eritreo estis senigita de memstaraj enspezoj en aspekto de impostoj kaj doganoj, eritreaj ĵurnaloj estis cenzurataj, la tigrina lingvo kaj la araba lingvo estis en lernejon malpermesitaj kaj anstataŭigitaj per la araba lingvo kaj eĉ estis malpermesitaj eritreaj politikaj partioj. Finfine dum senefika rigardado de la okcidentaj ŝtatoj, timigitaj pro ĉeesto de etiopiaj soldatoj en konstruaĵo de sia parlamentejo la eritreaj deputitoj voĉdonis la 14-an de novembro de 1962 pereon de la federacio kaj la plenan kunigon kun Etiopio, kiu farigis Eritreon sia provinco.
Eritreanoj postulantaj jam fine de la Dua mondmilito la plenan sendependecon reagis per plifortigo de armigita batalo kontraŭ la etiopia registaro, kiu komencis per unuopaj agadoj jam fine de septembro de la antaŭa jaro. Dum la sekvantaj jaroj kreiĝis du rezistmovadaj organizaĵoj – muslima kaj konservativa. La Eritrea Liberiganta Fronto (ELF) kaj la kristanisma kaj marksisma Eritrea Popolliberiganta Fronto (EPF). La mondaj grandpotencoj pro kaŭzoj de siaj politikaj interesoj post stabiliĝo de la etiopia reĝimo ignoris la eritrean rezistmovadon. La milito kaj la sendependeco plifortiĝis post la jaro 1974, kiam la etiopia imperiestro Selassie estis detronigita per marksisma ĵunto Derg. Brutaleco de nova reganto Mengistu Haile MARIAM rilate al la ribelintoj gvidis al tio, ke la pripensado de preskaŭ ĉiuj eritreanoj turniĝis al subteno de la plena sendependeco. Derg postulis de Sovetunio kontraŭ la ribelintoj armean helpon en aspekto de liveroj de armiloj, sed malgraŭe ĝiaj taĉmentoj estis pli bone armigitaj, EPF (kiu el ambaŭ organizaĵoj realiĝis forpuŝinte la alian en fonejon) estis kapabla venki la registarajn soldatarojn kaj ĝis la jaro 1990 okupi 90 % da eritrea teritorio. Decidan rolon por finigo de la milito havis nova politiko de Sovetunio, kiu fine de la 80-aj jaroj rifuzis daŭrigi en la armea helpo al la etiopia registaro, kaj precipe falo de memstara regado de Mengistu Haile MARIAM en majo de 1991. En Etiopio ekprenis la potencon Etiopia Popolrevolucia Demokratia Fronto, kiu konsentis kun tio, por ke EPF fariĝu dumtempa eritrea registaro.
Sendependeco kaj milito kontraŭ Etiopio
La 24-an de majo de 1993 okazis referendumo, en kiu la eritreaj balotantoj decidiĝis per plimulto da voĉoj (99,8 %) por la sendependeco de Eritreo je Etiopio. La 28-an de majo de la sama jaro Eritreo estis akceptita kiel ano de OUN. En sekvanta junia baloto la ĝisnuna gvidanto de EPF Afewerki ISAIAS estis elektita kiel la unua prezidento de la ŝtato. EPF ŝanĝis la nomon je Popola Fronto por Demokratio kaj Rajto (PFDR) kaj ĝi fariĝis unusola laŭleĝa politika partio.
La estonteco de la nova ŝtato komplikis neklarigitaj, nemarkitaj sudaj limoj kun Etiopio. Tial estus tuj en la jaro 1993 destinita limkomisiono, por ke ĝi solvu la dislimigon de la disputeblaj teritorioj. Sed Etiopio malhelpis ties laboron kaj en la jaro 1997 ĝi silente proklamis sian pretendon (per eldono de mapoj, kiujn ĝi donis al eksterlandaj grandambasadorejoj) por teritorio etendiĝanta malantaŭ limo destinita per itala-etiopiaj kontraktoj el la komenco de la 20-a jarcento. Armigitaj bataloj eksplodis komence de majo de 1998, kiam la eritreaj armigitaj taĉmentoj ekokupis la disputeblajn teritoriojn, precipe en sudokcidento. Etiopio respondis per tankaj kontraŭatakoj kaj aviadilbombardado sur Asmaro, post kio la eritrea floto bombardis nordetiopiajn urbojn Adigrat kaj Mekele. La milito disvolviĝis en tri batalfrontoj difektinte ambaŭ militantajn ŝtatojn.
El Etiopio estis forpelitaj 77.000 homoj de la eritrea origino, Eritreo perdis 19.000 soldatojn, ambaŭ landoj spite al ekonomiaj malfacilaĵoj elspezis centojn da milionoj da dolaroj por nova armea ekipaĵaro. La eritrea registaro komencis subteni Oromijan Liberigantan Fronton klopodanta pri sendependeco de oromijaj regionoj en la meza kaj la suda Etiopio, la etiopia registaro poste nerekte subtenis Eritrean Islaman Savon, la armigitan grupon, kiu krimis atencojn sur la eritrea-sudana limo. Spite al internaciaj apeloj por haltigi la batalojn Etiopio faris en majo de 2000 grandegan ofensivo, dum kiu ĝi trarompis la eritreajn liniojn, ĝi enpenetris profunden malantaŭ la limon konkerante proksimume kvaronon de la eritrea teritorio, post kio ĝi proklamis la militon finita. Eritreo troviĝis en tre peziga situacio kaj ĝi devis konsenti kun halto de la bataloj kaj kun paca intertraktado. Inter la militantaj flankoj estis destinita 25 km larĝa demilitariga zono gardata de soldatoj de OUN kaj en aprilo de 2002 estis destinita lim-arbitracia komisiono. Etiopio dekomence rifuzis ties decidojn, en novembro de 2004 ĝi tamen „en principo“ akceptis ilin, sed ĝi postulis pluajn traktadojn. Eritreo rifuzis tion, post kio Etiopio transŝovis pli proksimen al la komunaj limoj la armigitajn taĉmentojn. Eritreo kaj Etiopio dume ne revenis al la paca stato kaj minacas danĝero, ke la milito denove reeksplodos.
Politika aranĝo
Ĝis nun ne ekvalidis konstitucio (akceptita la 27-an de majo de 1997), do ŝtataj oficejoj havas formale dumtempan karakteron. La leĝdonpovon havas unukamera parlamento, Nacia Asembleo kun 150 deputitoj, kies prezidanto estas prezidento. Nuntempe iliaj anoj devenas ekskluzive el la vicoj de Eritrea Popolliberiganta Fronto (EPF). Frunte de la ŝtato staras per la parlamento elektita prezidento, kiu estas samtempe prezidanto de la registaro, kiu havas nuntempe 16 ministrojn. La registaro komune kun la regionaj guberniestroj kreas Ŝtatan Konsilataron, kies prezidanto estas prezidento. La jurisdikcio estas kvargrada: surpinte staras La plej Supera Juĝejo, sub kiu staras provincaj juĝejoj, sub ili estas distriktaj juĝejoj (nuntempe 29) kaj plej malalte staras komunumaj juĝejoj. La muslima loĝantaro estas subigita ankaŭ al Juĝejo por ŝario, kiu juĝas aferojn pri familia rajto. Ekzistas ankaŭ armeaj juĝejoj. Balot-rajton havas ĉiu loĝantaro pli aĝa ol 18 jaroj.
La leĝdopovo estas plimulte fondita laŭ la etiopia leĝaro el la jaro 1957 kun pli malfruaj ŝanĝoj, pli kompakta komerca, civitana kaj krima leĝaro ne ekzistas. Parte oni uzas ankaŭ kutiman rajton kaj la musliman rajton ŝario.
Politika situacio de Eritreo estas nekontentiga, ĝi estas simila al plimulto da afrikaj landoj; Eritreo estas nuntempe aŭtoritativa ŝtato. Popola Fronto por Demokratio kaj Rajto estas unusola permesita politika partio. Liberaj tutŝtataj parlametaj balotoj estis jam kelkfoje proklamitaj, sed ĉiam (lastfoje en decembro de 2001) ili estis prokrastitaj je necerteco. Ankaŭ la prezidentaj balotoj planitaj je decembro de 2001 dume ne okazis. En la lando estas subpremataj sendependaj komunikiloj, unusola daŭra eksterlanda ĵurnalisto, reportero de brita stacio BBC, estis devigita forlasi la landon en la jaro 2004. En la jaro 2001 la registaro finigis agadon de ĉiuj privataj presataj komunikiloj, senvualitaj kritikistoj de la registaro estas laŭ eksterlandaj observantoj tenataj senjuĝe en malliberejo, iam ankaŭ en sekretigitaj lokoj. En ŝtupareto de landoj laŭ ĵurnalista libereco Eritreo estas je la 163-a posteno (el 197). La registaro limigas vojaĝojn de fremdaj diplomatoj ekster Asmaro klopodante defendi interrilatojn de la civitanoj kun fremduloj. Kontraŭ kritikistoj kaj diskonvenaj personoj oni uzas ankaŭ devigan kaj plilongigatan deĵoron en armeo. La registaro proklamis nulan toleremon de korupto, sed tiu estas malgraŭ tio grava problemo (la 107-a posteno en la mondo en 2005 en Indekso de perceptado de korupto laŭ Transparency International). Eĉ ne en religia tereno Eritreo ne estas libera – la ŝtato en majo de 2002 agnoskis sole musliman kaj kristanisman konfesiojn, ortodoksa kaj protestantisma luterana konfesioj, ceteraj religioj kaj religiaj ismoj ne estas registritaj kaj ili ne povas libere fari la religiajn ceremoniojn, ili estas devigitaj doni al la ŝtato indikojn pri siaj anoj, kiuj estas ofte malliberigataj.
