Eugene Andrew CERNAN [juĝin andru sernan] (naskiĝis la ) estis kosmonaŭto kiu flugis ene de la Gemini kaj Apollo kosmoesploraj programoj. Li estis unu el la tri homoj, kiuj vojaĝis al la luno en du malsamaj okazoj (la aliaj estas Jim LOVELL kaj John YOUNG), kaj unu el la dudek homoj kiuj piediris sur la luno. Cernan ĉirkaŭis la lunon en Apollo 10, kaj surluniĝis en Apollo 17. Li ankaŭ flugis en Gemini 9.
Eugene Cernan verkis La lasta homo sur la luno, liaj memoroj pri la programo Apollo.
CERNAN EUGENECERNAN EUGENEja:ユージン・サーナン
Kosmonaŭto
Kosmonaŭto (devenas de la greka kosmos, "kosmo" aŭ "universo", kaj nautes, "navigisto") estas homo, kiu faras flugojn en la ekstertera spaco, aŭ kosmo. La unua kosmonaŭto estis Jurij GAGARIN (1961).
Kiam komenciĝis la vetkurado en spaco dum la malvarma milito, Sovetunio uzis la vorton "kosmonaŭto" kaj Usono "astronaŭto". Pro tio, multaj naciaj lingvoj uzas la vortojn kosmonaŭto, astronaŭto kaj tajkonaŭto (ĉi tie esperantigataj) por respektive distingi inter rusaj, usonanaj kaj ĉinaj kosmonaŭtoj. Eble, kiam aliaj nacioj havos siajn proprajn kosmonaŭtojn, oni inventos aliajn novajn vortojn. Do, por simpleco, esperante la vorto kosmonaŭto estas preferinda, tamen oni ofte trovas la aliajn vortojn, eble laŭ la lingva fono de la parolanto/skribanto.
Projekto Apollo de NASA estis serio de homportantaj kosmoflugaj misioj faritaj de Usono uzante la kosmoŝipoj Apollo kaj la Saturna familio de raketaj lanĉiloj, dum la jaroj 1961–1972. Ĝia celo estis veturigi homon sur la lunon kaj reveturigi lin sekure al la tero, ene de la jardeko 1960. Tiun celon plenumis la misio Apollo 11 en Julio 1969. La programo daŭris ĝis la fruaj 1970-oj, por efektivigi la komencan sciencan esploron de la luno, totaligante ses sukcesajn surluniĝojn. La nomo Apollo venas el la angla nomo de la antikva greka dio Apolono.
La kunhoma surluniĝo estis celo de kaj Usono kaj Sovetunio, sed la konkuron gajnis Usono. La surluniĝo formis la pinton de la kosmokonkuro.
La celo esplori la lunon oni forlasis en septembro 1972, post Apollo 17. La kialoj pro tio estis manko de mono kaj la senintereso de usona publika opinio rilate al la daŭro de la projekto. Malgraŭ tiu, estis kvar pliaj kunhomaj misioj kiuj ne celis atingi la lunon - tri misioj Skylab kiuj uzis la kosmoŝipon Apollo, kaj unu misio Apollo 18 (Apollo-Soyuz). Oni forlasis la kosmoŝipojn Apollo en 1975.
Elekto de misia aparataro
Decidinte je la luno kiel celo, la Apollo-misiaj planistoj devis desegni aron de flugoj kiuj plenumus la celon, samtempe minumumigante danĝeron al homa vivo, kostojn, nepran teknologion kaj astronaŭtan lertecon.
Oni konsideris tri eblajn planojn:
#Rekta supreniro: Sendi kosmoŝipo rekte al la luno. La tuta kosmoaparato surluniĝas kaj reveturas al la tero. Tiu plano necesus novan raketon, ege pli forta ol iu tiame ekzistanta.
#Terorbita rendevuo: Lanĉi du raketoj Saturn-5, unu portante la kosmoŝipon, la alia portante bruligaĵon. Terorbite, la kosmoŝipo prenas sufiĉan bruligaĵon por iri al la lunon kaj reen. Simile al rekta supreniro, la tuta kosmoŝipo surluniĝas.
#Lunorbita rendevuo (LOR): La kosmoŝipo, lanĉita de raketo Saturn-5, enhavas du partojn, la Lunar Module (luna kupeo) aŭ lunoveturilo, kaj la Command/Service Module (Rego/Servokupeo) aŭ patrinoŝipo. La patrinoŝipo enhavas la vivosubtenajn sistemojn por la kvin-taga vojaĝo de la tri ŝipanoj, kaj la kontraŭvarman ŝirmon por la reeniro en la atmosferon de la tero. En lunorbito la lunoveturilo disiĝas el la patrinoŝipo kaj portas du astronaŭtojn al la luna surfaco, sekve resupreniras al la patrinoŝipo. Tiu estis la elektita plano.
Kontraste al la aliaj planoj, la LOR plano bezonis ke nur malgranda parto de la kosmoŝipo surluniĝas, pro tio etigante la mason lanĉita el la surfaco de la luno. La maso estas plue etigita forlasante la descendomaŝinon sur la luno.
Planado
La NASA-plano antaŭvidis 7 misiojn ĝis la unua kunhoma surluniĝo. Tiuj estis la misioj A ĝis G.
- Misio A: Senhoma testo de Saturn 5raketo kaj de kosmoŝipo Apollo en ĉirkaŭtera flugo (efektivigita dufoje de Apollo 4 kaj Apollo 6).
- Misio B: Senhoma testo de la lunoveturilo (LM el la angla Lunar Module) (efektivigita de Apollo 5).
- Misio C: Kunhoma testo de patrinoŝipo en tera orbito (okazis per Apollo 7).
- Misio D: Testo de kombinaĵo de patrinoŝipo kaj lunoveturiloj en teroproksima orbito (originale planita por Apollo 8, sed okazis sub nomo Apollo 9, ĉar oni aldonis pluan lunflugon (Misio C') kiel Apollo 8).
- Misio E: Testo de kombinaĵo de en tero-malproksima orbito (la misio estis ĉesigita, ties teamo alprenis Mision C').
- Misio F: Testo de kombinaĵo de patrinoŝipo kaj lunoveturilo en luna orbito (okazis per Apollo 10).
- Misio G: Unua surluniĝo (efektivigis Apollo 11).
La unua ĉirkaŭflugo de la luno okazis per la Apollo 8, Kristnaske1968. Tiu misio estis alŝovita inter misioj C kaj D.
Oni aldone planis la misiojn H, I kaj J:
- Misio H: Surluniĝo kun ampleksa scienca eksperimentaro (per Apollo 12. Apollo 13 estis malsukcesa).
- Misio I: Surluniĝo kun ampleksa scienca eksperimentaro (per Apollo 14, plua misio estis retirita).
- Misio J: Surluniĝo kun ampleksa scienca eksperimentaro kaj lunvagada veturilo (okazis per Apollo 15, Apollo 16 kaj Apollo 17)).
Konkuro de sistemoj
La unua lanĉo de Sputnik fare de la Sovetunio en 1957 kaŭzis ŝokon en Usono. La unua senhoma dura surluniĝo (dura signifas ke la raketo intence kraŝis sur la luno) en 1959 per la Soveta Lunik-2 kaj la unua homa kosmovojaĝo de Jurij GAGARIN en 1961, igis la Sovetunion la gvidanta potenco en la kosmaj esploroj. Usono serĉis terenon en kosmoesploro, sur kiu ili povas superi la Sovetunion. Por tio ŝajnis bonan taskon la efektivigo de la surluniĝo.
La 25-an de majo1961, nur unu kaj duono monatoj post la sukcesa lanĉo de Jurij GAGARIN, usona prezidento John F. KENNEDY prezentis sian faman parolon antaŭ la Usona Kongreso, en kiu li skizis la celon, samjardeke veturigi homojn al la luno kaj reveturigi ilin.
Kvankam oni planis pluajn lanĉojn, la projekto Apollo estis finita post la sesa sukcesa surluniĝo de Apollo 17, ĉar la kreskantaj kostoj de la vjetnama milito fortiris la monon.
Por la kunhomaj lunflugoj oni evoluigis grandajn raketojn, kiuj ricevis la nomon Saturn 5. En la evoluigo havis gravan rolon la germana-usona raketa konstruisto, planisto Werner VON BRAUN, kies teamo evoluigis la unuan ŝtupon kun fortega F-1-a raketa lanĉilo. Ĉiuj lanĉoj de tiu raketo estis sukcesaj – spite al ties granda potenco kaj malsimpla konstruo.
Samtempe kun la antaŭpreparo por la surluniĝo, daŭris ankaŭ la Gemini-programo, por kolekti spertojn pri rendevuaj manovroj en kosmo.
La 27-an de januaro1967 suferis la Apollo-programo gravan retrobaton, kiam ĉe surteraj testoj brulmortis tri astronaŭtoj (Virgil GRISSOM, Edward H. WHITE kaj Roger B. CHAFFEE en sia kapsulo. La raketo ne estis plenigita de bruligaĵo, la kapsulo estis plenigita ne de kutima aero, sed de oksigeno sub normala atmosfera premo. Ene de la kapsulo estiĝis elektra fajrero, kiu kaŭzis dum minuto fajron kaj tiele la mortojn. Tiun sekvis grandajn ŝanĝojn al la konstruado de la luna kapsulo. La testo ricevis poste la nomon Apollo 1.
Spite al ĉio, la sukcesa surluniĝo de Apollo 11 la 20-an de julio1969 plenumis la celon de Kennedy terminplane.
Samtempe kun la Apollo-programo laboris ankaŭ Sovetunio je ampleksa programo, kiu same celis surlunigon de homoj. En kadro de la Zond-programoj, oni lanĉis la modifitan kosmoŝipon Sojuz senhomajn al la luno kaj post unu ĉirkaŭflugo reen al la tero. Tiu servis por testo de la kosmoŝipo, kiun oni pripensis por kunhoma lunoflugo. La senhoma Zond-5-a kosmoŝipo en Septembro de 1968 ĉirkaŭis la lunon, sed la reveturo ne sukcesis, ĝi falis en la Hinda Oceano. En oktobro de 1970 finiĝis la testprogramo kun Zond-8. El ĉiuj lanĉitaj kosmoŝipoj povis sukcese surteriĝi nur Zond-7.
Paralele laboris la Sovetunio ankaŭ je surluniĝa misio, por kiu – simile al tiuj de Apollo – oni volis uzi superpezajn raketojn. Por tio oni evoluigis la N1-raketojn, kiuj ĉe ĉiuj 4 testaj lanĉoj malsukcesis de 1969 ĝis 1972. Ĉar dumtempe Usono jam surluniĝis, la sovetoj abdikis pri la kunhoma lunprogramo kaj poste eĉ neis, ke ili iam havis tian programon. La informoj pri tiu programo aperis nur komence de la 1990-aj jaroj kaj oni prezentis la N1-raketojn.
La surluniĝo de 1969
En kadro de la misio Apollo 11 la unua du homoj (Neil ARMSTRONG kaj Edwin ALDRIN) alvenis sur la Luno la 20-an de julio1969 je 20:17 horo (UTC). Ses horojn poste, la 21-an de julio, je 02:56:20 horo UTC, Armstrong eliris la lunoveturilon kaj surpaŝis la lunon, kiel la unua homo sur la luno. Tiam li eldiris la famiĝintajn vortojn:
Citaĵo: That's one small step for (a) man, [but] one giant leap for mankind.
(esperante: "Tiu ĉi estas eta paŝo por homo, granda salto por la homaro.")
La tria astronaŭto, Michael COLLINS, ĉirkaŭflugadis la lunon en la Apollo-11 patrinoŝipo ĝis la reveno de la lunoveturilo Eagle.
Tipa Apollo-misio
- Lanĉo ĉe Cape Canaveral - Forigo de 1-a ŝtupo ĉe 56 km alto (rapido ĉ. 10.000 km/h - maĥo 8)
- Ekbrulo de la 2-a ŝtupo ĉe la alta stratosfero kaj mallonge poste, forigo de la savturo
- Forigo de la 2-a ŝtupo ĉe 185 km alto (rapido ĉ. 24.000 km/h)
- Ekbrulo de la 3-a ŝtupo, svingo al proksimuma tera orbito (rapido ĉ. 28.000 km/h), malŝalto de la tria ŝtupo
- Denova ekbruligo de la 3-a ŝtupo, (TLI - Trans Lunar Injection) etendo de la orbito ĝis al la luno - Forĵeto de ŝtupaj adaptiloj, disigo de la patrinoŝipo disde la 3-a ŝtupo, kuplado kaj eltiro de la lunoveturilo el la rezervejo, flugo al la luno
- Ekbruligo de la motoro de la patrinoŝipo (LOI - Lunar Orbit Insertion), enkliniĝo al luna orbito
- Translokiĝo de 2 astronaŭtoj en la lunoveturilon, 1 astronaŭto restas kiel piloto en la patrinoŝipo
- Diskuplado (malligo) de lunaveturilo, ekbruligo de la surluniga motoro, malsupreniro al la luna surfaco kaj surluniĝo
- Efektivigo de diversaj EVA-oj (Extra Vehicular Activity ~ Ekster-Veturilaj Agadoj) fare de astronaŭtoj
- Relanĉo de la luna surfaco, supreniro en la lunan orbiton. La surluniga aparato restas surlune.
- Rekuplado al la ĉefŝipo, translokiĝo de la astronaŭtoj, forĵeto de la LM-ascenda ŝtupo
- Ekbruligo de la motoroj de la patrinoŝipo, (TEI - Trans Earth Injection), forlaso de la luna orbito, reveno al la tero.
- Ekster-Veturila Agado por preni filmojn el la patrinoŝipo
- Forĵeto de patrinoŝipo, direktigo de la Apollo-kapsulo por la enpaŝo en la teran atmosferon
- Eligo de la ĉefa paraŝuto, surakviĝo en alvenejo
- Savserĉado fare de aviadiloportanta ŝipo
Apollo-misioj
ĉefa paraŝuto
Post la sukcesa surluniĝo de Apollo 11, NASA publikigis multajn planojn, kiuj entenis 9 pluajn flugojn ĝis fino de 1972. Do jam januare de 1970 estis forstrekita la misio Apollo 20 pro kostaj problemoj, kiel menciitaj supre.
La restantajn spacoŝipojn Apollo kaj raketojn Saturn oni uzis por la programo Skylab en 1973/74 kaj por la kuna programo Apollo-Sojuz en 1975.
Diversaĵoj
: - La tuta projekto Apollo kostis: USD $25,4 miliardoj ($135 miiliardoj en 2005-aj dolaroj). (Inkluzivas programojn Mercury, Gemini, Ranger, Surveyor, Lunar Orbiter, Apollo')
: - Dudek homoj piediris sur la luno en la tuta homa historio, ĉiu viro, ĉiu usonano.
: - La programo Apollo alveturigis 381,7 kg da luna materialo (lunaj rokoj) al la tero, la plejparto de kiu estas deponita ĉe la Lunar Receiving Laboratory ĉe .
(angle)
(angle)
La fama frazo de Neil Armstrong estas aŭskultebla [http://science.ksc.nasa.gov/history/apollo/apollo-11/sounds/a11step.wav ĉi tie] kiel wav-datumo (260 kb).
APOLLO PROJEKTOja:アポロ計画ko:아폴로 계획
Luno
vidu natura satelito pri aliaj lunoj
La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de
antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomiahazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno.
Suno
maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia
planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar
lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj
Titano), kaj unu planedo, Plutono,
estas eĉ pli malgranda!
Origino
Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo
kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas
roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj
kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la
Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna,
estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la
Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno
tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la
fiziko de tia kapto ne estas klara.
Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
20-a de julio1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
tajdojn
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro1959, kiam la sovetia sondiloLuna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro1966 la usona sondiloLunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tagolundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Apollo 17 estis la dekunua kunhoma misio de Projekto Apollo, kaj ĝi estis la sesa misio, kiu surluniĝis. Ĝi estis la unu nokta lanĉo kaj la lasta misio de la projekto.
Mallongigoj
Klarigo de mallongigoj uzataj en tiu ĉi artikolo, kaj iliaj anglalingvaj tradukoj:
- EVA - ekster veturilo agado (Extra-Vehicular Aktivity EVA)
- LV - lunoveturilo (Lunar Module LM)
- RK - regokupeo (Command Module CM)
- RSK - rego/servo-kupeo (Command/Service Module CSM)
- SV - servokupeo (Service Module SM)
- Maso:
- Plena maso: 2 923 387 kg
- Kunportita ŝarĝo: 46 678 kg
- RSK-maso: 30 320 kg, el kiu RK estis 5 960 kg, SK 24 360 kg
- LV-maso: 16 448 kg, el kiu la ascenda maso estis 4 985 kg, descenda maso 11 463 kg
- Ĉirkaŭflugo de Tero: 2-foje tien, ĉ. 1-foje reen.
- Ĉirkaŭflugo de Luno: 75
- Terproksimo: 168,9 km
- Termalproksimo: 171,3 km
- Inklinacio: 28,526°
- Rondira tempo: 87,83 min
- Lunproksimo: 97,4 km
- Lunmalproksimo: 314,8 km
- Inklinacio: 159,9°
- Rondira tempo:
- Surluniĝejo: [http://nssdc.gsfc.nasa.gov/planetary/lunar/lunar_sites.html 20.19080° N - 30.77168° E] aŭ 20° 11' 26.88" N - 30° 46' 18.05" E
- Cernan kaj Schmitt - EVA 1
- EVA 1-a komenco: 11-a de decembro, 1972, 23:54:49 UTC
- EVA 1-a fino: 12-a de decembro, 07:06:42 UTC
- tempodaŭro: 7 h, 11 min, 53 sec
- Cernan kaj Schmitt - EVA 2
- EVA 2-a komenco: 12-a de decembro, 1972, 23:28:06 UTC
- EVA 2-a fino: 13-a de decembro, 07:05:02 UTC
- tempodaŭro: 7 h, 36 min, 56 sec
- Cernan és Schmitt - EVA 3
- EVA 3-a komenco: 13-a de decembro, 1972, 22:25:48 UTC
- EVA 3-a fino: decembro 14, 05:40:56 UTC
- tempodaŭro: 7 h, 15 min, 08 sec
- Evans – transtera EVA 4
- EVA 4-a komenco: 17-a de decembro, 1972, 20:27:40 UTC
- EVA 4-a fino: 17-a de decembro, 21:33:24 UTC
- tempodaŭro: 1 h, 05 min, 44 sec
APOLLO 17ja:アポロ17号
Memoroj
Literaturo > Memoroj
----
La Memoroj estas la rakonto kiun faras homo de sia vivo aŭ de iu periodo de ĝi, li rakontas kio estis grava en sia vivo aŭ almenaŭ kion li kredas plej grava.
Kelkaj famaj Memoroj:
- Memoroj el la tombo. Chateaubriand [http://www.kunteksto.com/tekstoj/stories.php?caid=9&sid=8&cid=8 por legi Esperantigitan paĝon el ĝi] [http://www.kunteksto.com/tekstoj/stories.php?caid=13&sid=7&cid=7 alian]
- La ferio de la vivo. José Juan TABLADA - Ulises Kreola. José VASCONCELOS - Vivi por rakonti ĝin. Gabriel GARCIA MARQUEZ - Historio de mia vivo. Giacomo CASANOVA - La lasta homo sur la luno. Gene CERNAN - Horace WALPOLE
Latex
LaTeX (pronunciado látej o léitej, en referencia al sonido alemán de ch como en mich -en español no existe, se asemeja al sonido de una j) es un conjunto de macros de TeX, escritas por Leslie Lamport (LamportTeX) en 1984, con la intención de facilitar el uso del lenguaje creado por Donald Knuth, (existe es la materia; si algo más, como los eventos mentales, existen, entonces son reducibles a materia.
El Materialismo también ha sido entendido frecuentemente como una forma enteramente científica y racionalista de ver el mundo, particularmente por pensadores religiosos que se le oponen y por
Siglo de las luces
Se denomina habitualmente Ilustración o Siglo de las Luces a la corriente intelectual de pensamiento que dominó Europa y en especial Francia durante casi todo el siglo XVIII y que arranca del Racionalismo y del Empirismo del siglo XVII para concluir en la Revolución Industrial del siglo XVIII, la Revolución Francesa y el
Estadio Campeones del 36
El Estadio Campeones del 36 está situado en la ciudad peruana de Sullana, en la Región Piura. Es el estadio en el que habitualmente juega sus partidos el club Alianza Atlético de Sullana.
El estadio debe su nombre a que ese año, 1936, en el Perú no se realizó un campeonato oficial de f