Literaturo > Esperantlingva literaturo > Frantisek OMELKA < Ĉeĥa esperantisto
----
František OMELKA (nask. la 19-an de aŭgusto1904 en Staré Město - mortis la 23-an de junio1960 en Otrokovice) estis ĉeĥa instruisto, kiu verkis pedagogiajn studojn kaj librojn por infanoj, ĉefe en la ĉeĥa, sed kelkajn verkojn samtempe en Esperanto. El Esperanto li tradukadis en la ĉeĥan.
Kiel instruisto li laboris en la urboj Blatnice, Stříbrnice, Hluk, Otrokovice, Napajedla, Zlín kaj Prago.
Ankaŭ lia edzino Františka Omelková estis esperantistino, instruistino kaj verkistino.
František Omelka naskiĝis en familio de poŝtisto. En Uherské Hradiště li studis klasikan gimnazion, kie jam pruviĝis liaj talentoj literatura kaj studi lingvojn. Post abiturientiĝo li fariĝis poŝtisto, kvankam li sopiris vojaĝi tra la mondo. Tiutempe li konatiĝis kun Františka Omelková, sia estonta edzino (ŝi havis la saman familian nomon, kvankam ili ne estis parencoj). Ŝi ĵus finis pedagogian instituton en Přerov kaj tio inspiris lin aliĝi al la sama lernejo.
La junaj homoj enamiĝis, geedziĝis kaj instruis en vilaĝaj lernejoj de sia regiono. En 1932 ili ambaŭ leernis Esperanton. Samtempe ili komencis verki rakontojn por infanoj. En 1934 naskiĝis al ili propra infano, filino Věra (nun Kramářová). František Omelka kelkajn siajn verkojn tradukis en Esperanto, kelkajn esperantaĵojn li male tradukis en la ĉeĥan. Lia "Alaska stafeto" estis tradukita ankaŭ en la germanan, inslandan kaj nederlandan. Plie li verkis multajn verkojn pri pedagogio.
Post la milito liaj verkoj komence aperadis kaj estis tre sukcesaj, sed poste - dum socialismo - ili estis eliminitaj el la publikaj bibliotekoj kaj ne plu eldonataj. Pri la kialoj oni povas nur hipotezi. En 1960 lin mortigis kancero. Post lia morto en 1976 merite de lia edzino aperis ĉeĥlingve lia romano por geknaboj Velký admirál (La Granda Admiralo) pri la unua ekspedio ĉirkaŭ la Tero, do pri Fernão de MAGALHÃES. En la jaro 2000 la urbestro de Otrokovice atribuis al František Omelka la honoran civitanecon de la urbo "in memoriam" (memore, postmorte).
=Verkoj en Esperanto=
Eldonitaj libroj
- [http://eo.wikibooks.org/wiki/Aventuroj_de_Antonio Aventuroj de Antonio] (1937)
- [http://eo.wikibooks.org/wiki/La_Alaska_Stafeto La Alaska Stafeto] (1952)
- [http://eo.wikibooks.org/wiki/Kaptitoj_de_Glacirokoj Kaptitoj de la Glacirokoj] (1952)
- [http://eo.wikibooks.org/wiki/Magalhaes Magalhaes, La Granda Admiralo] (manuskripto)
Gazet-artikoloj
- La murdinto (Heroldo 6. 10. 1935)
- "Orient-expres" (Heroldo, aprilo 1936)
- 5 000 Kĉ (Heroldo 7.6.1936)
Radio-elsendoj
- Trans la okeanon (Praha, 20.6.1946)
- La plej juna urbo (Ostrava 21.1.1947)
- La eterne vivanta pedagogo (Ostrava 25.3.1947)
=Verkoj en la ĉeĥa=
Eldonitaj libroj
- Hore dědinů (Supren tra la vilaĝo, 1935)
- Komňanský hrdina (La heroo el Komňa, 1938)
- Vlci proti mustangům (Lupoj kontraŭ mustangoj, 1940, 1947)
- Nebezpečí láká (La danĝero allogas, 1943)
- Štafeta (Stafeto, 1946)
- Pasáček Ali (Paŝtisteto Ali, 1946)
- Blesky nad Beskydami (Fulmoj super Beskydy-montaro, 1947)
- Pomoc přijde z hor (La helpo venos de sur la montaro = Kaptitoj de Glacirokoj, 1948)
- Začalo to v III. A (Ĝi komenciĝis en la 3-a klaso, 1953)
- Velký admirál (La granda admiralo, 1946 )
Tradukoj el Esperanto
- L.Zamenhof: Helenka (Helenjo, 1932)
- L. Zamenhof: Pavouk (Araneo, 1933)
- J. R. Scherer: Angkor-Vat, nejslavnější chrám světa (Angkor-Vat, la plej fama templo de la mondo, 1934)
- J. R. Scherer: Vánoce na Javě u ohnivé řeky (Kristnasko en Javo ĉe la fajra rivero, 1934)
- J. Williamson: O králi zvířat (Pri reĝo de bestoj, 1934)
- B.K.: Nebezpečná hračka (Danĝera ludilo, 1935)
- J. R. Scherer: Příchod do Indie (Alveno en Hindion, 1935)
- Štěpán Zodel: Stařenka (Maljunulineto, 1935)
- Dreher: Orientální matematika (Orienta matematiko, 1935)
- H. Weinhengst: Povozník (Veturigisto, 1936)
- Fr. Vasta: Japonsko, ráj menželů (Japanio, paradizo de geedzoj, 1936)
- H. Weinhengst: Uloupené dětství (Forrabira infanaĝo, 1936)
- Selma Lagerlöf: Betlémské děti (La infanoj de Betlehem, 1939)
