:: wikimiki.org ::
| Gregoria Kalendaro |
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
KalendaroKalendaro estas sistemo de kalkulado de longedaŭra tempo per divido ĝin en malgrandaj tempintervaloj: tago, semajno, monato, jaro, jarcento. Por ordigo de socia vivo en diversaj landoj oni kreis proprajn sistemojn de jarkalkulo.
La vorto Kalendaro devenas de latina vorto calendarium – "ŝuldlibro"; en Antikva Romo ŝuldantoj pagis procentojn en la tago de "calendae", kio signifis la unuajn tagojn de la monato. En antikva Oriento oni kalkulis la tempon laŭ ŝanĝo de reĝoj kaj dinastioj, ekzemple, en Antikva Egiptio oni diradis: "Tio okazis en la sepa jaro de reĝado de Seniu Sert". Nova jarkalkulo komenciĝis de la ekreĝiĝo de nova Faraono aŭ dinastio. En Antikva Grekio ĉiu urbo havis sian kalkulsistemon depende de la ŝanĝoj de urbestroj. Greka historiisto Timaios tempokalkulon ligis al Olimpikaj Ludoj.
Specoj de kalendaroj
Kalendaroj baziĝas sur periodeco de tiaj naturaj fenomenoj, kiaj estas ŝanĝo de tago kaj nokto, fazoj de la luno, sezonoj.
De tiuj fenomenoj, la unua difinas mezurunuon de la tempo - diurnon, t.e. tago-nokton, la dua - lunan monaton (kies longeco estas 29,53 diurnoj) kaj la tria - tropikan jaron, kies averaĝa daŭo estas 365,24 diurnoj.
Diversaj popoloj ellaboris diversajn sistemojn de kalendaroj, sed ilin oni povas dividi laŭ 3 tipoj: lunaj, sunaj kaj luno-sunaj. La unua baziĝas sur luna monato, la dua - sur tropika jaro kal la tria - sur ambaŭ sistemoj.
Sunaj estas romia, julia kaj gregoria kalendaroj. La lastan kalendaron uzas preskaŭ la tuta mondo.
La patrio de luna kalendaro estas Babilonio. Musulmana luna kalendaro estas uzata en multaj arabaj landoj.
Kio koncernas al luno-suna kalendaro, ĝi estas uzata en Israelo preskaŭ en origina formo. Ĝi estas oficiala kalendaro de Israela Ŝtato.
Inter fruaj kalendaraj sistemoj menciindas:
- Maja Kalendaro
- Azteka Kalendaro
- Ĉina Kalendaro
- Julia Kalendaro
- Franca Respublika Kalendaro
- Pozitivista Kalendaro
Hodiaŭ estas en uzo sekvaj modernaj kalendaroj:
- Gregoria Kalendaro
- Hebrea Kalendaro
- Bahaa Kalendaro
- Hinda Kalendaro
- Islama Kalendaro
- Persa Kalendaro
Eternaj kalendaroj
Se vi ekdezirus scii en kiu tago de la semajno estos via naskiĝtago aŭ en kiu tago komenciĝos nova lernojaro, vi tuj foliumos vian mur- aŭ tablokalendaron kaj certe vi solvos la demandon. Sed kiam vi interesiĝas kia tago estis en la 1a de Januaro de 1a jaro p.K., certe tiuj kalendaroj neniel helpos al vi. Ĉi-tiun demandon ne ĉiuj scienculoj povos respondi. En similaj situacio via helpanto estos t.n. eternaj kalendaroj.
Eternaj kalendaroj estas diversaj iloj por difini la tagon de semajno laŭ datoj aŭ por aliaj variaj kronoligiaj problemoj. Ili havas multjarcentan historion.
Ĉi tiuj kalendaroj estas siaspecaj "maŝinoj de la tempo", kies teorio kuŝas ĉe la limoj de astronomio, nombroteorio kaj historio.
Ekzistas centoj da eternaj kalendaroj de diversaj sistemoj. Inter ili menciindas bulgara kalendaro "esperanto", kiu estis kreita en 1951. Daŭro de ĝia uzado estis 50 jaroj (1951-2000), sed oni povas ĝin plilongigi ĝis 2099 jaro.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Kalendaro
[H]: Dato ~ Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kronologio
Kategorio:Tempo
kategorio:Kalendaro
ja:暦
Julia kalendaroLa julia kalendaro estis la ĉefa kalendaro de Romio kaj de la Okcidento de 45 a.K. ĝis la 16-a jarcento. Ĝi estis la antikva romia kalendaro kiel reformita de Julio Cezaro. En 1582 la julia kalendaro laŭvice estis reformita de papo Gregoria la 13-a por fari la gregorian kalendaron, la nuna ĉefa kalendaro de la mondo.
La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 19-a de decembro 1999 laŭ la julia.
Antikvaj Romianoj estis unuaj, kiuj transiris al Suna kalendaro. Ilia jaro konsistis el 10 monatoj kun 304 tagoj. La restan tempon Romianoj atendadis ĝis veno de printempo por ke denove komenci tempokalkulon. La Novjaro komenciĝadis en Marto.
Dum longa tempo kalendaro tiel konfuziĝis ke ĝi sekvis nek sunan movon, nek lunan. Kiel oni diris, Romiaj militestroj ĉiam venkadis en militoj, sed neniu sciis kiam tio okazadis.
Kaj jen, en la 1-a jarcento a.K. Romana ŝtatestro Julio Cezaro laŭ konsiloj de egipta astronomo Sozigeno enkondukis novan tempokalkulan sistemon. Tio okazis en 45 jaro a.K., laŭ kio jarkomenco fariĝis la 1-a de januaro.
Ĉi tiu kalendaro estis pli perfekta. Ĝi estis dividita je 365 tagoj kaj 12 monatoj simile al egipta kalendaro, sed estis unu grava diferenco: ĉiun kvaran jaron oni aldonadis la 366-an tagon. Oni nomis tiajn jarojn superjaroj. Per tio ĝia averaĝa daŭro alproksimiĝis al natura jaro kaj kalendaro fariĝis pli stabila kaj konforma al naturo. Ĉi tiu kalendaro estis nomita Julia kalendaro.
Post la morto de Julio Cezaro en 44 a.K. oni erare faris superjaron en ĉiu tria jaro anstataŭ en ĉiu kvara jaro. Poste oni konstatis la eraron kaj korektis ĝin, farante neniun superjaron dum iom da tempo antaŭ ol daŭrigi kun superjaro en ĉiu kvara jaro. Bedaŭrinde mankas rekta informo pri la precizaj jaroj, kiuj estis superjaroj, inter 44 a.K. kaj 8 p.K.. Tamen, laŭ papiruso publikigita en 1999 (pOxy 61.4175) oni povas dedukti, ke plej verŝajne la superjaroj estis jenaj: 44 a.K., 41 a.K., 38 a.K., 35 a.K., 32 a.K., 29 a.K., 26 a.K., 23 a.K., 20 a.K., 17 a.K., 14 a.K., 11 a.K., 8 a.K., 4 p.K., 8 p.K., ktp. Se oni en romia kunteksto uzas daton inter 44 a.K. kaj 1 a.K., estas bone precizigi, ĉu oni uzas la hodiaŭan julian kalendaron aŭ la tiaman julian kalendaron. En aliaj kuntekstoj oni ĝenerale uzas la hodiaŭan julian kalendaron, sed kelkfoje oni estas pli certa pri la tiama dato. Ekzemple, Julio Cezaro mortis la 15-an de marto laŭ la tiama julia kalendaro; verŝajne tio estis la 14-a de marto laŭ la hodiaŭa julia kalendaro.
Ĝis 527, la julia kalendaro sekvis la romian eraon, sed poste la kristanan eraon.
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Julia Kalendaro
kategorio:Kalendaro
ja:ユリウス暦
zh-cn:儒略历
Julio CezaroHistorio > Romio > Romia Respubliko > Julio Cezaro
----
Julio Cezaro (102-44 a.K.), latine Caius Julius Caesar [kajus juulius këësar], romia generalo, parto de la unua triumviraro kaj poste diktatoro de la Romia Respubliko. Liajn verkojn pri lia militado ankoraŭ studas kaj studantoj de la latina lingvo, kaj militistoj.
Vivo
La familio de Cezaro, laŭ legendo, devenas de la diino Venera.
Cezaro estis afabla en mieno, donacema en mono, sed tre ruza en menso. Lia afableco kaj donacemo ofte estis velura ganto sur mano el fero. Tio trompis Pompeon kaj multajn romanojn, sed ne Ciceronon kaj Katonon, kiuj travidis Cezaron.
Cezaro elspezis libere por donaci al amikoj, al siaj armeanoj kaj al la popolanoj de Romo. Kvankam tio ŝajnis senprudenta al multaj -- kaj Cezaro ja havis grandajn ŝuldojn -- per la donacoj Cezaro fine aĉetis la elkoran favoron de siaj soldatoj kaj de la popolo de Romo kaj, per tiuj, la imperion.
Cezaro fariĝis politikisto, kiam li estis tre juna. Sed li ankaŭ estis tre riĉa. Per la donacema kaj ŝajne senprudenta uzo de sia riĉo, Cezaro gajnis politikan favoron kaj potencon.
Kiam Cezaro havis ĉirkaŭ 35 jarojn, li legis la biografion de Aleksandro la Granda kaj ploris: je lia aĝo, Aleksandro jam konkeris la mondon, sed Cezaro ĝis tiam faris nenion.
Do per la politika favoro, kiun li gajnis per sia donacemo, la Senato donis al li legiojn kaj sendis lin al Gaŭlio, la nuna Francio, kiun li neatendite tute konkeris. Li verkis faman libron pri siaj militoj en Gaŭlio, Bellum Gallicum.
Cezaro estis la unua romia generalo, kiu milite transiris Rejnon kaj la Manikon, sed li ne povis konkeri Brition nek Germanion.
La konkero de Gaŭlio donis al li ne nur la potencon de sukcesa kaj ŝajne nevenkebla armeo, sed ankaŭ la trezoron de Gaŭlio, kiun li libere elspezis en Romio por elaĉeti kaj amindumi la koron de Romo.
Do Cezaro fariĝis unu el la plej potencaj homoj en Romio. Nur Pompeo kaj Krasso estis pli potencaj. Tial je -60, Cezaro dividis la imperion kun ili: Krasso ricevis Azion, Cezaro Gaŭlion, kaj Pompeo Hispanion kaj Afrikon. Tio estis la unua triumviraro. Italio estis ankoraŭ libera kaj ne la privata posedaĵo de homo.
Post la divido, Cezaro grandigis sian potencon en Gaŭlio. En -55 kaj -54 li penis konkeri Brition, sed fiaskis. En la tempo de Cezaro, Britio staris ĉe la rando de la konata mondo -- estis eĉ duboj pri ĝia ekzisteco en Romo. Iuj opiniis, ke Britio estis lando fabela. Cezaro mem rigardis Brition kiel tro marĉa kaj tro malriĉa.
Je -53 Krasso mortis en Persio. Nun sole Pompeo staris kontraŭ Cezaro. Do Cezaro iris al la Rubikono, la rivero, kiu estis la limo inter lia provinco Gaŭlio kaj Italio, kaj haltis. Post multe da hezito li fine decidis transiri Rubikonon je -49. Li diris, en la greka, "la kubo estas ĵetita", kaj transiris la riveron. Kiam li transiris la riveron kaj eniris Italion kun sia armeo, li rompis leĝon kaj tradicion, defiis la Senaton kaj klare montris, ke li deziris kapti Romon kaj Romion por si mem.
Malsimile al Cezaro, Pompeo regis la maron, havis grandan ŝiparon kaj armeon duoble grandan. Sed la armeo de Cezaro estis tre sperta, memfida, lojala kaj Cezaro tre aŭdaca kaj kuraĝa. La du armeoj fine kunvenis sur la batalkampo de Farsalio je -48, kie Cezaro venkis Pompeon.
Pompeo fuĝis al Egiptio, sed tie estis mortigita de la reĝo Ptolemeo. Cezaro sekvis Pompeon al Egiptio, sed alvenis post lia murdo. Li venĝis la murdon de Pompeo kaj starigis la fratinon de Ptolemeo kiel reĝinon: la a Kleopatra, kiu donis al Cezaro filon, Cezarion.
Poste Cezaro venkis Katonon kaj la aliajn restantajn respublikanojn en norda Afriko.
Tiam Cezaro revenis al Romo, kaj starigis sin kiel diktatoron, sed ne kiel reĝon.
Je la 15-a de marto (laŭ la kalendaro uzata en tiu jaro en Romo; verŝajne la 14-a de marto laŭ la poste adoptita julia kalendaro) 44 a.K. (710 AUC), Cezaron murdis Marko Bruto, Kassio kaj liaj respublikismaj komplotistoj, kiuj timis ke li fariĝos reĝo. Post la sekva serio de civilaj militoj, la timoj de la komplotistoj realiziĝis; la adoptita filo de Cezaro, Aŭgusto Cezaro, fariĝis imperiestro. La Romia Respubliko estis mortinta, kaj la Romia Imperio naskiĝis.
Antaŭ lia murdo, Cezaro planis konkeri Persion, Skition (nuna Ukrainio) kaj Germanion.
Laŭ Plutarko, la armeoj de Cezaro batalis kontraŭ tri milionoj kaj mortigis unu milionon.
Dufoje -- kontraŭ Ariovisto en Gaŭlio kaj kontraŭ Pompeo ĉe Dirakio -- Cezaro, lia armeo kaj lia sorto pendis per unu fadeno. Sed la manko de aŭdaco kaj memfido de lia malamiko savis lin.
Simile al Cromwell, Cezaro estis nesperta en milito ĝis mezaĝo, sed li estas unu el la plej bonaj militistoj de la historio.
Simile al Davido, Cezaro estis indulga al malamikoj post venko, eĉ al tiuj, kiuj mortigus lin, se ili povus. Krom tio, li estis homo tre makiavela.
Simile al multaj tiaj ambiciuloj, Cezaro deziris la unuan rangon super ĉio. Unufoje Cezaro kaj liaj oficiroj preterpasis barbaran vilaĝon en la Alpoj. Liaj oficiroj moke komparis la vilaĝon al Romo, sed Cezaro diris, "Mi preferus la unuan rangon en tiu vilaĝo al la dua rango en Romo."
La monato julio nomiĝas laŭ Julio Cezaro. Antaŭ Cezaro, la nomo de la monato estis Quintilis. Cezaro mem reformis la romian kalendaron laŭ la konsilo de la egipta matematikisto Sosigeno. La reformita kalendaro estas konata kiel la julia kalendaro, kiun Cezaro starigis je -45.
Du jaroj post sia morto Cezaro estis diigita.
Mezepokaj aŭtoroj inkluzivigis lin kiel modelo por kavaliroj en Naŭ de la Famo.
----
La vorto cezaro iĝis titolo de romiaj imperiestroj.
----
En Esperanto aperis romano Cezaro de Mirko Jeluŝiĉ en traduko de Ivo Rotkviĉ.
Vidu ankaŭ
- Julio Cezaro (literaturo)
Kategorio:Romiaj imperiestroj
Cezaro Julio
ja:ガイウス・ユリウス・カエサル
ko:율리우스 카이사르
simple:Julius Caesar
Suno
La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.
Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj
La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu.
Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)
Kiel brilas la Suno ?
La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp.
La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
----
Kategorio:Sunsistemo
als:Sonne
ja:太陽
ko:태양
ms:Matahari
simple:Sun
th:ดวงอาทิตย์
zh-min-nan:Ji̍t-thâu
Islama kalendaroKalendaro > Islama kalendaro
----
La Islama kalendaro estas pure luna kalendaro kun 12 lunaj monatoj. Sekve la jaroj estas malpli ol 365,2425 tagoj kaj ĉiu jaro komenciĝas iom pli frue (proksimume 11 tagoj) konsiderante sunan ciklon. La sama monato okazas en la sama sezono post 33 jaroj.
La komenca punkto de la erao de la islama kalendaro estas la Heĝiro, kiam Mohameto kaj la islamanoj devis forfuĝi de Mekao al Medino en la somero de 622 p.K.
En 638 p.K, Umar ibn Al-Khattab (592-644) Raa enkondukis la kalendaron kiel rimedon por unuigi la variajn kalendarojn tiam en uzo ĉe la islamaj popoloj. La jaroj estas kalkulitaj de la tago kiam Mohameto forlasis la urbon Mekao, je la 16-a de julio 622 p.K. La kalendaro estas ankaŭ nomita Heĝira Kalendaro ĉar la formigrado estas nomita Heĝiro. La unua tago de la unua monaato (1 MuHarram) de la unua jaro (1 AH) estas tiu tago.
Datoj en ĉi kalendaro estas kutime mallongigitaj per AH el la latinigita esprimo Anno Hegirae, "en la jaro de la Heĝiro". Jaroj antaŭ la Heĝiro estas skribitaj BH. Ne estas jaro Nulo.
Post Heĝira kalendaro havas du tipojn.
1- Luna post Heĝira, kiun uzas pli multaj arabaj kaj islamaj landoj baziĝas sur la cirklo de la luno ĉirkaŭ la tero. Por ŝanĝi tian jaron en la kristanan uzu jenan formulon : y = x + 621.54 – 3x/100 en kiu y = kristana jaro kaj x = luna post heĝira jaro.
2- Suna post heĝira jaro kiun uzas irananoj kaj kelkaj aliaj landoj, baziĝas sur la cirklo de la tero ĉirkaŭ la suno. Ties formulo estas : z = x - 3 - x/100 en kiu z = post heĝira suna jaro kaj x = post heĝira luna jaro, kondiĉe ke oni rezignu la decimalaĵojn post la x/100.
Kiam oni ne substrekas ke la jaro esta suna aŭ luna, se temas pri malnovaj islamaj tekstoj, oni celas la lunan.
La islamaj monatoj nomiĝas jene :
# Muharram ul Haram (mallongigita al Muharram) محرّم
# Safar صفر
# Rabi-ul-Awwal رابي
# Rab-ul-Akhir (aŭ Raby` al-THaany) رابي الثااني
# Jamadi-ul-Awwal جومادا
# Jamadi-ul-Akhir (aŭ Jumaada al-THaany) جمادي الثاني
# Rajab رجب
# Sha'aban شا
# Ramadan رمضان
# Shawwal شوّال
# Dhul Qadah (aŭ Thw al-Qi`dah) دل كاداه
# Dhul Hijja (aŭ Thw al-Hijjah) دل هيجا
Nomoj de la tagoj de la semajno :
- yaum al-ahad يوم الأحد
- yaum al-ithnayna يوم الإثنين
- yaum ath-thalatha' يوم الثُّلَاثاء
- yaum al-arba`a' يوم الأَرْبعاء
- yaum al-hamis يوم خَمِيس
- yaum al-jum`a يوم الجُمْعَة
- yaum as-sabt يوم السَّبْت
La jaroj 1421 kaj 1422 de la Islama Kalendaro korespondas kun la Gregori-kalendara jaro 2001.
La 1-a de Januaro 2001 estas la tago 6 Shawwal de 1421 AH. 1 MuHarram 1422 AH estas la 26-a de Marto 2001.
Ekstera ligo
[http://heinrich.freezope.org/home/calendar Kalendara kalkulilo: islama, gregoriana, juliana, hebrea kalendaroj (germanlingve)]
Kategorio:Islamo
kategorio:Kalendaro
ja:ヒジュラ暦
ms:Takwim Hijrah
th:ปฏิทินฮิจญ์เราะหฺ
MonatoSe vi serĉas informojn pri la Esperanto-gazeto nomata "Monato", vi povas trovi ĝin ĉe Monato (gazeto).
----
Monato estas tempintervalo, laŭ kio oni dividas la jaron. La kvanto de monatoj egalas al 12 en ĉiuj kalendarsistemoj, kiu ŝajne devenas de antikvaj sumeroj kaj babilonianoj.
La monatnomoj laŭ Gregoria Kalendaro same sonas en diversaj lingvoj, tamen ĉi tiuj nomoj estis donitaj de antikvaj Romianoj.
- Januaro - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Januarius. La vorto Januaro devenas de la nomo de dio de Romianoj - Januso. Li estis dio de la komenco kaj fino, de enirejo kaj elirejo, pordoj (Ianua latine signifas "pordo"). Li rigardis samtempe antaŭen kaj malantaŭen kaj povis vidi pasinton kaj futuron. Oni imagas lin duvizaĝa kun ŝlosilo kaj 365 fingroj. (January, janvier, enero, gennaio, Januar.)
- Februaro - kutime 28 tagoj, en superjaroj 29, en Romia Respublika Kalendaro Februarius. La vorto Februaro signifas "purigadon de pekoj per oferdono". Tiu estis monato de purigado (de vintro) kaj prepariĝo (por printempo). Laŭ alia versio ĝi estas ligita kun la nomo Februs - dio de subtera lando. (February, février, febrero, febbraio, Februar.)
- Marto - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Martius. Marso estis dio de milito (antaŭ ol la helena influo, de terkulturo) en antikva Romo. Romianoj ĉi tiun monaton impresiĝis per ofta fulmotondro, kiu aspektis kiel ĉiela milito. En Italio marto estas monato de permanenta pluvo kaj vento kaj se aldoni fenomenojn, kaŭzitajn de kunpuŝiĝo de nebuloj, oni tre facile povas imagi detruon kaj militon. (March, mars, marzo, marzo, März.)
- Aprilo - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Aprilis. Oni supozas, ke la nomo Aprilo devenas de latina vorto aperire. Ĝi signifas "malfermon", kiu verŝajne estas ligita al apero de florburĝonoj printempe. (April, avril, abril, aprile, April.)
- Majo - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Maius. La nomo Majo devenas de Romia diino Maja (patrino de Merkuro), kiu estis diino de riĉeco kaj fekundeco. (May, mai, mayo, maggio, Mai.)
- Junio - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Junius. La nomo Junio estis donita al ĉi monato honore de Romia diino Junona, kiu estis edzino de Jupitero. (June, juin, junio, giugno, Juni.)
- Julio kaj Aŭgusto po 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Julius kaj Augustus. La nomoj Julio kaj Aŭgusto estis donitaj honore de Romanaj imperiestroj - Julio Cezaro (estis naskita en ĉi monato) kaj Oktavio Aŭgusto (regis dum 63 a.K. - 14 p.K.), kiuj faris kalendarajn reformojn. Antaŭ la cezaroj, Julio estis Quintilis (antaŭ 44 a.K.) kaj Aŭgusto estis Sextilis (antaŭ 8 a.K.).(July, August, juillet, août, julio, agosto, luglio, agosto, Juli, August.)
- Septembro - 30 tagoj. La nomo Septembro devenas el la latina numeralo septem, t.e. "sep". Tian ordnumeron havis ĉi monato laŭ malnova Romia kalendaro. (September, septembre, setiembre, settembre, September.)
- Oktobro - 31 tagoj, Novembro 30 kaj Decembro 31. Oktobro devenas el la latina numeralo octem (oka), Novembro - novem (naŭa) kaj Decembro - decem (deka). Ordnumeroj venas de la antaŭjulia Romia kalendaro. (October, November, December, octobre, novembre, décembre, octubre, noviembre, diciembre, ottobre, novembre, dicembre, Oktober, November, Dezember.)
Originale, la romia kalendaro komencis je la 1-a de marto ĝis la fino de decembro. Post decembro estis tagoj senmonataj. Poste tiuj tagoj estis donitaj al du novaj monatoj, februaro kaj januaro.
Por aliaj monatsistemoj vidu: Juda kalendaro, Islama kalendaro, Franca respublika kalendaro, kaj ankaŭ astrologio.
Ortografio
Laŭ la Fundamento de Esperanto la komencon de la monatnomoj oni skribu majuskle: Januaro, Februaro, Marto ktp.
----
Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo > Monato
| |
januaro |
februaro |
marto |
aprilo |
majo |
junio |
julio |
aŭgusto |
septembro |
oktobro |
novembro |
decembro |
| afrikansa |
Januarie |
Februarie |
Maart |
April |
Mei |
Junie |
Julie |
Augustus |
September |
Oktober |
November |
Desember |
| albana |
janar |
shkurt |
mars |
prill |
maj |
qershor |
korrik |
gusht |
shtator |
tetor |
nëntor |
dhjetor |
| angla |
January |
February |
March |
April |
May |
June |
July |
August |
September |
October |
November |
December |
| araba |
يناير |
فبراير |
مارس |
أبريل |
مايو |
يونيو |
يوليو |
أغسطس |
سبتمبر |
أكتوبر |
نوفمبر |
ديسمبر |
| armena |
Յունուար
(hunvar) |
Փետրուար
(pedrvar) |
Մարտ
(mard) |
Ապրիլ
(abril) |
Մայիս
(majis) |
Յունիս
(hunis) |
&Յուլիս
(hulis) |
Օգոստոս
(okosdos) |
Սեպտեմբեր
(sebdemper) |
Հոկտեմբեր
(hokdemper) |
Նոյեմբեր
(nojemper) |
Դեկտեմբեր
(tegdemper) |
| belorusa |
Студзень
(Studzjen') |
Люты
(Ljuti) |
Сакавік
(Sakavik) |
Красавік
(Krasavik) |
Травень
(Travjen') |
Чэрвень
(Ĉervjen') |
Ліпень
(Lipjen') |
Жнівень
(Ĵnivjen') |
Верасень
(Vjerasjen') |
Кастрычнік
(Kastriĉnik) |
Лістапад
(Listapad) |
Сьнежань
(S'nieĵan') |
| bosna |
Januar |
Februar |
Mart |
April |
Maj |
Juni |
Juli |
August |
Septembar |
Oktobar |
Novembar |
Decembar |
| bretona |
Genver |
C'hwevrer |
Meurzh |
Ebrel |
Mae |
Mezheven |
Gouere |
Eost |
Gwengolo |
Here |
Miz Du |
Kerzu |
| bulgara |
януарски
(januari) |
февруари
(fevruari) |
март
(mart) |
април
(april) |
май
(maj) |
юни
(juni) |
юли
(juli) |
август
(avgust) |
септември
(septemvri) |
октомври
(oktomvri) |
ноември
(noemvri) |
декември
(dekemvri) |
| ĉeĥa |
leden |
únor |
březen |
duben |
květen |
červen |
červenec |
srpen |
záři |
říjen |
listopad |
prosinec |
| ĉina |
一月 |
二月 |
三月 |
四月 |
五月 |
六月 |
七月 |
八月 |
九月 |
十月 |
十一月 |
十二月 |
| dana |
Januar |
Februar |
Marts |
April |
Maj |
Juni |
Juli |
August |
September |
Oktober |
November |
December |
| estona |
jaanuar |
veebruar |
märts |
aprill |
mai |
juuni |
juuli |
august |
september |
oktoober |
november |
detsember |
| eŭska |
urtarrila |
otsaila |
martxoa |
apirila |
maiatza |
ekaina |
uztaila |
abuztua |
iraila |
urria |
azaroa |
abendua |
| finna |
tammikuu |
helmikuu |
maaliskuu |
huhtikuu |
toukokuu |
kesäkuu |
heinäkuu |
elokuu |
syyskuu |
lokakuu |
marraskuu |
joulukuu |
| franca |
janvier |
février |
mars |
avril |
mai |
juin |
juillet |
août |
septembre |
octobre |
novembre |
décembre |
| frisa |
Jannewaris |
Febrewaris |
Maart |
April |
Maaie |
Juny |
July |
Augustus |
Septimber |
Oktober |
Novimber |
Desimber |
| germana |
Januar |
Februar |
März |
April |
Mai |
Juni |
Juli |
August |
September |
Oktober |
November |
Dezember |
| greka |
Ιανουάριος |
Φεβρουάριος |
Μάρτιος |
Απρίλιος |
Μάιος |
Ιούνιος |
Ιούλιος |
Αύγουστος |
Σεπτέμβριος |
Οκτώβριος |
Νοέμβριος |
Δεκέμβριος |
| guĝarata |
જાન્યુઆરી |
ફેબ્રુઆરી |
માર્ચ |
એપ્રિલ |
મે |
જૂન |
જુલાઈ |
ઑગસ્ટ |
સપ્ટેમ્બર |
ઑક્ટ્બર |
નવેમ્બર |
ડિસેમ્બર |
| havaja |
Ianuali |
Pepeluali |
Malaki |
'Apelila |
Mei |
Iune |
Iulai |
'Aukake |
Kepakemapa |
'Okakopa |
Nowemapa |
Kēkēmapa |
| hebrea |
ינואר |
פברואר |
מרץ |
אפריל |
מאי |
יוני |
יולי |
אוגוסט |
ספטמבר |
אוקטובר |
נובמבר |
דצמבר |
| hinda |
जनवरी |
फरवरी |
मार्च |
अप्रैल |
मई |
जून |
जुलाई |
अगस्त |
सितम्बर |
अक्तूबर |
नवम्बर |
दिसम्बर |
| hispana |
enero |
febrero |
marzo |
abril |
mayo |
junio |
julio |
agosto |
septiembre |
octubre |
noviembre |
diciembre |
| hungara |
január |
február |
március |
április |
május |
június |
július |
augusztus |
szeptember |
október |
november |
december |
| indonezia |
Januari |
Februari |
Maret |
April |
Mei |
Juni |
Juli |
Agustus |
September |
Oktober |
November |
Desember |
| irlandgaela |
Enáir |
Feabhra |
An Márta |
An t-Aibreán |
An Bhealtaine |
An Meitheamh |
Iúil |
Lúnasa |
Meán Fómhair |
Deireadh Fómhair |
Samhain |
Nollaig |
| islanda |
janúar |
febrúar |
mars |
apríl |
maí |
júní |
júlí |
ágúst |
september |
október |
nóvember |
desember |
| itala |
gennaio |
febbraio |
marzo |
aprile |
maggio |
giugno |
luglio |
agosto |
settembre |
ottobre |
novembre |
dicembre |
| japana antikve |
むつき
mucuki |
きさらぎ
kisaragi |
やよい
jajoi |
うづき
uzuki |
さつき
sacuki |
みなづき
minazuki |
ふみづき
fumizuki |
はづき
hazuki |
ながつき
nagatsuki |
かんなづき
kannazuki |
しもつき
ŝimocuki |
しわす
ŝiŭasu |
| japana moderne |
一月
iĉi-gacu |
二月
ni-gacu |
三月
san-gacu |
四月
ŝi-gacu |
五月
go-gacu |
六月
roku-gacu |
七月
ŝiĉi-gacu |
八月
haĉi-gacu |
九月
ku-gacu |
十月
jū-gacu |
十一月
jūiĉi-gacu |
十二月
jūni-gacu |
| jida |
יאַנואַר
(januar) |
פֿעברואַר
(februar) |
מאַרץ
(marc) |
אַפּריל
(april) |
מײַ
(maj) |
יוני
(yuni) |
יולי
(yuli) |
אױגוסט
(ojgust) |
סעפּטעמבער
(september) |
אָקטאָבער
(oktober) |
נאָװעמבער
(november) |
דעצעמבער
(december) |
| kataluna |
Gener |
Febrer |
Març |
Abril |
Maig |
Juny |
Juliol |
Agost |
Setembre |
Octubre |
Novembre |
Desembre |
| kimra |
Ionawr |
Chwefror |
Mawrth |
Ebrill |
Mai |
Mehefin |
Gorffennaf |
Awst |
Medi |
Hydref |
Tachwedd |
Rhagfyr |
| kornvala |
Genver |
Hwevrer |
Meurth |
Ebryl |
Me |
Metheven |
Gortheren |
Est |
Gwynngala |
Hedra |
Du |
Kevardhu |
| kroata |
Siječanj |
Veljača |
Ožujak |
Travanj |
Svibnja |
Lipanj |
Srpanj |
Kolovoz |
Rujan |
Listopao |
Studeni |
Prosinac |
| korea |
1월 |
2월 |
3월 |
4월 |
5월 |
6월 |
7월 |
8월 |
9월 |
10월 |
11월 |
12월 |
| latina |
Ianuarius |
Februarius |
Martius |
Aprilis |
Maius |
Iunius |
Iulius |
Augustus |
Septembri |
Octobris |
Novembris |
Decembris |
| latva |
janvāris |
februāris |
marts |
aprīlis |
maijs |
jūnijs |
jūlijs |
augusts |
septembris |
oktobris |
novembris |
decembris |
| litova |
Sausio |
Vasario |
Kovo |
Balandžio |
Gegužės |
Birželio |
Liepos |
Rugpjūčio |
Rugsėjo |
Spalio |
Lapkričio |
Gruodžio |
| manksa |
Jerrey Gheuree |
Toshiaght Arree |
Mayrnt |
Averil |
Boaldyn |
Mean Souree |
Jerrey Souree |
Luanistyn |
Mean Fouyir |
Jerrey Fouyir |
Mee Houney |
Mee Ny Nollick |
| nederlanda |
januari |
februari |
maart |
april |
mei |
juni |
juli |
augustus |
september |
oktober |
november |
december |
| norvega |
Januar |
Februar |
Mars |
April |
Mai |
Juni |
Juli |
August |
September |
Oktober |
November |
Desember |
| pola |
styczeń |
luty |
marzec |
kwiecień |
maj |
czerwiec |
lipiec |
sierpień |
wrzesień |
październik |
listopad |
grudzień |
| portugala |
janeiro |
fevereiro |
março |
abril |
maio |
junho |
julho |
agosto |
setembro |
outubro |
novembro |
dezembro |
| rumana |
ianuarie |
februarie |
martie |
aprilie |
mai |
iunie |
iulie |
august |
septembrie |
octombrie |
noiembrie |
decembrie |
| romanĉa |
schaner |
favrer |
mars |
avrel |
matg |
zercladur |
fenadur |
uost |
settember |
october |
november |
december |
| rusa |
январь
(janvar') |
февраль
(fevral') |
март
(mart) |
апрель
(aprel') |
май
(mai) |
июнь
(ijun') |
июль
(ijul') |
август
(avgust) |
сентябрь
(sentjabr') |
октябрь
(oktjabr') |
ноябрь
(nojabr') |
декабрь
(dekabr') |
| serba |
Јануар |
Фебруар |
Март |
Април |
Мај |
Јуни |
Јули |
Август |
Септембар |
Октобар |
Новембар |
Децембар |
| skotgaela |
an Faoilteach |
an Gearran |
an Márt |
an Giblean |
an Ceitean |
an t-Òg-mhios |
an t-luchar |
an Lúnasdal |
an t-Sultain |
an Dàmhair |
an t-Samhain |
an Dúbhlachd |
| slovaka |
január |
február |
marec |
apríl |
máj |
jún |
júl |
august |
september |
október |
november |
december |
| slovena |
januar |
februar |
marec |
april |
maj |
junij |
julij |
avgust |
september |
oktober |
november |
december |
| sveda |
januari |
februari |
mars |
april |
maj |
juni |
juli |
augusti |
september |
oktober |
november |
december |
| tamila |
ஜனவரி |
பெப்ரவரி |
மார்ச் |
ஏப்ரல் |
மே |
ஜூன் |
ஜூலை |
ஆகஸ்ட் |
செப்டம்பர் |
அக்டோபர் |
நவம்பர் |
டிசம்பர் |
| taja |
มกราคม
Moggarakom |
กุมภาพันธ์
Gumpaphan |
มีนาคม
Minakom |
เมษายน
Maj-sa-jon |
พฤษภาคม
Prues-saphakom |
มิถุนายน
Mithunajon |
กรกฎาคม
Garagadakom |
สิงหาคม
Singhakom |
กันยายน
Gan-ja-jon |
ตุลาคม
Tulakom |
พฤศจิกายน
Prues-saĝigajon |
ธันวาคม
Tanŭakom |
| turka |
Ocak |
Şubat |
Mart |
Nisan |
Mayıs |
Haziran |
Temmuz |
Ağustos |
Eylül |
Ekim |
Kasım |
Aralık |
| ukraina |
січень
(siĉen') |
лютий
(ljutij) |
березень
(berezen') |
квітень
(kviten) |
травень
(traven') |
червень
(ĉerven') |
липень
(lipen') |
серпень
(serpen') |
вересень
(veresen') |
жовтень
(ĵovten') |
листопад
(listopad) |
грудень
(hruden') |
| vjetnama |
tháng một |
tháng hai |
tháng ba |
tháng tư |
tháng năm |
tháng sáu |
tháng bảy |
tháng tám |
tháng chín |
tháng mười |
tháng mười một |
tháng mười hai |
Kategorio:Tempo
ja:月 (暦)
simple:Month
Januaro
Januaro (latine, Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Ianus, la romia dio de pordoj kaj enirejoj. Ĉi tiu kaj februaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Ĉar la konsuloj tradicie estis elektitaj en januaro, la monato fariĝis la unua de la jaro, anstataŭigante marton.
Januaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en januaro estas Kaprikorno kaj Verŝisto.
Januaro venas inter decembro kaj februaro.
Januaro komenciĝas je la sama tago kiel oktobro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aprilo kaj julio.
Vidu ankaŭ :
January, janvier, enero, gennaio, genièr, Januar, januari, januar, januar, januari, Janeiro, январь, styczeń, Ιανουα´ριος, Eanair, urtarril.
ja:1月
ko:1월
ms:Januari
simple:January
th:มกราคม
Februaro
Februaro (latine, Februarius) estas la dua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 28 tagojn, krom en superjaro kiam ĝi havas 29. Ĝi nomiĝas por Februus, la romia dio de purigo. Ĉi tiu kaj januaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo.
Februaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en februaro estas Verŝisto kaj Fiŝoj.
Februaro venas post januaro kaj antaŭ marto.
Februaro komenciĝas je la sama tago kiel marto kaj novembro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aŭgusto.
Vidu ankaŭ :
February, février, febrero, febbraio, febrièr, Februar, februari, februar, februar, februari, Fevereiro, февраль, luty, Φεβρουα´ριος, Feabhra, febrer, otsail.
ja:2月
ko:2월
ms:Februari
simple:February
th:กุมภาพันธ์
ApriloAprilo (latine, Aprilis) estas la kvara monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ la latina vorto aperire, "malfermiĝi".
Aprilo estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en aprilo estas Ŝafo kaj Bovo.
Aprilo venas post marto kaj antaŭ majo.
Aprilo komenciĝas je la sama semajntago kiel julio en ĉiuj jaroj, kaj kiel januaro en superjaro.
Vidu ankaŭ :
April, avril, abril, aprile, abril, April, april, april, Abril, апрель, kwiecień, Απριλιος, Aibreán, apiril.
ja:4月
ko:4월
ms:April
simple:April
th:เมษายน
MajoMajo (latine, Maius) estas la kvina monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Maja, romia diino de fertileco.
Majo estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en majo estas Bovo kaj Ĝemeloj.
Majo venas post aprilo kaj antaŭ junio.
Neniu alia monato en jaro komenciĝas en la sama semajntago kiel majo.
Vidu ankaŭ :
May, mai, mayo, maggio, mai, Mai, mei, maj, mai, maj, Maio, май, maj, Μαιος, Bealtaine (vidu belteno), maiatz.
ja:5月
ko:5월
ms:Mei
simple:May
th:พฤษภาคม
JunioJunio (latine, Junius) estas la sesa monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝi nomiĝas por Junona, edzino de Jupitero, reĝino de la romia gedioj kaj diino de geedziĝo.
Junio estas monato de la somero en la Norda Hemisfero kaj de la vintro en la Suda Hemisfero. Unu el la du solsticoj okazas en junio. La signoj de la Zodiako en junio estas Ĝemeloj kaj Kankro.
Junio venas post majo kaj antaŭ julio.
Neniu alia monato en jaro komenciĝas en la sama semajntago kiel junio.
Vidu ankaŭ :
June, juin, junio, giugno, junh, Juni, juni, juni, Junho, июнь, czerwiec, Ιουνιος, Meitheamh, ekain.
ja:6月
ko:6월
ms:Jun
simple:June
th:มิถุนายน
AŭgustoAŭgusto (latine, Augustus) estas la oka monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ Aŭgusto Cezaro. Antaŭe la monato (kiu prae nomiĝis Sextilis, "sesa" (vidu septembro) havis 30 tagojn; sed kiam ĝi renomiĝis por Aŭgusto, oni pliigis ĝin je unu por ke ĝi havu la saman kvanton da tagoj kiel julio, la monato de Julio Cezaro.
Aŭgusto estas monato de la somero en la Norda Hemisfero kaj de la vintro en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en julio estas Leono kaj Virgulino.
Aŭgusto venas post julio kaj antaŭ septembro.
Aŭgusto komenciĝas en la sama semajntago kiel februaro nur en superjaro.
Vidu ankaŭ :
August, août, agosto, agosto, agost, August, augustus, august, august, augusti, Agosto, август, sierpień, Αυγουστος, Lúnasa (vidu lamaso.), abuztu/agorril.
ja:8月
ko:8월
ms:Ogos
simple:August
th:สิงหาคม
OktobroOktobro (latine, October) estas la deka monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la oka monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro.
Oktobro estas monato de la aŭtuno en la Norda Hemisfero kaj de la printempo en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en septembro estas Pesilo kaj Skorpio.
Oktobro venas post septembro kaj antaŭ novembro.
Oktobro komenciĝas en la sama semajntago kiel januaro, krom en superjaro.
Vidu ankaŭ :
October, octobre, octubre, ottobre, octòbre, Oktober, oktober, oktober, Outubro, октябрь, październik, Οκτωβριος, Deireadh Fomhair, urri.
ja:10月
ko:10월
ms:Oktober
simple:October
th:ตุลาคม
DecembroDecembro (latine, December) estas la dekdua kaj lasta monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la deka monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro.
Decembro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. Unu el la du solsticoj estas en decembro. La signoj de la Zodiako en novembro estas Pafisto kaj Kaprikorno.
Decembro venas post novembro kaj antaŭ januaro.
Decembro komenciĝas en la sama semajntago kiel septembro en ĉiu jaro.
Vidu ankaŭ :
December, décembre, diciembre, decembre, decembre, Dezember, december, december, desember, desembre, december, Dezembro, декабрь, grudzień, Δεκεμβριος, Nollaig, abendu.
als:Dezember
ja:12月
ko:12월
ms:Disember
simple:December
th:ธันวาคม
Lunovidu natura satelito pri aliaj lunoj
La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de
antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno.
Suno
maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
- Nomo: Luno (Terra I)
- Diametro: 3476 km
- Maso: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
- Meza distanco de la Tero: 384.400 km; ĝia sola luno
- Sidera tago (= turniĝo ĉirkaŭ la interna akso): 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
- Sidera monato (= rivoluo ĉirkaŭ la planedo, nome la Tero): 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj), egala al la tago
- Sinoda tago aŭ monato (= periodo inter du samaj lunofazoj): 29,531 tertagoj
- Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
- Temperaturo: 380 K (tage), 120 K (nokte)
- Atmosfero: vakuo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
|
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia
planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar
lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj
Titano), kaj unu planedo, Plutono,
estas eĉ pli malgranda!
Origino
Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo
kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas
roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj
kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la
Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna,
estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la
Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno
tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la
fiziko de tia kapto ne estas klara.
Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
20-a de julio 1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
tajdojn
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
La kaŝita flanko
Kartografio de la Luno
Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes HEVELIUS
- Giovan Battista RICCIOLI
"Geografia" terminologio de la Luno
Vidu ankaŭ
- eklipso
Kategorio:Sunsistemo
ja:月
ko:달
ms:Bulan (satelit)
simple:Moon
th:ดวงจันทร์
zh-min-nan:Go̍eh-niû
SemajnoSemajno, en multaj kulturoj, tempoperiodo konsistante el pluraj tagoj, sed pli mallonga ol monato. La semajno ofte markis intervalon inter merkattagoj aŭ religiaj observoj kiel la ŝabato.
ŝabatoDiversaj kulturoj havis diversajn longecojn de semajno, inter kelkaj afrikaj kulturoj kies semajno estas kvar tagojn longa, ĝis la praromianoj, kiuj mezuris la nundinae, naŭ tagoj inkluzive (ok tagoj en la semajno) inter unu merkattago kaj la sekva, kaj la praegiptoj, kies semajno havis dek tagojn. Revolucia Francio dividis la monatojn de sia kalendaro en tri décades de dek tagoj. Antikva Ateno ankaŭ havis semajnon de dek tagoj.
La semajno en Okcident-Eŭrazio estas de sep tagoj, kiu verŝajne venas el la observo ke ĉiu fazo de la luno estas proksimume sep tagojn longa.
En la gregoria, islama kaj hebrea kalendaroj la semajno havas sep tagojn.
La tagoj de la semajno en la gregoria kalendaro estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, kaj dimanĉo. Tiuj nomoj, kun kelkaj ŝanĝoj, venis el la antikvaj latinaj nomoj por la tagoj, nomitaj laŭ la sep astroj, kiuj oniakrede ĉirkaŭiris la Teron kiel diaĵoj: Luno, Marso, Merkuro, Jupitero, Venuso, Saturno, kaj Suno - ĉi du lastaj renomiĝis laŭ la juda kaj kristana ŝabatoj sed konservis siajn nomojn ekzemple en la angla kaj germana. En la portugala kaj en la greka semajntagoj ne havas nomojn, krom sabato kaj dimanĉo - ili estas simple la dua, tria, kvara, kvina kaj sesa semajntago.
La esperantaj nomoj de la semajntagoj venas rekte (kun la escepto de la supre menciita sabato) el la franca : lundi, mardi, mercredi, jeudi, vendredi, samedi, dimanche.
Vidu: semajnfino, laborsemajno, kaj Gregoria kalendaro.
|
| |
lundo |
mardo |
merkredo |
ĵaŭdo |
vendredo |
sabato |
dimanĉo |
| afrikansa |
Maandag |
Dinsdag |
Woensdag |
Donderdag |
Vrydag |
Saterdag |
Sondag |
| albana |
e hënë |
e martë |
e mërkurë |
e enjte |
e premte |
e shtunë |
e diel |
| angla |
Monday |
Tuesday |
Wednesday |
Thursday |
Friday |
Saturday |
Sunday |
| araba |
الاثنين |
الثلاثاء |
الأربعاء |
الخميس |
الجمعة |
السبت |
الأحد |
| armena |
Երկուշաբթի
(jerguŝapti) |
Երկուշաբթի
(jerekŝapti) |
Երեքշաբթի
(ĉorekŝapti) |
Չորեքշաբթի
(hinkŝapti) |
Հինգշաբթի
(urpat) |
Ուրբաթ
(ŝapat) |
Շաբաթ
(giragi) |
| belorusa |
панядзелак
(panjadzjelak) |
аўторак
(aŭtorak) |
серада
(sjerada) |
чацьвер
(ĉats'vjer) |
пятніца
(pjatnica) |
сыбота
(subota) |
нядзеля
(njadzjelja) |
| bahá'í |
Kamál |
Fidál |
'Idál |
Istijál |
Istiqlál |
Jalál |
Jamál |
| bosna |
ponedeljak |
utorak |
srijeda |
ĉetvrtak |
petak |
subota |
nedjelja |
| bretona |
Dilun |
Dimeurzh |
Dimerc'her |
Diriaou |
Digwener |
Disadorn |
Disul |
| bulgara |
понеделник
(ponedelnik) |
вторник
(vtornik) |
сряда
(sriada) |
четвъртък
(ĉetvartak) |
петък
(petak) |
събота
(sabota) |
неделя
(nedelja) |
| ĉeĥa |
pondělí |
úterý |
středa |
čtvrtek |
pátek |
sobota |
neděle |
| ĉina |
星期一 |
星期二 |
星期三 |
星期四 |
星期五 |
星期六 |
星期日 |
| dana |
mandag |
tirsdag |
onsdag |
torsdag |
fredag |
lørdag |
søndag |
| estona |
esmaspäev |
teisipäev |
kolmapäev |
neljapäev |
reede |
laupäev |
pühapäev |
| eŭska |
astelehena |
asteartea |
asteazkena |
osteguna |
ostirala |
larunbata |
igandea |
| finna |
maanantai |
tiistai |
keskiviikko |
torstai |
perjantai |
lauantai |
sunnuntai |
| franca |
lundi |
mardi |
mercredi |
jeudi |
vendredi |
samedi |
dimanche |
| frisa |
Moandei |
Tiisdei |
Woansdei |
Tongersdei |
Freed |
Sneon |
Snein |
| germana |
Montag |
Dienstag |
Mittwoch |
Donnerstag |
Freitag |
Samstag |
Sonntag |
| greka |
Δευτέρα |
Τρίτη |
Τετάρτη |
Πέμπτη |
Παρασκευή |
Σάββατο |
Κυριακή |
| guĝarata |
સોમવાર |
મંગળવાર |
બુધવાર |
ગુરુવાર |
શુક્રવાર |
શનિવાર |
રવિવાર |
| hebrea |
יום שני
(jom ŝeni) |
יום שלישי
(jom ŝliŝi) |
יום רביעי
(jom r'vi'i) |
יום חמישי
(jom ĥamiŝi) |
יום שישי
(jom ŝiŝi) |
שבת
(jom ŝabat) |
יום ראשון
(jom riŝon) |
| hinda |
सोमवार |
मंगलवार |
बुधवार |
गुरुवार |
शुक्रवार |
शनिवार |
रविवार |
| hispana |
lunes |
martes |
miércoles |
jueves |
viernes |
sábado |
domingo |
| hungara |
hétfő |
kedd |
szerda |
csütörtök |
péntek |
szombat |
vasárnap |
| indonezia |
Senin |
Selasa |
Rabu |
Kamis |
Jumat |
Sabtu |
Minggu |
| irlandgaela |
Dé Luan |
Dé Mairt |
Dé Céadaoin |
Déardaoin |
Dé h-Aoine |
Dé Sathairn |
Dé Domhnaigh |
| islanda |
mánudagur |
þriðjudagur |
miðvikudagur |
fimmtudagur |
föstudagur |
laugardagur |
sunnudagur |
| itala |
lunedì |
martedì |
mercoledì |
giovedì |
venerdì |
sabato |
domenica |
| japana |
月曜日
(getsu-jōbi) |
火曜日
(ka-jōbi) |
水曜日
(sui-jōbi) |
木曜日
(moku-jōbi) |
金曜日
(kin-jōbi) |
土曜日
(do-jōbi) |
日曜日
(niĉi-jōbi)
|
| jida |
מאָנטיק
(montik) |
דינסטיק
(dinstik) |
מיטװ | | |