Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Gravito

Gravito

zh-min-nan:Tāng-le̍k La gravito estas la forto kiu efikas inter masoj. Ĝi kaŭzas ke ĉiuj mashavaj objektoj altiras, t. e. tendencas alproksimigi, sin reciproke. La rezultanta forto dependas je la distanco(j) kaj je la rilato(j) inter la masoj. Gravito ankaŭ tenas Teron sur ĝia vojo ĉirkaŭ la suno. Neŭtono unue priskribas la leĝon de tiu fenomeno matematike. Laŭ li, la forto inter du mashavantaj objektoj estas F_g = \frac kie m1 kaj m2 estas la masoj de la objektoj, r la distanco inter la du objektoj (aŭ iliaj pezcentroj) kaj G la gravita konstanto, G ≈ 6,67259 · 10-11 N · m2 · kg-2. Tio estis la unua fizika teorio, kiu aplikeblas en la astronomio, el kiu sekvis la Leĝoj de Keplero, permesis prognozojn pri la reveno de kometoj, kaj faris la dinamikon de la sunsistemo komprenebla. La gravitoteorio de Neŭtono estas limkazo (por malgrandaj rapidecoj kaj relative malgrandaj masoj) de la ĝenerala teorio pri relativeco de Albert EINSTEIN. La lasta speciale gravas por la priskribo de la kosmo, ĉar por grandaj distancoj la gravito estas la dominanta forto. Se la gravito estas priskribebla per iu kvantuma kampoteorio (kvanta gravito), la gravitono (partiklo, kiu ĝis nun nur estas hipotezo) devas ekzisti. Tiam la gravitono rolas simile kiel la fotono en la elektromagneta interefiko. La gravito estas senkontakta interefiko, ekzemple la altiro inter Suno kaj Tero efikas tra la vakuo. Tiel ĝi similas al la elektromagneta interefiko, kiun (ĉar pli forta) oni jam povas rimarki en malgrandaĵoj (ekzemple magneto, elektra motoro, atomoj, molekuloj). La gravito estas la plej malfortaj de la kvar fundamentaj fortoj, tamen por grandaj distancoj ĝi estas la sola forto, ĉar ĝi estas ŝirmata per nenio kaj la efikoj de la masoj adiciiĝas (ne ekzistas forpuŝa gravito). Laŭ Neŭtono la gravito estas malproksima forto. Tio signifas, ke ŝanĝo en la fonto tuj efikas en la tuta spaco. Male, ŝanĝo en elektromagneta kampo disvastiĝas nur kun rapideco de lumo - temas pri proksima forto. En la speciala teorio de relativeco, tuja disvastiĝo problemas pro la relativeco de samtempeco. Tial Albert EINSTEIN formulis sian ĝeneralan teorion de relativeco, laŭ kiu la gravito kauzas kurbecon de la spacotempo, kiu disvastiĝas maksimume rapide kiel la lumo. Vidu gravitokampo.

Maso

La maso estas baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio konsistigantan iun korpon (SI-unuo: kilogramo) La maso de iu korpo estas sama kie ajn ĝis estas en la universo. En fiziko estas du manieroj ĝin difini (la ekvivalenteco de tiuj du difinoj ne estas memkomprenebla kaj nomiĝas "ekvivalentec-principo"):
- per la inercio ligita kun ĝi :aŭ
- per la kampo de gravito, kiun ĝi estigas. Ne intermiksu la mason kaj la pezon. La pezo de iu objekto mezuras la interagadon de ĝia maso kun kampo de gravito. (La pezo estas forto.) Vidu ankaŭ pezo, molekula maso, milgrajna maso ---- Nedifinita kvanto da materio, konsiderata kiel tutaĵo, neatentante pri la eroj nek pri la formo. ---- volumena maso: Fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de certa kvanto da substanco al ĝia volumeno. (unuo ekz. g/cm³) ---- En elektrotekniko kiel mason oni nomas konduktan korpon de la aparato. Tensiojn de ĉiuj aliaj konduktiloj oni kalkulas de potencialo de ĉi tiu maso. ja:質量 simple:Mass

Suno

La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon. Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin. La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu. Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.) Kiel brilas la Suno ? La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp. La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro. ---- Kategorio:Sunsistemo als:Sonne ja:太陽 ko:태양 ms:Matahari simple:Sun th:ดวงอาทิตย์ zh-min-nan:Ji̍t-thâu

Neŭtono

Neŭtono povas esti
- la esperantigita nomo de la sciencisto Isaac NEWTON
- la SI-unuo de la forto, nomita laŭ li.

Matematiko

Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas logika dedukta scienco, kiu studas aksiome difinitajn abstraktajn strukturojn (kvanto, formo, aranĝo) uzante simbolan logikon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, ĝenerale de fiziko, sed matematikistoj difinis ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de ĉi tiu scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeli precizajn instrumentojn, evolui novajn teknologiojn kaj komputilojn, konstrui domojn, eĉ baki kukon bezonas aplikon de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco. Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso, sed aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado aŭ por pli komplika teoria apliko en scienco. :Matematiko estas la alfabeto per kiu Dio skribis la mondon. (Galileo Galilei, 1564-1642) :Matematiko estas pli bone speco de arto.(Takakazu Seki, 1642-1708) :Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, kie oni ne scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras estas vera. (Bertrand RUSSELL, 1872-1970) ---- Primaraj Nocioj :Aksiomo - Aro - Nombro - Postulato - Teoremo Ĉefkonceptoj :Algoritmo - Angulo - Bildigo - Derivaĵo - Diferencialo - Distanco - Distribuo - Ekvacio - Esprimo - Formulo - Fraktalo - Funkcio - Fourier-a analizo - Grafeo - Grupo - Integralo - Kartezia Koordinato - Kvanto - Limeso - Linio - Malderivaĵo - Matrico - Operacio - Parametro - Progresio - Punkto - Regresio - Regulo - Rilato - Serio - Skalaro - Spaco - Strukturo - Surfaco - Tabelo - Termo - Variablo - Vektoro - Vico Matematikaj Sciencoj :Algebro - Analitiko - Aritmetiko - Aroteorio - Diskreta Matematiko - Geometrio - Grafeteorio - Kalkulo - Kombinatoriko - Logistiko - Matematika Analizo - Trigonometrio - Matematika Programado - Nombroteorio - Statistiko - Stokastiko - Teorio De Kategorioj - Teorio de Komputado - Teorio de Probabloj - Teorio de Grupoj - Teorio de Ludoj - Teorio de Amasaj Servoj - Topologio Rilataj Sciencoj :Cibernetiko - Informadiko - Statistiko - Logiko - Mekaniko Aliaj Temoj :Historio de Matematiko - Matematikistoj - Filozofio de matematiko Organizoj kaj Premioj :Internacia Matematika Unio - IAdEM - Medalo Fields - Medalo Nevanlinna ----

Esperanto kaj matematiko

La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana- franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobrˇichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm. Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingi¸us de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la Emondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko. La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp. Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako. La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M EdE-M Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo BOURLET, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.) O. SIMON.

Eksteraj Ligoj


- [http://www.math.uu.se/~kiselman/matstat.pdf Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV]
- [http://www.geocities.com/matematikistoj/ TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj] als:Mathématiques ja:数学 ko:수학 ms:Matematik simple:Mathematics th:คณิตศาสตร์

Gravita konstanto

La gravita konstanto, simbolo Gγ, estas fizika universala konstanto, kiu en la SI-sistemo havas la valoron :G = 6,67390 × 10-11 m3 / kg s2 La necerteco (varianca devio de la mezuritaj valoroj) estas : ± 0,0010 × 10-11 m3 / kg s2 kio signifas, ke G estas la malplej precize konata el la gravaj universalaj konstantoj. G estas la koeficiento bezonata por kalkuli la reciprokan altirforton (graviton) de du korpoj, kies masoj kaj distanco estas konataj. Laŭ la gravitoleĝo de Newton, tiu forto estas proporcia al ambaŭ masoj kaj inverse proporcia al la dua potenco de la distanco inter ili. Matematike notite, se la masoj de la korpoj estas m kaj M kaj ilia distanco estas r, la altira forto F estas : F = G × m × M / r2 Do, se la korpoj ambaŭ havas mason de 1 kilogramo kaj ilia distanco estas unu metro, ili reciproke sin altiras per forto egala al : G × 1 kg × 1 kg / 1 m2 el kio rezultas proksimume 6,7 x 10-11 kg m / s2 aŭ 67 pikoneŭtonoj. Tio estas ege malgranda forto kompare kun la ĉirkaŭaj naturaj fortoj (ekz. la gravito de la tero, de surteraj objektoj, kaj de la suno), kio komprenigas, ke estas malfacile en laboratorio mezuri precizege la koeficienton G. La unua mezuranto de la gravita konstanto estis Henry Cavendish (li publikigis sian rezulton en 1798), kiu uzis tordopesilon. Ĝi konsistis el horizontala ligna stango kun metala globo ambaŭfine kaj meze pendigita je maldika drato. Pezaj plumbopecoj proksimaj al la metalgloboj altiris tiujn kaj kaŭzis etan tordiĝon en la pendodrato. Konante la forton necesan por la tordo kaj la pezojn de la metalpecoj, Cavendish povis kalkuli la gravitan konstanton. Post la ekkono de la gravita konstanto G eblis unuafoje kalkuli masojn de la ĉielkorpoj. Tra la gravita leĝo, G kondukas al la maso M kaj meza denso ρ de korpoj (ekz. la Tero), dum la meza radiuso r kaj la surfaca gravita akcelo g estas konataj: Maso: :M = gr^2 Denso: :\rho= Tiel, oni povas diri, ke Cavendish estis la unua, kiu sukcesis “pesi Teron&rdquo. Vidu ankaŭ Gravito, Pezo, Maso. ja:万有引力定数 ko:중력상수

Metro

Metro estas la baza unuo por longo en la Sistemo Internacia de Unuoj. Tiu longo-unuo donis nomon al tuta sistemo de mezurado, la metra sistemo, kiu baziĝas sur strikte difinitaj bazaj unuoj kaj ties dekobloj kaj dekonoj, centobloj kaj centonoj, milobloj kaj milonoj, ktp., kaj kiu realiĝas en iomete diferencaj versioj, nuntempe ĉefe en la Sistemo Internacia. La metra sistemo estas aprobita en la tuta mondo kaj praktike uzata preskaŭ ĉie ekster Usono. Origine (1791) unu metro estis difinita egala al dekmilion-ono de kvarono de meridiano, t.e. dekmilion-ono de la distanco de la teraj ekvatoro kaj poluso. Post precizaj mezuradoj de meridianaj arkoj en Eŭropo kaj Peruo, oni konstruis t.n. arĥivan metron, platenan bastonon kun longo kiel eble plej ekzakte egala al la origina difino. Poste oni konstatis, ke difini la bazan unuon per mezuro de la Tero estas nepraktike kaj eĉ iom dubsence, kaj la arĥiva metro akiris statuson kiel difino de la nova longo-unuo. Internacie la metro estis akceptita nur en 1867, post kiam la Asocio por Eŭropa Gradomezurado, antaŭaĵo de la Internacia Geodezia Asocio, decidis oficialigi ĝin en la tuta Eŭropo. Post pluraj internaciaj konferencoj pri pezoj kaj mezuroj, estis subskribita la Internacia Metro-Konvencio (1875) kaj fondita la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj. La nova Buroo produktis novajn metro-etalonojn, kun kversekco X-forma, el plateno-iridio, kaj en 1899 unu el ili estis elektita la nova prototipo de la metro. La prototipo estas daŭre konservata en Parizo, en kondiĉoj tiam difinitaj. La scienco kaj tekniko de mezurado evoluis, kaj en 1960 estis adoptita nova, pli precize komparebla difino: ekde tiam unu metro egalis 1 650 763,73-oble la ondolongon de difinita radiado de kriptono (la transiro de kriptono-86 inter energio-statoj 2p10 kaj 5d5, la oranĝa spektrolinio de kriptono). La difino de 1960 validis ĝis 1983. Tiam la 17-a Ĝenerala Konferenco de Pezoj kaj Mezuroj akceptis eĉ pli precize mezureblan normon: unu metro egalas la distancon, kiun lumo trapasas en vakuo en unu 299 792 458-ono de sekundo. Tiu nova difino samtempe fiksas la lumrapidon, kiu ekde tiam do estas ekzakte 299 792 458 metroj en sekundo. La redifinoj en 1960 kaj 1983 kompreneble ne celis ŝanĝi la metron, nur doni bazon por pli preciza mezurado. Ankaŭ vidu: Aĵoj de 1 m ĝis 10 m longaj aŭ altaj. Kategorio:Mezurunuoj ja:メートル ko:미터 ms:Meter simple:Metre th:เมตร

Kilogramo

Kilogramo estas la baza unuo por maso en la Sistemo Internacia de Unuoj. Simbolo: kg. 1 kilogramo (kg) = 1000 gramoj (g) Kilogramo estis origine difinita kiel maso de unu kubdecimetro da akvo ĉe ties maksimuma denseco, sed ekde 1889 ĝin difinas la maso de la "prakilogramo", metala cilindro el alojo de plateno (90 %) kaj iridio (10 %), kiu estas konservata de la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj, en Sèvres apud Parizo, Francujo. Tiun prototipon oni uzas por kompare kontroli la masojn de ĝiaj kopioj, kiujn ricevis landoj uzantaj la metran sistemon. La komparo de la kopioj (same faritaj el plateno-iridio) eblas kun precizeco de 1 miliardono. Oni faras la komparojn en strikte difinitaj kondiĉoj, ekzemple en vakuo kaj post zorga purigo. Kilogramo estas la baza unuo de maso en la Sistemo Internacia, kvankam pro historiaj kaŭzoj ĝia nomo havas la prefikson "kilo", kvazaŭ gramo estus la baza unuo. Kategorio:Mezurunuoj ja:キログラム ko:킬로그램 simple:Kilogram th:กิโลกรัม zh-min-nan:Kong-kin

Astronomio

Astroscienco aŭ Astronomio estas la scienco pri la astroj. Krom planedoj kaj fiksaj astroj validas ankaŭ stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj kiel astroj. Astrosciencon influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, apude ankaŭ kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko. Astrofiziko - Astronomio - :Asteroidoj :Astrometrio Lumjaro :Astronomoj :Aliaj Astroj kaj Ĉielaj Fenomenoj :Novaoj - Supernovaoj :Nebulozoj - Galaksioj - Galaksiamaso :Ekstersunsistemoj :Ekvatora Koordonsistemo :Instrumentoj kaj Teknikoj/Teĥnikoj :Kometoj :Konstelacioj (Stelfiguroj) :Kosmologio :Lakta Vojo :Lunoj :Planedoj :La Pra-Eksplodo (PEKO - "Big Bang") :Nebuloj :Optiko - Aberacio - Kromata Aberacio - Haloo :Organizaĵoj :Internacia Astronomia Unio (IAU), Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) :Radioastronomio :Sfera Astronomio :Steloj :Sunsistemo :Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado

Ankaŭ vidu:


- Astronomia Terminaro
- Messier-katalogo
- Kosmoesploro

Ekstera ligo


- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Scienco/Astronomio/ Astronomio] ĉe Dmoz
- [http://at.komputilo.org/ Astronomia terminaro]
- [http://www.koshko.com/almanako/ astronomia almanako (Esperante)] Kategorio:Astronomio ja:天文学 ko:천문학 ms:Astronomi simple:Astronomy th:ดาราศาสตร์

Kometo

Kometo estas malgranda astra korpo kiu venas de la ekstera parto de la sunsistemo. Ĝi estas nomita ofte "malpura balo de neĝo". Ĝi estas simila al asteroido, sed ĝi estas plejmulte komponita de karbona dioksido, metano kaj akva glacio kun malmulte da polvo kaj malgrandaj rokoj. Ni pensas ke la kometoj estas rubo de la primitiva formiĝo de la sunsistemo. Tio estas tre grava, ĉar kometoj permesas koni la komponaĵon de la nebulo kiu densiĝis por formi la sunon kaj la aliajn planedojn.
Dosiero:giotto_halley.jpg
Kometo Halley fotografita per la Plurkolra Kamero Halley ĉe la spacprobo Giotto de la ESA. La nukleon lumigas la suno eldekstre, kaj kelkaj helaj ŝprucaĵoj de gaso kaj pulvo videblas.
La orbito de la kometoj, kelkfoje, estas perturbita, kaj la kometo falas tre proksime al suno en eliptega orbito. Kiam la kometo proksimiĝas al suno, la suna varmo degeligas parton de la kometo. La fluo de gaso kaj polvo formas grandegan atmosferon, kaj la premo de la suna vento donas al ĝi la formon de vosto aŭ hararo (el kio ĝi ekhavas sian nomon kometes (κομητης) signifas Hararo en la greka). Multoj pensas ke la kometa vosto estas ĉiam malantaŭe la direkto de la movado de la kometo, sed ĝi ne estas vera: La vosto ĉiam foriras kontraŭ la suno. La solida korpo de la kometo estas la nukleo. Kiam la kometo eniras la internan sunsistemon, la kometa nukleo kaj vosto estas spektakle lumita per la suno: la polvo reflektas la lumon kaj la gasoj brilas pro la jonigo. Preskaŭ neniu kometo estas videbla sen la helpo de teleskopo. Kelkaj kometoj, jardeke, brilas sufiĉe kaj videbliĝas. Antaŭ la invento de la teleskopo, la homoj pensis ke la kometoj estis aŭguroj de morto kaj venonta katastrofo. El ĉina historio, ni scias ke la homoj observis kometojn ekde miljaroj. Tycho BRAHE malkovris je la 16-a jarcento, per siaj mezuroj, ke la kometoj devus esti fenomeno ekster la tera atmosfero. Je la 17-a jarcento, Edmond HALLEY uzis la teorion de gravito, antaŭnelonge malkovrita de Isaac NEWTON, por kalkuli la orbitojn de la planedoj. Li malkovris ke unu kometo revenis ĉiu 76 aŭ 77 jaroj. Baldaŭ, ĝi estis nomita la Kometo Halley, kaj ni scias ke la homaro vidas la kometon almenaŭ ekde je la 66a jaro A.K. La vera naturo de la kometoj estis spekulativita dum jarcentoj. Je la frua 19-a jarcento, la germana matematikisto Friedrich Wilhem BESSEL kreis la teorion pri la vaporigo de solida objekto. Lia ideo estis forgesita dum 100 jaroj, ĝis Fred Lawrence WHIPPLE sendepende kreis la saman teorion en 1950. Tiu teorio rapide iĝis la akceptata modelo, kaj ĝi estis konfirmita kiam multaj kosmosondoj flugis tra la vosto de la Kometo Halley en 1986. Tiam, la kosmosondoj akiris valorajn bildojn de la kometo, kaj oni povis vidi la fluon de gasoj de la evaporanta nukleo. Ni pensas ke la mallong-periodaj kometoj venas de la Kuiper zono, kaj la long-periodaj kometoj venas de la nubo de Oort. Ekzistas multaj teorioj kiuj provas ekspliki la originon de la perturbo kiu okazigas la falon de la kometoj en eliptegan orbiton: hipoteza stelo Nemesis, nekonata planedo Ikso, ktp. Ironie, kometoj estas unu de la plej malhelaj objektoj de la sunsistemo. La kosmosondo Giotto malkovris ke la Kometo Halley reflektas proksimume 4% de la suna lumo. Ni povas kompreni la mallumon de la kometo se ni scias ke la asfalto reflektas 7% de la lumo! Ni hipotezas, ke la malhela substanco estas kompleksaj organikaj kemiaĵoj. Tiu malhela substanco helpas absorbi la sunan energion, bezonita por krei la belan spetaklan kosman degelon.
- Listo de kompleksaj ĥemiaj kombinaĵoj, precipe organikaj, malkovritaj en kometoj:
  -

Kelkaj famaj kometoj :


- Kometo Borrelly
- Kometo Encke
- Kometo Hale-Bopp
- Kometo Halley
- Kometo Humason
- Kometo Ikeya-Seki
- Kometo Kohoutek
- Kometo Mrkos
- Kometo Shoemaker-Levy 9
- Kometo Tempel 1 Kategorio:Astronomio ja:彗星 ko:혜성 ms:Komet simple:Comet th:ดาวหาง

Sunsistemo

Nia sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, ok aliajn planedojn, iliajn satelitojn (lunojn) kaj milojn, se ne milionojn, da asteroidoj, meteoroidoj kaj kometoj, kaj ankaŭ polvon kaj plasmon interplanedan.

Planedoj kaj ties lunoj


- Merkuro
- Venuso
- Tero
  - Luno
- Marso
  - Fobo kaj Dejmo
- Jupitero
  - Adrasteo, Aitno, Amalteo, Ananko, Elaro, Erinomo, Eŭanto, Eŭporio, Eŭropo, Eŭridomo, Ganimedo, Harpaliko, Hermipo, Himalio, Ĥaldeno, Ioo, Iokasto, Isonoo, Kalo, Kaliko, Kaliroo, Kalistoo, Karmo, Ledo, Liziteo, Megaklito, Metiso, Pazifao, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondo, Taigeto, Tebo, Temisto kaj Tiono
- Saturno
  - Albiorikso, Atlaso, Diono, Encelado, Epimeteo, Eriapo, Febo, Heleno, Hiperiono, Ijirako, Imiro, Jano, Japeto, Kalipso, Kiviuko, Metono, Mimaso, Mundilfaro, Paaliako, Pajno, Paleno, Pandoro, Prometeo, Reo, Siarnako, Skato, Sutungro, Tarvo, Telesto, Tetiso, Titano, Trimro, S/2003 S 1, S/2004 S 3 kaj S/2004 S 4
- Urano
  - Arielo, Belindo, Bianko, Desdemono, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Mirando, Oberono, Ofelio, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Titanio, Trinkulo kaj Umbrielo
- Neptuno
  - Despino, Galateo, Lariso, Najado, Nereido, Proteo, Talaso kaj Tritono
- Plutono
  - Ĥarono
- 2003 UB 313

Aliaj planetoidaj objektoj


- Quaoar
- Sedno La sunsistemo estas relative tre malgranda parto de nia galaksio - Lakta Vojo. Tamen, la lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sciencistoj taksas, ke la sunsistemo havas aĝon de proksimume 4 500 - 5 000 milionoj da jaroj. Multaj sciencistoj kredas, ke ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ. La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km). La Suno estas ĉefobjekto de la sistemo kaj fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentojn de la maso de la tuta sunsistemo. Ĉiu el la planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora; Neptuno estas blua; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trifoje pli altan ol Everesto. Nia sunsistemo estas parto de spirala galaksio nomita la Lakta Vojo (aŭ Laktvojo) kaj troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro. Kvankam ni ne havas pruvojn, verŝajne aliaj sunsistemoj ekzistas ĉirkaŭ miliardoj da steloj en la Laktvojo kaj aliaj galaksioj.

Eksteraj ligoj


- [http://www.solarviews.com Solarviews]
- [http://www.michaelschultz.de/index_en.html Solar System] Interaga planedo-simulado (145 zom-paŝoj and temp-efektoj) ---- ja:太陽系 ko:태양계 ms:Sistem suria simple:Solar system zh-cn:太阳系 zh-tw:太陽系

Albert EINSTEIN

Albert EINSTEIN ([ALbert AJNŝtajn], ankaŭ Ejnŝtejno; 14-a de marto 187918-a de aprilo 1955), eble la plej fama sciencisto de la 20-a jarcento, estis la fizikisto, kiu eltrovis la teoriojn de speciala kaj ĝenerala relativeco je 1905 kaj 1915.

Vivo

Einstein naskiĝis en Germanio, sed iris al Svislando por studi kaj labori kaj, post kiam la nazioj forprenis lian germanan civitecon je 1933, li iris al Usono, instruinte ĉe Princeton (loĝinte ĉe 112 Mercer St). Ejnŝtejno simpatiis al la ideoj pri tutmonda civitaneco. En 1923 li akceptis la honorprezindantecon de la tria kongreso de SAT. En Usono je 1939 li sendis leteron al Prezidento Roosevelt, konsilante lin konstrui atombombon bazitan sur liaj teorioj, supozante (erare) ke Germanio konstruis tian bombon. Post ses jaroj, Usono konstruis du atombombojn, sed bombis per ili ne Germanion sed Japanion, je 1945 por fini la Duan Mondmiliton. (Pri la veraj motivoj de la bombado historiistoj multe disputas.)

Verko

El lia teorio de relativeco venis la fama formulo: :E = mc^2 La formulo diras ke energio (E) kaj materio (m) estas radike du formoj de la samo, kun materio egalanta energion laŭ la kvadrato de la rapideco de lumo (c = 299.792,458 km/s). Sur ĉi tiu formulo estas bazita la forto de la atombombo kaj la lumo de la suno kaj la steloj. La teorio de relativeco ankaŭ diras ke nenio povas plirapidiĝi tra la rapideco de lumo (c). Sed ju pli io proksimiĝas al la rapideco c, des pli malrapide fluas tempo kaj des pli granda iĝas ĝia maso. Ekzemple, se unu el juna paro de ĝemeloj iras al la steloj per tre rapida stelŝipo kaj revenis al Tero, li ankoraŭ estus juna sed lia frato estus maljuna aŭ eĉ delonge mortinta   ĉar tempo sur la stelŝipo fluis tre malrapide. La teorio ankaŭ skribas pri gravito kiel kurba spaco.... Implice en la teorio de Einstein estas la nigra truo: objekto (kutime stelo morta) kun gravito tiel forta ke por eskapi, io el ordinara materio devus iri pli rapide ol lumo, kio laŭ Einstein estus neebla. Iuj opinias, ke la plimulto de maso en la Universo (kiu ja estas malluma) estas ĉiam kaptita en tiaj truoj. Spite de tiaj paradoksaj rezultoj, Einstein ne povis kredi al kvantummekaniko, la alia granda atingo en fiziko en la 20-a jarcento, plejparte disvolvita dum la 1920-oj. Laŭ kvantuma mekaniko, la universo estas radike bazita sur okazoj ne precize determineblaj. Sed ĉi tio ne estas aserto pri la krudeco de niaj instrumentoj, sed pri la efektiva nedetermineco de la universo mem! Sed tian Einstein ne povis kredi, dirinte (je 1926 en letero al Max BORN): :Mi neniam kredos, ke Dio ludas je ĵetkuboj pri la mondo. Kvantuma mekaniko staris kontraŭ lia kredo ke la universo estas radike simpla, eleganta kaj tute determinebla. Liaj teorioj spegulis tian universon, sed ne kvantummekaniko. Post 1915, post lia eltrovo de relativeco, Einstein esploris pri la Grandioza Unuigita Teorio (GUT), teorio kiu unuigus la fizikajn fortojn (la fortoj gravita, elektromagneta, nuklea kaj malforta), sed sen sukceso. Eĉ hodiaŭ fizikistoj penas eltrovi tian teorion.

Cerbo

La cerbo de Einstein ankoraŭ ekzistas, en tranĉaĵoj, en laboratorioj en Usono kaj Kanado. Post morto lia korpo estis kremaciita escepte de la cerbo, kiu estis studita por trovi ian ajn diferencon. Kvankam ĝia grandeco estas tute norma, la parieta lobo estas 15% pli larĝa ol la norma, la fendo de Sylvia tre mallonga kaj la tempia lobo iomete pli malgranda ol la norma. Lia cerbo probable estis tiele ekde naskiĝo. Einstein ja ne parolis ĝis la aĝo de tri jaroj. Aliflanke, la parto de lia cerbo, kiu estas tre granda, estas la loko, pri kiu sciencistoj nun kredas, ke tie la cerbo pensas pri spaco kaj matematiko, en kio Einstein ja estis genio.

IK

Laŭ legendo la Intelekta koeficiento de EINSTEIN estis super 200. Sed verŝajne, laŭ analizo de dokumentoj, lia IK estis pli-malpli 150. Ankaŭ tio estas elstara poentonombro; ja la meznombro estas 100 kaj homoj kun IK>130 estas troveblaj malofte, tamen la gravecon de tiu konsidero oni ne supertaksu,ĉar Intelekta koeficiento
- La genio de EINSTEIN -- kiel tiu de PICASSO aŭ de Edisono -- ne estas tio, kion oni povas mezuri facile per ekzameno. Genio ne estas inteligenteco. La vera genio de EINSTEIN estis la kapablo demandi simplan, infanan demandon kaj respondi ĝin laŭ vidpunkto tute neatendita. "Se unue la ideo ne estas absurda, ĝi estas sen espero," li unufoje diris.
- Kiel diris Edisono, genio estas inspiro je 10 por cento, kaj ŝvito je 90 por cento. Kaj tio estis vera pri EINSTEIN, kiu diris pri si mem, ke li ne estis la plej inteligenta fizikisto, sed la plej laborema.

Skribtablo

La skribtablo de Einstein...

Dio

Einstein estis judo laŭ gento kaj kultura heredaĵo, sed ne laŭ religio. Li kredis al Dio, sed ne la tradicia Dio de la Biblio kaj judismo. La Dio de Einstein kreis la universon kun intelekto subtila kaj eleganta. Dio ne estas kaprica, malica, "ne uzas la universon por kubludi". Ĝi kreis universon, kiu estas racia kaj komprenebla de homoj, sed ankaŭ mistera. Esence temas pri pala, diisma versio de la Eternulo. Kvankam lia Dio ne donas moralordonojn, Einstein ankoraŭ kredis (kiel multaj kredantoj de la Eternulo) ke la plejalta devo de homo estas vivi morale. Pri religio kaj scienco, Einstein unufoje diris, "Scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda." Einstein ja rigardis sin kiel judo kaj kredis, ke la judoj bezonas nacion por si mem (vidu cionismo). Kiam Israelo naskiĝis, oni ofertis al li la postenon de prezidento, sed li rifuzis. Honore al Einstein oni nomis la kemian elementon 99 ejnŝtejnio.

Bibliografio pri Einstein en Esperanto


- Einstein - La Enigmo de la matematiko de Huberto ROHDEN. EINSTEIN, Albert EINSTEIN, Albert ja:アルベルト・アインシュタイン ko:알베르트 아인슈타인 ms:Albert Einstein simple:Albert Einstein th:อัลเบิร์ต ไอน์สไตน์

Partiklo

Partiklo en fiziko estas tre malgranda korpo, ĝenerale de subatoma grandeco. Precipe la eroj de atomoj estas nomataj partikloj. Vidu la liston de partikloj. Pli ĝenerale partiklo estas memstara korpo, kiu estas malgranda kompare al iu konsiderata fizika sistemo. ja:粒子 Kategorio:Fiziko

Elektra motoro

Elektromotoro estas elektra maŝino, kiu per helpo de magneta kampo transformas la elektran energion al mekanika laboro. En la elektromotoroj la forto, kiun la magneta kampo efikas je la konduktilo de bobeno, transformiĝas al moviĝo. Tiel la elektromotoro estas la malo de la generatoro. Elektromotoroj produktas plej ofte rotaciantajn moviĝojn, sed ili povas efektivigi ankaŭ aliajn moviĝojn. Oni povas distingi inter
- fazaj maŝinoj
  - trifaza asinkrona maŝino
  - trifaza sinkrona maŝino
  - kondensatora motoro
  - sinkrona motoro
  - reluktanca motoro
- kurentotransformaj maŝinoj
  - kontinu-kurenta motoro
- lineara motoro

vidu ankaŭ


- Hibrida motoro
- Marinov-motoro
- Motoro ja:電動機

Atomo

Ĉirkaŭ 400 a.K. la greka filozofo Demokrito postulatis, ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ĉi tiujn malgrandegan erojn de materio atomos, vorto kiu en la greka signifas "netranĉebla". Tamen, hodiaŭ ni scias ke la atomo reale estas dividebla. La atomo konsistas el la negativaj elektronoj, turniĝantaj ĉirkaŭ pozitiva atomkerno aŭ nukleo. La atomo pli malpli similas la sunsistemon; la kerno similas la sunon, kaj la elektronoj similas la ĉirkaŭantajn planedojn. La atomoj estas tiel malgrandaj, ke neniam oni vidis iun el ili, eĉ ne per elektronika mikroskopo. Ekzemple, la grando de atomo de hidrogeno estas nur 0,1 nanometro, aŭ 1/100.000.000.000 m (aŭ 10-10m). Kaj unu gramo de aluminio havas 20.000.000.000.000.000.000.000 atomojn (2x1022). La atomkerno konsistas el du specoj de nukleonoj: la pozitiva protono kaj la neŭtra neŭtrono. Estas ankaŭ multaj aliaj subatomaj partikloj: fotono, leptono, hadrono, mezono kaj kvarko. La atomoj de la elementoj kuniĝas por formi molekulojn. Ekzemplo de ordinara molekulo estas tiu de akvo, H2O, formita el du atomoj de hidrogeno, kaj unu de oksigeno.

Vidu ankaŭ

pozitrono - pozitronio ja:原子 ko:원자 ms:Atom simple:Atom th:อะตอม

Fundamenta forto

En fiziko, la kvar fundamentajn fortojn de la universo oni nomas:
- Gravito
- Elektromagneta forto
- Malforta nuklea forto
- Forta nuklea forto

Komparotabelo

nomo partiklo relative kompara forto konduto rilate distancon etenda distanco
Forta nuklea forto gluono 1040 1/r7 1.4 x 10-15 metrojn
Elektromagneta forto fotono 1038 1/r2 infinita
Malforta nuklea forto bosonoj "W" kaj "Z" 1015 1/r5 - 7 10-18 metrojn
Gravito gravitono 100 1/r2 infinita
Kategorio:Fiziko ja:基本相互作用 ko:기본 상호작용

Spaco

Oni distingas diversajn signifojn de la nocio "Spaco":

1. Spaco en Filozofio:

Unu el la du necesaj universalaj kondiĉoj de esto (la alia estas tempo), ordiganta la kunekziston per tridimensia reciproka ekstereco de la eroj, kaj konceptata kiel senfine granda kaj senfine dividebla.

2. Spaco en Fiziko:

Difinita mezurebla parto de tiu ĉi tridimensia senfinajo: distanco, longo inter du lokoj aŭ punktoj.

3. Spaco en Matematiko:

Alia nomo por aro, provizita per matematika strukturo, kiu donas al ĝi ian similecon kun la fizika spaco. Ekzemploj:
- Afina spaco
- Metrika spaco
- Probablo-spaco
- Topologia spaco
- Vektora spaco ja:空間 ko:공간 simple:Space

Recursive least squares algorithm

Least squares is a mathematical optimization technique that attempts to find a "best fit" to a set of data by attempting to minimize the sum of the squares of the ordinate differences (called residuals) between the fitted function and the data. An implicit requirement for the least squares method to work is that errors in each measurement be randomly distributed. The Gauss-Markov theorem proves that least square estimators are unbiased and that the sample data do not have to comply with for instance a normal distribution. It is also important that the collected data be well chosen, so as to allow visibility into the variables to be solved for (for giving more weight to particular data, refer to weighted least squares). The least squares technique is commonly used in curve fitting. Many other optimization problems can also be expressed in a least squares form, by either minimizing energy or maximizing entropy.

Formulation of the problem

Suppose that the data set consists of the points (xi, yi) with i = 1, 2, ..., n. We want to find a function f such that :f(x_i)\approx y_i. To attain this goal, we suppose that the function f is of a particular form containing some parameters which need to be determined. For instance, suppose that it is quadratic, meaning that f(x) = ax2 + bx + c, where a, b and c are not yet known. We now seek the values of a, b and c that minimize the sum of the squares of the residuals: : S = \sum_^n (y_i - f(x_i))^2. This explains the name least squares.

Solving the least squares problem

In the above example, f is linear in the parameters a, b and c. The problem simplifies considerably in this case and essentially reduces to a system of linear equations. This is explained in the article on linear least squares. The problem is more difficult if f is not linear in the parameters to be determined. We then need to solve a general (unconstrained) optimization problem. Any algorithm for such problems, like Newton's method and gradient descent, can be used. Another possibility is to apply an algorithm that is developed especially to tackle least squares problems, for instance the Gauss-Newton algorithm or the Levenberg-Marquardt algorithm.

Least squares and regression analysis

In regression analysis, one replaces the relation :f(x_i)\approx y_i by :f(x_i) = y_i + \varepsilon_i, where the noise term ε is a random variable with mean zero. Note that we are assuming that the x values are exact, and all the errors are in the y values. Again, we distinguish between linear regression, in which case the function f is linear in the parameters to be determined (e.g., f(x) = ax2 + bx + c), and nonlinear regression. As before, linear regression is much simpler than nonlinear regression. (It is tempting to think that the reason for the name linear regression is that the graph of the function f(x) = ax + b is a line. Fitting a curve f(x) = ax2 + bx + c, estimating a, b, and c by least squares, is an instance of linear regression because the vector of least-square estimates of a, b, and c is a linear transformation of the vector whose components are f(xi) + εi.) One frequently estimates the parameters (a, b and c in the above example) by least squares: those values are taken that minimize the sum S. The Gauss-Markov theorem states that the least squares estimates are optimal in a certain sense, if we take f(x) = ax + b with a and b to be determined and the noise terms ε are independent and identically distributed (see the article for a more precise statement and less restrictive conditions on the noise terms).

See also


- linear regression
- weighted least squares
- regression analysis
- total least squares or errors-in-variables model
- isotonic regression
- robust regression

External links


- http://www.physics.csbsju.edu/stats/least_squares.html
- http://www.zunzun.com
- http://www.orbitals.com/self/least/least.htm
- Category:OptimizationCategory:Statistics ja:最小二乗法

jastrzbia gra xsongs.info tablice hotels edinburgh uk Sklep Nurkowy










































:: RELATED NEWS ::
Senailly
Senailly Senailly est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Administratio

Sennecey-lès-Dijon
Sennecey-les-Dijon Sennecey-lès-Dijon est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire


Seurre
Seurre Seurre est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Administration

Sincey-lès-Rouvray
Sincey-les-Rouvray Sincey-lès-Rouvray est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Soirans
Soirans Soirans est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

Administration<

Wikipédia:Portail Architecture
ja:Wikipedia:ウィキポータル/建築 Architecture
- Portail

- Portail
catégorie:Wikipédia:ébauche __NOTOC__
Wikipédia:Portail Arts martiaux
__NOTOC__ __NOEDITSECTION__
Soissons-sur-Nacey
Soissons-sur-Nacey Soissons-sur-Nacey est une commune française, située dans le département de la Côte-d'Or et la région Bourgogne.

Géographie

Histoire

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org