La estetiko (el greka vorto kiu signifas sensaĵo) estas la parto de la filozofio, kiu prizorgas la esencon kaj la percepton de la Belo. Ĝi studas la juĝadon kaj la estetikajn emociojn, plie la diversajn formojn de la arto.
La estetiko estas do teorio de la Belo ; du ĉefaj aspektoj povas esti aparte rimarkataj :
- la estetiko estas teorio, kiu volas esti normiĝa scienco, apud logiko kaj moralo (depende de la ĉefaj homaj valoroj : la vero, la bieno, la belo). Ĝi estas do teorio de distinga tipo de valorjuĝadoj, kiu eldiras la ĝeneralajn normojn de la Belo;
- la estetiko estas ankaŭ metafiziko de la Belo, kiu strebas malkaŝi la originan fonton de tutaj senseblaj belaĵoj : speguliĝo de la inteligenteblo en la materio (Platono), manifestado de la ideo (Hegelo), natura belo kaj arbitra belo, ktp.
Kategorio:Filozofioja:美学
Greka lingvo
Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo
----
parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia:
Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς,
αγιασθήτω το όνομά σου.
Ελθέτω η βασιλεία σου,
Γενηθήτω το θέλημά σου,
ως εν ουρανώ κι επί της γης.
Τον άρτον ημών τον επιούσιον
δος ημίν σήμερον.
Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών,
Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών.
Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν,
Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού.
Αμήν
Historio
La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.
La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina.
Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo.
La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo.
Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.
- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato
La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika.
La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.
La vorto arto venas el latina vorto ars (lerteco, metio, teknika scio). La greka vorto (tekne) kiu havis la saman sencon evoluis al malsama direkto gardante nur la nunan teĥnikan sencon. Arto evoluas al esprimiĝo de percepto de la beleco sed gardas ankaŭ la teĥnikan kaj spertagan sencon.
El tio, Arto havas 4 gravajn sencojn:
Arto : homa kreo
La vorton "arto" oni ofte perceptas mala al "naturo". Tiele, oni povas nomi "arto" ĉion ne-naturan, devenantan de kreinto, aŭtoro, artisto.
Arto : scioj kaj teĥnikoj
Arto estas aro de scioj kaj teĥnikoj necesaj por regi iun praktikon.
Arto : esprimo de beleco
Arto : Maniero kiel per la verko de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo.
Arto : Verko aŭ Aktivado kiu kreas Artverkojn
Tradicie oni nomis ilin belartoj. Ili estis ses : arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, muziko kaj danco. La moderna arta epoko multe ŝanĝis tiun percepton. Hodiaŭ Arto estas homa esprimilo aŭ komunikilo povanta havi kian ajn homan aktivon kiel bazon.
Kontraste al ĉiutagaĵoj artaĵo ne ŝanĝeblas sen perdi sian signifon, ekzemple:
Por necesejo kiel uz-objekto, nek koloro nek formo aparte gravas - la funkcio samas; por necesejo montrata muzee kiel artaĵo tiaj ecoj ja havas signifon.
Arto estas ĉio homfarita (kontraste al la naturo), kiu ne estas unusence difinita per funkcio aŭ limiĝas je ĝi (kontraste al la tekniko), al kies kondiĉoj apartenas kaj alte evoluintaj teknika kapablo kaj spirita potenco (kontraste al la metio), kaj kiu distingiĝas per valideco por socio kaj individuo, sed ne malvalidigas per tio antaŭajn verkojn, nek devas pruvi la pravecon de aserto (kontraste al la scienco).
Filozofio > Moralo
----
Moralo estas sinteno pri agoj kiujn oni rigardas kiel priskribitajn (de religio, socio, persona konscienco racio). Kelkaj aŭtoroj metas diferencon inter moralo kaj Etiko, kiu estas la penso pri ĝenerala, universala agado.
