Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Sismologio estas la scienco de tertremoj kaj la movo de ondoj tra la tero. La fako ankaŭ inkludas la studadon de variaĵoj kiel martremoj, kaŭzoj kiel vulkanoj kaj tektoniko, kaj sekvoj kiel cunamoj.
Tertremoj (kaj aliaj teraj movoj) produktas malsamajn specojn de sismaj ondoj. Tiuj ondoj trairas rokon, kaj provizas efikan metodon por "vidi" okazojn kaj strukturojn profunde en la tero.
Unu el la plej fruaj eltrovaĵoj estis ke la centro de la tero estas likva. Premaj ondoj trairas la kernon, dum transversaj ondoj (ondoj kiuj balanciĝas flank-al-flanke), bezonantaj rigidan materialon, ne povas.
La proceso de mapado de subsupraĵa strukturo estas fako nomata sismografo. Sismaj ondoj produktataj per eksplodoj uziĝas por mapi salajn duonsferojn kaj aliajn petrolfontajn rokojn, faŭltojn (rompiĝojn en profunda roko), rokajn specojn, kaj longe enterigitajn meteorajnkraterojn. Ekzemple, oni deduktis ke Chicxulub, la meteoro kiu supozeble formortigis la dinosaŭrojn, lokiĝas en Centra Ameriko per analizado de elĵetaĵoj en la Kretaca limo, kaj poste fizike pruvis ke ĝi ekzistas per sismaj mapoj de petrola esplorado.
Per sisma tomografio kun tertremaj ondoj, la interno de la tero mapiĝis kun resolucio de kelkaj centoj da kilometroj. Tiu proceso ebligas ke sciencistoj identigu konvektajn ĉelojn, magmajn plumojn kaj aliajn grandajn elstaraĵojn en la intera tero.
Vidu ankaŭ: Tertrem-imuna konstruado, sismografo, sisma tomografioKategorio:Tersciencoja:地震学th:วิทยาแผ่นดินไหว
Tertremo
Tertremo estas fenomeno en geologio, kie la tero tremas. Ĝenerale tertremo estas kaŭzata de frikcio inter la tektonikaj pladoj, grandaj partoj de la tersurfaco. Premo ŝarĝiĝas kie la pladoj tuŝiĝas, kaj disŝarĝo de la premo ĉe faŭltoj disvolvas multe da energio, kiu tremigas la teron.
Tertremoj okazas ĉiutage, sed la plimulto ne kaŭzas grandan detruon. Gravaj tertremoj aliflanke povas kaŭzi grandegajn detruojn kaj mortigi homojn. Tiaj tertremoj ĝenerale havas fortan komencan tremon, kaj pli malfortaj postaj tremoj, kiuj povas etendiĝi dum tagoj. La punkto sub la tersurfaco kie originas tertremo nomiĝas hipocentro. La punkto sur la tersurfaco rekte super la hipocentro nomiĝas epicentro.
Geologoj ankoraŭ ne povas predikti precize kie aŭ kiam okazos tertremoj, sed ili pli kaj pli ekkomprenas la internajn meĥanismojn de la tero kaj povas montri la plej riskoplenajn lokojn kaj rekomendi pli fortajn metodojn de domkonstruado por eviti difektadon.
ja:地震ko:지진ms:Gempa bumisimple:Earthquaketh:แผ่นดินไหว
Ondo
Ondo estas perturbo kiu antaŭenigas sin tra ia medio; ondo povas translokigi energion de iu loko al alia sen daŭra formovo de la partikloj de la medio. Anstataŭe, ĉiu loko oscilas ĉirkaŭ pozicio fiksita.
Ekzemploj de ondoj
Speco de ondo kiun ni ofte renkontas estas sono - mekanika ondo kiu antaŭenigas sin tra la aero, likvidoj, aŭ solidoj, kaj havas frekvencon detektebla per la aŭda sistemo. Lumo, radiaj ondoj, X-radioj, ktp. konsistigas elektromagnetan radiadon, kie la antaŭeniĝo estas perturbo de la elektromagneta kampo. Por multaj homoj, la vorto "ondo" pensigas pri marondoj, kiuj estas perturboj tra akvo. Ankaŭ gravaj estas la sismaj ondoj de tertremoj, kiuj ekzistas en specoj S, P, kaj L.
Esencaj karakteroj
Ĉiu ondo traktas sin simile dum certaj kutimaj okazoj. Al ĉiu ondo povas okazi la jenaj:
- Spegulado - ondo turnas sin kontraŭen el sia antaŭa direkto, pro kolizio je spegulaĵo
- Refrakto - alidirekto de la ondo pro eniro en novan medion
- Difrakto - disiĝo de ondoj, ekzemple se ili transiras etan truon
- Interferado - aldonado de du ondoj, kiuj renkontiĝas
- Dispersado - disiĝo de ondoj laŭ frekvenco
Transversaj kaj laŭlongaj ondoj
Transversa ondo vibras orte al la direkto de irado; ekzemple elektromagneta ondo aŭ ondo laŭ ŝnuro. Laŭlonga ondo vibras laŭ la direkto de irado; ekzemple sonondo.
Polarizado
Transversa ondo povas polariziĝi. Kutime transversa ondo povas oscili laŭ iu ajn angulo je la plano malparalele je la direkto de irado -- ĉi tiaj nomiĝas nepolarizitaj ondoj. Polarizado signifas, ke oni kreas lumon kiu oscilas laŭ nur unu plano malparalele je la direkto de irado.
Eblas priskribi ondon laŭ kelkaj variajhoj, ĉefe la jenaj: frekvenco, ondolongo, amplitudo, kaj periodo. La amplitudo mezuras la grandecon de la maksimuma moviĝo en la medio dum unu ciklo de la ondo; la mezurunuo varias laŭ la speco de la ondo. Ekzemple, ondo en ŝnuro havas amplitudon mezuratan laŭ distanco (metroj), sonondo laŭ premo (paskaloj), kaj elektromagneta ondo laŭ la amplitudo de la elektromagneta kampo (voltoj po metro). La amplitudo povas resti plata (tiuokaze la ondo estas kontinua ondo), aŭ povas varii laŭ tempo kaj/aŭ pozicio. La formo de la amplitudvariado estas la envelopo de la ondo.
La periodo (T) estas la daŭro, kiu pasas dum unu plena oscilado de la ondo. La frekvenco (F) kalkulas kiom da periodoj okazas dum unu tempunuo, kaj mezuriĝas laŭ hercoj. Ĉi tiuj rilatas jene:
:f = 1/T
Kiam oni esprimas ondon matematike, la angula frekvenco (ω, radianoj/sekondo) ofte estas uzata; tiu rilatas la frekvencon jene:
:f = ω / 2π
Vojaĝantaj Ondoj
Ondo kiu restas unuloke nomiĝas staranta ondo, ekzemple vibrado ĉe violinŝnuro. Ondo kiu moviĝas nomiĝas vojaĝanta ondo, kaj havas perturbon kiu varias kaj laŭ tempo t kaj laŭ distanco z. Tiu esprimiĝas matemetike jene:
:y = A(z,t) cos(ωt - kz + φ)
tiel, kiel A(z,t) estas la amplitudenvelopo de la ondo, k estas la ondonombro kaj φ estas la fazo. La rapido v de la ondo estas:
:v = ω / k = λf
tiel kiel λ nomas la ondolongon de la ondo.
La onda ekvacio
Laŭ la plej ĝenerala senso, ne ĉiu ondo estas sinusoida. Unu ekzemplo de ne-sinusoida ondo estas ekpremo kiu sekvas ropon restantan je la tero. Laŭ la plej ĝenerala senso, iu ajn funkcio de x, y, z, kaj t kiu estas ne-triviala solvo je la onda ekvacio estas ondo. La onda ekvacio estas diferencia ekvacio kiu priskribas harmonan ondon trapasantan iun medion. La ekvacio formas malsame, laŭ la medio kaj transmetado.
La onda ekvacio de Schrödinger priskribas la onduman traktadon de partikloj ĉe kvantuma fiziko. Solvoj kontraŭ tiu ekvacio estas ondaj ekvacioj, per kiuj oni povas priskribi la densecon da ebleco de iu partiklo.
Ankaŭ vidu:
:Efiko de Dopleroja:波動ko:파동ms:Gelombangsimple:Wave
Gravito
zh-min-nan:Tāng-le̍k
La gravito estas la forto kiu efikas inter masoj.
Ĝi kaŭzas ke ĉiuj mashavaj objektoj altiras, t. e. tendencas alproksimigi, sin reciproke.
La rezultanta forto dependas je la distanco(j) kaj je la rilato(j) inter la masoj.
Gravito ankaŭ tenas
Teron sur ĝia vojo ĉirkaŭ la suno.
Neŭtono unue priskribas la leĝon de tiu fenomenomatematike.
Laŭ li, la forto inter du mashavantaj objektoj estas
kie m1 kaj m2 estas la masoj de la
objektoj, r la distanco inter la du objektoj (aŭ iliaj pezcentroj)
kaj G la gravita konstanto, G ≈ 6,67259 · 10-11N · m2 · kg-2.
Tio estis la unua fizika teorio, kiu aplikeblas en la astronomio,
el kiu sekvis la Leĝoj de Keplero, permesis prognozojn pri la reveno de kometoj, kaj
faris la dinamikon de la sunsistemo komprenebla.
La gravitoteorio de Neŭtono estas limkazo (por malgrandaj rapidecoj kaj relative
malgrandaj masoj) de la ĝenerala teorio pri relativeco de Albert EINSTEIN.
La lasta speciale gravas por la priskribo de la kosmo, ĉar por grandaj distancoj
la gravito estas la dominanta forto.
Se la gravito estas priskribebla per iu kvantuma kampoteorio (kvanta gravito), la gravitono (partiklo, kiu ĝis nun nur estas hipotezo) devas ekzisti.
Tiam la gravitono rolas simile kiel la fotono en la elektromagneta interefiko.
La gravito estas senkontakta interefiko, ekzemple la altiro inter Suno kaj Tero
efikas tra la vakuo. Tiel ĝi similas al la elektromagneta interefiko, kiun
(ĉar pli forta) oni jam povas rimarki en malgrandaĵoj (ekzemple magneto,
elektra motoro, atomoj, molekuloj).
La gravito estas la plej malfortaj de la kvar fundamentaj fortoj, tamen por grandaj distancoj ĝi estas la sola forto, ĉar ĝi estas ŝirmata per nenio kaj la efikoj de la masoj adiciiĝas (ne ekzistas forpuŝa gravito).
Laŭ Neŭtono la gravito estas malproksima forto. Tio signifas, ke ŝanĝo
en la fonto tuj efikas en la tuta spaco. Male, ŝanĝo en elektromagneta kampo
disvastiĝas nur kun rapideco de lumo - temas pri proksima forto.
En la speciala teorio de relativeco, tuja disvastiĝo problemas pro la
relativeco de samtempeco. Tial Albert EINSTEIN formulis sian ĝeneralan teorion de relativeco, laŭ kiu la gravito kauzas kurbecon de la spacotempo, kiu disvastiĝas maksimume rapide kiel la lumo. Vidu gravitokampo.
Geodezio
Tersciencoj > Geodezio
----
Geodezio estas fako de la geofiziko, per kiu oni studas la formon kaj dimensiojn de la Tero.
Tiamaniere povas aspekti respondo de sciencisto. Populare dirite
geodeziistoj estas tiuj homoj, kiuj fabrikas mapojn.
Jam en fora pasinteco
homoj volis ekkoni grandecon de ilia domo, ĝardeno, kampo, vilaĝo, urbo,
regiono, lando kaj tuta Tero. Tiel sinsekve estiĝis unue desegnitaj mapoj
de konataj lokoj, pli poste eĉ la mezuritaj.
Nuntempe vi povas renkonti
mapojn en diversaj sferoj de homa agado. Ĉu vi volas konstrui domon,
fervojon, akvokondukilon aŭ tunelon? Ĉiam vi unue bezonas sufiĉe detalan
mapon. Ĉu vi ŝatas turismi piede, bicikle, aŭtomobile? Ankaŭ vi bezonas
mapon por trovi ĝustan vojon al via celo. Eĉ registaraj oficistoj bezonas
mapojn de sia lando aŭ distrikto.
Unu el niaj plej ŝatataj infanlibroj
estis certe geografia atlaso, plena de belaj, koloraj mapoj. Ĝi forportis
nin al nekonataj landoj, kie vivis herooj de niaj ĵus legataj aventuremaj
libroj.
Sed ni revenu al nocio "geodezio". Ĝi dividiĝas al tnm. "geodezio
ebenaĵa aŭ praktika", kiu solvas kutimajn detalajn postulojn en ebeno,
kaj "geodezio supera", kiu solvas taskojn sur globo (sfero) aŭ elipsoido. Ĝusta
solvado de ĉi tiuj taskoj baziĝas sur perfekta scio de matematiko kaj
ekvilibriga kalkulado.
Problemon, kiel ĝuste desegni mapon de kurbigita
tera surfaco al ebeno, solvas matematika projekciado. Kaj fine problemojn de
kvalitaj koloroj kaj bona legebleco solvas kartografio.
Dum terena mezurado
oni kutime dividas terenon al unuopaj punktoj, kiuj formas kadron de
estonta mapo.
Baza geodezia tasko estas difini reciprokan pozicion de unuopaj punktoj de
tera surfaco. Temas pri spaca tasko, ĉar la punktoj ne troviĝas en ebeno,
sed sur la malebena tera surfaco. Tial por difini la pozicion ni bezonas 3
spacajn koordinatojn. Por simpligi la taskon oni evoluigis unue pozician
mezuradon, kiu estas ĝis nun praktikata en katastro. Supermaran alton oni
difinis per nivelado. Tio estas simpla metodo por kompari altecon de
proksimaj punktoj. Certe vi jam ie vidis termezuriston kun mezurlato.
Hodiaŭ oni evoluigis sufiĉe precizan metodon de samtempa mezurado de
situo kaj alto per elektrooptika distancmezurilo. Ĝi grave simpligis kaj
plirapidigis terenajn mezuradojn. Aperis ankaŭ metodo de mezurado laŭ
artsatelitoj (GPS).
Vd. ankaŭ: Kartografio, TopografioKategorio:Tersciencoja:測地学
Vulkano
----
Estas aparta artikolo pri romia dio Vulkano.
----
Geografio > Vulkano
----
Geografio
Vulkano (latine “vulcanus” - fajro, fajrero) estas konusforma monto, kiu kreiĝis super kanaloj kaj fendoj de terkrusto, per la erupto en teran surfacon de lafo, cindro, varmegaj gasoj, akvovaporo kaj solidaĵoj de montorokoj (bomboj kaj rokeroj). Oni distingas laŭ aktiveco aktivajn, dormantajn kaj estingiĝintajn vulkanojn.
Laŭ erupto kaj lafo, oni distingas:
- havajecaj vulkanoj. Aperas lafolagoj en la kratero.
- strombolaj vulkanoj, laŭ Stromboli en Italio.
- peleaj vulkanoj, laŭ Mount Pelée en Martiniko.
- vezuviaj vulkanoj, laŭ Vezuvio.
Modernaj vulkanoj troviĝas laŭ grandaj rompoj kaj tektonike movantaj zonoj, pleparte ĉe la insuloj kaj bordoj de Pacifiko kaj Atlantiko. Nun en la mondo estas ĉirkaŭ 850 vulkanoj; el ili, 80 troviĝas sub la akvo. Kelkaj aktivaj vulkanoj estas: Kljuĉevskaj Sopka (Kamĉatko), Vezuvio (Italio), Isalko (Salvadoro), Mauna-Loa (Havajo).
- En Indonezio, en Sunda markolo, inter insuloj Sumatro kaj Javo troviĝas vulkandevena insulo Krakatao. En 1883 jaro Krakatao eruptis. Vulkana bruo aŭdeblis eĉ en Aŭstralio, kiu distancas je 5 000 km. Hodiaŭ en ĝia loko estas nova vulkano, kiun oni nomis 'Krakatao-filo'.
- Estas interese, ke 1973 subite “vekiĝis” vulkano Hejmej, en Islando. Ĝis tiam oni kredis, ke ĝi estis estingiĝinta.
- La unua al ni konata erupto de vulkano Vezuvio okazis en 79 p.K. Tiam la lafo, kotfluoj kaj cindro enfosis tri urbojn - Pompeion, Stambion kaj Herkulaneon. Oni pensas, ke antaŭe ĝi eruptis en 8 a.K. La fortaj eruptoj okazis en 1631, 1794, 1822, 1872, 1906 kaj 1944 jaroj.
- Vulkanoj ne nur aperas en Tero. Mons Olympus de Marso estas la plej granda vulkano en la sunsistemo.
Kategorio:geografioja:火山
Moto perpetuo
Con moto perpetuo si intende un ipotetico tipo di moto che prosegue uguale a se stesso e senza variazioni nel tempo e nello spazio senza l'apporto di alcuna forza dall'esterno. In pratica è un moto ideale in cui gli attriti sono assenti.
Un moto con tali caratteristiche, sebbene sia approssimabile entro certi limiti (ad esempio dal moto di oggetti su supe