- Dr. V. Jovanovič: Z partizánských bojů v Jugoslavii (El partizanj bataloj en Jugoslavio, 1946)
- Vahtang Ananiah: Zrádce (Perfidulo, 1948)
- E. Matwiejczuk: Vyzvědač (Spiono, 1948)
- M. Ch. Chrima: Poslední boj (La lasta batalo, 1949)
Artikoloj pri Esperanto
- Esperanto - brána do světa (Esperanto - pordego en la mondon, 1949)
- Kroužek esperantistů (Rondeto de esperantistoj, 1951)
- Esperanto slouží míru (Esperanto servas al la paco, 1951)
- Kursy esperanta (Kursoj de Esperanto, 1951)
- Kroužek esperantistů hlásí (Rondeto de esperantistoj raportas, 1951)
- Po sjezdu esperantistů (Post kongreso de esperantistoj, 1951)
En ĉeĥaj gatetoj F. Omelka publikigis ĉ. 110 rakontojn, ekz. En malnova kastelo, Tra aera oceano, Trifolio de Lukov, Rememoroj pri Beogrado, Letero al la patrino, Al la suno, El aŭtunaj vesperoj, Heroo, Oni serĉis ĝentlemanon, La sorto, Persistemo, Sango, Murdisto, Kriplulo, Piedo k.a.
Liaj pedagogiaj artikoloj havis ekz. jenajn temojn: Eduko de moralaj sentoj, Pedagogia takto, Mi batalis kontraŭ trompa kopiado, Pri la pureco de la gepatra lingvo, Familio kaj lernejo, La lernejo paŝas tra la vivo, Sindevontigo de lernejanoj, Kiel ni ekkonas niajn lernantojn, Instruistino, Laboro de klas-instruisto, Al la gepatroj por enpensiĝo, Bonulo kaj turmentulo, Pri edukado de infanoj al patriotismo, Tri specoj de punoj, Kiel instrui gramatikon kaj ortografion, La beleco de parolo estas en simpleco, Kiel instrui stilon, Kolekto de diagramoj por instrui geografion k.s.
=Ekstera ligo, kie estas liaj verkoj=
http://mujweb.cz/kultura/bergrova/biografio-esp.htm
Literaturo
Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
----
Historio > Tagoj > la 19-a de aŭgusto
----
La 19-a de aŭgusto estas la 231-a tago de la jaro (la 232-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 134 tagoj restas.
Je la 19-a de aŭgusto okazis, interalie:
----
Historio > Tagoj > la 23-a de junio
----
La 23-a de junio estas la 174-a tago de la jaro (la 175-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 191 tagoj restas.
Je la 23-a de junio okazis, interalie:
Mezbohemia Regiono]]
- post la jaro 870 fondita Praga burgo de princo Bořivoj la 1-a - 872Svatopluk agnoskis Bořivojon, alveno de grandmoravia episkopo Metodo en Pragon, akceptado de ortodoksio en Bohemio – inkluzive de Bořivoj kaj Ludmila en 874 aŭ 880 - 883 Bořivoj konstruis en Levý Hradec preĝejon de Sankta Klimento, la unua preĝejo en Bohemio
- 885 konstruita preĝejo de Virgulino Mario en Praga burgo
- 888 – 890 Prago konkerita de Grandmoravia regno - 895 post la morto de Svatopluk forŝiro de Grandmoravia regno, vasala interkonsento de Spytihněv la 1-a kun orientfranka reĝo Arnulfo Karintia pri ŝirmo kontraŭ hungaroj; malfermiĝo al karolina kulturo kaj enpraktikigo de latina liturgio
- post 926 fondita rotondo de sankta Vito en Praga burgo - 932? korprestaĵoj de duko sankta Venceslao enigitaj en la rotondo de sankta Vito
- la 10-a jarcento en kontraŭa bordo de rivero Vultavo fondita burgo Vyšehrad - 965 la unua skribatestaĵo de araba-juda komercisto Ibráhím Ibn Jákúb pri Prago kiel pri riĉa komercurbo el ŝtono kaj kalko
- 973 fondo de episkopejo enfalanta sub mohuĉa ĉefepiskopejo, la unua episkopo estis saksia monaĥo Detmaro;
- 995 pro murdo de Slavník-anoj Prago fariĝis unusola sidejo de potenco en la princlando
- 1085 Prago reĝa urbo, la sidejo de la unua ĉeĥa reĝo Vratislav la 1-a - 1140 – 1172 akirinte titolon de Vladislav la 2-a de imperiestro Frederiko la 1-a Barbarossa pro helpo dum militiro ĝis Milano; Prago denove reĝa urbo
- 1172 finita konstruado de la dua ŝtonponto en meza Eŭropo – ponto de Judita
- 1198 sidejurbo de reĝo Přemysl Otakar la 1-a kaj ekde la jaro 1212 ankaŭ de heredintoj de lia titolo
- post la jaro 1230 estiĝo de Malnova Urbo - 1257 fondita Malgranda Kvartalo de Přemysl Otakar la 2-a - 1310 – 1346 post la morto de Venceslao la 3-a fariĝis Johano de Luksemburgio ĉeĥa reĝo
- ĉirkaŭ 1320 estiĝo de Hradčany - 1338 fondita Malnovurba urbodomo – la signifo de la urbo kreskas
- 1342 la ponto de Judita deŝirita pro inundo
