Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Francisko Valdomiro LORENZ

Francisko Valdomiro LORENZ

Esperanta Kulturo - Esperantlingva Literaturo - Ĉeĥio - Brazilo - Francisko Valdomiro Lorenz Francisko Valdomiro Lorenz (fransiskŭ valdomirŭ lorenz) /fran'siskŭ vałdomirŭ lorenz/ naskiĝis en la 24-a de decembro 1872, la 23-an horon kaj 12 minutoj, en Zbislav, apud urbo Tcháslav en Ĉeĥio, mortis en la 13-a horo de la 24-a de majo 1957 en Porto Alegro), laŭ origina ĉeĥa nomo František Vladimír Lorenc, filo de dungita muelisto František Lorenc kaj Tereza, naskita Viktová, li havis kvar gefratojn. Kiam li estis 15-jaraĝa en Kolin li lernis Volapukon, kaj du jaroj post, Esperanton. aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, aperinta jam en la jaro 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof. En 1893, pro politikaj kialoj, venis en Brazilon kun falsa pasporto. Alvenis Rio-de-Ĵanejron, tiaman ĉefurbon. Tie li sciiĝis ke ne povos daŭrigi vojaĝon ĝis la ŝtato Suda Rio-Grando, ĉar tie komenciĝis revolto kontraŭ la Prezidento Floriano PEIXOTO. Tiel li dungiĝis en l' orminejoj de Mariana kaj Morro Velho en ŝtato Minas Gerais. Fine li sukcesis atingi en januaro 1894 la urbon Porto Alegron. Tiam li estis elektita por labori en la fako de enmigrado de Sekretario por Internlando pro ordono de Júlio de CASTILHOS, tiam subŝtatestro en legenda intervuo kiu daŭris tutan tagon kaj li estis publike ekzaminita en pli ol 10 lingvoj. Samtempe, li sukcesis havigi kroman dungon ĉe la industriisto Otto SCHOENWALD. Finfine en 1894 li alloĝiĝis terkulturan kolonion San-Felicianon kaj ricevis, kiel liber-homo, pecon de tero de registraro. Li kultivis sian terpecon kaj starigis privatan lernejon en la vilaĝo, en herba kabano. En 1903 li estis nomumita de sekretario por internlandaj aferoj por regi provizore la naŭan lernejon por maskla sekso de Kolonio San-Feliciano. De 1909 ĝis 1943 estis instruisto en vilaĝo. En la fino de januaro 1950 li transloĝiĝis al Porto Alegro. Daŭre partoprenis la Esperanto-movadon. Aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al Esperanto (Bohema Esperantisto, 1910, V. p: 39.). En 1930 aliĝis al Nov-Esperanto, rezigninte pri sia propra projekto „Mundial“. Fine, revenis al Esperanto kaj restis fidela al ĝi. Li estis poligloto, sciis pli ol 80 lingvojn kaj entute li estas aŭtoro de cento da verkoj, el kiuj 56 prese aperis; ili estas studoj pri jogo, rilatas gramatikojn de diversaj indianaj lingvoj. Lia plej grava faro estis traduko de Bhagavad-Gita el sanskrito; Diverskolora Bukedeto estas poemtradukoj el 80 lingvoj. Poemoj mediume verkitaj Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo. Aŭtoro de lernolibro de Esperanto por portugaloj, por kiuj li ankaŭ ellaboris stenografion. En manuskripto ankoraŭ restis Antologio de brazilaj poetoj. Li estis mediumo kaj transendis multajn esperantajn mesaĝojn de spiritoj en kaj pri Esperanto. Astrologo, redaktis dum multaj jaroj la "Almanaque do Pensamento", astrologian almanakon, kiu ekzistas ĝis nun. Estis ano de Círculo Esotérico da Comunhão do Pensamento (Esotera Rondo de l' Komunio de Pensado). Estis "doktoro pri kabalo" de Societo Rozkruca. Li estis ankaŭ masonisto. Kiam li mortis, li estis la lasta esperantisto de 1887, pro tio, Radio Roma faris omaĝon al li en 1957. Estis esperanto-grupo kun lia nomo en Santos. Ekzistas en Brazilo la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz kaj eldonejo "Dr. Francisco Valdomiro Lorenz" (neesperantista). Estas masonisma loĝio kun lia nomo en Porto Alegro. Estas strato kun lia nomo en urbo Americana.

