Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Gloraj Virinoj

Gloraj virinoj

Historio > Gloraj virinoj ---- Gloraj virinoj estas virinoj, kiuj enskribiĝis en la historion de la homaro, precipe pro siaj meritoj. La homara historio ŝajnas esti unuavide la historio de viroj, ĉar genieco estas pli ofta ĉe la vira sekso - kvankam ankaŭ tie escepta - kaj ĉar virinoj dum jarcentoj estis perforte tenataj ekster klereco kaj ekster publikaj aferoj. Tial ili ofte ne povis disvolvi siajn talentojn. Malgraŭ tiuj malfavoraj kondiĉoj aperis en la historio nemalmultaj virinoj, kiuj per siaj kapabloj superis plejparton de la viroj. Tiel ili pruvis, ke esti virino ne signifas esti aŭtomate malpli inteligenta aŭ malpli talenta.

Virinoj en la politiko

Hatŝepsut - Kleopatra - Johana de Arko - Reĝino Elizabeta - Maria STUART - Katarina la Granda - Regine HILDEBRANDT - Anna LINDH - Maria Teresia - Reĝino Viktorino de Britio

Virinoj en la scienco

Marie CURIE - Amalie DIETRICH - Sofja KOVALEVSKAJA - Lise MEITNER - Maria Sibylla MERIAN - Hipatia

Virinoj en la religio

Hildegard von Bingen - Patrino Tereza

Virinoj en la sporto

Janica KOSTELIĆ - Katarina WITT - Judit POLGAR

Virinoj en la kulturo

Verkistinoj

Sapfo - Ilse AICHINGER - Isabel ALLENDE - Margaret ATWOOD - Rose AUSLÄNDER - Jane AUSTEN - Ingeborg BACHMANN - Vicki BAUM - Aphra BEHN - Anne BRONTË - Charlotte BRONTË - Emily BRONTË - Christine BRÜCKNER - Víctor CATALÀ - Agatha CHRISTIE - Daphne DU MAURIER - George ELIOT - Anne FRANK - Nadine GORDIMER - Ricarda HUCH - Selma LAGERLÖF - Ursula K. LE GUIN - Doris LESSING - Astrid LINDGREN - Erika MANN - Katherine MANSFIELD - Gabriela MISTRAL - Irmtraud MORGNER - Toni MORRISON - Ingrid NOLL - Joyce Carol OATES - Dorothy PARKER - Sylvia PLATH - Ann RADCLIFFE - Françoise SAGAN - George SAND - Anna SEGHERS - Anne SEXTON - Muriel SPARK - Bettina VON ARNIM - Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF - Marie VON EBNER-ESCHENBACH - Catharina Regina VON GREIFFENBERG - Karoline VON GÜNDERODE - Bertha VON SUTTNER - Maxie WANDER - Rebecca WEST - Edith WHARTON - Christa WOLF

Aktorinoj

Lauren BACALL - Brigitte BARDOT - Ingrid BERGMAN - Sarah BERNHARDT - Catherine DENEUVE - Marlene DIETRICH - Bridget FONDA Jane FONDA - Jodie FOSTER - Greta GARBO - Ava GARDNER - Judy GARLAND - Therese GIEHSE - Audrey HEPBURN - Katharine HEPBURN - Grace KELLY - Hildegard KNEF - Vivien LEIGH - Sophia LOREN - Anna MAGNANI - Liza MINNELLI - Jeanne MOREAU - Marilyn MONROE - Asta NIELSEN - Lilli PALMER - Vanessa REDGRAVE - Leni RIEFENSTAHL - Margaret RUTHERFORD - Romy SCHNEIDER - Simone SIGNORET - Meryl STREEP - Elizabeth TAYLOR - Shirley TEMPLE - Liv TYLER - Liv ULLMANN - Sigourney WEAVER

Reĝisorinoj

Jodie FOSTER - Leni RIEFENSTAHL - Liv ULLMANN

Komponistinoj

Kantistinoj

Erykah BADU - Maria CALLAS - Billie HOLIDAY

Muzikistinoj (instrumentistinoj)

Pentristinoj

Angelica KAUFMANN - Käthe KOLLWITZ - TOYEN

Skulptistinoj

Käthe KOLLWITZ

Ilustristinoj



Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Kleopatra

Kleopatra VII Filopator (aŭ Kleopatro) estis reĝino en Antikva Egiptio. Ŝi estis la amantino de Julio Cezaro, kaj naskis al li unu filon. Ŝi poste estis amantino de Marko Antonio kaj naskis al li filinon: Kleopatro Seleneo. Batalo de Aktio

Biografio

Kleopatra la 7-a (Thea Filopatór), unu el la plej famaj virinoj de historio. Famecon ŝi ne akiris kiel egipta reĝino, sed prefere pro siaj aventuroj kun Julio Cezaro kaj Marko Antonio, kiuj en fina sekvo ŝanĝis fluon de historio de ŝia lando kaj ankaŭ de la tuta tiama mondo. Post tio, kiam en la jaro 51 a.K. mortis egipta reĝo Ptolemeo la 12-a, komune ekregis liaj infanoj Ptolemeo la 13-a kaj Kleopatra la 7-a. Ambaŭ gefratoj geedziĝis komune, kio estis kutima praktiko. La juna Ptolemeo baldaŭ tre rajtigite eksuspektis, ke la fratino volas uzurpi ĉiun potencon por si kaj en la jaro 48 a. K. li sendis ŝin en ekzilon. Mallongtempe post tio alnavigaciis ĝis Egipto Gaius Julius Caesar, kiu ĵus venkis super Pompeio ĉe Farsalio. Kleopatra revenis reen kun firma intenco akiri lin en sian flankon kaj kun lia helpo denove priregi la regnon de ptolemaioj. Ŝi lasis sin kontrabandi en tendaron de Cesaro kaj la armeestro akceptis ŝin. Ankaŭ li ekkomprenis, kia montiĝas al li ĉi tie okazo kaj kun helpo de Kleopatra li intencis havigi por si mediojn al siaj armeaj kampanjoj. Inter la reĝaj gefratoj eksplodis milito, el kiu dank‘ al helpo de Cezaro venkis Kleopatra. Ptolemeo la 13-a falis en batalo. Estas sendube, ke Cezaro ĝuis el ĉeesto de Kleopatra kaj la reĝino pli poste naskis filon Ptolemeon la 15-an Kaisariónon. Kvankam ŝi mem markis kiel patron de la knabo la romian diktatoron, ne ekzistas pruvo, ke la interrilato inter ŝi kaj Cezaro transpaŝis limojn de nura politika kungarantio. Ptolemeon la 15-an Kaisariónon Kiam en la jaro 44 a. K. ŝi alvojaĝis en Romon, por ke ŝi fermu ĉi tie aliancanan kontrakton, ŝi estis loĝigita en domo de Cezaro kaj la plej potenca viro de la mondo eĉ igis levigi ŝian statuon en unu el temploj. Nur post la 15-a de marto de 44 a. K., kiam Cezaro mortis pere de manoj de murdistoj, romanoj povis montri senvuale siajn antipatiojn al la reĝino. Kleopatra rapide revenis ĝis Aleksandrio, kie ŝi intencis travivi periodon de bataloj pri potenco inter regantoj de Romo. En la sama tempo ŝi organizis murdon de sia dua frato, Ptolemeo la 14-a, por ke ŝi certigu por si la egiptan tronon. En la jaro 42 a. K. Marko Antonio venkis ĉe makedona Filipp super la murdistoj de Cezaro kaj li invitis al si regantojn de orientaj teritorioj inkluzive de Kleopatra. La reĝino elektis lin kiel aliancanon kaj Antonio tuj subiĝis al ŝi. Kleopatra forĝis feron, ĝis kiam ĝi estis forĝebla, do la ravita armeestro prokrastis la preparitan militiron kontraŭ persanoj ekcelante al Aleksandrio. En Romon li revenis nur en la jaro 40 a. K.. Devigis lin al tio kreskanta influo de lia rivalo Oktaviano – venonta imperiestro Aŭgusto Cezaro. Antonio fermis kun li armisticon kaj li edziĝis al ŝia fratino. Spite al tiu ĉi geedziĝo, kiu estis precipe politika, li rapidis dum unua okazo ĝis Aleksandrio, per kio li senvuale ofendis kiel Oktavianon tiel lian fratinon. Pleje en Egipto en konflikto kun romia rajto li edziĝis al Kleopatra. Iom post iom li poste legitimis du infanojn, kiujn ŝi naskis al li, kaj li pridonacis la reĝinon de parceloj kun grandega areo. Fine li faris la plej flagrantan ofendon de Romo kaj romanoj, kiam la triumfon, kiun li rajtis post venko super armenoj, li festis en Aleksandrio. Tiam senato donis al li rangon de konsulo senigante lin de ĉiuj privilegioj de roma patricio. Oktaviano dume kun beno de la senato prepariĝis al militiro kontraŭ Kleopatra. Decida batalo okazis la 2-an de septembro de 31 a. K. ĉe Aktio. En la momento, kiam la ŝiparo de Oktaviano komencis akiri superecon, Kleopatra ekkomandis retiriĝon kaj ŝiaj ŝipoj al indigno de Antonio forlasis la batalkampon. Li poste repaciĝis kun la reĝino, sed li ne plu povis rebonigi sian malvenkon. La despera reĝino dum sondis grundon en la tendaro de Oktaviano. Fine ŝi sendis al Antonio mesaĝistojn kun informo, ke ŝi memmortigis sin lasante fermi sin en maŭzoleo. Marko Antonio pruvis sian fidelecon per tio, ke li mortigis sin. Dum Oktaviano vizitis Kleopatron, sed ŝia ĉarmo ne impresis lin. Li vidis en la egipta reĝino nur militan rabaĵon intencante ŝin tiel envicigi en sian triumfan marŝantaron. Por ke ŝi evitu al simila malhumiligo, Kleopatra revenis en la kripton kaj laŭ tradicio ŝi lasis sin venenmordi sin de krotalo, simbolo de la reĝa potenco. Ŝi mortis la 30-an de aŭgusto de 30 a. K. kaj ŝi estis sepultita apud Marko Antonio.