- 1344 la praga episkopejo avancigita je ĉefepiskopejo Ernesto el Pardubice, komencita konstruado de katedralo de sankta Vito, Venceslao kaj Vojtěch
- 1346 – 1378 erao de Karolo la 4-a, Prago ĉefurbo de Bohemia reĝlando kaj de Sankta Romia Imperio, signifa komerckruciĝo kaj la tria plej granda urbo de Eŭropo, fortega kulmine urbanista evoluo
- 1348 per Karola dokumento fondita unua universitato en meza Eŭropo (Universitato de Karolo)
- 1348 fondita Nova Urbo; granda incendio de Malnova Urbo
- 1357 fondita de Petro Parler konstruado de Karola ponto
- 1378 – 1415 kresko de religiaj konfliktoj kaj socia streĉo; estiĝo de reforma movado frunte kun rektoro de la universitato kaj predikisto Jan HUS, lia agado en Betlema kapelo; akriĝo de la situacio, kiam Jan Hus estis brulmortigita dum eklezia koncilio en Konstanco - 1419 – 1437 komenco de provoj de pastraro pri reformo de la eklezio en husana revolucio kontraŭ katolika eklezio kaj la imperiestro
- junio de 1419 la unua praga defenestrado de urbodomanoj en Novurba urbodomo per homamaso, ribelo de malriĉularo gvidita de husana predikisto Jan ŽELIVSKÝ - 1420 batalo en Prago en Vítkov, malvenko de kruckaravano de imperiestro Zigmundo la 1-a gvidita de Jan ŽIŽKA; unuiĝo de la pragaj vilaĝoj en unu urbon, kresko de la potenca evoluo de Prago en lando
- 1424 portempa intercivitana milito, malvenkoj de soldataro de praganoj kaj nobelara unueco kun Žižka kontraŭ orfoj ĉe Skalice kaj Maleŝov; denova disiĝo de la pragaj urboj post malunueco inter malnovurbaj moderaj husanoj kaj novurbaj radikaloj
- majo de 1434 konkero de Nova Urbo per la soldataro de Malnova Urbo kaj nobelara unueco, kelke da tagoj antaŭ malvenko de radikalaj orfoj per nobelara unueco ĉe Lipany - 1458Jiří el Poděbrady elektita kiel reĝo de landa koncilio en Malnovurba urbodomo
- 1483 ribelo de pragaj urbanoj kontraŭ provoj pri renovigo de influo de la katolika eklezio
- 1526 alveno de Ferdinando la 1-a kaj habsburga monarĥio sur ĉeĥan tronon (ĝis la jaro 1918)
- 1547 malsukcesa nobelara ribelo kontraŭ reĝo Ferdinando la 1-a, sekvanta limigo de urbaj privilegioj, politika potenco kaj memstareco, konfiskado de posedaĵo kaj malfloro
- 1583 – 1612Rudolfo la 2-a ĉeĥa reĝo; Prago sidejo de la imperiestro, ĝi estas duafoje eŭropa movadcentro de socia kaj kultura vivo kaj klereco, renesanca alikonstruo de la urbo
- 1618 kiam fervora katoliko Ferdinando la 2-a nuligis religiajn liberecojn kaj pluajn rajtojn, garantiitaj de Rudolfo, eksplodis ĉeĥa nobelara ribelo kontraŭ Habsburgoj, la dua praga defenestrado en Praga burgo - 1619 kiel reĝo elektita Frederiko la 1-a, ano de Protestanta Unio
- novembro de 1620 malvenko de soldataroj de ĉeĥaj nobelaroj en Blanka Monto per armeo de Ferdinando, la fuĝo de „Vintra reĝo“ Frederiko el la lando, subpremo de la ribelo
- junio de 1621 publika ekzekuto de 27 ĉeĥaj nobeloj el vicoj de la ribeliĝintaj nobelaroj kontraŭ la imperiestro en Malnovurba placo
- 1620 – 1621 komenco de malluma periodo, malfloro de la ĉeĥa lingvo kaj la nacia konscio, persekutado kaj amasa foriro de ĉeĥaj kaj moraviaj protestantoj (Václav HOLLAR, Johano Amoso KOMENIO); transŝovo de gravaj oficejoj ĝis Vieno kaj politika falo de la urbo en provincan nivelon; samtempe jezuita rekatoligo, estiĝo de novaj monaĥejoj kaj temploj; konstruado de novaj palacoj de katolikaj aristokratoj
- 1627 Ferdinando la 2-a proklamis Renovigitan landan establon, permesita nur katolika religio, forpreno de preskaŭ plena politika potenco al la reĝaj urboj kaj firmigo de absoluta potenco de la reganto kaj liaj centraj oficejoj en Vieno - 1648 la lasta el la sieĝadoj de svedoj subgvide de generalo Königsmarck, okupo de okcidenta bordo de rivero Vultavo dank‘ al perfido de gardistaro, prirabo de maldekstrebordaj monaĥejoj, Praga burgo kaj kolektaĵoj de Rudolfo, bombardado kaj sieĝado de orientaj pragaj urboj, batalo je Karola ponto; la urbo rezistis al la atakoj dank‘ al ĝustatempaj aŭstriaj helpoj, novaj barokaj fortikaĵoj kaj same al kontribuoj de „pragaj studentoj“ en la batalo je la ponto, ĝis subskribo de la interkonsento pri paco en Vestfalio - 1689 granda incendio en la urbo; impulso al konstruado en stilo de praga baroka arkutekturo
- 1741 okupo de la urbo per franca-bavaria soldataro dum milito je aŭstria heredaĵo
- 1744 okupo de prusia armeo enkadre de la sama konflikto
- 1784 kuniĝo de kvar ĝis nun memstaraj pragaj urboj (Hradčany, Malgranda Kvartalo de Prago, Malnova Urbo de Prago, Nova Urbo de Prago) per patento de imperiestro Jozefo la 2-a - 1791 la unua Ĝenerala landa ekspozicio
- 1784 – 1848 tempo de nacia renaskiĝo, komencoj de industria revolucio, estiĝo de ĉeĥaj institutoj, evoluo de industriaj antaŭurboj malantaŭ la remparoj de Prago;
- junio de 1848 ribelo de radikalaj demokratoj; okupo de la urbo per la imperiestra armeo gvidita de marŝalo Alfred WINDISCHGRÄTZ, instalo de armea diktaturo en Bohemio - 1849 – 1859 malfondo de servuteco, teritorie-administra reformo; firmigo de la polica reĝimo dum absolutismo de ministro Alexander BACH - 1861 – 1913 akiro de ĉeĥa plimulto en urba administrado, komenco de modernigo de la metropolo inkluzive de konstruado de reprezentaj kaj utilobjektoj (Nacia teatro, Nacia muzeo, Rudolfino, Petřína belvedero, sportejoj), ties infrastrukturo (lumigo, pontoj, publika transporto, telefona kaj elektra reto), novaj institutoj (Akademio de sciencoj, politikaj partioj, sindikatoj), aranĝo de ampleksaj socia-kulturaj kaj sportaj agadoj
- 1890 centjara inundo, inundigo de Malnova Urbo ĝis Malnovurba placo, detruiĝo de kelkaj arkoj de Karola ponto
- 1893 nesentemaj konstrureguligoj de Malnova Urbo kaj Juda kvartalo
- oktobro de 1918 proklamo de memstareco de Ĉeĥoslovakio, Prago estas ĉefurbo de la nova respubliko, per homamaso detruita Mariana kolono, statuto de marŝalo Radecký, imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj pluaj simboloj de la habsburga superregado
- 1922 la urbo disvastigita en teritorio de Granda Prago per aliĝo de 37 ĉirkaŭaj vilaĝoj, la sekvantaj jaroj havas ekfloron de la urbo en kulturo, arto, arkitekturo (avangardo, funkcionalismo)
- 1923 komencita radiodisaŭdiga elsendado el flughaveno en Kbely
- septembro de 1929 finigita alkonstruado de la katedralo de sankta Vito al 1000-jara datreveno de la murdado de sankta Venceslao
- 1937 malfermo de internacia flughaveno en Ruzyně
- 1938 nombro de loĝantoj atingis 1 milionon, preparo de sekurecdisponoj enkadre de la ĝenerala mobilizo - vidu: [http://eo.wikipedia.org/wiki/Kroniko_de_la_fortikigado_de_%C4%88e%C4%A5oslovakio]
- marto de 1939 okupo de la urbo per germana armeo; ondo de emigrado; proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio kiel konsisto de Tria Regno; enpraktigigo de dekstreflanka trafiko en la stratoj
- novembro de 1939 studenta demonstracio kontraŭ naziismo, la morto de Jan OPLETAL; fermo de ĉiuj altlernejoj en Protektorato
- 1939 – 1945 okupado per la nazia Germanio; ekzekutoj, arestado kaj deportado de politikaj malamikoj per gestapo; iompostioma pereo de centdudeka historia juda komunumo
- majo de 1942 atenco de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj selditaj el Anglio por atenci regnan protektoron Heydrichon; akriĝo de polica teroro
- februaro de 1945 flugatako de usona aerofloto (sekve de eraro en navigacio al Prago anstataŭ al Dresdeno, pereis Emaŭza monaĥejo, konstruaĵoj en Nusle kaj fabrikoj en Vršovice
- majo de 1945 Praga ribelo, abruptaj bataloj en la tuta urbo (incendio de Malnovurba urbodomo, batalo je konstruaĵo de Ĉeĥoslovaka radio, defendo kontraŭ taĉmentoj de SS en Pankrác, helpo de vlasov-anoj en sudo, traktado de usona delegitaro kun germanoj, sekve alveno de soveta armeo direkte de Ruzyně
- 1948 post la postmilita preparo de la situacio helpe de Sovetunio kaj post februara puĉo alveno de la komunisma partio al potenco, la dua ondo de emigrado, komenco de politikaj procesoj, ŝtatigo de privataj entreprenoj, enpraktikigo de cenzuro kaj sistema polica kontrolo per la ŝtato, reformo de la administrado de la urbo, malfondo de magistrato kaj nova divido de distriktoj - 1953 al la unuamaja festotago komencita elsendado de Ĉeĥoslovaka televido
- 1960 nova teritorie-administra divido de Prago kaj aligo de 4 vilaĝoj; komencoj de amasa konstruado de panelkvartaloj en periferio de Prago
- 1968 komenco de la funkciado de nova internacia flughaveno en Ruzyně, aligo de pluaj 21 vilaĝoj al la urbo
- 1968 „Praga printempo 1968“ – per ŝanĝoj en gvidantaro de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ), prezidento kaj registaro, ebligo de demokratiaj reformoj kaj „socialismo kun homa vizaĝo“; nuligo de cenzuro, ekfloro de la politika vivo kaj renovigado de rilatoj kun la mondo; kritiko flanke de Sovetunio kaj la amikiĝintaj landoj kontraŭ influoj de dekstranaro
- somero de 1968 daŭrigo de la reformoj, averto flanke de Sovetunio kaj de Leonid Iljiĉ BREĴNEV, plilongigata ĉeesto de armeo de Sovetunio dum ekzercado; ultimato de Komunisma partio de Sovetunio (KPSU) dum traktado en slovaka urbo Čierna nad Tisou - aŭgusto de 1968 – la 21-an de aŭgusto okazis nokta invado de armeoj de Varsovia interkonsento, okupo de Prago peraviadile per paraŝutistaro el Ruzyně; bataloj en la centro de la urbo, civitanaj protestagadoj; entrudigo de moskvaj protokoloj al arestita gvidantaro de KPĈ; eksterordinara kongreso de KPĈ en Vysočany
- januaro de 1969 Prago la ĉefurbo de la ĉeĥoslovaka federacio, sidejo de la federala kaj ĉeĥa registaroj
- 1969 membrulmortigo de Jan PALACH, Jan ZAJÍC – vidu [http://eo.wikipedia.org/wiki/V%C3%ADtkov], E. PLOCK kaj aliaj civitanaj protestoj; glorigoj de gajno en Mondo-Majstrokonkurso en hokeo superkreskintaj en kontraŭsovetan demonstracion kaj atakoj (Aerofloto); bruta subpremo de la aŭgusta demonstracio per la ĉeĥoslovaka armeo kaj la nova konzervativa gvidantaro de KPĈ kaj sekva legaligo de la intervenoj; komenco de periodo de „normaligo“
- 1970 aperis „Ekkonoj el la kriza evoluo“, tutnaciaj politikaj purigagadoj, „interŝanĝoj de legitimiloj“ kaj kontrolesploroj en KPĈ, firmigo de neostalinismo kaj polica ŝtato sub Gustáv HUSÁK; aligo de pluaj 4 vilaĝoj al la teritorio de la urbo
- 1973 konstruita Nusela ponto, konsisto de konstruata nordsuda magistralo
- 1974 komencita trafiko de la unua el la tri estontaj linioj de metroo; aligo de 30 vilaĝoj, sekva konstruado de superkvartalo Suda Urbo
- 1977 proklamo de Ĉarto 77 kaj sekva „Antiĉarto“, porreĝima kongreso de ĉeĥoslovakaj verkistoj [http://www.czech.tk/ Fuente: Prensa]
- 1983 remalfermo de Nacia teatro post renovigo
- 1985 ĉeĥoslovaka grandioza ekzercado nomata „spartakiado“ en Strahov dum ĉeesto de 1 miliono da homoj (lasta)
- 1985 – 1989 profundigado de ekonomiaj problemoj, perdo de konkurenckapablo de la lando kaj la stato de la urbo (trafika kaj ekologia situacio, provizado, stato de la historia centro); nur etaj ŝanĝoj enkadre de programo de „renovigo“ subinflue de soveta „renovigo“ – „perestrojko“
- 1987 vizito de Michail GORBAĈOV en Prago, sen granda influo
- 1988 kontraŭreĝimaj aspektoj dum datrevenaj demonstracioj en aŭgusto kaj oktobro, en La tago de homaj rajtoj permesita amasiĝo de opozicio en Škroupovo-placo
- januaro de 1989 „semajno de Palach“ kontraŭreĝimaj demonstarcioj kaj policaj intervenoj, pluaj demonstracioj la 21-an de aŭgusto kaj la 28-an de oktobro en Venceslaa placo; plua kresko de montroj de politika opozicio kaj kritiko de publiko
- majo de 1989 lasta amase organizita unuamaja manifestado, anstataŭ Letná en Venceslaa placo
- oktobro de 1989 de somero amasa alkresko de elmigrintoj el Germana Demokratia Respubliko (GDR) postulantaj en praga grandambasadorejo de Federacia Respubliko Germanio (FRG) azilon, premo de okcidentgermanaj kaj ĉeĥoslovakaj organoj en GDR, la rezulto estis malfermo de limoj inter GDR kaj FRG kaj pli malfrue falo de berlina muro
- novembro de 1989 subpremo de studenta manifestacio en Nacia avenuo, ŝtorma reago de la publiko, ondo de strikoj kaj centmilaj demonstracioj en Venceslaa placo kaj en Letná, „velura revolucio“, forfajfado de gvidanto de la praga KPĈ M. Štěpánon dum demonstracio en uzino ČKD Vysočany; iompostiomaj cedoj flanke de la registaro kaj de KPĈ, interŝanĝita Miloš JAKEŠ frunte de la partio kun Karel URBÁNEK - decembro de 1989 post plua intensiĝo de la premo de la publiko (kaj senhelpe de Sovetunio al la partio) la registaro demisiis, kooptado de nekomunismaj deputitoj, ŝanĝo de Konstitucio (forpreno de artikolo pri gvidanta rolo de KPĈ, Nacia fronto kaj lernado de marksismo); abdiko de Gustáv HUSÁK - 1990 mallongtempe antaŭ junia libera balotado nesolvita eksplodo de eksplodaĵo en Malnovurba placo; ŝanĝo de la nomo de la respubliko al Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko (ĈSFR); historie la unua vizito de papo Johano Paŭlo II kaj usona prezidento George BUSH en Prago
- 1990 forŝovo de la lastaj taĉmentoj de la soveta armeo el la lando
- 1991 malharmoniigo dum traktadoj je leĝpovo de naciaj registaroj kaj la nomo de la lando; okazis jubilea Ĝenerala landa ekspozicio
- 1992 la historia centro de Prago enskribita en liston de Fonduso de la monda heredaĵo de UNESCO; post politikaj disputoj de la registaroj de la respublikoj aprobita apartiĝo de la federacio de Ĉeĥoslovakio; abdiko de prezidento; en novembro aprobita Konstitucio de Ĉeĥa respubliko - januaro de 1993 Prago fariĝis ĉefurbo de memstara Ĉeĥa respubliko kaj ties institucioj
- 1995 nova teritorie-administra divido de la urbo, ekesto de aŭtonomioj de la urbaj partoj
- 2000 Prago elektita unu el la eŭropaj urboj de kulturo (por jaro 2000); finigo de alikonstruo de Smíchov
- septembro de 2000 kongreso de Internacia monfoduso, surstrataj kunpuŝiĝoj de antiglobalaj demonstrantoj (plejparte alilandanoj) kun polico
- oktobro de 2001 konferenco de kapuloj de ŝtatoj de NATO; ekde septembro plifortigita sekurecdisponoj inkluzive de armea gardado de ambasadorejoj kaj Radio Libera Eŭropo - aŭgusto 2002 kvincentjara inundo, kontraŭinundaj disponoj, trafitaj riverbordaj kvartaloj Zbraslav, Smíchov, Malgranda Kvartalo, norda parto de Malnova Urbo, Karlín, Holešovice, Bubeneč, Libeň kaj Trója; evakuado de Karlín, kie detruiĝis kelke da konstruaĵoj; subakvigo de sektoroj de la metroo en la centro de Prago
- majo de 2004 oficialaj glorigoj de la eniro de la lando en Eŭropan Union
- O. Melková: Nalezená (Trovitino, 1937)
- Jiřina Břízová: Magdin hřích (La peko de Magda, 1939)
- Jiřina Břízová: Žena dvou můžů (Edzino de du edzoj, 1940, relaborita 1996)
- Vlasta Habrová: Hořký přístav (Amara haveno, 1941)
- Jiřina Břízová: Bloudění Pavla Mrázka (Vojserĉado de Paŭlo Mrázek, 1948)
Eldonitaj libroj
- Zvířátka na výletě (Bestetoj ekskursas, 1977)
- A byla svatba (Kaj estis nupto, 1997 - reverkita romano de Edzino de du edzoj)
En la jaroj 1932-1942 ŝi publikigis dudekon da rakontoj por infanoj en diversaj gazetoj, en la jaroj 1946-1959 edukajn glosojn.
En la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento ŝi rezignis pri la propra beletra verkado kaj prefere helpis tajpi la verkojn de sia edzo.
Přerov
Ĉeĥio > Regiono Olomouc > Distrikto Přerov > Přerov < Moravio
----
Koordinatoj: 49°27'N; 17°27'E
Přerov estas urbo kun 51 000 loĝantoj, situanta en meza Moravio, 20 km sudoriente de urbo Olomouc.
Loĝigo de ĉirkaŭaĵo de Přerov estas dokumentita jam en paleolito per sidejo de ĉasistoj de mamutoj en Předmostí ĉe Přerov. En la 11-a jarcento estas dokumentita burgo.
La plej maljuna mencio pri Přerov estas el la jaro 1131. Proksime ĉe travadejo trans rivero Bečva estis burgejo kaj staplovilaĝo. Reĝo Přemysl Otakar la 2-a avancigis Přerovon je reĝa urbo en la jaro 1256. En la jaro 1423 ĝi estis konkerita de husanoj. Ekde la jaro 1487 proprumis Přerovon Pernštejn-anoj, kiuj alikonstruis gotikan burgon en Supra placo en renesancan kastelon kun cilindra turo (hodiaŭ tio estas Muzeo de Komenio, fondita en la jaro 1888). En la 16-a jarcento dum proprumado de Žerotín-anoj Přerov estis signifa centro, kie agadis Jan Blahoslav kaj Johano Amoso KOMENIO studis ĉi tie en la jaroj 1608 – 1611 en latina ĉeĥofrata lernejo. Dum la tridekjara milito estis la urbo forte detruita de svedoj. En la urbocentro konserviĝis restaĵoj de remparoj kun bastionoj el la 15-a jarcento. Ni trovos en la urbo valorajn burĝajn domojn.
Gravan signifon por evoluo de la urbo havis ekkonstruo de fervojo, kuniganta Přerovon kun Vieno, Prago kaj norda Moravio; ĝi fariĝis unu el la plej signifaj fervoj-vojkruciĝoj. Přerov estas hodiaŭ industria urbo.
Kategorio:Urboj de Ĉeĥio
Fernão de MAGALHÃES [frnaŭn dmagaljajnŝ] (en aliaj lingvoj krom la portugala: Magellan, Magallanes aŭ Magalano; laŭ PIV2 Magelano) (naskiĝis 1480 - mortis je 27-a de aprilo, 1521) estis portugalanavigisto, kiu realigis la unuan ŝipadon ĉirkaŭ la Terglobo kaj tiel definitive pruvis ĝian globecon.
Kiam li malsukcesis ĉe la portugala reĝo kaj ricevis permeson foriri eksterlanden, li proponis sian servon al la hispana trono. Tie oni disponigis al li tri ŝipojn, ne tre altkvalitajn, tamen sufiĉajn.
Li devis batali ne nur kontraŭ la naturo, sed ankaŭ kontraŭ homoj. Lia patrujo Portugalio ne deziris sukceson al lia ekspedicio, kies sukceso signifus gravan danĝeron por la portugalaj ekonomiaj interesoj. La tri ŝipojn de Magalhães atendis portugalaj flotoj kun celo subakvigi ilin. Magalhães elektis ŝajne nelogikan vojon al la sudo, al la maroj sub portugala kontrolo, ĉar li supozis, ke portugaloj ne kredos, ke li kuraĝus tien navigi. Liaj hispanaj nobelaj oficiroj, kiuj estis malkontentaj, ke ilin estras portugalo, komencis suspekti lin, ke li volas enpeli la tutan ekspedicion en la portugalajn manojn. Magalhães postulis severan disciplinon: la du aliaj ŝipoj devis ĉiumatene proksimiĝi al la admirala ŝipo kaj la kapitano devis propravoĉe saluti la admiralon kiel simbolon de obeemo.
La ekspedicio sukcesis eviti la atendantajn portugalajn flotojn kaj atingi la sudamerikajn bordojn. Magalhães kompreneble ne sciis, kiel granda estas la nova kontinento kaj preskaŭ ĉiun riveron li esperis trapasejo, sed ĉiam li estis seniluziigita. Nur post travivita vintro tute sude fine li trovis trapasejon, kiu nun nomiĝas Magelana markolo. Unu el la ŝipoj perfide forkuris kaj revenis en Hispanion. Poste la ekspedicio navigis al Marianoj tra la oceano, kiu estis nekutime trankvila, tial la maristoj nomis ĝin Pacifika (Pacŝatanta). Sed la senventa vetero signifis malrapidan ŝipadon, teruregan varmegon, nesufiĉon da trinkakvo kaj manĝo. Multaj maristoj mortis.
Kiam la ŝiparo atingis loĝatajn insulojn, la 27-an de aprilo 1521 dum batalo kun indiĝenoj Magalhães estis mortigita. Lia anstataŭanto Elcano sukcesis fuĝi antaŭ portugaloj, sed nur kun unu ŝipo, ĉirkaŭveturi Afrikon kaj post tri jaroj revenis kun nur 17 maristoj al Hispanio.
Sekvoj de la ekspedicio
La ekspedicio ne nur pruvis, ke eblas ĉirkaŭveturi la terglobon, sed ankaŭ priskribis la galaksiojn poste nomitajn Magelanaj Nuboj (Antonio PIGAFETTA, la kronikisto de la ekspedicio, estis astronomo). Ĝi demonstris ankaŭ, ke ĉirkaŭado de la Tero en okcidenta direkto perdigas unu tagon kalendaran. La "okcidenta vojo" de Eŭropo al Oceanio, kiun ĝi malkovris, tamen estis tiom longa kaj peniga, ke ĝi ne havis ekonomian signifon.
Estas notinde, ke la unua homo, kiu faris kompletan ĉirkaŭadon de la Tero, estas verŝajne Henrique, sklavo-interpretisto de Magelano, akirita dum pli frua vojaĝo en 1511, origine kaptita en Sumatro. Enrique probable estis filipinano kaj do kompletigis sian ĉirkaŭiron de la mondo, kiam la ekspedicio albordiĝis ĉe Filipinoj. Li tie sukcesis eskapi.
Je kalkulo nur de longitudoj eĉ Magelano mem sukcesis antaŭ sia morto ĉirkaŭiri la Teron, ĉar Filipinoj, kie li mortis, situas je kelkaj gradoj okcidente al Molukoj, kie li estis dum antaŭa ekspedicio.
Eid ul-Adha (Arabic: عيد الأضحى) is second in the series of Eid festivals that Muslims celebrate. It is also referred to as the "Big Bayram" (from Turkish) or "Big Feast". Eid ul-Adha is celebrated by Muslims all over the world as a tribute to those who are completing their pilgrimage in Mecca on that day.
On this day Muslims sacrifice animals which have been deemed Halaal, or fit for sacrifice. The sacrifice is done in remembrance of Prophet Abraham's willingness to sacrifice his son at God's command. They not only eat the meat themselves but distribute it amongst their neighbours, relatives and the poor and hungry.
It is celebrated on the 10th day of the month of Dhul Hijja (ذو الحجة) of the lunar Islamic calendar, after Hajj, the annual pilgrimage to Mecca in Saudi Arabia. This happens to be 70 days after the end of the month of Ramadan. While Eid ul-Fitr is considered to be one day, Eid ul-Adha is supposed to be four days, with the prayer being on the first day. Likewise, Eid ul-Fitr has the prayer on the first and only day. During this day, men, women, and children are expected to dress in their finest clothing.
