:: wikimiki.org ::
| Franca Lingvo |
Franca lingvo]
La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj.
La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm).
Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
- 52,8 - Francio
- 6,4 - Kanado
- 5,1 - Alĝerio
- 5,1 - Haitio
- 4,4 - Eburbordo
- 3,3 - Belgio
- 2,6 - Zairio
- 2,1 - Tunizio
- 1,9 - Usono
- 1,8 - Kameruno
- 1,2 - Madagaskaro
- 1,2 - Niĝero
- 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.
Dialektoj
Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.
Historio :
; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn.
; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem.
; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland.
; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp
; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.
Influo al Esperanto
La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...
Eksteraj ligoj
- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro)
:[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/]
!
als:Französische Sprache
ja:フランス語
ko:프랑스어
simple:French language
th:ภาษาฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-gí
BelgioGeografio > Eŭropo > Belgio
----
Belgio aŭ Belgujo (nederlande:België, france:La Belgique, germane:Belgien), oficiale Reĝlando Belgio, estas Okcident-Eŭropa lando limigita de la Norda Maro en la okcidento, Nederlando en la nordo, Germanio kaj Luksemburgio en la oriento kaj Francio en la sudo. La landnomo devenas de kelta tribo de la belgoj.
Historie la lando konsistas el du etnoj, flandroj kaj valonoj.
Provincoj
- Flandrio konsistas el la provincoj
Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antverpenio, Limburgo, Flandra Brabanto;
- Valonio konsistas el la provincoj
Valona Brabanto, Henegovio, Namurio, Lieĝio, Luksemburgio
- la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.
Ĉefaj urboj
- Flandrio: Antverpeno, Bruĝo, Gento kaj Loveno
- Valonio: Charleroi, Lieĝo kaj Namur
- Bruselo, kie i.a. troviĝas la sidejo de la Eŭropa Parlamento
Historio
Belgio fariĝis sendependa de Nederlando en 1830. La tiama reĝo, Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839. De 1945 Belgio estas centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, NATO, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreitaj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.
Federacia ŝtato
1994
1994
Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la Flandroj kaj la Franclingvanoj. Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn, tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.
La Komunumoj
- la Nederlandlingva Komunumo (ankaŭ nomata "Flandra Komunumo")
- la Franclingva Komunumo
- la Germanlingva Komunumo
La Regionoj
- la Flandra Regiono
- la Valona Regiono
- la Brusela Ĉefurba Regiono
Ceteraj informoj
Tra Belgio fluas la riveroj Skeldo kaj Mozo. Belgio estas unu el la landoj kun la plej granda loĝdenso de Eŭropo.
- Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmédy).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
- Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) de la unua januaro, 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
Famaj Belgoj
- Georges REMI (aŭ Hergé), desegnisto de Tintin (Tinĉjo)
- Justine HENIN, tenisulino
- Kim CLIJSTERS, tenisulino
- Eddy MERCKX, biciklisto
- Benoît POELVOORDE, aktoro
- Jean-Claude VANDAMME, aktoro
- Helmut LOTTI, kantisto
- Jacques BREL, kantisto
- René MAGRITTE, pentristo
Vidu ankaŭ
- Esperanto-movado
- Listo de belgaj reĝoj
- Listo de urboj de Belgio
- Landnomoj
- [http://www.famousbelgians.net/ Famaj belgoj] (angle)
Eksteraj ligoj
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/E%C5%ADropo/Belgio/ Belgio en DMOZ]
als:Belgien
fiu-vro:Belgiä
ja:ベルギー
ko:벨기에
ms:Belgium
simple:Belgium
th:ประเทศเบลเยียม
zh-min-nan:Belgien
SvislandoGeografio > Eŭropo > Svislando
----
right
right
germane Schweiz [ŝvajc]
france Suisse [sŭis]
itale Svizzera [ZVICcera]
romanĉe Svizra [ŜVICra]
svisgermane Schwyz [ŝvi:c]
Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera ( - ) (AR)
| Herisau |
49.300 |
germ. |
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna ( - ) (AI) |
Appenzell |
13.100 |
germ. |
Bazelo Kampara ( - ) (BL) |
Liestal |
225.800 |
germ. |
Bazelo Urba ( - ) (BS) |
Bazelo |
194.300 |
germ. |
| Berno (BE) |
Berno |
925.500 |
germ., fr. |
| Friburgo (FR) |
Friburgo |
194.700 |
fr., germ. |
| Ĝenevo (GE) |
Ĝenevo |
363.600 |
fr. |
| Glarus | Glaruso (GL) |
Glarus |
36.600 |
germ. |
| Grizono (GR) |
Chur |
166.500 |
germ., rom., it. |
| Ĵuraso (JU) |
Delémont |
64.700 |
fr. |
| Lucerno (LU) |
Lucerno |
306.100 |
germ. |
| Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) |
Neuchâtel |
156.200 |
fr. |
Nidwalden | Nidvaldo ( - ) (NW) |
Stans |
31.000 |
germ. |
Obwalden | Obvaldo ( - ) (OW) |
Sarnen |
27.600 |
germ. |
| St. Gallen | Sankt-Galo (SG) |
St. Gallen |
403.900 |
germ. |
| Ŝafhaŭzo (SH) |
Ŝafhaŭzo |
69.800 |
germ. |
| Schwyz | Ŝvico (SZ) |
Schwyz |
103.400 |
germ. |
| Solothurn | Soloturno (SO) |
Solothurn |
219.500 |
germ. |
| Thurgau | Turgovio (TG) |
Frauenfeld |
192.400 |
germ. |
| Tiĉino (TI) |
Bellinzona |
277.200 |
it. |
| Uri | Urio (UR) |
Altdorf |
33.500 |
germ. |
| Valezo (VS) |
Sion/Sitten |
232.600 |
fr., germ. |
| Vaud | Vaŭdo (VD) |
Laŭzano |
550.300 |
fr. |
| Zug | Cugo (ZG) |
Zug |
827.840 |
germ. |
| Zuriko (ZH) |
Zuriko |
1.131.500 |
germ. |
|
- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden. |
-
als:Schweiz
ja:スイス
ko:스위스
ms:Switzerland
simple:Switzerland
th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์
zh-min-nan:Sūi-se
HaitioGeografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispanjolo > Haitio < Nordameriko
----
Dosiero:ht.gif
Lando ĉe Kariba Maro, okcidenta parto de Hispanjolo (la orienta parto estas Domingo).
- Landkodo: HT.
- E-nomo: Haitia Respubliko.
- Nacia nomo: République d'Haiti.
- Areo: 27.750 kv.km.
- Politika sistemo: militreĝima respubliko.
- Prezidento (portempa): Boniface ALEXANDRE (2004)
- Ŝtatestro: Gérard LATORTUE (2004)
- Ĉefurbo: Portoprinco (720 mil).
- Loĝantaro: 7.168 mil (1995), inter ili haitianoj 99,4 %.
- Ŝtatlingvo: franca lingvo (ĝin parolas 10%-oj de la loĝantaro, precipe blankuloj; parollingvo de nigruloj estas la kreola lingvo Kreyòl ayisyen).
- Kredantoj: katolikoj 80%, protestantoj 16%, vuduistoj
- Eksporto: kafo, sukero, kotono, kakao, baŭksito.
- Pokapa GNP: 250 $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: en 1804 akiris sendependecon de Francio. Dum 1915-34 estis sub efektiva rego de Usono. Dum 1957 - 1986, Haitio estis sub la tiraneco de la François DUVALIER kaj lia filo Jean-Claude DUVALIER, kiu estis renversita en 1986. La saman sorton havis ankaŭ sekvanta prezidento - Jean Bertrand ARISTIDE.
Listo de urboj de Haitio
Kategorio:Haitio
ja:ハイチ
ko:아이티
ms:Haiti
simple:Haiti
zh-min-nan:Haiti
AfrikoGeografio > Kontinentoj > Afriko
----
Kun areo de 30.271.000 km2, Afriko estas tre granda kaj varma kontinento, kaj havis 805.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1.995 malsamajn lingvojn en Afriko. Ekz. Niĝerio havas 427 indiĝenajn lingvojn.
[http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html Esperanto en Afriko]
La origina Afriko estis la romia provinco Africa, kies teritorio proksimumas la nunan Tunizion.
Regionoj:
- Nord-Afriko
- Subsahara Afriko
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Afriko
ja:アフリカ
ko:아프리카
ms:Afrika
simple:Africa
th:ทวีปแอฟริกา
zh-min-nan:Hui-chiu
PolinezioGeografio > Oceanio > Polinezio
----
Polinezio (el la helena: "Multaj Insuloj") estas granda insularego de Oceanio.
Inter la landoj kaj insuloj de Polinezio troviĝas:
- Bakerinsulo (Usona)
- Franca Polinezio (kun Tahitio)
- Hoŭlando (Usona)
- Havajo (Usona ŝtato)
- Insularo Cook (Nov-Zelanda)
- Kingmanrifo (Usona)
- Kiribato
- Pitcairn (Brita)
- Nauro
- Niuo (Nov-Zelanda)
- Nov-Zelando
- Palmiro (Usona)
- Paskinsulo
- Samoo
- Usona Samoo (Usona)
- Valiso kaj Futuno
- Tokelao (Novzelanda)
- Tongo
- Tuvalo
ja:ポリネシア
ko:폴리네시아
zh-min-nan:Polynesia
UNO:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un.
----
Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj
----
Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo.
Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas
190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj,
provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi
la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.
Strukturo
Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Historio
1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton,
starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de
disputoj inter nacioj.
1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis.
Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON
unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj.
En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli
libere sekvi sian ekspansiemon.
1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra
Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.
24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis.
Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio,
Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio,
Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio,
Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio,
Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano,
Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo,
Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando,
Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo,
Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas.
1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas.
1948: Birmo aliĝas.
1949: Israelo aliĝas.
1950: Indonezio aliĝas.
1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario,
Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio,
Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo,
Portugalio, Rumanio.
1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio
aliĝas.
1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas.
1958: Gvineo aliĝas.
1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno,
Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa,
Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo,
Somalio kaj Togo.
1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio,
Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas.
1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko,
Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas.
1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas.
1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas.
1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas.
1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto
aliĝas.
1967: Demokratia Jemeno aliĝas.
1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando
aliĝas.
1970: Fiĝioj aliĝas.
1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas.
1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj
transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano.
1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta)
aliĝas,
1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa
aliĝas.
1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj,
Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj
Surinamo.
1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas.
1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas.
1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas.
1979: Sent-Lucio aliĝas.
1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo
aliĝas
1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas.
1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas.
1984: Brunejo aliĝas.
1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj
okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon.
1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon
en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas:
Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio,
Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.
1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano,
Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio,
Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio,
Turkmenio kaj Uzbekio.
1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo,
Makedonio, Monako kaj Slovakio.
1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la
plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore
eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.
1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas.
2000: Tuvalo aliĝas.
2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune
ricevis la Nobelan Pacpremion.
2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.
Ĝeneralaj Sekretarioj de UN
Eksteraj Ligiloj
- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane)
Kategorio:Internacia organizaĵo
UNUIĜITAJ NACIOJ
ja:国際連合
ko:국제 연합
ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu
simple:United Nations
th:สหประชาชาติ
zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
842Historio > Jarcentoj > 9-a jarcento > 842
----
En la jaro 842 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- La Bizanca imperiestrino Teodora masakris la herezulojn paulicianojn.
- Batalo de Klaviĥo, Hispanio, kiam Santiago aperus al kristanoj por helpi ili kontraŭ islamanoj
Naskiĝoj
-
Mortoj
- Alfonso la ĉastulo reĝo de Asturio.
----
837 | 838 | 839 | 840 | 841 | 842 | 843 | 844 | 845 | 846 | 847
8-a jarcento - 9-a jarcento - 10-a jarcento
ko:842년
1400Historio > Jarcentoj > 14-a jarcento > 1400
----
En la jaro 1400 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
- 25-a de oktobro: Geoffrey CHAUCER, angla poeto
----
1395 | 1396 | 1397 | 1398 | 1399 | 1400 | 1401 | 1402 | 1403 | 1404 | 1405
13-a jarcento - 14-a jarcento - 15-a jarcento
ko:1400년
1600Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1600
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1600 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 17-a de februaro: Giordano BRUNO estas bruligita publike en Romo.
- 8-a de oktobro: San-Marino adoptis skribitan konstitucion.
- 21-a de oktobro: Batalo de Sekigahara en Japanio, en kiu TOKUGAWA Ieyasu venkis ISHIDA Mitsunari, kio ebligis la regadon de la Tokugawa-ŝogunoj.
Naskiĝoj
-
Mortoj
- Jean NICOT, franca diplomato, kiu donis sian nomon al nikotino.
- 17-a de februaro : Giordano BRUNO
----
1595 | 1596 | 1597 | 1598 | 1599 | 1600 | 1601 | 1602 | 1603 | 1604 | 1605
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1600년
simple:1600
Encyclopaedia BritannicaEncyclopædia Britannica estas la plej aŭtoritata enciklopedio de la anglalingva mondo. La unua eldono estis eldonita dum 1768-1771 el
Edinburgo, Skotlando, en tri volumoj.
La Britannica estis enretigita en 1994, sed la enretigo estis senpensa ŝovelado. La reta eldono grade pliboniĝis tra la jaroj kaj eĉ estis senkosta portempe, sed nun necesas pagi kotizon. La klasika 11-a eldono (1911), kies 29 volumoj kaj 44 milionoj da vortoj jam ne estas sub kopirajto, nun estas rete disponebla.
Post la 11-a eldono la Britannica venis al Usono kaj nun
estas redaktata en Ĉikago, ne Edinburgo. Tamen la angla lingvo de la teksto estas brita kaj ne usona.
Vidu ankaŭ: Mortimer ADLER
Ekstera ligo
- [http://www.britannica.com Reta versio] (angle)
- [http://www.1911encyclopedia.org/ Eldono de 1911] (angle)
Kategorio:Enciklopedio
Kategorio:Angla lingvo
ja:ブリタニカ百科事典
ko:브리태니커 백과사전
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
AlĝerioGeografio > Afriko > Alĝerio
----
Alĝerio (arabe: الجزائر [Al-Ĝaza'ir], oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية [Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija] - Demokrata Popolrespubliko Alĝerio) estas lando en Norda Afriko, inter Tunizio kaj Maroko. Ĝi estas membro de la ŝtat-asocio Frankofonio.
- Etimologio: "Alĝero" kaj "Alĝerio" devenas de la franca vorto Algiers, francigo de araba vorto al-ĝazajir, kio signifas "insulo". Tian nomon havis unue la urbo, kiu situis sur 4 insuloj, pli poste ĝi disvastiĝis sur la tuta lando.
- Politika sistemo: respubliko kun duonmilita reĝimo.
- Urboj: Alĝero (3.000 mil), Orano (700 mil), Konstantino (600 mil), Anaba (400 mil).
- Adm. divido: 48 provincoj (vilajat)
(Adrar, Ain Defla, Ain Temouchent, Alger, Annaba, Batna, Bechar, Bejaia, Biskra, Blida, Bordj Bou Arreridj, Bouira, Boumerdes, Chlef, Constantine, Djelfa, El Bayadh, El Oued, El Tarf, Ghardaia, Guelma, Illizi, Jijel, Khenchela, Laghouat, Mascara, Medea, Mila, Mostaganem, M'Sila, Naama, Oran, Ouargla, Oum el Bouaghi, Relizane, Saida, Setif, Sidi Bel Abbes, Skikda, Souk Ahras, Tamanghasset, Tebessa, Tiaret, Tindouf, Tipaza, Tissemsilt, Tizi Ouzou, Tlemcen)
- Loĝantaro: 32.818 mil (2002), inter ili alĝeriaj araboj 80%, berberoj 20%.
- Parolataj lingvoj: araba, estas disvastigitaj ankaŭ franca kaj berbera.
- Kredantoj: islamanoj (sunaistoj).
- Eksporto: nafto, tergaso, oleo, vino.
- Kapa MEP: 1.600 $.
- Historio: Alĝerio estis haveno por berberaj piratoj sub turka imperio. Fariĝis sendependa en 1962 jaro. De 1989 aperis limigita politika pluralismo. Al la aktiviĝo de Islama Fundamentalista Fronto, sekvis alveno de militistoj en ŝtatpotencon.
- Heredaĵo: Kalat Beni Hammad (urboruinoj, 11-a jarcento), fortikaĵoj de Mzabi-valo, Ĝamila komplekso, islama urbo Kasba.
11-a jarcento
Parencaj temoj
- Alĝeria muziko
------
EdE-A > Alĝerio.
Alĝerio. (Afriko) La unuaj E-ist-oj estis en 1899 P. Decor (ankaŭ laŭ UEA-1928) en Alger, A. Rivier kaj kapitano A. Capé-Montrosier. La lasta komencis en 1903 ne-ordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. Tarry li fondis E grupon, kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron de Alger kaj aliajn altrangulojn; la grupo 8 marto l904 jam havis 283 anojn. Ili publikis tutan vicon da prop. artikoloj en "La Nouvelliste d' Alger", "Les Nouvelles", "La Dépéche Algerienne" kaj "Vigie Alg.". Dank' al la gazetaro E estis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio. En la plua laboro helpis al li Lemaire en Batna kaj Henri en Oran. Laŭ speciala peto de la kapitano, la milita ministro de Francujo permesis al oficiroj aniĝi en E grupoj. En 1904 la kapitano entreprenis prop. vojaĝon tra l' landoj paroladoj kaj ekinteresigo eĉ de italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume la grupo kreis prop. gazeton "Turco--Revue" kaj ellaboris bonan prop. broŝuron. En 1905 venis en Setifa la itala E-isto grafo Gallois kaj eklaboris tie por E. En 1905 Cape-Montrosier devis reiri Francujon, la prez. de la grupo fariĝis Bresson. En apr 1905 okazis granda E-ekspozicio en Alger, kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj. En 1906 aperis E grupo en Caen (prop. Lespesquer) kaj laborista grupo en Alger, kiu interrilatis kun anglaj laboristoj pri fondo de gazeto, kiu defendus la int. interesojn de la proletaro. Poste tiu vigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928, E-istoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ la ICK-raporto 1931 en A. loĝas izolaj s-anoj, sed ilia helpo estas ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj ili ofte forlasas la landon post unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis E-n: pro politika orientado preferis aliĝi al SAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por E ankaŭ en oficialaj rondoj s-ino Tiard el Paris. En 1933 UEA-del. estis en Alger (ankaŭ ES), Constantine, Philippeville kaj Sétif I. ŜIRJAEV.
vidu ankaŭ
- Listo_de_urboj_de_Alĝerio
- Landnomoj
Kategorio:Alĝerio
ja:アルジェリア
ko:알제리
ms:Algeria
simple:Algeria
HaitioGeografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispanjolo > Haitio < Nordameriko
----
Dosiero:ht.gif
Lando ĉe Kariba Maro, okcidenta parto de Hispanjolo (la orienta parto estas Domingo).
- Landkodo: HT.
- E-nomo: Haitia Respubliko.
- Nacia nomo: République d'Haiti.
- Areo: 27.750 kv.km.
- Politika sistemo: militreĝima respubliko.
- Prezidento (portempa): Boniface ALEXANDRE (2004)
- Ŝtatestro: Gérard LATORTUE (2004)
- Ĉefurbo: Portoprinco (720 mil).
- Loĝantaro: 7.168 mil (1995), inter ili haitianoj 99,4 %.
- Ŝtatlingvo: franca lingvo (ĝin parolas 10%-oj de la loĝantaro, precipe blankuloj; parollingvo de nigruloj estas la kreola lingvo Kreyòl ayisyen).
- Kredantoj: katolikoj 80%, protestantoj 16%, vuduistoj
- Eksporto: kafo, sukero, kotono, kakao, baŭksito.
- Pokapa GNP: 250 $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: en 1804 akiris sendependecon de Francio. Dum 1915-34 estis sub efektiva rego de Usono. Dum 1957 - 1986, Haitio estis sub la tiraneco de la François DUVALIER kaj lia filo Jean-Claude DUVALIER, kiu estis renversita en 1986. La saman sorton havis ankaŭ sekvanta prezidento - Jean Bertrand ARISTIDE.
Listo de urboj de Haitio
Kategorio:Haitio
ja:ハイチ
ko:아이티
ms:Haiti
simple:Haiti
zh-min-nan:Haiti
EburbordoGeografio > Afriko > Ebur-Bordo
----
Dosiero:eburbordo.gif
Côte d'Ivoire (fr) [kodiVŬA']
Lando en okcidenta Afriko.
- Landkodo: CI.
- E-nomo: [a] Eburio, Kotdivuaro. [o] Respubliko Ebur-Bordo.
- Nacia nomo: Republique de Côte d'Ivoire.
- Etimologio: la landnomo franclingve signifas "ebura bordo".
- Areo: 322.463 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: Robert GUEI.
- Ĉefurbo: Jamusukro (90 mil).
- Urboj: Abiĝano (2.530 mil)
- Loĝantaro: 13.978 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: franca.
- Eksporto: kafo, kakao, naftoproduktoj, konstrulignaĵo.
- Pokapa GNP: 660 $.
- Organizoj: UNO (1960)
- Historio: de 1893 estis kolonio de Francio. En 1960 akiris sendependecon.
Esperanto en Ebur-Bordo
Ebur-Borda Esperanto-Asocio anas en UEA.
Ekstera ligo
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/Afriko/Ebur-Bordo/ Kategorio en DMoz]
!
ja:コートジボワール
ko:코트디부아르
ms:Côte d'Ivoire
simple:Côte d'Ivoire
zh-min-nan:Côte d'Ivoire
BelgioGeografio > Eŭropo > Belgio
----
Belgio aŭ Belgujo (nederlande:België, france:La Belgique, germane:Belgien), oficiale Reĝlando Belgio, estas Okcident-Eŭropa lando limigita de la Norda Maro en la okcidento, Nederlando en la nordo, Germanio kaj Luksemburgio en la oriento kaj Francio en la sudo. La landnomo devenas de kelta tribo de la belgoj.
Historie la lando konsistas el du etnoj, flandroj kaj valonoj.
Provincoj
- Flandrio konsistas el la provincoj
Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antverpenio, Limburgo, Flandra Brabanto;
- Valonio konsistas el la provincoj
Valona Brabanto, Henegovio, Namurio, Lieĝio, Luksemburgio
- la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.
Ĉefaj urboj
- Flandrio: Antverpeno, Bruĝo, Gento kaj Loveno
- Valonio: Charleroi, Lieĝo kaj Namur
- Bruselo, kie i.a. troviĝas la sidejo de la Eŭropa Parlamento
Historio
Belgio fariĝis sendependa de Nederlando en 1830. La tiama reĝo, Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839. De 1945 Belgio estas centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, NATO, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreitaj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.
Federacia ŝtato
1994
1994
Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la Flandroj kaj la Franclingvanoj. Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn, tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.
La Komunumoj
- la Nederlandlingva Komunumo (ankaŭ nomata "Flandra Komunumo")
- la Franclingva Komunumo
- la Germanlingva Komunumo
La Regionoj
- la Flandra Regiono
- la Valona Regiono
- la Brusela Ĉefurba Regiono
Ceteraj informoj
Tra Belgio fluas la riveroj Skeldo kaj Mozo. Belgio estas unu el la landoj kun la plej granda loĝdenso de Eŭropo.
- Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmédy).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
- Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) de la unua januaro, 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
Famaj Belgoj
- Georges REMI (aŭ Hergé), desegnisto de Tintin (Tinĉjo)
- Justine HENIN, tenisulino
- Kim CLIJSTERS, tenisulino
- Eddy MERCKX, biciklisto
- Benoît POELVOORDE, aktoro
- Jean-Claude VANDAMME, aktoro
- Helmut LOTTI, kantisto
- Jacques BREL, kantisto
- René MAGRITTE, pentristo
Vidu ankaŭ
- Esperanto-movado
- Listo de belgaj reĝoj
- Listo de urboj de Belgio
- Landnomoj
- [http://www.famousbelgians.net/ Famaj belgoj] (angle)
Eksteraj ligoj
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/E%C5%ADropo/Belgio/ Belgio en DMOZ]
als:Belgien
fiu-vro:Belgiä
ja:ベルギー
ko:벨기에
ms:Belgium
simple:Belgium
th:ประเทศเบลเยียม
zh-min-nan:Belgien
ZairioZairio estis la nomo de Kongo Kinŝasa sub Mobutu dum 1971-1999.
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, | |