Geografio > Azio > Filipinoj
----
Dosiero:ph.gif
Filipinoj - Pilipinas (tl), Philippines (en)
Lando en sud-orienta Azio, konsistanta el malaja insularo en Pacifiko.
- Landkodo: PH.
- E-nomo: Respubliko Filipinoj.
- Nacia nomo: Republika ng Pilipinas (tl); Republic of the Philippines (en).
- Areo: 300.000 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Gloria MACAPAGAL-ARROYO (2001).
- Ĉefurbo: Manilo (6.915 mil).
- Loĝantaro: 84.525.639 (2002), inter ili tagalogoj 30%, cebuanoj 24%, ilokoj 10%.
- Ŝtatlingvoj: filipina kaj angla.
- Kredantoj: kristanoj 95%, islamanoj 4%.
- MEP: totala: 88 mlrd USD; pokapa: 1.050 USD.
- Eksporto: vestaĵoj, elektrovaroj, kokosoleo, lignomaterialoj.
- Organizoj: UNO (1945), ASEAN - Historio: (1565–1898) kolonio de Hispanio.
- Sendependiĝo disde Hispanio: 12-a de junio en 1898 (oficiale), sed Usono ne rekonis la deklaron kaj aneksis la landon.
- Esperanto-movado: Filipina esperantisto
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Pacifiko, Pacifika Oceano aŭ Paca Oceano, la plej granda akvokorpo en la mondo, estas oceano, kiu okupas trionon de la supraĵo de la Tero. Etendiĝante proksimume 15 500 km de la Beringa Maro en la arkta nordo ĝis la glaciaj marĝenoj de la Maro de Ross de Antarktio en la sudo, Pacifiko atingas sian plej grandan larĝon ĉe proksimume 5 gradoj norde latitudo, kie ĝi etendiĝis proksimume 19 800 km de Indonezio ĝis la marbordo de Kolombio. La okcidentan limon de la oceano oni ofte metas ĉe la Malaka Markolo. Pacifiko enhavas proksimume 25 000 insulojn (pli ol la suma nombro en la cetero de la oceanoj de la mondo kune), preskaŭ ĉiuj el kiuj troviĝas sude de la ekvatoro. Pacifiko kovras areon de 179.7 milionoj da kv km. La plej malalta punkto en la Tero, en la Mariana Tranĉeo, kuŝas en Pacifiko.
Laŭ la neregulaj marĝenoj de Pacifiko kuŝas multaj maroj, la plej grandaj el kiuj estas la Celebesa Maro, Korala Maro, Orienta Ĉina Maro, Maro de Japanio, Sulua Maro, kaj Flava Maro. La Malaka Markolo kunligas Pacifikon kun la Hindia Oceano ĉe la okcidento, kaj la Magelana Markolo kunligas Pacifikon kun Atlantiko en la oriento.
Oceana fundo
La oceana fundo de la centra pacifika baseno estas relative unueca, kun averaĝa profundo de proksimume 4 270 m. La ĉefaj neregulecoj en la regiono estas la treege krutflankaj, ebensupraj submaraj pintoj konataj kiel marmontoj. La okcidenta parto de la fundo konsistas el montaj arkoj, kiuj leviĝas super la maron kiel insulaj grupoj, kiel ekzemple la Salomon-Insuloj kaj Nov-Zelando, kaj profundaj tranĉeoj, kiel ekzemple la Mariana Tranĉeo, la Filipina Tranĉeo, kaj la Tonga Tranĉeo. La plejparto de la profundaj tranĉeoj kuŝas apud la eksteraj marĝenoj de la larĝa okcidenta pacifika kontinenta breto.
Laŭ la orienta marĝeno de la pacifika baseno estas la Orienta Pacifika Altaĵeto, kiu estas parto de la tutmonda mezoceana kresto. Prosimume 3 000 km transa, la altaĵeto staras proksimume 3 km super la apuda oceana fundo. Pro tio, ke relative malgranda terareo drenas Pacifikon, kaj pro la enorma grando de la oceano, la plejmulto de la sedimentoj estas aŭtigenaj aŭ pelagaj laŭ origino. Aŭtigenaj sedimentoj inkluzivas montmoriloniton kaj filipsiton. Pelagaj sedimentoj devenantaj de marakvo inkluzivas pelagaj ruĝaj argiloj kaj la skeletaj restaĵoj de marvivo. Terigenaj sedimentoj estas limigitaj al mallarĝaj marĝenaj bendoj apud la tero.
Akvaj karakterizoj
Akvaj temperaturoj en Pacifiko varias de frostaj en la apudpolusaj regiono ĝis proksimume 29 gradoj C apud la ekvatoro. Saleco ankaŭ varias laŭ latitudo. Akvo apud la ekvatoro estas malpli sala ol tiu, kiu troviĝas en la mezaj latitudoj pro la abunda pluvofalo dum la tuta jaro. Apudpoluse de la mezvarmaj latitudoj la saleco estas ankaŭ malalta, ĉar okazas malmulte da vaporiĝo de marakvo en ĉi tiuj regionoj.
La supraĵa rondiro de la pacifikaj akvoj estas ĝenerale dekstruma en la Norda Hemisfero kaj maldekstruma en la Suda Hemisfero. La Norda Ekvatora Fluo, pelita okcidenten laŭ latitudo 15 gradoj norde fare de la kursaj ventoj, turnas sin norden apud la Filipinoj kaj fariĝas la varma Kuroŝia, aŭ Japana, Fluo. Turniĝante orienten ĉe proksimume 45 gradoj norde, Kuroŝio branĉiĝas kaj kelkaj akvoj moviĝas norden kiel la Aleuta Fluo, dum la cetero turniĝas suden por realiĝi al la Norda Ekvatora Fluo. La Aleuta Fluo branĉiĝas kiam ĝi alprokimiĝas al Nord-Ameriko kaj formas la bazon de maldekstruma fluado en la Beringa Maro. Ĝia suda branĉo fariĝas la malrapida, sudenfluanta Kalifornia Fluo.
La Suda Ekvatora Fluo, fluanta okcidenten laŭ la ekvatoro, svingiĝas suden oriente de Nov-Gvineo, turniĝas orienten ĉe proksimume 50 gradoj sude latitudo, kaj kuniĝas kun la ĉefa elokcidenta fluo de Suda Pacifiko, kiu inkluzivas la ter-rondiranta Antarkta Ĉirkaŭpolusa Fluo. Kiam ĝi alproksimiĝas al la ĉilia marbordo, la Suda Ekvatora Fluo dividiĝas; unu branĉo fluas preter Horna Kabo kaj la alia turniĝas norden por formi la Peruan Fluon, aŭ la Fluon de Humboldt.
Klimato
Nur la internoj de la grandaj landamasoj Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando evitas la trapenetran klimatan influon de Pacifiko. Ene de la areo de Pacifiko, ekzistas kvin klare malsamaj klimataj regionoj: la mez-latitudaj elokcidentaj regionoj, la kursaj regionoj, la musona regiono, la tajfuna regiono kaj la senventaj regionoj.
La musona regiono kuŝas en fore okcidenta Pacifiko inter Japanio kaj Aŭstralio. Karakterizo de ĉi tiu klimata regiono estas ventoj kiuj blovas de la kontinenta interna al la oceano dum vintro kaj al la mala dikekto dum somero. Konsekvence, signita sezoneco de nubeco kaj pluvofalo okazas. Tajfunoj ofte kaŭzas ampleksan difekton en okcidenta kaj sudokcidenta Pacifiko. La plej granda tajfuna ofteco ekzistas ene de la triangulo de suda Japanio ĝis la centraj Filipinoj ĝis orienta Mikronezio. Kvankam malpli bone difinitaj ol la aliaj klimataj regionoj, du gravaj senventaj regionoj kuŝas en la oceano, unu troviĝas apud la okcidentaj marbordoj de Centra Ameriko kaj la alia ene de la ekvatoraj akvoj de okcidenta Pacifiko. Ambaŭ regiono estas notitaj pro ilia alta humido, konsiderinda nubeco, malpezaj fluktuantaj ventoj, kaj oftaj serenoj.
Geologio
La Andesita Linio estas la plej signifa regiona distingo en Pacifiko. Ĝi apartigas la pli profundan, bazan magman rokon de la Centra Pacifika Baseno disde la parte submara kontinentaj zonoj de acida magma roko ĉe siaj marĝenoj. La Andesita Linio sekvas la okcidentan randon de la insuloj apud Kalifornio kaj pasas sude de la aleuta arko, laŭ la orienta rando de la Kamĉatka Duoninsulo, la Kuriloj, Japanio, la Marianaj Insuloj, la Salomon-Insuloj, kaj Nov-Zelando. La malsimileco daŭras nordorienten laŭ la okcidenta rando de la Albatroso Cordillera laŭ Sud-Ameriko ĝis Meksiko, revenante tiam al la insuloj apud Kalifornio. Indonezio, la Filipinoj, Japanio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando; ĉiuj orientaj etendaĵoj de la kontitentaj blokoj de Aŭstralio kaj Azio -- kuŝas ekster la Andesita Linio.
Ene de la fermita maŝo de la Andesita Linio estas la plejmulto de la profundaj kavoj, submaraj vulkanaj montoj, kaj oceanaj vulkanaj insuloj, kiuj karakterizas la Centran Pacifikan Basenon. Estas ĉi tie, ke bazaltaj lafoj leĝere fluas el fendoj por konstrui enormajn kupolsimilajn vulkanajn montojn, kies eroziiĝintaj suproj formas insulajn arkojn, ĉenojn kaj amasojn. Ekster la Andesita Linio, vulkanado estas eksplodema, kaj la tiel nomata Pacifika rando de fajro estas la ĉefa zono de ekplodema vulkanado en la mondo.
Teramasoj
La plej granda teramaso en Pacifiko estas la kontinento Aŭstralio, kiu estas proksimume egala laŭ grando al la la 48 interkuŝantaj usonaj ŝtatoj. Proksimume 3 200 km sudoriente de Aŭstralio estas la granda insulgrupo Nov-Zelando. Preskaŭ ĉiuj el la pli malgrandaj insuloj de Pacifiko kuŝas inter 30 gradoj norde kaj 30 gradoj sude latitudo, etendigante de Sudorienta Azio ĝis Paskinsulo; la cetero de la Pacifika Baseno estas preskaŭ tute sentera. La granda triangulo de Polinezio liganta Havajon, Paskinsulon, kaj Nov-Zelandon enhavas la insulajn arkojn kaj amasojn de la Kuk-Insularo, Markizoj, Samoa Insularo, Societa Insularo, la Tokelaua Insularo, Tonga Insularo, kaj Tuamotua Insularo. Norde de la ekvatoro kaj okcidente de la Internacia Datlinio estas la multaj malgrandaj insuloj de Mikronezio, inkluzive Karolinon, la Marŝalajn Insulojn, kaj la Marianajn Insulojn. En la sudokcidenta angulo de Pacifiko kuŝas la insuloj de Melanezio, superregataj de Nov-Gvineo. Aliaj gravaj insulamasoj de Melanezio inkluzivas la Arkipelagon de Bismarck, Fiĝiojn, Nov-Kaledonion, la Salomon-Insulojn, kaj Vanuatuon. Insuloj en Pacifiko havas tri bazajn tipojn: kontinentaj insuloj, altaj insuloj, koralaj rifoj, kaj superlevitaj koralaj kajoj. Kontinentaj insuloj kuŝas ekster la Andesita Linio kaj inkluzivas Nov-Gvineon, la insulojn de Nov-Zelando, kaj la Filipinojn. Ĉi tiuj insuloj estas strukture asociitaj kun la apudaj kontinentoj. Altaj insuloj estas vulkandevenaj, kaj povas enhavi aktivajn vulkanojn. Inter ĉi tiuj estas Bugenvilo, Havajo, kaj la Salomon-Insuloj.
La tria kaj kvara tipoj de insuloj ambaŭ estas la rezulto de koralenhava insula konstruo. Koralaj rifoj estas malalte kuŝantaj strukturoj, kiu superkonstruiĝis sur bazaltaj lafofluoj sub la oceana supraĵo. Unu el la plej dramaj estas la Granda Bariera Rifo apud nordorienta Aŭstralio. Dua insula tipo el koralo estas la superlevita korala kajo, kiu kutime estas iomete pli granda ol la malaltaj koralaj insuloj. Ekzemploj inkluzivas Banabon (ekse Oceana Insulo) kaj Makateo en la Tuamotua grupo de Franca Polinezio.
Filipina lingvo aŭ filipino estas la nacia lingvo kaj oficiala lingvo (krom la angla) de la filipinoj. La lingvo estas ano de la Aŭstronezia lingvofamilio kaj baziĝas je la tagaloga lingvo.
La 13-an de novembro en 1937 fondis la unua nacia ensemblo de la filipinoj, la Instituton por la Nacia lingvo (Surian ng Wikang Pambansa), kiu difinis por tio la tagalogan lingvon kiel bazon de la nova nacia lingvo. Post kvereloj kun reprezentantoj de la aliaj regionaj lingvoj en la 1950-aj jaroj, oni alinomis la lingvon 1961 (laxu aliaj fontoj en 1956) al Pilipino. En 1978 ricevas la lingvo sian hodiaŭan nomon Filipino (filipina lingvo) kaj ĝi estis difinita kiel lingvo de la instruado en ĉiu publika lernejo. Kompreneble hodiaŭ ekzsitas ankoraŭ grupoj, kiuj ne akceptis la decidon kaj rifuzas uzi la filipinan lingvon, ekz. en la ĉirkaŭaĥo de Legazpi, kie oni parolas en la tradicia bikolana lingvo.
Dum evoluigo de la nacia lingvo, verkis Lope K. Santos la Balarila ng Wikang Pambansa-on kaj enkondukis la abocon kun 20 literoj, en kiu ĉiu litero reprezantas nur unu elparolon. La 20 literoj de la aboco (filipine Abakada) a b k d e g h i l m n ng o p r s t u w y. La Instituto por la Nacia Lingvo de Filipinoj prezentis la novan lingvon en 1973. Kiam la lingvo evoluis al pontolingvo de la insulo, ĝi transprenis multajn vortojn el la diversaj filipinaj regionaj lingvoj. En 1976 konsistis la aboco el 31 literoj – inkluzive la 26 literojn de la angla lingvo plus la hispanajn literojn ñ, ll,rr kaj ch kaj la tagaloganng. En 1987, la aboco etsi denove tralaborita kajo oni forigis la hispanaĵojn rr, ll kaj ch kaj tiel restis 28 literoj.
Malneta Enlanda Produkto
La Malneta Enlanda Produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio. Ĝi plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la nenaturaj (sed rezulto de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, due pro malegaleco de riĉodispartigo.
Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio.
Tio estas
- la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
- plus la amortizoj
- minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP.
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono - Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratiafederaciarespubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio1776 de Britio - organizoj: UNO (1945), NATO - konstitucio: la 4-an marto 1789 - korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
La provinco (Filipina lingvo: lalawigan aŭ probinsya) estas la registara subunuo de Filipinoj. La lando dividiĝas al 79 provincoj, grupigitaj al 17 regionoj (rehiyon). Provincoj konsistas el urboj (lungsod) kaj municipoj (bayan). La Nacia Ĉefurba Regiono, en kiu situas la ĉefurbo Manilo, ne havas provincojn.
Ĉiu provinco havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador). Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton.
Listo de la regionoj
Regionoj 4-A kaj 4-B iam estis regiono "Suda Tagalogo".
Zabranjeno pušenje
Zabranjeno Pušenje je jedna od najpopularnijih rock grupa Bosne i Hercegovine. Grupa je nastala 1980. godine u Sarajevu kao klasičan "garage" bend sastavljen od klinaca koji su zajedno išli u sarajevsku II. gimnaziju i dijelili istu ulicu. Njihova lirika i muzika su na najrealniji način prikazivali život u Sarajevu tokom osamdesetih i devedesetih godina. Grupa je nastala u tekovinama anti-kulturnog pokreta