Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Francis CRICK

Francis CRICK

Sciencisto > Francis CRICK ---- Francis Harry Compton CRICK (naskiĝis la 8-an de junio, 1916, mortis la 28-an de julio, 2004) estas unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo. Naskita en Northampton, Anglio, li studis fizikon ĉe University College, Londono, kaj fariĝis scienca diplomito (B.Sc.) en 1937. Post la Dua Mondmilito, dum kiu li laboris pri magnetaj kaj akustikaj minoj, li ekstudis biologion. En 1951, li eklaboris kun James WATSON ĉe Cavendish Laboratory. Sin apogante sur la Rentgen-radia esplorado de Rosalind FRANKLIN, ili ambaŭ elpensis la proponon de helika strukturo de DNA, kiun ili publikigis en 1953, kaj pro kio ili ambaŭ ricevis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino 1962. Li ankaŭ signife kontribuis kuŝante fundamentojn de la nun matura kampo Molekulara Biologio. Tio entenas esplorojn pri la naturo de la Genetika Kodo kaj la meĥanismon de la proteina sintezo. Li forlasis la molekulan biologion por lia alia intereso, Konscio, pri kio li lasttempe okupiĝis. Crick laboris ĉe la Salk Institute en La Jolla, Kalifornio. Li mortis en San Diego, Kalifornio de intesta kancero. CRICK FRANCIS ja:フランシス・クリック ko:프랜시스 크릭

Sciencisto

Scienco > Sciencisto ---- Sciencisto estas homo, kiu studas kaj aplikas sciencon kaj uzas sciencan metodon en sia esplorado.

Laŭfakaj listoj

Astronomo Biologo Botanikisto Ekologiisto Ekonomikisto Fizikisto Geologo Kemiisto Komputikisto Matematikisto

vidu ankaŭ


- Listo de sciencistoj

8-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 8-a de junio ---- La 8-a de junio estas la 159-a tago de la jaro (la 160-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 206 tagoj restas. Je la 8-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1783 : La vulkano Laki, en Islando, komenciis 8-monatan erupcion. Tio mortigis pli ol 9 000 personoj kaj enkondukis 7-jaran malsategon.

Naskiĝoj


- 1743 : Alessandro CAGLIOSTRO, aventuristo
- 1809 : Thomas PAINE, verkisto kaj revoluciulo
- 1810 : Robert SCHUMANN, komponisto
- 1867 : Frank Lloyd WRIGHT, arkitekto
- 1903 : Marguerite YOURCENAR, Belgio
- 1916 : Francis CRICK, sciencisto, nobelpremiita

Mortoj


- 218 : MACRINUS, romia imperiestro
- 1042 : HARTHACANUTE , angla reĝo
- 1795 : Louis la 17-a de Francio
- 1809 : Thomas PAINE
- 1845 : Andrew JACKSON
- 1876 : George SAND, Francio
- 1929 : Bliss CARMAN, poeto
- 1966 : Anton MELIK, slovaka geografo
- 1991 : Heidi BRÜHL
- 1992 : Flori NIKOLOV

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月8日 ko:6월 8일 simple:June 8 th:8 มิถุนายน

1916

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1916 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1916 post Kristo okazis, inter alie:

Eventoj


- L. N. NEWELL, Viktor BONDE kaj Vselovod IVANOV eklernis Esperanton.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Bulgario.
- Koreio: Sotesano fondas Ŭonbulismon.
- Kreitaj Geogloto kaj Optezo.

Naskiĝoj


- Elvira FONTES
- Giuseppina PICCIOTTO DE VITA
- Karel JANOUŠ
- 11-a de majo: Camilo José CELA
- 8-a de junio: Francis CRICK, unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.
- 24-a de aŭgusto : Léo FERRÉ
- 9-a de decembro : Kirk DOUGLAS

Mortoj


- 6-a de januaro: Theodore ROOSEVELT
- 12-a de marto: Marie VON EBNER-ESCHENBACH
- 15-a de novembro: Svislando: Henryk SIENKIEWICZ
- 21-a de novembro : Francisko Jozefo la 1-a
- 22-a de novembro: Usono: Jack LONDON
- 9-a de decembro : Japanio: NATSUME Sôseki ----
1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1916年 ko:1916년 simple:1916 th:พ.ศ. 2459

2004

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004 Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).

