Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Frank WEDEKIND

Frank WEDEKIND

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Frank WEDEKIND < Germana Lingvo ---- Frank WEDEKIND [frank WEdekint] (naskiĝis la 24-an de julio, 1864, mortis la 9-an de marto, 1918) estis germana verkisto. Frank Wedekind naskiĝis en Hanovro. Sian junaĝon li pasigis en Svislando. Post studado de juro li laboris inter alie kiel varbisto, ĵurnalisto, sekretario en cirko, dramaturgo kaj aktoro. La tempon de 1899 ĝis 1900 li pasigis en aresto, pro satira poemo lia kontraŭ Vilhelmo la 2-a en revuo Simplissimus ofendis moŝtulon. Liaj humuraj, satiraj verkoj direktis sin kontraŭ la konvencia moralo de la burĝaro. Siatempe forte kritikata kaj cenzurata, Frank Wedekind nuntempe estas rigardata unu el la gravaj influintoj al la Ekspresionismo kaj la Absurda Teatro. Wedekind mortis en Munkeno.

Listo de verkoj:


- Frühlings Erwachen (dramo, 1891)
- Der Erdgeist (dramo, 1895)
- Der Marquis von Keith (komedio, 1901)
- Die Büchse der Pandora (dramo, 1904)
- König Nicolo oder So ist das Leben (dramo, 1904)
- Die vier Jahreszeiten (poemoj, 1905)
- Lautenlieder (kantoj, eld. 1920)

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Germana lingvo

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Deutsche Sprache ja:ドイツ語 ko:독일어 ms:Bahasa Jerman simple:German language th:ภาษาเยอรมัน

24-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 24-a de julio ---- La 24-a de julio estas la 205-a tago de la jaro (la 206-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 160 tagoj restas. Je la 24-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1969 : Usono metis la unuan homon surlunen

Naskiĝoj


- 1783 : Simón BOLÍVAR
- 1802 : Alexandre DUMAS (Patro), Francio
- 1853 : Jorge Luis GUTIÉRREZ
- 1857 : Henrik PONTOPPIDAN
- 1864 : Frank WEDEKIND
- 1883 : Augustin PITLÍK
- 1897 : Amelia EARHART

Mortoj


- 1655 : Friedrich VON LOGAU
- 1862 : Martin VAN BUREN
- 1920 : Ludwig GANGHOFER
- 1927 : Japanio : Tokio : AKUTAGAWA Ryunosuke (memmortige)
- 1960 : Hans ALBERS
- 1991 : Isaac Bashevis SINGER, verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1978

Specialaj tagoj kaj festoj


- Ekvadoro : Tago de Simón Bolívar
- Venezuelo : Tago de Simón Bolívar ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:7月24日 ko:7월 24일 simple:July 24 th:24 กรกฎาคม

1864

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1864 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1864 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Meksiko : Napoleono III de Francio instalas Maximilian kiel ŝtatestro de Meksiko.
- 31-a de oktobro : Nevado fariĝis la 36-a ŝtato de Usono.
- Kreitaj Pasilalio de Paic kaj Alfagnomonomio.

Naskiĝoj


- 11-a de junio : Richard STRAUSS
- 18-a de julio : Ricarda HUCH
- 20-a de julio : Erik Axel KARLFELDT
- 24-a de julio : Frank WEDEKIND
- 31-a de oktobro : Islando : Einar BENEDIKTSSON
- Britio : Robert CECIL
- Georgi OREŜKOV
- Stanislav SCHULHOF

Mortoj

----
1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1864년

1918

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1918 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1918 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Okazis, en Gotenburgo, unua Skandinava Kongreso de Esperanto.
- Augustin PUN, Dimitrij SNEĴKO kaj Lauri Ilmari LAPPI eklernis Esperanton.
- 17-a de oktobro: Jugoslavio: deklaratis respublikon.
- 21-a de oktobro: La "provizora nacia kunveno" deklaras Aŭstrion demokrata respubliko.
- 11-a de novembro: Pollando sendependiĝas.
- 11-a de novembro: Unua Mondmilito finiĝis per armistico konsentita ĉe Compiègne.
- Tutmonde: Epidemio gripo de 1918.
- Aŭstrio: Post la malvenko de la unua mondmilito imperiestro Karl abdikas. La Habsburga Imperio disfalas.
- Belarusio (1918-19) send ependiĝadas de Rusio
- La Bavaria reĝo eksreĝas.
- Kroatio iĝas parto de Sud-slava Reĝlando.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Rusio.
- Kreitaj Extra lingua kaj Universallingvo.

Naskiĝoj


- Valda VINAŘ
- 26-a de januaro: Philip José FARMER
- 1-a de februaro : Muriel SPARK
- 1-a de marto : João GOULART
- 14-a de julio (Svedio): Ingmar BERGMAN
- 18-a de aŭgusto (Italio): Elsa MORANTE
- 17-a de oktobro : Rita HAYWORTH

Mortoj


- 9-a de marto : Frank WEDEKIND
- 26-a de junio : Peter ROSEGGER
- 17-a de julio : Clarence BICKNELL
- 29-a de aŭgusto : Max DAUTHENDEY
- 22-a de decembro: Bruno RIEFLING ----
1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1918年 ko:1918년 simple:1918

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Hanovro

Geografio > Eŭropo > Germanio > Malsupra Saksio > Hanovro < Urboj ---- Urboj Urboj Urboj Hanovro estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Malsupra Saksio. La urbo estas grava industria kaj komerca centro; ĝi havas universitaton, plurajn altlernejojn kaj estas okazejo de diversaj internaciaj foiroj. :Germana nomo: Hannover [HaNOve] :Situo: , apud la rivero Leine :Loĝantaro: proksimume 500.000 :Areo: 204,09 km² :Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) :Alteco: averaĝe 55 m super la marnivelo [http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Hannover Ligo al la Hanovra Esperanto-Grupo] als:Hannover ja:ハノーファー ko:하노버

Juro

Hejmpaĝo > Juro ----

Difino

Juro estas la aro de la reguloj, kiuj ebligas kaj organizas la kunvivon en socio. De kiam la unuaj homoj vivis en socio (grupo aŭ tribo), ili devis starigi kaj respekti regulojn; homo, "pensanta besto", devis rapide kompreni, ke ekzemple pli bone estas organizi regulojn pri la divido de la ĉasaĵo, ol intermortigi sin post la ĉaso. La franca juristo DABIN difinas juron "aro de la kondut-reguloj ediktitaj, aŭ almenaŭ ricevitaj kaj agnoskitaj de la civila socio, sub la sankcio de la publika devigo, cele al realigo — en la rilatoj inter la grupanoj — de tiu iela ordo, kiun postulas la daŭro de la socio kiel ilo dediĉita al tiu celo". La objektiva juro estas la aro de la juraj reguloj. Ekzistas multegaj branĉoj en juro, ekz. la juroj naciaj (enlandaj) kaj internaciaj, civila kaj penala, k.t.p... Sed en juro estas ne nur leĝoj, kodoj, sed ankaŭ jurisprudenco, kutimoj, doktrino...

Branĉoj de juro

Oni klasike dividas la objektivan juron en branĉojn. Tradicie estas distingitaj:
- La nacia aŭ interna juro
  - Privata juro
    - Civila juro
    - Komerca juro
    - Labora juro
    - Kaj aliaj...
  - Publika juro
    - Konstitucia juro
      - Bazaj Nocioj
konstitucio, ŝtato, ŝtatestro, ĉefministro, registaro, parlamento
      - Registaraj Formoj
monokratio, oligarkio, demokratio
      - Politikaj reĝimoj
parlamenta, prezidenta, asemblea
    - Administracia juro
    - Fiska juro
    - Kriminala juro (1)
      - Diversaj krimoj aŭ deliktoj
kalumnio
  - Procedura juro
- La internacia juro
  - Privata internacia juro
  - Publika internacia juro (1) Parto el la doktrino rigardas la penalan juron kiel parton de la privata juro, ĉar ĝi koncernas la unuopulojn. vidu: proceso
-
ja:法 (法学) simple:Law th:กฎหมาย

1899

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1899 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1899 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Helena HEMPEL fariĝis la 4724-a esperantisto.
- Ors. Vicente INGLADA, John William PICKARD kaj Georgi OREŜKOV ekesperantiĝis.
- Novan metro-etalonon, kun kversekco X-forma, el plateno-iridio elektita kiel novan prototipan metron.

Naskiĝoj


- Brazilo : Nero ABRANCHES
- Svedio: Stellan ENGHOLM
- Danio : Aksel SANDEMOSE
- Japanio : KOBAJAŜI Mokiĉi
- 7-a de januaro : Francis POULENC
- 23-a de januaro : Humphrey BOGART
- 23-a de februaro : Germanio : Erich KÄSTNER
- 24-a de marto : R. A. DVORSKÝ
- 23-a de aprilo : Vladimir NABOKOV
- 10-a de majo : Usono : Fred ASTAIRE
- 21-a de julio : Usono : Ernest HEMINGWAY
- 13-a de aŭgusto : Britio : Alfred HITCHCOCK
- 24-a de aŭgusto : Argentino : Jorge Luis BORGES
- 15-a de oktobro : Lauri Ilmari LAPPI
- 19-a de oktobro : Gvatemalo : Miguel Angel ASTURIAS
- 22-a de decembro : Gustaf GRÜNDGENS
- 30-a de decembro : Norvegio : Helge INGSTAD, esploristo

Mortoj

----
1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899| 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ja:1899年 ko:1899년 simple:1899 th:พ.ศ. 2442

1900

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1900 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1900 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 21-a de julio: unua Esperantista vespermanĝo en Parizo.
- Paul FRUICTIER, J. R. G. ISBRÜCKER, Charles LAISANT,
- Leon FAUVART-BASTOUL kaj Theodor ČEJKA eklernis Esperanton.
- Theodor ČEJKA publikigis la duan lernolibron de Esperanto por Ĉeĥoj.
- Emile GASSE eklernis Esperanton, unua en Normandio.
- Fondita Esperanto-Grupo en Dijon
- Leon BOLLACK publikigis la Lingvon Bluan.
- The son of the wolf ("La filo de la lupo") de Jack LONDON
- Brita Laborista Partio fondita.
- Tutmonda Ekspozicio en Parizo

Naskiĝoj


- KENN Won
- Adolf MALÍK
- Vselovod IVANOV
- Dalibor CHALUPA : Ĉeĥio
- 4-a de februaro : Jacques PRÉVERT
- 7-a de februaro : Tibor CZITROM
- 5-a de aprilo : Spencer TRACY
- 28-a de aprilo : Germanio : Bruno APITZ
- 12-a de majo : Aŭstrio : Helene WEIGEL
- 5-a de junio : Hungario : Dennis GABOR
- 29-a de junio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 14-a de julio : Susumu AIBARA
- 29-a de julio : Svedio : Eyvind JOHNSON
- 20-a de septembro : CASTELLO BRANCO
- 8-a de novembro : Usono : Margaret MITCHELL
- 19-a de novembro : Germanio : Anna SEGHERS
- 22-a de decembro: Hermanus Jacob BLOKKER

Mortoj


- 20-a de januaro : Britio : John RUSKIN
- 25-a de aŭgusto : Germanio : Nietzsche
- 30-a de novembro : Francio : Oscar WILDE ----
1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900| 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1900年 ko:1900년 simple:1900 th:พ.ศ. 2443

Ekspresionismo

Ekspresionismo estas arta orientiĝo, kiu en esprimo de ekstera mondo preferas la internan vivon, precipe sentojn, anstataŭ la objektiva natura figuro. Por atingi la eksteran esprimon de la internaj sentoj, la ekspresionisma arto-esprimo ofte malformas la konkretajn formojn, por elstarigi nur tiujn formojn, kiuj estas influataj de la internaj, aŭ tiujn formojn kun iom da analogio kun la interna vivo. Takse, ekspresionismo ne simple forigas la naturalisman arton, sed klopodas por pli da profundeco je la temo. Tamen, la stilo de la unuaj expresionistoj estis tendence radikalisma, kaj tiusence ne tute akceptebla. Aliflanke, la movado fariĝis fruktodona, ĉar esence ekspresionismo estas filozofie korekta. Historie, ekspresionismo jam konstateblas en pluraj pentristoj de la pasinteco. En tiu direkto jam estis kelkaj artistoj de praa Egipto. Same okazis ekspresionismo en Mezepoko kaj en Renesanco, notinde en Leonardo da Vinci (1452-1519), Mikel-Anĝelo (1475-1564). Modernepoke unue mirindis la ekspresionismo de pentraĵoj de la hispano Goya (1746-1828). Kreskis ekspresionismo okaze de la postimpresionismo (Cézane, Gauguin). Same okazas kun Van Gogh, Picasso, Rouault, Modigliani, Ensor. Ekspresionismo fariĝis elstara en Germanio kaj eŭropa centro: Kokoschka, Nolde, Grosz, Beckmann, Heckel. Kategorio:Arto ja:表現主義 ko:표현주의

Munkeno

Geografio > Eŭropo > Germanio > Bavario > Munkeno < Urboj ---- Munkeno (germane, München [mynĥn]) estas la ĉefurbo de Bavario kaj centro de ĝia ekonomio. Bavario

Faktoj:

Bavario
- Urbestro: Christian UDE
- loko: 48,13° Norde, 11,55° Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: ĉ. 1.200 mil (2004) nur 30% denaskaj bavarianoj

Vidindaĵoj


- Englischer Garten ("Angla Ĝardeno“, granda parko)
- Frauenkirche ("Eklezio de virinoj“),
- Marienplatz (centra placo)
- Kastelo Nymphenburg
- Viktualienmarkt, vendoplaco pri floroj en la centro de Munkeno

Oktoberfest

En oktobro de 1810 la princo Ludoviko de Bavario edzinigas Therese von Sachsen-Hildburghausen kaj okazagas ĉevala kurado sur herbejo (hodiaŭ "Theresienwiese“ = "Herbejo de Therese“). Ekde ĉi-tia jaro, festo okazas ĉiam finon de septembro sur ĉi-tia herbejo.

Faktoj de la Oktoberfest 2005


- 17 fest-tagoj
- 6,1 miljonoj da vizitantoj
- 6 miljonoj literoj de biero trinkitaj
- 95 oksoj manĝitaj
- 215.000 ŝtelitaj potoj de biero estis arestataj
- 4.000 personalaj aĵoj trovitaj, ties 1.400 vestaĵoj, 400 monujoj, 350 ŝlosiloj, 330 poŝoj, 260 okulvitroj, 200 poŝtelefonoj, 200 pluvombreloj kaj 40 fotokameraoj.

Historio

Theresienwiese
- 1158 - La urbo “Munichen” estis unue foje menciata en skribita dokumento. La nomo de Munkeno venas de “Mönch”, la germana vorto pri monaĥo. Ĝis hodiaŭ, oni povas vidi monaĥon en la blazono de la urbo.
- 1468 – Oni komencas konstrui la Eklezio de Virinoj.
- 1505 – Munkeno devenas la ĉefurbo de la Bavario.
- 1522 – La duko Wilhelm la 4-a malpermesas la protestantismo. Ĝis hodiaŭ la plejparto de la bavarianoj havas la katolika religion.
- 1589 – La Hofbräuhaus (domo de la biero) estas fondata. Oni nomigas Munkenon "ĉefurbo de la biero” en Germanio.
- 1777 – La bavaria reĝanto Max la 3-a,la lasta de la dominanta familio Wittelsbach mortas. Palatinata familio heredas la rajton reĝi Bavarion.
- 1806 – Napoléon konkeras Bavario kaj farigis ĝin reĝolandon.
- 1825 – La reĝeco de Ludovico la 1-a de Bavario komencas. Li amas la arton kaj faris konstrui multajn muzeojn kaj kasteloj en romana stilo. Munkeno devenas centro kultura de Bavario.
- 1918 – La fino de la Unua Mondmilito signifias ankaŭ la fino de la reĝolando de Bavario. La Bavario devenas respublikon.
- 1933-1945 – Domineco de la naciismo en Germanio. En la Dua Mondmilito Munkeno estas bombardata (50 % de la urbo detruita) kaj la “Weiße Rose” (Blanka Roso) provas movi kontraŭstaron kontraŭ Hitler.
- 1957 – Munkeno havas pli ol 1 milion da loĝantoj
- 1972 – Olimpiaj ludoj en Munkeno, teroristaj atencoj
- 1992 – Bapto de la munkena flugejo.

Ekonomio

Munkeno estas sedejo de pluraj grandaj firmaoj:
- BMW
- Siemens
- Flugejo de Munkeno

Kulturo kaj sporto

La FC Bayern München, fondita en 1900, estas granda kaj fama klubo de futbalo en Eŭropo. Ĝi ludas ofte en la Allianz Arena kaj la Olimpiaparko kie okazis la Olimpiaj ludoj en 1972. Muzeoj: Germana Teknika Muzeo, Pinakotekoj, BMW-Museo,… Theatroj kaj la zoo Hellabrunn (ekde 1911).

Urbaj partnerecoj


- Edinburgh
- Verona
- Bordeaux
- Sapporo
- Cincinnati
- Kievo
- Harareo

Ligoj:


- [http://www.esperanto-muenchen.de/Turismo_Tourismus/turismo_tourismus.html Rondiro tra la turista parto de la urbo.]
- [http://www.muenchen.de La germanlingva retpaĝo de Munkeno]
- [http://www.esperanto-muenchen.de Informoj pri la Munkena Esperanto-Movado]
- [http://www.munkeno.de Pli da informoj pri Esperanto en Munkeno]

Vidu ankaŭ


- Munkena interkonsento ja:ミュンヘン ko:뮌헨 simple:Munich th:มิวนิก

The rating system of the Royal Navy

:There are six rating articles (1st, 2nd, 3rd, 4th, 5th, 6th) in the rating system of the Royal Navy. The rating system of the Royal Navy was used by the Royal Navy between the 1670s and early 19th century to categorise sailing warships according to their ability to stand in a line of battle and according to their number of guns. Cannon (large, smooth-bored, muzzle-loading guns) were counted, but not carronades (short guns which were half the weight of equivalent long guns), although rated ships could carry up to twelve 24- or 32-pounder carronades. During the Napoleonic Wars the correlation between formal gun rating and actual number of long guns or carronades carried by any individual ship was theoretical at best. When first established, first-rates were ships of exactly 100 guns, second-rates 90 guns, third-rates 70 guns, and fourth-rates 54–60 guns. As time passed, and different ships were built with greater or fewer numbers of guns, the term was expanded to include the ranges listed below. Although the rating system was only used by the Royal Navy, British authors might still use "first-rate" when referring to the largest ships of other nations or "third-rate" to speak of a French seventy-four. By the end of the 18th century, the rating system had mostly fallen out of common use, ships of the line usually being characterized directly by their nominal number of guns, the numbers even being used as the name of the type, as in "a squadron of three seventy-fours". The rating system did not handle ships smaller than the sixth rate, the remainder simply being "unrated". The larger of the unrated vessels were generally called sloops (but be warned that nomenclature is quite confusing for unrated vessels, especially when dealing with the finer points of "brig", "sloop-of-war", "corvette" and "post-ship" and whether any particular vessel is one, the other, or several of these at once). Sixth-rate ships were generally useful as convoy escorts, for blockade duties and the carrying of dispatches; their small size made them a bit unsuited for the general cruising tasks the fifth-rate frigates did so well.

Rating system

In 1817, the Royal Navy introduced a new rating system which included carronades in the count. The rating system was again modified later based more on the size of the crew.

Other uses

The term first-rate has passed into general usage, as an adjective used to mean something of the best or highest quality available. Second-rate and Third-rate are also used as adjectives to mean that something is of inferior quality.

References


- Michael Philips, [http://www.cronab.demon.co.uk/gen1.htm Notes on Sailing Warships], 2000.
- Military Heritage did a feature on frigates and included the British Rating System (John D. Gresham, Military Heritage, February 2002, Volume 3, No.4, pp. 12 to 17 and p. 87). Category:Royal Navy

free poker wycieczki szkolne zakady sportowe gastronomia jastrzbia gra










































:: RELATED NEWS ::
Nicky line
right The Nicky Line (also sometimes spelled Nickey Line) is the local nickname for the railway that once linked the towns of Hemel Hempstead and Harpenden via Redbourn. Today the course of most of the railway has been redeveloped as a cycle and walking path, and is part of the National Cycle Network (the
HMAS Hobart (1939)
The HMAS Hobart was a Leander class light cruiser which served in the Royal Australian Navy during World War II.

Description

The Hobart was the second of its class to be modified for Australian service, and the first to be named after the city of Hobart in Tasmania. Originally built for the Perth class guided missile armed destroyer of the Royal Australian Navy. She was laid down by Defoe Shipbuilding Company at Bay City, Michigan, USA, on 26 October
Primal scream therapy
Primal therapy is a trauma-based psychotherapy developed and popularized by Arthur Janov, Ph.D. During therapy the patient is encouraged to cry, scream, and beat objects to express childhood, perinatal and prenatal feelings. Janov claimed that in primal therapy patients would find their real needs and feelings after experiencing all their accumulated pain. The absence of peer-reviewed outcome studies
Kingcroaker
See text. The kingcroakers (formerly "kingfish") are a genus Menticirrhus of the family Sciaenidae.

Species

Menticirrhus americanus - Southern Kingfish: This species grows to 20 inches (51 cm) in length. Seven to eight dark bands mark the sides which shade from dusky above to almost white on the belly. They are found from the Western genus Menticirrhus of the family Sciaenidae.

Species

Menticirrhus americanus - Southern Kingfish: This species grows to 20 inches (51 cm) in length. Seven to eight dark bands mark the sides which shade from dusky above to almost white on the belly. They are found from the Western Polish for National Security Corps, short PKB) was a Polish underground police force organized by the Armia Krajowa and Delegate's Office under German occupation during World War II. It was trained as the core of

Governor of the Bank of Canada
The Governor of the Bank of Canada is chief executive officer and the chairman of the board of directors of the Bank of Canada. The current Governor is David A. Dodge, since 2001. The governor is appointed by the Prime Minister of Canada, but once in office is intended to be independent.
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org