Heleno aŭ Helena estas grekdevena virina nomo. Ĝi eble parencas kun Seleno, greka luna diino.
La formo Heleno estas zamenhofa laŭ PIV2002, sed PIV1970 preferis la formon Helena.
Heleno estas ankaŭ portugala vira nomo, kiun oni supozeble devus esperantigi kiel Heleno. En la greka estas du viraj nomoj (vidu sube), kiujn oni eble volus same esperantigi. Tamen, mankas ankoraŭ ekzemploj de Heleno kiel vira nomo en Esperanto.
Vidu ankaŭ:
- Ilona (hungara formo de la nomo)
- Heleno de Trojo (greke Ἑλένη)
- Helenoj (greka popolo)
- Hellen (mita prapatro de la helenoj, greke Ἕλλην)
- Helenos (filo de la reĝo Priamo, greke Ἕλενος)
- Sankta Heleno (patrino de la imperiestro Konstanteno)
- Sent-Heleno (insulo en Atlantiko)
Nacilingvaj formoj
- Elena (hispane, itale, rumane)
- Helen (angle)
- Helena (germane, nederlande, ...)
- Helene (germane)
- Hélène (france)
- Hellen (angle)
- Ilona (finne, hungare, latve)
- Jelena (kroate, latve)
Esperanto-kulturo > Esperanto-vortaro > Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
----
La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, mallonge PIV, estas Esperanta-Esperanta vortaro kompilita de granda teamo de esperantologoj kaj fakuloj sub gvido de Gaston WARINGHIEN. Eldonis ĝin SAT. Ekzisto de Esperanta-Esperanta vortaro estas grava markilo de matureco por Esperanto: sen simila vortaro neniu lingvo povas esti konsiderata stabila literatura lingvo.
Antaŭhistorio: Plena Vortaro 1930
Antaŭulo estis la Plena Vortaro, eldonita de SAT en 1930, sub gvidado de Emile GROSJEAN-MAUPIN kaj kunlaborado interalie jam de Waringhien. En 1933 kaj 1947 aperis pliaj eldonoj, en 1953 eldono kun suplemento, kaj ankoraŭ en 1956 kaj 1960. La eldono de 1934 enhavis 6 900 radikojn, kaj la suplemento aldonis 966 aliajn, sume 7 866.
Plena Ilustrita Vortaro 1970
PIV unue eldoniĝis en 1970. Poste aperis ankoraŭ du eldonoj. En 1987 aldoniĝis Suplemento verkita sub gvido de Roland LEVREAUD, sed la ĉefa parto, aludebla per la mallongigo PIV1970, ne estis ŝanĝita aŭ rekompostita.
PIV estas, precipe pro sia senkonkurenca amplekso (15 200 kapvortoj, 39 400 leksikaj unuoj), rigardata de multaj kiel pli-malpli normodona por Esperanto. Sed PIV ankaŭ estas kritikata, interalie pro troa influo de la franca lingvo kaj politikaj tendencoj. Cetere la iom malnovecaj kaj malmultaj ilustraĵoj aperis nur kvazaŭ apendico.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (2002)
En 2002 aperis, post plurjara laboro, nova profunde reviziita eldono kun la titolo La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉefredaktita de Michel DUC-GONINAZ. PIV2002 ampleksas 16 780 kapvortojn kaj 46 890 leksikajn unuojn. Ĝiaj ilustraĵoj estas lokitaj ne plu en la lastaj paĝoj, sed estas enkorpigitaj en la teksto mem.
La inaŭguro de la Nova PIV okazis dum SAT-kongreso en Alikanto (Hispanio) la 1-an ĝis la 7-a de julio 2002.
La 2000 produktitaj ekzempleroj de la Nova PIV jam estis elĉerpitaj en 2004.
Plena Ilustrita Vortaro 2005
Nova eldono, kun preseraroj korektitaj kaj detalaj modifoj, aperis en marto 2005.