2004

En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn. :::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004 ja:2004年 ko:2004년 ms:2004 roa-rup:2004 simple:2004 th:พ.ศ. 2547 zh-min-nan:2004 nî

DNA

DNA estas la DesoksiriboNuklea Acido - ĝi estas duopa-helica molekulo konsistanta el paroj da nukleotidoj, la eroj de nukleaj acidoj, kiuj konsistas el nitrogenaj bazoj - Adenino, Timino, Guanino, kaj Citozino (A, T, C, kaj G). Tiuj ĉi bazoj estas kiuj ligas la du helicojn unu la alian, kaj ilia ordo tra la DNA-molekulo gravas ĉar ĝi influas la elekton de aminoacidoj en proteinoj. Laŭ la propono de Watson kaj Crick, DNA ekzistas en la formo de du polinukleotidaj ĉenoj volvitaj ĉirkaŭ si en duopa helica strukturo. La unika trajto de ilia proponita strukturo estas la maniero per kiu la ĉenoj estas kuntenataj en la duopa helico. Watson kaj Crick teoriumis ke la DNA-strukturo stabiliĝas per hidrogenaj ligoj inter la bazoj etendiĝantaj internen el suker-fosfataj ĉefĉenoj. La strukturoj de la bazoj estas tiaj, ke la adenino ĉiam ligiĝas al timino per du hidrogen-ligoj, kaj guanino ĉiam ligiĝas al citozino per tri hidrogen-ligoj. La du polinukleotidaj DNA-filamentoj, kuntenataj per ĉi tiuj komplementaj bazoparoj (adenino ligita al timino, kaj guanino ligita al citozino), havas tiel nomatajn komplementajn sinsekvojn. La proponita pariĝo de la bazoj estas subtenita de DNA-analizoj, kiuj montras ke adenino kaj timino ĉiam troviĝas laŭ proporcio 1:1, kiel ankaŭ citozino kaj guanino.

vidu ankaŭ

Aliaj interesaj rimarkoj pri DNA:
- Mem-replikiĝo-de-DNA; Kategorio:Genetiko Kategorio:Kemiaĵo ja:デオキシリボ核酸 ko:DNA ms:DNA simple:DNA th:ดีเอ็นเอ

Fiziko

Fiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korponaturo. Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio. ---- :Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro :Mekaniko/Meĥaniko :Leĝoj NEWTON de Movado :Centripeta/centrifuga forto :Koriolisforto :Fikza korpo :Turbo :Termodinamiko :Stata ekvacio :Varmo :ĉefpropozicioj de la termodinamiko :Entropio :Entalpio :Temperaturo :Elektromagnetismo :Elektrostatiko :Elektrotekniko kaj Elektroniko :Magnetismo :Magnetostatiko :Ondoj kaj Vibroj :Harmonaj vibroj :Dampataj vibroj :Devigitaj vibroj :Resonanco :Fouriertransformo :Onda ekvacio :Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko :Fotoelektra efekto :Komptonefekto :Onda funkcio :Hamiltonoperaciumo :Solid-stata Fiziko :Kristalografio :Semikonduktaĵo :Superkondukeco :Densigita Materio :Astrofiziko :Atoma fiziko :Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko) :Biofiziko :Fluidaĵ-Dinamiko :Fotoniko :Holografio :Iksradioj/X-radioj :Kaoso/Ĥaoso :Kemia Fiziko :Kvantumkemio :Kvantumkomputiko :Kvantumkriptografio :Kvantumteleportado :Laseroj :Lumrapido :Meteologio :Optika Inĝenierarto :Optiko :Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko) :Plasmo-Fiziko :Relativeco :Teoria Fiziko als:Physik ja:物理学 ko:물리학 ms:Fizik simple:Physics th:ฟิสิกส์ zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k

1937

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1937 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1937 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 29-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Kreita Esperanta Departemento de Brazila Spiritisma Federacio.
- Fondiĝis San-Paŭla Esperanto-Klubo.
- Likvido de Sovetrespublikara Esperantista Unio.
- Linhart RÝZNAR eklernis Esperanton.
- Suma kreita de Barnett RUSSELL.
- 6-a de majo : Usono : Nov-Ĵerzejo : Zepelino Hindenburg ekfajras kaj eksplodas dum provo alteriĝi en Lakehurst. En la zepelino estis 61 zepelinistoj kaj 36 pasaĝeroj. Pereas 36 homoj.
- 1-a de aŭgusto: Vselovod IVANOV arestita.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio
- Americai Speak kaj Suma publikataj.

