:: wikimiki.org ::
| Etnologio |
EtnologioEtnologio aŭ kultura antropologio (greke: ethnos popolo) estas scienco, kiu komparas diversajn popolojn kaj etnojn, iliajn ritojn, morojn, folklorojn. Etnologio esploras strukturon kaj funkcion de sociaj sistemoj.
Historio
Ekde antikvo, homo scivolis pri aliaj kulturoj. En klasika antiko, estis Herodoto, Tacito, Cezaro, kaj aliaj kiuj verkis pri fremdaj popoloj. En Mezepoko, estis en Eŭropo Marko Polo, en Arablingvaj landoj Ibn-Ĥaldun. Dum renescanco, Michel DE MONTAIGNE, Montesquieu kaj aliaj teoriis pri kulturo, ofte instigite de raportoj pri Orientaziaj, Afrikaj kaj Amerikaj popoloj. Montaigne povis intervjui brazilajn indiĝenojn, kiuj estis portitaj al Francio kiel kuriozaĵo. Montesquieu povis kontakti al ambasadoroj de Turkio kaj aliaj "orientaj" landoj.
En kolonia periodo, kompreneble, multaj aliaj homoj skribis pri "novaj" popoloj: Hans STADEN, BERNAL del CASTILLO, Inca Garcilazo de la VEGA, CABEZA DE VACA kaj aliaj.
En la 19-a jarcento, oni kreis la etnologion, kiu prenis sciencan karakteron kun Karlo MARKSO, Friedrich ENGELS kaj James FRASER. Alia skolo estis reprezentata de l' usonano Lewis Henry MORGAN.
Dum la 19-a jarcento, ĉefa studobjekto de etnologiistoj estis la origino de eŭropa kulturo kaj kritiko pri ĝi. La franca etnologio estis duonblindigita de la Sociologio de Emile DURKHEIM, kaj iĝis la studo de l' "primitivo" (t. e. la neeŭropa) ĉar estus pli simple malkovri la strukturojn de la "primitivaj" kulturoj. Sed la novaj datumoj pri neeŭropaj kulturoj montris ke "primitivaj" kulturoj ne estas pli simplaj ol la "kompleksa" eŭropa kulturo.
Ekde la 1930-a jardeko, oni dubis pri apriorismaj modeloj kiuj popularis en etnologio. La etnologiisto iĝis esploristo. Antaŭ, grandaj teoriistoj de etnologio, kiel Marcel MAUSS aŭ Paul RIVET, orientis, de siaj kabinetoj, malklerajn vojaĝantojn, kiel kuracistojn, komercistojn, misiistojn, kiuj sendis al ili perleterajn raportojn. Claude LEVI-STRAUSS eble estis la unua grava franca etnologiisto, kiu decidis vojaĝi metode por serĉado, sed eĉ li ne konsideris la kampan serĉadon absolute necesa. Francaj etnologiistoj vojaĝis kun grandaj teamoj kaj pagis lokajn informantojn, kaj tiuj ofte inventis informojn por plaĉi al la sciencistoj.
Estis Bronislaw MALINOWSKI kiu kreis la modernan metodologion por kampa serĉado.
Angla-Usona Etnologio
Usonanoj zorgis, tuj post la Unua Mondmilito, aplikadon de antropologio kaj etnologio al studado de "siaj" indiĝenoj kaj unuaj loĝantoj de "siaj" posedteritorioj en Pacifiko por faciligi la rilatojn inter la lokaj administrantoj kaj enloĝantoj. Ili uzis etnologion por antaŭvidi kaj malpligrandigi malsimpatiojn kaj konstrui bazojn por sociala politiko. Usonanaj etnologiistoj ĉiam laboris iomete oficiale, kun helpo de lokaj registaraj funkciuloj. Edward SAPIR kaj lia disciplo Benjamin WHORF estis la ĉefaj aŭtoroj de tiu periodo.
Worf kaj Sapir influis la britajn aŭtorojn Malinowski kaj Alfred Reginald RADCLIFFE-BROW. Malinowski laboris en preskaŭ izolitaj insulaj etnoj de Pacifiko. Tio ebligis al li rigardi la sociojn kiel tutojn kun propra logiko, ne kiel ilustroj de aprioraj ĝeneralaj modeloj. Li kaj Radcliffe-Brow kreis la funkciismon, teorio laŭ kiu la sociaj kulturaj elementoj estas intime ligitaj, kiel la pecoj de horloĝo aŭ organoj en besto, kaj sanĝo en unu elemento influas, pli aŭ malpli profunde, l' aliajn sociajn kulturajn elementojn.
Kampara kaj Urba Etnologio
Post la Dua Mondmilito, etnologio ekinteresiĝis pri kamparanaj grupoj, ĉar oni vidis ke kampara vilaĝeto aŭ komunumo estas io simila al tribo pro la relativa izoliteco, malgranda nombro de anoj, perbuŝa kulturo ktp. Tio ebligis la uzon de kampa serĉado de etnologio en eŭropaj kaj eŭropidaj kulturoj.
Sekve, oni vidis ke en urboj ankaŭ estas "triboj", tio estas homgrupoj, kiuj similas al triboj aŭ vilaĝoj per sia kohero kaj siaj moroj. Unue, oni serĉis pri "getoj", tio estas kvartaloj, kie izoliĝis minoritataj grupoj, kiel nigruloj kaj italidoj en Usono aŭ judoj kaj ciganoj en Eŭropo. Post oni vidis, ke ankaŭ tiaj grupoj, kiaj framasonoj, kluboj, sindikatoj, lernejoj, ktp. povas esti rigardataj kiel "urbaj triboj" kaj oni povas apliki etonologiajn metodojn en studoj pri ili. Tiel, hodiaŭe, etnologiisto povas labori pri ĉiuj homaj grupoj.
ja:文化人類学
Greka lingvoLingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo
----
parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia:
Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς,
αγιασθήτω το όνομά σου.
Ελθέτω η βασιλεία σου,
Γενηθήτω το θέλημά σου,
ως εν ουρανώ κι επί της γης.
Τον άρτον ημών τον επιούσιον
δος ημίν σήμερον.
Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών,
Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών.
Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν,
Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού.
Αμήν
Historio
La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.
La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina.
Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo.
La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo.
Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.
Skribo
Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto.
Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte (boustrophedon).
Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.
Formoj de la lingvo
Klasikaj ("helenaj") formoj
- La iona - Homero, Herodoto
- La atika - Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- La kojnea - la greka Septuaginto, Nova Testamento, Josephus, Sankta Paŭlo
Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.
Modernaj formoj
- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato
La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika.
La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.
Influo en Esperanto
La greka kaj la helena estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo. Ekzemple: mito, historio, poezio, logiko, ritmo, mistero, muziko, manio, energio, Biblio, politiko, ideo, teorio, sfero, strategio, oceano, martiro, gramatiko, geometrio, matematiko, simpatio, efemera, fenomeno, -ologio kaj multmultaj aliaj vortoj.
Klaraj helenaĵoj estas "kaj" kaj la pluralo per "j".
Vidu ankaŭ
- Esperanto-greka vortaro
- Suido
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.gr/grek/lernado/vortaro/vortaro.pdf Vortaro Esperanto-Greka] (PDF-dosiero)
Kategorio:Lingvo
als:Griechische Sprache
ja:ギリシア語
ko:그리스어
ms:Bahasa Greek
simple:Greek language
th:ภาษากรีก
RitoAntropologio > Religio > Rito
----
Rito estas aro de agoj kun celo influi supernature. La Rito laŭ Malinowski povas esti magia au religia. La magia rito havas praktikan celon, konatan de tiu, kiu praktikas ĝin. Male, la religia rito ne estas rimedo al iu celo, sed celo pro si mem. Ĉiu religio esprimas sin per sistemo de ritoj, kiu estas necesa por ordigi la religia vivo. La ritoj, tiel en religio, kiel en magio, havas du karakterojn: (1) refaro de antaŭa stato, per kartazo de taŭgaj sentoj; (2) movo de atento de kelkaj elementoj kaj fokusigo al aliaj.
La ĉefaj tipoj de ritoj estas: propiciaj, de transiro kaj inicado.
Krom Bronislaw Kasper MALINOWSKI, ankaŭ James FRAZER kaj aliaj antropologistoj verkis pri ritoj.
Vidu ankaŭ Sakramenton.
MoroMoro estas ĝenerala vivomaniero kaj kutima konduto de iu popolo, gento, regiono aŭ klaso.
Folkloro]
La nocio folkloro (el la angla folklore: folk "popolo" kaj lore "transdono") entenas la popolajn tradiciojn, legendaron de unu popolo, transdonite perbuŝe.
Al tio apartenas: proverboj, enigmoj, rakontoj, fabeloj, fabloj, legendoj, lulkantoj, rimoj, ŝercoj, kantoj, baladoj, spritaĵoj aŭ blasfemformuloj.
Nuntempe oni alkalkulas ankoraŭ: modernajn legendojn (urba legendo, klaĉo) .
La nocio signifas en pli strikta senco ĉiun popoldevenan tradicion.
La nocion uzis unuafoje en 1846 William John THOMS kiel priskriban nocion por "popolartaj antikvaĵoj" (popular antiquities). Johann Gottfried VON HERDER okupiĝis unua pri kolektado kaj konservado de la "folkloro", antaŭ ĉio pri popolkantoj. Li klopodis dokumenti la "popolan spiriton", tradiciojn kaj identecon de la germana popolo. La koncepto de Herder trapolitikiĝis per naciismo en la 19-a jc. kaj kondukis al manipulado de la buŝa tradicio. Konsekvenco estis la nacisocialismo. La objektiva folkloresploro evoluis pli poste nur en la 20-a jarcento enkadre de etnografio.
La folkloroj povas enhavi religiajn aŭ mitologiajn elementojn, sed plej ofte okupiĝas pri la kutima transdono de la ĉiutaga vivo. La folkloro ofte unuigas la veron kaj fabelon en unu rakonton.
Folkloro rilatas ofte al naskiĝo, geedziĝo kaj entombigo, festotagoj, popolkutimoj kiel popoldanco, popolmuziko kaj teatraĵoj.
Folkloro respeguliĝas en multaj materiaj terenoj kiel en pentrado, skulptado, arkitekturo, metio, teksaĵoj, ornamaĵoj, vestado kaj manĝaĵoj.
Vidu: Folklor-muziko, Folklorismo, Historiismo, magio, popolfabelo, mitologio, Infana kulturo
-
ja:民俗学
HerodotoHerodoto (`Ηροδοτος), ĉ-484-ĉ-425,
helena historiisto, lia Historio estas la plej frua historiverko ankoraŭ restante (estas pli malnova historiisto kaj geografiisto, sed kies verko perdiĝis preskaŭ tute, nome : Hekateo el Mileso)
plena el la antikva mediteranea mondo. Pro tio Cicero nomis lin "la patro de historio";
tamen, multe da lia verko baziĝas sur mito kaj onidiro, do ĝi estas ne tute fidinda fonto de scio.
Eksteraj Liligoj
- La Historio estas legebla [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0125 helene] kaj [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0126 en angla traduko] ĉe la Perseus Digital Library.
ja:ヘロドトス
ko:헤로도토스
ms:Herodotus
Tacito - Tacito (verkisto)
- Tacito (imperiestro)
ja:タキトゥス
ko:타키투스
Mezepoko
La Mezepoko (ĉirkaŭ 500-1500, vidu malsupre) estis la meza periodo en skemisma divido de eŭropa historio en tri "epokojn": klasikan civilizon, la Mezepokon, kaj modernan civilizon. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta Romia Imperio (476) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de demografia kaj ekonomia revigliĝo post la Nigra Pesto, eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la Renesanco ĉirkaŭ la 15-a jarcento kaj ankaŭ la Reformacio, kiu komencis en 1517.
Dum la Romia Imperio ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj ĝermanaj kaj poste slavaj popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de Eŭropo inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia Imperio (kutime nomata la Bizanca Imperio de modernaj eŭropanoj).
La frua parto de la epoko estis karakterizata en okcidenta Eŭropo de multe malpliiĝinta potenco de centralizita administrado kaj la sekva forigo de registara aŭtoritato kaj respondeco por milita organizado, impostado kaj juro kaj ordo je sinsekvaj niveloj al regionaj kaj lokaj estroj subtenataj rekte de la enspezo de parto de la teritorio super kiu ili havis militan, politikan kaj juran potencon. Dum la malfrua Mezepoko rekreskis centralizita potenco dum landoj ekkonsciis sian nacian identon kaj fortaj regantoj celis pligrandigi la teritorion organizitan de ili sub centra registaro. Unu bone konata versio de tia unuigo estas konata kiel la Albigensa Krucmilito.
Ĉi tiu eskalo de reciprokaj devoj, konata kiel feŭdismo aŭ la feŭda sistemo, devigantaj ĉiun homon servi sian superulon kontraŭ ties protekto, faris konfuzon de teritoria suvereneco (ĉar aliancoj emis ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj iafoje estis reciproke kontraŭdiraj), sed la rezulta kapablo de la lokaj aranĝoj funkcii en la manko de forta reĝa potenco provizis iom da elasteco en politika ordo karakterizata de sia manko de unueco.
La disvastiĝo de Kristanismo de la mediteranea regiono kaj de Irlando kaj Skotlando tra Eŭropo, kaj la manko de ĉia forta alternativa ideologia bazo por potenco signifis, ke ekleziuloj profunde implikiĝis en registaron, kaj provizis la bazon de unua eŭropa "identeco" en la formo de religio komuna al la plejparto de la kontinento ekde almenaŭ la 9-a jarcento ĝis la disigo de la katolika kaj ortodoksa eklezioj (1054).
Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la Krucmilitoj, dum kiuj papoj, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ Islamon, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la 12-a jarcento aŭ poste.
Estas ege malfacile decidi kiam la Mezepoko finiĝis, kaj fakte kleruloj donas malsamajn komencdatojn por la Renesanco en malsamaj partoj de Eŭropo. La plejparto de la kleruloj, kiuj studas italan historion de la 15-a jarcento, ekzemple, konsideras sin historiistoj de la Renesanco aŭ de la Frumoderna Epoko, dum iu, kiu studas Anglion dum la frua 15-a jarcento estas konsiderata mezepokisto. Aliaj elektas specifajn eventojn, kiel ekzemple la turkan kapton de Konstantinopolo aŭ la finon de la angla-franca Centjara Milito (ambaŭ en 1453), aŭ la falo de islama Iberio, aŭ la vojaĝo de Kolumbo al Ameriko (ambaŭ en 1492), aŭ la Reformacio komencanta en 1517 por signi la finon de la epoko.
Similaj diferencoj nun estas malkovrataj pri la komenco de la epoko. Tradicie, oni diras, ke la Mezepoko komenciĝis kiam la Okcidenta Romia Imperio formale ĉesis ekzisti en 476. Tamen, tiu dato mem ne estas grava, ĉar la Okcidenta Romia Imperio estis tre malforta dum jam iom da tempo, dum Romia kulturo postvivis almenaŭ en Italio dum ankoraŭ kelkaj jardekoj. Hodiaŭ, iuj datas la komencon de la Mezepoko al la dividiĝo kaj kristaniĝo de la Romia Imperio (4-a jarcento), dum aliaj, kiel Henri PIRENNE rigardas la epokon ĝis la estiĝo de Islamo (7-a jarcento) kiel "malfrua klasika".
En la Okcidento, oni ofte dividas la Mezepokon en fruan periodon (iafoje nomata la "Malluma Epoko", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj (slavoj, araboj, skandinavoj, madjaroj); mezan periodon (la Alta Mezepoko) de disvolviĝintaj institucioj de sinjoreco kaj vasaleco, kastel-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj malfruan periodon de kreskanta reĝa potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la 14-a jarcento.
Vidu ankau: blazono, foiro, Gotiko, Katedralo, kavaliro, komunuma movado, mezepoka sieĝa armilaro, Mezepoka literaturo, mezepoka militado, mezepokaj fortikaĵoj, mezepoka Inkvizicio, mezepoka eŭropa muziko, monaĥo, Okcidenta Skismo, pilgrimado, Romaniko, Romanika Arkitekturo, Trobadoroj, Trouvères, vikingoj.
Kategorio:Historio
ja:中世
simple:Middle Ages
Ibn-KhaldunPlena nomo: 'Abd arRaĥman Ibn Ĥaldun.
Araba historiisto (Tunizo 1332-Kairo 1406). Li studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj de Feso kaj Tunizo. Ekde 1382, en rolo de kadio de Kairo, li estis kuntrenata en la dinastajn konkuradojn de la islama Nordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosan historion, Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo.
KHALDUN
KHALDUN
ja:イブン=ハルドゥーン
ms:Abdul Al-Rahman Ibn Muhammad Ibn Khaldun
Michel DE MONTAIGNE
Michel Eyquem DE MONTAIGNE (li naskiĝis je la 28-a de februaro 1533 en la Kastelo Montaigne (Dordogne) kaj mortis samloke je la 13-a de septembro 1592) estis franca humanisma verkisto. Per sia ĉefa verko "Eseoj", li metis la bazon de nova literatura ĝenro. Lia senantaŭjuĝa observado de la homoj kaj lia liberala pensado iniciatis la tradicion de la francaj moralistoj.
Vivo
Post studo de juro DE MONTAIGNE en 1557 iĝis parlamenta konsilisto kaj poste urbestro de Bordeaux.
En la jaro 1570 li rezignis pri ĉiuj oficoj kaj retiriĝis en sian kastelon. Tie li komencis skribi sian ĉefan verkon, la "Eseojn", kiujn li daŭre re-prilaboris. La titolvorton eseo, kiu en la franca signifas "provo", li uzis por distanciĝi de la scienco. En liaj eseoj li priparolas subjektivajn spertojn kaj reflektadojn.
Oni ofte dividas liaj esoj en tri pensaj periodoj: la unua forte stampita de stoikismo, la dua far skeptika krizo (Apologie de Raymon SEBON), la tria personforme epikura, la tuto sen perdi la akiron de la antaŭaj periodoj.
Dum lia juneco li flegis grandan amikecon al Etienne de LA BOETIE, kiun li vartis ĉe mortlito kiam tiu-ĉi mortis pro pesto. LA BOÉTIE forte influis lin favore al stoikaj ideoj, precipe rilate morto. DE MONTAIGNE flegis amikan rilaton al Marie DE GOURNAY, kiun li komisiis administri lian literaturan heredaĵon.
Verkoj
En la jaro 1580 DE MONTAIGNE skribis siajn unuajn eseojn:Pri potenco kaj regado, Pri la maljunaĝo, pri la simileco inter infanoj kaj patroj kaj pliaj.
Stoika malestimo de eksteraĵoj, kritiko de superstiĉa sciencokredemo, de homa arogo kontraŭ aliaj naturestaĵoj kaj skeptiko pri ĉiaj dogmoj karakterizas liaj eseojn. En ili la liberpensulo traktas vastan temaron, interalie literaturon, filozofion etikon kaj edukon.
Citaĵoj
- La plej bona pruvo de saĝeco estas konstanta bonhumoro.
Per Esperanto aperis
Eksteraj ligoj
Kategorio:Francaj verkistoj
ja:ミシェル・ド・モンテーニュ
ko:미셸 드 몽테뉴
MontesquieuCharles-Louis DE SECONDAT, barono de La Brède et de Montesquieu (la 18-a de januaro 1689 - la 10-a de februaro 1755) estis franca politika pensanto dum la Lumepoko (Klerismo). Li famiĝis per sia teorio pri la disigo de povoj, grava en modernaj diskutoj pri registaro kaj efektivigita en multaj konstitucioj en la mondo.
Biografio
Montesquieu naskiĝis en 1689 en kastelo La Brède apud Bordeaux. Lia familio konsistis el noblulaj magistratoj. Li iĝis prezidanto de la parlamento de Bordeaux, kiam li estis 27-jara. Mallonge poste li akiris literaturan sukceson publikigante en Nederlando sian libron Lettres persanes (Persaj leteroj), satiro bazita sur imaga korespondo de orientanaj vizitantoj al Paris. En ĉi-tiu libro li portretas la tiuepokan francan societon. Post sia elekto kiel membro de la Franca Akademio en 1727 li ekvojaĝis tra Hungario, Italio, Nederlando kaj Anglio kaj revenis en 1731. Lia ĉefverko, De l'esprit des lois (Pri la naturo de la leĝoj) komence publikiĝis anonime kaj estis tre influhava.
Li suferis malbonan vidkapablon, kaj estis komplete blinda, kiam li mortis en 1755.
Politikaj opinioj
Montesquieu opiniis, ke la aristokratio protektis la ŝtaton de la absolutista despoto (aŭ monarĥio) kaj de la despotismo de la amaso (aŭ anarĥio). Tiu defendo estis tute politika kaj racia, kaj konvene ne-ekonomia. Estante mem membro de la aristokrataro, lia moto estis "Libereco estas la duoninfano de privilegio". Tio ebligis al li defendi konstitucian monarĥion, ĉar li emfazis, ke ĝin regis honoro.
La plej radikala verko de Montesquieu dividis la tri francajn klasojn en "bridoj kaj balancoj" de tri suverenecoj: la monarĥio, la aristokratio, kaj la burĝoj. Montesquieu opiniis, ke ekzistas du specoj de povo: suverena kaj rega. Ekzistas tri specoj de rega povo: leĝdona povo, plenuma povo kaj juĝista povo. Ĉi-tiuj povoj estu dividitaj inter la tri klasoj, kiujn li nomis statoj, por ke ĉiu klaso havu povon super la alia. Ĉi-tiu vizio estas ankaŭ radikala pro tio, ke ne menciiĝas ekleziularo kaj ke ĝi forigas la lastajn vestiĝojn de feŭda strukturo.
La opinioj de Montesquieu unuafoje esprimiĝis en la usona konstitucio kaj poste en la franca revolucia konstitucio.
Verkoj
- L'Esprit des lois
- Lettres persanes tradukita en Esperanto kiel La persaj leteroj de J.Gonin (Paris 1986)
- Pensées suivies de Spicilège
- Considérations sur les causes de la grandeur des Romains et de leur décadence
kategorio: filozofoj
ja:シャルル・ド・モンテスキュー
ko:샤를 루이 드 세콩다 몽테스키외
MontesquieuCharles-Louis DE SECONDAT, barono de La Brède et de Montesquieu (la 18-a de januaro 1689 - la 10-a de februaro 1755) estis franca politika pensanto dum la Lumepoko (Klerismo). Li famiĝis per sia teorio pri la disigo de povoj, grava en modernaj diskutoj pri registaro kaj efektivigita en multaj konstitucioj en la mondo.
Biografio
Montesquieu naskiĝis en 1689 en kastelo La Brède apud Bordeaux. Lia familio konsistis el noblulaj magistratoj. Li iĝis prezidanto de la parlamento de Bordeaux, kiam li estis 27-jara. Mallonge poste li akiris literaturan sukceson publikigante en Nederlando sian libron Lettres persanes (Persaj leteroj), satiro bazita sur imaga korespondo de orientanaj vizitantoj al Paris. En ĉi-tiu libro li portretas la tiuepokan francan societon. Post sia elekto kiel membro de la Franca Akademio en 1727 li ekvojaĝis tra Hungario, Italio, Nederlando kaj Anglio kaj revenis en 1731. Lia ĉefverko, De l'esprit des lois (Pri la naturo de la leĝoj) komence publikiĝis anonime kaj estis tre influhava.
Li suferis malbonan vidkapablon, kaj estis komplete blinda, kiam li mortis en 1755.
Politikaj opinioj
Montesquieu opiniis, ke la aristokratio protektis la ŝtaton de la absolutista despoto (aŭ monarĥio) kaj de la despotismo de la amaso (aŭ anarĥio). Tiu defendo estis tute politika kaj racia, kaj konvene ne-ekonomia. Estante mem membro de la aristokrataro, lia moto estis "Libereco estas la duoninfano de privilegio". Tio ebligis al li defendi konstitucian monarĥion, ĉar li emfazis, ke ĝin regis honoro.
La plej radikala verko de Montesquieu dividis la tri francajn klasojn en "bridoj kaj balancoj" de tri suverenecoj: la monarĥio, la aristokratio, kaj la burĝoj. Montesquieu opiniis, ke ekzistas du specoj de povo: suverena kaj rega. Ekzistas tri specoj de rega povo: leĝdona povo, plenuma povo kaj juĝista povo. Ĉi-tiuj povoj estu dividitaj inter la tri klasoj, kiujn li nomis statoj, por ke ĉiu klaso havu povon super la alia. Ĉi-tiu vizio estas ankaŭ radikala pro tio, ke ne menciiĝas ekleziularo kaj ke ĝi forigas la lastajn vestiĝojn de feŭda strukturo.
La opinioj de Montesquieu unuafoje esprimiĝis en la usona konstitucio kaj poste en la franca revolucia konstitucio.
Verkoj
- L'Esprit des lois
- Lettres persanes tradukita en Esperanto kiel La persaj leteroj de J.Gonin (Paris 1986)
- Pensées suivies de Spicilège
- Considérations sur les causes de la grandeur des Romains et de leur décadence
kategorio: filozofoj
ja:シャルル・ド・モンテスキュー
ko:샤를 루이 드 세콩다 몽테스키외
TurkioGeografio > Azio > Anatolio > Turkio < Balkana Duoninsulo < Eŭropo
----
Eŭropo
Loko: 39 No, 35 Or (sudokcidenta Azio)
Areo: 770.760 km²
semotaŭga: 32%
Loĝantaro: 65.666.667 (2000, takso),
% urbana: 75% (2000)
homoj sur km²: 85,2 (2000)
homoj sur km² da semotaŭga tero: 266,2 (2000)
kreskada rapido: 1,27% (2000, takso)
naskoj: 18,65 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortoj: 5,96 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
migrantoj: 0 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 48,9 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,16 infanoj naskitaj po virino (2000, takso)
meza vivo-longo: 70,97 jaroj (68,63 viroj, 73,41 virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Ankara
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Etnoj: ĉ. 74% turka, ĉ. 25% kurdoj, ankaŭ kelkmil reprezentantoj de kaŭkaziaj etnoj: abĥazoj, osetoj ka.
Religio:
99,8% islamo
0,2% aliaj (kristanismo kaj judismo)
Lingvo:
turka (oficiala), kurda (mallaŭleĝa - laŭ la turka leĝo kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon)
alfabeta: 82,3% (1995 takso)
Registaro: parlamenta demokratio tolerita de la militistaro.
sendependeco: la 29-an de oktobro 1923
organizoj: UNO (1945), NATO (1952).
konstitucio: la 7-a de novembro 1982
korupteco: 3,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 97 Gsk (1998, takso)
po kapo: 1,48 ksk (1998, takso)
kreskanta procento: -5% (1999, takso)
inflacio: 65% (1999)
senokupa: 7,3% (1999, takso) kaj subokupa 6,9%
registara buĝeto: 25,7 Gsk (1999, takso)
Valuto: 1 liro. De la 1-a de januaro 2005 nova liro (TRY) = 1.000.000 da malnovaj (TRL)
Vidu ankaŭ
- Esperanto-movado
- Greka-turka milito (1919-1922)
- İsmet İNÖNÜ
- Listo de urboj de Turkio
dosiero:turkiomapok.jpg
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/12 p.10)
Kategorio:Turkio
ja:トルコ
ko:터키
ms:Turki
simple:Turkey
th:ประเทศตุรกี
zh-min-nan:Türkiye
Karlo MARKSO
Karlo MARKSO, germane: Karl Heinrich Marx (kárl hájnrihj marks) (naskiĝis la 5-an de majo, 1818, mortis la 14-an de marto, 1883) estis filozofo el Germanio.
Li fondis la skolon de marksismo per sia
hegela analizo kaj kritiko de
kapitalismo. Markso diris ke kapitalismo fariĝos, post lukto inter
la burĝaro kaj proletaro, komunismo. Marksismo aplikita paceme al
demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo
kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio,
precipe en
Rusio,
Ĉinio,
Vjet-Namo,
Kubo,
Etiopio,
Svedio,
Kamboĝo,
Britio,
kaj
(efemere) Ĉilio.
Klare, Markso grave influis la jarcenton 20.
Markso estis juda laŭ etno, luterano laŭ religio, ateisto laŭ kredo, germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorinte kaj verkinte en la biblioteko de la Brita Muzeo. Danke al la heredaĵo de Frederiko ENGELS, li povis dediĉi sian vivon al politiko kaj filozofio. Lia filino Laura MARX edzinigixs al lia disĉiplo Paul LAFARGUE.
Markso vidis historion kiel lukto inter klasoj. Markso estas
materialisma, kredinte ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte
aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso
ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion
kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiel finiĝas post tempo en nova,
plibona sintezo (tial, Markso kredis al la ideo de progreso). Ekzemple,
kapitalismo venas el la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro.
Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la
proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos kapitalismon por
starigi komunismon, sub kiu la proletaro regos, privata posedaĵo
fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.privata posedaĵo
En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta:
la kapitalisto, per sia kapitalo, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn -- krudajn
materialojn, laboron, maŝinon, konstruojn, ktp -- por fari eligaĵon -- la
produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj
enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de
laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi
siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili gajnis
por la kompanio. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la
poŝo de siaj laborantoj.
Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo
similas al tiu de la profetoj de la Biblio,
kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por
la malriĉularo.
Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en
Germanio, sed fakte ĝi ekis en
Rusio (1917) kaj poste en
Ĉinio, Vjet-Namo,
Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj, zenitinte ĉirkaŭ 1980.
Plejparte ne la proletaro sed la kamparano ribelis kontraŭ beba
kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Komunismo fine venis al orienta
Germanio, sed nur sub la rusa glavo. Inter 1989-91, kiam la politika
kaj ekonomia potenco de Rusio disfalis,
komunismo en orienta Eŭropo ankaŭ disfalis.
Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo precipe kiel
socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo
universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa meblaro de
la intelektularo. Sed depost 1989, marksismo perdis multe de kredo
pro la disfalo de Eŭropa komunismo.
La ideo de historio kiel materialisma, progresema kaj la rezulto de
lukto kaj etapoj estas tiel vulgara en la Okcidenta ke multaj ne
rekonas ĝin kiel marksisma. Eble ĉar
Darvino pensis simile laŭ vulgara kredo (sed
ne laŭ fakto).
En Esperanto aperis
- Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko., kompil-tradukis V. Elsudo, SAT, 1926.
- [http://www.luin.se/inko/142-9.pdf Manifesto de la Komunista partio], tradukis Detlev BLANKE, Moskvo: Progreso, 1990.
- La interna milito en Francio, tradukis Vilhelmo LUTERMANO, Novjorko: Mondial, 2005, 137 paĝoj.
MARKSO Karlo
MARKSO Karlo
ja:カール・マルクス
ko:카를 마르크스
ms:Karl Marx
simple:Karl Marx
th:คาร์ล มาร์กซ
zh-min-nan:Karl Marx
19-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
Jaroj:
ja:19世紀
ko:19세기
simple:19th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 19
zh-min-nan:19 sè-kí
SociologioLa Sociologio estas socia scienco kiu pristudas la homon vivantan en socio.
Rilataj temoj:
:Amaso
:Antropologio
:Homo
:Kulturo
:Potenco
ja:社会学
ko:사회학
ms:Sosiologi
simple:Sociology
th:สังคมวิทยา
Claude LEVI-STRAUSShttp://upload.wikimedia.org/wikipedia/fr/b/ba/Levi-strauss.jpg
Naskiĝinte je la 28-a de novembro 1908 en Bruselo, Claude LÉVI-STRAUSS estas franca antropologiisto kaj filozofio, fama kiel proponante de Strukturalismo
lia vivo
liaj ideoj
Listo de verkoj
# Les Structures élémentaires de la parenté 1949 (la bazaj strukturoj de parenceco)
# Tristes tropiques 1955 (tristaj tropikoj)
pluigota
Eksteraj ligoj
- [http://www.vermelho.org.br/diario/2005/0222/0222_levi-strauss.asp eble la lasta intervjuo de la 97 jara sciencisto]
ja:クロード・レヴィ=ストロース
ko:클로드 레비스트로스
Unua MondmilitoHistorio > 20-a jarcento > Unua Mondmilito < Mondmilito
----
La Unua Mondmilito (1914-1918), estis la unua milito, en kiu implikiĝis nacioj, kiuj transetendiĝis trans pli ol duono de la terglobo, tial mondmilito. La milito estis inter la Alianco (Britio, Francio, Italio, Rusio kaj Usono) kaj la Centraj Povoj (Germanio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario).
Oni kutime nomis ĝin La Granda Milito aŭ iafoje La milito por fini ĉiujn militojn ĝis la komenco de la Dua mondmilito, kvankam la nomo Unua mondmilito estis lanĉita jam en 1920.
Iuj kleruloj rigardas la unuan mondmiliton kiel nur la unuan fazon de 30-jara milito, kiu daŭris de 1914 ĝis 1945.
Kaŭzoj de la milito
Inter la plej potencaj landoj de Eŭropo jam tra longa periodo antaŭ la milito pliakriĝadis la intereskonfliktoj. Ilia ĉefa ekonomia kaŭzo estis la neegala evoluo de la kapitalismo en tiuj landoj. Ekzemple en Britio la moderna ekonomio evoluis jam frue kaj povis ekregi grandan parton de la mondaj merkatoj kaj krudmaterialoj. Kontraste la germana ekonomio sekvis malfrue sed tre dinamike en tempo kiam la "kolonia kuko" estis jam preskaŭ komplete dividita inter Britio kaj Francio. Politike formiĝis du diplomatiaj-militaj kontraktsistemoj, kiuj pli kaj pli evoluis je antagonismaj blokoj. Dum okazis la ĝis tiam plej enorma armado kaj floris naciismo, samtempe malkreskis la preteco solvi intereskonfliktojn pace.(Vidu sube).
La okazo por komenci la militon, certe ne ĝia kaŭzo, estis la murdo je la 28-a de junio, 1914 de la heredonto al la Aŭstria-Hungara trono, Franz Ferdinand, Arkiduko de Aŭstrio, kaj lia morganata edzino Sophia en Sarajevo, Bosnio fare de serbi-favora naciisto, la (bosnia-serbia studento nome de Gavrilo PRINCIP).
Princip estis unu el aro da sep murdistoj, kiuj ĉeestis tiun tagon en Sarajevo. Ĉiuj estis membroj de la anarkiisma societo Nigra Mano. Li kaj liaj ses komplicoj estis arestitaj kaj juĝitaj de la aŭtoritatuloj. Laŭ raportoj publikigitaj de unu el la komplicoj de Nigra Mano, implikiĝis 21 murdistoj, sed ĉi tiu aserto ne estas konfirmita.
Imperiaj interesoj
Ekzistis kompleksa situacio inter la ĉefe monarkiaj landoj kaj imperioj, kiuj ekzistis en Eŭropo de 1914. Estas malkonsento inter historiistoj pri tio, kiam kaj kie ĉi tiu situacio estiĝis, sed estas konsento, ke ĝi estas grava faktoro por kompreni, kiel la murdo kondukis al senprecedenca mortigo en milito, kiu implikis naciojn, kiuj havis nenian ajn rektan koncernon kun la murdo de Arkiduko Franz Ferdinand nek kun lia lando.
Multaj el ĉi tiuj eŭropaj imperioj kaj landoj havis ankaŭ transmarajn koloniojn. Laŭ la iniciato de Britio sub Benjamin DISRAELI, eĉ la iam heziteme imperiisma Otto von BISMARCK finfine konstatis la valoron de kolonioj por sekurigi (laŭ liaj vortoj) "novajn merkatojn por germana industrio, la ekspansion de komerco, kaj novan kampon por germana agado, civilizo, kaj kapitalo".
La absolutismaj Centraj Potencoj, gvidataj de nove unuigita, diname industriiĝanta Germana Imperio, kun ekspansianta mararmeo, kiu duobliĝis laŭ grando inter la Franca-Prusa Milito kaj la Granda Milito, estis strategiaj minacoj al la merkatoj kaj sekureco de la pli establitaj Aliancaj Potencoj kaj Rusio.
La Kora Entento estis do neformala konsento inter Britio kaj Francio planita por plu malrapidigi germanan ekspansiismon. La Kora Entento, kune kun la franca-rusa alianco, servis komunan geopolitikan intereson.
Francio kaj Britio estis do devigitaj fini sian jarcent-daŭran malamikecon. Britaj politikistoj timis la eblecon de ankoraŭ unu germana milita venko sur Francio kiel la Franca-Prusa Milito, el kiu racie povus rezulti germana preno de la transmaraj kolonioj de Francio, iel malo de la efektiva rezulto de la Granda Milito, post kiu Britio okupis la plejparton de la germanaj kaj otomanaj kolonioj kiel "protektoratojn". Ĉi tiu ebleco estis speciale timiga konsiderante, ke la francaj kolonioj ĝenerale estis proksimaj al la britaj; Nigerio, ekzemple, estis ĉirkaŭata de franca teritorio, Hindio estis proksima al Franca Hindoĉinio, ktp.
Post la morto de kajsero Vilhelmo la 1-a de Germanio en 1888, lia filo, Frederiko (aŭ Friedrich) la 2-a heredis la kronon de Prusio kaj la tronon de la Germana Imperio. Li mortis mallonge post kiam li sukcedis al la trono pro kancero de la laringo, kaj sukcedis lin lia filo Vilhelmo la 2-a de Germanio. Malbonega diplomato kaj pli malbona politikisto, Vilhelmo ĉefe malhelpis al la provoj de la maljuniĝanta Kanceliero Bismarck konservi la diplomatian potenco-ekvilibron kiu tenis Francion izolita, kaj malhelpis al la enlanda realpolitiko de Bismarck, kiu tenis konservativajn partiojn en relativa potenco en la Reichstag. Post la elektoj de 1890, en kiu la centraj kaj maldekstraj partioj faris grandajn gajnojn, parte pro la malŝato de tio, ke la kajsero havis la saman Kancelieron kiu gvidis lian avon dum la plejparto de lia kariero, Bismarck devis demisii. Li mortis post ok jaroj kaj, feliĉe por li, antaŭ ol li povus spekti Vilhelmon la 2-an detrui la diplomatiajn kaj militajn gajnojn, kiujn li atingis.
Strategia konkurenco inter la Brita kaj Germana Imperioj post la emeritiĝo de Bismarck pliintensigis la klopodon fortikigi la ekzistantajn influsferojn kaj preni novajn koloniojn. Ekzemploj de ĉi tiuj konfliktoj inkluzivas la Marokan Krizon de 1905 kaj la Krizon de Tanĝero. Ĉi tiuj konfliktoj komenciĝis, kiam Vilhelmo agnoskis la marokan sendenpendecon de Francio, la nova strategia partnero de Britio. Dum la Dua Maroka Krizo, la Germana Imperio sendis sian mararmeon al Maroko, ree provante la necertan Anglan-Francan Ententon.
La specifa disfalo de la alianca sistemo, kiu tenis la Germanion de Bismarck ĉefa, estas preskaŭ tute kaŭzita de Vilhelmo la 2-a. Rusio eniris defendan akordon kun la Germana Imperio dum la tempo de Bismarck. Wilhelm rifuzis renovigi ĝin pro necertaj kialoj. Kiam Britio -- kiu estis izolismema, kontenta regi sian transmaran imperion, kaj ĝenerale la oceanojn -- eliris el sia izoliteco, ĝi unue penis alianciĝi kun la Germana Imperio. Oni notu, ke la britaj monarkoj estis de la Domo de Hanovro, kiu estis parenca aŭ intergeedza kun multaj germanaj noblaj domoj, inkluzive Hohenzollern, la regantoj de la Germana Imperio. Plie, Vilhelmo la 2-a, nepo de la reĝino Viktoria estis, do, nevo de ŝia filo, la reĝo Eduardo la 7-a. Ne profitante de tiuj ligoj, Vilhelmo ofendis sian onklon, kiu poste alportis sian helpon al la faro de la angla-franca Entento, li mallaudis la "malestimindan etan armeon" de Britio, malakceptis ilian oferton, kaj komencis sencelan mararmean armilkonkurson. Wilhelm tiel gajnis la malamikecon de du el la grandaj potencoj de Eŭropo, kiuj alianciĝis, kiel oni vidos, kun la tria kaj plej venena, kvankam plej malforta, malamiko de Germanio: Francio.
La ekvilibro de potenco
Je la komenco de la 20-a jarcento estis en Eŭropo delikata potenco-ekvilibro, kiun sapeis aro da eventoj:
- Brita altiro al la franca-rusa alianco, kuraĝita de la timo pro la kontesto de la Germana Imperio al la brita mara supereco.
- Sekvantaj Germanaj kaj aŭstriaj-hungariaj kontestoj al la angla-franca-rusa "Triobla Entento"
- Germana timo pro la rapida resaniĝo de Rusio post ĝia malvenko en 1905 de Japanio kaj sekvanta revolucia malordo.
- La estiĝo de potencaj naciismaj aspiroj inter la balkanaj ŝtatoj, kiuj laŭvice rigardis al Berlino, Vieno aŭ Peterburgo por diplomatia subteno.
La regionaj sekurecaj koncernoj de Aŭstrio kreskis kun la preskaŭ-duobligo de la teritorio de la najbara Serbio kiel rezulto de la Balkanaj Militoj de 1912-1913. Post la sarajeva murdo, la Aŭstria-Hungara Imperio, agante ĉefe sub la influo de la Ministro por Eksterlandaj Aferoj Leopold von BERCHTOLD, sendis efektive neplenumeblan ultimaton enhavantan dek kvin postulojn al Serbio la 23-an de julio, 1914, akceptenda ĝis post 48 horoj. Serbio konsentis al ĉiuj krom unu el la postuloj. La Aŭstria-Hungara Imperio tamen rompis diplomatiajn rilatojn (25-a de julio) kaj deklaris militon (28-a de julio) per telegramo al la serba registaro.
La rusa registaro, kiu vidis sin kiel garantianton de serba sendependenco, mobilizis sian armeon la 30-an de julio. Tion ordonis Nikolao la 2-a de Rusio, kiun premis lia militista stabo. Tio sekvis rompon en gravega telegrama komunikado inter Nikolao kaj Vilhelmo. La Germana Imperio, alianco laŭ traktato kun la Aŭstria-Hungara Imperio, postulis ke Rusio retiru siajn fortojn (31-a de julio), sed la rusa registaro persistis, ĉar malmobilizo malebligus al ĝi reaktivigi ĝian militan planon dum mallonga periodo. La Germana Imperio deklaris militon kontraŭ Rusio (1-a de aŭgusto) kaj, post du tagoj, kontraŭ ties aliancano Francio.
La komenco
- 28-a de julio, La Aŭstria-Hungara Imperio deklaras militon kontraŭ Serbio;
- 1-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Rusio;
- 3-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Francio;
- 4-a de aŭgusto -
- Germanio invadas unue malgrandan Luksemburgon kaj poste ekinvadas neŭtralajn Belgion kaj Moresneton;
- Britio deklaras milion kontraŭ la Germana Imperio post kiam la germanoj rifuzis respekti la neŭtralecon de Belgio;
- Aŭstralio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- Kanado deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- Nov-Zelando deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 23-a de aŭgusto, Japanio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio.
- Septembro de 1914, Unia Pakto estas subskribita de Francio, Britio, kaj Rusio;
- 23-a de majo, Italio deklaras militon kontraŭ Aŭstrio-Hungario;
- 28-a de aŭgusto, Italio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 24-a de februaro, Oni donis al la usona ambasadoro al la Unuiĝinta Reĝlando, Walter H. PAGE, la Telegramon de Zimmerman, en kiu la Germana Imperio ofertis doni la usonan sudokcidenton reen al Meksiko, se Meksiko deklarus militon kontraŭ Usono;
- 6-a de april, Usono deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 7-a de aprilo, Kubo deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 14-a de aŭgusto, Ĉinio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio.
Oni ofte atribuas la komencon de la konflikto al la aliancoj kiuj establiĝis dum la antaŭaj jardekoj -- Germanio-Aŭstrio-Italio kontraŭ Francio-Rusio; kun Britio kaj Serbio aliancaj kun tiu lasta. Fakte neniuj el la aliancoj estis aktivigitaj dum la komenco, kvankam la rusa ĝenerala mobilizo kaj la germana deklaro de milito kontraŭ Francio havis kiel motivon la timon de la aktivigo de la kontraŭa alianco.
La deklaro de milito de Britio kontraŭ la Germana Imperio (4-a de aŭgusto) estis oficiale la rezulto ne de ĝiaj komprenoj kun Francio kaj Rusio (formale Britio ne estis alianco de ambaŭ potencoj), sed de la germana invado de Belgio, kies sendependecon Britio garantiis subteni en 1839, kaj kiu staris en la vojo de la planita germana itinero por la invado de la alianco de Rusio, Francio.
La plano de la Germana Imperio (nome la plano de Schlieffen) por trakti la francan-rusan aliancon estis elvenki Francion kaj tiam turni sin al la pli malrapide mobiliziĝanta rusa armeo. La germana plano inkluzivis postuli liberpasadon trans Belgio kaj Luksemburgo. Kiam oni malpermesis tion, Germanio invadis, kaj rapide okupis Luksemburgon sed renkontis reziston antaŭ la fortresoj de la belga urbo Liége. Britio sendis armeon al Francio, kiu antaŭeniris en Belgion.
La malfruoj kaŭzitaj de la rezisto de la belgaj, francaj, kaj britaj fortoj kaj la neatendite rapida mobilizo de la rusoj malhelpis la germanajn planojn. Rusio atakis en Orienta Prusio, kio deturnis germanajn fortojn kiuj estis planitaj por la okcidenta fronto, kio ebligis al la francaj kaj britaj fortoj halti la germanan antaŭeniro al Parizo ĉe la Unua Batalo de la Marno (septembro 1914) dum la Centraj Potencoj (la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperio) estis devigitaj militi ĉe du frontoj.
Eniro de la Otomana Imperio
La Otomana Imperio aliĝis al la centraj potencoj en oktobro ĝis novembro 1914, minacante la kaŭkaziajn teritoriojn de Rusio kaj la komunikadon de Britio kun Hindio kaj la oriento per la Kanalo Sueza. Brita agado malfermis alian fronton en la sudo per la kampanjoj de Gallipoli (1915) kaj Mezopotamio; unue la turkoj sukcesis elpeli la malamikan invadon. Sed en Mezopotamio, post la katastrofa Sieĝo de Kut, la britoj reorganizis sin kaj kaptis Bagdadon en marto 1917. Pli okcidente en Egiptio, unuaj britaj malsukcesoj estis superitaj, kiam Jerusalemo estis kaptita en decembro 1917 kaj la Egipta Ekspedicia Brigado sub Edmund ALLENBY antaŭeniris kaj rompis la otomanajn fortojn ĉe la Batalo de Megido.
Itala partopreno
Italio, ĝis nun teorie aliancano de la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperioj sed kun propraj planoj kontraŭ aŭstria teritorio en Sudtirolo, Istria kaj Dalmatio, aliĝis al la Aliancanoj en majo 1915, deklarante militon kontraŭ Germanio post dek kvin monatoj. Caporetto (oktobro 1917) provizore eliminis Italion kiel grandan minacon.
La falo de Serbio
Post forpelo de tri aŭstriaj invadoj en aŭgusto-decembro 1914, Serbio falis al kuna germana, aŭstria, kaj bulgara invado en oktobro 1915. Serbiaj soldatoj eldaŭradis en Albanio kaj Grekio, kie franca-brita forto alteriĝis por oferti helpon kaj premi la grekan registaron, ke ĝi eniru en militon kontraŭ la Centraj Potencoj.
Fruaj stadioj: de romantikismo ĝis la tranĉeoj
La percepto de milito en 1914 estis preskaŭ romantika, kaj multaj homoj salutis ĝian deklaron kun granda entuziasmo. La ofta vidpunkto estis ke ĝi estos mallonga milito de manovrado kun kelkaj akraj agadoj (por "lernigi al la malamiko lecionon") kaj finiĝos per venka eniro en la ĉefurbon (la malamikan ĉefurbon, kompreneble) kaj de tie hejmen por venka parado kaj reen al la "normala" vivo. Estis iuj pesimistoj (kiel Lordo Kitchener), kiuj antaŭdiris ke la milito estos longa, sed "ĉiuj sciis" ke la Milito "finiĝos ĝis Kristnasko".
La komenco de la tranĉeado
Post ilia komenca sukceso ĉe la Marno, la fortoj de Germanio kaj de la Entento komencis serion da preterflankaj manovroj por provi devigi la alian retiriĝi, en la tiel nomata Konkurso al la Maro. Francio kaj Britio rapide trovis sin frontitaj de tranĉeaj germanaj pozicioj de Loreno ĝis la flandra marbordo de Belgio. La flankoj prenis fiksitajn poziciojn; la francoj kaj la britoj estis la atakantoj kaj la germanoj estis la defendantoj. Unu konsekvenco de tio estis, ke la germanaj tranĉeoj estis multe pli bone konstruitaj ol tiuj de ilia malamiko; la anglaj-francaj tranĉeoj estis nur 'provizoraj' antaŭ ol iliaj fortoj transrompos trans la germanajn defendojn. Neniu el la flankoj montriĝis kapabla livri decidan frapon dum la venontaj kvar jaroj, kvankam longedaŭra germana agado ĉe Verdun (1916) puŝis la francan armeon preskaŭ ĝis disfalo ĉar amasa dizerto sapeis la frontan linion.
Ĉirkaŭ 800 000 soldatoj de Britio kaj la Brita Imperio estis ĉe la okcidenta fronto dum ĉiu specifa punkto, ĉiuj el 1 000 batalionoj okupis sektoron de la linio de Belgio ĝis la Arne kaj uzis monatdaŭran kvar-stadian sistemon, krom se okazadis ofensivo. La fronto enhavis pli ol 9 600 kilometrojn da tranĉeoj. Ĉiu bataliono tenis sian sektoron dum proksimume semajno antaŭ ol iri reen al la subtenlinioj kaj tiam al la rezervlinioj antaŭ semajno eksterlinia, ofte en la regiono de Poperinge aŭ Amiens.
Kaj la Batalo de la Sommo kaj Passchendaele ankaŭ ĉe la okcidenta fronto rezultigis enorman vivperdon ĉe ambaŭ flankoj sed minimuma antaŭeniro en la milito. Estas interese noti, ke, kiam la britoj atakis je la unua tago de la batalo de la Sommo, kaj perdis grandegan kvanton da homoj pro daŭra hajlo de maŝin-pafado, ili ja sukcesis gajni iom da grundo. Tial, anstataŭ malsimetria atako, kiam nur britaj soldatoj atakas, el kio rezultus granda kvanto da vunditoj nur por la britoj, la kvanto de la atakoj estis pli-malpli simetrie dividita, kio kaŭzis simetria disdivido de la vunditoj.
Venengaso
Eĉ ne unue ruiniganta aro da novaj armiloj atingis la necesan venkon: venengaso (unue uzita de la germanoj kontraŭ rusaj soldatoj sen multe da sukceso en la batalo de Bolimow la 1-an de januaro, 1915. Pli konata kaj ofte citita kiel la unua uzo estas atako sur kanadaj soldatoj ĉe Ypres la 22-an de aprilo, 1915), likva fajro enkondukita de la germanoj ĉe Hooge la 30-an de julio, 1915, kaj kirasitaj tankoj (unue uzataj de la britoj ĉe la Sommo la 15-an de septembro, 1916) ĉiuj komence kaŭzis panikon inter la malamiko, sed ne sukcesis atingi daŭran transrompon.
Aviadiloj kaj submaraj ŝipojoj
Milita aviado atingis rapidan antaŭeniron, de la disvolvo de (komence primitivaj) antaŭen-pafantaj aeraj maŝin-pafiloj fare de la germana aerforto en la aŭtuno de 1915 ĝis la alsendo de bombaviadiloj kontraŭ Londono (julio 1917); eĉ pli dramate, almenaŭ por Britio, estis la uzo de la germanaj submarŝipoj (germane: U-Boot) kontraŭ alianca komerca ŝipado en malpermesitaj akvoj ekde februaro 1915. La decido de Germanio forigi limigojn de la submara agado (1-a de februaro, 1917) spronis Usonon partopreni en la milito ĉe la flanko de la Aliancanoj (6-a de aprilo). La sinkigo de la pasaĝerŝipo Lusitania estis speciale kontroversia "trafo" por la submarŝipoj.
Germanaj venkoj en la Oriento
La rusaj komencaj planoj por milito postulis la samtempan invadon de aŭstria Galicio kaj germana Orienta Prusio. Kvankam la komenca antaŭeniro de Rusio en Galicion estis plejparte sukcesa, oni forpuŝi ilin de Orienta Prusio per la venkoj de germanaj generaloj Paul von HINDENBURG kaj Erich LUDENDORFF ĉe la Batalo de Tannenberg kaj la Batalo de la Masuriaj Lagoj en aŭgusto kaj septembro 1914. La malpli disvolvita ekonomia kaj milita organizo de Rusio baldaŭ montriĝis malegala al la kuna potenco de la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperioj. Frue en 1915 la rusoj estis forpelitaj for de Galicio, kaj en majo la Centraj Potencoj atingis rimarkindan transrompon ĉe la sudaj limoj de Pollando, kaptante Varsovion la 5-an de aŭgusto kaj devigante la rusojn retiriĝi el la tuto de Pollando.
Rusio maltrankviligita
Malŝato kun la militkonduko de la rusa registaro kreskis malgraŭ la sukceso de la ofensivo de Brusilov en junio 1916 en orienta Galicio kontraŭ la aŭstrianoj, kiam la rusa sukceso estis sapeita de la malvolonto de aliaj generaloj dediĉi iliajn fortojn por subteno de la venka sektorkomandanto. La bonŝanco de la aliancanoj revigliĝis nur provizore kun la eniro de Rumanio en la militon la 27-an de aŭgusto: Germanaj fortoj venis por helpi batalantajn aŭstriajn unuojn en Transilvanio, kaj Bukareŝto falis al la Centraj Potencoj la 6-an de decembro. Intertempe, interna malkvieto kreskis en Rusio, dum la Caro restis eksterkontakta ĉe la fronto, dum la pli kaj pli senkompetenta regado de la Imperiestrino tiris protestojn de ĉiuj partoj de la rusa politika vivo, kaj rezultigis la murdon de Rasputin, la preferato de Aleksandra, fare de konservativaj nobeloj en decembro 1916.
La Rusia Revolucio
En marto 1917, manifestacioj en Sankt-Peterburgo apogeis en la abdiko de Caro Nikolao la 2-a kaj la nomumado de malforta centrisma provizora registaro de Kerenskij, kiu dividis la potencon kun la socialistoj de la Soveto de Petrogrado. Ĉi tiu divido de potenco kondukis al konfuzo kaj ĥaoso, kaj ĉe la fronto kaj hejme, kaj la armeo fariĝis pli kaj pli malkapabla efike rezisti la germanojn. Intertempe, la milito, kaj la registaro, fariĝis pli kaj pli malpopularaj, kaj la malkontento estis strategie uzita de la bolŝevisma partio, gvidata de Vladimir Iljiĉ ULJANOV "Lenin", ekzilinto veturigita el Svisio al Rusio fare de Germanio, por gajni potencon. La venko de la bolŝevistoj en novembro estis tuj sekvata de armistico kaj negocoj kun la germanoj. Komence, la bolŝevistoj rifuzis konsenti al la severaj germanaj postuloj, sed kiam la germanoj rekomencis la militon kaj marŝis senpune tra Ukrajno, la nova registaro konsentis al la Traktato de Brest-Litovsk la 3-an de marto, 1918, kiu eligis Rusion el la milito kaj cedis vastajn teritoriojn en la oriento -- inkluzive Finnlandon, la baltajn provincojn, Pollandon, kaj Ukrajnon -- al la Centraj Potencoj.
Eniro de Usono
Frue en 1917 Germanio rekomencis sian politikon de senlima submara militado. Tio, kune kun publika indigno pro la Telegramo de Zimmerman, kondukis al fina rompo de rilatoj inter Usono kaj la Centraj Potencoj. Prezidento Woodrow WILSON tiam petis, ke la Usona Kongreso deklaru militon. Tion oni faris la 6-an de aprilo, 1917. (Nur unu kongresano, Jeanette RANKIN de Montano, voĉdonis kontraŭ la milito).
La Usona Armeo kaj la Usona Nacia Gvardio antaŭe mobiliziĝis en 1916 por ĉasi la meksikan "banditon" Pancho VILLA, kio helpis plirapidigi la mobilizon. La usona mararmeo sukcesis sendi batalŝipan grupon al Scapa Flow por aliĝi al la brita Granda Floto, kaj kelkajn destrojerojn al Queenstown, Irlando (nuntempe Cobh), por helpi gardi konvojojn. Tamen, pasis iom da tempo antaŭ ol la usonaj fortoj sukcesis kontribui signifan hompovon al la okcidenta kaj itala frontoj.
La britoj kaj francoj insistis, ke Usono emfazu sendi infanterion por refortigi la linion. Dum la milito mankis al la usonaj fortoj propraj artileriaj, aviadaj, kaj inĝenieraj unuoj. Tamen generalo John PERSHING, komandanto de la Usona Ekspedicia Brigado, rezistis disrompon de usonaj unuoj por uzi ilin kiel plifortikigon por britaj kaj francaj unuoj, kiel la Aliancanoj sugestis.
Germana ofensivo de 1918
La eniro de Usono en la militon la pasintan jaron faris la finfinan alvenon de usonaj soldatoj certa, dum la eltiro de Rusio kaj la itala katastrofo ĉe Caporetto ebligis la transigon de germanaj soldatoj al la okcidento. Kvar sinsekvaj germanaj ofensivoj sekvis, kaj tiu de la 27-a de majo donis atingojn antaŭ Parizo kompareblajn al la unua antaŭeniro.
La 21-an de marto 1918 Germanio lanĉis gravan ofensivon, "Operacio Michael", kontraŭ la britaj kaj konfederaciaj fortoj. La germana armeo disvolvis novajn taktikojn kun sturmantoj, infanterio trejnita laŭ la taktikoj de Hutier (laŭ Oskar von HUTIER) por infiltri kaj preni tranĉeojn.
La Aliancanoj reagis per nomumado de franca Feldmarŝalo Foch por kunordigi la tuton de la alianca agado en Francio, kaj tiam generalisimo de ĉiuj aliancaj fortoj ĉie.
La germana ofensivo antaŭeniris 60 km kaj tiel premis la britajn liniojn, ke la komandanto de la Brita Ekspedicia Forto Feldmarŝalo Kavaliro Douglas HAIG, eligis Ĝeneralan Ordonon la 11-an de aprilo dirante, "Kun niaj dorsoj al la muroj kaj kredante je la justeco de nia kaŭzo, ĉiu el ni devas batali ĝis la fino." Tamen, ĝis tiam, la germana ofensivo paneis pro loĝistikaj problemoj. Kontraŭatakoj de kanadaj fortoj kaj fortoj de ANZAC puŝis la gemanojn reen.
Alianca venko
La Usona Ekspedicia Forto, sub Generalo John PERSHING, eniris la batalliniojn en gravaj nombroj en aprilo 1918. Je la Batalo de Belleau Wood, de la 1-a de junio ĝis la 30-a de junio, 1918], la Dua Divizio, inkluzive la Usonan Marinfanterion, helpis en la elpelo de la germana ofensivo minancanta Parizon.
La 18-an de julio, 1918, ĉe la Batalo de Chateau-Thierry, francaj kaj usonaj fortoj ekofensivis.
La brita armeo, uzante grandan nombron da tankoj, atakis ĉe Amiens la 8-an de aŭgusto, kaŭzante tian surprizon kaj konfuzon, ke la germana ĉefkomandoro, Generalo Ludendorff, diris, ke tio estis "la plej nigra tago de la germana armeo".
La 16-an de septembro la Unua Usona Armeo, kiu lastatempe estis organizita el la Usona Ekspedicia Brigado, eliminis la elstaraĵon de Saint-Mihiel, kiun la germanoj antaŭe okupis ekde 1914. Ĉi tiu elstaraĵo minacis la fervojan linion Parizo-Nancy. Al usonaj fortoj mankis artileria subteno, kiun provizis la francoj kaj la britoj. Tio ankaŭ estis la unua uzo de la Usona Tanka Korpuso, gvidata de vic-kolonelo George PATTON. Post kvar tagoj, la elstaraĵo estis elpelita.
La 26-an de septembro usonaj fortoj komencis la Ofensivon de Meuse-Argonne, kiu daŭris ĝis la fino de la milito. Ŝlosila germana observadposteno ĉe Monteto 305 en Montfaucon d'Argonne estis kaptita la 27-an de septembro. Proksimume 18 000 usonanoj falis dum ĉi tiu ofensivo. Ĉi tio estis la unua ofensivo kondukita de Usono kiel sendependa armeo. La ĝenerala puŝo de Generalo Pershing estis la rivero Rejno, kiun li atendis transrompi frue en 1919.
La 24-an de oktobro, la itala armeo, kun tre limigita usona helpo, komencis la ofensivon de Vittorio Veneto kontraŭ la Aŭstria-Hungara Imperio, kiu daŭris ĝis la 4-a de novembro.
Fino de la milito
Germanio petis batalhalton la 3-an de oktobro, 1918, sekvata de Aŭstrio-Hungario la 8-an de novembro, 1918. La batalado finiĝis per armistico konsentita la 11-an de novembro ĉe Compiègne.
Kiam Vilhelmo la 2-a ordonis al la Germana Altmara Floto, ke ĝi eliru por ataki la aliancajn mararmeojn, ili ribelis ĉe Wilhelmshaven ekde la 29-a de oktobro, 1918. La kajsero fuĝis al Nederlando, kiu donis al li politikan azilon. La 9-an de novembro, la Respubliko estis proklamita, signante la finon de la Germana Imperio de 1871. Vidu Respubliko de Weimar por detaloj.
La konsekvencoj de la milito estis longedaŭraj. La Traktato de Versailles de junio 1919 oficiale finis la militon kontraŭ Germanio. La traktato postulis, ke Germanio akceptu respondecon pro la komenco de la militon kaj pagu amasajn reparaciojn. Ĝi enhavis klaŭzon, kiu kreis Ligon de Nacioj, internacia organizo, kiu devas preventi novan militon. Tamen, la usona Senato neniam ratifikis la traktaton, malgraŭ la kampanjo de Woodrow WILSON subteni la traktaton kaj lian ideon por Ligo de Nacioj. Anstataŭe, Usono negocis apartan pacon kun Germanio (aŭgusto 1921), kiu ne inkluzivis postulon aliĝi al la Ligo.
Vidu ankaŭ
- Naciismo
- Kurdio
- Thomas Edward LAWRENCE
- Haŝemidoj
- Lothar VON RICHTHOFEN
- Francisko Jozefo la 1-a
- Karolo la 1-a
- Kristnasko 1914 kaj fraternigo intertrancea [http://eo.wikipedia.org/wiki/Joyeŭ_No%C3%ABl]
Karolo la 1-a
konkludo de ĉi ĉio estis centmiloj da mortoj kaj centmiloj da krucoj
Eksteraj ligoj
- [http://r.platteau.free.fr/prozajtradukajxoj.html#EKSTERORDINARA escepta sed sencplena okazaĵo: fraternigo intertranĉea]
Kategorio:Militoj Kategorio:Historio Kategorio:milito
ja:第一次世界大戦
ko:제1차 세계 대전
ms:Perang Dunia I
simple:World War I
th:สงครามโลกครั้งที่หนึ่ง
PacifikoGeografio > Oceano
----
Pacifiko, Pacifika Oceano aŭ Paca Oceano, la plej granda akvokorpo en la mondo, estas oceano, kiu okupas trionon de la supraĵo de la Tero. Etendiĝante proksimume 15 500 km de la Beringa Maro en la arkta nordo ĝis la glaciaj marĝenoj de la Maro de Ross de Antarktio en la sudo, Pacifiko atingas sian plej grandan larĝon ĉe proksimume 5 gradoj norde latitudo, kie ĝi etendiĝis proksimume 19 800 km de Indonezio ĝis la marbordo de Kolombio. La okcidentan limon de la oceano oni ofte metas ĉe la Malaka Markolo. Pacifiko enhavas proksimume 25 000 insulojn (pli ol la suma nombro en la cetero de la oceanoj de la mondo kune), preskaŭ ĉiuj el kiuj troviĝas sude de la ekvatoro. Pacifiko kovras areon de 179.7 milionoj da kv km. La plej malalta punkto en la Tero, en la Mariana Tranĉeo, kuŝas en Pacifiko.
Laŭ la neregulaj marĝenoj de Pacifiko kuŝas multaj maroj, la plej grandaj el kiuj estas la Celebesa Maro, Korala Maro, Orienta Ĉina Maro, Maro de Japanio, Sulua Maro, kaj Flava Maro. La Malaka Markolo kunligas Pacifikon kun la Hindia Oceano ĉe la okcidento, kaj la Magelana Markolo kunligas Pacifikon kun Atlantiko en la oriento.
Oceana fundo
La oceana fundo de la centra pacifika baseno estas relative unueca, kun averaĝa profundo de proksimume 4 270 m. La ĉefaj neregulecoj en la regiono estas la treege krutflankaj, ebensupraj submaraj pintoj konataj kiel marmontoj. La okcidenta parto de la fundo konsistas el montaj arkoj, kiuj leviĝas super la maron kiel insulaj grupoj, kiel ekzemple la Salomon-Insuloj kaj Nov-Zelando, kaj profundaj tranĉeoj, kiel ekzemple la Mariana Tranĉeo, la Filipina Tranĉeo, kaj la Tonga Tranĉeo. La plejparto de la profundaj tranĉeoj kuŝas apud la eksteraj marĝenoj de la larĝa okcidenta pacifika kontinenta breto.
Laŭ la orienta marĝeno de la pacifika baseno estas la Orienta Pacifika Altaĵeto, kiu estas parto de la tutmonda mezoceana kresto. Prosimume 3 000 km transa, la altaĵeto staras proksimume 3 km super la apuda oceana fundo. Pro tio, ke relative malgranda terareo drenas Pacifikon, kaj pro la enorma grando de la oceano, la plejmulto de la sedimentoj estas aŭtigenaj aŭ pelagaj laŭ origino. Aŭtigenaj sedimentoj inkluzivas montmoriloniton kaj filipsiton. Pelagaj sedimentoj devenantaj de marakvo inkluzivas pelagaj ruĝaj argiloj kaj la skeletaj restaĵoj de marvivo. Terigenaj sedimentoj estas limigitaj al mallarĝaj marĝenaj bendoj apud la tero.
Akvaj karakterizoj
Akvaj temperaturoj en Pacifiko varias de frostaj en la apudpolusaj regiono ĝis proksimume 29 gradoj C apud la ekvatoro. Saleco ankaŭ varias laŭ latitudo. Akvo apud la ekvatoro estas malpli sala ol tiu, kiu troviĝas en la mezaj latitudoj pro la abunda pluvofalo dum la tuta jaro. Apudpoluse de la mezvarmaj latitudoj la saleco estas ankaŭ malalta, ĉar okazas malmulte da vaporiĝo de marakvo en ĉi tiuj regionoj.
La supraĵa rondiro de la pacifikaj akvoj estas ĝenerale dekstruma en la Norda Hemisfero kaj maldekstruma en la Suda Hemisfero. La Norda Ekvatora Fluo, pelita okcidenten laŭ latitudo 15 gradoj norde fare de la kursaj ventoj, turnas sin norden apud la Filipinoj kaj fariĝas la varma Kuroŝia, aŭ Japana, Fluo. Turniĝante orienten ĉe proksimume 45 gradoj norde, Kuroŝio branĉiĝas kaj kelkaj akvoj moviĝas norden kiel la Aleuta Fluo, dum la cetero turniĝas suden por realiĝi al la Norda Ekvatora Fluo. La Aleuta Fluo branĉiĝas kiam ĝi alprokimiĝas al Nord-Ameriko kaj formas la bazon de maldekstruma fluado en la Beringa Maro. Ĝia suda branĉo fariĝas la malrapida, sudenfluanta Kalifornia Fluo.
La Suda Ekvatora Fluo, fluanta okcidenten laŭ la ekvatoro, svingiĝas suden oriente de Nov-Gvineo, turniĝas orienten ĉe proksimume 50 gradoj sude latitudo, kaj kuniĝas kun la ĉefa elokcidenta fluo de Suda Pacifiko, kiu inkluzivas la ter-rondiranta Antarkta Ĉirkaŭpolusa Fluo. Kiam ĝi alproksimiĝas al la ĉilia marbordo, la Suda Ekvatora Fluo dividiĝas; unu branĉo fluas preter Horna Kabo kaj la alia turniĝas norden por formi la Peruan Fluon, aŭ la Fluon de Humboldt.
Klimato
Nur la internoj de la grandaj landamasoj Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando evitas la trapenetran klimatan influon de Pacifiko. Ene de la areo de Pacifiko, ekzistas kvin klare malsamaj klimataj regionoj: la mez-latitudaj elokcidentaj regionoj, la kursaj regionoj, la musona regiono, la tajfuna regiono kaj la senventaj regionoj.
La musona regiono kuŝas en fore okcidenta Pacifiko inter Japanio kaj Aŭstralio. Karakterizo de ĉi tiu klimata regiono estas ventoj kiuj blovas de la kontinenta interna al la oceano dum vintro kaj al la mala dikekto dum somero. Konsekvence, signita sezoneco de nubeco kaj pluvofalo okazas. Tajfunoj ofte kaŭzas ampleksan difekton en okcidenta kaj sudokcidenta Pacifiko. La plej granda tajfuna ofteco ekzistas ene de la triangulo de suda Japanio ĝis la centraj Filipinoj ĝis orienta Mikronezio. Kvankam malpli bone difinitaj ol la aliaj klimataj regionoj, du gravaj senventaj regionoj kuŝas en la oceano, unu troviĝas apud la okcidentaj marbordoj de Centra Ameriko kaj la alia ene de la ekvatoraj akvoj de okcidenta Pacifiko. Ambaŭ regiono estas notitaj pro ilia alta humido, konsiderinda nubeco, malpezaj fluktuantaj ventoj, kaj oftaj serenoj.
Geologio
La Andesita Linio estas la plej signifa regiona distingo en Pacifiko. Ĝi apartigas la pli profundan, bazan magman rokon de la Centra Pacifika Baseno disde la parte submara kontinentaj zonoj de acida magma roko ĉe siaj marĝenoj. La Andesita Linio sekvas la okcidentan randon de la insuloj apud Kalifornio kaj pasas sude de la aleuta arko, laŭ la orienta rando de la Kamĉatka Duoninsulo, la Kuriloj, Japanio, la Marianaj Insuloj, la Salomon-Insuloj, kaj Nov-Zelando. La malsimileco daŭras nordorienten laŭ la okcidenta rando de la Albatroso Cordillera laŭ Sud-Ameriko ĝis Meksiko, revenante tiam al la insuloj apud Kalifornio. Indonezio, la Filipinoj, Japanio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando; ĉiuj orientaj etendaĵoj de la kontitentaj blokoj de Aŭstralio kaj Azio -- kuŝas ekster la | | |