Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Etruskoj

Etruskoj

(etruske RasenaRasna, latine EtrusciTusci, helene Tyrrhenoi) La Etruskoj estis antikva popolo de Italujo. La kerno de ilia teritorio troviĝis nordokcidente de rivero Tibero, en nunaj Toskanujo kaj Umbrujo. Ilia lingvo tute malsimilas la aliajn konatajn lingvojn de la antikva mediteraneaj landoj. Ekzistas pluraj hipotezoj pri ilia origino. Laŭ Herodoto la etruskoj migris al Italujo el Lidujo en la 12-a jc aK pro ega malabundo. Laŭ aliaj, ili estis italaj indiĝenoj idoj de civilizo Vilanova. Ekzistas ankaŭ hipotezo, laŭ kiu la etruskoj alvenis trans la Alpoj. La etruska civilizacio floris ekde la 8a jc aK kaj ekdekadencis je la tempo de la romia konkero (komencinte en la suda urbo Veii (Vejo) (396 aK). Etruskujo ne havis centran registaron, sed estis konfederacio de duon-sendependaj urboj: Tarĥna (latine Tarquinia), Klevsin (lat. Clausium), Kurtun (lat. Cortona), Vatlna (lat. Vetulonia), Velθri (lat. Volaterrae), Velĥ (lat. Vulci), Φuφluna [fufluna] (lat. Populonia), ktp. Eĉ Ruma (Romo) estis duonetruska urbo. La riĉeco de la etruskoj baziĝis sur la ferminoj, kiuj abundis en la regiono. En la arto, kvankam ege heleniĝinta, estas rekonebla spirito kaj energio malfacile troveblaj en la helena serĉado de precizeco. En Romio estis gentoj taksataj etruskidaj, kaj la etruskaj divenistoj kaj pastroj gravis en la religia vivado. ---- Vidu: Etruska lingvo ja:エトルリア

Etruska lingvo

Lingvo > Izolita lingvo ---- nomo: Rasna
parolantoj: parolita ĝis 410, nun lingvo tre mortinta
landoj: Toskanio en Italio
origino: nekonata
skribo: etruska skribo
fonto de la vortoj: anteno, aprilo, areno, aŭtuno, letero, mantiso, persono, popolo, sceno, taverno, tuniko per la latina lingvo
specimeno: cnl nuthe malec larth cucrina lausisa zilathmechl rashnallaris celatinalau saclanc arnt luscniarnthal clanc La ciferoj en la etruska lingvo, trovitaj sur ĵetkuboj: 1 thu 2 zal 3 ci 4 huth 5 mach 6 sa 7 zesths 8 cesths 9 nusths La etruska lingvo, la lingvo de la antikvaj etruskoj, estas lingvo mortinta kaj mistera: kvankam ni scias la prononcon de la lingvo, ĉar nia alfabeto devenas de la etruska, ni scias la signifon de malmultaj vortoj. Multaj romianoj sciis la etruskan, sed bedaŭrinde skribis tre malmulte pri la lingvo. Tekstoj La etruskoj iam havis literaturon, kaj la lingvo estis parolata almenaŭ de sacerdotoj ĝis 410. Sed nun la lingvo estas plejparte afero de kelkaj vortoj sur tomboj kaj vazoj. La plej longa teksto konata al ni estas la Liber Linteus, libro de tolo de 1300 vortoj. Neniu povas legi ĝin. La libro estis trovita kiel la vindaĵo de mumio en Egipto. La plej longa dulingva teksto estas la Tabulo de Purgi, en la etruska kaj la fenicia. Ĝi nur havas 40 vortojn kaj la etruska ne estas laŭvorta traduko de la fenicia. Kvardek vortoj klare ne estas sufiĉo por regi la lingvon. Gramatiko La strukturo aŭ gramatiko de la etruska estas parte klarigita. Ĝi klare ne estas lingvo hindeŭropa, sed eble estas malproksima kuzo. Origino La etruska estas rigardata kiel izolita lingvo: spite de la esploroj de multaj lingvistoj kaj amatoroj, neniu trovis parencon de la etruska, aparte de la eĉ pli nekonata lemnia kaj raetia lingvoj. La etruska eble estis ano de lingvaro, kiu estis disvastigita de Italio ĝis Anatolio antaŭ la alveno de hindeŭropanoj antaŭ 4000 jaroj. Historio La etruskoj unufoje regis la romianojn (ĝis -509), instruinte al Romo siajn literojn kaj ciferojn. Sed fine la romianoj venkis kaj regis la etruskojn (kaj la aliajn landojn ĉirkaŭ la Mediteraneo). La etruskoj lernis la latinan kaj iom post iom forgesis sian lingvon. La etruska estis komuna lingvo ĝis -200 kaj estis liturgia lingvo ĝis la 5-a jarcento p.K. La lasta konata uzo de la lingvo okazis en 410 kiam la sacerdotoj parolis la etruskan por voki fulmon kontraŭ la visigotoj. Eksteraj ligoj:
- [http://www.mebsuta.com/etruscan.htm klubo por traduki la etruskan] fondita de Stefano KALB ja:エトルリア語

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Regionoj

Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj. Kategorio:Italio als:Italien fiu-vro:Itaalia ja:イタリア ko:이탈리아 ms:Itali simple:Italy th:ประเทศอิตาลี zh-min-nan:Italia

Toskanio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio > Toskanio ---- Dosiero:it-toscana.gif itale Toscana [toskana] Dosiero:it-toscana.gif] Toskanio estas regiono en Italio. Ĝi estas grava centro de turismo kaj vin-produktado.

