:: wikimiki.org ::
| Helenio |
HelenioHistorio > Civilizoj > helena civilizo
----
Helena civilizo (1450 a.K. - 300 p.K.) estas
la antikva greka civilizo, kiu evoluis ĉirkaŭ la Egea Maro post la Falo de Trojo. Ĝi estis disvastigita de Baktrio ĝis Hispanio, de Britio ĝis Egipto, per la imperioj de Aleksandro la Granda kaj Romio. Ĝi estas la civilizo de Homero, Herodoto, Sofoklo, Platono, Aristotelo, Eŭklido,
Arkimedo, Cezaro, Kleopatra, Plutarko, Marko Aŭrelio, Ptolemeo, Galeno, Plotino, ktp. Ĝia belarto, literaturo, filozofio kaj matematiko estis tre alta, sed antaŭ la romia imperio, ĝi estis civilizo tre sanga kaj malstabila politike.
Helena civilizo estas la ido de la minoa civilizo kaj la
patrino de okcidenta kaj ortodoksa civilizo, kiuj esence estas kristanigitaj (kaj poste modernigitaj) versioj de helena civilizo.
De -1000 ĝis -500, ĝi disvastiĝis per koloniado al Sicilio kaj suda Italio. En tiu tempo, la etruskoj en norda Italio heleniĝis kaj helenigis Romon.
De -500 al 100, la imperioj de la grekoj kaj romianoj disvastigis la civilizon de Hispanio ĝis Baktrio.
Dum la jaroj 100-800, kristanismo transformis la civilizon al iu nova en Eŭropo, kaj islamo forviŝis ĝin el Azio kaj norda Afriko.
Kvankam la civilizo estas delonge mortinta, ĝi daŭras kiel modelo kaj inspiro al la Okcidento per helenismo. Pro tio, okcidentuloj iafoje nomas la civilizon klasika.
| origino | Egea Maro, ĉ -1450 el
minoa civilizo |
| daŭro | -1450 al 300 |
| loko | la landoj konkeritaj
de Aleksandro la Granda kaj Romio:
okcidenta Eŭropo,
la mediteranea baseno,
Mezopotamio,
Persio,
Baktrio. |
| urboj |
Ateno,
Sparto,
Miceneo,
Argo,
Bizanco,
Mileto,
Efeso,
Sirakuso,
Aleksandrio,
Antioĥio,
Korinto,
Romo,
ktp |
| lingvo | greka lingvo,
latina lingvo |
| skribo | greka skribo |
| mezuro | greka mezuro |
| kalendaro | atena kalendaro,
makedona kalendaro |
| erao | olimpiado |
| numeraloj | grekaj numeraloj |
| ideologio/religio |
greka religio,
greka filozofio |
| novigoj |
aksiomo,
atomo,
demokratio,
eŭklida geometrio,
falankso,
filozofio,
fiziko,
historio,
kodekso,
legio,
logiko,
mekaniko,
metafiziko,
olimpiko,
pergameno,
retoriko,
scienco,
vokala litero,
ktp
|
Vidu ankaŭ: greka mitologio
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
1450Historio > Jarcentoj > 15-a jarcento > 1450
----
En la jaro 1450 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
----
1445 | 1446 | 1447 | 1448 | 1449 | 1450 | 1451 | 1452 | 1453 | 1454 | 1455
14-a jarcento - 15-a jarcento - 16-a jarcento
ko:1450년
300Historio > Jarcentoj > 3-a jarcento > 300
----
En la jaro 300 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- (ĉirkaŭ) Unuaj homoj venis al Insulo Pasko kaj Insuloj Cook.
- (ĉirkaŭ) Eko de Klasika Majaa Civilizo
- Mich'on Wang iĝis reĝo de Kogurjo
Naskiĝoj
Mortoj
- Pongsang Wang de Kogurjo
----
295 | 296 | 297 | 298 | 299 | 300 | 301 | 302 | 303 | 304 | 305
2-a jarcento - 3-a jarcento - 4-a jarcento
ko:300년
Antikva GrekioAntikva Grekio estas la termino uzata por priskribi greklingvan mondon dum la antikva epoko. Ĝi ampleksis la nunan Grekan ŝtaton, kaj ankaŭ la koloniajn landojn de la antikvaj grekoj: Cipron, la marbordon de la Egea Maro de Turkio (tiu tempo konata kiel Ionio), Sicilion kaj sudan Italion, kaj multajn koloniojn en nune konata Albanio, Bulgario, Egipto, Francio, Libio, Rumanio, Hispanio, kaj Ukrainio.
Ukrainio
Laŭtradicie, la Antikva Grekia periodo komenciĝas kun la dato de la unuaj Olimpikaj Ludoj en 776 a.K., sed multaj historiistoj nun etendas la daton al 1000 a.K.. La tradicia dato por la fino de la periodo estas la morto de Aleksandro la Granda en 323 a.K.. La sekvinta periodo estas nomata la Helena periodo.
Tiuj ĉi datoj estas historiaj konvencioj. Iuj aŭtoroj traktas la Antikvan Grekian Civilizacion kiel kontinuan ĝis la apero de la kristana religio en la 3-a jarcento p.K.
Antikva Grekio estas taksata de la plejparto de la historiistoj kiel la fundamento de la Okcidenta Kulturo. Grekia kulturo estis forta influo en la Romia Imperio, kiu portis version de ĝi al multaj partoj de Eŭropo. Civilizacio de Antikva Grekio estis ege influa pri la lingvo, politiko, edukadaj sistemoj, filozofio, arto kaj arkitekturo de la moderna mondo, ĉefe dum la Renesanco de Okcidenta Eŭropo kaj denove dum variaj novklasikaj repopularigadoj en 18-a kaj 19-a jarcento en Eŭropo kaj Ameriko.
Originoj
Oni kredas, ke la grekoj migris suden en la greka duoinsulo je multaj ondoj, komencantaj en la malfrua 3-a jarmilo a.K., la lasta estanta la Doria invadado. La periodo de 1600 a.K. ĝis 1100 a.K. estas konata por la Micenoj kaj la regno de Reĝo Agamemnon kaj la militoj kontraĵo Trojo priskribitaj en la rakontoj de Homero. La periodo de 11-a jarcento a.K. ĝis 8-a jarcento a.K. estas "malluma epoko" el kiuj neniuj ĉefaj tekstoj kaj nur malabundaj arkeologiaĵoj nun ekzistas. Tamen, tekstoj pri tiu epoko skribitaj pli malfruaj de historiistoj Herodotus, Pausanias, Diodorus priskribas mallongaj kronologioj kaj listoj de reĝoj por la periodo.
Ĉiu historio de Antikva Grekio bezonas zorgan atenton pri informofontoj. Tiuj grekaj historiistoj kaj politikaj skribistioj estis ĉiuj Atenanoj aŭ Aten-favora, kaj ĉiuj estis politaj konservativuloj. Tiel, ni konas multe pli pri historio kaj politiko de Ateno ol iu alia urbo ajn, kaj ni konas preskaŭ neniun pri historioj de aliaj urboj. Krome, ĉi tiuj verkistoj fokusis pri la politika, milita, kaj diplomata historio, kaj ignoris la ekonomian kaj socian historion. Ĉiuj historioj de Antikva Grekio emas montri ĉi tian neneŭtralecon.
