Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Folksproko

Folksproko

Folksproko, Folkspraak aŭ Folksprok estas zona projekto de internacia planlingvo proponita en 1995 por nord-eŭropanoj. =Gramatiko=

Alfabeto kaj prononco

Folkspraak uzas la bazan latinan alfabeton. La vokalojn oni prononcas kiel en la germana. 'C' antaŭ 'e', 'i', 'y' oni prononcas kiel 's' aŭ 'c', alie kiel 'k'; 'th' oni prononcas 't'; 'ph' kiel 'f'. La akcentado estas kiel Interlingvao, ĝenerale antaŭ la lasta konsonanto.

Morfologio

Folkspraak ne havas genron, nomajn kazojn, adjektiva aŭ verban variaĵon. La defina artikolo neŝanĝebla estas "der", la maldefina artikolo neŝanĝebla estas "en", sed oni uzas ĝin nur en singularo. La substantivon oni indikas per majsklo kiel en la germana lingvo. La pluralo de substantivo estas farita per -ns se substantivo finas per vokalo, kaj -ens se ĝi finas per konsonanto: Man (viro), Manens (viroj). Adjektivoj estas nevarieblaj kaj ne havas morfologian markon. Adverboj eblas esti primitivaj aŭ derivataj. Derivataj adverboj venas el adjektivoj per aldono de -lik: neu = "nova", neulik = "nove". Personaj pronomoj havas du kazoj: nominativo kaj akuzativo. Nominativo: ik (mi), du (ci), hie (li), shie (ŝi), def (ĝi), vi (ni), u (vi), de (ili). Akuzativo: mi (min), di (cin), hem (lin), hen (ŝin), den (ĝin), os (nin), jen (vin), den (ilin). Reflexiva pronomo estas neŝanĝebla "sihr" (se). Posedaj pronomoj kaj posedaj adjektivoj havas malsamajn formojn: min (mia), din (cia), sin (lia), har (ŝia), dets (ĝia), ons (nia), eures (via), deres (ilia); por formi la posedaj pronomoj, oni metas "-er": miner (la mia), siner (la lia) ktp. Verboj povas havi separeblajn aŭ nesepareblajn prefiksojn: sich aufrisen (starigi), ik rise sich auf (mi stariĝas), ik rise hen auf (mi starigas ŝin), ik habe sich aufgerised (mi estis stariĝata). La infinitivo fariĝas per radiko pli -(t)en (etten = manĝi); la estanta aktiva participo per -ende (ettende = manĝanta); la estinta participo per ge- + radiko + -(t)ed (geetted = manĝita). La imperativon oni idikas per la radiko (ett= manĝu); la aktivan prezenton per -e (ik ette= mi manĝas); la aktivan estitan tempon per -(t)ed (ik etted =mi manĝis); la futuron aktivan per vorteto will (ik will eten= mi manĝos), la kondiĉan aktivan per vorteto kone (ik kone eten = mi manĝus). La pasiva voĉon oni faras per helpverbo habe.

Sintakso

La baza vortordo estas SVO (subjekto, verbo, objekto). Demandojn oni faras per antaŭigo de verbo (VSO). Artikolo kaj adjektivoj venas antaŭ la substantivo: der gud Man (la bona viro). La komparativo estas farita per vorto "mehr" (pli), la superlativo per "der mehr" (la plej), la malplia komparativo per "minus" (malpli) kaj malplia superlativo per "der minus" (la malplej). =Ekzemplo= :"Folkspraak ar en planered Spraak entwerpen tu meugligmak twenkommunikation twen Mitlemans von de divers nutide Spraak in norderlik Europa (die kommed fron en dod gemein Stammspraak Germanisc). Mit en regeltik Grammatik ond en Wortbas wahlen familariet twen der Spraakerens von der nuytide Germanik spraaks, Folkspraak planen tu utfuhren in en regional Skale, wad die Esperanto ond andere planered Spraakens for de Werld hav sielen." Traduko: "Folkspraak estas lingvo planita por faciligi la interkomunikado inter parolantoj de diversaj nuntempaj lingvoj de l' nordo de Eŭropo, derivataj de unu estinta komuna lingvo: la Proto-Germana. Kun reguligata gramatika sistemo kaj vortprovizo koligita je ĝia granda rekonebleco de parolantoj de nunaj germanaj lingvoj, Folkspraak pruvas sukcesi en regiona skalo, tio kio Esperanto kaj aliaj planlingvoj ne sukcesis atingi tutmonde". =Ekstera ligo= http://groups.yahoo.com/group/folkspraak/ kategorio:Zonaj planlingvoj

Zonaj planlingvoj

Zonaj lingvoj estas projektoj ellaboritaj por certaj lingvogrupoj aŭ lingvoregionoj. La plej konataj estas tutgermanaj kaj tutslavaj projektoj, ekestintaj plej multe en la epoko de "nacia revivigo" fine de la 19-a jarcento, sed eĉ nuntempe: "Tutonish", tutgermana projekto de Elias MOLEE (1902), "Universalsprghket" por skandinaviaj landoj de K. G. F. KEJHSER (1918), "Euronord" por norda Eŭropo de A. J. PILGRIM (1965), "Mezduslavjanski jezik" por Slavoj de Ladislav PODMELE (1958), ktp. =Listo de Zonaj Planlingvoj=
- Afrihilio (por afrikanoj);
- Euronord;
- Folkspraak;
- Mezduslavjanski jezik;
- Slovio;
- Tutonish;
- Universalsprghket; kategorio:planlingvoj !

