:: wikimiki.org ::
| Eyvind JOHNSON |
Eyvind JOHNSONLiteraturo > Svedlingva Literaturo > Eyvind JOHNSON < Sveda Lingvo
----
Eyvind JOHNSON ( - la 29an de julio 1900 en Svartbjörnsbyn, † la 25an de aŭgusto 1976 en Stokholmo) estis sveda verkisto. En la jaro 1974 li kune kun Harry MARTINSON gajnis la Premion Nobel de Literaturo.
Listo de verkoj
- De fyra främlingarna (noveloj, 1924)
- Kommentar till ett stjärnfall (romano, 1929)
- Romanen om Olof (romanciklo, 4 partoj, 1934-37)
- Soldatens återkomst (romano, 1940)
- Grupp Krilon (romantrilogio, 1941-43)
- Strändernas svall (romano, 1946)
- Drömmar om rosor och eld (romano, 1949)
- Hans nådes tid (romano, 1960)
- Några steg mot tystnaden (romano, 1973)
Etoliano ; Kari / Eyvind Johnson. - En: Sveda novelaro ; p.123 - 143
Viro en Etolio ; Halto en marĉlando. - En: Nobela novelaro : sep noveloj de tri svedaj nobelpremiitoj. - p.18-36
JOHNSON EYVIND
LiteraturoLiteraturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo
:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
:Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ enhavoj
:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo
Literaturo laŭ famo
:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe Verkistoj.
Diverse
:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
:Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
- Skribarto
- Lingvo
- Teatro
als:Littérature
ja:文学
ko:문학
simple:Literature
zh-cn:文学
zh-tw:文學
Sveda lingvo - Nomo: Svenska
- Parolantoj: proksimume 9.000.000 en Svedio kaj proksimume 300.000 en Finnlando
- Skribo: latina
- Kodo laŭ ISO 639-1: sv
- Kodo laŭ ISO 639-2: swe
La sveda lingvo apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo.
platdiĉa lingvo
Specimeno (la Patro Nia):
Vår fader, du som är i himlen.
Låt ditt namn bli helgat.
Låt ditt rike komma.
Låt din vilja ske, på jorden så som i himlen.
Ge oss i dag vårt bröd för dagen som kommer.
Och förlåt oss våra skulder,
liksom vi har förlåtit dem som står i skuld till oss.
Och utsätt oss inte för prövning, utan rädda oss från det onda.
(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 2000: Bibel 2000.)
Fader vår som är i himmelen!
Helgat varde ditt namn;
tillkomme ditt rike;
ske din vilja, såsom i himmelen,
så ock på jorden;
vårt dagliga bröd giv oss idag;
och förlåt oss våra skulder,
såsom ock vi förlåta dem oss skyldiga äro;
och inled oss icke i frestelse,
utan fräls oss ifrån ondo.
Ty riket är ditt, och makten, och härligheten,
i evighet.
Amen.
(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 1917, kun postbiblia aldono.)
Kategorio:Nordĝermana lingvaro
ja:スウェーデン語
ko:스웨덴어
1900Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1900
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1900 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 21-a de julio: unua Esperantista vespermanĝo en Parizo.
- Paul FRUICTIER, J. R. G. ISBRÜCKER, Charles LAISANT, - Leon FAUVART-BASTOUL kaj Theodor ČEJKA eklernis Esperanton.
- Theodor ČEJKA publikigis la duan lernolibron de Esperanto por Ĉeĥoj.
- Emile GASSE eklernis Esperanton, unua en Normandio.
- Fondita Esperanto-Grupo en Dijon
- Leon BOLLACK publikigis la Lingvon Bluan.
- The son of the wolf ("La filo de la lupo") de Jack LONDON
- Brita Laborista Partio fondita.
- Tutmonda Ekspozicio en Parizo
Naskiĝoj
- KENN Won
- Adolf MALÍK
- Vselovod IVANOV
- Dalibor CHALUPA : Ĉeĥio
- 4-a de februaro : Jacques PRÉVERT
- 7-a de februaro : Tibor CZITROM
- 5-a de aprilo : Spencer TRACY
- 28-a de aprilo : Germanio : Bruno APITZ
- 12-a de majo : Aŭstrio : Helene WEIGEL
- 5-a de junio : Hungario : Dennis GABOR
- 29-a de junio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 14-a de julio : Susumu AIBARA
- 29-a de julio : Svedio : Eyvind JOHNSON
- 20-a de septembro : CASTELLO BRANCO
- 8-a de novembro : Usono : Margaret MITCHELL
- 19-a de novembro : Germanio : Anna SEGHERS
- 22-a de decembro: Hermanus Jacob BLOKKER
Mortoj
- 20-a de januaro : Britio : John RUSKIN
- 25-a de aŭgusto : Germanio : Nietzsche
- 30-a de novembro : Francio : Oscar WILDE
----
1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900| 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1900年
ko:1900년
simple:1900
th:พ.ศ. 2443
1976Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1976
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1976 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 61-a Universala Kongreso de Esperanto en Ateno.
- Esperanto-Asocio de Britio anstataŭigis Britan Esperanto-Asocion.
- Ivo LAPENNA stariĝis Neŭtrala Esperanto Movado por opozici al UEA estraro.
- Publikita L-Ewwel Kors fl-Esperanto (La unua kurso en E-o, en la malta) de Carmel MALLIA.
- Andoro : Fondiĝas la unua politika partio.
- Portugalio : Ĉesas diktatoreco.
- Angolo : Potencprenas la partio laborista MPLA, helpe de Sovetunio kaj Kubo.
- Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aniĝas al UNO.
- Argentino : Milita renverso.
- Marson vizitas Viking 1 kaj Viking 2.
- Aperis ĉeĥlingve la romano por geknaboj Velký admirál (La Granda Admiralo) de František OMELKA pri la unua ekspedio ĉirkaŭ la Tero, do pri Magalhães.
- Komputiko : estis fondita firmao Apple Computer, Inc. kaj lanĉita produktado de Apple I
Naskiĝoj
Mortoj
- Eŭropo : Milos LUKAS
- Ameriko : Jesús AMAYA TOPETE
- 12-a de januaro : Britio : Agatha CHRISTIE
- 28-a de aprilo : Eugen ROTH
- 2-a de aŭgusto : Usono : Fritz LANG
- 25-a de aŭgusto : Svedio : Eyvind JOHNSON
- 9-a de septembro : MAO Zedong
- 25-a de oktobro : Francio : Raymond QUENEAU
- 15-a de novembro : Francio : Jean GABIN
- 4-a de decembro : Anglio : Benjamin BRITTEN
- 6-a de decembro : João GOULART
- 22-a de decembro : Nazarena CARUANA, aktiva malta esperantisto
----
1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1976年
ko:1976년
simple:1976
th:พ.ศ. 2519
StokholmoGeografio > Eŭropo > Svedio > Stokholmo < Urbo
----
Stokholmo (svede Stockholm [stokolm], finne Tukholma, latine Holmia) estas la ĉefurbo de kaj plej granda municipo en Svedujo. Tie rezidas la svedaj parlamento kaj estraro. Ankaŭ la reĝo oficiale rezidas tie, sed la nuna, Carl XVI Gustaf, pro familiaj kialoj ekde multaj jaroj loĝas en la najbara municipo Ekerö; la svedaj reĝoj eble estas internacie plej konataj pro la fakto ke ili ĉiujare (krom la unua fojo, en 1901, kiam la tiama reĝo Oskar II bojkotis la okazon) disdonas en Stokholmo la Nobelajn premiojn pri fiziko, kemio, medicino kaj literaturo (tiu pri paco estas disdonata en Oslo), kaj ankaŭ la Nobelmemoran premion (ne Nobelpremion) pri ekonomiko.
La koncepto urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo, krom en kombinoj kiel ĉefurbo; tamen Stokholmo denove nomas sin urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.
Faktoj
- Loĝantaro: 754.948 enloĝantoj (en 2002)
- Areo: 188 km2
Geografio
Stokholmo situas ĉe la limo inter la svedaj provincoj Uppland kaj Södermanland, ĉe la punkto kie la Balta Maro ricevas la akvon de la lago Mälaren. Ene de siaj nunaj limoj, la urbo inkluzivas 14 insulojn kaj 53 pontojn. Origine, la urbo konsistis nur el la insuleto nun nomata Gamla Stan (malnova urbo), sed ĝi iom post iom aneksis najbarajn municipojn.
Historio
- 1187: Kastelo konstruita, en la posta loko de Stokholmo, defende al atako el Estonio
- 1252: Unua konata mencio de la urbo; ĝi aliĝas al la Hanso. Dum 300 jaroj, ĝi havas du urbestrojn - unu svedan kaj unu germanan.
- 1350: La granda pesto - "la nigra morto" - eniras la urbon.
- 1388: Stokholmo oficiale ricevas urbajn privilegiojn de la reĝo Albrekt av Mecklenburg (1336-1412).
- 1389: Stokholmon sieĝas la dana reĝino Margareta; Albrekt av Mecklenburg forlasas la urbon.
- 1397: Oficiala komenco de la Kalmar-unio de Svedio (inkluzive Finnlandon), Norvegio (inkluzive Islandon) kaj Danio; la danoj baldaŭ havos hegemonion.
- 1471: Batalo ĉe Brunkeberg (tiam apud Stokholmo, nun ene de la urbo), por sveda memstareco kontraŭ Danio. Venkas la sveda flanko.
- 1518: La dana uni-reĝo Christian 2/Kristian II sieĝas Stokholmon, vane.
- 1520: Christian 2/Kristian II denove sieĝas Stokholmon, pli sukcese; provante refortigi sian potencon li aranĝas amasan ekzekutadon en la urbo (Stokholma sangobano).
- 1523: Svedio forlasas la Kalmar-union; la nova sveda reĝo, Gustavo Vasa, eniras Stokholmon
- 1634: Stokholmo oficiale iĝas la sola ĉefurbo de Svedio; antaŭa ĉefurbo estis Uppsala, kaj longtempe la du urboj dividis la ĉefurbajn taskojn (la ĉefsidejo de la ŝtata eklezio neniam translokiĝis).
- 1697: La tiama reĝa kastelo, Tri Kronoj, brulas.
- 1713-1714: denove pesto.
- 1754: La nova reĝa kastelo, kiu ankoraŭ starax, finfine estas preta.
- 1792: la reĝo Gustav III murdita; unu el la konspirintoj, Johan Jacob ANCKARSTRÖM, estis ekzekutita; alia, Adolf RIBBING, estis ekzilita al Francio, kie li poste helpis la komencantan karieron de amiko de sia filo, Alexandre DUMAS (Patro).
- 19-a jarcento: la urbon atingas la industria revolucio. en 1883, en la urbo troveblis 292 fabrikoj.
- 1934: 26-a Universala Kongreso de Esperanto.
- 1960 : tie mortis Valdemar LANGLET.
- 1980: 65-a Universala Kongreso de Esperanto.
- 1986: ĉefministro Olof PALME murdita.
- 2003: eksterlanda ministrino Anna LINDH murdita.
Gravaj Stokholmanoj
- Sam Owen JANSSON
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Stockholm. Ĉefurbo de Svedujo; 487.675 loĝantoj. 26-a UK 4-11 aŭg. 1934; taŭga atmosfero, akraj debatoj gravaj ŝanĝoj en UEA.
ja:ストックホルム
ko:스톡홀름
simple:Stockholm
zh-min-nan:Stockholm
Harry MARTINSONLiteraturo > Svedlingva Literaturo > Harry MARTINSON < Sveda Lingvo
----
Harry Edmund MARTINSON (naskiĝis la 6-an de majo, 1904, mortis la 11-an de februaro 1978): sveda verkisto.
M. naskiĝis en Jämshög, en la sudorienta sveda provinco Blekinge. Lia patro estis ŝipkapitano, sed mortis en 1910, kiam M. havis nur ses jarojn. Li mem estis la plej juna, kaj la sola vira, el kvin gefratoj.
La patrino de M. post nelonge forlasis siajn infanojn kaj elmigris al Usono. Laŭ la tiama sveda sistemo por nutrigo de malriĉuletoj, la infanoj estis de la paroĥo kvazaŭ "aukciitaj" kaj lokumitaj ĉe tiu bieno kiu postulis malplej da ekonomia kompenso el la publika kaso.
La juna M. plurfoje provis forfuĝi de siaj sinsekvaj prizorgantoj. En 1920, 16-jara, li sukcesis iĝi maristo, kaj dum sep jaroj li plurfoje ĉirkaŭvojaĝis la teron -- foje laborante en vaporŝipoj kiel hejtisto, foje vagabondante en Eŭropo, en Brazilo, en Hindio aŭ aliloke.
Jam mondcivitano, M. eksuferis de tuberkulozo -- la sama malsano kiu siatempe prenis la vivon de lia patro -- kaj li devis denove restadi sur seka tero. Ree en Svedio li komencis verkadi, uzante siajn riĉajn vivspertojn.
En 1929, M. edziĝis al pli aĝa vidvino kaj verkista kolegino, Moa MARTINSON. La rilato estis komplika. Ili inspiris unu la alian literature, sed li trovis ŝin tro regema. Li kelkfoje provis fuĝi ankaŭ de ŝi, nun vagabondante en sia propra lando, kaj fine sukcesis.
Ankaŭ iliaj politikaj sintenoj evoluis en malsamajn direktojn. Tio klare videblis en 1934, kiam ili kune vizitis internacian verkistan konferencon en Sovetio. Moa estis imponita de la stalinisma propagando, Harry ne; kaj en 1939 li kaj divorcis ŝin, kaj ekluktis kiel volontulo por defendi la najbaran Finnlandon dum la vintra milito.
En 1942, M. denove edziĝis, nun al Ingrid LINDCRANTZ; al ili naskiĝis la filinoj Harriet kaj Eva.
Nun serioze komenciĝis lia vico da sukcesoj. En 1949 li iĝis membro de la Sveda Akademio, seĝo numero 15; la unua el ĝiaj anoj, sed ne la lasta, kiu venis el la rondo de la tiel nomataj proletaj verkistoj.
En 1954 li iĝis honordoktoro ĉe la universitato de Gotenburgo.
En 1956 -- unu jaron antaŭ Sputnik -- aperis lia plej fama libro, la spacepika poemciklo Aniaro, kiu tri jarojn poste iĝis bazo de opero de Karl-Birger BLOMDAHL.
Kvankam esence radikala, M. nun ne plu emis eniri konfliktojn. Lia vivsinteno, ĉiam inspirita de aziaj filozofioj, precipe taoismo kaj budhismo, iĝis pli kaj pli tia, kaj en 1961 li diris en intervjuo: "Mi verkas kiel mi verkas ĉar mi estas budhano. Ne religie, sed morale-filozofie." Li ĉiam estis skeptika al la teknika evoluo.
En 1960 aperis lia poemaro Vagnen" ("La veturilo"). La titolo estas plursimbola; kelkloke temas pri la budhisma veturilo for de la mondo, aŭ la mala veturilo de sansaro; foje tamen temis pri la aŭtomobilo, kiun li tute ne ŝatis.
Sed la libro aperis dum periodo de teknika optimismo. Pli junaj verkistoj nun atakis lin kaj akuzis lin pri defetismo kaj reakciemo. Li deprimiĝis kaj silentis dum tuta jardeko ĝis 1971, kiam aperis lia posta poemaro, Dikter om ljus och mörker ("Poemoj pri lumo kaj mallumo"), kun simila tendenco kiel "Vagnen"; kaj en 1973 lia lasta poemaro Tuvor ("Tufoj").
La postan jaron, 1974, la Sveda Akademio decidis doni la Premion Nobel de Literaturo al du el siaj propraj membroj: Eyvind JOHNSON kaj M. Denove amaso da kritiko, kvankam la propono premiigi ilin venis el multaj personoj ekster la akademio.
Listo de verkoj
Romanoj
- Nässlorna blomma ("La urtikoj floras", 1935)
- Vägen ut ("La vojo eksteren", 1936)
- Vägen till Klockrike ("La vojo al Klockrike", 1948)
Esearoj
- Resor utan mål ("Vojaĝoj sen celo", 1932)
- Kap farväl ("Kabo Adiaŭ", 1933)
- Svärmare och harkrank ("Sfingo kaj tipulo", 1937)
- Midsommardalen ("La somermeza valo, 1938)
- Det enkla och det svåra ("La simpla kaj la malfacila", 1939)
- Verklighet till döds ("Mortiga realeco", 1940)
- Den förlorade jaguaren ("La perdita jaguaro", 1941)
- Utsikt från en grästuva ("Panoramo el herbotufo", 1963)
Radiaj teatraĵoj
- Gringo (hispana titolo de la sveda teksto -- "Fremdulo", 1932)
- Salvation (angla titolo de la sveda teksto -- "Savo", 1933)
- Lotsen från Moluckas ("La piloto el Molukoj", 1937)
Sceneja teatraĵo
- Tre knivar från Wei ("Tri tranĉiloj el Ŭej", 1964)
Dumvive publikigitaj poemaroj
- Spökskepp ("Fantomŝipo", 1929)
- Nomad ("Nomado", 1931; nova, sufiĉe malsama versio 1943)
- Natur ("Naturo", 1934)
- Passad ("Alizeo", 1945)
- Cikada ("Cikado", 1953)
- Aniara ("Aniaro", 1956; la 29 unuaj kantoj, tamen, aperis jam fine de Cikado, sub la titolo Sången om Doris och Mima ("La kanto pri Doriso kaj Mimo")); esperanta traduko de la tutaĵo, fare de William AULD kaj Bertil NILSSON, aperis en 1979.