Leviĝo de la Helenoj
En la 8-a jarcento a.K., Grekio ekemerĝis el la Malluma Epoko kiu sekvis la falon de la Micena civilizacio. Skribscio estis perdita kaj la mecena skribo forgesita, sed la grekoj adaptis la fonecian alfabeton al la greka lingvo. Ekde 8-a jarcento a.K., skribitaj registroj rekomencas. Grekio estis dividita en multaj malgrandaj memregantaj komunumoj, formacio formita de greka geografio, kie ĉiu insulo, valo, kaj ebenaĵo estas apartita de siaj najbaroj pro la maro aŭ montaroj.
Dum Grekio pliboniĝis ekonomie, sia loĝantaro kreskis preter la ebleco de la manĝaĵa rimedo de la lando. Ekde 750 a.K., la grekoj komencis 250 jarojn da ekspansio, farante koloniojn en ĉiuj direktoj. Orienten, la Agea marbordo de Malgranda Azio estis koloniigita unue, tiam Cipro, Traco, la Maro de Marmara, kaj la suda marbordo de la Nigra Maro. Fine, Greka koloniado atingis Ukrainion. Okcidenten la marbordoj de Albanio, Sicilio, kaj suda Italio estis koloniigitaj, tiam suda marbordo de Francio, Korsiko, kaj nordorienta Hispanio. Grekaj kolonioj ankaŭ estis trovitaj en Egipto kaj Libio. Moderna Sirakuzo, Napolo, Marsejlo kaj Istanbulo ĉiuj komencis kiel grekaj kolonioj.
ja:古代ギリシャ
Egea MaroGeografio > Maro > Egea Maro
----
Maro
La Egea maro (greke: Αιγαίον Πέλαγος /ajgaion pelagos/; turke Ege Denizi) estas parto de la Mediteraneo, kaj troviĝas inter la grekia duoninsulo kaj Anatolio. Ĝi estas kunligita al la Marmora maro (kaj preter tio, al la Nigra maro) de la Dardaneloj.
Insuloj de la Egea Maro
La Egea enhavas multegajn insulojn. Multe da la insularoj efektive estas subakvaj etendaĵoj de la montaroj sur la tero. Iom da la grandaj insuloj havas farmeblajn valojn kaj ebenaĵojn.
La multajn centojn da Egeaj insuloj oni povas dividi laŭ 7 ĉefaj insularoj:
- La Cikladoj
- La Trakia insularo
- La Orient-Egea insularo
- La Nord-Sporadoj
- La Sud-Sporadoj
- La Saronika insularo
- Kreto
Ankaŭ troviĝas Egee du iom grandaj insuloj, kiuj apertenas al Turkio:
- Bozcaada /bozĝaada/ (greke: Ίμβρος /imvros/)
- Tenedos (turke: Gökçeada /gjokĉeada/; greke: Τένεδος /tenedos/)
Kategorio:Maroj
Kategorio:Grekio
Kategorio:Turkio
ko:에게 해
ja:エーゲ海
BritioTiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).
----
Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio
----
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.
La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.
En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a .
Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).
----
Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo
Kategorio:Britio
als:Grossbritannien und Nordirland
ja:イギリス
ko:영국
ms:United Kingdom
simple:United Kingdom
th:สหราชอาณาจักร
zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok
Aleksandro la Granda
Aleksandro la Granda (helene Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon), signifante "Defendanto de Viroj") (naskiĝis malfrue en Julio en Pella, -356, mortis la 10-an de junio, -323) estis Reĝo de Makedonio; li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio, kaj konkeris Persion, Egipton, kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio.
Naskite Aleksandro la 3-a, li estis la filo de Reĝo Filipo la 2-a de Makedonio kaj la fifama epira princino Olimpia, en Pella, Makedonio. Laŭ kelkaj legendoj, Olimpia estis gravedigita ne de Filipo, kiu timis ŝin kaj ŝian logatecon al dormado kun serpentoj, sed de Zeŭso. Konante ĉi tiujn legendojn kaj ilian politikan utilecon, Aleksandro kutime aludis al sia patro kiel Zeŭso, anstataŭ kiel Filipo.
Norde kaj oriente de klasika Grekio, Makedonio estis konsiderata de la plejparto de la grekoj kiel fremda kaj duon-barbara. Olimpia mem devenis de Epiro, alia duon-greka ŝtato nordokcidenta de la greka duoninsulo.
Filipo elektis Aristotelon kiel repetitoron de la juna Aleksandro, kaj ilia rilato daŭris dum la tuto de la vivo de Aleksandro; eĉ post la ekzekuto de sia nevo, Kalisteno, Aristotelo daŭris ricevi donacojn de la reĝo.
En -336, li sukcedis sian patron al la trono. La murdon de Filipo, kvankam faritan de malbonhumora junulo, kiu estis amanto de Filipo, oni nun opinias planita kun la scio kaj eble partopreno aŭ de Aleksandro aŭ de Olimpia, kaj eble de ambaŭ. Filipo milite kaj diplomatie establis makedonan hegemonion en Grekio, kaj Aleksandro ekiris en -334 al siaj famaj konkeroj, la unua kaj plej bone konata el kiuj estis la venko kaj subjugigo de Persio (kiu tiam regis grandan areon inkluzivan la modernajn landojn Irano, Irako, Sirio, kaj Turkio). Ĝis post du jaroj, li konkeris la orientan mediteranean marbordon, eniris Persion, kaj apud la urbeto Isso venkis la grandan persan reĝon Dario la 3-a.
De -332 ĝis -331, li konkeris Egipton kaj, post kiam li revenkis Darion ĉe la Batalo de Gaŭgamela, okupis Babilonon. Tiam li iris al Medio kaj Skitio, kaptis Herat kaj Samarkandon kaj daŭrigis al Hindio. Li adoptis iujn elementojn de la persaj kostumo kaj kutimoj ĉe li kortego, inkluzive notinde la kutimon de mankisado, simbola kisado de la mano, kiun la persoj faris al siaj socialaj superuloj, sed praktikon, kiun la grekoj malestimis. Tio kostis al li multe de simpatio de liaj grekaj samlandanoj. Liaj provoj kunigi persan kulturon kun siaj grekaj soldatoj ankaŭ inkluzivis amase edzigi siajn oficirojn al persaj edzinoj, kaj trejni regimenton de persaj knaboj laŭ la kutimoj de la makedonoj.
Aleksandro edziĝis al kelkaj princinoj de ekspersaj teritorioj: Roksana de Baktrio; Statira, filino de Dario la 3-a; kaj Parisato, filino de Oĥo. Iuj asertis, ke la plej granda amo de lia vivo estis lia plej bona amiko, Hefestiono; tamen, tio estas kontestata de kleruloj. Roksana finfine naskis la knabon Aleksandro la 4-a "Ego", supozeble lia filo.
Multaj el liaj soldatoj mortis kiam li kondukis sian armeon pli kaj pli orienten, tra dezertoj kaj alispeca malamika tereno. Batalinte en Hindio, li revenis okcidenten tra Makran, provante fortikigi sian imperion. Li invadis Hindion en -326 kaj batalis kontraŭ Reĝo Rupushotthama aŭ Poro ĉe la Batalo de Hidaspo.
