Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Gregoria Kalendaro

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Kalendaro

Kalendaro estas sistemo de kalkulado de longedaŭra tempo per divido ĝin en malgrandaj tempintervaloj: tago, semajno, monato, jaro, jarcento. Por ordigo de socia vivo en diversaj landoj oni kreis proprajn sistemojn de jarkalkulo. La vorto Kalendaro devenas de latina vorto calendarium – "ŝuldlibro"; en Antikva Romo ŝuldantoj pagis procentojn en la tago de "calendae", kio signifis la unuajn tagojn de la monato. En antikva Oriento oni kalkulis la tempon laŭ ŝanĝo de reĝoj kaj dinastioj, ekzemple, en Antikva Egiptio oni diradis: "Tio okazis en la sepa jaro de reĝado de Seniu Sert". Nova jarkalkulo komenciĝis de la ekreĝiĝo de nova Faraonodinastio. En Antikva Grekio ĉiu urbo havis sian kalkulsistemon depende de la ŝanĝoj de urbestroj. Greka historiisto Timaios tempokalkulon ligis al Olimpikaj Ludoj.

Specoj de kalendaroj

Kalendaroj baziĝas sur periodeco de tiaj naturaj fenomenoj, kiaj estas ŝanĝo de tago kaj nokto, fazoj de la luno, sezonoj. De tiuj fenomenoj, la unua difinas mezurunuon de la tempo - diurnon, t.e. tago-nokton, la dua - lunan monaton (kies longeco estas 29,53 diurnoj) kaj la tria - tropikan jaron, kies averaĝa daŭo estas 365,24 diurnoj. Diversaj popoloj ellaboris diversajn sistemojn de kalendaroj, sed ilin oni povas dividi laŭ 3 tipoj: lunaj, sunaj kaj luno-sunaj. La unua baziĝas sur luna monato, la dua - sur tropika jaro kal la tria - sur ambaŭ sistemoj. Sunaj estas romia, julia kaj gregoria kalendaroj. La lastan kalendaron uzas preskaŭ la tuta mondo. La patrio de luna kalendaro estas Babilonio. Musulmana luna kalendaro estas uzata en multaj arabaj landoj. Kio koncernas al luno-suna kalendaro, ĝi estas uzata en Israelo preskaŭ en origina formo. Ĝi estas oficiala kalendaro de Israela Ŝtato. Inter fruaj kalendaraj sistemoj menciindas:
- Maja Kalendaro
- Azteka Kalendaro
- Ĉina Kalendaro
- Julia Kalendaro
- Franca Respublika Kalendaro
- Pozitivista Kalendaro Hodiaŭ estas en uzo sekvaj modernaj kalendaroj:
- Gregoria Kalendaro
- Hebrea Kalendaro
- Bahaa Kalendaro
- Hinda Kalendaro
- Islama Kalendaro
- Persa Kalendaro

Eternaj kalendaroj

Se vi ekdezirus scii en kiu tago de la semajno estos via naskiĝtago aŭ en kiu tago komenciĝos nova lernojaro, vi tuj foliumos vian mur- aŭ tablokalendaron kaj certe vi solvos la demandon. Sed kiam vi interesiĝas kia tago estis en la 1a de Januaro de 1a jaro p.K., certe tiuj kalendaroj neniel helpos al vi. Ĉi-tiun demandon ne ĉiuj scienculoj povos respondi. En similaj situacio via helpanto estos t.n. eternaj kalendaroj. Eternaj kalendaroj estas diversaj iloj por difini la tagon de semajno laŭ datoj aŭ por aliaj variaj kronoligiaj problemoj. Ili havas multjarcentan historion. Ĉi tiuj kalendaroj estas siaspecaj "maŝinoj de la tempo", kies teorio kuŝas ĉe la limoj de astronomio, nombroteorio kaj historio. Ekzistas centoj da eternaj kalendaroj de diversaj sistemoj. Inter ili menciindas bulgara kalendaro "esperanto", kiu estis kreita en 1951. Daŭro de ĝia uzado estis 50 jaroj (1951-2000), sed oni povas ĝin plilongigi ĝis 2099 jaro. ---- Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Kalendaro
[H]: Dato ~ Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kronologio Kategorio:Tempo kategorio:Kalendaro ja:暦

Julia kalendaro

La julia kalendaro estis la ĉefa kalendaro de Romio kaj de la Okcidento de 45 a.K. ĝis la 16-a jarcento. Ĝi estis la antikva romia kalendaro kiel reformita de Julio Cezaro. En 1582 la julia kalendaro laŭvice estis reformita de papo Gregoria la 13-a por fari la gregorian kalendaron, la nuna ĉefa kalendaro de la mondo. La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 19-a de decembro 1999 laŭ la julia. Antikvaj Romianoj estis unuaj, kiuj transiris al Suna kalendaro. Ilia jaro konsistis el 10 monatoj kun 304 tagoj. La restan tempon Romianoj atendadis ĝis veno de printempo por ke denove komenci tempokalkulon. La Novjaro komenciĝadis en Marto. Dum longa tempo kalendaro tiel konfuziĝis ke ĝi sekvis nek sunan movon, nek lunan. Kiel oni diris, Romiaj militestroj ĉiam venkadis en militoj, sed neniu sciis kiam tio okazadis. Kaj jen, en la 1-a jarcento a.K. Romana ŝtatestro Julio Cezaro laŭ konsiloj de egipta astronomo Sozigeno enkondukis novan tempokalkulan sistemon. Tio okazis en 45 jaro a.K., laŭ kio jarkomenco fariĝis la 1-a de januaro. Ĉi tiu kalendaro estis pli perfekta. Ĝi estis dividita je 365 tagoj kaj 12 monatoj simile al egipta kalendaro, sed estis unu grava diferenco: ĉiun kvaran jaron oni aldonadis la 366-an tagon. Oni nomis tiajn jarojn superjaroj. Per tio ĝia averaĝa daŭro alproksimiĝis al natura jaro kaj kalendaro fariĝis pli stabila kaj konforma al naturo. Ĉi tiu kalendaro estis nomita Julia kalendaro. Post la morto de Julio Cezaro en 44 a.K. oni erare faris superjaron en ĉiu tria jaro anstataŭ en ĉiu kvara jaro. Poste oni konstatis la eraron kaj korektis ĝin, farante neniun superjaron dum iom da tempo antaŭ ol daŭrigi kun superjaro en ĉiu kvara jaro. Bedaŭrinde mankas rekta informo pri la precizaj jaroj, kiuj estis superjaroj, inter 44 a.K. kaj 8 p.K.. Tamen, laŭ papiruso publikigita en 1999 (pOxy 61.4175) oni povas dedukti, ke plej verŝajne la superjaroj estis jenaj: 44 a.K., 41 a.K., 38 a.K., 35 a.K., 32 a.K., 29 a.K., 26 a.K., 23 a.K., 20 a.K., 17 a.K., 14 a.K., 11 a.K., 8 a.K., 4 p.K., 8 p.K., ktp. Se oni en romia kunteksto uzas daton inter 44 a.K. kaj 1 a.K., estas bone precizigi, ĉu oni uzas la hodiaŭan julian kalendaron aŭ la tiaman julian kalendaron. En aliaj kuntekstoj oni ĝenerale uzas la hodiaŭan julian kalendaron, sed kelkfoje oni estas pli certa pri la tiama dato. Ekzemple, Julio Cezaro mortis la 15-an de marto laŭ la tiama julia kalendaro; verŝajne tio estis la 14-a de marto laŭ la hodiaŭa julia kalendaro. Ĝis 527, la julia kalendaro sekvis la romian eraon, sed poste la kristanan eraon. ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Julia Kalendaro kategorio:Kalendaro ja:ユリウス暦 zh-cn:儒略历

