Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Francesco PETRARCA

Francesco PETRARCA

Literaturo > Itallingva Literaturo > Francesco PETRARCA < Itala Lingvo < Latino ---- Francesco PETRARCA [franĉesko petrarka] (naskiĝis la 20-an de julio 1304 en Arezzo, mortis la 18-an de julio 1374 en Arquà, Padova) estis itala poeto. Li verkis en la itallingvle kaj latine. Same kiel Giovanni BOCCACCIO li estas fama reprezentanto de la Renesanco.

Listo de verkoj:


- Canzoniere (verk. 1336, eld. 1470)
- De viris illustribus (biografioj, verk. 1338-53, eld. 1828-33)
- Africa (verkita 1338-42, eld. 1496)
- De vita solitaria (verk. 1346-56, eld. 1473)
- Trionfi (verkita 1352-74, eld. 1470)

En Esperanto aperis:

Dolĉa akvo, freŝa, klara ; Benataj estu tag', monato, jaro ; Ne am'? Do kio estas mia sento? ; Anĝelon vidis mi inter teruloj ; Ĉe rememor' pri ŝi, jam ĉiel-glora ; Min levis pens', kaj kiun mi sur tero / [Trad. Luigi Minnaja, K. Kaloscay, Lajos Tàrkony]. -
En: Itala antologio, ekde la XIII-a ^gis la XIX-a jarcento / Hrsg.: Azzi, Giordano ; p.83 - 91 : ilustr. Ne am'? Do kio estas... ; Benataj estu... ; Ĉe rememor' pri ŝi... ; Min levis pens'... / Francesco Petrarca. - En: Tutmonda sonoro /Eld.: Kalocsay, Kálmá ; p.308 - 310, vol. 1 Kaj rete legeblas la du unuaj kantoj de la "Canzoniere" ĉe: http://www.angelfire.com/falcon/ramonrius/frpetrlit.htm ja:ペトラルカ

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Itallingva Literaturo

Literaturo > Itallingva literaturo < Itala lingvo ---- :Italaj verkistoj:
- Cecco ANGIOLIERI
- Pietro ARETINO
- Giovanni BOCCACCIO
- Italo CALVINO
- Dino CAMPANA
- Giosuè CARDUCCI
- Annalisa CIMA
- Carlo COLLODI
- Danto
- Grazia DELEDDA
- Umberto ECO
- Dario FO
- Ugo FOSCOLO
- Carlo GOLDONI
- Guido GUINIZZELLI
- Giacomo LEOPARDI
- Niccolò MACHIAVELLI
- Alessandro MANZONI
- Eugenio MONTALE
- Elsa MORANTE
- Alberto MORAVIA
- Cesare PAVESE
- Francesco PETRARCA
- Luigi PIRANDELLO
- Salvatore QUASIMODO
- Maria Luisa SPAZIANI
- Italo SVEVO
- Torquato TASSO
- Giuseppe UNGARETTI :Svisaj verkistoj: Kategorio:Literaturo
- Valerio ABBONDIO

Latino

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


1304

Historio > Jarcentoj > 14-a jarcento > 1304 ---- En la jaro 1304 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- 20-a de julio : Francesco PETRARCA, itala poeto.

Mortoj


- 7-a de julio - Papo Benedikto la 11-a ----
1299 | 1300 | 1301 | 1302 | 1303 | 1304 | 1305 | 1306 | 1307 | 1308 | 1309
13-a jarcento - 14-a jarcento - 15-a jarcento
ko:1304년

18-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 18-a de julio ---- La 18-a de julio estas la 199-a tago de la jaro (la 200-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 166 tagoj restas. Je la 18-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 64 : Granda Incendio de Romo komenciĝis
- 1936 : La hispana armeo puĉas ankaŭ en Iberio (2-a tago de Hispana Enlanda Milito)

Naskiĝoj


- 1635 : Robert HOOKE, sciencisto
- 1811 : William Makepeace THACKERAY, verkisto
- 1853 : Hendrik LORENTZ, nederlanda sciencisto kaj nobelpremiita
- 1864 : Ricarda HUCH
- 1887 : Vidkun QUISLING, norvega politikisto kaj perfidulo
- 1905 : Lászlo HALKA
- 1909 : Andrei GROMYKO
- 1918 : Nelson MANDELA
- 1921 : John GLENN, usono kosmonaŭto kaj politikisto
- 1933 : Yevgeny YEVTUSHENKO, soveta poeto
- 1937 : Roald HOFFMAN, nobelpremiita kemiisto
- 1950 : Sir Richard BRANSON, brita entreprenisto

Mortoj


- 1374 : Francesco PETRARCA
- 1817 : Jane AUSTEN, brita verkistino
- 1967 : CASTELLO BRANCO

Specialaj tagoj kaj festoj


- Urugvajo : Tago de la konstitucio ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 17-a de julio | 19-a de julio
- 18-a de junio | 18-a de aŭgusto
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:7月18日 ko:7월 18일 th:18 กรกฎาคม

1374

Historio > Jarcentoj > 14-a jarcento > 1374 ---- En la jaro 1374 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj


- 18-a de julio : Francesco PETRARCA ----
1369 | 1370 | 1371 | 1372 | 1373 | 1374 | 1375 | 1376 | 1377 | 1378 | 1379
13-a jarcento - 14-a jarcento - 15-a jarcento
ko:1374년

Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Regionoj

Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj. Kategorio:Italio als:Italien fiu-vro:Itaalia ja:イタリア ko:이탈리아 ms:Itali simple:Italy th:ประเทศอิตาลี zh-min-nan:Italia

Renesanco

Literaturo > Renesanco < Arto < Historio ---- Historio] Historio, Kraków]] La Renesanco ("renaskiĝo", el la franca) estas periodo de kultura kaj idea evoluo en Okcidenta Eŭropo, reviviĝo de la beletro kaj artoj sub la influoj de la klasikaj antikvaj modeloj. Ĝi kreiĝis en Italio dum 14-a ĝis la 16-a jarcento (vidu Quatrocento) kaj de la fino de 15-a jarcento ĝis la komenco de la 17-a jarcento - en aliaj landoj. La pentraĵo de la itala Renesanco grave evoluigis la bildan teĥnikon kaj konceptadon, vi en artikolo Pentrado. La literaturo de la Renesanco kreis tiajn altkvalitajn valoraĵojn, kiaj estas "Gargantuo kaj Pantagruelo" de Rabelezo, dramoj de Ŝekspiro, romano "Don Kiĥoto" de Cervantes, sonetoj de Francesco PETRARCA, noveloj de Giovanni BOCCACCIO, k.a. vidu ankaŭ en Klasika muziko pri Renesanca muziko. kaj en Danco pri Renesancaj italaj dancoj, kaj Renesancaj francaj dancoj.

Vidu ankaŭ


- Protestantisma Reformo
- Presarto
- Geografia malkovro ja:ルネサンス ko:르네상스

Batalha de Termópilas

. Museu do Louvre, Paris).]] A Batalha das Termópilas foi uma batalha ocorrida no ano de 480 a.C. onde 300 espartanos comandados pelo seu rei Leônidas, junto com não mais que 4000 aliados, enfrentaram mais de 200000 persas liderados pelo rei Xerxes, filho de Dario. Segundo um historiador da época, foram mais de 2 milhões e não 200000 como se fala hoje! Esta batalha tornou-se um marco na história pelo esforço feito pelos espartanos por impedir o avanço de Xerxes por uma semana. Esta façanha foi obtida pelo conhecimento que os espartanos tinham do terreno, no caso o desfiladeiro das Termópilas (em grego thermopilae, ou seja portões quentes). Leonidas reduziu a relevância da imensa desigualdade numérica ao obrigar o exército persa a passar por uma estreita faixa de areia entre as montanhas e o mar, valendo-se das habilidades espartanas em guerras diagonais (lanças e espadas). Após muitas baixas no exército de Xerxes, incluindo a do seu irmão, os persas, ajudados pelo grego Efialtes, filho de Euridemo de Malis, puderam marchar por um caminho através das mantanhas e surpreender o exército espartano pela retaguarda. Fontes: Heródoto, Histórias, Livro VII, 202-239. Termopilas ja:テルモピレーの戦い

Bramy garaowe domeny wakacje jastrzbia gra Dorota Rabczewska anemia










































:: RELATED NEWS ::
Grootoorvleermuis
De bruine grootoorvleermuis, grootoorvleermuis of gewone grootoorvleermuis (Plecotus auritus) is een vleermuis uit het geslacht grootoorvleermuizen (Plecotus) en de familie der gladneuzen (Vespertilionidae).

Beschrijving

Het dier wordt 37 tot 53 millimeter groot. De vleermuis heeft een onderarm is tussen de 34 en 42 millimeter lang, en een 1960 door een significante autoconstructeur. De auto's staan alfabetisch gerangschikt per merk. Hier staan enkel Amerikaanse merken, ongeacht of ze eigendom zijn van een niet-Amerikaans concern. Ook gaat het om constructeurs die algemeen bekend zijn met auto's die algemeen voor het publiek verkrijgbaar zijn. ----

: jaren '50 jaren '60

Salu
Dabaret Salu of Salu was een cabaretprogramma van Sam Bogaerts en Lucas Vandervost, ontstaan op de toneelafdeling van het Conservatorium Antwerpen. Dabaret komt van Dada en Cabaret. De groep won in 1978 het Humorfestival van Heist, en in 1979 Cameretten Delft. Het
Plecotus macrobullaris
De berggrootoorvleermuis (Plecotus macrobullaris) is een vleermuis die voorkomt in de bergen van Europa en West-Azië. De soort is pas in het begin van de 21e eeuw geïdentificeerd als een aparte soort. Tevoren werden de exemplaren van deze soort die al bekend waren uit de Alpen afwisselend aan de
Plecotus macrobullaris alpinus
De Alpengrootoorvleermuis is een vleermuis die voorkomt in de berggebieden van Europa. De soort is pas in het begin van de 21e eeuw geïdentificeerd als een aparte soort. Tevoren werden de exemplaren van deze soort die al bekend waren uit de Alpen afwisselend aan de bruine grootoorvleermuis of aan de grijze grootoorvleermu
Oudnederlandse maandnamen
De Oudnederlandse maandnamen worden vandaagdedag nog steeds door verschillende mensen gebruikt. Vaak worden deze gebruikt door taalpuristen of gewoon als synoniem voor de meestbekende namen van ons huidige Gregoriaanse kalenderstelsel. Hieronder staat een lijstje met Oudnederlandse/taalpuristische maandnamen. De meest algemene maandnamen staan schuingedrukt, de maandnamen die tussen haakjes staan werden vroeger ook gebruikt, maar zijn ze
Oudnederlandse kalendernamen
De Oudnederlandse maandnamen worden vandaagdedag nog steeds door verschillende mensen gebruikt. Vaak worden deze gebruikt door taalpuristen of gewoon als synoniem voor de meestbekende namen van ons huidige Gregoriaanse kalenderstelsel. Hieronder staat een lijstje met Oudnederlandse/taalpuristische maandnamen. De meest algemene maandnamen staan schuingedrukt, de maandnamen die tussen haakjes staan werden vroeger ook gebruikt, maar zijn ze
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org