Laŭ unu rakonto, la filozofo Anaksarĥo kontrolis la orgojlon de Aleksandro, kiam li aspiris al la honoroj de dieco, per montrado de lia vundita fingro, dirante, "Vidu la sangon de mortonto, ne de dio." Laŭ alia versio, Aleksandro mem montris la malsimilecon responde al lakea soldato.
Aleksandro havis legendan ĉevalon kun la nomo Bucefalo (bov-kapa), supozeble ido de la Ĉevalinoj de Diomedo.
La 10-an de junio, -323, antaŭ ol li revenis, li mortis pro subita febro, en la palaco de Nebukadnecaro la 2-a de Babilono. Aleksandro la Granda havis nur 33 jarojn.
Li lasis grandegan imperion de persa-greka kulturo al siaj sukcedantoj, kiuj luktis inter si por supereco super partoj de lia imperio. Kiam ĉio retrankviliĝis, preskaŭ ĉiuj liaj oficiroj forigis siajn persajn edzinojn, kaj ĉiuj krom du el liaj superaj oficiroj, lia patrino, lia edzino Roksana, lia filo Aleksandro la 4-a de Makedonio (-323 - -309), lia eksteredzeca filo Heraklo (-327 - -309, lia fratino Kleopatra, lia duonfratino Eŭridika, lia duonfrato Filipo Arrideo, estis mortaj, kaj nur unu el ili (Antipater) mortis pro naturaj kaŭzoj.
Lia imperio komence estis dividita en kvar ĉefajn partojn: Kasandro regis en Grekio, Lisimaĥo en Malgrandazio kaj Tracio, Seleŭko la 1-a Nikator en Mezapotamio kaj Sirio, kaj Ptolemeo la 1-a (aŭ Ptolemeo Soter) en Levanteno kaj Egipto.
Baldaŭ, Lisimaĥo atingis la parton de Kasandro, kaj la imperio dividiĝis en tri ĉefajn partojn, regatajn de la idoj de Ptolemeo Soter en Egipto, Antigono Monoptalmo (laŭvorte "unu-okula") en Grekio, kaj Seleŭko en subokcidenta azio. Ĝis proksimume -281, nur du dinastioj restis en la iama imperio de Aleksandro — la seleŭkida dinastio en la nordo kaj la ptolemea dinastio en la sudo.
Restis multaj eponimaj urboj: Aleksandrioj, Aleksandropoloj kaj aliaj Aleksurboj troviĝis dise tra la areo de la stranga kosmopolita miksamaso, kiun li konkeris. Kiaj ajn revoj pri ia kunigo de greka kaj persa kulturoj mortis baldaŭ post lia morto, kiam la makedonoj kaj la grekoj puŝis la persojn en malpli pontencajn postenojn -- kvankam estis grekaj sukcedantoj (notinde Eŭmeno), neniuj el la sukcedantoj estis persoj.
Oni memoras Aleksandron kiel popola heroo en Eŭropo kaj granda parto de okcidenta Azio. En Irano, aliflanke, oni memoras lin kiel la detruanton de ilia unua granda imperio kaj detruanton de Persepolo. Antikvaj fontoj ĝenerale estas verkitaj kun celo aŭ glorigi aŭ kalumnii lin, kio malfaciligas taksadon de lia efektiva karaktero. La plejparto aludas kreskantan nestabilecon kaj megalomanion en la jaroj post Gaŭgamela, sed oni ankaŭ sugestas, ke tio simple respegulas la grekan stereotipon de mediiĝinta reĝo. La murdon de lia amiko Klejto dum ebria rabio, kiun Aleksandro profunde bedaŭris, oni ofte montras, kaj ankaŭ lian ekzekuton de Filoto kaj ties patro Parmeniono pro netransdono de la detaloj de komploto kontraŭ li, sed tio eble estis prudento kaj ne paranojo. Modernaj opinioj akre dividiĝas pri tio, ĉu li estis heroa konstruanto de imperio aŭ antikva Hitlero.
Modernaj historiistoj traktas la morton de Aleksandro la Granda kaj la naskiĝon de la sukcedaj regnoj kiel la eventon, kiu dividas helenan civilizon disde heleneca civilizo. La konkeroj de Aleksandro kaj la administraj bezonoj de liaj greklingvaj sukcedantoj antaŭenigis la disvastigon de la greka lingvo kaj la greka kulturo trans orientan Mediteraneon kaj en Mezopotamion.
Vidu ankaŭ:
:Ptolemeida dinastio
:Seleŭkida dinastio
:Antigonida dinastio
:Konataj militaj komandantoj
ja:アレクサンドロス3世
ko:알렉산드로스 대왕
HomeroLiteraturo > Homero
Homero (greke Όμηρος [Homeros]), antikva greka poeto el Ionio dum la 8-a jarcento. Li verkis du epopeojn: la Iliadon pri la kolero de Aĥilo kaj epizodo dum la Troja Milito inter la grekoj kaj la trojanoj, kaj la Odiseadon - la rakonton pri la dekjara vojaĝo de Odiseo hejmen post la troja milito.
Multaj aliaj rakontoj de la greka kaj latina antikveco rilatas al ĉi tiuj verkoj. Interalie, ili inspiris Vergilion al la Eneado.
Kategorio:Poetoj
ja:ホメロス
ko:호메로스
ms:Homer
simple:Homer
th:โฮเมอร์
HerodotoHerodoto (`Ηροδοτος), ĉ-484-ĉ-425,
helena historiisto, lia Historio estas la plej frua historiverko ankoraŭ restante (estas pli malnova historiisto kaj geografiisto, sed kies verko perdiĝis preskaŭ tute, nome : Hekateo el Mileso)
plena el la antikva mediteranea mondo. Pro tio Cicero nomis lin "la patro de historio";
tamen, multe da lia verko baziĝas sur mito kaj onidiro, do ĝi estas ne tute fidinda fonto de scio.
Eksteraj Liligoj
- La Historio estas legebla [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0125 helene] kaj [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0126 en angla traduko] ĉe la Perseus Digital Library.
ja:ヘロドトス
ko:헤로도토스
ms:Herodotus
SofokloSofoklo (frua 5-a jarcento a.K. – 406 a.K.) estis antikva helena dramisto, pastro kaj politikisto de Ateno. Li estis ankaŭ generalo de la Atena Imperio dum la Peloponeza Milito, kaj dum sia servo, li estris kontraŭ la Peloponeza Insulo de Samoso.
Li estas ĉefe konata pro sia abunda verkado. Li verkis 123 teatraĵojn. Liaj plej famaj verkoj estas la Tri Tebaj Tragedioj pri Edipo and Antigona.
La jaro de lia nasko estas kontestata, kun 488 a.K, 495 a.K kaj 496 a.K ĉiu havas rekomendantojn. 495 a.K. verŝajne estas plej preferata de eminentaj historiistoj.
ja:ソポクレス
ko:소포클레스
PlatonoPlatono (-429 al -347) (greke Πλάτων; latine Plato; propre Aristokles, greke Αριστοκλής)) estis tre grava greka filozofo de Ateno kaj
fondinto de platonismo. Li estis la plej fama sekvinto de
Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte nia scio pri
Sokrato kaj lia penso venis el la verkoj de Platono. Platono
instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis
la fundamenton de okcidenta filozofio. Kiel diris la usona
filozofo Alfred North WHITEHEAD, "Okcidenta filozofio nur
estas piednoto al Platono, lia ombro estas sur tute de okcidenta
penso". Platono ankaŭ profunde influis kristanan penson, precipe
per Aŭgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la
Okcidento inter 400-1250 estis plejparte
platona.
En -385 li fondis la lernejon, la Akademio, kiu daŭris
ĝis la jaro 529, kiam ĝi estis fermigita de la imperiestro
Justiniano pro ĝia nekristana instruo.
Platono verkis en la greka lingvo kun la plej bona stilo de
iu ajn aŭtoro. En lia juneco li deziris esti poeto verkanta
teatraĵojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis ĉi tion: ili estis
verkita kiel dialogoj: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas
pri iu demando, demandante kaj respondante unu al alian. Sokrato
kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, fariĝas la
ĉefrolanto -- kaj ofte la aliaj diskutantoj fariĝas
jesantoj. Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de
"jes" ol iu ajn alia greka verko. El la dialogoj venas la Sokrata
metodo de instruado en kio la lernisto estas instruata per
demandoj.
greka lingvo
La dialogoj diskutas pri la plej bazaj demandoj de nia ekzisteco, ekzemple:
- Kio estas justeco? (Respubliko)
- Kio estas esto mem kaj neesto? (Parmenides)
- Kio estas lingvo? (Teeteto)
- Kio estas reala? (Respubliko)
- Kiel estas realo konstruita? (Timeo)
Lia ĉefa verko estis la Respubliko (greke, Politeia). En
tiu verko, Platono rezonis pri la perfekta civito aŭ ŝtato
kaj per tiu pri justeco. Li diris ke justeco kuŝas ne en la bono
de la individuo sed en la bono de la ŝtato. Fakte, en lia
civito, la civitanoj kredus al mensogoj (la "nobela mensogo")
kaj legus purigitan literaturon -- purigita laŭ
la bezono de la civito. En lia civito, kaj viroj kaj virinoj
batalus en milito kaj viroj ne private havus edzinon, infanojn,
domon aŭ teron. Platono kredis, ke homo estas nature nek bona
nek malbona, sed estas tute formigita de sia eduko. Kiel
diris Sokrato, "Homo pekas pro nescio".
En la Respubliko, Platono ankaŭ skribas pri lia teorio
de ideoj, kiun ni nomas idealismo: ĉiuj,
kiujn ni vidas, tuŝas, flaras, aŭdas, ktp, estas ne tute realaj
aŭ fidindaj, sed estas nur palaj spegulitoj de la Ideoj, kiuj
estas la ververa realo. Lia fama ilustraĵo pri la Ideoj estas la
Parabolo de la Kaverno, kie la kavernanoj nur scias pri la
aĵoj de la ekstera mondo per iliaj ombroj sur la muro de la
kaverno. Esence ni loĝas en tia kaverno.
Poste, en sia maljuneco, Platono denove traktas la demandon de la
perfekta civito en Leĝoj, esence lia konstitucio de
utopio. Pli milda ol la Respubliko, ankoraŭ li metis la
bonon de la civito super tiu de la individuo. Kaj, kvankam Platono
faris leĝojn por la bono de la civito, li hazarde klarigas, ke
leĝoj ekzistas pro la bono de la regantoj, ne de la regatoj aŭ
eĉ de la civito.
La tri verkoj Apologio, Krito, Fedo rakontas pri la
proceso kontraŭ Sokrato kaj lia penso pri morto kaj la
senmorteco de la animo.
Verkoj (inter aliaj)
- [http://www.luin.se/inko/X26-4.pdf La respubliko]
- Apologio
- Krito
- Fedo
- Simposio
- Gorgio
- Parmenideo
- Teateto
- Sofisto
- Timeo
- Meno
- Leĝoj
- Fedro
- Protagoro
- Ion
- Sepa Letero
- [http://www.luin.se/inko/X25-5.pdf Kratilo] (Cratylus)
Sekvintoj: Cicerono, Plutarko, Marko Bruto, Plotino, Aŭgusteno, inter multaj aliaj.
Kategorio:Grekio
Kategorio:Filozofoj
ja:プラトン
ko:플라톤
ms:Plato
simple:Plato
th:เพลโต
Aristotelothumb
Aristotelo (-384 al -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre
grava greka filozofo, Li kaj Platono metis la fundamenton de
okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis
Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII,
Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de
tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri
etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun
estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco
kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.
Vivo
Li estis naskita en -384 en Stagiro en norda Grekio, filo de
kuracisto. Havante 17 jarojn, en -367 li iris al Ateno por studi
ĉe la Akademio, la instruejo de Platono, kaj restas tie dum la
sekvantaj du jardekoj. En -344 li forlasis, irinte al la insulo
Lesbo por studi maran biologion dum du jaroj kaj tiam
instruis Aleksandron dum tri. En -335 Aristotelo starigis en
Ateno lian lernejon, la Liceo. En -323, je la morto de
Aleksandro, li forlasis Atenon kaj, post unu jaro, mortis.
Aristotelo lispis.
Aristotelo estis balbutanto.
Verko
Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas
historie la du polusoj de Okcidenta filozofio. Platono kredis al idealismo,
ke la mondo de vido, aŭdo, tuŝo, ktp, nur estas pala respegulito de la
vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono en
lia tre grava verko, Metafiziko, inter aliaj.
Etiko
La verko Etiko temas pri kiel esti feliĉa,
la celo de vivo laŭ Aristotelo. Li diras ke la feliĉa homo estas la virta
homo; ke riĉo, famo, honoro, ktp, estas ŝajne, ne vere, bonaj. Do la
libro estas ĉefe pri virto. Virto, li diras, ne estas trovita en
la ekstremo sed en la mezo: la ora mezo. Ekzemple, en milito, la
ekstremoj, timo kaj aŭdaco, detruas la soldaton; sed la mezo, kuraĝo,
savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la
malracian. Per ada praktiko, tia regado fariĝas kutimo de animo: "Ni
fariĝas justa per justa agado, memregada per memregada agado, kuraĝa per
kuraĝa agado." Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita
virto (en la greka, la vorto estas arete, kies larĝa
signifo estas "boneco").
La kvar ĉefaj virtoj
estas:
prudento,
memregado,
kuraĝo kaj
justeco.
Etiko ankaŭ pritraktas amikecon kaj la bonecon
de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan feliĉon laŭ la
Filozofo.
La ideo ke la celo de vivo estas feliĉo estis poste disvolvigita de
Locke kaj Mill kiel
radiko de siaj politikoj.
Politiko
En Politiko li pritaktas la idealan civiton (komparu
la Respubliko-n de Platono kaj
la Civito de Dio-n de
Aŭgusteno). Aristotelo komparas la multajn
formojn de civito en Grekio. Li vidas politikon kiel lukto inter la
riĉuloj kaj la malriĉuloj: kiam la riĉuloj aŭ malriĉuloj havas tro
multe da potenco, la civito ne bone servas ĉiujn kaj poste ruiniĝas en
milito aŭ renverso. La plej bona civito servas ambaŭ: la malriĉuloj ĉar
ili estas la plimulto de piedoj; la riĉuloj ĉar ili estas la plimulto de
mono kaj rimedo. Iafoje Aristotelo sonas kiel
Markso aŭ Orwell.
Organo
Liaj verkoj pri logiko -- Kategorioj, De
Interpretado, Antaŭa Analitiko, Posta
Analitiko, Temoj kaj Sofismaj Refutoj --
estas are konata kiel la Organo
(greke οργανον = ilo, instrumento).
En la 17-a jarcento, Bakono plue disvolvis la ideojn de Aristotelo pri logiko en
sia verko, la Nova Organo, helpinte fondi modernan sciencon.
En la Organo Aristotelo diris, inter aliaj, ke ĉiu aĵo
havas esencon kaj akcesoraĵojn. La esenco estas tiu, kiu
apartenas al ĝi laŭ difino. Ekzemple, homo estas, laŭ difino, racia
animalo, tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia
esenco. Akcesoraĵoj, aliflanke, estas eco de aĵo kiu ne apartenas
al ĝia difino aŭ esenco. Ekzemple, la alteco aŭ koloro de homo estas
akcesoraĵoj. Mi estas homo, se mi estas blanka aŭ nigra, alta aŭ malalta,
ktp.
Aristotelo ankaŭ diris ke ĉiu aĵo estas klasigebla hierarkie. Ĉiu
fizika aĵo aŭ substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis
ĝian specon kaj al superklaso aŭ ĝia genro. Ekzemple, homo
kaj ĉevalo ambaŭ apartenas al la genro "animalo", kaj al siaj specoj,
"homo" kaj "ĉevalo". La speco devenas de la genro per diferenco. La
diferenco de la speco "homo" de la genro "animalo" estas la eco de racieco.
Posta Analitiko
Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko,
la plej facila verko el la Organo, li argumentis ke scienco
estas konstruita el aksiomoj (= memevidentaj, antaŭsupozitaj
asertoj) per racio kaj senso: per senso ni akiras faktojn, kaj per
racio ni pensas logike pri ĉi tiuj faktoj. Sed tio logike maleblas komenci
sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko aŭ fundamento.
La produkto de tia procedo estas kampo de scio aŭ scienco. Tio tre
similas al nia moderna scienco, sed moderna scienco ne naskiĝis ĝis
Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon
al la aristotela ideo de scienco.
Fiziko
En Fiziko li klarigas lian fizikon, precipe pri
movo kaj ŝanĝo kaj kiel li okazas. Ĝi enhavas tre interesan
diskuton pri senlimeco kaj hazardo.
Laŭ Aristotelo, ĉio kreitaĵo havas kvar kaŭzojn: materia,
fina, efika, kaj idea. Ekzemple, tablo havas:
- materia kaŭzo: ligno, najlo, gluo, ktp
- idea kaŭzo: la ideo pri tablo en la menso de la ĉarpentisto
- efika kaŭzo: la mano de la ĉarpentisto
- fina kaŭzo: por havi meblon por manĝado, kartludi, ktp.
Platono diris ke la sola kaŭzo estas la idea; modernanoj kutime diras
ke la sola kaŭzo estas la efika; Aristotelo diris ke ĉiuj kvar estas
kaŭzoj. El la kvar kaŭzoj, la tre trompema por la moderna menso estas la
fina kaŭzo.
El lia ideoj de kaŭzo kaj senlimeco, Aristotelo diris ke estas unu
sola ĉiopova Dio kiu kreis la universon. Stranga diro el pagana
buŝo. Lia pruvo, kiun Tomaso de Akvino
prenis kaj profundigis, skizas jene:
- Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
- Tial la ĉeno de efikaj kaŭzoj ne estas senlima.
- Tial devas esti unu sola unua efika kaŭzo.
- Ĉi tiu estas la Unua Moviganto aŭ Dio.
De Animo
Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas
tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa
animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu
pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan
kaj sensan, sed nur homo havas ĉiujn tri animojn.
Ktp...
Aristotelo vidis la teron -- kaj ĉion sub la luno -- kiel lokon
tre difekteman kaj almenaŭ ĥaosan, lokon de ŝanĝo kaj morto, dum la
ĉielo estas loko senŝanĝebla, eterna, paca, perfekta. Ĉi tiu mondbildo
grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600.
Laŭ Aristotelo, la tero estas farita de kvar elementoj: tero, akvo,
aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial eme falas al la centro de
la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza
ol la aliaj elementoj, do ĝi falas inter la tero kaj aero. Simile, aero
estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La ĉielo -- la suno,
steloj, ktp -- estas farita el kvina elemento neŝanĝebla, kiun li nomis
kvintesenco.
Aristotelo ankaŭ verkis pri biologio, logiko, poezio, retoriko,
vetero kaj astronomio.
Post morto
Aristotelo verkis multajn verkojn, kion ni scias ĉar ni havas ampleksan
liston de lia verkaro. Laŭ la listo, nur ono el liaj verkoj ne estis
perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed
neniu el tiuj ankoraŭ ekzistas. Plejparte la verkoj, kiujn ni efektive
havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la
jarcento -I, redaktitaj de Androniko de Rodo. Aristotelo verkis
en la greka kun bona stilo, sed la verkoj kiujn ni havas estas en lingvo
kruda kaj skiza.
En la 7-a jarcento, la araboj kaptis Egiption kaj eltrovis
la verkojn de Aristotelo. Ili ŝatis la sciencon de Aristotelo, sed lia
filozofio defiis ilian fidon. La islamanaj filozofoj Aviceno kaj
Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun
islamo, sed ilia skolo de falsafismo plejparte fiaskis sintezi Aristotelon kun islamo.
Dume, la Okcidento forgesis Aristotelon inter 500-1100, spite de la traduko de Boetio, sed tiam retrovis lin en la 12-a jarcento en araba traduko en Hispanio. Tio estis pensobombo por kristanismo,
simile al la posta de Darvino. Sed post du jarcentoj, kristana Eŭropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso de Akvino, kiu sukcese sintezis kristanan kaj aristotelan penson kiel tomasismon. Tiu estis esprimita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de
Danto. Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo povis fariĝi la fundamento de moderna scienco.
Lia verko en fiziko kaj logiko ne estis preterpasita ĝis
Galilejo kaj Bakono en la 17-a jarcento; en biologio ne ĝis Darvino en la 19-a jarcento. Liaj verkoj pri politiko, etiko kaj
poezio restas avangardaj.
Konsilo al la Leganto:
Verko de Aristotelo ne estas lernolibro; male, ĝi estas
libro verkita por tiuj, kiuj jam rekonas kaj scias la ĉefajn vortojn kaj
ideojn de lia filozofio. Ĉar vi ne estas studento ĉe la Liceo, tial aŭ
vi devas legi pri tiaj ideoj en enkonduka libro pri Aristotelo (supre mi
donas al vi etan enkondukon), aŭ vi devas enplonĝi kaj, iom post iom,
lernas la vortojn kaj ideojn, same kiel vi lernis la vortojn de via
patrolingvo. Vi devas legi kelkajn verkojn antaŭ ol vi sentos vin komforta
en lia mondo. Ĉiu verko ne tute klarigas lian penson, sed anstataŭ
estas unu aparta fenestro al lia penso.
La verkoj plej facile legeblaj kaj kompreneblaj estas
Poetiko,
Etiko kaj
Politiko.
La verko plej malfacila (almenaŭ por mi) estas la Antaŭa
Analitiko.
Por kompreni la Okcidenton kulture kaj filozofie, precipe
inter 1200-1700 -- ekzemple, por legi
Danton,
Ŝekspiron,
Galileon,
ktp. -- legado de Aristotelo estas tre utila kaj preskaŭ neevitebla.
Sekvintoj: Tomaso de Akvino, Bakono, Galileo
ja:アリストテレス
ko:아리스토텔레스
ms:Aristotle
simple:Aristotle
th:อริสโตเติล
ArkimedoMatematiko > Matematikistoj > Arkimedo
----
Arkimedo aŭ Arĥimedo, naskita ĉ. -287, mortinta en -212, estis greka matematikisto, kiu vivis en Sicilio. Li estas konsiderinda kiel unu el grandaj matematikistoj de antikveco. Plimulto de la faktoj pri Arkimedo originas de la biografio de romia soldato Marcellus, skribita de romia biografo Plutarko.
Arkimedo faris multnombrajn pruvojn uzante rigidan geometrian formalismon skizitan de Eŭklido. Li sukcesis speciale en kalkulo de areoj kaj volumenoj kaj fieris pro la malkovro de sfera volumeno, montrante ke ĝi estas du trionoj de la plej malgranda cilindro, kiu povas enteni la sferon. Fakte, oni ofte diras, ke Arkimedo povis esti inventinto de kalkulteorio, se grekoj tiutempe konus pli da akordiĝemaj matematikaj nocioj. Laŭ enskribitaj kaj ĉirkaŭskribitaj poligonoj en cirklo, li povis kalkuli la valoron de π inter 3+10/71 kaj 3+1/7.
Arkimedo estis ankaŭ elstara inĝeniero, formulanta principon de elĵet-forto kaj koncernan leĝon. Legendo rakontas, ke malkovrante la principon de elĵet-forto (egalas al la pezo de la likvo elpuŝata per la solido) dum sinbanado, li elkuris preskaŭ tute nuda en la stratoj de Sirakuzo kriante "Eŭreka!" (mi trovis ĝin). Li estis inventinto ankaŭ de t.n. Arkimeda Ŝraŭbo (helico). Kelkaj liaj geometriaj pruvoj estis motivitaj laŭ mekanikaj argumentoj, kiuj tamen kondukis al veraj respondoj. Dum la romia sieĝo de Sirakuzo, Arkimedo defendis la urbon per la de li konstruitaj konkavaj speguloj, kiuj fokusigis sunajn radiojn al romiaj ŝipoj, tiel malhelpante ilin (tiu historio estas pridubata). Fine, kiam la sieĝo estis disrompita, romanaj soldatoj murdis Arkimedon. Liaj lastaj vortoj estis :"Ne tuŝu miajn cirklojn" - temis pri geometriaj figuroj, skizitaj sur la sablo.
ja:アルキメデス
ko:아르키메데스
simple:Archimedes
th:อาร์คิมิดีส
Kleopatra
Kleopatra VII Filopator (aŭ Kleopatro) estis reĝino en Antikva Egiptio. Ŝi estis la amantino de Julio Cezaro, kaj naskis al li unu filon. Ŝi poste estis amantino de Marko Antonio kaj naskis al li filinon: Kleopatro Seleneo.
Batalo de Aktio
Biografio
Kleopatra la 7-a (Thea Filopatór), unu el la plej famaj virinoj de historio. Famecon ŝi ne akiris kiel egipta reĝino, sed prefere pro siaj aventuroj kun Julio Cezaro kaj Marko Antonio, kiuj en fina sekvo ŝanĝis fluon de historio de ŝia lando kaj ankaŭ de la tuta tiama mondo.
Post tio, kiam en la jaro 51 a.K. mortis egipta reĝo Ptolemeo la 12-a, komune ekregis liaj infanoj Ptolemeo la 13-a kaj Kleopatra la 7-a. Ambaŭ gefratoj geedziĝis komune, kio estis kutima praktiko. La juna Ptolemeo baldaŭ tre rajtigite eksuspektis, ke la fratino volas uzurpi ĉiun potencon por si kaj en la jaro 48 a. K. li sendis ŝin en ekzilon. Mallongtempe post tio alnavigaciis ĝis Egipto Gaius Julius Caesar, kiu ĵus venkis super Pompeio ĉe Farsalio. Kleopatra revenis reen kun firma intenco akiri lin en sian flankon kaj kun lia helpo denove priregi la regnon de ptolemaioj. Ŝi lasis sin kontrabandi en tendaron de Cesaro kaj la armeestro akceptis ŝin. Ankaŭ li ekkomprenis, kia montiĝas al li ĉi tie okazo kaj kun helpo de Kleopatra li intencis havigi por si mediojn al siaj armeaj kampanjoj.
Inter la reĝaj gefratoj eksplodis milito, el kiu dank‘ al helpo de Cezaro venkis Kleopatra. Ptolemeo la 13-a falis en batalo. Estas sendube, ke Cezaro ĝuis el ĉeesto de Kleopatra kaj la reĝino pli poste naskis filon Ptolemeon la 15-an Kaisariónon. Kvankam ŝi mem markis kiel patron de la knabo la romian diktatoron, ne ekzistas pruvo, ke la interrilato inter ŝi kaj Cezaro transpaŝis limojn de nura politika kungarantio.
Ptolemeon la 15-an Kaisariónon
Kiam en la jaro 44 a. K. ŝi alvojaĝis en Romon, por ke ŝi fermu ĉi tie aliancanan kontrakton, ŝi estis loĝigita en domo de Cezaro kaj la plej potenca viro de la mondo eĉ igis levigi ŝian statuon en unu el temploj. Nur post la 15-a de marto de 44 a. K., kiam Cezaro mortis pere de manoj de murdistoj, romanoj povis montri senvuale siajn antipatiojn al la reĝino. Kleopatra rapide revenis ĝis Aleksandrio, kie ŝi intencis travivi periodon de bataloj pri potenco inter regantoj de Romo. En la sama tempo ŝi organizis murdon de sia dua frato, Ptolemeo la 14-a, por ke ŝi certigu por si la egiptan tronon.
En la jaro 42 a. K. Marko Antonio venkis ĉe makedona Filipp super la murdistoj de Cezaro kaj li invitis al si regantojn de orientaj teritorioj inkluzive de Kleopatra. La reĝino elektis lin kiel aliancanon kaj Antonio tuj subiĝis al ŝi. Kleopatra forĝis feron, ĝis kiam ĝi estis forĝebla, do la ravita armeestro prokrastis la preparitan militiron kontraŭ persanoj ekcelante al Aleksandrio.
En Romon li revenis nur en la jaro 40 a. K.. Devigis lin al tio kreskanta influo de lia rivalo Oktaviano – venonta imperiestro Aŭgusto Cezaro. Antonio fermis kun li armisticon kaj li edziĝis al ŝia fratino. Spite al tiu ĉi geedziĝo, kiu estis precipe politika, li rapidis dum unua okazo ĝis Aleksandrio, per kio li senvuale ofendis kiel Oktavianon tiel lian fratinon. Pleje en Egipto en konflikto kun romia rajto li edziĝis al Kleopatra. Iom post iom li poste legitimis du infanojn, kiujn ŝi naskis al li, kaj li pridonacis la reĝinon de parceloj kun grandega areo. Fine li faris la plej flagrantan ofendon de Romo kaj romanoj, kiam la triumfon, kiun li rajtis post venko super armenoj, li festis en Aleksandrio.