1995

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1995 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1995 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 80-a Universala Kongreso de Esperanto en Tampereo.
- David GAINES gajnis la premion ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA per unua simfonia ĥoro en Esperanto.
- Hugo RÖLLINGER iĝis honora membro de UEA
- Usono: Bombatako far usona teruristo en Oklahoma.
- Francio: majo: Jacques CHIRAC fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko.
- Kartvelio: Eduard ŜEVARDNADZE elektatas prezidento.
- Vjetnamo membriĝas de ASEAN.
- Jupiteron ĉirkaŭiras esplorilo Galileo.
- Bosnio: La Masakro de Srebrenica: serbaj soldatoj sub la komando de Ratko MLADIC masakras 8000 muzulmanajn virojn kaj knabojn en bosnia urbo Srebrenica.
- Usono faras provizoran pacon en Bosnio.
- Folksproko publikita.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- 4-a de februaro: Svislando: Patricia HIGHSMITH
- 25-a de aprilo: Usono: Ginger ROGERS
- 28-a de aŭgusto: Germanio: Michael ENDE.
- 4-a de novembro: Israelo: la ĉefministro Yitzhak Rabin estas murdita en Tel-Avivo far de juda studento, tuj post amasa mitingo por paco kun la ĉefa slogano "jes - al paco, ne - al perforto!"
- Karolo PIC.
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Nicola TALLARICO
- Engelbrecht HANSEN

Taga evento

Januaro de 1995


- 1a. Pro la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio, Eŭropa Unio ampleksas nun 15 membro-ŝtatojn.
La politiko de la rusa registaro en Ceĉenio estas internacie kritikata; la klimato inter Okcidento kaj Moskvo frostiĝas. Sed sankcioj kontraŭ Jelcin estas rifuzitaj. La membro-kandidatiĝo de Rusio por Eŭropa Konsilio estas prokrastita.
- 3a. Pluraj rusaj soldatoj pereas en bataloj kaj pro atencoj kontraŭ "banditoj" kaj "ribeluloj".
En Belorusio pluraj gazetoj, kritikantaj la registaron, estas malpermesataj. Aliflanke, Minsko fariĝas oficiala kunlaboranto de NATO.
- 4a. La alĝeriaj islamaj radikaluloj alvokas diversajn okcidentajn landojn forlasi siajn ambasadojn en Alĝero.
Laŭ sudkorea-usona ĵurnalisto, kiu vojaĝis tra norda Koreio, en tiu komunisma lando regas malsatkatastrofo. Dume, ankaŭ ses monatojn post la morto de KIM Il Sung, lia filo KIM Jong Il ankoraŭ ne estas proklamita oficiale ŝtatestro. Pjenjano daŭre rifuzas rektajn interparolojn kun Seulo koncerne la reunuiĝon.
- 6a. Joe Slovo, la eksa, legendeca ĉefo de la sudafrika komunista partio, mortas. Vatikano beatigas la hispanan fondinton de la konservema laika katolika organizaĵo Opus Dei (Dia Laboro), José María ESCRIVÁ DE BALAGUER, mortinta en 1992.
- 13a. Post la fiasko de Silvio BERLUSCONI, la itala prezidanto Scalfaro komisias la financministron Lamberto DINI formi la 54an postmilitan registaron, konsistantan el senpartiaj profesi-fakuloj.
- 15a. Centmiloj alkuras okaze de la vizito de papo Johano Paŭlo 2a en la Filipinoj, Papuo-Novgvineo kaj Sri Lanko. Diversaj srilankaj budhanaj organizaĵoj bojkotas lian viziton, ĉar antaŭ nelonge la papo nomis la budhismon "ateisma religio".
- 17a. Terura tertremo en la japana regiono Kobe kaŭzas plurajn milojn da mortintoj.
- 18a. Balladur, la franca kaj gaŭlista ĉefministro, oficiale anoncas sian prezidantan kandidatiĝon.
- 22a. 19 mortintojn kaj 70 vunditojn kaŭzas palestina atenco en norda Israelo.
- 23a. La epoko Delors ĉe la pinto de la EU-komisiono finiĝas. Lia posteulo estas la luksemburgano Jacques SANTER.
- 27a. Cinio malpermesas al la Ruĝa Kruco viziti prizonanojn sen la ĉeesto de registaraj akompanantoj.
Okaze de sia vizito en la ekonomia forumo de Davos (Svislando), la turka ĉefministro Ciller rifuzas ĉian kritikon koncerne la kontraŭkurdan politikon kaj reemfazas Ia demokration de Turkio.
En Auschwitz okazas la solenaj ceremonioj memore pri la amasmurdo de nazioj al judoj antaŭ 50 jaroj.
- 29a. Inter Peruo kaj Ekvadoro eksplodas milito pro malnovaj limdisputoj. O Dudajev, ĉeĉena prezidanto, minacas je milito en diversaj rusaj urboj, i.a. Moskvo. Malgrau konstanta bombado, la rusa armeo ŝajne ankoraŭ ne kontrolas la ĉeĉenan ĉefurbon Grozni.
- 30a. Jelcin ŝokas la tutan mondon, kiam li anoncas, ke lia fingro troviĝis apud la "nuklea butono", kiam Norvegio lanĉis anticipe anoncitan testraketon sur propra teritorio.
Nova streĉiteco inter Bukareŝto kaj la hungara malplimulto en Rumanio frostigas la rilatojn inter ambaŭ §tatoj.
- 30a. Akvoinunda katastrofo en Germanio kaj Nederlando kaŭzas la evakuadon de centmiloj da homoj kaj grandegajn damaĝojn.