Listo de verkoj de F.V.Lorenz

#Esperanto por Bohemoj, 1890 #Gramatyka jezika Portugalskiego, 1908 (Baza gramatiko de Portugallingvo, Pollingve); #Slovník Polsko-Portugalski, 1910 (Vortaro Pola-Portugala); #Ensinos Paternos, 1909 (Patraj instruoj); #Diálogos Iniciáticos (Iniciaj Dialogoj); #Receituário dos Melhores Remédios Caseiros (Aro de plibonaj hejmaj sanigiloj); #Homeopathia Doméstica Brasileira (Hejma Brazila homeopatio); #Contos e Apólogos, 1910 (Rakontoj kaj Fabeloj); #Pequeno Consultório Hermético, 1919 (Malgranda Hermetika Sanigilumo); #Noções Elementares de Cabala (Elementaj Nocioj pri Kabalo); #No Jardim da Alma (En Anima Ĝardeno); #Moysés e Siphoráh, 1920 (Moseo kaj Siforo); #Krishna, o Salvador da India (Krŝno, la Hinda Savanto); #Estenographia Ideal (Ideala Stenografio); #A sorte Revelada pelo Horoscopo Kabalistico (La sorto revelaciita per kabala horoskopo); #Elementos de Chiromancia (Elementoj pri Ĥiromancio); #O Filho de Zanoni (La filo de Zanonio); #Chamas de ódio e a Luz do Puro Amor 1927 (Flamoj de malamo kaj lumo de pura amo); #Um Apótolo de Progresso (Apostolo de Progreso); #Pequena Antologia Tcheque, 1928 (Malgranda Ĉeha antologio); #A Mentalidade Ameríndia, 1921 (La Amerikindiĝena penso); #Iniciação Linguistica, 1929 (Lingvistika Enkonduko); #Lições Práticos de Ocultismo Utilitário, 1942 (Praktikaj lecionoj pri utilema okultismo); #Raios de Luz Espiritual, 1944 (Radikoj de Spirita Lumo); #A Voz do Antigo Egito, 1946 (Voĉo el Malnova Egiptio); #Mensagens Rosacrucianas (Rozakrucaj mesaĝoj); #Diverskolora Bukedeto, 1941 #Esperanto Sem Mestre, 1948 (Esperanto sen instruanto); #Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo, 1944 #La Brazilaj Aruakoj #Kompleta Gramatiko de la Tupia Lingvo #Brazila Antologio Poezia #Bhagavat Gitá (Esperanten tradukita) #Lingua "Ido" (Gramatica e Dicionario), 1913 (Lingvo Ido, Gramatiko kaj Vortaro); #Viagens no Mundo dos Espiritos (Vojaĝo al Spirita Mondo); #Deutsch-Chinesisch, Chinesisch-Deutsch Wörterbuch (Germana-Ĉina, Ĉina-Germana vortaro); #Deutsch-Japanisch, Japanisch-Deutsch Wörterbuch (Japana-Germana, Germana-Japana vortaro); #Vocabulário Portugues-Egipcio (Portugala-Egipta vortaro); #Vocabulário Persa Portugues (Persa-Portugala vortaro); #Vocabulário Basco-Portugues (Eŭska-Portugala vortaro); #Vocabulário Turco-Portugues (Turka-Portugala vortaro); #Vocabulário Yoruba-Portugues (Jorubaa-Portugala vortaro); #Ainu-Mongol-Mandchú (Ajnua-Mongola-Manĉua); #Tibetano-Tamil (Tibeta-Tamila); #A Lingua Tigré (Provincia da Etiopia),(Tigrea lingvo el ia Etiopa provinco); #Hupa (Hu-pé é um provincia da China), (Hupaa lingvo el ia Ĉina provinco); #Etrusco-Rásena (Etruska-Rasena lingvo); #Maláio-Portugues (Malaja-Portugala lingvo); #Maya-Portugues (Maja-Portugala lingvo); #Dacota, Ossage (Dakota, Osaĝo); #Marathi-Portugues (Maratia-Portugala lingvo); #Chinuk e Siuslavan (Ĉinuika kaj Siuslavana lingvoj); #Machichi Kashiana (Maĉiĉia Kaŝiana lingvo); #Cakchiquel (Kakĉikela lingvo); #Micmac (Mikmaka lingvo); #Mapuche (Mapuĉo); #Aimará (Ajmaraa lingvo); #Huioto e Megat (Huiotoa kaj Megata lingvoj); #Kvakiutl (Kvzkiutla lingvo); #Eskimó (Inuita lingvo); #Ouiché (Uiĉea lingvo); #Haida (Haida lingvo); #Navajo (Navaĥa lingvo); #Algonkin (Meskva); #Chukchee (Ĉukĉea lingvo); #Takelma (Takelma lingvo); #Maidú (Maidua lingvo); #Almanaque d'O Pensamento (Almanako de Revuo O Pensamento ekde 1912 ĝis 1964) (kompleigita post lia morto 24.5.1957) #Monogeismo Linguistico (Lingva Monogenismo 2000 paĝoj en pli ol 80 lingvoj - manuskripto) #Estre a Vida Espiritual e a Vida Submissa (Inter la Spirita kaj Submisa vivo); #14 Lições de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (14 lecionoj pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo); #Curso Adiantado de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (Progresa kurso pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo); #A Vida Depois da Morte (La vivo post la morto); #Raja Yoga (Raja Jogo); #O Cristanismo Místico (Mistika Kristanismo); #Filosofias e Religiões da India (Filozofio kaj Religioj de Hindio); #O Renascimento e a Lei do Karma (Renaskiĝo kaj Karma Leĝo); #Estudo da Religião (Studo pri Religio); #Da Pobreza ao Poder (Ekde Malriĉeco al Povo); #Zanoni, romance ocultista (Zanonio, okultisma romano); #Bhagavad Gítá (traduko); #O Labirinto do Mundo e o Paraiso dos Corações de Jan Amos Komenský (La Labirinto de la Mondo kaj la Paradizo de la Koroj. Traduko el Rumana al Portugala de verko de Komenský); #A Semântica das Letras (La Semantiko de la literoj); Post la morto, tio estas, de li skribitaj, ne nur eldonitaj, post lia morto, laŭ Brazila ĝenerala kredo (vidu Spiritismo). #Esperanto kiel Revelacio (diktita al mediumo Chico Xavier de la spirito de F.V.L. el la spirita mondo 1976); #Enfoques Espíritas (Spiritismaj vidpunktoj); En Enciklopedio de Esperanto: Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto

Esperanta Kulturo

Esperanto > Esperanto-kulturo ---- Esperanto-kulturo entenas ĉiujn terenojn sociajn, ekonomiajn, intelektajn kaj kulturajn, kie Esperanto estas uzata.

Historio


- Historio de la Esperanto-movado
- Gravaj esperantistoj
- Historio de la Esperanto-movado laŭ landoj kaj regionoj
- Iamaj Esperanto-Asocioj
- Historiaj Esperanto-gazetoj

Artoj


- Esperantlingva literaturo
- Esperanto-eldonejoj
- Esperanto-filmoj
- Esperanto-humuro
- Esperanto-muzeoj
- Esperanto-muziko
- Esperanto-originaloj
- Esperanto-teatro
- Esperanto-tradukoj
- Esperanto-verkistoj

Movado


- Denaskaj Esperanto-parolantoj
- Esperantio
- Esperanto-asocioj
- Esperanto-bibliotekoj
- Esperanto-domoj
- Esperanto-eldonejoj
- Esperanto-flago
- Esperanto-gazetoj
- Esperanto-kluboj
- Esperanto-mono
- Esperanto-movado
- Esperanto-muzeoj
- Esperanto-projektoj
- Esperanto-radioj
- Esperanto-renkontiĝoj
- Esperanto-simboloj
- Zamenhof/Esperanto-Objektoj

Esperantologio


- Esperant'
- Esperanto-vortaroj
- Esperanto-tradukoj Kulturo

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

1872

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1872 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1872 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- Pollando : Kabe
- Emil HÁCHA
- Jan Amos KAJŠ
- Francisko Valdomiro LORENZ
- 29-a de marto : Henry William HETZEL
- 31-a de marto : Michele ARABENO
- 4-a de julio : Calvin COOLIDGE
- 12-a de julio: John MERCHANT
- 16-a de julio : Roald AMUNDSEN, norvega esploristo
- 11-a de aŭgusto : Walter CURRIE
- 19-a de novembro : Alberto ALESSIO
- 17-a de decembro : Valdemar LANGLET

Mortoj


- 31-a de majo : Friedrich GERSTÄCKER
- 31-a de decembro : Aleksis KIVI : Finnlando ----
1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1872년 simple:1872

Zbislav

Zbislav estas loko kie naskiĝis Francisko Valdomiro LORENZ.

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

1957

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1957 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1957 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 42-a Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo.
- Fonditaj societo Bona Espero en Brazilo kaj Esperanto-klubo en Dobříš.
- Kreita Frater.
- Sovetunio lanĉis komsmen Sputnikon, la unuan artefaritansateliton de la Tero.
- Luksemburgio membriĝas en la Eŭropa Unio.
- Ganao sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO.
- Malajzio aniĝas al UNO.
- Francois DUVALLIER ekregas Haition.
- 20-a de aprilo : Perihelio de la kometo "Arend-Roland". Je kelkaj tagoj ĉirkaŭ la 25-a, ĝi montris sundirektan duan voston. Ĝia orbito aspektas hiperbola, do probable ĝi ne revenos.
- Auxil, Universal (Decormis), Pikto kaj Euroglot kreitaj.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- Saudi-Arabio : Osama Bin-Laden.

Mortoj


- Theodor ČEJKA
- Eŭropo : Wilhem REICH, malkovrinto de la orgono.
- 10-a de januaro : Usono : Gabriela MISTRAL
- 14-a de januaro : Humphrey BOGART
- 4-a de februaro : Erich PONTO
- 24-a de majo: Francisko Valdomiro LORENZ
- 26-a de junio : Alfred DÖBLIN
- 24-a de novembro : Diego RIVERA ----
1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1957 ja:1957年 ko:1957년 ms:1957 simple:1957 th:พ.ศ. 2500

Volapuko

Kategorio:Planlingvoj Lingvo > Planlingvoj > Volapuko ---- Nomo: Volapuko (Volapük)
Parolantoj: kelkdek
Landoj: nenie
Origino: inventita de Johann Martin SCHLEYER, 1879
Skribo: latina
ISO 639-kodoj: vol kaj vo specimeno: La Patro Nia:
O Fat obas, kel binol in süls,
paisaludomöz nem ola!
Kömomöd monargän ola!
Jenomöz vil olik,
äs in sül, i su tal.
Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo.
E pardolös obes debis obsik,
äs id obs aipardobs debeles obas.
E no obis nindukolös in tentadi,
sod aidalivolös obis de bad.

