Ernest HEMINGWAYLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Ernest HEMINGWAY < Angla Lingvo
----
Ernest Miller HEMINGWAY (naskiĝis la 21an de julio, 1899, mortis la 2an de julio 1961) estis Usona verkisto.
Hemingway naskiĝis en Oak Park, Ilinojo. Li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto, li vojaĝis tra multaj landoj, partoprenis ambaŭ mondmilitojn kaj la enlanda militon en Hispanio. Liaj verkoj en simpla, sobra lingvaĵo rakontas pri la brutaleco de la vivo. Pro sia verko The Old Man and the Sea (Esp.: La oldulo kaj la maro) li en 1953 gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1954 la Premion Nobel de Literaturo. Sian vivon li finis per suicido, en Ketchum, Idaho).
Listo de verkoj
- Three Stories and Ten Poems (poemoj kaj rakontoj, 1923)
- The Sun also Rises (romano, 1926)
- A Farewell to Arms (romano, 1929)
- Death in the Afternoon (eseo pri la taŭrobatalo, 1932)
- The Snows of Kilimanjaro (novelo, 1936)
- For Whom the Bell Tolls (romano, 1940)
- Across the River and into the Trees (romano, 1950)
- The Old Man and the Sea (novelo, 1952)
La oldulo kaj la maro / El la uson-angla trad. Fernando de DIEGO. [Ilustraĵoj de C. F. Tunnicliffe kaj Raymond Sheppard]. - Chapecú Eld. Eldonejo Fonto, 1996. - 99 p. : ilustr. - (Fonto-Serio ; 28)
Originalo: The Old Man and the Sea
La neĝoj de Kilimanĝaro / Esperantigis Edwin GROBE. - Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. - 20 p.
Originalo: The Snows of Kilimanjaro
HEMINGWAY ERNEST
ja:アーネスト・ヘミングウェイ
ko:어니스트 헤밍웨이
simple:Ernest Hemingway
LiteraturoLiteraturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo
:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
:Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ enhavoj
:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo
Literaturo laŭ famo
:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe Verkistoj.
Diverse
:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
:Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
- Skribarto
- Lingvo
- Teatro
als:Littérature
ja:文学
ko:문학
simple:Literature
zh-cn:文学
zh-tw:文學
Anglalingva literaturoLiteraturo > Anglalingva literaturo < Angla lingvo
----
Anglaj verkistoj
:Jane AUSTEN
:Aphra BEHN
:Hilaire BELLOC
:William BLAKE
:Enid BLYTON
:Anne BRONTË
:Charlotte BRONTË
:Emily BRONTË
:Bill BRYSON
:Edward George BULWER-LYTTON
:Anthony BURGESS
:George BYRON
:James Branch CABELL
:Lewis CARROLL
:Geoffrey CHAUCER
:Gilbert Keith CHESTERTON
:Agatha CHRISTIE
:Winston CHURCHILL
:Daniel DEFOE
:Charles DICKENS
:John DRINKWATER
:John DRYDEN
:Daphne DU MAURIER
:George ELIOT
:T. S. ELIOT
:Henry FIELDING
:Ian FLEMING
:Peter FLEMING
:E. M. FORSTER
:Frederick FORSYTH
:John GALSWORTHY
:David GARRICK
:William GOLDING
:Graham GREENE
:Thom GUNN
:Thomas HARDY
:William HAZLITT