Rilataj verkoj: Plena Vortaro de Esperanto
Eksteraj ligiloj
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=200 Bildo pri la nova korektita eldono 2005]
- [http://www.bertilow.com/piv/ Kritikaj notoj pri la Nova PIV] de Bertilo WENNERGREN - [http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/pivo.html Recenzo de la Nova PIV] fare de Bertilo WENNERGREN - [ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/word-lists.dir/piv.tar.Z Kapvortoj de PIV1970 kun fakindikoj]
- [http://rano.org/pivkap Kapvortoj de PIV2005]
- [http://satesperanto.free.fr/aktuale/NPIV-Korektendoj.pdf Nova PIV: Korektendoj]
- [http://esperanto.web.pt/piv2.htm Disaj komentoj pri la nova PIV] de Gonçalo NEVES - [http://groups.yahoo.com/group/pivgrupo/ Diskutgrupo pri PIV ĉe Yahoo]
Kategorio:Esperanto-vortaro
Ilona
Ilona estas la hungara formo de Helena. La nomo Ilona aperis ankaŭ en aliaj lingvoj. La hungara nomo Ilona elformiĝis el la versio Jelena de la greka Helena estiĝinta en la slava. Helena estas nomo disvastiĝinta en tre multaj lingvoj,sed estas interese,ke transdonis la hungaroj, Helenan en Finnlandon.
Antti JALAVA (ALMBERG) hungaramika verkisto,ĵurnalisto, la lektoro pri la hungara en la universitato de Helsinki, estis eble la unua finno, kiu baptis - en 1878 - sian filinon Ilona. Cetere Ilona estas "klarigebla" etimologie en la finna: la signifo de la vorto ilo estas "ĝojo" kaj -na estas finaĵo de adverbo pri maniero kaj stato. Do, al la etoso de la nomo Ilona povis kontribui tio, ke la gepatroj povis pripensi, ilia filino estos ĝojo por ili.
Tion surmontras ankaŭ la finnaj faklibroj freŝdataj. Sed tion pripensis ankaŭ József BUDENZ (joĵef budenc), la fama kaj sprita lingvisto-profesoro pri la finna en la budapeŝta universitato, la baptopatro de Ilona JALAVA. Por la baptofesto li sendis keston da boteloj da vino de Tokaj, kaj li depeŝis al la gepatroj: "Olkoom aina ilonanne" (Ŝi estu ĉiam ĝojo al vi.) En sia libro,verkita pri la patro, Ilona JALAVA same skribas pri tio,kaj ŝi notas: "Olinpahan kerran ilona ieommilleni" (Tiel do, almenaŭ tiam,unufoje,mi estis ĝojo por miaj gepatroj.)
Ilona estas konfirmita nomo ekde 1908, ĝi rolas en la oficiala finna kalendaro. Al ĝia disvastiĝo kontribuis ankaŭ hungaraj kontaktoj. En 1908 oni signife renovigis la finnan baptonomaron. Ekzemple oni forlasis la neuzatan nomon Dionyius (Dionizo), kaj oni metis en ĝian lokon la Ilona-on. Dionizo estis en la helena mitologio la dio de vino kaj vinberoj,kaj li estis respektata ĉefe, ĉar li liberigis la homojn disde la zorgoj,li kunportis ĝojon en ilian vivon.
Statistiko pri baptonomoj, kiu primezuris la ŝtatanojn kun finna gepatra lingvo,vivantajn en 1965, kaj poste tiujn,kiuj naskiĝis poste ĝis 1981,do proksimume unu jarcenton da tempo (1880-1981) kunkalkulante 10,7 milionojn da nomoj,la nomon Ilona registris 12.794-foje. Plejparte kiel duan baptonomon oni donis ĝin, 997-foje kiel unuan baptonomon. Ĉe la finnoj ĝenerala estas la dono de dua nomo. Kiel unuan baptonomon plej altnombre oni ricevis ĝin inter 1910 kaj 1929, krome inter 1975 kaj 1981. Ĝi rolas inter la plej popularaj baptonomoj donitaj dualoke, nuntempe (1995) ĝi havis la 45-an lokon laŭ ofteco, inter 1920 kaj 1929 ĝi estis lokumita pli antaŭe, sur la 20-a loko.
