Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Esperanto

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Esperanto (apartigilo)

Esperanto havas plurajn signifojn. Bv. elekti: # Esperanto (origina signifo) estas plumnomo de Ludoviko ZAMENHOF, sub kiu li eldonigis la Unuan Libron de Esperanto # Esperanto (plej ĝenerala signifo) estas planlingvo proponita en 1887 de Ludoviko ZAMENHOF. # Esperanto estas poezia sinonimo de "Esperantisto" (ekzemple en la poemo La Espero). # Esperanto (gazeto) estas la ĉefa gazeto de la Esperanto-movado. # Esperanto (komputila viruso) estas komputila viruso, kiu kiel unua celis ataki plurajn komputilajn platformojn. # Esperanto (aŭtomobilo) estas aŭtomobilo aperanta en la komputila ludo Grand Theft Auto. # Esperanto (albumo) "エスペラント" estas muzika albumo publikita de SAKAMOTO Ryuichi. # Esperanto (kanto) estas germanlingva kanto kun esperantlingvaj frazoj fare de la germana muzikgrupo Freundeskreis.

Planlingvo

Planlingvo estas lingvo, kiu estas planita (aŭ planata) de homoj, por praktika uzado kaj ne nur por uzado en fikcio. Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj. ISO 639 havas kodojn por pluraj unuopaj planlingvoj: ili aperas en rektaj krampoj post la nomoj en la listo sube. Ĝi havas ankaŭ la kodon "art" por "aliaj planlingvoj". Estas multaj tipoj de planlingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.

Ekzemploj de planlingvaj projektoj

3CL - Adĵuvanto - Afrihilio [afh] - Americai Speak - Atlango - Baza Angla lingvo - Concorde - Dilpok - Earth Language - Esata - Esperanto [epo, eo] - Eŭrolingvo - Eŭrolango - Europanto - Folkspraak - Frater - Gestuno - Gloso - Gumosopo - Ido [ido, io] - Intergloso - Interlingu - Interlingvao [ina, ia] - Klingona [tlh] - Latinesce - Latino sen fleksio - Latinvlo - Ling - Lingua Komun - Linguum Islianum - Lingva Xronari - Loglano - Loglio - Loĵbano [jbo] - Marparolo - Mondial (planlingvo) - Mundelingua - Mundolingue - Neo-Latin - Nova Lingvafrankao - Novialo - Novilatiin - NOXILO - Okcidentalo [ile, ie] - Rapidvortoj - Romanova - Signuno - Slovio - Solresolo - Spelin - Sev'varanes - Suma - Tokipono - Universalgloto - Volapuko [vol, vo] - Vorlino Ekzemploj de planitaj lingvoj, kiujn oni ne nomas "planlingvo", estas nynorsk, la oficiala skriba formo de la Romanĉa, kaj la Indonezia. ---- Vidu ankaŭ Planskribo, Esperantidoj, CDELI, Pasigrafio

Eksteraj ligoj


- [http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/07-int.htm Detala prezento de la plej sukcesintaj planlingvoj] Kvina ĉapitro de la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko verkita de Věra BARANDOVSKÁ-FRANK, membro de AIS.
- [http://www.sys.uea.ac.uk/~jrk/conlang.html Kelkaj retaj ligoj rilataj al planlingvoj]. (anglalingve). Kompilita de Richard KENAWAY. Troviĝas proksimume 310 planlingvoj en la listo.
- [http://www.langmaker.com/mlindex.htm Conlang database] de Jeffrey HENNING ja:人工言語



1887

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1887 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1887 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Ekesto de Esperanto.
- Aleksandro DAMBRAUSKAS eklernis Esperanton.
- Nieuwe Binnenweg 176 (domo de la Centra Oficejo de UEA ekde 1962) estis konstruita.
- Dua Volapukista Kongreso; fundata la Internacia Akademio de Volapuko.
- Francisko Valdomiro LORENZ eklernis Volapukon
- Édouard STEPHAN eltrovis la Stephan-an Kvinopon
- 6-a de januaro: Ulises HEUREAUX iĝis (je dua fojo) prezidento de Domingo.
- 6-a de marto: Unua Presbiterana eklezio en Brazilo.
- 15-a de marto: kreita Diocezon de Monako.
- 26-a de marto: Ĉinio cedis Makaon al Portugalio.
- 4-a de junio: Rafael Wenceslao NÚÑEZ MOLEDO iĝis (je 3-a fojo) prezidento de Kolombio.
- 26-a de junio: fondita la "Clube Militar" en Rio-de-Ĵaneiro.
- 26-a de julio: Zamenhof lanĉas sian "Unuan Libron" (pri Esperanto).
- 20-a de septembro: Encikliko 'Vi è Ben Noto' de Papo Leono la 13-a.
- 24-a de septembro: Sankta Jose Maria RUBIO iĝis paŝtro.
- 1-a de decembro: Traktato inter Portugalio kaj Ĉinio.