fundamento de moralo
ordonoj sociaj, religiaj, ktp
(senpripensa moralo, aŭ trudata moralo)
kelkaj gravaj tipoj malsamaj de sociaj, sociklasaj, historiaj, religiaj, moraloj:
saĝa serĉo al feliĉo
- Antikvaj filozofioj
- Eŭdemonismo kaj Hedonismo
- Kartezia moralo
- Utiligismo - "Moralo sen devigoj nek sankcioj" de Jean-Marie GUYAUX, vidu ankaŭ Edmond GOBLOT kaj moralo de Rabindranath TAGORE en Sadhana. (moralo kiel natura konsekvenco de plenumiĝtendenco de homa naturo)
Devo
- (vidu sociaj moraloj)
- stoikisma moralo (tamen, eĉ se ŝajnparadokse, baze feliĉo-moralo, kiel ĉiuj antikvaj)
- Kantio :
Kompato
(vidu Budhismo, Jean-Jacques ROUSSEAU, utiligismo,)
ankaŭ tio penso de Claude LEVI-STRAUSS:
:"Sola esper’ por ĉiu el ni, ne esti traktata kiel bruton de siaj similuloj, estas, ke ĉiuj siaj simululoj, kaj li kiel unua, agnoskas sin kiel suferivaj estuloj, kaj flegas en siaj plej internaj mensoj tiun kapablon je la kompato, kiu en stato natura anstataŭas leĝaron, etikon kaj virton, kaj sen praktiko de kiu, tion kompreni ni komencas, en stato socia ne povas esti leĝaro, etiko nek virto. Malproksima de prezento al homo nostalgiecan azilon, identiĝo al ĉiuj vivformoj, komencante per plej la humilaj, proponas al l’nuna homaro la fundamento de ĉia saĝo." (Claude LEVI-STRAUSS Kontribuo al « Rousseau », opa verkaĵo, 1962)
- "cinikismo": neeskapebla arbitreco de ĉiuj veroj kaj valoroj André COMTE-SPONVILLE.
Homa digno aŭ libero, humanismo
vidu Kantio: "agu konstante konsiderante homecon, en vi mem kaj en la aliuloj, ĉiam kaj samtempe, kiel celon kaj neniam kiel rimedon"
problemo de relativismo kaj moralo
problemoj inter religio kaj moralo
- Religioj ne moralaj. "La homoj arogordonis al la dioj iĝi moralaj"; ktp
- Moralo rigardita kiel nepensebla ekster religio, la "Dio rekompensonta kaj venĝonta"
- polemikoj por laika moralo
- Ĉu religia moralo estos la sama kiel socia aŭ eĉ kiel humanista moralo? ekzemplo de Kristo
Moraloj de la mistikuloj.
Marksismo kaj moralo
Moralo kaj scienco, provoj de "sciencaj moraloj", ankaŭ devioj
Laŭ Spiritismo, ĝeneralsence, kiam ni hezitas pri tio, ĉu fari aŭ ne fari ion, ni devas, antaŭ ĉio, proponi al ni mem la jenajn demandojn:
1-e. Ĉu la ago, pri kies efektivigo mi hezitas, povas porti ian malutilon al iu alia?
2-e. Ĉu ĝi povas esti utila al iu?
3-e. Se iu faris tion al mi, ĉu mi estus kontenta?
Se la ago interesas nur nin mem, ni devas pesi la sumon da personaj profitoj kaj malprofitoj, kiuj povas el ĝi rezulti.
Se ĝi interesas alian personon, sed, utilante al unu, se ĝi eble portos malutilon al alia, oni devas ankaŭ pesi la sumon de la bono kaj de la malbono, por agi aŭ ne agi.
Fine, eĉ pri la plej bonaj aferoj, estas ankoraŭ necese konsideri la oportunecon kaj la flankajn cirkonstancojn, ĉar io tre bona per si mem povas rezulti malbone en mallertaj manoj, se ĝi ne estas kondukita kun prudento kaj singardemo. Antaŭ ol komenci, oni devas konsulti siajn fortojn kaj rimedojn por plenumado.
En ĉiaj okazoj, oni povas ĉiam peti la helpon de la protektantaj Spiritoj, memorante jenan saĝan maksimon: Se vi dubas, ne agu.
En la nomo de Dio Ĉiopova, Bonaj Spiritoj, kiuj min protektas, inspiru al mi la plej bonan decido en la necerteco, en kiu mi troviĝas. Direktu mian penson al la bono, kaj deturnu la influon de tiuj, kiuj provus devojigi min.
ja:道徳
Platono
Platono (-429 al -347) (greke Πλάτων; latine Plato; propre Aristokles, greke Αριστοκλής)) estis tre grava greka filozofo de Ateno kaj
fondinto de platonismo. Li estis la plej fama sekvinto de
Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte nia scio pri
Sokrato kaj lia penso venis el la verkoj de Platono. Platono
instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis
la fundamenton de okcidenta filozofio. Kiel diris la usona
filozofo Alfred North WHITEHEAD, "Okcidenta filozofio nur
estas piednoto al Platono, lia ombro estas sur tute de okcidenta
penso". Platono ankaŭ profunde influis kristanan penson, precipe
per Aŭgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la
Okcidento inter 400-1250 estis plejparte
platona.
En -385 li fondis la lernejon, la Akademio, kiu daŭris
ĝis la jaro 529, kiam ĝi estis fermigita de la imperiestro
Justiniano pro ĝia nekristana instruo.
Platono verkis en la greka lingvo kun la plej bona stilo de
iu ajn aŭtoro. En lia juneco li deziris esti poeto verkanta
teatraĵojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis ĉi tion: ili estis
verkita kiel dialogoj: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas
pri iu demando, demandante kaj respondante unu al alian. Sokrato
kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, fariĝas la
ĉefrolanto -- kaj ofte la aliaj diskutantoj fariĝas
jesantoj. Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de
"jes" ol iu ajn alia greka verko. El la dialogoj venas la Sokrata
metodo de instruado en kio la lernisto estas instruata per
demandoj.
greka lingvo
La dialogoj diskutas pri la plej bazaj demandoj de nia ekzisteco, ekzemple:
- Kio estas justeco? (Respubliko)
- Kio estas esto mem kaj neesto? (Parmenides)
- Kio estas lingvo? (Teeteto)
- Kio estas reala? (Respubliko)
- Kiel estas realo konstruita? (Timeo)
Lia ĉefa verko estis la Respubliko (greke, Politeia). En
tiu verko, Platono rezonis pri la perfekta civito aŭ ŝtato
kaj per tiu pri justeco. Li diris ke justeco kuŝas ne en la bono
de la individuo sed en la bono de la ŝtato. Fakte, en lia
civito, la civitanoj kredus al mensogoj (la "nobela mensogo")
kaj legus purigitan literaturon -- purigita laŭ
la bezono de la civito. En lia civito, kaj viroj kaj virinoj
batalus en milito kaj viroj ne private havus edzinon, infanojn,
domon aŭ teron. Platono kredis, ke homo estas nature nek bona
nek malbona, sed estas tute formigita de sia eduko. Kiel
diris Sokrato, "Homo pekas pro nescio".
En la Respubliko, Platono ankaŭ skribas pri lia teorio
de ideoj, kiun ni nomas idealismo: ĉiuj,
kiujn ni vidas, tuŝas, flaras, aŭdas, ktp, estas ne tute realaj
aŭ fidindaj, sed estas nur palaj spegulitoj de la Ideoj, kiuj
estas la ververa realo. Lia fama ilustraĵo pri la Ideoj estas la
Parabolo de la Kaverno, kie la kavernanoj nur scias pri la
aĵoj de la ekstera mondo per iliaj ombroj sur la muro de la
kaverno. Esence ni loĝas en tia kaverno.
Poste, en sia maljuneco, Platono denove traktas la demandon de la
perfekta civito en Leĝoj, esence lia konstitucio de
utopio. Pli milda ol la Respubliko, ankoraŭ li metis la
bonon de la civito super tiu de la individuo. Kaj, kvankam Platono
faris leĝojn por la bono de la civito, li hazarde klarigas, ke
leĝoj ekzistas pro la bono de la regantoj, ne de la regatoj aŭ
eĉ de la civito.
La tri verkoj Apologio, Krito, Fedo rakontas pri la
proceso kontraŭ Sokrato kaj lia penso pri morto kaj la
senmorteco de la animo.
Wikipedia:Articles for deletion/Ethiopian folklore from a structuralist narrative perspective
:The following discussion is an archived debate of the proposed deletion of the article below. Please do not modify it. Subsequent comments should be made on the appropriate discussion page (such as the article's talk page or in a deletion review). No further edits should be made to this page.
The result of the debate was DELETE. — JIP | Talk 10:41, 25 October 2005 (UTC)
Unencylopedic essay: original research. Tearlach 17:15, 18 October 2005 (UTC)
- Delete essay per apparent WP:NOR.--Isotope23 17:30, 18 October 2005 (UTC)
- Delete per nom; smells of copyvio to me, but I can't find an online source. Haeleth 19:16, 18 October 2005 (UTC)
Delete per nom --Reflex Reaction 20:07, 20 October 2005 (UTC)
:The above discussion is preserved as an archive of the debate. Please do not modify it. Subsequent comments should be made on the appropriate discussion page (such as the article's talk page or in a deletion review). No further edits should be made to this page.