Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ganimedo

Ganimedo


- Eltrovo: en 1610, far Galilejo
- Diametro: 5262,4 km
- Maso: 1,482x1023 kg
- Surfacogravito: 0,1449 (Tero = 1)
- Averaĝa distanco el Jupitero: 1 070 000 km
- Averaĝa distanco el Jupitero: ??? Rj
- Orbita periodo: 7,15458 tagoj
- Rotacia periodo: 7,15458 tagoj
- Denso: 1,936 gm/cm3
- Orbita discentreco: 0,0015
- Orbita kliniĝo: 0,195 gradoj
- Vidluma albedo: 0,43 Ganimedo estas la plej granda satelito de Jupitero, kaj eĉ la plej granda satelito en la tuta Sunsistemo. Ĝi estas pli granda ol Merkuro sed nur duone peza. Ganimedo estas multe pli granda ol Plutono. Ĝi estis eltrovita en 1610 far Galilejo, kun la aliaj galilejaj satelitoj. Ĝi estas ankoraŭ nomata Jupitero III. Kategorio:Sunsistemo ja:ガニメデ (衛星) ko:가니메데 (위성)

1610

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1610 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1610 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 7-a de januaro: Galilejo eltrovis la tri plej grandajn lunojn de Jupitero: Ioo, Eŭropo, kaj Kalistoo.
- Kanado: Unua ekspedicio de francoj Etienne Brulé kaj Samuel de Champlain en Ontario.
- Italio: Apero de Sidereus Nuncius far Galileo.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Prusio.
- Unua Go-ludo inter Japanio kaj Koreio

Naskiĝoj


-

Mortoj


- 14-a de majo: Henriko la 4-a (Francio)
- Ludolph Van CEULEN ----
1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614 | 1615
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1610년

Galilejo

Astronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Galilejo ---- Galilejo (Galileo GALILEI) (15-a de februaro, 15648-a de januaro, 1642) estis tre grava itala sciencisto, unu el la fondintoj de moderna scienco (kun Bakono kaj Kartezio). Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al sia observado. Per siaj eltrovoj li ŝancelis la mondbildon de la Okcidento. En 1583 Galilejo inventis la pendolon. Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon. En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la leĝon de falantaj objektoj kaj observis novan stelon. Nova stelo eble ŝajnas eta afero al vi, sed en la tagoj de Galilejo, ambaŭ la universitatoj kaj la Eklezio kredis la fizikon kaj astronomion de Aristotelo kaj Ptolemeo. Laŭ tio, Tero estas la centro de la Universo kaj, plue, ĉio super la luno -- la Suno, la planedoj, la steloj, ktp -- estas eterna, sendifekta kaj neŝanĝebla. Tial nova stelo maleblas. Sed tamen tio ja estas. Ĉi tiu eltrovo, same kiel multaj aliaj de Galilejo, ekfrakasis la antikvan mondbildon de la Okcidento. En 1609, li aŭdis pri teleskopo inventita en Nederlando kaj konstruis tian ilon por si mem. Lia vera genio, tamen, montriĝis ne en la konstruo sed la utiligo: li turnis la teleskopon al la ĉielo. Kaj ŝancelis la mondon. En la ĉielo, Galilejo vidis, per la teleskopo, montojn sur la "sendifekta" luno, stelojn en la Laktovojo, kaj lunojn ĉirkaŭ Jupitero. Ĉi tiujn eltrovojn li priskribis en Sidereus Nuncius ("Stela Sendito") en 1610. En 1611 li observis makulojn sur la Suno -- plua pruvo ke la ĉielo ne estas sendifekta, kiel Aristotelo diris. Ankaŭ en 1611, Galileo observis ke Venuso kreskas kaj malkreskas, simile al la Luno. Venuso kreskanta montras ke la suncentrismo de Koperniko (ke la Tero iras ĉirkaŭ la Suno kaj ne inverse) ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu "savas la aperojn", sed estas la vero. Klavio kaj aliaj jezuitaj astronomoj konfirmis la observojn de Galileo. Sed ili subtenis la sistemon de Tycho BRAHE, en kiu la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno, sed la Suno kaj Luno iras ĉirkaŭ la Tero. La sistemo estis matematike sama kiel Koperniko, sed fizike multe pli aristotela (en kiu ĉiu tera maso iras nature al la centro de la universo). Ŝirmita per la atesto de sia teleskopo, en 1632 Galilejo verkis la libron Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ("Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo"), kiu tezis, ke Koperniko pravas. Sed se Koperniko pravas, ne simple sur papero sed eĉ en la vera ĉielo, sekve Aristotelo kaj Ptolemeo kaj la Eklezio kaj la universitatoj ĉiuj malpravas. Tial la Eklezio konstraŭstaris Galilejon kaj komdamnis Galileojn en 1633 kaj devigis lin malkonfesi la Kopernikan sistemon (sed post la malkonfeso li laŭdire diris pri la tero, sub spiro, "Kaj tamen ĝi moviĝas"). Li estis malliberigita al sia domo kaj tie, blinda, li loĝis ĝis la fino kun sia filino. La reago de la Eklezio surprizis lin: la papo mem estis amiko lia kaj amiko de scienco. En 1638 li verkis libron pri fiziko, Du Novaj Sciencoj. Li mortis en 1642. La sekvanta Kristnasko, Neŭtono naskiĝis. La Eklezio venkis ja la homon Galilejo, sed ne liajn ideojn. Galilejo staris kontraŭ ne nur la Eklezio, sed ankaŭ kontraŭ la aŭtoritato de la universitatoj kaj la plej bona scienco de la epoko. Galilejo opiniis, ke la Eklezio estis la ilo de liaj malamikoj en la universitatoj. Sed, kompreneble, Galilejo mem ne estis sanktulo, eĉ intelekte. Ne ĉiu pruvo de Galileo por la sistemo de Koperniko estis prava (precipe lia pruvo per tajdomovo). Kaj li ne povis malpruvi la plej fortan argumenton de Aristotelo kontraŭ suncentrismo: laŭ Aristotelo, se suncentrismo pravas, la steloj ŝajne moviĝus inter si mem pro la moviĝo de la Tero ĉirkaŭ la Suno (la fenomeno de stela paralakso). Galilejo (kaj Keplero) penis eltrovi tian moviĝon, sed tio estis super la kapablo de tiamaj instrumentoj. Plue, Galilejo staris kontraŭ la pli ĝusta sistemo de Keplero. La sistemo de Koperniko ja klarigis la aperon de Venuso, sed ĉar ĝi uzis cirklojn, ne elipsojn (kiel Keplero), ĝi ne estis ĝusta kaj kongrua kun la faktoj. La fina venko iris nek al Koperniko nek al Galilejo sed al Keplero. Aliflanke, Galilejo pravis, kiam li rimarkis, kontraŭ la tiama Eklezio, ke la ĝusta interpreto de la Biblio ne kontraŭdiras pruvitan fakton. En tio, Galilejo estis subtenata de ambaŭ Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Tomaso de Akvino, du el la plej grandaj pensintoj de la Eklezio. La argumento de Galilejo estis prava, sed ĝi ne gajnis la simpation de la Eklezio, kiu tiam batalis kontraŭ herezo (protestantismo) bazita sur la rajto de privata interpreto de la Biblio. Galilejo estis sincera, kredanta kristano ĝis sia morto, pia katoliko, kiu iris al meso ĉiutage, eĉ kiam li jam ne povis piediri. Li kredis, ke la Biblio estas la senerara Vorto de Dio. Tio estas malsimila al Darvino, kies scienco detruis lian fidon. Kiel Kartezio, Galilejo estis sincera, pia katoliko kiu penis gvidi la Eklezion al io vero nova. Se Galilejo vivintus cent jarojn post aŭ antaŭ 1600, la Eklezio eble ne kondamnus lin; anstataŭe, liaj ideoj, same kiel la ideoj de Aristotelo, kviete fluus en la Eklezion. Sed tiam, dum 1520-1650, la Eklezio luktis kontraŭ la nova protestantismo kaj sentis minacon ĉe ĉiu flanko. La protestantoj ankaŭ staris kontraŭ suncentrismo, sed ne havis la potencon de kondamno de la Eklezio. Ekzemple, Keplero, luterano, neniam estis kondamnita (kvankam lia vivo ne estis facila). En 1822, la Eklezio repermesis la libron de Koperniko pri suncentrismo, kaj en 1835, la libron de Galilejo, la Dialogo. Kvankam la Eklezio malpermesis la librojn de Galilejo kaj Koperniko kaj kondamnis Galilejon mem, ĝi neniam formale deklaris suncentrismon esti hereza. Post 359 jaroj, en 1992, Papo Johano Paŭlo la 2-a finfine konfesis, ke la Eklezio maljuste kondamnis Galilejon. En 1995 esplorilo nomita Galileo iris ĉirkaŭ Jupitero, kies lunojn Galilejo originale eltrovis.

Listo de verkoj


- 1610: Sidereus nuncius
- 1632: Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo
- 1638: Discorsi e dimostrazioni matematiche intorno a due nuove scienze vidu ankaŭ: Paul FEYERABEND als:Galileo Galilei ja:ガリレオ・ガリレイ ko:갈릴레오 갈릴레이 simple:Galileo Galilei th:กาลิเลโอ กาลิเลอี

Sunsistemo

Nia sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, ok aliajn planedojn, iliajn satelitojn (lunojn) kaj milojn, se ne milionojn, da asteroidoj, meteoroidoj kaj kometoj, kaj ankaŭ polvon kaj plasmon interplanedan.

Planedoj kaj ties lunoj


- Merkuro
- Venuso
- Tero
  - Luno
- Marso
  - Fobo kaj Dejmo
- Jupitero
  - Adrasteo, Aitno, Amalteo, Ananko, Elaro, Erinomo, Eŭanto, Eŭporio, Eŭropo, Eŭridomo, Ganimedo, Harpaliko, Hermipo, Himalio, Ĥaldeno, Ioo, Iokasto, Isonoo, Kalo, Kaliko, Kaliroo, Kalistoo, Karmo, Ledo, Liziteo, Megaklito, Metiso, Pazifao, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondo, Taigeto, Tebo, Temisto kaj Tiono
- Saturno
  - Albiorikso, Atlaso, Diono, Encelado, Epimeteo, Eriapo, Febo, Heleno, Hiperiono, Ijirako, Imiro, Jano, Japeto, Kalipso, Kiviuko, Metono, Mimaso, Mundilfaro, Paaliako, Pajno, Paleno, Pandoro, Prometeo, Reo, Siarnako, Skato, Sutungro, Tarvo, Telesto, Tetiso, Titano, Trimro, S/2003 S 1, S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4
- Urano
  - Arielo, Belindo, Bianko, Desdemono, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Mirando, Oberono, Ofelio, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Titanio, Trinkulo kaj Umbrielo
- Neptuno
  - Despino, Galateo, Lariso, Najado, Nereido, Proteo, Talaso kaj Tritono
- Plutono
  - Ĥarono
- 2003 UB 313

Aliaj planetoidaj objektoj


- Quaoar
- Sedno La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4 500 - 5 000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ. La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km). La Suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto. Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sunsistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.

Eksteraj ligoj


- [http://www.solarviews.com Solarviews]
- [http://www.michaelschultz.de/index_en.html Solar System] Interaga planedo-simulado (145 zom-paŝoj and temp-efektoj) ---- ja:太陽系 ko:태양계 ms:Sistem suria simple:Solar system zh-cn:太阳系 zh-tw:太陽系

Merkuro

Merkuro estas la unua planedo, la plej proksima al la Suno. Kun Venuso, ĝi ankaŭ estas la plej varmega: 700 K dum tago, sufiĉe varmega pro fandi plombon. Sed spite de ĝia proksimeco, la merkura nokto estas tre malvarmega: nur 100 K d um nokto, pro la manko de densa atmosfero. Merkuro estas pli malgranda ol Marso sed pli granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Fakte, ĝi aspektas simile al la Luno: la supraĵo estas plena de krateroj kaj montoj. La krateroj estas faritaj de la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1300 km en diametro, 3,6 miliardojn da jaroj en aĝo. La frapo, kiu kreis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro. Unu mistero pri Merkuro estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi sugestas, ke Merkuro unufoje estis multe pli granda aŭ la Suno multe pli brila. La tago de Merkuro estas la plej longa -- 176 tertagoj -- kaj -- estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj)! Merkuro turniĝas -- tiel malrapide kaj iafoje iras tiel rapide ĉirkaŭ la Suno, ke la Suno iafoje ŝajnas halti en la ĉielo kaj iri malantaŭen! Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studebla. Fakte, unu flanko de la planedo estas tute nekonata! La plimulto de nia scio pri Merkuro devenas de tri vizitoj de >Mariner 10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam orbitis Merkuron aŭ staris sur ĝia supraĵo. Nia nuna scio pri Merkuro similas tiun pri la Luno ĉirkaŭ 1950. La usona sondilo MESSENGER –- anglalingva akronimo de 'MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging' = Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro -- estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004 kaj komencis 6-jaran vojaĝon al Merkuro. Ĉefaj taskoj de la sondilo estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.3-an de aŭgusto ---- Kategorio:Sunsistemo ja:水星 ko:수성 ms:Utarid simple:Mercury (planet) th:ดาวพุธ

1610

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1610 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1610 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 7-a de januaro: Galilejo eltrovis la tri plej grandajn lunojn de Jupitero: Ioo, Eŭropo, kaj Kalistoo.
- Kanado: Unua ekspedicio de francoj Etienne Brulé kaj Samuel de Champlain en Ontario.
- Italio: Apero de Sidereus Nuncius far Galileo.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Prusio.
- Unua Go-ludo inter Japanio kaj Koreio

Naskiĝoj


-

Mortoj


- 14-a de majo: Henriko la 4-a (Francio)
- Ludolph Van CEULEN ----
1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614 | 1615
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1610년

Galilejaj satelitoj

La 4 Galilejaj satelitoj de Jupitero en miksita bildo komparanta iliajn grandecojn kun la grandeco de Jupitero. De supre al malsupre estas Ioo, Eŭropo, Ganimedo, kaj Kalistoo.
La Galilejaj satelitoj estas la kvar satelitoj de Jupitero malkovritaj far Galilejo. Ili estas je multo la plej grandaj satelitoj de Jupitero, kaj ili estas videblaj eĉ per malforta teleskopo. Ili estis unue observitaj far Galilejo je la 7-a de januaro 1610. La nomojn de la lunoj donis la astronomo Simon MARIUS, kiu asertis, ke li sendepende malkovris la lunojn. La malkovro de tiuj lunoj estis fakto neklarigebla laŭ la tradicia ptolemea mondkoncepto, laŭ kiu ciuj astroj rivoluas ĉirkaŭ la Tero. Ĝi tial fortigis la sun-centran teorion de Koperniko. Ĉiu el la kvar satelitoj estas pli granda ol la ceteraj lunoj de Jupitero kune (konataj estas pli ol 60). Ganimedo estas la plej granda luno de la sunsistemo; ĝi estas pli granda ol la planedoj MerkuroPlutono. Se ĝi ne estus proksima al Jupitero, ĝi almenaŭ iutempe estus videbla per sen-ila okulo. Ioo kaj Tero estas la solaj astroj de la sunsistemo, kie aktivaj vulkanoj estas konataj.
La Galilejaj satelitoj estas, de la plej proksima ĝis la plej malproksima: Kategorio:Jupitero Kategorio:Sunsistemo ja:ガリレオ衛星 ko:갈릴레이 위성

Boursault

Boursault è un comune francese di 462 abitanti situato nel dipartimento della Marna nella regione della Champagne-Ardenne. Boursault Boursault

Gry accommodation in valencia tablice heavy metal hoteles en Praga










































:: RELATED NEWS ::
Goudse kaas
De meest bekende en meest gegeten kaassoort is wel de Goudse kaas. Een Goudse kaas heeft de vorm van een wiel, weegt ongeveer 15 kg en heeft een vetgehalte van minstens 48+ (in werkelijkheid rond de 51+). De Goudse boerenkaas wordt niet in Gouda zelf, maar in de regio gemaakt, zoals in de buurt van Stolwijk en Haastrecht op boerderijen in de Krimpenerwaard. De soort
Jemenitische dans
De Jemenitische dansen zijn dansen die traditioneel in Jemen worden gedanst. Zij onderscheiden zich van andere volksdansen daarin dat veel bewegingen verfijnder zijn, zowel van het hoofd, als de handen en andere lichaamsdelen. Deze verfijndheid komt overeen met de Arabische melodieën waarop zij gedanst worden, waarin halve noten veelvuldig voorkomen. Verder wordt wel een verband gelegd met de verfijnde kunst van het Jemenitische volk, zoals fijne sieraden en kalligrafie. Normaal gespr
Regentijd
Zoals bijvoorbeeld West-Europa seizoenen kent, zijn er op de aarde ook tropische gebieden met een droge tijd en een regentijd. De natte tijd wordt moesson genoemd naar het Arabische "mausim" (seizoen). De bekendste moesson is de regentijd in India en omstreken. Tot begin juni is het noorden van India droog, maar dan wordt het vochtiger en komt de regen waarnaar men verlangt. I
Poisson-verdeling
De Poissonverdeling is een discrete kansverdeling die met name van toepassing is voor stochastische variabelen N die het voorkomen van bepaalde voorvallen tellen gedurende een gegeven tijdsinterval, afstand, oppervlakte, volumen etc. De Poissonverdeling is genoemd naar Siméon Poisson die deze kansverdeling ontdekte en samen met zijn statistische theorie in 1838 publiceerde i
Poissonverdeling
De Poissonverdeling is een discrete kansverdeling die met name van toepassing is voor stochastische variabelen N die het voorkomen van bepaalde voorvallen tellen gedurende een gegeven tijdsinterval, afstand, oppervlakte, volumen etc. De Poissonverdeling is genoemd naar Siméon Poisson die deze kansverdeling ontdekte en samen met zijn statistische theorie in 1838 publiceerde i
Simeon Poisson
Siméon-Denis Poisson (21 juni 178125 april 1840) was een Frans wiskundige. Poissons vader was soldaat, en wou dat Simeon geneeskunde zou studeren. De eerste patiënt die hij alleen opereerde, stierf echter al enkele uren na de operatie. Vanaf dat moment wou hij niets meer met gene
Schaakopening - flankspel
Een flankspel opening is in het schaken een schaakopening die niet begint met de opmars van de witte koningspion of de witte damepion; de partij begint dus niet met 1.e2-e4, met 1.e2-e3, met 1.d2-d4 of met 1.d2-d3. Er zijn dus (voor de witspeler) zestien mogelijkheden om een flankspel te beginnen: 12 pionzetten en 4 paardzetten. Het flankspel kent twee vaak gespeelde ope
Duns Scotus
Johannes Duns Scotus (12668 november 1308) was een Franciscaanse theoloog en filosoof. Duns ging in op de uitdaging die het opkomende aristotelisme vormde voor de christelijke geloofsleer. Hij kwam tot één samenhangend theologisch ontwerp. Hij wordt beschouw
Mark Taimanov
Mark Taimanov geboren in 1926 is een Russische schaker met een Elo-rating van 2590 (anno 2004). Hij was een leerling van de school van Mikhail Botwinnik en halverwege de 20e eeuw hoorde hij bij de wereldtop. Hij is een FIDE belastingen en alles wat daarmee samenhangt. fiscale economie is ook de naam van een bacheloropleiding aan de faculteit der Economische Wetenschappen van de Rijksuniversiteit Groningen. Fiscale economen werken in loondienst zowel bij de
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org