Kia ŝi estis

Marko Antonio Malfacilas bildigi al si la malfalsan personecon de Kleopatro, kiun iom da beletra "romantismo" iel misformis. Sed ŝi cetre havis fortan personecon kaj kuraĝon. Nur kelkaj moneroj, kaj eble busto trovita en Cherchell montras ŝin, kaj oni ricevas bildon de virino kun pezaj trajtoj kaj sufiĉe longa nazo; ĉiokaze estas sciate, ke ŝi havis efektan "ĉeeston" kaj ĉarmon, ravantan voĉon, kaj estis forte logema, interalie ankaŭ pro ŝia brila menso klera. Nome, dum edukado al knabinoj, eĉ reĝidinaj, estis en la helena kulturo ege malzorgita, ŝi ĝuis elstaran instruadon, kaj ŝi scipovis multajn lingvojn: krom ŝia denaska greka, la aramean la etiopian, la medan, la araban, kaj supozeble aliajn pli.

Beletraj aludoj

Ŝekspiro Blaise PASCAL faris el ŝi ekzemplon pri kiom historia disvolviĝo povas foje dependi de etaj hazardoj: :"Se la nazo de Kleopatro estintus pli mallonga la figuro de la mondo estus alia" Kategorio:Egiptio ja:クレオパトラ7世

Johana de Arko

Sankta Johana de Arko (januaro 141230-a de majo 1431) estas nacia heroo de Francio kaj sanktulo de la Katolika Eklezio. Nur 17-jaraĝa, ŝi komandis la Francan Re ĝan Armeon. Ŝi konvinkis Reĝon Karolo la 7-a elpeli la anglojn el Francio, kaj li donis al ŝi armeon en la Batalo de Orleano, Batalo de Patay kaj aliaj konfliktoj en 1429 kaj 1430. Tiuj kampanjoj ebligis la kronadon de Karolo la 7-a. Pro tio li premiis al ŝia familio nobelecon. :"Al la militanta eklezio ŝi diferencas kaj rifuzas sin submeti, sin mem, siajn farojn kaj dirojn, kvankam ŝi estis multfoje postulita kaj admonita; ŝi diras..., ke pri ĉi tiu temo ŝi ne respondecigos sin nek al la destino nek al la juĝo de viva homo, kiu ajn estu, sed sole al la juĝo de Dio." Ĉi tiu rifuzo de Johana de Arko submeti sin al la "Militanta Eklezio" – tio estas, al la eklezio de la papo kaj de la episkopoj – estis unu el la akuzoj kontraŭ la juna franca heroino fare de la Inkvizicia tribunalo, kiu direktis ŝian proceson en 1431. Johana estis kaptita la antaŭan jaron antaŭ Compiègne de la Burgonjanoj, kiuj vendis ŝin al la Angloj, siaj aliancanoj. Ili transigis ŝin al Rueno por juĝi ŝin. La angloj, kiuj regis tiam grandan parton de Francio, riproĉis al la Pucelino – komprenu junulino – siajn militajn malvenkojn kaj la kronadon de Karolo la 7-a en Remso, kiu iĝis depost ĉi tiu tempo la nedisputeble leĝa reĝo de la lando. La celo de la proceso estis demonstri, ke Johana estas herezulino; ke Karolo la 7-a, konsekvence, ŝuldas siajn venkojn kaj kronon al la misfaroj de diable delogita virino, kaj ne al ĉiele inspirita sanktulino.

Frua Vivo

Milito kontraŭ Anglio

Aresto kaj proceso

La burgonjanoj kaptis kaj liveris ŝin al la angloj. Klerikoj juĝis ŝin kulpa pri herezo. Johano, Duko de Bedford, kondamnis ŝin al la mortpuno, kaj ŝi estis ŝtiparumata en Rouen.

Beatigo kaj sanktigo

En 1909 Johana de Arko estis oficiale beatigita de la katolika eklezio. En 1920 Papo Benedikto la 15-a sanktigis ŝin pro ŝia malkulpeco juĝita en frua apelacio post ŝia morto; ŝia festotago estas la dua dimanĉo de majo. Multaj popoloj nun rigardas ŝin kiel notindan virinon de valoro, forteco, kaj fideleco.

Historia signifo

Beletra uzo

Jam frue Johana de Arko estis prezentita en dramo kaj beletro; ĉefe ekde la fino de la 19-a jarcento ŝi iĝis furora temo, kaj multaj verkoj diversĝenraj estis faritaj pri ŝi (ĉefe pro la patriotaj aŭ la religiaj aferoj), inter ili estis kelkaj valoraj, kiuj restis famaj, interalie:
- William SHAKESPEARE:Henry VI, 1-a parto (kie ŝi estas prezentita mallonge kaj tre negative)
- Friedrich SCHILLER: Die Jungfrau von Orleans
- George Bernard SHAW: Saint Joan (reage al Shakespeare, kaj kun ironia aludo al la sanktigo okazinta ĵus antaŭ la verkado de la dramo)
- Charles PEGUY:Le mystère de la Charité de Jeanne d'Arc
- Jean ANOUILH: L'alouette
- Bertolt BRECHT: Die Heilige Johanna der Schlachthöfe

Opero


- Giuseppe VERDI: Giovanna d'Arco (bazita sur la dramo de Schiller)

En Esperanto

Esperanta literaturo: Johana 'd'Arko' – Pucelino de Francio. André CHERPILLOD. Courgenard, 1995, 56 pa^goj. Kategorio:Sanktuloj ja:ジャンヌ・ダルク simple:Joan of Arc th:โยนออฟอาร์ค