Naskiĝoj


- Victor SADLER
- Brazilo: Hélio OITICICA skulptisto.
- Rusio : Valentina Vladimirovna TEREŜKOVA
- 30-a de januaro : Vanessa REDGRAVE
- 30-a de marto : Usono : Warren BEATTY
- 22-a de aprilo : Usono : Jack NICHOLSON
- 28-a de aprilo : Irako : Saddam Hussein
- 8-a de majo : Thomas PYNCHON
- 8-a de aŭgusto : Usono : Dustin HOFFMAN
- 18-a de aŭgusto : Robert REDFORD
- 30-a de septembro : Jurek BECKER
- 8-a de novembro : Hans BAKKER
- 21-a de decembro : Jane FONDA

Mortoj


- Alfred ADLER
- Ernest DREZEN mortpafita
- 15-a de marto : Howard P. LOVECRAFT
- 25-a de marto : John DRINKWATER
- 2-a de julio : Amelia EARHART malaperis
- 11-a de aŭgusto : Francio : Edith WHARTON
- 14-a de septembro : Tomáš Garrigue MASARYK
- 15-a de oktobro : Eŭgeno MIĤALSKI mortpafita
- 19-a de oktobro : Ernest RUTHERFORD
- 24-a de novembro: Vselovod IVANOV mortpafita ----
1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1937年 ko:1937년 simple:1937 th:พ.ศ. 2480

Mino

Mino estas # entera aŭ subtera kavaĵo, el kiu ministoj elfosas ekspluateblajn substancojn per hakado, pulveksplodo aŭ borado. Komparu: minejo, minado, minakademio. #fosaĵo subtera aŭ kavaĵo en muro, ponto, roko kc., kien oni metas eksplodigilon por renversi aŭ detrui ion #eksplodkesto kiun oni metas en maron aŭ en grundon, kiu eksplodos ĉe tuŝo aŭ vibrado #Geografia nomo ##Mino (urbo) - urbo en Japanio, en Gifu-prefektujo ##Mino (Tokuŝima) - urbeto en Japanio, en Tokuŝima-prefektujo ##Mino (Kagaŭa) - urbeto en Japanio, en Kagaŭa-prefektujo ##Mino-distrikto - estinta distrikto en Japanio, en Ŝimane-prefektujo #en biblia lingvo: unuo de pezo egalanta 50 siklojn #antikva mon-unuo (kp. la evangelion laŭ Sankta Luko, ĉ. 19) En la du lastaj sencoj la vorto ofte estas skribata kun apostrofo: min'o.

Biologio

Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj. Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj. Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre) E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

skarabo Ĉef-artikolo: Vivo Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: Evoluismo Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.

Diverseco: La diverseco de la vivuloj

paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]] Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj. "Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj: :Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon: :Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj. :virusoj -- Prionoj

Daŭreco: La komuna origino de la vivo

Ĉefartikolo: Komuna origino Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko. La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj. La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Konstanteco: adapto al la ŝanĝo

Interrilatoj: grupoj kaj medioj

organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]] Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

Panoramo de biologio

Strukturo de la vivo

DNA sequence Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo. Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj. La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivuloj

Diverseco kaj evoluo de la vivuloj

Biologia klasado

Rilatoj inter vivuloj

Historio de la vorto "biologio"

Historio


- Famaj Biologoj

Listo de biologiaj fakoj


- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio

Faklibroj en Esperanto


- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro
Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985

Ekstera Ligo en Esperanto:


- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html als:Biologie ja:生物学 ko:생물학 ms:Biologi simple:Biology th:ชีววิทยา


