Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Grekio

Grekio

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Grekio ---- Dosiero:gr.gif greke Ellada Ελλάδα Lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj.
- Landkodo: GR.
- E-nomo: [a] Grekujo, Greklando; [o] Greka Respubliko.
- Nacia nomo: Ελληνική Δημοκρατία (Elliniki Dhimokratia)
- Naturo: la plej granda insulo estas Kreto, la plej alta pinto monto Olimpo (2.917 m).
- Areo: 131.900 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Karolos PAPOULJAS.
- Ĉefurbo: Ateno (3.027 mil).
- Urboj: Saloniko (706 mil), Patraso (155 mil), Iraklion (111 mil).
- Adm. divido: 10 regionoj kaj 52 nomoj (provincoj).
- Loĝantaro: 10.467 mil (1995), inter ili Grekoj - 95,6%.
- Etnaj minoritatoj: Valaĥoj (ĉ. 300 000); Turkoj (ĉ. 150 000); Pomakoj (ĉ. 30 000); Albanoj; bulgardevenaj slavoj.
- Ŝtatlingvo: greka.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
- Eksporto: vesto, olivoleo, frukto, tabako, naftoproduktoj.
- GNP: totala - 122 mlrd $; pokapa - 8.210$.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 leptoj: greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta])
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1829 Grekio akiris sendependecon de Osmana Imperio, sed ĝin sekvis tuta vico de politikaj renversoj kaj militaj diktaturoj. Moderna demokratia respubliko formiĝis en 1975.
- Heredaĵo: Apolona templo, Delfo, Atena Akropolo, Atona monto, insulo kaj urbo Rodoso, Olimpio, Kreto; helena civilizo, grekaj epopeoj - Iliada kaj Odisea (VIII jc a.K.)

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Grekio
- Landnomoj
- Greka-turka milito (1919-1922) ! fiu-vro:Kriika ja:ギリシャ ko:그리스 ms:Yunani roa-rup:Gârţii simple:Greece th:ประเทศกรีซ zh-min-nan:Hi-lia̍p

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Balkana Duoninsulo

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo ---- La Balkana Duoninsulo aŭ Balkanio estas la plej granda duoninsulo en Eŭropo. Ĝi situas inter Anatolio kaj Itala Duoninsulo. Ĝi ampleksas hodiaŭajn regnojn Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Greka ĉeflando, Serbio kaj Montenegro, Kroatio, Makedonio, Rumanio kaj Eŭropa Turkio. Ĝia nomo venas el la Balkana Montaro. La monteco kaŭzis la apudan loĝadon de multaj etnoj. Tial, ĝi estas tre diversa lingve kaj religie. Tamen, lingvistoj trovis komunajn trajton alevoluitaj en la balkanaj lingvoj kvankam tiuj havas diversajn devenojn. Oni nomas tion la balkana lingvoligo. Ĉi tiu duoninsulo estis la komencloko de pli da militoj ol iu ajn alia eŭropa parto. Pro oftaj etnaj militoj, speciale post la falo de Turka Imperio, "Balkanio" povas havi malagrablan nuancon pri diserigemo kaj etna malpaco, kiel montras la vorto "balkanigo". Tial balkanianoj povas aserti ne esti "balkanecaj", kvankam iliaj najbaroj estus.

Esperanto en Balkanio

De la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2004 okazis en la urbo Nis˘ (Serbio) la 6-a Balkanlanda Esperanto-Konferenco. Partoprenis pli ol 150 personoj. El la programo menciindas interkona vespero, kunvenoj de literaturistoj kaj literaturemuloj, tradukistoj/antoj kaj instruistoj/antoj, prelego pri la 89-a UK en Pekino kun projekciado de bildoj, ekzameno de Esperanto laŭ la Regularo de Esperanto-Instituto de SEL, bonetosa vespero kun loterio kaj aliaj programeroj. La sekva Balkanlanda Esperanto-Konferenco okazos en Karlovo, Bulgario, en junio 2005. ja:バルカン半島 ko:발칸 반도 th:คาบสมุทรบอลข่าน

Ionia Maro

La Ionia Maro (Greke Ιόνιο Πέλαγος, itale "Mare Ionio") estas parto de Mediteraneo sude de Adriatiko, limas norde kaj okcidente kun Italio (Sicilio, Kalabrio, Basilikato kaj Apulio) kaj oriente kun suda Albanio, Grekio kaj grekaj Ioniaj insuloj. Kategorio:Maroj ja:イオニア海 ko:이오니아 해

Mediteraneo

Geografio > maro > Mediteranea Maro < turismaj regionoj < turismo ---- Mediteraneo estas maro inter Eŭropo, Azio kaj Afriko. Antikve la romianoj nomis ĝin la "ter-meza" maro (la latina signifo de "mediteranea") aŭ Mare Nostrum ("Maro Nia"), dum la helenoj nomis ĝin la "Interna Maro". Ĝi nomiĝas ankaŭ "Blanka Maro". Ĝi sterniĝas sur 2 966 000 km2, kaj ĝia plej granda profundo estas 5120 metroj (apud la peloponeza duoninsulo). Ekde 1869, la Sueza Kanalo interkonektas Mediteraneon kun la Ruĝa Maro. En la okcidento, la ĝibraltara markolo konektas ĝin kun Atlantiko. Tutĉirkaŭ tiu maro regas iom simila klimato (mildaj kun pluvegoj vintroj kaj varmaj kaj sekaj someroj), kaj grandioma propraj kaj apartaj Faŭno, flaŭro, kaj tipikaj pejzaĝoj, kies limo (ĉefe ties norda limo) estas ofte nete difinebla. Ĉirkaŭ ĝi aperis civilizoj (egipta, hebrea, helena, romia, kristana, islamo, renesanco) kiuj influis tutan mondon. Tiel oni ofte parolas pri la mediteraneaj regionoj.