Februaro 1995


- 2a. Turkaj tribunaloj decidas malpermesi kurdeman jurnalon kaj konfiski libron de la mondfama verkisto Yasas Kemal kun la riproĉo, ke li produktas malamon.
- 3a. Centmiloj da sudananoj fuĝas al Ugando pro la faroj de la kartuma armeo.
La Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) kondamnas la militon en Ceĉenio kaj kritikas Moskvon.
- 5a. Vaŝingtono proklamas sankciojn kontraŭ Pekino pro la pirata amasproduktado de usonaj kompaktdiskoj en Cinio. 200 000 evakuitaj nederlandanoj reiras hejmen post la neokazo de la ilin minacintaj akvoinundoj. En Aŭstrio pereas 4 ciganoj (romaoj) pro rasisme motivita atenco.
- 6a. Provokante la parlamenton per alvoko je mem-dissolviĝo, Wafgsa akrigas la politikan krizon. Sub tiu premo ĉefministro Pawlak demisias. Oleksy nomiĝas lia posteulo.
- 7a. Pro la pacproceso, Irlando formale nuligas plurajn leĝojn de la militostato, kiu daŭris 50 jarojn.
- 8a. En Rusio duonmiliono da ministoj strikas, ĉar ili ne piu ricevas Ia salajrojn.
Latvio aliĝas al la NATO-koncepto "Partnero por Paco".
- 9a. La pacproceso en Israelo stagnas; la rilatoj inter Arafat kaj Rabin krizegas.
- 13a. Antaŭ la haga tribunalo pri krimoj kontraŭ la homaro staras 21 serboj, akuzitaj pro militkrimoj en eksJugoslavio.
- 14a. Dresdeno memoras la nokton antaŭ 50 jaroj, en kiu pereis pluraj dekmiloj da homoj pro aliancita bombado.
- 15a. Zedillo, meksikia prezidanto, ordonas ĉesigi la armean teroron kontraŭ la ribeluloj en Chiapas.
- 17a. Per la subskribo de packontrakto, la limmilito inter Ekvadoro kaj Peruo estas formale finita.
- 22a. En ribelo de islamanoj en alĝera prizono, rebatita de la polico, mortas pli ol 100 homoj.
- 24a. Laŭ moskvaj informoj, en la milito en Ceĉenio ĝis nun pereis 1146 rusaj soldatoj, ĉ. 5000 vunditoj kaj 347 malaperintoj. Krome, oni parolas pri 25 000 civilaj mortviktimoj. Laŭ enketo, la populareco de Jelcin sinkis al 7 %. Cefministro Ĉernomirdin parolas pri "eraro"', dum militestro Graĉov pravigas la intervenon kontraŭ la ,ĉeĉenaj teroristoj".
- 27a. Demirel, turka prezidanto, en Split nuligas sian flugon al Sarajevo pro pafoj kontraŭ antaŭanta aviadilo kun akompanaj turkaj civitanoj.
- 28a. La nova usona armeoperacio en Somalio celas forkonduki la lastajn usonajn soldatojn de tie.
La franco Janvier transprenas la komandon de la 45 000 UN-soldatoj en eksa Jugoslavio. La armistico ĉie estas malstabila.

Marto de 1995


- 1a. La konata kaj populara televida jurnalisto Listjev estas murdita en Moskvo, verŝajne de fortoj, kiuj malŝatis lian kritikan manieron.
- 6a. En Kopenhago inaŭguriĝas la unua monda pintkonferenco pri sociala evoluo. En la duaj liberaj elektoj en Estonio malvenkas la radikalaj reformistoj kaj gajnas la maldekstremaj fortoj, kiuj celas daŭrigi la reformojn.
Eŭropa Unio kaj Turkio subskribas la doganan unuiĝon. Islamistoj kaj naciistoj protestas.
- 7a. La usona ŝtato Novjorko reenkondukas la mortopunon.
- 8a. Stefanopulos nomiĝas la nova prezidanto de Grekio.
- 13a. En Istanbulo eksplodas sanga batalo inter sunidaj islamanoj kaj la malplimulto de la alevitoj. La polico perforte intervenas.
- 17a. 48 jarojn post sia lasta vizito en Sudafriko, la brita reĝino estas akceptata de prezidanto Mandela en Johanesburgo.
Unuafoje en la historio de la pekina popolkongreso, kelkcentoj da delegitoj voĉdonas kontraŭ oficialaj proponoj de la ŝtata gvidantaro.
- 19a. La socialdemokratoj venkas en la parlamentaj elektoj en Finnlando.
- 20a. 35 000 turkaj soldatoj invadas nordan Irakon kun la celo ekstermi la kurdajn naciliberigajn batalantojn. Reage, en okcidenta Eŭropo registriĝas dekoj da atencoj kontraŭ turkaj instalaĵoj.
En Tokio 11 personoj pereas en atenco per venena gaso en la metroo. Oni suspektas fanatikan religian sekton pri la krimo.
- 26a. La kontrakto de Schengen [Ŝengen] ekvalidas inter Germanio, Francio, Benelukso, Hispanio kaj Portugalio; sekve ne plu okazas pasportaj kontroloj ĉe la internaj limoj de tiuj landoj kaj "eksteraj limoj" estas despli kontrolataj.
En Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, ekflamas sangaj bataloj inter la triboj Hutuoj kaj Tutsioj.
- 27a. Okaze de komunumaj elektoj en Litovio venkas la konservativa partio de prezidinto Landsbergis. Granda plimulto de la loĝantaro en Transnistrio (en Moldavio) voĉdonas por la longigo de la restado de la 14a rusa armeo en sia regiono.
- 28a. En Berlino inaŭguriĝas la unua monda kongreso pri klimato, kaj en Florenco okazas internacia konferenco pri drogoj.
- 30a. La nova encikliko ,Evangelio de la vivo" de papo Johano Paŭlo 2a konsideras abortigon, eŭtanazion kaj artefaritan generadon gravaj pekoj kontraŭ la homeco. C] Mitterrand [Mitera'] inaŭguras la plej grandan bibliotekon de la mondo, la nacian bibliotekon de Francio en Parizo.
- 31a. En Haitio la usonaj trupoj transdonas al UN la komandon pri la pacmisio en la lando.

Aprilo de 1995


- 2a. La ukraina prezidanto Kuĉma nuligas grandparte la aŭtonomion de Krimeo.
- 3a. El Teherano venas la malofta informo, ke nekonataj grupoj protestas kontraŭ la malbona surloka situacio. Policistoj pafmortigas plurajn el ili. Lojaluloj faras kontraŭmanifestacion.
- 4a. La ukraina parlamento deklaras la malfidon vidalvide de la registaro. La malstabileco en tiu lando daŭras.
- 5a. Ŝirinovski, estro de la rusaj liberaldemokratoj, avancas de kapitano al ĉefleŭtenanto de la rusa armea rezervo.
- 6a. La protesto de hispanaj fiŝistoj kontraŭ kanadaj boatoj malhelpantaj al la hispanoj fiŜkapti antaŭ la kanada marbordo etendiĝas al granda diskuto en Eŭropa Unio (fiŝkapt-kvotoj).
- 7a. Ruckoj, iama rusa vicprezidanto kaj puĉisto kontraŭ Gorbaĉov, anoncas sian kandidatiĝon por la prezidantaj elektoj en 1996.
Akuzoj kontraŭ Groer, ĉefepiskopo de Vieno, pro seksa misuzo ĉe iamaj studentoj, skuas la aŭstran publikon.
- 9a. La iama nazia koncentrejo Dachau memor-ceremonias sian liberiĝon antaŭ 50 jaroj.
Kubo kaj Ĉilio restarigas diplomatiajn rilatojn, interrompitajn dum 22 jaroj.
La EU ministroj pri financoj antaŭvidas, ke la nova eŭropa mono ekcirkulos ne antaŭ la jaro 2000.
- 10a. En Peruo, Fujimori gajnas la prezidantajn elektojn kontraŭ sia rivalo Pérez de Cuéllar [Kŭeljar], eksa ĝenerala sekretario de UN.
- 11a. Mugabe, prezidanto de Zimbabvo, re-gajnas la prezidantajn elektojn.
- 12a. En Hago fondiĝas kurda ekzilparlamento cele al la defendo de la kurdaj rajtoj per pacaj rimedoj. Vaŝingtono subtenas la turkan intervenon kontraŭ la kurdaj ribeluloj en Irako.
- 16a. Papo Paŭlo Johano 2a eldiras sian paskan mesaĝan denove en Esperanto.
- 19a. Kontraŭ la opozicia ĉefo de Hispanio, Aznar, estas lanĉita atenco, kiun li trapasas nevundita.
- 19a. En Bolivio estas proklamita la eksterordinara sieĝostato pro longdaŭraj strikoj kaj protestoj.
En gravega bombatenco kontraŭ registara konstruaĵo en Oklahoma City (Usono), verŝajne fare de ekstremaj dekstruloj, pereas pli ol 100 homoj.
- 23a. En la unua parto de la prezidantaj elektoj en Francio venkas la socialisto Jospin [Jospej] antaŭ la dekstruloj Chirac [Sirak] kaj Balladur. La ekstremdekstrulo Le Pen ricevas 15 % de la voĉoj.
En la regionaj balotoj en Italio venkas la ekskomunistoj (25 %) antaŭ "Forza Italia" de eksĉefministro Berlusconi [Berluskoni].
- 25a. La Eŭropa Parlamento minacas Turkion je ekskludo el la organizaĵo, se ĝi ne observas la homajn rajtojn. Laŭ informoj el Ankaro, Turkio reduktas sian invad-armeon en Irako je pliaj 20 000 soldatoj.
- 26a. Moskvo distanciĝas de la kontrakto pri konvenciaj militfortoj en Eŭropo, ĉar ĝi intencas krei novan armeon por norda Kaŭkazo (Ceĉenio).
En Hago komenciĝas la milittribunalo pri Bosnio kontraŭ la akuzito Tadiĉ, kiu neas ĉiujn akuzojn.
Malto subskribas la NATOprogramon "Partnereco por paco", sed restos neŭtrala ŝtato.
- 27a. Jelcin dekretas armisticon por Ceĉenio. Malgraŭ tio, la bataloj daŭras. Laŭ moskvaj informoj, proksimume 2000 rusaj soldatoj pereis en Ia batalo kontraŭ Ceĉenio. Pliaj 6000 vundiĝis aŭ malsaniĝis. Ankaŭ en Taĝikio Moskvo daŭrigas sian sangan militon kontraŭ lokaj ribeluloj.
Internacie rekonitaj intelektuloj alvokas bojkoti la memor-ceremoniojn en Moskvo okaze de la 50a datreveno de la fino de la dua mondmilito.
- 30a. Nazarbajev reelektiĝas prezidanto de Kazahio ĝis la jaro 2000.
Vjetnamio solene celebras la datrevenon de la dua mondmilito.

Majo de 1995


- 1a. Okaze de la unumaja festo en Rusio dekmiloj da komunistoj kaj naciistoj nostalgias pri pereinta Sovetio kaj protestas kontraŭ la nuna registaro.
Clinton anoncas ampleksan komercan embargon kontraŭ Irano, kiu estas suspektata pro konstruado de nukleaj armiloj.
- 2a. Post longa tempo de trankvilo, la serba armeo lanĉas raketbombojn kontraŭ Zagrebo.
- 4a. Turkio proklamas sian armean invadon kontraŭ la kurdoj en Irako finita. Oni pridubas ĝian sukceson.
- 7a. Jacques Chirac [Ĵak Sirak] elektiĝas nova prezidanto de Francio por 7 jaroj.
- 8a. Omaĝe al la militfino antaŭ 50 jaroj, en Berlino, Parizo, Londono kaj Moskvo okazas ceremonioj. La okcidentaj ŝtatestroj rifuzas ĉeesti militparadon en Moskvo, la unuan post la disfalo de Sovetio. La parado de veteranoj sur la Ruĝa Placo okazas en ĉeesto de Clinton kaj Major [Meĝe], sed sen Kohl kaj Mitterrand [Miterá]. Pintkonferenco inter la usona kaj rusa prezidantoj okazas sensukcese.
La svisa registaro formale pardonpetas pro la malavantaĝiga azilpolitiko kontraŭ la judoj dum la 2a mondmilito ("La boato plenas").
- 9a. Lige kun la „kubaj rifuĝintoj",unuafoje depost 30 jaroj, usona ŝipo alvenas ĉe kuba haveno.
- 13a. En Novjorko plilongiĝas la kontrakto kontraŭ nukleaj armiloj; tamen daŭre ekzistas gravaj malinterkonsentoj, precipe inter nordo kaj sudo.
- 15a. Menem reelektiĝas prezidanto de Argentino.
La belorusa popolo pledas por pli forta alproksimiĝo al Rusio. La ekssovetiaj ŝtataj simboloj estas reenkondukitaj.
En la landaj voĉdonoj en Nordrejn-Vestfalio kaj Bremeno venkas ĉefe la verduloj. La liberaldemokratoj (FDP) estas eliminitaj el ambaŭ pariamentoj.
- 16a. La japana polico arestas Ia ĉefon de Ia AUM-sekto, Asahara, kiu realigis Ia venengasan atencon en la tokia metroo antaŭ du monatoj. D La internacia militkrim-tribunalo en Hago decidas transpreni la sarajevan akuzon kontraŭ la serbaj militestroj Karaĉiĉ kaj Mladiĉ.
- 17a. Usono kontraŭas la japanan aŭtomobil-eksportadon per altaj importad-impostoj sur Ia plej elstaraj modeloj.
- 20a. En Italio la juĝistaro de „Puraj manoj" penas entribunaligi la antaŭan ĉefministron Silvio BERLUSCONI [Berluskoni] pro korupto-suspektoj. Tiu ĉi rifuzas aperi, laŭ li la tuta afero estas „perdo de tempo".
- 21a. La belgajn elektojn gajnas la mainova koalicio de kristan- kaj social-demokratoj; la verduloj iom perdas; dekstruloj tenas sian pozicion.
- 23a. Germana Konstitucia Kortumo decidas, ke spionado de GDR-civitano, el la GDR-teritorio kontraŭ FRG ne plu estu konsiderata punenda.
- 24a. Ajax malhelpas ke AC Milano plian fojon gajnas la Eŭropan Piedpilkan Pokalon. Post la venko festantaj huliganoj detruas la centron de Amsterdamo.
- 25a. En lokaj skotaj elektoj la regantaj konservativuloj grave perdas.
- 26a. Sciencistoj en Usono unuafoje sukcesas deĉifri la informojn de tuta DNA-plektaĵo de vivanta organismo.
- 28a. Grava tertremo en Sahaleno (Rusio) mortigas plurajn milojn da homoj.
- 30a. Usona rifuĝant-helpa organizaĵo akuzas Francion, Ĉinion kaj aliajn landojn daŭre liveri armilojn al la Hutuaj murdistoj por restarigi la malnovan registaron. Francio neas.
- 31a. Rusio oficiale - sed en fermita kunsido - subskribas la kontrakton "Partnereco pri Paco".
Papo Johano-Paŭla 2a publikigas novan enciklikon: "Alvoko je unueco inter kristanoj". ----
1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1995 ja:1995年 ko:1995년 simple:1995 th:พ.ศ. 2538

Interlingvao

Lingvo > Planlingvoj > Interlingvao ---- Nomo: Interlingua
Parolantoj: ĉ. 1000
Landoj: en 25 landoj, plejparte en Eŭropo
Origino: inventita de Alexander GODE, 1951, kiel sintezo de la angla, franca, itala, hispana kaj la portugala.
Skribo: latina
Specimeno: la Patro Nia ([http://www.wikipedia.com/upload/paternoster-ia.mp3 Aŭdigu sondosieron])
Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celo.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos de malo.
Ĉi tiu artikolo temas pri la Interlingvao de GODE, ne la pli malnova Interlingua de Peano. Interlingua nek estas Interlingue, alia nomo de Okcidentalo. Interlingvao, naskite en 1951, estas lingvo planlingvo novlatina. Ĝi estas sintezo de la angla, franca, itala, hispana kaj portugala lingvoj.

Historio

Interlingvaon kreis ĉefe Alexander GODE. Li parte uzis la laboron faritan en IALA. Li faris tion post la morto en 1950 de Alice Vanderbilt MORRIS, kiu monhelpis tiun institucion dum la jaroj 1924-50. Tradicie Interlingvao prezentas sin kiel studindan per tio, ke ĝi estas lingvo naturalisma, kongrua al la vortprovizo kaj gramatiko de la ĉefaj okcidentaj lingvoj, kaj ke ĝi tiel peras ilian esprimkapablon kaj kulturon. Iuj uzantoj do asertas, ke Interlingvao valoras ne tiom kiel komunikilo, ol kiom instruo kaj enkonduko en lingvostudon.

Parolantaro

Interlingvao estas, teorie, pli-malpli komprenebla sen studo al la parolantoj de siaj fontlingvoj — al 1240 milionoj, unu kvinono de la homaro. Fakte komprenas ĝin kleraj homoj parolantaj la latinidajn lingvojn, t.e. verŝajne ĉirkaŭ 100 aŭ 150 milionoj de homoj. En la komenco de la 21a jarcento ĝi estas la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj. Interlingvao havas proksimume mil fluajn parolantojn. Inter multaj aliaj uzoj, ĝi estas uzata en resumoj de sciencaj artikoloj. Por tia uzo, la lingvo estas ideala: uzata kiel lingvo legata de tiuj, kiuj havas bonan scion de latinaj radikoj pro laboro kaj studo en scienco. Interlingvao estas instruata en lernejoj en Svedio kaj Danio (?) kiel enkonduko al la angla, franca, ktp. Krom tio, Interlingvao ankoraŭ ne trovis ian subtenon de iu registaro.

Gramatiko

Vortprovizo

Interlingvao, pruntas vortojn laŭ jenaj reguloj:
- Vorto eniras Interlingvaon se ĝi ekzistas en almenaŭ tri el la kvar fontlingvoj: la angla, franca, itala aŭ hispana/portugala – la lastajn validas kiel unu. Se vorto ekzistas nur en du el la fontolingvoj, tiam ĝia ekzisto en la germana aŭ la rusa akceptigas ĝin.
- La interlingvaa formo de vorto estas la supozebla praformo, kutime latina aŭ angla. Interlingvao tiel rekte kaj nerekte ĉerpas el la grekolatina vortaro, internacia en la praktiko de scienco. En komparo kun Esperanto Interlingvao ne abunde uzas regulajn afiksojn:

Elparolo kaj literumo

Al la bazaj 26 literoj respondas sonoj, kiuj en kelkaj okazoj regule dependas je la antaŭa aŭ posta literoj (vidu ekzemple ĉe "c"). En multaj okazoj estas preferinda prononco laŭeble konforma al la originala lingvo (ekzemple walzer, germandevena, sonas kiel [valtser]). Pro tio la sekvaj reguloj estas indikaj, oni lernu la prononcojn kun la vortoj. La elparolo de interlingvao toleras iom da vario. En la ĉi-suba listo eblaj variaĵoj aperas post oblikva streko. : a [a], b [b], ch [k] aŭ [ʃ] / [tʃ], c [k] aŭ [c] (antaŭ i e y), d [d], e [e], f [f], gi [ʒ] antaŭ a, o, u, g [g] aŭ [ʒ] (en finaĵo "-age"), h [h] (krom en ph rh th), i [i] aŭ [j] (antaŭ vokalo), j [ʒ] / [dʒ], k [k], l [l], m [m], n [n], o [o], ph [f], p [p], qu [kw] aŭ [k] (en vortetoj "que" "qui" kaj derivaĵoj), rh [r], r [r], s [s] aŭ [z] (inter vokaloj), th [t], t [t] aŭ [ts] (antaŭ i), u [u] aŭ [w] (antaŭ vokalo), v [v], w [w] aŭ [v], x [ks], y [i] aŭ [j] (antaŭ vokalo), z [z] Duoblaj konsonantoj estas elparolataj kiel unuoblaj: "ecclesia" [e'klezja]. Diftongiĝas: "ai" [aj], "au" [aw], "ei" [ej], "eu" [ew], "oi" [oj], "ou" [ow]. Akcento trafas la silabon antaŭ la lasta konsonantgrupo, ne enkalkulante la finaĵon "-s" de plurnombro: "regula" [re'gula], plunombre "regulas" [re'gulas], "trovar" [tro'var]. Pro etimo ekzistas esceptoj, kia "corpore" ['korpore]. Ekzemploj: "corde" ['korde], "concerto" [kon'certo], "schola" ['skola], "choc" [ʃok], "agente" [a'gente], "avan'tage" [avantaʒe], "secretario" [sekre'tarjo], "mangiar" [man'ʒar], "quanto" ['kwanto], "que" [ke], "absolute" [abso'lute], "accusativo" [akuza'tivo], "telephono" [tele'fono], "nation" [na'tsjon], "industria" [indus'tria], "puero" ['pwero], "typo" ['tipo], "yogurt" [jo'gurt] Ekzistas dua ortografio pli proksima al tiuj de latinidaj lingvoj, kiu ne notas "ph" sed "f", ne "y" sed "i" kaj ŝanĝas ankaŭ la finaĵojn de kelkaj vortoj. Tiu pli simpla literumo malofte uziĝas.

Sintakso

La gramatiko estas la minimuma gramatiko komuna al la kvar fontlingvoj. Ekzemple, ĉiu fontlingvo faras per finaĵo plurnombron de o-vortoj, kutime -s, kaj tial Interlingvao havas tian finaĵon. Aŭ, ekzemple, ne ĉiu fontlingvo kongruigas la substantivon kun la adjektivo (t.e, la angla), tial Interlingvao ne akordigas ilin. Kaj tiel plu.

Listo de internaciaj kongresoj de Interlingvao


- 1955: 25–30 de julio, Tours, Francio.
- 1957: 3–10 de aŭgusto, Basel, Svislando.
- 1959: 1–6 de aŭgusto, Tours, Francio.
- 1971: 24–27 de julio, Basel, Svislando.
- 1974: 23–30 de julio, Norwich, Britio.
- 1983: 28 de julio — 3 de aŭgusto, Sheffield, Britio.
- 1985: 28 de julio — 4 de aŭgusto, Taastrup, Danio.
- 1987: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Parizo, Francio.
- 1989: 22–30 de julio, Zwolle, Nederlando.
- 1991: 4–11 de aŭgusto, Helsingborg, Svedio.
- 1993: 24–31 de julio, Borne, Nederlando.
- 1995: 5–12 de aŭgusto, Prago, Ĉeĥio.
- 1997: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Strasburgo, Francio.
- 1999: 24–31 de julio, Focsani, Rumanio.
- 2001: 28 de julio — 4 de augusto, Gdansk, Pollando.
- 2003: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Lovetch, Bulgario.
- 2005: 16 de julio — 22 de julio, Svedio.

Interlingvaaj Revuoj


- Actualitates — Interlingua i Norden

Ekstera ligo


- [http://www.interlingua.com/ Oficiala TTT-paĝo de Union Mundial pro Interlingua]
- [http://ia.wikipedia.org Interlingvao Vikipedio] Kategorio:Planlingvojkategorio:eŭroklono ja:インターリングア

SVO

Gramatiko > Lingvaj tipoj > Frazostrukturo ----- Laŭ lingva tipologio, SVO estas la dua plej komuna vortordo inter la lingvoj de la mondo. Gramatika formo uzata en:
- la Angla lingvo
- la Ĉina lingvo
- la Germana lingvo
- la Hispana lingvo
- la Indonezia lingvo
- la Itala lingvo
- la Pola lingvo
- la Portugala lingvo
- la Skandinavaj lingvoj
- la Svahila lingvo Formo: Subjekto - Verbo - Objekto Komparu kun SOV, VSO, VOS, OSV, OVS. ja:SVO型

VSO

Gramatiko > Lingvaj tipoj > Frazostrukturo ----- Laŭ lingva tipologio, VSO estas la tria plej komuna vortordo inter la lingvoj de la mondo. Gramatika formo uzata en:
- la araba lingvo Ekzemplo: "Fariha 'istadunâ bi tilmizihu" = nia instruisto ('istadu) kontentas (trilitera radiko "f r h") pri siaj lernantoj.
- la berbera lingvo
- la havaja lingvo
- la irlanda lingvo
- la kimra lingvo
- la tongana lingvo Formo: Subjekto - Verbo - Objekto Komparu kun SOV, SVO, VOS, OSV, OVS.

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Kategorio:Zonaj planlingvoj

kategorio:planlingvoj

Latvian Social Democratic Workers' Party

The Latvian Social Democratic Workers' Party (Latvian: Latvijas Sociāldemokrātiskā Strādnieku Partija, abbreviated as LSDSP) is a political party in Latvia. It has a long history but is not represented in the current parliament of Latvia.

History

LSDSP was established in 1904, when Latvia was still a part of the Russian Empire. It associated itself with Russian Social Democratic Labour Party, working towards common goals. After Latvia declared independence in 1918, it became a separate Latvian party. In independent Latvia, it was one of the two most influential political parties (along with the Latvian Farmers' Union). LSDSP held 57 out of 150 seats in 1920 Constitutional Assembly (Satversmes Sapulce). It won most seats in every of 4 parliamentary elections of that period (31 out of 100 in 1922, 33 in 1925, 26 in 1928 and 21 in 1931). The leader of LSDSP, Pauls Kalniņš, was the speaker of Latvian parliament from 1925 to 1934. The party itself, however, would often be in opposition because of many smaller right-wing parties forming coalition governments, typically led by the Latvian Farmers' Union. LSDSP was banned after the 1934 coup by Kārlis Ulmanis, together with all other political parties, and remained banned after the Soviet occupation in 1940. When many Latvians left Latvia during World War II, LSDSP was restored as an "exile organization" operating in Sweden in 1945 and, later, other Western countries as well.

LSDSP today

When Latvia became independent again in 1990, LSDSP returned to Latvia. In early 1990s, it struggled with internal splits. At one point, Latvia had 3 social democratic parties, two of them being descendants of LSDSP and the third being the reformed faction of former Communist Party of Latvia. Eventually, all three parties merged, under the name of LSDSP. The merged party enjoyed some success in parliamentary elections in 1998, winning 14 seats out of 100 and in local elections in 2001, when one of its members, Gundars Bojārs became the mayor of Riga. It was less successful in 2002 general election, where it got only 4% of the vote, and did not make the 5% mininum to get seats. The party is currently lead by Juris Bojārs. At the last legislative elections, held on 5 October 2002, the party won 4.0% of the popular vote and no seats.

External link


- [http://www.lsdsp.lv Official web site] Category:Political parties in Latvia Category:Social democratic parties Category:Socialist International

tapety motorola hotel a Venezia Kabarety wegetarianizm doda










































:: RELATED NEWS ::

Zine al-Abidine Ben Ali
Zine El Abidine Ben Ali (زين العابدين بن علي; born in Hammam-Sousse on September 3, 1936) is the President of the Republic of Tunisia since November 7, 1987 and only the second one since its Independence from France
Zine Ben Ali
Zine El Abidine Ben Ali (زين العابدين بن علي; born in Hammam-Sousse on September 3, 1936) is the President of the Republic of Tunisia since November 7, 1987 and only the second one since its Independence from France

Quick sort
Quicksort is a well-known sorting algorithm developed by C. A. R. Hoare that, on average, makes Θ(n log n) comparisons to sort n items. However, in the worst case, it makes Θ(n2) comparison
Wikipedia:Votes for deletion/Reverse course
Reverse course was proposed for deletion. This page is an archive of the discussion about the proposed deletion. This page is no longer live. Further comments should be made on the article's talk page rather than here so that this page is preserved as an historic record. The result of the debate was KEEP with a request for Clean-Up. Rossami 23:14, 9 Sep 2004 (UTC) ---- I wasn't sure whether to list this here or on cleanup. But as is, t
Zayed ibn Sultan al-Shaykh Nahyan
Sheikh Zayed bin Sultan Al Nahyan (Arabic:الشيخ زايد بن سلطان أل نهيان)‎, (19182 November 2004), the principal architect of the seven
Tree sap
Sap is the fluid carried in tubules inside a plant, circulating to distribute food and water to various parts of the plant. Gummosis is the formation of patches of a gummy substance on the surface of certain plants, particularly trees. This occurs when sap (technically a latex) oozes from wounds or