Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Golfo De Meksiko

Golfo de Meksiko

Geografio > Ameriko > Golfo de Meksiko < Golfo ---- La Golfo de Meksiko aŭ Meksika Golfo estas golfo de Atlantiko plejparte ĉirkaŭata de Usono, Meksiko kaj Kubo. Ĝi longas preskaŭ 2.000 km orient-okcidente kaj larĝas 1.000 km sud-norde. Ĝia areo estas proksimume 1.600.000 km². La buŝon de la golfo formas la duoninsuloj Florido (nord-oriente) kaj Jukatano (sude). Meze en tiu buŝo situas Kubo kaj dividas la buŝon al la Florida Markolo kaj la Jukatana Markolo. La suda triono de la golfo situas en la tropika zono (la Tropiko de Kankro preterpasas norde de Kubo). La varma Golfofluo iras de tiu zono trans Atlantikon kaj mildigas la klimaton de Eŭropo. En la golfon fluas kelkaj riveroj, kies plej signifaj estas Misisipo kaj Rio Grande del Norte. Kategorio:Golfoj Kategorio:Maroj Kategorio:Meksiko Kategorio:Usono Kategorio:Nordameriko ja:メキシコ湾 ko:멕시코 만

Ameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko ---- Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko. (vidu Abya Yala)

Nordameriko

Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono :Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.

Mezameriko

Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago

Sudameriko

Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo Dosiero:ameriko-eta.png [http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko] [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko] En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj. El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva). Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj". En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.

Vidu ankaŭ


- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko ja:アメリカ州 ko:아메리카 simple:The Americas th:ทวีปอเมริกา zh-min-nan:Bí-chiu

Golfo

Geografio > Golfo ---- Ekzistas ankaŭ pilka sporto nomata golfo. ---- Golfo estas parto de akva areo, enprofundiĝinta en ter-masivon, sed havanta liberan akvoŝanĝon kun ĉefparto de la sama areo. Foje la nomon “golfo” portas kelkaj partoj de mondoceano, kiuj per siaj hidrologiaj reĝimoj estas maroj, ekz. Meksika Golfo, Hudsona Golfo, Persa Golfo. Inverse kelkaj marpartoj, kiuj havas ĉiujn ecojn de golfo, estas nomataj ne golfoj, sed "maroj", ekz. Ruĝa Maro kaj Adriatiko (= Adria Maro). Gravaj golfoj:
NomoSurfaco
(mil kv.km)
Bengala Golfo 2.172
Meksika Golfo 1.602
Granda Aŭstralia Golfo1.335
Hudsona Golfo 819
Gvinea Golfo 753
Alaska Golfo 384
Sankt-Laŭrenca Golfo249
Persa Golfo 241
Biskaja Golfo 194
Kalifornia Golfo 160
Vidu ankaŭ: Adena Golfo, Akaba Golfo, Golfo de San-Francisko, Golfo de Venecio
-
ja:湾 ko:만

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Kubo (insulo)

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Kubo < Nordameriko ---- Kubo (Hispane Cuba [KUba]) estas la plej granda insulo en la Kariba maro, kovranta areon de 105.006 kv.km.. Kune kun diversaj insuletoj ĝi konsistigas la ŝtaton Kubo, el kies areo ĝi kovras 94,6 %. Kategorio:Insuloj

Florido

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Florido ----
Dosiero:us-fl.gif
Florido (angle, Florida [FLOR-i-da]) fariĝis la 27-a ŝtato de Usono je la 3-a de marto, 1845. Pro la bona vetero, multaj homoj translokiĝas al Florido post emeritiĝo. Preskaŭ 19 procento de la loĝantaro estas pli ol 65 jaraĝa. Spaco-Centro Kennedy, de kie NASA lanĉas kosmo-pramojn kaj direktas spac-vojaĝojn, troviĝas en Kabo Canaveral, Florido. Multaj homoj el Kubo provas enmigri al Usono per boato al Florido. En 1980 pli ol 100,000 kubaj rifuĝintoj eniris, plejparte tra Florido, dum la boata veturigo Mariel. La plej grandaj urboj de Florido:
- Miami
- Tampa-St. Petersburg
- Orlando
- Jacksonville Loĝantaro: 15,982,378 (en 2000)
Ĉefurbo: Tallahassee TTT-ejo de Florido en la angla http://www.state.fl.us Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj tp:ma Powita ja:フロリダ州 ko:플로리다 주 ms:Florida simple:Florida th:มลรัฐฟลอริดา

Florida Markolo

La Florida Markolo estas mara malvastejo inter Florido (norde) kaj Kubo (sude). Ĝi ligas la Meksikan Golfon kaj Atlantikon. Ĝian nordan flankon konsistigas ne la florida ĉeftero, sed la Florida Ĉen-Insularo (angle Florida Keys, hispane Cayos de Florida). La larĝo de la markolo inter Kubo kaj insulo Key West estas 150 km. Oriente de la markolo situas la Bahama Insularo, kies insulo Andros duonigas la elirejon. Tra la markolo fluas la Florida Fluo, kiu venas el la Meksika Golfo kaj transiras en la Golfofluon. Kategorio:Bahamoj Kategorio:Ameriko ja:フロリダ海峡

Jukatana Markolo

La Jukatana Markolo estas mara malvastejo inter Jukatano (okcidente) kaj Kubo (oriente). Ĝi ligas la Meksikan Golfon kaj la Kariban Maron, du golfojn de Atlantiko. La larĝo de la markolo inter Kubo kaj Jukatano estas preskaŭ 200 km. Ĉar ambaŭflanke la tero formas pintajn kabojn, ĝi kvazaŭ ne havas longon. Proksime de ĝia jukatana rando situas urbo Cancún. Kategorio:Ameriko ja:ユカタン海峡

Tropiko de Kankro

La Tropiko de Kankro estas unu el la 5 grandaj latitudaj cirkloj. Ĝi estas paralela kun la latitudo kurante 23° 26' 22" norde de ekvatoro, kaj ĝi estas la plej norda latitudo, super kiu la suno povas direkte, vertikale aperi. Norde de tiu linio troviĝas la modera klimato, sude la tropika klimato. Tiu linio ricevis sian nomon, ĉar dum la somera solstico, kiam la suno aperis tagmeze direkte super kapo ĉe tiu latitudo, dum la suno ŝajne troviĝis en la zodiaka signo de Kankro (konstelacio). Nun la suno troviĝas dum la solstico en la zodiako Taŭro. Tropiko de Kaprikorno

Klimato

Klimato estas meznombro de variaj veteraj mezuradoj en specifa areo trans longa tempo. Oni povas diri, klimato estas kion oni atendas, sed vetero estas kio okazas. sőpecifaj klimatoj:
- Tropika klimato
- Subtropika klimato
- Mediteranea klimato
- Modera klimato
- Oceana klimato
- Kontinenta klimato
- Montara klimato
- Subarkta klimato
- Seka klimato Komparu kun:
- Vetero, meteologio, veterprognozo , veterobservado , klimatesplorado , klimatodiagramo , Centjara Kalendaro ja:気候 ko:기후 simple:Climate

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Misisipo

# Misisipio (Usona ŝtato) # Misisipo (Rivero)

Rio Grande del Norte

Nordameriko > Riveroj en Nordameriko > Rio Grande (del Norte) ---- Por vidi pliajn signifojn de "Rio Grande" bonvolu konsulti la disklarigan artikolon. ---- Rio Grande del Norte (hispane: granda rivero de nordo; nomata ankaŭ Rio Bravo, Rio Bravo del Norte aŭ simple Rio Grande) estas rivero en Nordameriko. Ĝi fontas en la rokmontaro en Koloradio (Usono), trafluas Nov-Meksikon kaj ek de la urbo-duo El Paso/Ciudad Juárez estas limrivero inter Meksiko kaj Usono. Ĉe Matamoros ĝi fluas en la Meksikan Golfon; ĝis tie ĝi jam perdis plejmulton de sia akvo, kiu estas utiligata por akvumi (irigacii) agrojn. La rivero longas ĉ. 3.034 km kaj estas la dua plej longa rivero de Usono, post Misisipo. =Urboj ĉe la rivero=

Nov-Meksiko


- Albuquerque
- Truth or Consequences
- Las Cruces

Teksaso


- El Paso aliflanke de Ciudad Juárez
- Presidio aliflanke de Ojinago
- Del Rio aliflanke de Acuña
- Eagle Pass aliflanke de Piedras Negras
- Laredo aliflanke de Nuevo Laredo
- Brownsville aliflanke de Matamoros

Chihuahua


- Ciudad Juárez aliflanke de El Paso
- Ojinago aliflanke de Presidio

Coahuila


- Boquillas del Carmen
- Acuña aliflanke de Del Rio
- Piedras Negras aliflanke de Eagle Pass

Tamaulipas


- Nuevo Laredo aliflanke de Laredo
- Reynosa
- Matamoros aliflanke de Brownsville =Barlagoj=
- Elephant Butte Reservoir en Nov-Meksiko
- Presa de la Amistad inter Coahuila kaj Teksaso
- Presa falcón inter Tamaulipas kaj Teksaso =Flankaj riveroj=

Maldekstraj


- Rio Pecos fluas en Presa de la Amistad

Dekstraj


- Conchos Kategorio:Riveroj en Nordameriko

Kategorio:Golfoj

Kategorio:Geografio

Kategorio:Maroj

Superrigardon donas la ĉefartikolo "Maro".

Kategorio:Meksiko

Kategorio:Amerikaj landoj Kategorio:Nordameriko ja:Category:メキシコ ko:분류:멕시코

Kategorio:Nordameriko

Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko ja:Category:北アメリカ ko:분류:북아메리카

Trafikmagasinet (Tidskrift)

För TV-programmet Trafikmagasinet, se Trafikmagasinet (TV-program). ---- Trafikmagasinet (TM) är en svensk rikstäckande facktidning som bevakar hela transportbranschen: sjöfart, järnväg, tung trafik, personbilar, flyg, logistik, lager med mera. Tidningen grundades 1984, då i tabloidformat, men sedan 2002 i A4-format. Nuvarande chefredaktör är Johan Rietz. Den TS-kontrollerade upplagan var 20 000 exemplar 2004, och antalet läsare enligt Orvesto 43 000. Nyckelpersoner:
- Johan Rietz
- Anders Langerud

Externa länkar


- [http://www.trafikmagasinet.nu/ Hemsida] Kategori:Tidskrifter

Conspiracy poker alkomaty jednorki bandyta Randki










































:: RELATED NEWS ::
Maconge
Maconge Maconge est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Administration<

Magnien
Magnien Magnien est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Administration<

Magny-Lambert
Magny-Lambert Magny-Lambert est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Adm

Magny-la-Ville
Magny-la-Ville Magny-la-Ville est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

A

Magny-lès-Aubigny
Magny-les-Aubigny Magny-lès-Aubigny est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire


Magny-lès-Villers
Magny-les-Villers Magny-lès-Villers est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire


Magny-Montarlot
Magny-Montarlot Magny-Montarlot est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Magny-Saint-Médard
Magny-Saint-Medard Magny-Saint-Médard est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Magny-sur-Tille
Magny-sur-Tille Magny-sur-Tille est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Les Maillys
Maillys Les Maillys est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Administrat

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org