Julio Cezaro

Historio > Romio > Romia Respubliko > Julio Cezaro ---- Julio Cezaro (102-44 a.K.), latine Caius Julius Caesar [kajus juulius këësar], romia generalo, parto de la unua triumviraro kaj poste diktatoro de la Romia Respubliko. Liajn verkojn pri lia militado ankoraŭ studas kaj studantoj de la latina lingvo, kaj militistoj.

Vivo

La familio de Cezaro, laŭ legendo, devenas de la diino Venera. Cezaro estis afabla en mieno, donacema en mono, sed tre ruza en menso. Lia afableco kaj donacemo ofte estis velura ganto sur mano el fero. Tio trompis Pompeon kaj multajn romanojn, sed ne Ciceronon kaj Katonon, kiuj travidis Cezaron. Cezaro elspezis libere por donaci al amikoj, al siaj armeanoj kaj al la popolanoj de Romo. Kvankam tio ŝajnis senprudenta al multaj -- kaj Cezaro ja havis grandajn ŝuldojn -- per la donacoj Cezaro fine aĉetis la elkoran favoron de siaj soldatoj kaj de la popolo de Romo kaj, per tiuj, la imperion. Cezaro fariĝis politikisto, kiam li estis tre juna. Sed li ankaŭ estis tre riĉa. Per la donacema kaj ŝajne senprudenta uzo de sia riĉo, Cezaro gajnis politikan favoron kaj potencon. Kiam Cezaro havis ĉirkaŭ 35 jarojn, li legis la biografion de Aleksandro la Granda kaj ploris: je lia aĝo, Aleksandro jam konkeris la mondon, sed Cezaro ĝis tiam faris nenion. Do per la politika favoro, kiun li gajnis per sia donacemo, la Senato donis al li legiojn kaj sendis lin al Gaŭlio, la nuna Francio, kiun li neatendite tute konkeris. Li verkis faman libron pri siaj militoj en Gaŭlio, Bellum Gallicum. Cezaro estis la unua romia generalo, kiu milite transiris Rejnon kaj la Manikon, sed li ne povis konkeri Brition nek Germanion. La konkero de Gaŭlio donis al li ne nur la potencon de sukcesa kaj ŝajne nevenkebla armeo, sed ankaŭ la trezoron de Gaŭlio, kiun li libere elspezis en Romio por elaĉeti kaj amindumi la koron de Romo. Do Cezaro fariĝis unu el la plej potencaj homoj en Romio. Nur Pompeo kaj Krasso estis pli potencaj. Tial je -60, Cezaro dividis la imperion kun ili: Krasso ricevis Azion, Cezaro Gaŭlion, kaj Pompeo Hispanion kaj Afrikon. Tio estis la unua triumviraro. Italio estis ankoraŭ libera kaj ne la privata posedaĵo de homo. Post la divido, Cezaro grandigis sian potencon en Gaŭlio. En -55 kaj -54 li penis konkeri Brition, sed fiaskis. En la tempo de Cezaro, Britio staris ĉe la rando de la konata mondo -- estis eĉ duboj pri ĝia ekzisteco en Romo. Iuj opiniis, ke Britio estis lando fabela. Cezaro mem rigardis Brition kiel tro marĉa kaj tro malriĉa. Je -53 Krasso mortis en Persio. Nun sole Pompeo staris kontraŭ Cezaro. Do Cezaro iris al la Rubikono, la rivero, kiu estis la limo inter lia provinco Gaŭlio kaj Italio, kaj haltis. Post multe da hezito li fine decidis transiri Rubikonon je -49. Li diris, en la greka, "la kubo estas ĵetita", kaj transiris la riveron. Kiam li transiris la riveron kaj eniris Italion kun sia armeo, li rompis leĝon kaj tradicion, defiis la Senaton kaj klare montris, ke li deziris kapti Romon kaj Romion por si mem. Malsimile al Cezaro, Pompeo regis la maron, havis grandan ŝiparon kaj armeon duoble grandan. Sed la armeo de Cezaro estis tre sperta, memfida, lojala kaj Cezaro tre aŭdaca kaj kuraĝa. La du armeoj fine kunvenis sur la batalkampo de Farsalio je -48, kie Cezaro venkis Pompeon. Pompeo fuĝis al Egiptio, sed tie estis mortigita de la reĝo Ptolemeo. Cezaro sekvis Pompeon al Egiptio, sed alvenis post lia murdo. Li venĝis la murdon de Pompeo kaj starigis la fratinon de Ptolemeo kiel reĝinon: la a Kleopatra, kiu donis al Cezaro filon, Cezarion. Poste Cezaro venkis Katonon kaj la aliajn restantajn respublikanojn en norda Afriko. Tiam Cezaro revenis al Romo, kaj starigis sin kiel diktatoron, sed ne kiel reĝon. Je la 15-a de marto (laŭ la kalendaro uzata en tiu jaro en Romo; verŝajne la 14-a de marto laŭ la poste adoptita julia kalendaro) 44 a.K. (710 AUC), Cezaron murdis Marko Bruto, Kassio kaj liaj respublikismaj komplotistoj, kiuj timis ke li fariĝos reĝo. Post la sekva serio de civilaj militoj, la timoj de la komplotistoj realiziĝis; la adoptita filo de Cezaro, Aŭgusto Cezaro, fariĝis imperiestro. La Romia Respubliko estis mortinta, kaj la Romia Imperio naskiĝis. Antaŭ lia murdo, Cezaro planis konkeri Persion, Skition (nuna Ukrainio) kaj Germanion. Laŭ Plutarko, la armeoj de Cezaro batalis kontraŭ tri milionoj kaj mortigis unu milionon. Dufoje -- kontraŭ Ariovisto en Gaŭlio kaj kontraŭ Pompeo ĉe Dirakio -- Cezaro, lia armeo kaj lia sorto pendis per unu fadeno. Sed la manko de aŭdaco kaj memfido de lia malamiko savis lin. Simile al Cromwell, Cezaro estis nesperta en milito ĝis mezaĝo, sed li estas unu el la plej bonaj militistoj de la historio. Simile al Davido, Cezaro estis indulga al malamikoj post venko, eĉ al tiuj, kiuj mortigus lin, se ili povus. Krom tio, li estis homo tre makiavela. Simile al multaj tiaj ambiciuloj, Cezaro deziris la unuan rangon super ĉio. Unufoje Cezaro kaj liaj oficiroj preterpasis barbaran vilaĝon en la Alpoj. Liaj oficiroj moke komparis la vilaĝon al Romo, sed Cezaro diris, "Mi preferus la unuan rangon en tiu vilaĝo al la dua rango en Romo." La monato julio nomiĝas laŭ Julio Cezaro. Antaŭ Cezaro, la nomo de la monato estis Quintilis. Cezaro mem reformis la romian kalendaron laŭ la konsilo de la egipta matematikisto Sosigeno. La reformita kalendaro estas konata kiel la julia kalendaro, kiun Cezaro starigis je -45. Du jaroj post sia morto Cezaro estis diigita. Mezepokaj aŭtoroj inkluzivigis lin kiel modelo por kavaliroj en Naŭ de la Famo. ---- La vorto cezaro iĝis titolo de romiaj imperiestroj. ---- En Esperanto aperis romano Cezaro de Mirko Jeluŝiĉ en traduko de Ivo Rotkviĉ.