:George HERBERT
:Aldous HUXLEY
:Samuel JOHNSON
:John KEATS
:Rudyard KIPLING
:D. H. LAWRENCE
:C. S. LEWIS
:Doris LESSING
:Katherine MANSFIELD
:Christopher MARLOWE
:John MASEFIELD
:William Somerset MAUGHAM
:A. A. MILNE
:John MILTON
:George ORWELL
:Samuel PEPYS
:Harold PINTER
:Ann RADCLIFFE
:John RUSKIN
:Samuel RICHARDSON
:J. K. ROWLING
:Peter SHAFFER
:William SHAKESPEARE
:Alan SILLITOE
:Laurence STERNE
:J. R. R. TOLKIEN
:Peter USTINOV
:Evelyn WAUGH
:H. G. WELLS
:Virginia WOOLF
Barataj aŭ baratdevenaj verkistoj
:Upamanju ĈATERĜI
:Henry Louis Vivian DEROZIO
:Kamala MARKANDAYA
:Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL
:Arundhati ROY
:Salman RUSHDIE
:Vikram SETH
Irlandaj verkistoj
:Samuel BECKETT
:Brendan BEHAN
:Maeve BINCHY
:Oliver GOLDSMITH
:Seamus HEANEY
:Lafcadio HEARN
:James JOYCE
:John Millington SYNGE
:Bram STOKER
:Rebecca WEST
:Oscar WILDE
:William Butler YEATS
Kanadaj verkistoj
:Margaret ATWOOD
:Robertson DAVIES
:Timothy FINDLEY
:Margaret LAURENCE
:W.O. MITCHELL
:Michael ONDAATJE
:Carol SHIELDS
:John Ralston SAUL
:Robert J. SAWYER
Niĝeriaj verkistoj
:Chinhua ACHEBE
:Wole SOYINKA
Skotaj verkistoj
:James BOSWELL
:John BUCHAN
:Robert BURNS
:Arthur Conan DOYLE
:Lewis Grassic GIBBON
:Walter SCOTT
:Muriel SPARK
:Robert Louis STEVENSON
Sudafrikaj verkistoj
:Nadine GORDIMER
Usonaj verkistoj
:Edward ALBEE
:Isaac ASIMOV
:James BALDWIN
:L. Frank BAUM
:Stephen Vincent BENÉT
:Ambrose BIERCE
:Ray BRADBURY
:Dan BROWN
:James Branch CABELL
:William Cullen BRYANT
:Pearl S. BUCK
:Charles BUKOWSKI
:Edgar Rice BURROUGHS
:William S. BURROUGHS
:Truman CAPOTE
:Raymond CHANDLER
:James Fenimore COOPER
:Philip K. DICK
:Emily DICKINSON
:Philip José FARMER
:William FAULKNER
:Edna FERBER
:Allen GINSBERG
:Harry HARRISON
:Nathaniel HAWTHORNE
:Joseph HAYES
:Robert A. HEINLEIN
:O. HENRY
:Patricia HIGHSMITH
:Tracy HICKMAN
:William Motter INGE
:John IRVING
:Washington IRVING
:Helen KELLER
:Jack KEROUAC
:Stephen KING
:Dean R. KOONTZ
:Harper LEE
:Ursula K. LE GUIN
:Jack LONDON
:Amy LOWELL
:Norman MAILER
:Herman MELVILLE
:James A. MICHENER
:Arthur MILLER
:Henry MILLER
:Margaret MITCHELL
:Toni MORRISON
:Vladimir NABOKOV
:Joyce Carol OATES
:Dorothy PARKER
:Sylvia PLATH
:Edgar Allan POE
:Thomas PYNCHON
:J. D. SALINGER
:Hubert SELBY
:Anne SEXTON
:Irwin SHAW
:Sam SHEPARD
:Upton SINCLAIR
:Gertrude STEIN
:John STEINBECK
:Irving STONE
:J. Michael STRACZYNSKI
:William STYRON
:James THURBER
:Mark TWAIN
:John UPDIKE
:Alice WALKER
:Margaret WEIS
:Nathanael WEST
:Edith WHARTON
:Thornton WILDER
:Tennessee WILLIAMS
Angla lingvoLa angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.
En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- )
La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono.
Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj.
La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
- 223,9 Usono
- 60,0 Niĝerio
- 53,3 Britio
- 32,0 Filipinoj
- 21,0 Barato1
- 16,0 Kanado
- 14,8 Aŭstralio
- 5,5 Malajzio
- 3,7 Tanzanio
- 3,5 Sud-Afriko
- 3,3 Irlando
- 3,2 Nov-Zelando
- 2,7 Liberio
- 2,3 Jamajko
- 1,2 Trinidado kaj Tobago
- 1,0 Singapuro
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Famaj aŭtoroj de la angla
- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien
Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo
Eksteraj ligiloj
Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Englische Sprache
ja:英語
ko:영어
ms:Bahasa Inggeris
simple:English language
th:ภาษาอังกฤษ
zh-min-nan:Eng-gí
21-a de julio----
Historio > Tagoj > la 21-a de julio
----
La 21-a de julio estas la 202-a tago de la jaro (la 203-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 21-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1900 : Unua Esperantista vespermanĝo en Parizo
- 1907 : Fondita la Brazila Esperanto-Ligo
- 1960 : Sirima BANDARANAIKE de Sri-Lanko fariĝis la unua virina ĉefministro en la mondo
Naskiĝoj
- 1893 : Hans FALLADA
- 1899 : Ernest HEMINGWAY, verkisto
- 1881 : Josef BURGER
- 1948 : Cat STEVENS
Mortoj
- 1796 : Robert BURNS, skota poeto
- 1870 : Joseph STRAUSS, komponisto
- 1964 : Luiz da COSTA PORTO CARREIRO Neto
- 1979 : Ludwig RENN, verkisto
- 1998 : Alan SHEPARD, usona kosmanaŭto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Belgio: nacia tago
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:7月21日
ko:7월 21일
simple:July 21
th:21 กรกฎาคม
2-a de julio----
Historio > Tagoj > la 2-a de julio
----
La 2-a de julio estas la 183-a tago de la jaro (la 184-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 182 tagoj restas.
Je la 2-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1881 : Charles J. GUITEAU pafis la usonan prezidenton James GARFIELD, kiu mortis pro infekcio je la 19-a de septembro
- 1976 : Nord kaj Sud-Vjetnamio unuiĝis por kreii la Socialista Respubliko Vjetnamio
Naskiĝoj
- 1724 : Friedrich Gottlieb KLOPSTOCK
- 1862 : William Henry BRAGG, fizikisto kaj nobelpremiita pro fiziko en 1915
- 1877 : Hermann HESSE, verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo
- 1903 : Alec DOUGLAS-HOME, ĉefministro de Britio
- 1923 : Wisława SZYMBORSKA
- 1925 : Patrice LUMUMBA, ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo
- [[1942]] : [[Vicente FOX QUESADA, prezidanto de Meksiko
Mortoj
- 1566 : Michel de NOSTRADAME ankaŭ konata kiel NOSTRADAMUS)
- 1833 : Gervasio Antonio de POSADAS argentina gvidanto
- 1937 : Amelia EARHART, aviadistino malaperis
- 1961 : Ernest HEMINGWAY, verkisto kaj nobelpremiito pro literature - 1954
- 1963 : Lisa TETZNER
- 1977 : Vladimir NABOKOV, verkisto
- 1989 : Andrei GROMYKO, soveta politikisto
- 1998 : Gaston Hoessélo EBOE
Specialaj tagoj kaj festoj
- Brazilo: en Bahio: Bahio sendependo.
----
Vidu ankaŭ :
- 1-a de julio | 3-a de julio
- 2-a de junio | 2-a de aŭgusto
- Historio - Tagoj.
ja:7月2日
ko:7월 2일
simple:July 2
th:2 กรกฎาคม
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
IlinojoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Ilinojo
----
Ilinojo (angle: Illinois) [iliNOJ] ricevis sian nomon pro la franca vorto por "lando de la ilin(aj indian)oj." Tial do la s ne elparoliĝas. La tero kie situas Ilinojo estis parto de la teritorio cedita al la nova Usono de la Brita Regno post la Usona milito por sendependeco. Je la 3-a de decembro 1818, ĝi fariĝis la 21a ŝtato de Usono. Dum la 19-a jarcento, Ilinojo estis geografie tre oportuna pro esti la sola akvovojo inter la Grandaj Lagoj kaj la Rivero Misisipo. Ĝi iĝis ankaŭ centro por fervojoj, kaj poste por la interŝtata ŝosea sistemo. Ilinojo fidelis al la Usona unio dum la Usona interna milito de 1861-1865.
La flankoj de Ilinojo tuŝas en la nordo Viskonsinon (angle: Wisconsin), en la oriento la lagon Miŝigano, Indianaon kaj la riveron Ohio, kaj en la okcidento, la Misisipo-Riveron. La ĉefaj produktoj en la ŝtato estas maizo, bovoj, kaj porkoj. Du gravaj naciaj laboratorioj, Fermilab kaj Argonne National Laboratory, situas en la ŝtato. Universitato de Ĉikago, en Ĉikago, kaj Northwestern University, en Evanston, estas du gravaj universitatoj en Ilinojo.
En Ilinojo loĝas (je 2000) 12,4 milionoj da homoj. La plej granda urbo estas Ĉikago (Chicago [ŝiKAGo]), kie loĝas 8,0 milionoj da homoj (inkluzive de iom da homoj en Indianio kaj Viskonsino), 2,9 milionoj interne de la urbolimo mem. Aliaj grandaj urboj estas Rockford, Aurora, Naperville kaj Peoria. La ĉefurbo estas Springfield. Ilinojo havas 22 reprezentantojn en Usona kongreso (inkluzive de la 2 senatanoj).
Famaj ilinojanoj estas Abraham LINCOLN kaj Ronald REAGAN, Usonaj prezidantoj; Adlai STEVENSON, Usona ambasadoro al UNO; rokmuzikisto Eddie VEDDER; senatano Hillary CLINTON; kaj komikisto Jack BENNY. Inter vidindaj turismaj lokoj estas la Frank Lloyd WRIGHT(arkitekto) laborejo en Oak Park, Navy Pier en Ĉikago, la Lincoln-domo en Springfield, kaj ŝtat-parkoj ĉie en la ŝtato. La sola nordamerika bahaa templo situas en Wilmette, norde de Ĉikago.
Politike, Ilinojon ne tute regas la Demokrata Partio nek la Respublikana. Ĉikago estas forte Demokrata, sed la ĉirkaŭaj kantonoj ĉefe preferas la Respublikanojn. Ilinojo oficiale permesas mortpunon, sed ekde 2000, pro ordono de Ŝtatestro George Ryan, eksistas moratorio ĝis estontaj reformoj de la justeca sistemo.
Ekde 2003, la nuntempa guberniestro de Ilinojo estas Rod BLAGOJEVICH.
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:イリノイ州
ko:일리노이 주
th:มลรัฐอิลลินอยส์
MondmilitoOni ofte komprenas la nocion mondmilito kiel militon inter multaj ŝtatoj, precipe inter grandaj, potencaj landoj. La vorto estis unuafoje uzata en 1814 far Friedrich Ludwig JAHN, rilate al la liberecaj bataloj. Sed oni ekuzis vere la nocion nur en 1914-1919 pro la amplekso, koncerniteco de la milito. Hodiaŭ oni uzas tiun ĉi nocion por la unua kaj dua mondmilito. Ambaŭ militoj estas katagoriigitaj kiel totalaj militoj.
Sed oni devas rimarki por la analizo de la nombroj, ke la dua mondmilito pli forte terurigis, mizerigis la pacamajn civitanojn.
La donitaj datoj povas la legantojn trompi, tiel rimarkindas la sekvaj :
- Multaj ŝtatoj alpaŝis la militon nur en la lastaj tagoj de la milito. Tial montras la nombro de la koncernataj landoj pli grandan nombron ol en 1918 (kaj la dispeciĝo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio aŭ la komenciĝanta dekoloniigo kreskigis la nombron).
- La amasa uzado de flugmaŝinoj, tankoj kaj motorizita infanterio ebligis pli grandan moviĝon, murdadon (la unua mondmilito estis ĉefe t.n. starmilito).
Multaj historistoj opinias, ke la sepjara milito en (1756-63) estis jam vere la unua mondmilito. Tio koncernis grandpotencajn landojn kaj okazis jam en Ameriko, Eŭropo kaj Azio.
vidu tria mondmilito, kvara mondmilito
ja:世界大戦
simple:World War
1953Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1953
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1953 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 38-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo.
- 1-a Landa Kongreso de ELNA
- FonditaJ Kostarika Esperanto-Asocio kaj Mondpaca Esperantista Movado
- Eklernis Esperanton: Hans BAKKER.
- La itala piloto Alberto ASCARI gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Unuiĝintaj Nacioj : Dag HAMMARSKJOLD anstataŭigas Tryggve LIE kiel ĝenerala sekretario.
- Israelo : David BEN-GURION eksĉefministriĝas
- Butano: Nacia asembleo kreitas.
- 1-a de februaro: Nederlando: Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Stano MARČEK, esperanto-redaktoro
- 25-a de februaro : José María AZNAR, ĉefministro de hispanio
- 16-a de majo: Pierce BROSNAN
- 24-a de julio: Jorge Luis GUTIÉRREZ
- Abel MONTAGUT
- 8-a de decembro : Kim BASINGER
Mortoj
- 5-a de marto : Sovetunio : Stalino kaj Sergej PROKOFJEV
- 28-a de septembro : Usono : Edwin HUBBLE, astronomo
- 5-a de oktobro : Friedrich WOLF
- 8-a de oktobro : Kathleen FERRIER
- 8-a de novembro : Francio : Ivan BUNIN
----
1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1953年
ko:1953년
simple:1953
th:พ.ศ. 2496
Premio Nobel de LiteraturoPremio Nobel > Premio Nobel de literaturo < Literaturpremioj < Literaturo
----
La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik IBSEN, August STRINDBERG kaj Lev TOLSTOJ. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekomprenebla kaj donis ĝin ankaŭ al verkistoj kiel Dario FO kaj José SARAMAGO.
Nun, kiam oni povas finfine legi la solan beletraĵon de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis/Nemeza - oni povas konstati, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de la doninto, ke "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj.
La Premion Nobel de Literaturo estas donita laŭ decido de la Sveda Akademio.
Jenaj aŭtoroj ricevis la Premion Nobel de Literaturo:
1901-1920
: 1901 : Sully PRUDHOMME
: 1902 : Theodor MOMMSEN
: 1903 : Bjørnstjerne BJØRNSON
: 1904 : Frederic MISTRAL kaj José ECHEGARAY
: 1905 : Henryk SIENKIEWICZ
: 1906 : Giosuè CARDUCCI
: 1907 : Rudyard KIPLING
: 1908 : Rudolf EUCKEN
: 1909 : Selma LAGERLÖF
: 1910 : Paul HEYSE
: 1911 : Maurice MAETERLINCK
: 1912 : Gerhart HAUPTMANN
: 1913 : Rabindranath TAGORE
: 1914 : (ne aljuĝita)
: 1915 : Romain ROLLAND
: 1916 : Verner VON HEIDENSTAM
: 1917 : Karl GJELLERUP kaj Henrik PONTOPPIDAN
: 1918 : (ne aljuĝita)
: 1919 : Carl SPITTELER
: 1920 : Knut HAMSUN
1921-1940
: 1921 : Anatole FRANCE
: 1922 : Jacinto BENAVENTE
: 1923 : William Butler YEATS
: 1924 : Władysław Stanisław REYMONT
: 1925 : George Bernard SHAW
: 1926 : Grazia DELEDDA
: 1927 : Henri BERGSON
: 1928 : Sigrid UNDSET
: 1929 : Thomas MANN
: 1930 : Sinclair LEWIS
: 1931 : Erik Axel KARLFELDT
: 1932 : John GALSWORTHY
: 1933 : Ivan BUNIN
: 1934 : Luigi PIRANDELLO
: 1935 : (ne aljuĝita)
: 1936 : Eugene O'NEILL
: 1937 : Roger Martin DU GARD
: 1938 : Pearl S. BUCK
: 1939 : Frans Eemil SILLANPÄÄ
: 1940 : (ne aljuĝita)
1941-1960
: 1941 : (ne aljuĝita)
: 1942 : (ne aljuĝita)
: 1943 : (ne aljuĝita)
: 1944 : Johannes Vilhelm JENSEN
: 1945 : Gabriela MISTRAL
: 1946 : Hermann HESSE
: 1947 : André GIDE
: 1948 : Thomas Stearns ELIOT
: 1949 : William FAULKNER
: 1950 : Bertrand RUSSELL
: 1951 : Pär LAGERKVIST
: 1952 : François MAURIAC
: 1953 : Winston Leonard Spencer CHURCHILL
: 1954 : Ernest HEMINGWAY,
: 1955 : Halldor Kiljan LAXNESS
: 1956 : Juan Ramón JIMÉNEZ
: 1957 : Albert CAMUS
: 1958 : Boris PASTERNAK
: 1959 : Salvatore QUASIMODO
: 1960 : Saint-John Perse
1961-1980
: 1961 : Ivo ANDRIĆ
: 1962 : John STEINBECK
: 1963 : Giorgos SEFERIS
: 1964 : Jean-Paul SARTRE (Li rifuzis la akcepton de la premio.)
: 1965 : Miĥail ŜOLOĤOV
: 1966 : Samuel Josef AGNON kaj Nelly SACHS
: 1967 : Miguel Angel ASTURIAS
: 1968 : KAWABATA Yasunari
: 1969 : Samuel BECKETT
: 1970 : Aleksandr SOLĴENICIN
: 1971 : Pablo NERUDA
: 1972 : Heinrich BÖLL
: 1973 : Patrick WHITE
: 1974 : Eyvind JOHNSON kaj Harry MARTINSON
: 1975 : Eugenio MONTALE
: 1976 : Saul BELLOW
: 1977 : Vicente ALEIXANDRE
: 1978 : Isaac Bashevis SINGER
: 1979 : Odysseus ELYTIS
: 1980 : Czesław MIŁOSZ
1981-2000
: 1981 : Elias CANETTI
: 1982 : Gabriel GARCIA MARQUEZ
: 1983 : William GOLDING
: 1984 : Jaroslav SEIFERT
: 1985 : Claude SIMON
: 1986 : Wole SOYINKA
: 1987 : Joseph BRODSKY
: 1988 : Nagib MAHFUZ
: 1989 : Camilo José CELA
: 1990 : Octavio PAZ
: 1991 : Nadine GORDIMER
: 1992 : Derek WALCOTT
: 1993 : Toni MORRISON
: 1994 : OE Kenzaburo
: 1995 : Seamus HEANEY
: 1996 : Wisława SZYMBORSKA
: 1997 : Dario FO
: 1998 : José SARAMAGO
: 1999 : Günter GRASS
: 2000 : GAO Xingjian
2001-2005
: 2001 : Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL
: 2002 : KERTÉSZ Imre
: 2003 : John Maxwell COETZEE
: 2004 : Elfriede JELINEK
: 2005 : Harold PINTER
Vidu ankaŭ
Ekstera ligo
- http://www.nobel.se/literature/laureates/index.html (angle)
Nobel
!
ja:ノーベル文学賞
ko:노벨 문학상
th:รายชื่อผู้ได้รับรางวัลโนเบลสาขาวรรณกรรม
Suicido Difino
Sinmortigo estas la ago mortigi sin mem (t.e. meti finon al sia vivo) propravole, propradecide, ne akcidente.
Kiel sinonimoj ekzistas ankaŭ memmortigo kaj la neologismo suicido.
Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum multaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj.
Personoj provantaj aŭ sukcesantaj je sinmortigo kutime antaŭpretigas klarigan noton.
Por ke sinmortigon oni povu nomi plenrajte "sinmortigo", morto devas esti kerna elemento, kaj celo, de la ago, ne nur ia sekvo de ĝi. Tial, bombhomon oni rigardas, depende de la vidpunkto, jen speco de bombo, jen martiro, sed ne kiel tipan sinmortiganton. Aliflanke, religioj kaj leĝaroj kutime ne proskribas tradician martirecon.
Opinioj
Laŭ kelkaj, necesas esti kuraĝa por mortigi sin; laŭ aliaj, nur malkuraĝuloj sin mortigas, nekapablaj alfronti la vivon.
Aliaj personoj pli facile komprenas la sinmortigon de tiu, kiu preferas morti libere, ol vivi sklave.
Por mortigi sin ne necesas klaraj konceptoj pri "vivo" kaj "morto" (ankaŭ ne, cetere, por vivi trankvile, feliĉe kaj kvazaŭ senkonscie). Ofte sufiĉas motivo (subjektiva), kio ne nepre identas kun kaŭzo (objektiva).
Oni povus argumenti kontraŭ sinmortigo, ke ĝi ne necesas, ĉar, se oni faras nenion, la rezulto fine estos precize la sama (t.e. morto). Sed tre ofte temas ne pri tio ke sinmortigonto ne volus vivi, sed ke li trovas vivadon tro suferiga kaj tial preferas fini ĝin anticipe.
Aliflanke, ankaŭ sinmortigo, kiel ĉiu ajn homa decido aŭ ago, vola aŭ ne, estas parto de la homa vivo mem.
Statistikoj
- En 2001, 2.500 tajvananoj mortigis sin. El ili, 18 (t.e. 0.72 %) estis (ge)patroj, kiuj kunmortigis ankaŭ siajn (ge)filojn (trioble pli da ĉi tiaj kazoj ol en Usono). En 2003, 3.053 tajvananoj mortigis sin, je averaĝo de po 8 ĉiutage, aŭ de po 1 ĉiun trian horon. Estas po 14,1 sinmortigoj por ĉiu centmilo da homoj.
- En Azio, plej multe oni sin mortigas en Japanujo, kun po 25 por ĉiu centmilo. En 2003, mortigis sin 32.082 japanoj, t.e. po 87 ĉiutage aŭ po 1 ĉiun kvaronhoron.
- En la mondo, plej multe oni sin mortigas en Litovujo, kun po 44 por ĉiu centmilo da homoj
- Laŭ informoj de la Federacia Oficejo pri Statistiko, en Germanio en 2001 mortigis sin 3.370 homoj, pli ol 65-jaraj. Kompare kun 2000 la nombro kreskis je 1,6 procentoj. En la 2002 denove altiĝis la nombro, eĉ je 4,6 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Preskaŭ du trionoj de la sinmortigontaj olduloj vivas solaj kaj finas sian vivon en la propra loĝejo. La plimulto de la virinoj venenis sin. Ĉe la viroj dominis pistolpafo kaj sinpendigo. Senpera motivo estis serioza malsano, kiu grave reduktas la kapablon moviĝi, kaj fortaj doloroj.
Verkoj pri sinmortigo
- Laŭ la franca verkisto Albert CAMUS komence de sia eseo "La mito de Sizifo", sinmortigo estas la plej grava filozofia demando.
- Tre interesan kaj sukan libron pri sinmortigo, "The Savage God" ("La sovaĝa dio"), verkis la anglalingva literaturkritikisto Al ALVAREZ, kie li detale rakontas pri siaj propraj provoj sinmortigaj (sensukcesaj) kaj pri tiu (sukcesa) de la usona poetino Sylvia PLATH.
- Estas multaj poemoj pri sinmortigo kiel la brazila "Cajuina" ("Akaĵua Trinkaĵo") pri la sinmortigo de l' poeto Torquato NETO.
Sinmortigo en beletro
- Vidu ĉe sinmortigo en beletraj verkoj.
Lingva noto
Oni povas trovi stranga la konservadon de -n- en la vorto "sinmortigo".
Legu pri tio en "PMEG" ĉe:
- [http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/afiksecaj_elementoj/aliaj_vortetoj.html#i-ldg si en kunmetoj]
Aliflanke, prefiksa mem- ne nepre identas al sin-; ja ĉiu kiu murdas, "mem" mortigas.
Vidu ankaŭ
- elekto - eŭtanazio - harakiro - kamikazo - libereco - martiro - morto - murdo
|