Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Gujano

Gujano

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Gujano ---- Dosiero:gvajano.gif Gujano - Guyana Lando en Sudameriko.
- Landkodo: GY.
- E-nomo: [a] Gvajano; [o] Gujana Kooperativa Respubliko.
- Nacia nomo: Cooperative Republic of Guyana.
- Areo: 215.000 kv.km.
- Politika sistemo: kooperativa respubliko.
- Ŝtatestro: Bharrat Jagdeo.
- Ĉefurbo: Georgtaŭno (205 mil).
- Adm. divido: 10 regionoj.
- Loĝantaro: 835 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: angla, estas disvastigita ankaŭ la hinda kaj pluraj indianaj lingvoj.
- Eksporto: sukero, rizo, lignaĵoj, diamantoj, baŭksito.
- Pokapa GNP: 590 $.
- Historio: sendependa de 1966. De 1970 membro de la Brita Komunumo. Kategorio:Gujano ja:ガイアナ ko:가이아나 ms:Guyana simple:Guyana th:ประเทศกายอานา zh-min-nan:Guyana

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Sudameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko ----
Oni ankaŭ povas dividi Amerikon geografie en nur du partojn; Nordamerikon kaj Sudamerikon. Tiuokaze, Sudameriko inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Trinidado kaj Tobago
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Falklandoj (britaj)
- Franca Gviano
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko ja:南アメリカ ko:남아메리카 simple:South America th:ทวีปอเมริกาใต้ zh-min-nan:Lâm Bí-chiu

Georgtaŭno

Georgetown (ĝorĝtaŭn) estas ĉefurbo de Gvajano kiu situas ĉe la enfluejo de Demerera (rivero) al la Atlantiko. Geografia situo estas | 6° 47' norda latitudo, 58° 10' orienta longitudo. La urbo havas ĉ. 200.000 loĝantojn (1999) La urbo esis fondita en 1781 fare de francoj, venis sub nederlanda kontrolo en 1784 kaj ekde 1812 ĝi estis kolonia parto de Britio. Georgetown estas la kultura kaj ekonomia centro de la lando. La marhaveno de la urbo estas samtempe la ĉefa haveno de Gvajano kaj tra kiu oni enŝipigas plimulton de la eksportvaroj. Kategorio:Ĉefurboj Kategorio:Gvajano ja:ジョージタウン (ガイアナ) ko:조지타운 (가이아나)

Hinda lingvo

Hinda lingvo povas esti:
- Hinda lingvaro, branĉo de la hindeŭropa lingvaro
- La hindia lingvo, oficiala lingvo de Barato (Verŝajne hinda lingvo havu nur la unuan sencon, sed multaj artikoloj en Vikipedio referencas al ĝi, celante la duan sencon.)

Sukero

La sukero estas unu tipo de la karbonhidratoj, la plej ofte uzata sukero estas la blanka kaj kristale solida sakarozo, uzata por dolĉigi trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. La simplaj sukeroj kiel la glukozo (kiu parte konstruas la sakarozon) deponas grandan energion, uzatan en la metabolo. Kiel kuireja termino, la sukero estas manĝajo, kiun karakterizas la dolĉeco. La ĉiutage uzata sukero estas aĉetebla kiel bruna aŭ kruda (kiu estas rafinaĵo de sukerkano, ne precice kruda sukero) kaj la blanka, altkvalite rafinita sukero. La kando estas purigita, kristaligita k preskaŭ travidebla (diafana) sukero.

Produktado

La sakarozo estas la ekstrakto el sukerkano, sukerbetosukerpalmo per rafinado. En la financa jaro 2001/2002, 134.1 miliono tunoj da sukero estis produktata dismonde. La plej gravaj landoj, kiuj kulturas sukerkanojn (sukerenhavo 16-20 %) troviĝas en tropika klimato (Mez- kaj Sud-Ameriko, Sud-Orientazio). La sukerbeto (sukerenhavo 16-22 %) estas kulturita en la landoj de la kontinenta (mezvarma) klimato (ĉefe EU, Usono) La kruda planto estas dispremita, la suko kolektita kaj filtrita. Tiu ĉi fluidaĵo estas traktita por eltiri malpuraĵojn (precipe per kalko) kaj poste neŭtrigita per sulfur-dioksido. La suko estas bolpurigita, la sedimento surfundiĝas kaj tiel iĝas forigebla, la aliaj malpuraĵoj eliĝas per la ŝaŭmo. La varmo estas reuzata en la sekvaj ŝtupoj (la temperaturo de la manipulado]] ĉiam malgrandiĝas) kaj la suko iom post iom densiĝas. (La malgrandiĝo de la manipula temperaturo necesas por obstakli la karameliĝon.) La densiĝo de la likvaĵo estas helpata per vakuo, la estiĝo de sukerkristaloj estas helpata per aldono de sukerpulvero, kiu donas la kernon por la kristaloj. La densiĝanta sukerfluidaĵo tiel atingas la densecon de 90 % sekmaterialo. La dispartigo de la sukero kaj siropo (i.a. melaso) okazas en centrifugilo. Ankaŭ estas aliaj specoj de regionaj sukeroj.

Kemie

Biokemie, la sukero estas simpla molekulo, kiun oni povas nomi karbonhidrato (monosakarido kaj disakarido). La sukeroj enhavas malofte aldehidan grupon (-CHO) aŭ ketonan grupon (C=O), kie la oksigeno kaj karbono havas duoblan ligon, kio faras ĝin reakcia. La plimulto de la sukeroj havas la formulon (CH2O)n , kie la n estas inter 3 kaj 7. La notinda escepto estas la desoksiribozo, kies nomo aludas al la “foraperinta” oksigeno (el la greka deoxi-). Kvankam oni povas karakterizi kelkajn per la reakciaj grupoj, ili estas ĉefe karakterizitaj per la karbonenhavo. La triozaj derivaĵoj (C3H6O3) estas la interproduktoj de la glikolizo. Inter la pentozoj la plej gravaj estas la ribozoj kaj desoksiribozoj, kiuj konstruas i.a. la nukleajn acidojn. La ribozo do estas la komponento de multaj kemiaĵoj, kiuj estas gravaj en la metabolo, kiu enhavas NADH kaj ATP. La heksozoj kiel ekz. la glukozo estas la ĝenerala substrato por la produktado de energio en la formo de ATP. La plantoj konstruas dum la fotosintezo glukozon, kiu estas deponita ameloforme. Multaj pentozoj kaj heksozoj kapablas formi ringan strukturon. La aldehida kaj la ketona grupo en tiuj fermit-ĉenaj formoj ne estas libera, tiel multaj tipikaj reakcioj de tiu ĉi grupo ne okazas. Glukozo ekzistas en la solvaĵoj ekvilibraj plej ofte ringforme, nur ne pli ol 0,1 % de la molekuloj havas malfermitan formon. La monosakaridoj povas formi glukozidajn ligojn al aliaj monosakaridoj en la fermit-ĉena formo, tiel kreante disakaridojn kiel sakarozojn kaj polisakaridojn kiel amelon. La glikozidaj ligoj devas detruiĝi per hidrolizo aŭ alimetode per la enzimoj, antaŭ ol la komponantoj estas uzataj an la metabolo. La prefikso ’’’gliko-’’’ aludas al la ĉeesto de la sukero en la cetere nekarbon-hidrata materialo: ekzemple la glikoproteino estas proteino kun alligita unu aŭ pli da sukermolekulo. Simplaj sukeroj estas: sakarozo, fruktozo, glukozo, dekstrozo, maltozo kaj mannozo. La sakarozo povas transformiĝi al glukozo kaj fruktozo per hidrolizo, produktante la t.n. ‘’invertitan sukeron’’. Tiu ĉi sukero estas pli dolĉa ol la originala sakarozo kaj estas uzata en sukeraĵejoj por dolĉigi kaj moligi la strukturon de la sukeraĵoj.

Ekonomio

EU estas la 2-a plej granda eksportanto de sukero. La interna merkata prezo estas triobla ol tiu de la mondmerkato, la memkosto estas 5-6-obla ol en Afriko, Sud-Ameriko. La KAP (Komuna AgrarPolitiko)subvencias per 2 miliardoj da eŭro la eŭropajn produktantojn.

Historio

Antaŭ la kristala sukero oni uzis la sukon de la sukerkano (Hindio, Ĉinio) aŭ la mielon por dolĉigi la nutraĵojn. Unuafoje oni ellaboris la kristalogon de sukero en Hindio kej de tie disvastiĝis en la mondo. En Eŭropo aperis la sukero en la mezepoko kun la alveno de la maŭroj. Ankaŭ la krucmilitistoj hejmenportis ĝin, kiam ili hejmeniris post la militado en la Sankta Lando. En la jaro 1747 Andreas Sigismund MARGGRAF, germana kemiisto, pruvis, ke la sukero de la sukerkano estas la sama kiel tiu de la beto. La esplorojn de Marggraf daŭrigis Franz Karl ACHARD, kiu ellaboris la industrian produktadon de sukero el sukerbeto. Li malfermis la unuan rafinejon en 1802 en Wohlau-Cunern, Silezio, Prusio. Kategorio:Kemiaĵo ja:糖

Rizo

Rizo estas genro (Oryza) de unujaraj tropikaj, marĉaj herboj el la familio de la poacoj. Ĝiaj grenoj estas la ĉefa cerealo por duono de la homaro. La planto iĝas unu ĝis du metrojn alta kaj havas longajn mallarĝajn foliojn kaj unuflorajn spiketojn sur dense kunsidantaj branĉoj en 20-30 cm longa paniklo. La grajnoj estas tre malmolaj, kaj kiam oni preparas ilin, estas tre nutraj por homoj.

Rizo-kultivado

Rizo-kultivado estas taŭga en landoj kun multa pluvo kaj malmultekosta laboro, ĉar ĝi bezonas multan akvon kaj estas tre laborige kultivi ĝin. Tamen ĝi povas kreski preskaŭ ĉie, eĉ sur krutaj monto-inklinoj. Ofte rizo kultiviĝas en plataj marĉaj terenoj prizorgitaj por sekurigi idealan akvo-profundon (tipe 15 cm). Rizo terenoj ankaŭ foje uziĝas por la produktado de manĝeblaj fiŝoj kaj ranoj. La bienistoj profitas de la facileco de la rizo-plato kreski en akvo-medio: la akvo en rizo-terenoj malhelpas la danĝeran kreskadon de fi-herboj ĉe la kulturejo. Kiam la rizo-planto establiĝas en la tereno, la akvo povas finfine esti ĉerpita por preparado de rikolto. La marĉaj terenoj grandigas la produktadon, kvankam la rizon ankaŭ eblas kultivi en ne-marĉa, seka tero (inkluzive de teraso-formaj deklivoj) helpe de superreguliloj por mortigo/inhibo de kresko de fi-herboj.

Preparado kiel manĝaĵo

Unue la grenoj de la riza planto estas muelitaj por forigi la eksterajn ŝelojn, kio kreas brunan rizon. Tiu proceso povas esti daŭrigata por forigi la ĝermon kaj reston de la ŝelo, tiel kreante blankan rizon. La rizosemoj ofte estas vaporigata aŭ boligata ĝis mola kaj manĝebla, kaj poste ili povas esti fritita en legoma oleobutero. Blankan rizon oni povas pulvi en faruno, kiu ofte kunvenas por personoj kiuj sekvas senglutenan dieton. La faruno estas uzata en multaj trinkaĵoj kiel rizlakto kaj sakeo. Rizobrano (nomata nuka japanlingve) estas valora varo en Azio, kaj estas uzata por multaj ĉiutagaj bezonoj. Oni povas ekstrakti el la brano sanan oleon. Alia uzo estas por fari specon da piklataj legomoj. Kiel krevmaizo kaj aliaj grenoj, rizo povas esti pufata. Por rizo krevi, oni devas varmigi la grajnojn en malalta-prema ujo. Dum varmado, la akvo de ĉiu grajno plivolumeniĝas, sed estas tenata pro la perikarpo de la grajno. Kiam la premo en la grajno rompas la perikarpon, la grajno pufas.

Nutra informo

Rizo enhavas malgrandajn nivelojn de saturataj grasoj, kolesterolo, kaj natrio. Ĝi estas bona fonto de mangano. Fonto: http://www.nutritiondata.com (anglalingva)

Genetike modifita rizo

Saneco

"Ora Rizo", aŭ angle Golden Rice, estas rizo, genetike modifita de germanaj profesoroj Ingo POTRYKUS kaj Peter BEYER ĉe la svisa Federala Instituto de Teknologio. Tiu ĉi rizo estas riĉigata en vitamino A, kaj, laŭ la inventintoj, povas agi kontraŭ la blindeco kiu afliktas ĉiujare kelkan duon-milionon da homoj, pro manko de tiu vitamino, kaj eviti la unu ĝis du milionojn da mortoj ĉiujare pro la sama kialo.

Kontraŭparazitaĵoj

Ĉinio, monde la unua rizproduktanta kaj konsumanta lando, volas surmerkatigi GM-an rizon ekde 2006 (laŭ la revuo Science [Scienco]). Temas pri du varioj kiuj estas rezistaj kontrau rizpiraloj (larvoj de tineoj), la unua pro genoj transplantitaj el grunda bakterio bacillus thurigiensis, la dua el negr-okula fabo, aŭ rizfabo (Dolichos umbellatus) (ĉine: 米豆). Dum 2001 ĝis 2003 agroprovoj elmontris 80% malgrandigon de uzo de kemiaj kontraŭparazitaĵoj, pozitivan efikon sur la sano de la agrikulturistoj, kaj plibonigon de produktiveco (de 6 360 kg/ha kontraŭ 6 150 kg/ha por la kutimaj rizvarioj). Ĉinio jam estas la plej granda produktanto de GM-a kotono, sed tiu estas la unua fojo kiam GM-aj produktaĵoj estas tiele grandskale vendota en la merkato de homa nutrado.

Eksteraj ligiloj

Esperanto

el Monato (gazeto) (2003/7, p.10)

Plurlingvaj

(angle, ĉine, france, hispane, itale kaj japane) - de la FAO.

Anglalingvaj

(de la Institute of Science in Society) (Internacia instituto por esplorado pri rizo) de Ag-Biotech Infonet, ne-komerciala retejo. ja:米 ko:벼 ms:Padi

Diamanto

Geologio > Mineralo > Raraj ŝtonoj ---- Diamanto estas unu el la naturaj alotropoj de karbono; la ĉefa alotropo estas grafito. Ĝi estas gemo, uzata por juveloj. juvelo

Ecoj

Diamanto estas travidebla, optike izotropa kristalo kun refrakta indekso de 2,417, alta dispersiĝo de 0,044, kaj specifa pezo de 3,52.

Malmoleco kaj kristala strukturo

Iam sciata kiel neceda, diamanto estas la plej malmola sciata nature okazanta materialo, poentanta 10 je la malnova dureca skalo de Mohs. La materialo bora nitrido, kiam en formo strukture identa al diamanto, estas preskaŭ tiel bura kiel diamanto; nune hipoteza materialo, beta karbonnitrido, eble ankaŭ estas tiel dura aŭ pli dura en unu formo. La nomo de la diamanto derivas de la Greka adamas, "nemalsovaĝigebla" aŭ "nevenkebla" aludanta al ĝia dureco. Diamantoj tipe kristalizas en la kuba kristala sistemo kaj konsistas de tetraedre ligitaj atomoj. Dua formo nomita lonsdalito
- kun sesangula simetrio troviĝas. La loka medio de ĉiu atomo estas identa en la du strukturoj. Kubaj diamantoj havas perfektan oktaedran fendiĝon, kiu signifas ke ili havas kvar fendiĝajn ebenaĵojn. Diamantoj plej ofte estas eŭedraj
- (rondita aŭ havantaj bonajn edrojn) okedroj kaj ĝemeliĝaj okedroj. Aliaj formoj inkludas dekduedrojn kaj kubojn. Diamantoj ofte troviĝas kun mantelo de "nifo"
- , gum-simila haŭto. Iliaj rompiĝoj estas ŝtup-similaj, konkoidaj, aŭ neregulaj.

Optikaj ecoj

La glaceo de diamantoj priskribiĝas kiel diamanta. Diamantoj montrigas fluoresko de variaj koloroj sub longonda ultraviola lumo, sed ĝenerale estas blu-blanka, flaveta, aŭ verdeta sub iksradioj. Diamantoj havas sorban spektrumon konsistanatan de fajna linio en la violo ĉe 415,5 nm. Koloraj ŝtonoj montras pliajn bendojn. Brunaj diamantoj montras bendon en la verdo ĉe 504 nm, kelkfoje akompanata de du aldonaj malfortaj bendoj anakŭ en la verdo.

Elektraj ecoj

Alia ol plej multaj naturaj bluaj diamantoj kaj speciale faritaj artefaritaj diamantoj kiuj estas semikonduktaĵoj, plej multaj diamantoj estas izolaĵoj, sed malsame de plej multaj izolaĵoj, ĝi estas bona konduktanto de hejto pro la forta ligado inter molekuloj. Speciale purigitaj artefaritaj diamantoj havas la plej altan termikan konduktivecon (20-25 W/cmK, kvinoble kupro) de iu ajn solidaĵo ĉe ĉambra temperaturo. Plej multaj bluaj diamantoj entenas borajn atomojn, kiu anstatŭas karbonajn atomojn en la kristala matrikso, kaj ankaŭ havas altan termikan konduktivecon. Naturaj bluaj diamantoj lastatempe akiritaj de la minejo Argyle en Australio ŝuldas sian koloron al troabundo de hidrogenaj atomoj; tiuj ĉi diamantoj ne estas semikonduktaĵoj.

Termikaj Ecoj

Ĉar diamantoj havas tiel altan termikan konduktivecon, ili jam estas uzitaj de semikonduktaĵaj fabrikantoj por malebligi superhejtado de silicio kaj aliaj semikondukaĵoj. Naturaj bluaj diamantoj entenantaj boron kaj sintezaj diamantoj dopitaj kun boro estas p-tipaj semikonduktaĵoj. Se n-tipa semikonduktaĵo povas esti sintezita, elektronikaj cirkvitoj povos esti manufakturitaj el diamanto. Ĉirkaŭmonda esploro progresas, kun okaza sukceso raportita, sed nenio definativa. Dum 2002 raportiĝis en la ĵurnalo Nature ke esploristoj sukcesis deponi maldikan diamantan filmon sur diamanta surfaco, kiu estas grava paŝo al manufakturado de diamanta floko. Dum 2003 raportiĝis ke NTT disvolvis diamantan semikonduktaĵan aparaton.

Konsisto kaj Koloro

Diamantoj el Tipo I havas nitrogenaj atomoj kiel la ĉefa malpuraĵo. Se la atomoj estas en grapoloj, ili ne efikas la koloro de la diamanto (Tipo Ia). Se ili disiĝas tra la kristalo, ili donas al la ŝtono flavan kolornuancon (Tipo IIb), la Kaba serio. Tipe, natura diamanta kristalo entenas kaj Tipo Ia-an kaj Tipo Ib-an materialon. Sintezaj diamantoj kiuj entenas nitrogenon estas Tipo Ib. Diamantoj el Tipo II ne havas nitrogenaj malpuraĵoj. Malofte, ili entenas neniajn aliajn malpuraĵojn: tiuj ĉi estas Tipo IIa, kaj koloriĝas ruĝeta, ruĝa, aŭ bruna per strukturaj anomalioj leviĝanta per plasta deformiĝo. Tiuj el Tipo IIb estas la naturaj bluaj diamantoj, kiuj entenas disan boron en la kristala matrikso. Diamantoj okazas en variaĵo de koloroj: ŝtala, blanka, blua, flava, oranĝa, ruĝa, verda, ruĝeta, bruna, kaj nigra. Koloraj diamantoj entenas malpuraĵojn aŭ molekulajn difektojn kiuj kaŭzas kolorado, dum puraj diamantoj estas ĉiam travideblaj kaj senkoloraj. Dum la malfrua 18-a jarcento, diamantoj montriĝis fariĝi de karbono per ja multekosta eksperimento de ekbruligo de diamanto (per brula glaso en oksigena atmosfero kaj per montrado ke gaso de karbonata acido (karbona duoksido) produktiĝis de la brulado. La fakto ke diamantoj estas bruleblaj postulas pluan ekzaminadon, ĉar ĝi rilatas al interesiga fakto pri diamantoj. Diamantoj estas karbonaj kristaloj, kiuj formiĝis profunde en la Tero ĉe alta temperaturo kaj ekstrema premo. Ĉe surfaca aera premo (unu `atmosfero), diamantoj ne estas tiel stabila kiel grafito, kaj tiel la diseriĝo de diamantoj estas termodinamike favora. Do spite al la reklama kampanjo de De Beers, diamantoj certe ne daŭras por ĉiam. Tamen, pro la tre alta bariero de kinetika energio, diamantoj estas metastabilaj; ili ne diseriĝos al grafiton ĉe normaj kondiĉoj.

La Diamanta Industrio

Pro sia alta dispersiĝo kaj nesuperita dureco, diamantoj jam longe altestimiĝis kiel ero de juvelaro. Granda komerco en gem-rangaj diamantoj ekzistas, plejparte regata de firmao De Beers kiu estas uzinta ĝian monopolon por manipuli prezojn. Unufoje, pensiĝis ke pli ol 80% da la krudaj diamnatoj de la mondo pasis tra la Diamond Trading Company (Diamante Komerca Firmao) posedita de De Beers en Londono, sed la aktuala nombro estas ĉirkaŭ 60%. Diamantoj taksiĝas laŭ tranĉiĝo, klareco, koloro, kaj karato. Kaj krudaj kaj tranĉitaj diamantoj estas gradigitaj kaj apartigitaj surbaze de tiuj ĉi kvar karakteraĵoj ĉe nombro de forte garditaj gradigaj centroj, tiel kiel DTC.

Tranĉado

La historio de diamanta tranĉado povas esti spurita al la posta Mezepoko, antaŭ kiam diamantoj ĝuiĝis en sia natura okedra stato. La unuaj "pliboniĝoj" de la dezajno de naturo temis pri polurado de kristalaj facoj - tio ĉi vokiĝis pinta tranĉaĵo
- . Pli poste, iom malpli ol duono de la kristalo kutime forsegiĝis, tiel kreante la tablan tranĉaĵon
- . Ambaŭ fruaj tranĉaĵoj ne rivelus tion kio nun altestimiĝas, ĝia dispersadofajro. Tiutempe, diamantoj valoriĝis pro siaj brila glaceo kaj supera dureco; tablotranĉa diamanto aspektis nigra, kiaj ili ja aperas en pentraĵoj de tiu erao. Post 1676 la roza tranĉaĵo
- ekuziĝis de malaltlandaj tranĉistoj: tiu ĉi estis la unua vere mult-faceta tranĉaĵo kun supren da 16 facetoj. Verŝajne, la roza tranĉaĵo adoptiĝis de Hindio, ĉar multaj historiaj hindaj diamantoj fariĝis tiele (kvankam malpli simetre, ĉar hindaj tranĉistoj penis minimizi rubaĵon). Malprecize je 1900, la disvolviĝo de diamantaj segiloj kaj bonaj juvelaj torniloj ebligis la disvolvo de modernaj diamantaj tranĉaĵoj, ĉefa inter ili la ronde brilianta tranĉaĵo. En 1919, Marcel TOLKOWSKY analizis tiun ĉi tranĉaĵon. Liaj kalkuloj konsideris kaj brilecon (la kvanto de respegulita lumo), kaj fajron, tiel kreante delikatan ekvilibron inter ambaŭ. Liaj geometriaj kalkuloj troviĝas en lia libro, Diamond Designs (Diamantaj Dezajnoj). La moderna ronda brilianto konsistas de 58 facetoj (aŭ 57 se la kuleto ekskludiĝas); 33 sur la krono
- (la supra duono super la mezo aŭ talizono
- de la ŝtono) kaj 25 sur la paviliono
- (la malsupra duono sub la talizono). Dum lastatempaj jardekoj, plej multaj talizonoj estas facetitaj. Multaj talizonoj havas 32, 64, 80, aŭ 96 facetoj; tiuj ĉi facetoj nombriĝas en la tuto. Dum la faceta nombro estas norma, la efektivaj proporcioj (krona alteco kaj angulo, paviliona profundeco, k.t.p.) ne universale konsentiĝas. Oni povas paroli pri la Usona tranĉaĵo aŭ la Skandinavia Normo (Scan. D.N.) por doni nur du ekzemploj. Eĉ kun modernaj teknikoj, la tranĉado kaj polurado de diamanta kristalo ĉiam rezultigas draman perdon de pezo; malofte ĝi estas malpli ol 50%. La ronde brilianta tranĉaĵo preferiĝas kiam la la kristalo estas okedra, ĉar ofte du ŝtonoj povas tranĉiĝi de unu tia kristalo. Strange formitaj kristaloj tiel kiel makeloj
- tre verŝajne tranĉiĝas en ellaborita tranĉaĵo
- — tio estas tranĉajo alia ol la ronda brilianto — al kiu la aparta kristala formo utilas. Popularaj ellaboritaj tranĉaĵoj inkludas la panetan
- (ortangula rando), markizinan
- aŭ boatetan
- , princinan
- (kun kvadratan randon), koran
- , brioletan
- (formo de la roza tranĉaĵo) kaj la piran
- aŭ glutetan
- tranĉaĵojn. Parole ĝenerale, tiuj ĉi "ellaboritaj tranĉaĵoj"
- ne teniĝas al la samaj striktaj normoj kiel la Tolkowski-derivitaj rondaj briliantoj. Tranĉaĵoj estas influitaj de modo; panetoj - kiuj emfazas la glaceon de diamanto kaj malemfazas ĝian fajron - furoris dum la periodo de Art Deco-o, kvankam la princina tranĉaĵo - kiu emfazas la fajron de diamanto anstataŭ ĝia glaceo - nune iĝas pli populara. La princina tranĉaĵo estas ankaŭ populara inter tranĉistoj: inter ĉiuj tranĉaĵoj, ĝi malŝparas plej malmulton de la orininala kristalo. Dum la 1970-aj jaroj, Bruce HARDING disvolvis alian matematikan modelon por juvela konstrukcio. De tiam, kelkaj grupoj estas uzintaj komputilajn modelojn (ekz MSU, OctoNus, GIA, kaj folds.net) kaj specialigitajn skopojn konstrukcii diamantaj tranĉaĵoj. Dum la 1990-oj Israelaj interesuloj akiris proksimume 20% de la diamanta komerco, aĉetante diamantojn de Rusio kaj de minejoj en Afriko ne regataJ de deBeers. DeBeers nun komercas nur en diamantoj de iliaj propraj minejoj. Maĵora diamanta tranĉa industrio plenkreskiĝas en Gujarata Stato, Hindio kie 90% da mondaj diamantoj (kiel mezuritaj laŭ la nombro de diamantoj) estas tranĉitaj de laboristaro de 800 000. Malgrandaj diamantoj antaŭe ne tranĉindaj estas tranĉataj en Hindio malferme al nova merkata segmento por malgrandaj diamantoj.

Klareco

Klareco estas mezuro de internaj strukturaj malperfektaĵoj nomitaj "inkludoj". Gradoj de klareco uzitaj de la Juvela Instituto de Usono estas:
- FL - sendifekta laŭ tio ke neniu inkludo estas videbla sub dekobla pligrandigo.
- IF - interne sendifekta kun neniu inkludo videbla sub 10 obla pligrandigo, nur malgrandaj makuloj.
- VVS1 kaj VVS2 - tre tre malgrandaj inkludoj kiuj estas malfacile videbla sub 10 obla pligrandigo. VVS1 estas pli bona ol VVS2.
- VS1 kaj VS2 - tre malgrandaj inkludoj kiuj estas videblaj sub pligrandigo sed nevideblaj al la senpera okulo.
- SI1 kaj SI2 - malgrandaj inkludoj estas videblaj al la senpera okulo, se oni scias kie rigardi. "SI3" estas neoficiala grado iam uzitaj en la industio.
- I1, I2, kaj I3 - malperfekta kun inkludoj videblaj al la senpera okulo. Por I#, la inkludoj efikas la brileco de la diamanto kaj estas grandaj kaj evidentaj. Preter la terminoj por klareca gradado, aliaj konsideroj inkludas la tipon, grandecon, kaj lokon de la inkludoj. Inkludoj apud aŭ sur la surfaco povas malfortikigi la diamanto strukture. Depende de kie en la tranĉita daimanto okazas la inkludo kaj kiel ĝi estas uzata, eblus malkaŝi la inkludon malantau la muntumo. Klareco povas esti "plialtigita" per plenado de la frakturo tre simile al la traktado de rompiĝo en aŭta ventŝirmilo. Tiaj diamantoj iam nomiĝas "frakturplenitaj diamantoj".

Koloro

La Juvela Instituto de Usono uzas la leterojn de "D" ĝis "Z" kiel skalon de koloro kie "D" estas senkolora kaj "Z" estas flava.
- senkolora: D,E,F
- proksime senkolora: G,H,I,J
- pale flava: K,L,M
- tre flaveta: N,O,P,Q,R
- flaveta: S,T,U,V,W,X,Y,Z Senkoloraj diamantoj prezumiĝas pli alte ol flavaj diamantoj. Diamantoj de aliaj koloroj eble prezumiĝas pli alte ol flavaj diamantoj kaj gradigiĝas "Z+". Ekstravagance koloraj diamantoj kiel la profunde blua Hope Diamanto estas aparte valora. 80% da diamantoj produktitaj estas pli malbone kvalitaj diamantoj kiuj uziĝas kiel industriaj diamantoj, kie ilia ekstrema dureco estas utila por tranĉado kaj ŝlifado de alie maltrakteblaj materialoj (inkludantaj aliajn diamantojn). Lastatempe gas-faze deponadaj procezoj elpensiĝis kiuj allasas maldikajn diamantajn filmojn kreskiĝi sur iaj surfacoj, rezulte en multa pliiĝado de la daŭrivo de iaj maŝinaj iloj.

Ercejoj

Historie diamantoj troviĝis en aluviaj deponaĵoj en suda Hindio, kiuj nun elĉerpiĝis. Plej multaj diamantaj deponaĵoj estas en Afriko, notinde en Sud-Afriko, Namibio, Bocvano, la Respubliko de Kongo, kaj Siera-Leono. Militaj grupoj en iuj el tiuj landoj ekregis la diamantajn minojn, uzante la konfliktajn diamantojn financi siajn operacojn. Ankaŭ estas komercaj deponaĵoj en la Nordorienta Teritorio, Kanado, en la Rusia Arkto, Brazilo, kaj en Norda kaj Okcidenta Aŭstralio. Foje diamantoj troviĝis en la glaĉeraj deponaĵoj en Viskonsino kaj Indianao. La Viskonsinaj trovoj povas eksplikiĝi per lastatempaj Kanadaj eltrovoj, sed la diamantoj trovitaj en Indianio devis veni de gisnun neeltrovitaj fontoj en Kebekio ĉar la movado de la glacio estis de la nordoriento al la sudokcidento. Etaj nanometre grandaj diamantoj, ofte nomitaj nanodiamantoj, ankaŭ troviĝas kiel antaŭ sunaj grajnoj en primativaj meteorŝtonoj. Diamantoj estis unue produktitaj artefare sur 16-a de februaro, 1953 en Stokholmo, Svedio de la projekto QUINTUS de ASEA, la maĵora elektre manufaktura firmao de Svedio per uzado de grandega aparato planita de Baltzar VON PLATEN. Premo taksita je 83.000 atmosferoj estis konservata dum horo. Kelkaj malgrandaj kristaloj estis produktitaj. La malkovro estis konservata sekreta. Dum grandaj diamantoj estas ĝis num pli multikosta produkti artefare ol mini, malgrandaj artefaritaj diamantoj kaj speciale diamanta polvo fariĝis gravan industrion, kun General Electric antaue. Je 2003, du firmaoj planis enkonduki altkvalitaj artefaritaj diamantoj, vide nedistingebla de tiuj nature okazantaj antaŭ 2005. La tradicia diamanta industrio aprecas kontraŭrimedojn. Urbo de maĵora graveco en la diamanta komerca interŝanĝo estas Antverpeno, Belgio. Estas taksite ke 90% da krudaj diamantoj, 50% da tranĉitaj diamantoj, kaj 40% da industriaj diamantoj de la mondo interŝanĝiĝas en Antverpeno. La industrio reprezentiĝas de la Diamanta Alta Koncilio (HRD). Antaŭ Antverpeno la havenurbo de Bruges vidis plej multan komercon, tenante sian lokon de la 13-a jarcento. Al la 15-a jarcento Bruges malpliiĝis, ĝia haveno stringis per ŝlimo. Antverpeno estis la centro de la diamanta komerco de la 15-a jarcento gis sia venko en 1585 de la Hispana [militfloto. Amsterdamo tiam anstataŭis kiel la komerca centro pro la translokiĝo de la tranĉistoj de Antverpeno. Antverpeno refoje fariĝis la diamanta komerca centro komence de la 19-a jarcento

Artefarita diamanto

19-a jarcento Ekde 1955 ekzistas la ebleco, artefarita produkti diamantojn per altaprema-altatemperatura procedo (HPHT – el la angla: high-pressure high-temperature). Ĉe tiu procedo, oni kunpremas grafiton en hidraŭla premilo kun premo ĝis 6 gigapaskalo kaj temperaturo de 1500 °C. Inter tiuj kondiĉoj, la termodinamike pli stabila formo de la karbono estas la diamanto. Tiu transforma procedo povas estis rapidigita per ĉeesto de katalizatoro. Analoge al diamanto, oni povas produkti ankaŭ el la heksagona modifaĵo de bornitrido kuban bornitridon (CBN) per la menciita procedo. CBN ne atingas la durecon de diamanto, kaj estas konstanta eĉ ĉe alta temperaturo kontraŭ oksigeno. Paralele al tio, oni disvolvis la procedon pri puŝonda diamantosintezo sub grandega premo, kio aperas ankaŭ ĉe eksplodoj. Tiu komercie sukecsa vojo donas diamantan pulvoron en diversaj fajnecoj. Alternativa ebleco por produkti artefaritan diamanton estas la tavolumo de substratoj kun helpo de kemia vapora tavoligo (CVD - angle.: chemical vapour deposition). Ĉifoje, oni alvoporigas en vakua kamero dimantan tavolon kun diko de kelkaj mikrometroj sur substratoj, kiel ekz. durmetalaj metiiloj. Elira materialo estas la gasmiksaĵo de metano kaj hidrogeno, kiam la unua funkcias kiel karbonfonto. La substrata temperaturo devas esti sub 1000°C, por malhelpi la transformiĝon al stabila grafito. La kreska rapideco estas kelkaj mikrometroj je horo. Plia metodo estas kiam plasmotavolumo produktas tavolojn dikajn kelkajn mikrometrojn el t.n. diamantsimilaj karbonoj (DLC: diamond-like carbon). Tiuj tavoloj kunigas la ekstran durecon de la diamanto kaj la tre bonan glitfrotajn proprecojn de la grafito. En ĝi aperas la miksaĵo de sp2- kaj sp3-hibridizitaj karbonoj.

Simbolismo de Diamantoj

Diriĝas ke la helenoj kredis ke diamantoj estas la larmoj de la dioj, la romianoj kredis, ke ili estas splitoj de falintaj steloj. Multaj longe mortaj kulturoj jam serĉas por tio dia aŭ mistika en diamantoj, tiel eksplikante ties specialaĵoj. Eble la plej fruaj simbolaj uzoj de diamantoj estis kiel la okuloj de hinduaj di-statuoj. La diamantoj mem estis pensitaj esti donacoj de la dioj kaj tiel estis dorlotitaj. La punkto, je kiam diamantoj diiĝis ne estas konata, sed fruaj tekstoj indikas ke ili rekoniĝis en Hindio ekde almenaŭ -400 Ĉe Okcidenta kulturo, diamantoj estis tradica emblemo de sentimo kaj virto. Kvankam malofte vidita en juvelaro antaŭ la baroka periodo, fruaj ekzemploj de fianĉiĝaj juveloj enkorpiĝanta diamantojn inkludis la Nupta Krono de Blanĉo (ĉ 1370-1380) kaj la Heftlein-a broĉo de Vieno (ĉ 1430-140), bilda peco montranta nuptan duopon. Hodiaŭ, diamantoj uziĝas simboli eternecon kaj amon, ofte vidite ornami gefianĉiĝajn ringojn. Tiu ĉi tradicio larĝe imputiĝas al vendada kampajno de De Beers. Kvankam la firmao eble responsas por popularigado de la kutimo, aparte en landoj kie tia tradicio ne ekzistis antaŭe - plejparte en Japanio -, la diamanta gefianĉiĝa ringo povas spuriĝi al la geedziĝo de Maksimiliano la 1-a (tiama arkiduko de Aŭstrio)al Maria de Burgonjo dum 1477. Dum la ago faris multon antaŭenigi la Hapsburga imperio, ĝi faris malmulton igi al la diamanta ringo larĝe renkontitan esprimon de fianĉiĝo. La komenco de la fianĉiĝa ringo mem povas imputiĝi al la Kvara Laterana Koncilio prezidita de Papo Inocento la 3-a dum 1215. Inocento deklaris pli longa atenda daŭro inter fianĉiĝo kaj geedziĝo; senornamaj ringoj de oro, arĝento, aŭ fero plej frue uziĝis. Juveloj estis pli ol brelokoj, ili estis gravaj kaj rekuraĝigaj simboloj al la aristokratio. Leĝoj fariĝis por konservi videblan apartigon de socia rango., certigante ke nur privilegiitoj portis pucajn juvelojn. Dum tempo pasis kaj leĝoj malstreĉiĝis, diamantoj kaj aliaj juveloj fariĝis atingebla al la meza klaso.

Famaj Ŝtonoj


- Cullinan
- Espera Diamanto
- Kol-i-noor
- Miljara Stelo

Ekstera ligilo


- [http://es.chinabroadcast.cn/4/2003/12/19/1@1664.htm Artikolo "Diamanto, ne nur belas" ĉe ĈRI] ---------------------------------------------------------
- - neologismoj aŭ novaj uzoj de ekzistantaj vortoj Kategorio:Mineraloj ja:ダイヤモンド ms:Berlian simple:Diamond

1966

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1966 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1966 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 51-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto.
- ELTE: ekfunkcias Esperanto fako en Universitato.
- En Argentino fondiĝas Programo Pasporto el kiu evoluos la nuna Pasporta Servo de TEJO.
- 1-a Seminario de Esperanto de KKE en Brazilo
- Publikigitaj planlingvoj Nordamerika, Frendo kaj Loglano.
- Bocvano, Barbado kaj Gvajano sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO kune kun Lesoto.
- Barbado membriĝas en Brita Komunumo.
- Burundo deklaratas respubliko.
- La falo de Nkwame NKRUMA en Ganao.
- UAE: Abu-Dabio: emiriĝas Sultan Zajed ben al-Nahajan.
- La aŭstrala piloto Jack BRABHAM gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 10-a de decembro : Jennifer NITSCH

Mortoj


- Eduard KŰHNL
- 1-a de februaro : Usono : Buster KEATON
- 10-a de aprilo : Evelyn WAUGH
- 2-a de aŭgusto : R. A. DVORSKÝ
- 15-a de decembro : Walt DISNEY
- 19-a de decembro : Ehm WELK ----
1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1966年 ko:1966년 simple:1966 th:พ.ศ. 2509

Brita Komunumo

La Komunumo de Nacioj (angllingve Commonwealth of Nations [KOM-on-ŭelt of NEJ-ŝonz]), estas asocio de sendependaj nacioj, principe Unuigita Reĝlando kaj ĝiaj antaŭaj kolonioj. Ĝi do estas la ido de la brita imperio, kaj komencis en la 1930-aj jaroj. Sed estas membroj de la Komunumo kiuj neniam estis en la imperio. Ekzemple, Mozambiko kaj Kameruno. La ĉefo de la Commonwealth estas Ŝia Reĝina Moŝto, Elizabeto la 2-a, sed ŝi ne havas direktan kontrolon je la membroŝtatoj. Ŝi estas la ŝtatestro nur de kelkaj komunumaj landoj (t.n. Komunumaj Regnoj); la aliaj komunumanoj estas respublikoj aŭ monarĥio kun indiĝena monarĥo. Tiel la Commonwealth malsamas al la antaŭa imperio. Jen la membroj de la Commonwealth, kun la jaro de ilia membriĝo. ja:イギリス連邦 ko:영국 연방 ms:Negara-negara Komanwel

Räjähde

right Räjähde eli räjähdysaine on kemiallinen yhdiste joka voi tuottaa hyvin lyhyessä ajassa suuren määrän kaasuja ja lämpöä, joka synnyttää valtavan paineen joka etenee räjähdyksenomaisen nopeasti hajottaen ympäristöä. Räjähdysaineen räjähdysnopeus on yli äänen nopeuden 330 m/s mutta se voi olla jopa 11000 m/s. Räjähdysnopeudesta riippuu millainen vaikutus räjähteellä ympäristöön on. Räjähteet jaetaan karkeasti ruutimaisiin ja varsinaisiin räjähteisiin. Varsinaiset räjähteet jaetaan aloite- ja sekundääriräjähteisiin. Räjähdys luo valtavan paineen ja siksi räjähteitä käytetään mm. kallioiden halkomiseen, talojen räjäyttämiseen ja sotilaskäyttöön. Terroristit ja rikolliset tietenkin myös tarvitsevat räjähteitä.

Varsinaiset räjähteet

Yleensä räjähteellä tarkoitetaan ns. varsinaista räjähdettä, jossa räjähdysmäinen palamisreaktio etenee yli 2000 m/s detonaationa. Varsinaisissa räjähteissä hapetin ja polttoaine ovat samassa molekyylissä. Varsinainen räjähde on joko herkästi syttyvää aloiteräjähdettä tai vaatii syttyäkseen aloiteräjähteen. Jotkut sekundaariräjähteet kuten TNT ovat vaikeasti räjähtäviä ilman aloiteräjähdettä. Jotkut räjähteet muuttuvat herkästi räjähtäväksi esim kylmässä ilmassa, reagoidessaan esim metallien kanssa jne. Räjähteitä ovat esim. dynamiitti, ammoniitti, aniitti, kemiitti, nitroglyseroli, TNT ja lyijyatsidi.

Aloiteräjähde

Aloiteräjähde eli initiaaliräjähde tai primääriräjähde on räjähdysaine, jota käytetään helpon syttyvyytensä takia varsinaisen latauksen räjäyttämiseen. Sytytys tapahtuu usein iskun tai lämmön avulla. Aloiteräjähteitä ovat esim tetryyli, lyijyatsidi, elohopeafulminaatti, lyijystyfnaatti, tetratseeni ja heksanitronmannitoli. Myös nitroglyseroli, hmtd ja asetoniperoksidi ap ovat luonteeltaan aloiteräjähteitä, mutta herkän räjähtävyytensä takia ne eivät sovi lainkaan ammattikäyttöön.

Sekundääriräjähde

Sekundääriräjähteet sytytetään aina aloiteräjähteellä eli primääriräjähteellä eli detonaattorilla. Sekundääriräjähteitä ovat dynamiitti, TNT, PETN, RDX, HMX, ammoniumnitraatti, nitroselluloosa ja geligniitti. C-4 ja C-3 ovat tehokkaita muoviräjähteitä. Monet sekundääriräjähteet kestävät hyvin iskuja ja vain palavat sytytettynä (esim. nitroselluloosa).

Ruudit

Ruudin tapaiset räjähteet palavat noin 330–2000 m/s. Ne ovat ns. deflagroituvia räjähteitä. Niitä ovat esim. mustaruuti ja nitroselluloosaruuti. Monet hitaat räjähteet ovat usein, joskaan ei aina, seoksia eli ns kaksikomponenttiräjähteitä, joissa hapetin ja polttoaine ovat eri molekyyleissä. Nitroselluloosaruudissa hapetin ja polttoaine ovat samassa molekyylissä, mutta räjähdysaine jauhettu niin karkeaksi, että siinä tapahtuva nopea detonaatio hidastuu deflagraatioksi.

Katso myös


- Räjähdys Luokka:Kemialliset aineet luokka:Aseet luokka:Räjähdysaineet ja:火薬

wadysawowo pokoje odywki cytaty domeny online slots










































:: RELATED NEWS ::
Dog Days (album)
Dog Days is an album by southern rock band Atlanta Rhythm Section, released in 1975. (See 1975 in music).

Track listing

#"Crazy" (Buie, Nix, Daughtry) - 3:07 #"Boogie Smoogie" (Buie, Nix, Bailey) - 7:57 #"Cuban Crisis" (Buie, Nix, Cobb) - 3:50 #"It Just Ain't Your Moon" (Buie, Nix, Daghtry) - 4:50 #"Dog Days" (Buie, Nix,

1979 World Series
The 1979 World Series matched the National League's Pittsburgh Pirates (98-64) against the American League's Baltimore Orioles (102-57), with the Pirates coming back from a 3 games to 1 deficit to win the Ser

Semi-professional
A semi-professional athlete is one who is paid money to play and thus is not an amateur, but for whom sport is not a full-time occupation, generally because the level of pay is too low to make a reasonable living based solely upon that source, thus making the athlete not a full professional athlete.

North America

In North America semi-professional athletes and teams were far more common in the e
Volcanic arc
A volcanic arc is a chain of volcanic islands or mountains located near the edge of continents that are formed as the result of tectonic plate subduction. Subduction causes these arcs by creating magma as one tectonic plate is pushed beneath another into the