:: wikimiki.org ::
| Gvineo |
GvineoGeografio > Afriko > Gvineo
Por aliaj signifoj de la vorto Gvineo, vidu Gvineo (apartigilo)
----
Dosiero:gn.gif france Guinee
Lando en Okcidenta Afriko.
- Landkodo: GN.
- E-nomo: Gvinea Respubliko.
- Nacia nomo: Republique de Guinee [repiblik' de gine'].
- Areo: 245.857 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Lansana CONTE (1998).
- Ĉefurbo: Konakrio (656 mil).
- Loĝantaro: 6.591 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: franca.
- Kredantoj: muzulmanoj, lokaj konfesoj.
- Pokapa GNP: 550 $.
- Eksporto: baŭksito, diamanto, kafo, frukto.
- Organizoj: UNO (1958)
- Historio: en 1891-1958 estis kolonio de Francio. De la tago de sendependeco ĝis 1984 ĝin regis Ahmed Sekou TOURE.
Kategorio:Gvineo
ja:ギニア
ko:기니
ms:Guinea
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
Gvineo (apartigilo)Gvineo povas signifi
- Gvineo, regiono de Afriko
- Gvineo, lando en Afriko (antaŭe Franca Gvineo)
- Gvineo Bisaŭa, lando en Afriko (antaŭe Portugala Gvineo)
- Ekvatora Gvineo, lando en Afriko (antaŭe Hispana Gvineo)
- Nov-Gvineo, insulo en la Pacifiko.
- Papuo-Nov-Gvineo, lando en la orienta parto de Nov-Gvineo.
- Golfo de Gvineo, parto de la Atlantiko, apud Afriko.
ko:기니 (동음이의)
zh-min-nan:Guinea (khu-pia̍t-ia̍h)
Respubliko ja:共和制 ja:共和国
Respubliko estas politika organizo de la publikaj aferoj, forte ligita al demokratio, kiu havis en la historio diversajn formojn. La difino de Respubliko do malsamas depende ĉu temas pri antikva tempo ĉu de nuntempo. La vorto respubliko venas de la latinlingvaj vortoj res publica "publika afero" kaj origine uzatis pri aferoj, pri kiuj decidis plejmulto de la plebo, anstataŭe al reĝo aŭ cezaro.
Fundamento de modernaj respublikoj estas apartigo de la tri povoj : ekzekuta, juĝa kaj leĝofara, kiuj en monarkio estis inter la samaj manoj. Krom la mallonga Angla Respubliko, Usono de sia sendependiĝo kaj Francio dum la Franca Revolucio iniciatis la modernajn respublikojn sur tiu bazo. La respublikoj de la antikva tempo akada, atena, romia ne havis tiun fundamentan bazon.
Respubliko povas ankaŭ esti difinita kiel reĝimo, kies estro ne estas hereda, kontraŭe al monarkio, en kiu la ŝtatestro heredas sian postenon. Pluraj tipoj de respublikoj ekzistas aŭ ekzistis:
- Prezidenta respubliko, estrita de Prezidento
- Parlamenta respubliko, estrita de Ĉefministro
- Aliaj (asemblea reĝimo, Romia respubliko, Venezia respubliko, ktp)
Oni nepre ne forgesu, ke respubliko ne necese estas demokrata, demokrateco estas alia koncepto (kaj ekzemple nuntempe povas efektiviĝi en konstituciaj monarkioj), kaj respubliko povas esti oligarĥa (t.e. la povo de kelkaj), derajte aŭ defakte, ekzemple la respubliko de Venezia tute ne estis demokrata, kaj tiu de Romio ne vere. Ankaŭ kelkaj monarĥioj oni priskribis kiel ia "nobelara respubliko", ĉar la nobelaro elektis la reĝon, kaj retenis multe da povo kaj liberecoj (por si), ĉefa ekzemplo estis Pollando.
Respubliko ankaŭ povas ne havi estron, aŭ havi grupon da homoj kiel estro. Ekzemple, la plej supera posteno de la antikva Romia Respubliko estis duo de konsuloj, kaj en la hodiaŭa Svisio la estro estas la sep-membra Federacia Konsilio aŭ Bundesrat.
Laŭ strikta difino, respubliko nur devas havi neheredan ŝtatestron, sed oni ofte atribuas al respubliko aliajn kvalitojn. Multaj homoj en demokrata mondo sentas, ke la termino respubliko sugestas, ke la popolo elektas la respublikestron aŭ rekte aŭ nerekte, kaj iafoje oni dubas, ĉu diktatora respubliko kiel Ĉinio estas vera respubliko. Ĉinio sin nomas "popola respubliko", ĉar ĝia ŝtatestro ja estas nehereda prezidento, sed iuj diras, ke tio ne estas ĝusta, ĉar tiun prezidenton elektis nur tre-tre eta elito.
Oni ankaŭ ofte konsideras, ke la potencoj de respubliko devas esti limigitaj, kaj do reĝimo, kiu havas la potencon limigi bazajn rajtojn de la civitanoj, kiel ekzemple la liberon de esprimo, ne estas vera respubliko.
Hodiaŭ, la plejmulto el la monarkioj estas konstituciaj monarkioj, kaj la potenco de la monarko estas limigita de konstitucio, kaj la reprezentantaj de la civitanoj efektive regas. Tial, la praktika diferenco inter demokratia respubliko kaj konstitucia monarkio ne estas granda.
----
Laŭ la influo de tieaj lingvoj, oni uzas respubliko por nomi ankaŭ federacierojn en Jugoslavio, Rusio kaj Sovetio.
Vidu ankaŭ
- monarkio
1998Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1998
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 - 2001 - 2002 - 2003
----
Internacia Jaro de la Oceano
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1998 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 83-a Universala Kongreso: Montepeliero, Francio - 3133 partoprenantoj
- 54-a Internacia Junulara Kongreso: Rijeka, Kroatio - 378 partoprenantoj
- Fondita Esperanta Civito
- Fermita la Esperanto-Kulturdomo de Fortalezo
- Werner MOELLER eklernis Esperanton.
- LEGO Mindstorms, nova LEGO-ludilo
- Google fondita
- Grandajn partoj de Afganio kontrolas la taliboj.
- Jugoslavio: Akriĝas la sinteno inter albanoj kaj serboj en Kosovo. Onidiroj pri etno-purigado.
- Bombatako per sinmortigantoj kontraŭ la usonaj ambasadorejoj en Kenjo kaj Tanzanio. 224 mortintoj. Usono kulpigas je Osama Bin-Laden.
- Indonezio: Falo de Suharto.
- La afero Lewinsky.
- Burundo: Pierre BUYOYA elektatas prezidento.
- Kolombio: Andres PASTRANA ARANGO prezidentiĝas.
- Gvineo: Elektatas prezidento Lansana CONTE.
- Somalio: Puntlando deklaras sin sendependa ŝtato.
- Francio : junio-julio : Monda Pokalo de Futbalo. Fine venkas kiel monda ĉampiono la franca teamo.
- Proponitaj Arvano, Globa lingvo kaj Interkelta lingvo.
Naskiĝoj
Mortoj
- Josef VANĚČEK
- 1-a de februaro: Islando: Halldor Kiljan LAXNESS
- 17-a de februaro: Germanio: Ernst JÜNGER
- 20-a de aprilo : Meksiko : Octavio PAZ
- 3-a de majo : Raimund HARMSTORF
- 12-a de majo: Germanio: Hermann LENZ
- 14-a de majo: Usono: Frank SINATRA
- 2-a de julio : Gaston Hoessélo EBOE
- 9-a de aŭgusto: Mikaelo TERNAVSKI
- 6-a de septembro - Akira KUROSAWA, japana kina direktoro
- 12-a de oktobro - Bernhard MINETTI
- 8-a de novembro : Jean MARAIS
----
1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1998
ja:1998年
ko:1998년
simple:1998
th:พ.ศ. 2541
Franca lingvo]
La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj.
La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm).
Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
- 52,8 - Francio
- 6,4 - Kanado
- 5,1 - Alĝerio
- 5,1 - Haitio
- 4,4 - Eburbordo
- 3,3 - Belgio
- 2,6 - Zairio
- 2,1 - Tunizio
- 1,9 - Usono
- 1,8 - Kameruno
- 1,2 - Madagaskaro
- 1,2 - Niĝero
- 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.
Dialektoj
Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.
Historio :
; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn.
; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem.
; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland.
; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp
; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.
Influo al Esperanto
La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...
Eksteraj ligoj
- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro)
:[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/]
!
als:Französische Sprache
ja:フランス語
ko:프랑스어
simple:French language
th:ภาษาฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-gí
Muzulmanoj:Islamaĵoj
:Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo
kaj plena listo da Terminoj
:Politikaj Islamaĵoj
:Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo
:Historio
:Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser
:Pensintoj
::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI
::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb
----
Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.
Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.
Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj
kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur
profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu
juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj
al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la
alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala
antaŭ Dio. Ktp.
Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba
al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de
Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.
Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
- fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la
profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara,
multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super
Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
- preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo,
posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas
dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo
denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al
la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas
predikon.
- doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al
Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas
helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
- fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni
fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado.
Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano,
sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
- pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ
unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas
al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.
Websites in english
- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]
Islamidaj religioj
- Ahmadismo
- Baba Kredo
- Bahaa Kredo
- Druzoj
- Nigraj islamanoj
- Sikismo
Kategorio:Islamo
ja:イスラム教
ko:이슬람교
ms:Islam
simple:Islam
th:ศาสนาอิสลาม
DiamantoGeologio > Mineralo > Raraj ŝtonoj
----
Diamanto estas unu el la naturaj alotropoj de karbono; la ĉefa alotropo estas grafito.
Ĝi estas gemo, uzata por juveloj.
juvelo
Ecoj
Diamanto estas travidebla, optike izotropa kristalo kun refrakta indekso de 2,417, alta dispersiĝo de 0,044, kaj specifa pezo de 3,52.
Malmoleco kaj kristala strukturo
Iam sciata kiel neceda, diamanto estas la plej malmola sciata nature okazanta materialo, poentanta 10 je la malnova dureca skalo de Mohs. La materialo bora nitrido, kiam en formo strukture identa al diamanto, estas preskaŭ tiel bura kiel diamanto; nune hipoteza materialo, beta karbonnitrido, eble ankaŭ estas tiel dura aŭ pli dura en unu formo. La nomo de la diamanto derivas de la Greka adamas, "nemalsovaĝigebla" aŭ "nevenkebla" aludanta al ĝia dureco.