Historio

En 1879 germana prelato, Johann Martin SCHLEYER (Ŝlajer), kreis novan lingvon por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. La ideo iĝis sufiĉe populara, kaj post kelkaj jaroj la nova lingvo Volapuko akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Eŭropo kaj Ameriko. Okazis internaciaj kongresoj en 1884 (Friedrichshafen), 1887 (München), kaj 1889. Je 1889 ekzistis 316 lernolibroj en 25 lingvoj, 283 kluboj, kaj ĉirkaŭ 25 gazetoj. Malgraŭ tiu frua sukceso, post deko da jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plimulto flugis al aliaj planlingvoj, ekz. al la juna Esperanto, kaj nuntempe nur kelkaj interesitoj scipovas la lingvon. En 1931 Arie DE JONG faris revizion de Volapuko, kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj el la parolantoj de la lingvo. Nuntempe la malmultaj volapukistoj uzas tiun version. Gravaj kolektoj de volapukaĵoj ekzistas ĉe La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, la American Philosophical Society (Usona Filozofia Societo) en Filadelfio, Pensilvanio, [http://www.amphilsoc.org/library/mole/v/volapuk.htm], kaj la Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Ekzistas du retpoŝtaj diskutgrupoj dediĉitaj al volapuko, kaj kelkaj retpaĝoj parte aŭ tute en volapuko, krom pluraj kun informo kaj lerniloj (ĉefe en la angla kaj Esperanto).

Gramatiko

Elparolo kaj literumo

Volapuko notiĝas per signaro, en kiu literoj kaj sonoj sin respondas unuope. Ĝi uzas latinidajn literojn krom q w, kaj prae ĝi ne havis r. En la sekva listo prononcindikoj estas laŭ la internacia fonetika alfabeto: : a [a], ä [ɛ], b [b], c [dʒ] aŭ [tʃ], d [d], e [e], f [f], g [g], h [h], i [i], j [ʃ], k [k], l [l], m [m], n [n], o [o], ö [ø], p [p], r [r], s [s], t [t], u [u], ü [y], v [v], x [ks], y [j], z [ts] Akcento trafas la lastan silabon. La revizio de DE JONG aldonis la fonemon "r", kaj ŝanĝis kelkajn (sed ne la plej oftajn) vortojn kiuj originale havis "l", por ke ili iĝu pli rekoneblaj. Ekzemple, "lilöm" (= "pluvo", el la angla "rain") en la originala Volapuko fariĝis "rein"

Vortprovizo

La vortprovizon Schleyer prenis el diversaj eŭropaj lingvoj, ofte aliformigita preter facila rekonebleco. Ekzemple, "vol" (mondo) kaj "pük" (lingvo) devenas el la anglaj vortoj "world" kaj "speech". Tiuj ŝanĝoj havas du ĉefajn kialojn: Schleyer evitis kunmetojn de konsonantoj, malfacilajn por multaj, kaj li forlasis "r", uzante nur "l" ĉar parolantoj de lingvoj kiel la ĉina ne distingas tiujn du fonemojn. Kvankam tute malgrava lingvistike, tiun ĉi "deformadon" multe mokis la kontraŭuloj de la lingvo. (Nuntempe, la "logika" planlingvo Loĵbano simile deformas sian vortprovizon por akordigi ĝin je ĝia unika fonologio. La mallongdaŭra Vorlin, kies ĉiuj radikoj havas formon KVK aŭ KVKVK, uzis similan metodon.)

Morfologio

La gramatiko de Volapuko estas, simile al tiu de Esperanto, ĝenerale bazita je la hindeŭropaj lingvoj kun pli regulita karaktero: gramatikaĵoj formiĝas per kunmetado de neŝanĝeblaj elementoj, ne per ŝanĝemaj fleksioj. Same kiel la ĝermanaj lingvoj sed malsame kiel Esperanto, ĝi uzas kvar kazojn ĉe la substantivo: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo. La verbo estas tre fajnsenca, kaj "fleksiiĝas" laŭ tempo, finiteco, aktiveco, persono, nombro, kaj (en la tria persono) sekso de la subjekto. Simile kiel Esperanto, Volapuko havas multajn afiksojn por kunmeti vortojn el pli bazaj, ekz. "-ef" (-aro), "-il" (-eta), "-öf" (-eco). La plejmulto de radikoj estas baze substantivoj, kaj oni povas fari el ili ne nur verbojn (per diversaj finaĵoj kaj komencaĵoj), adjektivojn (-ik), kaj adverbojn (-iko), sed ankaŭ prepociziojn (-ü) kaj konjunkciojn (-ä). La multenombrajn pronomojn oni faras el la ununombraj regule per "-s": "ob" = mi, "obs" = ni, ktp. La revizio de DE JONG iom simpligis la gramatikon, kaj forigis iom da seksismo en la pronomoj kaj afiksoj (komparu kun Riismo).

