Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Guosa

Guosa

Guosa estas zona planlingvo proponita de Alexander Ekhoguosa IGBINÉWÉKÁ en 1965 por esti nacia lingvo de Niĝerio. La lingvo estas bazita sur Hausa lingvo kaj aliaj lingvoj de nordo de Niĝerio, la vortprovizo prenas vortoj el lingvoj el sudo de Niĝerio. En la Guosa, objektoj videblaj kaj konkretaj estas el Hausa kaj aliaj lingvoj de l' nordo de Niĝerio, ekzemple: Kwàndó = korbo
Kázá = kokino
Ból = balono
Líttáfí = libro
Fénsà = skribilo
Vortoj por nevideblaj aŭ abstraktaj aferoj venas el Igbo, Jorubo aŭ aliaj lingvoj de l' sudo. La vorprovizo sekvas alfabeta ordo, se la vorto en Igbo aŭ Jorubo venas unue en alfabeta ordo, ĝi eniras la Guosa, tiel: bìa (en Igbo) kaj wá (in Yoruba) havas samsignifo, do Guosa prenu la vorto el Igbo.

Gramatiko

Alfabeto kaj prononco

Á B D É È F G Í H J K L M N Ó Ò P R S T Ú V W Y Z Guosa uzas la latinan alfabeton kun diakritikoj por indiki tonon: ´ indikas alta tono, ` indikas malalta tono, ^ indikas malkreska tono, meza tono ne estas markata. Estas la Ilowe Naijeriya, niĝeriaj apartaj sonoj: c (ĉ) kiel en "àbíncí": [manĝo]; gb kiel en "gbóntì": [aŭdi]; ng kiel en "mo ng shìengá": [mi estas iranta]; kp kiel en "íkpèrè:" [adjektivo].

Ekzempletoj


- ò chètó ájì ‘wá tí shìengá gídá (nia klasmonitoro iris hejmen).
- ó tí shìhé kófà? (ĉu vi malfermis la pordon?)
- báasì, mó tí shìhé kófà (jes mi malfermis la pordon).
- bíko, fún mi ní rúwá (bonvole, donu al mi akvon).

Bibliografio


- Alexander Igbinéwéká (1987): The dictionary of Guosa language vocabularies. Lagos: Guosa Publications, 52 p.
- Alex Igbiniweka: Teach Yourself Guosa Language Book 2: Nigeria’s future common indigenous lingua franca. Richmond, CA: Guosa Publication Services, 1999.

Ekstera ligo

http://www.edofolks.com/html/pub37.htm kategorio:zonaj planlingvoj

Zonaj planlingvoj

Zonaj lingvoj estas projektoj ellaboritaj por certaj lingvogrupoj aŭ lingvoregionoj. La plej konataj estas tutgermanaj kaj tutslavaj projektoj, ekestintaj plej multe en la epoko de "nacia revivigo" fine de la 19-a jarcento, sed eĉ nuntempe: "Tutonish", tutgermana projekto de Elias MOLEE (1902), "Universalsprghket" por skandinaviaj landoj de K. G. F. KEJHSER (1918), "Euronord" por norda Eŭropo de A. J. PILGRIM (1965), "Mezduslavjanski jezik" por Slavoj de Ladislav PODMELE (1958), ktp. =Listo de Zonaj Planlingvoj=
- Afrihilio (por afrikanoj);
- Euronord;
- Folkspraak;
- Mezduslavjanski jezik;
- Slovio;
- Tutonish;
- Universalsprghket; kategorio:planlingvoj !

1965

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1965 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1965 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 50-a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio.
- Unua lernolibro de Esperanto al Araboj verkita de Salah GHANEM.
- Edwin BURG kaj Roberto PASSOS NOGUEIRA eklernis Esperanton.
- Kreita Esperanto-Kulturdomo kaj Ceará Esperanto-Junularo en Fortalezo.
- Oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en Germana Demokratia Respubliko.
- Usono : Eldoniĝis la unua usona Esperant-lingva kina filmo, Incubus.
- Kreitaj Nova Lingvafrankao, Guosa kaj Eŭronordo.
- Francio : Charles DE GAULLE estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Tiu prezidenta elekto estas la unua rekte balotita de la popolo mem de post 1848 (antaŭe la prezidenton elektis ĝenerale la Parlamento).
- Indonezio : Post Sukarno prenas potencon Suharto. 500 000 da komunistoj kaj ĉinoj estas buĉitaj. Evontoj de tiu jaro estas temo de fama filmo "L'année de tous les dangers" (La jaro de ĉiuj danĝeroj)
- Ĉinio ekhavas la atombombon.
- Kongolo : Ekregas Mobutou Sesse Seko.
- Al UNO aniĝas Gambio, Maldivoj kaj Singapuro.
- Gambio sendependiĝas de Britio.
- Usono : Libereca marĉo en Alabamo de Selma al Montgomery por civilaj rajtoj por nigruloj.
- Tongo : Surtroniĝas Taufahau Tupou la 4-a.
- 15-a de februaro : Kanado: Flago kun folio de acero adoptiĝis.

Naskiĝoj


- Margareta HANDZLIK
- 23-a de majo : Tom TYKWER
- 10-a de junio : Veronica FERRES
- 31-a de julio : J. K. ROWLING
- 21-a de novembro : Björk
- 3-a de decembro : Katarina WITT

Mortoj


- Norvegio : Aksel SANDEMOSE
- 24-a de januaro : Winston CHURCHILL
- 21-a de februaro : Usono : Malcolm X murdiĝis.
- 28-a de julio : Japanio : EDOGAWA Ranpo
- 4-a de septembro : Albert SCHWEITZER
- 16-a de decembro : Francio : William Somerset MAUGHAM ----
1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1965年 ko:1965년 ms:1965 simple:1965 th:พ.ศ. 2508

Niĝerio

Geografio > Afriko > Niĝerio ---- Dosiero:ng.gif
http://de.wikipedia.org/upload/5/59/Nigeria.png
Mapo de Niĝerio el CIA World Factbook
Niĝerio - Nigeria [najĜIria] La plej dense loĝata lando en Okcident-Afriko.
  • Landkodo: NG.
  • E-nomo: Niĝeria Federacia Respubliko.
  • Nacia nomo: Federal Republic of Nigeria.
  • Areo: 924.000 kv.km.
  • Politika sistemo: federacia respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Olusegun Obasanjo.
  • Ĉefurbo: Abuĝo (400 mil, politika), Lagoso (6 mln, ekonomika).
  • Urboj: Ibadano (1.060 mil), Ogbomoŝo (527 mil).
  • Adm. divido: 19 ŝtatoj kaj federacia ĉefurbo.
  • Loĝantaro: 115.000 mil (1998), inter ili 21% joruba, 21% haŭsa, 18% igbo, 12% fulbe.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Parollingvoj: haŭsa, joruba, igba, fula, kanura, ibibia, eda.
  • Kredantoj: islamanoj 46%, kristanoj 32%, animistoj 20%.
  • Eksporto: nafto, kakao, palmoleo, kauĉuko, kotono.
  • Pokapa GNP: 260 $.
  • Organizoj: UNO (1960)
  • Historio: en 1914 fariĝis Brita kolonio. En 1960 estis deklarita sendependeco, al kio sekvis konfliktoj inter diversaj etnogrupoj. En 1967-1970 en orienta parto de la lando estis deklarita Biafra Respubliko.
Niĝerio estas la plej granda nacio en Afriko: el la afrikanoj sude de la Saharo, unu el tri loĝas en Niĝerio. Kiel multe de la nacioj de Afriko, Niĝerio estas linio metita sur mapo de Britio. Per la linio, tri grandaj gentoj -- la haŭsoj de la seka, islama nordo, la joruboj de la malseka, kristana, urbara sudokcidento, kaj la malriĉaj iboj de la naftoriĉa sudoriento -- kaj multe de malgrandaj gentoj inter ili, estas metitaj en unu "nacion". En ĝia mallonga vivo, Niĝerio jam estis fendita de civila milito (1967-1970), militio kiu portis morton al unu miliono da homoj. Sed la linio kiu donas sangon kaj malpacon, ankaŭ donas riĉecon: la nafto sub la tero, iu el la plej pura kaj bona en la mondo. El la du -- la malpaceco inter gentoj kaj la nafto -- venas nacio kuntenita de militista, koruptema tiranecon. La nordaj islamaj federacieroj leĝigis interpreton de ŝario por krima juro. La konfliktoj pri homaj rajtoj (kazo de adultakuzita Safiya HUSEINI (2002) kaŭzis diskutegon en la lando kaj internaciajn protestojn. Kategorio:Niĝerio ja:ナイジェリア ko:나이지리아 ms:Nigeria simple:Nigeria zh-min-nan:Nigeria

Wikipedia:Articles for deletion/Cyberyogi



statystyki kalorie warsaw hotels keno hotels edinburgh uk










































:: RELATED NEWS ::
Lucille Frances Ryan
, holding her character's trademark chakram.]] Lucy Lawless (born Lucille Frances Ryan on March 29, 1968 in Auckland, New Zealand), is a Kiwi actress and singer<
Lucille F. Ryan
, holding her character's trademark chakram.]] Lucy Lawless (born Lucille Frances Ryan on March 29, 1968 in Auckland, New Zealand), is a Kiwi actress and singer<
Lucille Ryan
, holding her character's trademark chakram.]] Lucy Lawless (born Lucille Frances Ryan on March 29, 1968 in Auckland, New Zealand), is a Kiwi actress and singer<
Wes Anderson
Wesley Wales Anderson (born May 1, 1969, in Houston, Texas) is an American writer, producer, and director of films and 18 October 1945) is a Scottish Labour politician and former member of Parliament and Member of the Scottish Parliament. He served as Minister for Children and Education in
David Lock
David Lock (born 2 May 1960) is a politician in the United Kingdom. He was elected Labour Member of Parliament for Wyre Forest in the 1997 general election, but lost his seat in the
Ray Whitney
This article is about Ray Whitney the politician. For the hockey player, see Ray Whitney (hockey player) ---- Ray Whitney is a politician in the United Kingdom. He served as a Conservative Party member of Parliament for Wycombe from 1978 to

Melton Hall
This is a list of halls of residence on the various campuses of the University of Nottingham in Nottingham, England. England

University Park Campus

Ancaster Hall is a mixed Read More...
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org