Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Francisco FRANCO

Francisco FRANCO

Francisco FRANCO BAHAMONDE [fransisko franko baamonde], hispana militisto kaj puĉisto (Ferrol 1892-Madrido 1975). Tre june li foriris por siaj kampanjoj en la hispana protektejo en Maroko (1912-1916, 1920, 1921-1926). Li fakte estis senlumulo, unu el la lastaj el sia milita promocio (en armeo, kiu ja ne elstaris pri klereco) de tie la malamo al certaj movadoj kiel la framasonoj, kiuj rifuzintis lin laŭ kelkaj voĉoj. Liaj akademiaj notoj restas konsulteblaj. Tamen li prestiĝiĝis kiel militestro inter siaj kolegoj, pro siaj agadoj en la kampanjoj de la milito en Maroko, kaj li fariĝis unu el la plej junaj generaloj en Eŭropo. Tie famiĝis lia brutaleco kaj lia malvarma sango. En 1934, post la alpreno de la povo fare de dekstrema koalicio, li estis nomumita al alta posteno en la ministerio de Milito. Tie, li gvidis la subpremon de la revoluciprovo de la maldekstrularo, konata kiel Astura Revolucio. Kun la generaloj José SANJURJO kaj Emilio MOLA, li estis protagonisto de la leviĝo de la 18-a de julio 1936, kiu deĉenigis la hispanan Enlandan Militon. Li gvidis la fortojn troviĝantajn en Maroko, la eliton de la hispana armeo, kaj pasis al la duoninsulo, kie ili konkeris la sudokcidentan parton de Hispanio kaj celis la konkeron de Madrido. Kiam Sanjurjo mortis, Franco alprenis la ĉefkomandon kaj li proklamiĝis ĉefgeneralo (generalísimo) de la armeoj kaj ŝtatestro. Kiel tia, li gvidis la fortojn kiuj venkis post tri jaroj da milito. Fine de la milito, li starigis diktaturon, subtenatan de la katolika eklezio (nacionalcatolicismo), faŝismosimila movado nacionalsindicalismo kaj la armeo. Dum la dua mondmilito, li apogis la reĝimojn de Hitlero kaj Mussolini, kiuj estis lin subtenintaj, sed li partoprenis nur simbole per la sendo de la t.n. Blua Divizio al la Rusa Fronto. Li malamis komunismon, framasonojn kaj separatismon. Lia politiko iome malfermiĝis ekde la kvindekaj jaroj (eniro en la Unuiĝintajn Naciojn, konkordo kun la Vatikano, akordoj kun Usono) rekonstruante la hispanan ekonomion, tamen li ĉiam gardis la premadon kontraŭ opoziciaj movadoj. En 1973, li rezignis kiel regestro sed daŭris kiel armeestro kaj ŝtatestro. Li nomumis Juan Carlos de BORBÓN sia posteulo je titolo de reĝo. Post la milito, esperantistoj en Hispanio estis persekutataj pro sia ofta rilato al maldekstrismokataluna naciismo. En la 1950-aj jaroj, Esperanto estis pli permesata. Franco eĉ estis honora protektanto de la 53a UK]] [[1968 en Madrido. Li estis frato de aviadopioniro Ramón FRANCO BAHAMONDE. Kategorio:Diktatoroj ja:フランシスコ・フランコ・バハモンデ

1892

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1892 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1892 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- en Francio Louis DE BEAUFRONT komencas eldoni Esperanto-lernilojn.
- en Belgio ties unua Esperantisto,Armand DETHIER, komencas publikigi artikolojn pri Esperanto.
- René LEMAIRE kaj Wilhelm RÓBIN iĝis Esperantistoj.
- SIMOSE Kentarô iĝis unua Esperantisto en Japanio.
- Odo BUJWID iĝis profesoro en Universitato de Krakovo.
- En La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj ke ĉiu esperantisto portu ian signon.
- En Japanio DEGUĈI Nao fondas la religian komunumon Oomoto.
- Kreita Akademi Internasional de Lingu Universal.
- en Pittsburgh (Usono) okazas la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis.
- en Germanio Karl MAY komencas publikigi "Rakontoj pri vojaĝoj"... kaj iĝas sukcesa aŭtoro

Naskiĝoj


- Pál ROBICSEK
- Ernest DREZEN
- Adam JODKO
- Henrik GELGER : Frua esperantisto
- 3-a de januaro : Sud-Afriko : J.R.R. TOLKIEN
- 29-a de januaro : Germanio : Ernst LUBITSCH
- 12-a de februaro: Vlado JUKL
- 1-a de marto: Japanio: Tokio: AKUTAGAWA Ryunosuke
- 8-a de marto : Viktor BONDE
- 23-a de aprilo : Richard HUELSENBECK
- 11-a de majo : Britio: Margaret RUTHERFORD
- 26-a de junio : Pearl S. BUCK
- 4-a de julio : Helmi DRESEN
- 12-a de septembro : Albin Henning HALLDOR
- 16-a de septembro : Werner BERGENGRUEN
- 20-a de novembro: Grietje Harmina BENINK
- 20-a de decembro: K. M. KOLOBAŜKIN
- 25-a de decembro : Irlando : Rebecca WEST

Mortoj


- 23-a de aŭgusto : Brazilo : Rio-de-Ĵanejro : Deodoro da FONSECA
- 6-a de oktobro : Alfred, Lord TENNYSON

Esperanto-libroj eldonitaj en 1892


- Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La neĝa blovado : Trad. A. Grabowski. - [2. eld.] [S. Peterburg, 1892]. - 21 p. ----
1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1892년 simple:1892

Madrido

  Geografio > Eŭropo > Hispanio > Madrida Regiono > Madrido < Urbo ---- Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio kaj de la samnoma regiono.
- Hispana nomo: Madrid [madrid']
- Situo: 3°43’ O, 40°24’ N
- Loĝantaro: oficiale 3,2 milionoj; kun la aglomeraĵo ĉ. 4 milionoj.

Historio

Madrido estis fondita dum la islama okupado de Hispanio, kun la nomo Magerit, kaj ĝi havis precipe defendan rolon rilate la tiam pli gravan urbon Toledo. En 1561 la reĝo Filipo la 2-a faris ĝin ĉefurbo de la tuta ŝtato, kaj de tiam ĝi daŭre kaj senhalte kreskis, ĝis fariĝi la plej enloĝata hispana urbo. La Burbonoj ĝin plibeligis. En ĝi okazis aŭ ekis granda parto de la hispana historio: la komenco de la t.n. Milito de Sendependiĝo (kontraŭ Napoleono) aŭ la sieĝo dum la enlanda milito. Dum la 11-a de marto de 2004 okazis en Madrido teruraj teroristaj atakoj en pluraj trajnoj. La nuna urbestro nomiĝas Alberto RUIZ-GALLARDÓN.

Monumentoj kaj vidindaĵoj

Madrido estas sidejo de la Prado-Muzeo kaj de la Muzeo Reĝino Sofia de nuntempa arto. La Reĝa Palaco estis konstruita en la 18-a jarcento en la loko de la unua maŭra kastelo, Ĝi ne plu estas loĝata de la reĝoj, kaj ĝi estas vizitebla. Aliaj vidindaĵoj: centra placo Puerta del Sol, Arkeologia Muzeo, egipta templo Templo de Debod, nova katedralo Almudena, oficeja distrikto Paseo de la Castellana. Madrido havas du tre grandajn parkojn, tre vizitatajn: la Retiro kaj la Casa de Campo (Kampo-domo). La nokta vivo estas tre vigla.

Kulturo

Madrido posedas plurajn universitatojn, inter kiuj la Universidad Complutense, la plej grandan de Hispanio, kaj la Universidad Autónoma de Madrid. Granda parto de la hispana kultura vivo havas sian sidejon en Madrido, precipe rilate muzikon kaj kinon.

Transporto

Madrido situas en la centro de la Ibera duoninsulo, kaj havas facilan konekton kun ĉiuj urboj hispanaj. Ĝi estas deirpunkto al ekskursoj al aliaj urboj kiel Toledo, Alcalá de HenaresEl Escorial. La internacia flughaveno de Madrido nomiĝas Barajas. Madrido posedas tre ampleksan metro-reton.

Madrido kaj Esperanto

Esperanto ekfloris en Madrido en la fino de la 19-a jarcento. Dum multaj jaroj okazis kursoj en la kultura ejo Ateneo de Madrid. En la 20-aj jaroj, Madrido estis la sidejo de la tuthispana asocio Hispana E-Asocio. En 1968 la urbo estis gastigejo de la Universala Kongreso de Esperanto. La esperantista grupo de Madrido nomiĝas Madrida Esperanto-Liceo. Loĝas en Madrido famaj esperanto-verkistoj de la ibera grupo (nomata ankaŭ Ibera Skolo, nome Jorge CAMACHO kaj Miguel FERNÁNDEZ. Kategorio:Urboj de Hispanio Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:マドリード ko:마드리드 simple:Madrid th:มาดริด

Maroko

Geografio > Afriko > Maroko ---- Dosiero:ma.gif Maroko (arabe: المغرب [Al-Maghrib]) estas lando en Nord-Afriko, okcidente de Alĝerio.
  • Landkodo: MA.
  • E-nomo: Maroka Reĝlando.
  • Nacia nomo: Al-Mamlaka al-Maghribija.
  • Etimologio: "Maroko" estas eŭropa misprononco de la nomo de la malnova ĉefurbo Marakeŝ; arabe ĝi nomiĝas "al-Maghrib", t.e. "sunsubirejo, okcidento".
  • Areo: 458.730 kv.km.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Ŝtatestro: reĝo Mohamed VI.
  • Ĉefurbo: Rabato (519 mil).
  • Urboj: Kazablanko (3.500 mil), Marakeŝo (673 mil).
  • Adm. divido: 28 provincoj kaj 2 urbaj prefekturoj.
  • Diskutaj teritorioj: Ceŭto, Melilo, Okcidenta Saharo
  • Loĝantaro: 26.562 mil (1995), inter ili 73,9% marokaj araboj, 25,4% berberoj.
  • Ŝtatlingvo: araba lingvo.
  • Kredantoj: muzulmanoj.
  • Eksporto: fosfatoj, mineraloj, frukto, tabako, fiŝaj konservaĵoj.
  • Pokapa GNP: 1.110 $.
  • Organizoj: UNO (1956)
  • Historio: de 19-a jarcento estis okupita de Francio kaj Hispanio. Ĝi akiris sendependecon en 1956, malgraŭ tio Hispanio kontrolas Mediteraneajn portojn ĉe la Afrika bordo - Ceŭto kaj Melilo. En proksima pasinteco Maroko havis teritoriajn pretendojn kun Maŭritanio pro la iama hispana dependa teritorio en Okcidenta Saharo. En 1979 Maŭritanio rifuzis siajn pretendojn kaj nun la tutan teritorion de Okcidenta Saharo okupacias Maroko.
  • Heredaĵo: historiaj urboj estas Feso, Marakeŝo, Mekneso kaj Rabato. Antikvaj lokoj: Volubiliso kaj Likso (apud Laraŝo).

Esperanto-movado

Unuaj pioniroj estis en 1906 francaj oficiroj. Kapitano Fernando REDONDO ITUARTE en 1913 fondis en Melilla Esperanto-societon. Laboris en Tanger R. MANFRED (fotografisto, 1925), gvidis ankaŭ kursojn Vincent C. RICHARD. En la 1930-aj jaroj esperantistoj troviĝis en urboj Ceuta, Tetuan, Casablanca, Meknes, Kenitra kaj Tanger; UEA havis delegitojn en kvar urboj. Nuntempe la movado ne estas tiom vigla. Sed Mohamed GHARBI, juna viro el Tanger, estas membro de la komisiono pri agado en arablingvaj landoj de UEA. Kategorio:Maroko Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M ja:モロッコ ko:모로코 ms:Maghribi simple:Morocco zh-min-nan:Morocco

Maroko

Geografio > Afriko > Maroko ---- Dosiero:ma.gif Maroko (arabe: المغرب [Al-Maghrib]) estas lando en Nord-Afriko, okcidente de Alĝerio.
  • Landkodo: MA.
  • E-nomo: Maroka Reĝlando.
  • Nacia nomo: Al-Mamlaka al-Maghribija.
  • Etimologio: "Maroko" estas eŭropa misprononco de la nomo de la malnova ĉefurbo Marakeŝ; arabe ĝi nomiĝas "al-Maghrib", t.e. "sunsubirejo, okcidento".
  • Areo: 458.730 kv.km.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Ŝtatestro: reĝo Mohamed VI.
  • Ĉefurbo: Rabato (519 mil).
  • Urboj: Kazablanko (3.500 mil), Marakeŝo (673 mil).
  • Adm. divido: 28 provincoj kaj 2 urbaj prefekturoj.
  • Diskutaj teritorioj: Ceŭto, Melilo, Okcidenta Saharo
  • Loĝantaro: 26.562 mil (1995), inter ili 73,9% marokaj araboj, 25,4% berberoj.
  • Ŝtatlingvo: araba lingvo.
  • Kredantoj: muzulmanoj.
  • Eksporto: fosfatoj, mineraloj, frukto, tabako, fiŝaj konservaĵoj.
  • Pokapa GNP: 1.110 $.
  • Organizoj: UNO (1956)
  • Historio: de 19-a jarcento estis okupita de Francio kaj Hispanio. Ĝi akiris sendependecon en 1956, malgraŭ tio Hispanio kontrolas Mediteraneajn portojn ĉe la Afrika bordo - Ceŭto kaj Melilo. En proksima pasinteco Maroko havis teritoriajn pretendojn kun Maŭritanio pro la iama hispana dependa teritorio en Okcidenta Saharo. En 1979 Maŭritanio rifuzis siajn pretendojn kaj nun la tutan teritorion de Okcidenta Saharo okupacias Maroko.
  • Heredaĵo: historiaj urboj estas Feso, Marakeŝo, Mekneso kaj Rabato. Antikvaj lokoj: Volubiliso kaj Likso (apud Laraŝo).

Esperanto-movado

Unuaj pioniroj estis en 1906 francaj oficiroj. Kapitano Fernando REDONDO ITUARTE en 1913 fondis en Melilla Esperanto-societon. Laboris en Tanger R. MANFRED (fotografisto, 1925), gvidis ankaŭ kursojn Vincent C. RICHARD. En la 1930-aj jaroj esperantistoj troviĝis en urboj Ceuta, Tetuan, Casablanca, Meknes, Kenitra kaj Tanger; UEA havis delegitojn en kvar urboj. Nuntempe la movado ne estas tiom vigla. Sed Mohamed GHARBI, juna viro el Tanger, estas membro de la komisiono pri agado en arablingvaj landoj de UEA. Kategorio:Maroko Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M ja:モロッコ ko:모로코 ms:Maghribi simple:Morocco zh-min-nan:Morocco

18-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 18-a de julio ---- La 18-a de julio estas la 199-a tago de la jaro (la 200-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 166 tagoj restas. Je la 18-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 64 : Granda Incendio de Romo komenciĝis
- 1936 : La hispana armeo puĉas ankaŭ en Iberio (2-a tago de Hispana Enlanda Milito)

Naskiĝoj


- 1635 : Robert HOOKE, sciencisto
- 1811 : William Makepeace THACKERAY, verkisto
- 1853 : Hendrik LORENTZ, nederlanda sciencisto kaj nobelpremiita
- 1864 : Ricarda HUCH
- 1887 : Vidkun QUISLING, norvega politikisto kaj perfidulo
- 1905 : Lászlo HALKA
- 1909 : Andrei GROMYKO
- 1918 : Nelson MANDELA
- 1921 : John GLENN, usono kosmonaŭto kaj politikisto
- 1933 : Yevgeny YEVTUSHENKO, soveta poeto
- 1937 : Roald HOFFMAN, nobelpremiita kemiisto
- 1950 : Sir Richard BRANSON, brita entreprenisto

Mortoj


- 1374 : Francesco PETRARCA
- 1817 : Jane AUSTEN, brita verkistino
- 1967 : CASTELLO BRANCO

Specialaj tagoj kaj festoj


- Urugvajo : Tago de la konstitucio ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 17-a de julio | 19-a de julio
- 18-a de junio | 18-a de aŭgusto
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:7月18日 ko:7월 18일 th:18 กรกฎาคม

1936

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1936 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1936 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 28-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno
- 18-a de septembro Skismo de UEA per la fondo de Internacia Esperanto-Ligo en Londono.
- Hans Hermann KÜRSTEINER ĉefdeledito de Svisio
- Eklernis Esperanton: Vladimír MOHAPL
- Malpermeso de agado por Esperanto en Germanio.
- Rapidvortoj refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Eko de la Hispana Enlanda Milito.
- Carl VON OSSIETZKY liberigita.

Naskiĝoj


- DEGUĈI Kjotaro
- 17-a de majo : Usono : Dennis HOPPER
- 17-a de junio : Ken LOACH
- 15-a de novembro : Wolf BIERMANN

Mortoj


- Josef EISELT
- 18-a de januaro : Britio : Rudyard KIPLING
- 11-a de junio : Robert Erwin HOWARD
- 12-a de junio : Karl KRAUS
- 18-a de junio : Maksim GORKIJ
- 15-a de aŭgusto : Italio : Grazia DELEDDA
- 19-a de aŭgusto : Hispanio : Federico GARCIA LORCA
- 10-a de decembro : Italio : Luigi PIRANDELLO ----
1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1936年 ko:1936년 simple:1936 th:พ.ศ. 2479

Hispanio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio ---- Dosiero:es.gif Hispanio - España Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].

Ĝeneralaj informoj


- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado ----

Administra organizado

Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio

Lingvoj

Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska Vidu:
- Lingvoj de Hispanio

Geografio

La ĉefaj riveroj estas Miño (
- ), Doŭro (
- ), Taĵo (
- ), Gvadiano (
- ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia. (
- ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj": Mapo de aŭtonomaj komunoj

Naciaj Parkoj


- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)]) ----

Historio de Hispanio

Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio :Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio

Prahistorio

Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.

Antikva epoko

Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo. (fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj. 409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.

Mezepoko

711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo. 900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo. 1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon 1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon. 1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.

Moderna epoko

1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon. 1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro. Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio. Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.

Nuntempa epoko

Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi. 1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko. 1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko. 1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn. 1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion. 1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio. 1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro). 1986: Hispanio aniĝas EEK-n. 2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12) fiu-vro:Hispaania ja:スペイン ko:에스파냐 ms:Sepanyol simple:Spain th:ประเทศสเปน zh-min-nan:Se-pan-gâ

Madrido

  Geografio > Eŭropo > Hispanio > Madrida Regiono > Madrido < Urbo ---- Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio kaj de la samnoma regiono.
- Hispana nomo: Madrid [madrid']
- Situo: 3°43’ O, 40°24’ N
- Loĝantaro: oficiale 3,2 milionoj; kun la aglomeraĵo ĉ. 4 milionoj.

Historio

Madrido estis fondita dum la islama okupado de Hispanio, kun la nomo Magerit, kaj ĝi havis precipe defendan rolon rilate la tiam pli gravan urbon Toledo. En 1561 la reĝo Filipo la 2-a faris ĝin ĉefurbo de la tuta ŝtato, kaj de tiam ĝi daŭre kaj senhalte kreskis, ĝis fariĝi la plej enloĝata hispana urbo. La Burbonoj ĝin plibeligis. En ĝi okazis aŭ ekis granda parto de la hispana historio: la komenco de la t.n. Milito de Sendependiĝo (kontraŭ Napoleono) aŭ la sieĝo dum la enlanda milito. Dum la 11-a de marto de 2004 okazis en Madrido teruraj teroristaj atakoj en pluraj trajnoj. La nuna urbestro nomiĝas Alberto RUIZ-GALLARDÓN.

Monumentoj kaj vidindaĵoj

Madrido estas sidejo de la Prado-Muzeo kaj de la Muzeo Reĝino Sofia de nuntempa arto. La Reĝa Palaco estis konstruita en la 18-a jarcento en la loko de la unua maŭra kastelo, Ĝi ne plu estas loĝata de la reĝoj, kaj ĝi estas vizitebla. Aliaj vidindaĵoj: centra placo Puerta del Sol, Arkeologia Muzeo, egipta templo Templo de Debod, nova katedralo Almudena, oficeja distrikto Paseo de la Castellana. Madrido havas du tre grandajn parkojn, tre vizitatajn: la Retiro kaj la Casa de Campo (Kampo-domo). La nokta vivo estas tre vigla.

Kulturo

Madrido posedas plurajn universitatojn, inter kiuj la Universidad Complutense, la plej grandan de Hispanio, kaj la Universidad Autónoma de Madrid. Granda parto de la hispana kultura vivo havas sian sidejon en Madrido, precipe rilate muzikon kaj kinon.

Transporto

Madrido situas en la centro de la Ibera duoninsulo, kaj havas facilan konekton kun ĉiuj urboj hispanaj. Ĝi estas deirpunkto al ekskursoj al aliaj urboj kiel Toledo, Alcalá de HenaresEl Escorial. La internacia flughaveno de Madrido nomiĝas Barajas. Madrido posedas tre ampleksan metro-reton.

Madrido kaj Esperanto

Esperanto ekfloris en Madrido en la fino de la 19-a jarcento. Dum multaj jaroj okazis kursoj en la kultura ejo Ateneo de Madrid. En la 20-aj jaroj, Madrido estis la sidejo de la tuthispana asocio Hispana E-Asocio. En 1968 la urbo estis gastigejo de la Universala Kongreso de Esperanto. La esperantista grupo de Madrido nomiĝas Madrida Esperanto-Liceo. Loĝas en Madrido famaj esperanto-verkistoj de la ibera grupo (nomata ankaŭ Ibera Skolo, nome Jorge CAMACHO kaj Miguel FERNÁNDEZ. Kategorio:Urboj de Hispanio Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:マドリード ko:마드리드 simple:Madrid th:มาดริด

Dua Mondmilito

Dua Mondmilito - Konflikto dum 1939 - 1945 inter la Akso (la potencoj de centra Eŭropo kaj Japanio), kaj la Alianco (potencoj de okcidenta Eŭropo, Sovetunio kaj Usono).

Politikaj bazoj de la milito

Post la Unua Mondmilito la ekonomia kaj politika situacioj en diversaj eŭropaj landoj estis tre malfacila, kaj en pluraj landoj la demokratio malvenkis kontraŭ diktaturaj reĝimoj. Unu el tiu estis la nacisocialisma reĝimo de Adolf Hitler en Germanio, ekde 1933. La plej baza principo de lia ideologio estis antisemita rasismo, kiu dividis la homaron en fruktodonajn ("arjoj", t.e. nejudaj blankuloj), pasivajn (azianoj, afrikanoj) kaj danĝerajn (ĉefe la judoj) rasojn. Judismo, sed ankaŭ kristanismo, kapitalismo, liberalismo kaj komunismo estis nomataj kreaĵoj de "la judo", por konkeri la mondan regadon. Sekve Hitler persekutis precipe judojn (fakte tiujn, kiuj genealogie havis judajn praulojn; fine estis mortigitaj 4-6 milionoj), sed ankaŭ aliajn "rasojn" kaj ĝenerale tiujn, kiuj provis rezisti la reĝimon. Hitler Aliaj trajtoj de la nacisocialismo pli similas al pli fruaj ekstremistaj tendencoj: la ekspansiismo teritoria, la provo sendependiĝi ekonomie (aŭtarkismo), la agresema propagando. La eksterpolitika koncepto de Hitler estis konkeri Ruslandon, grandparte ekstermi ties loĝantaron kaj koloniigi ĝin per germanoj aŭ aliaj "arjoj". En Italio, kvankam subteninte la venkantojn de la unua mondmilito, fine diktatoriĝis Benito MUSSOLINI, kun vizio pri la starigo de nova Romia Imperio. Mussolini simile kredis je la supereco de la itala popolo, kaj vidis similaĵojn kun Hitler, speciale en la kontraŭado al komunismo. En 1936, Italio kaj Germanio traktatis por kune kontraŭstari komunismon. La kunlaboron inter la du landoj oni nomis la Akso, ĉar la linio inter Berlino kaj Romo estus akso, ĉirkaŭ kiu la sorto de la tuta Eŭropo ŝpinus. Germanio kaj Italio armis sin, la ceteraj potencoj en Eŭropo devis do fari same. Japanio havis imperiismajn dezirojn por esti la reganto en la Pacifiko. En septembro 1940, ĝi aliĝis la Akson je la Tripartia Pakto inter Japanio, Germanio kaj Italio, sub kiu Italio kaj Germanio agnoskis la rajton de Japanio krei ordon en Azio, kaj reciproke Japanio agnoskis la rajton de Germanio kaj Italio establi novan ordon en Eŭropo.

Invado

La 23-an de aŭgusto, 1939, Germanio kaj Sovetunio subskribis la pakton Molotov-Ribbentrop. Publike, ĝi estis pakto de neagreso, sed ĝi inkluzivis sekretan parton, en kiu Germanio kaj Sovetunio konsentis disdividi Pollandon inter si. La 1-an de septembro 1939, Germanio sen ajna provoko invadis kaj okupis sian duonon de Pollando laŭ la pakto. Francio kaj Britio antaŭe promesis garantiojn al Pollando, kaj do la 3-an de septembro, ili deklaris militon kontraŭ Germanio. La 17-an de septembro, Sovetunio invadis la duan duonon de Pollando. Varsovio falis la 27-an de septembro. Hitler tiam lanĉis atakon kontraŭ Norvegio kaj Danlando, kiuj falis vintron 1940. Majon, Germanio atakis la beneluksajn landojn, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo falis poste. Ili kaptis Parizon tiujunie. Germanio tiam komencis kontraŭ Britio bombadon, kiu malfortigis la landon, sed ne kapitulacigis ĝin. Marton de 1941 Bulgario membriĝis en la Akso.

Usono

La politiko de Usono estis oficiale neŭtrala dum la 1930aj. Dum la granda armiĝo de Eŭropo, Usonaj fabrikoj profitis vendante armilojn al ambaŭ flankoj, sed pli multe al Britio. La neŭtrala politiko de "pagu-portu" aplikiĝis post la invado de Pollando. Usono, kvankam oficiale neŭtrala dum la fruaj tagoj de la milito, ne pruntedonis monon nek armilojn al minacaj landoj, tial do, ne al la Aksaj potencoj. UsonoJapanio atakis Usonon la 7-an de decembro, 1941 (la atako kontraŭ Pearl Harbor), kaj la sekvan tagon Usono deklaris militon kontraŭ Japanio. La saman semajnon, Germanio kaj Italio deklaris militon kontraŭ Usono, kaj Usono reciprokis.

1942

atako kontraŭ Pearl HarborLa Akso atingis sian plej grandajn sukcesojn dum 1942. Japanio havis grandan imperion en la Pacifiko, kaj regis grandan parton de Ĉinio. Germanio posedis Francion, Pollandon, Skandinavion, kaj nordan Afrikon. Italio posedis teritoriojn en Afriko kaj fidelis al la Akso. Krom Svislando, Sovetio kaj Britio, la ceteron de Eŭropo regis la Akso. Germanio tiam invadis Sovetion. La unuaj etapoj de la kampanjo estis tre sukcesaj: la ukrajnoj bonvenigis la germanojn kiel liberigantojn kontraŭ la sovetoj. Kampanjoj al Moskvo ne sukcesis, do Hitler puŝis suden. Li sieĝis Stalingradon, sed februaron de 1943 la Nazioj devis rezigni sian sovetan kampanjon, kaj kiel eĥo de la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, sin turnis okcidenten, ĉasitaj de la Ruĝa Armeo. La Alianco kontraŭbatalis per malgrandaj paŝoj. Usono insulon post insulo elpuŝis Japanion kaj subtenis ĉinajn armeojn en norda Ĉinio kontraŭ Japanio. En norda Afriko, Usona kaj Brita armeoj fine venkis Germanion kaj ĝian plej gravan generalon Erwin ROMMEL en la dezertoj tie. En 1943 Italio sub Viktoro Emanuelo la 3-a kaj Pietro BADOGLIO ŝanĝis la flankon; la Alianco sukcesis liberigi Sicilion kaj, dum 1944, ankaŭ Romon.

T-Tago kaj Eŭropa Kampanjo

Dum la sovetianoj iom post iom pelis la germanojn en la orienta fronto, la okcidenta silentis. La silento rompiĝis la 6-an de junio 1944. La Alianco lanĉis la plej grandan invadon en historio, de la suda bordo de Anglio trans la Manikon kontraŭ la Normandia bordo en Francio, inter Le Havre kaj Cherbourg /Ŝerbur/. Tiom da ŝipoj sidis sur la Maniko, ke germana komandanto rigardante radaron komentis "tiom da ŝipoj ne ekzistas". La Alianco sukcesis tiutage preni sufiĉe da tero por daŭre alterigi pluajn ekipaĵojn kaj trupojn. La someron kaj aŭtunon de 1944, la Alianco puŝis germanojn el Francio. Granda batalo en norda Francio okazis novembron de 1944, la germana defendo de la patrujo malfortiĝis kaj la Aliancanoj rompis ĝian linion. Aprile, la okcidenta fronto atingis la riveron Elbo. Sovetaj soldatoj samtempe atingis Berlinon. Hitler memmortigis sin la 30-an de aprilo 1945. Berlino falis la sekvan tagon. Senkondiĉan kapitulacon devis akcepti kaj subskribi la germanaj aŭtoritatoj la 8-an de majo 1945. Tiam, la milito en Eŭropo finiĝis.

Fino

8-an de majo Japanio someron de 1945 estis perdinta ĉiujn siajn posedaĵojn, tamen ne kapitulacis. Kamikazoj atakis la usonajn batalŝipojn alproksimiĝintajn la japanan landon. La someron de 1945, Usono minacis uzi novan armilon kiu kaŭzus neimageblan detruon. Japanio ne reagis, kaj la 6-an de aŭgusto, Usono lanĉis por la unua fojo en historio atoman bombon kontraŭ la urbo Hiroŝimo. Centoj da miloj pereis pro nur unu bombo. Japanio ankoraŭ ne respondis, kaj la 9-an de aŭgusto dua atombombo falis en Nagasaki. Malmultajn tagojn poste, Japanio kapitulacis, kaj la dua mondmilito finiĝis.

Poste

La fino de la Dua Mondmilito estis la komenco de la Malvarma Milito inter la okcidentaj potencoj kaj la socialismaj landoj de orienta Eŭropo. Germanio restis dividita dum 45 jaroj, kaj reunuiĝis nur en 1990. En Novjorko, la landoj de la mondo starigis UNon por preventi ian trian mondmiliton kaj krei ordon. La Malvarma Milito inter la demokrataj landoj kaj komunismaj manifestiĝis en veraj militoj inter Usono kaj komunismaj reĝimoj en Koreio kaj Vjetnamio. La dua mondmilito influas la nunan staton de la mondo, kie landlimojn kaj politikajn strukturojn influis la postresto de la milito.

Gravaj kampanjoj


- Septembra kampanjo, "Fall Weiss"
- Operaco Weserübung
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Balkana kampanjo, "Unternehmen Marita"
- Operaco Barbaroso
- Nord-Afrika kampanjo
- Itala kampanjo
- Operaco Overlord

Bataloj


- Ardena ofensivo
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Batalo de Dunkirko, "Dynamo"
- Batalo de Britio
- Batalo de Kreto
- Batalo de Smolensk
- Batalo de Minsko
- Batalo de Kievo
- Batalo de Moskvo
- Dua Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Stalingrado
- Tria Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Kursko
- Unua Batalo de Alameino
- Dua Batalo de Alameino
- Batalo de Normandio, "T-Tago" aŭ "Operacio Overlord"
- Batalo de Tali-Ihantala
- Batalo de Arnhemo
- Batalo de Montekasino
- Batalo de Varsovio
- Batalo de Berlino
- Batalo de Leyte
- Batalo de Peleliu
- Batalo de Iwo Jima
- Batalo de Okinawa
- Batalo de Lugou-ponto
- Batalo de Ĉangŝa
- Batalo de Cent Regimentoj
- Batalo de Milne Bay
- Batalo de Prachuab Khirikhan

Sieĝoj


- Sieĝo de Varsovio
- Sieĝo de Leningrado
- Sieĝo de Lvovo
- Sieĝo de Modlin
- Sieĝo de Novorossijsk
- Sieĝo de Odeso
- Sieĝo de Sevastopolo
- Sieĝo de Tobruko

Mararmeaj bataloj


- Batalo de Plata-Rivero
- Unua Batalo de Narviko
- Dua Batalo de Narviko
- Batalo de la Atlantiko
- Batalo de Kabo Matapan
- Batalo de Pearl Harbor
- Batalo de la Korala Maro
- Batalo de Midway
- Batalo de la Komandorskaj Insuloj
- Batalo de Guadalcanal
- Batalo de Samar

Gravaj kampanjoj de bombardado


- Varsovio
- Roterdamo
- Coventry
- Londono "The Blitz" kaj la V1 kaj V2 kampanjo
- Baedeker raids
- Pearl Harbor
- Stalingrado 23-an de aŭgusto 1942
- Helsinkio februaro 1944
- Talino februaro ĝis marto 1944
- Narva marto 1944
- Tokio
- Hamburgo
- Kassel
- Rostock
- Lübeck
- Dresdeno
- Hiroŝimo
- Nagasako
- Ĉongkingo

Defendaj linioj


- Fortikaĵoj en Eŭropo
- Atlantika muro
- Gustava linio
- Maginot-linio
- Arpada linio en la Karpatoj, Transilvanio. La Ruĝa Armeo preterpasis ĝin.

Interesaĵoj


- La dua mondmilito daŭris precize 2 194 tagojn (1-a de septembro 19392-a de septembro de 1945).
- 70 ŝtatoj partoprenis en la milito, el tio 30 ŝtatoj aktive partoprenis en la militaj operacioj.
- La militaj operacioj okazis en la teritorio de 40 ŝtatoj.
- Sole 6 ŝtatoj restis neŭtralaj (Hispanio, Irlando, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando kun Liĥtenŝtejno).
- Sume 110 milionoj da homoj estis vokitaj en la armean deĵoron.
- Lige al la dua mondmilito pereis 50 milionoj da homoj, vunditaj estis 35 milionoj da homoj.
- La rektaj militelspezoj sumiĝis je proksimume 1 biliono da usonaj dolaroj.

Vidu ankaŭ


- Joseph GOEBBELS
- Reinhard HEYDRICH
- Heinrich HIMMLER
- Adolf HITLER
- SS Kategorio:Milito Kategorio:Militoj Kategorio:Naziismo als:Zweiter Weltkrieg ja:第二次世界大戦 ko:제2차 세계 대전 ms:Perang Dunia II simple:World War II th:สงครามโลกครั้งที่สอง

Benito MUSSOLINI

Benito Amilcare Andrea MUSSOLINI (29-a de julio, 1883 - 28-a de aprilo, 1945) regis Italion kiel diktatoro de 1922 ĝis 1943. Li kreis kontraŭ-demokratan, faŝisman ŝtaton uzante propagandon; per plena regado de la amaskomunikiloj, li detruis la ekzistintan demokratan regsistemon. MUSSOLINI Benito ja:ベニート・ムッソリーニ simple:Benito Mussolini

Komunismo

Politiko > Komunismo ----Komunismo evidente estas tre antikva nocio. Komunoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluo estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto komunismo en epoko de Platono. Nuntempe Europa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio. Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono". La [http://www.luin.se/inko/142-9.pdf Manifesto de la Komunista partio] redaktita fare de Karl MARX en jaro 1849, en Londono, por la Ligo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj kaj poste Komunista Partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj. La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialisto Cabet, aŭtoro de Voyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario). (Londono, 1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj de socialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista Partio", sub influo de Karl MARX kaj Friedrich ENGELS. Multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj en Ukrainio en la 1930-aj jaroj, milionoj malsatmortis en Ĉinio en la 1960-aj jaroj kaj ruĝaj ĥmeroj en Kamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dum enlandaj militoj ligitaj kun revolucio, la persekuto de kontrauuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu Stalinismo), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetia Gulago, ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj.

Laboranta Komunismo

Laboranta Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1980-90 jardekoj estis proponita de Mansur Hekmat, irana komunista teoristo. Hekmat ne prezentis ĉi tiun ideologion kiel nova, sed tiel komunismo de Karl Marx, Fredrik Engels kaj Lenin. Li nomigis sian movadon Laboranta Komunismo por apartiga tiun el alian movadojn kiun nomigis mem sin kiel komunisma je 20-a jarcento kaj li (Hekmat) opinis ne estas komunisma sed borĝara kaj mallaboranta.

Esperanto kaj Komunismo

Ernest DREZEN estis eble la plej fervora kaj optimista adepto de samtempe Esperanto kaj Sovetia komunismo, li pensis ke la du alportos emancipiĝon kaj feliĉon al la popoloj en la mondo. Sed nur kelkajn jarojn post kiam li verkis siajn plej famajn librojn pri tiu emancipiĝo, li estis arestita de Stalino kaj mortpafita, kulpigita pri ... "spionado favore al la kapitalistoj", "trockiismo" kaj "terorismo", evidente falsaj akuzoj). Granda parto de la sovetia esperantistaro ricevis similan sorton aŭ estis senditaj en la Gulagon. La ceteraj pro timo silentis dum jaroj, ĝis la morto de Stalino. Prikomunismaj verkoj apenau ekzistas en e-to. Libroj de sovetiaj kamaradoj estis konfiskitaj de stalina reĝimo. Vidu ankaŭ bolŝevismo kaj laborista esperanto-movado.

ligoj

[http://komunistafrakcio.free.fr/index.html Komunista frakcio de SAT] [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=254 Ĉu komunismo mortis?] [http://www.marxists.org/esperanto/ Marksismverko en esperanto]
- 1-a Internacio - revolucio
- Leninismo - 3-a Internacio - Sovetio - diktaturo de la proletaro
- Stalinismo - Ferkurteno - Malvarma Milito
- Trockismo - 4-a Internacio - JKR
- POUM
- Anarki-komunismo Kategorio:PolitikoKategorio:KomunismoKategorio:Laborista movado ja:共産主義 ko:공산주의 ms:Komunisme simple:Communism zh-min-nan:Kiōng-sán-chú-gī

Framasono

Framasonismo estas tutmonda organizo kiu klopodas plibonigi la mondon per tolero. Ĝi estas malnova organizo, kiu uzas sekretajn ritojn de la mezepoka masonista gildo (la franca etimo franc-maçon signifas "libera masonisto". Framasonoj kunvenas ĉe framasona loĝio, celanta la kunhelpon inter siaj membroj kaj ĝenerale la plibonigon de la moraleco, frateco kaj justeco en la socio. Framasonoj ĉiuj asertas ekzistadon de unusola dio, kreinto de la mondo, tamen la framasonaj loĝioj ne apogas specifajn religiojn. Plejpartaj framasonoj estas nur viroj, kaj ĝenerale virinoj ne estas permesitaj aliĝi framasonon. En multaj landoj framasonaj reguloj malpermesas framasonigo de virino, kvankam en kelketaj landoj ĉi-tiu regulo estas malpli severa, permesanta ilian aliĝon. Tamen, estas flankogrupoj kiel framasono kiuj bonvenas virinojn. En Francio estas ankaŭ framasona organizo nur por virinoj.

Kontraŭuloj de framasonismo

Kiel iu malnova kaj kaŝema organizo, framasonismo havas multajn malamantojn. Kelkaj malamas framasonon ĉar framasonistoj uzas sekretaj ritojn. Multaj okazoj dum historio framasonoj kondamniĝis. Framasonoj estas ofte riĉaj kaj influaj. Ilia toleremo kaj interhelpo igis ilin konvenaj por burĝaj liberaluloj batalantaj aristokrataron kaj oficialan religion. Pro malhelaj antaŭjuĝoj kaj politikaj kontraŭemoj, en la Francio de jaroj 1930-aj, la faŝismemaj dekstruloj multe parolis pri "la juda-framasona komploto". Kelkaj diras, ke framasonismo estas religio. Plu, aliaj kondamnas framasonojn pro permesado multajn religiajn vidpunktojn, kaj pensas, ke framasono minacas sian religion. Kelkaj masonajtendecoj estas diismaj, aliaj, ĉefe en Francio estas ateaj kaj kontraŭpastrecaj, tial la katolika Eklezio ekskomunikis ilin. Tamen, framasonismo nek estas religio, nek instruas pri religio rekte. Tradiciaj framasonistoj ne permesas ateistojn aliĝi, sed honoras neniun specifan dion. La ritoj estas sekretaj, sed estas uzita por alegorio, salutado, identigado de alia framasonanoj, kaj tiel plu.

Famaj framasonoj


- Petro la 1-a (imperiestro de Brazilo)
- Ludwig van BEETHOVEN
- Robert BURNS
- Winston CHURCHILL
- Arthur Conan DOYLE
- Henry FORD
- Benjamin FRANKLIN
- Johann Wolfgang von GOETHE
- Wolfgang Amadeus MOZART
- George WASHINGTON
- Oscar WILDE
- L. L. ZAMENHOF1

Vidu ankaŭ


- Framasona Esperanto
- Granda Loĝio de Brazilo

Fontoj

# [http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-074.htm Eventoj, N-ro 074, 02-03-1995], "Boulogne-sur-Mer: Framasona asocio", de Dr-ino Zsuzsanna Berenyi. Zamenhof certe ne estis framasono. - Boris KOLKER ja:フリーメイソン

Unuiĝintaj Nacioj

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas, 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas. 1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo. 1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas. 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas. 1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas. 1979: Sent-Lucio aliĝas. 1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas 1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas. 1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas. 1984: Brunejo aliĝas. 1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon. 1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. 1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. 1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio. 1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato. 1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas. 2000: Tuvalo aliĝas. 2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevis la Nobelan Pacpremion. 2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LIENorvegio
1953-1961Dag HAMMARSKJÖLDSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt WALDHEIM Aŭstrio
1982-1991Javier PEREZ DE CUELLARPeruo
1992-1997Boutros BOUTROS GHALIEgiptio
1997Kofi ANNANGanao

Eksteraj Ligiloj


- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane) Kategorio:Internacia organizaĵo UNUIĜITAJ NACIOJ ja:国際連合 ko:국제 연합 ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu simple:United Nations th:สหประชาชาติ zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok

Vatikano

Vatikano povas esti:
- Sankta seĝo
- Roma kurio
- Vatikanurbo
- Vatikano (monteto)
- Vatikana palaco
- Vatikana biblioteko

1973

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1973 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1973 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 58-a Universala Kongreso de Esperanto en Beogrado.
- Skismo en Brazila Esperanto-movado.
- Néia Lúcia de SOUZA eklernis Esperanton.
- Ludovikito aperigas la unuan volumon de Iam Kompletigota Plena Verkaro de L.L. Zamenhof.
- K. A. Kumi ATTOBRAH kreis Afrihilion (Ni Afrihili Oluga).
- Kreita Gestuno.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Britio, Danio kaj Irlando membriĝas en la Eŭropa Ekonomia Komunumo -- "Eŭropo de la Naŭ".
- Brita Honduro ŝanĝas sian nomon al Belizo.
- Germanio (orienta kaj okcidenta) aniĝas en Unuiĝintaj Nacioj, kune kun Bahamoj.
- Israelo kontraŭ Egipto kaj Sirio militas.
- 10-a de aprilo : Pakistano akiras sian konstitucion.
- La 11an de septembro armea puĉo en Ĉilio.
- Afganio : La reĝo devas cedi al respubliko.
- Argentino : Juan Domingo PERÓN reprezidentiĝas.
- Monda Kongreso de la Monda Federacio de la Surduloj kreis Gestunon.
- Kreita planlingvo Afrihilio.
- Usono : Suda Dakoto: Post la abrogacio de kelkaj traktatoj de la 19-a jarcento, la Usona Indiana Movado eniris kaj akiris regon super la kortumejo en Wounded Knee dum 10 semajnoj.

Naskiĝoj


- Marko Naoki LINS
- 9-a de majo : Tegla LOROUPE (longdistanca kurantino)

Mortoj


- Tomáš BALDA
- 1-a de januaro : František BĚHOUNEK
- 6-a de marto : Pearl S. BUCK
- 8-a de aprilo : Pablo PICASSO (artisto)
- 11-a de aprilo ( aŭ 11-a de majo) : Lex BARKER
- 10-a de junio : Usono : William Motter INGE
- 29-a de aŭgusto : Stringer DAVIS
- 2-a de septembro : J.R.R. TOLKIEN (romanisto)
- 11-a de septembro : Salvador ALLENDE prezidento de Ĉilio
- 23-a de septembro : Ĉilio : Pablo NERUDA
- 26-a de septembro : Anna MAGNANI
- 9-a de oktobro: Lila WILTSHIRE
- 17-a de oktobro : Italio : Ingeborg BACHMANN
- 25-a de oktobro : Abebe BIKILA ----
1968 |