Tiam senato donis al li rangon de konsulo senigante lin de ĉiuj privilegioj de roma patricio. Oktaviano dume kun beno de la senato prepariĝis al militiro kontraŭ Kleopatra. Decida batalo okazis la 2-an de septembro de 31 a. K. ĉe Aktio. En la momento, kiam la ŝiparo de Oktaviano komencis akiri superecon, Kleopatra ekkomandis retiriĝon kaj ŝiaj ŝipoj al indigno de Antonio forlasis la batalkampon. Li poste repaciĝis kun la reĝino, sed li ne plu povis rebonigi sian malvenkon. La despera reĝino dum sondis grundon en la tendaro de Oktaviano.
Fine ŝi sendis al Antonio mesaĝistojn kun informo, ke ŝi memmortigis sin lasante fermi sin en maŭzoleo. Marko Antonio pruvis sian fidelecon per tio, ke li mortigis sin. Dum Oktaviano vizitis Kleopatron, sed ŝia ĉarmo ne impresis lin. Li vidis en la egipta reĝino nur militan rabaĵon intencante ŝin tiel envicigi en sian triumfan marŝantaron. Por ke ŝi evitu al simila malhumiligo, Kleopatra revenis en la kripton kaj laŭ tradicio ŝi lasis sin venenmordi sin de krotalo, simbolo de la reĝa potenco. Ŝi mortis la 30-an de aŭgusto de 30 a. K. kaj ŝi estis sepultita apud Marko Antonio.
Kia ŝi estis
Marko Antonio
Malfacilas bildigi al si la malfalsan personecon de Kleopatro, kiun iom da beletra "romantismo" iel misformis. Sed ŝi cetre havis fortan personecon kaj kuraĝon.
Nur kelkaj moneroj, kaj eble busto trovita en Cherchell montras ŝin, kaj oni ricevas bildon de virino kun pezaj trajtoj kaj sufiĉe longa nazo; ĉiokaze estas sciate, ke ŝi havis efektan "ĉeeston" kaj ĉarmon, ravantan voĉon, kaj estis forte logema, interalie ankaŭ pro ŝia brila menso klera.
Nome, dum edukado al knabinoj, eĉ reĝidinaj, estis en la helena kulturo ege malzorgita, ŝi ĝuis elstaran instruadon, kaj ŝi scipovis multajn lingvojn: krom ŝia denaska greka, la aramean la etiopian, la medan, la araban, kaj supozeble aliajn pli.
Beletraj aludoj
Ŝekspiro
Blaise PASCAL faris el ŝi ekzemplon pri kiom historia disvolviĝo povas foje dependi de etaj hazardoj:
:"Se la nazo de Kleopatro estintus pli mallonga la figuro de la mondo estus alia"
Kategorio:Egiptio
ja:クレオパトラ7世
Marko AŭrelioHistorio > Romio > Romiaj Imperiestroj > Marko Aŭrelio
----
Romiaj Imperiestroj
Marko Aŭrelio, latine: Imperator Caesar Marcus Aurelius Antoninus Augustus, naskita la 26-an de aprilo 121, mortinta la 17-an de marto 180, estis romia imperiestro ekde 161 ĝis 180.
Li estis adopta filo de sia antaŭulo Antonino Pia.
right
Marko Aŭrelio sekvas la stoikajn instruaĵojn de Epikteto, kaj verkis sian propran libron, "Meditaĵoj".
Oni nomas lin ankaŭ "filozofo sur imperiestra trono".
Lia rajda statuo, staranta sur la Kapitola Placo en Romo, estas bildigita sur la itala 50-cenda monero.
Kategorio:Diktatoroj
Kategorio:Romiaj imperiestroj
ja:マルクス・アウレリウス・アントニヌス
ko:마르쿠스 아우렐리우스
Plotino
Plotino (naskiĝis 205 en Egiptio, mortis 270 en Romo) (helene Πλωτινος / Plotinos, latine Plotinus) estis grava greka filozofo de la 3-a jarcento, fondinto de Novplatonismo, disvolvigo de la filozofio de Platono kaj la ĉefa tiama rivalo de kristanismo. En la 4-a jarcento Aŭgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj sintezis novplatonismon kun kristanismo. Plotino estis la fina grava pagana pensanto en la Okcidento (en la 5-a jarcento, la plej elstaraj filozofoj de la Okcidento estos kristanoj).
Plotino naskiĝis en Egiptio kaj iris al Aleksandrio por studi filozofion ĉe Ammonius Saccas, grava influanto de lia filozofio. Poste en 242 li vojaĝis kun la romia armeo al Persio por lerni persan kaj hindan filozofion. Ĉirkaŭ 244 li iris al Romo, kaj tie fondis skolon, kies anoj praktikis libervolan malriĉecon kaj dediĉis sin al kontempla pensado. La skolo furoris kaj profunde influis kristanismon. Ĝi agadis preskaŭ tri jarcentojn.
En 250 el tia sperto li disvolvis sian filozofion, novplatonismon, kaj verkis pri ĝi.
Filozofio
Inter aliaj, Plotino kredis ke:
- La animo estas senmorta.
- La animo transmigras de korpo al korpo (metempsikozo).
- La universo estas eterna, sen komenco, sen fino.
- La dioj ekzistas, sed ankaŭ Dio Plejalta.
- La steloj estas vivantaj kaj inteligentaj.
- La celo de la vivo estas virto kaj la liberigo de la animo el la karno.
- La mondo estas, kiel tuto, justa kaj tre bela, kvankam ankaŭ klare difekta.
- La dioj zorgas pri ni (providenco).
- Nia mondo nur estas difekta bildo de pli alta, pli perfekta mondo de ideoj (Idealismo).
En tiama Romio, kristanismo konkuris kontraŭ orientaj religioj. Plotino sciis pri kristanismo, sed ne kredis je ĝi. En siaj verkoj, Plotino skribis kontraŭ kristanismo. Sed la kristanismo konata al Plotino ne estis katolikismo, sed
gnostikismo, la pli burĝa kaj helena formo de la fido.
Plotino rigardis kristanismon ne kiel religio malkaŝita de Dio sed kiel skolo de platonismo: li juĝis ĝin laŭ logiko kaj la antikva kaj nobla filozofio de Platono. Al Plotino, kristanismo ŝajnis fuŝita kombinaĵo de arogantaj, senraciaj mitoj kaj miskomprenita platonismo.
Inter aliaj, li diris pri la kristanoj:
- Ili estimis sin super la dioj kaj steloj kaj rigardis sin "filoj de Dio". Pro tio, ili ankaŭ malestimis virton, do estis egoismaj kaj celis plezuron sen sinregado.
- Ili malamis la korpon kaj vidis la mondon kiel malbelan kaj maljustan, montrante, ke ili profunde miskomprenis la mondon kaj Platonon (= dualismo).
- Ili miskomprenis malsanojn kiel spiritaĵojn, kiujn ili elpelis per eldiro de vortoj (= ekzorcado).
- Ili kredis, ke ili povis influi Dion per vortoj kaj kantoj (= preĝoj, liturgio).
Multaj el liaj disĉiploj estis gnostikistoj, do li devis konduki ilin el eraro. La gnostikistoj mem prenis multajn ideojn el novplatonismo.
Verkoj
La majstroverko de Plotino estas La ses eneadoj. Kiel la moderna Okcidento penas tute klarigi la mondon per
materialismo, tiel ankaŭ Plotino penis tute klarigi ĝin per idealismo. Lia filozofio estis fundamente platona, sed enhavis elementojn de aliaj grekaj filozofioj.
Plotino instruis ke la tuta mondo devenas de "la Unuo" -- la Ideo de Bono de Platono -- per emanado, kiel radioj de la suno aŭ ondetoj de ĵetita ŝtono. La Unuo ne intence kreis la mondon, sed la emanado okazis nature. Kiel la emanado malfortiĝas kun ĉiu paŝo de kreado, la difekteco de kreitoj plifortiĝas: unuo al ideo al spirito al materio. Tiel Plotino povis klarigi kiel Perfekteco kreas nian klare difekteman mondon, evitinte dualismon (la gnostika klarigo) kaj la doktrino de origina peko (la katolika klarigo).
Kiel homoj, kiuj estas parte spiritaj, parte materiaj, ni staras apud la fundo de la mondo, sed per nia spirito -- per sinregado, pensado, kontemplado kaj mistikismo -- ni povas reveni grade al la Unuo. Kvankam lia filozofio estas racie konstruita, li metis mistikismon super penso kiel metodo de scio: nur per mistikismo ni povas unuiĝi kun la Unuo.
Kvankam Plotino profunde demandas pri la naturo de materio, scio, esto, aliflanke li kredas senkritike astrologion,
mitojn kaj Platonon. Kvankam li kredas en idolkultaj dioj, lia teorio kaj klarigo pri la Bono, la Unuo, estas unu el la plej bona priskribo de Dio: kie aliaj pensintoj memkontente traktas Dion kiel nomplaton, titolon, abstraktan ideon, Plotino sincere strebas kompreni Dion en detalo. Tio poste helpis Aŭgustenon kompreni la kristanan Dion.
Influo
La plej fama studento de Plotino estis Porfiro, kiu redaktis la La ses eneadoj. Alia grava novplatonisma filozofo post Plotino estis Jambliko. Plotino kaj Porfiro ambaŭ profunde influis la filozofion de Aŭgusteno. Aŭgusteno estis ano de Novplatonismo antaŭ sia konvertiĝo al kristanismo, do li sintezis sian malnovan filozofion kun sia nova religio.
Nov-platonismo daŭris ĝis la jaro 529, kiam Justiniano fine fermis la Akademion en Ateno (la lernejo fondita de Platono), kies plej lasta estro estis Damascius. Kvankam la skolo de Plotino pereis, lia penso profunde influis kristanismon (per Aŭgusteno kaj aliaj) kaj Islamon (per falsafismo). Ĝis la tempo de
Tomaso de Akvino, mil jaroj post Plotino, kristana (kaj tial okcidenta) filozofio estis plejparte novplatonisma.
En la itala kvatrocĉento (15-a jarcento) dum humanismo de la Renesanco, novplatonismo konis novan furoron ĉe kelkaj kleruloj en Firenze; plej grava novplatonismulo de tiu epoko estis [Marsile Ficin]]
Ekstera ligo
- [http://www.geocities.com/kalblando/enc/p/plotino.htm Plotino] en Enciklopedio Kalblanda
Kategorio:Filozofoj
Kategorio:Grekio
Greka filozofioFilozofio > Greka Filozofio
----
La ĉefaj skoloj de antikva greka filozofio estis kvin:
- Platonismo - Sokrato Platono Karneado Cicerono R Plotino Damascius
- Aristotelismo - Aristotelo
- Epikuranismo - Epikuro Lukrecio R - antaŭ ili la Atomismo de Demokrito
- Cinikismo - Diogeno
- Stoikismo - Epikteto Seneko R Markaŭrelio R
R: tiuj estis romianoj
Tiuj ĉi floris de la tempo de Sokrato ĝis 529, kiam la imperiestro Justiniano fermis la lernejojn de filozofio kiel kontraŭ-kristana.
La plej influaj skoloj estas la de Platono kaj Aristotelo, plejparte ĉar Aŭgusteno kaj Tomaso de Akvino sukcesis sintezi ilian penson kun kristanismo.
Gravas ankaŭ la Antaŭ-Sokrata Filozofio (la ĉisubaj datoj estas la proksimumaj jaroj a.K.):
- Taleso de Mileto (ĉ.624- 546)
- Anaksimandro
Romia imperioHistorio > Romio > Romia Imperio
----
- daŭro: -27 ĝis 476 (okcidenta); ĝis 1453 (orienta)
- ĉefurbo: Romo
- teritorio: la landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo
- lingvo: la latina kaj la greka lingvo
- religio: idolkultoj; ekde la 4-a jarcento, ĉefe kristanismo
500px
- provincoj:(kun jaro de kreado kiel provinco) Akaio(Achaea) (-27) - Egipto (Aegyptus) (-30) - Afriko (Africa) (-146) - Alpes Cottiae - Alpes Maritimae - Alpes Penninae - Aquitania - Arabia Petraea (105) - Armenia Inferior - Armenia - Asia (-129) - Assyria - Baetica - Baleares - Belgica (-16) - Bithynia (-74) - Britannia (43) - Cappadocia (17) - Cilicia (-64) - Commagene - Corsica kaj Sardinia(-231) - Cyprus - Cyrenaica (-74) - Dacia (107) - Dalmatia (-167) - Epirus (pr. 60 p.K.) - Galatia (-25) - Germania Inferior (17) - Germania Superior (17) - Illyria - Italia - Lugdunensis - Lusitania (-27) - Lycaonia - Lycia - Macedonia (-146) - Mauretania (40) - Mesopotamia (115) - Moesia (-29) - Narbonensis (-120) - Noricum (-15) - Osroene - Palaestina - Pamphylia (43) - Pannonia (10) - Pisidia - Pontus - Rhaetia (-15) - Sicilia(-241) - Sophene - Syria (-64) - Tarraconesis (-197) - Thracia (46)
- imperiestroj: Vidu listo de romiaj imperiestroj
- Spartacus
La romia imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.)
estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ
Mediteraneo dum la kvin jarcentoj. En 476
Romo kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de
ĝermanaj barbaroj. La orienta, greka duono de imperio, kiu
regis sin aparte depost 395, travivis kaj daŭris sub la
gvido de Konstantinopolo kiel la Bizanca imperio.
La ĝermanoj mem poste penis restarigis la imperion sub la nomo
la Sankta Romia Imperio.
La romia imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. Dum la
finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio grande kreskis per
eksterlandaj militoj sed interne baraktis pro civilaj
militoj. La civilaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel
la sola forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la Senato
nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de
imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la
imperio fine vidis jarcentojn da paco -- la tiel-nomata
Pax Romana aŭ romia paco.
Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis
Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de
Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano,
Dacion (nuna Rumanio), Anatolion,
Sirion, Palestinon, Egiption
kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe Romio ankaŭ tenis
Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion.
La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan
fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo
estis tro forta. En norda Afriko, la araba imperio poste
forviŝis ĉian romian kulturon, kiu eble ankoraŭ restis tie.
ja:ローマ帝国
ko:로마 제국
simple:Roman Empire
KristanismoKristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
- Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
- Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
- Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.
Kristanismo nenicea
Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la
jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj
albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas
jehovismo, mormonismo kaj
liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa,
bona homo, ne
Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.
:Kristanismaj Specoj:
:Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - | | |