Giuseppe PEANO (naskiĝis la 27-an de aŭgusto, 1858, mortis la 20-an de aprilo, 1932) estis itala matematikisto. Li estis unu el la kreantoj de simbola logiko kaj kreinto de Latino sine Flexione ankaŭ nomata Interlingua.
Peano naskiĝis en la bieno Tetto Galant for 5km de Cuneo, Italio, kie laboris liaj gepatroj. Li iris al lernejo de la vilaĝo Spinetta kaj poste en Cuneo. Ĉar onklo lia estis pastro en Torino, li iris tien por studi en la Ginnasio Cavour ekde 1873 kaj poste en la Universitato 1876.
rightLi fariĝis docento de infinitesima kalkulo en la universitato de Turino en 1884 kaj profesoro en 1890. Li ankaŭ havis la titolon profesoro de Accademia Militare de Torino, de 1886 ĝis 1901. Li estis internacie konata matematikisto, unu el plej gravaj en lia tempo.
Peano estis konata ankaŭ kiel la kreinto de planlingvoLatino sen fleksio, poste nomata Interlingua (ne konfuzu kun Interlingvao). Lia lingvo estis unu el la unuaj projektoj de naturalismaj planlingvoj. Peano kompilis vortaron de Interlingua en 1915 kaj li estis prezidanto de Academia pro Interlingua (la iama Kadem Volapüka). Malgraŭ ke li havis sian propran projekton, li laboris por la ideo mem de internacia lingvo kaj neniam kontraŭ aliaj projektoj.
Li mortis en Torino.
ja:ジュゼッペ・ペアノ
27-a de aŭgusto
----
Historio > Tagoj > la 27-a de aŭgusto
----
La 27-a de aŭgusto estas la 239-a tago de la jaro (la 240-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 126 tagoj restas.
Je la 27-a de aŭgusto okazis, interalie:
Historio > Tagoj > la 20-a de aprilo
----
La 20-a de aprilo estas la 110-a tago de la jaro (la 111-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 255 tagoj restas.
Je la 20-a de aprilo okazis, interalie:
Logiko estas branĉo de matematiko kaj de filozofio, kiu okupiĝas pri racia rezonado. Tradicie ĝi estis dividita en du ĉefajn branĉojn: la deduktiva logiko kaj la induktiva logiko. Tamen, la vorto logiko plej ofte nur signifas deduktiva logiko, ĉar multaj mordenaj logikistoj ne konsentas ke induktiva logiko apartenas al logiko. La resto de ĉi tiu artikolo temas nur pri deduktiva logiko (de nun simple nomata logiko).
Logiko estas la studo de la valideco de argumentoj. Argumento konsistas el du partoj: la premisoj kaj la konkludo. Ĝi estas nomata valida, se la vereco de la premisoj entenas la verecon de la konkludo. Oni ankaŭ povas diri, ke ĝi estas valida, se estas neebla, ke la konkludo malveras kiam la premisoj veras.
Logikistoj uzas aron de specialaj simboloj por pli preciza reprezento de propozicioj, ĉar ordinara lingvo ĉiam estas iom ambigua. Ekzemploj de tiaj signoj estas → ("entenas", "nur se"), ∧ ("kaj"), ∨ ("aŭ"), ∃ ("ekzistas"), ∀ ("ĉiuj") kaj ordinaraj literoj (a,b,c,...; P,Q,R,...). Permesitaj kombinoj de tiaj simboloj nomiĝas formuloj.
La ĉefaj branĉoj de logiko estas la propozicia logiko kaj la predikata logiko. La predikata logiko estas etendiĝo de la propozicia logiko, ĉar ĝi aldonas pliajn logikajn simbolojn, sed ankoraŭ povas esprimi ĉiujn formulojn de la propozicia logiko. Eblas krei eĉ pli ampleksajn logikajn sistemojn, kiel la epistema logiko aŭ la modala logiko, sed ili estas pli disputeblaj.
Alian specon de logiko difinisLewis CARROLL en siaj verkaĵoj La Ludo de Logiko kaj Simbola Logiko, kun ekzemploj kaj ekzercoj.
Ofte menciita logika problemo estas la problemo pri la Aktuala Reĝo De Francio.
:Historio:
- Aristotelo - Stoikismo - Mez-epoka skolastiko - LEIBNIZ - Gottlob FREGE - Bertrand RUSSELL
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo - La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo. Listo de urboj de Italio - Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo - Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948 - Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
En tiu ĉi urbo vivis KOSSUTH Lajos, hungara politikisto (1865 - 1894.03.20) konata pro tio kiel la turina ermito. (Turin estis la konata nomo de Torino en multaj lingvoj)
ja:トリノko:토리노
Profesoro
Pedagogio
Profesoro estas universitata instruisto de la plej alta grado. Profesoreco estas sciencatitolo, kiun atribuas ŝtatestro je propono de la universitato aŭ en landoj kie la universitatoj havas plenan aŭtonomion, de la universitato mem. Tamen en kelkaj kazoj universitatoj liberigas unuopajn profesorojn de instrutaskoj, por ke ili povu dediĉi sin ekskluzive al scienca esplorado.
En kelkaj landoj, precipe latinidlingvaj, oni donas ankaŭ la titolon profesoro al la mezlernejaj instruistoj kaj en Francio, ekde kelkaj jaroj, eĉ al tiuj, kiuj laboras en elementaj lernejoj; sed estas atentinde, ke tiu maniero tute ne estas internacia kaj povas esti kaŭzo de gravaj miskomprenoj. Oni imagu mezlernejan instruiston akceptita en monduma kunveno en Anglio aŭ Germanio, prezentita kiel profesoro kaj demandita, en kiu Universitato li instruas. Tial, por eviti ĉian konfuzon, instruisto ĉiam precizigu: «Mi estas instruisto».
- Grabowski, Antoni: Kondukanto internacia de l' interparolado kun modeloj de leteroj , Nürnberg: Heerdegen-Barbeck ; [Tümmel], 1890. 45 p.
- Lorenz, Francisco Valdomiro: Uplná u?ebnice mezinárodní ?e?i dra. Esperanta, V Pardubich: Hoblik, 1890. - 27 p.
----
Planlingvo estas lingvo, kiu estas planita (aŭ planata) de homoj, por praktika uzado kaj ne nur por uzado en fikcio.
Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj.
ISO 639 havas kodojn por pluraj unuopaj planlingvoj: ili aperas en rektaj krampoj post la nomoj en la listo sube. Ĝi havas ankaŭ la kodon "art" por "aliaj planlingvoj".
Estas multaj tipoj de planlingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.
- [http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/07-int.htm Detala prezento de la plej sukcesintaj planlingvoj] Kvina ĉapitro de la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko verkita de Věra BARANDOVSKÁ-FRANK, membro de AIS.
- [http://www.sys.uea.ac.uk/~jrk/conlang.html Kelkaj retaj ligoj rilataj al planlingvoj]. (anglalingve). Kompilita de Richard KENAWAY. Troviĝas proksimume 310 planlingvoj en la listo.
- [http://www.langmaker.com/mlindex.htm Conlang database] de Jeffrey HENNINGja:人工言語
Latino sen fleksio
Lingvo > Planlingvoj > Latino sen fleksio
----
Nomo: Latine sine Flexione (originale, Interlingua) Parolantoj: neniu konata Landoj: nenie Origino: inventita de Giuseppe PEANO, 1903 el
la latina klasika
sed kun la absoluta minimumo da gramatiko (t.e., sen fleksio) Skribo:latina specimeno: La Patro Nia:
Patre nostro, qui es in celos,
que tuo nomine fi sanctificato.
Que tuo regno adveni;
que tuo voluntate es facto
sicut in celo et in terra.
Da hodie ad nos nostro pane quotidiano.
Et remitte ad nos nostro debitos,
sicut et nos remitte ad nostro debitores.
Et non induce nos in tentatione,
sed libera nos ab malo.
