La ideo venis de Gustave ROY, instruisto pri germana kaj hispana lingvoj ĉe la kolegio en Saint-Girons (subprefekta urbeto de departementoAriège, suda Francio), verŝajne en 1906, kiu verkis du broŝurojn pri la temo, unu en la franca kaj unu en Esperanto.
La "ŝtateto" Amikejo estis (nur simbole !) fondata en aŭgusto 1908 (la 13-an ?), en ĉeesto de almenaŭ Moresnetaj, belgaj, germanaj, nederlandaj, anglaj kaj francaj samideanoj. Ŝajnas ke almenaŭ 135 moresnetanoj eklernis Esperanton : la plej granda proporcio de la loĝantoj de lando en la tuta mondo (...ĉar estis nur ĉ. 4.000 neŭtralmoresnetanoj).
Alia festo ĉ. Kristnasko 1908 kunvenigis ĉ. 150 E-partoprenantojn. Kaj estis projekto (decido ?) fondi tie unu centron de la juna UEA : Gustave Roy ĉeestis la UK-on en Dresdeno kaj protokolo de unu el la kunvenoj raportas pri lia pledo.
La afero definitive finiĝis pro la unua mondmilito : germanoj invadis la teritorion, kaj poste la teritorio fariĝis belga komunumo.
Vidu ankaŭ
- "Hejmoj : La bulteno pri esperantaj komunumoj", en kies ĝisnunaj 16 numeroj aperis pluraj artikoloj pri Moresneto.)
- Kelmis - la nuntempa Belga komunumo kie lokiĝis Neŭtrala Moresneto.
Francaj Departementoj
Geografio > Eŭropo > Francio > Francaj departementoj
----
Francio estas partigita en ĉirkaŭ 100 administrajn areojn : la departementoj. Ĉiu departemento enhavas unu ĉefurbon nomitan Prefektejo (franclingvePréfecture [prefektür]), kie ĉeestas reprezentanto de la franca registaro: la prefekto. La prefekto zorgas pri apliko de la franca leĝaro en la departemento.
En la prefekta urbo ĉeestas ankaŭ la sidejo de la Ĝenerala Konsilio (fr. Conseil général), departementa asembleo rekte elektita de la departementaj enloĝantoj. Ĝiaj ĉefaj kampoj de agado estas zorgo pri departementaj vojoj kaj ekonomia helpo al departementaj agadoj.
Ĉiu departemento havas nomon kaj numeron. La nomo rilatas ofte al la geografiaj lokoj: riveroj, montoj, oceanoj. Kelkaj nomoj rilatas al historio. La numero estas simple la vico de la departemento laŭ alfabeta ordo antaŭ nomŝanĝoj kaj disdivido de la antaŭaj departementoj de Ile-de-France (eksaj 75 - Seine kaj 78 - Seine-et-Oise fariĝis la nunaj 75, 78, 91 ĝis 95) . Kelkaj departementoj estas transmaraj departementoj (fr. Départements d'outre-mer/DOM), ili havas numerojn ekster la alfabeta ordo.
De la jaroj 1980-aj ekzistas la administraciaj regionoj, kiuj arigas po plurajn departementojn. Estas nun 22 francaj regionoj. (Vd. la mapon: ĉiu regiono estas distingita per koloro.)
Listo de ĉiuj francaj departementoj: numero - nomo (ĉefurbo)
Geografio > Eŭropo > Francio > Sudo-Pireneoj > Ariège < Francaj departementoj
-----
Ariège (aŭ okcitanlingveArièja) estas unu el la ok departementoj de la franca regionoMidi-Pyrénées, esperante Sudo-Pireneoj. Ĝi etendiĝas sur 4 890 km² kaj estas maldense loĝata (137 150 loĝantoj) pro tio, ke ĝi situas grandparte en alta montaro. La plej altaj pintoj de la Pireneoj formas la naturan landlimon kun Hispanio.