Administra divido
Ekde kreiĝo de la itala kolonio ĝis la jaro 1996 Eritreo dividiĝis je 10 provincoj, en aprilo de 1996 ili estis anstataŭigitaj per ses novaj provincoj (zonoj): Gash-Barka (la administra centro Agordat), Debubawi Kayih Bahri (Suda Ruĝa Maro, la administra centro Assab), Maakel (Centra, la administra centro Asmaro), Semenani Kayih Bahri (Norda Ruĝa Maro, la administra centro Massawa), Anseba (la administra centro Keren) kaj Debub (Suda, la administra centro Adi Ugri).
Ekonomio
Eritreo estas inter la plej malriĉaj landoj de la mondo. La ekonomio, kvankam neniam floranta, estis forte difektita pro la longdaŭra milito por la sendependeco kaj la lim-milito kontraŭ Etiopio. La ekonomio ankaŭ forte dependis de Etiopio en komerco.
80% da laborkapabla loĝantaro estas okupita en agrikulturo, kiu kreas 12,4% kvoton en Malneta Enlanda Produkto (MEP). La plugebla grundo kreas 12 % da areo de la lando, ĉirkaŭ 48 % da areo estas paŝtejoj kaj herbejoj, 250 km2 (takso el la jaro 2004) oni humiligas. Oni kulturas sorpojn, maizon, tritikon, kafon, kotonon, citrusojn, bananojn kaj tabakon. Oni bredas bovbrutaron, ŝafojn, kamelojn. En ĉemaraj regionoj oni praktikas fiŝkaptadon kaj en ĉirkaŭaĵo de Dahlaka Insularo en malgranda mezuro kaptas perlojn. Provizoj de mineralmaterialoj kreas oro, kupro, zinko, ŝtonsalo, verŝajne krudnafto kaj tergaso; la mineralvejnoj estas nur esplorataj kaj ili ne estas objekto de pli ampleksa minado.
Industrio partoprenas per 25,9 % en MEP, ĝi estas kreata plejparte per prilaborado de agrikulturaj produktoj, produktado de teksaĵoj kaj konstrumaterialoj, parte ankaŭ ĥemiaj produktoj. La trian sektoron (servoj) havas en Malneta Enlanda Produkto kvoton 61,7 %. Grandan rolon rolas turismo ĉe Ruĝa Maro, precipe en Dahlakaj Insuloj, kiuj estas ŝatata celo de vizitantoj el Saŭda Arabio kaj el landoj de Araba Duoninsulo, kaj riparoj de ŝipoj.
La malneta enlanda produkto faris je kapo en la jaro 2004 900 usonajn dolarojn, la suma malneta enlanda produkto en la sama jaro 4.154.000 dolarojn, la pojara alkresko estis 2,5 %. La mezproksima mezuro de inflacio estis en la jaro 2004 10 % (ĉiuj indikoj estas taksataj). Oni eksportas plejparte brutaron, sorpon, ceterajn nutraĵojn, teksaĵon kaj etindustriajn produktojn. La eksporto celas plejparte ĝis Malajzio (55,7 %), Etiopio, Sudano, Saŭda Arabio, Italio. Oni importas ĉefe maŝinojn, transport-ekipaĵaron, produktojn el krudnafto, nutraĵojn kaj konsumvaron; la importo realiĝas precipe el Usono (32,3 %), Italio (15,5 %), Turkio, Granda Britio, Rusio.
50 % da loĝantaro vivas sub limo de malriĉeco (takso el 2004), mezuro de senlaboreco ne estas konata. La eksterlanda ŝuldo faris en la jaro 2000 311 milionojn da dolaroj.
Elektra energio estas produktata plejparte en akvo- kaj vent-elektrejoj, la elektron oni nek importas nek eksportas. En hejmoj oni uzas kiel brulmaterialon plejparte ligno kaj petroleo, al elektro havas aliron sole 20 % da loĝantoj, nur en pli grandaj urboj.
Transporto kaj komunikiloj
Fervojo
En Eritreo estas unusola fervojlinio kun longeco 280 km – ĝi estas mallarĝtraka kun trako de reloj 950 mm. La fervojlinio kondukas el haveno Masavo (Massawa) tra ĉefurbo Asmaro kaj tra urbo Agordat ĝis urbeto Bisha en okcidenta Eritreo kaj konstruis ĝin italaj koloniaj oficejoj. Sektoro inter Massawa kaj Asmaro estis konstruita en periodo de 1887 – 1911. En la hodiaŭan longecon la linio estis konstruita en la jaro 1932. La linio superas grandan ascendon kaj estas en ĝi 65 pontojn kaj 30 tunelojn, do veturo estas ankaŭ turisma sperto (nuntempe la linio servas ankaŭ al tiu celo). En 1978 estis transporto en la linio haltigita, post la atingo de la sendependeco okazis ties parta rekonstruo kaj en 2002 estis renovigita transporto en sektoro Massawa – Asmaro; sed ekde la jaro 2003 ne estas regula transporto en la tuta sektoro, sed en ties partoj. En trafiko oni uzas arĥaiĝintajn dizelajn kaj eĉ ankaŭ vaporlokomotivojn.
Landvojoj
Landvojoj estas konstruitaj en longeco 4010 km, el tio nur 874 km (21,8 %) havas plifirmigitan surfacon (takso por la jaro 1999); asfaltigitaj estas plejparte landvojoj ĉirkaŭ la ĉefurbo. En la lando ekzistas publika aŭtobusa transporto, aŭtobusoj veturas laŭ proksimaj horaroj. Oni veturas sur la dekstra flanko de la ŝoseo.
Akvotransporto
Akvotransporto estas limigita je surmara transporto. En la lando estas du grandajn havenojn, Massawa kaj Asseb. Eritreo proprumas ses ŝarĝŝipojn (el tio tri kontenerŝipojn kun interna metiga spaco, unu tankeron por fluida gaso, unu krudnaftan tankeron kaj unu ŝipon por transporto de ŝarĝveturiloj) je suma kapacito 16.069 tunoj, unu ŝipo estas registrita en eksterlando (stato 2005). Inter Massawa kaj Ĝido en Saŭda Arabio funkcias pramŝipo (nuntempe unufoje dum semajno). Enlanda akvotransporto ne ekzistas (pro neflosigebleco de eritreaj riveroj).
Flugtransporto
Al flugtransporto servas 17 flughavenoj, el kiuj kvar havas firmigitan ekveturigan vojon. Al internaciaj flugoj servas flughaveno en Asmaro, nove estis konstruita internacia flughaveno en Massawa. Kunigon kun eksterlando certigas internacia flugkompanio Eritrean Airlines (ĝis Eŭropo flugoj ĝis Roterdamo, Frankfurto ĉe Majno kaj Romo), en la landon flugas ankaŭ kompanioj Lufthansa, Saudi Arabian Airlines, Egypt Air, Yemenia kaj British Airwais. Enlandaj flugoj realigas kompanio Red Sea Air, kies minoritata proprumanto estas ankaŭ Eritrean Airlaines.
Telefonoj kaj televido
Firma telefonreto estas konstruita (en uzado estas ĉirkaŭ 38 100 telefonlinioj (indiko el 2003)), sed ties dislokigo estas tre neregula, plimulto da telefonoj estas aligita en Asmaro. Hejmoj estas ekipitaj per telefonoj tre malmulte. Internacia komuniko eblas nur el la ĉefurbo. Ekde aprilo de 2004 estas je dispozicio mobila telefonreto, nombro de ties uzantoj rapide plinombriĝas. En la lando elsendas unu (ŝtata) televidstacio (Eri TV) kaj du (de la ŝtato ankaŭ kontrolataj) radiodisaŭdigstacioj (Dimtsi Hafash kun du programoj kaj Radio Zara). Eritreo estas unusola afrika ŝtato, kie ne ekzistas privataj komunikaj rimedoj. Interreto disvastiĝas tre malrapide (ekde marto de 2000 kiel en la lasta lando de Afriko), en 2003 estis en la lando konektita 9.500 uzantoj. Konekton donas kvar kompanioj, rapideco de la konekto estas malalta (ĉirkaŭ 128 Kbps). En grandaj urboj estas interretaj kafejoj, sed ekde la jaro 2004 sub ŝtata kontrolo (enkadre de registara klopodo limigi aliron al sendependaj informacioj).
Militaferoj
Dum la milito por la sendependeco estis ĉe armilo preskaŭ 110.000 soldatoj (3% da eritreanoj). Atinginte la sendependecon estis pro ekonomiaj kaŭzoj komencite limigi la grandecon de la armeo, en 1998 ĝi havis 47.000 virojn en armiloj. La eritrea armeo havas surterajn, surmarajn kaj aerajn taĉmentojn, sed armigitaj plejparte per arĥaiĝinta tekniko de soveta origino, rabita en bataloj kontraŭ la etiopia armeo. Armeaj elspezoj en la jaro 2004 faris 151 milionojn da usonaj dolaroj, do 13,4% de Malneta Enlanda Produkto.
Soldatdeĵoro en longeco de 16 monatoj estas deviga por ĉiuj viroj en aĝo de 18 – 49 jaroj.
Kategorio:Eritreoja:エリトリアko:에리트레아ms:Eritreasimple:Eritreazh-min-nan:Eritrea
Geografio
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Juro > Internacia juro > Publika internacia juro > Internacia socio
----
Ŝtato estas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari 4 konsideraĵojn:
1° Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio.
Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp.
Ĉiuokaze, la ŝtato havas:
- propran juran ordon,
- organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
- konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon.
Plie, tiu konkretan (homan) forton povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato (la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo).
2° Ili estas nemultaj.
