Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Haitio

Haitio

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispanjolo > Haitio < Nordameriko ---- Dosiero:ht.gif Lando ĉe Kariba Maro, okcidenta parto de Hispanjolo (la orienta parto estas Domingo). Listo de urboj de Haitio Kategorio:Haitio ja:ハイチ ko:아이티 ms:Haiti simple:Haiti zh-min-nan:Haiti

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj ---- Antiloj estas kuniga nomo de la plejmulto de la (ĉe-)Karibmaraj insuloj. Nur Bahamoj, Bermudo kaj Turkoj kaj Kajkoj troviĝas eksterantile. Oni distingas inter du (aŭ tri) insularoj Antilaj:
- Grandaj Antiloj (kun "grandaj" insuloj kiel Jamajko, Kubo, Puerto-Riko kaj Hispanjolo)
- Malgrandaj Antiloj (kun "malgrandaj" insuloj kiel Angvilo, Antigvo-Barbudo, Gvadelupo, Barbado, Dominiko, Grenado, Martiniko)
- (Ĉebordaj Antiloj (kun insuloj proksimaj al la marbordo de Sudameriko, kiel Arubo, Trinidado kaj Tobago)) Se dezirindas duonigi Amerikon, la Antiloj Grandaj kaj Mal- nature apartenas al Nordameriko, dum la Ĉebordaj al Sudameriko. Tamen, multaj homoj konsideras Trinidadon kaj Tobagon malgrandaj antiloj, kaj do Nordamerikaj. Politiko: Multaj el la insuloj estas propraj ŝtatoj, dum aliaj restas kolonioj. Por informoj pri unuopaj landoj, vidu sub la koncernata Antil-subgrupo. Aparte de Kubo, la insuloj estas demokratioj kun iafoje sangaj voĉdonadoj. La registaroj ofte estas la koruptaj peonoj de Usono (kiu rigardas la regionon kiel ĝia sfero kaj ofte sendis siajn marsoldatojn por starigi registarojn amikajn). Kubo, kies patrono estis la Sovetunio, estas la granda escepto. Ekonomio: La efika metropolo de la regiono estas Miami, kie la politika kaj komerca klaso estas plejparte fuĝintoj el komunista Kubo. La granda industrio de la insuloj estas turismo. Dum la kolonia epoko, sukero estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto de narkotaĵoj el Sudameriko. Granda fonto de enspezo estas la transpagoj de elmigrintoj. Aparte de Haitio, la Antiloj ja estas malriĉaj sed ne malespere malriĉaj. Historio: Nun la loko de turistoj, la insularo unufoje estis la loko de piratoj, kiuj penis rabi la hispanajn ŝipojn, ŝargitajn de oro kaj arĝento el Meksiko kaj Peruo. Poste Britio kaj Francio marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro la sukero, kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj. La sklaveco estis sklaveco kruela: en Barbado, ekzemple, la tipa sklavo nur vivis ok jarojn. Dum la kolonia epoko (ĉ. 1500-1950), la insuloj estis la kolonioj de Hispanio, Britio, Francio, Nederlando kaj post 1898, eĉ de Usono. Sklaveco malaperis en la 19-a jarcento. Post la Dua Mondmilito, multaj insuloj sendependiĝis kaj multaj antilanoj elmigris, precipe al Usono (Novjorko, Miami) kaj Kanado (Toronto). Kulturo: Kulture la insuloj estas afro-eŭropaj: miksaĵo de okcidenta Eŭropo kaj okcidenta Afriko. La hispanaj insuloj estas pli eŭropanaj, la anglaj insuloj pli afrikanaj (rase kaj kulture). Pro tia miksaĵo, la Antiloj estas la fontoj de novaj genroj de muziko: regeo, kalipso, salso, merengeo, ktp. Kulture, la landoj Belizo, Bahamoj kaj Gujano estas ankaŭ parto de la Antiloj. Lingvo: Kontraste al kontinenta Ameriko, Antiloj prezentas lingvan tohuvobahuon. La indiĝenaj lingvoj formortis, sed multaj novaj ekaperadis: kreolaj ks. Kelkaj antilanoj parolas la Hispanan (Kubo, Puerto-Riko, Domingo), aliaj la Anglan (Jamajko, Barbado, Trinidado kaj Tobago), kaj ankaŭ la Franca (Haitio, Gvadelupo, Martiniko) kaj Nederlanda (Arubo, Nederlandaj Antiloj) estas parolataj. ---- Vidu ankaŭ: Bermuda Triangulo - Kariboj - Kariba Maro - Britaj Antiloj Kategorio:Nordameriko ! ja:西インド諸島

Grandaj Antiloj

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj < Nordameriko ---- Grandaj Antiloj ampleksas la jenajn ŝtatojn kaj insulojn:
- Kejmaninsuloj
- Kubo
- Navasa Insulo (Usona)
- Jamajko
- Puerto-Riko (Usona; kun insuletoj Culebra kaj Vieques)
- Hispanjolo (landoj Haitio kaj Domingo)

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Kariba Maro

Geografio > Maroj > Kariba Maro ---- La Kariba Maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo, Belizo, kaj la Jukatano-duoninsulo apartenanta al Meksiko, norde Grandaj Antilaj insuloj Kubo, Hispanjolo, Jamajko, kaj Puerto-Riko, kaj oriente Malgrandaj Antiloj. La Kariba Maro etendiĝas sur 2 754 000 km². La plej profunda punkto estas la Kajmana tranĉeo inter Kubo kaj Jamajko, 7500 metrojn sub mara nivelo. La ligo inter la Kariba Maro kaj la Meksika Golfo estas la Jukatana Markolo. Vidu ankaŭ: Antiloj ja:カリブ海

Domingo

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispaniolo > Domingo < Nordameriko ---- Insula lando ĉe Kariba Maro, en la orienta parto de insulo Hispaniolo. Ankaŭ konata kiel Dominikio (sed Dominiko estas alia insula nacio en la Kariba Maro).
República Dominicana
Kariba Maro Kariba Maro
(Pli detale) (Pli detale)
Nacia devizo: Dios, patria, libertad
(Hispane: Dio, patrolando, libereco)
Image:LocationDominicanRepublic.png
Ĉefurbo Sankta Domingo
Oficiala lingvo Hispana
Areo 48.730 km²
Loĝantaro
 - Sume (2002)
 - Loĝantara denseco
8.581.477
139,5/km²
Prezidento Leonel FERNÁNDEZ REYNA
Politika sistemo Respubliko
Sendependiĝo
 - Deklarita
 - Rekonita
(De Hispanio kaj Haitio)
1821
1844
Pokapa MEP 1.460 $
Valuto Dominga peso
Eksporto sukero, kafo, kakao, fero-nikela degelaĵo
Tempozono UTC -4
Nacia himno Quisqueyanos valientes
Interretkodo.DO
Telefonkodo+1 809 kaj +1 829
Membro de: OAŜ, UNO

Historio

Kristoforo Kolumbo kaj liaj viroj alvenis al la insulo Hispaniolo en la unua vojaĝo al la Nova Mondo en la jaro 1492. En la antaŭtago de Kristnasko, la ŝipo "Santa Maria" detruiĝis ĉe la norda marbordo de Haitio, kaj Kolumbo konstruis lignan fuorton tie. La loko nomiĝis La Villa de Navidad ("La Vilaĝo de Kristnasko"). Kiam Kolumbo revenis al la loko en 1493, la 39 hispanaj viroj lasitaj antaŭjare estis mortaj. Tiam Kolumbo konstruis la unan daŭran setlejon de eŭropanoj en la Nova Mondo, La Isabela, 1493, en la norda marbordo de la nuna Dominga Respubliko. La diktatoro Rafael Leónidas TRUJILLO estigis kulton al si. Li ŝangis la nomon de la ĉefurbo Santo Domingo al Ciudad Trujillo kaj nomis la ĉefan monton Pico Trujillo, krom plenigi la insulojn per statuoj pri li. Li varbis hispanajn enmigrantojn por rasblankigi la loĝantaron. Paradokse, dum dominganoj elmigras amase al Usono kaj Hispanio, haitianoj penas enmigri en Domingon, kie ili estas diskriminaciataj.

Geografio

Aparta artikolo: Geografio de Domingo La ĉefurbo estas Sankta Domingo. La due plej granda urbo estas Santiago de los Caballeros, ofte konata nur kiel "Santiago". En la lando ekzistas tri ĉefaj montaroj:
- La Centra Montoĉeno, kiu devenas de Haitio kaj etendiĝas suden tra la centra parto de la insulo. En tiu ĉiu montaro estas la plej alta monto en Antiloj, la monto Duarte (3175 m).
- La Norda Montoĉeno, paralela al la Centra Montoĉeno, deseparas la valon Valle del Cibao de la nordaj ebenaĵoj ĉe la Atlantika Oceano. La plej alta loko estas la monto Diego de Ocampo.
- La Orienta Montaro, malpli alta ol la aliaj montaroj. Sudokcidente ankaŭ estas du pli mallarĝaj montoĉenoj: Bahoruco kaj Neiba. Tra la lando fluas kelkaj riveroj, eĉ tranavigeblaj: Soco, Higuamo, Romana, Yaque del Norte, Yaque del Sur, Yuna, Yuma kaj Bajabonico.

Loĝantaro

Aparta artikolo: Demografio de Domingo La plej parto el la dominganoj estas miksaĵo el idoj de afrikanoj kaj eŭropanoj. Proksimume 11% de la loĝantaro estas afrikdevena, kune de enmigrintoj el Haitio kaj ties idoj. Hispan- kaj eŭropdevenaj estas 16% de la enloĝantoj. La resto estas azianoj, plejparte ĉinoj, kaj araboj. La dominga kulturo estas ĉefe hispaneca, sed ankaŭ ekzistaj multaj influoj el Afriko, Antiloj kaj Usono. Ekde la 1960-oj la ekonomiaj problemoj instigis multajn forlasi sian landon kaj vojaĝi al Usono, ĉefe al la urbegoj ĉe la orienta marbordo. La kvartalo Washington Heights en Novjorko estas tiel dense loĝata de dominganoj, ke foje oni nomas ĝin Quisqueya Heights. Oni pensas, ke la praloĝantoj de la insulo nomis ĝin Quisqueya, tamen ankoraŭ multaj historiistoj dubas tion. Plie, la dominganoj estas unu el la plej vastaj hispandevenaj grupoj en Usono. En la lastaj jaroj la enmigrado el Haitio en Domingon multiĝis pro la kresko de la loĝantaro en tiu unua lando kaj la pliboniĝo de la ekonomio de tiu lasta.

Ekonomio

Aparta artikolo: Ekonomio de Domingo Ekonomio de Domingo La dominga ekonomio dependas ĉefe de la agrikulturo kaj la turismo, speciale de ĉi tiu lasta ekde la mezo de la 1990-oj. La turismo donas al Domingo pli ol unu miliardon da dolaroj (2000). Tamen la mono sendata de la migrintoj en aliaj landoj, ĉefe Usono kaj la Eŭropa Unio, estas pli ol 1,5 miliardoj da dolaroj, kaj kune de la turismo ĝi la plej grava branĉo de la dominga ekonomio. Domingo travivis ekonomian prosperon dum la 1999-oj, tamen en 2002 okazis ekonomia malkresko pro bankaj fraŭdoj. La inflacio altiĝis je 42% kaj en 2003 eĉ la MEP malkreskiĝis je 1%. Tamen, dank' al la daŭra perado kun la IMF kaj la Amerika Banko por Evoluo (angle IDB), de 2004 la dominga ekonomio estas pli stabila kaj la dominga valuto (dominga peso) iĝis pli forta, kio malaltigis la inflacion.

Arto

En Domingo aperis la muzikostiloj kaj dancoj merengo (merengue) kaj baĉato (bachata). Kategorio:Domingo ja:ドミニカ共和国 ko:도미니카 공화국 ms:Republik Dominican zh-min-nan:Dominic Kiōng-hô-kok

Respubliko

ja:共和制 ja:共和国 Respubliko estas politika organizo de la publikaj aferoj, forte ligita al demokratio, kiu havis en la historio diversajn formojn. La difino de Respubliko do malsamas depende ĉu temas pri antikva tempo ĉu de nuntempo. La vorto respubliko venas de la latinlingvaj vortoj res publica "publika afero" kaj origine uzatis pri aferoj, pri kiuj decidis plejmulto de la plebo, anstataŭe al reĝocezaro. Fundamento de modernaj respublikoj estas apartigo de la tri povoj : ekzekuta, juĝa kaj leĝofara, kiuj en monarkio estis inter la samaj manoj. Krom la mallonga Angla Respubliko, Usono de sia sendependiĝo kaj Francio dum la Franca Revolucio iniciatis la modernajn respublikojn sur tiu bazo. La respublikoj de la antikva tempo akada, atena, romia ne havis tiun fundamentan bazon. Respubliko povas ankaŭ esti difinita kiel reĝimo, kies estro ne estas hereda, kontraŭe al monarkio, en kiu la ŝtatestro heredas sian postenon. Pluraj tipoj de respublikoj ekzistas aŭ ekzistis:
- Prezidenta respubliko, estrita de Prezidento
- Parlamenta respubliko, estrita de Ĉefministro
- Aliaj (asemblea reĝimo, Romia respubliko, Venezia respubliko, ktp)
Oni nepre ne forgesu, ke respubliko ne necese estas demokrata, demokrateco estas alia koncepto (kaj ekzemple nuntempe povas efektiviĝi en konstituciaj monarkioj), kaj respubliko povas esti oligarĥa (t.e. la povo de kelkaj), derajte aŭ defakte, ekzemple la respubliko de Venezia tute ne estis demokrata, kaj tiu de Romio ne vere. Ankaŭ kelkaj monarĥioj oni priskribis kiel ia "nobelara respubliko", ĉar la nobelaro elektis la reĝon, kaj retenis multe da povo kaj liberecoj (por si), ĉefa ekzemplo estis Pollando. Respubliko ankaŭ povas ne havi estron, aŭ havi grupon da homoj kiel estro. Ekzemple, la plej supera posteno de la antikva Romia Respubliko estis duo de konsuloj, kaj en la hodiaŭa Svisio la estro estas la sep-membra Federacia KonsilioBundesrat. Laŭ strikta difino, respubliko nur devas havi neheredan ŝtatestron, sed oni ofte atribuas al respubliko aliajn kvalitojn. Multaj homoj en demokrata mondo sentas, ke la termino respubliko sugestas, ke la popolo elektas la respublikestron aŭ rekte aŭ nerekte, kaj iafoje oni dubas, ĉu diktatora respubliko kiel Ĉinio estas vera respubliko. Ĉinio sin nomas "popola respubliko", ĉar ĝia ŝtatestro ja estas nehereda prezidento, sed iuj diras, ke tio ne estas ĝusta, ĉar tiun prezidenton elektis nur tre-tre eta elito. Oni ankaŭ ofte konsideras, ke la potencoj de respubliko devas esti limigitaj, kaj do reĝimo, kiu havas la potencon limigi bazajn rajtojn de la civitanoj, kiel ekzemple la liberon de esprimo, ne estas vera respubliko. Hodiaŭ, la plejmulto el la monarkioj estas konstituciaj monarkioj, kaj la potenco de la monarko estas limigita de konstitucio, kaj la reprezentantaj de la civitanoj efektive regas. Tial, la praktika diferenco inter demokratia respubliko kaj konstitucia monarkio ne estas granda. ---- Laŭ la influo de tieaj lingvoj, oni uzas respubliko por nomi ankaŭ federacierojn en Jugoslavio, Rusio kaj Sovetio.

Vidu ankaŭ


- monarkio

Prezidento

Prezidento estas ŝtatestro de respubliko. Laŭ la ŝtatsistemo la prezidento estas elektita en ĝenerala balotado, de balota komitato aŭ de la leĝofara instanco. Foje ankaŭ en diktaturoj la ŝtatestro estas nomita prezidento. Oni povas ankaŭ diri prezidanto anstataŭ prezidento, sed la unua vorto havas ankaŭ pli ĝeneralan signifon, nome la estro de asocio, organizaĵo, societo ktp. En la reĝlando Hispanujo oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidento". "Prezidento" estas internacia vorto analoga al studento, regento, kurento, paciento ktp. ko:대통령 ja:大統領 simple:President zh-min-nan:Chóng-thóng

2004

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004 Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).

2004

En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn. :::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004 ja:2004年 ko:2004년 ms:2004 roa-rup:2004 simple:2004 th:พ.ศ. 2547 zh-min-nan:2004 nî

Ŝtatestro

Ŝtatestro estas estro de la ŝtato, ĉefe prezidento. Multaj ŝtatestroj nur reprezentas sian landon, sen havi veran povon (kiu estas ĉe la ĉefministro, ĝenerala sekretariokanceliero) kiel en HungarioGermanio. Tiukaze ties nomo estas preskaŭ nekonata. En malmultaj landoj la ŝtatestro (prezidento) havas veran potencon (Usono, Rusio, Belorusio). Kategorio:Politiko ja:元首 ko:국가 원수 simple:Head of state zh-min-nan:Kok-ka ê thâu-lâng

1995

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1995 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1995 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 80-a Universala Kongreso de Esperanto en Tampereo.
- David GAINES gajnis la premion ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA per unua simfonia ĥoro en Esperanto.
- Hugo RÖLLINGER iĝis honora membro de UEA
- Usono: Bombatako far usona teruristo en Oklahoma.
- Francio: majo: Jacques CHIRAC fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko.
- Kartvelio: Eduard ŜEVARDNADZE elektatas prezidento.
- Vjetnamo membriĝas de ASEAN.
- Jupiteron ĉirkaŭiras esplorilo Galileo.
- Bosnio: La Masakro de Srebrenica: serbaj soldatoj sub la komando de Ratko MLADIC masakras 8000 muzulmanajn virojn kaj knabojn en bosnia urbo Srebrenica.
- Usono faras provizoran pacon en Bosnio.
- Folksproko publikita.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- 4-a de februaro: Svislando: Patricia HIGHSMITH
- 25-a de aprilo: Usono: Ginger ROGERS
- 28-a de aŭgusto: Germanio: Michael ENDE.
- 4-a de novembro: Israelo: la ĉefministro Yitzhak Rabin estas murdita en Tel-Avivo far de juda studento, tuj post amasa mitingo por paco kun la ĉefa slogano "jes - al paco, ne - al perforto!"
- Karolo PIC.
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Nicola TALLARICO
- Engelbrecht HANSEN

Taga evento

Januaro de 1995


- 1a. Pro la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio, Eŭropa Unio ampleksas nun 15 membro-ŝtatojn.
La politiko de la rusa registaro en Ceĉenio estas internacie kritikata; la klimato inter Okcidento kaj Moskvo frostiĝas. Sed sankcioj kontraŭ Jelcin estas rifuzitaj. La membro-kandidatiĝo de Rusio por Eŭropa Konsilio estas prokrastita.
- 3a. Pluraj rusaj soldatoj pereas en bataloj kaj pro atencoj kontraŭ "banditoj" kaj "ribeluloj".
En Belorusio pluraj gazetoj, kritikantaj la registaron, estas malpermesataj. Aliflanke, Minsko fariĝas oficiala kunlaboranto de NATO.
- 4a. La alĝeriaj islamaj radikaluloj alvokas diversajn okcidentajn landojn forlasi siajn ambasadojn en Alĝero.
Laŭ sudkorea-usona ĵurnalisto, kiu vojaĝis tra norda Koreio, en tiu komunisma lando regas malsatkatastrofo. Dume, ankaŭ ses monatojn post la morto de KIM Il Sung, lia filo KIM Jong Il ankoraŭ ne estas proklamita oficiale ŝtatestro. Pjenjano daŭre rifuzas rektajn interparolojn kun Seulo koncerne la reunuiĝon.
- 6a. Joe Slovo, la eksa, legendeca ĉefo de la sudafrika komunista partio, mortas. Vatikano beatigas la hispanan fondinton de la konservema laika katolika organizaĵo Opus Dei (Dia Laboro), José María ESCRIVÁ DE BALAGUER, mortinta en 1992.
- 13a. Post la fiasko de Silvio BERLUSCONI, la itala prezidanto Scalfaro komisias la financministron Lamberto DINI formi la 54an postmilitan registaron, konsistantan el senpartiaj profesi-fakuloj.
- 15a. Centmiloj alkuras okaze de la vizito de papo Johano Paŭlo 2a en la Filipinoj, Papuo-Novgvineo kaj Sri Lanko. Diversaj srilankaj budhanaj organizaĵoj bojkotas lian viziton, ĉar antaŭ nelonge la papo nomis la budhismon "ateisma religio".
- 17a. Terura tertremo en la japana regiono Kobe kaŭzas plurajn milojn da mortintoj.
- 18a. Balladur, la franca kaj gaŭlista ĉefministro, oficiale anoncas sian prezidantan kandidatiĝon.
- 22a. 19 mortintojn kaj 70 vunditojn kaŭzas palestina atenco en norda Israelo.
- 23a. La epoko Delors ĉe la pinto de la EU-komisiono finiĝas. Lia posteulo estas la luksemburgano Jacques SANTER.
- 27a. Cinio malpermesas al la Ruĝa Kruco viziti prizonanojn sen la ĉeesto de registaraj akompanantoj.
Okaze de sia vizito en la ekonomia forumo de Davos (Svislando), la turka ĉefministro Ciller rifuzas ĉian kritikon koncerne la kontraŭkurdan politikon kaj reemfazas Ia demokration de Turkio.
En Auschwitz okazas la solenaj ceremonioj memore pri la amasmurdo de nazioj al judoj antaŭ 50 jaroj.
- 29a. Inter Peruo kaj Ekvadoro eksplodas milito pro malnovaj limdisputoj. O Dudajev, ĉeĉena prezidanto, minacas je milito en diversaj rusaj urboj, i.a. Moskvo. Malgrau konstanta bombado, la rusa armeo ŝajne ankoraŭ ne kontrolas la ĉeĉenan ĉefurbon Grozni.
- 30a. Jelcin ŝokas la tutan mondon, kiam li anoncas, ke lia fingro troviĝis apud la "nuklea butono", kiam Norvegio lanĉis anticipe anoncitan testraketon sur propra teritorio.
Nova streĉiteco inter Bukareŝto kaj la hungara malplimulto en Rumanio frostigas la rilatojn inter ambaŭ §tatoj.
- 30a. Akvoinunda katastrofo en Germanio kaj Nederlando kaŭzas la evakuadon de centmiloj da homoj kaj grandegajn damaĝojn.

Februaro 1995


- 2a. Turkaj tribunaloj decidas malpermesi kurdeman jurnalon kaj konfiski libron de la mondfama verkisto Yasas Kemal kun la riproĉo, ke li produktas malamon.
- 3a. Centmiloj da sudananoj fuĝas al Ugando pro la faroj de la kartuma armeo.
La Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) kondamnas la militon en Ceĉenio kaj kritikas Moskvon.
- 5a. Vaŝingtono proklamas sankciojn kontraŭ Pekino pro la pirata amasproduktado de usonaj kompaktdiskoj en Cinio. 200 000 evakuitaj nederlandanoj reiras hejmen post la neokazo de la ilin minacintaj akvoinundoj. En Aŭstrio pereas 4 ciganoj (romaoj) pro rasisme motivita atenco.
- 6a. Provokante la parlamenton per alvoko je mem-dissolviĝo, Wafgsa akrigas la politikan krizon. Sub tiu premo ĉefministro Pawlak demisias. Oleksy nomiĝas lia posteulo.
- 7a. Pro la pacproceso, Irlando formale nuligas plurajn leĝojn de la militostato, kiu daŭris 50 jarojn.
- 8a. En Rusio duonmiliono da ministoj strikas, ĉar ili ne piu ricevas Ia salajrojn.
Latvio aliĝas al la NATO-koncepto "Partnero por Paco".
- 9a. La pacproceso en Israelo stagnas; la rilatoj inter Arafat kaj Rabin krizegas.
- 13a. Antaŭ la haga tribunalo pri krimoj kontraŭ la homaro staras 21 serboj, akuzitaj pro militkrimoj en eksJugoslavio.
- 14a. Dresdeno memoras la nokton antaŭ 50 jaroj, en kiu pereis pluraj dekmiloj da homoj pro aliancita bombado.
- 15a. Zedillo, meksikia prezidanto, ordonas ĉesigi la armean teroron kontraŭ la ribeluloj en Chiapas.
- 17a. Per la subskribo de packontrakto, la limmilito inter Ekvadoro kaj Peruo estas formale finita.
- 22a. En ribelo de islamanoj en alĝera prizono, rebatita de la polico, mortas pli ol 100 homoj.
- 24a. Laŭ moskvaj informoj, en la milito en Ceĉenio ĝis nun pereis 1146 rusaj soldatoj, ĉ. 5000 vunditoj kaj 347 malaperintoj. Krome, oni parolas pri 25 000 civilaj mortviktimoj. Laŭ enketo, la populareco de Jelcin sinkis al 7 %. Cefministro Ĉernomirdin parolas pri "eraro"', dum militestro Graĉov pravigas la intervenon kontraŭ la ,ĉeĉenaj teroristoj".
- 27a. Demirel, turka prezidanto, en Split nuligas sian flugon al Sarajevo pro pafoj kontraŭ antaŭanta aviadilo kun akompanaj turkaj civitanoj.
- 28a. La nova usona armeoperacio en Somalio celas forkonduki la lastajn usonajn soldatojn de tie.
La franco Janvier transprenas la komandon de la 45 000 UN-soldatoj en eksa Jugoslavio. La armistico ĉie estas malstabila.

Marto de 1995


- 1a. La konata kaj populara televida jurnalisto Listjev estas murdita en Moskvo, verŝajne de fortoj, kiuj malŝatis lian kritikan manieron.
- 6a. En Kopenhago inaŭguriĝas la unua monda pintkonferenco pri sociala evoluo. En la duaj liberaj elektoj en Estonio malvenkas la radikalaj reformistoj kaj gajnas la maldekstremaj fortoj, kiuj celas daŭrigi la reformojn.
Eŭropa Unio kaj Turkio subskribas la doganan unuiĝon. Islamistoj kaj naciistoj protestas.
- 7a. La usona ŝtato Novjorko reenkondukas la mortopunon.
- 8a. Stefanopulos nomiĝas la nova prezidanto de Grekio.
- 13a. En Istanbulo eksplodas sanga batalo inter sunidaj islamanoj kaj la malplimulto de la alevitoj. La polico perforte intervenas.
- 17a. 48 jarojn post sia lasta vizito en Sudafriko, la brita reĝino estas akceptata de prezidanto Mandela en Johanesburgo.
Unuafoje en la historio de la pekina popolkongreso, kelkcentoj da delegitoj voĉdonas kontraŭ oficialaj proponoj de la ŝtata gvidantaro.
- 19a. La socialdemokratoj venkas en la parlamentaj elektoj en Finnlando.
- 20a. 35 000 turkaj soldatoj invadas nordan Irakon kun la celo ekstermi la kurdajn naciliberigajn batalantojn. Reage, en okcidenta Eŭropo registriĝas dekoj da atencoj kontraŭ turkaj instalaĵoj.
En Tokio 11 personoj pereas en atenco per venena gaso en la metroo. Oni suspektas fanatikan religian sekton pri la krimo.
- 26a. La kontrakto de Schengen [Ŝengen] ekvalidas inter Germanio, Francio, Benelukso, Hispanio kaj Portugalio; sekve ne plu okazas pasportaj kontroloj ĉe la internaj limoj de tiuj landoj kaj "eksteraj limoj" estas despli kontrolataj.
En Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, ekflamas sangaj bataloj inter la triboj Hutuoj kaj Tutsioj.
- 27a. Okaze de komunumaj elektoj en Litovio venkas la konservativa partio de prezidinto Landsbergis. Granda plimulto de la loĝantaro en Transnistrio (en Moldavio) voĉdonas por la longigo de la restado de la 14a rusa armeo en sia regiono.
- 28a. En Berlino inaŭguriĝas la unua monda kongreso pri klimato, kaj en Florenco okazas internacia konferenco pri drogoj.
- 30a. La nova encikliko ,Evangelio de la vivo" de papo Johano Paŭlo 2a konsideras abortigon, eŭtanazion kaj artefaritan generadon gravaj pekoj kontraŭ la homeco. C] Mitterrand [Mitera'] inaŭguras la plej grandan bibliotekon de la mondo, la nacian bibliotekon de Francio en Parizo.
- 31a. En Haitio la usonaj trupoj transdonas al UN la komandon pri la pacmisio en la lando.

Aprilo de 1995


- 2a. La ukraina prezidanto Kuĉma nuligas grandparte la aŭtonomion de Krimeo.
- 3a. El Teherano venas la malofta informo, ke nekonataj grupoj protestas kontraŭ la malbona surloka situacio. Policistoj pafmortigas plurajn el ili. Lojaluloj faras kontraŭmanifestacion.
- 4a. La ukraina parlamento deklaras la malfidon vidalvide de la registaro. La malstabileco en tiu lando daŭras.
- 5a. Ŝirinovski, estro de la rusaj liberaldemokratoj, avancas de kapitano al ĉefleŭtenanto de la rusa armea rezervo.
- 6a. La protesto de hispanaj fiŝistoj kontraŭ kanadaj boatoj malhelpantaj al la hispanoj fiŜkapti antaŭ la kanada marbordo etendiĝas al granda diskuto en Eŭropa Unio (fiŝkapt-kvotoj).
- 7a. Ruckoj, iama rusa vicprezidanto kaj puĉisto kontraŭ Gorbaĉov, anoncas sian kandidatiĝon por la prezidantaj elektoj en 1996.
Akuzoj kontraŭ Groer, ĉefepiskopo de Vieno, pro seksa misuzo ĉe iamaj studentoj, skuas la aŭstran publikon.
- 9a. La iama nazia koncentrejo Dachau memor-ceremonias sian liberiĝon antaŭ 50 jaroj.
Kubo kaj Ĉilio restarigas diplomatiajn rilatojn, interrompitajn dum 22 jaroj.
La EU ministroj pri financoj antaŭvidas, ke la nova eŭropa mono ekcirkulos ne antaŭ la jaro 2000.
- 10a. En Peruo, Fujimori gajnas la prezidantajn elektojn kontraŭ sia rivalo Pérez de Cuéllar [Kŭeljar], eksa ĝenerala sekretario de UN.
- 11a. Mugabe, prezidanto de Zimbabvo, re-gajnas la prezidantajn elektojn.
- 12a. En Hago fondiĝas kurda ekzilparlamento cele al la defendo de la kurdaj rajtoj per pacaj rimedoj. Vaŝingtono subtenas la turkan intervenon kontraŭ la kurdaj ribeluloj en Irako.
- 16a. Papo Paŭlo Johano 2a eldiras sian paskan mesaĝan denove en Esperanto.
- 19a. Kontraŭ la opozicia ĉefo de Hispanio, Aznar, estas lanĉita atenco, kiun li trapasas nevundita.
- 19a. En Bolivio estas proklamita la eksterordinara sieĝostato pro longdaŭraj strikoj kaj protestoj.
En gravega bombatenco kontraŭ registara konstruaĵo en Oklahoma City (Usono), verŝajne fare de ekstremaj dekstruloj, pereas pli ol 100 homoj.
- 23a. En la unua parto de la prezidantaj elektoj en Francio venkas la socialisto Jospin [Jospej] antaŭ la dekstruloj Chirac [Sirak] kaj Balladur. La ekstremdekstrulo Le Pen ricevas 15 % de la voĉoj.
En la regionaj balotoj en Italio venkas la ekskomunistoj (25 %) antaŭ "Forza Italia" de eksĉefministro Berlusconi [Berluskoni].
- 25a. La Eŭropa Parlamento minacas Turkion je ekskludo el la organizaĵo, se ĝi ne observas la homajn rajtojn. Laŭ informoj el Ankaro, Turkio reduktas sian invad-armeon en Irako je pliaj 20 000 soldatoj.
- 26a. Moskvo distanciĝas de la kontrakto pri konvenciaj militfortoj en Eŭropo, ĉar ĝi intencas krei novan armeon por norda Kaŭkazo (Ceĉenio).
En Hago komenciĝas la milittribunalo pri Bosnio kontraŭ la akuzito Tadiĉ, kiu neas ĉiujn akuzojn.
Malto subskribas la NATOprogramon "Partnereco por paco", sed restos neŭtrala ŝtato.
- 27a. Jelcin dekretas armisticon por Ceĉenio. Malgraŭ tio, la bataloj daŭras. Laŭ moskvaj informoj, proksimume 2000 rusaj soldatoj pereis en Ia batalo kontraŭ Ceĉenio. Pliaj 6000 vundiĝis aŭ malsaniĝis. Ankaŭ en Taĝikio Moskvo daŭrigas sian sangan militon kontraŭ lokaj ribeluloj.
Internacie rekonitaj intelektuloj alvokas bojkoti la memor-ceremoniojn en Moskvo okaze de la 50a datreveno de la fino de la dua mondmilito.
- 30a. Nazarbajev reelektiĝas prezidanto de Kazahio ĝis la jaro 2000.
Vjetnamio solene celebras la datrevenon de la dua mondmilito.

Majo de 1995


- 1a. Okaze de la unumaja festo en Rusio dekmiloj da komunistoj kaj naciistoj nostalgias pri pereinta Sovetio kaj protestas kontraŭ la nuna registaro.
Clinton anoncas ampleksan komercan embargon kontraŭ Irano, kiu estas suspektata pro konstruado de nukleaj armiloj.
- 2a. Post longa tempo de trankvilo, la serba armeo lanĉas raketbombojn kontraŭ Zagrebo.
- 4a. Turkio proklamas sian armean invadon kontraŭ la kurdoj en Irako finita. Oni pridubas ĝian sukceson.
- 7a. Jacques Chirac [Ĵak Sirak] elektiĝas nova prezidanto de Francio por 7 jaroj.
- 8a. Omaĝe al la militfino antaŭ 50 jaroj, en Berlino, Parizo, Londono kaj Moskvo okazas ceremonioj. La okcidentaj ŝtatestroj rifuzas ĉeesti militparadon en Moskvo, la unuan post la disfalo de Sovetio. La parado de veteranoj sur la Ruĝa Placo okazas en ĉeesto de Clinton kaj Major [Meĝe], sed sen Kohl kaj Mitterrand [Miterá]. Pintkonferenco inter la usona kaj rusa prezidantoj okazas sensukcese.
La svisa registaro formale pardonpetas pro la malavantaĝiga azilpolitiko kontraŭ la judoj dum la 2a mondmilito ("La boato plenas").
- 9a. Lige kun la „kubaj rifuĝintoj",unuafoje depost 30 jaroj, usona ŝipo alvenas ĉe kuba haveno.
- 13a. En Novjorko plilongiĝas la kontrakto kontraŭ nukleaj armiloj; tamen daŭre ekzistas gravaj malinterkonsentoj, precipe inter nordo kaj sudo.
- 15a. Menem reelektiĝas prezidanto de Argentino.
La belorusa popolo pledas por pli forta alproksimiĝo al Rusio. La ekssovetiaj ŝtataj simboloj estas reenkondukitaj.
En la landaj voĉdonoj en Nordrejn-Vestfalio kaj Bremeno venkas ĉefe la verduloj. La liberaldemokratoj (FDP) estas eliminitaj el ambaŭ pariamentoj.
- 16a. La japana polico arestas Ia ĉefon de Ia AUM-sekto, Asahara, kiu realigis Ia venengasan atencon en la tokia metroo antaŭ du monatoj. D La internacia militkrim-tribunalo en Hago decidas transpreni la sarajevan akuzon kontraŭ la serbaj militestroj Karaĉiĉ kaj Mladiĉ.
- 17a. Usono kontraŭas la japanan aŭtomobil-eksportadon per altaj importad-impostoj sur Ia plej elstaraj modeloj.
- 20a. En Italio la juĝistaro de „Puraj manoj" penas entribunaligi la antaŭan ĉefministron Silvio BERLUSCONI [Berluskoni] pro korupto-suspektoj. Tiu ĉi rifuzas aperi, laŭ li la tuta afero estas „perdo de tempo".
- 21a. La belgajn elektojn gajnas la mainova koalicio de kristan- kaj social-demokratoj; la verduloj iom perdas; dekstruloj tenas sian pozicion.
- 23a. Germana Konstitucia Kortumo decidas, ke spionado de GDR-civitano, el la GDR-teritorio kontraŭ FRG ne plu estu konsiderata punenda.
- 24a. Ajax malhelpas ke AC Milano plian fojon gajnas la Eŭropan Piedpilkan Pokalon. Post la venko festantaj huliganoj detruas la centron de Amsterdamo.
- 25a. En lokaj skotaj elektoj la regantaj konservativuloj grave perdas.
- 26a. Sciencistoj en Usono unuafoje sukcesas deĉifri la informojn de tuta DNA-plektaĵo de vivanta organismo.
- 28a. Grava tertremo en Sahaleno (Rusio) mortigas plurajn milojn da homoj.
- 30a. Usona rifuĝant-helpa organizaĵo akuzas Francion, Ĉinion kaj aliajn landojn daŭre liveri armilojn al la Hutuaj murdistoj por restarigi la malnovan registaron. Francio neas.
- 31a. Rusio oficiale - sed en fermita kunsido - subskribas la kontrakton "Partnereco pri Paco".
Papo Johano-Paŭla 2a publikigas novan enciklikon: "Alvoko je unueco inter kristanoj". ----
1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1995 ja:1995年 ko:1995년 simple:1995 th:พ.ศ. 2538

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Kreola lingvo

Lingvistiko > Kreola lingvo Kreola lingvo (aŭ tutsimple "kreolo") estas eksa piĝino, kiu ekhavis denaskajn parolantojn. Kreola lingvo, per apero de parolanta en ĝi popolo, povas iĝi sufiĉe riĉa kaj nuancplena por servi kiel ŝtata lingvo, kiel okazis en kelkaj eksaj kolonioj (Haitio, Nov-Gvineo ka.).

Listo de kreolaj lingvoj

:Bislamo :Papiamento :Tokpisino Kategorio:Lingvo als:Kreolsprachen ja:クレオール言語 ko:크레올어

Katolikoj

Romkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo, havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra Afriko. Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas 53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj, la ortodoksa kaj la protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio ortodoksa similas al la katolika en rito, doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon. Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento plenaĝiĝis sub la Eklezio. La baza kredo de la Eklezio estas resumita en La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario. Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo mem fondis kiam li diris al Sankta Petro: :Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. :(Mateo 16:18-19) La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato. Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj sakramento. Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento<, la kristana duono de la Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio, aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.

Sakramento

Katolikismo rekonas sep sakramentojn: # bapto # konfirmacio # komunio # konfeso # matrimonio # ordino # unkto Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj: unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.

Sanktuloj

Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj

Katolikaj Kredoj

La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.

La Eklezia Rolo

Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.

Savo

La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto. Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.

Herezoj

La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento: la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al la supernatura. La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo Vidu ankaŭ :
- Jansenismo

Monaĥaj ordenoj

Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.

Katolikismo kaj Esperanto

La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910. Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903). IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com. Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika. La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio. Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto. Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj. Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio. En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio. Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.

Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio

Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la hispana(26%), portugala (12%), angla (12%), franca (11%), itala (5%) kaj germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de la vatikana TTT-ejo. Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina moderna.

Ekstera ligo


- [http://www.ikue.org IKUE] Kategorio:Katolikismo ja:カトリック

Sukero

La sukero estas unu tipo de la karbonhidratoj, la plej ofte uzata sukero estas la blanka kaj kristale solida sakarozo, uzata por dolĉigi trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. La simplaj sukeroj kiel la glukozo (kiu parte konstruas la sakarozon) deponas grandan energion, uzatan en la metabolo. Kiel kuireja termino, la sukero estas manĝajo, kiun karakterizas la dolĉeco. La ĉiutage uzata sukero estas aĉetebla kiel bruna aŭ kruda (kiu estas rafinaĵo de sukerkano, ne precice kruda sukero) kaj la blanka, altkvalite rafinita sukero. La kando estas purigita, kristaligita k preskaŭ travidebla (diafana) sukero.

Produktado

La sakarozo estas la ekstrakto el sukerkano, sukerbetosukerpalmo per rafinado. En la financa jaro 2001/2002, 134.1 miliono tunoj da sukero estis produktata dismonde. La plej gravaj landoj, kiuj kulturas sukerkanojn (sukerenhavo 16-20 %) troviĝas en tropika klimato (Mez- kaj Sud-Ameriko, Sud-Orientazio). La sukerbeto (sukerenhavo 16-22 %) estas kulturita en la landoj de la kontinenta (mezvarma) klimato (ĉefe EU, Usono) La kruda planto estas dispremita, la suko kolektita kaj filtrita. Tiu ĉi fluidaĵo estas traktita por eltiri malpuraĵojn (precipe per kalko) kaj poste neŭtrigita per sulfur-dioksido. La suko estas bolpurigita, la sedimento surfundiĝas kaj tiel iĝas forigebla, la aliaj malpuraĵoj eliĝas per la ŝaŭmo. La varmo estas reuzata en la sekvaj ŝtupoj (la temperaturo de la manipulado]] ĉiam malgrandiĝas) kaj la suko iom post iom densiĝas. (La malgrandiĝo de la manipula temperaturo necesas por obstakli la karameliĝon.) La densiĝo de la likvaĵo estas helpata per vakuo, la estiĝo de sukerkristaloj estas helpata per aldono de sukerpulvero, kiu donas la kernon por la kristaloj. La densiĝanta sukerfluidaĵo tiel atingas la densecon de 90 % sekmaterialo. La dispartigo de la sukero kaj siropo (i.a. melaso) okazas en centrifugilo. Ankaŭ estas aliaj specoj de regionaj sukeroj.

Kemie

Biokemie, la sukero estas simpla molekulo, kiun oni povas nomi karbonhidrato (monosakarido kaj disakarido). La sukeroj enhavas malofte aldehidan grupon (-CHO) aŭ ketonan grupon (C=O), kie la oksigeno kaj karbono havas duoblan ligon, kio faras ĝin reakcia. La plimulto de la sukeroj havas la formulon (CH2O)n , kie la n estas inter 3 kaj 7. La notinda escepto estas la desoksiribozo, kies nomo aludas al la “foraperinta” oksigeno (el la greka deoxi-). Kvankam oni povas karakterizi kelkajn per la reakciaj grupoj, ili estas ĉefe karakterizitaj per la karbonenhavo. La triozaj derivaĵoj (C3H6O3) estas la interproduktoj de la glikolizo. Inter la pentozoj la plej gravaj estas la ribozoj kaj desoksiribozoj, kiuj konstruas i.a. la nukleajn acidojn. La ribozo do estas la komponento de multaj kemiaĵoj, kiuj estas gravaj en la metabolo, kiu enhavas NADH kaj ATP. La heksozoj kiel ekz. la glukozo estas la ĝenerala substrato por la produktado de energio en la formo de ATP. La plantoj konstruas dum la fotosintezo glukozon, kiu estas deponita ameloforme. Multaj pentozoj kaj heksozoj kapablas formi ringan strukturon. La aldehida kaj la ketona grupo en tiuj fermit-ĉenaj formoj ne estas libera, tiel multaj tipikaj reakcioj de tiu ĉi grupo ne okazas. Glukozo ekzistas en la solvaĵoj ekvilibraj plej ofte ringforme, nur ne pli ol 0,1 % de la molekuloj havas malfermitan formon. La monosakaridoj povas formi glukozidajn ligojn al aliaj monosakaridoj en la fermit-ĉena formo, tiel kreante disakaridojn kiel sakarozojn kaj polisakaridojn kiel amelon. La glikozidaj ligoj devas detruiĝi per hidrolizo aŭ alimetode per la enzimoj, antaŭ ol la komponantoj estas uzataj an la metabolo. La prefikso ’’’gliko-’’’ aludas al la ĉeesto de la sukero en la cetere nekarbon-hidrata materialo: ekzemple la glikoproteino estas proteino kun alligita unu aŭ pli da sukermolekulo. Simplaj sukeroj estas: sakarozo, fruktozo, glukozo, dekstrozo, maltozo kaj mannozo. La sakarozo povas transformiĝi al glukozo kaj fruktozo per hidrolizo, produktante la t.n. ‘’invertitan sukeron’’. Tiu ĉi sukero estas pli dolĉa ol la originala sakarozo kaj estas uzata en sukeraĵejoj por dolĉigi kaj moligi la strukturon de la sukeraĵoj.

Ekonomio

EU estas la 2-a plej granda eksportanto de sukero. La interna merkata prezo estas triobla ol tiu de la mondmerkato, la memkosto estas 5-6-obla ol en Afriko, Sud-Ameriko. La KAP (Komuna AgrarPolitiko)subvencias per 2 miliardoj da eŭro la eŭropajn produktantojn.

Historio

Antaŭ la kristala sukero oni uzis la sukon de la sukerkano (Hindio, Ĉinio) aŭ la mielon por dolĉigi la nutraĵojn. Unuafoje oni ellaboris la kristalogon de sukero en Hindio kej de tie disvastiĝis en la mondo. En Eŭropo aperis la sukero en la mezepoko kun la alveno de la maŭroj. Ankaŭ la krucmilitistoj hejmenportis ĝin, kiam ili hejmeniris post la militado en la Sankta Lando. En la jaro 1747 Andreas Sigismund MARGGRAF, germana kemiisto, pruvis, ke la sukero de la sukerkano estas la sama kiel tiu de la beto. La esplorojn de Marggraf daŭrigis Franz Karl ACHARD, kiu ellaboris la industrian produktadon de sukero el sukerbeto. Li malfermis la unuan rafinejon en 1802 en Wohlau-Cunern, Silezio, Prusio. Kategorio:Kemiaĵo ja:糖

Kakao

Kakao estas grajno, entenata en la frukto de kakaujo, el kiu oni faras ĉokoladon. Oni nomas ankaŭ kakao la produktaĵojn, konsistanta el kakaoj, aliformitaj por homa uzo kiel eĉ la trinkaĵon, preparita el kakapulvoro. ms:koko Kategorio:Magnoliofitoj

UNO

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko,