Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Havajo

Havajo

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Havajo < Polinezio < Oceanio ---- Dosiero:us-hi.gif Havajo (angle, Hawaii [ha-ŬAJ-i]; havaje, Hawai'i [ha-ŭa-I-’i]) estas vulkana insularo en la Pacifika Oceano, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono je la 21-a de aŭgusto 1959. Inter la ŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:
- la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii)
- la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj
- unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko)
- la sola ŝtato kies lando ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj
- unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio)
- la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj
- la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj ŝtatoj
- la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifika Oceano. La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii. Loĝantaro: 1,211,537 (en 2000)
Ĉefurbo/Plej granda urbo: Honolulu
Lingvoj: Angla (Usonangla), Havaja

Ekonomio

La ĉefaj industrioj en Havajo estas turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Turismo estas la plej granda industrio en Havajo, kun multaj hoteloj sur ĉiuj el la ĉefaj insuloj. La malneta produkto en Havajo je 2003 estis USD $47 miliardoj.

Historio

Havajo estis regno sendependa ĝis la jaro 1893. Kelkaj ne-havajaj personoj, inkluzivante la usonan ministron John STEVENS, konspiris faligi la regino Liliuokalani. Sen la rajtigo de la usona registraro, kaj kun la helpo de la usona mararmeo, ministro Stevens kreis registaron provizoran. Je la 17-a de januaro 1893, la regino Liliuokalani abdikis sian tronon. La nova registaro iĝis la Republiko de Havajo, kiu petis la usona registaro ke ĝi aneksu Havajon. Samtempe, la regino petis la usona prezidanto Grover CLEVELAND ke li renversu la faligon de la regno, sen sukceso. Poste, je 1898, la usona registaro aneksis Havajon kiel teritorion. Je la 21-a de aŭgusto 1959, la usona Kongreso akceptis Havajon kiel ŝtaton. Je la 7-a de decembro 1941, la japana flugarmeo atakis la usona mararmeo ĉe Haveno Pearl sur la insulo Oahu, proksime al la urbo Honolulu; sekve, Usono komencis militi kontraŭ Japanio en la Dua Mondmilito. La maniero ke Usono aneksis Havajon eĉ nun estas temo de kontroversio. Oni diras ke Usono regis Havajon sen partopreno de la indiĝenoj, laŭ kolonia maniero. Uzi havajan lingvon estis kontraŭleĝa. Ĉar la estroj de la plantejoj stimulis enmigron de homoj de aliaj etnoj (ĉinoj, japanaj, k.t.p.), tiamaniere Havajanoj fariĝis minoritato en sia propra lando. Je 1993 la usona prezidanto Bill Clinton subskribis Publika Leĝo 103-150; ĝi esprimas bedaŭron por la usona partopreno en la faligo de la havaja regno. La reprezantantoj al la usona Kongreso proponas ke estu leĝo ke ebligas la havajan popolon negoci kun la usona registaro nacio-al-nacio, en la sama maniero kiel la nativaj popoloj de Norda Ameriko. Ŝajnas ke la detruon de la Havajaj kulturo kaj lingvo preskaŭ ne plu eblas ŝanĝi, sed lastatempe ekzistas lernejoj kiuj instruas havajalingve, kaj havajoj havas novan fieron post la cent-jara datreveno de la faligo de la regno.

Ekstera ligo


- [http://www.state.hi.us TTT-ejo de Havajo] (en la angla ) Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:ハワイ州 ko:하와이 주 simple:Hawaii th:มลรัฐฮาวาย zh-min-nan:Hawai‘i

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Ameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko ---- Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko. (vidu Abya Yala)

Nordameriko

Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono :Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.

Mezameriko

Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago

Sudameriko

Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo Dosiero:ameriko-eta.png [http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko] [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko] En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj. El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva). Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj". En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.

Vidu ankaŭ


- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko ja:アメリカ州 ko:아메리카 simple:The Americas th:ทวีปอเมริกา zh-min-nan:Bí-chiu

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Polinezio

Geografio > Oceanio > Polinezio ---- Polinezio (el la helena: "Multaj Insuloj") estas granda insularego de Oceanio. Inter la landoj kaj insuloj de Polinezio troviĝas:
- Bakerinsulo (Usona)
- Franca Polinezio (kun Tahitio)
- Hoŭlando (Usona)
- Havajo (Usona ŝtato)
- Insularo Cook (Nov-Zelanda)
- Kingmanrifo (Usona)
- Kiribato
- Pitcairn (Brita)
- Nauro
- Niuo (Nov-Zelanda)
- Nov-Zelando
- Palmiro (Usona)
- Paskinsulo
- Samoo
- Usona Samoo (Usona)
- Valiso kaj Futuno
- Tokelao (Novzelanda)
- Tongo
- Tuvalo ja:ポリネシア ko:폴리네시아 zh-min-nan:Polynesia

Vulkano

---- Estas aparta artikolo pri romia dio Vulkano. ---- Geografio > Vulkano ---- Geografio Vulkano (latine “vulcanus” - fajro, fajrero) estas konusforma monto, kiu kreiĝis super kanaloj kaj fendoj de terkrusto, per la erupto en teran surfacon de lafo, cindro, varmegaj gasoj, akvovaporo kaj solidaĵoj de montorokoj (bomboj kaj rokeroj). Oni distingas laŭ aktiveco aktivajn, dormantajn kaj estingiĝintajn vulkanojn. Laŭ erupto kaj lafo, oni distingas:
- havajecaj vulkanoj. Aperas lafolagoj en la kratero.
- strombolaj vulkanoj, laŭ Stromboli en Italio.
- peleaj vulkanoj, laŭ Mount Pelée en Martiniko.
- vezuviaj vulkanoj, laŭ Vezuvio. Modernaj vulkanoj troviĝas laŭ grandaj rompoj kaj tektonike movantaj zonoj, pleparte ĉe la insuloj kaj bordoj de Pacifiko kaj Atlantiko. Nun en la mondo estas ĉirkaŭ 850 vulkanoj; el ili, 80 troviĝas sub la akvo. Kelkaj aktivaj vulkanoj estas: Kljuĉevskaj Sopka (Kamĉatko), Vezuvio (Italio), Isalko (Salvadoro), Mauna-Loa (Havajo).

