Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Giordano BRUNO

Giordano BRUNO

Giordano BRUNO [ĝorDAno BRUno], naskita en 1548 en Nola (Italio), ekzekutita kiel herezulo je la 17-a de februaro 1600 en Romo, estis itala monaĥo kaj filozofo. Bruno, baptita je la nomo Filippo, post studado en Napolo en 1565 aniĝis en la ordeno de la dominikanoj kaj alprenas la ordenan nomon Giordano. Li interesiĝis pri la teorio de Koperniko pri la suncentreco de la universo kaj pluevoluigis ĝin. Interalie li asertis, ke steloj estas similaj al la Suno. Liaj opinioj estis kontraŭ la dogmoj de la kristanismo, kaj ĉar li ne emis al diplomateco, li renkontis multe da rezisto kaj malamikeco. Je la 22-a de majo 1592 la inkvizicio arestis lin; post severa pridemandado li reprenis siajn teoriojn. Tamen oni en 1593 transportis lin al Romo kaj malliberigis lin en la papa Kastelo de la Anĝeloj. Sep jarojn li malliberis, dum oni preparis proceson kontraŭ li. Je la 8-a de januaro 1600 li estis ekskomunikita kaj kondamnita al morto sur ŝtiparo, precipe ĉar li ne akceptis la personan kaj triunuan dion de katolikismo kaj la plenan homecon de Jesuo Kristo. Bruno komentis la verdikton per "kun pli da timo vi proklamas la verdikton, ol mi ĝin akceptas". Bruno estis torturata kaj je la 17-a de februaro 1600 ŝtiparumita sur placo Campo dei Fiori. Liaj verkoj eniris la indekson de malpermesitaj libroj kaj tie restis ĝis 1965 (nuligo de la indekso). 400 jarojn post lia ekzekuto la katolika eklezio, pere de papo Johano Paŭlo la 2-a, oficiale esprimis "profundan doloron" kaj konfesis, ke ĝi eraris kondamnante Brunon al morto. Kategorio:Filozofoj ja:ジョルダノ・ブルーノ

1548

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1548 ---- En la jaro 1548 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Kreitaj vicregnoj de Ĉilio kaj Peruo

Naskiĝoj


- Giordano BRUNO

Mortoj

----
1543 | 1544 | 1545 | 1546 | 1547 | 1548 | 1549 | 1550 | 1551 | 1552 | 1553
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1548년

Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Regionoj

Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj. Kategorio:Italio als:Italien fiu-vro:Itaalia ja:イタリア ko:이탈리아 ms:Itali simple:Italy th:ประเทศอิตาลี zh-min-nan:Italia

17-a de februaro

Historio > Tagoj > la 17-a de februaro ---- La 17-a de februaro estas la 48-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 317 tagoj restas (318 en superjaroj). Je la 17-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1888:Max BUTIN

Mortoj


- 1600 : Giordano BRUNO
- 1673 : Molière, Francio
- 1827 : Johann Heinrich PESTALOZZI
- 1856 : Heinrich HEINE
- 1931 : MACUDA Cuneĵiro
- 1934 : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 1998 : Ernst JÜNGER, Germanio

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 17-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.

Vidu ankaŭ jenon:


- 16-a de februaro | 18-a de februaro
- 17-a de januaro | 17-a de marto
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Februaro ja:2月17日 ko:2월 17일 simple:February 17 th:17 กุมภาพันธ์

1600

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1600 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1600 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 17-a de februaro: Giordano BRUNO estas bruligita publike en Romo.
- 8-a de oktobro: San-Marino adoptis skribitan konstitucion.
- 21-a de oktobro: Batalo de Sekigahara en Japanio, en kiu TOKUGAWA Ieyasu venkis ISHIDA Mitsunari, kio ebligis la regadon de la Tokugawa-ŝogunoj.

Naskiĝoj


-

Mortoj


- Jean NICOT, franca diplomato, kiu donis sian nomon al nikotino.
- 17-a de februaro : Giordano BRUNO ----
1595 | 1596 | 1597 | 1598 | 1599 | 1600 | 1601 | 1602 | 1603 | 1604 | 1605
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1600년 simple:1600

Monaĥo

Komparu: Monako (lando) ---- Monako (aŭ monaĥo kun tradicia ĥ) estas ano de religia ordeno, kiu obeas al specialaj reguloj. La vorto monako devenas de la greka monos (= sola) tra monachus (= eremito), kiun oni uzis en la eklezia latina lingvo. En Eŭropo kaj ĉe Mediteraneo ekzistas longa tradicio de kristanaj monak-ordenoj. En la romkatolika eklezio ekzistis/as interalie: Benediktanoj, Cistercianoj, Kamaldolianoj, Trapistoj kaj Kartuzianoj. Monakoj aŭ eremitoj plimalpli ekzistas en ĉiuj religioj: kronologie
- Ĝajnismo
- Budhismo (vidu: Bonzo, Lamaismo, Arahanto),
- Hinduismo
- Judismo (teorie ne, sed historie estis (kaj gravis) la Esenoj)
- Kristanismo, ĉefe en Katolikismo (vidu (Monakaj ordenoj), Ortodoksismo; en Protestantismo tio teorie estas forpuŝita, tamen ekzistas unu protestanta monakejo en Taizé.
- Islamo: La "ortodoksa" islamo ne akceptas monakismon, sed inter kelkaj branĉoj abundas la Sufioj, kiuj vivis foje (ekzemple en Turkio) komune en Tepeoj.

Listo de Monaĥoj


- Andreo de Fleury-sur-Loire ja:修道士

Napolo

]] Napolo estas - post Romo kaj Milano - la tria plej granda urbo en Italio kaj la plej granda urbo de Sud-Italio. Ĝi estas administra centro de regiono Kampanio. La urbo havas mem 1 milionojn da loĝantoj sed kun la antaŭkomunumoj (aglomeraĵo) tiu nombro estas ĉ. 3 milionoj. Ĝi situas duonvege inter Vezuvio kaj alia vulkana areo, Campi Flegrei ĉe Golfo de Napolo. La urbo havas internacian flughavenon (Capodichino) kaj grandan marhavenon. Napolo estas origina loko de pico. En Napolo oni nomas la lokan mafion Camorra. En Napolo oni parolas specifan lokan dialekton. Ĉe la plej konata futbalklubo SSC Napoli ludis Diego Armando MARADONA. ja:ナポリ ko:나폴리 simple:Naples

Ordeno

Ordeno estas certaspeca societo aŭ insigno indikantan apartenon al ĝi. La vorto akiris jenajn specialajn signifojn: #Ordeno el kavaliroj aŭ monaĥoj, kiuj vivas laŭ specialaj reguloj #Ordeno da samprofesiuloj (simila al gildosindikato) #Ordeno por honori meritplenajn personojn, kiuj estas akceptataj en ĝin #Insigno por montri la anecon en ordena societo, precipe de speco 3

Universo

Universo estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. Universo estas ĉiu lumo, materio kaj energio ekzistanta en tempo kaj spaco. Laŭ Paskalo, universo estas sfero, kies centro estas ĉie kaj cirkonferenco nenie. Ĝi estas samsignifa termino kiel "mondo". Oni multe disputis, ĉu la mondo estas eterna aŭ kreita. Supozita aĝo de la universo estas 10-20 miliardoj jaroj. Oni supozas la bazteorio pri la kreiĝo de la universo - teorio de Praeksplodo kun poioma plivastigo de la universo, kontraste al la teorio de statika universo.

Mitoj pri la origino de la universo

La homoj pleje interesiĝadis pri sakramentoj de la kreado de universo. Diversaj popoloj ĝin klarigis diversmaniere.
- Laŭ kredoj de antikvaj grekoj, komence ekzistis nur senlima kaj malhela kaoso, kiu naskis la tutan universon, inter ili senmortajn diojn. Unue aperis tero-diino - Gaja. Gaja naskis ĉion kio kreskas kaj vivas sur la tero. Sub la tero, ĝuste en tiu profundo, en kiu distanco foras de ni Urano - alta ĉielo, aperis Tartaro - eterna obskuro, Eroso - viviga amo, Erebo - malhelo kaj Niktu - malhela nokto. Erebo kaj Niktu naskis lumon - Etero kaj hela tago - Hemera. Lumo disvastigis tra la Tero kaj aperis tago kaj nokto.
- Japanoj kredis ke universo estis kreita de ĝemelaj dioj Izanaki kaj Izanami. Ili longtempe kun pacienco miksadis stelpintan bastonon en kota lago. La koto iom po iom densiĝis kaj poparte komencis disfali flanken. Malgrandaj faskoj iĝis insuloj kaj grandaj - materikoj. Poste la tero kovriĝis de herboj, arboj kaj floroj.
- Sumeroj kredis ke universo An-ki estis kreita jene: komence estis nur oceano. En ĝi embriiĝis ĉielarko kaj glata tero. Ĉielarkon alpropriĝis An, dio de ĉieloj, kaj la teron - Enlil, dio de la tero. Inter ili kreiĝis atmosfero kun ĉielaj astroj: suno, luno, planedoj kaj astroj. Subtera mondo fariĝis propraĵo de Ereŝkigal.
- Hindoj tiel imagis la kreadon de universo: komence de senmova obskuro kreiĝis akvo. Ankoraŭ ne ekzistis suno, luno kaj astroj. Akvo naskis fajron. Fajra varmo naskis oran ovon, kiu dum unujarlonga tempo naĝadis en la maro. Poste ĝi dispartiĝis en du partoj kaj supra parto iĝis ĉielo, malsupra - tero. De la ovo eliris supera dio de hindoj - Brahma. Brahma dislokigis aeron inter ĉielo kaj tero, limigis teron de akvo kaj kreis tempon. Tiel kreiĝis universo.
- Nordamerikaj indianoj pensis, ke universon kreis saĝa korvo. Komence ĉie estis senlima akva spaco kaj disĵetitaj ŝtonoj. Korvo kolektadis ŝtonojn per sia beko kaj ĵetadis en la akvo. Tiel kreiĝis tero. La korvo kovris ĝin per arboj, floroj kaj herboj, ĵetis fiŝojn en akvo, birdojn kaj animalojn en la tero. Kaj laste, de la argilo faris unuajn viron kaj virinon.
- Laŭ mitoj de centramerikaj aztekoj, blankvizaĝa dio Kecalkoatl kreis universon.
- Laŭ mito de sameoj, universo estis kreita dum batalo de bono kaj malbono. Supera dio, bonkora kaj malavara Jubmel volis ke en la tero fluu laktaj riveroj, en lagoj anstataŭ akvo estu lakto, ĉiu herbo havu bongustan beron, sed malbonkora Perkel kontraŭstaris al lia volo. Pro tio universo estas tia, kian ni havas hodiaŭ. Perkel faris ĉenon kaj kaptis Jubmel, sed bonkora dio sin liberiĝis kaj nun Perkel estis kaptita. Batalo inter bono kaj malbono daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar ankaŭ Perkel liberiĝis...

Sciencoj esplorantaj universon:

:Kosmologio - Scienco pri la ĝeneralaj leĝoj regantaj la universon, pri ĝiaj fizikaj kaj filozofiemaj principoj. :Kosmogonio - Teorio, doktrino pri la origino kaj formigo de la universo. ---- Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo
[M]: Materio ~ Kampo (fiziko) kaj Energio ~ Kosmo ~ Tero ~ Naturo ~ Abstrakta Mondo ms:alam_Semesta ja:宇宙 simple:Universe

Dogmo

Punkto de religia aŭ filozofia doktrino, kiun oni postulas ke oni kredu senpruve. Fundamenta vorto. Vidu ankaŭ Dogmatiko kategorio:religio ja:教義

Kristanismo

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala. Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo. La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo: # katolikismo (53%) # protestantismo (16%) # ortodoksismo (11%) # anglikanismo (3%) Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500 (Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj. En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj. Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.) Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevigita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto). Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne. La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:
  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
  • Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
    Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
    - Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio. Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:
    Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
    Via nomo estu sanktigita.
    Venu Via regno,
    plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
    Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
    Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
    Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
    Amen.
    - Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, ne Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio. :Kristanismaj Specoj: :Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo :Kristanaĵoj :Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo :Pensintoj, verkistoj, teologoj: :Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich :Postmortolando :Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo :Sakramentoj :Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto Kategorio:Kristanismo ja:キリスト教 ko:기독교 ms:Kristian simple:Christianity th:คริสต์ศาสนา zh-min-nan:Ki-tok-kàu