Naskiĝoj


- Boris KOTZIN
- Le Corbusier
- Blaise CENDRARS
- 10-a de januaro: José Américo de ALMEIDA, Brazila verkisto kaj politikisto.
- 12-a de januaro : Saldanha Jorge de CARREIRA
- 3-a de februaro: Georg Trakl
- 8-a de februaro: Heinrich SPOERL
- 5-a de marto: Heitor VILLA-LOBOS, Brazila muzikisto.
- 9-a de marto : Leoplod BERGER
- 13-a de marto: Francisco de Assis CINTRA
- 22-a de aprilo: OOI Manabu
- 7-a de majo: Gilberto AMADO, Brazila verkisto
- 25-a de majo: Sankta Francesco FORGIONE, kromnomata Paŝtro Pio.
- 24-a de junio: Hungario: KARINTHY Frigyes
- 28-a de junio : Leon ROSENSTOCK
- 7-a de julio: Belarusio: Marc CHAGALL superrealisma pentristo
- 16-a de julio: Anatolo KOCH
- 29-a de julio: Rafel ISRAELS
- 12-a de aŭgusto : Lizzie IDDON
- 17-a de aŭgusto: Karolo la 1-a (Aŭstrio) lasta imperiestro de Aŭstrio.
- 19-a de aŭgusto : Anna GYLLSDORFF
- 30-a de oktobro: Georg HEYM
- 31-a de oktobro: CHIANG Kai-shek
- 3-a de novembro: Robert MURRAY
- 10-a de novembro: Arnold ZWEIG
- 22-a de decembro: Barato: Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN

Mortoj


- 19-a de februaro: Multatuli: Nederlanda verkisto

Esperanto-libroj eldonitaj en 1887


- Zamenhof, Ludwik Lazar: Meĵdunarodnyj jazyk: predislovie i polnyj uĉebnik / Dr. Esperanto. - Varŝava: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Jezyk miedzynarodowy: przedmowa i podrecznik kompletny : por Poloj / Dr. Esperanto. - Warszawa: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale: préface et manuel complet : por francoj / Dr. Esperanto. - Varsovie: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationale Sprache: Vorrede und vollständiges Lehrbuch: por germanoj / Dr. Esperanto. - Warschau: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio ----
1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1887년 simple:1887 th:พ.ศ. 2430

Pseŭdonimo

Pseŭdonimo

Pseŭdonimo havas helenan etimon kun la signifo "kvazaŭnomo", vorto ankaŭ uzata, flanke al la duon-esperantigo "pseŭdonomo", kaj "plumnomo" (tiu havas pli malvastan signifon, nur pri aŭtoro). Pseŭdonimo estas neoficiala nomo kiun aŭtoro, artisto ktp. prenas al si por kaŝi sian veran identecon aŭ simple mistifiki. Ekzemplo de la unua kazo estas la dana aŭtorino Karen BLIXEN kiu debute prenis la iĉan plumnomon Isak Dinesen por eviti laŭseksajn antaŭjuĝojn pri ŝiaj fruaj verkoj. Same faris pro la samaj kaŭzoj Armandine Lucie Aurore Dupin, baronne Dudevant, konata kiel George SAND. Alia dana aŭtoro, Piet HEIN estas bona ekzemplo de la lasta: Ĉion li verkis sub sia propra nomo, krom certa tipo de poemetoj, kiujn li ĉiam skribis kiel iu "Kumbel".

Famaj pseŭdonimoj de Esperantio

Famaj pseŭdonimoj de Esperantio estas Kabe, D-ro Esperanto kaj Lanti.
Pli moderntempe, sin plumnomis interalie: Laŭlum, Lorjak, Liven DEK, Peter Peneter, Giorgio SILFER, Nicolas VANOF, Serĝo ELGO.

Pseŭdonimoj de verkistoj kaj poetoj laŭlande

Jen alfabeta listo de pseŭdonimoj de divers-landoj verkistoj kaj poetoj kun ilia vera nomo.

Irano

M. Omid pseŭdonimo de Mehdi AĤAVAN SALES nuntempa persa poeto M. Sereŝk pseŭdonimo de Mohammad Reza ŜAFII KADKANI nuntempa persa poeto, verkisto kaj literaturisto Nima JUŜIĜ pseŭdonimo de Ali ESFANDIJARI la patro de la novstila poemo en la persa literaturo

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Planlingvo

Planlingvo estas lingvo, kiu estas planita (aŭ planata) de homoj, por praktika uzado kaj ne nur por uzado en fikcio. Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj. ISO 639 havas kodojn por pluraj unuopaj planlingvoj: ili aperas en rektaj krampoj post la nomoj en la listo sube. Ĝi havas ankaŭ la kodon "art" por "aliaj planlingvoj". Estas multaj tipoj de planlingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.

Ekzemploj de planlingvaj projektoj

3CL - Adĵuvanto - Afrihilio [afh] - Americai Speak - Atlango - Baza Angla lingvo - Concorde - Dilpok - Earth Language - Esata - Esperanto [epo, eo] - Eŭrolingvo - Eŭrolango - Europanto - Folkspraak - Frater - Gestuno - Gloso - Gumosopo - Ido [ido, io] - Intergloso - Interlingu - Interlingvao [ina, ia] - Klingona [tlh] - Latinesce - Latino sen fleksio - Latinvlo - Ling - Lingua Komun - Linguum Islianum - Lingva Xronari - Loglano - Loglio - Loĵbano [jbo] - Marparolo - Mondial (planlingvo) - Mundelingua - Mundolingue - Neo-Latin - Nova Lingvafrankao - Novialo - Novilatiin - NOXILO - Okcidentalo [ile, ie] - Rapidvortoj - Romanova - Signuno - Slovio - Solresolo - Spelin - Sev'varanes - Suma - Tokipono - Universalgloto - Volapuko [vol, vo] - Vorlino Ekzemploj de planitaj lingvoj, kiujn oni ne nomas "planlingvo", estas nynorsk, la oficiala skriba formo de la Romanĉa, kaj la Indonezia. ---- Vidu ankaŭ Planskribo, Esperantidoj, CDELI, Pasigrafio

Eksteraj ligoj


- [http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/07-int.htm Detala prezento de la plej sukcesintaj planlingvoj] Kvina ĉapitro de la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko verkita de Věra BARANDOVSKÁ-FRANK, membro de AIS.
- [http://www.sys.uea.ac.uk/~jrk/conlang.html Kelkaj retaj ligoj rilataj al planlingvoj]. (anglalingve). Kompilita de Richard KENAWAY. Troviĝas proksimume 310 planlingvoj en la listo.
- [http://www.langmaker.com/mlindex.htm Conlang database] de Jeffrey HENNING ja:人工言語

Analogio

Analogio estas <1> en filozofio procedo per analogaj kazoj, <2> en komunuza lingvo procedo krei ion novan elirante de io jam ekzistanta. Komparu kun : analogeco , analoga th:แอนะล็อก

Vortfarado

Lingvo > Lingvistiko > Gramatiko ---- Vortfarado estas regularo, kiel en konkreta lingvo krei novajn vortojn per finaĵoj, afiksoj, kunmetado kaj vortgrupigo.

En Esperanto

La vortfarado estas tre grava en ĉiu lingvo, sed en Esperanto ĝi havas signifon eksterordinaran. Ĝi ebligas al la uzantoj de Esperanto - por kiuj Esperanto ne estas gepatra lingvo - ekregi grandan parton de la vortprovizo kaj elaste adapti la lingvon al la novaj bezonoj de komunikado. En Esperanto estas novaj vortoj farataj per ŝanĝo de la vortkategorio (tablo - tabla), per kunmetado (patrolingvo), per derivado (patrino), per farado de vortgrupoj (unu-direkta konvertilo), per mallongigoj kaj akronimoj (UEA, Usono, zoo), per signifotransporto (kapo - kapo de ŝraŭbo) kaj per akceptado de vortoj el fremdaj lingvoj (sputniko, rogallo). Por korekta vortfarado necesas scii analizi la vortojn kaj ĉiun vorteron ĝuste pritaksi. Se du radikoj kondutas en la vortfarado tute analoge kaj paralele, ili prefere estu prezentataj kun la sama bazforma finaĵo. Ekzemploj: La radikoj DEMONSTR kaj DEMONSTRACI estas plene paralelaj, kaj la respektivaj formoj estas ĉiam tute samsignifaj: demonstri = demonstracii; demonstro = demonstracio; demonstra = demonstracia; demonstraĵo = demonstraciaĵo; demonstrado = demonstraciado; k.t.p. Tiuj du radikoj do kondutas idente en la vortfarado, kaj estas eĉ tute sinonimaj. Ili estu prezentataj samamaniere en la vortaro. La radikoj TERUR kaj ĈAGREN ne estas samsignifaj, sed iliaj formoj en ĉiuj okazoj plene paralelas: teruri kaj ĉagreni montras similajn agojn; teruro kaj ĉagreno havas tute paralelajn rilatojn al tiuj agoj; terura kaj ĉagrena same paralelas. TERUR kaj ĈAGREN do estu prezentataj samamaniere en la vortaro, ĉar ili sekvas identajn vortfarajn skemojn. Ofte ekzistas praktike nur unu aŭ kelkaj formoj de radiko, kaj tiam ne eblas objektive konstati, al kiu vortfara modelo la radiko aliĝas. En tiaj okazoj necesas elekti por tiu radiko bazformon tian, ke ĉiuj diversaj formoj sugestataj de tiu elekto (de la respondaj vortfaraj modeloj), havas signifojn, kiuj ŝajnas aprobindaj kaj akcepteblaj, kaj kiuj supozeble ne ŝokus la lingvosenton de la Esperantistaro. En tiaj okazoj oni do esploru, kiajn vortfarajn sekvojn havas diversaj eblaj bazformoj, kaj oni elektu tian bazformon, kies sekvoj ŝajnas plej aprobindaj kaj akcepteblaj. Ekzemploj: ABANDON estas faka (asekura) termino, kaj estas ĝis nun uzata preskaŭ nur en la O-formo abandono. La O-formo montras agon. Supozeble al neniu venus en la kapon doni al la I-formo abandoni alian signifon ol tiu sama ago, do abandoni = fari la agon abandono kaj ne ekz. kaŭzi la agon abandono, kaj supozeble venus al neniu en la kapon doni al abandona alian signifon ol tian vastan kaj flekseblan signifon, kiun indikas la modelo de I-karakteraj radikoj. Kvankam nur unu formo estas reale konstatebla en la lingvo, oni nur povas supozi formojn laŭ la tipa modelo de I-karaktera radiko, kaj sekve oni prezentu ABANDON sub I-finaĵa bazformo. KOĤ aperas en PIV nur en la A-formo Koĥa difinita kiel "nomepiteto de bacilo". Nek O-formo, nek I-formo menciiĝas, kaj estas supozeble apenaŭ uzataj. Prezentado de KOĤ en A-formo sugestus, ke ĝi sekvu en derivado la modelojn por A-karakteraj radikoj. Tio signifus, ke Koĥo estu nomo de la sama eco/kvalito, kiun montras la A-formo Koĥa. Tiam Koĥo estus proksimume samsignifa kiel Koĥeco. La efektiva signifo de la nomepiteto Koĥa tamen ne estas ia vera eco aŭ kvalito, sed aludas tion, ke tiujn bacilojn malkovris kaj studis la Germana kuracisto Robert Koch. Tial ŝajnas evidente, ke Koĥo estu Esperantigita formo de lia nomo, ne nomo de ia eco aŭ kvalito. La formoj de la radiko KOĤ sugestataj de la elektinda bazformo estu do tiaj, kiajn indikas la modelo de O-karakteraj radikoj, kaj la prezentoformo estu Koĥo, el kiu simple kaj rekte deriviĝas la A-formo Koĥa. Oni povas alternative uzi kiel kapvorton la senfinaĵan formon Koĥ, kiu estas praktike egala al O-finaĵa formo. Tiajn proprajn nomojn oni ofte uzas O-ece senfinaĵe, en nur duone Esperantigita formo. En dubaj kaj neklaraj okazoj, kaj en okazoj, en kiuj pli ol unu bazformo estas pravigebla laŭ la ĉi-antaŭaj modeloj, la elekton povas influi ankaŭ la sekvaj kromaj konsideraĵoj: Tradicio: Por multaj radikoj jam ekzistas firma tradicio, kiu difinas bazformon, kaj povas esti konvene sekvi tiun tradicion. Ofteco: Povas esti pli konvene kiel bazformon uzi vortformon ofte aperantan ol formon maloftan. Oportuneco en difinado: Se por iu radiko estas pli facile verki la ĉefan difinon por certa vortformo, povas esti konvene elekti tiun formon kiel bazformon. Kiam radiko aperas praktike nur en unu sola formo, kaj kiam apenaŭ povus aktualiĝi uzado de aliaj formoj, ekz. ĉar oni apenaŭ multe uzas la radikon entute, povas esti superflue analizi ĝian apartenon al la ĉi-antaŭaj modeloj. Anstataŭe oni povas simple uzi tiun solan formon kiel bazformon sen pliaj konsideroj

Eksteraj ligoj

[http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/ Pri vortfarado en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko]

Komparu kun

:Analiza formo :Sinteza formo :Polisinteza formo :Morfemo :Leksika morfemo :Gramatika morfemo :Aglutino :Fleksio :Vortkategorio :Radikoj kaj siaj klasoj. :Radikkaraktero :Samelementeco :Proprafunkcieco :Substantiva radiko :Adjektiva radiko :Verba radiko :Vortkunmetado :Substantiva kunmetaĵo :Adjektiva kunmetaĵo :Verba kunmetaĵo :Adverba kunmetaĵo :Derivado :Vera afikso :Afiksoido :Fremda afikso :Vorto uzata en la funkcio de afikso :Faka afikso :Plurelementa kunmetaĵo :Inversa vortefiko :Vortgrupo :Ŝanĝo de la vortsignifo :Fremda vorto :Terminologia principo ---- Vortfarado. La bazo de la E-a VF estas:
1. La Zamenhofa eldiro: „La gramatikaj finiĝoj (kaj sufiksoj) estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
2. La principo de Neceso kaj Sufiĉo (de Saussure). (v. tie.)
3. La Saussure-a konstato: ĉiu vorto kaj sufikso (krom la senkarakteraj) havas difinitan radik-karakteron (substantivan adjektivan aŭ verban) fiksitan en la Fundamenta Vortaro. Krome la vortoj havas vortkarakteron gramatikan, dependan de la finaĵo (o aŭ a aŭ i), kiun ili havas. Se la radik-karaktero kaj finaĵ-karaktero samas (samelementa vorto), la finaĵo estas pleonasma. En la mala okazo rnalsamelementaj vortoj, la finaĵo havas la funkcion de memstara vorto. Homo, sana, skribi estas samelementaj; homa, sani, skribo estas malsamelementaj vortoj. La vortkarakteron de samelementaj vortoj ni povas ŝanĝi per simpla finaĵŝanĝo, ĉar la radiko kunportas en la novan vorton sian sencon donitan per la radikkaraktero (homa signifas hom-rilata, homapartena, aŭ hom-kvalita, do en ĝi sinteziĝas la senco de la substantiva radiko hom kaj de la adjektiva finaĵo a; marteli estas martel-agi, do en ĝi al la senco de la subst. radiko martel gluiĝas la senco de la verba finaĵo i. Sed se ni pluformas vorton malsamelementan, kaj volas en ĝi konservi ankaŭ la sencon de la fremdkaraktera finaĵo, ni devas la finaĵon anstataŭigi per elemento samsignifa al la finaĵo. Al a (kvalita) samsignifas ec, al i samsignifas ad. Do, dum el la samelementa (adjektiva) preciza ni ricevas precizo (kvalito) per simpla finaĵŝanĝo el la malsamelementa (substantiv-adjektiva) homa ni devas formi la vorton homeco (kvalito), anstataŭigante la elfalintan a-finaĵon per la sufikso ec. Same, dum el la samelementa (verba) bati ni ricevas bato (ago) per simpla finaĵ-ŝango, el la malsamelementa (substantiv-verba) marteli ni devas fari la vorton martelado (ago), anstataŭigante la elfalintan i-finaĵon per la sufikso ad, sen kiu ni revenus al la vorto martelo (ilo). La E-a VF do konsistas simple el la sintezo de la elementoj necesaj kaj sufiĉaj por doni la deziratan sencon al la vorto. Sekve la E-a VF estas simpla vortkunmeto. v Vortkunmeto, Verbigo senpera, Kategoriosufiksoj. La kontraŭuloj de la sistemo postulas la senkarakterecon de la radikoj. Sed tio estas kontraŭ la Fundamento, kiu klare fiksas la radikkarakterojn (broso: ilo; kombo: ago aŭ ag- rezulto). Oni kontraŭmetis, ke la radiko tajlor funkcias jen substantive (tajloro), jen verbe (tajlori). Sed ĉi tiu kontraŭdiro estas facile refutebla. En tajlori ne la radiko funkcias verbe, sed la finaĵo i. Se ne estus tiel, tajloro povus signifi jen personon, jen agon. Kaj evidente ĝi neniam havas la lastan signifon, kiun oni signas per tajlorado (anstataŭigante la elfalintan i-finaĵon per la ag-signifa sufikso ad). La supra sistemo estas parte akceptita de la Akademio (punktoj 1 kaj 2), parte ankoraŭ ne (punkto 3). Cetere tio ŝajnas mallogika, ĉar sen la gramatika karakterfikso de la radikoj la principo de Neceso kaj Sufiĉo havas nenian sencon. Literaturo. Kolowrat: „Pri la derivo en Ido kaj E“, 1909; „Oficiala Gazeto Esperantista“, apr. 1911, dec. 1912; Fruictier: „Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento“, 1914; Devjatnin: „Esperanta afiksaro“, 1913; René de Saussure: „Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en E“, 1915; „La Vortstrukturo en E“, 1916; E. E. Ĉefeĉ: „La Elementoj kaj la Vort. farado“, 1911; Panel. „Studo pri la Vortfarado de E“, 1912; Wizster: „La tri Fundamentaj Reguladoj“ (HDE, 1922) ; Wüster: „Oficiala Radikaro, enkonduko kaj notoj“, 1923; Paul Nylén: „Sonoj kaj Vorto de E“, 1930; Kalocsay: „Lingvo, Stilo, Formo“, 1931. KALOCSAY. Kategorio:Gramatiko Kategorio:Enciklopedio de Esperanto V

1887

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1887 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1887 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Ekesto de Esperanto.
- Aleksandro DAMBRAUSKAS eklernis Esperanton.
- Nieuwe Binnenweg 176 (domo de la Centra Oficejo de UEA ekde 1962) estis konstruita.
- Dua Volapukista Kongreso; fundata la Internacia Akademio de Volapuko.
- Francisko Valdomiro LORENZ eklernis Volapukon
- Édouard STEPHAN eltrovis la Stephan-an Kvinopon
- 6-a de januaro: Ulises HEUREAUX iĝis (je dua fojo) prezidento de Domingo.
- 6-a de marto: Unua Presbiterana eklezio en Brazilo.
- 15-a de marto: kreita Diocezon de Monako.
- 26-a de marto: Ĉinio cedis Makaon al Portugalio.
- 4-a de junio: Rafael Wenceslao NÚÑEZ MOLEDO iĝis (je 3-a fojo) prezidento de Kolombio.
- 26-a de junio: fondita la "Clube Militar" en Rio-de-Ĵaneiro.
- 26-a de julio: Zamenhof lanĉas sian "Unuan Libron" (pri Esperanto).
- 20-a de septembro: Encikliko 'Vi è Ben Noto' de Papo Leono la 13-a.
- 24-a de septembro: Sankta Jose Maria RUBIO iĝis paŝtro.
- 1-a de decembro: Traktato inter Portugalio kaj Ĉinio.

Naskiĝoj


- Boris KOTZIN
- Le Corbusier
- Blaise CENDRARS
- 10-a de januaro: José Américo de ALMEIDA, Brazila verkisto kaj politikisto.
- 12-a de januaro : Saldanha Jorge de CARREIRA
- 3-a de februaro: Georg Trakl
- 8-a de februaro: Heinrich SPOERL
- 5-a de marto: Heitor VILLA-LOBOS, Brazila muzikisto.
- 9-a de marto : Leoplod BERGER
- 13-a de marto: Francisco de Assis CINTRA
- 22-a de aprilo: OOI Manabu
- 7-a de majo: Gilberto AMADO, Brazila verkisto
- 25-a de majo: Sankta Francesco FORGIONE, kromnomata Paŝtro Pio.
- 24-a de junio: Hungario: KARINTHY Frigyes
- 28-a de junio : Leon ROSENSTOCK
- 7-a de julio: Belarusio: Marc CHAGALL superrealisma pentristo
- 16-a de julio: Anatolo KOCH
- 29-a de julio: Rafel ISRAELS
- 12-a de aŭgusto : Lizzie IDDON
- 17-a de aŭgusto: Karolo la 1-a (Aŭstrio) lasta imperiestro de Aŭstrio.
- 19-a de aŭgusto : Anna GYLLSDORFF
- 30-a de oktobro: Georg HEYM
- 31-a de oktobro: CHIANG Kai-shek
- 3-a de novembro: Robert MURRAY
- 10-a de novembro: Arnold ZWEIG
- 22-a de decembro: Barato: Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN

Mortoj


- 19-a de februaro: Multatuli: Nederlanda verkisto

Esperanto-libroj eldonitaj en 1887


- Zamenhof, Ludwik Lazar: Meĵdunarodnyj jazyk: predislovie i polnyj uĉebnik / Dr. Esperanto. - Varŝava: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Jezyk miedzynarodowy: przedmowa i podrecznik kompletny : por Poloj / Dr. Esperanto. - Warszawa: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale: préface et manuel complet : por francoj / Dr. Esperanto. - Varsovie: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationale Sprache: Vorrede und vollständiges Lehrbuch: por germanoj / Dr. Esperanto. - Warschau: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio ----
1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1887년 simple:1887 th:พ.ศ. 2430

Fundamento de Esperanto

Esperanto > Fundamento ---- La Fundamento de Esperanto estas libro de Zamenhof, eldonita en printempo 1905, kaj oficialigita per la 4a artikolo de la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo (la "Bulonja Deklaracio"), aprobita la 9an de aŭgusto 1905 en la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. La Fundamento konsistas el kvar partoj: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. Escepte de la Antaŭparolo, ĉiuj devenas preskaŭ rekte de la pli fruaj eldonoj de Zamenhof. Samrangaj al la Fundamento estas ties Oficialaj Aldonoj (ĝis nun ekzistas ok Oficialaj Aldonoj). La Antaŭparolo - do la Fundamento mem - preskribas: "Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel 'Aldonon al la Fundamento'". Iuj partoj de la Fundamento estas en naciaj lingvoj (la franca, angla, germana, rusa kaj pola), kiel la Gramatiko kaj la Vortaro. En la libro Fundamenta Krestomatio ( paĝoj 239-241 ) oni povas trovi version en Esperanto de tiu ĉi fundamenta gramatiko, sed oni konsideru, ke la Fundamenta Krestomatio ne estas parto de la Fundamento. La rolo de la Fundamento, priskribita en la Antaŭparolo, estas servi kiel netuŝebla gvida dokumento, kiun neniu havas la rajton ŝanĝi. La baza devo, ke "pro la unueco de nia afero ĉiu bona Esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo" (vd. la Antaŭparolon), koncernas ankaŭ la Oficialajn Aldonojn.

EdE-F

Fundamento de Esperanto, eld. de Zamenhof en 1905, konsistas el kvar partoj: # Antaŭparolo, kie la aŭtoro de esperanto montras la necesecon konservi kiel neŝanĝeblan bazon tiun verkon, absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo, kaj klarigas la kondiĉojn, en kiuj esperanto povos, sen rompo de tiu unueco, riĉiĝi iom post iom, per la alpreno de novaj vortoj aŭ formoj montriĝintaj necesaj; # Gramatiko (26 p.) prezentita tre koncize en 16 reguloj; # Ekzercaro (55 p.) zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon (laŭ la lingvouzo de Zamenhof ĝi koncernas la stilon.) # Universala Vortaro (96p.), kiu entenas la 1800 unuajn E-ajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj. En la Deklaracio akceptita de la 1-a UK 1905 en Boulogne-sur-Mer, 1905, la Fundamento estis proklamita netuŝebla bazo de E, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon. Jen la tuta teksto de la antaŭparolo de Zamenhof al la Fundamento, akceptenda kaj konsiderinda de ĉiuj E-istoj: "Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la Esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto. Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: # La 16-regula Gramatiko; # la "Universala Vortaro"; # la "Ekzercaro". Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj Esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto. Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu Esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu Esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj Esperantistoj, estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj, ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas ktp., estas nur verkoj privataj, kiujn la Esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afeco - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga. Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la "Universala Vortaro". Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉr se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: "Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon." La "Fundamento de Esperanto" tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kotrolo kaj kunhelpo. Sed la "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona Esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj Esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu Esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco. Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos. Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu pertektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa. 1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento". 2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu farigos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontal generacioj. Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la "Fundamento" gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolataj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia "perfektiĝado" de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta Esperantistaro. Mi finas do per la jenaj vortoj: 1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona Esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo; 2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla; 3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona kio ne troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata. La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita. - Varsovio, julio 1905." L. ZAMENHOF.

Eksteraj Ligiloj


- [http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/enhavo.php Reta versio de la Fundamento]

1-a UK 1905

Esperanto > Kulturo > Kongresoj > UK > 1-a Universala Kongreso de Esperanto ---- 1-a Universala Kongreso de Esperanto, en ĉeesto de la kreinto de Esperanto, Ludwik Lejzer ZAMENHOF
Bulonjo-ĉe-Maro, Francio, 7-12-a de aŭgusto 1905
688 aliĝintoj el 20 landoj.
La kongreso havis brilan sukceson, estis solvitaj diversaj gravaj problemoj, kiel ekzemple La Deklaracio pri Esperanto. La 9an de aŭgusto 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro estis aprobitaj la Fundamento, la starigo de la Lingva Komitato kaj de la Organiza Komitato, la flago.
- Organiza komitato
  - Prezidanto : Emile BOIRAC
  - Sekretario : Paul BOULET
- Teatraĵoj prezentitaj
  - Mensogo pro amo de Eugène LABICHE. Prezentis amatora trupo f-inoj SAMUEL kaj PANNEVIN, s-roj C. LEPHAY, Paul BOULET, C. MICHAUX, MARTIN , SAMUEL, francoj.
  - Edziĝo kontraŭvola de Molière. Prezentis amatora 10-persona trupo el 8 landoj. S-ino R. JUNCK, ĉeĥ-devena italino; f-ino H. CEDERBLAT, svedino, membro de la Lingva Komitato; s-ino AVILOV, rusino; s-roj Paul BOULET, franco; B. MUDIE, anglo; J. ANSEL, franco; L. COGEN, belgo; C.F. KÜCHLER, germano; Albert SAINT-MARTIN, kanadano; J. ALLUM, norvego.
  - Hamleto de William SHAKESPEARE. Deklamis monologon angla komponistino kaj kantistino F. L. SCHÄFER.
  - Edziĝo per telefono de Jacques FERNEUZE. Prezentis amatora franca trupo : Georges WARNIER kaj Georges GROSSET. La prezento okazis en Salono Conway en antaŭkongreso en Parizo.

Enciklopedio de Esperanto :

Boulogne-sur-Mer (bulonj-sür-mer, en E-a formo Bulonjo-ĉe-Maro), urbo en Norda Francujo; 55.400 loĝantoj, la urbo de la 1-a UK 7-12 aŭgusto 1905, kiun ĉeestis 688 esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis en Calais, kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Boulogne. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke L. L. Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en Lingvo Internacia (1904, p: 271.) en kiu partoprenis krom L. L. Zamenhof ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio, pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en Lingvo Internacia en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Parizo okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en Sorbonne de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per L. L. Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de L. L. Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" L. L. Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la preĝon sub la Verda Standardo; ludado de "Mensogo pro Amo" de Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Molière, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de L. L. Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj esperantistoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo Dover, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la Esperanta standardo.
O. SIMON en EdE-B.

100 jarojn poste...

La centjariĝon de la unua UK oni memorfestis okaze de la internacia amikeca renkontiĝo [http://boulogne2005.online.fr Boulogne2005], kiu disvolviĝis en Bulonjo-ĉe-Maro dum Pasko 2005, kaj la 26-an de marto 2005 en la sama teatro la fama unua parolado de L.L. ZAMENHOF denove estis aldirita. La postaj paroladoj de la ĉeestantaj politikistoj estis ĉiuj pli-malpli subtenaj al Esperanto.

Vidu ankaŭ


- [http://wikisource.org/wiki/Prelego_de_Zamenhof_en_la_Unua_Kongreso_en_Bulonjo_%C4%89e_Maro_1905 Prelego de Zamenhof]
- [http://wikisource.org/wiki/Bulonja_deklaracio Bulonja deklaracio] UK 05 UK 05 05 1905

1905

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1905 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1905 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 21-a de januaro: Zamenhof scribas faman biografileteron al C. MICHAUX
- Aŭgusto : Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Okazas la unua Universala Kongreso de Esperanto. (vd. 2005).
- Rosa JUNCK deklarita de Zamenhof modelo de Esperanto-prononco.
- Elekto de unua Lingva Komitato;
- Akcepto de Deklaro pri Esperantismo;
- Revuo Esperanto fondita de Paul BERTHELOT;
- Fondita Seattle Philatelic Esperanto Society unua Esperanto-Klubo en Ŝtato Vaŝingtonio.
- Fondita Esperanto-Societoj en Romo, Novjorko, Kanariaj Insuloj kaj Ipswich.
- Fondita Anarkiista Esperanto-klubo (la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo).
- Paul BOULET publikiĝis Méthode pour apprendre seul l' Espéranto.
- Ivan H. KRESTANOV, George COX, TIHANYI József, Giacomo BIANCHINI, Otto JESPERSEN, Frederic PUJOLÀ I VALLÉS, Montagu Christie BUTLER kaj Ludoviko GLODEAU eklernis Esperanton.
- Esperanta Skarabaro unua esperanta revuo en Kostariko.
- Esperantigita unua ĉeha libro: "Majstro Jan Hus" de Josef F. KHUN.
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto fariĝis dua parto de Fundamento kaj iĝis "netuŝebla".
- Brazila Revuo "O Cinzel" publikigis anedoktojn en Esperanto.
- 1-a de septembro : Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- Japanio venkas Rusion, konkerante Manĉurion.
- Einstein publikigas sian unuan teorion pri relativeco.

Naskiĝoj


- ISAMU Yamaga
- Vuk ECHTNER
- Faik BAĤTEEV
- Hugo RÖLLINGER
- 24-a de januaro: Poul JÖRGENSEN
- 26-a de januaro: Bernhard MINETTI
- 6-a de februaro : Jan WERICH
- 9-a de februaro: Henrik SEPPIK
- 16-a de majo : Usono: Henry FONDA.
- 21-a de junio : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 18-a de julio: Lászlo HALKA
- 18-a de septembro : Svedio : Greta GARBO
- 28-a de septembro : Max SCHMELING
- 9-a de novembro : Germanio : Erika MANN

Mortoj


- 24-a de marto : Francio, Amiens : franca verkisto Jules VERNE.
- 4-a de julio: Elisée RECLUS ----
1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1905年 ko:1905년 simple:1905 th:พ.ศ. 2448

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉi