Arto > Skulptarto > Henry MOORE
----
Henry Spencer MOORE (naskiĝis la 30-an de julio, 1898, mortis la 31-an de aŭgusto, 1986), estis mondkonata anglaskulptisto.
Moore naskiĝis en Castleford, Yorkshire, Anglio. Li fariĝis unu el la plej gravaj skulptistoj kaj estas konata pro grandegaj abstraktaj bronzaj skulptaĵoj. Multe da liaj plej bonaj verkoj troviĝas en unu el du kategorioj; patrino kun infano aŭ kuŝantaj figuroj.
Li renkontis Barbara HEPWORTH (poste edzino kaj kunlaboranto) ĉe Leeds Fakultato de Arto.
Henry Moore mortis en Much Hadham, Hertfordshire, Anglio en 1986.
Eksteraj ligoj
- [http://www.henry-moore-fdn.co.uk Henry Moore Fonduso]
Arto
La vorto arto venas el latina vorto ars (lerteco, metio, teknika scio). La greka vorto (tekne) kiu havis la saman sencon evoluis al malsama direkto gardante nur la nunan teĥnikan sencon. Arto evoluas al esprimiĝo de percepto de la beleco sed gardas ankaŭ la teĥnikan kaj spertagan sencon.
El tio, Arto havas 4 gravajn sencojn:
Arto : homa kreo
La vorton "arto" oni ofte perceptas mala al "naturo". Tiele, oni povas nomi "arto" ĉion ne-naturan, devenantan de kreinto, aŭtoro, artisto.
Arto : scioj kaj teĥnikoj
Arto estas aro de scioj kaj teĥnikoj necesaj por regi iun praktikon.
Arto : esprimo de beleco
Arto : Maniero kiel per la verko de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo.
Arto : Verko aŭ Aktivado kiu kreas Artverkojn
Tradicie oni nomis ilin belartoj. Ili estis ses : arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, muziko kaj danco. La moderna arta epoko multe ŝanĝis tiun percepton. Hodiaŭ Arto estas homa esprimilo aŭ komunikilo povanta havi kian ajn homan aktivon kiel bazon.
Kontraste al ĉiutagaĵoj artaĵo ne ŝanĝeblas sen perdi sian signifon, ekzemple:
Por necesejo kiel uz-objekto, nek koloro nek formo aparte gravas - la funkcio samas; por necesejo montrata muzee kiel artaĵo tiaj ecoj ja havas signifon.
Arto estas ĉio homfarita (kontraste al la naturo), kiu ne estas unusence difinita per funkcio aŭ limiĝas je ĝi (kontraste al la tekniko), al kies kondiĉoj apartenas kaj alte evoluintaj teknika kapablo kaj spirita potenco (kontraste al la metio), kaj kiu distingiĝas per valideco por socio kaj individuo, sed ne malvalidigas per tio antaŭajn verkojn, nek devas pruvi la pravecon de aserto (kontraste al la scienco).
Historio > Tagoj > la 30-a de julio
----
La 30-a de julio estas la 211-a tago de la jaro (la 212-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 154 tagoj restas.
Je la 30-a de julio okazis, interalie:
----
Historio > Tagoj > la 31-a de aŭgusto
----
La 31-a de aŭgusto estas la 243-a tago de la jaro (la 244-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 122 tagoj restas.
Je la 31-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 1958Kubaj revoluciistoj fine konkeris tutan Sierra Maestra kaj preparigis por eliri al malaltaj regionoj de la lando.
Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.
Topografio
Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.
Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.
Historio
La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.
afronter 1I. [v.c.] lûter avou (ene sakî, ene sacwè) Dj' esteut capåbe d' afronter tos les dandjîs por leye. F. affronter. Codjowaedjes: dj' afronte (u dj' afrontêye). II. s' afronter [v.pr.] lûter conte n' on l' ôte. | afrontaedje [o.n.] no d' fijhaedje et no di çou k' est fwait (accion et si rzultat) po les viebe "afronter" et "s' afronter". F. affrontement, confrontation, conflit, hostilités. | afrontmint [o.n.] afrontaedje. | afronteu, se [o.f.n.] les ci(ne)s ki s' afrontèt. rl a: lûteu. F. adversaire, rival.
Little Big Man Little Big Man is a 1970 black comedy about a boy raised by the Cheyenne Nation assuming various roles in the Old West, including a guide who arranged the fanatical General George Armstrong Custer's defeat at the Battle of Little Big Horn.
Based on a 1964 novel by