La plej grava ekonomia sektoro restas agrikulturo : tritiko kaj maizo en la valoj, bredado en la montaro. Arbaro okupas grandan parton de la teritorio. Estas malmulte da industrioj, sed notindaj estas la hidroelektra industrio kaj siderurgio.
La ĉefurbo de Ariège estas Foix, [fŭa] (okcitanlingve Fois, [fuiŝ]), 10 000 loĝantoj, kiu havas belegan mezepokan kastelon, malnovan posedaĵon de la potencaj grafoj de Foix.
Ariège estas ankaŭ grava turisma departemento, pro la montaro : skiado vintre, pied- aŭ ĉevalekskursoj somere, multaj prahistoriaj grotoj, mezepokaj fortikaĵoj kaj vilaĝoj, termofontoj.
Kategorio:Francaj Departementojja:アリエージュ県
Moresnet, Neŭtrala Moresnet aŭ "Neŭtra Moresneto" estis, de 1816 ĝis 1919, malgranda kvazaŭregno, aree ĉirkaŭ 3.5 km², ekzistanta nur ĉar ĝiaj du grandaj najbarlandoj ne konsentis pri kiu posedu ĝin. Tiel, ili decidis igi ĝin neŭtrala teritorio dividante regon egale. Ĝi estis proksimume 7 km sudokcidenten el Aĥeno, rekte sude de la intersekcio de la germanaj, belgaj kaj nederlandaj landlimoj sur Vaalserberg.
Ekapero
Dum Kongreso de Vieno de 1815, la eŭropa landodivido estis ja redesegnita por taŭgi la novan politikan potenco-distribuon. Unu el tiuj limoj ŝanĝindaj estis inter la nova Unuiĝinta Reĝlando de Nederlando kaj Prusio. Ambaŭ konsentis plejparte ĉar la landlimo sekvis malnovajn liniojn, sed ĉirkau Moresnet estis problemo. Inter la vilaĝoj Moresnet kaj Neu-Moresnet, aperis la valora zinkominejo Altenberg (germane) / Vieille Montagne (france). Ambaŭ landoj emis inkluzivigi ĝin en siajn respektivajn teritorion, kaj interkonsentis en 1816: vilaĝo Moresnet mem estu nederlanda, Neu-Moresnet estu parto da Prusio kaj la minejo kaj vilaĝo Kelmis (La Calamine) ĉirkaŭ ĝi iĝu, provizore, neŭtrala teritorio administrita kune de ambaŭ regnoj.
La nova teritorio havis pli-malpli triangula formo. La bazo estis la ĉefa vojo de Aĥeno al Lieĝo. La minejo estis tuj norden el la vojo. Apude du rektaj linioj iris norden interproksimiĝadante ĝis sekcio sur Vaalserberg. Kiam Belgio akiris sendependon el Nederlando en 1830, la lando en la nederlanda flanko ŝanĝis al belgia rego, kaj tiel Belgio transprenis kunadministron, kvankam Nederlando neniam ĉedis formale la regon pri Moresnet. Komence, la teritorio estis regita de du respektivaj reĝaj komisiistoj, sed poste oni koncedis al Moresnet pli da memrego, establigante urbestron kaj dekhoman konsilion. La urbestro (kaj ŝtatestro) estis nomumita de la du komisiistoj.
Vivado en Neŭtrala Moresnet estis regata de la zinkominejo, la ĉefa dungo, loganta multajn laboristojn el la najbaraj landoj aldone al la "indiĝenoj", kvankam la tuta loĝantaro de Moresnet neniam estis pli ol 3000. Esti "neŭtrala" teritorio havis plurajn bonajn efikojn. Inter ili estis malgrandaj impostoj, la neekzisto de tarifoj pri importo el la najbaraj landoj kaj malaltaj prezo kompare al eksterlandaj. Pluraj servoj kiel poŝto estis dividitaj inter Belgio kaj Prusio (komparu Andoron). La "indiĝenoj" rajtis elekti kies militservon kaj jurisdikcion. Ankaŭ, moresnetanoj estis taksitaj senregnanoj kaj ne rajtis sian propran armeon..
Malapero
Kiam la minejo elĉerpiĝis en 1885, aperis duboj pri adonta supervivo de Neŭtrala Moresnet. Pluraj ideoj estis proponitaj por pli aŭtonomigi ĝin: inter ili, kazino, kaj poŝtoservo kun propraj poŝtmarkoj, ideo malakceptita de la loka registaro. La plej rimarkinda iniciato venis de D-ro Wilhelm MOLLY, intencante igi Moresnet la unua Esperanta regno, nomite "Amikejo" aŭ Amikayo. La proponita himno estis samnoma marŝo en Esperanto. Tamen, nek Belgio nek Prusio rezignis ĝiajn pretendojn. Ĉirkaŭ 1900, Prusio pli forte pledis kaj estis akuzita je saboto kaj barado al la administro. En 1914 dum unua mondmilito, Germanio (heredanto de Prusio) invadis Belgion kaj aneksis Moresnet-on en 1915.
Postmilita Traktato de Versajlo de 1919 finis la "provizoran neŭtralecon" centjaran, decidante ke Neŭtrala Moresnet apartenos al Belgio. Germanio maldaŭre reaneksis la lokon dum Dua Mondmilito, sed ĝi reapartenis al Belgio en 1944. Nuntempe, ĝi estas parto de municipoKelmis/La Calamine en belgiaj Orientaj Kantonoj.
BEUTLER (ĉefurbestro de Dresdeno, Grafo VON HOHENTHAL UND BERGEN (ministro de eksteraj aferoj), VON METSCH-REICHENBACH (ministro de la reĝa domo), VON ERIEGERN (ĉambelano), Generalo VON HAUSEN (milita ministro) plus multaj profesoroj, parlamentanoj kaj urbaj delegitoj.
Oficialaj reprezentantoj
ŜIMURA (oficiala delegito de la ministro de instruado de Japanio), STRAUB (oficiala delegito de la registaro de USONO), YEMANS (oficiala reprezentanto de la filipina registaro), PUJULA (oficiala reprezentanto de la provinca deputitaro de Barcelona), Adolphe MOYNIER (oficiala delegito de la internacia komitato de la Ruĝa Kruco, Gaston MOCH (oficiala delegito de la Internacia Oficejo de Paco)
Akcepto en la gastiganta urbo
Kiel skribis Adam ZAKRZEWSKI en „Historio de Esperanto 1887-1912“ ( - 1), la urbo Dresdeno oferis al la esperantistoj interalie siajn tramojn, vaporŝipojn, urbodomojn, preĝejojn, la reĝan teatron kaj altlernejon, la kunvenejon „Vereinshaus“ la ekzpozician parkon („Ausstellungspark“). kaj malavaran mondonacon por la organiza komitato. „La urbanoj de sia flanko faris ĉion por pruvo siajn simpatiojn: dumveturadoj sur Elbo la bordoj de la rivero, la urbaj kaj reĝaj palacoj, sennombraj privataj domoj laŭ kelkaj kilometrojestis ornamitaj de esperantaj standardoj kaj vespere lumigitaj; laboristoj salutis per krioj „Vivu Esperanto“, multaj policanoj parolis Esperanton kaj afable proponis siaj servojn ....“
"Post la kongreso multaj esperantistoj laŭ invito de Bohema Esperantista Unio vizitis la belan 'oran' Pragon, ĉefurbon de Bohemio, kie ili estis kore akceptitaj de bohemaj esperantistoj. En Berlino la ministro de publika instruado akceptis kiel reprezentantojn de Esperanto d-ron ZAMENHOF, d-ron MYBS, generalon SEBERT, prof-on BOIRAC, d-ron KROITA, d-ron MOSCHELES, kolonelo POLLEN, VAN DER BIEST, FRENKEL, SABADELL, d-ron OSTROVSKI, SANDSTRÖM kaj priparolis kun ili la demandon pri Esperanto en lernejoj.“ ( - 1)
Brila pejzaĝo alogas : en la sudo la « Altaj Torfmarĉoj « kaj « la Dukarbaro », en la nordo kaj oriento « la Projsarbaro » kaj en la uesto « la Hervena Plataĵo ». Kelmis kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas ĉion kiu povas garantii belajn feriojn : ripozo, pasigo de libertempo, ekskursoj, vidindaĵoj, kasteloj, monumentoj, folkloro, tradicio, vivkulturo kaj gastronomio.
Trilandojpunkto
Kelmis estas la tuŝpunkto de tri landoj tri lingvoj kaj tri kulturoj : la germana, la franca kaj la nederlanda. Proksimume 10 minutojn aŭtomobile situas la malnova imperia urbo Akeno. De tie, post ĉirkaŭ 15 minutoj oni estas en Nederlando kaj duonan horon daŭras la vojaĝo al Lieĝo.
La trilandojpunkto estas la loko kie la limoj de tri landoj nome Belgio, Germanio kaj Nederlando unu la alian trovas. De la fino de la 19a jarcento kaj je la komenco de la 20a jarcento oni ofte parolis pri la kvarlandojpunkto, ĉar la norda pinto de Neŭtrala Moresnet (Kelmis) ankaŭ al tiuj tri landoj tuŝis.
En la plej alta loko de Nederlando (332.5m) staras tri limoŝtonoj, unu por la tri landoj: la limoŝtonoj de la Reĝlando Belgio, de la Konfederacia Germanio kaj de la Reĝlando Nederlando. Kelkaj paŝoj pli malproksime staras la kvara limoŝtono kiu montras la limon de Neŭtrala Moresnet.
Jam delonge estas la trilandojpunkto alloga vojaĝcelo. Hodiaŭ venas granda nombro da turistoj al ĉi tiuj monumentoj kaj al ĉi tiu kvieta loko. Tie oni trovas profundan kvieticon. Bone prizorgataj vojetoj invitas la vizitantojn por promeni en la arbaregoj.
La Göhltalmuzeo
La Göhltalmuzeo en la Maxstrato montras speciale la politikon kaj historion de Neŭtrala Moresnet. Ĝi rakontas pri la zinkindustrio. La regiono ĉirkaŭ la zinkominejo Vieille montagne estis inter 1816 kaj 1919 duon-sendependa kiel 'Neŭtra Moresneto'. Fotografaĵoj montras la karakterizojn de la rara zinkfundoflaŭro. La utopia ŝanĝo de la neŭtrala teritorio al Esperanta regnoAmikejo en 1908 kaj la regiona folkloro estas prezentataj. Kolektantoj povas admiri poŝtmarkojn kaj monerojn de la Neŭtrala Moresnet, kiuj nur dum 17 tagoj cirkuladis. Cetere la muzeo enhavas riĉan kolekton de mineraloj.
(france kaj germane)
R. A. B.
:This article is about the character from the Harry Potter series. For other uses, see RAB.
The initials R.A.B. are the main clue to the identity of a possibly pivotal character revealed in the sixth book of J. K. Rowling's Ha
Weston, Nova Scotia
Weston, Nova Scotia is a small community located in the central part of the Annapolis Valley. Its located about 3 miles (4.82km) north-west of Berwick, Nova Scotia
The community is roughly bordered by Highway 221 (North Mountain) on the north, by the 101 Highway (Berwick & Cariboo Bog) to the south, by the 360 Harbourville Road (Sumerset) on the east, and by Victoria Road (Aylesford) on the west.
Ontario Institute for Studies in Education
The Ontario Institute for Studies in Education of the University of Toronto is a teachers' college in Toronto, Ontario. It was founded in 1996 as a merger of the Ontario Institute for Studies in Education and the Faculty of Education in the University of Toronto (which from 1920 to 1972 was known as the Ontario College of Education, U of T). FEUT was the preservice teacher's college offering first
:The following discussion is an archived debate of the proposed deletion of the article below. Please do not modify it. Subsequent comments should be made on the appropriate discussion page (such as the article's talk page or in a deletion review). No further edits should be made to this page.