Regine HILDEBRANDT

Politiko > Regine HILDEBRANDT ---- Regine HILDEBRANDT [regine HILdebrant] (naskiĝis la 26-an de aprilo, 1941, mortis la 26-an de novembro, 2001) estis germana politikistino. Regine Hildebrandt naskiĝis en Berlino. Ŝia origina nomo estis Regine RADISCHEWSKI. De 1959 ĝis 1964 ŝi studis biologion en Orienta Berlino; en 1968 ŝi doktoriĝis, poste ŝi priesploris kuracilojn. Dum la politikaj ŝanĝoj en GDR en 1989 ŝi engaĝiĝis en la civitana movado Demokratie jetzt (= Demokration nun) kaj aliĝis al la Socialdemokratia Partio de GDR. En la unua libere elektita registaro de GDR ŝi de aprilo ĝis aŭgusto 1990 estis ministrino pri laboro kaj socialaj aferoj, poste ŝi fariĝis membrino de la federacia estraro de la Socialdemokratia Partio de Germanio. En aŭtuno 1990 Regine Hildebrandt iĝis ministrino pri laboro, socialaj aferoj, sano kaj virinaj aferoj en la registaro de la federacia lando Brandenburgio. Post kiam la ĉefministro Manfred STOLPE en aŭtuno 1999 formis koalicion kun la Kristandemokratia Partio de Germanio, ŝi forlasis sian postenon en la landa registaro. En decembro 1999 kaj novembro 2001 ŝi denove fariĝis membrino de la federacia estraro de sia partio. Regine Hildebrandt investis multe da energio por malkaŝi la problemojn ĉefe en la orienta parto de Germanio, kie la sociala nivelo estas multe pli malalta ol en la okcidento. Ŝi gajnis grandan popularecon kaj diversajn altajn premiojn. Ekde 1996 Regine Hildebrandt suferis de mamkancero. En multnombraj intervjuoj ŝi parolis pri sia malsano kaj kuraĝigis per tio aliajn malsanulinojn. Post plurjara sensukcesa terapio ŝi la 26-an de novembro, 2001 mortis de sia malsano. Unu tagon post la entombigo okazis fenebra ceremonio en la Pocdama preĝejo Nikolaikirche, kiun krom kanceliero Gerhard SCHRÖDER politikistoj de ĉiuj parlamentaj partioj partoprenis. Antaŭ la preĝejo kunvenis plurmil civitanoj, por honorigi la mortintinon.

Maria Teresia

Historio - Aŭstrio - Ĉeĥio - Hungario - Maria Tereza Maria Teresia (17421780) 1780
- ŝi naskiĝis la 13-an de majo de 1717
- gepatroj: Karolo la 6-a Habsburgo – imperiestro romia kaj Elizabeta Christina (filino de duko brunŝvika)
- ŝi estis baptita kiel: Maria Theresia Walburga Amalia Christina
- ŝi parolis latine, germane, itale, france kaj hispane
- 17171736 ŝi estis edukata por transpreno de trono en la monarĥio
- la 12-an de februaro de 1736 – ŝi edziniĝis al Francisko la 1-a Stefano Lotrina
- 1738 ŝi forveturis kun la edzo al Toskanio
- la 20-an de oktobro de 1740 post la morto de Karolo la 6-a eksplodis milito je heredaĵo aŭstria
- la 20-an de novembro de 1740 ŝi estis kronita je arkidukino aŭstria
- 1741 prusia reĝo Frederiko la 2-a de Prusio invadis Silezion kaj li konkeris ĝin
- la 10-an de aprilo de 1741 aŭstria soldataroj malvenkitaj de Prusio ĉe Molvico
- junio de 1741 Maria Teresia ekvojaĝis Hungarion
- la 25-an de junio de 1741 kronado je hungara reĝino
- novembro de 1741 bavariaj soldataroj konkeris Ĉeĥion kaj Supran Aŭstrion
- la 17-an de majo de 1742 Aŭstrio malvenkita de Prusio ĉe Chotusice
- la 11-an de junio de 1742 per paco en Vroclavo Maria Teresia rezignis pri Silezio kaj Klodsko
- la 29-an de aprilo de 1743 Maria Teresia enveturis Pragon, kiu estis konkerita de aŭstroj
- la 12-an de majo de 1743 kronita je ĉeĥa reĝino
- la 16-an de junio de 1743 reĝino Maria Teresia forveturis Vienon
- la 13-an de majo de 1744 Saksio subskribis aliancanan kontrakton kun Aŭstrio
- aŭgusto de 1744 Frederiko la 2-a de Prusio, timanta pri tio, por ke Maria ne volu rekonkeri reen Silezion, invadis en Bohemion kaj li konkeris ĝin
- novembro de 1744 prusiaj soldataroj estis elpelitaj el la lando
- 1744 Niccolo Pasassi komencis alikonstrui Pragan burgon
- la 22-an de aprilo de 1745 reĝino Maria redonis al Wichttelsbachidoj Bavarion, kiun ŝi antaŭe konkeris kun tio, ke nova elektoro Maksmiliano Josefo elektos Franciskon Stefanon je imperiestro
- la 13-an de septembro de 1745 Francisko fariĝis imperiestro. Maria Teresia ricevis titolon de imperiestrino, sed kiun ŝi tro ne uzis
- 1745 Aŭstrio estis malvenkita de Prusio ĉe Zárov kaj Kesseldorf
- 1746 Aŭstrio venkis ĉe Piacenza francan-hispanan soldataron
- 17471757 per teresia urbardokumento okazis impostigo de la tuta grundo
- 1748 per paco en Aĥeno Aŭstrio perdis Silezion kaj parton de Lombardio
- la 1-an de majo de 1749 kunigitaj ĉeĥaj kaj aŭstriaj kortegaj oficejoj
- 1751 Maria Teresia enfunkciigis oficejojn de la t.n. regionaj hetmanoj, per kio ŝi transigis administradon de la regionoj el la manoj de nobelaro en manojn la siajn
- 1753 per aŭstria-bavaria monerstampeja kontrakto, al kiu aliĝis ankaŭ resto de la regno (krom Prusio), komencis validi en la teritorio de la regno tolaroj
- 1754 dum la 1-a popolnombrado en Ĉeĥio la reĝlando havis 3 000 000 loĝantojn
- 1754 pastro Prokop DIVIŠ inventis fulmokondukilon
- 17561763 la sepjara milito je dukolando silezia (aŭstriaj soldataroj kun alternaj sukcesoj subgvide de marŝaloj Daŭno kaj Laŭdono efektivigis vicon da bataloj, sed la perdo de Silezio estis daŭra)
- 1761 reĝino Maria eldonis gorĝan leĝaron
- 1762 emisiigitaj estis la unuaj paperaj bankbiletoj
- 17701780 reĝino Maria efektivigis ampleksajn ŝanĝojn en lernejafero
- la 5-an de aŭgusto de 1772 aligita reĝlando haliĉa-lodomeria kaj Bukovina
- la 21-an de julio de 1773 papo Klimento la 14-a nuligis jezuitan ordenon
- 1775 ribelo de kamparanoj ĉe Chlumec nad Cidlinou
- la 9-an de aprilo de 1775 Maria Teresia eldonis por la kamparanoj ĝeneralan pardonon
- la 13-an de aŭgusto de 1775 post ampleksaj kamparanaj ribeloj estis eldonita laborega patento
- 1776 Maria Teresia nuligis rajton suferigan
- 17781779 milito je heredaĵo bavaria. Maria ne sukcesis akiri la tutan dukolandon bavarian, sed sole la t.n. inninan kvartalon
- 1780 konstruitaj fortresoj Terezín kaj Josefov
- la 8-an de novembro de 1780 reĝino Maria partoprenis ĉasadon, en kiu ŝi malvarmumis kaj ŝi malsaniĝis je pneŭmonio
- la 29-an de novembro de 1780 je la naŭa vespere Maria Teresia mortis
- la 3-an de decembro de 1780 ŝi estis sepultita en viena Hofburg. Per ŝia morto finiĝis 250-jara regado de Habsburgoj en Ĉeĥio en rekta linio de la familio. La nova familio estadas iam nomata habsburga-lotrina.