En 1903Peano (1858-1932), itala logikisto,
inventis lingvon, kiun li nomis Interlingua, sed ni nomas Latino sine Flexione -- Latino sen fleksio. La nuntempa Interlingvao estas
la lingvo de Gode. La vortprovizo devenas plejparte de la
latina klasika kaj la gramatiko estas eĉ pli simpla ol la de Esperanto: kiel la ĉina, ĝi posedas nenian devigitan finaĵon, ne eĉ por la
pluralo.
Peano enkondukis sian lingvon per artikolo, kiun li komence skribis en la
latina klasika. Post klarigo pri la neneceso de iu finaĵo, li faligis ĝin
for de sia latina. Li ripetis tion ĝis li skribis en latina tute sen iu
ajn finaĵo -- Latino sen fleksio.
Lia latina estas neatendite legebla:
Latino es lingua internationale in occidente de Europa ab tempore de
imperio romano, per toto medio aevo, et in scientia usque ultimo
seculo. Seculo vigesimo es primo que non habe lingua commune. Hodie
quasi omne auctore scribe in proprio lingua nationale, id es in plure
lingua neo-latino, in plure germanico, in plure slavo, in nipponico et
alio. Tale multitudine de linguas in labores de interesse commune ad
toto humanitate constitute magno obstaculo ad progressu.
Ĉi tiu legebleco inspiris la Interlingvaon
de Gode.
Vortprovizo
Peano akceptis la vortojn de la latina klasika kaj iun ajn vorton kiu
ekzistas en almenaŭ du lingvoj latinidaj. Tial li ne devis utili kuriozan
ĉirkaŭparolon por modernaĵoj. Sed ĉar Peano forŝiris la tradician
gramatikon, la formoj de vortoj ŝajnas eĉ pli kaprica kaj tial pli
malfacila lerni ol en la klasika latina.
Por deveni vortojn de vortaro de la latina klasika:
Substantivoj: Peano uzas la ablativan formon, kiu estas
devenigita el la genetiva formo de la vortaro per la jenaj ŝanĝoj: -ae ->
a, -i -> -o, -us -> -u, -ei -> -e, -is -> -e. Ekzemple:
rosa, rosae -> rosa
annus, anni -> anno
puer, pueri -> puero
casus, casus -> casu
cornu, cornus -> cornu
dies, diei -> die
pax, pacis -> pace
dens, dentis -> dente
doctor, doctoris -> doctore
genus, generis -> genere
corpus, corporis -> corpore
Adjektivoj: estas formata el la neŭtra nominativo laŭ la jenaj
ŝanĝoj: -e -> -e, -um -> -o, -is -> -e. Ekzemple:
breve -> breve
nigrum -> nigro
audacis -> audace
Gramatiko
Latino sen fleksio ne posedas finaĵojn. Anstataŭ
ĝi dependas de vortordo, kunteksto kaj helpvortoj por klarigi la
interrilaton de vortoj.
Vortordo: La baza vortordo estas: subjekto - predikato -
objekto. La adjektivo sekvas post la substantivo, la adverbo post la verbo.
Kvankam iu ajn vorto povas roli kiel substantivo, adjektivo, ktp.,
plejparte la rolo sekvas la originon de la vorto: scribe, ĉar ĝi
devenas de la latina verbo scribere, signifas "skribi" kaj ne
"skribo". Por "skribo", oni kutime uzus la vorton scripto. Ktp.
Artikolo: kiel en la rusa kaj la latina klasika, la artikolo
ne ekzistas.
Numeraloj ordaj:
primo, secundo, tertio, quarto...decimo...vigesimo...centesimo.
Peano uzis ĉi tiujn ĉar ili estas sufiĉe internaciaj.
Substantivo: nur havas unu finaĵon, kaj eĉ tiu ne estas
devigita: la pluralo -s. Sed la pluralo, kie oni devas esprimi ĝin,
estas facile esprimita per ĉirkaŭparolo: patre habe tres filio.
Adjektivo: ne kongruas kun la substantivo. Por la kompariga
formo, uzu plus kaj minus:
- Turre es plus alto quam domo, et minus alto quam monte
Verboj: estas kvar formoj:
infinitivo: amare, scribere, ire
indikativo: ama, scribe, i
pasinta participo: amato, scribeto, ito
aktiva participo: amante, scribente, inte
Por la latinaj verboj neregulaj, por la radika (indikativa) formo, uzu:
mita, mede, nasce, ori, vol, pote.
Verboj ne havas nombron, tempon aŭ personon. Tiuj estas esprimitaj, kie
necesas, per adverboj, pronomoj kaj ĉirkaŭparoloj:
- me jam ama
- heri me scribe
- me i ama
- me es amato
Tial, anstataŭ amo, amas, amat, oni diras me ama, te ama,
illo ama.
Adverboj: per ĉirkaŭparola esprimo: me scribe in modo
claro
Gramatikaj vortoj: ab, ante, aut, circa, contra, cum, de, ex,
in, per, pro, sine, supra, aut, et, jam, non, nam, dum, quando, satis,
semper, si, tamen, ut...
....
Kritiko
Kvankam Peano forigis la finaĵojn de la latina klasika, li retenis la
vortprovizon en ĝia tuta malfacila gloro. Simile al la Interlingvao de
Gode, la baza radikaro de Latino sen fleksio estas tro granda por la
vulgarulo. Kaj la manko de finaĵoj ne signifas manko de gramatiko, nur
gramatiko kiu agas per aliaj rimedoj: vi ankoraŭ devas lerni la vortordon
kaj ĉirkaŭparolojn necesajn por efika esprimado en la lingvo.
Post Peano
Nuntempe la latina de Peano estas eĉ pli morta ol la latina klasika,
restante kuriozaĵo. Sed la Interlingvao de Peano inspiris Godeon kontribui
sian Interlingvaon, Interlingvao kiu evitis la difektojn de Peano: Gode uzis
vortojn latinidajn, ne klasikajn, kaj li konservis sufiĉan finaĵojn por
fari la lingvon natura kaj facile lernebla por angloj kaj latinidoj.
----
EdE-I
Interlingua. Projekto de int. lingvo de prof. G. Peano, 1909. La aŭtoro celis krei lingvon el la vortarmaterialo de la latina lingvo, laŭeble tute forigante la gramatikon kaj anstataŭ ĝi starigante fiksan vortordon en la propozicio. Tiun taskon li solvis kontentige; kaj por ĉiuj eŭropanoj, konantaj la latinan lingvon, la tekstoj en Interlingua estas facile kompreneblaj. Sed samtempe tre malfacile estas ellerni korekte skribi, kaj despli - paroli la lingvon, kiu ne havas gramatikon kaj kiu tial plej vastagrade utiligas la kaosan fleksian sistemon de vortoderivado de eŭropaj lingvoj. La lasta cirkonstanco postulas, ke estu ellernataj ne nur la vortoj-radikoj, sed ankaŭ ĉiuj iliaj derivaĵoj. Simila lingvosistemo do estas facile akceptebla nur por edukitaj klasikuloj, kaj en realeco nur inter tiuj klasikuloj Interlingua trovis siajn adeptojn. Peano mem en siaj deklaroj sufiĉe klare limigis la taskon de sia sistemo, kiel lingvon destinitan por uzado al intelektuloj kaj speciale substrekis, ke li tute ne celis krei lingvon, facilan por vastaj, klasike ne edukitaj amasoj.
Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celo.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos de malo.
Interlingvaon kreis ĉefe Alexander GODE. Li parte uzis la laboron faritan en IALA. Li faris tion post la morto en 1950 de Alice Vanderbilt MORRIS, kiu monhelpis tiun institucion dum la jaroj 1924-50.
Tradicie Interlingvao prezentas sin kiel studindan per tio, ke ĝi estas lingvo naturalisma, kongrua al la vortprovizo kaj gramatiko de la ĉefaj okcidentaj lingvoj, kaj ke ĝi tiel peras ilian esprimkapablon kaj kulturon. Iuj uzantoj do asertas, ke Interlingvao valoras ne tiom kiel komunikilo, ol kiom instruo kaj enkonduko en lingvostudon.
Parolantaro
Interlingvao estas, teorie, pli-malpli komprenebla sen studo al la parolantoj de siaj fontlingvoj — al 1240 milionoj, unu kvinono de la homaro. Fakte komprenas ĝin kleraj homoj parolantaj la latinidajn lingvojn, t.e. verŝajne ĉirkaŭ 100 aŭ 150 milionoj de homoj. En la komenco de la 21a jarcento ĝi estas la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj.
Interlingvao havas proksimume mil fluajn parolantojn. Inter multaj
aliaj uzoj, ĝi estas uzata en resumoj de sciencaj artikoloj. Por
tia uzo, la lingvo estas ideala: uzata kiel lingvo legata de tiuj, kiuj
havas bonan scion de latinaj radikoj pro laboro kaj studo en scienco.
Interlingvao estas instruata en lernejoj en Svedio kaj Danio (?) kiel
enkonduko al la angla, franca, ktp. Krom tio, Interlingvao ankoraŭ ne trovis ian subtenon de iu registaro.
Gramatiko
Vortprovizo
Interlingvao, pruntas vortojn laŭ jenaj reguloj:
- Vorto eniras Interlingvaon se ĝi ekzistas en almenaŭ tri el la kvar fontlingvoj: la angla, franca, itala aŭ hispana/portugala – la lastajn validas kiel unu. Se vorto ekzistas nur en du el la fontolingvoj, tiam ĝia ekzisto en la germana aŭ la rusa akceptigas ĝin.
- La interlingvaa formo de vorto estas la supozebla praformo, kutime latina aŭ angla.
Interlingvao tiel rekte kaj nerekte ĉerpas el la grekolatina vortaro, internacia en la praktiko de scienco. En komparo kun Esperanto Interlingvao ne abunde uzas regulajn afiksojn:
Elparolo kaj literumo
Al la bazaj 26 literoj respondas sonoj, kiuj en kelkaj okazoj regule dependas je la antaŭa aŭ posta literoj (vidu ekzemple ĉe "c"). En multaj okazoj estas preferinda prononco laŭeble konforma al la originala lingvo (ekzemple walzer, germandevena, sonas kiel [valtser]). Pro tio la sekvaj reguloj estas indikaj, oni lernu la prononcojn kun la vortoj.
La elparolo de interlingvao toleras iom da vario. En la ĉi-suba listo eblaj variaĵoj aperas post oblikva streko.
: a [a], b [b], ch [k] aŭ [ʃ] / [tʃ], c [k] aŭ [c] (antaŭ i e y), d [d], e [e], f [f], gi [ʒ] antaŭ a, o, u, g [g] aŭ [ʒ] (en finaĵo "-age"), h [h] (krom en ph rh th), i [i] aŭ [j] (antaŭ vokalo), j [ʒ] / [dʒ], k [k], l [l], m [m], n [n], o [o], ph [f], p [p], qu [kw] aŭ [k] (en vortetoj "que" "qui" kaj derivaĵoj), rh [r], r [r], s [s] aŭ [z] (inter vokaloj), th [t], t [t] aŭ [ts] (antaŭ i), u [u] aŭ [w] (antaŭ vokalo), v [v], w [w] aŭ [v], x [ks], y [i] aŭ [j] (antaŭ vokalo), z [z]
Duoblaj konsonantoj estas elparolataj kiel unuoblaj: "ecclesia" [e'klezja].
Diftongiĝas: "ai" [aj], "au" [aw], "ei" [ej], "eu" [ew], "oi" [oj], "ou" [ow].
Akcento trafas la silabon antaŭ la lasta konsonantgrupo, ne enkalkulante la finaĵon "-s" de plurnombro: "regula" [re'gula], plunombre "regulas" [re'gulas], "trovar" [tro'var]. Pro etimo ekzistas esceptoj, kia "corpore" ['korpore].
Ekzemploj: "corde" ['korde], "concerto" [kon'certo], "schola" ['skola], "choc" [ʃok], "agente" [a'gente], "avan'tage" [avantaʒe], "secretario" [sekre'tarjo], "mangiar" [man'ʒar], "quanto" ['kwanto], "que" [ke], "absolute" [abso'lute], "accusativo" [akuza'tivo], "telephono" [tele'fono], "nation" [na'tsjon], "industria" [indus'tria], "puero" ['pwero], "typo" ['tipo], "yogurt" [jo'gurt]
Ekzistas dua ortografio pli proksima al tiuj de latinidaj lingvoj, kiu ne notas "ph" sed "f", ne "y" sed "i" kaj ŝanĝas ankaŭ la finaĵojn de kelkaj vortoj. Tiu pli simpla literumo malofte uziĝas.
Sintakso
La gramatiko estas la minimuma gramatiko komuna al la kvar fontlingvoj. Ekzemple, ĉiu fontlingvo faras per finaĵo plurnombron de o-vortoj, kutime -s, kaj tial Interlingvao havas tian finaĵon. Aŭ, ekzemple, ne ĉiu fontlingvo kongruigas la substantivon kun la adjektivo (t.e, la angla), tial Interlingvao ne akordigas ilin. Kaj tiel plu.
Listo de internaciaj kongresoj de Interlingvao
- 1955: 25–30 de julio, Tours, Francio.
- 1957: 3–10 de aŭgusto, Basel, Svislando.
- 1959: 1–6 de aŭgusto, Tours, Francio.
- 1971: 24–27 de julio, Basel, Svislando.
- 1974: 23–30 de julio, Norwich, Britio.
- 1983: 28 de julio — 3 de aŭgusto, Sheffield, Britio.
- 1985: 28 de julio — 4 de aŭgusto, Taastrup, Danio.
- 1987: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Parizo, Francio.
- 1989: 22–30 de julio, Zwolle, Nederlando.
- 1991: 4–11 de aŭgusto, Helsingborg, Svedio.
- 1993: 24–31 de julio, Borne, Nederlando.
- 1995: 5–12 de aŭgusto, Prago, Ĉeĥio.
- 1997: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Strasburgo, Francio.
- 1999: 24–31 de julio, Focsani, Rumanio.
- 2001: 28 de julio — 4 de augusto, Gdansk, Pollando.
- 2003: 26 de julio — 2 de aŭgusto, Lovetch, Bulgario.
- 2005: 16 de julio — 22 de julio, Svedio.
Naturalisma planlingvo, estas internacia planlingvo kiu kombinu plej grandan naturecon kun plej granda reguleco. Estas tri grandaj familioj el ili. La unua, estas la simpliigoj de la latina, kiel Latino sen fleksio, la dua estas konstruaj latinidoj, kiel Interlingvao, Mundolingue ktp. kaj la tria estas simpliigo de modernaj lingvoj kiel Baza Anglo.
Laŭ naturalismuloj, planligvoj kiuj havas artfarita aspekto ne povas kaŭzi entuziamon al "neŭtralaj" homoj, do, pro tio, oni devas preni naturalisman planlingvon. Laŭ ili, la ĉefa motivo de naturalismaj planlingvoj, kiel interlingvao, ne havas pli grandan nombron de parolantoj estas kulpo de Esperantistoj. Lau ili, per la senlaca laboro de Esperantistoj, la publiko finfine konvikiĝis ke nure la Esperanta solvo estas inda de intereso, sed, samtempe, tiu solvo ne plaĉas ĝin.
Oni nomas Eŭroklono ĉiun naturalisman planlingvon bazitan sur eŭropaj lingvoj.
Kategorio:planlingvoj
Academia pro Interlingua
En 1910 oni kreis la Akademion pro Interlingvao (Academia pro Interlingua) (kiel posteumo de l' Akademi Internasional de Lingu Universal (Internacia Akademio de universala lingvo), kiu propagandis la Idiom Neutral de l' inĝeniero Waldemar ROSENBERGER. Tiu akademio, de sia vico, estas posteumo de la Kadem Volapüka (Akademio de Volapuko). La nomon Interlingvaon oni uzis tiam kiel ĝeneralan nomon al ĉiuj planlingvoj pritraktitaj de la Akademio ĉefe Latino sen fleksio.
Per jara pago ĉiu ajn tion deziranta povis aliĝi kaj iĝi akademiano; krome la celo de la Akademio ne estis evoluigi au flegi lingvon, sed simple diskuti pri io ajn koncernanta novlatinidan lingvoplanadon. Pro tio la sinteno de la Akademio iĝas ĉiam liberala: en ĝia organo aperas artikoloj en multaj planlingvoj, grand-parte pausaĵoj, plibonigoj au idoj de Latino sen fleksio. La Unua Mondmilito haltigas la laborojn de la Akademio inter 1915 kaj 1921. En 1913 la revuo Discussiones malaperas: ĝin anstatauas la far-de Peano redaktita Academia, inter 1914 kaj 1927. Fine, oficiala organo de la Akademio iĝis Schola et Vita, kiun redaktis la italo Nicola MASTROPAOLO (1926-1939). La Akademio de Interlingua malaperis definitive dum la Dua Mondmilito. En 1958 alvoko aperinta en Utrecht (Nederlando) provis rekunigi la restantajn amikojn de Latino sen fleksio, sed ĝi restis seneĥa: la lastaj Peano-anoj verŝajne aliĝis al la samnoma, sed pli lastatempa IALA-Interlingvao.
Kategorio:planlingvojkategorio:eŭroklonokategorio: akademio
En tiu ĉi urbo vivis KOSSUTH Lajos, hungara politikisto (1865 - 1894.03.20) konata pro tio kiel la turina ermito. (Turin estis la konata nomo de Torino en multaj lingvoj)
ja:トリノko:토리노
Club América
Club de Futbol América, beter bekend als Club América of América, is een Mexicaansevoetbalclub uit Mexico-stad. De club is opgericht in 1916 en geldt als een van de populairste voetbalclubs van het land. Thuisstadion is het immense Aztekenstadion. De aartsrivaal van Club América is Chivas de Guadalajara.
Tornada
Tornada é uma freguesiaportuguesa do concelho de Caldas da Rainha, com 19,82 km² de área e 3 150 habitantes (2001). Densidade: 158,9 hab/km².
Situada a 5 km a Norte da sede do concelho, é limitada a norte pelas freguesias de Alfeizerão (concelho
Águas de Lindóia
Águas de Lindóia, cidade brasileira, está localizada a leste do Estado de São Paulo. Águas de Lindóia é uma das mais conhecidas estâncias hidrominerais do país, sendo reconhecida como "A Capital Thermal do Brasil".
Geografia
Topografia
- Altitude 945 m
- Ponto mais Alto (Morro Pelado) 1.400 m
Clima
- Clima Tropical Temperado
- Temperatura média Anual 22° C
Lista de primeiros-ministros de Portugal
Em Portugal, o cargo de Primeiro-Ministro designa presentemente a pessoa que dirige o Governo, coordena a acção dos ministros, representa o Governo junto dos outros órgãos de soberania, presta contas à Assembleia da República, e mantem o Presidente da República informado.
Não há limite para o númer
Wikipedia:Imagens para eliminar Imagens para eliminar são imagens que podem vir a ser eliminadas do servidor da wikipédia se concluir que não são necessárias.
Procedimento de eliminação de imagens
Votação
O procedimento para a eliminação de imagens após votação é idêntico ao da eliminação de páginas. Nas imagens propostas para eliminação deve ser colocada a seguinte predefinição sendo assim automaticamente categorizada em Read More...
Wikipedia:Imagens para apagar Imagens para eliminar são imagens que podem vir a ser eliminadas do servidor da wikipédia se concluir que não são necessárias.
Procedimento de eliminação de imagens
Votação
O procedimento para a eliminação de imagens após votação é idêntico ao da eliminação de páginas. Nas imagens propostas para eliminação deve ser colocada a seguinte predefinição sendo assim automaticamente categorizada em Read More...
- 1184 a.C. - Esta é a data tradicional da entrada dos gregos em Tróia usando o Cavalo de Tróia.
-
Os Bantu ou Banto são um conjunto de cerca de 400 grupos étnicos diferentes existente em África. Estendem-se desde os Camarões até à África do Sul, e pertencem à mesma família linguística , a do idioma Bantu, e partilham em muitos casos costumes comuns.
O