:: wikimiki.org ::
| Galilejo |
GalilejoAstronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Galilejo
----
Galilejo (Galileo GALILEI) (15-a de februaro, 1564 – 8-a de januaro, 1642) estis tre grava itala sciencisto, unu el la fondintoj de moderna scienco (kun Bakono kaj Kartezio). Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al sia observado. Per siaj eltrovoj li ŝancelis la mondbildon de la Okcidento.
En 1583 Galilejo inventis la pendolon. Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon. En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la leĝon de falantaj objektoj kaj observis novan stelon.
Nova stelo eble ŝajnas eta afero al vi, sed en la tagoj de Galilejo, ambaŭ la universitatoj kaj la
Eklezio kredis la fizikon kaj astronomion de Aristotelo kaj Ptolemeo. Laŭ tio, Tero estas la centro de la Universo kaj, plue, ĉio super la luno -- la Suno, la planedoj, la steloj, ktp -- estas eterna, sendifekta kaj neŝanĝebla. Tial nova stelo maleblas. Sed tamen tio ja estas. Ĉi tiu eltrovo, same kiel multaj aliaj de Galilejo, ekfrakasis la antikvan mondbildon de la Okcidento.
En 1609, li aŭdis pri teleskopo inventita en Nederlando kaj konstruis tian ilon por si mem. Lia vera genio, tamen, montriĝis ne en la konstruo sed la utiligo: li turnis la teleskopon al la ĉielo. Kaj ŝancelis la mondon.
En la ĉielo, Galilejo vidis, per la teleskopo, montojn sur la "sendifekta" luno, stelojn en la Laktovojo, kaj lunojn ĉirkaŭ Jupitero. Ĉi tiujn eltrovojn li priskribis en Sidereus Nuncius ("Stela Sendito") en 1610.
En 1611 li observis makulojn sur la Suno -- plua pruvo ke la ĉielo ne estas sendifekta, kiel Aristotelo diris.
Ankaŭ en 1611, Galileo observis ke Venuso kreskas kaj malkreskas, simile al la Luno. Venuso kreskanta montras ke la suncentrismo de Koperniko (ke la Tero iras ĉirkaŭ la Suno kaj ne inverse) ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu "savas la aperojn", sed estas la vero.
Klavio kaj aliaj jezuitaj astronomoj konfirmis la observojn de Galileo. Sed ili subtenis la sistemon de Tycho BRAHE, en kiu la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno, sed la Suno kaj Luno iras ĉirkaŭ la Tero. La sistemo estis matematike sama kiel Koperniko, sed fizike multe pli aristotela (en kiu ĉiu tera maso iras nature al la centro de la universo).
Ŝirmita per la atesto de sia teleskopo, en 1632 Galilejo verkis la libron Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ("Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo"), kiu tezis, ke Koperniko pravas. Sed se Koperniko pravas, ne simple sur papero sed eĉ en la vera ĉielo, sekve Aristotelo kaj Ptolemeo kaj la Eklezio kaj la universitatoj ĉiuj malpravas.
Tial la Eklezio konstraŭstaris Galilejon kaj komdamnis Galileojn en 1633 kaj devigis lin malkonfesi la Kopernikan sistemon (sed post la malkonfeso li laŭdire diris pri la tero, sub spiro, "Kaj tamen ĝi moviĝas"). Li estis malliberigita al sia domo kaj tie, blinda, li loĝis ĝis la fino kun sia filino. La reago de la Eklezio surprizis lin: la papo mem estis amiko lia kaj amiko de scienco.
En 1638 li verkis libron pri fiziko, Du Novaj Sciencoj. Li mortis en 1642. La sekvanta Kristnasko, Neŭtono naskiĝis.
La Eklezio venkis ja la homon Galilejo, sed ne liajn ideojn.
Galilejo staris kontraŭ ne nur la Eklezio, sed ankaŭ kontraŭ la aŭtoritato de la universitatoj kaj la plej bona scienco de la epoko. Galilejo opiniis, ke la Eklezio estis la ilo de liaj malamikoj en la universitatoj.
Sed, kompreneble, Galilejo mem ne estis sanktulo, eĉ intelekte. Ne ĉiu pruvo de Galileo por la sistemo de Koperniko estis prava (precipe lia pruvo per tajdomovo). Kaj li ne povis malpruvi la plej
fortan argumenton de Aristotelo kontraŭ suncentrismo: laŭ Aristotelo, se suncentrismo pravas, la steloj ŝajne moviĝus inter si mem pro la moviĝo de la Tero ĉirkaŭ la Suno (la fenomeno de stela paralakso). Galilejo (kaj Keplero) penis eltrovi tian moviĝon, sed tio estis super la kapablo de tiamaj instrumentoj.
Plue, Galilejo staris kontraŭ la pli ĝusta sistemo de Keplero. La sistemo de Koperniko ja
klarigis la aperon de Venuso, sed ĉar ĝi uzis cirklojn, ne elipsojn (kiel Keplero), ĝi ne estis ĝusta kaj kongrua kun la faktoj. La fina venko iris nek al Koperniko nek al Galilejo sed al Keplero.
Aliflanke, Galilejo pravis, kiam li rimarkis, kontraŭ la tiama Eklezio, ke la ĝusta interpreto de la Biblio ne kontraŭdiras pruvitan fakton. En tio, Galilejo estis subtenata de ambaŭ Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Tomaso de Akvino, du el la plej grandaj pensintoj de la Eklezio. La argumento de Galilejo estis prava, sed ĝi ne gajnis la simpation de la Eklezio, kiu tiam batalis kontraŭ herezo (protestantismo) bazita sur la rajto de privata interpreto de la Biblio.