Diamantoj tipe kristalizas en la kuba kristala sistemo kaj konsistas de tetraedre ligitaj atomoj. Dua formo nomita lonsdalito - kun sesangula simetrio troviĝas. La loka medio de ĉiu atomo estas identa en la du strukturoj. Kubaj diamantoj havas perfektan oktaedran fendiĝon, kiu signifas ke ili havas kvar fendiĝajn ebenaĵojn. Diamantoj plej ofte estas eŭedraj - (rondita aŭ havantaj bonajn edrojn) okedroj kaj ĝemeliĝaj okedroj. Aliaj formoj inkludas dekduedrojn kaj kubojn. Diamantoj ofte troviĝas kun mantelo de "nifo" - , gum-simila haŭto. Iliaj rompiĝoj estas ŝtup-similaj, konkoidaj, aŭ neregulaj.
Optikaj ecoj
La glaceo de diamantoj priskribiĝas kiel diamanta. Diamantoj montrigas fluoresko de variaj koloroj sub longonda ultraviola lumo, sed ĝenerale estas blu-blanka, flaveta, aŭ verdeta sub iksradioj. Diamantoj havas sorban spektrumon konsistanatan de fajna linio en la violo ĉe 415,5 nm. Koloraj ŝtonoj montras pliajn bendojn. Brunaj diamantoj montras bendon en la verdo ĉe 504 nm, kelkfoje akompanata de du aldonaj malfortaj bendoj anakŭ en la verdo.
Elektraj ecoj
Alia ol plej multaj naturaj bluaj diamantoj kaj speciale faritaj artefaritaj diamantoj kiuj estas semikonduktaĵoj, plej multaj diamantoj estas izolaĵoj, sed malsame de plej multaj izolaĵoj, ĝi estas bona konduktanto de hejto pro la forta ligado inter molekuloj. Speciale purigitaj artefaritaj diamantoj havas la plej altan termikan konduktivecon (20-25 W/cmK, kvinoble kupro) de iu ajn solidaĵo ĉe ĉambra temperaturo. Plej multaj bluaj diamantoj entenas borajn atomojn, kiu anstatŭas karbonajn atomojn en la kristala matrikso, kaj ankaŭ havas altan termikan konduktivecon. Naturaj bluaj diamantoj lastatempe akiritaj de la minejo Argyle en Australio ŝuldas sian koloron al troabundo de hidrogenaj atomoj; tiuj ĉi diamantoj ne estas semikonduktaĵoj.
Termikaj Ecoj
Ĉar diamantoj havas tiel altan termikan konduktivecon, ili jam estas uzitaj de semikonduktaĵaj fabrikantoj por malebligi superhejtado de silicio kaj aliaj semikondukaĵoj. Naturaj bluaj diamantoj entenantaj boron kaj sintezaj diamantoj dopitaj kun boro estas p-tipaj semikonduktaĵoj. Se n-tipa semikonduktaĵo povas esti sintezita, elektronikaj cirkvitoj povos esti manufakturitaj el diamanto. Ĉirkaŭmonda esploro progresas, kun okaza sukceso raportita, sed nenio definativa. Dum 2002 raportiĝis en la ĵurnalo Nature ke esploristoj sukcesis deponi maldikan diamantan filmon sur diamanta surfaco, kiu estas grava paŝo al manufakturado de diamanta floko. Dum 2003 raportiĝis ke NTT disvolvis diamantan semikonduktaĵan aparaton.
Konsisto kaj Koloro
Diamantoj el Tipo I havas nitrogenaj atomoj kiel la ĉefa malpuraĵo. Se la atomoj estas en grapoloj, ili ne efikas la koloro de la diamanto (Tipo Ia). Se ili disiĝas tra la kristalo, ili donas al la ŝtono flavan kolornuancon (Tipo IIb), la Kaba serio. Tipe, natura diamanta kristalo entenas kaj Tipo Ia-an kaj Tipo Ib-an materialon. Sintezaj diamantoj kiuj entenas nitrogenon estas Tipo Ib.
Diamantoj el Tipo II ne havas nitrogenaj malpuraĵoj. Malofte, ili entenas neniajn aliajn malpuraĵojn: tiuj ĉi estas Tipo IIa, kaj koloriĝas ruĝeta, ruĝa, aŭ bruna per strukturaj anomalioj leviĝanta per plasta deformiĝo. Tiuj el Tipo IIb estas la naturaj bluaj diamantoj, kiuj entenas disan boron en la kristala matrikso.
Diamantoj okazas en variaĵo de koloroj: ŝtala, blanka, blua, flava, oranĝa, ruĝa, verda, ruĝeta, bruna, kaj nigra. Koloraj diamantoj entenas malpuraĵojn aŭ molekulajn difektojn kiuj kaŭzas kolorado, dum puraj diamantoj estas ĉiam travideblaj kaj senkoloraj.
Dum la malfrua 18-a jarcento, diamantoj montriĝis fariĝi de karbono per ja multekosta eksperimento de ekbruligo de diamanto (per brula glaso en oksigena atmosfero kaj per montrado ke gaso de karbonata acido (karbona duoksido) produktiĝis de la brulado. La fakto ke diamantoj estas bruleblaj postulas pluan ekzaminadon, ĉar ĝi rilatas al interesiga fakto pri diamantoj. Diamantoj estas karbonaj kristaloj, kiuj formiĝis profunde en la Tero ĉe alta temperaturo kaj ekstrema premo. Ĉe surfaca aera premo (unu `atmosfero), diamantoj ne estas tiel stabila kiel grafito, kaj tiel la diseriĝo de diamantoj estas termodinamike favora. Do spite al la reklama kampanjo de De Beers, diamantoj certe ne daŭras por ĉiam. Tamen, pro la tre alta bariero de kinetika energio, diamantoj estas metastabilaj; ili ne diseriĝos al grafiton ĉe normaj kondiĉoj.
La Diamanta Industrio
Pro sia alta dispersiĝo kaj nesuperita dureco, diamantoj jam longe altestimiĝis kiel ero de juvelaro. Granda komerco en gem-rangaj diamantoj ekzistas, plejparte regata de firmao De Beers kiu estas uzinta ĝian monopolon por manipuli prezojn. Unufoje, pensiĝis ke pli ol 80% da la krudaj diamnatoj de la mondo pasis tra la Diamond Trading Company (Diamante Komerca Firmao) posedita de De Beers en Londono, sed la aktuala nombro estas ĉirkaŭ 60%.
Diamantoj taksiĝas laŭ tranĉiĝo, klareco, koloro, kaj karato. Kaj krudaj kaj tranĉitaj diamantoj estas gradigitaj kaj apartigitaj surbaze de tiuj ĉi kvar karakteraĵoj ĉe nombro de forte garditaj gradigaj centroj, tiel kiel DTC.
Tranĉado
La historio de diamanta tranĉado povas esti spurita al la posta Mezepoko, antaŭ kiam diamantoj ĝuiĝis en sia natura okedra stato. La unuaj "pliboniĝoj" de la dezajno de naturo temis pri polurado de kristalaj facoj - tio ĉi vokiĝis pinta tranĉaĵo - . Pli poste, iom malpli ol duono de la kristalo kutime forsegiĝis, tiel kreante la tablan tranĉaĵon - . Ambaŭ fruaj tranĉaĵoj ne rivelus tion kio nun altestimiĝas, ĝia dispersado aŭ fajro. Tiutempe, diamantoj valoriĝis pro siaj brila glaceo kaj supera dureco; tablotranĉa diamanto aspektis nigra, kiaj ili ja aperas en pentraĵoj de tiu erao.
Post 1676 la roza tranĉaĵo - ekuziĝis de malaltlandaj tranĉistoj: tiu ĉi estis la unua vere mult-faceta tranĉaĵo kun supren da 16 facetoj. Verŝajne, la roza tranĉaĵo adoptiĝis de Hindio, ĉar multaj historiaj hindaj diamantoj fariĝis tiele (kvankam malpli simetre, ĉar hindaj tranĉistoj penis minimizi rubaĵon).
Malprecize je 1900, la disvolviĝo de diamantaj segiloj kaj bonaj juvelaj torniloj ebligis la disvolvo de modernaj diamantaj tranĉaĵoj, ĉefa inter ili la ronde brilianta tranĉaĵo. En 1919, Marcel TOLKOWSKY analizis tiun ĉi tranĉaĵon. Liaj kalkuloj konsideris kaj brilecon (la kvanto de respegulita lumo), kaj fajron, tiel kreante delikatan ekvilibron inter ambaŭ. Liaj geometriaj kalkuloj troviĝas en lia libro, Diamond Designs (Diamantaj Dezajnoj).
La moderna ronda brilianto konsistas de 58 facetoj (aŭ 57 se la kuleto ekskludiĝas); 33 sur la krono - (la supra duono super la mezo aŭ talizono - de la ŝtono) kaj 25 sur la paviliono - (la malsupra duono sub la talizono). Dum lastatempaj jardekoj, plej multaj talizonoj estas facetitaj. Multaj talizonoj havas 32, 64, 80, aŭ 96 facetoj; tiuj ĉi facetoj nombriĝas en la tuto. Dum la faceta nombro estas norma, la efektivaj proporcioj (krona alteco kaj angulo, paviliona profundeco, k.t.p.) ne universale konsentiĝas. Oni povas paroli pri la Usona tranĉaĵo aŭ la Skandinavia Normo (Scan. D.N.) por doni nur du ekzemploj.
Eĉ kun modernaj teknikoj, la tranĉado kaj polurado de diamanta kristalo ĉiam rezultigas draman perdon de pezo; malofte ĝi estas malpli ol 50%. La ronde brilianta tranĉaĵo preferiĝas kiam la la kristalo estas okedra, ĉar ofte du ŝtonoj povas tranĉiĝi de unu tia kristalo. Strange formitaj kristaloj tiel kiel makeloj - tre verŝajne tranĉiĝas en ellaborita tranĉaĵo - — tio estas tranĉajo alia ol la ronda brilianto — al kiu la aparta kristala formo utilas.
