Geografio > Eŭropo > Finnlando > Helsinko < Urbo
----
Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando, situas apud la Balta Maro kaj estas ankaŭ grava havenurbo. La urbo unufoje gastigis la Olimpiajn Ludojn (en 1952) kaj dufoje la Universalan Kongreson de Esperanto (en 1922 kaj 1969).
La Kontrakto de Helsinko el 1922 starigis novan organizadon inter UEA, la naciaj societoj (landaj asocioj), la Lingva Komitato kaj la Universalaj Kongresoj. Supera organo de la esperantistoj fariĝis Internacia Centra Komitato de la Esperanto Movado.
Finna nomo: Helsinki [HELsinki]
Sveda nomo: Helsingfors [HelsinFOŜ, -FORS]
Situo: 24° 58’ OR, 60° 10’ NO
Horzono: GMT+2 h (+3 h de aprilo ĝis oktobro)
Loĝantaro: 559 330 (komence de 2004)
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Lando en Norda Eŭropo, ĉe la Balta Maro. Ĝi limas kun Rusio, Svedio kaj Norvegio.
- Landkodo: FI aŭ FIN.
- E-nomo: Finnlando; Finnlanda Respubliko; vidu ĉi-sube noton [1].
- Nacia nomo: Suomi [SUomi] (finne); Finland (svede); Suomen Tasavalta (finne); Republiken Finland (svede).
- Areo: 337 032 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Tarja HALONEN (de 2000 por 6 jaroj).
- Ĉefurbo: Helsinko (finnlingve Helsinki, svede Helsingfors), 559 330 loĝantoj je 2003-12-31.
- Urboj: Tampere (200 966; 2003-12-31), Turku (sveda nomo Åbo; 175 059; 2003-12-31), Oulu (125 960; 2003-12-31).
- Adm. divido: 6 gubernioj (lääni), 20 provincoj (maakunta), 444 komunumoj (kunta).
- Loĝantaro: 5 236 611 (2004-12-31).
- Ŝtatlingvoj: La finna kaj la sveda.
- Parolataj lingvoj: finna (92 % de la loĝantaro), sveda (5,6 %), sameaj (0,03 %)
- Religioj: ĉefe protestantaj kristanoj (luteranoj 84,6 %); ortodoksuloj 1,1 %, sen konfesio 13,1 %.
- GNP: totala - 139,7 miliardoj da eŭroj; pokapa - 26 863 eŭroj (2002).
- Eksporto: elektronikaj kaj elektraj varoj 27,5 %; metaloj, maŝinoj kaj veturiloj 27,1 %; papero, celulozo kaj lignaĵoj 25,7 %; kemiaĵoj 11,5 %, alio 8,2 % (2002).
- Monunuo: eŭro EUR (=100 cendoj).
- Organizoj: EU, UNO (1955)
- Historio: La historion de Finnlando grave influis ĝiaj grandaj najbaroj Svedio kaj Rusio. Ĝis 1809 la lando estis parto de Svedio, ekde tiam ĝis 1917 ĝi apartenis al la Rusa imperio, kiel aŭtonoma grandprinclando. Deklaris sin sendependa je 1917-12-06.
- Nacia himno: Maamme (fi), Vårt land (sv) ('Nia lando')
Noto [1]. Por Finnlando oni uzas iam ankaŭ la nomojn Suomio, Suomujo, Finnujo kaj Finlando.
Al Finnlando apartenas duonmemstara Alando (finnlingve Ahvenanmaa, svede Åland).
La ĉi-sekvaj informoj fontas el Enciklopedio de Esperanto kaj estas jam tute ne aktualaj.
EdE-F
Finnlando. La finnan lingvon parolas nur ĉ. 5 milionoj da homoj. En la finnaj lernejoj estas devige studataj minimume tri fremdaj lingvoj. La multlingveco de kulturo kaj komercado kaŭzas por finnoj grandan malhelpon.
Estas neeble plu eltrovi kiu estis la unua e-isto en Finnlando. E atingis la landon jam en 1888. La plej malnova inter la nun vivantaj fideluloj, prof. G. J. Ramstedt, konatiĝis kun E en 1891. La unua e-ista klubo ekagis jam en 1893 inter studentoj de la Politeknika Altlernejo en Helsinki, sed ĝi ekdormis post du jaroj. En 1895, kiam "Esperantisto" pro la perdo de siaj rusaj abonantoj ĉesis. aperi, el la tuta eksterruslanda abonantaro (170) en la malgranda Finnlando troviĝis 12.
Disvastiĝon de la movado malhelpis la manko de finnaj lerniloj; la unuaj finnaj E-istoj studis la lingvon per svedaj lernolibroj. La unua finna lernolibro aperis nur en 1904. Tamen jam en la unua UK, 1905, estis reprezentanto de Finnlando d-ro Nino Runeberg, kiu e-istiĝis en Paris per prof. Cart.
Efektiva ekmarŝo kiel organizita movado komenciĝis en 1905, per fondo de "Klubo E-ista de Finnaj Studentoj". En sekva jaro ĝi anoncis en Helsinki kurson, al kiu aliĝis 208 personoj. Tiam fariĝis necese fondi novan ĝeneralan societon "La Polusstelo", kiu poste dum 15 jaroj estis la plej grava grupo en la lando kun siaj eminentaj, agemaj anoj, inter ili stud. A. A. Sola dediĉis plej grandan parton de sia tempo al E, sed li mortis jam en 1909.
En 1907 estis fondata la tutlanda organizaĵo "E Asocio de Finnlando", kies unua prez. estis d-ro Runeberg. Samjare naskiĝis la unua gazeto, Finna E-isto, kiu kun kelkaj interrompoj aperadis ĝis 1914. Por liverado de lerniloj kaj literaturo estis, laŭ propono de Alb. Sandström, fondita komerca entrepreno, kooperativa societo "Ilarejo E-ista", kiu ankaŭ administris la gazeton ĝis 1909, kiam EAF prenis sur sin la eldonadon de "Finna E-isto".
Iom post iom la E-istaro kreskis, societoj fondiĝis kaj kelkaj fakaj rondoj komencis utiligi E-n en sial int. rilatoj. I. a. la turisma organizaĵo "Suomen Matkailijayhdistys" eldonis 64-paĝan libron "Vojaĝado en Finnlando", kaj sendis en 1914 Vilho Setälä al paroladvojaĝo por fari turisman propagandon eksterlande per E.
La mondmilito interrompis tiun vojaĝon, kiel ankaŭ la tutan movadon. Kvankam Finnlando havis relative vastan aŭtonomion kaj ne devis partopreni en la milito, la rusaj oficialuloj tamen povis malhelpi la E-istan agadon. Sed tuj post la rusa revolucio en 1917, kiu kreis pli liberajn cirkonstancojn, la movado revivigis, kaj post kiam Finnlando en 1918 fariĝis memstara respubliko, ĝi disvolvis belan floradon.
Vilho Setälä kun juneca fervoro subite sukcesis reveki malnovulojn kaj varbi novajn adeptojn. Li verkis kompetentajn lernolibrojn kaj vortarojn, kiuj estis uzataj ankaŭ en najbaraj landoj. En 1920 li fondis kaj redaktis unike bonan gazeton E-a Finnlando, kiu en sia plej bona tempo havis unu abonanton por ĉiuj 4.000 loĝantoj en la lando. Apud li staris aktiva stabo, el kiu aparte menciindaj estas Alb. Sandström, Leo Jalava, Sulo Attila kaj G. Cernohvostov, ĉiuj en Helsinki, kaj plue la fervora prop-isto, staciestro H. Salokannel.
Nun sekvis unuaj oficialaj rekonoj. En 1922 la parlamento decidis doni al E Instituto de Finnlando ŝtatan subvencion de 25000 f. markoj. La Instituto ricevis saman sumon ĉiujare ĝis 1932, kiam la registaro en sia "kriza budĝeto" reduktis la subvencion al 17.700 f. m. Krom tio, la ŝtato cedis speciale por la XIV-a UK en 1922 50.000, la urbo Helsinki 10 000 markojn.
La movado trovis ankaŭ fortan spiritan simpation ĉe oficialaj kaj duonoficialaj institucioj. En 1920 la Lerneja Administracio permesis la instruadon de E kiel fakultativa lernoobjekto en ĉiuj lernejoj, kie la rektoroj tion proponas; malpli favora sinteno de pli postaj registaroj en praktiko parte nuligis la utilon de tiu permeso. Tamen E estis instruata en pluraj gimnazioj.
Tre gravaj estis la servoj, kiujn ia Finnlanda Foiro kaj E reciproke faris unu al la atia; i. a. la Foiro dungis specialan E-sekretarion, Konrad Ojala, kaj publikigis en E verkon pri la ekonomia vivo en Finnlando.
Tia estis la situacio en 1922, kiam la UK okazis en Helsinki. Por la kongresaj laboroj estis mobilizataj preskaŭ ĉiuj aktivaj E-istoj. La kongreso ankaŭ sufiĉe bone sukcesis, la aranĝoj estis ĝenerale laŭdataj.
Sed en la fino de la kongreso montriĝis politika malkonsento inter kelkaj funkciantoj, kaj tio havis fatalajn sekvojn por la bele kreskanta movado. La ĝis tiam unueca fronto disfalis. Parto de la anoj eksiĝis el EAF kaj organiziĝis en Laborista E Asocio. La skismo per si mem ne estus ia granda malfeliĉo, sed la tuta E-istaro en Finnlando ankoraŭ ne estis tre forta, aŭ kvalite aŭ kvante. Ĉiuj aktivuloj estis trolacigitaj en la kongresaj laboroj.
Ĉar la skismo okazis ĝuste en tiu momento, ĝi paralizis la tutan movadon, kaj de tiam ĝi stagnas en la lando. Kaj sensacisoifaj taggazetoj donis al la publiko kalumniajn raportojn pri la okazintaĵo. Tial E perdis simpation ĉe influriĉa parto de la publiko kaj la propagando malfaciliĝis. Grave estas ankaŭ, ke V Setälä, ĝis aŭtuno salajrita oficisto de EAF, plu ne povis dediĉi sian tutan tempon por la gvidado de la movado.
Kvankam ĝis nun oni ne sukcesis plivigligi la movadon, parte pro la ekonomiaj malhelpoj de la kriza tempo, oni certe fine antaŭenigos Finnlandon al sama vico kun la aliaj nordaj landoj, kiuj nun multe superas Finnlandon.
Societoj. E Asocio de F ( EAF) Fond. 1907 de Hj J. (Nino) Runeberg, Sola, Werner Anttila, Attila, Sandström, Jalava, Salokannel k. a. Enspezoj nur per kotizoj. Ĝiajn kursojn partoprenis ĉ. 3.500 personoj. Nombro de anoj ĉ. 50. Prez. Salokannel, vicprez. Ilmari Rautio, sekr. J. Mikkola, kas. f-ino Helmi Koivuniemi, ceteraj estraranoj: s-inoj Elmi Tamminen kaj Ida Sairanen, T. Aurela, T Auer, Leo Rautanen: s-ino lrtaikki Romppanen kaj Erkki Turunen. Organo 1907-14 "Finna E-isto", 1920-22 "E-a Finnlando"; nuntempe ne ekzistas gazeto. Al EAF faris donacojn firmo Aarnio kaj Lehtinen. konsulo K. T. J. Kunisi kaj direktoroj Kilpi kaj L. Laiho. - F-a Laborista E-Asocio. Fond. 1923 de V. J. Kostiainen, O. Laukkanen, H. Koivu, A. Lundström k a. Laŭ ĝia propono la socialdemokrata partia kongreso en 1930 akceptis rezolucion pri E, sekve de tio ekz. la partiaj gazetoj devas publikigi prop. artikolojn. Prez. Kostiainen, sekr. Lundström, ceteraj estraranoj: Edv Manner, Tuomas Vanhala, John Vainio. E-Ligo de F-aj Instruistoj Fond. 1921. 43 anoj (28 viroj, 15 virinoj). Kurso en 1923, subvenciata de la ŝtato per 6000 markoj; gvidantoj Setälä kaj Huuskonen, 43 personoj. Dua kurso en 1932, sub gvido de hungaro T. Czitrom. Prez. Tamminen, vicprez. Mikkola, kas. J. O. Metsikkö, sekr. Tyyne Leivo, ceteraj Kalle Huuskonen, Rautio, Koivu. - E Societo de F-aj Fervojistoj. Fond. 1922. Grava venko, enkonduko de du lecionoj pri E en fervojistaj fakaj kursoj en Helsinki. Prez. Salokannel, sekr. kas. T. A. Lindberg, ceteraj: S. B. Veijola kaj
A. Salonen. -E-Instituto de F. Fond. 1921 de EAF. Enspezoj: ŝtata subvencio, kurspagoj, perado de literaturo, gazetoj ktp. Elspezoj: luo por kontoro, honorarioj, preskostoj ktp. En 1923 estis fondata Subtena Societo de Instituto, al kiu aliĝis ĉiuj E societoj en F, kiuj elektas la estraron de Instituto. Estraro: Tamminen, Kostiainen, Mikkola, Lundström, Hj. Lillqvist, direktoro de post la fondo Setälä. Ĉiujare kursoj. Post ekzameno diplomoj: 24 superaj, l63 elementaj, 14 provizoraj 2 skoltaj, 8 korespondaj. Plej multajn kursojn de la Instituto gvidis Huuskonen, unua faka E instruisto en F.
Literaturo. Aŭtoroj de lernolibroj: la unua de Laurén kaj Kuntsi en 1904, poste de W. Anttila (Andelin), Setälä, Salokannel; aŭtoroj de vortaroj: Anttila (F-E, E-F), Setälä (F-E, E-F). Pli gravaj tradukaĵoj el la finna literaturo: novelo de Linnankoski, trad. de Setälä, komedio de Kivi, trad. de Hilma Hall, du teatraĵetoj, trad. de Ekström kaj Hall. Tradukaĵoj el E en finnan: Forge, Abismoj. Argus, Pro kio, ambaŭ trad. de Aini Setälä. Laiho kaj Delsudo, Aŭstralio trad. de Laiho.
Noto. La artikolo estas verkita per multa helpo de f-ino Tyyne Leivo. D-ro L. I. LAPPI.
Geografio > Urbo
----
Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per
ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de
siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia
kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun
la kamparo (PIV).
Ĉiu lando havas sian leĝaron apartenigi loĝlokojn al la kategorio de urboj. Tio dependas
unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de homoj, okupitaj en la sferoj ekster
agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 grandurboj kun pli ol 100 mil da
loĝantoj kaj 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 mln da loĝantoj.
Epitetnomoj de kelkaj urboj:
:La urbo de la rideto - Arhuzo
:La Feniks-Urbo - Atlanto
:La urbo, kiu neniam dormas - Berlino
:La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero
:Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo
:La Venta Urbo - Ĉikago
:Motora Urbo - Detrojto
:Duono de la Mondo - Esfahano
:La Urbo de Frata Amo - Filadelfio
:La Bank-urbo - Frankfurto
:La Pordego al la Mondo - Hamburgo
:La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo
:La Sankta Urbo - Jerusalemo
:La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo
:La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso
:La Tria Romo - Moskvo
:La Granda Pomo - Novjorko
:La Tigra Urbo - Oslo
:La Lum-urbo - Parizo
:La Venecio de la Nordo - Peterburgo
:La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago
:Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro
:La Eterna Urbo - Romo
:La Smeralda Urbo - Seatlo
:La Filio de la Ĉielo - Kalio
:La Taseto el arĝento - Kadizo
:...
Lando en Norda Eŭropo, ĉe la Balta Maro. Ĝi limas kun Rusio, Svedio kaj Norvegio.
- Landkodo: FI aŭ FIN.
- E-nomo: Finnlando; Finnlanda Respubliko; vidu ĉi-sube noton [1].
- Nacia nomo: Suomi [SUomi] (finne); Finland (svede); Suomen Tasavalta (finne); Republiken Finland (svede).
- Areo: 337 032 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Tarja HALONEN (de 2000 por 6 jaroj).
- Ĉefurbo: Helsinko (finnlingve Helsinki, svede Helsingfors), 559 330 loĝantoj je 2003-12-31.
- Urboj: Tampere (200 966; 2003-12-31), Turku (sveda nomo Åbo; 175 059; 2003-12-31), Oulu (125 960; 2003-12-31).
- Adm. divido: 6 gubernioj (lääni), 20 provincoj (maakunta), 444 komunumoj (kunta).
- Loĝantaro: 5 236 611 (2004-12-31).
- Ŝtatlingvoj: La finna kaj la sveda.
- Parolataj lingvoj: finna (92 % de la loĝantaro), sveda (5,6 %), sameaj (0,03 %)
- Religioj: ĉefe protestantaj kristanoj (luteranoj 84,6 %); ortodoksuloj 1,1 %, sen konfesio 13,1 %.
- GNP: totala - 139,7 miliardoj da eŭroj; pokapa - 26 863 eŭroj (2002).
- Eksporto: elektronikaj kaj elektraj varoj 27,5 %; metaloj, maŝinoj kaj veturiloj 27,1 %; papero, celulozo kaj lignaĵoj 25,7 %; kemiaĵoj 11,5 %, alio 8,2 % (2002).
- Monunuo: eŭro EUR (=100 cendoj).
- Organizoj: EU, UNO (1955)
- Historio: La historion de Finnlando grave influis ĝiaj grandaj najbaroj Svedio kaj Rusio. Ĝis 1809 la lando estis parto de Svedio, ekde tiam ĝis 1917 ĝi apartenis al la Rusa imperio, kiel aŭtonoma grandprinclando. Deklaris sin sendependa je 1917-12-06.
- Nacia himno: Maamme (fi), Vårt land (sv) ('Nia lando')
Noto [1]. Por Finnlando oni uzas iam ankaŭ la nomojn Suomio, Suomujo, Finnujo kaj Finlando.
Al Finnlando apartenas duonmemstara Alando (finnlingve Ahvenanmaa, svede Åland).
La ĉi-sekvaj informoj fontas el Enciklopedio de Esperanto kaj estas jam tute ne aktualaj.
EdE-F
Finnlando. La finnan lingvon parolas nur ĉ. 5 milionoj da homoj. En la finnaj lernejoj estas devige studataj minimume tri fremdaj lingvoj. La multlingveco de kulturo kaj komercado kaŭzas por finnoj grandan malhelpon.
Estas neeble plu eltrovi kiu estis la unua e-isto en Finnlando. E atingis la landon jam en 1888. La plej malnova inter la nun vivantaj fideluloj, prof. G. J. Ramstedt, konatiĝis kun E en 1891. La unua e-ista klubo ekagis jam en 1893 inter studentoj de la Politeknika Altlernejo en Helsinki, sed ĝi ekdormis post du jaroj. En 1895, kiam "Esperantisto" pro la perdo de siaj rusaj abonantoj ĉesis. aperi, el la tuta eksterruslanda abonantaro (170) en la malgranda Finnlando troviĝis 12.
Disvastiĝon de la movado malhelpis la manko de finnaj lerniloj; la unuaj finnaj E-istoj studis la lingvon per svedaj lernolibroj. La unua finna lernolibro aperis nur en 1904. Tamen jam en la unua UK, 1905, estis reprezentanto de Finnlando d-ro Nino Runeberg, kiu e-istiĝis en Paris per prof. Cart.
Efektiva ekmarŝo kiel organizita movado komenciĝis en 1905, per fondo de "Klubo E-ista de Finnaj Studentoj". En sekva jaro ĝi anoncis en Helsinki kurson, al kiu aliĝis 208 personoj. Tiam fariĝis necese fondi novan ĝeneralan societon "La Polusstelo", kiu poste dum 15 jaroj estis la plej grava grupo en la lando kun siaj eminentaj, agemaj anoj, inter ili stud. A. A. Sola dediĉis plej grandan parton de sia tempo al E, sed li mortis jam en 1909.
En 1907 estis fondata la tutlanda organizaĵo "E Asocio de Finnlando", kies unua prez. estis d-ro Runeberg. Samjare naskiĝis la unua gazeto, Finna E-isto, kiu kun kelkaj interrompoj aperadis ĝis 1914. Por liverado de lerniloj kaj literaturo estis, laŭ propono de Alb. Sandström, fondita komerca entrepreno, kooperativa societo "Ilarejo E-ista", kiu ankaŭ administris la gazeton ĝis 1909, kiam EAF prenis sur sin la eldonadon de "Finna E-isto".
Iom post iom la E-istaro kreskis, societoj fondiĝis kaj kelkaj fakaj rondoj komencis utiligi E-n en sial int. rilatoj. I. a. la turisma organizaĵo "Suomen Matkailijayhdistys" eldonis 64-paĝan libron "Vojaĝado en Finnlando", kaj sendis en 1914 Vilho Setälä al paroladvojaĝo por fari turisman propagandon eksterlande per E.
La mondmilito interrompis tiun vojaĝon, kiel ankaŭ la tutan movadon. Kvankam Finnlando havis relative vastan aŭtonomion kaj ne devis partopreni en la milito, la rusaj oficialuloj tamen povis malhelpi la E-istan agadon. Sed tuj post la rusa revolucio en 1917, kiu kreis pli liberajn cirkonstancojn, la movado revivigis, kaj post kiam Finnlando en 1918 fariĝis memstara respubliko, ĝi disvolvis belan floradon.
Vilho Setälä kun juneca fervoro subite sukcesis reveki malnovulojn kaj varbi novajn adeptojn. Li verkis kompetentajn lernolibrojn kaj vortarojn, kiuj estis uzataj ankaŭ en najbaraj landoj. En 1920 li fondis kaj redaktis unike bonan gazeton E-a Finnlando, kiu en sia plej bona tempo havis unu abonanton por ĉiuj 4.000 loĝantoj en la lando. Apud li staris aktiva stabo, el kiu aparte menciindaj estas Alb. Sandström, Leo Jalava, Sulo Attila kaj G. Cernohvostov, ĉiuj en Helsinki, kaj plue la fervora prop-isto, staciestro H. Salokannel.
Nun sekvis unuaj oficialaj rekonoj. En 1922 la parlamento decidis doni al E Instituto de Finnlando ŝtatan subvencion de 25000 f. markoj. La Instituto ricevis saman sumon ĉiujare ĝis 1932, kiam la registaro en sia "kriza budĝeto" reduktis la subvencion al 17.700 f. m. Krom tio, la ŝtato cedis speciale por la XIV-a UK en 1922 50.000, la urbo Helsinki 10 000 markojn.
La movado trovis ankaŭ fortan spiritan simpation ĉe oficialaj kaj duonoficialaj institucioj. En 1920 la Lerneja Administracio permesis la instruadon de E kiel fakultativa lernoobjekto en ĉiuj lernejoj, kie la rektoroj tion proponas; malpli favora sinteno de pli postaj registaroj en praktiko parte nuligis la utilon de tiu permeso. Tamen E estis instruata en pluraj gimnazioj.
Tre gravaj estis la servoj, kiujn ia Finnlanda Foiro kaj E reciproke faris unu al la atia; i. a. la Foiro dungis specialan E-sekretarion, Konrad Ojala, kaj publikigis en E verkon pri la ekonomia vivo en Finnlando.
Tia estis la situacio en 1922, kiam la UK okazis en Helsinki. Por la kongresaj laboroj estis mobilizataj preskaŭ ĉiuj aktivaj E-istoj. La kongreso ankaŭ sufiĉe bone sukcesis, la aranĝoj estis ĝenerale laŭdataj.
Sed en la fino de la kongreso montriĝis politika malkonsento inter kelkaj funkciantoj, kaj tio havis fatalajn sekvojn por la bele kreskanta movado. La ĝis tiam unueca fronto disfalis. Parto de la anoj eksiĝis el EAF kaj organiziĝis en Laborista E Asocio. La skismo per si mem ne estus ia granda malfeliĉo, sed la tuta E-istaro en Finnlando ankoraŭ ne estis tre forta, aŭ kvalite aŭ kvante. Ĉiuj aktivuloj estis trolacigitaj en la kongresaj laboroj.
Ĉar la skismo okazis ĝuste en tiu momento, ĝi paralizis la tutan movadon, kaj de tiam ĝi stagnas en la lando. Kaj sensacisoifaj taggazetoj donis al la publiko kalumniajn raportojn pri la okazintaĵo. Tial E perdis simpation ĉe influriĉa parto de la publiko kaj la propagando malfaciliĝis. Grave estas ankaŭ, ke V Setälä, ĝis aŭtuno salajrita oficisto de EAF, plu ne povis dediĉi sian tutan tempon por la gvidado de la movado.
Kvankam ĝis nun oni ne sukcesis plivigligi la movadon, parte pro la ekonomiaj malhelpoj de la kriza tempo, oni certe fine antaŭenigos Finnlandon al sama vico kun la aliaj nordaj landoj, kiuj nun multe superas Finnlandon.
Societoj. E Asocio de F ( EAF) Fond. 1907 de Hj J. (Nino) Runeberg, Sola, Werner Anttila, Attila, Sandström, Jalava, Salokannel k. a. Enspezoj nur per kotizoj. Ĝiajn kursojn partoprenis ĉ. 3.500 personoj. Nombro de anoj ĉ. 50. Prez. Salokannel, vicprez. Ilmari Rautio, sekr. J. Mikkola, kas. f-ino Helmi Koivuniemi, ceteraj estraranoj: s-inoj Elmi Tamminen kaj Ida Sairanen, T. Aurela, T Auer, Leo Rautanen: s-ino lrtaikki Romppanen kaj Erkki Turunen. Organo 1907-14 "Finna E-isto", 1920-22 "E-a Finnlando"; nuntempe ne ekzistas gazeto. Al EAF faris donacojn firmo Aarnio kaj Lehtinen. konsulo K. T. J. Kunisi kaj direktoroj Kilpi kaj L. Laiho. - F-a Laborista E-Asocio. Fond. 1923 de V. J. Kostiainen, O. Laukkanen, H. Koivu, A. Lundström k a. Laŭ ĝia propono la socialdemokrata partia kongreso en 1930 akceptis rezolucion pri E, sekve de tio ekz. la partiaj gazetoj devas publikigi prop. artikolojn. Prez. Kostiainen, sekr. Lundström, ceteraj estraranoj: Edv Manner, Tuomas Vanhala, John Vainio. E-Ligo de F-aj Instruistoj Fond. 1921. 43 anoj (28 viroj, 15 virinoj). Kurso en 1923, subvenciata de la ŝtato per 6000 markoj; gvidantoj Setälä kaj Huuskonen, 43 personoj. Dua kurso en 1932, sub gvido de hungaro T. Czitrom. Prez. Tamminen, vicprez. Mikkola, kas. J. O. Metsikkö, sekr. Tyyne Leivo, ceteraj Kalle Huuskonen, Rautio, Koivu. - E Societo de F-aj Fervojistoj. Fond. 1922. Grava venko, enkonduko de du lecionoj pri E en fervojistaj fakaj kursoj en Helsinki. Prez. Salokannel, sekr. kas. T. A. Lindberg, ceteraj: S. B. Veijola kaj
A. Salonen. -E-Instituto de F. Fond. 1921 de EAF. Enspezoj: ŝtata subvencio, kurspagoj, perado de literaturo, gazetoj ktp. Elspezoj: luo por kontoro, honorarioj, preskostoj ktp. En 1923 estis fondata Subtena Societo de Instituto, al kiu aliĝis ĉiuj E societoj en F, kiuj elektas la estraron de Instituto. Estraro: Tamminen, Kostiainen, Mikkola, Lundström, Hj. Lillqvist, direktoro de post la fondo Setälä. Ĉiujare kursoj. Post ekzameno diplomoj: 24 superaj, l63 elementaj, 14 provizoraj 2 skoltaj, 8 korespondaj. Plej multajn kursojn de la Instituto gvidis Huuskonen, unua faka E instruisto en F.
Literaturo. Aŭtoroj de lernolibroj: la unua de Laurén kaj Kuntsi en 1904, poste de W. Anttila (Andelin), Setälä, Salokannel; aŭtoroj de vortaroj: Anttila (F-E, E-F), Setälä (F-E, E-F). Pli gravaj tradukaĵoj el la finna literaturo: novelo de Linnankoski, trad. de Setälä, komedio de Kivi, trad. de Hilma Hall, du teatraĵetoj, trad. de Ekström kaj Hall. Tradukaĵoj el E en finnan: Forge, Abismoj. Argus, Pro kio, ambaŭ trad. de Aini Setälä. Laiho kaj Delsudo, Aŭstralio trad. de Laiho.
Noto. La artikolo estas verkita per multa helpo de f-ino Tyyne Leivo. D-ro L. I. LAPPI.
Vidu ĉefartikolon: Antikvaj Olimpiaj Ludoj
La Olimpikoj havas longan tradicion. Oni neplue scias, kiel originis la antikvaj Olimpiaj Ludoj, sed estas multaj legendoj pri tiu temo. Unuafoje dokumente menciitaj ili estis en la jaro 776 antaŭ Kristo en Grekio, sed tiuj certe ne estis la unuaj ludoj. Tiutempe ili estis plejparte regiona afero, kun nur unu konkurso, la stadiona kuro (192 m).
Poste aldoniĝis pliaj konkursoj: tiutempe la sportistoj konkursis en kuro (longaj kaj mallongaj distancoj), pentatlono (kuro, longosalto, lancoĵeto, diskoĵeto, lukto), pugnoluktado (aŭ pankracio, lukto kaj pugnobatalo) kaj ĉevalvetkuro, pentatlono. Je la lasta tago de la evento poetoj kaj filozofoj povis prezenti siajn verkojn kaj ideojn. La lastaj Olimpiaj Ludoj de la Antikveco okazis en la jaro 393 post Kristo: La imperiestro Teodozio malpermesis pliajn ludojn pro la pagana karaktero de ili.
Modernaj ludoj
leftLa Olimpiaj Ludoj de la nuntempo estas iniciatitaj de la barono Pierre de COUBERTIN, kiu en la jaro 1894 fondis la Internacian Olimpian Komitaton. Laŭ lia idealo la ludoj kunigu sportistojn de ĉiuj popoloj, haŭtkoloroj kaj religioj por konkursi en paca etoso. En la jaro 1896 en Ateno okazis la unuaj Olimpiaj Ludoj de la nuntempo (295 viroj el 13 landojen 42 konkursoj), kaj ekde tiam ili okazas – krom interrompoj pro la mondmilitoj - ĉiun kvaran jaron en malsama loko. Ekde la jaro 1924 ankaŭ vintraj ludoj okazas: unue samjare kiel la someraj ludoj, sed ekde 1994 (pro komercaj kialoj) en dujara alterno kun ili.
Olimpika ĵuro: "Nome de ĉiuj partoprenantoj, mi promesas, ke ni partoprenos en tiuj ĉi olimpiaj ludoj konsiderante kaj obeante ĝiajn validajn regulojn, en la bona spirito de , kaj por la honoro de niaj teamoj.
Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto
----
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.
UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.
La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo.
La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.
En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
Eksteraj Ligiloj
[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj
Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI.
La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947.
UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.
UEA celas, laŭ la Statuto el 1980:
:a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
:b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
:c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
:ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.
UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro.
UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.
UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj.
Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.
Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA
Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA
EdE-U
UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.
Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.
Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.
Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.
La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.
Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.
La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.
UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.
Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.
La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.
Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.
Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler.
La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro.
La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619
La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.
Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16.
Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.
Eksteraj ligoj
[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA]
[http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO]
----
Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia.Kategorio:Esperanto-asocio