Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Fenomeno

Fenomeno

Fenomeno estas tio ( objekto, fakto aŭ okazaĵo ), kion senso aŭ menso rekte ekkonas ( perceptas aŭ observas ). Ĝenerale fenomenoj estas la ojektoj de la sensoj (ekzemple vido kaj aŭdo) kontraste al tio, kion ni ekscias per nia intelekto.
La greka verbo phainesthai ( ŝajniaperi ) ne indikas, ĉu la perceptaĵo diferencas de la aperaĵo. Tiel do en la etiko de Aristotelo la videble bona estas tio, kio al la homo ŝajnas esti bona, indiferente chu ĝi vere estas bona aŭ ne.
Postaj grekaj filozofoj distingis faktojn (fenomenojn) disde teorioj. Ĉi lastaj estis por ili instrumentoj por klarigi la faktojn. Tiu ĉi aliro, kiun ekde la 17a jarcento vaste alprenis la natursciencistoj por trovi klarigojn por la fenomenoj de la naturo, ankoraŭ hodiaŭ estas aktuala.(Legu ankaŭ sub: eksperimento). En la moderna filozofio la vorto fenomeno estas en uzo pri kion la sensoj senpere perceptas antaŭ ol ia ajn juĝo okazas, tamen fenomeno neniam fariĝis faktermino inter la filozofoj, kvankam ili akceptis la nociojn fenomenalismo kaj fenomenologio.
La germana filozofo Immanuel KANT uzis en siaj verkoj la vorton Erscheinung, tradukebla per aperaĵofenomeno, ĝi estas la KANTa faktermino por la senpera objekto de la sensa intuicio, la nuda donitaĵo, kiu fariĝas objekto nur dum interpretado per la kategorioj substanco kaj kaŭzo. KANT metis ĝin en kontrasto kun la noumeno, aŭ la aĵo-estante-si-mem, al kiu ne aplikeblas la nomitaj kategorioj. kategorio:filozofio ja:現象

Intelekto

Intelekto estas la kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Ĝi estas konkapablon, kies specifa objekto estas la nocio de ento. Etimologie intelekto estas latindevena, el intelligere (= kompreni per intelekto, distingi), vortformita el intus (= inter) kaj legere (= legi). La verba formo okazas fundamente en la greka kaj latina, kun la signifo elekti: légein en la greka, legere en la latina. Koncerne la latinan intellectus, ĝi estas pasinta participo, kiu fariĝis samtempe substantivo; en Esperanto la radiko intelekt- estas substantiva. Pro tio, Esperante intelekto ne estas la rezulto de intelekti sed la konkapablo; la rezulto diriĝas intelektado. kategorio:filozofio

Vidu Ankaŭ


- Intelekta laboro

Etiko

Filozofio > Etiko ---- Principoj kaj normoj de agado devigaj en iu medio. Moraleco. Etikoscienco esploras, analizas kaj klarigas kaŭzojn de etika konduto. Laŭ PIV etiko estas la scienco pri moralo; alivorte, moralo diras, kion oni faru, etiko esploras, kial. Kelkaj teologoj pretendas ĝin kiel branĉon de teologio. Kategorio:Filozofio ja:倫理 simple:Ethics

Teorio

Ĝenerale, teorio estas ideo formata pere de spekulacio. En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas modelo aŭ kadro por kompreni. Ĉiu scienca scio estas kadre de iu teorio. Teorio ne estas absoluta vero, kaj povas ĉiam esti repensita aŭ plibonigita. Teorio estas provizoraj klarigoj pri faktoj. Evoluo de specoj estas fakto, akumulo (ekonomio) estas fakto. Kiel tiuj faktoj okazis, estas teorio. Laŭ kriterio pri malverigebleco de Karl POPPER, teorio estas scienca nur de kiam oni el ĝi povas eltiri eksperimenton kiu eventuale kapablus pruvi ĝin malvera. Tamen ne ĉiuj scienco-filozofoj konsentas pri tio. ja:理論

Eksperimento

Eksperimento estas metoda provo kontroli aŭ pruvi hipotezon per observo de intence produktita fenomeno. Se oni volas uzi la rezultojn en la scienco, estas necese ke la eksperimento estas ripetebla, kaj donas (en samaj cirkonstancoj) ĉiam la saman rezulton.

Senso

Biologio > ---- Senso estas la kapablo per kiu homoanimalo perceptas aŭ ricevas informojn pri la ĉirkaŭaĵo aŭ pri la propra korpo. Oni ordinare atribuas al homo 5 sensojn: vidado, aŭdado, flarado, gustumado kaj tuŝado. Sed ekzistas fakte pli ol tiuj kvin sensoj, ĉar sendepende funkcias ankaŭ la kapablo senti varmon aŭ malvarmon, senti ekvilibron, senti gravitan forton. Krome iuj bestoj havas kapablon senti magnetan kampon, elektran kurenton, k.t.p. La organoj per kiuj oni perceptas:
- okulo : vidado
- orelo : aŭdado
- nazo : flarado
- lango : gustumado
- palporgano : tuŝado ja:五感 simple:Sense

Nocio

Nocio estas vorto aŭ vortgrupo, kiu simbolas abstraktan, klare difineblan ideon. Laŭ PIV2 nocio estas pliprecizigo de ideo mem, do ne rilatas al lingvoj, vortoj aŭ simboloj. Kategorio:Lingvistiko Kategorio:Filozofio

Fenomenologio

Fenomenologio estas filozofia skolo fondita de Edmund HUSSERL. ja:現象学

Immanuel KANT

Filozofio > Kantio ---- Filozofio Imanuelo KANTIO (1724 - 1804) (germane, Immanuel Kant) estis germana filozofo kaj metafizikisto de Kenigsbergo kiu floris dum la 1780-oj. Kantio estas la respondo al la skeptikismo de Hume kaj li ellaboris la filozofan surbazon de la nova scienca mondbildo. La du ĉefaj verkoj de Kantio estas Kritiko de Pura Racio (1781) kaj Kritiko de Praktika Racio (1788). En la unua li filozofas pri la naturo de scio, precipe scienca scio, kaj en la dua pri moralo kaj la profundaj demandoj pri Dio, libereco de la volo kaj senmorteco de la animo.

1781: Kritiko de Pura Racio

Kantio esploris la naturon de racia scio, scio bazita sur la faktoj de la mondo raportitaj de la sensoj, kaj niaj raciaj pensoj pri tiaj faktoj. Laŭ Kantio, la faktoj, eĉ kun la helpo de racio, estas sensencaj, nekompreneblaj. La menso, tamen, povas komprenigi la mondon per la sensoj ĉar ĝi aplikis la ideojn de spaco kaj tempo, ideoj kiuj ne estas la produkto de fakto aŭ racio, sed estas interpreto de la menso. Senso sen interpreto estas sensenca. Sed eĉ tia sistemo de racia scio -- fakto, racio, antaŭjuĝa interpreto -- estas tro limigita: ĝi nur povas kompreni kaj scii la ŝajnaĵojn de la mondo, kiun Kantio nomis fenomenoj. La vera realo, aĵoj kiel ili vere estas en si mem, sendepende de nia scio, li nomis noumenoj. Inter la noumenoj, la tri plej gravaj estas Dio, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo. Ĉi tiuj restas ekster la scipotenco de racia scio, de scienco. Ekzemple, scienco, laŭ Kantio, ne povas pruvi nek malpruvi la ekzistecon de Dio. Kantio montras la raciajn difektojn de antaŭaj pruvoj de Dio (precipe la de Anselmo, Tomaso de Akvino kaj Kartezio). Simile, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo estas aferoj ekster la atingo de scienco, nun kaj por ĉiam. Ĉi tiujn tri problemojn de metafiziko -- Dio, libereco kaj senmorteco -- Kantio traktas en sia sekva kritiko, Kritiko de Praktika Racio.

1788: Kritiko de Praktika Racio

Kiel la filozofio de Kartezio komenciĝas per "Mi pensas...", tiu de Kantio komenciĝas per "Mi devas...". Kie sensa kaj racia scio estas kondiĉa, limigita, specifa kaj malcerta, morala devo estas senkondiĉa, necesa kaj universala. Plue, morala devo estas rekte malkaŝita al la menso, per la voĉo de konscienco, ne malrekte per longa ĉeno de rezonado. Tial ĝi estas la certa fundamento de filozofio. La principo, el kiu la moralo de Kantio fluas, estas la senkondiĉa ordono:
Agu kvazaŭ la leĝo, laŭ kiu vi agas, fariĝus leĝo universala.
Ekzemple, "Ne ŝtelu" estas morala devo, ĉar se ĉiuj ŝtelas, ĉiuj efektive havas neniun, ĉar havado fariĝus malebla. La ordono aplikiĝas ne nur al homoj, sed al iu ajn inteligenta, racia estaĵo (eksterteranoj, robotoj, ktp). De sia moralo, de pratika racio, Kantio povis pruvi tion, kion li ne povis pruvi per pura racio, kiel implicitan en la naturo de moralo:
  • libereco de volo: "Mi devas" implicas, ke mi povas fari aŭ ne fari ion. Sen tia libereco, "Mi devas" kaj moralo ĝenerale fariĝus absurda.
  • senmorteco de la animo: ĉar la animo ne povas plenumi la moralan devon en la nuna, karna, limigita vivo, tio implicas la ekzistecon de vivo por la animo post la morto de la korpo.
  • ekzisteco de Dio: moralo implicas, unue, iun tute perfektan bonon kaj, due, leĝodonanton. Tiu estas Dio.
Kvankam Kantio estis kristano kaj kredis, ke kristanismo estas la plej vera religio, lia interpreto estis tre abstrakta kaj racia, emfazinte ĝian moralon kaj foriginte multe de ĝia historia esprimo. Ekzemple, Kantio komprenis la Triunuon (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) kiel etikan aserton, ne kiel kosmologian aserton.

Influo

Kantio estis influita de Christian Wolff, Lejbnico, Neŭtono, Hume kaj Rousseau. Kantio rekte influis Hegelon kaj aliajn de la skolo de germana idealismo, ankaŭ la post-kantiajn francajn idealistojn Charles RENOUVIER kaj Octave HAMELIN.
- [http://wikisource.org/wiki/Author:Immanuel_Kant Wikisource] KANT Immanuel ja:イマヌエル・カント ko:이마누엘 칸트 simple:Immanuel Kant th:อิมมานูเอิล คานท์

Kategorio:Filozofio

Kategorio:Scienco Kategorio:Kulturo ja:Category:哲学 ko:분류:철학 th:Category:ปรัชญา

נדודי שינה

נדודי שינה, ספר פרי עטו של סטיבן קינג שיצא לאור בשנת 1994 עלילת הספר מתרחשת בעיר דרי (עיר דמיונית) שבמדינת מיין בארצות הברית. ספר זה עוסק ברעיונות של מציאויות שמעבר, של חיים ומוות, גורל, תכלית ומקריות, ושל היכולת של בני אדם, גם כשהם זקנים וסובלים מנדודי שינה קשים, לעשות את הבלתי יאומן, מה שנבצר מכוחות עליונים יותר לעשות. בספר מוזכרים מושגים רבים האופיניים לעלילות של סטיבן קינג- המגדל של הקיום סדרת (המגדל האפל), מלך הארגמן (בית שחור) אורות המתים (זה) ועוד. העלילה עצמה עוקבת אחר ראלף ולויס הסובלים מנדודי שינה עד כדי טשטוש בין עולם החלומות והערות, והרחבת התפיסה לעולם אחר הנמצא מסביב ובתוך העולם שלנו, מה שמכונה "עולם ההילות" או ה"היפר מציאות".
בהמשך, כוחות מהעולם ההוא מגייסים את ראלף ולוויס כדי למנוע אסון שיתרחש בעולם הרגיל וישפיע באופן מרחיק לכת על העולמות שמעבר, כשאד דיפנו המתומרן בידי כוחות שמעבר להבנתו מאותן מציאויות, משמש בתפקיד מפתח להוציא את אותו אסון אל הפועל. העלילה סובבת אחר מספר דמויות מפתח: - ראלף רוברטס, אדם זקן שהחל לסבול מנדודי שינה לאחר מות אישתו קרוליין מגידול בראשה. - לויס צ'ייס, זקנה נוספת שסבלה מנדודי שינה במקביל. - אד דיפנו, שכנו של ראלף, צעיר, חביב ונעים הליכות שעובד ככימאי אשר החל להשתגע עד שהיכה את אישתו כמעט עד מוות. - הלן דיפנו, אישתו של אד דיפנו שהוכתה בידו וברחה עם ביתה למעון לנשים. - נטלי דיפנו, ביתם הקטנה של הלן ושל אד. - ג'ון ליידקר, בלש משטרה המתיידד עם ראלף רוברטס. - סוזן דיי, פמיניסטית מפורסמת המגיעה לדרי לנאום בעד ההפלות ומעוררת את הסערה שמהווה את הרקע של תחילת הסיפור. - הספר מתחבר לסדרת המגדל האפל בדרכים נסתרות, אבל מובנות. ידוע הישות הקרויה "מלך ארגמן" מעוניינת בחיסולו של ילד מסויים. הילד הוא במקרה בנה של אחד מהשוהות במעון לנשים מוכות, והוא מופיע בעקיפין בספרים האחרונים בסדרת המגדל האפל. קטגוריה:סטיבן קינג קטגוריה: ספרי אימה

hotels Berlin konsultant slubny webmaster Conspiracy slots










































:: RELATED NEWS ::
Retículo Endoplasmático
O retículo endoplasmático é formado por canais delimitados por membranas. Esses canais comunicam-se com o envoltório nuclear (carioteca). O retículo endoplasmático pode ser considerado uma rede de distribuição, levando material de que a célula necessite, de um ponto qualquer até seu ponto de utilização. O retículo endoplasmático tem portanto função de transporte servindo como canal de comunicação entre o núcleo celular e o
Planeta sólido
Um Planeta telúrico (do latim Tellus um sinónimo de Terra) é um planeta rochoso do mesmo tipo que a Terra, estão mais próximos do sol, e têm maior densidade que os planetas gasosos (Júpiter, Saturno
Planeta binário
Um planeta binário é um sistema composto por dois planetas que interagem mutuamente, normalmente um planeta principal e uma lua que orbita esse planeta, tendo essa lua um tamanho considerável em relação ao planeta principal. No Sistema Solar existem dois planetas binários.
- Terra - Lua: A Lua é o único satélite da Terra e tem 1/4 do diâme
Aparelho de Golgi
Em biologia celular, o complexo de Golgi, aparelho de Golgi, dictiossoma ou golgiossomo, é uma organela encontrada em quase todas as células eucarióticas. O nome provém de Camilo Golgi, que foi qu

Galegoportuguês

Histórico

O galaico-português é a língua de que o português e o galego descendem, conhecido como galego medieval pelos galegos, e como português arcaico pelos portugueses.

Controvérsia

O galaico-português é um termo envolvido numa controvérsia entre os círculos académicos reintegracionistas galegos e os
Treze
O treze (13) é o número natural que segue o doze e precede o catorze. O 13 é o sexto número primo, depois do 11 e antes do 17. O 13 é o sétimo termo da sucessão de Fibonacci, depois do 8 e antes
Catorze
O catorze (14) é o número natural que segue o treze e precede o quinze. O 14 é um número composto, que tem os seguintes factores próprios: 1, 2 e 7. Como a soma dos seus factores é 10 < 14, trata-se de um número defectivo. #014
Quinze
O quinze (15) é o número natural que segue o catorze e precede o dezasseis. O 15 é um número composto, que tem os seguintes factores próprios: 1, 3 e 5. Como a soma de sus factores é 9 < 15, se trata-se de um número defectivo. O 15 é o quinto número triangular,
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org