The charitable instincts of the Muslim community are demonstrated during Eid ul-Adha by the concerted effort to see that no impoverished Muslim is left without sacrificial food during this day. Coming immediately after the Day of Arafat (when Prophet Muhammad pronounced the final seal on the religion of Islam), Eid ul-Adha gives concrete realisation to what the Muslim community ethic means in practice.
Eid ul-Adha is known as Hari Raya Haji in Singapore and Malaysia, and Tabaski in West Africa.
Eid ul-Adha in the Gregorian Calendar
While Eid ul-Adha is always on the same day of the Islamic calendar, the date on the Gregorian calendar varies from year to year due to differences between the two calendars, since the Islamic calendar is a lunar calendar and the Gregorian calendar is a solar calendar. Furthermore, the method used to determine when each Islamic month begins varies from country to country. (For details, please see Islamic calendar.) All future dates listed below are only estimates:
- 2005: January 21; January 20 in Saudi Arabia (See note 1 below.)
- 2006: January 10, then December 31 (See note 2 below.)
- 2007: December 20 - 2008: December 8 - 2009: November 28 - 2010: November 17 - 2011: November 7NOTE 1: The Saudi authorities had originally confirmed that Eid ul-Adha in 2005 would begin on Friday, January 21 ([http://www.saudinf.com/main/y7761.htm]), but subsequently moved up the date by one day to January 20, possibly for better crowd control by avoiding Hajj during the weekend ([http://www.guardian.co.uk/saudi/story/0,11599,1392816,00.html], [http://www.arabicnews.com/ansub/Daily/Day/050115/2005011511.html], [http://www.islamonline.net/English/News/2005-01/15/article01.shtml]). The official reason was that the new moon was sighted earlier than expected, starting the month of Dhul Hijja one day early. It is not known if other countries will follow and adjust their calendar accordingly.
NOTE 2: There are 2 Eid ul-Adha in the year 2006.
External links
- [http://moonsighting.com/holy.html Moon Sighting]
- [http://www.crescentcards.co.uk Buy Hand Made Eid Cards from Crescent Cards]
category:Islamic festivalsms:Aidil Adha
Liliales
Liliales eli liljamaiset kasvit on yksisirkkaistenkasvien lahko, jonka noin 1 300 lajista useimmat ovat monivuotisia ruohoja, jotkut myös köynnöksiä tai pensaita. Monet lajit varastoivat ravintoa sipuliin tai maavarteen. Corsiaceae-heimon kasvit ovat loiskasveja.
Suuret heimot (yli sata lajia) ovat joko levinneet ainoastaan pohjoiselle pallonpuoliskolle tai niiden levinneisyys on painottunut sinne. Pienet heimot (korkein
Ruben Oskar Auervaara
Ruben Oskar Auervaara (s. Ruben Oskar Jansson, 1906, Turku - k. 1964) oli suomalainen huijari ja varas.
Turkulainen Auervaara oli nuoruudessaan pikkurikollinen ja muutti sukunimensä Janssonista Auervaaraksi. Huijatessaan hän käytti myös monia muita nimiä. Hän oli vankilassa monia kertoja. Auervaara etsi uhreiksiin
Auervaara
Ruben Oskar Auervaara (s. Ruben Oskar Jansson, 1906, Turku - k. 1964) oli suomalainen huijari ja varas.
Turkulainen Auervaara oli nuoruudessaan pikkurikollinen ja muutti sukunimensä Janssonista Auervaaraksi. Huijatessaan hän käytti myös monia muita nimiä. Hän oli vankilassa monia kertoja. Auervaara etsi uhreiksiin
Piia Pantsu
Piia Pantsu (s. 29. maaliskuuta1971Varkaudessa) on menestynein suomalainen kenttäratsastaja ja myös maailman huipputasoa. Hän on hallitseva MM-pronssimitalisti (Jerez, Espanja2002) ja tuli toiseksi maailman arvostetuimmassa kenttäkilpailussa Badminto
Turvavyö
Turvavyö on autossa ja joissakin muissa kulkuvälineissä oleva turvavaruste. Turvavyön on tarkoitus pitää matkustaja paikoillaan onnettomuustilanteessa ja näin ehkäistä vammojen syntyminen. Yleisin autossa käytettävä turvavyömalli on kolmipistevyö.
Suomen laissa määrätään että henkilöautoissa on kaikilla matkustajilla oltava turvavyö kiinnitettynä matkan ajan. Turvavyön käyttöpakko ei koske kuorma-autoja, eikä ammattiliikent
Glam rock
Glam rock on eräs rock-musiikin tyylisuunta. Sen tyypillisiä piirteitä ovat vahvat lavaesiintymiset, huomiota herättävä pukeutuminen, identiteeteillä leikittely ja ironia. Glam saattaa sisältää yhtä lailla makaabereja ja dekadentteja kuin elämänmyönteisiä ja iloisia piirteitä. Tyylisuunnan kuuluisin edustaja ja tietyssä mielessä myös kehittäjä oli David Bowie 1970-luvun alussa. Muita tämän ajan arvostettuja glam rock -esiintyjiä olivat esimerkiksi