Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Cearao > Fortalezo
----
Fortalezo (portugale, Fortaleza, vorto kiu signifas "fortikaĵo" en Esperanto), ĉe la Atlantiko, estas la ĉefurbo de Cearao, nordorienta subŝtato de Brazilo. Je du gradoj sude de la ekvatoro, je altitudo ĉirkaŭ 21m, ĝi estas municipa centro de 313,8 km² de areo kaj 2 097 757 da enloĝantoj (urba denseco: 6 685,01 po km²). En ĝia metropola areo vivas ĉirkaŭ 3,1 milionon da enloĝantoj je 2001. Fortalezo allogas ĉiujare milionojn da turistoj el tuta Brazilo kaj de cetera mondo.
turisto
Ĝi estas grava haveno, kiu eksportas kotonon, kafon, felojn kaj aliajn produktojn de la landinterno.
En 2002, Fortalezo gastigis Universalan Kongreson de Esperanto.
Vidindaĵoj:
Metropola Katedralo (Catedral Metropolitana)
- Kulturaj Centroj
Teatrejo Jozefo de Alenkar' (Teatro José de Alencar), konstruita inter 1908 kaj 1910, estas la plej olda kaj la plej bela teatrejo de Fortalezo.
Centro Dragão do Mar pri Arto kaj Kulturo (Centro Dragão do Mar de Arte e Cultura)
Centro Dragão do Mar pri Arto kaj Kulturo - Plaĝoj
Futuro Plaĝo Futuro
Titanzinho Plaĝo Titanzinho
Plaĝo Mansa
Plaĝo Mukuripe
Beira-Mar
Plaĝo Iracema
Barra do Ceará
priŝtelo de banka trezoro en 2005
Oni forŝtelis en 2005 150 milionojn da realo (ĉiu 50-banknoto) en pezo de 3,5 tunoj. La rabistoj luis domon en la najbaraĵo kaj fosis 200-metran tunelon.
Eksteraj ligoj:
- [http://www.ceara.gov.br Retejo de Subŝtatestraro de Cearao]
- [http://www.fortaleza.ce.gov.br Retejo de Urbestraro de Fortaleza]
- [http://www.ceara.com.br/Fotos_Fortaleza/fortaleza_praia_iate.htm Plia foto]
- [http://www.ceara.com.br Ceara]
- [http://www.ceara.com.br/fortaleza-2.htm Fortaleza]
- [http://www.ceara.com.br/Fotos_Fortaleza/fortaleza_fotos.htm Foto]
Kategorio:Urboj de Brazilo
Geografio
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino - Bolivio - Brazilo - Ĉilio - Ekvadoro - Gujano - Kolombio - Paragvajo - Peruo - Surinamo - Urugvajo - VenezueloDosiero:ameriko-eta.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko]
[http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko]
En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj.
El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva).
Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj".
En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Ŝtatoj de Brazilo > Cearao
----
Cearao estas unu el la ŝtatoj de Brazilo, situanta en la nordorienta parto de la lando, ĉe la Atlantika marbordo de la Sudamerika kontinento.
En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Ceará. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Seara'], en Esperanto. Tiu nomo devenas el indiĝena pralingvo kaj, plej eble, signifus "Kie estas multaj ĉasbestoj", do "Bona Ĉasejo".
En Cearao estas la regiono Araripe, kie estas loko tre riĉa en fosilioj en la mondo. Tie oni povas trovi tre facile belegajn fosiliojn, eĉ se oni ne estas specialisto.
En Cearao estas du urboj kun vigla Esperanto-Movado: Fortalezo kaj Crato.
Geografio
Kompletigendo
Historio
Kompletigendo
Economio
Kompletigendo
Turismo
Kompletigendo
Kulturo
Kompletigendo
Flago
Eksteraj ligoj
- [http://www.ceara.gov.br Cearaa Oficiala Retejo] (en la portugala lingvo)
----
kategorio:Ŝtatoj de Brazilo
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugaloPedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo:Braziljo La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
La nocio turismo - ekvivalenta vorto estas fremdultrafiko - ampleksas vojaĝojn kaj restadojn de eksterlokuloj cele al vizito vidindaĵojn, malkovrado, ripozo, promenado, kuraco aŭ studo de la regiono, urbo, bela aŭ fama konstruaĵo aŭ ia ajn kuriozaĵo. La vojaĝojn de komercistoj oni ĝenerale ne alkakulas al la turismo. Antaŭ 200 jaroj oni ankoraŭ ne parolis pri turismo, ĉar nur malmultaj homoj faris vojaĝojn (la deveno de la vorto estas la kutimo fare de la junaj nobelidoj anglaj, fine de siaj studoj, plenumi grandan cirkloiron tra la ĉefaj landoj de Eŭropo, la grand tour, tial ili estis nomitaj touristes, poste kiam la kutimo komencis disvastiĝi en ĉiujn riĉajn klasojn oni formis tourisme por nomi la praktikon. Sed la emo vojaĝi por la simpla plezuro malkovri novaĵojn, alilandojn, kuriozaĵojn aŭ famajn lokojn aŭ homojn estas el ĉiuj tempoj. Beletre unu konata tia vojaĝo faritis de Montaigne en la 16-a jarcento. Dum la 20-a jarcento turismo evoluis je speco de amasa fenomeno. En multaj landoj ĝi estas grava ekonomia branĉo kaj similas al industrio. La grandanombra alfluo de turistoj ofte endanĝerigas la naturan medion. Tial ekestis la tendenco al ekoturismo kiu klopodas laŭeble malmulte damaĝi la naturon kaj la vivon de la regionanoj.
Specialaĵo de la turismo de esperantistoj estas la vizito de E-aranĝaĵoj kiel ekzemple Universala Kongreso, la tranoktado per Pasporta Servo sed antaŭ ĉio la klopodo rekte komuniki kun la loĝantoj de la vizitata regiono. Dum pli ol 30 jaroj la asocio Monda Turismo (aliĝo al UEA en 1992) okupiĝis pri la instruado de fakuloj pri turismo, pri la organizado de esperantlingve gvidataj vojaĝoj kaj pri la kunordigado de E-turismo entute. Je la 22-a de septembro2002 Monda Turismo estis malfondita pro bankroto.
Libroj
La unua konata gvidlibro pri vojoj kaj informoj al vojaĝontoj estis la Gvidilo de la vojoj de francio eldonita en Parizo en 1552, far Charles ESTIENNE, kaj la unuaj turismecaj gvidiloj parolante specife pri la belaĵoj, vidinaĵoj , ktp de landoj aperis kaj ekmultobliĝis en diversaj landoj de eŭropo en la dua parto de la 17-a jarcento.
Gvidlibro pri Pekino
Komparu kun:
Turismaj regionoj ~
----
---
Kategorio:EsperantoKategorio:Esperanto-kulturoKategorio:Esperanto-movadoKategorio:Enciklopedio de EsperantoKategorio:Enciklopedio de Esperanto TEdE-T
Turismo. Komence de la jarcento (1900) la subteno de la franca „Touring Club“ alportis gravajn sukcesojn por la movado. Precipe la artikoloj en ĝia organo varbis multajn E-istojn. Sed en tiu ĉi frua tempo preskaŭ ĉiu provado montriĝis nedaŭra. Antaŭ la milito aperis kelkaj belaj albumoj, ekzemple la oficiala eldonaĵo de la aŭstraj fervojoj. Gravan lokon okupis la turismo en la agado de UEA jam en ĝiaj unuaj jaroj. Nuntempe funkcias aparta turisma servo en la kadro de UEA, kiu iniciatis eldonon de multaj prospektoj kaj broŝuroj. Post la milito pli ol 400 urbo eldonis en E gvidlibrojn kaj gvidfoliojn. Kelkaj el ili estas tre rimarkindaj ekz. la eldonaĵo de la itala „Touring Club“ pri „Milano kaj lagoj de Lombardio“. Kelkaj E-organizaĵoj, precipe la itala kaj brita, aranĝis eksterlandajn grupvojaĝojn per helpo de E. Fondiĝis ĉe kelkaj landaj turistaj asocioj E-sekcioj (pola, estona, finna), eĉ fondiĝis en Svedlando, Estonujo, Norvegujo specialaj turistaj organizaĵoj, la E-aj Turistaj Komisionoj, kiuj jam aranĝis dekojn da sukcesaj grupvojaĝoj al eksterlando. Komence de 1935 laŭ la iniciato de H. Seppik fondiĝis Internacia Turista Asocio, kies celoj estas aranĝi malmultekostajn publikajn ekskursojn en int. skalo, fari turistan reklamon por ĉiuj landoj, eldoni turistajn jarlibron kaj kalendaron, int. turistan gazeton ktp.
ja:旅行ko:관광ms:Pelancongansimple:Tourismth:การท่องเที่ยว
Haveno
Haveno estas loko ĉe akvobordo (rivera, laga, mara), kie ŝipoj povas bone albordiĝi por trovi protekton, en- kaj elŝarĝi kargon kaj en- kaj elŝipigi pasaĝerojn.
Taŭgaj havenlokoj ofte logis tiom da homoj, ke ekestis havena urbo.
Tiaj urbo foje havas la vorton "haveno" en sia nomo,
en kelkaj lingvoj apartvorte (hispane: Puerto Paloma), en aliaj sufikse (dane: København).
Ekzistas urboj, kiuj nomiĝas simple "haveno", ekzemple Porto en Portugalio kaj Le Havre en Francio.
----
La vorto haveno havas ankaŭ la figuran signifon "rifuĝejo".
simple:Harbor
Kafo
]
Kafo estas trinkaĵo preparata el la semoj de la kafarbo (coffea arabica) kaj estas stimula pro enhavo de la kemiaĵo kafeino. La frukto de la kafarbo estas beroforma, nuksa, kun 2 semoj. La kafosemon oni vendas krude aŭ bruligete (rostite).
kafeinokafeino
Kafotrinkaĵo estas preparita laŭ tre diversaj manieroj, inter kiuj la plej konataj estas:
- boligi la semojn en akvo (la plej malnova metodo, iam nomita greka aŭ turka kafo)
- filtrado (pasigi varman akvon tra filtro kun la semoj)
- ekspreso (ankaŭ pasigi varman akvon tra filtro sed kun helpo de vapor-premo)
Oni kutime trinkas la kafon varman, sed ankaŭ oni povas trinki ĝin malvarman, solan, kun varma lakto, aŭ miksitan kun aliaj spicoj kiel cinamo aŭ cikorio, aŭ kun ĉokolado.
Historio
Kvankam certe oni ne konas ĝian originon, laŭ la legendo estis kapristo en Etiopio kiu malkovris la efekto de la kafo rigardante siajn kaprojn post la manĝado de kafofruktoj.
Laŭ iu legendo, la profetoMohameto estis malsana, kaj Gabrielo la anĝelo donis al li trinkaĵon, tiel nigran kiel la Nigra Ŝtono de Mekao, kaj la profeto resaniĝis.
La kafarbo devenas el Etiopio kaj estis la araboj kiuj unue kulturis kaj trinkis ĝin je alta grado pro la malpermeso de Islamo al la alkoholaĵoj.
La kafo kiel trinkaĵo alvenis al Italio en 1645 kaj al Anglio en 1650. La unua kafovendejo en Francio estis malfermita je 1661 en Marsejlo, kaj la unua kafejo en Vieno estis fondita de Josef Koltschitzky la 12-an de septembro de 1683.
En la 18-jarcenta Francio kafejoj iĝis gravaj sociaj lokoj kaj rolis en la disvolviĝo de ideoj (vidu Kafejo Procope fondita en 1686).
Kategorio:Trinkaĵojja:コーヒーsimple:Coffeeth:กาแฟ
- http://www.uea.org/esperanto/servoj/kongresoj/uk_2002.html UK 02UK 0202 2002
Teatrejo Jozefo de Alenkar'
http://www.secult.ce.gov.br/TJA/Galeria%20de%20Fotos/Rollover10_Large.gif
Plej olda teatrejo en ĉefurbo de Cearao, Fortalezo, Teatro José de Alencar(Teatrejo Jozefo de Alenkar') havas nomon, kiu omaĝas la faman verkiston José de Alencar(Jozefo de Alenkar'). Konstruita inter 1908 kaj 1910, ĝi estas grava marko arkitektura kaj kultura de urbo Fortalezo. La metala strukuturo estis importita el Skotlando.
http://www.secult.ce.gov.br/TJA/Galeria%20de%20Fotos/Rollover08_Large.gif
Dolores Hidalgo is a small city in the Mexican state of Guanajuato.
It is located at , at an elevation of about 1900 metres (6200 feet) above sea level. In 2000 it was estimated to have a population of about 50,000 people.
History
The city was a small town known simply as Dolores when Miguel Hidalgo uttered his famous cry for the independence of Mexico (the "Grito de Dolores") here on in the early morning hours of September 16, 1810. After Mexico achieved independence, the town was renamed "Dolores Hidalgo" in his honor.
Today Dolores Hidalgo is known primarily for its ceramics industry, which provides income to well over half the town's population. The inexpensive and mass-produced output of the town is marketed throughout Latin America.
The central square of the town, in front of Father Hidalgo's historic church, is popular on weekends for the many unusual flavors of locally-made ice cream sold by vendors from small barrows.
Category:Cities in Guanajuato
Cho Oyu thumb
Cho Oyu - hegycsúcs a Himalájában, a Mount Everesttől 20 km-re nyugatra; tengerszint feletti magassága 8201 m. Első megmászása 1954. október 19-én Joseph Joechler, Pasang Dawa Lama és Herbert Tichy hegymászók nevéhez fűződik.
Kategóri