- Gräsen i Thule ("La herboj en Tuleo", 1958)
- Vagnen' ("La veturilo", 1960)
- Dikter om ljus och mörker ("Poemoj pri lumo kaj mallumo", 1971)
- Tuvor ("Tufoj", 1973)
Postmorte publikigita poemaro
- De tusen dikternas bok ("La libro de la mil poemoj", 2004)
En Esperanto aperis:
Kalaboza; La libera dimanĉo. En: Sveda novelaro / trad. SZILÁGYI Ferenc. – Stockholm: Sveda Laborista Esperanto-Asocio, 1950. – p. 161-177
Aniaro / Trad. William AULD kaj Bertil NILSSON. – Malmö: Eldona Societo Esperanto, 1979. – 174 p. – [Oriento-Okcidento)
ISBN 91-85288-02-0
Antaŭspegula kanto de Libidela; Aniaro (parto) / Trad. Bertil Nilsson kaj William Auld.
En: Nova Esperanta krestomatio / UEA, 1991. – 509 p. – (Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto ; 5)
ISBN 92-9017-043-3
Rio de Janeiro: (1933); Maro kiel sonĝludo kaj realo: (1933); Kanaloj kaj Atlantiko: (1933). En: Nobela novelaro: sep noveloj de tri svedoj / el la sveda trad. Sten JOHANSSON. – Skövde: Al-fab-et-o, 1995. – p. 37-60
Aniaro': Esperanto-teksto / aranĝita por surscena prezento de Gunnar GÄLLMO. Laŭ trad. de William Auld kaj Bertil Nilsson. Surscenigita de la Esperanto-Teatro Espero de Jerzy FORNAL. – s.l. : Ulekso, 1997. – 21 p.
MARTINSON HARRY
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí Categoría:Futbolistas por Clubes de PortugalSe recomienda usar esta plantilla.
Portugal
Categoría:Futbolistas de Portugal
sms elitarne.info mieszne zdjcia snowboard austria warsaw map
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Richmond - Daly City/SFO/Millbrae Line
The Richmond - Daly City Line of the Bay Area Rapid Transit system in the San Francisco Bay Area consists of 19 metro stations from Richmond to Daly City. It passes through El Cerrito, Berk
|
Sverre I of Norway
.]]
Sverre Sigurdsson (Old Norse Sverrir Sigurðarson) (c. 1145/1151 - 9 March 1202) was a king of Norway from 1184-1202. He married
|
Sonneries de la rose croix
Other ways of transcribing the title of this work include Sonneries de la Rose + Croix, Trois Sonneries de la Rose-Croix and Sonneries de la Rose†Croix.
Trois Sonneries de la Rose+Croix ("Three Sonneries of the Rose+Cross") is a piano composition by Erik Satie, first published in 1892, while he was composer and computing, Sharity is a Unix program to allow a Unix system to mount SMB fileshares. It is developed by Christian Starkjohann of Objective Development Software GmbH and is proprietary software. The current version is 2.10.
Sharity is a rewrite of an earlier program, Sharity-Light, which is free software under the September 24, 1928 in Buenos Aires) is one of the most famous magicians from Argentina and regarded in some quarters as one of the world's best close-up performers.
He has had appearances in Ed Sullivan's and
|
Sonneries de la rose-croix
Other ways of transcribing the title of this work include Sonneries de la Rose + Croix, Trois Sonneries de la Rose-Croix and Sonneries de la Rose†Croix.
Trois Sonneries de la Rose+Croix ("Three Sonneries of the Rose+Cross") is a piano composition by Erik Satie, first published in 1892, while he was composer and . Further comments should be made on the appropriate discussion page (such as the article's talk page or on a Votes for Undeletion nomination). No further edits should be made to this page.
| |