1951

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1951 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1951 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 36-a Universala Kongreso de Esperanto, Munkeno.
- Fonditaj la Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Brazilo, kaj Ĉina Esperanto-Ligo.
- Eklernis Esperanton: Věra PODHRADSKÁ.
- José DIAS PINTO alvenis al Brazilo.
- Interlingvao kaj Altuta publikataj.
- Rapidvortoj 5-afoje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Libio sendependiĝas.
- Unua radia elsendado de Rokmuziko, farita en programero nomita "Moodong's Rock and Roll Party" (Festo de Lulo kaj Okcilo de Moodong), Cleveland, Ohio, Usono.
- En Brazilo ekis la rolado de teatraĵo pri Jesuo en eksterurba teatrego "Nova Jerusalém" en Pernambuko pere vilaĝanoj de Fazenda Nova.
- Publikita Mundiono.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- Eŭskio : Bernardo ATXAGA
- Vladislav HASALA
- 31-a de majo : Serge BRUSSOLO, franca verkisto
- 29-a de junio : Keno DON ROSA

Mortoj


- Everardo BACKHEUSER
- 10-a de januaro : Sinclair LEWIS
- 3-a de februaro : Fréhel
- 19-a de februaro : André GIDE
- 29-a de aprilo : Ludwig WITTGENSTEIN
- 29-a de majo : Josef Bohuslav FOERSTER
- 17-a de oktobro : Bernhard KELLERMANN ----
1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1951年 ko:1951년 simple:1951 th:พ.ศ. 2494

Rosalind FRANKLIN

Rosalind Elsie FRANKLIN (25-a de julio, 1920 - 16-a de aprilo, 1958) estis molekula bilogistino kiu helpis en la malkovro de la strukturo de DNA. Franklin naskiĝis kaj mortis en Londono, Anglio. Rosalind Franklin akiris sian doktoran diplomon en Fizika kemio ĉe Cambridge University en 1945. Ŝi lernis teĥnikojn de difraktado per X-radio dum tri jaraj studoj en Parizo ĉe Laboratoire Central des Services Chimiques de L'Etat (Centra Laboratorio de la Ĥemiaj Servoj de la Ŝtato), ŝi revenis al Anglio por labori kiel helpesploristino ĉe King's College London kun John RANDALL. Ne sciiginte al ŝi, alia helpanto de Randall Maurice WILKINS montris kelkajn el ŝiaj fotoj de X-radiaj difraktaĵoj de DNA al James WATSON, sur kiu sin apogis WATSON kaj Francis CRICK, kiuj publikigis en 1953 artikolon priskribante la duoble-helikan strukturon de DNA. Franklin estis mortinta pro ovaria kankro en 1958 kiam Wilkins, Watson, kaj Crick ricevis Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino en 1962. ja:ロザリンド・フランクリン

Premio Nobel de Fiziologio aŭ Medicino

Fiziologio > Medicino > Premio Novel de Fiziologio aŭ Medicino < Premio Nobel ---- La Premio Nobel de Fiziologio aŭ Medicino estas donata ekde 1901. Jenaj personoj gajnis ĝin:

1901-1920


- 1901 : Emil Adolf VON BEHRING
- 1902 : Ronald ROSS
- 1903 : Niels R. FINSEN
- 1904 : Ivan PAVLOV
- 1905 : Robert KOCH
- 1906 : Camillo GOLGI kaj Santiago RAMÓN Y CAJAL
- 1907 : Alphonse LAVERAN
- 1908 : Ilja I. MEĈNIKOV kaj Paul EHRLICH
- 1909 : Emil T. KOCHER
- 1910 : Albrecht KOSSEL
- 1911 : Allvar GULLSTRAND
- 1912 : Alexis CARREL
- 1913 : Charles R. RICHET
- 1914 : BÁRÁNY Robert
- 1915 : ne aljuĝita
- 1916 : ne aljuĝita
- 1917 : ne aljuĝita
- 1918 : ne aljuĝita
- 1919 : Jules BORDET (aljuĝita en 1920)
- 1920 : Schack August STEENBERG KROGH