La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 191 ŝtatoj-membroj. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo.
3° Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn...
Ekzemple:
Areo: Loĝantoj: MNP/loĝanto:
USONO....... 9.150.000 km² .... 267.000.000 .... 26.280 $
VANUATUO.... 12.000 km² .... 200.000 .... 1.200 $
MONAKO...... 195 ha .... 30.000 (inkl. 5.000 monakanoj)
4° Ilin karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera. Tiu suvereneco garantias:
- la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
- ilian sendependecon eksterlande.
Geografio > Afriko > Etiopio
----
Dosiero:et.gifDosiero:et.gif
Etiopio - Jeityopia
Lando en Orienta Afriko, de kie eliras la Nilo Blua.
- Landkodo: ET.
- E-nomo: [a] Etiopujo; [m] Abisenujo; [o] Federacia Demokratia Respubliko Etiopio.
- Nacia nomo: Jeityopia Huzbawi Demokrasijawi Republik (am); Federative Democratic Republic of Ethiopia (en).
- Areo: 1.221.900 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Negasso Gidada.
- Ĉefurbo: Adis-Abebo (1.243 mil).
- Loĝantaro: 56.404 mil (1995), inter ili 39,2% amharoj, 38,0% oromoj, 7,4% tigrajoj.
- Ŝtatlingvo: amhara kaj angla.
- Kredantoj: islamanoj 50%, kristanoj 40%, animistoj 10%.
- Eksporto: kafo, ledaĵo, semoj de oleaj kreskaĵoj.
- Pokapa GNP: 100 $.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Aksuma urboruinoj, Simena nacia parko, Lalibela (enroke elĉizita) templo.
Historio
De 330 kristana ŝtato, pro prediko de Frumentius.
Ĝi sekvis la egiptan eklezion al koptismo. Post islama konkero de Egiptio, ĝi restis izolita el ceteraj kristanoj. La rumoroj pri foraj etiopaj kristanaj reĝoj estis unu el la fontoj de la legendo de Pastro Johano.
En 19-a jarcento dum afrika koloniado konservas sendependecon. Tial rastafarianismo kredis Etiopion la lando promesita de Dio al la nigruloj.
En 1930-aj jaroj estis okupita de Italio. Ĝis 1974 ĝin regis Hajle Selasie. Post tio venis periodo de militaj reĝimoj, popolaj malkontentoj kaj konfliktoj. En 1991 de la ŝtato dispartiĝis Eritreo.
----------
Etiopia Esperanto-movado laŭ EdE-E 1933
Etiopujo. (Afriko.). Laŭ UEA1928 la "unua E-isto estis Karlo Ludvik en Addis Abeba en 1925. Laŭ la Dietterle-statistiko E-istoj estis nur en A. A.
Kategorio:Etiopioja:エチオピアko:에티오피아ms:Habsyahth:ประเทศเอธิโอเปียzh-min-nan:Ityop'iya
Ĝibutio
Geografio > Afriko > Ĝibutio
----
Dosiero:dj.gifDjibouti
Lando en Orienta Afriko, ĉe la bordo de Ruĝa Maro.
- Landkodo: DJ.
- E-nomo: Ĝibutia Respubliko.
- Nacia nomo: Republique de Djibouti (fr); Djumhurija Djibuti (ar).
- Areo: 22.000 kv.km.
- Politika sistemo: totalisma naciisma respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ismail Omar Guelleh.
- Ĉefurbo: Ĝibuto (160 mil).
- Loĝantaro: 634 mil (1995), inter ili 42% afaroj, 26% isaoj.
- Ŝtatlingvo: franca, disvastigita ankaŭ somala lingvo, araba lingvo kaj afara lingvoj.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- GNP: totala - 530,7 milionoj da dolaroj; pokapa - 1 200 dolaroj.
- Ekonomiko: grandparto de landenspezoj estas de marhaveno, kiu servas al najbara Etiopio.
- Inflacio: 3%
- Historio: sendependiĝis de Francio en 1977.
Saloj estas jonaj kombinaĵoj, kiuj posedas ian ajn negativan jonon krom hidroksida jono (OH-), kaj ajnan pozitivan jonon krom hidrogena jono (H+).
Multaj saloj troviĝas en la naturo, kaj miriadoj da aliaj estis preparitaj en la laboratorio. Natria klorido (NaCl), kuir-salo aŭ tabla salo, estas verŝajne la plej konata el ĉiuj saloj. Sed kiam oni uzas la terminon salo, oni devas pensi en ĝenerala maniero, kaj ne uzi ĝin sole por NaCl.
Ĉinaj kaj alilandaj sociologoj konstatis, ke en la pratempo la homoj emis loĝi ne nur ĉe fonto de akvo sed ankaŭ ĉe tiu de salo. Salo, samkiel akvo, funkcias kiel magneta kampo por la homa vivo kaj ludis gravan rolon en formiĝo de primitivaj triboj, kompreneble, por salo ankaŭ okazis batalo inter ili.