Galilejo estis sincera, kredanta kristano ĝis sia morto, pia katoliko, kiu iris al meso ĉiutage, eĉ kiam li jam ne povis piediri. Li kredis, ke la Biblio estas la senerara Vorto de Dio. Tio estas malsimila al Darvino, kies scienco detruis lian fidon. Kiel Kartezio, Galilejo estis sincera, pia katoliko kiu penis gvidi la Eklezion al io vero nova.
Se Galilejo vivintus cent jarojn post aŭ antaŭ 1600, la Eklezio eble ne kondamnus lin; anstataŭe, liaj ideoj, same kiel la ideoj de Aristotelo, kviete fluus en la Eklezion. Sed tiam, dum 1520-1650, la Eklezio luktis kontraŭ la nova protestantismo kaj sentis minacon ĉe ĉiu flanko. La protestantoj ankaŭ staris kontraŭ suncentrismo, sed ne havis la potencon de kondamno de la Eklezio. Ekzemple, Keplero, luterano, neniam estis kondamnita (kvankam lia vivo ne estis facila).
En 1822, la Eklezio repermesis la libron de Koperniko pri suncentrismo, kaj en 1835, la libron de Galilejo, la Dialogo. Kvankam la Eklezio malpermesis la librojn de Galilejo kaj Koperniko kaj kondamnis Galilejon mem, ĝi neniam formale deklaris suncentrismon esti hereza.
Post 359 jaroj, en 1992, Papo Johano Paŭlo la 2-a finfine konfesis, ke la Eklezio maljuste kondamnis Galilejon.
En 1995 esplorilo nomita Galileo iris ĉirkaŭ Jupitero, kies lunojn Galilejo originale eltrovis.
Listo de verkoj
- 1610: Sidereus nuncius
- 1632: Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo
- 1638: Discorsi e dimostrazioni matematiche intorno a due nuove scienze
vidu ankaŭ: Paul FEYERABEND
als:Galileo Galilei
ja:ガリレオ・ガリレイ
ko:갈릴레오 갈릴레이
simple:Galileo Galilei
th:กาลิเลโอ กาลิเลอี
Astronomio kaj AstrofizikoAstroscienco aŭ Astronomio estas la scienco pri la astroj. Krom planedoj kaj fiksaj astroj validas ankaŭ stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj kiel astroj. Astrosciencon influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, apude ankaŭ kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko.
Astrofiziko - Astronomio -
:Asteroidoj
:Astrometrio Lumjaro
:Astronomoj
:Aliaj Astroj kaj Ĉielaj Fenomenoj
:Novaoj - Supernovaoj
:Nebulozoj - Galaksioj - Galaksiamaso
:Ekstersunsistemoj
:Ekvatora Koordonsistemo
:Instrumentoj kaj Teknikoj/Teĥnikoj
:Kometoj
:Konstelacioj (Stelfiguroj)
:Kosmologio
:Lakta Vojo
:Lunoj
:Planedoj
:La Pra-Eksplodo (PEKO - "Big Bang")
:Nebuloj
:Optiko - Aberacio - Kromata Aberacio - Haloo
:Organizaĵoj
:Internacia Astronomia Unio (IAU), Astronomia Esperanto-Klubo (AEK)
:Radioastronomio
:Sfera Astronomio
:Steloj
:Sunsistemo
:Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado
Ankaŭ vidu:
- Astronomia Terminaro
- Messier-katalogo
- Kosmoesploro
Ekstera ligo
- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Scienco/Astronomio/ Astronomio] ĉe Dmoz
- [http://at.komputilo.org/ Astronomia terminaro]
- [http://www.koshko.com/almanako/ astronomia almanako (Esperante)]
Kategorio:Astronomio
ja:天文学
ko:천문학
ms:Astronomi
simple:Astronomy
th:ดาราศาสตร์
1564Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1564
----
En la jaro 1564 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 6-a de februaro: Christopher MARLOWE
- 15-a de februaro: Italio: Galilejo.
- dum aprilo: Anglio: Ŝekspiro.
Mortoj
- 18-a de februaro: Mikaelanĝelo
- 25-a de julio : Ferdinando la 1-a
----
1559 | 1560 | 1561 | 1562 | 1563 | 1564 | 1565 | 1566 | 1567 | 1568 | 1569
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1564년
simple:1564
8-a de januaroHistorio > Tagoj > la 8-a de januaro
----
La 8-a de januaro estas la 8-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 357 tagoj restas (358 en superjaroj).
Je la 8-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1935 : Elvis PRESLEY
- 1937 : Shirley BASSEY
- 1942 : Stephen HAWKING
Mortoj
- 1642: Galilejo
- 1811: Friedrich NICOLAI
Specialaj tagoj kaj festoj
-
La 8-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.
Vidu ankaŭ jenon:
- 7-a de januaro | 9-a de januaro
- 8-a de decembro |8-a de februaro
- Historio - Tagoj.
ja:1月8日
ko:1월 8일
ms:8 Januari
simple:January 8
th:8 มกราคม
1642Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1642
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1642 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Tasmanion malkovras por la eŭropanoj nederlanda esploristo Abel TASMAN, kies nomon hodiaŭ portas tiu insulo.
Naskiĝoj
- Laŭ antaŭreforma kalendaro Brita: Britio: Nasko de Neŭtono. (Ĝust-gregori-kalendare, lia nasko estus en 1643.)
Mortoj
- Italio: Galileo
----
1637 | 1638 | 1639 | 1640 | 1641 | 1642 | 1643 | 1644 | 1645 | 1646 | 1647
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1642년
simple:1642
Moderna sciencoScienco > Moderna Scienco
-----
Moderna scienco (1600- ) estas la scienco de la moderna Okcidento. Ĝi estis fondita en la 17-a jarcento de Galileo (Galileo Galilei), Bakono (Francis Bacon) kaj Kartezio (René Descartes). Ili enkondukis al la dedukto kaj observado de Aristotelo kaj greka scienco la novajn ilojn de indukto (Bakono), la eksperimento (Galileo) kaj la granda uzo de matematiko (Galileo, Kartezio). Kaj la emfazo de scienco subtile moviĝis el la logika klarigo de naturo al la matematika antaŭdiro de naturo. Alivorte, scienco fariĝis malpli filozofia kaj spekulativa kaj pli fakta kaj matematika, preskaŭ numerologia. La grekoj respektis logikon pli ol fakto, sed en moderna scienco, la inverso estas la kazo.
Dum 1600-1850, moderna scienco estis plejparte la afero de amatoroj kiuj laboras ekster aŭ spite de la universitatoj. La pasio de riĉaj filoj (Darvino) kaj la hobio de burĝoj (Franklin). Tiam scienco nur estis branĉo de filozofio, t.e., "natura filozofio", la filozofio pri naturo.
En la 19-a jarcento, unuafoje en Germanio, scienco estis profesiigita kaj fariĝis la afero de profesoroj kaj fakoj de universitatoj. Kaj scienco ne jam estis branĉo de filozofio: kontraŭe, filozofio fariĝis la malriĉa parenco de scienco.
Vidu ankaŭ:
- sciencistoj,
- Scienco-filozofio, Thomas KUHN, Karl POPPER, Stanley JAKI, materialismo
Kartezio
Renato KARTEZIO (31-a de marto, 1596 – 11-a de februaro, 1650) (france: René Descartes) estis la unua moderna filozofo de la Okcidento, la unua moderna matematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kun Galileo kaj Bakono).
En la Okcidento en la 17-a jarcento filozofio estis tute refondita: anstataŭ uzi Aristotelon kaj la
Eklezion kiel bazon de vero, filozofoj – Kartezio, Bakono, Hobbes, ktp – rekonstruis filozofion per siaj propraj manoj.
Kartezio estis tiu, kiu diris, Cogito ergo sum ("Mi pensas tial mi estas"), fondinte sian filozofion sur radikala dubo. Kiel Bakono, Kartezio pensis profunde pri la demando, "Kiel pensi kaj scii pri la mondo?"
Li donis ekzemplon pri sonĝado: en sonĝo, oni perceptas aferojn, kiuj ŝajnas realaj, sed ne efektive ekzistas. Tial oni ne povas fidi la sensojn por trovi la verecon. Kaj pli perturbe, eble "malbona geniulo" ekzistas: potencega kaj ruzega estulo kiu provas trompi Kartezion kaj malhelpi lin scii la veran naturon de realeco. Ĉar ĉi tiuj eblecoj ekzistas, kion oni povas certe?
La sistemo de scio kiun Kartezio konstruis tute baziĝas sur racio, rezonanta el iuj antaŭsupozitaj veroj. Simile al la matematiko de Eŭklido, sed aplikita al filozofo. Malsimile al la sistemo de Bakono, ĝi ne estas bazita sur sperto de mondo aŭ indukto. Per sia sistemo, Kartezio fondis la skolon de racionalismo, formo de
idealismo. Racionalismo diras ke homa scio baziĝas sur racio kaj ideoj denaskaj. Locke kaj Hume kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraŭ ĉi tiu skolo, fondinte sian propran skolon, empiriismon, kiu diris ke
sentumo, ne denaskaj ideoj, estas la bazo de scio.
Kvankam Kartezio vidis naturon kiel grandan maŝinon, li diris ke menso ne estas meĥanika. Tia nematerialismo denove starigis Kartezion kontraŭ la britaj filozofioj, ekzemple sia samepokano,
Hobbes. Hobbes ankaŭ vidis naturon kiel granda maŝino, sed en lia maŝino menso ne staris aparte, sed estis tute mekanika. Male la tutan animon de bestoj li vidis kiel tute meĥanika. kaj neis ke ili kapablas pensi, nek esti konscia. Tiu antaŭjuĝo, ofte signita de sia nomo, superinfluis la sciencan penson de Okcidento dum du jarcentoj.
Kartezio, kiel Tomaso de Akvino kaj Aristotelo, verkis pruvon pri la ekzisteco de Dio.
Kartezio ankaŭ estis grava matematikisto, inventinte analitikan geometrion, la apliko de algebro] al [[geometrio]], kiun li priskribis en La Géométrie en [[1637, kaj sen kiu la ne estus ebla la povego de matematiko en fiziko kaj inĝenierarto.
Pri fiziko, li elpensis teoriojn, kiuj estis post Newton priironiitaj de ekzemple Voltaire; sed post la nova vido de fizika mondo far Ĝenerala Relativeco, kaj kun la "lokeco" de fizikaj interagoj, ties ideoj pri mekanikaj interagoj, étendue (konkreta spaco) kaj tourbillons (vorticoj), nun povas rigardati kiel ties antaŭvidoj kaj pli modernaj ol la sentempaj deforaj interagoj de Newton.
Kartezio, kiu skribis latine kaj france, rimarkis, ke la latina estis perdinta sian rolon kiel la interlingvo de la Okcidento. Li proponas novan lingvon artefaritan kiel anstataŭo por la latina. Laŭ li la nova lingvo estu regula, neŭtrala kaj egale facile lernebla por ĉiuj.
Li naskiĝis en Francio kaj estis klerigita de jezuitoj, sed tamen kiel plenaĝulo li laboris kaj loĝis ĉefe en Nederlando, kie estis libereco de penso (komparu tion al Ejnstejno), sed kie li ankoraŭ timis la
potencon de la Katolika Eklezio (komparu tion al lia samtempulo, Galileo). Ironie, Kartezio estis pia katoliko kiu komence esperis ke la Eklezio adoptos lian filozofon.
Verkoj
- 1629: Regulae ad Directionem Ingenii
- 1637: Discours de la méthode
- 1637: La géométrie
- 1641: Meditationes de prima philosophia
- 1644: Principia philosophiae
- 1649: Traité des passions de l’âme
- [http://wikisource.org/wiki/Auteur:Ren%C3%A9_Descartes Wikisource]
Kategorio:Francoj
Kategorio:Filozofoj
Kategorio:Matematikistoj
ja:ルネ・デカルト
ko:르네 데카르트
simple:René Descartes
th:เรอเน เดส์การตส์
EksperimentoEksperimento estas metoda provo kontroli aŭ pruvi hipotezon per observo de intence produktita fenomeno. Se oni volas uzi la rezultojn en la scienco, estas necese ke la eksperimento estas ripetebla, kaj donas (en samaj cirkonstancoj) ĉiam la saman rezulton.
MondbildoFilozofio: Germane Weltanschauung,
ja:世界観
1583Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1583
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1583 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Italio: Galileo inventas la pendolon.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Bavario, katolika Germanio
Naskiĝoj
Mortoj
----
1578 | 1579 | 1580 | 1581 | 1582 | 1583 | 1584 | 1585 | 1586 | 1587 | 1588
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1583년
PizoPizo (Italio), urbo; pico manĝaĵo
La ĝardena pizo (Pisum sativum L.) aŭ manĝaĵa pizo estas plantospecio el la familio de fabacoj (guŝacoj, Fabaceae, Leguminosae), subfamilio papiliofloruloj (Faboideae). Oni nomas pizo la tutan planton kaj mallonge la grajnon de la piza planto (tio validas por aliaj specioj de pizo en la genro „pisum”).
La pizo venas verŝajne el Anatolio kaj estas jam ekde jarmiloj grava utilplanto. Oni jam trovis pizojn dekmil-jarajn ĉe arkeologiaj fosaĵoj en okcidenta Azio.
La pizo estas unujara, moltiga, mempolenita, la plimulto de la specoj estas longtaguloj. Pizo estas ankaŭ grimpanta planto, kiu en konvenaj kondiĉoj povas kreski eĉ je 2 m. Ĝi havas pinatajn foliojn, finiĝantajn per ĉiro, grandajn foliecajn stipulojn, florojn unuopajn aŭ malmultajn ĉe la folianguloj.
La specoj (variantoj) havas diversajn vegetajn tempojn, kiuj estas karakterizeblaj per varmosumoj.
La verdaj guŝoj, falŝe nomata kelkfoje "silikvoj", estas longaj ĝis 10 cm kaj entenas rondajn, 5 ĝis 7 mm grandajn grajnojn, kiuj sekiĝante povas esti randaj.
La pizo estas hodiaŭ dismonde kulturata kaj freŝe (krude aŭ kiel kuirita legomo) aŭ seke uzata. Ekzistas eĉ specoj, kies junaj guŝoj estas manĝeblaj. Oni uzas la pizojn kiel kompletan semon (kun semoŝelo) aŭ duonan pizon (kiam oni forigas la semoŝelon). La duonigitaj pizoj estas iomete pli multekostaj, sed pli rapide kuiriĝas. La sekaj pizoj estas verdaj aŭ flavaj.
Oni povas diferenci tri specogrupojn:
- Ŝelpizo (Pisum sativum L. convar. sativum) havas glatŝelan semgrajnon. Ties seka grajno uzatas ĉefe por kuirado.
- medola pizo (Pisum sativum L. convar. medullare Alef. emend. C.O. Lehm) havas en matura stato ŝrumpan grajnon, kiu enhavas sukeron (6-9 %, preskaŭ senescepte saĥarozo) kaj gustas dolĉa. Ĝi uzatas por konservado (por ujoj oni preferas la helajn variantojn) kaj frostigo (malhelajn). Ili ne uzeblaj por kuirado, ĉar ili restas malmolaj. Ekzistas ankaŭ glatgrajnaj medolaj pizoj, kiujn oni ne apenaŭ povas diferenci de la ŝelpizoj.
- sukerpizo (Pisum sativum L. convar axiphium Alef emend. C.O. Lehm) ne havas pergamenan tavolon en la guŝo kaj ne iĝas ledeca. Oni konsumas ilin kun la karneca, dolĉa kaj dika guŝo kun la nematuraj grajnoj. Plimulto havas ŝelpizan grajnon kaj nur malmultaj medolpizan grajnon.
Kategorio:Legomoj
ja:???????
1592Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1592
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1592 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Italio: Galileo translokiĝas al la universitato de Padova.
Naskiĝoj
- 28-a de marto: Johano Amoso KOMENIO
Mortoj
- 13-a de septembro: Michel DE MONTAIGNE
----
1587 | 1588 | 1589 | 1590 | 1591 | 1592 | 1593 | 1594 | 1595 | 1596 | 1597
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1592년
1593Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1593
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1593 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Italio: Galileo inventas termometron.
Naskiĝoj
- 3-a de aprilo: George HERBERT
Mortoj
- 30-a de majo: Christopher MARLOWE
----
1588 | 1589 | 1590 | 1591 | 1592 | 1593 | 1594 | 1595 | 1596 | 1597 | 1598
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1593년
1604Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1604
----
Superjaro.
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1604 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Italio : Galileo malkovras la leĝon pri falitoj.
- Kreita en Portugalio la Conselho Ultramarino (Transmara Konsilo) organo kiu kontrolis koloniojn ĝis 1833.
- 9-a de februaro: Claudio ACQUAVIVA kreis la Provincia Jesuítica del Paraguay (Jesuitan Provincon de Paragvajo).
- 17-a de junio: Ĉilio, tertremo.
- 1-a de novembro: unua prezentado de Otelo, la maŭro de Venecio de Ŝekspiro
- 24-a de novembro: Ĉilio, tertremo.
Naskiĝoj
- 4-a de januaro : Jakob BALDE
- 19-a de marto: Johano estonta reĝo de Portugalio
- 17-a de junio: Johann Moritz VON NASSAU-SIEGEN
- Junio : Friedrich VON LOGAU
Mortoj
- 29-a de februaro: John WHITGIFT (Ĉefepiskopo de Kanterburo);
- 5-a de majo: Klaudio MERULO;
- 25-a de majo: Kornelio BECKER;
- 31-a de aŭgusto: Giovanni ANCINA
- 23-a de novembro: Francisko BAROCIUS
----
1599 | 1600 | 1601 | 1602 | 1603 | 1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1604년
Aristotelothumb
Aristotelo (-384 al -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre
grava greka filozofo, Li kaj Platono metis la fundamenton de
okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis
Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII,
Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de
tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri
etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun
estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco
kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.
Vivo
Li estis naskita en -384 en Stagiro en norda Grekio, filo de
kuracisto. Havante 17 jarojn, en -367 li iris al Ateno por studi
ĉe la Akademio, la instruejo de Platono, kaj restas tie dum la
sekvantaj du jardekoj. En -344 li forlasis, irinte al la insulo
Lesbo por studi maran biologion dum du jaroj kaj tiam
instruis Aleksandron dum tri. En -335 Aristotelo starigis en
Ateno lian lernejon, la Liceo. En -323, je la morto de
Aleksandro, li forlasis Atenon kaj, post unu jaro, mortis.
Aristotelo lispis.
Aristotelo estis balbutanto.
Verko
Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas
historie la du polusoj de Okcidenta filozofio. Platono kredis al idealismo,
ke la mondo de vido, aŭdo, tuŝo, ktp, nur estas pala respegulito de la
vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono en
lia tre grava verko, Metafiziko, inter aliaj.
Etiko
La verko Etiko temas pri kiel esti feliĉa,
la celo de vivo laŭ Aristotelo. Li diras ke la feliĉa homo estas la virta
homo; ke riĉo, famo, honoro, ktp, estas ŝajne, ne vere, bonaj. Do la
libro estas ĉefe pri virto. Virto, li diras, ne estas trovita en
la ekstremo sed en la mezo: la ora mezo. Ekzemple, en milito, la
ekstremoj, timo kaj aŭdaco, detruas la soldaton; sed la mezo, kuraĝo,
savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la
malracian. Per ada praktiko, tia regado fariĝas kutimo de animo: "Ni
fariĝas justa per justa agado, memregada per memregada agado, kuraĝa per
kuraĝa agado." Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita
virto (en la greka, la vorto estas arete, kies larĝa
signifo estas "boneco").
La kvar ĉefaj virtoj
estas:
prudento,
memregado,
kuraĝo kaj
justeco.
Etiko ankaŭ pritraktas amikecon kaj la bonecon
de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan feliĉon laŭ la
Filozofo.
La ideo ke la celo de vivo estas feliĉo estis poste disvolvigita de
Locke kaj Mill kiel
radiko de siaj politikoj.
Politiko
En Politiko li pritaktas la idealan civiton (komparu
la Respubliko-n de Platono kaj
la Civito de Dio-n de
Aŭgusteno). Aristotelo komparas la multajn
formojn de civito en Grekio. Li vidas politikon kiel lukto inter la
riĉuloj kaj la malriĉuloj: kiam la riĉuloj aŭ malriĉuloj havas tro
multe da potenco, la civito ne bone servas ĉiujn kaj poste ruiniĝas en
milito aŭ renverso. La plej bona civito servas ambaŭ: la malriĉuloj ĉar
ili estas la plimulto de piedoj; la riĉuloj ĉar ili estas la plimulto de
mono kaj rimedo. Iafoje Aristotelo sonas kiel
Markso aŭ Orwell.
Organo
Liaj verkoj pri logiko -- Kategorioj, De
Interpretado, Antaŭa Analitiko, Posta
Analitiko, Temoj kaj Sofismaj Refutoj --
estas are konata kiel la Organo
(greke οργανον = ilo, instrumento).
En la 17-a jarcento, Bakono plue disvolvis la ideojn de Aristotelo pri logiko en
sia verko, la Nova Organo, helpinte fondi modernan sciencon.
En la Organo Aristotelo diris, inter aliaj, ke ĉiu aĵo
havas esencon kaj akcesoraĵojn. La esenco estas tiu, kiu
apartenas al ĝi laŭ difino. Ekzemple, homo estas, laŭ difino, racia
animalo, tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia
esenco. Akcesoraĵoj, aliflanke, estas eco de aĵo kiu ne apartenas
al ĝia difino aŭ esenco. Ekzemple, la alteco aŭ koloro de homo estas
akcesoraĵoj. Mi estas homo, se mi estas blanka aŭ nigra, alta aŭ malalta,
ktp.
Aristotelo ankaŭ diris ke ĉiu aĵo estas klasigebla hierarkie. Ĉiu
fizika aĵo aŭ substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis
ĝian specon kaj al superklaso aŭ ĝia genro. Ekzemple, homo
kaj ĉevalo ambaŭ apartenas al la genro "animalo", kaj al siaj specoj,
"homo" kaj "ĉevalo". La speco devenas de la genro per diferenco. La
diferenco de la speco "homo" de la genro "animalo" estas la eco de racieco.
Posta Analitiko
Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko,
la plej facila verko el la Organo, li argumentis ke scienco
estas konstruita el aksiomoj (= memevidentaj, antaŭsupozitaj
asertoj) per racio kaj senso: per senso ni akiras faktojn, kaj per
racio ni pensas logike pri ĉi tiuj faktoj. Sed tio logike maleblas komenci
sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko aŭ fundamento.
La produkto de tia procedo estas kampo de scio aŭ scienco. Tio tre
similas al nia moderna scienco, sed moderna scienco ne naskiĝis ĝis
Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon
al la aristotela ideo de scienco.
Fiziko
En Fiziko li klarigas lian fizikon, precipe pri
movo kaj ŝanĝo kaj kiel li okazas. Ĝi enhavas tre interesan
diskuton pri senlimeco kaj hazardo.
Laŭ Aristotelo, ĉio kreitaĵo havas kvar kaŭzojn: materia,
fina, efika, kaj idea. Ekzemple, tablo havas:
- materia kaŭzo: ligno, najlo, gluo, ktp
- idea kaŭzo: la ideo pri tablo en la menso de la ĉarpentisto
- efika kaŭzo: la mano de la ĉarpentisto
- fina kaŭzo: por havi meblon por manĝado, kartludi, ktp.
Platono diris ke la sola kaŭzo estas la idea; modernanoj kutime diras
ke la sola kaŭzo estas la efika; Aristotelo diris ke ĉiuj kvar estas
kaŭzoj. El la kvar kaŭzoj, la tre trompema por la moderna menso estas la
fina kaŭzo.
El lia ideoj de kaŭzo kaj senlimeco, Aristotelo diris ke estas unu
sola ĉiopova Dio kiu kreis la universon. Stranga diro el pagana
buŝo. Lia pruvo, kiun Tomaso de Akvino
prenis kaj profundigis, skizas jene:
- Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
- Tial la ĉeno de efikaj kaŭzoj ne estas senlima.
- Tial devas esti unu sola unua efika kaŭzo.
- Ĉi tiu estas la Unua Moviganto aŭ Dio.
De Animo
Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas
tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa
animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu
pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan
kaj sensan, sed nur homo havas ĉiujn tri animojn.
Ktp...
Aristotelo vidis la teron -- kaj ĉion sub la luno -- kiel lokon
tre difekteman kaj almenaŭ ĥaosan, lokon de ŝanĝo kaj morto, dum la
ĉielo estas loko senŝanĝebla, eterna, paca, perfekta. Ĉi tiu mondbildo
grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600.
Laŭ Aristotelo, la tero estas farita de kvar elementoj: tero, akvo,
aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial eme falas al la centro de
la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza
ol la aliaj elementoj, do ĝi falas inter la tero kaj aero. Simile, aero
estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La ĉielo -- la suno,
steloj, ktp -- estas farita el kvina elemento neŝanĝebla, kiun li nomis
kvintesenco.
Aristotelo ankaŭ verkis pri biologio, logiko, poezio, retoriko,
vetero kaj astronomio.
Post morto
Aristotelo verkis multajn verkojn, kion ni scias ĉar ni havas ampleksan
liston de lia verkaro. Laŭ la listo, nur ono el liaj verkoj ne estis
perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed
neniu el tiuj ankoraŭ ekzistas. Plejparte la verkoj, kiujn ni efektive
havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la
jarcento -I, redaktitaj de Androniko de Rodo. Aristotelo verkis
en la greka kun bona stilo, sed la verkoj kiujn ni havas estas en lingvo
kruda kaj skiza.
En la 7-a jarcento, la araboj kaptis Egiption kaj eltrovis
la verkojn de Aristotelo. Ili ŝatis la sciencon de Aristotelo, sed lia
filozofio defiis ilian fidon. La islamanaj filozofoj Aviceno kaj
Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun
islamo, sed ilia skolo de falsafismo plejparte fiaskis sintezi Aristotelon kun islamo.
Dume, la Okcidento forgesis Aristotelon inter 500-1100, spite de la traduko de Boetio, sed tiam retrovis lin en la 12-a jarcento en araba traduko en Hispanio. Tio estis pensobombo por kristanismo,
simile al la posta de Darvino. Sed post du jarcentoj, kristana Eŭropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso de Akvino, kiu sukcese sintezis kristanan kaj aristotelan penson kiel tomasismon. Tiu estis esprimita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de
Danto. Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo povis fariĝi la fundamento de moderna scienco.
Lia verko en fiziko kaj logiko ne estis preterpasita ĝis
Galilejo kaj Bakono en la 17-a jarcento; en biologio ne ĝis Darvino en la 19-a jarcento. Liaj verkoj pri politiko, etiko kaj
poezio restas avangardaj.
Konsilo al la Leganto:
Verko de Aristotelo ne estas lernolibro; male, ĝi estas
libro verkita por tiuj, kiuj jam rekonas kaj scias la ĉefajn vortojn kaj
ideojn de lia filozofio. Ĉar vi ne estas studento ĉe la Liceo, tial aŭ
vi devas legi pri tiaj ideoj en enkonduka libro pri Aristotelo (supre mi
donas al vi etan enkondukon), aŭ vi devas enplonĝi kaj, iom post iom,
lernas la vortojn kaj ideojn, same kiel vi lernis la vortojn de via
patrolingvo. Vi devas legi kelkajn verkojn antaŭ ol vi sentos vin komforta
en lia mondo. Ĉiu verko ne tute klarigas lian penson, sed anstataŭ
estas unu aparta fenestro al lia penso.
La verkoj plej facile legeblaj kaj kompreneblaj estas
Poetiko,
Etiko kaj
Politiko.
La verko plej malfacila (almenaŭ por mi) estas la Antaŭa
Analitiko.
Por kompreni la Okcidenton kulture kaj filozofie, precipe
inter 1200-1700 -- ekzemple, por legi
Danton,
Ŝekspiron,
Galileon,
ktp. -- legado de Aristotelo estas tre utila kaj preskaŭ neevitebla.
Sekvintoj: Tomaso de Akvino, Bakono, Galileo
ja:アリストテレス
ko:아리스토텔레스
ms:Aristotle
simple:Aristotle
th:อริสโตเติล
PtolemeoAstronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Ptolemeo
----
Ptolemeo (87-150, floris 130-150), (greke, Klaudios
Ptolemaios) greka sciencisto de Aleksandrio, kies verkoj pri la Tero
kaj la Universo informis la mondbildon de Eŭropo dum la sekvantaj 1500
jaroj (!!!). La plej fama el liaj verkoj estas la
Almagest, verko belega sed difekta, en kiu li tezis ke la
Suno kaj la planedoj iris ĉirkaŭ la Tero -- geocentrismo. Ĉi tiu
teorio daŭris ĝis la jarcento XVII kiam
Galileo kaj
Keplero pruvis la kontraŭan teorion de
Koperniko (kun ŝanĝoj). Ptolemeo ankaŭ verkis tre influan libron pri geografio.
La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero:
malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan
teorion kiu metas la Teron en la centro. Kontraŭe, lia radika eraro estas
tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne ĝustigis
Koperniko sed Keplero.
Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centro ĉar
li uzis fizikon aristotelan.
Pro tio, li vidis la ĉielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj
tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo.
Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaŭ kredis ke ĉia solida materio
nature movas al la centro de la universo, el kio fariĝis la Tero.
Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed
de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis. Antaŭsupozinte
geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadon al ĝi.
Kvankam Ptolomeo ŝajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras
kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj
antaŭdiroj sed esti tute malprava.
ja:クラウディオス・プトレマイオス
ko:클라우디오스 프톨레마이오스
th:ทอเลมี
TeroJen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
-0,6: trilobito, konkulo, konko, krabo, salikoko, omaro, polpo, loligo
-0,5: fiŝo, osto, vertebrulo, likeno, musko, filiko, skorpio, miriapodo, Saharo ĉe la Suda Poluso kaj sub glacio. kontinentoj: Nordameriko, Eŭropo, Siberio, Gondvanolando oceanoj: Pantalaso, Japeto, Teiko, Uraliko
-0,4: vivo surtera: pulmo, amfibio, insekto, arbaro, flugilo (muŝoj), reptilio, Laŭrazio
-0,3: reptilioj superas: dinosaŭroj, trilobitoj tute pereiĝis, koleoptero, kurkulio, socio (insekta): blato, termito; mamulo, varma sango,
-0,2: krokodilo, birdo, testudo, iktiosaŭro, Gondvanolando frakasis, floro, abelo, makropo, Himalajo, Andoj
-0,1: dinosaŭroj tute pereiĝis, formiko, elefanto, baleno, Rokmontaro, herbo, palmopiedo (en Svedio!), muso, kuniklo, simio, homo, inteligenteco, maŝino
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Vidu ankaŭ:
Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero
----
Kategorio:Sunsistemo
ja:地球
ko:지구
ms:Bumi
simple:Earth
th:โลก
zh-min-nan:Tē-kiû
1609Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1609
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1609 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Nordameriko : Hudsonan Riveron vizitas brito Henry HUDSON.
- Nordameriko : Franca esploristo Samuel DE CHAMPLAIN pretendas Vermonton por la reĝo de Francio.
- Italio : Galileo turnas teleskopon ĉielen.
- Ĉeĥio : Prago : libron Nova Astronomia eldonas Kepler.
Naskiĝoj
- 5-a de oktobro : Paul FLEMING
Mortoj
-
----
1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1609년
NederlandoGeografio > Eŭropo > Nederlando
----
__TOC__
Oficiala nomo: Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformala nomo: Nederland (Nederlando). Ankaŭ nekorekte nomita Holland (Holando), nomo de la plej grava historia provinco.
Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdam kaj la registara sidejo estas Den Haag (Hago). Aliaj gravaj urboj estas Rotterdam, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.
Ŝtatorganizo
Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):
- Groningen (Groningen)
- Friesland/Fryslân (Frisio) (Leeuwarden)
- Drenthe (Assen)
- Overijssel (Zwolle)
- Flevoland (Lelystad)
- Gelderland (Arnhem)
- Utrecht (Utrecht)
- Noord-Holland (Nord-Holando) (Haarlem)
- Zuid-Holland (Sud-Holando) (Hago)
- Zeeland (Zelando) (Middelburg)
- Noord-Brabant (Nord-Brabanto) ('s-Hertogenbosch)
- Limburg (Maastricht)
Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 483, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando.
Krome la lando estas dividita en 37 akvoadministracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.
Historio
Vidu ankaŭ ĉefartikolon Historio de Nederlando
La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Roma Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Roma Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.
Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo princo Vilhelmo la 1-a.
Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina.
Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio.
Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n.
Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.
Politiko
Ek de la 27a de majo 2003 regas koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn)
Marksista-Leninista Partio de Nederlando (1969-1982), fondita far sekreta servo
Kulturo
Ĥabrohaŭso
Nederlandaj Esperantistoj
- Nederlandaj esperantistoj
- Nederlando:Esperanto-movado
Mapo
http://en.wikipedia.org/upload/5/54/Netherlands_map_large.png
[[got:
JupiteroTiu ĉi artikolo estas pri la planedo Jupitero.
Ekzistas artikolo pri la dio Jupitero.
----
dio Jupitero
- Nomo: Jupitero (Sol V)
- Diametro:142 984 km
- Maso: 1 900,0·1024 kg (318,0 da Tero)
- Loko: la 5-a planedo,
778,33 milionoj km for de la Suno (5,20 AU).
- Tago: 35,430 ks (9h 50m 30s)
- Jaro: 374,3 Ms (11,86 terjaroj)
- Gravito: 24,9 m/s2 (2,54 da tergravito)
- Temperaturo: 120 K (je supro de nuboj)
- Atmosfero: 90% hidrogeno, 10% heliumo, 0,07% metano
- Koloro: flava, ruĝa kaj blanka
- Lunoj sferoidaj: 4: la galilejaj satelitoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo, Kalisto
- Lunetoj (tro malgrandaj sferiĝinti):
- proksimaj: 4: Metiso, Adrasteo, Amalteo, Tebo
- malproksimaj: almenaŭ 55 (15 sennomaj — nomtemo: la amatinoj de la dio Jupitero): Temisto, Ledo, Himalio, Liziteo, Elaro, Karpo, Eŭporio, Telksinoo, Evanto, Heliko, Ortozio, Jokasto, Ananko, Praksidiko, Harpaliko, Hermipo, Tiono, Mnemo, Etno, Kalo, Taiĝeto, Ĥaldeno, Erinomo, Aedo, Kaliĥoro, Kaliko, Eŭridomo, Paziteo, Cileno, Eŭcelado, Heĝemono, Arĥo, Karmo, Izonoo, Pazifao, Sinopo, Spondo, Aŭtonoo, Kaliroo, Megaklito
- Eltrovinto: antikvulo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
- Nuna loko en la Zodiako: inter Kankro kaj Leono (decembro 2002)
Jupitero estas la kvina kaj la plej granda planedo, estante granda
bulo de hidrogeno. Iasence, ĝi estas malluma, malsukcesa
steleto, ne havante la krizan mason por bruliĝi (Jupitero nur havas
unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero donas pli da hejto ol ĝi ricevas
de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la hejto devenas de gravita premo, ne de atoma kunpremado, kiel en la Suno.
De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la
firman supraĵon. Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ, kiel oni subiras al la centro de la planedo, nubo fariĝas densa nebulo, fariĝas maro (de metala hidrogeno), fariĝas koto, fariĝas roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.metanan
La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj
de ventoj. La ruĝaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli malaltaj (de la nuboj videblaj).
La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas la Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini antaŭ tri jarcentoj. Ĝi estas 12 000 km · 25 000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.
Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ili estas tiel maldikaj kaj mallumaj, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dikaj kaj estas faritaj el glacio, kiu brilas en la sunlumo.
Jupitero havas almenaŭ 58 lunojn, plejparte nomitaj la amat(in)oj de Jupitero. La kvar plej grandaj lunoj -- la galilejaj satelitoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalistoo -- estis malkovritaj de Galilejo kiam li celis sian teleskopon al la nokta ĉielo. La malkovro ruinigis la kosmosistemon de Ptolemeo -- kaj ankaŭ la karieron de Galilejo mem.
Je la 16-a de julio 1994 ĝis la 22-a, la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron. La efikoj de la kolizio estis videbla du jaroj poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la supraĵoj de Ganimedo kaj Kalistoo.
Ĉi tiu plej granda planedo de la sunsistemo taŭge prenis sian nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.
----
Kategorio:Sunsistemo
als:Jupiter (Planet)
ja:木星
ko:목성
ms:Musytari
simple:Jupiter (planet)
th:ดาวพฤหัสบดี
1611Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1611
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1611 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Anglio : la anglalingva Biblio pretas.
- Italio : Galileo observas makulojn sur la suno.
Naskiĝoj
- 28-a de januaro : Johannes HEVELIUS
Mortoj
-
----
1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614 | 1615 | 1616
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1611년
1611Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1611
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1611 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Anglio : la anglalingva Biblio pretas.
- Italio : Galileo observas makulojn sur la suno.
Naskiĝoj
- 28-a de januaro : Johannes HEVELIUS
Mortoj
-
----
1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614 | 1615 | 1616
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1611년
Venuso
- Nomo: Venuso (Sol II)
- Diametro: 12.103,6 km
- Maso: 4,869·1024 kg (0,82 da tero)
- Loko: la 2-a planedo, 108,20 milionoj km for de la Suno (0,72 AU).
- Tago: 20 996,1 ks (243,01 tertagoj)
- Jaro: 19 414 ks (224,70 tertagoj)
- Gravito: 8,9 m/s2 (0,91 da tergravito)
- Koloro: blanka
- Temperaturo: 726 K (!!!)
- Atmosfero: 96% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 0,1% akvo
- premo: 90 000 mb (!!)
- Lunoj: 0
- Eltrovinto: antikvulo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
|
Venuso, frato de Tero kaj
Marso, estas iomete pli malgranda ol Tero, sed
multe pli varmega: la temperaturo sur la supraĵo de Venuso estas
sufiĉe varma por fandi plumbon! Kvankam
Merkuro estas pli proksime al Suno, Venuso
estas pli varmega ĉar ĝiaj nuboj, kiuj ĉiam kovras la planedon,
tenas tro multe de la hejto ricevita -- kiel aŭto staranta en la somera
suno. La tiel-nomata forceja efiko. Tial, dum Marso ŝajne estas
tro malvarma por subteni vivon, Venuso ŝajne estas tro varma.
forceja efiko
La belaj nuboj de Venuso ne estas de akvo, sed de sulfata
acido. La aero estas plejparte de karbona dioksido kaj estas
tre densa kaj peza. Fakte, ĝi estas tiel densa ke se vi starus sur
Venuso, vi ŝajne starus je fundo de granda pelvo.karbona dioksido
La venusa tago: la suno superiras en la okcidento kaj, post 4
termonatoj, subiras en la oriento (kvankam sub la dikaj nuboj de Venuso, la
Suno estas nevidebla). Tiam sekvas 4 termonatoj da nokto.
Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la supraĵo de Venuso
enhavas movantajn kontinentojn. La supraĵo estas kovrata de
krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj.
Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelo aŭ vesperstelo, ĉar
ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko. Sed, malsimile al aliaj
steloj, ĝi ne trembrilas. Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj
de antikva Meksiko. Ĝi estis la stelo de la plumita serpenta dio,
Kecalkoatlo. Pro ĝia beleco, la romianoj nomis ĝin laŭ la bela amdiino Venera.
El la multaj robotoj senditaj al Venuso el Tero, la kvar plej sukcesaj
estas
Pioneer (usona) en 1978, Venera 15 &
| | |