Vidu ankaŭ


- Julio Cezaro (literaturo) Kategorio:Romiaj imperiestroj Cezaro Julio ja:ガイウス・ユリウス・カエサル ko:율리우스 카이사르 simple:Julius Caesar

Luno

vidu natura satelito pri aliaj lunoj La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomia hazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno. Suno maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
  • Nomo: Luno (Terra I)
  • Diametro: 3476 km
  • Maso: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
  • Meza distanco de la Tero: 384.400 km; ĝia sola luno
  • Sidera tago (= turniĝo ĉirkaŭ la interna akso): 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
  • Sidera monato (= rivoluo ĉirkaŭ la planedo, nome la Tero): 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj), egala al la tago
  • Sinoda tago aŭ monato (= periodo inter du samaj lunofazoj): 29,531 tertagoj
  • Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
  • Temperaturo: 380 K (tage), 120 K (nokte)
  • Atmosfero: vakuo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj Titano), kaj unu planedo, Plutono, estas eĉ pli malgranda!

Origino

Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj. Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero. Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.

Historio

Pri la maroj... Pri la krateroj... Pri esploro de homoj... 20-a de julio 1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.

Kuriozaĵoj

De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero. tajdojn Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.

Vivo?

Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio. Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Dosiero:moon-galileo-color-thumb.jpg
[http://meta.wikipedia.com/upload/moon-galileo-color.jpg Pligrandigu bildon]
La kaŝita flanko

Kartografio de la Luno

Unuaj mapoj:
- 1647: Selenographia fare de Johannes HEVELIUS
- Giovan Battista RICCIOLI "Geografia" terminologio de la Luno

Vidu ankaŭ


- eklipso Kategorio:Sunsistemo ja:月 ko:달 ms:Bulan (satelit) simple:Moon th:ดวงจันทร์ zh-min-nan:Go̍eh-niû

Hebrea kalendaro

La hebrea aŭ juda kalendaro estas la tradicia kalendaro de la judoj. Ĝi celas sekvi la lunon precize, la sunaj jaroj ĝenerale. La nuna formo de la kalendaro estis starigita je 359. Hodiaŭ ĝi funkcias plejparte kiel religia ne komerca kalendaro: kalendaro por determini la tagojn de festoj, ktp. La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 23-a de teveto 5760 laŭ la hebrea. Monatoj: estas 13 monatoj: # tiŝrio - 30 tagoj # ĥeŝvanomarĥeŝvano - 29 aŭ 30 tagoj # kislevo - 30 aŭ 29 tagoj # teveto - 29 tagoj # ŝevato - 30 tagoj # adaro 1 - 30 tagoj - nur en superjaroj # adaro 2 - 29 tagoj # nisano - 30 tagoj # ijaro - 29 tagoj # sivano - 30 tagoj # tamuzo - 29 tagoj # abo - 30 tagoj # elulo - 29 tagoj Kaj tiŝrio kaj nisano estas konsiderataj kiel la unua monato de la jaro. Tiŝrio estas konsiderata kiel la monato, en kiu la mondo estis kreita, kaj la jarnumero ŝanĝiĝas je la 1-a de tiŝrio (je la juda festo Roŝ Haŝana). Nisano estas la monato, dum kiu la izraelidoj eliris el Egipto (Pesaĥo okazas je la 15-a de nisano.) Kiam la Biblio parolas pri certa monato laŭ numero, tio aludas la monaton ekde nisano. La nomoj devenas de la 6-a jarcento a.K. en la tempo de la babilonia ekzilo. La monato adaro I estas supermonato kaj nur okazas en la superjaro. En la aliaj jaroj, adaro II estas nomata simple adaro. Tiŝrio komencas ĉe unua nova luno de la aŭtuno. Ĉiu monato komencas ĉirkaŭ la tempo de la nova luno. Jaro estas superjaro se la resto post divido de 19 (jaro modulo 19) estas 0, 3, 6, 8, 11, 14 aŭ 17. Ĥeŝvano kaj kislevo: ... Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la hebrea erao. Semajno: estas sep tagoj en la semajno. La sepa tago de la semajno, sabato, estas tago de ripozo ŝabato laŭ judismo. Vendredo estas la "tago de preparado" (por la ŝabato). Nur la ŝabato havas propran nomon -- la aliaj tagoj nur estas nomita la unua tago, dua tago, ktp. Tagoj: la tago komencas ĉe sunsubiro, kiam la steloj aperas. La nokto havas 12 egalajn horojn kaj la tago havas 12 egalajn horojn. Do la taga horo estas pli longa ol la nokta horo en la somero kaj pli mallonga en la vintro. Kiam la Biblio diras "la tria horo", ktp, tiu estas la tria horo post tagiĝo (aŭ, laŭ kunteksto, post sunsubiro, ekzemple, "tria horo nokte"). ---- Vidu ankaŭ jenon: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Hebrea Kalendaro Judaj festoj, judismo kategorio:Kalendaro ja:ユダヤ暦

Monato

Se vi serĉas informojn pri la Esperanto-gazeto nomata "Monato", vi povas trovi ĝin ĉe Monato (gazeto). ---- Monato estas tempintervalo, laŭ kio oni dividas la jaron. La kvanto de monatoj egalas al 12 en ĉiuj kalendarsistemoj, kiu ŝajne devenas de antikvaj sumeroj kaj babilonianoj. La monatnomoj laŭ Gregoria Kalendaro same sonas en diversaj lingvoj, tamen ĉi tiuj nomoj estis donitaj de antikvaj Romianoj.
- Januaro - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Januarius. La vorto Januaro devenas de la nomo de dio de Romianoj - Januso. Li estis dio de la komenco kaj fino, de enirejo kaj elirejo, pordoj (Ianua latine signifas "pordo"). Li rigardis samtempe antaŭen kaj malantaŭen kaj povis vidi pasinton kaj futuron. Oni imagas lin duvizaĝa kun ŝlosilo kaj 365 fingroj. (January, janvier, enero, gennaio, Januar.)
- Februaro - kutime 28 tagoj, en superjaroj 29, en Romia Respublika Kalendaro Februarius. La vorto Februaro signifas "purigadon de pekoj per oferdono". Tiu estis monato de purigado (de vintro) kaj prepariĝo (por printempo). Laŭ alia versio ĝi estas ligita kun la nomo Februs - dio de subtera lando. (February, février, febrero, febbraio, Februar.)
- Marto - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Martius. Marso estis dio de milito (antaŭ ol la helena influo, de terkulturo) en antikva Romo. Romianoj ĉi tiun monaton impresiĝis per ofta fulmotondro, kiu aspektis kiel ĉiela milito. En Italio marto estas monato de permanenta pluvo kaj vento kaj se aldoni fenomenojn, kaŭzitajn de kunpuŝiĝo de nebuloj, oni tre facile povas imagi detruon kaj militon. (March, mars, marzo, marzo, März.)
- Aprilo - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Aprilis. Oni supozas, ke la nomo Aprilo devenas de latina vorto aperire. Ĝi signifas "malfermon", kiu verŝajne estas ligita al apero de florburĝonoj printempe. (April, avril, abril, aprile, April.)
- Majo - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Maius. La nomo Majo devenas de Romia diino Maja (patrino de Merkuro), kiu estis diino de riĉeco kaj fekundeco. (May, mai, mayo, maggio, Mai.)
- Junio - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Junius. La nomo Junio estis donita al ĉi monato honore de Romia diino Junona, kiu estis edzino de Jupitero. (June, juin, junio, giugno, Juni.)
- Julio kaj Aŭgusto po 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Julius kaj Augustus. La nomoj Julio kaj Aŭgusto estis donitaj honore de Romanaj imperiestroj - Julio Cezaro (estis naskita en ĉi monato) kaj Oktavio Aŭgusto (regis dum 63 a.K. - 14 p.K.), kiuj faris kalendarajn reformojn. Antaŭ la cezaroj, Julio estis Quintilis (antaŭ 44 a.K.) kaj Aŭgusto estis Sextilis (antaŭ 8 a.K.).(July, August, juillet, août, julio, agosto, luglio, agosto, Juli, August.)
- Septembro - 30 tagoj. La nomo Septembro devenas el la latina numeralo septem, t.e. "sep". Tian ordnumeron havis ĉi monato laŭ malnova Romia kalendaro. (September, septembre, setiembre, settembre, September.)
- Oktobro - 31 tagoj, Novembro 30 kaj Decembro 31. Oktobro devenas el la latina numeralo octem (oka), Novembro - novem (naŭa) kaj Decembro - decem (deka). Ordnumeroj venas de la antaŭjulia Romia kalendaro. (October, November, December, octobre, novembre, décembre, octubre, noviembre, diciembre, ottobre, novembre, dicembre, Oktober, November, Dezember.) Originale, la romia kalendaro komencis je la 1-a de marto ĝis la fino de decembro. Post decembro estis tagoj senmonataj. Poste tiuj tagoj estis donitaj al du novaj monatoj, februaro kaj januaro. Por aliaj monatsistemoj vidu: Juda kalendaro, Islama kalendaro, Franca respublika kalendaro, kaj ankaŭ astrologio.