22-a de majo

Historio > Tagoj > la 22-a de majo ---- La 22-a de majo estas la 142-a tago de la jaro (la 143-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 223 tagoj restas. Je la 22-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1990 : Unuiĝo de Jemeno

Naskiĝoj


- 1813 : Richard WAGNER, komponisto
- 1844 : Mary CASSATT, artisto
- 1859 : Kavaliro Arthur Conan DOYLE, kuracisto, verkisto
- 1897 : Robert NEUMANN, verkisto
- 1907 : Kavaliro Laurence OLIVIER, aktoro
- 1907 : HERGE, belgo , kreinto de bildstriaj gazetoj
- 1943 : Betty WILLIAMS, politikisto kaj nobelpremiito pro paco en 1976
- 1946 : George BEST, futbalisto
- 1970 : Naomi CAMPBELL, aktorino, modelo

Mortoj


- 1667 : Aleksandro la 7-a, Papo
- 1885 : Victor HUGO, Francio
- 1939 : Jiri MAHEN
- 1939 : Ernst TOLLER
- 1967 : Langston HUGHES , verkisto
- 1972 : Margaret RUTHERFORD, Britio

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 21-a de majo | 23-a de majo
- 22-a de aprilo | 22-a de junio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:5月22日 ko:5월 22일 simple:May 22 th:22 พฤษภาคม

1592

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1592 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1592 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Italio: Galileo translokiĝas al la universitato de Padova.

Naskiĝoj


- 28-a de marto: Johano Amoso KOMENIO

Mortoj


- 13-a de septembro: Michel DE MONTAIGNE ----
1587 | 1588 | 1589 | 1590 | 1591 | 1592 | 1593 | 1594 | 1595 | 1596 | 1597
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1592년

Inkvizicio

Oficiale ekde 1967 "Sankta Kongregacio pro Doktrino de la Fido" kaj antaŭe "Sankta Oficejo de Inkvizicio". Organo de Katolika Eklezio. Kreita en 1184 kaj reestruturita en 1232 de la Papo Gregorio la 9-a.

8-a de januaro

Historio > Tagoj > la 8-a de januaro ---- La 8-a de januaro estas la 8-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 357 tagoj restas (358 en superjaroj). Je la 8-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1935 : Elvis PRESLEY
- 1937 : Shirley BASSEY
- 1942 : Stephen HAWKING

Mortoj


- 1642: Galilejo
- 1811: Friedrich NICOLAI

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 8-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.

Vidu ankaŭ jenon:


- 7-a de januaro | 9-a de januaro
- 8-a de decembro |8-a de februaro
- Historio - Tagoj. ja:1月8日 ko:1월 8일 ms:8 Januari simple:January 8 th:8 มกราคม

Ekskomuniko

Ekskomuniko estas disciplina sankcio, kiu implicas la ekskludon (en variaj gradoj) el komunumo religia aŭ politika, precipe el eklezio kristana pro doktrinaj "eraroj" aŭ morala manko. Ĝenerale, grupa ekskomuniko kaŭzas la aperon de novaj kristanaj grupoj aŭ disigas frakciojn jam ekzistantajn, kaj estas simptomo de skismo: en la jaro 1054 la papo en Romo kaj la patriarko de Konstantinopolo reciproke ekskomunikis unu la alian; je la 3-a de januaro 1521 la papo Leono la 10-a ekskomunikis Martenon LUTERON; post la ekskomuniko fare de la Roma papo en 1906 mariavitoj malkaŝe deklaras sin kiel nova eklezio. En mezepoko, individua ekskomuniko estas grava ilo de la katolika eklezio eĉ kontraŭ milita perforto, sed ekde la reformacio, ekskomunikata individuo povis lasi sian originan grupon kaj aliĝi al alia. La disigo inter eklezio kaj ŝtato preskaŭ nuligis la efikon de ekskomuniko. En 19-a jarcento, katolika eklezio ekskomunikis la framasonojn, sed tiu preskaŭ ne havis influo en ĝia homforto. La kazo de framasonismo montras, ke ekskomunikado ne nepre estas individua decido, ĉar la ekskomuniko de la framasonoj validas ankaŭ por estontaj anoj de tiu grupo, kiuj per la nura fakto (latine ipso facto) de sia aniĝo ekskomunikiĝas. Ankaŭ aliaj religioj, kiel judismo kaj Ortodoksa Bahaa kredo, havas formojn de ekskomuniko. ja:破門

Tiparo

Tiparo estas literoj (kutime la alfabeto plus iom), kiuj havas komunan stilon kaj aspektotrajtojn. Por presi tekston aŭ montri ĝin sur komputila ekrano, necesas elekti, kiun tiparon uzi. La tiparo diktas tion, kiel la literoj aspektas. Por montri Esperanto-tekstojn oni kutime elektas Unikodan tiparon aŭ tiparon kiu kovras la familion latino 3 de latinidaj literoj. latino 3 Tiparoj estas artaj verkoj; ilian uzon regas aŭtoraj rajtoj. Kelkaj tiparoj estas eksplicite senkoste uzeblaj kaj tial multe uzataj. Aliaj estas disdonataj kun komputilaj mastrumaj sistemoj kaj tial almenaŭ ŝajne ne kostas. Konata esperantisto kiu kreis multajn tiparojn, eĉ esperantajn, estis Franko LUIN. ja:書体 ko:글꼴 zh-min-nan:Jī-hêng

Sankta Triunuo

La Sankta Triunuo estas doktrino de kristanismo pri la naturo de Dio kiu diras, ke Dio estas unu en substanco sed tri en persono: # Patro - Dio la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo # Filo - Dio la homo Jesuo Kristo # Sankta Spirito - Dio la Spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi. Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo. Mistero ĉar ĝi estas super la kompreno de homo. Aŭgusteno verkis la plej bona klarigo pri ĝi. La doktrino fariĝis punkto de granda lukto en la 3-a jarcento kiam du specoj de kristanismo interbatalis, katolikismo kontraŭ arianismo. La katolika doktrino de la Triunuo estis difinita en la Kredo Nicea, produkto de la Koncilio de Niceo. Laŭ arianismo, Jesuo ne estis Dio, do la Triunuo ne estas. Nunaj specoj de kristanismo kiuj dubas pri la Triunuo estas unitarismo, jehovismo kaj mormonismo. Al islamo kaj judismo, la Triunuo ŝajne estas tri dioj kaj estas profunda eraro de kristanismo. Al spiritismo, Sankta Triuno originis el miskompreno de rolo de Jesuo kaj identeco de Sankta Spirito pro historiaj kialoj. Vidu ankaŭ: Parakleto Kategorio:Kristanismo ja:三位一体 ko:삼위일체 ms:Tritunggal

Katolikismo

Romkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo, havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra Afriko. Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas 53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj, la ortodoksa kaj la protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio ortodoksa similas al la katolika en rito, doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon. Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento plenaĝiĝis sub la Eklezio. La baza kredo de la Eklezio estas resumita en La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario. Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo mem fondis kiam li diris al Sankta Petro: :Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. :(Mateo 16:18-19) La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato. Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj sakramento. Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento<, la kristana duono de la Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio, aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.

Sakramento

Katolikismo rekonas sep sakramentojn: # bapto # konfirmacio # komunio # konfeso # matrimonio # ordino # unkto Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj: unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.

Sanktuloj

Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj

Katolikaj Kredoj

La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.

La Eklezia Rolo

Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.

Savo

La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto. Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.

Herezoj

La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento: la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al la supernatura. La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo Vidu ankaŭ :
- Jansenismo

Monaĥaj ordenoj

Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.

Katolikismo kaj Esperanto

La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910. Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903). IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com. Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika. La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio. Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto. Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj. Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio. En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio. Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.

Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio

Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigo