:: wikimiki.org ::
| Geografio |
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
SciencoScienco prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo.
Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco
- greka scienco
- ĉina scienco
- moderna scienco
Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.
Klasifiko de la sciencoj
Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo.
Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj
Intersciencaj Kampoj
| Scienco (Branĉo) | Ĉefa studobjekto |
| Agronomio | terkultivado kaj hortikulturo
| | Akustiko | sonoj
| | Algebro | operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo
| | Anatomio | strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj
| | Anesteziologio | senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj
| | Antropologio | evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj
| | Antroponimio | propraj nomoj de homoj
| | Arkeologio | monumentoj kaj artoj de antikva epoko
| | Aritmetiko | nombroj kaj kalkulado per ili
| | Astronomio | astroj kaj kosmaj fenomenoj
| | Asiriologio | antikvaj civilizoj de Mezopotamio
| | Atomistiko | kerna fiziko
| | Bakteriologio | bakterioj
| | Biologio | kemia strukturo de la vivuloj
| | Botaniko | plantoj
| | Cibernetiko | aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj
| | Citologio | strukturo kaj funkcioj de la ĉelo
| | Daktiloskopio | identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto
| | Dendrologio | arboj kaj arbedoj
| | Dendrokronologio | datadmetodo pere de arbringoj
| | Dermatologio | haŭtmalsanoj
| | Diplomatiko | malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto
| | Ekologio | influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio
| | Ekonomiko | mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj
| | Endokrinologio | endokrinaj glandoj
| | Entomologio | insektoj
| | Epigrafiko | antikvaj epigrafoj
| | Ergonomio | mezuro de laboro per ergoj
| | Estetiko | belo en la naturo kaj en la artoj
| | Etnografio | historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj
| | Etologio | kondutoj de la bestoj
| | Etimologio | origino de la vortoj
| | Faleristiko | insignoj
| | Farmacio | preparado de medikamentoj
| | Farmakologio | kuraciloj kaj iliaj efikoj
| | Filologio | esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio
| | Filozofio | esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado
| | Folkloristiko | tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj
| | Fonetiko | fonemoj, iliaj variantoj kaj transformiĝo
| | Fonologio | sonoj de la lingvo
| | Frazeologio | frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto
| | Ftizeologio | tuberkulozo kaj ĝia kuracado
| | Futurologio | estonto de la Tero kaj la homaro
| | Fitologio | plantoj
| | Fitonimio | nomoj de plantoj
| | Fitogeografio | geografio de plantoj
| | Fitopatologio | patologio de plantoj
| | Fiziko | propreco de korpoj kaj fenomenoj
| | Fiziologio | funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj
| | Genealogio | deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj
| | Genetiko | fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco
| | Geodezio | formo aŭ kurbeco de la Tero
| | Geografio | regionoj de la Tero
| | Geologio | solida ŝelo de la tero
| | Geometrio | linioj, surfacoj kaj solidoj
| | Germanistiko | germana lingvo
| | Gerontologio | maljunaj homoj
| | Grafologio | karaktero de homo per esplorado de lia skribo
| | Gramatiko | lingvaj reguloj
| | Ginekologio | virina organismo kaj ŝia naskaparato
| | Hematologio | sango
| | Heraldiko | blazonoj
| | Heŭristiko | metodoj de esplorado en la scienco
| | Hidronimio | nomoj de riveroj, lagoj, maroj
| | Histologio | ĉeloj de homa organismo
| | Historio | kronologia pasinto de la homaro kaj sociaj fakoj
| | Historiografio | verkado historion de difinita tempo
| | Iktiologio | fiŝoj
| | Informadiko | informado per aŭtomataj maŝinoj
| | Kardiologio | kormalsanoj
| | Kartografio | verko de mapoj
| | Kemio | analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj
| | Kinologio | hundoj
| | Klimatologio | priskribo kaj esplorado de klimatoj
| | Komputiko | komputiloj kaj komputillingvoj
| | Kosmologio | origino kaj formiĝo de la universo
| | Kosmografio | movoj de la astroj
| | Kriminologio | krimoj
| | Kristalografio | esploro de kristaloj
| | Kronologio | datoj de la historiaj eventoj
| | Leksikografio | farado de vortaroj
| | Leksikologio | etimologio, signifo kaj uzo de vortoj
| | Lingvistiko | procedoj en lingvo, per kiu oni esprimas pensojn kaj sentojn
| | Logiko | formoj kaj leĝoj de la pensado
| | Matematiko | kvantoj, formoj kaj aranĝoj
| | Mekaniko | ekvilibro kaj movo de la korpoj
| | Metalurgio | industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj
| | Meteologio | atmosferaj fenomenoj
| | Metodologio | sciencaj metodoj
| | Metrologio | mezuroj
| | Mikrobologio | mikroboj kaj ilia agado
| | Mineralogio | mineraloj
| | Morfologio | formoj de la materio
| | Muzeologio | muzeoj
| | Muzikologio | muziko
| | Mikologio | fungoj
| | Mitologio | mitoj de unu lando aŭ religio
| | Nefrologio | renoj
| | Noetiko | eblecoj de la homa sciado
| | Numismatiko | antikvaj moneroj kaj medaloj
| | Oceanografio | maraj fenomenoj
| | Oceanologio | oceanoj
| | Oftalmologio | okuloj
| | Onomastiko | propraj nomoj
| | Optiko | lumaj fenomenoj
| | Orientalistiko | popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento
| | Ornitologio | birdoj
| | Ortografio | korekta skribo de vortoj en unu lingvo
| | Ortopedio | deformiĝo de la korpo
| | Osteologio | ostoj
| | Paleontologio | elfositaj restaĵoj
| | Paleografio | deĉifrado de malnovaj skribaĵoj
| | Papirologio | deĉifrado de antikvaj papiroj
| | Parazitologio | animalaj kaj vegetaraj parazitoj
| | Patologio | malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado
| | Pedagogiko | instruado kaj edukado
| | Pediatrio | infanmalsanoj
| | Petrografio | rokspecoj
| | Pomologio | fruktoj kaj fruktarboj
| | Psikiatrio | mensaj malsanoj
| | Psikologio | personeco de homo
| | Radiologio | aplikado de radiokrea energio
| | Rentgenologio | terapio per radioj
| | Romanistiko | romanidaj lingvoj kaj kulturoj
| | Semantiko | vortoj laŭ ilia signifo, sencoŝanĝo kaj sencevoluo
| | Serologio | modifo de la sero sub la influo de malsanoj
| | Seksologio | seksaj problemoj de la homo
| | Sinologio | ĉina lingvo kaj kulturo
| | Sismologio | kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj
| | Slavistiko | slavaj lingvoj kaj kulturo
| | Sociologio | fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo
| | Spektroskopio | spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo
| | Speleologio | kavernoj kaj subteraj akvofluoj
| | Statiko | ekvilibro de la fortoj
| | Statistiko | metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj
| | Stomatologio | buŝo kaj dentoj
| | Stratigrafio | tavoloj de la Tero (parto de geologio)
| | Sintakso | konstruo de la frazoj (parto de gramatiko)
| | Teatrologio | teatro
| | Termiko | varmo
| | Termodinamiko | rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj
| | Toponimio | nomoj de geografiaj objektoj
| | Topografio | grafika desegnado de la tereno
| | Toksikologio | toksoj kaj kontraŭvenenoj
| | Traumatologio | vundoj kaj traŭmatoj
| | Trigonometrio | funkcioj de pluranguloj
| | Venerologio | veneraj malsanoj
| | Vulkanologio | vulkanoj
| | Zoogeografio | geografia distribuo de animaloj
| | Zoologio | animaloj
| | Zoonimio | nomoj de animaloj |
Michel FOULCAULT diras ke estas tri tipoj de sciencoj:
#Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedutiva metodo kaj praveblaj hipotezoj;
#Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj;
#Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.
Terminologio
La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj:
-nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
- [http://www.eventoj.hu/steb/ scienca aplikado]
Vidu ankaŭ:
- Scienca metodo
- Sciencisto
ja:科学
ko:과학
ms:Sains
simple:Science
th:วิทยาศาสตร์
zh-min-nan:Kho-ha̍k
TeroJen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
-0,6: trilobito, konkulo, konko, krabo, salikoko, omaro, polpo, loligo
-0,5: fiŝo, osto, vertebrulo, likeno, musko, filiko, skorpio, miriapodo, Saharo ĉe la Suda Poluso kaj sub glacio. kontinentoj: Nordameriko, Eŭropo, Siberio, Gondvanolando oceanoj: Pantalaso, Japeto, Teiko, Uraliko
-0,4: vivo surtera: pulmo, amfibio, insekto, arbaro, flugilo (muŝoj), reptilio, Laŭrazio
-0,3: reptilioj superas: dinosaŭroj, trilobitoj tute pereiĝis, koleoptero, kurkulio, socio (insekta): blato, termito; mamulo, varma sango,
-0,2: krokodilo, birdo, testudo, iktiosaŭro, Gondvanolando frakasis, floro, abelo, makropo, Himalajo, Andoj
-0,1: dinosaŭroj tute pereiĝis, formiko, elefanto, baleno, Rokmontaro, herbo, palmopiedo (en Svedio!), muso, kuniklo, simio, homo, inteligenteco, maŝino
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Vidu ankaŭ:
Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero
----
Kategorio:Sunsistemo
ja:地球
ko:지구
ms:Bumi
simple:Earth
th:โลก
zh-min-nan:Tē-kiû
SocioSocio - en larĝa senco ĝi estas aro de historie fariĝintaj formoj de la moderna agado de homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havantaj komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn.
La grava karaktero de la homa socio estas ĝia organizo laŭ teritoria (Landoj, Urboj), etno-kultura (Etno, Religio, Lingvo, Raso) aŭ socio-ekonomika (Socia Grupo, Ekonomiko) vidpunktoj.
En alia, pli mallarĝa senco ĝi estas historia konkreta tipo de socia sistemo, difinita formo de sociaj rilatoj (ekz. feŭda socio, kapitalisma socio, ktp.).
Pri la studo de la fenomenoj kaj leĝoj de socia vivo okupiĝas sociaj kaj kulturaj sciencoj - Sociologio, Psikologio, Socio-Ekonomia Geografio, Antropologio, Etnografio kaj multaj aliaj.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Homo kaj Socio
[H]: Universo ~ Homo ~ Kulturo ~ Scienco ~ Politiko ~ Ekonomiko
Ekologio Difinoj
Ekologio estas scienco studanta rilatojn inter vivaj organismoj kaj ilia vivmedio, t.e. ĝi estas la fako, kiu celas kompreni la funkciadon kaj evoluon de la ekosistemoj, rilatojn inter vivantaj specioj kaj ilia vivmedio, kaj ekvilibrojn estiĝantajn en la natura medio aŭ ĉirkaŭumo. Tiu kompreno atingeblas per observado, eksperimentoj, post kiuj eblas elpensi klarigajn teoriojn pri la koncernaj fenomenoj. Ankaŭ la rilatoj de la homa specio kun la natura medio povas esti tereno de ekologio.
La nuntempa signifo de la vorto ekologio estas pli vasta ol ĝi estis en la unuaj jardekoj de la evoluado de tiu ĉi scienco. Eĉ pli, aŭdante pri ekologiaj aferoj oni kutime pensas, ke temas pri mediprotektado, ekzemple celado gardi endanĝeritaj speciojn aŭ naturajn mediojn, kaj biodiverseco. (vd. ankaŭ Ekologiismo).
Fine, de ĉ. tridek jaroj la vorto "ekologio" estas ricevinta ankaŭ trian sencon: tiu de ekologiismo aŭ de politika ekologio(pri tio vidu ankaŭ Verdaj Partioj).
Tian ĉi sencoŝanĝiĝon multe kontribuis ĉiam pli rimarkeblaj konsekvencoj de la homa influo al la medio. Resume, en kelkaj landoj oni distingas inter kelkaj nocioj, en kelkaj ne. Ekzemple, anglalingvanoj distingas la vortojn ecological (rilata al la scienco ekologio) kaj environmental (rilata al la medio kaj mediprotektado), kaj ruslingvanoj uzas ambaŭkaze la vorton экологический (ekologia).
Jen ekzemplo pri kiel ĉeesto de apartaj specioj povas rekte kaj malrekte influi la biotopon, kaj kun si kuntreni tutan vicon da aperoj (aŭ inverse da malaperoj) de specioj:
En marĉo de Pagny-ĉe-Mozo (Loreno) vivloko elstare malriĉa je herbaj specioj kaj mineralaj konsistaĵoj, oni enigis en 1988 du inbestojn kaj unu virĉevalon de la raso konik polski, rasmiksaĵo de Tarpano kaj polaj malsovaĝaj ĉevaloj. La fortikaj bestoj, perfekte taŭgaj je la kontinenta malvarma klimato, kapablis elturniĝi nutre en tiaj malriĉaj medioj sen bezono de ekstera nutrigo. Post pluraj jaroj eksperimentaj la "Konserv-instanco de la lorenaj situoj" observis, ka la flaŭra diverseco pliiĝis, kaj eĉ ke reaperis rara endanĝerita orkideo Liparis loeselii. Observatis ankaŭ nova nestanta bird-loĝantaro kun specioj herbejemaj kiel herbejpipio, kanemberizo, kanbirdo kaj grilobirdo.
(Sed tio ne devas pensigi ke bonas enigi fremdaj specioj en ekosistemo: Fine de jaroj 1950 angloj enmetis nilajn perkojn en Lago Viktoria cele pligrandigi fiŝproduktado, dum dudek jaroj nenio rimarkinda okazis, sed dum la 1980-aj jaroj ĝi elkonkeris la lagon, kaj nun konsistigas 80% de ties biomaso, kaj la tradiciaj haplokromenaj fiŝoj, kiuj kun 400 specioj kaj 80% de ties biomaso, estis la ekologia riĉeco de ĝia, estas nur 1% de la biomaso! kaj duono el ties specioj jam malaperis. Kaj nun post eksterminte la haplokromenojn, la nilaj perkoj nun trudatas intermanĝi!)
Fakoj
- Aŭtoekologio
- Homa ekologio (ankaŭ socia ekologio)
- Ekologiaj problemoj
- Ekologia agriklturo
- Ekovilaĝoj
- Ekoteknologioj
- Mediprotektado (ankaŭ Naturprotekto)
- Poluo
- Luma poluo
- Urba ekologio
- Vid-ekologio
Nocioj
Sciencaj terminoj
- Biocenozo
- Biomaso
- Ekosistemo
- Halofito
- Kserofito
- Nutra ĉeno
- Unuanivelaj konsumantoj
- Unuanivelaj produktantoj
- Duanivelaj konsumantoj
- Duanivelaj produktantoj
- Trofa nivelo
- Vivloko aŭ biotopo
Temoj kaj aferoj
- Daŭrivo
- Endanĝerita specio
- Tutmonda varmiĝo
- Genetike modifitaj organismoj (aŭ GMO)
- Mediprotektado
- Ozona Tavolo
- Poluo
Organizoj
Internaciaj
- Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
- Greenpeace
- ISEC (Internacia societo por ekologio kaj kulturo)
- Schumacher College - Schumacher kolegio
Naciaj
- Zelena akcija (Zagrebo, Kroatio) http://www.zelena-akcija.hr/
Personoj
- Eugene Pleasants ODUM [http://de.isbn.pl/I-3133823035/%EF%BF%BDologie.html]
- Jean DORST
- Vandana SHIVA
Informiloj
Libroj
-
Gazetoj
-
Filmoj
- La fino de l'animala klado far Joël BRISSE (Francio, 2003)
Ligoj
(Bonvolu meti ĉi tien ligilojn nur al esperantlingvaj fontoj pri la scienco ekologio. Por alilingvaj fontoj uzu koncernlingvajn fakojn de Vikipedio. Por medi- kaj naturprotektadaj aferoj, same kiel por paĝaroj pri organizoj, movadoj kaj teknologioj, bv. Uzi la koncernajn fakojn atingeblajn de ĉi paĝo.
Kontraŭargumento: Vikipedio servu al la esperantistoj! Ili ofte havas konojn de pluraj lingvoj, almenaŭ pasivajn. Bonajn fontojn ili povu rekte aliri sen pena serĉado tra alilingvaj vikioj. Ju pli utila, des pli uzata estos nia vikipedio. Krome la eksteraj ligoj instigos eltiri/traduki informojn por kompletigi la esperantlingvan artikolon. Tamen unu peto: se temas pri ligoj al alilingvaj retejoj, ĉiam indiku la lingvo(j)n!)
-
als:Ökologie
ja:生態学
ko:생태학
ms:Ekologi
simple:Ecology
th:นิเวศวิทยา
SocioSocio - en larĝa senco ĝi estas aro de historie fariĝintaj formoj de la moderna agado de homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havantaj komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn.
La grava karaktero de la homa socio estas ĝia organizo laŭ teritoria (Landoj, Urboj), etno-kultura (Etno, Religio, Lingvo, Raso) aŭ socio-ekonomika (Socia Grupo, Ekonomiko) vidpunktoj.
En alia, pli mallarĝa senco ĝi estas historia konkreta tipo de socia sistemo, difinita formo de sociaj rilatoj (ekz. feŭda socio, kapitalisma socio, ktp.).
Pri la studo de la fenomenoj kaj leĝoj de socia vivo okupiĝas sociaj kaj kulturaj sciencoj - Sociologio, Psikologio, Socio-Ekonomia Geografio, Antropologio, Etnografio kaj multaj aliaj.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Homo kaj Socio
[H]: Universo ~ Homo ~ Kulturo ~ Scienco ~ Politiko ~ Ekonomiko
NaturoLa termino Naturo kun larĝa senco staras en la vico de Universo, Mondo, Kosmo. En mallarĝa senco ĝi estas la surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo, animaloj, plantoj kaj ĉiuj vivaj estaĵoj.
Pri la studo kaj esploro de la viva naturo estas okupita la scienco Biologio kaj ĝiaj branĉoj, ankaŭ kelkaj intersciencaj disciplinoj.
- Anatomio
- Biokemio
- Bioteknologio
- Botaniko
- Ĉela Biologio
- Citologio
- Ekologio
- Etologio
- Genetiko
- Imunologio
- Infektaj Malsanoj
- Mara Biologio
- Mikrobiologio
- Molekula Biologio
- Neŭroscienco
- Onkologio
- Ontogenio
- Paleontologio
- Filogenio
- Fiziologio
- Taksonomio
- Toksikologio
- Zoologio
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Naturo
[M]: Vivo ~ Flaŭro ~ Faŭno ~ Naturzonoj ~ Naturprotektado
ja:自然
simple:Nature
Regiono (geografio)Geografio > Regiono
----
Geografia regiono estas parto de lando aŭ de ia spaco, kun karakterizaj ecoj. Ekzisto kaj unueco de regionoj estas kaŭzita pro la geografiaj, historiaj, etnaj, politikaj, ekonomiaj aŭ aliaj karakteroj.
Regionoj povas esti naciaj, kiuj troviĝas en konsisto de unu sola ŝtato (Anatolio, Siberio, Tibeto), kaj internaciaj, kiuj kovras la teritoriojn de du aŭ kelkaj ŝtatoj (Kaŭkazio, Skandinavio, Polinezio).
:Amazonio - Anatolio - Antiloj - Arabio - Arktio - Baltio - Balkanio - Benelukso - Chaco - Cono Sur - Hindio - Hindoĉinio - Iberio - Kariba insularo - Kaŭkazio - Kurdio - Makaronezio - mediteraneaj regionoj - Melanezio - Mezameriko - Mez-Azio - Mezopotamio - Mezoriento - Mikronezio - Nordio - Palestino - Patagonio - Polinezio - Sameio - Siberio - Silezio - Skandinavio - Subsahara Afriko - Tibeto
Regionoj kun speciala signifo por turismo troveblas en la artikolo turismaj regionoj.
Komparu kun:
politika regiono ~ statistika regiono
KontinentoGeografio > Kontinento
----
Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas unu de alia kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2)la plej grandan insulon kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento.
Ili grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinetbretoj) troviĝas sur ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35-70 km kun granito-metamorfa tavolo.
En nuntempa geologia epoko ekzistas kontinentoj: (1) Eŭrazio, (2) Nord-Ameriko, (3) Sud-Ameriko, (4) Afriko, (5) Aŭstralio, (6) Antarkto.
Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: 5, 6, 7. Iuj pensas ke Eŭropo kaj Azio estas memstaraj kontinentoj, kaj iuj, du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton. Kutime, tion kaŭzis konfuzo inter la du vortoj "kontinento" kaj "mondoparto": Dum Aŭstralio estas kontinento, Oceanio estas la mondoparto en kiu troviĝas kaj Aŭstralio, kaj insulego Nov-Gvineo, kaj insularoj Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio.
Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv.km):
----
Nombro de kontinentoj
En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo, homoj pensas ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko, ili pensas ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio, ili pensas ke ekzistas 5: ili ne konsideras ke Antarkto estas kontinento.
----
Homa ŝanĝo de kontinentoj
Laŭ la ĉi-supra difino, antaŭ du jarcentoj ekzistis teorie nur 4 kontinentoj: Ameriko, Aŭstralio, Antarkto kaj Afrik-Eŭrazio. Ĉar antaŭ la fosado de la Sueza kanalo (preta en 1869) kaj la Panama kanalo (preta en 1914), ja eblis sekŝue piediri de Afriko al Azio, kaj de Norda al Suda Amerikoj. Tiel, oni ne malpravas asertante, ke ĝis 1869 ekzistis 4 kontinentoj, 1869-1914 kvin, kaj ke Homoj pli efike ol geologio ŝanĝis la aspekton de la mondo.
----
Vidu ankaŭ Nomoj de Kontinentoj, La limo inter Eŭropo kaj Azio, Malnova Mondo, Nova Mondo
!
ja:大陸
ko:대륙
ms:Benua
simple:Continent
th:ทวีป
zh-min-nan:Tāi-lio̍k
AmerikoGeografio > Kontinentoj > Ameriko
----
Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko.
(vidu Abya Yala)
Nordameriko
Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono
:Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.
Mezameriko
Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago
Sudameriko
Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo
Dosiero:ameriko-eta.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko]
[http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko]
En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj.
El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva).
Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj".
En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.
Vidu ankaŭ
- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko
ja:アメリカ州
ko:아메리카
simple:The Americas
th:ทวีปอเมริกา
zh-min-nan:Bí-chiu
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
OceanioGeografio > Mondparto > Oceanio
----
Oceanio estas termaso, kiu inkluzivas la kontinenton Aŭstralio kaj multajn insulojn de Pacifiko. Ĝi havas areon de proksimume 8.500.000 km2, kaj proksimume 30.000.000 homoj loĝas tie. Oni povas dividi la Pacifikajn insularojn en tri grupojn: Melanezio , Mikronezio, kaj Polinezio.
Melanezio inkluzivas la grandan insulon Nov-Gvineo. Nur en Nov-Gvineo oni parolas proksimume mil malsamajn indiĝenajn lingvojn. Ĝi estas regiono de granda lingva diverseco. Kaj, laŭ studoj de mitokondriaj genoj, regiono de tre granda gena diverseco.
- Aŭstralio
- Melanezio:
::Fiĝioj
::Salomonoj
::Vanuatuo
- Papuo-Nov-Gvineo
- Mikronezio:
::Federacio de Mikronezio
::Marŝaloj
::Palaŭo
- Polinezio:
::Franca Polinezio (kun Tahitio)
::Havajo
::Kiribato
::Nov-Zelando
::Nauro
::Samoo
::Tongo
::Tuvalo
- Diversaj insuletoj:
::Usonaj Malgrandaj Insuloj
Vidu ankaŭ Nova Mondo
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Oceanio
ja:オセアニア
ko:오세아니아
ms:Oceania
simple:Oceania
th:โอเชียเนีย
zh-min-nan:Tāi-iûⁿ-chiu
AntarktoGeografio > Kontinentoj > Antarkto
----
Proksime de Antarkto troviĝas: Aŭstralia Antarkta Teritorio - Francaj Sudaj Teritorioj - Makvora Insulo
----
Makvora Insulo
Makvora Insulo
Makvora Insulo
Makvora Insulo
Makvora Insulo
Kun 13.209.000 km2 kaj 1.400 homoj, Antarkto estas la kvina kontinento en la mondo en areo, post Azio, Afriko, Nordameriko kaj Sudameriko, sed ĝi estas pli granda ol Aŭstralio aŭ Eŭropo. La 98 % el tiu kontinenta tero estas glaĉero aŭ bankizo, kun alteco inter 2000 kaj 4000 metroj. Preskaŭ 90% de la monda glacio, 29.000.000 km3, estas en Antarkto. La Antarkta bankizo, kun meza diko de 3 kilometroj, enhavas pli nesalakvon ol la cetero de la tero. Sed spite de tio, la kontinento estas plejparte dezerto: malmulte da pluvo kaj neĝo falas tie. La Suda Poluso, ekzemple, nur ricevas 2 cm da nova neĝo po jaro. Sed la neĝo neniam degelas...
En la "sekaj valoj" de Antarkto pluvo lastfoje venis antaŭ 2 milionoj jaroj.
Antarkto estas pli malvarma ol la Arkto, ĉar:
# La Arkto estas oceano, ne tero kaj akvo retenas varmon pli bone ol tero.
# Antarkto havas pli da neĝo, kiu reflektas 80% da la varmo el la suno.
# La meza alteco de Antarkto estas 2300 metroj, multe pli alta ol la maro de la Arkto. Do la aero estas pli maldensa, do pli malvarma.
# La vento en Antarkto estas tre forta.
La meza vintra temperaturo de Antarkto estas -55 C (218 K).
Se la neĝo kaj glacio iam degelas:
- Antarkto aperus ne kiel unu granda insula kontinento, sed kiel arkipelago.
- La tero de Antarkto, kiu nun estas subpremita de la glacio, leviĝus 500 m (dum 10 mil jaroj).
- La maroj leviĝus 73 m tutmonde.
Antarkto havas bedon de karbo, do la kontinento unufoje estis varma kaj marĉa.
Post 1800, fokistoj kaj balenistoj ĉasis en la Antarkta Oceano, kaj sekrete atingis la kontinenton. En 1838, la usonano Charles WILKES pruvis, ke Antarkto estis vere kontinento. Je la 11-a de decembro, 1911, la norvego Roald AMUNDSEN estris la unuajn homojn, kiuj atingis la Sudan Poluson. La brito Robert Falcon SCOTT ankaŭ atingis la poluson 35 tagojn poste, sed li kaj lia grupo pereis tie.
Hodiaŭ, inter 1000 kaj 4000 scientistoj de proksimume 29 malsamaj landoj loĝas en esploraj stacioj en Antarkto, depende de la sezonoj, sed Antarkto ne havas konstantajn loĝantarojn. Ĉiujare, pli da 10.000 turistoj vizitas Antarkton.
Marsupiuloj unufoje loĝis en Antarkto. Tiuj alvenis al Antarkto el Aŭstralio dum la eoceno, kiam la du kontinento estis ankoraŭ unu. Antarkto ne disiĝis de Aŭstralio ĝis la mioceno. La kontinento nun estas plejparte la loĝejo de balenoj, fokoj, sciencistoj, pingvenoj kaj aliaj birdoj. Homo estas la sola granda animalo kiu nun loĝas en la koro de la kontinento.
Antarkto havas la plimulton de la rokoj eltrovitaj, kiuj venis el Marso al Tero. Pro la blanka glacio, meteoritoj estas multe pli videblaj en Antartko ol aliloke.
Politika stato
Dum la 20-a jarcento sep landoj postulis teritoriojn en Antarkto, ĉu pro malkovro aŭ pro posedo de lando pli norde el suda poluso:
Argentino - Aŭstralio - Britio - Ĉilio - Francio - Nov-Zelando - Norvegio.
Tio okazis spite al la Antarkta traktato de 1959, laŭ kiu neniu regno povu posedi areojn tie - Antarkto estu la ununura kontinento ĉasta, apartenanta al Naturo kaj ne al la homoj. La ceteraj regnoj ne akceptas tiujn postulojn.
Vidu ankaŭ
- Arkto
- Flosglacio
- Monto Erebus
- Naĝanta glacimonto
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Antarkto
ja:南極大陸
simple:Antarctica
th:ทวีปแอนตาร์กติกา
Arbaro
Flaŭro > arbaro < arbaristiko/ekologio/biologio/geografio < naturscienco
----
Arbaro estas aro de arboj kaŭ aliaj grandaj plantoj, ekzemple palmoj, kiu tiom dense kreskas, ke ĝi aspektas kontinua tuto. Poezia sinonimo estas silvo. Arbaro estas antikvega terenaĵo, ĉar antaŭ kiam homo komencis forbruli arbojn, tiuj plantoj nature enradikiĝis en grandaj partoj de Tero. Oni povas distingi inter diversaj tipoj de arbaroj:
- Praarbaro
- Foliarbaro
- Koniferarbaro
- Ĝangalo
- Pluvarbaro
- Forsto
- Montarbaro
Plej granda arbaro de la mondo estas Amazono. Grandas ankaŭ la Centrafrika Pluvarbaro.
Listo de arbaroj en diversaj landoj kaj regionoj:
Anglio
- Sherwood Forest
Brazilo
- Amazona Arbaro
Ĉeĥio
- Praarbaro Boubín
Danio
- Rold skov
Francio
- Forêt de Compiègne
- Fôrêt de Fontainebleau
- Forêt des Landes
- Sologne
Germanio
- Bayrischer Wald
- Dresdener Heide
- Grunewald
- Schwarzwald
- Spessart
- Tegeler Forst
- Thüringer Wald
- Tharandter Wald
- Teutoburger Wald
- Odenwald
Polujo
- Arbaro de Bialowieza
Arbaroj ne plu ekzistantaj
- Miriquidi
----
ja:森林
simple:Forest
DezertoGeografio > Dezerto
----
Dezerto estas tipo de biomasivo en zonoj kun konstanta seka kaj varmega klimato, kiu malhelpas al evoluo de la plantaro. Dezertoj kovras ĉ. 20% de tersurfaco kaj etendiĝas en vastaj spacoj de norda kaj sud-okcidenta Afriko, centra kaj sud-okcidenta Azio, Aŭstralio, okcidenta bordo de Sud-Ameriko.
Depende de la substernitaj mintavoloj oni distingas dezertojn: ŝtonecaj, sablecaj, argilecaj, salgrundaj kaj aliaj. Tipaj kreskaĵoj de la dezertoj estas kaktusoj kaj similaj plantoj, ankaŭ animaloj: antilopoj, zizeloj, lacertoj, insektoj k.a.
Plej grandaj dezertoj (laŭ surfaco, mil kv.km)
ja:砂漠
ko:사막
DuoninsuloGeografio > Duoninsulo
----
Duoninsulo estas peco de la tero, enprofundiĝinta en oceano, maro aŭ lago, kaj prilavita per la akvo de tri flankoj, nomiĝas duoninsulo.
Plej grandaj duoninsuloj (surfaco, mil kv.km)
Aliaj konataj duoninsuloj:
Sud-Kalifornia – Tajmira – Krimea – Florida – Jukatana – Jutlanda – Bretana
ja:半島
ko:반도
simple:Peninsula
zh-min-nan:Poàn-tó
EbenaĵoLaŭ geografio, ebenaĵo estas regiono aŭ tereno kun nur etaj diferencoj de alteco. Ebenaĵoj norme estas pli konvena por agrikulturo ol montoj.
Famaj ebenaĵoj estas en Flandrio, norda Germanio, Nordameriko, Ukrainio (vidu la faman tradician kanton: "Ebenaĵo, ebenaĵo mia ..."), ktp.
altebenaĵo (plataĵo)
Ali-Altebenaĵo
ja:平野
MarfluoMarfluo estas pli-malpli daŭra fluo de akvomaso tra malsamtemperatura ĉirkaŭanta oceana akvo. Ĝi portas malvarmajn akvojn en varmaj maroj kaj male. La ekziston de fluoj kaj iliaj movodirektoj kaŭzas la froto inter moviĝantaj masoj akva kaj aera, suno-lunaj flusoj kaj malflusoj, diferenco de la tensioj en la profundo de la akvo kaj tera rotacio.
Marfluoj povas flui milojn da kilometroj. Ili tre gravas por priskribi la klimatojn de la apudaj kontinentoj. La eble plej konata ekzemplo estas la Golfa Marfluo, kiu igas la nord-okcidentan parton de Eŭropo multe pli milda ol iu ajn alia regiono sur la sama latitudo estas. La graveco de marfluoj ankaŭ prezentiĝas per la El Niño-efiko, en kiu la nedaŭra inversiĝo de marfluo okazigas klimato-ŝanĝojn en Sudameriko, kies efikoj streĉiĝas ĝis Aŭstralio.
Marfluoj sub la surfaco de la oceano, kaŝiĝantaj antaŭ facila percepto, nomiĝas submaraj riveroj.
Marfluoj tre gravas ankaŭ por la evoluiĝo de multaj vivaĵoj. Fama ekzemplo por tio estas la vivciklo de la angiloj.
Gravaj marfluoj inkluzivas:
- Orient-Grenlanda Marfluo
- Norvega Marfluo
- Labradora Marfluo
- Golfa Marfluo (aŭ Nordatlantika Marfluo)
- Nordekvatora Marfluo
- Sudekvatora Marfluo
- Nordbrazila Marfluo
- Gvinea Marfluo
- Angola Marfluo
- Brazila Marfluo
- Benguela Marfluo
- Sudatlantika Marfluo
- Aleuta Marfluo
- Humbolda Marfluo (aŭ Perua Marfluo)
- Kuroŝia Marfluo (aŭ Japana Marfluo)
- Nordekvatora Marfluo
- Sudekvatora Marfluo
- Kromvela Marfluo
- Marfluo de Agulhas
- Orient-Madagaskara Marfluo
- Somala Marfluo
- Mozambika Marfluo
- Marfluo de Leeuwin
- Indonezia Trafluo
- Nordekvatora Marfluo
- Sudekvatora Marfluo
- Hinda Monsuno
- Antarkta Ĉirkaŭpolusa Marfluo
- Weddell Vortico
ja:海流
ko:해류
GolfoGeografio > Golfo
----
Ekzistas ankaŭ pilka sporto nomata golfo.
----
Golfo estas parto de akva areo, enprofundiĝinta en ter-masivon, sed havanta liberan akvoŝanĝon kun ĉefparto de la sama areo. Foje la nomon “golfo” portas kelkaj partoj de mondoceano, kiuj per siaj hidrologiaj reĝimoj estas maroj, ekz. Meksika Golfo, Hudsona Golfo, Persa Golfo.
Inverse kelkaj marpartoj, kiuj havas ĉiujn ecojn de golfo,
estas nomataj ne golfoj, sed "maroj",
ekz. Ruĝa Maro kaj Adriatiko (= Adria Maro).
Gravaj golfoj:
Vidu ankaŭ: Adena Golfo, Akaba Golfo, Golfo de San-Francisko, Golfo de Venecio
-
ja:湾
ko:만
GrotoGeografio > Kaverno
----
Geografio
Kaverno aŭ groto estas subteraj kavoj, kiu kunligas al tera surfaco per kelkaj truoj (groto estas artefarita aŭ kurioza kaverno). Ili formiĝas per subfoso de kalkoŝtonoj, dolomitoj, gipsoj kaj kelkaj facile solviĝeblaj mintavoloj. Oni trovas ankaŭ glaciajn grotojn. Estas do multaj manieroj per kiuj kavernoj povas estiĝi, kaj estas kombinaĵoj de kemiaj procezoj, tektonaj fortoj kaj atmosferaj influoj. La plej ofta procezo estas karstigo, t.e. solvo de kalkecaj ŝtonoj fare de la pluvakvo.
Ilin ofte loĝas animaloj karakterizantaj je blindeco, depigmentado, gigantismo. Post paleolito, multaj grotoj estis uzitaj de homo (loĝejo, kavernurboj, kaverna pentrado).
Grotoj estas objektoj de esploro por Speleologio kaj Arkeologio.
Plej longaj grotoj:
Rilataj temoj
- Subterejo en Ĉeĥio
- Aragonitaj kavernoj en Zbraŝov
- Grotoj de Sloup-Ŝoŝuvka
- Kavernoj en Javoříčko
- Kavernoj en Mladeč
- Kaverno Ŝipka
Vidu ankaŭ :
Stalaktita kaverno ~
Speleologio
Retvortaro: Kaverno groto
Kategorio:Kavernoj
ja:洞窟
ms:Gua
Insulo----
Geografio > Insulo
----
Insulo estas areo de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvo de oceanoj, maroj, lagoj kaj riveroj. Ili diferencas de kontinentoj laŭ siaj modestaj ampleksoj. ekzistas sola insuloj aŭ grupo de insuloj, t.n. arkipelagoj. Oni distingas insulojn kontinentajn (kiuj apartiĝis de kontinentoj), vulkanaj, koralaj k.a.
Plej grandaj arkipelagoj (surfaco mil kv.km)
| Nomo | Areo | Situo |
| Grand-Sunda Insularo | 1500,0 | Hinda Oceano, Java, Sulavesa, Banda Maroj Brita |
| Kanada Arkta Arkipelago | 1335,5 | Arkta Oceano |
| Japana Insularo | 370,0 | Pacifiko, Japana k Orient-Ĉina Maroj |
| Brita Insularo | 325,0 | Atlantiko k Norda Maro |
| Filipina Insularo | 300,0 | Pacifiko, Filipina maro |
| Nov-Zelanda Insularo | 268,7 | Pacifiko, Tasmana maro |
| Grand-Antila Insularo | 209,0 | Kariba maro |
| Malgrand-Sunda Insularo | 128,0 | Hinda Oceano, Timora k Banda maroj |
Plej grandaj insuloj (surfaco, mil kv.km)
Ceteraj gravaj arkipelagoj kaj insuloj:
Irlando – Islando – Svalbardo – Korsiko – Sicilio – Kreto – Hokajdo – Lusono – Mindanao – Timoro – Sri-Lanko – Tajvano – Kipro – Kanaria Insularo – Havaja Insularo – Kubo – Haitio – Jamajko – Porto-Riko - Balearoj - Diaoyu-Insularo - Bioko
Vd. ankaŭ Nomoj de Insuloj
-
ja:島
ko:섬
ms:Pulau
simple:Island
th:เกาะ
KlaftoGeografio > Klafto
----
Klafto estas malnova mezurunuo de longo aŭ profundo egale je 6 futoj (franca: 195 cm; germana: 183 cm; angla: 183 cm; rusa: 213 cm; hungara 189,648 cm).
En nuntempa angla uzado, klaftoj sole estas uzataj por mezuri marprofundon.
- 1 hungara kvadrata klafto = 3,596 650954 kvadrata metro (m²)
- 1 (katastra) arpento = 1 600 kvadrata klafto = 5 754,642 m² = 0,575 hektaro
Unu hektaro= 1,738 arpento
----
Alia signifo:
Klafto estas tre abrupta kaj tre profunda malaltiĝo de tereno, ofte kaŭzita de sismo. En multaj lingvoj, la vorto klafto ankaŭ estas metafore uzata en signifo "divido, malsamego": la klafto inter la generacioj.
----
Vd. ankaŭ: valo
Kategorio:Mezurunuoj
KomunumoKomunumo estas:
#relative malgranda administra unuo, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo, kaj kiu ampleksas aŭ vilaĝon aŭ plurajn vilaĝojn aŭ plurajn vilaĝojn kaj urbo(j)n. Komunumoj respondecas pri lokaj publikaj taskoj, kaj rajtas memstare administri siaj internajn aferojn.
#ĉiuspeca societo, bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj.
LagoGeografio > Lago
----
Lago estas natura akvorezervejo en terkavaĵo, plenigita de diversaj akvoj.
Laŭ origino ili disspeciĝas je tektonikaj, glaciaj, riveraj, ĉemaraj (lagunoj kaj limanoj), karstaj, vulkanaj kaj artefaritaj. Laŭ akvobilanco lagoj estas defluaj aŭ maldefluaj, laŭ kemia konsisto de la akvo oni distingas trinkeblajn kaj mineralajn (ankaŭ sal(oz)ajn).
Komuna surfac-areo de ĉiuj lagoj estas ĉ. 2,7 milionoj da km2, kio konsistigas 1,8% de la planeda surfaco.
Plej grandaj lagoj (laŭ surfac-areo, mil km2)
La lago de Ĉad havis la surfacon de nur 1.500 km² en 1990.
Aliaj famaj lagoj:
Balkaŝo – Titikako – Orumija Lago – Lemano – Balatono – Lago Maggiore – Konstanca Lago – Ladoga Lago - Morta Maro - Maro Kineret - Sallago
Aliaj lagoj
Diaocha-lago- Lago Bolsena Lago Szelkó
kategorio:Geografio
-
ja:湖
simple:Lake
Jay ResslerJay Ressler is a coal miner and Socialist Worker's Party candidate for Mayor of Pittsburgh.
External links
[http://www.progresspittsburgh.org/DocumentPage.php?thing=Ressler%2C+Jay Jay Ressler information]
london cheap hotel Hotele w Warszawie mieszne zdjcia sem Sklep wdkarski
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Byrd Stadium
Byrd Stadium is the home stadium of the University of Maryland Terrapins football team as well as the men's lacrosse team. The facility is named after H. C. Byrd, a multi-sport athlete, football coach and university president in the first half of the 20th century.
Byrd Stadium, constructed at a cost of $1 million, opened September 30, 195
|
Marinella
Marinella (b. 20 May 1935) is a popular Greek singer. Her real name is Kyriaki Papadopoulou and she was born in Salonica. She entered discography in 1957 with the song "Nitsa Elenitsa" (Little Helen). She worked with popular folk singer Stelios Kazantzidis.
Marinella took part in the
|
Flavoxate
Flavoxate is an anticholinergic with antimuscarinic effects. Its muscle relaxant properties may be due to a direct action on the smooth muscle rather than by antagonizing muscarinic receptors.
Clinical uses
Flavoxate is used to treat urinary bladder spasms. It is available under the trade name Urispas (Paladin).
Sources
- Brenner, G. M. (2000). Pharmacology. Philadelphia, PA: W.B. Saunders Company. ISBN 0-7216-7757-6
- Canadian Pharmacists Associ
|
Sith Empire
:"...Across the reaches of the galaxy, through seas of dark stars, rivers of whispering black shadow from the Republic's ancient past... Evil history we had thought forgotten..."
::-Master Ooroo
The Sith Empire was a fictional < | |