1921-1940


- 1921 : ne aljuĝita
- 1922 : Archibald V. HILL kaj Otto F. MEYERHOF
- 1923 : Frederick G. BANTING kaj John MACLEOD
- 1924 : Willem EINTHOVEN
- 1925 : ne aljuĝita
- 1926 : Johannes FIBIGER (aljuĝita en 1927)
- 1927 : Julius WAGNER-JAUREGG
- 1928 : Charles NICOLLE
- 1929 : Christiaan EIJKMAN kaj Frederick G. HOPKINS
- 1930 : Karl LANDSTEINER
- 1931 : Otto H. WARBURG
- 1932 : Charles S. SHERRINGTON kaj Edgar D. ADRIAN
- 1933 : Thomas H. MORGAN
- 1934 : George H. WHIPPLE, George R. MINOT kaj William P. MURPHY
- 1935 : Hans SPEMANN
- 1936 : Henry H. DALE kaj Otto LOEWI
- 1937 : Albert VON SZENT-GYÖRGYI NAGYRAPOLT
- 1938 : Corneille HEYMANS (aljuĝita en 1939)
- 1939 : Gerhard DOMAGK
- 1940 : ne aljuĝita

1941-1960


- 1941 : ne aljuĝita
- 1942 : ne aljuĝita
- 1943 : Henrik DAM kaj Edward A. DOISY (aljuĝita en 1944)
- 1944 : Joseph ERLANGER kaj Herbert S. GASSER
- 1945 : Alexander FLEMING, Ernst B. CHAIN, Howard W. FLOREY
- 1946 : Hermann J. MULLER
- 1947 : Carl F. CORI, Gerty CORI kaj Bernardo A. HOUSSAY
- 1948 : Paul H. MÜLLER
- 1949 : Walter R. HESS kaj Egas MONIZ
- 1950 : Edward C. KENDALL, Tadeus REICHSTEIN kaj Philip S. HENCH
- 1951 : Max THEILER
- 1952 : Selman A. WAKSMAN
- 1953 : Hans A. KREBS kaj Fritz A. LIPMANN
- 1954 : John F. ENDERS, Thomas H. WELLER kaj Frederick C. ROBBINS
- 1955 : Hugo T. THEORELL
- 1956 : André F. COURNAND, Werner FORSSMANN kaj Dickinson W. RICHARDS
- 1957 : Daniel BOVET
- 1958 : George W. BEADLE, Edward L. TATUM kaj Joshua LEDERBERG
- 1959 : Severo OCHOA, Arthur KORNBERG
- 1960 : Frank M. BURNET kaj Peter B. MEDAWAR

1961-1980


- 1961 : Georg VON BÉKÉSY
- 1962 : Francis CRICK, James D. WATSON kaj Maurice H. F. WILKINS
- 1963 : John C. ECCLES, Alan L. HODGKIN kaj Andrew F. HUXLEY
- 1964 : Konrad BLOCH kaj Feodor LYNEN
- 1965 : Francois JACOB, André LWOFF kaj Jacques MONOD
- 1966 : Peyton ROUS kaj Charles B, HUGGINS
- 1967 : Ragnar GRANIT, Haldan K. HARTLINE kaj George WALD
- 1968 : Robert W. HOLLEY, Har Gobind KHORANA kaj Marshall W. NIRENBERG
- 1969 : Max DELBRÜCK, Alfred D. HERSHEY kaj Salvador E. LURIA
- 1970 : Bernard KATZ, Ulf VON EULER kaj Julius AXELROD
- 1971 : Earl W. SUTHERLAND jr.
- 1972 : Gerald M. EDELMAN kaj Rodney R. PORTER
- 1973 : Karl VON FRISCH, Konrad LORENZ kaj Nikolaas TINBERGEN
- 1974 : Albert CLAUDE, Christian DE DUVE kaj George E. PALADE
- 1975 : David BALTIMORE, Renato DULBECCO kaj Howard M. TEMIN
- 1976 : Baruch S. BLUMBERG kaj D. Carleton GAJDUSEK
- 1977 : Roger GUILLEMIN, Andrew V. SCHALLY kaj Rosalyn YALOW
- 1978 : Werner ARBER, Daniel NATHANS kaj Hamilton O. SMITH
- 1979 : Allan M. CORMACK kaj Godfrey N. HOUNSFIELD
- 1980 : Baruj BENACERRAF, Jean DAUSSET kaj George D. SNELL

1981-2000


- 1981 : Roger W. SPERRY, David H. HUBEL kaj Torsten N. WIESEL
- 1982 : Sune K. BERGSTRÖM, Bengt I. SAMUELSSON kaj John R. VANE
- 1983 : Barbara MCCLINTOCK
- 1984 : Niels K. JERNE, Georges J. F. KÖHLER kaj César MILSTEIN
- 1985 : Michael S, BROWN kaj Joseph L. GOLDSTEIN
- 1986 : Stanley COHEN kaj Rita LEVI-MONTALCINI
- 1987 : TONEGAWA Susumu
- 1988 : James W. BLACK, Gertrude B. ELION kaj George H. HITCHINGS
- 1989 : J. Michael BISHOP kaj Harold E. VARMUS
- 1990 : Joseph E. MURRAY kaj E. Donnall THOMAS
- 1991 : Erwin NEHER kaj Bert SAKMAN
- 1992 : Edmond H. FISCHER kaj Edwin G. KREBS
- 1993 : Richard J. ROBERTS kaj Phillip A. SHARP
- 1994 : Alfred G. GILMAN kaj Martin RODBELL
- 1995 : Edward B. LEWIS, Christiane NÜSSLEIN-VOLHARD kaj Eric F. WIESCHAUS
- 1996 : Peter C. DOHERTY kaj Rolf M. ZINKERNAGEL
- 1997 : Stanley B. PRUSINER
- 1998 : Robert F. FURCHGOTT, Louis J. IGNARRO kaj Ferid MURAD
- 1999 : Günter BLOBEL
- 2000 : Arvid CARLSSON, Paul GREENGARD kaj Eric R. KANDEL

2001-2005


- 2001 : Leland H. HARTWELL, R. Timothy HUNT kaj Paul M. NURSE
- 2002 : Sydney BRENNER, H. Robert HORVITZ kaj John E. SULSTON
- 2003 : Paul LAUTERBUR kaj Sir Peter MANSFIELD
- 2004 : Linda B. BUCK kaj Richard AXEL
- 2005 : Barry J. MARSHALL kaj J. Robin WARREN

Vidu ankaŭ

! ja:ノーベル生理学・医学賞 ko:노벨 생리학·의학상 zh-min-nan:Nobel Seng-lí-ha̍k I-ha̍k Chióng

1962

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1962 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1962 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 47-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- Publikita planlingvo BABM.
- 10-a de februaro : Usono kaj Sovetunio interŝanĝas la kaptitan usonan spionan piloton Francis Gary POWERS kaj la kaptitan sovetan spionon Rudolf ABEL.
- 20-a de februaro : La kosmoŝipo Friendship 7, parto de la programo Merkuro de la usona kosmo-administracio, orbitis la Teron.
- 6-a de julio : Usono: Morto de William FAULKNER
- Aŭtune: Kubo: "La Kuba krizo" - Usono malkovras ke Sovetunio kaŝas atomajn raketojn tie. La mondo staras rande de abismo, sed bonŝance Sovetunio finfine formovas la armilojn antaŭ ol Usono atakemiĝas.
- Alĝerio sendependiĝas de Francio.
- Ugando sendependiĝas de Britio.
- Burundo eliras el Ruando-Urundio.
- Ruando: potencprenas Hutu-tribanoj.
- Al UNO aniĝas Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando.
- Jaroslav MAŘÍK persekutita de Ĉeĥoslovaka Sekreta Polico.

Naskiĝoj


- 30-a de januaro : Abdullah la 2-a, reĝo de Jordanio
- 11-a de novembro : Demi MOORE
- 19-a de novembro: Usono: Jodie FOSTER

Mortoj


- 5-a de aŭgusto : Usono: Marilyn MONROE
- 9-a de aŭgusto: Svislando: Hermann HESSE
- 18-a de novembro: Niels BOHR
- Frantisek OMELKA. ----
1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1962年 ko:1962년 simple:1962 th:พ.ศ. 2505

Molekulara Biologio

Molekulara biologio estas la fako de biologio kiu esploras molekulojn esencajn por vivo. Molekulara biologio esploras, interalie, la strukturojn kaj funkciojn de DNAj, RNAj kaj proteinoj de ĉeloj. Gentekniko ludas gravan rolon en tiu branĉo de biologio.

Literaturo

Internacia vortaro de mikroba genetiko (Esperanta - angla - china), kompilis Rolph A. LEWIN, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994. La vortaro entenas pli ol 700 terminojn. Krom terminoj specifaj en mikroba genetiko kaj molekula biologio, la vortaro entenas ankaŭ la plej ofte uzatajn terminojn de la ordinara genetiko (de eŭkariotaj plantoj kaj bestoj) kaj biokemio.

vidu ankaŭ


- PĈR kategorio:Biologio ja:分子生物学 ko:분자생물학 ms:Biologi skala molekul th:อณูชีววิทยา

Proteina sintezo

La homa korpo posedas mirindan kapablon por proteina sintezo. Ĉiuj proteinoj en la korpo estas en stato de dinamika ekvilibro, en kiu ili estas daŭre hidrolizataj kaj poste resintezataj. Ĉi tiu procezo ne nur permesas al la korpo ripari la difektitajn proteinojn, sed ankaŭ ebligas rapidan respondon al ŝanĝiĝantaj bezonoj por specifaj enzimoj aŭ aliaj proteinoj. Sintezo de proteino okazas tre rapide, precipe kiam oni konsideras la kompleksecon de la sintezitaj molekuloj. Oni demonstris la rapidecon de la procezo per injekto de radioaktivaj aminoacidoj en bestojn; post nur kelkaj minutoj oni izolis radioaktivajn proteinojn el tiuj bestoj. Oni priskribas proteinan formiĝon kiel du-paŝan procezon: transskribo kaj traduko. Transskribo Transskribo aludas la fluon de genetikaj informoj de la DNA al la mRNA. Traduko Traduko de la genetika kodo sur mRNA okazas kiam la ĝustaj aminoacidoj muntiĝas en proteinon. Por helpi al vi videbligi la formiĝon de proteino kaj la paŝojn de transskribo kaj traduko, ni konsideru parton de la ĉeno komponanta la etan peptidon nomatan vazopresino. H2N-cys-tyr | | S phe | | O S gln // | | H2N-C-gly-arg-pro-cys-asn vazopresino (a) Elmetiĝinta DNA-filamento (b) Formiĝo de mRNA <-Nukleotidoj <-Ribosomo (c) Kompletiĝinta mRNA ligita al ribosomo AUG UGU UAC UUC CAA <-Kodonoj ||| ||| ||| ||| ||| ___________________ (ĉ) tRNA kun ligitaj < aminoacidoj moviĝas antikodonoj en poziciojn sur mRNA AUG UGU UAC UUC CAA ||| ||| ||| ||| ||| ___________________ Eke, segmento de la duopa helico de DNA malvolviĝas, elmetante la sinsekvon de bazoj reprezentantaj la genon de vazopresino. Tiam nukleotidoj el la nukleotida rezervujo moviĝas en la ĝustan sinsekvon, kiel determinite per la eblecoj por bazopariĝo kun la elemetita DNA-filamento. Post tio, la nukleotidoj interligiĝas kaj la mRNA kompletiĝas (transskribo de la kodo). La mRNA (enhavanta la kodojn por N-formilmetionino -- la startiganto por ĉenoj -- kaj por cisteino, tirozino, fenilalanino, glutamino, ktp.) moviĝas el la nukleo kaj en la citoplasmon, kie ĝi ligiĝas al unu aŭ pli da ribosomoj. Tiam transigaj RNA-molekuloj, ligitaj al la konvenaj aminoacidoj, moviĝas en poziciojn sur la mRNA. La eblecoj por bazopariĝo inter la tRNA-antikodonoj kaj la mRNA-kodonoj determinas (tradukas la kodon) la sinsekvon de la aminoacidoj. La aminoacidoj reakcias inter si, formante peptidajn ligojn. Fine, post kompletiĝo de la peptidoj, sensignifa kodono ĉesigas la ĉenon. La ĉen-startiga N-formilmetionino fendiĝas kaj la ĉeno, havanta la primaran strukturon de vazopresino, moviĝas for de la tRNA. Post tiu malligiĝo, la peptido ekhavas siajn karakterizajn sekundaran kaj terciaran formojn. Ribosomoj posedas du tipojn de centroj al kiuj tRNA-molekuloj ligiĝas: Aminoacida centro (A) La unua ribosoma centro, la aminoacida centro, ricevas kaj lokas la tRNA-on kiam ĝi alvenas, trenante sian aminoacidon. Peptida centro (P) La dua ribosoma centro, la peptida centro, tenas unu tRNA-on dum ĝia aminoacido aŭ kreskanta peptida ĉeno reakcias, formante peptidan ligon kun la aminoacido sur la tRNA ligita al la centro por aminoacido. Dum la proteina sintezo, ribosomoj iras laŭlonge de la mRNA. Tiu moviĝo kaŭzas ke la tRNA molekuloj sinsekve okupas la centron por aminoacido, poste la centron por peptidoj kaj fine malligiĝas de la ribosomo.

Vidu ankaŭ:


- Genetiko
- Biokemio ko:단백질의 합성

Kalifornio

:Por aliaj signifoj de Kalifornio vidu California :Ekzistas ankaŭ kemia elemento, kiu estas nomata Kalifornio. Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Kalifornio ---- Dosiero:California_map_showing_counties.png
Dosiero:us-ca.gif
Kalifornio (angle kaj hispane, California) estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km2 (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko. Hispanaj esploristoj de la 16-a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda Nordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua 18-a jarcento. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste Meksikaj ŝtatoj: norda Alta Kalifornio kaj suda Baĥa (Malalta) Kalifornio. Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksiko dum milito inter la du najbaraj landoj de 1846-1848 por ĝia fekunda Centra Valo kaj la Pacifika haveno de Sanfrancisko. Kalifornio fariĝis la 31-a usona ŝtato la 9-an de septembro 1850, du jaroj post la malkovro de oro tie. Pro tio lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato". Malalta Kalifornio restas parto de Meksiko kaj formas ties provincojn Baja California kaj Baja California Sur. La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj kinoindustrio en Hollywood en la suda urbego Los-Anĝeleso kaj komputikindustrio en Silicia Valo en la norda urbego Sanfrancisko.

Nombroj

Loĝantaro: 33.871.648 (laŭ nombrado en 2000)
Etnoj: angloj (46,7%), hispanoj (32,4%), azianoj (10,9%), afrikanoj (6,7%), amerikanoj (1,0%), pacifikanoj (0.3%), aliaj (2,0%)
Lingvoj: angla, hispana, kaj multaj aliaj
Ĉefurbo: Sakramento
Urbegoj: Los-Anĝeleso, San-Diego

Aliaj urboj


- Alamo
- Berkeley
- Fremont
- Lafayette
- Moraga
- Orinda
- Sanfrancisko
- San-Joseo
- Ventura

Pedagogio

Universitatoj:
- Publikaj: Universitato de Kalifornio kaj Kalifornia Ŝtata Universitato ja:カリフォルニア州 ko:캘리포니아 주 simple:California th:มลรัฐแคลิฟอร์เนีย

Kalifornio

:Por aliaj signifoj de Kalifornio vidu California :Ekzistas ankaŭ kemia elemento, kiu estas nomata Kalifornio. Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Kalifornio ---- Dosiero:California_map_showing_counties.png
Dosiero:us-ca.gif
Kalifornio (angle kaj hispane, California) estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km2 (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko. Hispanaj esploristoj de la 16-a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda Nordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua 18-a jarcento. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste Meksikaj ŝtatoj: norda Alta Kalifornio kaj suda Baĥa (Malalta) Kalifornio. Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksiko dum milito inter la du najbaraj landoj de 1846-1848 por ĝia fekunda Centra Valo kaj la Pacifika haveno de Sanfrancisko. Kalifornio fariĝis la 31-a usona ŝtato la 9-an de septembro 1850, du jaroj post la malkovro de oro tie. Pro tio lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato". Malalta Kalifornio restas parto de Meksiko kaj formas ties provincojn Baja California kaj Baja California Sur. La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj kinoindustrio en Hollywood en la suda urbego Los-Anĝeleso kaj komputikindustrio en Silicia Valo<