La plej altaj vulkanoj

VulkanoLandoAlteco, m
LlullaillacoĈilio kaj Argentino6723
Antafalla Argentino 6450
Gualatiro Ĉilio 6060
Lascar Ĉilio 5990
Cotopaxi Ekvadoro 5896
KilimanĝaroTanzanio 5895
El-Misto Peruo 5823
TupungatitoĈilio 5640
CitlaltepetlMeksiko 5610
Sangay Kolombio 5325

Aliaj konataj vulkanoj

Popocatepetl (Meksiko, 5465) - Sangai (Ekvadoro, 5230) - Kljuĉevskaja Sopka (Rusio, 4750) - Mauna-Loa (Usono, Havajo, 4170) – Fuĝiama (Japanio, 3776) – Etna (Italio, Sicilio, 3263) - Monto Saint Helens (Usono, Vaŝingtono, 2950) - Vezuvio (Italio, 1280) - Erebus (Antarktio) - Mauna Kea (Havajo)

Faktoj pri vulkanoj


- En Indonezio, en Sunda markolo, inter insuloj Sumatro kaj Javo troviĝas vulkandevena insulo Krakatao. En 1883 jaro Krakatao eruptis. Vulkana bruo aŭdeblis eĉ en Aŭstralio, kiu distancas je 5 000 km. Hodiaŭ en ĝia loko estas nova vulkano, kiun oni nomis 'Krakatao-filo'.
- Estas interese, ke 1973 subite “vekiĝis” vulkano Hejmej, en Islando. Ĝis tiam oni kredis, ke ĝi estis estingiĝinta.
- La unua al ni konata erupto de vulkano Vezuvio okazis en 79 p.K. Tiam la lafo, kotfluoj kaj cindro enfosis tri urbojn - Pompeion, Stambion kaj Herkulaneon. Oni pensas, ke antaŭe ĝi eruptis en 8 a.K. La fortaj eruptoj okazis en 1631, 1794, 1822, 1872, 1906 kaj 1944 jaroj.
- Vulkanoj ne nur aperas en Tero. Mons Olympus de Marso estas la plej granda vulkano en la sunsistemo. Kategorio:geografio ja:火山

Pacifika Oceano

Geografio > Oceano ---- Pacifiko, Pacifika Oceano aŭ Paca Oceano, la plej granda akvokorpo en la mondo, estas oceano, kiu okupas trionon de la supraĵo de la Tero. Etendiĝante proksimume 15 500 km de la Beringa Maro en la arkta nordo ĝis la glaciaj marĝenoj de la Maro de Ross de Antarktio en la sudo, Pacifiko atingas sian plej grandan larĝon ĉe proksimume 5 gradoj norde latitudo, kie ĝi etendiĝis proksimume 19 800 km de Indonezio ĝis la marbordo de Kolombio. La okcidentan limon de la oceano oni ofte metas ĉe la Malaka Markolo. Pacifiko enhavas proksimume 25 000 insulojn (pli ol la suma nombro en la cetero de la oceanoj de la mondo kune), preskaŭ ĉiuj el kiuj troviĝas sude de la ekvatoro. Pacifiko kovras areon de 179.7 milionoj da kv km. La plej malalta punkto en la Tero, en la Mariana Tranĉeo, kuŝas en Pacifiko. Laŭ la neregulaj marĝenoj de Pacifiko kuŝas multaj maroj, la plej grandaj el kiuj estas la Celebesa Maro, Korala Maro, Orienta Ĉina Maro, Maro de Japanio, Sulua Maro, kaj Flava Maro. La Malaka Markolo kunligas Pacifikon kun la Hindia Oceano ĉe la okcidento, kaj la Magelana Markolo kunligas Pacifikon kun Atlantiko en la oriento.

Oceana fundo

La oceana fundo de la centra pacifika baseno estas relative unueca, kun averaĝa profundo de proksimume 4 270 m. La ĉefaj neregulecoj en la regiono estas la treege krutflankaj, ebensupraj submaraj pintoj konataj kiel marmontoj. La okcidenta parto de la fundo konsistas el montaj arkoj, kiuj leviĝas super la maron kiel insulaj grupoj, kiel ekzemple la Salomon-Insuloj kaj Nov-Zelando, kaj profundaj tranĉeoj, kiel ekzemple la Mariana Tranĉeo, la Filipina Tranĉeo, kaj la Tonga Tranĉeo. La plejparto de la profundaj tranĉeoj kuŝas apud la eksteraj marĝenoj de la larĝa okcidenta pacifika kontinenta breto. Laŭ la orienta marĝeno de la pacifika baseno estas la Orienta Pacifika Altaĵeto, kiu estas parto de la tutmonda mezoceana kresto. Prosimume 3 000 km transa, la altaĵeto staras proksimume 3 km super la apuda oceana fundo. Pro tio, ke relative malgranda terareo drenas Pacifikon, kaj pro la enorma grando de la oceano, la plejmulto de la sedimentoj estas aŭtigenaj aŭ pelagaj laŭ origino. Aŭtigenaj sedimentoj inkluzivas montmoriloniton kaj filipsiton. Pelagaj sedimentoj devenantaj de marakvo inkluzivas pelagaj ruĝaj argiloj kaj la skeletaj restaĵoj de marvivo. Terigenaj sedimentoj estas limigitaj al mallarĝaj marĝenaj bendoj apud la tero.

Akvaj karakterizoj

Akvaj temperaturoj en Pacifiko varias de frostaj en la apudpolusaj regiono ĝis proksimume 29 gradoj C apud la ekvatoro. Saleco ankaŭ varias laŭ latitudo. Akvo apud la ekvatoro estas malpli sala ol tiu, kiu troviĝas en la mezaj latitudoj pro la abunda pluvofalo dum la tuta jaro. Apudpoluse de la mezvarmaj latitudoj la saleco estas ankaŭ malalta, ĉar okazas malmulte da vaporiĝo de marakvo en ĉi tiuj regionoj. La supraĵa rondiro de la pacifikaj akvoj estas ĝenerale dekstruma en la Norda Hemisfero kaj maldekstruma en la Suda Hemisfero. La Norda Ekvatora Fluo, pelita okcidenten laŭ latitudo 15 gradoj norde fare de la kursaj ventoj, turnas sin norden apud la Filipinoj kaj fariĝas la varma Kuroŝia, aŭ Japana, Fluo. Turniĝante orienten ĉe proksimume 45 gradoj norde, Kuroŝio branĉiĝas kaj kelkaj akvoj moviĝas norden kiel la Aleuta Fluo, dum la cetero turniĝas suden por realiĝi al la Norda Ekvatora Fluo. La Aleuta Fluo branĉiĝas kiam ĝi alprokimiĝas al Nord-Ameriko kaj formas la bazon de maldekstruma fluado en la Beringa Maro. Ĝia suda branĉo fariĝas la malrapida, sudenfluanta Kalifornia Fluo. La Suda Ekvatora Fluo, fluanta okcidenten laŭ la ekvatoro, svingiĝas suden oriente de Nov-Gvineo, turniĝas orienten ĉe proksimume 50 gradoj sude latitudo, kaj kuniĝas kun la ĉefa elokcidenta fluo de Suda Pacifiko, kiu inkluzivas la ter-rondiranta Antarkta Ĉirkaŭpolusa Fluo. Kiam ĝi alproksimiĝas al la ĉilia marbordo, la Suda Ekvatora Fluo dividiĝas; unu branĉo fluas preter Horna Kabo kaj la alia turniĝas norden por formi la Peruan Fluon, aŭ la Fluon de Humboldt.

Klimato

Nur la internoj de la grandaj landamasoj Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando evitas la trapenetran klimatan influon de Pacifiko. Ene de la areo de Pacifiko, ekzistas kvin klare malsamaj klimataj regionoj: la mez-latitudaj elokcidentaj regionoj, la kursaj regionoj, la musona regiono, la tajfuna regiono kaj la senventaj regionoj. La musona regiono kuŝas en fore okcidenta Pacifiko inter Japanio kaj Aŭstralio. Karakterizo de ĉi tiu klimata regiono estas ventoj kiuj blovas de la kontinenta interna al la oceano dum vintro kaj al la mala dikekto dum somero. Konsekvence, signita sezoneco de nubeco kaj pluvofalo okazas. Tajfunoj ofte kaŭzas ampleksan difekton en okcidenta kaj sudokcidenta Pacifiko. La plej granda tajfuna ofteco ekzistas ene de la triangulo de suda Japanio ĝis la centraj Filipinoj ĝis orienta Mikronezio. Kvankam malpli bone difinitaj ol la aliaj klimataj regionoj, du gravaj senventaj regionoj kuŝas en la oceano, unu troviĝas apud la okcidentaj marbordoj de Centra Ameriko kaj la alia ene de la ekvatoraj akvoj de okcidenta Pacifiko. Ambaŭ regiono estas notitaj pro ilia alta humido, konsiderinda nubeco, malpezaj fluktuantaj ventoj, kaj oftaj serenoj.

Geologio

La Andesita Linio estas la plej signifa regiona distingo en Pacifiko. Ĝi apartigas la pli profundan, bazan magman rokon de la Centra Pacifika Baseno disde la parte submara kontinentaj zonoj de acida magma roko ĉe siaj marĝenoj. La Andesita Linio sekvas la okcidentan randon de la insuloj apud Kalifornio kaj pasas sude de la aleuta arko, laŭ la orienta rando de la Kamĉatka Duoninsulo, la Kuriloj, Japanio, la Marianaj Insuloj, la Salomon-Insuloj, kaj Nov-Zelando. La malsimileco daŭras nordorienten laŭ la okcidenta rando de la Albatroso Cordillera laŭ Sud-Ameriko ĝis Meksiko, revenante tiam al la insuloj apud Kalifornio. Indonezio, la Filipinoj, Japanio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando; ĉiuj orientaj etendaĵoj de la kontitentaj blokoj de Aŭstralio kaj Azio -- kuŝas ekster la Andesita Linio. Ene de la fermita maŝo de la Andesita Linio estas la plejmulto de la profundaj kavoj, submaraj vulkanaj montoj, kaj oceanaj vulkanaj insuloj, kiuj karakterizas la Centran Pacifikan Basenon. Estas ĉi tie, ke bazaltaj lafoj leĝere fluas el fendoj por konstrui enormajn kupolsimilajn vulkanajn montojn, kies eroziiĝintaj suproj formas insulajn arkojn, ĉenojn kaj amasojn. Ekster la Andesita Linio, vulkanado estas eksplodema, kaj la tiel nomata Pacifika rando de fajro estas la ĉefa zono de ekplodema vulkanado en la mondo.

Teramasoj

La plej granda teramaso en Pacifiko estas la kontinento Aŭstralio, kiu estas proksimume egala laŭ grando al la la 48 interkuŝantaj usonaj ŝtatoj. Proksimume 3 200 km sudoriente de Aŭstralio estas la granda insulgrupo Nov-Zelando. Preskaŭ ĉiuj el la pli malgrandaj insuloj de Pacifiko kuŝas inter 30 gradoj norde kaj 30 gradoj sude latitudo, etendigante de Sudorienta Azio ĝis Paskinsulo; la cetero de la Pacifika Baseno estas preskaŭ tute sentera. La granda triangulo de Polinezio liganta Havajon, Paskinsulon, kaj Nov-Zelandon enhavas la insulajn arkojn kaj amasojn de la Kuk-Insularo, Markizoj, Samoa Insularo, Societa Insularo, la Tokelaua Insularo, Tonga Insularo, kaj Tuamotua Insularo. Norde de la ekvatoro kaj okcidente de la Internacia Datlinio estas la multaj malgrandaj insuloj de Mikronezio, inkluzive Karolinon, la Marŝalajn Insulojn, kaj la Marianajn Insulojn. En la sudokcidenta angulo de Pacifiko kuŝas la insuloj de Melanezio, superregataj de Nov-Gvineo. Aliaj gravaj insulamasoj de Melanezio inkluzivas la Arkipelagon de Bismarck, Fiĝiojn, Nov-Kaledonion, la Salomon-Insulojn, kaj Vanuatuon. Insuloj en Pacifiko havas tri bazajn tipojn: kontinentaj insuloj, altaj insuloj, koralaj rifoj, kaj superlevitaj koralaj kajoj. Kontinentaj insuloj kuŝas ekster la Andesita Linio kaj inkluzivas Nov-Gvineon, la insulojn de Nov-Zelando, kaj la Filipinojn. Ĉi tiuj insuloj estas strukture asociitaj kun la apudaj kontinentoj. Altaj insuloj estas vulkandevenaj, kaj povas enhavi aktivajn vulkanojn. Inter ĉi tiuj estas Bugenvilo, Havajo, kaj la Salomon-Insuloj. La tria kaj kvara tipoj de insuloj ambaŭ estas la rezulto de koralenhava insula konstruo. Koralaj rifoj estas malalte kuŝantaj strukturoj, kiu superkonstruiĝis sur bazaltaj lafofluoj sub la oceana supraĵo. Unu el la plej dramaj estas la Granda Bariera Rifo apud nordorienta Aŭstralio. Dua insula tipo el koralo estas la superlevita korala kajo, kiu kutime estas iomete pli granda ol la malaltaj koralaj insuloj. Ekzemploj inkluzivas Banabon (ekse Oceana Insulo) kaj Makateo en la Tuamotua grupo de Franca Polinezio.

Historio kaj ekonomio

Gravaj homaj migradoj okazis en Pacifiko en prahistoriaj tempoj, plej notinde tiuj de praindianoj el Azio al Ameriko tra Beringio, tiu de praaŭstralianoj al Aŭstralio kaj tiuj de polinezianoj de Tahitio orienten ĝis Havajo, Nov-Zelando kaj Paskinsulo. La oceano estis viditaj de Eŭropanoj frue en la 16-a jarcento, unue de Vasco NUÑEZ DE BALBOA (1513), kiu trairis Panamon kaj nomis ĝin "Paca" pro la kalmaj akvoj kiun li vidis. Poste la ĉirkaŭmonda ekspedicio de Magelano transiris Pacifikon al la Filipinoj, Nov-Gvineo, kaj la Salomonaj. La galeón de Manila estis la unua trapacifika komerca vojo. Dum la 17-a jarcento la nederlandanoj, navigante preter suda Afriko, superregis la malkovron kaj komercon; Abel TASMAN malkovris en 1642 Tasmanion kaj Nov-Zelandon. La 18-a jarcento signis amason da eksplorado de la rusoj en Alasko kaj la Aleutaj Insuloj, la francoj en Polinezio, kaj la britoj dum la tri vojaĝoj de James COOK -- al Suda Pacifiko kaj Aŭstralio, Havajo, kaj la Nord-Amerika Pacifika Nordokcidento. Kreskanta imperiismo dum la 19-a jarcento rezultigis la okupadon de la plejparto de Pacifiko fare de la okcidentaj potencoj. Signifaj kontribuoj al oceanografa scio estis faritaj dum la vojaĝoj de la HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, kun Charles DARWIN surŝipa; la HMS Challenger dum la 1870-aj jaroj; la USS Tuscarora (1873-1876); kaj la germana Gazelle (1874-1876). Kvankam Usono prenis la Filipinojn en 1898, Japanio regis okcidentan Pacifikon ĝis 1914. Ĝis la fino de la Dua Mondmilito, la Usona Pacifika Floto de la Usona Mararmeo estis la efektiva estro de la oceano. Dek kvar sendependaj regnoj troviĝas en Pacifiko: Kiribato, Nauro, Papuo-Nov-Gvineo, Tajvano, Tuvalo, Samoo, Aŭstralio, Fiĝioj, Japanio, Nov-Zelando, la Filipinoj, la Salomonoj, Tongo, kaj Vanuatuo. Ok el ĉi tiuj regnoj atingis plenan sendependecon de 1960, kaj la insuloj iam en la Kuratora Teritorio de la Pacifikaj Insuloj redifinis sian rilaton kun Usono. Ankaŭ en Pacifiko estas la usona ŝtato Havajo kaj kelkaj insulaj teritorioj kaj posedaĵoj de Aŭstralio, Ĉilio, Francio, Japanio, Nov-Zelando, la Unuiĝinta Reĝlando, kaj Usono. La utiligo de la minerala riĉeco de Pacifiko estas malhelpata de la granda profundo de la oceano. En malprofundaj akvoj apud la marbordoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, oni eltiras petrolon kaj naturan gason, kaj oni rikoltas perlojn laŭ la marbordoj de Aŭstralio, Japanio, Papuo-Nov-Gvineo, Nikaragvo, Panamo, kaj la Filipinoj, kvankam en tre malkreskanta kvanto. La plej bona posedaĵo de Pacifiko estas ĝiaj fiŝoj. La strandaj akvoj de la kontinentoj kaj la pli mezvarmaj insuloj donas haringon, salmon, sardinon, spadfiŝon, kaj tinuson, kaj ankaŭ konkulojn. En 1986, la membroj-nacioj de la Suda Pacifika Forumo deklaris la areon sennuklea regiono kiel provo halti nuklean testadon kaj preventi la renverson de nuklea rubo tie. Vidu ankaŭ: El Niño Kategorio:Oceano Kategorio:Oceano ja:太平洋 ko:태평양 simple:Pacific Ocean th:มหาสมุทรแปซิฟิก zh-min-nan:Thài-pêng-iûⁿ

21-a de aŭgusto

---- Historio > Tagoj > la 21-a de aŭgusto ---- La 21-a de aŭgusto estas la 233-a tago de la jaro (la 234-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 132 tagoj restas. Je la 21-a de aŭgusto okazis, interalie:

Eventoj


- 1959 : Havajo fariĝis la 50-a ŝtato de Usono
- 1991 : Puĉo kontraŭ Miĥail GORBAĈEVO malsukcesis

Naskiĝoj


- 1789 : Augustin Louis CAUCHY
- 1872 : Aubrey BEARDSLEY, artisto
- 1904 : Count BASIE (William Allen Basie), ĵazmuzikisto

Mortoj


- 1838 : Adelbert VON CHAMISSO, Germanio
- 1940 : Lev TROCKIJ, Meksiko, revoluciulo
- 1943 : Henrik PONTOPPIDAN
- 1947 : Ettore BUGATTI

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:8月21日 ko:8월 21일 simple:August 21 th:21 สิงหาคม

1959

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1959 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1959 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Pola Radio komencas ĉiutagan elsendojn en Esperanto.
- UEA transpasas la nombron de 30.000 membroj.
- Publikita hipoteza Lingwe uniwersala kaj Lalortelo.
- La aŭstrala piloto Jack BRABHAM gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jaroslav HEYROVSKÝ ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko
- Francisco Cândido XAVIER traslokiĝis al Uberaba.
- 3-a de januaro : Alasko fariĝas la 49-a ŝtato de Usono.
- 21-a de aŭgusto : Havajo fariĝas la 50-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO
- Philip BREWER

Mortoj


- Pollando : Kabe
- 26-a de marto : Usono : Raymond CHANDLER
- 22-a de novembro : Gérard PHILIPE ----
1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1959年 ko:1959년 simple:1959 th:พ.ศ. 2502

Tropiko

Tropikoj estas geografia regiono de la Tero centrumita ĉirkaŭ la ekvatoro kaj limigita per latitudo de la du tropikoj: the Tropiko de Kankro en la norda kaj Tropiko de Kaprikorno en la suda hemisfero. (Tiu areo etendiĝas inter ĉ. 23.5° N latitudo kaj 23.5° S latitudo) Ĉi-tiu regiono inkluzivas ĉiujn partojn de la mondo kie la suno estas rekte supre iam dum jaro. Norden de la Tropiko de Kankro kaj suden de la Tropiko de Kaprikorno la suno neniam levas al 90° azimuto. Tamen, iuj montaj areoj inter la tropikoj povas esti malvarmaj kaj neĝaj. Tropikaj plantoj kaj animaloj estas specifaj indiĝenaj specioj de la specioj. Oni diras tropika en ĝenerala senco la varmegajn regionojn, kiujn kovras tutjare abunda vegetaĵo. Sed ekzistas do partoj de tropikoj, kiuj ne respondas al tiuj kriterioj, kiel la altmontara tundro aŭ neĝokovritaj pintoj! (ekz. Mauna Kea). En la klimata klasigado de Köppen, tropika areo estas iu regiono kiu ne estas seka kaj havas 12-monatan meztemperaturon de pli ol 18 °C. Vidu: Tropika klimato

Vidu ankaŭ

Musono, duonsekaj tropikoj, ekvatoria klimato, subtropika klimato, klimato.

Kelkaj tropikaj urboj


- Bombay, Barato (19.1º N)
- Hong Kong, Hong Kong SAR, Ĉinio (22.3º N)
- Nairobi, Kenjo (1.3º S)
- Rio de Janeiro, Brazilo (22.9º S)
- Singapuro, Singapuro (1.4º N) Kategorio:Klimato ja:熱帯 zh-cn:热带

Alasko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Alasko ---- Alasko (angle, Alaska) fariĝis la 49-a ŝtato de Usono je la 3-a de januaro 1959. Alasko estas vasta, geografie diversa senloĝantejo. Ĝia grandeco estas kvinono de la areo de ĉiuj aliaj ŝtatoj kune. Originale loĝis tie indiĝenaj popoloj. Rusiaj peltkomercistoj en la 1740-aj jaroj trovis komercan valoron tie. Rusio vendis Alaskon al Usono en 1867 kontraŭ 7.2 miliono de usonaj dolaroj. Petrolo malkovriĝis en 1968 kaj, post konstruo de petroldukto en la sekva jardeko, petrolo fariĝis centraĵo de la ekonomio de la ŝtato. Loĝantaro: 626,832 (en 2000)
Ĉefurbo: Juneau TTT-ejo de Alasko en la angla http://www.state.ak.us Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:アラスカ州 ko:알래스카 주 ms:Alaska simple:Alaska th:มลรัฐอะแลสกา zh-min-nan:Alaska

Specio

Specio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (species). Membroj de specio povas interkruciĝi kaj heredigi siajn ecojn, naski fekundajn idojn. vidu : mulo, hino; kies gepatroj estas ĉevalo kaj azeno, sed ili ne formas propran specion, ili estas nefekundaj hibridaj bestoj. ja:種 (生物) ms:Spesies th:สปีชีส์

Insulo

---- Geografio > Insulo ---- Insulo estas areo de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvo de oceanoj, maroj, lagoj kaj riveroj. Ili diferencas de kontinentoj laŭ siaj modestaj ampleksoj. ekzistas sola insuloj aŭ grupo de insuloj, t.n. arkipelagoj. Oni distingas insulojn kontinentajn (kiuj apartiĝis de kontinentoj), vulkanaj, koralaj k.a. Plej grandaj arkipelagoj (surfaco mil kv.km)
NomoAreoSituo
Grand-Sunda Insularo 1500,0 Hinda Oceano, Java, Sulavesa, Banda Maroj Brita
Kanada Arkta Arkipelago 1335,5 Arkta Oceano
Japana Insularo 370,0 Pacifiko, Japana k Orient-Ĉina Maroj
Brita Insularo 325,0 Atlantiko k Norda Maro
Filipina Insularo 300,0 Pacifiko, Filipina maro
Nov-Zelanda Insularo 268,7 Pacifiko, Tasmana maro
Grand-Antila Insularo 209,0 Kariba maro
Malgrand-Sunda Insularo 128,0 Hinda Oceano, Timora k Banda maroj
Plej grandaj insuloj (surfaco, mil kv.km)
NomoSurfacoNomoSurfaco
Grenlando2,176 Britio216
Nov-Gvineo785 Elesmer213
Kalimantano734 Viktoria212
Madagaskaro590 Sulaŭeso (Celebeso) 170
Bafina476 Suda (Nov-Zelando) 150
Sumatro434 Javo127
Honŝuo227 Norda (Nov-Zelando) 115
Ceteraj gravaj arkipelagoj kaj insuloj: IrlandoIslandoSvalbardoKorsikoSicilioKretoHokajdoLusonoMindanaoTimoroSri-LankoTajvanoKiproKanaria InsularoHavaja InsularoKuboHaitioJamajkoPorto-Riko - Balearoj - Diaoyu-Insularo - Bioko Vd. ankaŭ Nomoj de Insuloj
-
ja:島 ko:섬 ms:Pulau simple:Island th:เกาะ

Hawaii

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Havajo < Polinezio < Oceanio ---- Dosiero:us-hi.gif Havajo (angle, Hawaii [ha-ŬAJ-i]; havaje, Hawai'i [ha-ŭa-I-’i]) estas vulkana insularo en la Pacifika Oceano, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono je la 21-a de aŭgusto 1959. Inter la ŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:
- la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii)
- la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj
- unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko)
- la sola ŝtato kies lando ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj
- unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio)
- la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj
- la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj ŝtatoj
- la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifika Oceano. La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii. Loĝantaro: 1,211,537 (en 2000)
Ĉefurbo/Plej granda urbo: Honolulu
Lingvoj: Angla (Usonangla), Havaja

Ekonomio

La ĉefaj industrioj en Havajo estas turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Turismo estas la plej granda industrio en Havajo, kun multaj hoteloj sur ĉiuj el la ĉefaj insuloj. La malneta produkto en Havajo je 2003 estis USD $47 miliardoj.

Historio

Havajo estis regno sendependa ĝis la jaro 1893. Kelkaj ne-havajaj personoj, inkluzivante la usonan ministron John STEVENS, konspiris faligi la regino Liliuokalani. Sen la rajtigo de la usona registraro, kaj kun la helpo de la usona mararmeo, ministro Stevens kreis registaron provizoran. Je la 17-a de januaro 1893, la regino Liliuokalani abdikis sian tronon. La nova registaro iĝis la Republiko de Havajo, kiu petis la usona registaro ke ĝi aneksu Havajon. Samtempe, la regino petis la usona prezidanto Grover CLEVELAND ke li renversu la faligon de la regno, sen sukceso. Poste, je 1898, la usona registaro aneksis Havajon kiel teritorion. Je la 21-a de aŭgusto 1959, la usona Kongreso akceptis Havajon kiel ŝtaton. Je la 7-a de decembro 1941, la japana flugarmeo atakis la usona mararmeo ĉe Haveno Pearl sur la insulo Oahu, proksime al la urbo Honolulu; sekve, Usono komencis militi kontraŭ Japanio en la Dua Mondmilito. La maniero ke Usono aneksis Havajon eĉ nun estas temo de kontroversio. Oni diras ke Usono regis Havajon sen partopreno de la indiĝenoj, laŭ kolonia maniero. Uzi havajan lingvon estis kontraŭleĝa. Ĉar la estroj de la plantejoj stimulis enmigron de homoj de aliaj etnoj (ĉinoj, japanaj, k.t.p.), tiamaniere Havajanoj fariĝis minoritato en sia propra lando. Je 1993 la usona prezidanto Bill Clinton subskribis Publika Leĝo 103-150; ĝi esprimas bedaŭron por la usona partopreno en la faligo de la havaja regno. La reprezantantoj al la usona Kongreso proponas ke estu leĝo ke ebligas la havajan popolon negoci kun la usona registaro nacio-al-nacio, en la sama maniero kiel la nativaj popoloj de Norda Ameriko. Ŝajnas ke la detruon de la Havajaj kulturo kaj lingvo preskaŭ ne plu eblas ŝanĝi, sed lastatempe ekzistas lernejoj kiuj instruas havajalingve, kaj havajoj havas novan fieron post la cent-jara datreveno de la faligo de la regno.

Ekstera ligo


- [http://www.state.hi.us TTT-ejo de Havajo] (en la angla ) Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:ハワイ州 ko:하와이 주 simple:Hawaii th:มลรัฐฮาวาย zh-min-nan:Hawai‘i



Hawaii

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Havajo < Polinezio < Oceanio ---- Dosiero:us-hi.gif Havajo (angle, Hawaii [ha-ŬAJ-i]; havaje, Hawai'i [ha-ŭa-I-’i]) estas vulkana insularo en la Pacifika Oceano, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono je la 21-a de aŭgusto 1959. Inter la ŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:
- la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii)
- la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj
- unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko)
- la sola ŝtato kies lando ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj
- unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio)
- la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj
- la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj ŝtatoj
- la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifika Oceano. La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii. Loĝantaro: 1,211,537 (en 2000)
Ĉefurbo/Plej granda urbo: Honolulu
Lingvoj: Angla (Usonangla), Havaja

Ekonomio

La ĉefaj industrioj en Havajo estas turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Turismo estas la plej granda industrio en Havajo, kun multaj hoteloj sur ĉiuj el la ĉefaj insuloj. La malneta produkto en Havajo je 2003 estis USD $47 miliardoj.

Historio

Havajo estis regno sendependa ĝis la jaro 1893. Kelkaj ne-havajaj personoj, inkluzivante la usonan ministron John STEVENS, konspiris faligi la regino Liliuokalani. Sen la rajtigo de la usona registraro, kaj kun la helpo de la usona mararmeo, ministro Stevens kreis registaron provizoran. Je la 17-a de januaro 1893, la regino Liliuokalani abdikis sian tronon. La nova registaro iĝis la Republiko de Havajo, kiu petis la usona registaro ke ĝi aneksu Havajon. Samtempe, la regino petis la usona prezidanto Grover CLEVELAND ke li renversu la faligon de la regno, sen sukceso. Poste, je 1898, la usona registaro aneksis Havajon kiel teritorion. Je la 21-a de aŭgusto 1959, la usona Kongreso akceptis Havajon kiel ŝtaton. Je la 7-a de decembro 1941, la japana flugarmeo atakis la usona mararmeo ĉe Haveno Pearl sur la insulo Oahu, proksime al la urbo Honolulu; sekve, Usono komencis militi kontraŭ Japanio en la Dua Mondmilito. La maniero ke Usono aneksis Havajon eĉ nun estas temo de kontroversio. Oni diras ke Usono regis Havajon sen partopreno de la indiĝenoj, laŭ kolonia maniero. Uzi havajan lingvon estis kontraŭleĝa. Ĉar la estroj de la plantejoj stimulis enmigron de homoj de aliaj etnoj (ĉinoj, japanaj, k.t.p.), tiamaniere Havajanoj fariĝis minoritato en sia propra lando. Je 1993 la usona prezidanto Bill Clinton subskribis Publika Leĝo 103-150; ĝi esprimas bedaŭron por la usona partopreno en la faligo de la havaja regno. La reprezantantoj al la usona Kongreso proponas ke estu leĝo ke ebligas la havajan popolon negoci kun la usona registaro nacio-al-nacio, en la sama maniero kiel la nativaj popoloj de Norda Ameriko. Ŝajnas ke la detruon de la Havajaj kulturo kaj lingvo preskaŭ ne plu eblas ŝanĝi, sed lastatempe ekzistas lernejoj kiuj instruas havajalingve, kaj havajoj havas novan fieron post la cent-jara datreveno de la faligo de la regno.

Ekstera ligo


- [http://www.state.hi.us TTT-ejo de Havajo] (en la angla ) Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:ハワイ州 ko:하와이 주 simple:Hawaii th:มลรัฐฮาวาย zh-min-nan:Hawai‘i

Honolulu

Honolulu estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la usona ŝtato de Havajo. La urbo lokiĝas sur la sudorienta bordo de la insulo Oahu. La loĝantaro de Honolulu estas 371,657 personoj en la urbo mem, kaj 876,156 personoj en ĝia aglomeraĵo (la tuta insulo Oahu). La mondfama marbordo Waikiki lokiĝas tie ĉi. Waikiki estas konsiderata la centro de la turismo-industrio en Havajo; centmiloj da turistoj vizitas Waikiki ĉiujare. Ankaŭ tri vulkanetoj lokiĝas en Honolulu: Diamond Head, Koko Head, kaj Punchbowl. ja:ホノルル ko:호놀룰루 simple:Honolulu, Hawaii

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Industrio

Industrio estas baza branĉo de la produktado. En la industrio oni ekspluatas kaj prilaboras la materialojn de la naturo (ankaŭ la agrikulturajn produktojn). La industrio produktas eĉ ankaŭ la laborilojn kaj labormaterialojn. Oni dividas la industrion al diversaj gravaj branĉetoj, subbranĉoj, fakbranĉcoj. Gravaj branĉetoj de la industrio:
- Pezindustrio
  - Energetiko
  - Metalurgio
  - Minado
- Malpeza industrio
  - Kemia industrio
    - Farmacia industrio
    -
  - Nutraĵindustrio
- Maŝinindustrio
- Elektroteknika industrio

Historio de industrio


- vapormaŝino ja:産業 simple:Industry

Agrikulturo

Agrikulturo (aŭ Agrokulturo) estas la homa aktiveco konsistante en kultivado de teroj por produkti plantojn utilajn inter alie por nutri la homojn kaj la brutojn (bredado de bestoj).

Ĝeneralaĵoj

Ĝi estas branĉo de la materiala produktado, kiu produktas bazmaterialojn nutrocele aŭ por la industrio. Ĝi grave dependas de la natura medio: la grundo (agro), klimato, situo ks; la periodojn kaj rendimenton de la proceso difinas la sezonoj kaj la kreskaj, nutraj, plimultiĝaj nombroj de bestoj, plantoj, bakterioj. Speciala trajto de la agrikulturo estas la amplekso de disponebla agro. Ĝi estas hodiaŭ konstanta. Oni gajnas agrojn en la tropika zono sed aliflanke perdiĝas pro la urba kaj industria ampleksiĝo. La du ĉefaj branĉoj de agrikulturo estas la agrokultivado kaj bestobredado. La forstikulturo (arbarkulturo), bredado de sovaĝaj bestoj, fiŝobredado ne apartenas direkte al la agrikulturo. Plantoproduktado:
- donas la ĉefajn materialojn por la homa nutrado
- donas gravajn bazmaterialojn por la industrio (industriaj plantoj)
- antaŭkondiĉo por la intensa bestobredado terenoj de agrikulturo
- agro
- paŝtejo
- herbejo (falĉejo, falĉoherbejo)
- ĝardeno
- vitejo (vinberĝardeno)
- fruktogardeno (horto)
- fragmitejo (kanejo)
- akvo (ekz. algokulturado en maro) kultivado de agro
- antaŭpreparo de agro
  - plugo, erpo, cilindrumado per plugilo, erpilo, cilindro
  - sterkado per sterkiza maŝino
- semado per semomaŝino / plantado per plantiga maŝino
- flegado de plantoj
  - kultivado per kultivilo, rastrado per rastrilo, sarkilo
  - akvumado / irigacio per akvumiloj (gutiga, mikrotuba, mikroradia, tradicie pluviga metodo)
  - ŝprucado de fungicidoj, herbicidoj, insekticidoj (aspergado?) per ŝprucmaŝinoj (agrotoksaĵoj)
- rikolto per rikoltomaŝinoj, kombajno (rikoltdraŝmaŝino), falĉilo, manlaboro

Agrikulturaj proprecoj laŭ terregionoj

Tropikaj kaj duonsekaj regionoj

En la tropika zono oni rikoltas 2-3 foje jare sur la sama agro, dum en la kontinenta klimato oni rikoltas unufoje, poste oni kelkfoje semas plantojn sterkocele (verda sterko), enplugonte ilin. Krome, troviĝas la t.n. 'duonsekaj tropikoj', agroklimata regiono kiu troviĝas en 48 evoluiĝantaj landoj, kaj kie loĝas sesono de la homaro.

Produktaĵoj

Ĉefaj agrikulturaj bestoj

Bovo - Bubalo - Ĉevalo - Ŝafo - Kapro - Porko - Lamo - Kortobirdaro - Domkuniklo

Ĉefaj agrikulturaj plantoj


- cerealoj (grenplantoj kiel maizo, tritiko, rizo, sekalo, sorgo, hordeo, milio),
- fruktoj (ekz. persiko, pomo, piro, pruno, olivo)
- arboj (ekz. kork-kverko, anzino, eŭkalipto)
- aliaj plantoj (ekz. batato, sukerbeto, sunfloro, terpiro, terpomo, legomoj, spicaj plantoj)

Iloj kaj teĥnikoj

Agrikulturiloj


- Iloj, Maŝinoj, plugilo, Traktoroj kaj Ekipaĵo, aŭ Ĉevaltira veturado

Teknikoj


- Greftado, plugo

Historio

Ekesto kaj dum antikveco

mezepoko kaj "modernaj" tempoj

novalo

nuntempaj kaj alestontaj problemoj


- Intensa agrikulturo
- Patentigo de vivantaĵoj
- Politika ekologio
- Via Campesina

vidu ankaŭ


- René DUMONT
- Vandana SHIVA
- Malferma kamparo
- Heĝkamparo
- KAP
- TerraCottem

Eksteraj ligoj


- [http://gxangalo.com/terminologio/index.php?option=com_weblinks&Itemid=4&catid=20 Terminaroj pri Agrikulturo]
- [http://www.cgiar.org Konsulta grupo pri la internacia agrikultura esplorado (angle)] Kategorio:Teknologio ja:農業 ko:농업 simple:Agriculture

Piastów


- Piastów (powiat jeleniogórski)
- Piastów (powiat pruszkowski)

liczniki pociel jednorki bandyta Nurkowanie reykjavik hotels










































:: RELATED NEWS ::
LYaPAS programming language
LYaPAS (Cyrillic spelling of the name is "ЛЯПАС") is a programming language and system for implementing synthesis and discrete algorithms. It was created by Arkady D. Zakrevskij of the BSSR Academy of Sciences. LYaPAS stands for "Logical Language for the Rep
Bolted joint
Bolted joints are one of the most common elements in construction and machine design. They consist of cap screws or studs that capture and join other parts, and are secured with the mating of threads. There are two main types of bolted joint designs. In one method the bolt is tightened to a calculated torque, producing a clamp load. The joint will be designed such that the clamp loa
Rockcliff Airport
Ottawa/Rockcliffe Airport or Rockcliffe Airport, (ICAO CYRO, IATA YRO), a former military base, is an uncontrolled airport located on the south shore of the Ottawa River, 4.0 nautical miles (7.41 km) northeast of downtown Ottawa, Ontario. The airport is the home of the
Infante Felipe, Prince of Asturias
]] Prince Felipe, Prince of Asturias (Felipe Juan Pablo Alfonso de Todos los Santos de Borbón y de Grecia; born January 30, 1968), is the third child of King Juan Carlos and Australia's largest state, covering the westernmost third of the mainland, bordering South Australia and the Northern Territory. Category:Australian states and territories teacup dog referring to one of many very small breeds of dog. A teacup is a small cup with a handle, generally a small one that may be grasped with the thumb and one or two fingers. It is typically made of porcelain ("china"). It is usually part of a set, composed
Martha Quinn
Martha Quinn (born May 11, 1959 in Albany, New York) is best known as one of the original video jockeys on MTV. Prior to joining MTV, Quinn graduated from Ossining High School in 1977 and NYU in Lavender Town in the Kanto region of the Pokémon universe. It contains many Ghost Pokémon such as Gastly, Haunter, and Gengar. However, you need to get the Silph Sco

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org