Ortografio

Laŭ la Fundamento de Esperanto la komencon de la monatnomoj oni skribu majuskle: Januaro, Februaro, Marto ktp. ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo > Monato


  januaro februaro marto aprilo majo junio julio aŭgusto septembro oktobro novembro decembro
afrikansa Januarie Februarie Maart April Mei Junie Julie Augustus September Oktober November Desember
albana janar shkurt mars prill maj qershor korrik gusht shtator tetor nëntor dhjetor
angla January February March April May June July August September October November December
araba يناير فبراير مارس أبريل مايو يونيو يوليو أغسطس سبتمبر أكتوبر نوفمبر ديسمبر
armena Յունուար
(hunvar)
Փետրուար
(pedrvar)
Մարտ
(mard)
Ապրիլ
(abril)
Մայիս
(majis)
Յունիս
(hunis)
&Յուլիս
(hulis)
Օգոստոս
(okosdos)
Սեպտեմբեր
(sebdemper)
Հոկտեմբեր
(hokdemper)
Նոյեմբեր
(nojemper)
Դեկտեմբեր
(tegdemper)
belorusa Студзень
(Studzjen')
Люты
(Ljuti)
Сакавік
(Sakavik)
Красавік
(Krasavik)
Травень
(Travjen')
Чэрвень
(Ĉervjen')
Ліпень
(Lipjen')
Жнівень
(Ĵnivjen')
Верасень
(Vjerasjen')
Кастрычнік
(Kastriĉnik)
Лістапад
(Listapad)
Сьнежань
(S'nieĵan')
bosna Januar Februar Mart April Maj Juni Juli August Septembar Oktobar Novembar Decembar
bretona Genver C'hwevrer Meurzh Ebrel Mae Mezheven Gouere Eost Gwengolo Here Miz Du Kerzu
bulgara януарски
(januari)
февруари
(fevruari)
март
(mart)
април
(april)
май
(maj)
юни
(juni)
юли
(juli)
август
(avgust)
септември
(septemvri)
октомври
(oktomvri)
ноември
(noemvri)
декември
(dekemvri)
ĉeĥa leden únor březen duben květen červen červenec srpen záři říjen listopad prosinec
ĉina 一月 二月 三月 四月 五月 六月 七月 八月 九月 十月 十一月 十二月
dana Januar Februar Marts April Maj Juni Juli August September Oktober November December
estona jaanuar veebruar märts aprill mai juuni juuli august september oktoober november detsember
eŭska urtarrila otsaila martxoa apirila maiatza ekaina uztaila abuztua iraila urria azaroa abendua
finna tammikuu helmikuu maaliskuu huhtikuu toukokuu kesäkuu heinäkuu elokuu syyskuu lokakuu marraskuu joulukuu
franca janvier février mars avril mai juin juillet août septembre octobre novembre décembre
frisa Jannewaris Febrewaris Maart April Maaie Juny July Augustus Septimber Oktober Novimber Desimber
germana Januar Februar März April Mai Juni Juli August September Oktober November Dezember
greka Ιανουάριος Φεβρουάριος Μάρτιος Απρίλιος Μάιος Ιούνιος Ιούλιος Αύγουστος Σεπτέμβριος Οκτώβριος Νοέμβριος Δεκέμβριος
guĝarata જાન્યુઆરી ફેબ્રુઆરી માર્ચ એપ્રિલ મે જૂન જુલાઈ ઑગસ્ટ સપ્ટેમ્બર ઑક્ટ્બર નવેમ્બર ડિસેમ્બર
havaja Ianuali Pepeluali Malaki 'Apelila Mei Iune Iulai 'Aukake Kepakemapa 'Okakopa Nowemapa Kēkēmapa
hebrea ינואר פברואר מרץ אפריל מאי יוני יולי אוגוסט ספטמבר אוקטובר נובמבר דצמבר
hinda जनवरी फरवरी मार्च अप्रैल मई जून जुलाई अगस्त सितम्बर अक्तूबर नवम्बर दिसम्बर
hispana enero febrero marzo abril mayo junio julio agosto septiembre octubre noviembre diciembre
hungara január február március április május június július augusztus szeptember október november december
indonezia Januari Februari Maret April Mei Juni Juli Agustus September Oktober November Desember
irlandgaela Enáir Feabhra An Márta An t-Aibreán An Bhealtaine An Meitheamh Iúil Lúnasa Meán Fómhair Deireadh Fómhair Samhain Nollaig
islanda janúar febrúar mars apríl maí júní júlí ágúst september október nóvember desember
itala gennaio febbraio marzo aprile maggio giugno luglio agosto settembre ottobre novembre dicembre
japana antikve むつき
mucuki
きさらぎ
kisaragi
やよい
jajoi
うづき
uzuki
さつき
sacuki
みなづき
minazuki
ふみづき
fumizuki
はづき
hazuki
ながつき
nagatsuki
かんなづき
kannazuki
しもつき
ŝimocuki
しわす
ŝiŭasu
japana moderne 一月
iĉi-gacu
二月
ni-gacu
三月
san-gacu
四月
ŝi-gacu
五月
go-gacu
六月
roku-gacu
七月
ŝiĉi-gacu
八月
haĉi-gacu
九月
ku-gacu
十月
jū-gacu
十一月
jūiĉi-gacu
十二月
jūni-gacu
jida יאַנואַר
(januar)
פֿעברואַר
(februar)
מאַרץ
(marc)
אַפּריל
(april)
מײַ
(maj)
יוני
(yuni)
יולי
(yuli)
אױגוסט
(ojgust)
סעפּטעמבער
(september)
אָקטאָבער
(oktober)
נאָװעמבער
(november)
דעצעמבער
(december)
kataluna Gener Febrer Març Abril Maig Juny Juliol Agost Setembre Octubre Novembre Desembre
kimra Ionawr Chwefror Mawrth Ebrill Mai Mehefin Gorffennaf Awst Medi Hydref Tachwedd Rhagfyr
kornvala Genver Hwevrer Meurth Ebryl Me Metheven Gortheren Est Gwynngala Hedra Du Kevardhu
kroata Siječanj Veljača Ožujak Travanj Svibnja Lipanj Srpanj Kolovoz Rujan Listopao Studeni Prosinac
korea 1월 2월 3월 4월 5월 6월 7월 8월 9월 10월 11월 12월
latina Ianuarius Februarius Martius Aprilis Maius Iunius Iulius Augustus Septembri Octobris Novembris Decembris
latva janvāris februāris marts aprīlis maijs jūnijs jūlijs augusts septembris oktobris novembris decembris
litova Sausio Vasario Kovo Balandžio Gegužės Birželio Liepos Rugpjūčio Rugsėjo Spalio Lapkričio Gruodžio
manksa Jerrey Gheuree Toshiaght Arree Mayrnt Averil Boaldyn Mean Souree Jerrey Souree Luanistyn Mean Fouyir Jerrey Fouyir Mee Houney Mee Ny Nollick
nederlanda januari februari maart april mei juni juli augustus september oktober november december
norvega Januar Februar Mars April Mai Juni Juli August September Oktober November Desember
pola styczeń luty marzec kwiecień maj czerwiec lipiec sierpień wrzesień październik listopad grudzień
portugala janeiro fevereiro março abril maio junho julho agosto setembro outubro novembro dezembro
rumana ianuarie februarie martie aprilie mai iunie iulie august septembrie octombrie noiembrie decembrie
romanĉa schaner favrer mars avrel matg zercladur fenadur uost settember october november december
rusa январь
(janvar')
февраль
(fevral')
март
(mart)
апрель
(aprel')
май
(mai)
июнь
(ijun')
июль
(ijul')
август
(avgust)
сентябрь
(sentjabr')
октябрь
(oktjabr')
ноябрь
(nojabr')
декабрь
(dekabr')
serba Јануар Фебруар Март Април Мај Јуни Јули Август Септембар Октобар Новембар Децембар
skotgaela an Faoilteach an Gearran an Márt an Giblean an Ceitean an t-Òg-mhios an t-luchar an Lúnasdal an t-Sultain an Dàmhair an t-Samhain an Dúbhlachd
slovaka január február marec apríl máj jún júl august september október november december
slovena januar februar marec april maj junij julij avgust september oktober november december
sveda januari februari mars april maj juni juli augusti september oktober november december
tamila ஜனவரி பெப்ரவரி மார்ச் ஏப்ரல் மே ஜூன் ஜூலை ஆகஸ்ட் செப்டம்பர் அக்டோபர் நவம்பர் டிசம்பர்
taja มกราคม
Moggarakom
กุมภาพันธ์
Gumpaphan
มีนาคม
Minakom
เมษายน
Maj-sa-jon
พฤษภาคม
Prues-saphakom
มิถุนายน
Mithunajon
กรกฎาคม
Garagadakom
สิงหาคม
Singhakom
กันยายน
Gan-ja-jon
ตุลาคม
Tulakom
พฤศจิกายน
Prues-saĝigajon
ธันวาคม
Tanŭakom
turka Ocak Şubat Mart Nisan Mayıs Haziran Temmuz Ağustos Eylül Ekim Kasım Aralık
ukraina січень
(siĉen')
лютий
(ljutij)
березень
(berezen')
квітень
(kviten)
травень
(traven')
червень
(ĉerven')
липень
(lipen')
серпень
(serpen')
вересень
(veresen')
жовтень
(ĵovten')
листопад
(listopad)
грудень
(hruden')
vjetnama tháng một tháng hai tháng ba tháng tư tháng năm tháng sáu tháng bảy tháng tám tháng chín tháng mười tháng mười một tháng mười hai
Kategorio:Tempo ja:月 (暦) simple:Month

Januaro

Januaro (latine, Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Ianus, la romia dio de pordoj kaj enirejoj. Ĉi tiu kaj februaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Ĉar la konsuloj tradicie estis elektitaj en januaro, la monato fariĝis la unua de la jaro, anstataŭigante marton. Januaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en januaro estas Kaprikorno kaj Verŝisto. Januaro venas inter decembro kaj februaro. Januaro komenciĝas je la sama tago kiel oktobro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aprilo kaj julio.

Vidu ankaŭ :

January, janvier, enero, gennaio, genièr, Januar, januari, januar, januar, januari, Janeiro, январь, styczeń, Ιανουα´ριος, Eanair, urtarril. ja:1月 ko:1월 ms:Januari simple:January th:มกราคม

Februaro

Februaro (latine, Februarius) estas la dua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 28 tagojn, krom en superjaro kiam ĝi havas 29. Ĝi nomiĝas por Februus, la romia dio de purigo. Ĉi tiu kaj januaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Februaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en februaro estas Verŝisto kaj Fiŝoj. Februaro venas post januaro kaj antaŭ marto. Februaro komenciĝas je la sama tago kiel marto kaj novembro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aŭgusto.

Vidu ankaŭ :

February, février, febrero, febbraio, febrièr, Februar, februari, februar, februar, februari, Fevereiro, февраль, luty, Φεβρουα´ριος, Feabhra, febrer, otsail. ja:2月 ko:2월 ms:Februari simple:February th:กุมภาพันธ์

Aprilo

Aprilo (latine, Aprilis) estas la kvara monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ la latina vorto aperire, "malfermiĝi". Aprilo estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en aprilo estas Ŝafo kaj Bovo. Aprilo venas post marto kaj antaŭ majo. Aprilo komenciĝas je la sama semajntago kiel julio en ĉiuj jaroj, kaj kiel januaro en superjaro.

Vidu ankaŭ :

April, avril, abril, aprile, abril, April, april, april, Abril, апрель, kwiecień, Απριλιος, Aibreán, apiril. ja:4月 ko:4월 ms:April simple:April th:เมษายน

Junio

Junio (latine, Junius) estas la sesa monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝi nomiĝas por Junona, edzino de Jupitero, reĝino de la romia gedioj kaj diino de geedziĝo. Junio estas monato de la somero en la Norda Hemisfero kaj de la vintro en la Suda Hemisfero. Unu el la du solsticoj okazas en junio. La signoj de la Zodiako en junio estas Ĝemeloj kaj Kankro. Junio venas post majo kaj antaŭ julio. Neniu alia monato en jaro komenciĝas en la sama semajntago kiel junio.

Vidu ankaŭ :

June, juin, junio, giugno, junh, Juni, juni, juni, Junho, июнь, czerwiec, Ιουνιος, Meitheamh, ekain. ja:6月 ko:6월 ms:Jun simple:June th:มิถุนายน

Aŭgusto

Aŭgusto (latine, Augustus) estas la oka monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ Aŭgusto Cezaro. Antaŭe la monato (kiu prae nomiĝis Sextilis, "sesa" (vidu septembro) havis 30 tagojn; sed kiam ĝi renomiĝis por Aŭgusto, oni pliigis ĝin je unu por ke ĝi havu la saman kvanton da tagoj kiel julio, la monato de Julio Cezaro. Aŭgusto estas monato de la somero en la Norda Hemisfero kaj de la vintro en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en julio estas Leono kaj Virgulino. Aŭgusto venas post julio kaj antaŭ septembro. Aŭgusto komenciĝas en la sama semajntago kiel februaro nur en superjaro.

Vidu ankaŭ :

August, août, agosto, agosto, agost, August, augustus, august, august, augusti, Agosto, август, sierpień, Αυγουστος, Lúnasa (vidu lamaso.), abuztu/agorril. ja:8月 ko:8월 ms:Ogos simple:August th:สิงหาคม

Oktobro

Oktobro (latine, October) estas la deka monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la oka monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro. Oktobro estas monato de la aŭtuno en la Norda Hemisfero kaj de la printempo en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en septembro estas Pesilo kaj Skorpio. Oktobro venas post septembro kaj antaŭ novembro. Oktobro komenciĝas en la sama semajntago kiel januaro, krom en superjaro.

Vidu ankaŭ :

October, octobre, octubre, ottobre, octòbre, Oktober, oktober, oktober, Outubro, октябрь, październik, Οκτωβριος, Deireadh Fomhair, urri. ja:10月 ko:10월 ms:Oktober simple:October th:ตุลาคม

Novembro

Novembro (latine, November) estas la dekunua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la naŭa monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro. Novembro estas monato de la aŭtuno en la Norda Hemisfero kaj de la printempo en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en novembro estas Skorpio kaj Sagitario (arkpafisto). Novembro venas post oktobro kaj antaŭ decembro. Novembro komenciĝas en la sama semajntago kiel marto en ĉiu jaro, kaj kiel februaro en superjaro.

Vidu ankaŭ :


- Saveno kaj Hallowe'en November, novembre, noviembre, novembre, novembre, November, november, november, Novembro, ноябрь, listopad, Νοεμβριος, Samhain, azaro. als:November ja:11月 ko:11월 ms:November simple:November th:พฤศจิกายน

Decembro

Decembro (latine, December) estas la dekdua kaj lasta monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la deka monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro. Decembro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. Unu el la du solsticoj estas en decembro. La signoj de la Zodiako en novembro estas Pafisto kaj Kaprikorno. Decembro venas post novembro kaj antaŭ januaro. Decembro komenciĝas en la sama semajntago kiel septembro en ĉiu jaro.

Vidu ankaŭ :

December, décembre, diciembre, decembre, decembre, Dezember, december, december, desember, desembre, december, Dezembro, декабрь, grudzień, Δεκεμβριος, Nollaig, abendu. als:Dezember ja:12月 ko:12월 ms:Disember simple:December th:ธันวาคม

Suno

La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon. Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin. La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu. Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.) Kiel brilas la Suno ? La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp. La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro. ---- Kategorio:Sunsistemo als:Sonne ja:太陽 ko:태양 ms:Matahari simple:Sun th:ดวงอาทิตย์ zh-min-nan:Ji̍t-thâu

Superjaro

Superjaro estas jaro kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj). Normala jaro estas ĉiu jaro kiu ne estas superjaro, la normala jaro havas 28 tagojn en februaro. Superjaro estas ilo por gardi la sinkronizon inter la kalendara jaro kaj la sezonoj. La sezonoj revenas unu fojon dum ĉiu tropika jaro, la tempo de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tio estas proksimume 365.2422 tagoj, do senŝanĝa 365-taga jaro kaŭzus ke la kalendaro malrapide malakordiĝus kun la sezonoj. Oni povas ĝustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro iĝas superjaron), por ke ĝi estu 366 tagojn longa anstataŭ 365. La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas: ::Jaro estas superjaro se ĝi precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent nur estas superjaro se ĝi divideblas per 400. Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis. La logiko estas: la aldono de po unu tago ĉiujn kvar jarojn alĝustiĝas la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ĉiun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fariĝas 364,24 tagoj. Sed tio ankoraŭ ne estas sufiĉe akurata, do oni remetas po unu supertagon ĉiujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fariĝas 365,2425 tagoj. Tio ankoraŭ estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj, rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malantaŭ la tropika jaro post 4000 jaroj. Notu ke ĉi tio neniel rilatas al supersekundoj, kiuj aldoniĝas de tempo al tempo por sinkronizigi atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero. Kategorio:Tempo als:Schaltjahr ja:閏年 ko:윤년 simple:Leap year th:ปีอธิกสุรทิน

Dimanĉo

Dimanĉo, laŭ juda kaj kristana tradicioj la unua tago de la semajno, en la romia planeda semajno la dua tago. Rompante la kristanan tradicion, la International Organization for Standardization, mallongigite [http://www.iso.ch/iso/en/ISOOnline.frontpage ISO], deklaris la dimanĉon lasta tago de la semajno ekde la 1-a de Januaro 1976 (por la ekonomie-teknika sfero). En Esperanto, la nomo venas el la franca dimanche, kiu siavice venas de la latina [dies] dominicalis, [tago] sinjora aŭ tago de la Sinjoro (dominus estas sinjoro en la latina). El tiu latina adjektivo venas la vortoj domingo kaj domenica ankaŭ. Pli malnova nomo por la tago estis dies solis, tago de la suno, el kiu venis la vortoj Sunday kaj Sonntag. Dimanĉo estas la ripoztago en la plejparto de kristanaj tradicioj. Tio komenciĝis en la frua epoko kiam la plejparto de kristanoj estis konvertintaj nejudoj, do ili daŭre festis la biblian judan ŝabaton en sabato kaj la nejudan [nehebrean] ripoztagon en la "oka tago", dimanĉo. La judoj kaj la judaj kristanoj daŭris observi la ŝabaton en sabato. En la 2-a jarcento, kristanoj plejparte Diservis je dimanĉo kaj ne observis la judan ŝabaton, kiun ili rigardis kiel parto de la Leĝo de Moseo: kristanoj fidis al Jesuo Kristo, ne al la Leĝo de Moseo, por esti savitaj. Sed en la 2-a jarcento, dimanĉo ne klare estis tago de ripozo: anstataŭ, dimanĉo ŝajne laŭgrade fariĝis tago de ripozo dum la periodo de 200-500. Kristanoj diservis je dimanĉo ĉar tiu estis la tago de la releviĝo de Kristo el la mortintoj. La rusa vorto por dimanĉo estas воскресенье, esperante "releviĝo". En pluraj plejparte kristanaj landoj kaj urboj, negoco estas resktriktata aŭ malpermesata dimanĉe pro observo de la ripoztago. Dimanĉo estas la ripoztago de la kristana majoritato kaj sabato (aŭ la ŝabato) estas la ripoztago de la kristana minoritato. En anglalingvaj landoj iuj personoj nomas neekzakte dimanĉon "ŝabato" aŭ "kristana ŝabato". Tiu ĉi etikedo por la dimanĉa kult- kaj ripoztago estas historie misnomo. Etimologie havas la du vortoj "sabato" kaj "ŝabato" la saman originon (el hebrea ŝabbat). En la itala lingvo "sabato" signifas aŭ ŝabatosabato, neniam dimanĉo. En la itala kaj la esperanta "sabato" estas bedaŭrinde dusenca, la senco estas aŭ sabato (Saturday en la angla, Samstag/Sonnabend en la germana, samedi en la franca) aŭ ŝabato (Sabbath en la angla, Sabbat en la germana, sabbat en la franca). La hebrea vorto "ŝabbat" verŝajne originas el la babilona "ŝappatu", kiu iam signifis "plenluno", poste ĉiujn el la kvar lunaj fazoj, kiuj estis ripoztagoj. Ĉirkaŭ ĉiun sepan tagon do okazis tia lunfesto. Iam la festotagoj ne plu sekvis la lunofazojn, sed oni enkondukis fiksan septagan ritmon. La babilona kalendaro pluvivas en la hebrea. Ankaŭ la monataj nomoj estas tre similaj; jen listo de la babilonaj monatonomoj kaj enkrampe la hebreaj: Taŝritu (Tiŝri), Kislimu (Kislev), Ahrasamna (Ĉeŝvan), Tebetu (Tebet), Ŝabatu (Ŝevat), Addaru (Adar), Nisannu (Nisan), Aiaru (Ijar), Simanu (Sivan), Duzu (Tammus), Abu (Ab), Ululu (Elul). La simileco estas vere okulfrapa. En Nordameriko dimanĉo estas la unua kalendara tago de la semajno (la dua tago de la semajnfino). En kontinenta Eŭropo (Francujo, Germanujo) kaj en aliaj mondpartoj, dimanĉo estas la sepa kalendara tago de la semajno. Dimanĉo sekvas sabaton kaj antaŭvenas lundon. Vidu: Gregoria kalendaro. Vidu ankaŭ: Justino Martiro, Ebionitoj ja:日曜日 ko:일요일 ms:Ahad simple:Sunday th:วันอาทิตย์

Mardo

Mardo, la tria tago de la semajno. En Esperanto, la nomo venas el la franca mardi, kiu siavice venas de la latina dies Martis, tago de la dio Marso. El tiu venas la vortojn martes kaj martedì ankaŭ. Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la norsan militdion Tiw anstataŭ Marso, en Tuesday kaj Dienstag. Simile en Hinda lingvo tio nomiĝas mangalvâr मंगलवार t.e. tago de Marso. En Nordameriko kaj aliaj mondpartoj, mardo estas la dua tago de la laborsemajno. Mardo sekvas lundon kaj antaŭvenas merkredon. Vidu: Gregoria kalendaro. En hispanlingvaj kulturoj, mardo estas malbonaŭgura tago. Proverbo diras, En martes, no te cases ni te embarques (marde, nek edziĝu nek enŝipiĝu). La mardo, la 13-a ... estas por hispanlingvanoj malbonaŭgura, kiel vendredo, la 13-a... por anglalingvanoj aŭ franclingvanoj. als:Dienstag ja:火曜日 ko:화요일 ms:Selasa simple:Tuesday th:วันอังคาร

Merkredo

Merkredo, la kvara tago de la semajno. En Esperanto, la nomo venas el la franca mercredi, kiu siavice venas de la latina dies Mercurii, tago de la dio Merkuro. El tiu venas la vortojn miércoles kaj mercoledì ankaŭ. Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la norsan dion Votanon anstataŭ Merkuro, en la angla nomo Wednesday. La germana nomo Mittwoch signifas "semajnmezo". En Nordameriko kaj aliaj mondpartoj, merkredo estas la tria kaj meza tago de la laborsemajno. Merkredo sekvas mardon kaj antaŭvenas ĵaŭdon. Vidu: Gregoria kalendaro. als:Mittwoch ja:水曜日 ko:수요일 ms:Rabu th:วันพุธ

Vendredo

Vendredo, la sesa tago de la semajno. En Esperanto, la nomo venas el la franca vendredi, kiu siavice venas de la latina dies Veneris, tago de la diino Venera. El tiu venas la vortojn viernes kaj venerdì ankaŭ. Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la amdiinon Frigg anstataŭ Venusa en la vortoj Friday kaj Freitag. En Nordameriko kaj aliaj mondpartoj, vendredo estas la kvina kaj lasta tago de la laborsemajno. Vendredo estas la ŝabato de la islamanoj. Vendredo sekvas ĵaŭdon kaj antaŭvenas sabaton. Vidu: Gregoria kalendaro. als:Freitag ja:金曜日 ko:금요일 ms:Jumaat th:วันศุกร์

Sa