Mediteraneaj insuloj


- Balearoj (Katalunio)
  - Majorko
  - Minorko
  - Ibizo
  - Formentero
- Dodekanezo
- Kipro (Kipro)
- Korsiko (Francio)
- Malto (insulo) (Malto)
- Sardinio (Italio)
- Sicilio (Italio)

Regnoj en Mediteraneo


- Kipro
- Malto

Regnoj ĉe Mediteraneo


- Katalunio
- Ĝibraltaro (dependa je Britio)
- Hispanio
- Francio
- Monako
- Italio
- Slovenio
- Kroatio
- Grekio
- Turkio
- Libano
- Israelo
- Egiptio
- Tunizio
- Libio
- Alĝerio

Riveroj enfluantaj Mediteraneon


- Adiĝo
- Ebro
- Nilo
- Pado
- Rodano Kategorio:Maroj ja:地中海 ko:지중해 th:ทะเลเมดิเตอร์เรเนียน zh-min-nan:Tē-tiong-hái

Ateno

Eŭropo > Grekio > Atiko > Ateno < Urbo ---- Ateno (greke Αθηναι [athinaj]), aŭ grekece Atenoj, estas la ĉefurbo de Grekio. La civito Ateno estis unu el la unuaj demokratioj. Ĝia antikva haveno Pireo estas nun parto de la urbo. Ĝi estis tre grava centro de helena civilizo. Loko: 37.95 Norde 23.70 Oriente. Nuntempe, estas proksimume 4 milionoj da loĝantoj. Ĝia flughaveno estas nomata laŭ Eleftherios VENIZELOS. Estas metroo.

Vizitindaĵoj


- Akropolo
  - Partenono
- Haveno Pireo
- Placo Agora
- Plaka
- Monumento pri Philopappos
- Pnyx
- Monumento pri Lysikrates
- Arko de Hadriano
- Olympeion
- Kerameikon
- Monto Likabitos Ĝi estis ejo de la 1-aj modernaj 1-aj modernaj Olimpikoj en 1896, la interaj Olimpikoj de 1906 kaj ejos la Olimpikoj en 2004.

Historio

La diino de Ateno estis Atena. Sankta Paŭlo predikis al atenanoj pri "nekonata dio". Vidu ankaŭ Atena demokratio, Atena imperio

Esperanto kaj Ateno

En ateno okazis 61-a UK en 1976.

Eksteraj ligoj


- [http://dmoz.org/Regional/Europe/Greece/Prefectures/Attica/Athens/ Kategorio en anglalingva DMoz]
- [http://dmoz.org/World/Greek/%d4%ef%f0%e9%ea%dc/%c5%f5%f1%fe%f0%e7/%c5%eb%eb%dc%e4%e1/%cd%ef%ec%ef%df/%c1%f4%f4%e9%ea%de/%c1%e8%de%ed%e1/ Kategorio en greklingva DMoz] Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:アテネ ko:아테네 simple:Athens th:เอเธนส์ zh-min-nan:Athína

Ortodoksuloj

Ortodoksismo estas la trie plej granda branĉo de kristanismo, havante 214 milionojn da anoj, precipe en orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. (Du aliaj branĉoj, la katolika kaj la protestanta, havas 1027 kaj 316 milionojn). Ĝi estas la orienta, greka branĉo de kristanismo, kiu havas 11% da ĉiuj kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en Grekio, Rusio, Serbio, okcidenta Azio, kaj iuj aliaj landoj.

Historio

La ortodoksa kaj katolika branĉoj estis unu eklezio ĝis la Granda Skismo de 1054. Depost 476, kiam la Roma Imperio ĉesis ekzisti, la okcidenta kaj orienta eklezioj grade kreskis aparten, ĝis 1054, kiam la orienta (ortodoksa) eklezio ne plu toleris la ĉiam pli kaj pli grandiĝantan pretendon de la papo (la episkopo de Romo) je supera aŭtoritato en la eklezio. La papo fariĝis tro potenca kaj kulture barbara (barbara ĉi tie signifu kion?). Kaj ĉi tio ja estas la kriza malsamo inter la ortodoksismo kaj la katolikismo: en la katolikismo la plejalta aŭtoritato estas la papo, dum en la ortodoksismo similan aŭtoritaton posedas nur la ekumena koncilio, ĉiu episkopo estas egala al ĉiuj aliaj.

Doktrino

La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. Ortodoksismo kredas ke la Biblio estas la sankta vorto de Dio, kaj sekvas la interpreton de la Grekaj Patroj (pensintoj kaj sanktuloj) de la frua eklezioj. Ortodoksismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondaj koncilioj (kunvenoj de la tutmonda episkoparo por decidi pri punktoj de doktrino kaj praktiko), estinte tre konservema depost tiam pri doktrino. Laŭ tio, la eklezioj nestoriana, armena, kopta kaj jakoba en la oriento, kaj protestantaj en la okcidento, estas herezaj, ĉar ili ne rekonas la tutan veron de la sep koncilioj. La eklezio katolika, aliflanke, ja rekonas la sep konciliojn, sed bedaŭrinde la papo, la episkopo de Romo, aldonis doktrinon post la sep koncilioj, tial katolikismo ankaŭ eraras. Ortodoksismo ne agnoskas la aŭtoritaton de la papo super ĉiuj Kristanoj.

Simileco al katolikismo

Ortodoksismo ne agnoskas, ke la papo en Romo posedas aŭtoritaton super ĉiuj Kristanoj. Sed aparte de la papeco, la malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam multaj ortodoksanoj kredas, ke Maria ĉieliris, ĝi ne estas oficiala dogmo kiel en la katolika eklezio. Simile, dum la katolika eklezio teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pri diservo per ikonoj (t.e. bildoj de Jesuo kaj la sanktuloj kaj anĝeloj iel partoprenas en la dia, kiel preĝoj kaj la sakramentoj), praktike tia diservo estas rara inter katolikoj. Tial, laŭ katolikismo, ortodoksismo ne estas herezo (malsamo de doktrino) sed skismo (malsamo de politiko). Katolikismo rekonas la sakramentojn de ortodoksismo, kvankam ne inverse.

Sakramentoj

Ortodoksismo neoficiale rekonas sep sakramentojn aŭ "misterojn" (la greka vorto por sakramento): # bapto # konfirmacio # komunio # konfeso # matrimonio # ordino # unkto

Moralo

La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.

Organizo

Ortodoksismo ne estas unu, centrigita eklezio sed ĉeno de landaj eklezioj, kiuj havas la saman doktrinon kaj sakramenton. Ĉiu episkopo (estro de la eklezio por urbo aŭ gubernio) estas egala al ĉiuj aliaj. La eklezio de ĉiu lando aŭ gento plejparte agas sendepende de la aliaj. La "unua inter egalaj" estas la Patriarko de Konstantinopolo (la nuna Istanbulo), sed lia potenco estas pli honora ol praktika. Li estas la unua inter egaloj. Ekzistas 14 aŭtokefalaj (sendependaj) kaj 3 aŭtonomaj ortodoksaj eklezioj, kiuj ĉiam estas listigitaj laŭ jena sinsekvo: # Konstantinopola - sidejo en Istanbulo, Turkio # Aleksandria - sidejo en Aleksandrio, Egipto # Antiokia - sidejo en Damasko, Sirio # Jerusalema - sidejo en Jerusalemo, Israelo # Rusia - sidejo en Moskvo, Rusio # Kartvela - sidejo en Tbilisi, Kartvelio # Serba - sidejo en Beogrado, Serbio # Rumana - sidejo en Bukareŝto, Rumanio # Bulgara - sidejo en Sofio, Bulgario # Kipra - sidejo en Nikozio, Kipro # Helada - sidejo en Ateno, Grekio # Pola - sidejo en Varsovio, Pollando # Ĉeĥa-Slovaka - sidejo en Prago, Ĉeĥio # Amerika - sidejo en Novjorko, Usono # Sinaja (aŭtonoma) - sidejo de Kairo, Egipto # Finna (aŭtonoma) - sidejo en Kuopio, Finnlando # Japana (aŭtonoma) - sidejo en Tokio, Japanio Sub la episkopo estas la sacerdoto aŭ sacerdotoj de ĉiu preĝejo. Li predikas kaj faras la sakramentojn. Pastro rajtas edziĝi antaŭ ordino, sed ne episkopoj nek monaĥoj. La spirita centro de ortodoksismo ne estas la episkopoj, sed la monaĥoj kiuj praktikas kristanismon konsideratan ideala, severan kaj mistikan.

Ortodoksismaj preĝejoj

sacerdoto sur tiu ekzemplo de eno de ortodoksisma preĝejo, en Samarkando, kie ankoraŭ loĝas multaj rusoj, rimarku interalie: malĉeesto de seĝoj (malsimile al nunaj katolikaj preĝejoj) nek benkoj (kiel en protestantaj preĝejoj); la Ikonostazo t. e. ĉirkaŭvando kovrita de ikonoj kiu kaŝas la altaron, kaj kien la pastro eniras tra la ankaŭ videblaj pordoj. La cirillitera surskribo dekstre legiĝas voskresje t.e. "li resurektis" (Jesuo Kristo). Kategorio:Ortodoksismo ja:東方正教会 zh-cn:东正教

Olivoleo

Kuirarto > oleo > oliv-oleo < Mediteraneaj regionoj ---- Mediteraneaj regionoj Oliv-oleo estas oleo produktita el olivoj kaj originas en la Mediteranea regiono de prahistorio. Nuntempe ĝi estas ĉefe uzata por kuirado en salatoj, gazpaĉo aŭ simple kun pano, sed ankaŭ por kosmetikoj kaj sapoj. Antaŭe oni ankaŭ uzis ĝin en la medicino kaj kiel bruligaĵo en olelampoj. Bezoniĝas 5 kilogramoj da olivoj por elpresi 1 litron da oliv-oleo.

Produktokvantoj

La monda produkto da olivoleo sumas 2,72 milionoj da tunoj. (Fonto FAO). Jenaj landoj sumas 99,5 % el la tuto : (nomboj:tunoj) plus elcentkvoto # Hispanio : 1 179 100 (43,3%) # Italio : 550 000 (20,2%) # Grekio : 367 000 (13,5%) # Sirio : 180 000 (6,6%) # Turkio : 180 000 (6,6%) # Maroko : 60 000 (2,2%) # Tunizio : 60 000 (2,2%) # Alĝerio : 45 000 (1,7%) # Portugalio : 29 000 (1,1%) # Jordanio : 27 977 (1,0%) # Argentino : 10 000 (0,37%) # Libio : 6 800 (0,25%) # Libano : 5 300 (0,19%) # Kroatio : 4 500 (0,17%) # Francio : 4 000 (0,15%) ja:オリーブ・オイル ko:올리브기름

Tabako

ja:タバコ Botaniko > solanacoj ---- Tabako estas planto kiun de miljaroj indiĝenoj de karaibaj insuloj fumas, enkodukita en Eŭropo far André THEVET kaj Jean NICOT (el kies nomo fariĝis nikotino). Dum la 16- jarcento ties folioj estis unue uzataj kiel kuracilo, poste pro plezuro, tiel oni ĝin aŭ flaris (dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj tio estis la multege plej ofta uzo, kaj ĉiuj viroj havis tabakujo en poŝo por teni la provizon de snuftabako), maĉi (ankaŭ tiu uzo estis ĝis komenco de la 20-a jarcento multe pli uzata) aŭ fumi, ĉu en pipoj aŭ en la okcidentaziaj akvopipoj, ĉu laŭfome de cigaro faritaj el volvitaj folioj, la pli malgranda cigaredo, kiu estas kovrita de paperfolio, aperis nur meze de la 19-a jarcento, sed fariĝis la plej vulgara uzomaniero de tabako dum la 20-a jarcento. Tabako ĉiam havis gravan kulturan rolon ĉu inter la indianoj (vidu paco-kalumeto), ĉu en Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kaj fine en la tuta mondo. En Eŭropo ŝtataj malpermesoj de tabakfumado estis oftaj. Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento ĉiam pli kaj pli da ŝtatoj en Eŭropo kaj Norda Ameriko rekomencas malpermesi kaj malfaciligi la privatan tabakuzadon. Kiel argumenton por tiaj ŝtataj kampanjoj ili uzas la "sandanĝerajn" influojn de tabakuzado. Kategorio:drogo

UNO

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas, 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas. 1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo. 1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas. 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas. 1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas. 1979: Sent-Lucio aliĝas. 1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas 1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas. 1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas. 1984: Brunejo aliĝas. 1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon. 1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. 1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. 1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio. 1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato. 1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas. 2000: Tuvalo aliĝas. 2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevis la Nobelan Pacpremion. 2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LIENorvegio
1953-1961Dag HAMMARSKJÖLDSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt WALDHEIM Aŭstrio
1982-1991Javier PEREZ DE CUELLARPeruo
1992-1997Boutros BOUTROS GHALIEgiptio
1997Kofi ANNANGanao

Eksteraj Ligiloj


- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane) Kategorio:Internacia organizaĵo UNUIĜITAJ NACIOJ ja:国際連合 ko:국제 연합 ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu simple:United Nations th:สหประชาชาติ zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok

NATO

La Nord-Atlantika Traktat-Organizo (anglalingve, North Atlantic Treaty Organisation - NATO; franclingve, l'Organisation du Traité de l'Atlantique Nord - OTAN) estas internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribita en Vaŝingtono la 4-an de aprilo, 1949. La kerna reguligo estas Artikolo 5, kiu tekstas: :La Partioj konsentas, ke armita atako kontraŭ unu aŭ pli el ili en Eŭropo aŭ en Nord-Ameriko estos konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj el ili kaj sekve ili konsentas ke, se tia armita atako okazos, ĉiuj el ili, praktikante la rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo agnoskita de artikolo 51 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, helpos la Partion aŭ Partiojn tiel atakitajn per tuja agado, individue aŭ kune kun la aliaj Partioj, tiel, kiel tiu taksas necesa, inkluzive la uzadon de armita perforto, por restarigi kaj konservi la sekurecon de la Nord-Atlantika regiono. Ĉi tiu reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timata soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro, 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001. Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolviĝis post la fino de la Malvarma Milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.

Membro-Ŝtatoj

Ŝtatoj ĉisube sen kroma aliĝo-jaro estas membroj ekde la fondo en 1949.
- Belgio
- Bulgario (2004)
- Ĉeĥio (1999)
- Danio
- Estonio (2004)
- Francio
- Germanio (1955)
- Grekio (1952)
- Hispanio (1982)
- Hungario (1999)
- Islando
- Italio
- Kanado
- Litovio (2004)
- Luksemburgo
- Nederlando
- Norvegio
- Pollando (1999)
- Portugalio
- Rumanio (2004)
- Slovakio (2004)
- Slovenio (2004)
- Turkio (1952)
- Unuiĝinta Reĝlando
- Usono Grekio kaj Turkio aliĝis al la organizo en Februaro 1952. Germanio aliĝis kiel Okcidenta Germanio en 1955 kaj la germana unuiĝo en 1990 etendis membrecon al la regionoj de la eksa Germana Demokratia Respubliko GDR. Oni enlasis Hispanion en Februaro 1982 kaj la landoj de la eksa Varsovia Pakto, Pollando, Hungario, kaj Ĉeĥio faris historion per aliĝo la 12-an de marto, 1999. Francio ankoraŭ estas membro de NATO sed retiriĝis de la milita komando en 1966. Islando, la ununura membro de NATO, kiu ne havas propran militan potencon, aliĝis kun la kondiĉo, ke oni ne devigus ĝin partopreni en militado.

Historio

La 17-an de marto, 1948, Benelukso, Francio, kaj la Unuiĝinta Reĝlando subskribis la Traktaton de Bruselo, kiu estas antaŭanto al la akordo de NATO. Sovetunio kaj ĝiaj satelitaj ŝtatoj faris la Varsovian Pakton en la 1955 jaro por kontraŭpezi NATO-on. Ambaŭ organizoj estis kontraŭaj unu al la alia dum la malvarma milito. Post la forfalo de la Ferkurteno en 1989, la Varsovia Pakto diseriĝis. NATO la unuan fojon implikiĝis en milita agado dum la Kosova Milito, kiam ĝi efektivigis 11-semajnan bomban kampanjon kontraŭ serbaj militfortoj ekde la 24-a de marto, 1999. Tri ekskomunismaj landoj, Hungario, Ĉeĥio kaj Pollando, aliĝis al NATO en 1999. Je la Praga konferenco de la 21-22 de novembro, 2002, sep landoj estas invititaj eknegoci por aliĝi al la alianco: Estonio, Latvio, Litovio, Slovenio, Slovakio, Bulgario kaj Rumanio. Oni atendas, ke la invititaj landoj aliĝos en 2004. Probable, oni diros al Albanio kaj Makedonio, ke ili ne plenumis la ekonomiajn, politikajn kaj militajn kriteriojn de reformo kaj devos atendi. Kroatio turnis sin al aliĝo en 2002 kaj ĵus komencis la procezon. La decido de Charles DE GAULLE forigi Francion de la milita komando de NATO en 1966, por ke ĝi sekvu sian propran nukledefendan programon, kaŭzis la alilokigon de la stabejo de NATO de Parizo (Francio) al Bruselo (Belgio) ĝis la 16-a de oktobro 1967. Dum la politika stabejo troviĝas en Bruselo, la milita stabejo, la Supera Stabejo Aliancaj Potencoj Eŭropo, troviĝas tuj sude de Bruselo, en la urbo Mons. La la 10-an de februaro, 2003, NATO alfrontis seriozan krizon pro la rompo fare de Francio kaj Belgio de la proceduro de silenta aprobo pri la tempo de protektaj agoj por Turkio, en la kazo de eventuala milito kontraŭ Irako. Germanio ne uzis sian rajton rompi la proceduron, sed diris, ke ĝi subtenas la vetoon. La la 16-an de aprilo 2003, NATO konsentis preni la komandon en aŭgusto de la Internacia Sekureca Asista Taĉmento (ISAF) en Afganio. La decido venis pro la peto de Germanio kaj Nederlando, la du nacioj, kiuj gvidis ISAF-on en la tempo de la akordo. Ĉiuj 19 ambasadoroj de NATO aprobis ĝin unuanime. Tio estas la unua fojo en la historio de NATO, ke ĝi ekgvidis mision ekster la nord-atlantika regiono. Kanado originale estis elektita por ekgvidi ISAF-on en aŭgusto. La 29-a de marto 2004, sep novaj nacioj aliĝis kun NATO: Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio.

Ĝeneralaj Sekretarioj de NATO


- Lord ISMAY (1952-1957)
- Paul-Henri SPAAK (1957-1961)
- Dirk STIKKER (1961-1964)
- Manlio BROSIO (1964-1971)
- Joseph LUNS (1971-1984)
- Lord CARRINGTON (1984-1988)
- Manfred WÖRNER (1988-1994)
- Willy CLAES (1994-1995)
- Javier SOLANA (1995-1999)
- Lord ROBERTSON (1999-hodiaŭ) Vidu ankaŭ: Eŭrop-Atlantika Partnereca Konsilio, Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Okcident-Eŭropa Unio, UN

Ekstera Ligilo


- [http://www.nato.int/ Oficiala ttt-ejo de NATO] kategorio:traktatoj ja:北大西洋条約機構 ko:북대서양 조약 기구 th:องค์การสนธิสัญญาป้องกันแอตแลนติกเหนือ



1829

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1829 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1829 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Grekio akiras sendependecon de Osmana Imperio, tiama Turkio.

Naskiĝoj


- 3-a de januaro : Konrad DUDEN
- 2-a de februaro : Alfred Edmund BREHM

Mortoj


- 5-a de marto : Pitkarno : John ADAMS
- 6-a de aprilo : Norvegio : Niels Henrik ABEL ----
1824 | 1825 | 1826 | 1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1829년

1975

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1975 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1975 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 60-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- En La Chaux-de-Fonds estas fondita Kultura Centro Esperantista.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Hamburgo en perspektivo.
- Fondita (15-a de decembro) la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz
- Grekio iĝas demokratia respubliko.
- Revolucio de la diantoj en Portugalio finas diktaturon.
- Angolo kaj Kabo-Verdo sendependiĝas de Portugalio.
- Malavio: Ĉefurbiĝas Lilongwe.
- Indonezio okupas armeo Orientan Timoron.
- Merkuron vizitas Mariner 10.
- Al UNO aniĝas Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo.
- Dahomeo ŝanĝas sian nomon al Benino.
- Nordmarianoj iĝas "Asociigita teritorio kun Usono".
- Hispanio forlasas Okcidenta Saharo al Maroko kaj Maŭritanio.
- Mikrosofto fondiĝis per Bill GATES kaj Paul ALLEN.
- Kreita Unio
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 22-a de februaro : Drew BARRYMORE, aktorino
- 4-a de junio : Angelina JOLIE
- 17-a de decembro : Milla JOVOVICH, aktorino kaj fotomodelulo
- 30-a de decembro : Tiger WOODS, golfsportisto

Mortoj


- 3-a de januaro : Robert NEUMANN
- 19-a de februaro : Stanislav NEUMANN
- 3-a de marto : Therese GIEHSE
- 12-a de aprilo : Josephine BAKER
- 23-a de aprilo : Hasan KOCAMAN
- 23-a de junio : Per WAHLÖÖ
- 9-a de aŭgusto : Dmitri ŜOSTAKOVIĈ
- 20-a de novembro : diktaturestro de Hispanio, Francisco FRANCO.
- 4-a de decembro : Hannah ARENDT
- 7-a de decembro : Thornton WILDER ----
1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1975年 ko:1975년 simple:1975 th:พ.ศ. 2518

Helena civilizo

Historio > Civilizoj > helena civilizo ---- Helena civilizo (1450 a.K. - 300 p.K.) estas la antikva greka civilizo, kiu evoluis ĉirkaŭ la Egea Maro post la Falo de Trojo. Ĝi estis disvastigita de Baktrio ĝis Hispanio, de Britio ĝis Egipto, per la imperioj de Aleksandro la Granda kaj Romio. Ĝi estas la civilizo de Homero, Herodoto, Sofoklo, Platono, Aristotelo, Eŭklido, Arkimedo, Cezaro, Kleopatra, Plutarko, Marko Aŭrelio, Ptolemeo, Galeno, Plotino, ktp. Ĝia belarto, literaturo, filozofio kaj matematiko estis tre alta, sed antaŭ la romia imperio, ĝi estis civilizo tre sanga kaj malstabila politike. Helena civilizo estas la ido de la minoa civilizo kaj la patrino de okcidenta kaj ortodoksa civilizo, kiuj esence estas kristanigitaj (kaj poste modernigitaj) versioj de helena civilizo. De -1000 ĝis -500, ĝi disvastiĝis per koloniado al Sicilio kaj suda Italio. En tiu tempo, la etruskoj en norda Italio heleniĝis kaj helenigis Romon. De -500 al 100, la imperioj de la grekoj kaj romianoj disvastigis la civilizon de Hispanio ĝis Baktrio. Dum la jaroj 100-800, kristanismo transformis la civilizon al iu nova en Eŭropo, kaj islamo forviŝis ĝin el Azio kaj norda Afriko. Kvankam la civilizo estas delonge mortinta, ĝi daŭras kiel modelo kaj inspiro al la Okcidento per helenismo. Pro tio, okcidentuloj iafoje nomas la civilizon klasika.
origino Egea Maro, ĉ -1450 el minoa civilizo
daŭro -1450 al 300
loko la landoj konkeritaj de Aleksandro la Granda kaj Romio: okcidenta Eŭropo, la mediteranea baseno, Mezopotamio, Persio, Baktrio.
urboj Ateno, Sparto, Miceneo, Argo, Bizanco, Mileto, Efeso, Sirakuso, Aleksandrio, Antioĥio, Korinto, Romo, ktp
lingvo greka lingvo, latina lingvo
skribo greka skribo
mezuro greka mezuro
kalendaro atena kalendaro, makedona kalendaro
erao olimpiado
numeraloj grekaj numeraloj
ideologio/religio greka religio, greka filozofio
novigoj aksiomo, atomo, demokratio, eŭklida geometrio, falankso, filozofio, fiziko, historio, kodekso, legio, logiko, mekaniko, metafiziko, olimpiko, pergameno, retoriko, scienco, vokala litero, ktp
Vidu ankaŭ: greka mitologio

Iliado

Iliado. Eposo de Homero laŭ la rusa kaj germana tradukoj E-igis Kofman. 1895-97. 104 p. Ĉefverko de la mondliteraturo. EdE-I La helena nomo de la verko estas Ιλιάς [lilAs]. Male al la kredo de multaj, kiuj ne legis la verkon, ĝi ne pritraktas la trojan militon kiel tutaĵon, sed nur epizodon en ĝi. Ekzemple la rakonto pri la ligna ĉevalo de Trojo ne troveblas en ĝi, sed en la Odiseado. Kategorio:Helena mitologio ja:イリアス ko:일리아스 ms:Iliad

Odiseado

"Odiseado" estas la titolo de eposo fare de Homero. Ĝia ĉefrolulo Odiseo nomiĝas latine Ulisses, esperantigita kiel Uliso. Ekzistas proza esperantigo de la poemo, sub la titolo "Odusseias".

Landnomoj

Toponimio > Klasifiko de Loknomoj > Landnomoj ---- Al Landnomoj apartenas nomoj de vastaj loĝitaj areoj: mondpartoj (kontinentoj), landoj, regionoj, provincoj. --- Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L Landnomoj. Malfacile solvebla estas la demando pri la land- kaj popolnomoj ĉar estas tute neeble respekti la principon de internacieco nek la principon de simpleco kaj senescepteco.
Oni multe kritikis la duoblan kompromisan procedon, kiun Zamenhof, post kelkaj ŝanceliĝoj, definitive alprenis. Laŭ tiu ĉi procedo la gento donas sian nomon al sia lando per aldono de l' sufikso uj, kiam temas pri la Antikva mondo (Eŭropo, Azio kaj Egiptujo; sed, kiam temas pri la Nova Mondo (Afriko, esceptante Egiptujon, Ameriko, Aŭstralio kaj Oceanio estas la lando, kiu donas sian nomon al la regnano per aldono de l' sufikso an. Tiu ĉi duforma procedo estas ankoraŭ pli malsimpligata per kelkaj esceptoj, kiujn postulas la internacieco: kvankan eŭropaj aŭ aziaj, la sensufiksaj nomoj „Nederlando, Holando, Finnlando, Irlando, Islando, Sirio, Asirio, Armenio, Anamo, Tonkino, Manĉurio, Siberio montras ne la popolon, sed la regnon kaj oni devenigas de ili la popol-nomon: „Nederlandano, Asiriano“ ktp. Aliflanke oni kontraŭas al internacieco devenigante Italujo el Italo, Portugalujo el Portugalo, Japanujo el Japano. Egiptujo el Egipto, ĉar en la koncernaj lingvoj (kaj ankaŭ en la latina por Egiptujo) oni uzas la inversan procedon. Por simpligi kaj unuformigi la duoblan Zamenhofan procedon, oni proponis sensufiksigi senescepte ĉiujn landnomojn sufiksigante ĉiujn nomojn de gentoj aŭ nacianoj kaj rezervante al tiu ĉi signifo la sufikson an, dum oni montrus la loĝantojn, laŭ la konstanta ekzemplo de la naciaj lingvoj, ne per ia plursenca sufikso, sed per la preciza, oportuna kaj internacie uzata esprimo: „loĝanto en“. Tiu ĉi procedo certe estas simpla kaj konforma al la efektiva etnografia realeco, kiu montras al ni, ke senmiksaj rasoj kaj gentoj, jam ekde la antaŭhistoria tempo, ne plu ekzistas. Jam en la jaro 1909, S-ro Rektoro Boirac, prezidanto de la Lingva Komitato, starigis kiel principon, kaj tiu ĉi procedo estas la ĉefa kaj plej ĝenerala maniero, ĉiam preferinda. Zamenhof mem konsideris ĉi tiun sistemon kiel la plej bonan kaj estonte definitive venkontan. Ankaŭ aliaj kompetentuloj ripete esprimis la opinion, ke tiu solvo estus la plej taŭga, se ĝi estus ĉiuokaze aplikebla. Fine tre atentinde estas, ke laŭ la interesa rimarko de S-ro Hans JAKOB, „en ĉiuj nia Kongresoj oni konstante aŭdas tielajn reciprokajn prezentiĝojn : „Mi estas svedano; li estas francano; ĉu vi estas svisano? Ne, mi estas italano.“ Tiuj uzoj montras senvolan emon al analogia ĝeneraligo kaj unuformigo. Bedaŭrinde, ankaŭ tiu ĉi alloga procedo prezentas malbonaĵojn kaj precipe la elekto pri la baza landnoma radiko estas malfacila. Ĉu Germaniano, Turkiano, Hispaniano estas taŭgaj vortoj? Ĉu, akceptante formojn kiel Danano, Polano, Hispanano, Grekano, Britano, oni ne estos devigata preni duan diferencan radikon por signifi la landon, ĉar ŝajnas malfacile asigni la landan signifon al la vortoj Dano, Polo, Hispano, Greko, Turko, Brito. Aliflanke, ŝajnas ke formoj kiel Svedo, Svedano - Norvego, Norvegano - Portugalo, Portugalano - Japano, Japanano - Franco, Francano - Egipto, Egiptano - Hungaro, Hungarano, estas tute taŭgaj el ĉiuj vidpunktoj. Alian solvon oni proponis, tute konforman al la germanlingva kutimo, kiu plej ofte diferencigas la landnomon je la popolnomo nur per malsama finigo: „Schweiz, Schweizer - Schweden, Schwede - Belgien, Belgier - Polen, Pole ktp.“ Esperanto povus montri la landnomon per la substantiva finiĝo -o kaj la popolnomon per adjektiva finiĝo -a. Bedaŭrinde estas neeble trovi por ĉiu lando radikon, kiu egale taŭgus por popolnomo. La procedo, kiu ŝajne plej sukcesis, kvankam en efektiveco ĝi tute ne estas pli plene taŭga ol la aliaj, estis provita de UEA kaj estas uzata precipe de la SAT-anoj. Ĝi konsistas en la senescepta formado de ĉiuj landnomoj per la nova sufikso -i laŭ la modelo Franco (radiko), Francio (landnomo), Francia (adjektivo), Franciano (popolnomo). Kontraŭ tiu ĉi procedo oni prave argumentis, ke estas eraro rigardi la sufikson ,i' kiel internacie ĝenerale uzatan landnoman sufikson. Ekz. England (angle, germane, svede), Angleterre, Inghilterra, Inglaterra (fr, hisp., port.) Angolország Switzerland, Schweiz (germ., svede), Suisse, Svizzera, Suiza, Suissa; Sweden, Schweden, Suede, Sverige; France (angle, france), Frankreich, Frankrike; Denmark, Dänemark, Danemark, Danimarca, Dinamarca, Danmark; Greece, Griechenland, Grece, Grekland, Hellas; Norway, Norwegen, Norvege, Norge (svede, norv., dane), Noruega, Norsko; Poland, Polen (germ., dane, norv., svede), Pologne, Polska, ktp. Formoj kiel Francio, Holandio, Islandio, Finnlandio, Kanadio, Marokio, Svedio, Kubio, Flandrio, Tonkinio, Kongio kaj ceteraj tute ne estas pli internacial nek pli taŭgaj ol la samsencaj formoj kun la sufikso uj. Ĉu ankaŭ Germaniano, Turkiano, Franciano, Hispaniano ktp. estas, laŭ internacia vidpunkto, akcepteblaj formoj? Plie, oni ne sufiĉe rimarkis, ke la sufikso -i en la lingvoj, kiuj uzas ĝin, estas tre diverssenca kaj konfuziga, ĉar ĝi montras ne nur iafoje kontinenton, aŭ regnon, aŭ provincon, sed ankaŭ ofte multajn aliajn aferojn: scienco, arto, propra nomo de virino, abstrakta kvalito, abstraktaĵo, rezulto de ago, aro aŭ kolektivaĵo, profesiometio, ejo, ktp. Fine: laŭ fonetika vidpunkto, la sufikso -i prezentas gravan malbonaĵon. Certe estas, ke oni ne devas troigi la gravecon de la belsoneco, pri kiu cetere ĉiuj oreloj neniam plene konsentas. Tamen oni ne povas nei, ke la akcentataj i-sonoj vere tromultiĝas en nia lingvo kaj pro sia troofteco pinglopike vundas la orelon. Ne estas do mirige se la Loka Komitato rifuzis oficialigi la sufikson -i por landnomoj. Konklude ni devas konstati, ke nenia solvo estas plene kontentiga nek absolute kaj nediskuteble preferinda super la aliaj. Sekve pli saĝe kaj sendanĝere estas pacienci kaj provizore kontentiĝi je la solvo liverita de Zamenhof, kiu ne estas pli kritikebla ol la aliaj proponitaj solvoj. Tio ebligos, ke ni konservos nian unuecon ĝis la tago, kiu certe pli malpli frue venos, kiam pli multaj regnoj, akceptinte tutmondan helpan duan lingvon, decidos per ĝenerala interkonsento neŭtraligi kaj unuformigi la geografian kaj etnografian terminaron. V. io-ujo-batalo. E. GROSJEAN-MAUPIN. --- Vidu ankaŭ la artikolon pri landonomoj, kiu havas komparan tabelon de la diversaj nomoj uzataj hodiaŭ.

Kategorio:Grekio

Kategorio:Eŭropaj landoj ja:Category:ギリシャ ko:분류:그리스 simple:Category:Greece th:Category:ประเทศกรีซ zh-min-nan:Category:Hi-lia̍p

Przedborski Park Krajobrazowy

Przedborski Park Krajobrazowy - park krajobrazowy, utworzony w 1988 roku na granicy ówczesnego województwa piotrkowskiego i kieleckiego. Obecnie na terenie województwa swiętokrzyskiego i łódzkiego. Rozpościera sie od doliny Czarnej Włoszczowskiej na południu po północną część Pasma Przedborsko-Małogoskiego. W przeszłości Kazimierz Wielki polował na tych terenach. Według źródeł historycznych w 1370 roku spadł z konia w miejscowości Żeleźnica i doznał obrażeń, które przyczyniły się do jego śmierci. Kategoria:Parki krajobrazowe

godwka zycie drugi warsaw hotels online casinos










































:: RELATED NEWS ::
GHC
Die Abkürzung GHC bezeichnet:
- Das KFZ-Kennzeichen des ehemaligen deutschen Landkreises Gräfenhainichen. Der Landkreis Gräfenhainichen wurde im Zuge der Kreisgebietsreform 1994 aufgelöst und in die Landkreise Wittenberg, Bitterfeld, Anhalt-Zerbst und den Stadtkreis Dessau eingegliedert.
- Den ISO-Ländercode von
Alberto Contador
Alberto Contador Velasco (
- 6. Dezember 1982 in Madrid/Spanien) ist ein spanischer Radrennfahrer. Contador wurde 2003 bei ONCE Profi. In seinem ersten Jahr bei ONCE gewann er ein Zeitfahren bei der Polen-Rundfahrt. Seit 2004 fährt er
Drewelow
Drewelow ist eine Gemeinde südlich von Anklam. Die Gemeinde wird vom Amt Anklam-Land mit Sitz in der Gemeinde Spantekow verwaltet. Bis zum 1. Januar 2005 gehörte die Gemeinde zum Amt Spantekow.

Geografie und Verkehr

Drewelow liegt 3 km westlich der B 197. Die Stadt Anklam liegt ca. 16 km nördlich. Die A 20 ist über
Burg Lichtenfels
Burg Lichtenfels ist eine Burg bei Lichtenfels. Sie wurde im Jahre 1189 vom Abt von Corvey hoch über der Orke erbaut, kurz danach zerstört und zwischen 1223 und 1230 neu errichtet. Am 21. Juli 1267 verpfändet Corvey dem Grafen Adolf von Waldeck unter anderem Schloß Lichtenfels. Nach heftigen Fehden muß Corvey 1297
Juan Manuel Gárate
Juan Manuel Gárate Cepa (
- 24. April 1976 in Irun/Spanien) ist ein spanischer Radrennfahrer. Garate wurde 2000 Profi beim italienischen Rennstall Lampre. Schon 2001 bewies er sich mit guten Platzierungen, er wurde siebter bei der Tour de Suisse, zwanzigster beim ökumenisches Konzil der katholischen Kirche, das in drei Sitzungsperioden zwischen 1545 und 1563 als Antwort auf die Reformation abgehalten wurde. Reformation

Verlauf

Das 5. Laterankonzil (1512-1517) hatte die
Haus der Elektrotechnik
Das Haus der Elektroindustrie ist ein Gebäude am Berliner Alexanderplatz mit der Hausnummer 6. Es beherbergte das Ministerium für Elektrotechnik und Elektronik der Deutschen Demokratischen Republik (DDR) von 1969 bis Wikipedia:Taxoboxen. --> Der Schweinebandwurm (Taenia solium, syn.: Schweinefinnenbandwurm) ist ein parasitisch lebender Wurm im Darm vom Menschen. Als Zwischenwirt dienen Schweine. Experimentell lassen sich auch andere Säug
Heinrich Frauenlob
Heinrich Frauenlob von Meißen (
- etwa zwischen 1250 und 1260, † 29. November 1318 in Mainz) war ein deutschsprachiger Minnesänger, der sich als Künstler nach dem Hauptthema seines Dichtens Frauenlob nannte.