Tiu ĉi parto venas el Debrecena Bulteno 1995
Konstanteno
Ekzistas ankaŭ la urbo Konstantino (Alĝerio).
----
Konstantino (Alĝerio)
Konstantino la Granda, aŭ Konstanteno laŭ PIV2, (272-337) estis imperiestro de la romia imperio dum 324-337. Li leĝigis kristanismon en 313 kaj, antaŭ morto, eĉ baptiĝis. Li
ankaŭ donis sian nomon al Bizanco —
Konstantinopolo, helene "Konstantino-urbo" — kaj igis la urbon grandioza kaj la
ĉefurbo de la imperio, la Nova Romo.
Konstantino ne heredis la imperion: li estis provincestro de
Britio kaj Gaŭlio kaj marŝis kontraŭ Romo kun sia
armeo. Li venkis la imperian armeon kaj, poste, la armeojn de
rivalantaj generaloj.
Laŭ postaj legendoj, je 312, dum la antaŭvespero de la Batalo de Ponto Milvio, li vidis oran krucon en la ĉielo kaj en la kruco la
vortojn In hoc signo vinces - "En ĉi tiu signo vi venkos".
Li ordonis meti krucan simbolon (labaro) sur la flagoj kaj ŝildoj de lia
armeo kaj li venkis. (Multaj el lia soldatoj estis kristanoj). En
la batalo li gajnis la okcidenton de la imperio, kaj poste gajnis
la orienton.
Kiel junulo, Konstantino servis la Sunon kiel dio kaj havis viziojn. La vizio pri la ora kruco en 312 ne estis lia unua vizio.
Kvankam Konstantino leĝigis kristanismon, li ne faris ĝin la
ŝtata religio -- tio okazis poste en la 4-a jarcento -- kaj
ne kontraŭleĝigis paganismon.
Konstantino naskiĝis en Moesia (en la nuna Serbio).
Lia patrino, Helena, estis kristano. Ŝi nun estas konata kiel Sankta Helena.
Kategorio:Romiaj imperiestroj
Helene WEIGEL
ja:ヘレーネ・ヴァイゲルTeatro > Helene WEIGEL
----
Helene WEIGEL [helene vajgl] ( - la 12an de majo1900 en Vieno, Aŭstrio † la 6an de majo1971 en Orienta Berlino, Germanio) estis aktorino kaj intendantino.
Ŝi pasigis sian junaĝon en Vieno. Sian unuan rolon ŝi prezentis en 1919 en Frankfurto ĉe Majno: la Marie en la dramo Woyzeck de Georg BÜCHNER. En la jaro 1922 ŝi transloĝiĝis al Berlino, kie ŝi rapide famiĝis per diversaj karakteraj roloj. En 1929 ŝi edziniĝis al Bertolt BRECHT, la paro havis du idojn.
Ekde 1933 ŝi kune kun sia familio forlasis Germanion, vivonte en Svislando, Danio, Svedio, Finnlando kaj Usono. Ŝia aktora kariero tiutempe stagnis, sed reveninte al (Orienta) Germanio en 1948, ŝi havis grandan sukceson en la teatraĵo Mutter Courage und ihre Kinder, kiun verkis ŝia edzo. Kune kun li ŝi fondis la teatran ensemblon Berliner Ensemble, kies intendantino ŝi fariĝis. La ensemblo havis eksterordinaran sukceson en Berlino, kaj pli kaj pli ankaŭ eksterlande.
Helene Weigel mortis en 1971 en Orienta Berlino.
Dachser
Dachser is a logistics company with its head office in Kempten im Allgäu of Germany. The business is founded by Thomas Dachser in 1930. Currently, his grandson Bernhard Simon took over the management.
The company is with 12450 s
This article is being considered for deletion in accordance with Wikipedia's deletion policy.
Please share your thoughts on the matter at this article's
Yamato (people)
The Yamato (大和) were the dominant peoples of ancient Japan, and the ancestors of most modern Japanese people. By the Nara period, they had, for the most part, subdued all non-Yamato peoples of the three main islands Honshu, Shikoku, and Kyushu (the Ainu of northern Hon