Kromsignifo de vorto Volapuko

Ĉar la vortoj en Volapuko estas misformitaj kaj nerekoneblaj, en multaj lingvoj la vorto "Volapuko" akiris la kromsignifon "aro da nekompreneblaj vortoj". Ankaŭ la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo".

Eksteraj ligoj


- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/Misc/volagram.html Mallonga gramatiko de Volapuko]
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/HBoV/ Manlibro de Volapuko] en HTML kaj skanfoto de originala libro de 1888 (angle)
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/VolVifik/volvif00.html Dekleciona kurso pri volapuko (angle)]
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/ Ligaro pri Volapük ĉe Ken CAVINESS]
- [http://www.rick.harrison.net/langlab/dejong.html Artikolo pri la revizio de 1931 (angle)]
- [http://www.esperanto.fi/volapuk.html Historia artikolo el Esperanta Finnlando]
- [http://wwwcs.upb.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/06-int.htm Historio de Volapuko] el la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
- [http://member.netease.com/~htliu/biblio.html#chap2 Listo de libroj en kaj pri Volapuko]
- [http://vo.wikipedia.com/ Vükiped], Vikipedio en Volapük
- [http://www.yahoogroups.com/group/volapuk Volapükalised] - Volapuka diskutgrupo ĉe Yahoo (en la lingvo kaj pri ĝi en diversaj aliaj lingvoj) Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto v kategorio:planlingvoj

EdE-V

Volapük. De 1881 ĝis 1889 tiu ĉi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn, kiuj okulvideble montris, ke artefarita lingvo estas tute bone uzebla ĉe la internaciaj rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplomitaj instruistoj, pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo - tiaj estis la atingoj de Volapuko. Sed dum 2-3 postsekvintaj jaroj, la Volapuko-movado komencis rapide malkreski kaj baldaŭ tute ĉesis. La pereon influis certe la formate strukturaj mankoj de Volapuko, sed ankoraŭ pli gravan rolon en la disfalo ludis la motivoj socie-organizaj. Volapuko estis finkonstruita de unu homo, arbitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj gramatikajn regulojn, ne liginta sin tiurilate per internacie jam ekzistantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermiĉelo, en kiu sub la formo „Bodugän“ estis ne eble diveni Portugalujon; sub la formo „plim“ la internacian vorton komplimento. La arbitreco de la Volapuko-konstruo antaŭdifinis ĝian nepran dependon por ĉiam de la subjektiva bontrovo de la aŭtoro. Tiamaniere ĝi povis disvolviĝi nur laŭ tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj ŝajnis akcepteblaj por la bontrovo de Schleyer. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis - malgraŭ la struktura simileco al la naturaj lingvoj - la eblon libere evolui kaj pliriĉiĝi. Ankoraŭ kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la personaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris Volapukon „sia lingvo“, „sia“ propraĵo. Li malakceptis ĉiun penson, ke iu ajn (ĉu persono, ĉu kolektivo) povu direkti la evoluon de „lia“ lingvo. La prezidantoj de la volapükistaj societoj estis devige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de regionaj kaj naciaj volapükistaj societoj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La ĉefaj kontinentoj de volapükistoj ne povas akcepti tiajn despotajn organizformojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888-89 okazis demokrata revolucio, direktita kontraŭ la tirana reĝimo de Schleyer. La tria internacia kongreso de Volapuko en 1889 en Parizo, dum kiu ĉiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en Volapuko, kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri aŭtokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis direkti dum la estonto la pluan evoluon de Volapuko. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reĝimo, la Schleyer-a lingvo haltis en sia progreso. Vidu Idiom-Neutral. ja:ヴォラピュク ko:볼라퓌크 simple:Volapük

1893

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1893 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1893 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1-a de decembro : Fondita unua ne oficiala Esperanto-rondeto en Varsovio.
- Louis de BEAUFRONT konsilis ke entute ĉio, kiu tuŝas esperantan aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon.
- L.L. ZAMENHOF tranlokiĝis kun sia familio al Grodno.
- Eburbordo iĝas Franca kolonio.
- En la usona urbo Ĉikago okazas la mond-foiro "Kolumbia Ekspozicio".
- Kreitaj Dil kaj Universala.

Naskiĝoj


- Mihály SÁROSSY
- Emilie SUCHARDOVÁ
- 29-a de junio : Pedro CASAS
- 19-a de julio : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 21-a de julio : Hans FALLADA
- 8-a de aŭgusto : Frits FAULHABER
- 12-a de aŭgusto : G. Demetrio KONSTANTOPOULOS
- 22-a de aŭgusto : Usono : Dorothy PARKER
- 13-a de septembro: Antono LLINÁS BELLVEHI
- 16-a de septembro : Alexander KORDA
- 18-a de septembro : Fuĵisaŭa Ĉikao
- 22-a de septembro : Hans LEIP
- 17-a de oktobro : Charles PICHON
- 1-a de decembro : Ernst TOLLER
- 13-a de decembro: Thorsten TORBÄJ
- 26-a de decembro : MAO Zedong

Mortoj


- 17-a de januaro : Rutherford B. HAYES
- 6-a de julio : Guy de MAUPASSANT

Esperanto-libroj eldonitaj en 1893


- Beaufront, Louis de: Prexgareto por katolikoj / trad. en Esperanto par L. de Beaufront. - Epernay: Bonnard [k.a.], [1893]. - 45 p.
- LIBRO RUTH La libro Ruth / el la originalo trad. E. Neumark. - N?rnberg: Tümmel, 1893. - 15 p.
- La liro de la esperantistoj : kolekto da versaxjoj en la lingvo internacia "Esperanto" / eld. A. Grabowski. - N?rnberg: Tümmel, 1893. - 157 p.
- SVENSK-ESPERANTISK ORDBOK Svensk-esperantisk ordbok / utarb. af L
    - . - Upsala: Esperantof÷rening, [1893]. - 63 p. - (Det Internationela Spraket Esperanto ; 2)
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dua libro de l' lingvo internacia / Dr. Esperanto. - Varsovio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: "Esperanto": mexzdunarodnyj jazyk : predislovie i polnyj ŭcebnik / Ludwik Lazar Zamenhof. - Novoe stereotipnoe izd. - S.-Peterburg: Obxŝcestvo Esperantistov, 1893 ; [1892]. - 42 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Lärobok med fullständig Esperantsk-svensk ordbok / af L. Zamenhof. Íversatt och med f÷rfattarens tillstand utg. af B. G. Jonsson. - Upsala: Klubo Esperantista, 1893]. - 63 p. - (Det Internationela Spraket Esperanto ; 1)
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale Esperanto : introduction et manuel / du L. Zamenhof. Trad. par L. de Beaufront. - Nouvelle Úd. stÚrÚotypÚe de l' ouvrage russe Varsovie ; Epernay: Zamenhof ; Beaufront, 1893. - 32 p. ----
1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1893년 simple:1893

Rio-de-Ĵanejro

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Rio-de-Ĵanejro < urboj > ----
- Situo: 22° 54’ sude, 40° 20’ okcidente
- Areo: 1.261 km2
- Horzono: GMT-3h
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 11.000 mil (en la aglomeraĵo en 2000) GMT Rio de Ĵanejro, portugalligve: Rio de Janeiro /Riŭ djĵan'ejrŭ/, regione [ĥiŭ: ĝjĵan'ej:rŭ], mallongigo de "Mui Heróica e Leal Cidade de São Sebastião do Rio de Janeiro", estas la ĉefurbo de la ŝtato de Rio-de-Ĵanejro (Rio-de-Ĵanejrio) kaj estis ĉefurbo de Brazilo de 1763 ĝis 1960. De 1808 ĝis 1820 ankaŭ ĉefurbo de Portugalio. Ĝi estas nomigita "Urbo Mirinda" (Cidade maravilhosa), ĉar lia belega situo ĉe la Gŭanabara golfo kaj inter grandiosaj montoj. La plej fama de tiuj montoj estas la "sukerpano" (Pão de Açúcar). Antaŭe ĝi estis, krom ĉefurbo, la plej granda urbo de Brazilo, kultura kaj ekonomia centro. Hodiaŭ urbo Rio-de-Ĵanejro estas iom dekadenta, ne nur ne estas plu ĉefurbo, sed ne estas plu la plej granda urbo de Brazilo, eĉ ne la ekonomia centro. Kulture, ĝi devas dividi spacon kun San-Paŭlo, kaj Salvadoro.

Historio

Rio de Janeiro estis fondita la 1-a de marto 1565 proksime de vilaĝo "Carioca" (Domo de la Brankulo en indiĝena lingvo). 1565
- Naskiĝurbo de Petro la 2-a (imperiestro de Brazilo) kaj Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO.
- Baggi de ARAUJO propagandis Esperanton tie. Kategorio:Urboj de Brazilo

Suda Rio-Grando

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Suda Rio-Grando ---- Dosiero:br-rio-grande-do-sul.gif
Suda Rio-Grando (Rio Grande do Sul portugalligve, t. e., "Suda Granda Rivero") estas la plej suda federacia ŝtato de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas Porto Alegre. La ŝtato havas 282 000 km² kaj 10 milionoj da enloĝantoj. Ĝi estas unu el la plej gravaj produktantoj de rizo, sojo, tritiko kaj viando de Brazilo kaj estas preskaŭ la nura produktanto de Vino. La tipa manĝaĵo estas la ĉurasko (rostita viando) kaj la tipa drinkaĵo la ĉimarono (varma trinkaĵo). Ĝi estis sendependa lando de 1836 ĝis 1845 sub la nomo Rio Grande-a Respubliko, kies nomo oni konservis en la nuntempa flago de la ŝtato. Ĉi tie estis kreita la CTG (Gauĉaj Tradiciaj Centroj) lokoj kie oni kultas la gauĉan kamparan kulturon. Hodiaŭ ekzistas miloj de tiaj CTG en pluraj landoj de la mondo. Ŝtata feritago: 20-a de septembro.

Floriano PEIXOTO

Floriano VIEIRA PEIXOTO /flori'ânŭ vi'ejra 'peiŝotŭ/, dua brazila prezidento. Naskiĝis en Ipioca en la 30-a de aprilo 1839, mortis en tiam Divisa, hodiaŭa Floriano en la 29-a de junio 1895. Mareŝalo de armeo, elektita Vicpresidenton de Respubliko je periodo de 1891 ĝis 1894. Posedis prezidantecon de Respubliko post kontraŭpuĉo kontraŭ Deodoro da FONSECA. Batalis en la milito kontraŭ Paragvajo. Partoprenis de puĉo kiu finigis la monarkion en Brazilo. Li kontraŭpŭis Deodoron kaj iĝis prezidanto de Respublikon, liaj unuaj agoj estis: finigis la staron de sitio kaj restarigi la parlamenton. Floriano, malgraŭ tio, ne permesis al parlamento elekti novan prezidenton. Pro tio, okazis ribeloj kiujn li venkis kun apogon de Usono kaj Britio kiu sendis batalŝipojn por apogi lin. Li estis alinomata Fera Mareŝalo kaj postuliĝis en la 5-a de novembro 1894 de Prudente de MORAIS. Li mortis kelkaj monatoj poste. PEIXOTO Floriano PEIXOTO Floriano PEIXOTO Floriano

Minas Gerais

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Minas-Ĝejraso ---- Brazilo Minas-Ĝerajso (portugale Minas Gerais [minaĵeRAJs] = ĝeneralaj minoj) estas subŝtato en la sud-oriento de Bra