Infanoj de Maria Teresia kaj de Francisko la 1-a Stefano Lotaringa


- la 5-an de februaro de 1737 filino Elizabeto (ŝi mortis la 7-an de junio de 1740)
- la 6-an de oktobro de 1738 filino Maria Anna (en monaĥejo)
- la 12-an de januaro de 1740 filino Maria Karolina (ŝi mortis la 25-an de januaro de 1741)
- la 13-an de marto de 1741 filo Jozefo Benedikto Augusto (imperiestro Jozefo la 2-a)
- la 13-an de majo de 1742 filino Maria Kristina (Alberto Saksiateŝina)
- la 13-an de aŭgusto de 1743 filino Maria Elizabeto (monaĥejo en Innsbruck)
- la 1-an de februaro de 1745 filo Karolo Jozefo (li mortis 16-jara)
- la 26-an de februaro de 1746 filino Maria Amalia (duko Ferdinando la 4-a Parma)
- la 5-an de majo de 1747 filo Petro Leopoldo (kiel imperiestro Leopoldo la 2-a)
- la 17-an de septembro de 1748 filino Karolina (ŝi mortis la saman tagon)
- la 4-an de februaro de 1750 filino Johanino Gabriela (ŝi mortis 12-jara)
- la 19-an de marto de 1751 filino Maria Jozefino (ŝi mortis 16-jara)
- la 13-an de aŭgusto de 1752 filino Maria Karolina (Ferdinando la 4-a Parma)
- la 1-an de junio de 1754 filo Ferdinando (edzino Beatrix von Este)
- la 2-an de novembro de 1755 filino Maria Antoinetta (edzo Ludoviko la 16-a)
- la 8-an de decembro de 1756 filo Maksmiliano (princo-elektisto kolonja) Ŝi estis ankaŭ baptopatrino de BRUNSZVIK Teréz, portanta la saman virinan nomon, Tereza kiel ŝi.

Vidu ankaŭ

Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio ja:マリア・テレジア

Literaturo

:
- [http://web.quick.cz/iveta_kulhava/Osobn_8.htm] ĉeĥa interreta fonto (persona paĝo)-traduko al Esperanto en la Diskuto:Maria_Teresia

Viktorino (Britio)

Viktorino (laŭ PIV2; angle Alexandrina Victoria; naskita je la 24-a de majo 1819, mortinta je la 22-a de januaro 1901) estis brita reĝino, kiu regis de la 20-a de junio 1837 ĝis sia morto. Ŝia regado de pli ol 63 jaroj estas la plej longa de ĉiuj britaj monarkoj; la nuna reĝino, Elizabeto la 2-a, ekregis en 1952 kaj do ankoraŭ klare malsuperas ŝin. (Ŝia kolego Francisko Jozefo de Aŭstrio regis proksimume samtempe, de 1848 al 1916.) Tiom longe ŝi regis, ke en Britujo oni laŭ ŝi nomis historian periodon Viktorina Epoko, kiam la Brita imperio estis plej granda. Kiel unua monarko de Britio kaj Norda Irlando ŝi krome portis la titolon de "Imperiestrino de Hindio" (Barato). Dum ŝia regado okazis signifa ekspansio de la brita imperio kaj kulminis la industria revolucio, kiu portis gravajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn al la lando. Viktorino estis la lasta reĝo el la dinastio de Hanovro; ŝia posteulo apartenis al la dinastio de Saksio Koburga kaj Gota. Ŝi testamentis, ke ŝi restu la sola brita reĝino kun la nomo Viktorino. Ĝis nun oni respektis tiun deziron. Ŝia portreto aperis sur la unua poŝtmarko de la mondo. Kategorio:Britaj reĝoj ja:ヴィクトリア (イギリス女王) ko:영국의 빅토리아 여왕 simple:Victoria of the United Kingdom

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Amalie DIETRICH

Sciencisto > Amalie DIETRICH < Botaniko ---- Amalie DIETRICH [amalje ditriĥ], origine: Amalie NELLE (naskiĝis la 26-an de majo, 1821, mortis la 9-an de marto, 1891) estis germana botanikistino. Ŝi naskiĝis en Siebenlehn apud Meißen. En la jaro 1846 ŝi edziniĝis al la botanikisto Wilhelm DIETRICH, akompanis lin al pluraj esplorvojaĝoj kaj akiris tiel ampleksajn sciojn pri la kolektado kaj klasifikado de plantoj. En 1861 la geedzoj disiĝis, kaj por vivteni sin kaj ebligi al sia filino bonan edukadon, Amalie Dietrich de 1863 ĝis 1873 partoprenis esplorvojaĝon tra Aŭstralio. Tie ŝi ne nur okupiĝis pri plantoj, sed ankaŭ pri bestoj kaj pri etnografie utilaj materialoj de la aborigenoj. Reveninte al Germanio, ŝi laboris en la Botanika Muzeo de Hamburgo. Ŝi mortis en 1891 en Rendsburg, Ŝlesvigo-Holstinio. Pluraj plantoj kaj bestoj ricevis siajn nomojn honore al Amalie Dietrich: ekz. la vespoj Nortonia Amaliae kaj la algoj Amansia Dietrichiana kaj Sargassum Amaliae.

Sofja KOVALEVSKAJA

Sciencisto > Matematikisto > Sofija KOVALEVSKAKA < Matematiko ---- right La rusa matematikistino Sofja ["Sonja"] Vasiljevna Kovalevskaja [kovalefskaja] (origine: Krukovskaja) naskiĝis en la 15-a de januaro, 1850 en Moskvo kaj mortis en la 10-a de februaro, 1891 en Stokholmo. La filino de generalo jam frue evoluigis veran pasion pri la matematiko, sed kiel virino ŝi havis neniun ŝancon, studi tiun ĉi fakon en rusa universitato. Iri eksterlanden ankaŭ ne estis facile realigeble, ĉar rusaj virinoj ne posedis propran pasporton kaj tiel nur povis vojaĝi en akompano de la patro aŭ la edzo. Ĉar ŝia patro ne subtenis la matematikajn inklinojn de sia filino, Sofija en la jaro 1868 edziniĝis al la estonta paleontologo Vladimir KOVALEVSKIJ kaj vojaĝis kun li unue al Vieno kaj poste al Heidelberg. En ambaŭ urboj ŝi ja ricevis la permeson aŭskulti prelegojn, sed enmatrikuliĝon ŝi en Heidelberg nur atingis post personaj interparoladoj kun la koncernaj profesoroj. Ekde 1870 ŝi deziris daŭrigi siajn studojn en Berlino, ĉe Karl WEIERSTRASS, unu el la plej renomaj matematikistoj en tiu ĉi tempo. La profesoro rapide rimarkis la grandajn matematikajn kapablojn de sia nova studentino, tamen ne sukcesis konvinki la konservativan estraron de la Berlina Universitato, kaj tiel donis al ŝi privatajn lecionojn. Ekde 1872 Sonja Kovalevskaja verkis tri laboraĵojn, kiuj servu kiel doktora disertacio. En la jaro 1874 ŝi doktoriĝis en Göttingen: kun bonega rezulto! Mallonge poste ŝi kune kun sia edzo revenis al Rusio, sed tie ŝi ne sukcesis trovi laboron kiel matematikistino. La rilato inter la geedzoj fakte estis ege ŝanĝiĝema: Kvankam ili origine geedziĝis nur pro praktikaj kialoj, la paro dum longa tempo vivis kune kaj en 1878 naskiĝis la komuna filino. Tamen gravaj problemoj kaj kvereloj ofte disigis la partnerojn, kaj en 1881 Sofija definitive forlasis sian edzon, kiu du jarojn poste mortis. Ekde 1884 ŝi laboris kiel profesorino en la ĵus fondita Stokholma Universitato. Dum la unua semestro ŝi prelegis ankoraŭ en la germana lingvo, sed duonan jaron poste ŝi jam kapablis prelegi svede. Ŝi krome kunredaktis la revuon Acta Mathematica kaj engaĝiĝis por la egaleco de viroj kaj virinoj. Kvankam Svedio estis relative progresema, inaj sciencistoj ankoraŭ estis esceptoj kaj devis elteni fortajn atakojn. August STRINDBERG ekzemple skribis pri Sofia Kovalevskaja: “Virino kiel matematikisto estas damaĝa kaj malagrabla estaĵo... La invito al Svedio, kie fakte estas sufiĉe da matematikistoj multe pli kapablaj ol ŝi, nur rezultas el la ĝentileco de la svedoj al la virinaro.” En la jaro 1888 Sofija Kovalevskaja per sia teorio pri la rotacio de firma korpo ĉirkaŭ fiksa punkto gajnis la Premion Bordin, disdonatan de la Franca Akademio de Sciencoj. La kontribuaĵoj al la konkurso alvenis anonime, kaj la ĵurio prijuĝis la laboraĵon de la nekonata sendinto tiel bona, ke oni decidis altigi la monsumon de la premio de 3000 al 5000 frankoj. En la jaro 1889 Sofija Kovalevskaja fariĝis korespondanta membro de la Peterburga Akademio de Sciencoj. Samtempe ŝi atingis, ke ŝia posteno en la Stokholma Universitato – origine limigita al 5 jaroj – plilongiĝis al dumviva posteno. Bedaŭrinde ŝi ne povis ĝui tiun ĉi honoron dum longa tempo: Jam du jarojn poste ŝi mortis en la aĝo de nur 41 jaroj de pulmomalsano akirita dum trajnvojaĝo.

Lise MEITNER

Sciencisto > Lise MEITNER ---- La fizikistino Lise MEITNER naskiĝis je la 7-a de novembro 1878 en Vieno kaj mortis je la 27-a de oktobro 1968 en Cambridge, Anglio. Ŝi studis kaj doktoriĝis en sia hejmurbo kaj transloĝiĝis je 1907 al Berlino, kie ŝi konatiĝis kun la kemiisto Otto HAHN. Ambaŭ sciencistoj dum 30 jaroj kune esploris la fenomenon de la radioaktiveco kaj malkovris en 1918 la elementon 91, protaktinio (Pa). En 1938 Meitner, kiu estis judino, fuĝis de la nazioj al Svedio, kie ŝi daŭrigis siajn esplorojn. En februaro 1939 ŝi publikigis la fizikan klarigon por la nuklea fendado, kies principojn ŝi kune kun Hahn estis esplorinta. En la jaro 1945 Hahn estis honorata per la Premio Nobel de Fiziko sed Meitner ne. Tiu ĉi eraro parte korektiĝis, kiam Hahn kaj Meitner kune gajnis la Premion Fermi en 1966. La elemento 109 honore al la sciencistino estis nomata mejtnerio. ja:リーゼ・マイトナー

Maria Sibylla MERIAN

Arto > Pentrado > Maria Sibylla MERIAN < Sciencisto ---- (Anna) Maria Sibylla MERIAN [ana maria sibila merjan] (
- la 2a de aprilo 1647 en Frankfurto ĉe Majno, † la 13an de januaro 1717 en Amsterdamo) estis germana pentristino, grafikistino kaj entomologino. Ŝi estis la filino de la kuprogravuristo Matthäus MERIAN, kiu per sia arto jam famiĝis, sed mortis, kiam Maria Sibylla havis nur tri jarojn. La patrino jaron poste edziĝis al la pentristo Jakob MARELL, kiu instruis al la knabino la pentradon, desegnadon kaj la kuprogravuradon. En la jaro 1665 ŝi edziniĝis al la artisto Johann Andreas GRAFF, du jarojn poste naskiĝis la unua filino kaj la paro transloĝiĝis al Nürnberg. Ŝi daŭrigis siajn artistajn laborojn, sed pli kaj pli specialiĝis pri la pentrado kaj desegnado de plantoj kaj insektoj, kies trajtojn ŝi profunde kaj detale esploris. Precipe la intereso pri insektoj tiutempe ne estis populara, ĉar ankoraŭ regis la opinio de Aristotelo, ke vermoj, larvoj, raŭpoj kaj similaj estaĵoj estiĝas el putranta ŝlimo, nutras sin de rubaĵoj kaj sekve estas abomenindaj. Maria Sibylla Merian neglektis tiajn opiniojn, observis kun entuziasmo la metamorfozon de raŭpoj al papilioj kaj fiksis ĉion en sia skizlibreto. En la jaro 1675 la 28-jara artistino publikigis sian unuan libron Florum fasciculus, dua parto sekvis en 1677, kaj en 1680 aperis la tria parto sub la titolo Neues Blumenbuch. Ŝia dua granda verko Der Raupen wunderbare Verwandlung und sonderbare Blumennahrung, priskribanta la evoluon de papilio kaj ties nutrado en ĉiu fazo de la metamorfozo, aperis en 1679. Per ĝi ŝi fondis novan sciencon: la entomologion. En la jaro 1685 la geedzoj disiĝis kaj Maria Sibylla Merian kun sia patrino kaj siaj du filinoj transloĝiĝis al Holando, al sia duonfrato vivanta en kastelo kiu apartenis al la guberniestro de Surinamo. Tie ŝi eksciis multon pri la faŭno kaj flaŭro en Sudameriko. En la jaro 1699 ŝi kune kun sia plej juna filino Dorothea Maria (
- 1678) vojaĝis al Surinamo, faris ekskursojn al la pluvarbaro, esploris tie la ekzotikan faŭnon kaj flaŭron kaj aro da skizoj kaj pentraĵoj estiĝis. En 1701 ŝi malsaniĝis je malario kaj multe pli frue ol planite la du virinoj devis reiri al Eŭropo. La skizoj kaj desegnoj faritaj en Surinamo tiam servis kiel modeloj por la ĉefverko de Maria Sibylla Merian Metamorphosis insectorum surinamensium, kiun ŝi kompilis kune kun la tri Amsterdamaj kuprogravuristoj. En 1705 la verko aperis. Maria Sibylla Merian mortis 1717, en la aĝo de 70 jaroj. Ŝiaj bildoj pri ekzotikaj plantoj, serpentoj, araneoj, igvanoj kaj skaraboj estas rigardataj majstraĵoj.

Hipatia

Filozofio - Gloraj virinoj Hipatia (naskiĝis ĉirkaŭ 370 en Aleksandrio - murdita la 12-an de marto 415 en Aleksandrio) estis greka filozofino kaj matematikistino, kiu fariĝis viktimo de maltoleremo. Ŝi gvidis matematikan kaj filozofian skolon en Aleksandrio, estis tre estimata kaj respektata. Kiam la potencon en Aleksandrio transprenis fanatikaj kristanoj, ili komencis persekuti ĉion paganan. Ili detruis grandan bibliotekon, bruligis ankaŭ verkojn de Hipatia, fine ili kaptis ŝin mem, forkondukis al preĝejo, tie ŝin senvestigis, murdis kaj dispecigis. Laŭ iuj rakontoj, ŝi estas kredata esti la inventisto de la astrolabo kaj la hidrometro. Kategorio:Filozofoj Kategorio:Matematikistoj Kategorio:Inventistoj

Hildegard von Bingen

Religio > Literaturo > Muziko > Hildegard von Bingen ---- Hildegard von Bingen [HILdegat fon bingen] (naskiĝis en la jaro 1098 en Bermersheim/Alzey, mortis la 17-an de septembro, 1179 en la monaĥinejo Rupertsberg/Bingen) estis germana monaĥino. Ŝi fondis monaĥinejon, predikis, verkis librojn pri teologio, naturscienco kaj kuracado, kaj komponis pli ol 70 muzikaĵojn. Jam kiel eta infano Hildegard havis viziojn, kiujn nek ŝi nek ŝia familio komprenis. Kiam ŝi havis ok jarojn, oni portis ŝin al la monaĥinejo Disibodenberg, kie ŝi ricevis ampleksan instruadon. Inter 1112 kaj 1114 ŝi fariĝis benediktanino kaj eklaboris laŭ la benediktana regulo Ora et labora (= Preĝu kaj laboru). En la jaro 1136 la abatino de la monaĥinejo mortis kaj Hildegard transprenis ties taskojn. En 1141 ŝi denove havis vizion: Dia voĉo instigis ŝin fiksi kaj disvastigi siajn sciojn. Post ioma hezito — laŭ la tiamaj konvencioj ne decis al virinoj meti sin tiel en la centron de la atento — ŝi dum la sekvaj dek jaroj skribis sian plej gravan teologian verkon Scivias (latine: Sciu la vojojn). Subtenon Hildegard ricevis i.a. de la Papo Eŭgeno la 3-a, kiu, okupiĝinte pri la vivo kaj la verkado de Hildegard, kuraĝigis ŝin daŭrigi sian laboron. Dum tiu ĉi tempo ŝi havis plian vizion: Ŝi forlasu la sekurecon de la monaĥinejo Disibodenberg kaj fondu novan monaĥinejon sur la monto Rupertsberg. Ekde 1150 ŝi kun 20 monaĥinoj dum pluraj jaroj dediĉis sian tutan energion al la konstruo de sia nova hejmo. Malgraŭ sanproblemoj Hildegard von Bingen faris kvar longajn vojaĝojn, dum kiuj ŝi predikis kaj al klerikoj kaj al la popolo. Ŝia influo fariĝis tiel granda, ke eĉ reĝoj, episkopoj kaj sciencistoj el tuta Eŭropo koresponde petis ŝian helpon aŭ konsilon. Kiam ŝi — en la aĝo de 81 jaroj — mortis, oni jam adoris ŝin kvazaŭ sanktulinon. En la nuntempo la medicinaj scioj de Hildegard, ŝia maniero sanigi per herboj kaj ŝtonoj, trovas vastan aprezon, sed ĉefe ŝiaj muzikaj komponaĵoj retrovas intereson kaj oni denove ludas kaj surdiskigas ilin.

Famaj verkoj:


- Liber Scivias (1141–51)
- Liber vitae meritorum (1158–63)
- Liber divinorum operum (1163–73/74)

Eksteraj ligoj


- Lingua Ignota per simplicem hominem Hildegardem prolata ([http://www.rick.harrison.net/langlab/ignota.html], [http://essenes.net/lingua.html]) (anglalingva recenzo pri kaŝlingvo de Hildegard. ja:ヒルデガルト・フォン・ビンゲン

Janica KOSTELIĆ

Janica Kosteliĉ estas skiistino, naskita la 5-a de januaro, 1982 en Zagrebo, Kroatio. Grava sukceso estas konkero de 3 oraj kaj 1 arĝenta medalo dum Vintraj Olimpikaj ludoj 2002. en Salt Lake City, Usono. Krom tiuj grandaj venkoj ŝi estis ankaŭ sukcesa en Monda ĉampioneco. Mencindas ankaŭ ke ŝia patro, Ante Kosteliĉ, trejnas ŝin. Infoj ĉe: http://www.janica.hr

Ilse AICHINGER

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Ilse AICHINGER < Germana Lingvo ---- Ilse AICHINGER [ilse ajĥinge] (naskiĝis la 1-an de novembro, 1921) estas aŭstra verkistino. Aichinger naskiĝis en Vieno. Ŝi pro siaj judaj radikoj (la patrino estis judino) spertis tre malfacilan junaĝon. Post la Dua Mondmilito ŝi finfine rajtis komenci studadon, sed ŝia intereso pri medicino baldaŭ cedis al la literaturo. Ekde 1950 ŝi laboris ekz. kiel lektorino kaj kontribuis al la fondado de altlernejo en Ulm, Germanio. Ŝi fariĝis membro de la Gruppe 47 kaj en la jaro 1953 ŝi edziniĝis al la verkisto Günter EICH, kiu mortis en 1972. La verkaro de Ilse Aichinger konsistas el romanoj, rakontoj, radiodramoj kaj liriko; multo havas membiografiajn trajtojn. La aŭtorino gajnis diversajn literaturpremiojn kaj nuntempe estas rigardata unu el la plej gravaj reprezentantoj de la germanlingva postmilita literaturo.

Listo de verkoj


- Die größere Hoffnung (membiografia romano, 1948)
- Rede unter dem Galgen (rakontoj, 1952; 1953 sub la titolo Der Gefesselte)
- Knöpfe (radiodramo, 1953)
- Besuch im Pfarrhaus (radiodramo, 1961)
- Eliza, Eliza (rakontoj, 1965)
- Auckland (kolekto de radiodramoj, 1969)
- Meine Sprache und ich ("Mia lingvo kaj mi", rakontoj, 1978)
- Verschenkter Rat (poemoj, 1978)
- Kleist, Moos, Fasane (prozo, 1987)

Margaret ATWOOD

Literaturo > Anglalingva literaturo > Margaret ATWOOD < Angla Lingvo ---- Margaret ATWOOD (naskiĝis la 18-an de novembro, 1939, en Otavo, Ontario) estas kanada verkistino. Ŝi loĝas en Toronto. Atwood verkis poezion, rakontojn, kaj romanojn.

Listo de verkoj

Romanoj


- The Edible Woman (1969)
- Surfacing (1972)
- Lady Oracle (1976).
- Life Before Man (1979)
- Bodily Harm (1981)
- Cat's Eye (1988)
- The Robber Bride (1993)
- Alias Grace (1996)
- The Blind Assassin (2000)

Sciencfikciaj romanoj


- The Handmaid's Tale (1985)
- Oryx and Crake (2003)

Rose AUSLÄNDER

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Rose AUSLÄNDER < Germana Lingvo ---- Rose AUSLÄNDER [roze AŬSlende], origine: Rosalie Beatrice Ruth SCHERZER (naskiĝis la 11-an de majo, 1901, mortis la 3-an de januaro, 1988) estis germana poetino. Naskiĝinte en Czernowitz (nuntempe: Cernivci en Ukrainio), la filino de juda familio studis literaturon kaj filozofion en sia hejmurbo, sed ĉesigis la studadon post la morto de la patro en 1920. En 1921 ŝi kune kun sia estonta edzo Ignaz AUSLÄNDER elmigris al Usono. La paro geedziĝis en la jaro 1923, sed disiris tri jarojn poste. Kvankam ŝi ekde 1926 estis usona civitanino, ŝi en 1931 revenis al sia patrujo, por flegi sian malsanan patrinon. Dum tiu tempe ŝi ekkonis la grafologon Helios HECHT; ŝi vivas kun li ĝis 1936. La usonan civitanecon ŝi intertempe perdis, ĉar ŝi dum pli ol tri jaroj ne plu vivis tie. Post la fino de ŝia amrilato, ŝi transloĝiĝis al Bukareŝto. Sian unuan poemaron Rose Ausländer publikigis en la jaro 1939 en Czernowitz. Ekde 1941 ŝi devis kaŝi sin kaj sian familion de la nazioj, kiuj okupis la urbon. Ŝi konatiĝis kun Paul CELAN, kiu esence influis ŝian verkadon. En 1944 ŝi denove elmigris al Usono kaj kvar jaron poste ŝi rericevis la usonan civitanecon. Ŝi komencis verki angle kaj nur ekde 1956 ŝi denove verkis germanlingve. Ekde1966 Rose Ausländer vivis en Okcidenta Germanio. Pro grava artrito ŝi ekde 1978 devis dikti siajn tekstojn, ĉar ŝi ne plu povis mem skribi. Gajninte multajn literaturpremiojn, ŝi mortis en Düsseldorf.

Listo de verkoj


- Der Regenbogen (poemoj, 1939)
- Blinder Sommer (poemoj, 1965)
-
36 Gerechte (poemoj, 1967)
-
Inventar (poemoj, 1972)
-
Andere Zeichen (poemoj, 1974)
-
Ohne Visum (poemoj kaj lirika prozo, 1974)
-
Doppelspiel (poemoj, 1977)
-
Es ist alles anders (poemoj, 1977)
-
Mutterland (poemoj, 1978)
-
Mein Atem heißt jetzt (poemoj, 1981)
-
Mein Venedig versinkt nicht (poemoj, 1982)
-
Einverständnis (poemoj, 1982)
-
Festtag in Manhattan (poemoj, 1985)
-
Ich spiele noch. Neue Gedichte (poemoj, 1987)

En Esperanto aperis

Momentoj el eterno / Rozalino Auslendo. Trad. de Francisko-Georgo ROJSLERO. Grafiko de Ritino Rojslero-Bukelo. - [1. eld.] - [Gerlingen]: Eld. Blajĥero, [1989]. - 116 p. : ilustr.
ISBN 3-88350-506-4
Lasta reveno / Rose Ausländer. Trad. de Franz-Georg RÖSSLER. Graphik von Rita RÖSSLER-BUCKEL. - [Dudenhofen]: Eld. Ponto, [1994]. - 79 p. : ilustr. ISBN 3-9803-793-2-9 ja:ローゼ・アウスレンダー

Jane AUSTEN

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Jane AUSTEN < Angla Lingvo ----

Jane Austen
Jane AUSTEN (naskiĝis la 16-an de decembro, 1775 en Steventon, Hampshire, mortis la 18-an de julio, 1817 en Winchester) estis angla verkistino. Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj aŭtoroj de la 19-a jarcento. Ŝiaj verkoj estas plurfoje filmigitaj.

Listo de verkoj


- Sense and Sensibility (1811)
- Pride and Prejudice (1813)
- Mansfield Park (1814)
- Emma (1815)
- Northanger Abbey (eld. 1818)
- Persuasion (eld. 1818)
- Lady Susan
- The Watsons
- Sanditon
- Henry and Eliza
- The Three Sisters
- Love and Freindship
- The History of England
- Catharine, or the Bower &c, &c...

En Esperanto aperis

[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/fiero/ Fiereco kaj antaŭjuĝemo, kelkaj ĉapitroj / trad. Don HARLOW]
- [http://wikisource.org/wiki/Author:Jane_Austen Wikisource] AUSTEN, Jane ja:ジェーン・オースティン simple:Jane Austen th:เจน ออสเตน

Ingeborg BACHMANN

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Ingeborg BACHMANN < Germana Lingvo ---- Ingeborg BACHMANN [INgebog baĥman] (naskiĝis la 25-an de junio, 1926 en Klagenfurt, mortis la 17-an de oktobro, 1973 en Romo) estis aŭstra verkistino. Ingeborg Bachmann naskiĝis en Klagenfurt, Aŭstrio. De 1945 ĝis 1950 ŝi studis filozofion, psikologion kaj germanistikon en Innsbruck, Graz kaj Vieno. En la jaro 1952 ŝi - laborante kiel radioredaktorino - verkis sian unuan radiodramon. Prelego en la Gruppe 47 famigis ŝin. La aŭtorino de poemoj, rakontoj, romanoj, eseoj, operaj libretoj kaj radiodramoj dum sia kariero gajnis plurajn literaturpremiojn, inter alie en 1964 la Georg-Büchner-Preis. Ekde 1977 en Klagenfurt honore al la verkistino disdonatas la Ingeborg-Bachmann-Preis.

Listo de verkoj


- Ein Geschäft mit Träumen (radiodramo, 1952)
- Die gestundete Zeit (liriko, 1953)
- Die Zikaden (radiodramo, 1954)
- Anrufung des Großen Bären (liriko, 1956)
- Der gute Gott von Manhattan (radiodramo, 1958)
- Das dreißigste Jahr (rakontoj, 1961)
- Die geteilte Stadt (eseo, 1965)
- Malina (romano, 1971)
- Simultan (rakontoj, 1972)

En Esperanto aperis

Reklamo ; La granda frajto ; La pruntita tempo / trad. de Guido HOLZ. - En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 120 – 123
ISBN 3-926633-14-X

Eksteraj ligoj

Ingeborg Bachmann poemoj http://www.cezarkulturo.de/73130.html
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/cezarpoezio/la_prokrastita_tempo.html La prokrastita tempo]

Aphra BEHN

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Aphra BEHN < Angla Lingvo ---- Angla Lingvo Aphra BEHN (naskiĝis 1640, mortis la 16-an de aprilo 1689) estis angla verkistino. Ŝi estas konsiderata la unua virino, kies profesio estis la verkado. Pri ŝia vivo oni scias malmulton. Sian infanaĝon ŝi pasigis en Kent; kiel junulino ŝi (probable kun sia familio) vojaĝis al Surinamo kaj reveninte ŝi vivis ĉefe en Londono. Ŝi edziniĝis, kaj post la morto de la edzo ŝi vivtenis sin de la verkado. Tio elvokis akrajn kritikojn: unue, ĉar memstaraj virinoj tiutempe ĉiukaze estis suspektindaj kaj due, ĉar ŝiaj verkoj ofte estis frivole erotikaj. Ŝia plej fama verko estas la romano Oroonoko, kiu kritikis la sklavecon kaj respegulis spertojn de la aŭtorino akiritajn en Surinamo. La aŭtoro Philip José FARMER roligas Aphra Behn en sia pentalogio riverworld (rivermondo) kaj por tio faris biografiajn esplorojn pri ŝi. Kompreneble oni ne scias, kie finiĝas biografio kaj komenciĝas fikcio. Aphra Behn mortis en Londono.

Listo de verkoj


- The Dutch Lover (teatraĵo, 1673)
- The Rover, or, the Banish't Cavaliers (teatraĵo, 1677)
- The Round Heads, or, the Good Old Cause (teatraĵo, 1681)
- The City Heiress (teatraĵo, 1682)
- Oroonoko, or, the History of the Royal Slave (romano, 1688)

En Esperanto aperis


- La komplezema amatino (poemo). En: Angla Antologio, vol. 1, p. 157 ja:アフラ・ベーン

Anne BRONTË

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Anne BRONTË < Angla Lingvo ---- Anne BRONTË (naskiĝis la 17an de januaro, 1820, mortis la 28an de majo, 1849) estis angla verkistino. Ŝi naskiĝis en Thorton, Yorkshire la filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo. Kun siaj du fratinoj Charlotte kaj Emily kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn. En la jaro 1846 la tri fratinoj publikigis la poemkolekton: Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell. Timante antaŭjuĝojn ili uzis virajn pseŭdonimojn: Anne aperis kiel "Acton BELL." Krom tion, ŝi verkis la romanojn Agnes Grey (1847) kaj The Tenant of Wildfell Hall (1848). Brontë mortis en 1849 en Scarborough, Yorkshire. nb:Anne Brontë simple:Anne Bronte

Emily BRONTË

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Emily BRONTË < Angla Lingvo ---- Emily Jane BRONTË (naskiĝis la 30-an de julio, 1818, mortis la 19-an de decembro, 1848) estis angla verkistino. Ŝi naskiĝis en Thorton, Yorkshire la filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo. Kun siaj du fratinoj Charlotte kaj Anne kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn. En la jaro 1846 la tri fratinoj publikigis la poemaron Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell. Timante antaŭjuĝojn ili uzis virajn pseŭdonimojn: Emily, kiu faris la plej grandan kontribuon al tiu ĉi kolekto, aperis kiel "Ellis BELL". Ŝia ĉefverko, la romano Wuthering Heights, aperis en la jaro 1847. Kvankam ĝi siatempe rikoltis akrajn kritikojn, ĝi ekde la transiro de la 19-a al la 20-a jarcento trovas vastan agnoskon kaj grandan respekton. Brontë, kies sano estis malfortigita pro prema familia vivo, mortis en 1848 en Haworth, Yorkshire.

En Esperanto aperis

Al la imago ; Diru, diru ; Memoremo / Emily Brontë. - En: Angla antologio ; p.107 - 110, vol. 2
- [http://wikisource.org/wiki/Author:Emily_Bront%C3%AB Wikisource] ja:エミリー・ブロンテ ko:에밀리 브론테 simple:Emily Bronte

Víctor CATALÀ

Literaturo > Katalunlingva literaturo Caterina ALBERT I PARADÍS (L'Escala, 1869-1966). Verkistino sub vira pseŭdonimo Víctor CATALÀ. Ŝi debutis en la Floraj Ludoj de 1898 per la teatra monologo La infanticida kaj la poemo El llibre nou. En 1902 la verkistino aperigas la novelaron Drames rurals. La romano Solitud aperis poĉapitre en la revuo Joventut dum la jaroj 1904-1905. Tiu verko ricevis la premion Fastenrath de la Floraj Ludoj de la jaro 1908 kaj estas konsiderata ŝia ĉefverko kaj unu el plej gravaj libroj de la kataluna kulturo de la 20-a jarcento. Ĝia temo estas la serĉado de la propra individueco kaj la eblo atingi apartan kaj liberan ekziston. La strukturo de la romano baziĝas sur instrua vojaĝo de ĵus edziniĝinta virino kiu post malagrablaj spertoj decidas serĉi sian propran vojon. La kataluna aŭtorino ankaŭ verkis poezion: El cant dels mesos (1901), Llibre blanc (1905), kaj publikigis poemojn en diversaj gazetoj. Aliaj prozaj verkoj de Caterina Albert estas La mare balena (1920), Un film (3.000 metres) (1926), Contrallums (1930), Vida mòlta (1950) kaj Jubileu (1951). Ĉiam malhelpis ŝian publikan akcepton la fakto ke ŝi estis fraŭla, tuŝis krudajn temojn kaj posedis potencan esprimkapablon. Ĉirkaŭis ŝiajn temojn amara vido pri la mondo, malproksime de bukolikaj idealigoj, kaj profunda radikiĝo en la grundo. En ŝiaj lastaj verkoj, brutalecon kaj krudecon anstataŭas rafinita kaj eleganta tono, kaj nostalgio pri pasinta epoko pli bona. La romano Solitud estas tradukita en kelkajn lingvojn: hispana: Soledad, tr. B. Losada. Madrido: Alianza Editorial/Enciclopèdia Catalana, 1986. angla: Solitude, tr. David H. Rosenthal, Londono: Readers International, cop., 1992. germana: Sankt Pons, tr. Eberhard Vogel, Berlino: S. Fischer Verlag, 1909. esperanto: Soleco, tr. Josep Ventura, Barcelono: Talleres Gráficos S.A., 1967. franca: Solitude, tr. Marcel Robin, Parizo: Éditions Denoël. itala: Solitudine, tr. Alfredo Gianini, Carabba Editore, 1918. rumana: Singuratate, tr. Irina Calin, Bukareŝto: Meronia, 1998. ĉeĥa: Samota, tr. Jan Schejbal, Prago: Odeon, 1987. En Esperanto aperis: Solitud tradukita fare de Josep VENTURA (Soleco, 1967).

Agatha CHRISTIE

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Agatha CHRISTIE < Krimliteraturo ---- Agatha CHRISTIE [Agata kristi] (
- la 15-an de septembro 1890 en Torquay, † la 12-an de januaro 1976 en Wallingford) estis brita verkistino. Agatha Christie verkis entute pli ol 70 krimromanojn, krome rakontojn kaj teatraĵojn kaj – sub la pseŭdonimo Mary Westmacott – romantikajn librojn. Ŝia plej fama teatraĵo, la krimspektaklo “The mousetrap”, estiĝis en 1947. En 1952 ĝi havis sian premieron kaj ĝis nun ĝi seninterrompe estas prezentata en Londono. Plejofte, ŝiaj temoj okazas en Britio, urbe aŭ kampare. Ŝiaj ĉefaj detektivoj-protagonistoj estas Hercule POIROT, belga detektivo, kaj Miss MARPLE ("Fraŭlino Marple), maljunulino kiu ĝisfunde konas la homan konduton.

Verkoj


- The Mysterious Affair at Styles ("La mistera afero ĉe Styles", 1920)
- The Murder of Roger Ackroyd ("La murdo de Roger Ackroyd", 1926)
- The Murder at the Vicarage ("La murdo ĉe la vikarejo", 1930)
-
Murder on the Orient-Express ("Murdo ĉe la Orient-Express", 1934)
-
The ABC Murders ("La ABC murdoj", 1936)
-
Death on the Nile ("Morto sur la rivero Nilo", 1937)
- Ten Little Niggers ("Dek etaj nigruloj", ankaŭ sub la titoloj Ten Little Indians kaj And Then There Were None, 1939)
- Evil Under the Sun ("Malbono sub la suno", 1941)
- The Body in the Library ("La kadavro en la biblioteko", 1942)
- The Moving Finger ("La moviĝanta fingro", 1942)
- After the Funeral ("Post la enterigo", 1953)
- A Caribbean Mystery ("Kariba mistero", 1964)
- The Mirror Crack’d From Side to Side ("La spegulo frakasiĝis flankon al flanko", 1962)
-
By the Pricking of My Thumbs ("Per la pikado de miaj dikfingroj", 1968)
-
Nemesis ("Nemezo", 1971)
-
Postern of Fate (1973)
-
Sleeping Murder ("Dormanta murdo", 1976) La verko "Murder on the Orient-Express" aperis en Esperanto kaj povas esti legata en la reto [http://members.cox.net/esperanto/pdf/moe.pdf Murdo en la Orienta Ekspreso]. Trad.: ETULO ja:アガサ・クリスティ

George ELIOT

Literaturo > Anglalingva Literaturo > George ELIOT < Angla Lingvo ---- George ELIOT , aŭ realnome: Mary Ann EVANS (naskiĝis la 22-an de novembro, 1819, mortis la 22-an de decembro, 1880) estis angla verkistino. Ŝi naskiĝis en Arbury Farm, Warwickshire. Metodisme edukita, ŝi ricevis bonan instruadon. Post la morto de la patrino en la jaro 1836 ŝi transprenis la dommastrumadon por sia patro (kiu mortis en 1849), krome ŝi legis multe kaj lernis fremdajn lingvojn. En 1841 ŝi kun sia patro transloĝiĝis al Coventry, kie ŝi ekkonis kelkajn gravajn intelektulojn kaj ekdistanciĝis pli kaj pli de sia religio. Ekde 1854 ŝi – plene kontraŭ la konvencioj tiutempaj - vivis ne-edziniĝinte kune kun la kritikisto George Henry LEWES kaj post ties morto en la jaro 1878 ŝi edziniĝis al viro, kiu estis dudek jarojn pli juna ol ŝi. La verkaro de George Eliot konsistas el psikologie profundaj realismaj romanoj, poemoj kaj eseoj. Krome ŝi tradukis filozofiajn verkojn ekz. de David Friedrich STRAUSS, Spinozo kaj Ludwig FEUERBACH. Ŝi mortis en Londono.

Listo de verkoj


- Scenes of Clerical Life (rakontoj, 1858)
- Adam Bede (romano, 1859)
- The Mill on the Floss (romano, 1860)
- Silas Marner, the Weaver of Raveloe (romano, 1861)
- Romola (romano, 1863)
- Felix Holt, the Radical (romano, 1866)
- Middlemarch (romano, 1871)
- Daniel Deronda (romano, 1876)

Eksteraj ligoj:

La romanoj de George ELIOT rete legeblaj! en la originala (angla) teksto: [http://www.princeton.edu/~batke/eliot/] ja:ジョージ・エリオット

Hohne (disambiguation)

Hohne may refer to one of the following.
- Hohne is a town in Germany.
- Hohne, a fictional character from the television science fiction series Andromeda.

pharmacy mieszne zdjcia gry zrcznociowe Darmowe gry online dieta










































:: RELATED NEWS ::
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org