Popularaj ellaboritaj tranĉaĵoj inkludas la panetan - (ortangula rando), markizinan - aŭ boatetan - , princinan - (kun kvadratan randon), koran - , brioletan - (formo de la roza tranĉaĵo) kaj la piran - aŭ glutetan - tranĉaĵojn. Parole ĝenerale, tiuj ĉi "ellaboritaj tranĉaĵoj" - ne teniĝas al la samaj striktaj normoj kiel la Tolkowski-derivitaj rondaj briliantoj. Tranĉaĵoj estas influitaj de modo; panetoj - kiuj emfazas la glaceon de diamanto kaj malemfazas ĝian fajron - furoris dum la periodo de Art Deco-o, kvankam la princina tranĉaĵo - kiu emfazas la fajron de diamanto anstataŭ ĝia glaceo - nune iĝas pli populara. La princina tranĉaĵo estas ankaŭ populara inter tranĉistoj: inter ĉiuj tranĉaĵoj, ĝi malŝparas plej malmulton de la orininala kristalo.
Dum la 1970-aj jaroj, Bruce HARDING disvolvis alian matematikan modelon por juvela konstrukcio. De tiam, kelkaj grupoj estas uzintaj komputilajn modelojn (ekz MSU, OctoNus, GIA, kaj folds.net) kaj specialigitajn skopojn konstrukcii diamantaj tranĉaĵoj.
Dum la 1990-oj Israelaj interesuloj akiris proksimume 20% de la diamanta komerco, aĉetante diamantojn de Rusio kaj de minejoj en Afriko ne regataJ de deBeers. DeBeers nun komercas nur en diamantoj de iliaj propraj minejoj. Maĵora diamanta tranĉa industrio plenkreskiĝas en Gujarata Stato, Hindio kie 90% da mondaj diamantoj (kiel mezuritaj laŭ la nombro de diamantoj) estas tranĉitaj de laboristaro de 800 000. Malgrandaj diamantoj antaŭe ne tranĉindaj estas tranĉataj en Hindio malferme al nova merkata segmento por malgrandaj diamantoj.
Klareco
Klareco estas mezuro de internaj strukturaj malperfektaĵoj nomitaj "inkludoj". Gradoj de klareco uzitaj de la Juvela Instituto de Usono estas:
- FL - sendifekta laŭ tio ke neniu inkludo estas videbla sub dekobla pligrandigo.
- IF - interne sendifekta kun neniu inkludo videbla sub 10 obla pligrandigo, nur malgrandaj makuloj.
- VVS1 kaj VVS2 - tre tre malgrandaj inkludoj kiuj estas malfacile videbla sub 10 obla pligrandigo. VVS1 estas pli bona ol VVS2.
- VS1 kaj VS2 - tre malgrandaj inkludoj kiuj estas videblaj sub pligrandigo sed nevideblaj al la senpera okulo.
- SI1 kaj SI2 - malgrandaj inkludoj estas videblaj al la senpera okulo, se oni scias kie rigardi. "SI3" estas neoficiala grado iam uzitaj en la industio.
- I1, I2, kaj I3 - malperfekta kun inkludoj videblaj al la senpera okulo. Por I#, la inkludoj efikas la brileco de la diamanto kaj estas grandaj kaj evidentaj.
Preter la terminoj por klareca gradado, aliaj konsideroj inkludas la tipon, grandecon, kaj lokon de la inkludoj. Inkludoj apud aŭ sur la surfaco povas malfortikigi la diamanto strukture. Depende de kie en la tranĉita daimanto okazas la inkludo kaj kiel ĝi estas uzata, eblus malkaŝi la inkludon malantau la muntumo. Klareco povas esti "plialtigita" per plenado de la frakturo tre simile al la traktado de rompiĝo en aŭta ventŝirmilo. Tiaj diamantoj iam nomiĝas "frakturplenitaj diamantoj".
Koloro
La Juvela Instituto de Usono uzas la leterojn de "D" ĝis "Z" kiel skalon de koloro kie "D" estas senkolora kaj "Z" estas flava.
- senkolora: D,E,F
- proksime senkolora: G,H,I,J
- pale flava: K,L,M
- tre flaveta: N,O,P,Q,R
- flaveta: S,T,U,V,W,X,Y,Z
Senkoloraj diamantoj prezumiĝas pli alte ol flavaj diamantoj. Diamantoj de aliaj koloroj eble prezumiĝas pli alte ol flavaj diamantoj kaj gradigiĝas "Z+". Ekstravagance koloraj diamantoj kiel la profunde blua Hope Diamanto estas aparte valora.
80% da diamantoj produktitaj estas pli malbone kvalitaj diamantoj kiuj uziĝas kiel industriaj diamantoj, kie ilia ekstrema dureco estas utila por tranĉado kaj ŝlifado de alie maltrakteblaj materialoj (inkludantaj aliajn diamantojn). Lastatempe gas-faze deponadaj procezoj elpensiĝis kiuj allasas maldikajn diamantajn filmojn kreskiĝi sur iaj surfacoj, rezulte en multa pliiĝado de la daŭrivo de iaj maŝinaj iloj.
Ercejoj
Historie diamantoj troviĝis en aluviaj deponaĵoj en suda Hindio, kiuj nun elĉerpiĝis. Plej multaj diamantaj deponaĵoj estas en Afriko, notinde en Sud-Afriko, Namibio, Bocvano, la Respubliko de Kongo, kaj Siera-Leono. Militaj grupoj en iuj el tiuj landoj ekregis la diamantajn minojn, uzante la konfliktajn diamantojn financi siajn operacojn.
Ankaŭ estas komercaj deponaĵoj en la Nordorienta Teritorio, Kanado, en la Rusia Arkto, Brazilo, kaj en Norda kaj Okcidenta Aŭstralio. Foje diamantoj troviĝis en la glaĉeraj deponaĵoj en Viskonsino kaj Indianao. La Viskonsinaj trovoj povas eksplikiĝi per lastatempaj Kanadaj eltrovoj, sed la diamantoj trovitaj en Indianio devis veni de gisnun neeltrovitaj fontoj en Kebekio ĉar la movado de la glacio estis de la nordoriento al la sudokcidento. Etaj nanometre grandaj diamantoj, ofte nomitaj nanodiamantoj, ankaŭ troviĝas kiel antaŭ sunaj grajnoj en primativaj meteorŝtonoj.
Diamantoj estis unue produktitaj artefare sur 16-a de februaro, 1953 en Stokholmo, Svedio de la projekto QUINTUS de ASEA, la maĵora elektre manufaktura firmao de Svedio per uzado de grandega aparato planita de Baltzar VON PLATEN. Premo taksita je 83.000 atmosferoj estis konservata dum horo. Kelkaj malgrandaj kristaloj estis produktitaj. La malkovro estis konservata sekreta.
Dum grandaj diamantoj estas ĝis num pli multikosta produkti artefare ol mini, malgrandaj artefaritaj diamantoj kaj speciale diamanta polvo fariĝis gravan industrion, kun General Electric antaue. Je 2003, du firmaoj planis enkonduki altkvalitaj artefaritaj diamantoj, vide nedistingebla de tiuj nature okazantaj antaŭ 2005. La tradicia diamanta industrio aprecas kontraŭrimedojn.
Urbo de maĵora graveco en la diamanta komerca interŝanĝo estas Antverpeno, Belgio. Estas taksite ke 90% da krudaj diamantoj, 50% da tranĉitaj diamantoj, kaj 40% da industriaj diamantoj de la mondo interŝanĝiĝas en Antverpeno. La industrio reprezentiĝas de la Diamanta Alta Koncilio (HRD). Antaŭ Antverpeno la havenurbo de Bruges vidis plej multan komercon, tenante sian lokon de la 13-a jarcento. Al la 15-a jarcento Bruges malpliiĝis, ĝia haveno stringis per ŝlimo.
Antverpeno estis la centro de la diamanta komerco de la 15-a jarcento gis sia venko en 1585 de la Hispana [militfloto. Amsterdamo tiam anstataŭis kiel la komerca centro pro la translokiĝo de la tranĉistoj de Antverpeno. Antverpeno refoje fariĝis la diamanta komerca centro komence de la 19-a jarcento
Artefarita diamanto
19-a jarcento
Ekde 1955 ekzistas la ebleco, artefarita produkti diamantojn per altaprema-altatemperatura procedo (HPHT – el la angla: high-pressure high-temperature). Ĉe tiu procedo, oni kunpremas grafiton en hidraŭla premilo kun premo ĝis 6 gigapaskalo kaj temperaturo de 1500 °C. Inter tiuj kondiĉoj, la termodinamike pli stabila formo de la karbono estas la diamanto. Tiu transforma procedo povas estis rapidigita per ĉeesto de katalizatoro. Analoge al diamanto, oni povas produkti ankaŭ el la heksagona modifaĵo de bornitrido kuban bornitridon (CBN) per la menciita procedo. CBN ne atingas la durecon de diamanto, kaj estas konstanta eĉ ĉe alta temperaturo kontraŭ oksigeno.
Paralele al tio, oni disvolvis la procedon pri puŝonda diamantosintezo sub grandega premo, kio aperas ankaŭ ĉe eksplodoj. Tiu komercie sukecsa vojo donas diamantan pulvoron en diversaj fajnecoj.
Alternativa ebleco por produkti artefaritan diamanton estas la tavolumo de substratoj kun helpo de kemia vapora tavoligo (CVD - angle.: chemical vapour deposition). Ĉifoje, oni alvoporigas en vakua kamero dimantan tavolon kun diko de kelkaj mikrometroj sur substratoj, kiel ekz. durmetalaj metiiloj. Elira materialo estas la gasmiksaĵo de metano kaj hidrogeno, kiam la unua funkcias kiel karbonfonto.
La substrata temperaturo devas esti sub 1000°C, por malhelpi la transformiĝon al stabila grafito. La kreska rapideco estas kelkaj mikrometroj je horo.
Plia metodo estas kiam plasmotavolumo produktas tavolojn dikajn kelkajn mikrometrojn el t.n. diamantsimilaj karbonoj (DLC: diamond-like carbon). Tiuj tavoloj kunigas la ekstran durecon de la diamanto kaj la tre bonan glitfrotajn proprecojn de la grafito. En ĝi aperas la miksaĵo de sp2- kaj sp3-hibridizitaj karbonoj.
Simbolismo de Diamantoj
Diriĝas ke la helenoj kredis ke diamantoj estas la larmoj de la dioj, la romianoj kredis, ke ili estas splitoj de falintaj steloj. Multaj longe mortaj kulturoj jam serĉas por tio dia aŭ mistika en diamantoj, tiel eksplikante ties specialaĵoj.
Eble la plej fruaj simbolaj uzoj de diamantoj estis kiel la okuloj de hinduaj di-statuoj. La diamantoj mem estis pensitaj esti donacoj de la dioj kaj tiel estis dorlotitaj. La punkto, je kiam diamantoj diiĝis ne estas konata, sed fruaj tekstoj indikas ke ili rekoniĝis en Hindio ekde almenaŭ -400
Ĉe Okcidenta kulturo, diamantoj estis tradica emblemo de sentimo kaj virto. Kvankam malofte vidita en juvelaro antaŭ la baroka periodo, fruaj ekzemploj de fianĉiĝaj juveloj enkorpiĝanta diamantojn inkludis la Nupta Krono de Blanĉo (ĉ 1370-1380) kaj la Heftlein-a broĉo de Vieno (ĉ 1430-140), bilda peco montranta nuptan duopon.
Hodiaŭ, diamantoj uziĝas simboli eternecon kaj amon, ofte vidite ornami gefianĉiĝajn ringojn. Tiu ĉi tradicio larĝe imputiĝas al vendada kampajno de De Beers. Kvankam la firmao eble responsas por popularigado de la kutimo, aparte en landoj kie tia tradicio ne ekzistis antaŭe - plejparte en Japanio -, la diamanta gefianĉiĝa ringo povas spuriĝi al la geedziĝo de Maksimiliano la 1-a (tiama arkiduko de Aŭstrio)al Maria de Burgonjo dum 1477. Dum la ago faris multon antaŭenigi la Hapsburga imperio, ĝi faris malmulton igi al la diamanta ringo larĝe renkontitan esprimon de fianĉiĝo.
La komenco de la fianĉiĝa ringo mem povas imputiĝi al la Kvara Laterana Koncilio prezidita de Papo Inocento la 3-a dum 1215. Inocento deklaris pli longa atenda daŭro inter fianĉiĝo kaj geedziĝo; senornamaj ringoj de oro, arĝento, aŭ fero plej frue uziĝis. Juveloj estis pli ol brelokoj, ili estis gravaj kaj rekuraĝigaj simboloj al la aristokratio. Leĝoj fariĝis por konservi videblan apartigon de socia rango., certigante ke nur privilegiitoj portis pucajn juvelojn. Dum tempo pasis kaj leĝoj malstreĉiĝis, diamantoj kaj aliaj juveloj fariĝis atingebla al la meza klaso.
Famaj Ŝtonoj
- Cullinan
- Espera Diamanto
- Kol-i-noor
- Miljara Stelo
Ekstera ligilo
- [http://es.chinabroadcast.cn/4/2003/12/19/1@1664.htm Artikolo "Diamanto, ne nur belas" ĉe ĈRI]
---------------------------------------------------------
- - neologismoj aŭ novaj uzoj de ekzistantaj vortoj
Kategorio:Mineraloj
ja:ダイヤモンド
ms:Berlian
simple:Diamond
UNO:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un.
----
Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj
----
Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo.
Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas
190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj,
provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi
la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.
Strukturo
Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Historio
1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton,
starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de
disputoj inter nacioj.
1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis.
Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON
unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj.
En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli
libere sekvi sian ekspansiemon.
1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra
Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.
24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis.
Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio,
Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio,
Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio,
Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio,
Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano,
Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo,
Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando,
Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo,
Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas.
1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas.
1948: Birmo aliĝas.
1949: Israelo aliĝas.
1950: Indonezio aliĝas.
1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario,
Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio,
Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo,
Portugalio, Rumanio.
1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio
aliĝas.
1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas.
1958: Gvineo aliĝas.
1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno,
Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa,
Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo,
Somalio kaj Togo.
1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio,
Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas.
1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko,
Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas.
1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas.
1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas.
1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas.
1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto
aliĝas.
1967: Demokratia Jemeno aliĝas.
1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando
aliĝas.
1970: Fiĝioj aliĝas.
1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas.
1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj
transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano.
1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta)
aliĝas,
1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa
aliĝas.
1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj,
Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj
Surinamo.
1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas.
1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas.
1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas.
1979: Sent-Lucio aliĝas.
1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo
aliĝas
1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas.
1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas.
1984: Brunejo aliĝas.
1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj
okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon.
1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon
en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas:
Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio,
Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.
1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano,
Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio,
Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio,
Turkmenio kaj Uzbekio.
1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo,
Makedonio, Monako kaj Slovakio.
1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la
plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore
eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.
1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas.
2000: Tuvalo aliĝas.
2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune
ricevis la Nobelan Pacpremion.
2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.
Ĝeneralaj Sekretarioj de UN
Eksteraj Ligiloj
- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane)
Kategorio:Internacia organizaĵo
UNUIĜITAJ NACIOJ
ja:国際連合
ko:국제 연합
ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu
simple:United Nations
th:สหประชาชาติ
zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok
1891Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1891
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1891 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN pasis de Volapuko al Esperanto.
- Fondita Klubo Esperantista en Upsala
- Fino de la Mondo laŭ prediris Joseph SMITH.
- Survivlulilo por antaŭnaskitoj inventita en Berlino.
- Thomas Alva EDISON konstruis parolantan pupon.
- Gvineo fariĝas franca kolonio.
- 31-a de januaro: ribelo en Portugalio.
- Kreita Monda libera itala.
Naskiĝoj
- Hemann REMERS
- Otto BRANDT
- Ismael GOMES BRAGA
- Mikaelo GABRIELO
- Vlado JUKL
- Ĉeĥio : Vladislav VANCURA.
- 13-a de januaro : Hungario : Julio BAGHY
- 14-a de januaro : Leo BLAAS
- 9-a de marto: Otto EBERLER
- 11-a de marto : Hector CACHON
- 24-a de marto : Francio : Ludoviko GLODEAU
- 23-a de aprilo : Ukrajno : Sergej PROKOFJEV
- 23-a de majo : Svedio : Pär LAGERKVIST
- 14-a de julio : Fréhel
- 31-a de julio: Delfi DALMAU
- 23-a de aŭgusto: Pál TOLNAI
- 22-a de septembro : Hans ALBERS
- 10-a de decembro : Germanio : Nelly SACHS
Mortoj
- 10-a de februaro : Svedio : Sofja KOVALEVSKAJA
- 9-a de marto : Amalie DIETRICH
- 28-a de septembro : Herman MELVILLE
Esperanto-libroj eldonitaj en 1891
- Du rakontoj en la lingvo internacia Esperanto] / el la pola lingvo trad. A. Grabowski. - Nürnberg: Tümmel, 1891. - 20 p. (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; [42]) Sienkiewicz, Henryk: Janko-Muzikanto : [noveleto]... Glowacki, Aleksander = Prus, Boleslaw - Renaskita Manfred : dramo en tri aktoj / de K. R. Trad. V. V. de Majnov. -Nürnberg: Kron, 1891. - 18 p. - ([Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; 46])
- Meier, Ludwig Emil: Vollständige methodische Grammatik, Formenlehre und Syntax der internationalen Sprache Esperanto / Ludwig Meier. - München: Meier, 1891. - 68 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Die Weltsprache "Esperanto": vollständiges Lehrbuch nebst zwei Wörterbüchern / nach der russischen Ausg. von L. Samenhof hrsg. von W. H. Trompeter. - Nürnberg: Tümmel, 1891. - 79 p. : ilustr.
----
1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1891년
simple:1891
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
1984Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1984
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1984 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 69-a Universala Kongreso de Esperanto en Vankuvero.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Supera Voltalando alinomiĝas al Burkina Faso.
- Antigvo-Barbudo : Laboristpartio potencprenas.
- Brunejo sendependiĝas de Britio kaj aniĝas al UNO.
- Gvineo : Fino de la regado de Ahmed Sekou TOURE.
- Venuson vizitis Venera 15.
- 26-a de oktobro : Usono : "Bebo Fae" ricevis transplantitan koron de paviano.
Naskiĝoj
Mortoj
- 16-a de majo : Svislando : Irwin SHAW
- 26-a de junio : Michel FOUCAULT
- 5-a de aŭgusto : Svislando : Richard BURTON
- 25-a de aŭgusto : Truman CAPOTE
- 21-a de oktobro : François TRUFFAUT
- 14-a de decembro : Vicente ALEIXANDRE
Ceteraj
- George ORWELL publikigis en la 1940-aj jaroj politikan romanon "1984".
----
1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1984
ja:1984年
ko:1984년
ms:1984
simple:1984
th:พ.ศ. 2527
Categoria:Spie della prima guerra mondialeQuesta categoria raccoglie voci relative a spie attive durante il periodo della prima guerra mondiale.
Categoria:Spie
kaway Aloes drugi WARSAW Randki
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Gay beats in Australia
In Australia, the term 'beat' is used to refer to an area frequented by gay men cruising for casual sex, and where sexual acts occur. This use of the word parodies the beat walked by a police officer or a prostitute. Most commonly, public toilets, parks and nightclubs are used as beats.
History
Although little is known about beats in the early colonial and Federation periods, it is kn
|
Alexander F. Petricone
Alex Rocco (b. February 29, 1936) is an American film actor and a said to have been a former member of the Winter Hill Gang. He was born Alexander F. Petricone in 1936 in Somerville, Massachusetts.
Pe
|
Barry Lynn
Reverend Barry W. Lynn is the Executive Director of Americans United for Separation of Church and State, an ordained minister in the United Church of Christ, and one of the leaders in the American religious left. He is a strong advocate of
|
Frank Ney
Frank J. Ney was the mayor of Nanaimo. He was known for starting the bathtub races across Georgia Strait from Nanaimo to Vancouver.
He had a remarkable political career, working as a mayor for 21 years in Nanaimo. He also served a term as a provincial MLA.
Frank J. Ney was born in London, England, on May 12, 1918. He ser
|
Wikipedia:Articles for deletion/Ghal Maraz
| |