ORIGINO DE LA ĈINA CIVILIZACIO
La baseno de la Flava Rivero estas lulilo de la ĉina nacio kaj en suda Shanxi-provinco, kie kuniĝas la meza kaj malsupra partoj de la Flava Rivero, estis sala lago kun perimetro de 60 km, kiun oni nomis Salproduktejo Oriente de Ia Flava Rivero. Proksime de la lago oni malkovris restajojn kun historio de 1.8 milionoj da jaroj, 600 mil jaroj kaj 5000-3000 jaroj respektive. La besta osto bruligita antaŭ 1.8 milionoj da jaroj estas plej frua atesto pri fajrouzado de la homoj. Huangdi estas rigardata kiel prapatro de la ina nacio. Li estis tribestro en la lasta periodo de la primitiva socio. Legendo diras, ke li gvidis akran batalon kantraŭ (a suda tribo gvidata de Chiyou. Fine Chiyou estis senkapigita kaj lia sango transformiĝis en salakvon de ta lago. Hodiaŭ sude de la lago ankoraŭ estas vilago kun la nomo Chiyou. La unuan de la kvara monato ĉiujare laŭ ĉina lun-kalendaro ĉiuj vilaĝanoj pendigas soforajn frondojn sur sia pardo, dum membroj de aliaj vilaĝoj pendigas glediĉiajn frondojn antaŭ sia domo. La kutimo devenis de antikva legendo: Post morto de Chiyou fantomoj tumultis ĉe la lago kaj estis mortigitaj de iu generalo. Tiam la soldatoj de Chiyou estis kovritaj per soforaj frondoj, dum iliaj rivaloj per ta glediĉiaj.
Arkeologoj multe interesiĝas pri la kaŭzo de la batalo. Jam de antikve en suda Ĉinio estas varmete kaj abundas pluvo. Tie la tero estas fekunda, riveroj multaj, arboj kaj herboj prosperaj, kaj la naturaj fontoj de manĝaĵoj multe pli abundaj ol tiuj ĉe la supre menciita lago, sed kial Chiyou avidis Ia mezan kaj malsupran basenojn de la Flava Rivero? Pluraj erudiciuloj konjektis, ke li sin trudis norden por rabi salon. Tio kompreneble indignigis ĉiujn tribojn ĉirkaŭ la sala lago. Ili do kune batalis kontraŭ Chiyou, elektinte Huangdi, kiu rajtis disponi je la lago, kiel estron de la alianca armeo. Ankaŭ la posteuloj de Huangdi, nome, Yao, Shun kaj Yu, starigis sian ĉefurbon en loko distanca de la sala lago je 20-140 km.
SALFARADO
En antikvaj libroj legiĝas multaj tekstoj pri specoj de salo: nigra, blanka, kristala, ruĝa kaj verda. Salo kaŝas sin en lago, maro, fonto, puto kaj roko, kaj en la nacimalplimultaj lokoj nordokcidente de Ĉinio, salo sin trovas eĉ sur arboj kaj herboj. Niaj antikvuloj, profitante de la lokaj kondiĉoj, inventis teknikon de salfarado.
Salfaristoj ĉe la lago faris multajn cisternojn kaj kondukis tien salakvon el la lago kaj post sunumado akiris salon. La vento de sudo tre favoris salfaradon. Kiam forte blovis vento de sudo, post nokto salo estis pretigita en la tuta cisterno. Se la vento blovis de oriento, nordo kaj okcidento, do la pretigita salo estis amara, kun koloro malplaĉa, kaj ne estis manĝebla, tian salon oni forskrapis kaj forjetis. Estas strange, ke por fari salon oni ofte verŝas dolĉan akvon en la cisternon. Se falis pluvo antaŭvespere de la pretiĝo, do la salo estis bonkvalita - la saleroj estis kristalaj. Lertaj salfaristoj estis kapablaj antaŭscii la veteron.
En okcidenta Ĉinio estas multe da sallagoj kaj en la orienta parto de Ĉinio abundas mara salo. Historia verko notas, ke en la periodo de Huangdi estis Susha, kiu kapablis fari salon el marakvo per kuirado. La antikva ĉina ideogramo kun la signifo de salo tre similas al la homo, kiu kuiras salakvon por akiri salon. Ĉe maro salfaristoj sciis multajn metodojn por akiri densan salakvon. Post fluso oni forskrapis multe da salaj krustoj ĉe maro, ripetfoje lavis ilin en marakvo kaj tiamaniere akiris salon. Oni disŝutis cindron de tritika aŭ riza pajlo aŭ fragmito sur plaĝon, piedbatis ĝin kaj en la sekvinta mateno, post kiam leviĝis nebulo, aperis salo, kaj kiam ardis la suno en la tagmezo, oni kolektis salon kaj cindron kune kaj kuiris ilin por akiri salon. Oni ankaŭ fosis profundan kavon ĉe maro, tegis ĝin per tabuloj, bambuoj, fragmitaj matoj kaj subtila sablo. Post fluso oni forprenis la kovrajojn kaj prilumis la akvon per lampo. Kiam la salakva vaporo estingis la lampon, oni do ĉerpis Ia akvon por fari salon. Oni kuiris la salakvon en poto metala, bambua aŭ argila. Poste por ŝpari brullignon, oni do rekte sunumis salakvon.
En Sichuan kaj Yunnan de sudokcidenta Ĉinio, malproksime de maro, salo sin kaŝas profunde sub la tero. Jam antaŭ 2 100 jaroj oni sciis fosi puton por ĉerpi salakvon. En putfosado ili ekster sia atendo malkovris naturan gason kaj nomis tian puton fajra puto. Ili kuiris la putakvon rekte per la gaso por akiri salon.
En la 3-a jc. la salputoj de Sichuan senescepte estis malprofundaj kun larĝa aperturo. luj larĝis 100 metrojn, sed profundis nur 10-100 metrojn. Estis malfacile fari tiajn putojn kaj plie la putomuroj estis facile difekteblaj. En la 11-a jc. Sichuan-anoj focis per borilo vertikalan puton kun aperturo larĝa kiel tiu de bovlo, t.e. la salfaristoj ne bezonis malsupren iri al la fundo por fari la puton pli profunda. Kiel do ĉerpi salakvon de la fundo? Ili el bambuaj tuboj faris simplan pumpilon kun leda piŝto kaj per ĝi ĉerpis salakvon. Tiu metodo poste estis uzata ankaŭ en Yunnan.
En 1835 en la urbo Zigong de Sichuan, oni unuafoje en la mondo boris puton profundan je pli ol 1 000 metroj. Oni diris, ke poste eksterlandanoj uzis tiun metodon en borado de oleputo.
ANTIKVA POLITIKO PRI SALO
En Ia ĉina historio estis praktikataj diversaj politikoj pri salo, iuj el ili favoris la landon kaj aliaj malutilis al ĝi. La politiko praktikata de Qi-regno en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770476 a.K.) ja estis pozitiva. Guan Zhong estis grava politikisto de Qi-regno. Li bone sciis ekonomikon. Li opiniis, ke oni avidas profitojn kaj evitas danĝerojn, kio estas tre komprenebla por la homoj. Guan diris, ke komercistoj senlace klopodas tagnokte ĝuste por profito, tial la regantoj devas fari ion por gajni profiton, potencigi la landon kaj riĉigi la popolon.
Foje Xiao Bai, suvereno de Qi-regno, diris al Guan Zhong, ke li volas imposti domojn, arbojn, brutojn, kampojn kaj loĝantojn por pliigi la financon de 1a registaro. Guan Zhong malaprobis tion, dirante, ke tio signifas devigi la popolon malkonstrui domojn, forhaki arbarojn, buĉi brutojn kaj forlasi kampojn, sekve de tio, ili malproksimiĝos de la regnestro, sed Qi, kiel regno montoza kaj ĉemara, devas ĉasi la profitojn de montoj kaj maroj kaj plej grave estas monopoligi vendon de salo, ĉar salo estas same grava kiel rizo al la popolanoj, kaj tia politiko estas akceptebla de ili. Guan Zhong opiniis, ke en la terkultura sezono la registaro devas malpermesi al la loĝantoj fari salon, tiam la ŝtato entreprenu salfaradon kaj kolektu salon, kaj kiam altiĝos la prezo, ĝi vendos ĝin al aliaj landoj por granda profito.
La regnestro akceptis la proponon de Guan Zhong, establis administracion pri sala farado kaj transportado en salfrejo kaj publikigis politikon pri salo. De tiam la financaj statoj de la regno fariĝis pli kaj pli bonaj, la loĝantoj estis ne plu ĝenataj de impostoj kaj regnestro Xiao Bai fariĝis la unua regnestro venkinta en la batalo por hegemonio en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno.
simple:Salt
Historio: de 1821 la landon regis egiptanoj, poste - britoj. Lando liberiĝis en 1956, sed komenciĝis multjara civila milito inter la araba kaj islama nordo kontraŭ la kristana kaj animista ne-araba sudo.
La subtropikoj apartenas al la klimataj zonoj de la tero. Ĝi troviĝas inter la tropika kaj la mezvarma zono, ĉ. inter la 25°-40° norda kaj suda latitudo. Tiu areo havas tipan tropikan someron kaj netropikan vintron. Oni povas dividi ĝin je seka, vintrehumida, somerhumida kaj ĉiamhumida subtropikoj.
Oni difinas ankaŭ la klimaton subtropika, se tie la meza, jara temperaturo situas super 20 celsiusgradoj kaj la meza temperaturo de la plej malvarma monato situas sub 20 celsiusgradoj.
Geografio > Dezerto
----
Dezerto estas tipo de biomasivo en zonoj kun konstanta seka kaj varmega klimato, kiu malhelpas al evoluo de la plantaro. Dezertoj kovras ĉ. 20% de tersurfaco kaj etendiĝas en vastaj spacoj de norda kaj sud-okcidenta Afriko, centra kaj sud-okcidenta Azio, Aŭstralio, okcidenta bordo de Sud-Ameriko.
Depende de la substernitaj mintavoloj oni distingas dezertojn: ŝtonecaj, sablecaj, argilecaj, salgrundaj kaj aliaj. Tipaj kreskaĵoj de la dezertoj estas kaktusoj kaj similaj plantoj, ankaŭ animaloj: antilopoj, zizeloj, lacertoj, insektoj k.a.
Plej grandaj dezertoj (laŭ surfaco, mil kv.km)
Prerio - Stepo - Tundro - Pampo
Savano estas tropika herba vegetaĵaro, karakterizata de la plejkovreco de gramineoj 1-2 m altaj, ĝenerale ankaŭ de disaj arboj kaj arbustoj.
Loko, ofte vasta ebenaĵo, kie kreskas la vegetaĵaro.
PIVja:サバナ
Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida Lingvaro > Araba lingvo
----
nomo: al-Arabia
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto,
Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj:
abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo,
ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko,
matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano.
La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj.
Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo.
Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj.
Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo.
Ortografio, prononco, elparolo
La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj.
Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in.
Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde.
ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
- [http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk57eo.htm pri la Sud-Araba skribo en Esperanto]
- [http://www.uea.org/dokumentoj/bib/araba.html E-arabaj vortaroj]
- [http://www.nicoweb.com/sirpus La araba lingvo en MP3]. La araba lingvo en MP3
ja:アラビア語ko:아랍어ms:Bahasa Arabsimple:Arabic languageth:ภาษาอาหรับ
Islamo
:Islamaĵoj
:Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo
kaj plena listo da Terminoj
:Politikaj Islamaĵoj
:Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo
:Historio
:Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser
:Pensintoj
::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI
::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb
----
Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.
Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.
Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj
kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur
profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu
juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj
al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la
alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala
antaŭ Dio. Ktp.
Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba
al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de
Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.
Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la
profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara,
multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super
Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo,
posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas
dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo
denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al
la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas
predikon.
doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al
Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas
helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni
fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado.
Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano,
sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ
unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas
al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.
Websites in english
- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]
The contestant is presented three oversized blocks, each labeled "1," "2" and "3". He is asked to place each of the blocks where he/she thought they were appropriate ... knowing that the "1" block belongs on the least-expensive prize, the "2" block on the medium-priced prize, and the "3" block belongs on the most expensive prize.
Correctly arranging the blocks won all three prizes.
Trivia
- The unusual spelling of this Pricing Game's title stems from its logo, on which the name is written in childish script with backwards "S"'s.
- Some fans have noted that Clearance Sale - which debuted two years after Eazy az 1 2 3 - is a virtually identical game.
- On the December 17, 2003 episode, Bob accidentally reversed the rules of the game (i.e. block #1 goes on the most expensive prize, block #3 on the least expensive prize). The constestant made no mention of the actual rules, played by the reversed rules, and won.
Heinrich Wilhelm, Herzog von Gloucester, Ulster und Culloden
Heinrich Wilhelm Frederick Albert Windsor, Prinz von Großbritannien und Irland, Herzog von Gloucester ( - 31. März1900 in York Cottage; † 10. Juni1974 in Nottinghamshire) war der dritte Sohn von König Georg V. und
Fish and Chips (kurz Fish ’n’ Chips) sind ein Gericht aus frischem, in Bierteig frittiertem Fischfilet und dicken frittierten Kartoffelstäbchen, den chips. Sie gelten als inoffizielles NationalgerichtEnglands und sind bis heute ein fester Bestandteil englischer Küche
Julius Rosenberg
Das Gerichtsverfahren gegen das US-amerikanische Ehepaar Ethel und Julius Rosenberg erregte Anfang der 1950er weltweites Aufsehen. Ihnen wurde Spionage für die Sowjetunion vorgeworfen. Obwohl sie die Vorwürfe bestritten, und trotz heftigen nationalen und internationalen Protesten, u.a. von Jean Paul Sartre u
Ethel Rosenberg
Das Gerichtsverfahren gegen das US-amerikanische Ehepaar Ethel und Julius Rosenberg erregte Anfang der 1950er weltweites Aufsehen. Ihnen wurde Spionage für die Sowjetunion vorgeworfen. Obwohl sie die Vorwürfe bestritten, und trotz heftigen nationalen und internationalen Protesten, u.a. von Jean Paul Sartre u
Kamauro
Das Kamauro (lat.: "Camelaucum") war seit dem Spätmittelalter bis ins 19. Jahrhundert hinein die nichtliturgische Kopfbedeckung der Päpste.
Das Kamauro besteht im Sommer aus Seide, im Winter aus Samt.