Faktoj:


- Itala nomo: Toscana [toskana]
- Areo: 23.000 km2
- Loĝantaro: proksimume 3,6 Millionoj
- Ĉefurbo: Florenco ja:トスカーナ州 ko:토스카나 주

Mediteraneo

Geografio > maro > Mediteranea Maro < turismaj regionoj < turismo ---- Mediteraneo estas maro inter Eŭropo, Azio kaj Afriko. Antikve la romianoj nomis ĝin la "ter-meza" maro (la latina signifo de "mediteranea") aŭ Mare Nostrum ("Maro Nia"), dum la helenoj nomis ĝin la "Interna Maro". Ĝi nomiĝas ankaŭ "Blanka Maro". Ĝi sterniĝas sur 2 966 000 km2, kaj ĝia plej granda profundo estas 5120 metroj (apud la peloponeza duoninsulo). Ekde 1869, la Sueza Kanalo interkonektas Mediteraneon kun la Ruĝa Maro. En la okcidento, la ĝibraltara markolo konektas ĝin kun Atlantiko. Tutĉirkaŭ tiu maro regas iom simila klimato (mildaj kun pluvegoj vintroj kaj varmaj kaj sekaj someroj), kaj grandioma propraj kaj apartaj Faŭno, flaŭro, kaj tipikaj pejzaĝoj, kies limo (ĉefe ties norda limo) estas ofte nete difinebla. Ĉirkaŭ ĝi aperis civilizoj (egipta, hebrea, helena, romia, kristana, islamo, renesanco) kiuj influis tutan mondon. Tiel oni ofte parolas pri la mediteraneaj regionoj.

Mediteraneaj insuloj


- Balearoj (Katalunio)
  - Majorko
  - Minorko
  - Ibizo
  - Formentero
- Dodekanezo
- Kipro (Kipro)
- Korsiko (Francio)
- Malto (insulo) (Malto)
- Sardinio (Italio)
- Sicilio (Italio)

Regnoj en Mediteraneo


- Kipro
- Malto

Regnoj ĉe Mediteraneo


- Katalunio
- Ĝibraltaro (dependa je Britio)
- Hispanio
- Francio
- Monako
- Italio
- Slovenio
- Kroatio
- Grekio
- Turkio
- Libano
- Israelo
- Egiptio
- Tunizio
- Libio
- Alĝerio

Riveroj enfluantaj Mediteraneon


- Adiĝo
- Ebro
- Nilo
- Pado
- Rodano Kategorio:Maroj ja:地中海 ko:지중해 th:ทะเลเมดิเตอร์เรเนียน zh-min-nan:Tē-tiong-hái

Herodoto

Herodoto (`Ηροδοτος), ĉ-484-425, helena historiisto, lia Historio estas la plej frua historiverko ankoraŭ restante (estas pli malnova historiisto kaj geografiisto, sed kies verko perdiĝis preskaŭ tute, nome : Hekateo el Mileso) plena el la antikva mediteranea mondo. Pro tio Cicero nomis lin "la patro de historio"; tamen, multe da lia verko baziĝas sur mito kaj onidiro, do ĝi estas ne tute fidinda fonto de scio.

Eksteraj Liligoj


- La Historio estas legebla [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0125 helene] kaj [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0126 en angla traduko] ĉe la Perseus Digital Library. ja:ヘロドトス ko:헤로도토스 ms:Herodotus

Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Regionoj

Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj. Kategorio:Italio als:Italien fiu-vro:Itaalia ja:イタリア ko:이탈리아 ms:Itali simple:Italy th:ประเทศอิตาลี zh-min-nan:Italia

12-a jarcento a.K.

Historio > Jarcentoj: 13-a jarcento a.K. - 12-a jarcento antaŭ Kristo - 11-a jarcento a.K. Jaroj:
-1199-1198-1197-1196-1195 -1194-1193-1192-1191-1190
-1189-1188-1187-1186-1185 -1184-1183-1182-1181-1180
-1179-1178-1177-1176-1175 -1174-1173-1172-1171-1170
-1169-1168-1167-1166-1165 -1164-1163-1162-1161-1160
-1159-1158-1157-1156-1155 -1154-1153-1152-1151-1150
-1149-1148-1147-1146-1145 -1144-1143-1142-1141-1140
-1139-1138-1137-1136-1135 -1134-1133-1132-1131-1130
-1129-1128-1127-1126-1125 -1124-1123-1122-1121-1120
-1119-1118-1117-1116-1115 -1114-1113-1112-1111-1110
-1109-1108-1107-1106-1105 -1104-1103-1102-1101-1100
ja:紀元前12世紀

Alpoj

La Alpoj (el antaŭlatina radiko alb-alp- eble signifinta monto) estas la plej granda montaro de Eŭropo laŭ vasteco kaj alteco. Partoj apartenas al la landoj Aŭstrio, Germanio, Francio, Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio; ili rolas kiel akva kaj klimata divido inter Meza kaj Suda Eŭropo. Norde de la Golfo de Ĝenovo ili najbaras al la Apenino, okcidente preterpasas la Pad-Ebenaĵon, branĉiĝas ĉe la Lac du Bourget en la Francan kaj Svisan Ĵurason, kaj finiĝas post 750 km ventumilforme antaŭ la okcidentpanona montlando ĉe la Danubo apud Vieno. Nordoriente sekvas la Karpatoj, en la sudoriento la Karsto kaj la Dinara montaro. En la nordo, la alpoj malaltiĝas malrapide al la germana antaŭalpa lando, en la sudo krute transiras al la Padebenaĵo. La tuta longeco de la Alpoj (de Ĝenovo ĝis Vieno) estas 1.200 km, la vasteco estas inter 150 kaj 200 km, oriente ĝis 300 km. La pintoj en la plej gravaj montarareoj leviĝa al altecoj inter 3000 kaj 4300 m; la plej alta pinto estas la 4808 metrojn alta Blanka Monto (france Mont Blanc).

Estiĝo

Blanka Monto La alpoj estas Kovro- kaj Faldmontaro el la Terciaro (antaŭ 65-2 milionoj da jaroj). Ili iĝis altmontaro pro la leviĝo de la faldita montarbazo, kiu daŭras ankoraŭ hodiaŭ. Dikaj sedimentoj sur la fundo de granda maro inter Eŭropo kaj Afriko (la Pra-Mediteraneo, nomata Tetiso) de la paleozoiko ĝis la Terciaro leviĝis pro la premo de sudo sekve de la nordenmoviĝo de Pra-Afriko (vd. tektoniko), precipe en la terciaro, kaj estis multoble puŝitaj kaj falditaj en grandaj tavoloj. Pro tio, Eŭropo plivastiĝis suden. Konsistigas la montaron en la Nord- kaj Sudalpoj la marsedimentoj, precipe kalkoj kaj dolomitaĵoj; en la centraj alpoj ankaŭ kristalaj ŝtonaĵoj de la profundeco ekzistas. Al la hodiaŭa formo estiĝis la alpoj pro erozio per riveroj, sed plej grave per la glaciaroj dum la glaciepokoj. La alpoj apartenas al la tutmonda alpa montara sistemo, krom la Atlaso en norda Afriko, la Hindukuŝo kaj la Himalajo en Azio kaj la Kordiljeroj en Ameriko.

Strukturo

ankoraŭ farenda

Turismo


- [http://www.winterreisen.de Turismo Alpoj] ankoraŭ farenda

Vidu ankaŭ

pri aliaj turismaj regionoj ! Vercors (montomasivo), Franca Nacia Parko La Vanoise Kategorio:Montaroj en Eŭropo als:Alpen ja:アルプス山脈 ko:알프스 산맥

Romio

Geografio > Mediteraneo > Romio < Antikva Epoko < Historio Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:
- Romia Regno
- Romia Respubliko
- Romia Imperio
  - Romia Imperio de Okcidento
  - Romia Imperio de Oriento La ĉefa, oficiala lingvo de la ŝtato estis la latina. Laŭ Romia tradicio, la urbon Romo fondis en Latio du ĝemelfratoj Romulo kaj Remo sur la Monteto Palatino je 21-a de aprilo, -753. Ĉefaj kaj famaj romianoj estis i.a. Julio Cezaro, Aŭgusto Cezaro, Aleksandro Severo, Karakalo, Filipo la araba, Trajano Dum la unuaj kvar jarcentoj post Kristo, Romio regis grandan imperion ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Mezopotamio ĝis Hispanio, de Egipto ĝis Britio. Kvankam la imperio fine disfalis, Romio metis la fundamenton de la Okcidento, kies bazo estis tute romia: ties skribo, ciferoj, interlingvo, valuto, leĝo, religio, kalendaro, mezuro, vort-provizo, literaturo, arkitekturo, ktp. estis esence romiaj. Eĉ en la 13-a jarcento, okcidentaj eŭropanoj nomis sin "latinoj" kaj la grekoj "romianoj". La prestiĝo de Romio kauzis, ke Rusa imperio regita de "caro" (= cezaro) nomis sin "Tria Romo" kaj Germana imperio regita de "kajsero" (= cezaro) pledis heredon de mezepoka germana Sankta Romia Imperio. Ankaŭ revolucianoj Usonaj kaj Francaj ligis sin al Romia Respubliko

Vidu ankaŭ:


- Senato
- Konsulo
- tribuno
- plebo
- patricio
- Kavaliroj (Romia socio)
- Liberigituloj (Romia socio)
- sklavoj
- Jaro de la Kvar Imperiestroj ja:ローマ帝国 simple:Roman Empire

396

Historio > Jarcentoj > 4-a jarcento > 396 ---- En la jaro 396 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Afriko: Aŭgusteno iĝas episkopo de Hippo.

Naskiĝoj

Mortoj

----
391 | 392 | 393 | 394 | 395 | 396 | 397 | 398 | 399 | 400 | 401
3-a jarcento - 4-a jarcento - 5-a jarcento
ko:396년

Urbo

Geografio > Urbo ---- Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo (PIV). Ĉiu lando havas sian leĝaron apartenigi loĝlokojn al la kategorio de urboj. Tio dependas unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de homoj, okupitaj en la sferoj ekster agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 grandurboj kun pli ol 100 mil da loĝantoj kaj 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 mln da loĝantoj. Epitetnomoj de kelkaj urboj: :La urbo de la rideto - Arhuzo :La Feniks-Urbo - Atlanto :La urbo, kiu neniam dormas - Berlino :La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero :Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo :La Venta Urbo - Ĉikago :Motora Urbo - Detrojto :Duono de la Mondo - Esfahano :La Urbo de Frata Amo - Filadelfio :La Bank-urbo - Frankfurto :La Pordego al la Mondo - Hamburgo :La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo :La Sankta Urbo - Jerusalemo :La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo :La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso :La Tria Romo - Moskvo :La Granda Pomo - Novjorko :La Tigra Urbo - Oslo :La Lum-urbo - Parizo :La Venecio de la Nordo - Peterburgo :La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago :Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro :La Eterna Urbo - Romo :La Smeralda Urbo - Seatlo :La Filio de la Ĉielo - Kalio :La Taseto el arĝento - Kadizo :...

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj laŭ lando
- Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro
- Latinaj urbonomoj
- Ĉefurboj
- fantomurbo
- vilaĝo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.aliaflanko.de/urbo/ Informoj pri diversaj urboj] Kategorio:Urbo Kategorio:Geografia objekto ja:都市 simple:City

Fero

Fero estas kemia elemento en la perioda tabelo de elementoj kun la simbolo Fe (de la latina Ferrum, fero) kaj ordonumero 26. Ĝi estas metalo de la 4-a periodo kaj de la 8-a grupo en la perioda tabelo.

Gravaj proprecoj

La averaĝa fero-atomo havas 56-oblan mason de unu hidrogen-atomo. Fero estas la deke plej ofta elemento en la universo. La metalo estas ekstraktata el fererco, kiu ne estas pura fero, sed enhavas feran oksidon. La fererco estas reduktita per fandado al kruda fero; tiu procedo forigas la malpuraĵojn (ŝlako). Fero gravas teknike por la produktado de ŝtalo. La ŝtaloj estas alojoj, kiuj enhavas krom fero aliajn metalojn kaj nemetalojn (precipe karbonon). La atomkerno de fer-izotopo 56Fe havas la plej fortan ligenergion je nukleono el inter ĉiuj atomkernoj. La fuzio de la elementoj en la steloj finiĝas je fero. La pli pezaj elementoj aperas ĉe la eksplodo de supernovao, kiu respondecas ankaŭ pri la disĵeto de la kunkerniĝintaj materioj. En spactemperaturo la alotropaj modifoj de la pura fero estas la ferito aŭ α-fero. Tiu-ĉi modifo montras kube spacocentritan kristalan kradon, kio estas sub 911°C . Sube de la Curie-punkto ĉe 760°C, la ferito estas feromagneta. La modifo inter 760°C kaj 911°C nomiĝas β-fero. Ĉar ĝi de la α-fero ne diferenciĝas de la ferito en la magnetaj proprecoj , ĝi estas nomata ankaŭ kutime kiel α-fero. Ĝis 1392°C ekzistas faco-centrita modifo aŭ aŭsternito. Ĉe la pli altiĝanta temperaturo ŝanĝiĝas la fero al δ-ferito, kiu denove montras kube spacocentritan kradon. La fandopunkto estas 1539°C.

Fero kiel mineralo

Tre malofte aperas la fero pure. La mineralo kristaliĝas tiam en kuba kristala krado kaj havas la dureco de 4,5 kaj koloron de ŝtalgrizo al nigro. Ankaŭ la kraspa koloro estas griza. Pro la reakcioj kun akvo kaj oksigeno, la pura fero ne estas stabila. Ĝi aperas en ajolo kun nikelo nur en ferometeoritoj kaj en bazaltoj, en kiuj ĝi reduktiĝas el la feroentenaj mineraloj.

Uzado

Fero estas kun 95 pez-procentoj la plej ofte uzata metalo en la mondo. La kialo de tio estas la larĝa uzebleco - pro la dureco kaj la tenaceco de ajoloj - , kio faras ĝin relative malmultekosta. Multe da estas foruzata en la produktado de aŭtoj, ŝipoj kaj en altdom-konstruo (ŝtalbetono). La fero estas unu el la tri feromagnetaj metaloj (kobalto kaj nikelo estas la aliaj du). Tio permesas ĝian teknikan aplikadon de la elektromagnetismo en generatoroj, transformatoroj kaj elektromotoroj. La pura feropulvero uzatas nur en la laborejo. En la industrio disvastiĝis diversaj ŝtaloj, kiuj havas la sekvajn formojn:
- kruda fero entenas 4%-n - 5%-n da karbono kaj ankaŭ diversajn kvantojn da sulfuro, fosforo kaj silicio. Tio estas interprodukto de la giso- kaj ŝtalproduktado.
- Giso entenas 2,06%-n - 6,67%-n da karbono kaj pliajn alojoelementojn kiel ekz. silicion kaj manganon. Depende de la malvarmiga rapido, la karbono aperas en la giso kiel karbido aŭ elementare kiel grafito. Rigardante la aspekton de la romposurfaco, oni parolas en la erste kazo pri blanka kaj en la dua kazo pri griza giso. Giso estas tre malmola kaj nefleksebla.
- Ŝtalo entenas inter 0,06%-n kaj 2,06%-n da karbonon. Male al giso, ĝi estas tre elasta kaj formebla. La mekanikaj ecoj de la ŝtaloj povas varii inter larĝaj limoj ĉe ajoloproduktoj, kiuj produktiĝas per konvana kombino de termaj traktadoj kaj fizikaj prilaboroj, aldono de ajolmaterialo.

Historio

Okcident-Azio

La plej malnova homa aplikado de la fero okazis en Sumero kaj Egiptio, ĉ. en 4000 a. K. Temas pri pura fero de meteorŝtonoj (aerolitoj) kaj uzatis kiel ornamaĵo aŭ lancopinto. Ĝi estis prolaborita ne per metodoj kiel fandado aŭ forĝado, sed per metodoj de la ŝtonprilaboro (ŝtonepoko). Inter 3000 kaj 2000 a. K., oni trovas fanditajn ferojn (ĝi estas distingebla de la aerolitoj per la ĉeesto de nikelo) en Mezopotamio, Anatolio kaj Egiptio. Ĝi uzatis ŝajne nur ceremonie kaj estis pli kara ol oro. Ties origino necertas; laŭ unu ebleco ĝi estas la flankprodukto de la bonzoproduktado kiel spongofero. Inter 1600 kaj 1200 a. K., la fero uzatis pli ofte, sed ĝi ankoraŭ ne anstataŭigis la bronzon. Ekde 1200 montriĝas en Okcidenta Azio la trairo de la bronzepoko al la feroepoko. Oni supozas, ke la trairo okazis ne pro la supereco de la fero, sed pro manko je stano (necesa por la bronzoproduktado). Ĉe la unuaj paŝoj de la ŝtonepoka fandado estiĝis spongofero. Per la uzado de lignokarbo ĉe la plulaborado ligiĝis al fero karbono, tiel estiĝinte finfine ŝtalo (eble nur surface). Per hardado (k.e. abrupta malvarmigo, i.a. en likvaĵo) estiĝis laborpecoj kun elasteco kaj hardeco, kiuj superis la bronzon.

Hindio

La pilieroj starigitaj de imperistro Aŝoko estas el fero escepte pura, kaj kiuj de pli ol 2000 jaroj ne rsutiĝis, spite la malsekan veteron! Ties pureco estas ege pli granda ol tio, kio eblas per la modernaj teknikoj, historiistoj opinias, ke estis uzata meteora fero.

Ĉinio

Ankaŭ en Ĉinio okazis la unuaj spertoj per feroj el meteorŝtonoj. Oni trovis la unuajn arkeologiajn spurojn de forĝitaj feroj nord-okcidente, malproksime al Xinjiang, datitajn al la 8-a jarcento a.K.. Oni supozas, ke tiuj ĉi produktoj estas importitaj el Orienta Azio. En ĉ. 550 a. K. okazis la teknika eltrovo de altkamenoj, kio ebligis la produktadon de gisoj.

Eŭropo

Ĉar la prilabora tekniko atingis nur ĉ. 1.300°C-n, la evoluo de la fandado okazis nur en la 14-a jarcento en Svedio. Tio disvastiĝis per la uzado de kanonkugloj dise en Eŭropo. Kiam la malaperantaj arbaroj jam ne kovris la bezonon je lignokarbo, estis evoluita la kokso far Abraham Darby kiel alternativa bazmetarialo por la feroproduktado. Tiu ŝanĝo kun la eltrovo de la vapormaŝino signifis la komencon de la industria revolucio.

Trovejoj

La fero kune kun nikelo estas verŝajne la ĉefa parto de la terkerno. La ŝanĝiĝo de la interna solida fero kaj la likva ekstera fero de la terkerno produktas verŝajne la termagnetan kampon. La fero estas la plej ofta elemento de la terkrusto kun proporcio de 5%. La unuaj fontoj, kiujn oni ekspluatis, estis la tielnomataj gazonferoercoj kaj la liberaj ercoj, ekstere kuŝantaj . Hodiaŭ jam 40 % estas magneta feroerco. La plej grava materialo por la feroproduktado estas la hematito, kies grandparto konsistas el Fe2O3. La fero estas produktata tra kemia redukto per karbono en altforno, kie estiĝas temperaturo de ĉ. 2000°C. Oni aldonas unue kokson , kie ĝi reakcias kun la oksigeno de la aero al karbona monoksido: : 2 C + O2 → 2 CO La karbona monoksido reakcias kun fera oksido: : 3 CO + Fe2O3 → 2Fe + 3CO2 La estiĝanta fero estas likva pro la alta reakcia temperaturo. La produkto cetere enhavas ankoraŭ malpuraĵojn ekz. silician dioksidon. Per la aldono de kalko (CaCO3), la silicia oksido departiĝas kiel ŝlako. La unua reakcia paŝo ŝanĝas la kalkon al kalcia monoksido: : CaCO3 → CaO + CO2 Poste la kalcia monoksido reagas kun silicia dioksido: : CaO + SiO2 → CaSiO3 La estiĝinta ŝlako uzatas en la subtera konstruado (uzatis pli frue kiel sterkaĵo). Oni ekspluatis en jaro 2000 tutmonde ĉ. 1.000 megatunojn de feroerco, en valoro de ĉ. 25 md. de eŭro. La plej grandaj liverantoj de feroerco estas Ĉinio, Brazilio, Aŭstralio, Rusio kaj Barato. Ili liveras kune la 70% de la monda bezono. Oni produktas el 1.000 Mt de ercoj ĉ. 572 Mt feron. Oni povas gajni ankoraŭ plian feron el la defalaĵo.

Ekspluatado

La feroerco estas ekspluatata surtere aŭ subtere. Surtera ekspluatado (tiel malmultekosta) okazas hodiaŭ en Sudameriko (Brazilio), en okcidenta Aŭstralio, Ĉinio, Ukrainio kaj Kanado. En landoj, kie la facilaj trovejoj jam pli frue estis ekspluatitaj, la minado de la feroercoj malpligrandiĝis. Ĉiama problemo estas la rekultivado de la forlasitaj minejoj.

Kemiaj ligoj

La fero ligas oksidojn 2- aŭ 3-valore. Ĉar la fero ne havas iun defendan tavolon, ĝi oksidiĝas (rustiĝas). Oftaj oksidaj statoj kaj ligoj:
- Fe2+,
- Fe3+,
- Fe4+, troviĝas en kelkaj enzimoj (ekz. peroksidazo).
- Fe6+, estas malofta (ekz. K2FeO4)
- Fe3C La Fe2+ kaj Fe3+ jonoj povas aperi kiel solvebla aŭ nesolvebla Berlina bluo (malhelblua kombinaĵo) per kalia heksacianferato (II/III) (uzatas ĉe 2+ III kaj 3+ II).

Izotopoj

La fero havas 4 naturajn stabilajn izotopojn, relative oftajn: 54Fe (5.8%), 56Fe (91.7%), 57Fe (2.2%) kaj 58Fe (0.3%). La izotopo 60Fe havas duoniĝan tempon de 1,5 milionoj de jaroj. La ekziston de 60Fe ĉe apero de la planeda sistemo pruvis korelativeco inter ofteco de 60Ni, produkto de 60Fe, kaj la ofteco de la stabila Fe-izotopo en kelkaj meteorŝtonoj (ekz. ĉe Semarkona und Chervony Kut). Hodiaŭ ĉiu originala (estante ĉe la formiĝo de la planedoj) 60Fe tute al 60Ni transformiĝis. La diferenco de nikel- kaj feroizotopoj en la meteorŝtonoj permesas la mezuradon de izotop- kaj elementoftecon ĉe estiĝo de la Sunsistemo kaj la ekkonon de la regantaj cirkonstancoj antaŭ kaj dum la estiĝo de la sunsistemo. Nur la feroizotopo 57Fe havas kernan spinon kaj pro tio uzatas en kemio kaj biologio.

Biologio

Fero estas esenca oligoelemento por preskaŭ ĉiu vivulo. Kiel centra atomo en hemoglobino kaj mioglobino, troviĝas ĝi en multaj bestoj kaj respondecas pri la oksigen-transporto, uzado. Tio estas en tiuj proteinoj ĉirkaŭita per porfirina ringo. Fero estas parto de fero-sulfuro-komplekso en multaj enzimoj kiel ekz. nitrogenazo kaj hidrogenazo. La tria grava grupo de la feroenzimoj estas la t.n. nehema feroenzimo, ekz. metan-monooksigenzo, ribonukleotid-reduktazo kaj la hemoeritrino. Tiuj ĉi proteinoj funkciigas en diversaj organismoj la oksigen-aktivigon, oksigentransporton, redoksaj reakcioj kaj hidrolizon. La infektaj bakterioj uzas ofte feron, tiel la defenda mekanismo de la korpo aperas kiel la ’’kaŝado’’ de la fero.

Rimedoj de singardo

Kvankam la fero estas grava spurelemento por la homo, la tro multa fero en la korpo povas esti toksa. La granda kvanto de Fe2+-jonoj reagas kun peroksidoj, tiel estiĝas liberaj radikoj. La korpo kontrolas en normala stato la ferocirkulon. Ĉirkaŭ 1 gramo da fero kaŭzas ĉe dujara infano seriozajn venenajn aperaĵojn, 3 gramo eble letale. La fero akumuliĝas en la hepato kaj kaŭzas tie siderozon (akumuliĝo de feraj saloj) kaj damaĝojn de la organo. Tiel oni proponas la feraĵojn nur ĉe feromanko. Vidu ankaŭ jenon: fero-materialŝanĝo. Kategorio:Kemiaj elementoj ja:鉄 ko:철 ms:Besi simple:Iron th:เหล็ก

Gento

Komparu kun Gento (urbo) / Gent ---- Gento estas la kulturaj samecoj de grupo de same devenaj familioj. Kvankam raso kaj gento estas similaj konceptoj, la koncepto de gento radikas en la ideo de societaj grupoj, nacieco, religio, denaska lingvo, aŭ similaj tradicioj. (Raso rilatas al la fizikaj trajtoj de grupo, anstataŭ la kulturaj.) :"La aron de chiuj homoj, kiuj havas la saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento." - (Zamenhof) Komparu kun etno! ja:部族

Etruska lingvo

Lingvo > Izolita lingvo ---- nomo: Rasna
parolantoj: parolita ĝis 410, nun lingvo tre mortinta
landoj: Toskanio en Italio
origino: nekonata
skribo: etruska skribo
fonto de la vortoj: anteno, aprilo, areno, aŭtuno, letero, mantiso, persono, popolo, sceno, taverno, tuniko per la latina lingvo
specimeno: cnl nuthe malec larth cucrina lausisa zilathmechl rashnallaris celatinalau saclanc arnt luscniarnthal clanc La ciferoj en la etruska lingvo, trovitaj sur ĵetkuboj: 1 thu 2 zal 3 ci 4 huth 5 mach 6 sa 7 zesths 8 cesths 9 nusths La etruska lingvo, la lingvo de la antikvaj etruskoj, estas lingvo mortinta kaj mistera: kvankam ni scias la prononcon de la lingvo, ĉar nia alfabeto devenas de la etruska, ni scias la signifon de malmultaj vortoj. Multaj romianoj sciis la etruskan, sed bedaŭrinde skribis tre malmulte pri la lingvo. Tekstoj La etruskoj iam havis literaturon, kaj la lingvo estis parolata almenaŭ de sacerdotoj ĝis 410. Sed nun la lingvo estas plejparte afero de kelkaj vortoj sur tomboj kaj vazoj. La plej longa teksto konata al ni estas la Liber Linteus, libro de tolo de 1300 vortoj. Neniu povas legi ĝin. La libro estis trovita kiel la vindaĵo de mumio en Egipto. La plej longa dulingva teksto estas la Tabulo de Purgi, en la etruska kaj la fenicia. Ĝi nur havas 40 vortojn kaj la etruska ne estas laŭvorta traduko de la fenicia. Kvardek vortoj klare ne estas sufiĉo por regi la lingvon. Gramatiko La strukturo aŭ gramatiko de la etruska estas parte klarigita. Ĝi klare ne estas lingvo hindeŭropa, sed eble estas malproksima kuzo. Origino La etruska estas rigardata kiel izolita lingvo: spite de la esploroj de multaj lingvistoj kaj amatoroj, neniu trovis parencon de la etruska, aparte de la eĉ pli nekonata lemnia kaj raetia lingvoj. La etruska eble estis ano de lingvaro, kiu estis disvastigita de Italio ĝis Anatolio antaŭ la alveno de hindeŭropanoj antaŭ 4000 jaroj. Historio La etruskoj unufoje regis la romianojn (ĝis -509), instruinte al Romo siajn literojn kaj ciferojn. Sed fine la romianoj venkis kaj regis la etruskojn (kaj la aliajn landojn ĉirkaŭ la Mediteraneo). La etruskoj lernis la latinan kaj iom post iom forgesis sian lingvon. La etruska estis komuna lingvo ĝis -200 kaj estis liturgia lingvo ĝis la 5-a jarcento p.K. La lasta konata uzo de la lingvo okazis en 410 kiam la sacerdotoj parolis la etruskan por voki fulmon kontraŭ la visigotoj. Eksteraj ligoj:
- [http://www.mebsuta.com/etruscan.htm klubo por traduki la etruskan] fondita de Stefano KALB ja:エトルリア語

Brian Barratt-Boyes

Sir Brian Gerald Barratt-Boyes KBE (1924– ) is a pioneering heart surgeon from New Zealand. Barratt-Boyes was educated at Wellington College and went on to study medicine at Otago's Medical School, graduating in 1946. He continued his training as a surgeon, initially in New Zealand, and later at the Mayo Clinic (1953-5) and as a Nuffield Fellow in Bristol (1955-6). At Mayo he worked under John Kirklin, the two developing a high mutual regard that has endured and grown over the years. In 1956 he was recruited back to Auckland, New Zealand by Sir Douglas Robb, and pioneered the development of cardiopulmonary bypass in that country, the first patient being operated in 1958. While this task must have been made more difficult by New Zealand's relative remoteness and small population, the Greenlane Hospital surgical team quickly achieved an international reputation for innovative excellence. Indeed he suggested that Auckland's isolation conferred an advantage comparable to that enjoyed by the Mayo Clinic in small-town Rochester, Minnesota, making it less likely that day-to-day interruptions would interfere with the real purpose of their work. Much of the original equipment had to be fashioned or modified locally. Sid Yarrow, an engineer on the team, built an early external pacemaker for intra-operative use. The first permanent unit, from Medtronic, was implanted in 1961. In 1962 he introduced, independently but simultaneously with Donald Ross in London, the human cadaveric aortic homograft for aortic valve replacement and for many years he worked to perfect valve preparation, emphasizing its inherent physiologic advantages and simplifying its surgical implant technique. He and his team's results became the standard for others to match. In 1969 he brought the technique of profound hypothermia and circulatory arrest into the limelight as a practical method for dealing with major corrective surgery in neonates with congenital heart disease, in so doing further establishing Greenlane Hospital on the international stage. In recognition of these and other achievements he was knighted in 1971 further confirming a national prominence comparable to that achieved by Favaloro in Argentina and Barnard in South Africa. Barratt-Boyes, now Sir Brian, showcased the Greenlane experience at many international meetings as well as in workshops he hosted in Auckland. The 1987 Asian Pacific Congress was a particular success for him for the size of the international contingent it drew and the bright spotlight it shone on Greenlane's history of achievement. In 1985 he and John Kirklin published their authoritative text "Cardiac Surgery", a colossal achievement of more than 1500 pages that quickly became the standard reference for the sub-specialty. Perhaps the introduction given by Christiaan Barnard to Barratt-Boyes' 1986 biography "From the Heart" speaks best to the essence of this remarkable man: :"I had the privilege of meeting Sir Brian at Greenlane Hospital in Auckland where his surgical unit had achieved an international reputation. What struck me was his single-mindedness - a clear-sighted striving towards a goal and a vision. Little wonder that he refused to suffer bureaucratic limitations on his work and plans. Having gone down that same road, I can identify strongly with his epic fights with bureaucracy for a better deal for his unit and an improved health service for his country. Fame he had, fortune he spurned - turning down lucrative overseas offers and preferring instead to stay with the team he had built up and the country of his birth." Ronald Vlietstra

References


- [http://www.heartrhythmfoundation.org/ Heart Rhythm Foundation]
- [http://www.amazon.com/exec/obidos/ASIN/0474002128/ref%3Dnosim/p11-20/104-8776439-8800721 From the heart: A biography of Sir Brian Barratt-Boyes, by Donna Chisholm] (ISBN: 0474002128)
- [http://www.amazon.com/exec/obidos/tg/detail/-/0443086494/qid=1101891486/sr=8-2/ref=sr_8_xs_ap_i2_xgl14/104-8776439-8800721?v=glance&s=books&n=507846 Cardiac Surgery by John W. Kirklin, Brian G. Barratt-Boyes] (ISBN: 0443086494) Barratt-Boyes, Brian Barratt-Boyes, Brian

NLP witaminy rozstpy wegetarianizm hotels Krakow










































:: RELATED NEWS ::

Catulle
Catulle (Caius Valerius Catullus)dont on sait peu de choses, serait né à Vérone d'après Suétone en 85 avant J.-C.. Il mourut en 54 avant J.-C. à Rome où il passa la plus grande partie de sa vie. Sa famille occupait un rang distingué Bien que vivant à Rome, il avait gardé contact avec son lieu d'origine. Il reste d'ailleurs sur le Lac de Garde les vestiges de la Villa
Johann Krankl
Krankl, Hans Johann « Hans » Krankl est un ancien footballeur autrichien né le 14 février 1953 à Vienne. Sans doute le plus grand joueur d'après-guerre qu'ait connu l'Autriche, il se prénomme
Représentativité syndicale
En France, cinq confédérations syndicales bénéficient d'une présomption irréfragable de représentativité sur le plan national. C’est à dire que personne ne peut contester leur représentativité. Les autres syndicats doivent prouver leur représentativité.

Origines de la représentativité

Critères de la représentativité

La représentativité doit être prouvée devant le Tribunal d'instance. La représentativité d'un syndicat résulte de cinq critèr
Uzeb
Uzeb a été un groupe musical entre 1976 et 1992, de Montréal, Canada.

Membres


- Alain Caron (basse)
- Michel Cusson (guitare)
- Paul Brochu (batterie).

Discographie



All Rights Reserved 2005 wikimiki.org